УРОК 12 – LECIONO 12

Ĉu [1] eblas produkti nutraĵojn el ostoj?

Jes [2], tio eblas. Oni sciigas, ke en Anglio estas konstruita fabriko por transformado de brut-ostoj en nutraĵojn.

Komence la ostoj estas frakasataj kaj lavataj per varmega akvo por elimini la sebon. La sensebigitaj osteroj [4] aŭ estas kuirataj sub premo de kelkaj atmosferoj por ricevi miksaĵon de proteinoj kaj mineralaj substancoj, aŭ estas prilaborataj per diluita klorida acido [5]. En la lasta kazo la mineralaj substancoj solviĝas, kaj restas la proteino, kiu estas forfiltrata el la solvaĵo. Dum kuirado de la ostoj la proteinoj eliminiĝas en formo de solvaĵo, sed la mineralaj substancoj restas en formo de solida sedimento.

Rezulte de tia prilaboro, el 100 tunoj da ostoj oni ricevas 50 tunojn da utilaj produktoj25 tunojn da mineralaj substancoj kaj 25 tunojn da proteinoj kaj sebo.

La mineralaj substancoj, konsistantaj precipe [3] el kalcia fosfato, servas kiel aldono por pliriĉigo de dietaj kaj por-infanaj nutraĵoj. La sebo estas utiligebla en panbakado, kaj la proteinojpor plialtigo de la nutra valoro de manĝaĵoj.

Комментарии – Komentoj

1. Вопросительная фраза строится с помощью либо вопросительных слов (урок 5), либо вопросительной частицы ĉu, которая на русский язык обычно не переводится (но может переводиться словом "ли"): Ĉu vi vidis lin – Вы видели его?

2. Частица jes – да: jesa – утвердительный.

3. Наречие precipe – особенно, главным образом.

4. Суффикс -er- означает частицу: monero – монета, akvero – капля воды, panero – крошка хлеба, salero – крупинка соли, ero – частица.

5. Названия кислот образуются по названиям их солей: sulfata acido – серная кислота, sulfita acido – сернистая кислота, klorida acido – соляная кислота.

Слова – Vortoj

Osto – кость, scii – знать (sciigi – сообщать), bruto – скот, komenci – начать, frakasi – дробить, sebo – жир (животный), kuiri – варить, kelkaj – несколько, proteino – белок, dilui – разбавить, lasta – последний, kazo – случай, resti – остаться, sedimento – осадок, tuno – тонна, fosfato – фосфат, servi – служить, aldoni (al-doni) – добавить, riĉa – богатый, infano – ребенок, pano – хлеб, baki – печь, valoro – ценность, manĝi – кушать, есть, питаться.

Хорошо овладеть языком – значит свободно говорить на нем. Для этого нужна разговорная практика. Получить ее можно в клубе эсперанто и на встречах эсперантистов. Психологический барьер при устной речи на эсперанто преодолевается легко – ведь этот язык ни для кого из говорящих не первый. А когда вы заговорите на эсперанто, то и разговорная речь на других языках дастся вам легче. Те, кто имеют выход на Интернет, могут участвовать в форуме новостей soc.culture.esperanto и в других форумах, что дает прекрасную практику общения. Bone ekregi Esperanton signifas libere ekparoli en ĝi. Por tio oni bezonas parolan praktikon. Oni povas ricevi ĝin en Esperanto-klubo kaj en renkontiĝoj de esperantistoj. Psiĥologia bariero ĉe parola lingvaĵo en Esperanto estas venkata facile – ja tiu ĉi lingvo por neniu el la parolantoj estas la unua lingvo. Sed kiam vi ekparolos en Esperanto, ankaŭ la parolo en aliaj lingvoj iĝos por vi pli facila. Tiuj, kiuj havas aliron al Interreto, povas partopreni en la novaĵ-forumo soc.culture.esperanto kaj en aliaj forumoj, kio donas bonegan praktikon de komunikiĝo.
Обратили ли вы внимание, что вы уже изучили три четверти экспресс-курса? Конец совсем близок. Ĉu vi atentis, ke vi jam trastudis tri kvaronojn de la ekspres-kurso? La fino estas tute proksima.