УРОК 11 – LECIONO 11

Elektromobilo "FIAT"

Oni skribas, ke firmao "FIAT" projektis elektromobilon, kiu posedas altajn teknikajn karakterizojn.

Ĝi estas provizita per elektromotoro de kontinua kurento kun elektrona regulilo de rapido kaj estas provizita per elektra regenera [3] sistemo de bremsado kaj per hejtilo, konsumanta gasojlon.

La maŝino havas du pedalojn kaj komutilon de antaŭa [2] kaj malantaŭa [2] iro, kaj sur la panelo, krom [2] kutimaj aparatoj, estas instalitaj ampermetro, voltmetro kaj indikatoro de ŝargiteco de baterioj.

24 plumb-acidaj akumulatoroj troviĝas en tri konteneroj, demeteblaj dum 15-20 minutoj. Ili estas reŝargeblaj [3] nokte dum 8 horoj.

La maksimuma rapido de la elektromobilo estas 70 kilometroj en horo, la suma pezo estas 3500 kilogramoj. Ĉe ekveturo [3] la maŝino atingas la rapidon de 50 kilometroj en horo dum 14 sekundoj.

La firmao ne disdonas [3] promesojn pri baldaŭa [1] produktado de elektromobilo; oni ne miskomprenu [3]: tio estas dume nur projekto.

Комментарии – Komentoj

1. Наречие baldaŭ – скоро, вскоре: Ni baldaŭ informos vin pri novaĵoj – Мы скоро информируем вас о новостях.

2. Предлог antaŭ – перед (antaŭ ni – перед нами, antaŭ jaro – год назад, antaŭ nelonge – недавно, antaŭa – передний , antaŭen – вперед, antaŭ ol – прежде чем); krom – кроме (krom tio – кроме того, kroma – дополнительный).

3. Приставки: re- означает повторение, возвращение (rekonstrui – перестроить, rekrei – воссоздать, ree – опять, reen – обратно); ek- означает начало действия или моментальное действие (ekbruli – загореться, ekhavi – заиметь, приобрести, eki – начаться, ek al la laboro! – за работу!); dis- означает разделение (disiri – разойтись, disigi – разъединить, dise – врозь); mis- означает ошибочность, неправильность (misskribo – описка, misa – ошибочный).

Слова – Vortoj

Skribi – писать, provizi – снабжать, kontinua – непрерывный, постоянный (о токе), kurento – ток, generi – производить, генерировать, bremsi – тормозить, hejti – топить, konsumi – потреблять, gasojlo – газойль, komuti – переключать, panelo – приборный щиток, панель, kutima – обычный, aparato – прибор, аппарат, instali – установить, ŝargi – заряжать, baterio – батарея, plumbo – свинец, acido – кислота, trovi – найти, kontenero – контейнер, nokto – ночь, pezo – вес, тяжесть, veturi – ехать, promesi – обещать.

Переписка – прекрасное средство для совершенствования языковых знаний. Кроме того, она приносит полезные сведения, способствует взаимопониманию между народами. Адреса для переписки – в эсперантских журналах и клубах. Старайтесь, чтобы ваши письма были интересными и информативными, прикладывайте к ним две-три красивые видовые открытки. Пишите по разным адресам, пока не получите несколько ответов. В дальнейшем вы сами сможете напечатать объявление о переписке. Korespondado estas bonega rimedo por perfektigi siajn lingvokonojn. Krome, ĝi alportas utilajn informojn, kontribuas al la interkompreniĝo de popoloj. Adresoj por korespondado estas troveblaj en Esperantaj revuoj kaj kluboj. Klopodu, ke viaj leteroj estu interesaj kaj informoriĉaj, aldonu al ili du-tri belajn bildkartojn. Skribu laŭ diversaj adresoj, ĝis vi ricevos kelkajn respondojn. Poste vi mem povos publikigi anoncon pri korespondado.
Те, кто имеют выход на Интернет, могут опубликовать свое объявление о переписке по адресу : La personoj, kiuj havas aliron al Interreto, povas publikigi sian anoncon pri korespondado ĉe la adreso:

enrike@aol.com (Enrique Ellemberg)