Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

S —

La 22a el la literoj de Esperanto, uzata kiel mallongigo de «sekundo» (etlitere), kaj (ĉeflitere) de «Sudo», «sulfuro».

1996-02-29


sag·o·klav·o

Ĉiu el pluraj klavoj de komputila klavaro, uzataj por movi la kursoron sen ŝanĝi la traktatan datumaron. Multaj klavaroj disponigas specialan klavogrupon de sagoklavoj; kutime sur tia klavo estas sago, indikanta la movdirekton de ĝi estigatan. Krom tiujn piktogramojn fojfoje oni bezonas vortosimbolon por sagoklavo; ni proponas esperantigojn en aparta tabelo (Nomoj de sagoklavoj). Vd griza klavo.

Angle: arrow key, cursor control key
Ruse: клавиша-стрелка

1996-02-29


sak·ret·o

Retoj: Komputila reto transmetanta pakaĵojn nur inter siaj lokaj retnodoj; eĉ se ĝi havas konekton al pluraj aliaj retoj, ĝi ne faras transmeton inter ili. Kp spino, transita reto.

Noto. Kp «sakstrato».

Angle: stub network

1996-02-29


salt*o [KKV] —

Kondiĉa aŭ senkondiĉa ordona frazo malimplice indikanta la programpunkton (markon, en programada lingvo; adreson de komando, en maŝinkodo), de kie pluiros la programplenumo (normale la ordonoj estas plenumataj unu post alia laŭ la teksta ordo). En Paskalo salto estas simpla ordono:

   salto = "AL" marko.

Angle: jump, GOTO statement
Pole: skok
Ruse: переход

1996-02-29


salut·a ŝel·o

Ŝelo lanĉita kun plenumo de la startaj skriptoj, normale plenumataj ĉe saluto. Ekz-e Baŝo lanĉita kun la opcio --login.

Angle: login shell
Germane: Loginshell

1998-07-31


salut*i

Komenci laboron (precipe, dialogon) kun pluruzula komputa sistemo, komunikante al ĝi siajn salutnomon kaj pasvorton. Kp adiaŭi.

Angle: log in, log on, sign on
France: entrer, ouvrir (la session)
Germane: anmelden
Ruse: войти, начать сеанс

1996-02-29


salut·nom·o

En pluruzula komputa sistemo, identiga vorto kiun uzulo indikas en sia saluto. Ofte oni faras salutnomon el sia antaŭnomo, aŭ komencliteroj de sia plena nomo ktp. Ekz-e spok el Sergio Pokrovskij. Kp uzantonumero.

Angle: login name, user name
France: nom de connexion, nom d'utilisateur
Ruse: имя входа в систему

1999-03-29


salut*o

La agoj por saluti.

Angle: login, logon
France: connexion
Ruse: вход в систему, начало сеанса

1996-02-29


sam·tavol·a komunik·ad·o

Retoj: Komunikado en sistemo uzanta plurtavolan protokolon. Ĉiu programa aŭ aparata peco komunikiĝas kun sia samtavolano per rimedoj provizitaj de pli malaltaj tavoloj.

Angle: peer-to-peer, P2P

1999-10-22


sam·aks·a
  1. Mat.: Kiuj havas komunan akson (pri rotaciaj figuroj ktp).
  2. ☇ Pri kablo (konduktila paro) en kiu unu konduktilo havas formon de malplena cilindro, kaj la alia, la formon de samaksa cilindro enmetita.

Angle: coaxial
Ruse: соосный, коаксиальный

2001-06-20


sam·tavol·an·o

Retoj: Peco de komunika aparataro aŭ programaro situanta je la sama protokoltavolo de la reto kiel alia. Kutime oni bildigas komunikajn ligojn per paro da protokolaj stakoj, fakte konektitaj nur je la plej malalta, fizika tavolo, sed kiujn oni povas rigardi konektitaj ankaŭ je ĉiu pli alta tavolo danke al la servoj disponigataj de la malsupraj tavoloj; tion oni nomas samtavola komunikado.

Laŭ tradicia ekzemplo, kiam du homoj interparolas, la plej malsupra tavolo estas la akustika, la sonondoj propagiĝantaj el la buŝoj al la oreloj (do, la buŝoj kaj la oreloj estas samtavolanoj). Pli alte situas la parolaj kaj aŭdaj cerbocentoj, kaj fine, la mensoj. Do, la mensoj povas komunikiĝi eĉ se rekta telepatio ne ekzistas

Angle: peer

1999-10-22


sav*i

En programo, fari «restaŭrkopion» de variablo. Kp konservi (memorfiksi datumaron en dosiero).

Angle: save
France: sauvegarder; stocker
Germane: retten, sich erstellen
Ruse: сохранить, записать

1996-02-29


sci·o·baz·o

Vd sub konsililo.

Angle: knowledge base
Ruse: база знаний

1996-02-29


seanc·a tavol·o, seanca nivelo —

Retoj: Parto de la septavola etalona modelo (vd tie).

Angle: session layer
Ruse: сеансный уровень

1996-02-29


seanc·o [PIV1] —

La tuta ciklo de la laboro de uzanto en dialogo, ekde la saluto ĝis la adiaŭo.

Angle: session
Germane: Sitzung
Ruse: сеанс

1996-02-29


segment*o [Jel, Pfei] de memoro —

Logika aŭ fizika rikordo, ariganta objektojn por komuna protekto kajaŭ por kuna eneligo kajaŭ pro egala vivdaŭro, ekz-e en virtuala memoro (ankaŭ vd memoradministrado, adresspaco).

Angle: segment
Ruse: сегмент

1996-02-29


sek

En Paskalo, la nomo de unuloka prafunkcio, kiu estas difinita super la valoroj de la numereblaj tipoj, kaj liveras la tujsekvan valoron (la postanton de sia argumento).

Angle: Succ
Ruse: След

1996-02-29


(1) sekc*o

En PL/I, ALGOL-68 k.a. programlingvoj, ĝeneraligo de indichava variablo. Ekz-e en PL/I, sekco de n-dimensia tabelo T havas la formon de indichava variablo en kies k pozicioj (k≤n) anstataŭ indico aperas steleto.

Tia sekco mem estas k-dimensia tabelo; se en la sekca indichava variablo la j-an indicpozicion okupas steleto, tiam la sekco inkludas ĉiujn tabelanojn, ricevatajn per la variigo de la j-a indico inter ĝiaj indiclimoj. Se k=n, la sekco ekvivalentas al la tuta T. Ekz-e, se T estas 3-dimensia tabelo (n=3), tiam la sekco T(∗,∗,9) estas 2-dimensia tabelo (k=2), indikanta la 9an «horizontalan» ebenon.

Limigita formo de sekco disponeblas ankaŭ en Paskalo. La deklaron:

VAR paĝo: TABELO [1..n, 1..m] EL signa;

oni rigardas mallongigo de

VAR paĝo:TABELO[1..n]EL TABELO[1..m]EL signa;

tial oni rajtas uzi la indichavan variablon paĝo[j], ekvivalentan al sekco («la j-a linio de la paĝo»); alivorte,

paĝo[j,k] = paĝo[j][k] 

Tamen en Paskalo oni povas sekci nur laŭ la unuaj dimensioj.

Angle: array section, cross-section, slice
Ruse: сечение; вырезка

(2) sekc*o

Mat.: Estu f funkcio (aŭ, pli ĝenerale, ĵeto) n+1-loka. Tiam fiksante ĝian j-an argumenton oni ricevas n-lokan ĵeton; ekz-e, por j=1 oni rajtas skribi:

g(u)(v₁,v₂,…,vn) = f(u,v₁,v₂,…,vn

Tia g, ĵetanta al n-lokaj funkcioj, nomiĝas sekco de f. La procedo (same kiel ĝia malo, la malsekco) estas ofte uzata en lambdokalkulo kaj funkciaj programlingvoj.

Noto. La angla termino devenas el la nomo de Curry [ˈkʌrɪ], kiu diskonigis ĉirkaŭ 1958 la ideon formulitan de Schönfinkel (1924), origine de Frege (1893) [noto de M. Weichert]. — Kp sekco.

Angle: currying, curried function

1996-02-29


sektor*o [Jel, Pfei] —

Minimuma fizike adresebla memorunuo sur magneta disko.

Noto. Fakte temas pri arko; ebla pravigo: sektoro estas komunaĵo de trako kaj proprasenca sektoro.

Angle: sector
Ruse: сектор

1996-02-29


sekvenc·o [PIV1] —

Mat.: Sekvenco da elementoj de aro A estas ĵeto ℕ→A; simbole a₀, a₁, …, an, …(a₀,a₁,…) (vd opo) aŭ { an } — kie ĉiu an (n∈ℕ) estas nomata sekvencano.

Rim. Sekvenco tre similas numeradon (vd Godela numerado, numerebla aro), liston.

Noto. PIV1 donas al tiu neoficiala vorto nur signifojn muzikan, kinan kaj ludkartan. Seria kutime estas uzata kontraste al paralela; vico havas ankaŭ aliajn komputikajn signifojn.

Angle: sequence
Ruse: последовательность

1996-02-29


semafor*o [Pfei] —

Datumtipo uzata en malaltnivela sinkronigo de paralelaj procezoj. La valoroj de semaforo estas nenegativaj entjeroj; super semaforo estas difinitaj du operacioj: liberigi (malokupi), kiu alkrementas la valoron de la semaforo, kaj okupi, kiu ĝin dekrementas, se ĝi estas pozitiva, aŭ — se la valoro nulas — haltetigas la procezon ĝis alia procezo plenumos liberigon — vd kunrulo.

Angle: semaphore
Ruse: семафор

1996-02-29


semantik·a ret·o

En la sistemoj de artefarita intelekto, maniero prezenti sciojn per markita direkta grafeo. Ĉiu ties vertico prezentas objekton, okazon, nocion aŭ koncepton, kaj ĉiu eĝo esprimas rilaton (ligilon) inter la konceptoj. Proceduroj ebligas atingi konceptojn, ŝanĝi konceptojn kajaŭ rilatojn inter ili por traktado kaj navigado. Kp E-R-diagramo (vd ĉe enta-rilata modelo).

Angle: semantic network
Ruse: семантическая сеть

1996-02-29


semantik·o [PIV1, KKV] —
  1. Scienco studanta rilatojn inter signo kaj ties signifo.
  2. Parto de la priskribo de programlingvo, atribuanta signifon al ties elementoj; vd aksiomara semantiko, operacia semantiko
  3. La signifo de programlingva esprimilo. Vd semiotiko.

Noto. «Scienco, studanta la vortojn rigardatajn laŭ ilia signifo, iliajn sencoŝanĝojn kaj la historion de ilia sencevoluo» [PIV1].

Angle: semantics
Ruse: семантика

1996-02-29


semiotik·o

Scienca studo pri signosistemoj (sistemoj de signoj) en la socio (lingvoj, kutimoj, ritoj, artoj, teĥnikoj), en la naturo (komunikado inter la animaloj) aŭ en la homo (vida, aŭda percepto; logika rezonado).

Konforme al la tri dimensioj de la signo oni aranĝas la semiotikajn studojn en tri fakojn.

Sintakso
okupiĝas pri la strukturo de signoformoj, sendepende je ilia rilato al la aliaj semiotikaj dimensioj. Modela aserto sintaksa estus, ke «en bonforma programo, se ne konsideri komentojn kaj signoĉenojn, la malfermaj kaj la fermaj krampoj ekvilibras»; la modela problemo estas difini la aron de ĉiuj tekstoj apartenantaj al koncerna formala lingvo.
Semantiko
studas la rilatojn inter signoformoj kaj la objektoj de ili referencataj; ekz-e, por programlingvoj semantiko determinas la rezulton de programplenumo super donitaj enigaĵoj.
Pragmatiko
okupiĝas pri la aferoj koncernantaj la perceptanton de komunikaĵoj, precipe pri celkonforma apliko de sistemrimedoj kaj interpreto de la rezultoj. Ekz-e, kiajn datumtipojn oni uzu por prezenti koncernajn objektojn (ĉu entjeron aŭ reelon? ĉu vektorondosieron? ktp); kiaj stirrimedoj plej bone taŭgas por algoritmo (ĉu realigi rikuran algoritmon per iteracio aŭ per rekursio?).

Angle: semiotics
Ruse: семиотика

1996-02-29


sen·bar·a serĉ·o

Mat.: La ĝenerala speco de mu-operatoro, uzata por difini rekursiajn funkciojn.

Estu g(y,x) iea funkcio; tiam por argumenta opo x la senbara serĉo liveras la minimuman nuliganton, kondiĉe ke tia ekzistas kaj ke por ĉiuj malpliaj argumentovaloroj la funkcio konverĝas; t.e.

miny { g(y,x)=0 ∧ (∀z<y) g(z,x)↓ },

se ekzistas almenaŭ unu tia nuliganto; la rezulto estas nedifinita (la serĉo diverĝas) aliokaze.

Kp barita serĉo. — Iam oni uzas malpli permeseman difinon, postulante ne nur la konverĝon ĉe la malpliaj argumentoj, sed ke g estu ĉiea funkcio. — Evidente, temas pri brutforta metodo por serĉi radikojn de ekvacio per malinĝenia testado de la naturaj nombroj ekde 0.

Detaloj

Angle: unbounded search
Ruse: неограниченный поиск

1996-02-29


sen·cim·ig·o

Ĝustigo de programo, forigo de ties cimoj.

Angle: debugging

1999-11-07


sen·danĝer·a

Teĥnike: Kiu neniam faras ion malbonan. Kp vivemo.

Noto. Kp fadensekura.

Angle: safe
Ruse: безопасный

1996-02-29


sen·direkt·a grafe·o

Mat.: Grafeo kiu ne havas direktajn eĝojn. Kp direkta grafeo.

Angle: undirected graph
Ruse: неориентированный граф

1996-02-29


sen·fin·a iteraci·o

Iteracio kies plenumo ne finiĝas («diverĝas»). Senfina iteracio ofte estiĝas pro eraro en la kondiĉo aŭ pro manko de nombrilkremento en la iteracikorpo; sed estas programoj kies funkciado esence estas senfina iteracio (ekz-e la operaciumo). Oni ne konfuzu senfinan iteracion kun senkondiĉa iteracio.

Angle: infinite loop
Ruse: бесконечный цикл

1996-02-29


sen·kondiĉ·a iteraci·o

Iteracio kies kondiĉo ne estas parto de la iteraciaj krampoj kaj malestas en la sintakso de tiuspeca iteracia ordono; anstataŭe ĝi aperas ene de la iteracikorpo en formo de elirejorevenordono.

Senkondiĉa iteracio oportunas kiam oni bezonas testi plurajn kondiĉojn kun diversaj kromagoj (ekz-e serĉo en simboltabelo povas finiĝi per trovo de la serĉataĵo aŭ per konstato, ke tiu en la tabelo malestas; en la unua okazo oni povas tuj liveri la trovaĵon, en la dua oni devas, antaŭ ol forlasi la iteracion, krei registraĵon pri la nova simbolo) aŭ kiam estas bezonata iteracio kun testado de kondiĉo(j) kaj eventuala eliro meze de la korpo.

En Paskalo mankas senkondiĉa iteracio, kio devigas onin uzi salton al marko aŭ konstantkondiĉan iteracion:

RIPETU … ĜIS malvero 

DUM vero FARU … 

Pli oportunan solvon disponigas MODULA, Oberono, Ada kaj C, en kiuj senkondiĉa iteracio ebligas sendependan indikon de ripetado kaj de elirejojrevenordonoj (ekzemplo en MODULA aŭ en Oberono aspektas idente: Ekzempla senkondiĉa iteracio).

Angle: loop statement
Ruse: безусловный цикл

1996-02-29


sen·konekt·e, aŭtonome, malkonektite [Jel, Pfei], senlinee —

Reĝimo de aparato ĉe kiu ĝi funkcias sendepende je la ĉefa komputilo. Kp konektite.

Angle: off line
France: déconnecté, hors ligne
Ruse: автономно

1996-02-29


sen·kramp·a operaci·skrib·o

Tia maniero prezenti algebrajn formulojn, ke ĉiuj operacisimboloj antaŭas (en la antaŭmeta operaciskribo) aŭ sekvas (en la postmeta operaciskribo) siajn argumentojn. Senkrampan operaciskribon (en ĝia antaŭmeta formo) inventis la pola logikisto J. Łukasiewicz [wukaˈɕeviʧ], pro kio ĝi iam estas nomata «la pola notacio». Senkrampa operaciskribo estas oportuna linia prezento de derivarboj en tradukilo, la postmeta formo de aritmetikaj kaj Buleaj esprimoj estas uzata en maŝinlingvoj de stakaj komputiloj kaj en FORTH.

Angle: parentheses-free notation, Polish notation
Pole: notacja polska
Ruse: бесскобочная запись

1996-02-29


sen·kun·tekst·a gramatik·o

Genera gramatiko, en kies ĉiuj derivreguloj la maldekstra parto konsistas nur el variabla simbolo.

Angle: context-free grammar
Ruse: бесконтекстная грамматика, контекстно-свободная грамматика

1996-02-29


sen·kun·tekst·a lingv·o

Lingvo kies sintakso estas priskribebla per senkunteksta gramatiko.

Angle: context-free language
Ruse: бесконтекстный язык, КС-язык

1996-02-29


sen·memor·a cirkvit·o

Cirkvito, kies eligaĵo dependas nur je la kuranta stato de ĝia enigaĵo, sendepende je la antaŭa laboro. Projektante senmemorajn cirkvitojn oni aplikas la metodojn de Bulea algebro. Kp memorhava cirkvito.

Angle: combinational circuit, combinatorial circuit

1996-02-29


sen·paŝ·a klav·o, morta klavo

En meĥanika tajpilo, klavo kiu ebligas produkti signon sen paŝigi la ĉareton al la sekva signopozicio; tio ebligas tajpi ĉapelitajn literojn aŭ substrekitajn vortojn sen retropaŝo.

Noto. Normale klavo de videbla signo faras du aferojn:

  1. ĝi produktas signobildon kaj
  2. ĝi paŝigas la ĉareton, por pretigi la pozicion por la sekva signo.
Senpaŝa klavo plenumas nur la unuan funkcion, do la metaforo «malviva klavo», uzata en multaj etnolingvoj, estas ne tute ĝusta (senpaŝa klavo ja estas «duonviva», same kiel la spaceta aŭ retropaŝa klavoj, kiuj, simetrie, plenumas nur la duan funkcion). Iuj esperantistoj uzas ankoraŭ pli fuŝan terminon «morta klavo», en kiu morta uzurpas la (metaforan) signifon de malviva; tio estas same nelogika, kiel diri naskiĝa anstataŭ viva; se oni ne sentas la ridindon de tio en Esperanto, oni provu retrotraduki (angle mortal key, france touche mortelle, germane tödliche Taste).

Angle: dead key, mute key, accent key
Ruse: мёртвая клавиша

1996-02-29


sen·paŝ·a sign·o

Signo funkcianta simile al senpaŝa klavo, t.e. modifilo kiu kombinite kun aliaj signoj produktas kunmetitan signobildon.

Angle: non-spacing character

2000-09-15


sen·per·a adres·ad·o

Adresado ĉe kiu la adresparto de komando entenas pretan valoron de la operando, do nenia plua memoratingo estas bezonata (tio estas malpropra okazo, ĉar tia «adresado» fakte estas senadresa, kaj fojfoje oni nomas ĝin «0-ranga adresado»).

Angle: immediate addressing
Ruse: непосредственная адресация

1998-11-02


sen·radik·a arb·o, libera arbo —

Mat.: Sencikla koneksa unugrafeo sendirekta. Aliajn difinojn prezentas la sekva

Teoremo.

Se G estas sendirekta unugrafeo havanta n>0 verticojn, la sekvaj asertoj ekvivalentas: Vidu ekzemplon FIG. pri senradika arbo. Kp radikhava arbo, arbo.

Rim. En la tradicia grafeiko oni ofte uzas la terminon «arbo» kun la signifo de senradika arbo; sed en komputoscienco «senradika arbo» estas preskaŭ nekonata.

Angle: free tree, unrooted tree

1996-02-29


sen·rub·ig·i

Malokupi memoron de nebezonataj datumoj, ekz-e forigi nenecesajn dosierojn. Kp makulaturtraktado.

Angle: clean up, purge
Germane: löschen
Ruse: чистить

1998-08-02


sen·serif·a, groteska —

Lib.: Pri tiparo kun egale dikaj linioj ne havantaj serifojn (unue tiaj tiparoj aperis komence de la 19a jc). Estas tutaj tiparaj familioj senserifaj, posedantaj siajn kursivon, rektan kaj aliajn fasonojn; aliflanke, en la familio Computer Modern kaj ĉe multaj printiloj oni rigardas senserifon tipara fasono.

Angle: Doric, sans serif
Itale: grottesco, Lineare
Ruse: рубленый, гротескный (шрифт), без засечек

1996-02-29


sen·sign·um·a entjer·o

Nenegativa entjero 0, 1, 2, ktp, t.e. elemento de ℕ. (Se la signumo estas implicata en la interna prezento, oni povas, per egala kvanto da bitoj, prezenti entjerojn absolute pli grandajn ol maksEnt; ankaŭ vd bajto.)

   sensignuma_entjero = cifero { cifero }.

Angle: unsigned integer

1996-02-29


sen·sign·um·a nombr·o

Sintaksa nocio de Paskalo, literalo prezentanta nenegativan entjeron aŭ reelon:

   sensignuma_nombro = sensignuma_entjero | sensignuma_reelo.

Angle: unsigned number
Ruse: число без знака

1996-02-29


sen·sign·um·a reel·o

Sintaksa nocio de Paskalo, literalo prezentanta nenegativan reelon:

   sensignuma_reelo = 
      sensignuma_entjero "." cifero { cifero } [eksponento] | 
      sensignuma_entjero eksponento.

Angle: unsigned real
Ruse: вещественное без знака

1996-02-29


sent*il·o, indikatoro [PIV1] —

Aranĝaĵo transformanta fizikan grandon en komputile trakteblan signalon. Oni povas paroli pri sentiloj de roboto aŭ pri la printila bloko testanta, ĉu finiĝis la paperfolio.

Noto. Se oni akceptas la neoficialan vorton senso [PIV1], oni probable devus diri sensilo (kiel sensorganoj en PIV1 sub percepti). Tamen «sentilo» sekvas el aliaj formoj, jam enradikiĝintaj en Esperanto: sentiva aparato [PIV1], flarsento [Z, PIV1] ktp. Oni ankaŭ proponis perceptilon [MMES] (kio ŝajnas nocio pli altnivela, implicanta ankaŭ programaron), sed en la kunmetoj la sama verko donas «sentilo»n: lumsentilo ktp.

Angle: sensor, sensing device, pickup, transducer, transformer
Germane: Gebergerät, Fühler
Pole: czujnik
Ruse: датчик; щуп

1996-02-29


sen·valor·a

En skriptaj lingvoj (ekz-e cshell) variablo povas havi 3 statojn:

Variablo estas senvalora se ĝi ricevis nenian valoron aŭ se ĝia eksa valoro estas forviŝita per speciala ordono (ekz-e unsetenv xx).

Angle: undefined, null

1999-09-20


sen·vic·a ating·o, ajnvica [KKV] atingo —

Maniero registri aŭ legi datumon uzante adreson, kiu senpere indikas ties situon; por tiel atingi la datumojn oni ne zorgas pri ia ajn vico (disciplino). Kp laŭvica atingo.

Noto. Evitindas nomi tion «rekta atingo» pro eventuala konfuzo kun (mal)rekta adresado.

Angle: direct access, random access
Ruse: прямой доступ, произвольный доступ

1998-11-29


sen·vic·e ating·ebl·a memor·o

Memoro en kiu la atingotempo por ajna ĉelo estas sendependa je la ordo laŭ kiu la ĉeloj estas atingataj. Ekz-e la ĉefmemoroekrano estas tiaj, dum por la rubandoj (magnetaj, truaj) aŭ meĥanikaj printiloj pli sencas laŭvica atingo.

Angle: RAM, random-access memory
Ruse: память с прямым доступом

1998-11-29


sen·virus·ig·il·o

Programo por malkovri kaj forigi kompulilajn virusojn. Ekz-e la senpaga senvirusigilo F-PROT.

Angle: anti-virus software

1998-11-01


se*o

Branĉa ordono kiu ebligas dum la rultempo, depende je la kuranta valoro de kondiĉo, elekti iun el du ordonoj (nomataj branĉo, alternativo) estkiel agon, per kiu daŭriĝu la programplenumo. En Paskalo seo havas la sintakson:

   seo = "SE" Bulea_esprimo "TIAM" ordono ["ALIE" ordono].

Ĉi tiu regulo estas plursenca.

Angle: IF statement, conditional statement
Ruse: условный оператор

1996-02-29


sep·tavol·a etalon·a model·o (por komuniko de nefermitaj sistemoj) —

Retoj: Aranĝo de datumtransmetaj protokoloj proponita en 1978 de ISO kiel kadra internacia normo por diversspecaj retarkitekturoj. La sep tavolojn (aŭ nivelojn), de la plej malalta (1) ĝis la plej alta (7), montras la sekva tavolstaka tabelo:

7) Aplika tavolo
Subtenas aplikajn procezojn kaj programojn de fina uzulo, ebligas ilian interagon kun retaj objektoj
6) Prezenta tavolo
Provizas funkciojn uzeblajn en la Aplika tavolo por interpretado de transmetataj datumoj, i.a. kodojn de la stiraj kaj informaj signoj, bildigon, komandojn por stiri terminalon
5) Seanca tavolo
Disponigas logikan priservon de du retaj objektoj, komunikiĝantaj en la Prezenta tavolo, stiras ilian interagon per sinkronigo de mesaĝoj, zorgas pri la atingorajtoj
4) Transporta tavolo
Determinas, kiel uzi la Retan tavolon por «travidebla» komunikado inter du retnodoj dum seanco
3) Reta tavolo
Realigas transmeton de pakaĵoj inter du retnodoj (enkursigon, adresotraktadon, multipleksoradon)
2) Kanala tavolo
Kreas, funkcitenas kaj malkreas virtualan kanalon; diskadrigas datumojn por transmeto en la Fizika tavolo, traktas kvitancojn kaj resendas la kadrojn kies transmeto fiaskis
1) Fizika tavolo
Difinas meĥanikajn, elektrajn, funkciajn kaj procedurajn ecojn de la interfaco inter komputilo kaj datumtransmeta medio

Angle: seven-layer reference model, OSI Reference Model
Ruse: семиуровневая эталонная модель ВОС (взаимосвязи открытых систем)

1996-02-29


serĉ·arb·o

Arba datumstrukturo uzata por facile atingi objektojn per ilia ŝlosilo; ĉiu nodo de serĉarbo entenas ŝlosilon, per kiu eblas determini, kiajn ŝlosilojn havas la nodoj de la respektivaj subarboj. Detalojn vd ĉe duuma arbo, B-arbo.

Angle: search tree
Germane: Suchbaum
Ruse: дерево поиска

1996-02-29


serĉ·il·o

Rimedo por serĉi, kaj speciale:

  1. komando de redaktilo ebliganta trovi bezonatan tekstopecon;
  2. Retoj: programo (rulata per servilo) por serĉi informojn en la datumbazoj de la Interreto, ekz-e

Angle: search engine
France: outil de recherche, moteur de recherche
Hispane: motor de búsqueda, buscador, indexador de información
Pole: przeszukiwarka
Ruse: система поиска информации
Turke: arama motorları

1996-11-07


serĉ*o [KKV] —

Operacio plenumata por trovi bezonatan objekton en datumstrukturo. Se la serĉo estas farata surbaze de la adreso aŭ pozicio de la objekto, oni parolas pri pozicia serĉo; se necesas trovi (ĉiujn) objekto(j)n, por kies valoro validas ia kondiĉo, tiam oni parolas pri asocia, aŭ perenhava serĉo (kp atingo, ŝablono).

La metodojn, optimajn se la tuta serĉo okazas en la ĉefmemoro, oni nomas metodoj de interna serĉo (kp interna ordigo); konsiderante ankaŭ la eneligojn koncernantajn la eksteran memoron, oni parolas pri ekstera serĉo.

Vd duoniga serĉo, haketado.

Angle: lookup, search
France: recherche
Ruse: поиск

1996-02-29


serĉ·voj·o

Listo da dosierujoj en kiuj estas serĉenda bezonata dosiero, kutime indikata per la medivariablo PATH.

Angle: path
Ruse: путь поиска

1998-03-06


seri*a

«Prezentanta serion: seria kolekto; seria fabrikado de elprovita prototipo; serie konektitaj akumulatoroj» [PIV1], vd cirkvito, paralela, serio.

Angle: serial
Ruse: последовательный

1996-02-29


seri·a serĉ·o

Serĉa procedo en kiu la elementoj de la serĉoareo estas ekzamenataj unu post alia, ne nepre laŭ la ordo de ilia registrado. Kp paralela serĉo; elĉerpa serĉo.

Angle: serial search
Germane: sequentielles Suchen
Ruse: последовательный поиск

1996-02-29


serif·o

Lib.: Malgrandaj limstreketoj ĉe la ekstremoj aŭ anguloj de linioj en literbildoj de klasika fasono, estiĝintaj el ĉizilbato dum farado de monumentaj ŝtonsurskriboj (ideo, ankoraŭ trovebla en la rusa termino). La romianoj transprenis serifojn en la 1a jc a.K. de la helenaj skulptistoj, ĉe kiuj la serifoj estas atestitaj ekde la 4a jc a.K.

Noto. Por nefaka uzo eble taŭgus la pli simpla «(lini)streketo», proponita en [Wel89]; tamen ĝi ne estas sufiĉe preciza (oni povus heziti, ĉu temas pri io simila al la pola trastreko, aŭ pri «numerstreko» kia f′). La formo «serifo» oportunas i.a. por nomi tiparon senserifa. Cetere, laŭ la ĉeĥa modelo oni povus provi pli radikŝparan (liter)kalkanonliterungon [Pt].

Angle: serif
Ĉeĥe: patka
France: empattement
Germane: Serif(e)
Ruse: засечка

1996-02-29


seri*o

Laŭ PIV1,

  1. Aro da objektoj, aferoj, el kiuj ĉiu estas tiel same simila aŭ rilata al la antaŭa, kiel la sekvanta … kp sinsekvo, vico, ĉeno
  2. Ĉiu el la kolektoj de unu revuo, periodaĵo …
  3. Mat.: Vico de termoj interligitaj per la signoj plus kaj minus …
  4. ☇ Aro (da baterioj, piloj ks) aranĝita tiamaniere, ke la pozitiva elemento de unu estas konektita kun la negativa de alia. Kp paralela
Vd sekvenco.

Angle: series
Ruse: ряд; серия; последовательное соединение

1996-02-29


serv·il·o [Jel, Pfei], stacio —

Nodo de komputila reto, plenumanta specialajn funkciojn (servojn) laŭ mendoj de aliaj nodoj.

Angle: server
Ruse: сервер, спецпроцессор, станция

1996-02-29


servlet·o

Programo en Ĝavo rulata kadre de komputilreta servilo kaj priservas mendojn de la kliento (ekz-e datumbazajn informmendojn).

Servletoj similas apletojn, tamen ruliĝas ĉe la servila flanko. Kp CGI.

Angle: servlet

1999-03-21


Evi. set·i [SPIV] —

Valorizi; elekti; agordi.

1996-02-29


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion
Hosted by uCoz