Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

W —

Ne-Esperanta litero duobla vovuo, uzata (W) kiel simbolo de volframo, okcidento, vato (=vatto [PIV1]); unu el la askiigoj de ŭ.

1996-02-29


Weichert [ˈvaĭçert], Martin

Germana komputikisto, nun vivanta en Svedio, aŭtoro de pluraj el la Leksikonaj artikoloj (vd Dankesprimoj), multe kontribuinta al la plibonigo de la verko. Vd lian hejmpaĝon.

1996-02-29


WGL4 (de la angla Windows Glyph List 4) —

Firmaa normo de Majkrosoft pri signaro entenanta 652 signojn sufiĉajn por la skriboj de la Eŭropaj lingvoj, inklude la slavajn, la grekan kaj la turkan (la kodpaĝaj n-roj 1250, 1251, 1252, 1253, kaj 1254). WGL4 estas bazita sur la kapablo de Windows adresi (almenaŭ el iuj aplikaĵoj) signojn de TTF-tiparoj per ilia Unikoda dubajta kodono.

La uzanto povas ŝargi unu WGL-tiparon, kaj ŝalti la kodpaĝojn laŭplaĉe; en TTT bona retumilo aŭtomate kombinas signojn el diversaj kodpaĝoj.

La literoj de Esperanto ankaŭ enestas, kvankam uzi ilin eblas ne ĉiam. Ili disponeblas ĉe foliumado de TTT-paĝoj, sed oni ne povas senpere klavi kaj printi ilin (ĉar la koncernaj peliloj malhavas kodpaĝon por ili). Feliĉe, Jurio Finkel verkis pakaĵon kiu solvas tiun problemon (http://www.esperanto.mv.ru/Download/ek.zip).

Vd la informojn ĉe la Majkrosofta servilo.

Senpagaj WGL4-tiparoj troveblas apude.

1998-07-26


Windows [ˈwɪndoŭz], Vindozo
  1. (MS-Windows, Microsoft Windows) Fenestrosistemo kaj uzul-interfaca programaro konstruita de Majkrosoft super MS-DOS. Unue eldonita en 1987, ĝi estis tiom malrapida sur la tiamaj komputiloj, ke oni kromnomis ĝin Windoze, «venk-dormemo» kaj tiu nomo restas oftega en la retforumoj. Nun kutime temas pri la eldonoj 3.0–3.11.
  2. (Windows-95, Windows-98) Plua evoluigo de MS-Windows, plu surbaze de MS-DOS. La plej ĵusa frukto de tiu branĉo estas Windows Millenium («Jarmilŝanĝa Vindozo», alinome Windows ME).
  3. (Windows-NT, NT, «Windows New Technology») Operaciumo kiu devas anstataŭi kaj MS-DOS-on, kaj MS-Windows-3. NT celas la merkaton de laborstacioj kaj retoj. Unue eldonita en septembro 1994, NT tre longe restis provversio. Malsimile ol Windows-3.1, NT estas kompleta operaciumo.
  4. La kvina versio de Windows NT ricevis la nomon Windows-2000 (iom ŝercaj mallongigoj: Win2K, w2k).
Ĉiuj Windows-sistemoj ekde Windows-95 kaj Windows-NT uzas Unikodon en sia interna prezento, kaj facile adapteblas al la bezonoj de esperantistoj (vd WGL4, UniRed).

2001-06-17


Wirth [virt], Niklaus —

[Portreto de N.Wirth] Svisa komputikisto, nask. 1934, aŭtoro de multaj sukcesaj programlingvoj (ALGOL-W, Eŭlero, Paskalo, MODULA, Oberono); vd ankaŭ problemo pri ok damoj. Vd http://www.cs.inf.ethz.ch/~wirth/, http://www.newcollege.co.uk/SOL/CURRIC/CSCI/LANGS/MODULAR/WIRTH.HTM.

1996-02-29



WordPerfect, WP (legu vuo-po,vopo) —
  1. Verkilo por diversaj komputilaj platformoj. La unua eldono aperis en 1980; nun disponeblas versioj por MS-DOS, Windows, Makintoŝo. WordPerfect estas vaste uzata en Esperantujo pro sia kapablo trakti plurlingvajn (eĉ multelingvajn) tekstojn; i.a., ekde sia eldono 5.0 ĝi disponigas la literojn de Esperanto, kies kodonojn en la signaro Multinational-1 donas tabelo (Esperantaj kromliteroj en WordPerfect).
  2. WordPerfect Corporation estas la produktanto de la verkilo WordPerfect (kaj de alia programaro). La kompanion aĉetis la firmao Novell Inc. en 1994.
Vd R. Rotsaert. WordPerfect, ne tiel perfekta // Monato. 1994. N-ro 11.

1996-02-29


WWW, W3 (de angla Word-Wide Web) —

Retoj: Iniciato krei mondskalan hipermedion por ebligi al dise loĝantaj uzuloj unuece atingi grandan datuman universon. La projekton iniciatis Tim Berners-Lee el CERN (Eŭropa esplor-centro pri nuklea fiziko), kiel komunikilon por la membroj de tiu internacia instituto (ekde marto 1989). Oni povas legi WWW-on se oni(a komputilo) havas retkonekton al la Interreto kaj t.n. «klientan programon» aŭ «WWW-legilon» (foliumilon), kiaj ekz-e NavigiloEsplorilo (por grafikaj terminaloj) aŭ Linko (por fikssignaraj terminaloj).

Vd http://www.boutell.com/faq/ (anglalingva respondaro).

Ĉiu WWW-legilo devas kompreni la lingvon HTML, uzatan por prezenti hipertekstojn.

En WWW troveblas pli ol 13500 paĝoj en Esperanto, ekz-e http://www.esperanto.net/veb/, http://www.esperanto.org, http://www.esperanto.net/veb/flavaj-pagxoj.html, kaj multaj el ili estas arigitaj en ringon. Cetere, sufiĉas serĉi per la regulesprimo «+kaj +la +kiu +estas» uzante serĉilon kia Alta Vista.

Noto. En Esperanto por «WWW» tre oftas la tradukita nomo «TTT». Ankaŭ vd vuo, Teksaĵo.

1998-10-05


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion
Hosted by uCoz