Ĉapitro 11

La insulo de Forgeso


Glitboato estis trairanta la Palkan markolon ĉe forta renkonta vento, per saltoj superante vicojn da plataj ondoj. Nur antaŭ mil jaroj ĉi tie estis vico de malprofundaĵoj kaj koralaj rifoj, nomata la Adama Ponto. La novegaj geologiaj procezoj kreis sur la loko de la vico grandan profundaĵon, kaj malhelaj ondoj nun plaŭdis super la abismo, disiganta la antaŭen strebantan homaron disde la ŝatantoj de trankvilo.

Mven Mas staris ĉe balustrado, larĝe disstariginte la piedojn, kaj rigardis al la poiomete kreskanta sur la horizonto insulo de Forgeso. Tiu grandega insulo, ĉirkaŭita de varma oceano, estis natura paradizo. Paradizo en primitivaj, religiaj konceptoj de la homo estas feliĉa postmorta azilo sen zorgoj kaj laboro. Kaj la insulo de Forgeso same estis la azilo por tiuj, kiujn jam ne interesis la streĉita agado de la Granda Mondo, kiu ne deziris labori egale kun ĉiuj.

Aliĝante al la sino de la Patrino-Tero en simpla, monotona agado de antikva terkulturisto, fiŝkaptisto aŭ brutobredisto, ili pasigadis ĉi tie kvietajn jarojn.

Kvankam la homaro donis al siaj malfortaj kunfratoj grandan pecon da fekunda, mirakla tero, la primitiva mastrumado de la insulo ne povis garantii al sia loĝantaro vivon, plene sekurigitan kontraŭ malsato, speciale en periodoj de rikoltomankoj aŭ de aliaj malfacilaĵoj, tiom ordinaraj por malfortaj produktadaj fortoj. Tial la Granda Mondo konstante donadis parton de siaj rezervoj al la insulo de Forgeso.

En tri havenojn — nord-okcidente de la insulo, sude kaj sur la orienta bordo — oni liveradis nutraĵon, konservitan por longaj jaroj, kuracilojn, rimedojn de biologia defendo kaj aliajn grave necesajn aĵojn. Tri ĉefaj regantoj de la insulo same loĝis norde, oriente kaj sude kaj nomiĝis estroj de brutobredistoj, terkulturistoj kaj fiŝkaptistoj.

Rigardante al malproksime leviĝantaj bluaj montoj, Mven Mas subite kun amaro pensis, ĉu li apartenas al la kategorio de «bovoj» — homoj, kiuj ĉiam embarasadis la homaron. «Bovo» estas homo forta kaj energiplena, sed tute senkompata al aliulaj suferoj kaj travivaĵoj, pensanta nur pri kontentigo de siaj bezonoj. Suferojn, malpacojn kaj malfeliĉojn en fora pasinteco de la homaro ĉiam pligrandigadis ĝuste tiaj homoj, deklarantaj sin en diversaj aspektoj la solaj sciantoj de la vero, opiniantaj sin rajtaj subpremi ĉiujn opiniojn, malkonsentajn kun ili, elradikigi aliajn manierojn de pensado kaj vivo. Post tiam la homaro komencis evitadi eĉ etajn signojn de absoluteco en opinioj, deziroj kaj gustoj kaj komencis pleje timi la «bovojn». Ĝuste ili, la «bovoj», ne pensante pri la nedetrueblaj leĝoj de ekonomio, pri estonteco, vivis nur por nuna momento. Militoj kaj neorganizita mastrumado de la erao de la Disa Mondo kondukis al disrabo de la planedo. Tiam oni elhakis arbarojn, forbruligis rezervojn da karbo kaj nafto, akumuliĝintajn dum centmilionoj da jaroj, malpurigis la aeron per karbona dioksido kaj per fetora fumo de fabrikoj, mortigis belajn kaj sendanĝerajn animalojn — ĝirafojn, zebrojn, elefantojn, antaŭ ol la mondo atingis la komunisman aranĝon de la socio. La tero estis kovrita per rubo, riveroj kaj maraj bordoj estis malpurigitaj per defluoj de nafto kaj ĥemiaj forĵetaĵoj. Nur post serioza purigo de la akvo, la aero kaj la tero la homaro venis al la moderna aspekto de sia planedo, laŭ kiu ĉie eblas trapasi nudpiede, nenie damaĝinte la piedojn.

Sed ja ankaŭ li, Mven Mas, ne estinte eĉ du jarojn sur la responsega posteno, frakasis la sputnikon, kreitan per penoj de miloj da homoj kaj per neordinaraj artifikoj de la inĝeniera arto. Pereigis kvar kapablajn sciencistojn, el kiuj ĉiu povus iĝi Ren Boz... Kaj eĉ Ren Boz-on mem oni apenaŭ sukcesis savi. Kaj ree la imagaĵo de Bet Lon, kaŝanta sin ie tie, en montoj kaj valoj de la insulo de Forgeso, aperis antaŭ li, viva, vekanta akran kompaton. Mven Mas antaŭ la forveturo konatiĝis kun portretoj de la matematikisto kaj por ĉiam enmemorigis lian energian vizaĝon kun masiva makzelo, kun profunde kaj proksime sidantaj akraj okuloj, tutan lian potencan, atletan figuron.


La motoristo de la glitboato aliris la afrikanon.

— Estas forta surfo. Ni ne sukcesos albordiĝi — ondo batas trans la moleon. Necesos iri en la sudan havenon.

— Ne necesas. Ĉu vi havas savajn flosetojn? Mi kaŝos tien la veston kaj ĝisnaĝos mem.

La motoristo kaj la direktilisto kun estimo rigardis al Mven Mas. Malklaraj blanketaj ondoj tumultis sur malprofundaĵo, transverŝiĝante per pezaj tondrantaj kaskadoj. Pli proksime al la bordo la senorda onda tumulto turnadis sablon kaj ŝaŭmon, surkurante malproksime sur malkrutan plaĝon. Malaltaj nuboj semadis etan varman pluvon, oblikve flugantan laŭ vento kaj miksiĝantan kun plaŭdoj de ŝaŭmo. Tra ĝia nebula reto sur la bordo hantis iaj grizaj figuroj.

La motoristo kaj la direktilisto interŝanĝis rigardojn, dum Mven Mas estis demetanta kaj pakanta la veston. Forirantoj sur la insulon de Forgeso foriras el sub zorgo de la socio, en kiu ĉiu gardas ĉiun kaj helpas al li. La persono de Mven Mas sugestis nevolan estimon, kaj la direktilisto kuraĝis averti lin pri granda danĝero. La afrikano senzorge svingis la manon. La motoristo alportis al li malgrandan hermetike fermitan pakaĵon.

— Ĉi tie estas rezervo da koncentrita nutraĵo por monato — prenu.

Mven Mas iom pensis kaj ŝovis la pakaĵon kune kun la vesto en la nepenetreblan kameron, skrupule fermis la klapon kaj kun la floseto sub la brako transpaŝis la balustradon.

— Turnu! — komandis li.

La glitboato kliniĝis en kruta turno. Deĵetita de la ŝipeto, Mven Mas komencis furiozan lukton kontraŭ ondoj. El la glitboato oni vidis, kiel li ekflugadis sur eĝojn de ferocaj ondegoj, poste faladis en iliajn kavojn kaj aperadis ree.

— Li sukcesos, — diris faciligite la motoristo. — Ondoj nin deŝovas, necesas foriri.

La helico ekmuĝis, kaj la ŝipeto saltis antaŭen, levita de alkuranta ondego. La malhela figuro de Mven Mas aperis plenalte sur la bordo kaj dissolviĝis en la pluva nebulo.

Laŭ sablo, densigita de ondoj, moviĝis grupo da homoj en solaj zontukoj. Ili kun jubilo trenis grandan, freneze serpentumantan fiŝon. Ekvidinte Mven Mas-on, la homoj haltis, afable salutante lin.

— Novulo el tiu mondo, — kun rideto diris unu el la fiŝistoj, — kaj kiel bone naĝas! Venu loĝi al ni!

Mven Mas malfermite kaj amike rigardis la fiŝistojn, poste nege balancis la kapon.

— Al mi estos malfacile loĝi ĉi tie, sur bordo de la maro, rigardi en ĝian vastan foron kaj pensi pri mia perdita kaj bela mondo.

Unu el la fiŝistoj, kun forta hargrizo en la densa barbo, probable opiniata ĉi tie ornamo de viro, metis la manon sur la malsekan ŝultron de la veninto.

— Ĉu oni povis sendi vin ĉi tien perforte?

Mven Mas amare subridis kaj penis klarigi, kio venigis lin ĉi tien.

La fiŝisto rigardis al la veninto malgaje kaj kompate.

— Ni ne komprenos unu la alian. Iru tien. — La fiŝisto almontris al la sud-oriento, kie en disŝiraĵo de nuboj estis aperantaj bluaj ŝtupoj de foraj montoj. — La vojo estas longa, kaj ĉi tie estas neniaj aliaj veturiloj, krom... — la loĝanto de la insulo frapis sin sur fortajn muskolojn de la kruro.

Mven Mas ĝojis plej baldaŭ foriri kaj ekiris per sia larĝa libera paŝmaniero laŭ sinua pado, leviĝanta al malkrutaj montetoj.

La vojo al la centra regiono de la insulo konsistigis iom pli ol ducent kilometrojn, sed Mven Mas ne hastis. Por kio? Malrapide ŝanĝiĝadis treniĝantaj tagoj, ne plenigitaj per utila agado. Komence, dum li ankoraŭ ne tute resaniĝis post la katastrofo, lia laca korpo petis kvieton de karesa naturo. Se ne estus la konscio de la terura perdo, li simple ĝuus senbruecon de dezertaj, priventataj altebenaĵoj, mallumon kaj praan silenton de varmegaj tropikaj noktoj.

Sed tagoj iris post tagoj, kaj la afrikano, vaganta sur la insulo, serĉante aferon, konvenan por la koro, komencis akre sopiri pri la Granda Mondo. Lin ne plu ĝojigis pacaj valoj kun permane prilaboritaj fruktarbaj boskoj, ne lulis preskaŭ hipnotiga lirlado de puraj montaj riveroj, sur kies bordoj li povis nun sidadi dum sennombraj horoj de varmega tagmezo aŭ de luna nokto.

Sennombraj... Efektive, por kio li nombru tion, kion ĉi tie li tute ne bezonas, — tempon? Estas kiom ajn — tuta oceano da tempo, kaj samtempe tiel mizere malgranda estas tiu lia aparta, individua tempo!.. Unu mallonga kaj tuj forgesita momento!

Nur nun Mven Mas eksentis la tutan precizecon de la nomo de la insulo! La insulo de Forgeso — obtuza sennomeco de antikva vivo, de egoismaj aferoj kaj sentoj de homo! Aferoj, forgesitaj de posteuloj, ĉar ili estis farataj nur por personaj bezonoj, ne faris vivon de la socio pli facila kaj pli bona, ne ornamis ĝin per ekflugoj de krea arto.

Mirindaj heroaĵoj falis en sennoman nenion.

...La afrikano estis akceptita en komunumon de brutobredistoj en la centro de la insulo kaj jam dum du monatoj paŝtadis gregon da grandegaj gaŭroj-bubaloj ĉe piedo de granda monto kun absurde longa nomo en la lingvo de popolo, antikve loĝinta sur la insulo.

Li longe kuiradis nun nigran kaĉon sur karboj en fulgokovrita poto, kaj antaŭ monato li devis akiri en arbaro manĝeblajn fruktojn kaj nuksojn, konkurante kun avidaj simioj, ĵetantaj al li manĝorestaĵojn. Tio okazis, kiam li fordonis sian nutran rezervon al maljunulo, ekmalsaninta en malbone atingebla valo, aginte laŭ la regulo kaj la supera feliĉo de la mondo de la Ringo — antaŭ ĉio doni ĝojon al aliaj homoj. Tiam li komprenis, kion signifas serĉado de nutraĵo en dezertaj, neloĝataj lokoj. Kia neimagebla malŝparo de tempo!...

Mven Mas ekstaris de sur la ŝtono kaj ĉirkaŭrigardis. La suno estis subiranta maldekstre post randon de la altebenaĵo, malantaŭe altis la arbara pinto de la kupolsimila monto.

Malsupre briletis en krepusko rapida rivereto, borderita de aro da grandegaj plumecaj bambuoj. Tie, je duontago da piedirado, situas dense prikreskitaj ruinoj de miljara aĝo — la antikva ĉefurbo de la insulo. Estas ankaŭ aliaj, pli grandaj kaj pli bone konserviĝintaj, same forlasitaj urboj. Ili Mven Mas-on dume ne interesis.

La grego kuŝiĝis, kiel nigraj rokoj, en malheliĝinta herbo. Nokto venis rapide. Steloj eklumadis milope en la malheliĝanta ĉielo. Kutima por astronomo mallumo, konataj linioj de stelfiguroj, helaj torĉoj de grandaj steloj. El ĉi tie videblas ankaŭ la fatala Tukano... Sed kiel malfortaj estas simplaj homaj okuloj! Li neniam plu vidos majestajn spektaĵojn de la kosmo, spiralojn de gigantaj galaksioj, enigmajn planedojn kaj bluajn sunojn. Ĉio ĉi por li estas nur lumetoj, nemezureble malproksimaj. Ĉu ne estas egale — ĉu tio estas steloj aŭ lucernoj, alfiksitaj al la kristala sfero, kiel opiniis antikvuloj! Por lia vido — estas tutegale!

La afrikano salte ekstaris kaj komencis kunŝovi la preparitan branĉetaĵon. Jen ankoraŭ unu aĵo, iĝinta necesa — la eta flamigilo. Eble, laŭ ekzemplo de kelkaj ĉi-tieaj loĝantoj li baldaŭ komencos enspiradi narkotan fumon, por mallongigi la tiriĝantan gluecan tempon.

Langetoj de flamo ekdancis, dispelante mallumon kaj estingante stelojn. Apude pace snufis la bubaloj. Mven Mas mediteme rigardis al la fajro.

Ĉu la hela planedo iĝis por li malhela domo?

Ne, lia fiera memrezigno — estas simple memcerteco de nescio. Nescio de si mem, subtakso de alteco de la saturita per kreado vivo, kiun li vivis, nekompreno de forto de la amo al Ĉara. Estas pli bone fordoni sian vivon por horo da granda afero de la Granda Mondo, ol vivi ĉi tie ankoraŭ tutan jarcenton!

Sur la insulo de Forgeso situis ĉirkaŭ ducent kuracistaj stacioj, kie kuracistoj-volontuloj el la Granda Mondo disponigis al la loĝantoj tutan povon de la moderna medicina scienco. Junularo de la Granda Mondo ankaŭ laboris en ekstermaj taĉmentoj, por ke la insulo ne iĝu nesto de antikvaj malsanoj aŭ de malutilaj animaloj. Mven Mas intence evitadis renkontiĝon kun tiuj homoj, por ne senti sin elĵetulo de la mondo de belo kaj scio.

Dum mateniĝo Mven Mas-on anstataŭis alia paŝtisto. La afrikano liberiĝis por du tagoj kaj decidis iri en negrandan urbeton, por ricevi mantelon — noktoj en la montoj iĝis pli malvarmaj.

La tago estis varmega kaj kvieta, kiam Mven Mas malleviĝis de la altebenaĵo kaj eliris sur vastan ebenaĵon — senmankan maron da pal-lilaj kaj or-flavaj floroj, super kiu flugis buntaj insektoj. Blovoj de facila vento ŝanceladis pintojn de vegetaĵoj, kaj floroj karese tuŝadis per la koroloj la nudajn genuojn. Atinginte la mezon de la grandega kampo, Mven Mas haltis, influate de facila, ĝoja belo kaj de saturita aromo de tiu ĉi sovaĝa ĝardeno. Penseme kliniĝinte, li movis la manplatojn laŭ balanciĝantaj sub vento petaloj, sentante sin en la fora infaneco.

Aŭdiĝis apenaŭ sentebla ritma sonoro. Mven Mas levis la kapon kaj ekvidis junulinon, rapide irantan ĝis la zono en floroj. Ŝi turnis sin flanken, kaj Mven Mas kun plezuro rigardis al la svelta figureto inter la flora maro. Akra bedaŭro tranĉis Mven Mas-on — tio povus esti Ĉara, se... se ĉio okazus alie!..

La sciencista observemo sufloris al li, ke la junulino estas maltrankvila. Ŝi ofte retrorigardadis kaj sen neceso plioftigadis paŝadon, kvazaŭ timante ion malantaŭ si. Mven Mas ŝanĝis la direkton kaj rapide aliris la junulinon, rektigante sin je tuta sia grandega alto.

La nekonatulino haltis. Bunta ŝalo estis kruce strikte ĉirkaŭanta ŝian korpon, malsupraĵo de ruĝa jupo malheliĝis pro roso. Maldikaj braceletoj sur la nudaj brakoj ektintis pli laŭte, kiam ŝi deĵetis de sur la vizaĝo siajn implikitajn de vento malhelajn harojn. La malgajaj okuloj koncentrite rigardis el sub mallongaj haraj bukloj, neglekte disŝutiĝintaj sur la frunton kaj la vangojn. La junulino malfacile spiris, probable, pro longa irado. Malmultaj roseroj de ŝvito aperis sur ŝia bruneta bela vizaĝo. La junulino faris al li kelkajn necertajn paŝojn.

— Kiu vi estas kaj kien tiel rapidas? — demandis Mven Mas. — Eble, vi bezonas helpon?

La junulino atente pririgardis lin kaj ekparolis interrompe kaj haste:

— Mi estas Onar el la kvina vilaĝo. Helpon mi ne bezonas.

— Mi vidas alion. Vi estas laca, kaj io vin turmentas. Kio povas minaci al vi? Kial vi rezignas pri mia helpo?

La nekonata junulino levis la okulojn, ekradiintajn profunde kaj pure, kiel ĉe virino de la Granda Mondo.

— Mi scias, kiu vi estas. Granda homo, el tie. — Ŝi almontris en direkto de Afriko. — Vi estas bonkora kaj fidema.

— Estu ankaŭ vi tia. Ĉu vin persekutas iu?

— Jes! — kun despero elkriis la junulino. — Li persekutas min...

— Kiu li estas, kial li arogas timigi, persekuti vin?

La junulino ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.

— Unu homo. Li deziras, ke mi iĝu lia...

— Sed ja elektas vi, respondante aŭ ne respondante al li? Kiel eblas devigi amon? Li venos ĉi tien, kaj mi diros...

— Ne indas! Li same venis el la Granda Mondo, sed antaŭlonge, kaj li estas same forta... Sed ne tia, kiel vi... Li estas timiga!

Mven Mas senzorge ekridis.

— Kien vi iras?

— En la kvinan vilaĝon. Mi estis iranta en la urbeton kaj renkontis...

Mven Mas kapjesis kaj prenis la manon de la junulino. Tiu obeeme lasis siajn fingrojn en lia mano, kaj ili ambaŭ ekiris laŭ flanka pado, kondukanta al la vilaĝo.

Dum la vojo la junulino, de tempo al tempo maltrankvile retrorigardante, rakontis, ke tiu homo persekutas ŝin ĉie.

La timo paroli malkaŝe senfine indignigis Mven Mas-on. Li ne povis paciĝi kun penso pri subpremo, kiel ajn hazarda ĝi estu nun, sur la aranĝita Tero!

— Kial nenion faras viaj homoj, — diris Mven Mas, — kaj ne scias pri tio la Kontrolo de Digno kaj Juro? Ĉu en viaj lernejoj oni ne instruas historion, kaj vi ne scias, al kio kondukas eĉ etaj fontoj de perforto?

— Instruas... scias... — respondis Onar, rigardante rekte antaŭ si.

La floranta ebenaĵo finiĝis, kaj la pado, farante krutan turnon, estis malaperanta post arbustaro. El malantaŭ la turno aperis alta morna homo kaj baris la vojon. Li estis nuda ĝis la zono, kaj atletaj muskoloj ludis sub grizaj haroj, kovrantaj lian torson. La junulino spasme elŝiris sian manon, flustrante:

— Mi timas pri vi. Foriru, homo de la Granda Mondo!

— Haltu! — tondris ordonema voĉo.

Tiel malafable neniu parolis en la epoko de la Ringo. Mven Mas instinkte ŝirmis per si la junulinon.

La alta homo aliris kaj penis forpuŝi lin, sed Mven Mas staris kiel roko.

Tiam kun fulma rapido la nekonato batis lin per la pugno al la vizaĝo. Mven Mas ŝanceliĝis. Neniam en la vivo li renkontis senkompate prikalkulitajn batojn, faratajn kun la celo kaŭzi kruelan doloron, ŝoki, ofendi homon.

Ŝokita, Mven Mas malklare aŭdis malfeliĉan ekkrion de Onar. Li ĵetis sin al la kontraŭulo, sed falis sur la teron pro du fortegaj batoj. Onar ĵetiĝis sur la genuojn, ŝirmante lin per sia korpo, sed la malamiko kun jubila krio kaptis ŝin. Li fleksis la kubutojn de la junulino malantaŭen, kaj ŝi sufere fleksiĝis kaj ekploregis, tute ruĝega pro kolero.

Sed Mven Mas jam ekregis sin. En la juneco en liaj Heraklaj heroaĵoj estis pli seriozaj bataloj kontraŭ malamikoj, ne ligitaj per la homa leĝo. Li rememoris ĉion, pri kio oni lin instruis por manbatalo kontraŭ danĝeraj animaloj.

Mven Mas nehaste levis sin, ĵetis rigardon al la misformita de furiozo vizaĝo de la malamiko, elektante punkton por frakasa bato, kaj subite rektiĝis, forŝanceliĝinte. Li rekonis tiun karakteran vizaĝon, kiu tiel longe persekutadis lin en la suferaj pensoj pri rajto al la eksperimento en Tibeto.

— Bet Lon!

Tiu ellasis la junulinon kaj rigidiĝis, atente rigardante al la nekonata al li malhelhaŭta homo, nun perdinta la tutan bonanimecon, karakteran por li.

— Bet Lon, mi multe pensis pri renkontiĝo kun vi, opiniante vin kunfrato laŭ malfeliĉo, — ekkriis Mven Mas, — sed mi neniam imagis, ke tio estos tiel!

— Kiel tiel? — impertinente demandis Bet Lon, kaŝante koleron, brulantan en liaj okuloj.

La afrikano faris forigan geston.

— Por kio vanaj vortoj? En tiu mondo vi ne diris ilin kaj agis kvankam krime, sed je nomo de la granda ideo. Kaj ĉi tie — je nomo de kio?

— De mi mem, kaj nur de mi mem! — malestime ĵetis tra la kunpremitaj dentoj Bet Lon. — Sufiĉe mi konsideradis aliulojn, la komunan bonon! Ĉio ĉi ne necesas al homo, kiel mi komprenis. Tion sciis ankaŭ kelkaj antikvaj saĝuloj.

— Vi neniam pensis pri aliuloj, Bet Lon, — interrompis lin la afrikano. — Cedante al vi mem pri ĉio, kio vi iĝis nun — perfortulo, preskaŭ animalo!

La matematikisto faris moviĝon, intencante ĵeti sin al Mven Mas, sed retenis sin.

— Sufiĉas, vi parolas tro multe!

— Mi vidas, ke vi perdis tro multe, kaj deziras...

— Sed mi ne deziras! For de la vojo!..

Mven Mas ne movetiĝis. Klininte la kapon, li certe kaj minace staris antaŭ Bet Lon, sentante tuŝon de la tremetanta ŝultro de la junulino. Kaj tiu tremo plenigis lin per batala kolero multe pli, ol la ricevitaj batoj.

La matematikisto, ne moviĝante, rigardis en la radiantajn koleran flamon okulojn de la afrikano.

— Iru, — brue elspiris li, depaŝante for de la pado.

Mven Mas ree prenis Onar-on je la mano kaj kondukis ŝin inter arbustoj, sentante malamegan rigardon de Bet Lon. Ĉe la turno de la pado Mven Mas haltis tiel subite, ke Onar kunpuŝiĝis kun lia dorso.

— Bet Lon, ni revenu kune en la Grandan Mondon!

La matematikisto ekridis kun la antaŭa senzorgeco, sed la sentema orelo de Mven Mas kaptis noteton de amaro en la impertinenta bravaĉo.

— Kiu vi estas, por proponi al mi tion? Ĉu vi scias?..

— Mi scias. Mi estas tiu, kiu same faris malpermesitan eksperimenton, pereigis fidintajn al mi homojn. Mi iris proksime de via vojo en esploro, kaj ni... Vi, kaj mi, kaj aliaj estas jam antaŭ la venko! Vi necesas al homoj, sed ne tia...

La matematikisto paŝis al Mven Mas kaj mallevis la okulojn, sed subite turnis sin kaj malestime ĵetis trans la ŝultron malĝentilajn negajn vortojn. Mven Mas senvorte ekiris laŭ la pado.

Ĝis la kvina vilaĝo restis ĉirkaŭ dek kilometroj.

Eksciinte, ke la junulino estas sola, la afrikano konsilis al ŝi foriri al la orienta bordo, en ĉemarajn vilaĝojn, por ne renkontiĝi plu kun la kruela kaj kruda homo. La eksa fama sciencisto estis iĝanta tirano en la kvieta kaj disa vivo de etaj vilaĝoj de la monta regiono. Por preventi sekvojn, Mven Mas decidis tuj iri al la vilaĝo kaj peti pri observado pri tiu ĉi homo. Mven Mas adiaŭis Onar-on ĉe enirejo en la vilaĝon. La junulino rakontis al li, ke antaŭnelonge en arbaroj de la kupola monto laŭ onidiroj aperis tigroj, ĉu forkurintaj el la rezervejo, ĉu ĝis nun konserviĝintaj en nepenetreblaj ĝangaloj, ĉirkaŭantaj la plej altan monton de la insulo. Forte kaptinte lian manon, ŝi petis esti pli singarda kaj neniuokaze iri tra montoj nokte. Mven Mas rapide ekpaŝis malantaŭen. Pripensante la okazintaĵon, li vidis antaŭ si la lastan rigardon de la junulino, plena je maltrankvilo kaj fidelo. Unuafoje Mven Mas pensis pri veraj herooj de la pasinteco — pri homoj, kiuj inter humiligo, kolero kaj fizikaj suferoj, en la potenca regno de besta memamo, faris sian plej malfacilan heroaĵon — restis veraj, bonaj homoj.

Duobleco de la vivo ĉiam starigadis antaŭ homoj siajn kontraŭdirojn. En la antikva mondo, inter danĝeroj kaj humiligo, la forto de amo, fidelo kaj tenero nekredeble kreskadis ĝuste ĉe sojlo de pereo, en malamika kaj kruda ĉirkaŭaĵo. Obeo al arbitro de la kruda forto faradis ĉion efemera kaj malstabila. Sorto de aparta homo povis en ajna momento ŝanĝiĝi plej abrupte, kondamnante al falo liajn planojn, esperojn kaj revojn, ĉar en la malbone aranĝita socio de la antikveco tro multaj aferoj dependis de hazardaj homoj. Sed tiu antikva efemereco de esperoj, amo kaj feliĉo, anstataŭ ol malfortigi, plifortigadis la senton.

Jen kial la plej bona en la homo ne povis perei, malgraŭ malfacilaj travivaĵoj de sklaveco de la Malhelaj jarcentoj aŭ de la erao de la Disa Mondo.

Unuafoje la afrikano pensis, ke en la antikva vivo, ŝajnanta al ĉiuj modernaj homoj tia malfacila, estis kaj feliĉo, kaj esperoj, kaj kreado, iam, eble, pli fortaj, ol nun, en la fiera erao de la Ringo.

Mven Mas preskaŭ kun kolero rememoris teoriistojn de scienco de tiu tempo, kiuj apogis sin al la false komprenita malrapideco de ŝanĝiĝo de specioj en la naturo kaj aŭguris, ke la homaro ne iĝos pli bona dum miliono da jaroj.

Se ili pli amus homojn kaj scius dialektikon de evoluo, tia absurdo neniam povus veni en iliajn kapojn!

Malantaŭ ronda ŝultro de la giganta monto la sunsubiro farbis ĝian nuban kovrilon. Mven Mas ĵetis sin en rivereton.

Freŝiginte sin kaj definitive trankviliĝinte, li eksidis sur platan ŝtonon, por sekiĝi kaj ripozi. Antaŭ la veno de la nokto li ne sukcesis atingi la urbeton, kaj li kalkulis transiri la monton ĉe leviĝo de la luno. Mediteme kontemplante la akvon, ŝaŭmantan sur ŝtonoj, la afrikano subite eksentis sur si ies rigardon, sed neniun ekvidis. Tiu sento de gvatantaj lin nevideblaj okuloj ĝenis Mven Mas-on ankaŭ tiam, kiam li transiris la rivereton kaj komencis leviĝon.

Mven Mas rapide iris laŭ vojo, glatigita de veturiloj, al plataĵo, alta je mil okcent metroj, leviĝante de ŝtupego sur ŝtupegon, por transiri la arbaran branĉon de la monto kaj laŭ la plej mallonga vojo trafi al la urbeto. Mallarĝa serpo de nova luno povis prilumi la vojon dum ne pli ol horo kaj duono. Trairi krutan montan padon en senluna nokto estus tre malfacile. Mven Mas hastis. Maloftaj kaj nealtaj arboj ĵetadis longajn ombrojn, kuŝiĝantajn per vico de nigraj strioj sur la seka tero, heligita de la luno. Mven Mas paŝadis, atente rigardante sub la piedojn, por ne stumbli je sennombraj etaj radikoj, kaj pensis.

Minaca murmuro, sterniĝinta laŭ la tero, tremigante la grundon, aŭdiĝis malproksime dekstre, kie deklivo de la monta branĉo estis malkrute leviĝanta kaj dronanta en profunda ombro. Al ĝi respondis malalta muĝo en la arbaro inter makuloj kaj strioj de luna lumo. En tiuj sonoj senteblis forto, penetranta en profundon de la animo, vekanta en ĝi delonge forgesitajn sentojn de timo kaj kondamniteco de viktimo, elektita fare de nevenkebla rabobesto. Kiel kontraŭago al la antikva teruro, ekbrulis ne malpli antikva furiozo de batalo — la heredo de sennombraj generacioj da sennomaj herooj, defendintaj la rajton de la homa gento por la vivo inter mamutoj, leonoj, gigantaj ursoj, frenezaj bovoj kaj senkompataj lupaj grupoj, dum senfortigaj tagoj de ĉasadoj kaj dum noktoj de persista defendado.

Mven Mas staris iom, ĉirkaŭrigardante kaj retenante la spiron. Nenio ŝanceliĝis en la nokta silento, sed kiam Mven Mas faris kelkajn paŝojn laŭ la pado, li tuj komprenis, ke oni ĉassekvas lin. Ĉu tigroj? Ĉu la informo de Onar evidentiĝis vera?

Mven Mas ekkuris, penante kompreni, kion li faru, kiam la rabobestoj — da ili, sendube, estis du — atakos lin.

Saviĝi sur nealtaj arboj, sur kiujn tigro grimpas pli bone ol homo, estas sensence. Ĉu batali? Ĉirkaŭe estis nur ŝtonoj, eĉ taŭgan klabon ne eblis derompi de tiuj branĉoj, firmaj, kiel fero. Kaj kiam la graŭlo aŭdiĝis malantaŭe tute proksime, Mven Mas komprenis, ke li pereis. Etenditaj super la polva pado branĉoj de arboj estis sufokantaj la afrikanon. Li deziris ĉerpi kuraĝon de la lastaj minutoj el la eternaj profundaĵoj de la stela ĉielo, al kies esploro estis fordonita tuta lia pasinta vivo. Mven Mas ekkuris per grandegaj saltoj. La sorto favoris al li — li elkuris sur randon de granda arbarkampeto. En ĝia centro li rimarkis amason da disŝutitaj ŝtonaj rompopecoj, ĵetis sin tien, kaptis tridekkilograman akrangulan pecegon kaj turnis sin al la arbaro. Nun li ekvidis moviĝantajn malklarajn fantomojn. Striitaj, ili perdiĝis inter kruciĝantaj ombroj de maldensaj arboj. La luno jam tuŝis per sia rando pintojn de arboj. Plilongiĝintaj ombroj ekkuŝis tra la kampeto, kaj laŭ ili, kiel laŭ nigraj vojoj, du gigantaj kategoj komencis alrampi al Mven Mas. Kiel tiam, en la subtera ĉambro de la Tibeta observatorio, Mven Mas eksentis alproksimiĝantan morton. Nun ĝi aperis ne elinterne de li, sed elekstere, brulis per verda flamo en la fosforeskaj okuloj de la rabobestoj. Mven Mas enspiris ventoblovon, alflugintan en sufoka varmego, rigardis supren, al la brilanta gloro de la kosmo, kaj rektigis sin, levinte super la kapo la ŝtonon.

— Mi estas kun vi, kamarado!

Alta ombro ĵetiĝis sur la kampeton el mallumo de la deklivo, minace levante kurban branĉegon. Miregigita Mven Mas por sekundo forgesis pri la tigroj, rekoninte la matematikiston. Bet Lon, preskaŭ senspiriĝinta pro freneza kurado, ekstaris apud Mven Mas, kaptante la aeron per la malfermita buŝo. La kategoj, retiriĝintaj malantaŭen, ree komencis sencede alproksimiĝi. La maldekstra tigro estis jam en distanco de tridek paŝoj. Jen li subtiris sub sin la malantaŭajn krurojn, pretiĝante salti.

— Rapide! — aŭdiĝis sur la tuta kampeto laŭta krio.

Palaj lumeksplodoj de grenadĵetiloj ekbrilis de tri flankoj malantaŭ la dorso de Mven Mas, faliginta pro neatenditeco sian armilon. La plej proksima tigro baŭmis plenalte, paralizaj grenadoj krevis per tamburaj batoj, kaj la rabobesto retrofalis sur la dorson. La dua faris salton al la arbaro. De tie aperis ankoraŭ tri siluetoj de rajdantoj. Vitra grenado kun potenca elektra ŝargo frakasiĝis je la frunto de la tigro, kaj ĝi etendiĝis, enpikinte la pezan kapon en sekan herbon.

Unu el la rajdantoj eliris antaŭen. Neniam ankoraŭ al Mven Mas ŝajnis tiel bela la labora vesto de la Granda Mondo — larĝa, mallonga, super genuoj, pantalono, malstrikta ĉemizo el blua artefarita lino kun malfermita kolumo kaj du poŝoj sur brusto.

— Mven Mas, mi sentis, ke vi estas en danĝero!

Ĉu povis li ne rekoni tiun altan voĉon, nun sonantan per tia maltrankvilo! Ĉara Nandi!

Li forgesis respondi kaj staris senmove, ĝis la junulino desaltis de la ĉevalo kaj alkuris al li. Poste alrajdis kvin ŝiaj kunuloj. Mven Mas ne sukcesis ilin pririgardi, ĉar la luna serpeto kaŝiĝis malantaŭ la arbaro kaj sufoka nokta mallumo kovris la arbaron kaj la kampeton. La mano de Ĉara trovis la kubuton de Mven Mas. Li prenis la maldikan manradikon de la junulino kaj almetis ŝian manon al sia brusto, kie estis emociite bateganta la koro. Apenaŭ senteble la fingropintoj de Ĉara glatigis la elstarantan plataĵon de la muskolo, kaj tiu facila kareso donis al Mven Mas nespertitan trankvilon.

— Ĉara, tio estas Bet Lon, nova amiko...

Mven Mas turnis sin kaj trovis, ke la matematikisto malaperis. Tiam li kriis en la mallumon per tuta forto:

— Bet Lon, ne foriru!

— Mi venos! — aŭdiĝis el malproksime la forta voĉo, kaj en ĝi ne estis jam la amara impertinenteco.

Unu el la kunuloj de Ĉara — probable, la estro de la grupo — demetis signalan lanternon, alfiksitan malantaŭ la selo. Malforta lumo kune kun nevidebla radiondo ekflugis en la ĉielon. Mven Mas komprenis, ke la venintoj atendas flugaparaton. Ĉiuj kvin evidentiĝis knaboj — laborantoj de eksterma taĉmento, elektintaj kiel unu el siaj Heraklaj heroaĵoj patrolan servon de lukto kontraŭ malutilaj animaloj sur la insulo de Forgeso. Ĉara Nandi aliĝis al la taĉmento por serĉo de Mven Mas.

— Vi eraras, opiniante nin tiom divenemaj, — diris la estro, kiam ĉiuj eksidis ĉirkaŭ la lanterno kaj Mven Mas komencis neeviteblajn pridemandojn. — Al ni helpis junulino kun helena nomo.

— Onar! — ekkriis Mven Mas.

— Jes, Onar. Nia taĉmento estis aliranta la kvinan vilaĝon el la sudo, kiam alkuris la junulino, apenaŭ viva pro laco. Ŝi konfirmis la onidirojn pri tigroj, kiuj venigis nin ĉi tien, kaj konvinkis nin veturi post vi senprokraste, timante, ke vin povas ataki la tigroj, kiam vi revenos en la urbeton tra la montoj. Kaj vidu, ni preskaŭ malfruis. Nun venos ŝarĝa helikoptero, kaj ni sendos viajn provizore paralizitajn malamikojn en la rezervejon. Se ili vere montriĝos hommanĝantoj, oni ilin ekstermos. Sed oni ne rajtas pereigi tiom grandan raraĵon sen elprovo.

— Kia elprovo?

La knabo levis la brovojn.

— Tio estas ekster nia kompetenteco. Probable, antaŭ ĉio oni ilin trankviligos — injektos malaltigilon de viva aktiveco. Iĝinte provizore malforta, la tigro multon ellernos...

Forta tremanta sono interrompis la junulon. Desupre nehaste malleviĝis malhela maso. Blindiga lumo priverŝis la kampeton. La striitaj kategoj estis enigitaj en molajn kontenerojn por frakaseblaj ŝarĝoj. La malbone videbla en mallumo grandaĵo de la ŝipo malaperis, malferminte la kampeton al kvieta lumo de steloj. Kun la tigroj ekveturis unu el la kvin knaboj, kaj lian ĉevalon oni donis al Mven Mas.

La ĉevaloj de la afrikano kaj de Ĉara iris apude. La vojo estis malleviĝanta en valon de rivereto Galle, en kies enfluejo, ĉe la bordo, situis medicina stacio kaj la bazo de la eksterma taĉmento.

— Unuafoje sur la insulo mi veturas al la maro, — rompis la silenton Mven Mas. — Ĝis nun al mi ŝajnis, ke la maro estas malpermesa muro, por ĉiam forbarinta mian mondon.

— Ĉu la insulo estis por vi nova lernejo? — duondemande kaj ĝoje diris Ĉara.

— Jes. Dum la mallonga tempo mi travivis kaj trapensis tre multe. Ĉiuj ĉi pensoj delonge vagadis en mi...

Mven Mas rakontis pri siaj delongaj timoj, ke la homaro evoluas tro racie, tro teĥnike, ripetante, certe, en nekompareble malpli kripla formo, la erarojn de la antikveco. Al li ŝajnis, ke sur la planedo de la Epsilono de la Tukano tre simila kaj same bela homaro pli multe zorgis pri perfekteco de la emocia flanko de la psiko.

— Mi multe suferis pro sento de neplena harmonio kun la vivo, — silentinte iom, respondis la junulino. — Mi bezonis pli multon disde io antikva kaj multe malpli disde la ĉirkaŭaĵo. Mi revis pri la tempo de nedisipitaj fortoj kaj sentoj, akumulitaj jam per praa selekto en la epoko de Eroso, kiu iam estis en la antikva Mediteraneo. Kaj mi ĉiam strebis veki veran forton de sentoj en miaj spektantoj. Sed, verŝajne, nur Evda Nal ĝisfine komprenis min.

— Kaj Mven Mas, — serioze aldonis la afrikano. Kaj, rigardante al la larĝe malfermitaj okuloj de Ĉara, li rakontis al ŝi, kiel foje ŝi imagiĝis al li kiel kuprahaŭta filino de la Tukano.

La junulino levis la vizaĝon, kaj en malkuraĝa lumo de komenciĝanta aŭroro Mven Mas ekvidis la okulojn, tiajn grandegajn kaj profundajn, ke li eksentis facilan kapturniĝon, deŝoviĝis kaj ekridis.

— Iam niaj prauloj en siaj romanoj pri estonteco imagis nin duonvivaj rakituloj kun troevoluinta kranio. Malgraŭ milionoj da distranĉitaj kaj torturitaj animaloj, ili longe ne povis kompreni la cerban maŝinon de la homo, ĉar ili penis enrompiĝi kun tranĉilo tien, kie necesis delikategaj mezuriloj de molekulaj kaj atomaj skaloj. Nun ni scias, ke forta agado de la racio postulas potencan korpon, plenan je viva energio, sed la sama korpo kreas fortajn emociojn.

— Kaj ni plu vivas ĉenitaj de la racio, — konsentis Ĉara Nandi.

— Multo jam estas farita, sed tamen la intelekta flanko ĉe ni iris antaŭen, dum la emocia postrestis... Pri ĝi necesas zorgi, por ke ne ĝi bezonu la ĉenon de la racio, sed iam eĉ la racio mem bezonu ĝian ĉenon. Mi ekopiniis tion tiom grava, ke mi intencas verki libron.

— Ho, certe! — verve ekkriis Ĉara, ĝeniĝis kaj daŭrigis: — Malmultaj grandaj sciencistoj fordonis sin al esploro de leĝoj de la belo kaj de pleneco de sentoj... Mi diras ne pri psikologio.

— Mi komprenas vin! — respondis la afrikano, admire rigardante al la junulino, pro ĝeniĝo pli alte levinta la fieran kapon al radioj de la sunleviĝo, kiuj ree donis al ŝia haŭto la koloron de ruĝa kupro.

Ĉara estis facile kaj libere sidanta sur la alta nigra virĉevalo, paŝanta samtakte kun la rufa ĉevalino de Mven Mas.

— Ni postrestis! — ekkriis la junulino, pelante per la kondukŝnuro, kaj tuj ŝia ĉevalo impetis antaŭen.

La afrikano atingis ŝin, kaj ili ambaŭ ekrajdis apude laŭ la malnova vojo. Atinginte siajn junajn kamaradojn, ili retenis la ĉevalojn, kaj Ĉara turnis sin al Mven Mas:

— Kaj tiu junulino, Onar?..

— Ŝi devas veni en la Grandan Mondon. Vi mem diris, ke sur la insulo ŝi restis hazarde pro alligiteco al la veninta ĉi tien kaj antaŭnelonge mortinta patrino. Al Onar estus bone labori ĉe Veda — en elfosado necesas sentemaj kaj delikataj virinaj manoj. Ja estas ankoraŭ miloj da aferoj, kie ili necesas. Kaj Bet Lon, la nova, kiu revenos al ni, retrovos ŝin nove!..

Ĉara kunŝovis la brovojn, atente ekrigardis al Mven Mas.

— Kaj ĉu vi ne foriros de viaj steloj?

— Kia ajn estu decido de la Konsilio, mi daŭrigos la aferon de la kosmo. Sed unue mi devas verki pri...

— Pri steloj de homaj animoj?

— Ĝuste, Ĉara! La spirado haltas pro ilia grandega diverseco... — Mven Mas eksilentis, rimarkinte, ke la junulino rigardas al li kun karesa rideto. — Ĉu vi ne konsentas kun tio?

— Certe, konsentas! Mi pensis pri via eksperimento. Vi faris ĝin pro pasia malpacienco doni plenecon de la mondo al la homoj. En tio vi same estas artisto, ne sciencisto.

— Kaj Ren Boz?

— Por li la eksperimento estas nur vica paŝo laŭ lia vojo de esploro.

— Ĉu vi pravigas min, Ĉara?

— Plene! Kaj mi estas certa, ke ankaŭ multaj homoj, la plejmulto!

Mven Mas kaptis la kondukŝnuron per la maldekstra mano, kaj la dekstran etendis al Ĉara. Ili enveturis en la vilaĝeton de la stacio.


Ondoj de la Hinda oceano egalmezure bruegis super krutaĵo. En ilia bruo al Mas aŭdiĝis ritma paŝado de basoj en la simfonio de Zig Zor pri la vivo, strebanta en la kosmon. Kaj la potenca noto, la ĉefa noto de la tera naturo — la blua fa, — kantis super la maro, igante homon respondi per la tuta animo, kuniĝante kun la naskinta lin naturo.

La oceano estis travidebla, brilanta, ne plu malpurigata per forĵetaĵoj, purigita disde rabaj ŝarkoj, venenaj fiŝoj, moluskoj kaj danĝeraj meduzoj, kiel estas purigita la vivo de la moderna homo disde kolero kaj timo de la antaŭaj jarcentoj. Sed ie en la senlimaj vastaĵoj de la oceano ekzistas sekretaj anguletoj, en kiuj kreskas restintaj semoj de malutila vivo, kaj nur al preteco de la ekstermaj taĉmentoj ni dankas sekurecon kaj purecon de la oceanaj akvoj.

Ĉu ne same en travidebla juna animo subite elkreskas kolera obstino, memcerteco de kreteno, egoismo de animalo? Tiam, se la homo ne obeas al aŭtoritato de la socio, direktita al saĝo kaj bono, sed gvidas sin per sia hazarda gloramo kaj personaj pasioj, kuraĝo iĝas brutaleco, kreado — kruela ruzeco, kaj fidelo kaj sinoferemo iĝas bastiono de tiraneco, de kruela ekspluatado kaj perforto... Facile deŝireblas la kovrilo de disciplino — necesas nur unu aŭ du generacioj da malbona vivo. Mven Mas rigardis en tiun vizaĝon de besto ĉi tie, sur la insulo de Forgeso. Se ne reteni ĝin, liberigi — ekfloros monstra despotismo, ĉion tretanta sub si kaj dum tiom da jarcentoj trudinta al la homaro senkonsciencan arbitron.

La plej mirinda en la historio de la Tero estas apero de neestingebla malamo al scio kaj belo, nepra en malicaj profanoj. Tiuj malfido, timo kaj malamo trairas ĉiujn homajn sociojn, komencante de la timo antaŭ praaj sorĉistoj kaj finante per buĉado de antaŭintaj sian tempon pensuloj en la erao de la Disa Mondo. Tio estis ankaŭ sur aliaj planedoj kun alte evoluintaj civilizoj, sed ankoraŭ ne sukcesintaj gardi sian socian ordon kontraŭ arbitro de etaj grupoj da homoj — kontraŭ oligarkio, kiu aperadis subite kaj inside en plej diversaj specoj... Mven Mas rememoris mesaĝojn laŭ la Ringo pri loĝataj mondoj, kie plej altaj atingoj de la scienco estis uzataj por timigo, torturoj kaj punoj, por legado de pensoj, por transformado de homamasoj en obeemajn duonidiotojn, pretajn plenumi ajnajn monstrajn ordonojn. Krio pri helpo el tia planedo traŝiriĝis en la Ringon kaj flugis en la spaco jam multajn jarojn post kiam pereis kaj la sendintaj ĝin homoj, kaj iliaj kruelaj regantoj.

Nia planedo staras jam sur tia stadio de evoluo, ke tiaj teruraĵoj por ĉiam iĝis nepenseblaj. Sed ankoraŭ ne sufiĉas la spirita evoluo de la homo, pri kiu nelacigeble zorgas homoj, similaj al Evda Nal...

— Pentristo Kart San diris, ke saĝo estas kombino de scio kaj sentoj. Ni estu saĝaj! — aŭdiĝis malantaŭe la voĉo de Ĉara.

Kaj, trakurinte preter la afrikano, Ĉara ĵetis sin de sur la alto en la bruantan abismon.

Mven Mas vidis, kiel ŝi glate renversiĝis en la aero, flugile dismovis la manojn kaj malaperis en ondoj. La banintaj sin knaboj de la eksterma taĉmento rigidiĝis. Laŭ la dorso de Mven Mas trakuris frosteto de admiro, limanta kun timo. Neniam la afrikano saltis de sur tia freneza alto, sed nun li sentime ekstaris sur la rando de la deklivo, demetante la veston. Poste li rememoris, ke en la malklaraj momentaj pensoj Ĉara ŝajnis al li diino de antikvaj homoj, kiu ĉion povas. Se povas ŝi, do ankaŭ li!

Malforta averta krio de la junulino aperis en la bruo de ondoj, sed Mven Mas, ĵetinte sin malsupren, ĝin ne aŭdis. La flugo estis beate longa. Bona majstro de saltoj, Mven Mas precize eniris en la akvon kaj mergiĝis tre profunde. La maro estis tiel mirinde travidebla, ke la fundo ŝajnis al li danĝere proksima. La afrikano fleksis sian korpon kaj ricevis tian senkonsciigan baton de neestingita inercio, ke por momento ĉio ĉesis ekzisti por li. Kiel fulmorapida raketo Mven Mas elflugis sur la supraĵon, renversiĝis sur la dorson kaj ekbalanciĝis sur ondoj. Rekonsciiĝinte, li ekvidis alnaĝantan Ĉara-n Nandi. Unuafoje paleco de timo kovris la helan bronzon de la sunbruno de la junulino. Riproĉo kaj admiro radiis en ŝia rigardo.

— Por kio vi faris tion? — apenaŭ spirante, flustris ŝi.

— Ĉar tion faris vi. Mi iros post vi ĉie... por konstrui nian Epsilonon de la Tukano sur nia Tero!

— Kaj vi revenos kun mi en la Grandan Mondon?

— Jes!

Mven Mas turniĝis, por naĝi pluen, kaj ekkriis pro neatenditeco. La mirinda travidebleco de la maro, trompinta lin, ĉi tie, malproksime de la bordo, iĝis eĉ pli granda. Li kaj Ĉara kvazaŭ estis ŝvebantaj sur kapturniga alto super la fundo, videbla en plej etaj detaloj tra la nekredeble pura akvo, kiel tra aero. Mven Mas-on ekposedis kuraĝo kaj jubilo, kiun sentis homoj, trafintaj ekster limojn de la tera gravito. Flugoj dum tempesto super oceano, saltoj en la nigran abismon de la kosmo el sputnikoj kaŭzadis samajn sentojn de senlima kuraĝo kaj sukceso. Mven Mas impete alnaĝis al Ĉara, flustrante ŝian nomon kaj legante varmegan respondon en ŝiaj klaraj kaj kuraĝaj okuloj. Iliaj manoj kaj lipoj kuniĝis super la kristala abismo.




insulo de Forgeso — temas pri Cejlono (rim. de la tradukinto).