Ĉapitro 12

La Konsilio de Stelnavigado


La Konsilio de Stelnavigado delonge posedis propran domon por sciencaj sesioj, same kiel la ĉefa cerbo de la planedo — la Konsilio de Ekonomio. Oni opiniis, ke speciale aranĝita kaj ornamita ejo devas agordi la kunvenintojn al problemoj de la kosmo kaj per tio helpi al plej rapida movo de atento for de la teraj al la stelaj aferoj.

Ĉara Nandi ankoraŭ neniam estis en la ĉefa halo de la Konsilio. Kun emocio ŝi eniris akompane de Evda Nal en tiun strangan ovosimilan halon kun parabole konkavaj plafono kaj surfaco de elipsaj vicoj de seĝoj. Laŭ la halo estis disverŝiĝanta roz-viola lumo, kvazaŭ efektive prenita de alia stelo. Ĉiuj linioj de la muroj, de la plafono, de la seĝoj estis kuniĝantaj en la fino de la granda halo, ŝajnanta ilia natura centro. Tie sur podio situis demonstraj ekranoj, tribuno kaj seĝoj por gvidantoj de kunsido — anoj de la Konsilio.

Senbrilajn orkolorajn panelojn de la muroj trastrekis vico de reliefaj mapoj. Laŭ la dekstra flanko iris mapoj de la planedoj de la suna sistemo, laŭ la maldekstra — de planedoj de proksimaj steloj, esploritaj fare de ekspedicioj de la Konsilio. La duan vicon sub blua rando de la plafono okupis desegnitaj per lumantaj farboj skemoj de loĝataj stelaj sistemoj, kiujn sendis la najbaroj laŭ la Granda Ringo.

La atenton de Ĉara altiris antikva, malheliĝinta kaj, evidente, jam plurfoje restaŭrita pentraĵo super la tribuno.

Malhelviola ĉielo okupis la tutan supran parton de la grandega kanvaso. Malgranda serpo de fremda luno estis ĵetanta blanketan, malvivan lumon sur senhelpe levitan supren poŭpon de antikva stelŝipo, krude konturiĝinta sur fono de purpura sunsubiro. Vicoj da malbelaj bluaj vegetaĵoj, sekaj kaj malmolaj, ŝajnis metalaj. En profunda sablo apenaŭ trenis sin homo en malpeza defenda skafandro. Li retrorigardis al la frakasita ŝipo kaj al elportitaj el ĝi korpoj de pereintaj kamaradoj. Vitroj de lia masko spegulis nur purpurajn rebrilojn de la sunsubiro, sed per nesciata artifiko la pentristo sukcesis esprimi en ili senliman malesperon de soleco en fremda mondo. Sur nealta tubero dekstre laŭ la sablo rampis io viva, senforma kaj abomena. Granda subskribo sub la pentraĵo: «Restis sola» — estis tiom mallonga, kiom esprimiva.

Absorbita de la pentraĵo, la junulino ne tuj rimarkis lertan arkitekturan elpensaĵon — situon de seĝoj laŭ ventumilformaj ŝtupegoj, tiel, ke el galerioj, kaŝitaj en bazoj de la vicoj, al ĉiu loko estis aparta trairejo. Ĉiu vico estis izolita disde la najbara — supera aŭ suba. Nur eksidinte kun Evda, Ĉara atentis antikvan ornamaĵon de foteloj, pupitroj kaj bariloj, faritaj el natura perl-griza afrika ligno. Nun neniu malŝparus tiom multe da laboro por tio, kio povus esti gisita kaj polurita dum kelkaj minutoj. Eble, pro karakteriza por homoj estimo al antikveco la ligno ŝajnis al Ĉara pli varma kaj pli viva ol plasto. Ŝi mankaresis la fleksitan kubutapogilon, ne ĉesante pririgardi la halon.

Da homoj, kiel ĉiam, kunvenis multe, kvankam potencaj televidsendiloj devis disporti laŭ la tuta planedo bildon de ĉio okazonta. La sekretario de la Konsilio Mir Om laŭ tradicio estis voĉleganta mallongajn mesaĝojn, amasiĝintajn post la pasinta kunsido. El kelkaj centoj da homoj, troviĝantaj en la halo, ne eblis trovi eĉ unu malatentan, okupitan pri si vizaĝon. Granda atentemo al ĉio estis tre karakteriza trajto de homoj de la epoko de la Ringo. Sed Ĉara preteratentis la unuan mesaĝon, plu pririgardante la halon kaj legante eldirojn de famaj sciencistoj, skribitajn sub la mapoj de planedoj. Speciale al ŝi plaĉis skribita sub Jupitero alvoko esti atenta al naturaj fenomenoj: «Rigardu, kiel ĉie nin ĉirkaŭas nekompreneblaj faktoj, kiel ili ŝoviĝas en la okulojn, krias en la orelojn, sed ni ne vidas kaj ne aŭdas, kiaj grandaj malkovroj kaŝiĝas en iliaj malklaraj konturoj». En alia loko estis ankoraŭ unu skribaĵo: «Oni ne povas simple levi kurtenon de la nesciata — nur post persista laboro, retiriĝoj, deflankiĝoj ni komencas kapti la veran sencon, kaj novaj senlimaj perspektivoj malfermiĝas antaŭ ni. Neniam evitu tion, kio ŝajnas komence senutila kaj neklarigebla».

Okazis moviĝo sur la tribuno, kaj en la halo estingiĝis lumo. La trankvila forta voĉo de la sekretario de la Konsilio tremeris pro emocio.

— Vi vidos tion, kio ankoraŭ antaŭnelonge ŝajnis absolute neebla — foton de nia Galaksio el ekstere. Antaŭ pli ol cent kvindek jarmiloj — antaŭ unu kaj duono de galaksia minuto — loĝantoj de planeda sistemo... — Ĉara preterlasis vicon da nenion dirantaj al ŝi ciferoj — ... en la konstelacio Centaŭro turnis sin al loĝantoj de la Granda Magelana Nubo — la sola proksima al ni ekstergalaksia stelsistemo, pri kiu estas sciate, ke tie ekzistas pensantaj mondoj, kapablaj komunikiĝi laŭ la Ringo kun nia Galaksio. Ni ankoraŭ ne povas determini precizan situon de tiu magelana planeda sistemo, sed ni same ricevis ilian elsendon — la foton de nia Galaksio. Jen ĝi!

Sur grandega ekrano ekbrilis per fora arĝenta lumo larĝa stelamaso, mallarĝiĝanta ĉe la ekstremaĵoj. Profundega mallumo de la spaco surverŝis la randojn de la ekrano. Per sama mallumo oscedis malplenaĵoj inter la spiralaj branĉoj, vilaj ĉe la ekstremaĵoj. Pala lumo vestis ringon da globaj stelamasoj — la plej antikvaj stelsistemoj de nia Universo. Plataj stelaj kampoj alternis kun nuboj kaj strioj de nigra malvarmiĝinta materio. La foto estis farita el maloportuna flanko — la Galaksio situis tre oblikve kaj supre, tiel ke la centra kerno apenaŭ elstaris per brulanta konveksa maso en la centro de la mallarĝa lento. Evidente, por ricevi plenan bildon de nia stelsistemo, necesis peti pli malproksimajn galaksiojn, situantajn pli alte laŭ galaksia latitudo. Sed ankoraŭ neniu galaksio montris signojn de racia vivo dum la tempo de ekzisto de la Granda Ringo.

La teranoj, ne deŝirante sin, rigardis al la ekrano. Unuafoje la homo povis rigardi al sia stela Universo el ekstere, el monstra foro de la spaco.

Al Ĉara ŝajnis, ke la tuta planedo retenis la spiron, pririgardante sian Galaksion en milionoj da ekranoj sur ĉiuj ses kontinentoj kaj en la oceanoj, ĉie, kie lokiĝis insuletoj de homa vivo kaj laboro.

— La novaĵoj, ricevitaj de nia observatorio laŭ la Ringo kaj antaŭe ne senditaj al la monda informreto, estas finitaj, — denove ekparolis la sekretario. — Ni transiru nun al projektoj, kiuj devas esti submetitaj al vasta pridiskuto.

Propono de Juta Gaj pri kreo de artefarita, spirotaŭga atmosfero de Marso per eligo de malpezaj gasoj el profundaj ŝtonmasoj per aŭtomataj instalaĵoj estis agnoskita atentinda, ĉar ĝi estis apogita per seriozaj kalkuloj. Estos ricevita aero, sufiĉa por spirado kaj varmizolo de niaj urbetoj, kiuj eliros el forcejaj konstruaĵoj. Antaŭ multaj jaroj, post malkovro de naftaj oceanoj kaj montoj el malmolaj hidrokarbonoj sur Venuso, estis lanĉitaj aŭtomataj instalaĵoj por kreo de artefarita atmosfero sub gigantaj kloŝoj el travideblaj plastoj. Ili ebligis planti vegetaĵojn kaj aranĝi fabrikojn, provizantajn la homaron per ajnaj produktoj de organika ĥemio en kolosaj kvantoj.

La sekretario demetis flanken metalan plataĵon kaj afable ridetis. En la pli proksima al la tribuno fino de la seĝaj vicoj aperis Mven Mas en malhel-ruĝa vesto, morna, solena kaj trankvila. Montrante respekton al la kunveno, li levis super la kapo la kunmetitajn manojn kaj eksidis.

La sekretario deiris de la tribuno, cedinte la lokon al juna virino kun mallongaj oraj haroj kaj miranta rigardo de la verdaj okuloj. La prezidanto de la Konsilio Grom Orm ekstaris apude.

— Ordinare ni mem informas pri novaj proponoj. Sed vi aŭdos preskaŭ finitan esploron. La aŭtoro mem Iva Ĝan sciigos al vi materialon por responsa pripenso.

La verdokula virino komencis paroli per voĉo, premita pro sinĝenemo. Iva komencis de tiu komune konata fakto, ke vegetaĵoj de la sudaj kontinentoj distingiĝas per blueta koloro de foliaro, karaktera por antikvaj formoj de teraj vegetaĵoj. Kiel montris esploro de vegetaĵaro de aliaj planedoj, blua foliaro karakterizas atmosferojn, pli travideblajn, ol la tera, aŭ aperas ĉe pli malmola, ol de la Suno, ultraviola radiado de stelo.

— Nia Suno, stabila en sia ruĝa radiado, estas nestabila en la blua kaj la ultraviola, kaj antaŭ ĉirkaŭ du milionoj da jaroj spertis abruptan ŝanĝon de la viola radiado, daŭrintan longe.

Tiam aperis bluetaj vegetaĵoj, nigra koloro de birdoj kaj bestoj, vivintaj sur malfermitaj spacoj, nigraj ovoj ĉe birdoj, nestintaj en lokoj, ne defenditaj de ombro. Tiutempe nia planedo iĝis nestabila rilate de la akso de sia rotacio pro ŝanĝiĝo de la elektromagneta reĝimo de la sunsistemo. Jam antaŭlonge aperis projektoj pri transpumpo de maroj en kontinentajn konkavaĵojn, por rompi establiĝintan ekvilibron kaj ŝanĝi la situon de la terglobo rilate de sia akso. Tio estis tiam, kiam astronomoj baziĝis nur sur elementa meĥaniko de gravito, tute ne atentante la elektromagnetan ekvilibron de la sistemo, multe pli ŝanĝiĝeman, ol gravito. Ni devas aliri solvon de la demando ĝuste el tiu flanko, kio estos multe pli simpla, malmultekosta kaj rapida. Ni rememoru, kiel en la komenco de stelnavigado kreado de artefarita gravito postulis tioman malŝparon de energio, ke estis praktike neebla. Nun, post la malkovro de malkompono de mezonaj fortoj, niaj ŝipoj estas ekipitaj per simplaj kaj fidindaj aparatoj de artefarita gravito. Same la eksperimento de Ren Boz skizas ĉirkaŭvojon por efika kaj rapida ŝanĝo de la reĝimo de rotacio de la Tero...

Iva Ĝan eksilentis. Grupo el ses homoj — la herooj de la ekspedicio al Plutono, sidantaj ĉiuj kune en la halo, — komencis saluti ŝin, etendante kunmetitajn manplatojn. La vangoj de la juna virino ruĝiĝis. Sur la ekrano aperis fantomaj konturoj de stereometriaj desegnaĵoj.

— Mi scias, ke la demando povas esti larĝigita. Nun eblas pensi pri ŝanĝo de eĉ planedaj orbitoj, kaj, speciale, pri proksimigo de Plutono al la Suno, por revivigi tiun iam loĝitan planedon de fremda stelo. Sed nun mi parolas nur pri deŝovo de nia Tero rilate de la akso por plibonigo de klimataj kondiĉoj de la kontinenta hemisfero.

La eksperimento de Ren Boz montris, ke eblas konverto de gravita kampo en ĝian duan aspekton — elektromagnetan kampon, kun posta vektora polarizo en jenaj direktoj...

La figuroj sur la ekrano estis plilongiĝantaj kaj turniĝantaj. Iva Ĝan daŭrigis:

— Tiam la rotacio de la planedo perdos stabilecon kaj la Tero povos iĝi turnita al la dezirata situo por plej profita kaj longa prilumo per sunaj radioj.

Sur longa vitro sub la ekrano ektiriĝis vicoj da parametroj, anticipe kalkulitaj per maŝinoj, kaj ĉiu, kiu povis kompreni tiujn signojn, konvinkiĝis, ke la projekto de Iva Ĝan estas, ĉiuokaze, ne senbaza.

Iva Ĝan haltigis la moviĝon de la desegnaĵoj kaj signoj kaj, klininte la kapon, deiris de la tribuno. La aŭskultantoj vigle interrigardis kaj interflustris. Interŝanĝinte nerimarkeblajn gestojn kun Grom Orm, sur la tribuno aperis la juna estro de la ekspedicio al Plutono.

— Estas sendube, ke la eksperimento de Ren Boz kaŭzos ĉenan reakcion — eksplodon de gravegaj malkovroj. Al mi ĝi ŝajnas kondukanta al antaŭe neatingeblaj foroj de scienco. Tiel okazis kun la kvantuma teorio — la unua proksimiĝo al kompreno de repagulumo, aŭ reciproka transiro, kun poste sekvinta malkovro de kontraŭpartikloj kaj kontraŭkampoj. Poste sekvis la repaguluma kalkulo, iĝinta venko super la principo de necerteco de la antikva fizikisto Hajzenberg. Kaj, fine, Ren Boz faris sekvan paŝon al analizo de la sistemo «spaco — kampo», veninte al kompreno de kontraŭgravito kaj kontraŭspaco, aŭ, laŭ leĝo de repagulumo, al nul-spaco. Ĉiuj neagnoskitaj teorioj finfine iĝas fundamento de scienco!

Je la nomo de la esploristoj de Plutono mi proponas transdoni la demandon en la mondan informreton por pridiskuto. Turno de la planedo rilate de la akso malpligrandigos malŝparon de energio por varmigo de la polusaj regionoj, pli mildigos la polusajn frontojn, kreskigos akvan bilancon de la kontinentoj.

— Ĉu klaras la demando por submeti ĝin al voĉdonado? — demandis Grom Orm.

Responde ekbrilis multaj verdaj lumetoj.

— Do, ni komencu! — diris la prezidanto kaj ŝovis la manon sub la pupitron de sia fotelo.

Tie troviĝis tri butonoj de signaloj de kalkula maŝino: la dekstra signifis «jes», la meza — «ne», la maldekstra — «mi ne opinias min kapabla juĝi». Ĉiu ano de la Konsilio same sendis nerimarkeblan por aliaj signalon. Premis la butonojn ankaŭ Evda Nal kaj Ĉara. Aparta maŝino estis kalkulanta opiniojn de aŭskultantoj por kontroli la ĝustecon de la decido de la Konsilio.

Post kelkaj sekundoj ekbrilis grandaj signoj sur la demonstraj ekranoj — la demando estis akceptita por pridiskuto fare de la tuta planedo.

Sur la tribunon suriris Grom Orm mem.

— Pro kaŭzo, kiun mi petas permeson kaŝi ĝis fino de la afero, necesas trakti nun la agon de la eksa estro de la eksteraj stacioj de la Konsilio Mven Mas, kaj nur poste solvi la demandon pri la tridek oka stela ekspedicio. Ĉu fidas la Konsilio al seriozeco de miaj motivoj?

Verdaj lumetoj estis unuanima respondo.

— Ĉu ĉiuj scias detalojn de la okazintaĵo?

Ree kaskado de verdaj eklumoj.

— Tio plirapidigos la aferon. Mi petas la eksan estron de la eksteraj stacioj Mven Mas-on ekspliki motivojn de sia ago, kaŭzinta tiom fatalajn konsekvencojn. Fizikisto Ren Boz ankoraŭ ne resaniĝis de ricevitaj vundoj kaj ne estis vokita de ni kiel atestanto. Li ne estas juĝinda.

Grom Orm rimarkis ruĝan lumeton ĉe la seĝo de Evda Nal.

— Al atento de la Konsilio! Evda Nal deziras aldoni al la mesaĝo pri Ren Boz.

— Mi petas elpaŝi anstataŭ li.

— Pro kiaj motivoj?

— Mi amas lin!

— Vi parolos post Mven Mas.

Evda Nal estingis la ruĝan signalon kaj eksidis.

Sur la tribuno aperis Mven Mas. Trankvile, ne indulgante sin, la afrikano rakontis pri atenditaj rezultoj de la eksperimento. Pri sia mirinda vizio, kies realeco, bedaŭrinde, ne povas esti pruvita. Hasto en farado de la eksperimento, kaŭzita de sekreteco kaj neleĝeco de la ago, kondukis al tio, ke ili ne pripensis specialajn aparatojn por registro, kalkulante al ordinaraj memormaŝinoj, kies riceviloj estis detruitaj jam en la unua momento. Endis alkroĉi al la sputniko 57 malnovan planedŝipon kaj peni instali sur ĝin la aparatojn por orientigo de la vektoro. Pri ĉio ĉi kulpas li, Mven Mas. Ren Boz okupiĝis pri la instalaĵo, kaj elporto de la eksperimento en la kosmon estis en la kompetenteco de estro de la eksteraj stacioj.

Ĉara kunpremegis la manojn — la akuzaj argumentoj de Mven Mas ŝajnis al ŝi konvinkaj.

— Ĉu la observantoj de la pereinta sputniko sciis pri ebla katastrofo? — demandis Grom Orm.

— Jes, ili estis avertitaj kaj kun ĝojo konsentis.

— Min ne mirigas tio, ke ili konsentis, — miloj da junaj homoj partoprenas danĝerajn eksperimentojn, ĉiujare okazantajn sur nia planedo. Iam okazas, ke ili pereas... Kaj la novaj iras kun ne malplia kuraĝo, — morne kontraŭdiris Grom Orm, — al milito kontraŭ la nesciata. Sed vi, avertante la junajn homojn, per tio suspektis probablon de tia fino. Sed tamen faris la riskan eksperimenton...

Mven Mas silente mallevis la kapon.

Ĉara, ne deŝiranta la okulojn de li, subpremis malfacilan suspiron, eksentinte sur la ŝultro la manon de Evda Nal.

— Ekspliku kaŭzojn, instigintajn vin fari tion, — post paŭzo diris la prezidanto de la Konsilio.

La afrikano ree ekparolis, ĉi-foje kun pasia emocio. Li rakontis, kiel ekde la juneco vokadis lin riproĉe milionoj da sennomaj tomboj de homoj, venkitaj de la senkompata tempo, kiel neelteneble estis ne peni fari, unuafoje dum la tuta historio de la homaro kaj de multaj najbaraj mondoj, paŝon al venko super la spaco kaj la tempo, meti unuan mejloŝtonon sur tiu granda vojo, al kiu impetus tuj centmiloj da potencaj mensoj. Li opiniis sin ne rajta prokrasti — eble, por jarcento — la eksperimenton nur por ne submeti nemultajn homojn al danĝero, kaj sin mem — al responso.

Mven Mas parolis, kaj la koro de Ĉara batis pli forte pro fiero pri sia elektito. La kulpo de la afrikano komencis ŝajni jam ne tiom peza.

Mven Mas revenis sur la lokon kaj komencis atendi la decidon, vidate de ĉiuj.

Evda Nal transdonis magnetofonan registraĵon de parolo de Ren Boz. Lia malforta, sufokiĝanta voĉo ektondris por la tuta halo per amplifiloj. La fizikisto estis praviganta Mven Mas-on. Ne sciante tutan komplikecon de la demando, la estro de la eksteraj stacioj povis nur konfidi al li, Ren Boz, kaj tiu konvinkis lin pri nepra sukceso. Sed la fizikisto ne opiniis ankaŭ sin kulpa. «Ĉiujare, — diris li, — oni faras malpli gravajn eksperimentojn, iam finiĝantajn tragike. La scienco — la batalo por feliĉo de la homaro — same postulas oferojn, kiel ajna alia batalo. Malkuraĝuloj, tre gardantaj sin, ne sukcesas ricevi plenecon kaj ĝojon de la vivo, kaj tiaj sciencistoj ne sukcesas fari grandajn paŝojn antaŭen...»

Ren Boz finis per konciza analizo de la eksperimento kaj de siaj eraroj kun certeco pri estonta sukceso. La registraĵo de la parolo finiĝis.

— Ren Boz diris nenion pri siaj observoj dum la eksperimento, — levis la kapon Grom Orm, turnante sin al Evda Nal. — Vi deziris paroli anstataŭ li.

— Mi antaŭvidis la demandon kaj petis parolon, — respondis Evda. — Ren Boz perdis la konscion kelkajn sekundojn post la ŝalto de la F-stacioj kaj nenion plu vidis. Estante ĉe la sojlo de sveno, li rimarkis kaj enmemorigis nur indikojn de la aparatoj, atestantajn pri apero de la nul-spaco. Jen lia registraĵo laŭ la memoro.

Sur la ekrano aperis kelkaj ciferoj, kiujn senprokraste reskribis multaj homoj.

— Permesu al mi aldoni ankoraŭ je nomo de la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, — ree ekparolis Evda. — Kalkulo de popolaj eldiroj post la katastrofo donas jenon...

Vicoj da ok-signaj nombroj ektiriĝis sur la ekrano, disiĝante laŭ kolumnoj de kondamno, absolvo, dubo pri la scienca aliro, akuzoj pri hasto. Sed la ĝenerala rezulto, sendube, estis por Mven Mas kaj Ren Boz, kaj la vizaĝoj de la ĉeestantoj heliĝis.

Ekbrilis ruĝa signalo ĉe la kontraŭa flanko de la halo, kaj Grom Orm donis parolon al la astronomo de la tridek sepa stela ekspedicio — Pur Hiss. Tiu ekparolis laŭte kaj temperamente, farante per la longaj brakoj mallertajn gestojn kaj elstarigante la gorĝan pomon.

— Ni, grupo da kamaradoj-astronomoj, opinias Mven Mas-on kulpa. Lia ago — plenumo de la eksperimento sen la Konsilio — sugestas suspekton, ke Mven Mas agis ne tiel neprofiteme, kiel tion penis montri la parolintoj ĉi tie!

Ĉara ekflamis pro indigno kaj restis sur la loko, nur obeante al malvarma rigardo de Evda Nal.

Pur Hiss eksilentis.

— Viaj akuzoj estas gravaj, sed ne bazitaj, — kontraŭis laŭ permeso de la prezidanto Mven Mas, — precizigu, kion vi nomas profitemo.

— Senmorta gloro okaze de plena sukceso de la eksperimento — jen la profita kaŝita motivo de via ago. Kaj malkuraĝo — vi timis, ke oni al vi rifuzos permeson de la eksperimento, tial vi agis haste kaj sekrete.

Mven Mas larĝe ridetis, infanece dismovis la manojn kaj silente eksidis. En la tuta aspekto de Pur Hiss aperis malica triumfo.

Evda Nal ree petis parolon.

— La eldiro de Pur Hiss estas hasta kaj tro malica por decido de serioza demando. Liaj opinioj pri kaŝitaj motivoj de agoj transportas nin al la tempo de la Malhelaj jarcentoj. Tiel paroli pri ia senmorta gloro povis nur homoj de fora pasinteco. Ne trovante ĝojon kaj plenecon en sia nuna vivo, ne sentante sin ero de la tuta kreanta homaro, ili timis neeviteblan morton kaj kroĉiĝadis al plej eta espero de eterniĝo. La sciencisto-astronomo Pur Hiss ne komprenas, ke en la memoro de la homaro vivas nur tiuj, kies pensoj, volo kaj atingoj plu efikas kaj post ĉeso de la efiko ili forgesiĝas kaj malaperas. Ofte ili renaskiĝas el neekzisto, kiel multaj antikvaj sciencistoj aŭ artistoj, se iliaj verkoj ree iĝas necesaj kaj renovigas sian efikon en socio... speciale en la multmiliarda moderna socio! Mi jam delonge ne renkontis tiom primitivan komprenon de senmorteco kaj gloro kaj miras, renkontinte ĝin ĉe kosma vojaĝanto.

Evda Nal, rektiginte sin je la tuta alto, turnis sin al Pur Hiss, kiu kunpremiĝis en sia fotelo, prilumita per multo da ruĝaj lumoj.

— Ni forlasu absurdaĵojn, — daŭrigis Evda, — kaj rigardu al la ago de Mven Mas kaj Ren Boz, preninte kiel ĉefan kriterion feliĉon de la homaro. Antaŭe homoj ofte ne povis pesi realan valoron de siaj faroj kaj kompari ĝin kun malutila reversa flanko, kiun nepre havas ĉiu ago, ĉiu faro. Ni antaŭlonge liberiĝis disde tio kaj povas paroli nur pri efektiva valoro de agoj.

Ankaŭ nun, kiel antaŭe, novajn vojojn palptrovas apartaj homoj, ĉar nur speciala agordo de cerbo, post tre longa preparo, povas rekoni novan direkton, kaŝitan en kontraŭdiraj faktoj. Sed nun, tuj kiam definitiviĝas nova vojo, dekmiloj da homoj ekokupiĝas pri ĝia ellaboro kaj lavango da novaj malkovroj ruliĝas en senfinecon, kreskante, kiel neĝobulo. Ren Boz kaj Mven Mas ekiris la plej neelprovitan vojon. Mi ne posedas sufiĉajn sciojn, sed ankaŭ por mi estas evidenta trofrueco de ilia eksperimento. En tio estas kulpo de ambaŭ kaj responso pri grandega materia damaĝo kaj kvar homaj vivoj. Laŭ la leĝoj de la Tero tio estas krimo, sed ĝi estis farita ne pro personaj celoj kaj, sekve, ne devas esti punita plej grave.

Evda Nal malrapide revenis al sia loko, Grom Orm ne plu trovis dezirantojn paroli. La anoj de la Konsilio postulis de la prezidanto la konkludon. La maldika seka figuro de Grom Orm kliniĝis antaŭen sur la tribuno, kaj la akra rigardo enpikiĝis en profundon de la halo.

— La cirkonstancoj por la fina juĝo estas nekomplikaj. Por Ren Boz mi tute ekskludas responson. Kiu sciencisto ne uzos aperantajn eblojn, speciale se li estas certa pri sukceso? La detrua fiasko de la eksperimento estos leciono. Sed estas senduba ankaŭ utilo de la eksperimento. Ĝi parte kompensas la materian damaĝon, ĉar nun la eksperimento helpos al solvo de multaj demandoj, pri kiuj en la Akademio de Limoj de Scio oni ankoraŭ nur komencis pensi.

Ni solvas problemojn de uzado de produktadaj fortoj en granda skalo, deĵetinte et-utilajn adaptajn tendencojn de la malnova ekonomio. Tamen ankaŭ ĝis nun homoj ne komprenas la faktoron de sukceso, ĉar ili forgesas pri nepreco de la leĝoj de evoluo. Al ili ŝajnas, ke konstruaĵo devas leviĝadi sen fino. Saĝeco de estro estas en tio, ke li ĝustatempe ekkonsciu la ŝtupon, superan por nuna momento, haltu kaj atendu, aŭ ŝanĝu la vojon. Tia estro sur sia tre responsa posteno ne sukcesis esti Mven Mas. La elekto de la Konsilio estis erara. La Konsilio devas responsi pri tio egale kun sia elektito. Antaŭ ĉio kulpas mi mem, ĉar la iniciativo de invito de Mven Mas, apartenanta al du anoj de la Konsilio, estis subtenita de mi.

Mi proponas al la Konsilio absolvi Mven Mas-on pri personaj motivoj de la ago, sed malpermesi al li okupi postenojn en responsaj organizoj de la planedo. Mi same devas esti forigita el la posteno de prezidanto de la Konsilio kaj sendita al likvido de la sekvoj de mia nesingardo — al konstruado de la sputniko.

Grom Orm ĉirkaŭigis per la rigardo la halon, legante sinceran ĉagrenon, speguliĝintan sur multaj vizaĝoj. Sed homoj de la epoko de la Ringo evitis persvadi, estimante decidojn de aliuloj kaj fidante al ties praveco.

Mir Om konsiliĝis kun la konsilianoj, kaj la kalkulmaŝino sciigis la rezulton de la voĉdonado. La konkludo de Grom Orm estis akceptita sen malkonsentoj, sed kun kondiĉo, ke li gvidu la laboron de la kunveno ĝis la fino kaj lasu sian postenon post ĝia plenumo.

Li riverencis, sed nenio ŝanĝiĝis en lia vizaĝo, firme katenita per la volo.

— Mi devas nun klarigi mian peton pri la prokrasto de pridiskuto de la stela ekspedicio, — trankvile daŭrigis la prezidanto. — La bona solviĝo de la afero estis evidenta, kaj mi pensas, ke la Kontrolo de Digno kaj Juro konsentos kun ni. Sed nun mi povas peti Mven Mas-on okupi sian lokon en la Konsilio. Scioj de Mven Mas estas necesaj por ĝusta solvo de gravega demando, des pli ke ano de la Konsilio Erg Noor ne povos partopreni la hodiaŭan diskuton.

Mven Mas ekiris al la seĝoj de la Konsilio. Verdaj lumoj de bondeziro ondis laŭ la halo, markante lian vojon.

Sensone deŝoviĝis la planedaj mapoj, cedante la lokon al mornaj nigraj tabeloj, sur kiuj diverskoloraj lumetoj de steloj estis kunigitaj per blua fadeno de flugoj, planitaj por jarcento. La prezidanto de la Konsilio ŝanĝiĝis. Malaperis malvarma senpasieco, sur la grizetaj vangoj ekvarmis ruĝeto, la ŝtalaj okuloj malheliĝis. Grom Orm suriris la tribunon.

— Ĉiu stela ekspedicio estas longe vartata revo, nova espero, zorgeme lulata dum multaj jaroj, nova ŝtupo en ŝtuparo de la granda leviĝo. Aliflanke, tio estas laboro de milionoj, kiu ne povas resti sen rezulto, sen granda scienca aŭ ekonomia efiko, alie haltos nia moviĝo antaŭen kaj plua konkero de la naturo. Tial ni tiom skrupule pridiskutas, pripensas, prikalkulas, antaŭ ol en la interstelajn forojn ekflugos nova ŝipo.

Nia devo igis nin fordoni la tridek sepan ekspedicion por la Granda Ringo. Des pli skrupule ni pridiskutadis la planon de la tridek oka ekspedicio. Sed dum la lasta jaro okazis kelkaj eventoj, ŝanĝintaj la situacion kaj devigantaj nin revizii la vojon kaj la taskon de la ekspedicio, konfirmitajn fare de antaŭaj kunsidoj de la Konsilioj kaj de la tutplaneda pridiskuto. Malkovro de rimedoj de prilaboro de alojoj sub granda premo ĉe temperaturo de absoluta nulo plibonigis la firmecon de korpoj de stelŝipoj. Perfektigo de anamezonaj motoroj, iĝintaj pli ŝparemaj, permesas plian longon de flugo de sola ŝipo. La planitaj por la tridek oka ekspedicio stelŝipoj «Aella» kaj «Tintaĝelo» malnoviĝis kompare kun la ĵus finita «Cigno» — rondkorpa ŝipo de vertikala tipo kun kvar kiloj de stabileco. Ni iĝas kapablaj al pli malproksimaj flugoj.

Erg Noor, reveninta sur «Tantro» el la tridek sepa ekspedicio, sciigis pri malkovro de nigra stelo de la klaso T, sur kies planedo estis trovita stelŝipo de nekonata konstruo. Provo penetri internen preskaŭ pereigis ĉiujn, sed oni tamen sukcesis akiri pecon da metalo de la korpo. Tio estas nekonata ĉe ni substanco, kvankam proksima al la dekkvara izotopo de arĝento, trovita sur planedoj de tre varmega stelo de la klaso O8, konata jam tre delonge sub la nomo Dzeta de la Poŭpo.

La formo de la stelŝipo — dukonveksa disko kun kruda spirala surfaco — estis pridiskutita en la Akademio de Limoj de Scio.

Junio Ant trarigardis memorregistraĵojn de informo de la Ringo por ĉiuj kvarcent jaroj ekde la momento de nia aliĝo al la Ringo. Tiu tipo de konstruo de stelŝipoj estas nerealigebla ĉe nia direkto de scienco kaj ĉe nia nivelo de scioj. Ĝi estas nekonata sur tiuj mondoj de la Galaksio, kun kiuj ni interŝanĝadis mesaĝojn.

La tiom kolosa diska stelŝipo, sendube, estas gasto el neimageble foraj planedoj, eble, eĉ el ekstergalaksiaj mondoj. Ĝi povis vagadi dum milionoj da jaroj kaj malleviĝi sur la planedon de la fera stelo en nia dezerta regiono ĉe rando de la Galaksio.

Ne bezonas klarigojn graveco de esploro de tiu ŝipo per speciala ekspedicio al la T-stelo.

Grom Orm ŝaltis duonsferan ekranon, kaj la halo malaperis. Antaŭ la spektantoj malrapide eknaĝis registraĵoj de memormaŝinoj.

— Tio estas antaŭnelonge ricevita mesaĝo el planedo CR519, — mi forlasas por mallongeco la detalajn koordinatojn, — ilia ekspedicio en la sistemon de Aĥernaro...

Stranga ŝajnis la situo de steloj, kaj eĉ plej sperta rigardo ne povus rekoni en ili la antaŭlonge esploritajn sunojn. Makuloj de malklare lumanta gaso, malhelaj nuboj kaj, finfine, grandaj malvarmiĝintaj planedoj, reflektantaj lumon de monstre granda stelo.

Diametre nur tri-kaj-duon-oble pli granda ol la Suno, Aĥernaro lumis kiel ducent okdek sunoj, estante nepriskribeble hela blua stelo de la spektra klaso B5. La kosma ŝipo, farinta la registraĵon, foriris flanken. Verŝajne, pasis jardekoj da vojo. Sur la ekrano aperis alia suno — hela verda stelo de la klaso S. Ĝi kreskis, lumante ĉiam pli hele, dum la stelŝipo de la fremda mondo estis proksimiĝanta al ĝi. Mven Mas pensis, ke la verda nuanco de ĝia koloro estus multe pli bela tra atmosfero. Kvazaŭ responde al lia penso, sur la ekrano aperis supraĵo de nova planedo. La fotoj estis faritaj kun paŭzoj — la ekrano ne montris proksimiĝon al la planedo. Antaŭ la spektantoj subite elkreskis lando de altaj montoj, ĉirkaŭkovrita per ĉiuj penseblaj nuancoj de verda lumo. Nigre-verdaj ombroj de profundaj kanjonoj kaj krutaj deklivoj, blu-verdaj kaj lil-verdaj prilumitaj rokoj kaj valoj, akvamarinaj neĝoj sur montopintoj kaj altebenaĵoj, flav-verdaj terpecoj, forbruligitaj de la varmega suno. Malakitaj riveretoj kuris malsupren, al nevideblaj lagoj kaj maroj, kaŝiĝantaj malantaŭ montoĉenoj.

Poste kovrita de rondaj montetoj ebenaĵo sterniĝis ĝis rando de maro, ŝajnanta el malproksime brilanta folio da verda fero. Bluaj arboj nebulis per densa foliaro, arbarkampetoj floris per purpuraj strioj kaj makuloj de nekonataj arbustoj kaj herboj. Kaj el profundo de la ametista ĉielo per potenca torento fluis or-verdaj radioj. La homoj de la Tero rigidiĝis. Mven Mas fosis en sia senlima memoro, por precize determini situon de la verda suno.

«Aĥernaro estas la Alfa de Eridano, alte en la suda ĉielo, apud la Tukano. La distanco estas dudek unu parsekoj... Reveno de stelŝipo kun la sama ŝipanaro estas neebla», — rapide flugis akraj pensoj.

La ekrano estingiĝis, kaj stranga ŝajnis la aspekto de la fermita halo, adaptita por pripensadoj kaj konsiliĝoj de loĝantoj de la Tero.

— Tiu verda stelo, — ree eksonis la parolo de la prezidanto, — kun abundo de zirkonio en la spektraj linioj, estas iomete pli granda, ol nia Suno. — Grom Orm rapide listigis la koordinatojn de la zirkonia suno. — En ĝia sistemo, — daŭrigis li, — estas du planedoj-ĝemeloj, rivoluantaj unu kontraŭ la alia en tia distanco for de la stelo, kiu konformas al la energio, kiun ricevas la Tero disde la Suno.

Diko de la atmosfero, ĝia konsisto, kvanto da akvo koincidas kun la kondiĉoj de la Tero. Tiaj estas anticipaj datumoj de la ekspedicio de la planedo CR519. Samaj mesaĝoj parolas pri malesto de supera vivo sur la planedoj-ĝemeloj. Supera pensanta vivo tiel transformas la naturon, ke ĝi estas rimarkebla eĉ por supraĵa observo el alte fluganta stelŝipo. Eblas kalkuli, ke ĝi aŭ ne sukcesis tie evolui, aŭ ankoraŭ ne evoluis. Tio estas nekredeble rara sukceso. Se tie troviĝus supera vivo, la mondo de la verda stelo estus malfermita por ni. Jam en la sepdek dua jaro de la epoko de la Ringo, antaŭ pli ol tri jarcentoj, nia planedo faris pridiskuton de demando pri loĝigo de planedoj kun supera pensanta vivo, kvankam ne atinginta nivelon de nia civilizo. Tiam estis decidite, ke ajna invado sur tiajn planedojn kondukas al neeviteblaj perfortoj pro profunda nekompreno.

Ni scias nun, kiom granda estas diverseco de mondoj en nia Galaksio. Estas steloj bluaj, verdaj, flavaj, blankaj, ruĝaj, oranĝaj, ĉiuj hidrogen-heliumaj, sed laŭ malsama konsisto de siaj ŝeloj kaj kernoj nomataj karbonaj, cianaj, titanaj, zirkoniaj, kun malsama karaktero de radiado, altaj kaj malaltaj temperaturoj, malsama konsisto de siaj atmosferoj kaj kernoj. Estas planedoj de plej malsamaj amplekso, denso, konsisto kaj diko de atmosfero, hidrosfero, distanco ĝis suno, kondiĉoj de turniĝo. Sed ni scias ankaŭ alion: nia planedo kun siaj sepdek procentoj da akvokovrita supraĵo, en koincido kun proksimeco al la Suno, verŝanta sur ĝin potencan torenton de energio, prezentas ne ofte renkontatan bazon de potenca vivo, riĉa je biomaso kaj diverseco de senĉesaj transformiĝoj.

Tial la vivo ĉe ni evoluis pli rapide, ol sur aliaj mondoj, kie ĝi estis subpremita pro nesufiĉo de akvo, suna energio aŭ pro malgrandaj areoj da sekaĵo. Kaj pli rapide, ol sur planedoj, tro riĉaj je akvo. Ni vidis en elsendoj laŭ la Ringo evoluon de vivo sur akvokovritaj planedoj, de vivo, despere rampanta supren laŭ tigoj de vegetaĵoj, elstarantaj el eterna akvo.

Sur nia akvoriĉa planedo same estas relative malgranda areo de kontinentoj por kolekto de suna energio ĉu per nutraj vegetaĵoj, ĉu per ligno, aŭ simple per termoelektraj instalaĵoj.

En la plej antikvaj periodoj de la historio de la Tero la vivo evoluis pli malrapide en marĉoj de malaltaj kontinentoj de paleozoiko, ol sur altaj kontinentoj de kenozoiko, kie okazis lukto ne nur pri nutraĵo, sed ankaŭ pri akvo.

Ni scias, ke necesas certa, la plej profita por abundo kaj potenco de vivo proporcio inter akvo kaj sekaĵo, kaj nia planedo estas proksima al tiu plej avantaĝa koeficiento. Da tiaj planedoj estas ne tiom multe en la kosmo, kaj ĉiu prezentas netakseblan donacon por nia homaro kiel nova grundo por ĝia disloĝiĝo kaj plua perfektiĝo.

Jam antaŭlonge la homaro ĉesis timi spontanan troloĝatecon, iam timigintan la forajn praulojn. Sed ni persiste strebas en la kosmon, ĉiam pli disvastigante la regionon de loĝado de homoj, ĉar ankaŭ en tio estas moviĝo antaŭen, la neevitebla leĝo de evoluo. Malfacileco de ekposedo de planedoj, tre diferencantaj disde la Tero per fizikaj kondiĉoj, estis tiom granda, ke ĝi jam antaŭlonge naskis projektojn pri loĝigo de la homaro en la kosmo sur speciale konstruitaj gigantaj konstruaĵoj, similaj al multoble pligrandigitaj sputnikoj. Vi scias, ke unu tia insulo estis konstruita antaŭ la epoko de la Ringo, — mi diras pri «Nadiro», situanta je dek ok milionoj da kilometroj for de la Tero. Tie ankoraŭ loĝas negranda kolonio de homoj... Sed la malsukceso de tiuj malvastaj, tre limigitaj ejoj por homa vivo estis tiom evidenta, ke ni povas nur miri pri niaj prauloj, malgraŭ la tuta kuraĝeco de ilia konstrua ideo.

La ĝemelaj planedoj de la verda zirkonia stelo tre similas al la nia. Ili ne taŭgas aŭ estas malfacile ekposedeblaj por gracilaj loĝantoj de la malferminta ilin planedo CR519, pro kio ili hastis transdoni al ni tiujn informojn, same kiel ni transdonos al ili niajn malkovrojn.

La verda stelo situas en tia distanco for de ni, kian traflugis neniu nia stelŝipo. Atinginte ĝiajn planedojn, ni antaŭiĝos malproksime en la kosmon. Kaj ni antaŭiĝos ne sur malgranda mondeto de artefarita konstruaĵo, sed sur firma bazo de grandaj planedoj, vastaj por organizado de oportuna vivo, de potenca teĥniko.

Jen kial mi detale okupis vian atenton per la planedoj de la verda stelo — al mi ili ŝajnas eksterordinare gravaj por esploro. La distanco je sepdek lumjaroj nun estas atingebla por stelŝipo kiel «Cigno», kaj, eble, endas la tridek okan stelan ekspedicion sendi al Aĥernaro!

Grom Orm eksilentis kaj transiris al sia loko, turninte malgrandan stangeton sur regpanelo de la tribuno.

Anstataŭ la prezidanto de la Konsilio antaŭ la spektantoj leviĝis malgranda ekrano, sur kiu ĝis nivelo de la brusto aperis la konata al multaj masiva figuro de Dar Veter. La eksa estro de la eksteraj stacioj ridetis, renkontita per neaŭdeblaj salutoj de verdaj lumetoj.

— Dar Veter troviĝas nun en la Arizona radioaktiva dezerto, de kie ekflugas grupoj da raketoj sur alton je kvindek sep mil kilometroj por konstruado de la sputniko, — klarigis Grom Orm. — Li deziris elpaŝi antaŭ vi kun sia opinio kiel ano de la Konsilio.

— Mi proponas efektivigi la plej simplan solvon, — aŭdiĝis la gaja voĉo, sonanta per metalo de transportebla sendilo. — Sendi ne unu, sed tri ekspediciojn!

La anoj de la Konsilio kaj la spektantoj rigidiĝis pro neatenditeco. Dar Veter ne estis oratoro kaj ne uzis la efektan paŭzon.

— La origina plano de sendo de ambaŭ stelŝipoj de la tridek oka ekspedicio al la triopa stelo EE7723...

Sammomente Mven Mas imagis tiun triopan stelon, antikve nomatan Omikrono 2 de Eridano. Situanta en malpli ol kvin parsekoj for de la Suno, tiu sistemo el flava, blua kaj ruĝa steloj posedis du senvivajn planedojn, sed la intereso de esploro konsistis ne en ili. La blua stelo en tiu ĉi sistemo estis blanka nano. Amplekse egala al granda planedo, mase ĝi egalis al duono de la Suno. Mezuma specifa maso de substanco de tiu ĉi stelo dumil-kvincent-oble superis denson de la plej peza tera metalo — iridio. Gravito, elektromagnetaj kampoj, procezoj de kreo de pezaj ĥemiaj elementoj sur tiu stelo prezentis kolosan intereson kaj gravecon por ilia rekta esploro el plej eble proksima distanco. Des pli ke la deka stela ekspedicio, sendita en la pasinteco al Siriuso, pereis, sukcesinte averti pri danĝero. La proksima najbaro de la Suno — la duopa blua stelo Siriuso same posedis blankan nanon de pli malalta temperaturo kaj pli granda amplekso, ol la Omikrono 2 de Eridano B kun denso, dudek-kvin-oble pli granda ol la denso de akvo. Atingo de tiu proksima stelo estis neebla pro grandegaj kruciĝantaj meteorŝtonaj fluoj, zonantaj la stelon kaj tiom difuzitaj, ke ne eblis precize determini disvastigitecon de la pereigaj ŝtonpecoj. Ĝuste tiam, antaŭ tricent dek kvin jaroj, aperis la ideo pri ekspedicio al la Omikrono 2 de Eridano.

— ...prezentas nun, post la eksperimento de Mven Mas kaj Ren Boz, — estis parolanta tiutempe Dar Veter, — tiom gravan valoron, ke rezigni pri ĝi ne eblas.

Sed esploro de la fremda, fora stelŝipo, trovita fare de la tridek sepa ekspedicio, povas doni al ni tiajn sciojn, kiuj ege superos malkovrojn de la unua esploro.

Eblas neglekti la antaŭajn regulojn de sekureco kaj riski disigi la stelŝipojn. «Aella-n» sendi al la Omikrono de Eridano, kaj «Tintaĝelon» — al la T-stelo. Ambaŭ stelŝipoj apartenas al la unua klaso, kiel «Tantro», kiu sola venkis la monstrajn malfacilaĵojn.

— Romantiko! — laŭte kaj malestime diris Pur Hiss kaj tuj kuntiriĝis, rimarkinte malaprobon de la spektantoj.

— Jes, vera romantiko! — ĝoje ekkriis Dar Veter. — Romantiko estas lukso por la naturo, sed ĝi necesas en bone aranĝita socio! Pro abundo de korpaj kaj animaj fortoj en ĉiu homo pli rapide renaskiĝas soifo de novo, de oftaj ŝanĝoj. Aperas speciala rilato al fenomenoj de la vivo — peno vidi pli, ol egalmezuran paŝadon de ĉiutageco, atendi de la vivo la plej altan normon de elprovoj kaj impresoj.

— Mi vidas en la halo Evda-n Nal, — daŭrigis Dar Veter. — Ŝi konfirmos al vi, ke romantiko estas ne nur psikologio, sed ankaŭ fiziologio! Mi daŭrigas — la novan stelŝipon «Cigno» sendi al Aĥernaro, al la verda stelo, ĉar nur post cent sepdek jaroj nia planedo ekscios la rezulton. Grom Orm tute pravas, ke esploro de similaj planedoj kaj kreo de bazo por antaŭiĝo en la kosmon estas nia devo rilate al la posteuloj.

— Rezervo da anamezono pretas nur por du ŝipoj, — kontraŭdiris sekretario Mir Om. — Necesos dek jaroj, por, ne rompante la ekonomion, prepari ŝipon por ankoraŭ unu flugo. Mi rememorigu, ke nun multajn produktadajn fortojn forprenos la restarigo de la sputniko.

— Mi antaŭvidis tion, — respondis Dar Veter, — kaj proponas, se la Konsilio de Ekonomio trovos tion ebla, turni sin al la loĝantaro de la planedo: ĉiu por jaro prokrastu distrajn vojaĝojn, oni malŝaltu televidilojn de niaj akvarioj en oceanaj profundaĵoj, ĉesu liveri juvelŝtonojn kaj rarajn vegetaĵojn el Venuso kaj Marso, haltigu fabrikojn de vestaĵoj kaj ornamaĵoj. La Konsilio de Ekonomio determinos pli bone, ol mi, kion necesas haltigi, por ĵeti la ŝparitan energion por produktado de anamezono. Kiu el ni rifuzos redukti siajn bezonojn nur por unu jaro, por alporti al niaj infanoj grandegan donacon — du novajn planedojn en vivigaj radioj de la verda, agrabla por niaj teraj okuloj suno!

Dar Veter etendis la manojn antaŭ si, alparolante al la tuta Tero, ĉar li sciis, ke miliardoj da okuloj observas lin en ekranoj de televidiloj, balancis la kapon kaj malaperis, lasinte malplenan bluetan flagradon. Tie, en la Arizona dezerto, brua tondro periode tremigadis la grundon, dirante pri tio, ke vica raketo ekflugis kun ŝarĝo ekster la limojn de la lazura firmamento. Ĉi tiam ĉiuj ĉeestantoj en la halo de la Konsilio ekstaris, levante la maldekstrajn manojn, kio signifis malfermitan kaj plenan konsenton kun la parolinto.

La prezidanto de la Konsilio turnis sin al Evda Nal:

— Nia gasto el la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, ĉu ne eldiros vi vian opinion rilate de la homa feliĉo?

Evda ankoraŭfoje suriris la tribunon.

— La homa psiko estas konstruita tiel, ke ĝi ne estas adaptita al longa ekscito kaj multfoja ripeto de ekscito, — tio estas defendo kontraŭ rapida eluziĝo de la nerva sistemo. Niaj foraj prauloj preskaŭ pereigis la homaron, ne kalkulante kun tio, ke la homo en sia fiziologia bazo postulas oftan ripozon. Sed ni, timigitaj de tio, antaŭe tro gardadis la psikon, ne komprenante, ke la ĉefa rimedo de distro kaj ripozo post impresoj estas laboro. Necesas ne nur ŝanĝo de speco de okupiĝoj, sed ankaŭ regula alternado de laboro kaj ripozo. Ju pli malfacila estas laboro, des pli longa estas ripozo, kaj tiam ju pli malfacile, des pli ĝoje, des pli la homo estas absorbita tute, plene.

Eblas paroli pri feliĉo, kiel pri konstanta alternado de laboro kaj ripozo, de malfacilaĵoj kaj plezuroj. Longviveco de la homo vastigis limojn de lia mondo, kaj li ekstrebis en la kosmon. Lukto por novo — jen la vera feliĉo! Sekve, la sendo de stelŝipo al Aĥernaro donos al la homaro pli da rekta ĝojo, ol la du ceteraj ekspedicioj, ĉar la planedoj de la verda suno donacos novan mondon al niaj sentoj, dum esploroj de fizikaj fenomenoj de la kosmo, malgraŭ ilia valoro, estas perceptataj ankoraŭ nur per racio. Luktante por kresko de la sumo de homa feliĉo, la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, probable, opinius la plej profita la ekspedicion al Aĥernaro, sed se eblas efektivigo de ĉiuj tri, do kio povas esti pli bona!

Evda Nal ricevis rekompence de la emociita halo tutan lavangon da verdaj lumoj.

Levis sin Grom Orm.

— La demando kaj la decido de la Konsilio jam estas klaraj, kaj mia elpaŝo, evidente, estas la lasta. Ni petos la homaron redukti siajn bezonojn por la kvarcent naŭa jaro de la erao de la Ringo. Dar Veter ne diris pri trovo fare de historiistoj de ĉevalo de la erao de la Disa Mondo. Tiujn centojn da tunoj da pura oro eblas turni al produktado de anamezono kaj atingi rapidan faron de la fluga rezervo. Ni sendos unuafoje dum la tuta historio de la Tero ekspediciojn samtempe al tri stelaj sistemoj kaj unuafoje penos atingi mondojn, situantajn en distanco je sepdek lumjaroj!

La prezidanto fermis la kunsidon, petinte resti nur la anojn de la Konsilio. Necesis urĝe kompili demandojn al la Konsilio de Ekonomio, kaj ankaŭ al la Akademio de Stokastiko kaj Antaŭdiro de Estonteco por klarigo de eblaj hazardaĵoj en la longa vojo al Aĥernaro.

La laca Ĉara ektrenis sin post Evda, mirante, ke la palaj vangoj de la fama psikiatrino restis freŝaj, kiel ĉiam. La junulino deziris kiel eble plej baldaŭ resti sola, por en kvieto trasenti la absolvon de Mven Mas. Hodiaŭ estas bonega tago! Tamen, Mven Mas-on oni ne kronis kiel heroon, pri kio en la plej kaŝitaj revoj esperis Ĉara. Oni lin por longe, se ne por ĉiam, forigis de granda kaj grava laboro... Sed ĉu oni lin ne lasis en la socio! Ĉu ne estas malfermita por ili vasta kaj malfacila vojo de esploro, laboro, amo!

Evda Nal devigis la junulinon veni en la plej proksiman Domon de manĝo. Ĉara tiel longe rigardis al la elektotabelo, ke Evda decidis agi mem, nominte en la ricevan mikrofonon de la aŭtomato ciferojn de elektitaj manĝaĵoj kaj indekson de tablo. Kiam ili eksidis ĉe ovala duloka tablo, tuj en ĝia centro malfermiĝis luko kaj el tie aperis eta ujo kun la mendo. Evda Nal etendis al Ĉara pokalon kun opaleska vigliga trinkaĵo «Lio», kaj mem kun plezuro trinkis glason da malvarmeta akvo kaj kontentiĝis per gratenaĵo el kaŝtanoj, nuksoj kaj bananoj kun kirlita kremo. Ĉara manĝis ian manĝaĵon el raspita viando de raptoj — birdoj, anstataŭintaj hejmajn kokojn kaj ĉasaĵon en la moderna ĉiutaga vivo, kaj estis forpermesita. Evda Nal rigardis sekve al Ĉara, kiam la junulino kun sia mirinda, eĉ por la epoko de la Ringo, eleganteco estis dekuranta laŭ ŝtuparo inter statuoj el nigra metalo kaj bizare fleksitaj subteniloj de lanternoj.




Tintaĝelo (origine Tintagel) — nomo de mita kastelo, kie naskiĝis reĝo Arturo kaj loĝis Tristano kaj Izolda (rim. de la tradukinto).