Ĉapitro 10

Tibeta eksperimento


La instalaĵo de Kor Jull situis sur pinto de plata monto, nur je unu kilometro for de la Tibeta laboratorio de la Konsilio de Stelnavigado. La kvarmilmetra alto ne permesis ekzisti ĉi tie al ajna arba vegetaĵo, krom alveturigitaj el Marso nigre-verdaj senfoliaj arboj kun branĉoj, fleksitaj internen, al la arbopinto. Palflava herbo estis kliniĝanta sub vento al la valo, sed tiuj fere malmolaj venintoj el la fremda mondo staris tute senmove. Laŭ montaj deklivoj fluis ŝtonaj riveroj el pecoj de disŝutiĝintaj rokoj. Kampoj, makuloj kaj strioj de neĝo radiis specialan blankon, kiun ricevas pura monta neĝo sub brilanta ĉielo.

Malantaŭ restaĵoj de muroj el fenda diorito — ruinoj de monaĥejo, kun mirinda aŭdaco konstruita sur tiu alto, leviĝis ŝtala tuba turo, subtenanta du aĵurajn arkojn. Sur ili, malfermita en la ĉielon per klinita parabolo, brilis grandega spiralo el berilia bronzo, kovrita per brilantaj blankaj punktoj de reniaj kontaktiloj. Dense al la unua spiralo almetiĝis la dua, turnita per la malfermita flanko al la grundo kaj kovranta ok grandajn konusojn el verdeta borazona alojo. Ĉi tien iris branĉoj de alkondukantaj energion tuboj de sesmetra diametro. Tra la valo iris fostoj kun direktantaj ringoj — provizora branĉo de la observatoria energi-dukto, ricevanta dum elsendo energion de ĉiuj stacioj de la planedo. Ren Boz, gratante per la fingroj la hirtigitan kapon, kun kontento rigardis al ŝanĝoj en la antaŭa instalaĵo. La konstruaĵo estis muntita per fortoj de volontuloj dum nekredeble mallonga tempo. La plej malfacila evidentiĝis konstruado de profundaj malfermitaj tranĉeoj, eltranĉitaj en necedema ŝtono de la monto sen venigi ĉi tien grandajn montajn maŝinojn, sed nun ankaŭ tio pasis. La volontuloj, nature atendantaj rekompence spektaĵon de la granda eksperimento, deiris malproksime de la instalaĵo kaj trovis por siaj tendoj malkrutan deklivon de la monto norde de la domo de la observatorio.

Mven Mas, en kies manoj estis ĉiuj kosmaj komunikiloj, estis sidanta sur malvarma ŝtono kontraŭ la fizikisto kaj, facile ĝibetiĝante, estis rakontanta novaĵojn de la Ringo. La sputniko 57 dum la lasta tempo estis uzata por subteno de komunikado kun stelŝipoj kaj planedŝipoj kaj ne laboris por la Ringo. Mven Mas sciigis pri la pereo de Vliĥĥ oz Ddiz ĉe E-stelo, kaj la laca fizikisto vigliĝis.

— Altega tensio de gravito en E-stelo dum posta evoluo de tia suno kondukas al ega varmiĝo. Rezultas violkolora supergiganto de monstra forto, superanta la kolosan graviton. Ĝi jam ne havas la ruĝan parton de la spektro — malgraŭ forto de la gravita kampo, lumaj ondoj ne plilongiĝas, sed malplilongiĝas.

— Iĝas ekstreme violaj, — konsentis Mven Mas, — kaj ultraviolaj.

— Ne nur. La procezo iras pluen. Ĉiam pli potencaj iĝas kvantumoj, finfine ili superas la transiron de nul-kampo kaj rezultas zono de kontraŭspaco — la dua flanko de moviĝo de la materio, nekonata ĉe ni sur la Tero pro malgrandegeco de niaj skaloj. Ni ne povus atingi ion ajn similan, se eĉ forbruligus la tutan hidrogenon de la oceano de la Tero.

Mven Mas fulmorapide faris en la menso komplikegan kalkulon.

— Dek kvin mil trilionoj da tunoj da akvo ni transkalkulu al energio de hidrogena ciklo laŭ la principo de relativeco — maso/energio, proksimume — triliono da tunoj da energio. La Suno dum minuto donas ducent kvardek milionojn da tunoj — entute estas dekjara radiado de la Suno!

Ren Boz kontente subridis.

— Kaj kiom donos blua supergiganto?

— Por mi estas malfacile kalkuli. Sed juĝu mem. En la Granda Magelana Nubo estas stelamaso NGK 1910 apud la nebulozo Tarantulo... Pardonu min, mi kutimas kun mi mem operacii per antikvaj nomoj kaj sigloj de steloj.

— Tute ne gravas.

— Ĝenerale la nebulozo Tarantulo estas tiom hela, ke, se ĝi situus sur la loko de la konata al ĉiu Oriona nebulozo, ĝi lumus same, kiel plena luno. En la stelamaso 1910 kun diametro je nur sepdek parsekoj estas ne malpli ol cent supergigantaj steloj. Tie troviĝas duopa blua supergiganto ES de la Orfiŝo kun helaj linioj de hidrogeno en la spektro kaj malhelaj ĉe la viola rando. Ĝi estas pli granda, ol la orbito de la Tero, kun lumeco je duonmiliono da niaj sunoj! Ĉu vi diris ĝuste pri tia stelo? En la sama stelamaso estas eĉ pli grandampleksaj steloj, kun diametro je la orbito de Jupitero, sed ili ankoraŭ nur varmiĝas post la E-stato.

— Ni lasu la supergigantojn. Homoj dum jarmiloj rigardadis al ringaj nebulozoj en la Verŝisto, la Granda Ursino kaj la Liro kaj ne komprenis, ke antaŭ ili estas neŭtraj kampoj de nul-gravito laŭ la leĝo de repagulumo — transiro inter gravito kaj kontraŭgravito. Ĝuste tie kaŝiĝis la enigmo de la nul-spaco.

Ren Boz salte ekstaris de sur la sojlo de la rega bunkro, konstruita el grandaj ŝtonpecoj, surverŝitaj per silikato.

— Mi ripozis. Ni povas komenci!

La koro de Mven Mas ekbatis, emocio kunpremis la gorĝon. La afrikano profunde kaj interrompe suspiris. Ren Boz restis trankvila, nur febra brilo de liaj okuloj malkaŝis streĉon de penso kaj volo, kiun akumulis en si la fizikisto, komencante la danĝeran aferon.

Mven Mas kunpremis per la granda mano la malgrandan fortikan manon de Ren Boz. Kapbalanco — kaj la silueto de la estro de la eksteraj stacioj vidiĝis jam sur deklivo de la monto, survoje al la observatorio. Malvarma vento malbonaŭgure ekhurlis, deruliĝante de sur glaciiĝintaj montaj gigantoj, gardantaj la valon. Tremo penetris Mven Mas-on. Li nevole rapidigis siajn eĉ sen tio rapidajn paŝojn, kvankam li ne devis hasti: la eksperimento estis komenciĝonta post la sunsubiro.

Mven Mas sukcese komunikiĝis kun la sputniko 57 per luna radidiapazono. Instalitaj sur la stacio reflektiloj kaj direktiloj fiksis la Epsilonon de la Tukano dum tiuj kelkaj minutoj de moviĝo de la sputniko ekde la tridek tria grado de norda latitudo ĝis la Suda poluso, dum kiuj la stelo estis videbla el ĝia orbito.

Mven Mas okupis lokon ĉe la regpanelo en subtera ĉambro, tre simila al la sama en la Mediteranea observatorio.

Trarigardante jam milan fojon foliojn kun datumoj pri la planedo de la stelo Epsilono de la Tukano, Mven Mas metode kontrolis la kalkulitan orbiton de la planedo kaj denove komunikiĝis kun la sputniko, interkonsentinte, ke en la momento de ŝalto de la kampo la observantoj sur la sputniko 57 tre malrapide ŝanĝados la direkton laŭ arko, kvaroble pli granda ol la paralakso de la stelo.

Malrapide treniĝis tempo. Mven Mas neniel povis liberiĝi de pensoj pri Bet Lon — la krima matematikisto. Sed jen sur la ekrano de TVF aperis Ren Boz ĉe la regpanelo de la eksperimenta instalaĵo. Liaj malmolaj haroj estis hirtigitaj pli ol ordinare.

Avertitaj reguligistoj de la energistacioj sciigis pri preteco. Mven Mas ekprenis manipulilojn de la regpanelo, sed moviĝo de Ren Boz sur la ekrano haltigis lin.

— Necesas averti la rezervan Ku-stacion en Antarkto. La nuna energio ne sufiĉos.

— Mi faris tion, ĝi pretas.

La fizikisto pensis dum ankoraŭ kelkaj sekundoj:

— En la Ĉukĉa duoninsulo kaj en Labradoro estas konstruitaj stacioj de F-energio. Se ni povus interkonsenti kun ili, por ŝalti ilin en la momento de konverto de la kampo, — mi timas pri neperfekteco de la aparato...

— Mi faris tion.

Ren Boz ekradiis de ĝojo kaj svingis la manon.

Giganta fosto de energio atingis la sputnikon 57. En la duonsfera ekrano de la observatorio aperis ekscititaj junaj vizaĝoj de la observantoj.

Mven Mas salutis la kuraĝulojn, kontrolis kongruecon kaj sekvon de la fosto de energio post la sputniko. Tiam li transŝaltis la povumon al la instalaĵo de Ren Boz. La kapo de la fizikisto malaperis el la ekrano.

Indikiloj de prenado de povumo klinis siajn montrilojn dekstren, montrante senĉesan kreskon de kondenso de energio. La signaloj brilis ĉiam pli hele kaj pli blanke. Tuj kiam Ren Boz ŝaltis unu post la alia radiilojn de la kampo, indikiloj de pleneco salte falis al la nula streko. Singulta sonoro, aŭdiĝinta de la eksperimenta instalaĵo, tremerigis Mven Mas-on. La afrikano sciis, kion li devas fari. Movo de manipulilo — kaj kirla povumo de la Ku-stacio enfluis en la estingiĝantajn okulojn de la aparatoj, vivigis iliajn falantajn montrilojn. Sed tuj kiam Ren Boz ŝaltis la ĝeneralan konvertilon, la montriloj saltis al nulo. Preskaŭ instinkte Mven Mas alŝaltis samtempe ambaŭ F-staciojn.

Al li ŝajnis, ke la aparatoj estingiĝis, stranga pala lumo plenigis la ejon. Sonoj ĉesis. Ankoraŭ sekundo — kaj ombro de morto pasis tra la konscio de la estro de la stacioj, obtuziginte la sentojn. Mven Mas estis luktanta kontraŭ naŭza kapturniĝo, kunpreminte per la manoj la randon de la regpanelo, ploretante pro penoj kaj pro terura doloro en la spino. La pala lumo komencis heliĝi ĉe unu flanko de la subtera ĉambro, ĉe kiu — tion Mven Mas ne povis determini aŭ forgesis. Eble, ĉe la ekrano aŭ flanke de la instalaĵo de Ren Boz...

Subite kvazaŭ ŝiriĝis ŝanceliĝanta kurteno — kaj Mven Mas klare ekaŭdis plaŭdon de ondoj. Neesprimebla, nememorebla odoro penetris en liajn larĝe ŝvelintajn nazotruojn. La kurteno ŝoviĝis maldekstren, sed en la angulo estis plu ŝanceliĝanta la antaŭa griza nebulo. Nekredeble realaj ekstaris altaj kupraj montoj, borderitaj per bosko de turkisaj arboj, kaj ondoj de viola maro ekplaŭdis ĉe la piedoj mem de Mven Mas. Ankoraŭ pli maldekstren ŝoviĝis la kurteno, kaj li ekvidis sian revon. Ruĝhaŭta virino sidis sur supra placeto de ŝtuparo ĉe tablo el blanka ŝtono kaj, kubutapoginte sin je ĝia polurita supraĵo, rigardis al la oceano. Subite ŝi ekvidis — ŝiajn larĝe sidantajn okulojn plenigis miro kaj admiro. La virino ekstaris, kun belega gracieco rektiginte sian figuron, kaj etendis al la afrikano la malfermitan manon. Ŝia brusto spiris profunde kaj ofte, kaj en tiu delira momento Mven Mas rememoris Ĉara-n Nandi.

— Offa alli kor!

La melodia, karesa kaj forta voĉo penetris en la koron de Mven Mas. Li malfermis la buŝon, por respondi, sed surloke de la vizio ŝvelis verda flamo, tremiganta fajfego trakuris la ĉambron. La afrikano, perdante la konscion, eksentis, kiel milda, nesuperebla forto faldas lin trioble, turnas, kiel rotoron de turbino, kaj, finfine, platigas kontraŭ io malmola... La lasta penso de Mven Mas estis pri la sorto de la stacio kaj de Ren Boz...


La lokiĝintaj malproksime sur la deklivo kunlaborantoj de la observatorio kaj konstruistoj vidis tre malmulte. En la profunda tibeta ĉielo glitis io malheliginta la lumon de steloj. Ia nevidebla forto falegis desupre sur la monton kun la eksperimenta instalaĵo. Tie ĝi ricevis konturojn de kirlo, kiu kunkaptis amason da ŝtonoj. Nigra funelo kun ĉirkaŭ kilometra diametro, kvazaŭ ĵetita el giganta hidraŭlika kanono, traflugis al la domo de la observatorio, ekflugis supren, revenis malantaŭen kaj ree batis la monton kun la instalaĵo, plene frakasinte la tutan konstruaĵon kaj disĵetinte la rompopecojn. Post momento ĉio eksilentis. En la polvoplena aero restis odoro de varmega ŝtono kaj brulo, miksiĝinta kun stranga aromo, rememoriganta odoron de florantaj bordoj de tropikaj maroj.

Sur la loko de la katastrofo la homoj ekvidis, ke laŭ la valo inter la monto kaj la observatorio iras larĝa sulko kun fanditaj randoj, kaj la turnita al la valo deklivo de la monto estas plene deŝirita. La domo de la observatorio restis nedetruita. La sulko atingis la sud-orientan muron, detruis la distribuan galerion de memormaŝinoj kaj trafis al la kupolo de la subtera kamero, surverŝita per kvarmetra tavolo de fandita bazalto. La bazalto estis fortranĉita, kvazaŭ per giganta fajla maŝino. Sed parto de la tavolo restis, savinte Mven Mas-on kaj la subteran ĉambron de plena pereo.

Rivereto da arĝento rigidiĝis en grunda kavo — fandiĝis gardiloj de la riceva energistacio.

Baldaŭ oni sukcesis restarigi kablojn de porakcidenta prilumo. Sub radio de lumĵetilo sur lumturo de alira vojo la homoj ekvidis mirindan spektaĵon — la metalo de konstruaĵoj estis disŝmirita laŭ la sulko per maldika tavolo, pro kio la sulko brilis, kiel kromizita. En vertikalan muron de la fortranĉita, kiel per tranĉilo, deklivo de la monto enpremiĝis peco de bronza spiralo. La ŝtono disfluis per vitreca tavolo, kiel vakso sub varmega sigelo. Mergitaj en ĝin bukloj de ruĝeta metalo kun blankaj dentoj de reniaj kontaktiloj brilis en la elektra lumo kiel floro, enmuntita en emajlon. Pro rigardo al tiu juvela artaĵo kun diametro je ducent metroj oni sentis timon antaŭ la nesciata forto, aginta ĉi tie.

Kiam oni purigis la superŝutitan per rompopecoj enirejon en la subteran kameron, oni trovis Mven Mas-on sur la genuoj, enpikinta la kapon al ŝtono de la malsupra ŝtupo. Probable, la estro de la eksteraj stacioj en momento de heliĝo de la konscio faris penojn elrampi. Inter la volontuloj troviĝis kuracistoj. La potenca organismo de la afrikano kun helpo de ne malpli potencaj kuraciloj venkis la kontuzon. Mven Mas ekstaris, tremante kaj ŝanceliĝante, subtenata ĉe ambaŭ flankoj.

— Ren Boz?..

La homoj, starantaj ĉirkaŭ la sciencisto, morniĝis. La estro de la observatorio raŭke respondis:

— Ren Boz estas kruele kripligita. Li apenaŭ longe vivos...

— Kie li estas?

— Oni trovis lin malantaŭ la monto, sur ĝia orienta deklivo. Probable, li estis elĵetita el la ejo. Sur la pinto de la monto nun nenio ekzistas... eĉ la ruinoj estas plene forviŝitaj.

— Kaj ĉu Ren Boz kuŝas samloke?

— Lin ne eblas tuŝi. Estas frakasitaj la ostoj, rompitaj la ripoj...

— Kio?

— La ventro estas disŝirita, kaj la internaĵoj elfalis...

La kruroj de Mven Mas fleksiĝis, kaj li spasme kroĉiĝis al la koloj de la homoj, tenantaj lin. Sed la volo kaj la racio agis.

— Ren Boz-on necesas savi je ajna kosto! Li estas grandega sciencisto!..

— Ni scias. Tie estas kvin kuracistoj. Super li oni starigis sterilan operacian tendon. Apude kuŝas du volontuloj, dezirintaj doni sangon. Tiratrono, artefaritaj koro kaj hepato jam funkcias.

— Tiam konduku min en la komunikejon. Konektiĝu kun la monda reto kaj voku la informejon de la norda zono. Kio pri la sputniko kvindek sep?

— Ni vokis ĝin. Ĝi silentas.

— Trovu la sputnikon per teleskopo kaj rigardu kun granda amplifo per elektronika konvertilo...

— La maŝinoj estas grave damaĝitaj, kaj novaj registraĵoj sur la indikilo mankas.

— Ĉio pereis, — flustris Mven Mas, mallevante la kapon.

Nokta deĵoranto de la norda informejo ekvidis sur la ekrano malpurigitan per sango vizaĝon kun febre brilantaj okuloj. Li atente fiksrigardis, antaŭ ol povis rekoni la estron de la eksteraj stacioj — la personon, vaste konatan sur la planedo.

— Mi bezonas prezidanton de la Konsilio de Stelnavigado Grom Orm-on kaj Evda-n Nal, psikiatron.

La deĵoranto kapjesis kaj komencis operacii kun butonoj kaj vernieroj de la memormaŝino. Respondo venis post minuto.

— Grom Orm estas preparanta materialojn kaj noktumas en la loĝa Domo de la Konsilio. Ĉu mi voku la Konsilion?

— Voku. Kaj Evda Nal?

— Ŝi estas en la kvarcent deka lernejo, en Irlando. Se necesas, mi provos voki ŝin, — la deĵoranto rigardis al la skemo, — al la komunika punkto 565SP.

— Tre necesas! Temas pri vivo kaj morto!

La deĵoranto deŝiriĝis de siaj skemoj.

— Ĉu okazis malfeliĉo?

— Granda malfeliĉo!

— Mi transdonas la deĵoron al mia asistanto, kaj mem okupiĝos eksklude pri via afero. Atendu!

Mven Mas malleviĝis sur alŝovitan fotelon, kolektante pensojn kaj fortojn. En la ĉambron enkuris la estro de la observatorio.

— Oni ĵus fiksis la situon de la sputniko kvindek sep. Ĝi ne ekzistas!

Mven Mas ekstaris, kvazaŭ ricevis neniajn lezojn.

— Restis peco de la antaŭa parto — la haveno por akcepto de ŝipoj, — daŭris la neniiga raporto. — Ĝi flugas laŭ la sama orbito. Verŝajne, estas ankoraŭ etaj pecoj, sed ili dume ne estas trovitaj.

— Do, la observantoj?...

— Sendube, pereis!

Mven Mas kunpremis per la pugnoj la neelteneble dolorantajn tempiojn. Pasis kelkaj turmentaj minutoj da silento. La ekrano ekbrilis ree.

— Grom Orm estas ĉe la aparato de la Domo de Konsilioj, — diris la deĵoranto kaj turnis manipulilon.

Sur la ekrano, spegulinta grandan, malhele prilumitan halon, aperis la karaktera, al ĉiuj konata kapo de la prezidanto de la Konsilio de Stelnavigado. La mallarĝa, kvazaŭ distranĉanta spacon vizaĝo kun la granda ĝiba nazo, la profundaj okuloj sub la skeptikaj angulecaj brovoj, vola flekso de la firme kunpremitaj lipoj.

Mven Mas sub la rigardo de Grom Orm mallevis la kapon, kiel kulpa knabaĉo.

— Ĵus pereis la sputniko kvindek sep! — La afrikano ĵetis sin en la konfeson, kiel en malhelan akvon.

Grom Orm tremeris, kaj lia vizaĝo iĝis pli akra.

— Kiel tio povis okazi?

Mven Mas koncize kaj precize rakontis ĉion, ne kaŝinte la malpermesitecon de la eksperimento kaj ne indulgante sin. La brovoj de la prezidanto de la Konsilio kuniĝis, ĉirkaŭ la buŝo montriĝis longaj sulkoj, sed la rigardo restis trankvila.

— Atendu, mi parolos pri helpo al Ren Boz. Ĉu vi pensas, ke Af Nut...

— Ho, se povus Af Nut!

La ekrano malheliĝis. Ektreniĝis atendo. Mven Mas devigis sin elteni per lastaj fortoj. Baldaŭ, restis nemulte... Kaj jen Grom Orm!

— Mi trovis Af Nut-on kaj donis al li planedŝipon. Ne malpli ol horon li bezonos por preparo de aparataro kaj asistantoj. Post du horoj Af Nut estos en la observatorio. Nun pri vi — ĉu la eksperimento sukcesis?

La demando iĝis por la afrikano neatendita. Li, sendube, vidis la Epsilonon de la Tukano. Sed ĉu estis tio reala tuŝo de la neatingeble fora mondo? Aŭ la detrua efiko de la eksperimento al la organismo kaj la varmega deziro ekvidi kombiniĝis kune en klara halucinaĵo? Ĉu li povas deklari al la tuta mondo, ke la eksperimento sukcesis, ke necesas novaj penoj, oferoj, elspezoj por ĝia ripeto, ke la vojo, elektita de Ren Boz, estas pli sukcesa, ol la vojoj de liaj antaŭuloj? Esperante al la memormaŝinoj, ili faris la eksperimenton duope, frenezuloj! Kaj kion vidis Ren, kion povas li rakonti?.. Se povos... se vidis!

Mven Mas ekstaris eĉ pli rekte.

— Pruvojn, ke la eksperimento sukcesis, mi ne havas. Kion observis Ren Boz, mi ne scias...

Sincera bedaŭro reflektiĝis sur la vizaĝo de Grom Orm. Antaŭ minuto nur atenta, nun ĝi iĝis severa.

— Kion vi intencas fari?

— Mi petas permesi al mi tuj fordoni la stacion al Junio Ant. Mi ne plu meritas estri. Poste — mi estos kun Ren Boz ĝis la fino... — La afrikano stumblis kaj korektis sin: — Ĝis la fino de la operacio. Poste... poste mi foriros sur la insulon de Forgeso ĝis la juĝo... Mi mem jam juĝis min!

— Probable, vi pravas. Sed al mi estas neklaraj multaj cirkonstancoj, kaj mi detenas min de juĝo. Via ago estos esplorita en la plej proksima kunsido de la Konsilio. Kiun vi opinias la plej inda por anstataŭi vin — antaŭ ĉio pri restarigo de la sputniko?

— Pli bonan kandidaton, ol Dar Veter, mi ne konas!

La prezidanto de la Konsilio konsente kapjesis. Li dum ioma tempo fiksrigardis al la afrikano, intencante ankoraŭ ion diri, sed faris silentan adiaŭan geston. La ekrano estingiĝis, kaj ĝustatempe, ĉar ĉio nebuliĝis en la kapo de Mven Mas.

— Al Evda Nal sciigu vi mem, — flustris li al direkto de la staranta apude estro de la observatorio, falis kaj post vanaj penoj leviĝi rigidiĝis.

La centro de ĉies atento en la observatorio en Tibeto iĝis nealta flavvizaĝa homo kun gaja rideto kaj neordinara ordonemo de gestoj kaj vortoj. Venintaj kun li asistantoj obeadis al li kun tia ĝojo de obeo, kun kia, probable, iris post grandaj militestroj de la antikveco iliaj fidelaj soldatoj. Sed la aŭtoritato de la instruisto ne subpremis iliajn proprajn pensojn kaj entreprenojn. Tio estis neordinare kohera grupo de fortaj homoj, meritaj lukti kontraŭ la plej terura kaj nevenkebla malamiko de la homo — kontraŭ la morto.

Eksciinte, ke la heredeca mapo de Ren Boz ankoraŭ ne estas ricevita, Af Nut eligis indignajn ekkriojn, sed same rapide trankviliĝis, kiam oni informis lin, ke ĝin faras kaj alveturigos Evda Nal mem.

La estro de la observatorio singarde demandis, por kio necesas la mapo kaj per kio povas helpi al Ren Boz liaj foraj prauloj. Af Nut ruze mallarĝigis la okulojn, montrante intiman sincerecon.

— Preciza scio de heredeca strukturo de ĉiu homo necesas por kompreno de lia psika kompleksio kaj por prognozoj en tiu tereno. Ne malpli gravas datumoj pri neŭrofiziologiaj specialecoj, pri rezistemo de la organismo, pri imunologio, pri selekta sentivo al traŭmoj kaj pri alergio al kuraciloj. Elekto de kuraco ne povas esti preciza sen kompreno de heredeca strukturo kaj de kondiĉoj, en kiuj vivis la prauloj.

La estro ion ankoraŭ deziris demandi, sed Af Nut haltigis lin:

— Mi donis la respondon por memstara pripenso. Por plia mi ne havas tempon!

La astronomo balbutis ekskuzojn, kiujn la ĥirurgo ne aŭskultis.

Sur placeto, preparita ĉe la piedo de la monto, oni estis konstruantaj moveblan domon de operaciejo, alkondukantaj akvon, elektron kaj kunpremitan aeron. Grandega nombro da laboristoj proponadis sian servon, kaj la domon oni muntis dum tri horoj. El kuracistoj, eksaj konstruintoj de la instalaĵo, la asistantoj de Af Nut elektis dek kvin homojn por priservo de la tiom rapide konstruita ĥirurgia kliniko. Ren Boz-on oni transportis sub diafanan plastan kupolon, plene steriligitan kaj trablovitan per sterila aero, liverata tra specialaj filtriloj. Af Nut kaj kvar liaj asistantoj eniris en la unuan fakon de la operaciejo kaj restis tie dum kelkaj horoj, prilaborataj per baktericidaj ondoj kaj per aero, saturita per steriliga emanaĵo, ĝis ilia spirado mem iĝis sterila. Dum tiu tempo la korpo de Ren Boz estis forte malvarmigita. Tiam komenciĝis rapida kaj certa laboro.

La rompitaj ostoj kaj la ŝiritaj angioj de la fizikisto estis kunligitaj per tantalaj, ne ekscitantaj vivan histon krampoj kaj surmetaĵoj. Af Nut komprenis la lezojn de la internaĵoj. La krevintaj intestoj kaj la stomako estis liberigitaj disde nekroziĝintaj pecoj, kunkudritaj kaj metitaj en ujon kun rapide restariganta likvaĵo RR14, konforma al la somataj specifaĵoj de la organismo. Post tio Af Nut komencis la plej komplikan aferon. Li elprenis el la subripa zono la nigriĝintan hepaton, trapikitan de rompopecoj, kaj, dum la asistantoj tenis ĝin levita, kun mirinda certeco disigis kaj eltiris maldikajn fadenetojn de aŭtonomaj nervoj de la simpata kaj la parasimpata sistemoj. Eĉ malplej granda lezo de la plej maldika branĉeto povis kaŭzi nekorekteblajn kaj gravajn detruojn. Per fulmorapida movo la ĥirurgo tranĉis vejnon, konektinte al ambaŭ iliaj finoj tubojn de artefaritaj angioj. Farinte samon kun arterioj, Af Nut metis la hepaton, kunigitan kun la korpo nur per nervoj, en apartan ujon kun likvaĵo RR. Post la kvinhora operacio artefarita sango fluis en angioj de la korpo de Ren Boz, pelata per la propra koro de la vundito kaj per akcesora dua koro — aŭtomata pumpilo. Nun iĝis eble atendi restarigon de la elprenitaj organoj. Af Nut ne povis simple anstataŭigi la lezitan hepaton al alia el konservataj en la ĥirurgia fonduso de la planedo, ĉar por konekto de nervoj necesis ekstraj esploroj, kaj la stato de la malsanulo ne permesis perdi eĉ unu kroman minuton. Apud la korpo, senmova, sternita, kiel preparita kadavro, restis deĵori unu el la ĥirurgoj en atendo, kiam la vica grupo finos la steriliĝon.

La pordo de la defenda baraĵo, konstruita ĉirkaŭ la operaciejo, kun bruo disŝoviĝis, kaj Af Nut, mallarĝigante la okulojn kaj tirante sin, kiel ĵus vekiĝinta rabobesto, aperis, ĉirkaŭita de siaj asistantoj, malpurigitaj per sango. Evda Nal, laca kaj pala, renkontis lin kaj etendis la heredecan mapon. Af Nut avide kaptis ĝin, trarigardis kaj suspiris.

— Ŝajne, ĉio estos bonorda. Ni iru ripozi!

— Sed... se li rekonsciiĝos?

— Ni iru! Rekonsciiĝi li ne povas. Ĉu ni estas tiom stultaj, por ne antaŭzorgi tion?

— Kiom longe necesas atendi?

— Kvar-kvin tagojn. Se la biologiaj esploroj estas precizaj kaj la kalkuloj estas ĝustaj, do tiam eblos operacii denove, metinte la organojn reen. Poste aperos la konscio...

— Kiom longe vi povos esti ĉi tie?

— Ĉirkaŭ dek tagojn. La katastrofo sukcese trafis en la momenton de paŭzo de la okupiĝoj. Mi uzos la okazon pririgardi Tibeton — ĉi tie mi ankoraŭ ne estis. Mia sorto estas vivi tie, kie estas plej multe da homoj, do en loĝa zono!

Evda Nal kun admiro rigardis al la ĥirurgo. Af Nut malserene ridetis.

— Vi rigardas al mi, kiel, probable, antaŭe oni rigardis al bildo de dio. Tio ne konvenas al la plej saĝa el miaj disĉiplinoj!

— Mi efektive nove vidas vin. Unuafoje la vivo de homo, kara por mi, estas en la manoj de ĥirurgo, kaj mi bone komprenas la emociojn de tiuj homoj, kiuj en la vivo renkontis vian arton... Scio kuniĝas kun neripetebla majstreco!

— Bone! Admiru, se vi tion bezonas. Kaj mi sukcesos fari al via fizikisto ne nur la duan operacion, sed ankaŭ la trian...

— Kian trian? — maltrankviliĝis Evda Nal, sed Af Nut, ruze mallarĝiginte la okulojn, almontris padon, leviĝantan de la observatorio.

Laŭ ĝi, mallevinte la kapon, lamis Mven Mas.

— Jen ankoraŭ unu adoranto de mia arto... nevola. Parolu kun li, se vi ne povas ripozi, sed mi bezonas tion...

La ĥirurgo malaperis malantaŭ elstaraĵo de monteto, kie situis provizora domo de la alflugintaj medicinistoj. Evda Nal rimarkis de malproksime, kiel maldikiĝis kaj maljuniĝis la estro de la eksteraj stacioj... Ne, Mven Mas jam ne plu estras ion. Ŝi rakontis al la afrikano ĉion, kion sciigis al ŝi Af Nut, kaj li faciligite suspiris.

— Tiuokaze ankaŭ mi forveturos post dek tagoj!

— Ĉu vi ĝuste agas, Mven? Mi estas ankoraŭ ŝokita, por pripensi la okazintaĵon, sed al mi ŝajnas, ke via kulpo ne postulas tiom decidan kondamnon.

Mven Mas dolore sulkiĝis.

— Mi tro pasiiĝis pro la brila teorio de Ren Boz. Mi ne rajtis enmeti la tutan forton de la Tero jam en la unuan provon.

— Ren Boz estis pruvanta, ke kun malplia forto estus senutile provi, — kontraŭis Evda.

— Tio estas vera, sed necesus fari malrektajn eksperimentojn. Sed mi estis malracie malpacienca kaj ne deziris atendi longajn jarojn. Ne malŝparu vortojn — la Konsilio konfirmos mian decidon, kaj la Kontrolo de Digno kaj Juro ne abolos ĝin.

— Mi mem estas ano de la Kontrolo de Digno kaj Juro!

— Krom vi, tie estas ankoraŭ dek homoj. Kaj ĉar mia afero estas tutplaneda, do vi devos decidi per la unuiĝintaj Kontroloj de la Sudo kaj de la Nordo — sume dudek unu homo, krom vi...

Evda Nal metis la manon sur la ŝultron de la afrikano.

— Ni eksidu, Mven, viaj kruroj estas malfortaj. Ĉu vi scias, ke kiam unuaj kuracistoj esploris Ren-on, ili decidis kolekti konsiliĝon de morto?

— Mi scias. Mankis du homoj. Kuracistoj estas konservativaj homoj, kaj laŭ la malnovaj reguloj, kiujn oni ankoraŭ ne kuraĝis aboli, decidi pri facila morto de malsanulo rajtas nur dudek du homoj.

— Ankoraŭ antaŭnelonge la konsiliĝo de morto konsistis el sesdek kuracistoj!

— Tio estis restaĵo de sama timo de misuzoj, pro kiu en antikveco kuracistoj kondamnadis malsanulojn al longaj kaj vanaj suferoj, kaj iliajn proksimulojn — al malfacilegaj moralaj suferoj, kiam eliro jam ne ekzistis kaj morto povus esti facila kaj rapida. Sed vidu, kiel utila iĝis la tradicio — du kuracistoj mankis, kaj mi sukcesis voki Af Nut-on... danke al Grom Orm.

— Ĝuste pri tio mi deziras rememorigi vin. Via konsiliĝo de socia morto dume konsistas el unu homo!

Mven Mas prenis la manon de Evda kaj alportis al siaj lipoj. Ŝi permesis al li tiun geston de granda kaj intima amikeco. Nun ŝin solan havis li, forta, sed premita de morala responso. Solan. Se sur ŝia loko estus Ĉara? Ne, por akcepti Ĉara-n nun, la afrikano bezonus animan leviĝon, al kiu li ankoraŭ ne havis fortojn. Ĉio okazu kiel okazas ĝis resaniĝo de Ren Boz kaj ĝis la kunsido de la Konsilio de Stelnavigado!

— Ĉu vi ne scias, kia tria operacio atendas Ren-on? — ŝanĝis la temon Evda.

Mven Mas pensis dum kelka tempo, rememorante la konversacion kun Af Nut.

— Li deziras uzi la malfermitan staton de Ren Boz kaj purigi la organismon disde akumuliĝinta entropio. Tio, kion oni faras malrapide kaj malfacile helpe de fizikoĥemiterapio, en kombino kun tia profunda ĥirurgio rezultos multe pli rapide kaj fundamente.

Evda Nal elvokis el la memoro ĉiujn siajn bazajn sciojn pri longviveco — pri purigo de organismo disde entropio. Fiŝaj, lacertaj prauloj de la homo lasis en ties organismo tavolojn da kontraŭdiraj fiziologiaj strukturoj, kaj ĉiu el ili havis siajn specifaĵojn en kreado de entropiaj restaĵoj de vivagado. Esploritaj dum jarmiloj, tiuj antikvaj strukturoj — iamaj fontoj de maljuniĝo kaj malsanoj — iĝis submeteblaj al energia purigo — al ĥemia kaj radia tralavo kaj al onda priskuo de maljuniĝanta organismo.

En la naturo ĝuste liberiĝo de vivaj estaĵoj disde kreskanta entropio kaŭzas la neceson de nasko fare de malsamaj individuoj, devenantaj el diversaj lokoj, do el malsamaj genetikaj linioj. Tiu miksado de heredeco en lukto kontraŭ entropio kaj ĉerpado de novaj fortoj el la ĉirkaŭanta mondo estas la plej komplika scienca enigmo, por kies kompreno jam dum jarmiloj rompadis la kapojn biologoj, fizikistoj, paleontologoj kaj matematikistoj. Sed la kaprompado estis ne vana — la eventuala vivdaŭro jam atingis preskaŭ ducent jarojn, kaj la ĉefa atingo estas tio, ke malaperis peniga, estingiĝanta maljuneco.

Mven Mas divenis la pensojn de la psikiatrino.

— Mi pensis pri nova granda kontraŭdiro de nia vivo, — malrapide diris la afrikano. — Potenca biologia medicino, pleniganta la organismon per novaj fortoj, — kaj ĉiam plifortiĝanta krea laboro de la cerbo, rapide forbruliganta la homon. Kiel ĉio estas komplika en leĝoj de nia mondo!

— Tio estas ĝusta, kaj tial ni prokrastas dume evoluigon de la tria signala sistemo de la homo, — konsentis Evda Nal. — Legado de pensoj tre faciligas komunikadon de individuoj inter si, sed postulas grandan malŝparon de fortoj kaj malfortigas la centrojn de bremsado. Tiu lasta afero estas la plej danĝera...

— Kaj tutegale plejmulto da homoj — efektivaj laborantoj — vivas nur duonon de eblaj jaroj pro fortegaj nervaj streĉoj. Kiom mi komprenas, kun tio medicino lukti ne povas — nur malpermesi laboron. Sed kiu forlasos laboron por kromaj jaroj da vivo?

— Neniu, ĉar la morto estas terura kaj igas kroĉiĝi al la vivo nur tiam, kiam la vivo pasis en senfrukta kaj malgaja atendo de netravivitaj ĝojoj, — mediteme diris Evda Nal, nevole pensinte, ke sur la insulo de Forgeso homoj vivas, probable, pli longe.

Mven Mas denove komprenis ŝiajn neeldiritajn pensojn kaj severe proponis reveni en la observatorion por ripozo. Evda obeis.

...Post du monatoj Evda Nal trovis Ĉara-n Nandi en la supra halo de Palaco de informo, simila al gotika templo per siaj altaj kolonoj. Oblikvaj sunaj radioj, falantaj de supre, kruciĝis sur duono de la alto de la halo, kreante briladon supre kaj mildan mallumon malsupre.

La junulino staris, apogante sin je kolono, kunkroĉinte malantaŭ la dorso la mallevitajn manojn kaj kruciginte la krurojn. Evda Nal, kiel ĉiam, ne povis ne aprezi ŝian simplan veston — mallongan, grizan kun bluo, forte malfermitan robon.

Ĉara rigardis trans la ŝultron al proksimiĝanta Evda, kaj ŝiaj malgajaj okuloj vigliĝis.

— Por kio vi estas ĉi tie, Ĉara? Mi pensis, vi preparas vin por afekcii nin per nova danco, sed vin altiras geografio.

— La tempo de dancoj pasis, — serioze diris Ĉara. — Mi elektas laboron en konata al mi tereno. Estas loko en fabriko de artefarita kreskigo de ledo en internaj maroj de Celebeso kaj en stacio de hibridigo de longflorantaj vegetaĵoj en la eksa dezerto Atakama. Mi fartis bone, kiam mi laboris en Atlantiko. Tiel hele kaj serene, tiel ĝoje pro forto de maro, pro senpensa kuniĝo kun ĝi, pro lerta ludo kaj konkuro kun potencaj ondoj, kiuj ĉiam estas ĉi tie, apude, kaj sufiĉas nur fini la laboron...

— Ankaŭ mi, kiam cedas al melankolio, rememoras laboron en psikologia sanatorio en Nov-Zelando, kie mi komencis kiel tute juna flegistino. Kaj Ren Boz nun, post sia terura vundo, diras, ke plej feliĉa li estis, kiam laboris kiel riparisto de platformaj helikopteroj. Sed vi ja komprenas, Ĉara, ke tio estas malforteco! Laco pro grandega streĉo, necesa, por plu teni vin sur tiu krea alto, kiun sukcesis atingi vi, vera artisto. Eĉ pli forta ĝi estos poste, kiam via korpo ĉesos esti tia bonega ŝargo de vivenergio. Sed dum ĝi ne ĉesis, plu donu al ni ĝojon de via arto kaj belo.

— Vi ne scias, Evda, kiel malfacile estas al mi. Ĉiu preparo de danco estas ĝoja serĉado. Mi konscias, ke al homoj ankoraŭfoje estos donita io bona, kio alportos ĝojon, tuŝos profundon de sentoj... Mi vivas per tio. Venas la momento de realigo de la ideo, kaj mi fordonas min tutan al ekflugo de pasio, varmega kaj senprudenta... Probable, tio transdoniĝas al spektantoj, kaj pro tio la danco estas tiom forte perceptata. Min tutan — al vi ĉiuj...

— Kaj kio? Ĉu poste okazas abrupta falo?

— Jes! Mi estas kvazaŭ kanto, forfluginta kaj dissolviĝinta en la aero. Mi kreas nenion eternigitan per penso.

— Estas multe pli granda afero — via kontribuo al animoj de homoj!

— Tio estas tre nemateria kaj nelonga — mi diras pri mi mem!

— Ĉu vi ankoraŭ ne amis, Ĉara?

La junulino mallevis la okulharojn.

— Ĉu tio estas simila? — respondis ŝi per demando.

Evda Nal balancis la kapon.

— Mi diras pri tre granda sento, al kiu kapablas vi, sed tute ne ĉiuj...

— Mi komprenas — ĉe plia malriĉeco de la intelekta vivo al mi restas riĉo de la emocia.

— La esenco de la penso estas ĝusta, sed mi klarigus, ke vi estas tiom riĉa emocie, ke la alia flanko ne estos malriĉa, kvankam, certe, pli malforta, laŭ natura leĝo de kontraŭdiroj. Sed ni parolas abstrakte, dum mi bezonas vin pro urĝa afero, rekte rilatanta al la temo. Mven Mas...

La junulino tremeris.

Evda Nal prenis Ĉara-n je la mano kaj kondukis al unu el flankaj absidoj de la halo, kie ornamaĵo el malhela ligno severe harmoniis kun bunteco de blu-oraj koloraj vitroj en larĝaj arkadaj fenestroj.

— Ĉara, kara, vi estas lumŝatanta tera floro, transplantita sur planedon de duopa stelo. Laŭ ĉielo iras du sunoj — blua kaj ruĝa, kaj la floro ne scias, al kiu ĝi turniĝu. Sed vi estas filino de la ruĝa suno, kaj por kio vi tiriĝu al la blua?

Evda Nal forte kaj karese altiris la junulinon al sia ŝultro, kaj tiu subite tuta alpremiĝis al ŝi. La fama psikiatrino kun patrineca kareso glatigis la densajn, iomete malmolajn harojn, pensante pri tio, ke jarmiloj da edukado sukcesis anstataŭigi etajn personajn ĝojojn de homo per grandaj kaj komunaj. Sed kiel malproksima ankoraŭ estas venko super soleco de animo, speciale de ĉi tia komplika animo, saturita de sentoj kaj impresoj, kreskigita en la vivriĉa korpo!.. Kaj aŭdeble ŝi diris:

— Mven Mas... Ĉu vi scias, kio okazis al li?

— Certe, la tuta planedo pridiskutas lian malsukcesan eksperimenton!

— Kaj kion vi pensas?

— Ke li pravas!

— Mi same. Tial necesas lin elpreni el la insulo de Forgeso. Post monato okazos jara kunveno de la Konsilio de Stelnavigado. Lian kulpon oni pridiskutos kaj transdonos la decidon al konfirmo de la Kontrolo de Digno kaj Juro, kiu observas la sorton de ĉiu homo de la Tero. Mi havas solidan esperon pri milda juĝo, sed necesas, ke Mven Mas estu ĉi tie. Ne konvenas al la homo kun sentoj same fortaj, kiel ĉe vi, longe esti sur la insulo, des pli en soleco!

— Ĉu mi estas tiomgrade antikva virino, por ke mi faru planojn de la vivo depende de aferoj de viro, eĉ de tiu elektita de mi?

— Ĉara, infano mia, ne necesas. Mi vidis vin ambaŭ kune kaj scias, kio vi estas por li... samkiel li por vi. Ne juĝu lin pro tio, ke li ne intervidiĝis kun vi, ke li kaŝiĝis for de vi. Komprenu: kiel malfacile estas por la homo, sama, kiel vi, veni al vi, la amata, — estas tiel, Ĉara! — estante malfeliĉa, venkita, juĝinda kaj ekzilinda? Al vi — unu el la ornamoj de la Granda Mondo!

— Mi ne pri tio diras, Evda. Ĉu mi necesas al li nun — al la laca, rompita?.. Mi timas, ke al li ne sufiĉos fortoj por granda anima leviĝo, ĉi-foje ne de la racio, sed de la sentoj... por tia kreado de amo, al kiu, ŝajnas, kapablas ni ambaŭ... Tiam al li venos dua perdo de kredo je si, kaj tian malagordon kun la vivo li ne eltenos. Kaj mi pensis, ke mi nun prefere estu en la dezerto Atakama.

— Ĉara, vi pravas, sed nur unuflanke. Estas ankoraŭ soleco kaj troa memjuĝo de la granda kaj pasia homo, kiu havas nenian apogon, se li foriris el nia mondo. Mi mem veturus tien... Sed mi havas la apenaŭ vivan Ren Boz-on, kaj li, kiel grave vundita, havas prioritaton. Dar Veter — li estas taskita konstrui la novan sputnikon, kaj en tio estas lia helpo al Mven Mas. Mi ne eraros, se diros al vi firme: veturu al li, postulante de li nenion, eĉ karesan rigardon, neniajn planojn por estonteco, nenian amon. Nur subtenu lin, semu en li dubon pri propra praveco kaj tiam revenigu en nian mondon. En vi estas forto por fari tion, Ĉara! Ĉu vi veturos?

La junulino, ofte spirante, levis al Evda Nal la infane fidemajn okulojn, en kiuj staris larmoj.

— Jam hodiaŭ!

Evda Nal firme kisis Ĉara-n.

— Vi pravas, necesas hasti. Laŭ la Spirala Vojo ni kune alveturos Anatolion. Ren Boz estas en ĥirurgia sanatorio sur la insulo Rodoso, kaj vin mi direktos al Dejr-ez-Zor, al bazo de spiralavioj de teĥnik-medicina helpo, kiuj faras flugojn al Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Mi antaŭsentas ĝuon de piloto transporti la dancistinon Ĉara-n — ve, ne la biologinon Ĉara-n — en ajnan deziratan punkton...

La estro de la trajno invitis Evda-n Nal kaj ŝian kunulinon en la ĉefan stirejon. Laŭ tegmentoj de grandegaj vagonoj iris koridoro, kovrita per silikola kloŝo. Laŭ ĝi de unu fino de la trajno al la alia iradis deĵorantoj, observante aparatojn de DES. Ambaŭ virinoj leviĝis laŭ spirala ŝtuparo, trairis la supran koridoron kaj trafis en grandan kajuton, elstarantan super la aerodinamika kapoto de la unua vagono. En la vitra elipsoido sur sepmetra alto super la vojo sidis en foteloj du maŝinistoj, disigitaj per alta piramida kloŝo de elektronika stiristo-roboto. Paraboloidaj ekranoj de televidiloj permesis vidi ĉion okazantan flanke kaj malantaŭe de la trajno. Tremantaj sur la tegmento tigetoj de antenoj de averta aparato devis raporti pri apero de fremda objekto sur la vojo en distanco je kvindek kilometroj, kvankam tielaĵo povis okazi nur ĉe tute escepta koincido de cirkonstancoj.

Evda kaj Ĉara eksidis sur divanon apud la malantaŭa vando de la kajuto je duonmetro pli alte ol la seĝoj de la maŝinistoj. Ilin ambaŭ hipnotigis la fluganta renkonten larĝa Vojo. La giganta vojo tranĉadis montojn, kuradis super malaltaĵoj laŭ kolosaj remparoj, trairadis markolojn kaj golfetojn laŭ malaltaj, profunde sidantaj en akvo viaduktoj. Ĉe rapido je ducent kilometroj dum horo arbaro, plantita laŭ deklivoj de la gigantaj remparoj, sterniĝis kiel seninterrompa tapiŝo, ruĝeta, malakita aŭ malhel-verda depende de speco de arboj — pinoj, eŭkaliptoj aŭ olivoj. La kvieta maro Arkipelago ambaŭflanke de la viadukto ondiĝis pro blovo de aero, distranĉita de la vagonoj de la trajno, larĝa dek metrojn. Strioj de grandaj akvaj faldoj diskuradis ventumilforme, malheligante la diafanan bluan akvon.

Ambaŭ virinoj sidis silente, observante la vojon, enprofundiĝintaj en siajn zorgoplenajn pensojn. Tiel pasis kvar horoj. Ankoraŭ kvar horojn ili pasigis en molaj foteloj de la dua etaĝo, inter ceteraj pasaĝeroj, kaj disiris sur stacio nemalproksime de la okcidenta bordo de Anatolio. Evda transiris en elektrobuson, kiu transportis ŝin en la plej proksiman havenon, kaj Ĉara daŭrigis la vojon ĝis la stacio Orienta Taŭruso — la unua meridiana branĉo. Ankoraŭ du horoj da vojo — kaj Ĉara trafis sur varmegan ebenaĵon, en nebulon de varmega seka aero. Ĉi tie, ĉe rando de la eksa Siria dezerto, situis Dejr-ez-Zor — la flughaveno de spiralavioj, danĝeraj por loĝataj lokoj.

Por ĉiam enmemorigis Ĉara Nandi la turmentajn horojn, pasigitajn en Dejr-ez-Zor en atendo de vica spiralavio. La junulino senfine pripensadis siajn vortojn kaj agojn, penante imagi al si renkontiĝon kun Mven Mas, faradis planojn de serĉado sur la insulo de Forgeso, kie ĉio malaperis en vico de nedistingeblaj tagoj.

Finfine malsupre sterniĝis senfinaj kampoj da termoelementoj en dezertoj Nefud kaj Rub-al-Ĥali — gigantaj energistacioj, transformantaj sunan varmon en elektran energion. Ŝirmitaj per noktaj kaj kontraŭpolvaj latkurtenoj, ili viciĝis per regulaj spaliroj sur firmigitaj kaj egaligitaj dunaj sabloj, sur altebenaĵoj, detranĉitaj kun klino suden, sur labirintoj de surŝutitaj ravinoj — monumentoj de la giganta lukto de la homaro por energio. Post ekposedo de la novaj specoj de nuklea energio P, Ku kaj F la tempo de strikta ŝparado antaŭlonge forpasis. Senmove staris arbaroj da ventmotoroj laŭ la suda bordo de la Arabia duoninsulo, same konsistigantaj rezervan povumon de la norda loĝa zono. La spiralavio preskaŭ momente transiris la apenaŭ videblan malsupre limon de la bordo kaj ekflugis super la Hinda oceano. Kvin mil kilometroj estis malgranda distanco por tia rapida maŝino. Baldaŭ Ĉara Nandi, akompanata per bondeziroj de baldaŭa reveno, eliris el la avio, necerte paŝante per la malfortiĝintaj kruroj.

La estro de la alteriga stacio sendis sian filinon stiri etan glitboaton al la insulo de Forgeso. Ambaŭ junulinoj malkaŝe ĝuis rapidegan kuron de la boateto sur grandaj ondoj de la alta maro. La glitboato iris rekte al la orienta bordo de la insulo de Forgeso, al granda golfeto, kie situis unu el la medicinaj stacioj de la Granda Mondo.

Kokosarboj, klinante plumecajn foliojn al ondoj, egalmezure susurantaj sur malprofundaĵoj, salutis la venon de Ĉara. La stacio evidentiĝis senhoma — ĉiuj laborantoj forveturis en la profundon de la insulo por ekstermo de iksodoj, trovitaj sur arbaraj ronĝuloj.

Ĉe la stacio estis ĉevalejoj. Ĉevalojn oni bredadis por laboro en lokoj, similaj al la insulo de Forgeso, aŭ en sanatorioj, kie ne eblis uzi helikopterojn pro bruo aŭ surterajn elektroaŭtojn pro manko de vojoj. Ĉara ripozis, alivestis sin kaj iris por rigardi al la belaj kaj raraj animaloj. Tie ŝi renkontis virinon, kiu estis lerte reganta maŝinojn — distribuilon de nutraĵo kaj purigilon. Ĉara helpis al ŝi, kaj la virinoj ekkonversaciis. La junulino demandis pri tio, kiel ŝi plej facile kaj rapide trovu homon sur la insulo, kaj ricevis konsilon: aliĝi al iu el la ekstermaj taĉmentoj. Ili vojaĝas tra la tuta insulo kaj konas ĝin eĉ pli bone ol la lokaj loĝantoj. La konsilo plaĉis al Ĉara.







Hosted by uCoz