Ĉapitro 9

Lernejo de la tria ciklo


La kvarcent deka lernejo de la tria ciklo situis sude de Irlando. Vastaj kampoj, vinberĝardenoj kaj kverkaj bosketoj estis malleviĝantaj de sur verdaj montetoj al la maro. Veda Kong kaj Evda Nal alveturis dum leciona horo kaj estis malrapide irantaj laŭ ringa koridoro, ĉirkaŭanta lernoĉambrojn, disvolvitajn laŭ perimetro de la ronda domo. Estis malserena tago kun eta pluvo, kaj la lecionoj estis okazantaj en la ĉambroj, sed ne sur gazonoj sub arboj, kiel ordinare.

Veda Kong, eksentinta sin lerneja knabino, ŝteliradis kaj subaŭskultadis ĉe enirejoj, aranĝitaj, kiel en plej multaj lernejoj, sen pordoj, kun muraj elstaraĵoj, kulise ŝovitaj unu post la alia. Evda Nal eniris en la ludon. La virinoj singarde kaŝrigardadis en klasĉambrojn, penante trovi la filinon de Evda kaj resti nerimarkitaj.

En la unua ĉambro ili trovis desegnitan je tuta muro per blua kreto vektoron, ĉirkaŭitan de spiralo, disvolviĝanta laŭ ĝi. Du pecoj de la spiralo estis ĉirkaŭigitaj per transversaj elipsoj kun enskribita en ilin sistemo de ortaj koordinatoj.

— La dupolusa matematiko! — kun ŝerca teruro ekkriis Veda.

— Ĉi tie estas io pli granda! Ni atendu minuton, — kontraŭis Evda.

— Nun, kiam ni konatiĝis kun la ombraj funkcioj de koĥlea, alivorte spirala propaga moviĝo, aperantaj laŭ vektoro, — estis klariganta maljuna instruisto kun profunde sidantaj brulantaj okuloj, — ni aliras la nocion «repaguluma kalkulo». La nomo de la kalkulo devenas de antikva latina vorto, signifanta «baro, fermilo», pli ĝuste, transiro de unu kvalito en la alian, prenita en duflanka aspekto. — La instruisto almontris al la larĝa elipso transverse de la spiralo. — Alivorte, tio estas matematika esploro de reciproke transformiĝantaj fenomenoj.

Veda Kong kaŝiĝis malantaŭ la elstaraĵo, fortreninte la amikinon je la mano.

— Tio estas nova! El tiu fako, pri kiu parolis via Ren Boz sur la mara bordo.

— Lernejo ĉiam donas al lernantoj la plej novan, konstante deĵetante la malnovan. Se nova generacio ripetados malnoviĝintajn nociojn, do kiel ni garantios rapidan moviĝon antaŭen? Kaj eĉ sen tio por transdono de stafeto de scio al infanoj perdiĝas tiel senfine multe da tempo. Jardekoj pasos, ĝis infano iĝos plenvalore edukita, taŭga por plenumo de gigantaj aferoj. Tiu pulsado de generacioj, kie oni faras paŝon antaŭen kaj naŭ dekonojn malantaŭen, dum kreskas kaj lernas nova generacio, — estas la plej malfacila por la homo biologia leĝo de morto kaj renaskiĝo. Multo el tio, kion ni lernis pri matematiko, fiziko kaj biologio, malnoviĝis. Alia afero estas via historio: ĝi malnoviĝas malpli rapide, ĉar ĝi mem estas tre malnova.

Ili rigardis en alian ĉambron. Instruistino, starinta kun la dorso al ili, kaj absorbitaj de la lekcio lernejanoj nenion rimarkis. Ĉi tie estis altaj gejunuloj deksepjaraj. Iliaj rozkoloriĝintaj vangoj atestis, kiom ili estas interesitaj de la leciono.

— Ni, la homaro, pasis grandegajn elprovojn. — La voĉo de la instruistino sonoris per emocio. — Kaj ĝis nun la ĉefa afero en la lerneja historio estas esploro de historiaj eraroj de la homaro kaj de iliaj konsekvencoj. Ni pasis neelteneblan komplikiĝon de la vivo kaj ĉiutagaj aferoj, por veni al pleja simpleco. La komplikiĝo de la ĉiutaga vivo kaŭzadis simpligon de la spirita kulturo. Devas esti neniaj superfluaj aĵoj, ligantaj homon, kies travivaĵoj kaj perceptoj estas multe pli fajnaj kaj komplikaj en simpla vivo. Ĉion, kio rilatas al priservo de la ĉiutaga vivo, pripensadas la plej bonaj cerboj, same kiel gravegajn problemojn de scienco. Ni sekvis la ĝeneralan vojon de evoluo de la animala mondo, kiu estis direktita al liberigo de atento per aŭtomatigo de moviĝoj, evoluigo de refleksoj en laboro de la nerva sistemo de organismo. Aŭtomatigo de produktadaj fortoj kreis analogian refleksan sistemon de regado en la ekonomia produktado kaj permesis al multegaj homoj okupiĝi pri tio, kio estas la ĉefa afero de la homo, — pri sciencaj esploroj. Ni ricevis de la naturo grandan esploreman cerbon, kvankam komence ĝi estis destinita nur por serĉado de nutraĵo kaj esploro de ĝia manĝebleco.

— Bone! — flustris Evda Nal kaj tiam ekvidis la filinon.

La junulino, nenion konjektante, penseme rigardis al onda surfaco de fenestra vitro, permesanta vidi nenion ekster la klaso.

Veda Kong scivole estis komparanta ŝin kun la patrino. Samaj rektaj longaj nigraj haroj, traplektitaj ĉe la filino per blua fadeno kaj subligitaj per du grandaj maŝoj. Sama mallarĝiĝanta malsupre ovalo de la vizaĝo, en kiu estis io infana pro la tro larĝa frunto kaj la vangostoj, elstarantaj sub la frunto. Neĝe blanka bluzo el artefarita lano substrekis la malheletan palecon de ŝia haŭto kaj la akran nigrecon de la okuloj, brovoj kaj okulharoj. Koliero el ruĝa koralo harmoniis kun la sendube originala aspekto de tiu junulino.

La filino de Evda estis vestita per sama larĝa kaj mallonga, super la genuoj, pantalono, kiel ĉiuj en la klaso, nur distingiĝanta per ruĝa franĝo, enkudrita en flankajn orlojn.

— Indiana ornamaĵo, — flustris Evda Nal al demanda rideto de la amikino.

Evda kaj Veda hastis retiriĝi en la koridoron: el la klasĉambro, fininte la lekcion, estis eliranta la instruistino. Poste impetis kelkaj lernantoj, inter ili ankaŭ la filino de Evda. Subite la junulino rigidiĝis, ekvidinte la patrinon — sian fieron kaj ĉiaman ekzemplon por imito. Evda ne sciis, ke en la lernejo ekzistis rondeto de ŝiaj adorantoj, decidintaj iri en la vivo laŭ la sama vojo, kiel la fama Evda Nal.

— Panjo! — flustris la junulino kaj, ĵetinte sinĝeneman rigardon al la kunulino de la patrino, alpremiĝis al Evda.

La instruistino haltis kaj aliris pli proksime.

— Mi devas sciigi la lernejan konsilion, — diris ŝi, ne obeante al protesta gesto de Evda Nal. — Ni prenos iun utilon el via veno.

— Prefere prenu utilon jen el kiu. — Evda prezentis Veda-n Kong.

La instruistino de historio kovriĝis per ruĝo kaj iĝis tute juna.

— Tre bone! — Ŝi penis konservi la afereman tonon. — La lernejo estas antaŭ fino de la plej aĝaj grupoj. Vivrekomendoj de Evda Nal en kombino kun sinoptikaĵo de antikvaj kulturoj kaj rasoj fare de Veda Kong — estas sukceso por nia junularo! Ĉu vere, Rea?

La filino de Evda ekaplaŭdis. La instruistino impetis per facila kurmaniero de gimnastino en oficejon, situantan en longa rekta alkonstruaĵo.

— Rea, ĉu vi preterlasos slojdon, kaj ni promenos en la ĝardeno? — proponis Evda al la filino. — Mi ne sukcesos viziti vin ankoraŭfoje antaŭ ol vi elektos la heroaĵojn. Pasintfoje ni ne decidis definitive...

Rea senvorte prenis la patrinon je la mano. Lecionoj en ĉiu ciklo de lernado alternadis kun slojdoj. Nun estis unu el la ŝatataj slojdoj de Rea — tajlado de optikaj vitroj, sed kio povis esti pli interesa kaj grava, ol veno de la patrino?

Veda ekiris al videbla malproksime eta astronomia observatorio, lasinte la patrinon kaj la filinon solaj. Rea, infanece alpremiĝinte al la forta mano de la patrino, iris apude, koncentrite pensante.

— Kie estas via eta Kaj? — demandis Evda, kaj la junulino rimarkeble malgajiĝis.

Kaj estis ŝia lernanto. Pli aĝaj lernantoj vizitadis situantajn apude lernejojn de la unua aŭ la dua cikloj kaj observadis lernadon kaj edukadon de elektitaj zorgatoj. Ĉe skrupula edukado tia integra helpo al instruistoj estis necesa.

— Kaj transiris al la dua ciklo kaj forveturis malproksimen. Mi tiel bedaŭras... Por kio oni nin transmovas de unu loko al alia ĉiun kvaran jaron, de ciklo al ciklo?

— Vi ja scias, ke la psiko laciĝas kaj malspritiĝas en monotoneco de impresoj.

— Mi nur ne komprenas, kial la unua el la kvar kvarjaraj cikloj nomiĝas la nula — ja en ĝi okazas same tre grava procezo de edukado kaj instruado de etuloj de la aĝo de unu ĝis kvar jaroj.

— Tio estas malnova kaj malsukcesa nomo. Sed ni evitas ŝanĝi establiĝintajn terminojn sen ekstrema neceso. Tio ĉiam kaŭzas nenecesan malŝparon de homa energio. Gardi la homaron kontraŭ ĉi tio devas ĉiu senescepte.

— Sed ja la disigo de la cikloj — ili lernas kaj vivas aparte, iliaj konstantaj transloĝiĝoj de loko al loko — same estas granda malŝparo de fortoj, ĉu?

— Tion superkompensas refreŝigo de percepto, de utila efiko de instruado, kiu alie kun ĉiu jaro neeviteble malkreskas. Vi, malgrandaj homoj, dum kresko kaj edukado iĝas kvalite malsamaj estaĵoj. Kuna vivo de malsamaj aĝaj grupoj malhelpas al edukado kaj incitas lernantojn mem. Ni reduktis la diferencon al minimumo, dividinte infanojn al la kvar aĝaj cikloj, sed tamen tio estas neperfekta. Sed ni konsiliĝu antaŭ ĉio pri viaj revoj kaj aferoj. Mi devos prelegi al vi ĉiuj, kaj, eble, tiuj viaj demandoj klariĝos per si mem.

Rea komencis konfesi al la patrino siajn intimajn pensojn kun malfermita fidemo de infano de la erao de la Ringo, neniam spertinta ofendan mokon aŭ nekomprenon. La junulino estis enkorpiĝo de juneco, ankoraŭ nenion scianta pri la vivo, sed jam plena je pensema atendo. Kun deksepjariĝo la junulino estis finonta la lernejon kaj enironta en la trijaran periodon de Heraklaj heroaĵoj, plenumante laboron jam inter plenaĝuloj. Post la heroaĵoj oni definitive difinas inklinojn kaj kapablojn. Tiam sekvas dujara supera lernado, donanta rajton al memstara laboro en elektita fako. Dum longa multjara vivo homo sukcesas pasi superan lernadon pri kvin-ses fakoj, ŝanĝante specon de laboro, sed de elekto de la unua kaj malfacila agado — la Heraklaj heroaĵoj — dependas multo. Tial ili estis elektataj post skrupula pripensado kaj nepre kun pli aĝa konsilanto.

— Ĉu vi jam pasis la finajn psikologiajn testojn? — kuntirante la brovojn, demandis Evda.

— Pasis. Mi havas de dudek ĝis dudek kvar en la unuaj ok grupoj, dek ok kaj dek naŭ en la deka grupo kaj en la dektria, kaj eĉ dek sep en la deksepa grupo! — fiere ekkriis Rea.

— Tio estas bonega! — ekĝojis Evda. — Por vi estas malfermita ĉio. Ĉu vi ne ŝanĝis la elekton de la unua heroaĵo?

— Ne. Mi estos flegistino sur la insulo de Forgeso, kaj poste tuta nia rondeto, la rondeto de viaj adorantoj, laboros en la Jutlanda psikologia hospitalo.

Evda bonkore ŝercis pri la fervoraj psikologoj, sed Rea elpetis la patrinon iĝi la mentoro por la anoj de la rondeto, kiuj same staris antaŭ elekto de la heroaĵoj.

— Mi devos loĝi ĉi tie ĝis la fino de la ferioj, — ekridis Evda. — Kion faros Veda Kong?

Rea rememoris pri la kunulino de la patrino.

— Ŝi estas bona, — serioze diris Rea, — kaj preskaŭ same bela, kiel vi!

— Multe pli bela!

— Ne, mi scias... Tute ne pro tio, ke vi estas mia panjo, — insistis Rea. — Eble, per unua rigardo ŝi ŝajnas pli bona. Sed vi portas en vi internajn fortojn, kiujn Veda Kong ankoraŭ ne havas. Mi ne diras, ke ne havos. Kiam havos — tiam...

— Ĉu eklipsos vian panjon, kiel luno stelon?

Rea nege ekskuis la kapon.

— Kaj ĉu vi restos surloke? Vi pasos eĉ pli malproksime ol ŝi!

Evda movis la manon laŭ la glataj haroj, rigardinte en la levitan al ŝi vizaĝon de la filino.

— Ĉu ne sufiĉas da laŭdoj, filino? Ni perdos la tempon!..

Veda Kong kviete iris laŭ aleo, enprofundiĝante en boskon de larĝfoliaj aceroj, susurantaj per humida peza foliaro. Unuaj signoj de vespera nebulo penis leviĝi de sur proksima herbejo, sed estis momente disblovataj de vento. Veda Kong pensis pri moviĝema kvieto de la naturo kaj pri tio, kiel sukcese oni ĉiam elektas lokojn por konstruado de lernejoj. Gravega flanko de edukado estas evoluigo de akra percepto de la naturo kaj de delikata interrilato kun ĝi. Obtuziĝo de atento al la naturo estas, propre, halto de evoluo de homo, ĉar, mallernante observi, homo perdas kapablon ĝeneraligi. Veda pensis pri scipovo instrui — valorega kapablo en la epoko, kiam oni finfine komprenis, ke instruado, propre, estas ĝuste edukado kaj ke nur tiel eblas prepari infanon al malfacila vojo de homo. Certe, la fundamenton donas denaskaj ecoj, sed ili povas resti nerivelitaj sen fajna prilaboro de homa animo, farata de instruisto.

La historiistino revenis al tiuj jam foraj tagoj, kiam ŝi mem estis modlita el kontraŭdiroj juna estaĵo de la tria ciklo, tremanta pro deziro oferi sin kaj samtempe juĝanta pri la tuta mondo nur laŭ si mem, kun egocentrismo de sana juneco. «Kiom multe faris tiam la instruistoj — vere ne ekzistas pli nobla afero en nia mondo!»

En la manoj de instruisto estas la estonteco de lernanto, ĉar nur per liaj penoj la homo leviĝas ĉiam pli alte kaj iĝas ĉiam pli potenca, plenumante la plej malfacilan taskon — venkon super si mem, super memama avideco kaj nebriditaj deziroj.

Veda Kong turnis sin al malgranda golfo, borderita de pinoj, de kie aŭdiĝis junulaj voĉoj, kaj baldaŭ renkontis dekon da knaboj en plastaj antaŭtukoj, diligente prilaborantajn longan kverkan trabon per hakiloj — instrumentoj, inventitaj jam en kavernoj de la ŝtonepoko. La junaj konstruantoj respekte salutis la historiistinon kaj klarigis, ke ili, imite al historiaj herooj, deziras konstrui ŝipon sen helpo de aŭtomataj segiloj kaj muntaj stabloj. La ŝipo estas destinita por marveturo al ruinoj de Kartago, kiun ili deziras plenumi dum ferioj kune kun la instruistoj de historio, geografio kaj slojdo.

Veda deziris sukceson al la ŝipistoj kaj intencis iri pluen. Antaŭen eliris alta kaj maldika junulo kun tute flavaj haroj.

— Ĉu vi alveturis kune kun Evda Nal? Tiuokaze ĉu mi povas fari kelkajn demandojn?

Veda konsentis.

— Evda Nal laboras en la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo. Ni lernis socian organizon de nia planedo kaj de kelkaj aliaj mondoj, sed al ni oni ankoraŭ ne diris pri celoj de tiu Akademio.

Veda rakontis pri la granda kalkulado, farata de la Akademio en la vivo de la socio, — la kalkulado de malfeliĉo kaj feliĉo en vivo de apartaj homoj, esplorado de malfeliĉo laŭ aĝaj grupoj. Poste sekvas analizo de ŝanĝiĝoj de malfeliĉo kaj ĝojo laŭ etapoj de historia evoluo de la homaro. Malgraŭ diversa kvalito de travivaĵoj, en sumoj, prilaboritaj per metodoj de grandaj nombroj — stokastiko, troviĝas gravaj leĝecoj. La Konsilioj, direktantaj pluan evoluon de la socio, nepre penas atingi pli bonajn indikojn. Nur ĉe kresko de ĝojo aŭ ĉe ĝia ekvilibro kun malĝojo oni opinias, ke evoluo de la socio iras sukcese.

— Do, la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo estas la plej ĉefa? — demandis alia knabo kun kuraĝaj kaj viglaj okuloj.

La aliaj ekridis, kaj la unua kunparolanto de Veda Kong klarigis:

— Ol ĉie serĉas ĉefecon. Kaj mem revas pri grandaj ĉefoj de la pasinteco.

— Tio estas danĝera vojo, — ridetis Veda. — Kiel historiisto mi povas al vi diri, ke tiuj grandaj ĉefoj estis la plej ligitaj kaj dependaj homoj.

— Ligitaj per kondiĉeco de siaj agoj? — demandis la flavhara junulo.

— Ĝuste. Sed tio estis en neegalmezure kaj spontane evoluantaj antikvaj socioj de la EDM kaj pli fruaj. Nun ĉefeco ne ekzistas tial, ke agoj de ĉiu Konsilio estas nepenseblaj sen ĉiuj ceteraj Konsilioj.

— Kaj la Konsilio de Ekonomio? Sen ĝi neniu povas entrepreni ion grandan, — singarde kontraŭis la konfuziĝinta, sed ne perpleksiĝinta Ol.

— Prave, ĉar ekonomio estas la sola reala bazo de nia ekzisto. Sed al mi ŝajnas, ke vi havas ne tute ĝustan koncepton pri ĉefeco. Ĉu vi jam lernis citoarkitektonikon de la homa cerbo?

La junuloj respondis jese.

Veda petis doni al ŝi bastonon kaj desegnis sur sablo rondojn de la ĉefaj regaj institucioj.

— Jen en la centro la Konsilio de Ekonomio. De ĝi ni streku rektajn ligojn al ĝiaj konsultaj organoj: AMĜ — la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, APF — la Akademio de Produktadaj Fortoj, ASAE — la Akademio de Stokastiko kaj Antaŭdiro de Estonteco, APL — la Akademio de Psikofiziologio de Laboro. La flanka ligo estas kun memstare aganta organo — la Konsilio de Stelnavigado. De ĝi estas rektaj ligoj al la Akademio de Direktitaj Radioj kaj al la eksteraj stacioj de la Granda Ringo. Poste...

Veda desegnis sur la sablo komplikan skemon kaj daŭrigis:

— Ĉu tio ne rememorigas al vi pri homa cerbo? La esploraj kaj kalkulaj centroj estas sensorganoj. La konsilioj estas asociaj centroj. Vi scias, ke la tuta vivo konsistas el altiro kaj forpuŝo, ritmo de eksplodoj kaj akumuloj, ekscito kaj bremsado. La ĉefa centro de bremsado estas la Konsilio de Ekonomio, transportanta ĉion sur la grundon de realaj ebloj de la socia organismo kaj de ties objektivaj leĝoj. Tiu interagado de kontraŭaj fortoj, kunigita en harmonian laboron, ĝuste estas nia cerbo kaj nia socio — ambaŭ senĉese moviĝas antaŭen. Iam antaŭlonge kibernetiko, aŭ scienco pri regado, sukcesis redukti komplikegajn interagojn kaj transformojn al relative simplaj agoj de maŝinoj. Sed ju pli evoluis nia scio, des pli komplikaj iĝadis fenomenoj kaj leĝoj de termodinamiko, biologio, ekonomio kaj por ĉiam malaperadis simpligitaj konceptoj pri la naturo aŭ pri procezoj de socia evoluo.

La junuloj aŭskultis Veda-n senmove.

— Kio do estas la ĉefa en tia socia aranĝo? — turnis ŝi sin al la ŝatanto de ĉefoj.

Tiu konfuzite silentis, sed la unua junulo hastis helpi.

— Moviĝo antaŭen! — kuraĝe deklaris li, kaj Veda iĝis ravita.

— Premion pro bonega respondo! — ekkriis ŝi kaj, ĉirkaŭrigardinte sin, demetis de la maldekstra ŝultro emajlan agrafon, montrantan blankan albatroson super blua maro. La juna virino etendis la aĵon al la junulo sur la malfermita manplato.

Tiu ĝeniĝis nedecideme.

— Por memoro pri la hodiaŭa konversacio kaj pri moviĝo antaŭen! — insistis Veda, kaj la junulo prenis la albatroson.

Subtenante la defalantan surŝultraĵon de la bluzo, Veda direktis sin reen en la parkon. La agrafo estis donaco de Erg Noor, kaj la subita deziro fordoni ĝin signifis multon, inklude ankaŭ strangan deziron pli rapide deĵeti de si tion antaŭan, forpasintan aŭ forpasantan, kion sciis pri si Veda.

Ronda halo en la centro de la domo kolektis la tutan loĝantaron de la lerneja urbeto. Evda Nal en nigra robo ekstaris sur la centran podion, prilumitan desupre, kaj trankvile ĉirkaŭmovis la rigardon laŭ vicoj de la amfiteatro. La aŭditorio eksilentis, aŭskultante ŝian nelaŭtan, klaran voĉon. Kriantajn amplifilojn oni uzadis nur okaze de danĝero. Neceso de grandaj aŭditorioj malaperis ĉe evoluo de televidaj stereotelefonoj TVF.

— Dek sep jaroj estas la sojlo de la vivo. Baldaŭ vi diros la tradiciajn vortojn en la kunvenejo de la Irlanda regiono: «Vi, plenaĝuloj, vokintaj min al la vojo de laboro, akceptu mian scion kaj deziron, akceptu mian laboron kaj instruu min tage kaj nokte. Donu al mi la manon de helpo, ĉar malfacila estas la vojo, kaj mi sekvos vin». En tiu antikva formulo inter linioj estas kaŝita tre multe, kaj hodiaŭ mi devas diri al vi pri tio.

Vin ekde la infaneco oni instruas pri dialektika filozofio, iam en sekretaj libroj de antikveco nomita «La mistero de la Duobla». Oni opiniis, ke ĝian potencon povas posedi nur «inicitoj» — fortaj, mense kaj morale altaj homoj. Nun vi ekde la juneco komprenas la mondon tra la leĝoj de dialektiko, kaj ĝia potenca forto servas al ĉiu. Vi venis en la vivon en la bone aranĝita socio, kreita de generacioj de miliardoj da famaj laborantoj kaj luktantoj por pli bona vivo. Kvincent generacioj pasis post la tempo de kreiĝo de unuaj socioj kun divido de laboro. Dum tiu tempo miksiĝis diversaj rasoj kaj etnoj. Guto da sango, kiel oni diris antikve, — heredaj meĥanismoj, diros ni nun, — estas en ĉiu el vi de ĉiu etno. Estis farita giganta laboro por purigi la heredecon disde konsekvencoj de nesingarda uzado de radiado kaj de malsanoj, oftaj en la pasinteco, kiuj penetras en ĝiajn meĥanismojn.

Edukado de nova homo estas delikata laboro kun individua analizo kaj tre singarda aliro. Senrevene pasis la tempo, kiam la socio kontentiĝadis per iel-tiel, hazarde edukitaj homoj, kies malvirtoj estis pravigataj per heredeco, per la denaska naturo de homo. Nun ĉiu malbone edukita homo estas riproĉo al la tuta socio, peza eraro de granda kolektivo da homoj.

Sed vi, ankoraŭ ne liberiĝintaj de junula egocentrismo kaj trotakso de sia memo, devas klare kompreni, kiom multaj aferoj dependas de vi mem, kiomgrade vi mem estas kreantoj de via libero kaj de intereso de via vivo. Elekto de vojoj ĉe vi estas tre vasta, sed tiu libero de elekto samtempe estas ankaŭ plena responso pri la elekto. Delonge malaperis revoj de senkultura homo pri reveno al la sovaĝa naturo, pri libero de praaj socioj kaj rilatoj. Antaŭ la homaro, unuiginta kolosajn amasojn da homoj, staris reala elekto: aŭ submeti sin al socia disciplino, longa edukado kaj instruado, aŭ perei — aliaj vojoj por vivi sur nia planedo, kvankam ĝia naturo estas sufiĉe malavara, ne ekzistas! Filozofaĉoj, revintaj pri reveno malantaŭen, al la praa naturo, ne komprenis kaj ne amis la naturon vere, alie ili scius ĝian senkompatan kruelecon kaj neeviteblan neniigon de ĉio, ne obeinta al ĝiaj leĝoj.

Antaŭ homo de la nova socio ekstaris neevitebla nepreco de disciplino de deziroj, volo kaj penso. Tiu vojo de edukado de la menso kaj volo nun estas same nepra por ĉiu el ni, kiel edukado de la korpo. Esplorado de leĝoj de la naturo kaj la socio, de ties ekonomio anstataŭigis personan deziron per konsciita scio. Kiam ni diras: «Mi deziras», — ni subkomprenas: «Mi scias, ke tiel eblas».

Jam antaŭ jarmiloj antikvaj helenoj diris: metron — ariston, tio estas: la plej supera estas la mezuro. Kaj ni plu diras, ke la bazo de la kulturo estas kompreno de mezuro en ĉio.

Kun kresko de kultura nivelo malfortiĝis strebo al kruda feliĉo de posedo, al avida kvanta pligrandigo de posedo, rapide malakriĝanta kaj lasanta malhelan nekontentecon.

Ni instruas vin pri multe pli granda feliĉo de rezigno, pri feliĉo de helpo al aliulo, pri vera ĝojo de laboro, flamiganta la animon. Ni helpadis al vi liberiĝi el potenco de etaj streboj kaj etaj aĵoj kaj transporti viajn ĝojojn kaj malĝojojn en la superan regionon — la kreadon.

Zorgo pri fizika edukado, pura, regula vivo de dekoj da generacioj liberigis vin de la tria terura malamiko de la homa psiko — de indiferenteco de malplena kaj pigra animo. Ŝargitaj per energio, kun ekvilibra, sana psiko, en kiu pro natura proporcio de emocioj estas pli da bono, ol da malbono, vi eniras en la mondon por laboro. Ju pli bonaj estos vi, des pli bona kaj alta estos la tuta socio, ĉar ĉi tie estas reciproka dependo. Vi kreos altan spiritan medion kiel konsistaj eroj de la socio, kaj ĝi levos vin mem. La socia medio estas la plej grava faktoro por edukado kaj instruado de la homo. Nun la homo estas edukata kaj instruata dum la tuta vivo, kaj leviĝo de la socio iras rapide.

Evda Nal paŭzis, glatigis la harojn per sama gesto, kiel Rea, sidanta, ne deŝirante de ŝi la okulojn, poste ree ekparolis:

— Iam homoj nomis revoj la strebon al ekkono de la realo de la mondo. Vi tiel revos dum la tuta vivo kaj estos ĝojaj en ekkono, moviĝo, en lukto kaj laboro. Ne atentu falojn post ekflugoj de la animo, ĉar tio estas samaj naturaj turnoj de la spiralo de moviĝo, kiel en la tuta cetera materio. La realo de libero estas severa, sed vi estas preparitaj al ĝi per disciplino de via eduko kaj lerno. Tial al vi, konsciantaj la responson, estas permesitaj ĉiuj tiuj ŝanĝoj de agado, ĝuste kiuj konsistigas personan feliĉon. Revojn pri kvieta senagado de paradizo ne pravigis la historio, ĉar ili kontraŭas al la naturo de homo-luktanto. Estis kaj restis propraj malfacilaĵoj por ĉiu epoko, sed feliĉo por la tuta homaro iĝis la senĉesa kaj rapida leviĝado al ĉiam pli granda alto de scio kaj sentoj, scienco kaj arto.

Evda Nal finis la prelegon kaj deiris malsupren, al la antaŭaj seĝoj, kie ŝin salutis Veda Kong, kiel Ĉara-n en la festo. Kaj ĉiuj ĉeestantoj ekstaris, ripetante tiun geston, kvazaŭ esprimante admiron pri senekzempla arto.




kvarjaraj — En la originalo estas «trijaraj», sed tio estas evidenta preseraro, kiel klaras el la kunteksto (rim. de la tradukinto).




Hosted by uCoz