Ĉapitro 8

Ruĝaj ondoj


Sur larĝa balkono de la observatorio libere pasadis vento. Ĝi transportis trans la maron el Afriko odorojn de florantaj vegetaĵoj de la varmega lando, vekantaj en la animo maltrankvilajn strebojn. Mven Mas neniel povis venigi sin al tiu klara, firma, senigita je duboj stato, kiu necesis antaŭ la gravega eksperimento. Ren Boz sciigis el Tibeto, ke la rekonstruo de la instalaĵo de Kor Jull estas finita. La kvar observantoj de la sputniko 57 volonte konsentis riski per la vivo, nur por helpi en la eksperimento, similan al kiu sur la planedo oni delonge ne faris.

Sed la eksperimento estis farata sen permeso de la Konsilio, sen vasta anticipa pridiskuto de ĉiuj ebloj, kaj tio donis al la tuta afero kromguston de malkuraĝa kaŝemo, tiom nekarakteriza por modernaj homoj.

La granda celo, starigita de ili, kvazaŭ pravigas ĉiujn ĉi rimedojn, sed... indus, ke la animo estu tute pura! Aperis la antikva homa konflikto — inter celo kaj rimedo por ĝia atingo. Sperto de miloj da generacioj instruas, ke necesas scipovi precize determini la transiran eĝon, kiel tion faras en abstraktaj demandoj de matematiko la repaguluma kalkulo. Kiel atingi tian kalkulon en intuicio kaj moralo?..

La afrikanon ne lasadis trankvila la historio de Bet Lon. Antaŭ tridek du jaroj unu el famaj matematikistoj de la Tero — Bet Lon trovis, ke kelkaj signoj de deŝovo en interagado de potencaj fortokampoj povas esti klarigitaj per ekzisto de paralelaj dimensioj. Li faris serion de interesaj eksperimentoj kun malapero de objektoj. La Akademio de Limoj de Scio trovis eraron en liaj kalkuloj kaj donis principe alian klarigon al la observitaj fenomenoj. Bet Lon estis potenca menso, hipertrofia pro malforta evoluinteco de moralaj fundamentoj kaj de bremso de deziroj. Forta kaj egoisma homo, li decidis daŭrigi eksperimentojn en la sama direkto. Por ricevi decidajn pruvojn, li partoprenigis kuraĝajn junajn volontulojn, pretajn al ajna heroaĵo, nur por servi al la scio. Homoj en la eksperimentoj de Bet Lon malaperadis senspure, samkiel objektoj, kaj neniu sciigis pri si «el la transa flanko» de alia dimensio, kiel kalkulis la kruela matematikisto. Kiam Bet Lon sendis en «neekziston» — pli ĝuste, simple neniigis — grupon el dudek homoj, li estis juĝita. Sukcesinte pruvi, ke li estis konvinkita pri tio, ke la homoj vojaĝas vivaj en alia dimensio kaj ke li agis nur kun konsento de siaj viktimoj, Bet Lon estis kondamnita al ekzilo, pasigis dek jarojn sur Merkuro kaj poste izoliĝis sur la insulo de Forgeso. La historio de Bet Lon, laŭ opinio de Mven Mas, similis al lia propra. Tie same estis malpermesita kaŝita eksperimento, plenumita pro motivoj, malakceptitaj de la scienco, kaj tiu simileco tre malplaĉis al Mven Mas.

Postmorgaŭ estos vica elsendo laŭ la Ringo, kaj tiam li estos libera dum ok tagoj — por la eksperimento.

Mven Mas retrofleksis la kapon. La steloj ŝajnis al li speciale helaj kaj proksimaj. Multajn li konis laŭ iliaj antikvaj nomoj kiel malnovajn amikojn. Ja ĉu ili ne estis ĉiamaj amikoj de la homo, kiuj direktas liajn vojojn, levas liajn pensojn, kuraĝigas revojn!

Nehela steleto, kliniĝinta al la norda horizonto, — tio estas la Polusa, aŭ la Gama de Cefeo. En la erao de la Disa Mondo la Polusa estis en la Malgranda Ursino, sed turniĝo de la randa parto de la Galaksio kune kun la suna sistemo iras direkte al Cefeo. Sterniĝinta supre, en la Laktovojo, la Cigno, unu el la plej interesaj stelfiguroj de la norda ĉielo, jam etendis suden sian longan kolon. En ĝi brulas belega duopa stelo, kiun antikvaj araboj nomis Albireo. Reale tie estas tri steloj: Albireo I, duopa, kaj Albireo II — grandega blua malproksima stelo kun granda planeda sistemo. Ĝi estas preskaŭ en sama distanco de ni, kiel la giganta suno en la vosto de la Cigno, Denebo, — blanka stelo kun lumeco je kvar mil okcent niaj sunoj. En la antaŭa elsendo nia fidela amiko la 61 de la Cigno kaptis mesaĝon de Albireo II — averton, ricevitan kvarcent jarojn post la tempo de la sendo, sed ege interesan. Fama kosma esploristo de Albireo II, kies nomo transdoneblis per la teraj sonoj, kiel Vliĥĥ oz Ddiz, pereis en regiono de la konstelacio Liro, renkontinte la plej minacan danĝeron de la kosmo — stelon Ookr. La teraj sciencistoj klasigis tiajn stelojn al la klaso E, nomita tiel omaĝe al la grandega fizikisto de la antikveco Ejnŝtejno, antaŭdiveninta ekziston de tiaj steloj, kvankam poste tion oni longe pridubadis, kaj estis eĉ difinita limo de maso de stelo, konata sub nomo la limo de Ĉandrasekar. Sed tiu antikva astrofizikisto bazis siajn kalkulojn nur sur elementa meĥaniko de gravito kaj sur ĝenerala termodinamiko, tute ne atentinte la komplikan elektromagnetan strukturon de gigantaj kaj supergigantaj steloj. Sed ĝuste la elektromagnetaj fortoj kondiĉas la ekziston de E-steloj, kiuj rivalas per ampleksoj kun ruĝaj gigantoj de la klaso M — tiaj, kiel Antareso aŭ Betelĝuzo, sed diferencas per pli granda denseco, proksimume egala al la denseco de la Suno. Kolosa gravitforto de tia stelo haltigas radiojn, ne permesante al lumo forlasi la stelon kaj forkuri en la spacon. Senfine longe ekzistis en la spaco tiuj neimageble grandegaj kaŝitaj masoj, kaŝiĝante en sia inerta oceano de gravito. En la antikva hinda religia mitaro «noktoj de Bramo» nomiĝis periodoj de senaga kvieto de la supera diaĵo, kiujn, laŭ la kredo de la antikvuloj, anstataŭadis «tagoj», aŭ periodoj de kreado. Tio efektive similis al la longa akumulado de materio, poste finiĝanta per varmiĝo de la supraĵo de stelo ĝis la klaso O-nula — ĝis cent mil gradoj, kvankam la procezo havis nenian rilaton al diaĵo. Finfine rezultis kolosa eksplodo, disĵetanta en la spaco novajn stelojn kun novaj planedoj. Tiel iam eksplodis la Kraba Nebulozo, atinginta nun diametron je kvindek duilionoj da kilometroj. Tiu eksplodo estis egala al forto de samtempa eksplodo de kvariliono da murdaj hidrogenaj bomboj de la EDM.

Tute malhelaj E-steloj diveneblis en la spaco nur laŭ sia gravito, kaj pereo de stelŝipo, metinta la kurson apud la monstro, estis neevitebla. Nevideblaj infraruĝaj steloj de la spektra klaso T same estis danĝero sur vojo de ŝipoj, kiel ankaŭ malhelaj nuboj de grandaj korpuskloj aŭ tute malvarmiĝintaj korpoj de la klaso TT.

Mven Mas pensis, ke la kreo de la Granda Ringo, liginta mondojn, loĝatajn de racihavaj estaĵoj, estis la plej granda revolucio por la Tero kaj respektive por ĉiu loĝata planedo. Antaŭ ĉio ĝi estis venko super la tempo, super mallongeco de vivdaŭro, permesanta nek al ni, nek al aliaj fratoj laŭ penso penetri en forajn profundaĵojn de la spaco. Sendo de mesaĝo laŭ la Ringo estas sendo en ajnan estontecon, ĉar penso de homo, aranĝita en tia formo, plu penetrados la spacon, ĝis atingos ties plej malproksimajn regionojn. Eblo esplori tre malproksimajn stelojn iĝis reala, tio estas nur demando de tempo. Antaŭnelonge nin atingis mesaĝo de grandega, sed tre malproksima stelo, nomita Gama de la Cigno. Ĝis ĝi estas du mil okcent parsekoj, kaj mesaĝo iras dum pli ol naŭ mil jaroj, sed ĝi estas komprenebla al ni kaj povis esti deĉifrita de anoj de la Ringo, proksimaj laŭ karaktero de pensado. Estas tute alia afero, se mesaĝo iras de globaj stelsistemoj kaj stelamasoj, kiuj estas pli antikvaj, ol niaj plataj sistemoj.

Same estas pri la centro de la Galaksio — en ĝia aksa stela nubo estas kolosa zono de vivo sur milionoj da planedaj sistemoj, ne konantaj noktan mallumon, prilumataj de radiado de la galaksia centro. De tie estas ricevitaj nekompreneblaj mesaĝoj — bildoj de komplikaj strukturoj, neesprimeblaj per niaj nocioj. La Akademio de Limoj de Scio jam dum kvarcent jaroj nenion povas deĉifri. Kaj eble... La spirado de la afrikano interrompiĝis pro subita penso. De proksimaj planedaj sistemoj — anoj de la Ringo — venas mesaĝoj pri interna vivo de ĉiu el loĝataj planedoj — pri ĝia scienco, teĥniko, ĝiaj artaĵoj, dum eble la malproksimaj antikvaj mondoj de la Galaksio montras la eksteran, kosman moviĝon de sia scienco kaj vivo? Montras, kiel ili rekonstruas planedajn sistemojn laŭ sia deziro? «Balaas» la spacon disde malhelpantaj al stelŝipoj meteorŝtonoj, faligas ilin, kaj samtempe ankaŭ maloportunajn por vivo malvarmajn eksterajn planedojn en la centran sunon, daŭrigante ĝian radiadon aŭ intence altigante temperaturon de siaj sunoj. Eble, eĉ tio ne sufiĉas — ili rekonstruas najbarajn planedajn sistemojn, kie estas kreataj plej bonaj kondiĉoj por vivo de gigantaj civilizoj.

Mven Mas konektiĝis kun la konservejo de memorregistraĵoj de la Granda Ringo kaj klavis kodon de unu el la malproksimaj mesaĝoj. Sur la ekrano malrapide eknaĝis strangaj bildoj, venintaj al la Tero de la globa stelamaso Omego de la Centaŭro. Ĝi estis la dua el la plej proksimaj al la suna sistemo kaj distancis nur je ses mil okcent parsekoj. Dum dudek du mil jaroj penetradis la mondan spacon lumo de ĝiaj helaj steloj, por atingi okulojn de tera homo.

Densa blua nebulo sterniĝis per glataj tavoloj, kiuj estis trapikitaj per vertikalaj nigraj cilindroj, sufiĉe rapide turniĝantaj. Apenaŭ rimarkeble la konturoj de la cilindroj de tempo al tempo kunpremiĝadis, iĝadis similaj al malaltaj konusoj, kunigitaj per la bazoj. Tiam la tavoloj de la blua nebulo disŝiriĝadis je akraj fajraj serpoj, freneze rotaciantaj konusoj, la mallumo malaperadis ien supren, kreskadis kolosaj blindige blankaj kolonoj, el malantaŭ kiuj per oblikvaj kulisoj elŝoviĝadis eĝaj akraĵoj de verda koloro.

Mven Mas frotis la frunton en penoj kapti almenaŭ ion kompreneblan.

Sur la ekrano la eĝaj akraĵoj volviĝis spirale ĉirkaŭ la blankaj kolonoj kaj subite disŝutiĝis per torento de metale brilantaj globoj, kunmetiĝintaj en vastan ringan zonon. La zono komencis kreski laŭlarĝe kaj laŭalte.

Mven Mas subridis kaj malŝaltis la registraĵon, reveninte al siaj antaŭaj pensoj.

«Pro manko de loĝataj mondoj aŭ, pli ĝuste, de ligo kun ili en la altaj latitudoj de la Galaksio ni, la homoj de la Tero, ankoraŭ ne povas eliri el nia malheligita ekvatora zono de la Galaksio. Ne povas leviĝi super la kosma polvo, en kiun estas mergita nia stelo — la Suno kaj ĝiaj najbaroj. Tial ekkoni la Universon por ni estas pli malfacile, ol por aliaj...»

Mven Mas movis la rigardon al la horizonto, tien, kie malsupre de la Granda Ursino, sub la Ĉashundoj, kuŝis la stelfiguro Berenica Hararo. Tio estis la «norda» poluso de la Galaksio. Ĝuste en tiu direkto estis malfermiĝanta tuta vasteco de la ekstergalaksia spaco, same kiel en la kontraŭa punkto de la ĉielo — en la konstelacio Skulptisto, nemalproksime de la fama stelo Fomalhaŭto, ĉe la «suda» poluso de la galaksia sistemo. En la randa regiono, kie situas la Suno, diko de branĉoj de la spirala disko de la Galaksio estas nur ĉirkaŭ sescent parsekoj. Perpendikulare al la ekvatora ebeno de la Galaksio eblus trairi tricent-kvarcent parsekojn, por leviĝi super la nivelo de ĝia giganta stela rado. Tiu vojo, netrairebla por stelŝipo, ne estis neebla por elsendoj de la Ringo. Sed ankoraŭ neniu planedo de steloj, situantaj en tiuj regionoj, aniĝis al la Ringo...

La eternaj enigmoj kaj la senrespondaj demandoj iĝus nenio, se li sukcesus fari ankoraŭ unu plej grandan el sciencaj revolucioj — venki la tempon, lerni trairi ajnan spacon dum ajna tempodaŭro, treti per mastra piedo la senfinajn vastaĵojn de la kosmo. Tiam ne nur nia Galaksio, sed ankaŭ aliaj stelaj insuloj iĝos ne pli malproksimaj de ni, ol malgrandaj insuletoj de Mediteraneo, kiu plaŭdas nun malsupre en nokta mallumo. En tio estas la pravigo de la despera provo, elpensita de Ren Boz kaj realigata de li, Mven Mas, la estro de la eksteraj stacioj de la Tero. Se ili povus pli bone motivi la eksperimenton, por ricevi permeson de la Konsilio...

Lumoj de la Spirala Vojo ŝanĝis la koloron de la oranĝa al la blanka: estis la dua horo de nokto — la tempo de plifortigo de transportado. Mven Mas rememoris, ke morgaŭ estos la festo de Flamaj Tasegoj, al kiu lin vokis Ĉara Nandi. La estro de la eksteraj stacioj ne povis forgesi la renkonton sur mara bordo kaj tiun ruĝ-bronzan junulinon kun cizelita fleksiĝemo de movoj. Ŝi estis kiel floro de sincereco kaj fortaj impetoj, malofta en la epoko de bone disciplinitaj sentoj.

Mven Mas revenis en la laboran ĉambron, vokis la Instituton de Metagalaksio, laborantan nokte, kaj petis sendi al li por la morgaŭa nokto stereofilmojn de kelkaj galaksioj. Ricevinte konsenton, li levis sin sur la tegmenton de la interna fasado. Ĉi tie troviĝis lia aparato por malproksimaj saltoj. Mven Mas ŝatis tiun nepopularan sporton kaj atingis nemalgrandan majstrecon. Fiksinte rimenojn de heliuma balono ĉirkaŭ si, la afrikano per risorta salto leviĝis en la aeron, por sekundo ŝaltinte puŝan helicon, kiun nutris malpeza akumulilo. Mven Mas ĉirkaŭskribis en la aero arkon longan je ĉirkaŭ sescent metroj, alteriĝis sur elstaraĵo de la Domo de Manĝo kaj ripetis salton. Per kvin saltoj li atingis negrandan ĝardenon sub deklivo de kalkoŝtona monto, demetis la aparaton sur aluminia turo kaj deglitis laŭ stango sur la teron, al sia malmola lito, staranta sub grandega platano. Sub susuro de folioj de la potenca arbo li ekdormis.

La festo de Flamaj Tasegoj ricevis sian nomon de fama versaĵo de poeto-historiisto Zan Sen, priskribinta antikvan hindan moron elekti la plej belajn virinojn, kiuj alportadis al forirantaj al gloro herooj batalajn glavojn kaj tasegojn kun flamanta en ĝi aroma rezino. Glavoj kaj tasegoj delonge ne estis uzataj, sed restis simbolo de heroaĵo. Kaj heroaĵoj senlime multobliĝis en la kuraĝa, energiplena loĝantaro de la planedo. Grandega laborkapablo, en la pasinteco konata nur al speciale eltenemaj homoj, kiujn oni nomis geniuloj, plene dependis de fizika fortikeco de korpo kaj de abundo de stimulaj hormonoj. Zorgo pri fizika povo dum jarmiloj faris tion, ke ordinara homo de la planedo iĝis simila al antikvaj herooj, nesatigeblaj en heroeco, amo kaj ekkono.

La festo de Flamaj Tasegoj iĝis printempa festo de virinoj. Ĉiujare, en la kvara monato post vintra solstico, aŭ, laŭ la antikva nomo, en aprilo, la plej ĉarmaj virinoj de la Tero montradis sin en dancoj, kantoj, gimnastikaj ekzercoj. Fajnaj nuancoj de belo de diversaj rasoj, manifestiĝantaj en la miksita loĝantaro de la planedo, brilis ĉi tie en neelĉerpebla diverseco, kiel facetoj de juvelŝtonoj, donante senfinan ĝojon al spektantoj — de lacaj pro pacienca laboro sciencistoj kaj inĝenieroj ĝis vervaj artistoj aŭ tute ankoraŭ junaj lernejanoj de la tria ciklo.

Ne malpli bela estis la aŭtuna vira festo de Heraklo, farata en la naŭa monato. Maturiĝintaj junuloj raportadis pri plenumitaj de ili Heraklaj heroaĵoj. Poste iĝis moro dum tiuj tagoj fari tutmondajn revuojn de faritaj dum jaro rimarkindaj agoj kaj atingoj. La festo iĝis komuna — vira kaj virina — kaj disspeciĝis al la tagoj de Bela Utilo, de Supera Arto, de Scienca Kuraĝo kaj de Fantazio. Iam ankaŭ Mven Mas estis agnoskita heroo de la unua kaj la tria tagoj...

Mven Mas aperis en la giganta Suna halo de la Tirena stadiono ĝuste dum elpaŝo de Veda. Li trovis la naŭan sektoron de la kvara radiuso, kie sidis Evda Nal kaj Ĉara Nandi, kaj ekstaris sub ombro de arkado, aŭskultante la malaltan voĉon de Veda. En blanka robo, alte levinte la helharan kapon kaj turninte la vizaĝon al la superaj galerioj de la halo, ŝi estis kantanta ion ĝojan kaj ŝajnis al la afrikano enkorpiĝo de printempo.

Ĉiu el spektantoj premadis unu el kvar situantaj antaŭ li butonoj. Ekbrilantaj en la plafono de la halo oraj, bluaj, smeraldaj aŭ ruĝaj lumoj montris takson al artisto kaj anstataŭis bruajn aplaŭdojn de antaŭaj tempoj.

Veda finis kanti, estis rekompencita per bunta brilo de oraj kaj bluaj lumoj, inter kiuj perdiĝis nemultaj verdaj, kaj ruĝa, kiel ĉiam, pro emocio, aliĝis al la amikinoj. Tiam alvenis ankaŭ Mven Mas, renkontita afable.

La afrikano ĉirkaŭrigardis, serĉante per rigardo sian instruiston kaj antaŭulon, sed Dar Veter nenie videblis.

— Kie vi kaŝis Dar Veter-on? — ŝerce turnis sin Mven Mas al ĉiuj tri virinoj.

— Kaj kien vi kaŝis Ren Boz-on? — respondis Evda Nal, kaj la afrikano hastis deflankiĝi de ŝiaj penetremaj okuloj.

— Veter fosas sub Suda Ameriko, elprenante titanon, — diris pli kompatema Veda Kong, kaj io tremeris en ŝia vizaĝo.

Ĉara Nandi per defenda gesto altiris al si la belan historiistinon kaj alpremiĝis per la vango al ŝia vango. La vizaĝoj de ambaŭ virinoj, tiaj malsamaj, estis similaj per unuiganta ilin milda tenero.

La brovoj de Ĉara, rektaj kaj malaltaj sub la larĝa frunto, ŝajnis konturo de ŝvebanta birdo kaj harmoniis kun la longaj okulfendoj. La brovoj de Veda estis leviĝantaj supren.

«La birdo eksvingis la flugilojn...» — pensis la afrikano.

La densaj kaj brilantaj nigraj haroj de Ĉara estis falantaj sur la nukon kaj la ŝultrojn, kontrastigante striktan koloron de la glatigitaj kaj alte kombitaj haroj de Veda.

Ĉara rigardis al horloĝo en la kupolo de la halo kaj levis sin.

La vesto de Ĉara afekciis la afrikanon. Sur la sunbrunaj ŝultroj de la junulino kuŝis platena ĉeneto, lasanta la kolon malkovrita. Sub la klavikloj la ĉeneto estis agrafita per brilanta ruĝa turmalino.

La fortikaj mamoj, similaj al vastaj renversitaj tasoj, ĉizitaj per mirinde preciza ĉizilo, estis preskaŭ malkovritaj. Inter ili de la agrafo al la zono transiris strieto de malhel-viola ŝtofo. Samaj strietoj iris tra la mezo de ĉiu mamo, tirate malantaŭen de la ĉeneto, fermita sur la nuda dorso. La tre maldikan talion de la junulino ĉirkaŭis blanka, kovrita per nigraj steloj zono kun platena buko en aspekto de luna serpo. Malantaŭe al la zono estis alfiksita kvazaŭ duono de longa jupo el peza blanka silko, same ornamita per nigraj steloj. Neniaj juvelaĵoj estis sur la dancistino, krom brilantaj bukoj sur etaj nigraj ŝuoj.

— Baldaŭ estos mia vico, — senzorge diris Ĉara, direktante sin al arkado de trairejo, retrorigardis al Mven Mas kaj malaperis, akompanata per flustro de demandoj kaj per miloj da rigardoj.

Sur la scenejo aperis gimnastino — belstatura junulino, aĝa ne pli ol dek ok jarojn. Sub recitativo de muziko, prilumita per ora lumo, la gimnastino faris rapidegan kaskadon de ekflugoj, saltoj kaj turnoj, rigidiĝante en nepensebla ekvilibro en momentoj de kantecaj kaj malrapidaj transiroj de la melodio. La spektantoj aprobis la elpaŝon per multaj oraj lumoj, kaj Mven Mas pensis, ke al Ĉara Nandi estos malfacile elpaŝi post tia sukceso. En eta maltrankvilo li pririgardis la senvizaĝan multon de homoj kontraŭe, kaj subite rimarkis en la tria sektoro pentriston Kart San-on. Tiu salutis lin kun gajeco, ŝajninta al la afrikano nekonvena, — kiu, se ne la pentristo, verkinta de Ĉara la pentraĵon «Filino de Mediteraneo», devus maltrankvili pri sorto de ŝia elpaŝo.

Nur la afrikano sukcesis pensi, ke post la eksperimento li veturos por rigardi la pentraĵon, kiam la lumoj supre estingiĝis. La diafana planko el organika vitro ekbrilis per karmezina lumo de arda krudfero. El sub malsuperaj ŝirmiloj de la scenejo ekstriis fluoj de ruĝaj fajroj. Ili ĵetiĝadis kaj alfluadis, kombiniĝante kun ritmo de la melodio en penetranta kantado de violonoj kaj malalta sonoro de kupraj kordoj. Iom perpleksa pro rapideco kaj forto de la muziko, Mven Mas ne tuj rimarkis, ke en la centro de la flamanta planko aperis Ĉara, komencinta la dancon en tia ritmo, ke la spektantoj retenis la spiron.

Mven Mas teruriĝis, kio okazos, se la muziko postulos eĉ plian akcelon. Dancis ne nur la kruroj, ne nur la brakoj — la tuta korpo de la junulino estis respondanta al la flama muziko per ne malpli varmega spirado de la vivo. La afrikano pensis, ke se la antikvaj virinoj de Hindujo estis tiaj, kia estas Ĉara, do pravas la poeto, komparinta ilin kun flamaj tasegoj kaj doninta la nomon al la virina festo.

La ruĝeta sunbruno de Ĉara en rebriloj de la scenejo kaj de la planko ricevis helan kupran koloron. La koro de Mven Mas furioze ekbatis. Tiun koloron de haŭto li vidis ĉe la homoj de la fabela planedo Epsilono de la Tukano. Tiam li eksciis, ke povas ekzisti tia spiriteco de korpo, kapabla per siaj movoj, per delikatega ŝanĝo de belaj formoj esprimi la plej profundajn nuancojn de sentoj, fantazio, pasio, petego pri ĝojo.

Antaŭe plene strebinta en la neatingeblan foron de naŭdek parsekoj, Mven Mas komprenis, ke en senlima riĉo da belo de la tera homaro povas ekzisti floroj, same belaj, kiel la garde konservata de li vizio de la fora planedo. Sed la longa strebo al la neebla revo ne povis malaperi tiel rapide. Ĉara, ricevinta aspekton de la ruĝhaŭta filino de la Epsilono de la Tukano, firmigis la obstinan decidon de la estro de la eksteraj stacioj.

Evda Nal kaj Veda Kong — mem bonegaj dancistinoj, nun unuafoje vidinte dancojn de Ĉara, estis afekciitaj. Veda, en kiu parolis sciencisto-antropologo kaj historiisto de antikvaj rasoj, decidis, ke en la fora pasinteco virinoj de Gondvano, de la sudaj landoj, ĉiam estis pli multaj, ol viroj, kiuj pereadis en bataloj kontraŭ multaj danĝeraj bestoj. Poste, kiam en multehomaj landoj de la sudo aperis despotaj ŝtatoj de la antikva Oriento, viroj pereadis en konstantaj militoj, ofte kaŭzataj de religia fanatikeco aŭ de hazardaj kapricoj de despotoj. Filinoj de la Sudo vivis malfacilan vivon, en kiu estis cizelata ilia perfekteco. En la Nordo, ĉe maldensa loĝantaro kaj neriĉa naturo, ne estis ŝtata despotismo de la Malhelaj jarcentoj. Tie da viroj konserviĝis pli multe, virinojn oni taksis pli alte kaj vivis kun plia digno.

Veda estis observanta ĉiun geston de Ĉara kaj pensis, ke en ŝiaj moviĝoj estas mirinda dueco: ili estas samtempe teneraj kaj rabaj. La tenereco venis de glateco de la moviĝoj kaj nekredebla fleksiĝemo de la korpo, kaj la raba impreso venis de abruptaj transiroj, turnoj kaj haltoj, okazantaj kun preskaŭ nerimarkebla rapideco de rabobesto. Tiun ŝteliran fleksiĝemon ricevis la malhelhaŭtaj filinoj de Gondvano dum jarmiloj da malfacila lukto por ekzisto. Sed kiel harmonie ĝi kombiniĝis en Ĉara kun malmolaj kaj etaj kreto-helenaj trajtoj de la vizaĝo!

En mallongan malrapidiĝon de adaĝo enplektiĝis plioftiĝantaj disonancaj sonoj de iaj frapinstrumentoj. Rapidega ritmo de ekflugoj kaj faloj de homaj sentoj en la danco estis esprimata per alterno de intensaj movoj kaj preskaŭ plena ilia halto, kiam la dancistino rigidiĝadis kiel senmova statuo. Vekiĝo de dormantaj sentoj, impeta eksplodo de ili, langvora malleviĝo, pereo kaj nova renaskiĝo, ree impeta kaj nekonata, la vivo katenita kaj luktanta kontraŭ neretenebla pasado de la tempo, kontraŭ klara kaj senkompata difiniteco de devo kaj sorto. Evda Nal eksentis, kiel proksima al ŝi estas la psikologia bazo de la danco, kiel ŝiajn vangojn kovras ruĝo kaj plioftiĝas la spirado... Mven Mas ne sciis, ke la baleta suito estis verkita de la komponisto speciale por Ĉara Nandi, sed li ĉesis timi la uraganan ritmon, vidante, kiel facile regas ĝin la junulino. Ruĝaj ondoj de lumoj brakumis ŝian kupran korpon, ĉirkaŭis per skarlataj eksplodoj la fortikajn krurojn, dronis en malhelaj sinuoj de la ŝtofo, kiel aŭroro ruĝis sur la blanka silko. Ŝiaj malantaŭen fleksitaj brakoj malrapide rigidiĝis super la kapo. Kaj subite, sen ajna finalo, rompiĝis la furioza sono de altiĝantaj notoj, haltis kaj estingiĝis la ruĝaj lumoj. La alta kupolo de la halo ekbrilis per ordinara lumo. La laca junulino klinis la kapon, kaj ŝiaj densaj haroj ŝirmis la vizaĝon. Post miloj da oraj lumeksplodoj aŭdiĝis obtuza bruo. La spektantoj montris al Ĉara la superan respekton por artisto — dankis ŝin, ekstarinte kaj levinte super la kapoj la kunmetitajn manojn. Kaj Ĉara, sentima antaŭ la elpaŝo, konfuziĝis, deĵetis la harojn de sur la vizaĝo kaj forkuris, turninte rigardon al la superaj galerioj.

La aranĝantoj de la festo deklaris paŭzon. Mven Mas impetis serĉi Ĉara-n, kaj Veda Kong kaj Evda Nal eliris sur gigantan, larĝan je kilometro, ŝtuparon el blua nediafana vitro — smalto, malleviĝantan de la stadiono rekte en la maron. Vespera krepusko, diafana kaj malvarmeta, instigis ambaŭ virinojn bani sin laŭ ekzemplo de miloj da spektantoj de la festo.

— Ne vane mi tuj rimarkis Ĉara-n Nandi, — ekparolis Evda Nal. — Ŝi estas bonega aktorino. Hodiaŭ ni vidis dancon de la vivoforto! Ĝuste tio, probable, estas Eroso de la antikvuloj...

— Mi nun komprenis Kart San-on, ke belo efektive estas pli grava, ol al ni ŝajnas. Ĝi estas feliĉo kaj senco de la vivo, li bone diris tiam! Kaj via difino estas ĝusta, — konsentis Veda, demetante la ŝuojn kaj mergante la piedojn en varman akvon, plaŭdantan sur la ŝtupoj.

— Ĝusta, se psikan forton kreas sana, energiplena korpo, — korektis Evda Nal, demetante la robon kaj ĵetante sin en diafanajn ondojn.

Veda atingis ŝin, kaj ili ambaŭ eknaĝis al grandega kaŭĉuka insulo, arĝentanta je kilometro kaj duono for de la bordo de la stadiono. Plata, egala kun la nivelo de akvo, la supraĵo de la insulo estis borderita per vicoj de konk-formaj markezoj el perlamota plasto, de amplekso, sufiĉa, por ŝirmi kontraŭ suno kaj vento tri-kvar homojn kaj plene izoli ilin disde najbaroj.

Ambaŭ virinoj kuŝigis sin sur la mola, ŝanceliĝanta planko de «konko», enspirante la eterne freŝan odoron de maro.

— Post kiam ni intervidiĝis sur la bordo, vi forte sunbruniĝis! — diris Veda, ĉirkaŭrigardante la amikinon. — Ĉu vi estis ĉe maro, aŭ tio estas piloloj de sunbruna pigmento?

— Piloloj de SP, — konfesis Evda. — Mi estis sub suno nur hieraŭ kaj hodiaŭ.

— Ĉu vi efektive ne scias, kie estas Ren Boz? — daŭrigis Veda.

— Proksimume scias, kaj tio sufiĉas por mi, por esti maltrankvila! — mallaŭte diris Evda Nal.

— Ĉu vi vere deziras?.. — Veda eksilentis, ne fininte la penson, kaj Evda levis la pigre mallevitajn palpebrojn kaj rekte ekrigardis al ŝiaj okuloj.

— Al mi Ren Boz ŝajnas ia senhelpa, ankoraŭ nematura knabo, — nedecideme kontraŭis Veda, — kaj vi estas tia tuteca, kun potenca racio, ne cedanta al ajna viro. En via interno ĉiam senteblas ŝtala trunko de volo.

— Tion al mi diris ankaŭ Ren Boz. Sed vi ne pravas en la takso de li, ĝi estas same unuflanka, kiel Ren mem. Tio estas homo de kuraĝa kaj potenca racio, de grandega laborkapablo. Eĉ en nia tempo nemulte troveblas egalaj al li homoj sur la planedo. En kombino kun liaj kapabloj ceteraj liaj kvalitoj ŝajnas subevoluintaj, ĉar ili estas kiel ĉe averaĝaj homoj aŭ eĉ pli infanecaj. Vi ĝuste nomis Ren-on — li estas knabo, sed samtempe li estas heroo en preciza senco de tiu nocio. Jen Dar Veter — en li same estas knabeco, sed ĝi estas simple pro troo da fizika forto, sed ne pro nesufiĉo de ĝi, kiel ĉe Ren.

— Kaj kiel vi taksas Mven-on? — interesiĝis Veda. — Ĉu nun vi pli bone konatiĝis kun li?

— Mven Mas estas bela kombinaĵo de malvarma racio kaj arkaika furiozeco de deziroj.

Veda Kong ekridegis:

— Kiel mi lernu tian precizecon de karakterizoj?

— Psikologio estas mia fako, — levis la ŝultrojn Evda. — Sed permesu al mi nun demandi vin. Ĉu vi scias, ke Dar Veter tre altiras min?..

— Ĉu vi timas nedifinitivajn decidojn? — ruĝiĝis Veda. — Ne, ĉi tie ne estos pereiga nedefiniteco kaj nesincereco. Ĉio ĝis sonoreco klaras... — Kaj sub atenta rigardo de la sciencistino-psikiatro Veda trankvile daŭrigis: — Erg Noor... niaj vojoj disiris delonge. Mi nur ne povis obei al nova sento, dum li estas en la kosmo, mi ne povis malproksimiĝi kaj per tio malgrandigi forton de espero, de kredo je lia reveno. Nun tio denove estas preciza kalkulo kaj certeco. Erg Noor ĉion scias, sed iras laŭ sia vojo.

Evda Nal brakumis per la maldika brako la rektajn ŝultrojn de Veda.

— Ĉu tio signifas — Dar Veter?

— Jes! — firme respondis Veda.

— Kaj ĉu li scias?

— Ne. Poste, kiam «Tantro» estos ĉi tie... Ĉu ne tempas reveni? — ekkriis Veda.

— Por mi tempas forlasi la feston, — diris Evda Nal, — la ferioj finiĝas. Min atendas granda nova laboro en la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo, kaj mi devas ankoraŭ vidi la filinon.

— Ĉu via filino estas granda?

— Dek sep. La filo estas multe pli aĝa. Mi plenumis la devon de ĉiu virino kun normala sano kaj heredeco — du infanojn, ne malpli. Kaj nun mi deziras la trian — sed nur plenaĝan!

Evda Nal ridetis, kaj ŝia koncentrita vizaĝo eklumis per kareso de amo, la supera lipo, fleksita kiel kruta pafarko, duonmalfermiĝis.

— Kaj mi imagis al mi bonan grandokulan knabon... kun sama karesa kaj mirigita buŝo... sed kun lentugoj kaj stumponazan, — ruzete diris Veda, rigardante rekte antaŭ si.

Ŝia amikino, silentinte, demandis:

— Ĉu vi ankoraŭ ne havas novan laboron?

— Ne, mi atendas «Tantron». Poste estos longa ekspedicio.

— Veturu kun mi al la filino, — proponis Evda, kaj Veda volonte konsentis.


Je la tuta muro de la observatorio altis sepmetra duonsfera ekrano por spektado de fotoj kaj filmoj, faritaj per potencaj teleskopoj. Mven Mas ŝaltis sinoptikan foton de sektoro de la ĉielo apud la norda poluso de la Galaksio — la meridianan strion de konstelacioj ekde la Granda Ursino ĝis la Korvo kaj la Centaŭro. Ĉi tie, en la Ĉashundoj, la Berenica Hararo kaj la Virgulino, situis multaj galaksioj — stelaj insuloj de la Universo en formo de plataj radoj aŭ diskoj. Speciale multe da ili estis malkovritaj en la Berenica Hararo — apartaj, regulaj kaj malregulaj, en diversaj turnoj kaj projekcioj, iam nekredeble malproksimaj, distancantaj je miliardoj da parsekoj, iam kreantaj tutajn «nubojn» el dekoj da miloj da galaksioj. La plej grandaj galaksioj atingas de dudek ĝis kvindek mil parsekojn en diametro, kiel nia stela insulo aŭ la galaksio NN 89105+SB23, antikve nomata M-31, aŭ la nebulozo de Andromedo. La malgranda, malforte lumanta nebula nubeto videblis de sur la Tero per simpla okulo. Jam delonge la homoj malkovris sekretojn de tiu nubeto. La nebulozo evidentiĝis giganta radsimila stelsistemo, unu-kaj-duon-oble pli granda, ol eĉ nia giganta Galaksio. Esplorado de la Andromeda galaksio, malgraŭ la distanco je kvarcent kvindek mil parsekoj, disiganta ĝin de la teraj observantoj, tre helpis al ekkono de nia propra Galaksio.

Ekde la infanaĝo Mven Mas memoris bonegajn fotojn de diversaj galaksioj, ricevitajn helpe de elektronika konverto de optikaj bildoj aŭ per raditeleskopoj, penetrantaj eĉ pli malproksime en profundaĵojn de la kosmo, kiel, ekzemple, du gigantaj teleskopoj — la Pamira kaj la Patagonia, ĉiu kun diametro je kvarcent kilometroj. Galaksioj — monstraj amasoj de centmiliardoj da steloj, disigitaj de plurmilion-parsekaj distancoj, — ĉiam vekadis en li furiozan deziron ekscii la leĝojn de ilia konstruo, historion de ilia apero kaj postan sorton. Kaj la ĉefan, kio nun estis interesanta ĉiun loĝanton de la Tero, — la demandon pri vivo sur sennombraj planedaj sistemoj de tiuj insuloj de la Universo, pri brulantaj tie fajroj de penso kaj scio, pri homaj civilizoj en tiom senlime foraj spacoj de la kosmo.

Sur la ekrano aperis tri steloj, kiujn antikvaj araboj nomis Sirraĥ, Miraĥ kaj Almaĥ — alfa, beta kaj gama de Andromedo, situantaj sur leviĝanta rekto. Ambaŭflanke de tiu linio situis du proksimaj galaksioj — la giganta Andromeda galaksio kaj la bela spiralo M-33 en la konstelacio Triangulo. Mven Mas ne deziris ankoraŭfoje vidi iliajn konatajn lumantajn konturojn kaj ŝanĝis la metalan filmon.

Jen galaksio, konata ekde antikveco, nomita tiam NGK 5194, aŭ M-51 en la konstelacio Ĉashundoj, distancanta je milionoj da parsekoj. Tio estas unu el la nemultaj galaksioj, videblaj de ni plate, perpendikulare al la ebeno de la «rado». Hele lumanta densa kerno el milionoj da steloj, kun du spiralaj branĉoj. Iliaj longaj ekstremaĵoj ŝajnas ĉiam pli malfortaj kaj nebulaj, ĝis malaperas en mallumo de la spaco, etendiĝante en kontraŭaj direktoj je dekmiloj da parsekoj. Inter la ĉefaj branĉoj, alternante kun nigraj abismoj — densaĵoj de malluma materio, etendiĝas mallongaj strioj de stelaj densiĝoj kaj nuboj de lumanta gaso, fleksitaj precize kiel platoj de turbino.

Tre bela estas kolosa galaksio NGK 4565 en la konstelacio Berenica Hararo. De distanco je sep milionoj da parsekoj ĝi estas vidata eĝe. Klinita al unu flanko, kiel ŝvebanta birdo, la galaksio vaste etendas flanken sian, evidente konsistantan el spiralaj branĉoj, maldikan diskon, kaj en la centro kiel platigita globo brilas la kerno, ŝajnanta densa lumanta maso. Estas klare videble, kiom plataj estas la stelaj insuloj — la galaksion eblas kompari kun maldika rado de horloĝa meĥanismo. La randoj de la rado estas neklaraj, kvazaŭ solviĝas en senfunda mallumo de la spaco. Ĉe simila rando de nia Galaksio situas la Suno kaj eta polvero — la Tero, kunkroĉita per forto de scio kun multaj loĝataj mondoj kaj etendinta flugilojn de homa penso super la eterneco de la kosmo!

Mven Mas ŝaltis la ekranon al la plej interesanta lin ĉiam galaksio NGK 4594 el la konstelacio Virgulino, same videbla en ebeno de ĝia ekvatoro. Tiu galaksio, distancanta je dek milionoj da parsekoj, similis al dika lenso de brulanta stela maso, ĉirkaŭkovrita de tavolo de lumanta gaso. Laŭ la ekvatoro la lenton estis trastrekanta dika nigra strio — densiĝo de malluma materio. La galaksio ŝajnis mistera lanterno, lumanta el abismo.

Kiaj mondoj estis kaŝiĝantaj tie, en ĝia suma radiado, pli hela, ol de aliaj galaksioj, mezume atinganta la spektran klason F? Ĉu ekzistas tie loĝantoj de potencaj planedoj, ĉu streĉiĝas same, kiel ĉe ni, la penso super sekretoj de la naturo?

Plena senrespondeco de la gigantaj stelaj insuloj igis Mven Mas-on kunpremi la pugnojn. Li komprenis tutan monstrecon de la distanco — ĝis tiu galaksio lumo iras dum tridek du milionoj da jaroj! Por interŝanĝo de mesaĝoj necesos sesdek kvar milionoj da jaroj!

Mven Mas fosis en bobenoj, kaj sur la ekrano ekbrilis granda, hela kaj ronda makulo de lumo inter maloftaj kaj malhelaj steloj. Malregula nigra strio estis sekcanta la makulon duone, kontrastigante forte lumantajn fajrajn masojn ambaŭflanke de la nigro, kiu estis larĝiĝanta ĉe la ekstremaĵoj kaj malheligis vastan kampon de brulanta gaso, ringe ĉirkaŭanta la helan makulon. Tiel aspektis ricevita per nekredeblaj teĥnikaj artifikoj foto de kunpuŝiĝantaj galaksioj en la konstelacio Cigno. Tiu kunpuŝiĝo de la gigantaj galaksioj, egalaj amplekse al la nia aŭ al la Andromeda, estis delonge konata kiel fonto de radiado, probable, la plej potenca en la atingebla por ni parto de la Universo. Rapide moviĝantaj kolosaj gasaj strioj naskadis elektromagnetajn kampojn de tia nekredebla povumo, ke ili sendadis al ĉiuj randoj de la Universo mesaĝon pri la titana katastrofo. La materio mem estis sendanta tiun signalon pri la akcidento per radistacio kun povumo je kviniliardo, aŭ mil kvinilionoj da kilovatoj. Sed la distanco ĝis la galaksioj estis tiel granda, ke la foto, brilanta sur la ekrano, montris ilian staton antaŭ centoj da miliardoj da jaroj. Kiel aspektas nun la galaksioj, pasantaj unu tra la alia, ni vidos post tiom granda tempo, ke ne estas sciate, ĉu ekzistos la homaro tiom neimageble longe.

Mven Mas salte ekstaris kaj apogiĝis per la manoj al la masiva tablo tiel, ke krakis la artikoj.

La milionjaraj daŭroj de transsendo, neatingeblaj por dekmiloj da generacioj, signifantaj mortigan por la konscio «neniam» eĉ por plej foraj posteuloj, povus malaperi pro svingo de sorĉa bastono. Tiu sorĉa bastono estas la malkovro de Ren Boz kaj ilia kuna eksperimento.

Neimageble foraj punktoj de la Universo iĝos en distanco de etendita mano!

Antikvaj astronomoj opiniis galaksiojn diskurantaj. Lumo, venanta en terajn teleskopojn de malproksimaj stelaj insuloj, estis ŝanĝita — lumaj osciloj estis plilongigitaj, transformiĝinte en ruĝajn ondojn. Tiu ruĝiĝo de la lumo atestis pri forirado de galaksioj disde la observanto. Homoj de la pasinteco kutimiĝis percepti fenomenojn unuflanke kaj rektlinie — ili kreis teorion de la ekspansianta aŭ eksplodanta Universo, ankoraŭ ne komprenante, ke ili vidas unu flankon de la granda procezo de detruo kaj kreo. Ĝuste nur unu flanko — tiu de disipo kaj detruo, alivorte transiro de energio sur malpli altajn nivelojn laŭ la dua leĝo de termodinamiko, perceptiĝis per niaj sensoj kaj per aparatoj, konstruitaj por plifortigo de tiuj sensoj. La alia flanko — tiu de akumulo, kolekto kaj kreo — ne estis sentata de la homoj, ĉar la vivo mem ĉerpis sian forton el energio, disipata de steloj-sunoj, kaj respektive al tio kreiĝis nia percepto de la ĉirkaŭanta mondo. Sed la potenca homa menso penetris ankaŭ en tiujn kaŝitajn disde ni procezojn de kreo de mondoj en nia Universo. Sed en tiuj antikvaj tempoj ŝajnis, ke ju pli malproksime de la Tero situas iu galaksio, des pli grandan rapidon de foriĝo ĝi montras. Ĉe enprofundiĝo en la spacon la afero atingis proksimajn al la luma rapidojn de galaksioj. La limo de videbla Universo iĝis tiu distanco, de kiu galaksioj ŝajnus atingintaj la luman rapidon — efektive nenian lumon ni ricevus de ili kaj neniam povus ilin vidi. Nun ni scias la kaŭzojn de la ruĝiĝo de lumo de foraj galaksioj. Ili estas pluraj. De malproksimaj stelaj insuloj nin atingas nur la lumo, eligata de iliaj helaj centroj. Tiuj kolosaj masoj de materio estas ĉirkaŭitaj de ringaj elektromagnetaj kampoj, tre forte efikantaj al lumradioj ne nur per sia povumo, sed ankaŭ per sia longeco, akumulanta malrapidigon de lumaj osciloj, kiuj iĝas pli longaj ruĝaj ondoj. Astronomoj delonge sciis, ke lumo de tre densaj steloj ruĝiĝas, linioj de la spektro ŝoviĝas al la ruĝa ekstremaĵo kaj la stelo ŝajnas malproksimiĝanta, kiel, ekzemple, la dua komponaĵo de Siriuso — la blanka nano Siriuso B. Ju pli malproksima estas galaksio, des pli centriĝas atingantaj nin radioj kaj des pli forta estas ŝoviĝo al la ruĝa ekstremaĵo de la spektro.

Aliflanke, lumaj ondoj dum tre longa vojo laŭ la spaco «balanciĝas», kaj lumaj kvantumoj perdas parton de energio. Nun tiu fenomeno estas esplorita — ruĝaj ondoj povas esti ankaŭ lacaj, «maljunaj» ondoj de ordinara lumo. Eĉ la ĉien penetrantaj lumaj ondoj «maljuniĝas», trakurante nepenseblajn distancojn. Do kia povas esti espero trairi ilin por homo, krom surtreti la graviton mem per ties malo, kiel tio sekvas el la matematiko de Ren Boz?

Ne, malgrandiĝis la maltrankvilo. Li pravas, farante la senekzemplan eksperimenton!

Mven Mas, kiel ĉiam, eliris sur la balkonon de la observatorio kaj komencis rapide iradi. En la lacaj okuloj ankoraŭ lumis foraj galaksioj, sendantaj al la Tero ondojn de ruĝa lumo kiel signalojn, petantajn pri helpo, vokojn al ĉiovenka penso de la homo. Mven Mas ekridis mallaŭte kaj certe. Tiuj ĉi ruĝaj radioj iĝos same proksimaj al la homo, kiel tiuj, kiuj ĉirkaŭkovris per ruĝa lumo de vivo la korpon de Ĉara Nandi en la festo de Flamaj Tasegoj, de Ĉara, neatendite montriĝinta al li kiel kupra filino de la stelo Epsilono de la Tukano, la junulino de liaj revoj.

Kaj li direktos la vektoron de Ren Boz ĝuste al la Epsilono de la Tukano jam ne nur en espero ekvidi la belan mondon, sed ankaŭ omaĝe al ŝi — ties tera reprezentantino!




Ĉandrasekar — S. Chandrasekhar (1910–1995), fama usona hinddevena astrofizikisto. Limmaso de Chandrasekhar estas maksimuma ebla maso de blanka nano, konsistiganta 1.4 de maso de la Suno. Steloj, kies maso superas tiun limon, eksplodas kaj iĝas supernovaoj (rim. de la tradukinto).




Hosted by uCoz