Ĉapitro 7

Simfonio fa-minora de kolora tono 4.750 mu


Platoj de diafana plasto servis kiel muroj de larĝa verando, rigardanta al sudo, al la maro. Pala difuzita lumo el la plafono ne disputis kun la hela luno, sed kompletigis ĝin, mildigante la krudan nigrecon de ombroj. Sur la verando kolektiĝis preskaŭ tuta anaro de la mara ekspedicio. Nur ĝiaj plej junaj laborantoj aranĝis ludon en la maro, priverŝita de luna lumo. Venis kun sia belega modelo pentristo Kart San. Ekspediciestro Frit Don, skuante la longajn orkolorajn harojn, rakontis pri esploro de la ĉevalo, trovita de Miiko. Determino de materialo de la statuo por ekscii ĝian pezon kondukis al neatenditaj rezultoj. Sub supraĵa tavolo de ia alojo estis pura oro. Se la ĉevalo estis gisita, do la pezo de la statuo, eĉ konsiderante elpuŝitan de ĝi akvon, atingis kvarcent tunojn. Por levo de tia monstro oni vokis grandajn ŝipojn kun specialaj iloj.

Responde al demandoj, kiel oni klarigu la absurdegan uzon de valora metalo, unu el pli aĝaj kunlaborantoj de la ekspedicio rememoris renkontitan en historiaj arkivoj legendon pri malapero de ora rezervo de tuta lando: tiam oro servis kiel ekvivalento de valoro de laboro. Krimaj regantoj, kulpaj pri tiranio kaj mizerigo de popolo, antaŭ ol malaperi, fuĝinte en alian landon — tiam estis obstakloj por komunikado de diversaj popoloj inter si, kiujn oni nomis limoj, — kolektis tutan rezervon de oro kaj gisis el ĝi statuon, kiun li metis sur la plej homriĉan placon de la ĉefurbo de la lando. Neniu sukcesis trovi la oron. La historiisto eldiris divenon, ke neniu tiam komprenis, kiu metalo kaŝiĝas sub la tavolo de nekosta alojo.

La rakonto kaŭzis vigliĝon. La trovo de kolosa kvanto da oro estis bonega donaco al la homaro. Kvankam la peza flava metalo jam delonge ne servis kiel simbolo de valoraĵoj, ĝi restis tre necesa por elektraj aparatoj, medicinaj drogoj kaj speciale por produktado de anamezono.

En angulo ĉe la ekstera flanko de la verando kolektiĝis en densan rondeton Veda Kong, Dar Veter, la pentristo, Ĉara Nandi kaj Evda Nal. Apude sinĝeneme eksidis Ren Boz. Ne ĉeestis nur Mven Mas.

— Vi pravis, asertante, ke artisto — pli ĝuste, la arto entute — ĉiam kaj neeviteble postrestas la rapidegan kreskon de scioj kaj teĥniko, — parolis Dar Veter.

— Vi ne komprenis min, — kontraŭdiris Kart San. — La arto jam korektis siajn erarojn kaj komprenis sian devon antaŭ la homaro. Ĝi ĉesis kreadi premantajn monumentajn formojn, montri brilon kaj grandecon, reale ne ekzistantajn, ĉar tio estas eksteraĵo. Evoluigi la emocian flankon de la homo iĝis la plej grava devo de la arto. Nur ĝi posedas forton agordi la homan psikon, prepari ĝin al percepto de plej komplikaj impresoj. Kiu ne konas sorĉan facilecon de kompreno, kiun donas anticipa agordo — per muziko, farboj, formo?... Kaj kiel fermiĝas homa animo, se oni enrompiĝas en ĝin krude kaj perforte. Vi, historiistoj, pli bone, ol iu alia, scias, kiom da malfeliĉoj pasis la homaro en lukto por evoluigo kaj eduko de la emocia flanko de la psiko.

— En fora pasinteco estis tempo, kiam la arto strebis al abstraktaj formoj, — rimarkis Veda Kong.

— La arto strebis al abstrakteco, imitante la racion, ricevintan evidentan prioritaton super ĉio cetera. Sed esti esprimita abstrakte la arto ne povas, krom muziko, kiu okupas specialan lokon kaj siamaniere estas same tute konkreta. Tio estis falsa vojo.

— Do, kian vojon vi opinias la vera?

— La arto, laŭ mi, estas reflekto de batalado kaj maltrankvilo de la mondo en sentoj de homoj, iufoje ilustraĵo de la vivo, sed sub rego de ĝenerala celkonformeco. Ĝuste tiu konformeco estas la belo, sen kiu mi ne vidas feliĉon kaj sencon de la vivo. Alie la arto facile degeneras al bizaraj elpensaĵoj, speciale ĉe nesufiĉa kono de la vivo kaj de historio...

— Mi ĉiam deziris, ke la vojo de la arto estu en venkado kaj ŝanĝado de la mondo, sed ne nur ties sentaĵo, — intermetis Dar Veter.

— Mi konsentas! — ekkriis Kart San. — Sed kun tiu aldono, ke ne nur de la ekstera mondo, sed ankaŭ, ĉefe, de la interna mondo de emocioj de la homo. De lia edukado... kun kompreno de ĉiuj kontraŭdiroj.

Evda Nal metis sur la manon de Dar Veter la sian, fortikan kaj varman.

— Pri kiu revo vi rezignis hodiaŭ?

— Pri tre granda...

— Ĉiu el ni, kiu spektis, — daŭrigis sian parolon la pentristo, — verkojn de amasa arto de la antikveco — kinofilmojn, registraĵojn de teatraj spektakloj, ekspoziciojn de pentraĵoj, — tiu scias, kiel mirakle cizelitaj, fajnaj, rafinitaj de ĉio superflua ŝajnas niaj modernaj spektaĵoj, dancoj, pentraĵoj... Mi jam ne parolas pri epokoj de dekadenco.

— Li estas saĝa, sed multevorta, — flustris Veda Kong.

— Al pentristo estas malfacile esprimi per vortoj aŭ formuloj tiujn komplikegajn fenomenojn, kiujn li vidas kaj elektas el la ĉirkaŭaĵo, — defendis lin Ĉara Nandi, kaj Evda Nal aprobe kapjesis.

— Kaj mi deziras, — daŭrigis Kart San, — iri tiel: kolekti kaj kunigi purajn grajnojn de belega vereco de sentoj, formoj, koloroj, disĵetitaj en apartaj homoj, en unu bildon. Restarigi antikvajn bildojn en supera esprimo de beleco de ĉiu el la rasoj de fora pasinteco, kies mikso kreis la modernan homaron. Tiel, «Filino de Gondvano» estas unuiĝo kun la naturo, subkonscia scio de interligo de aferoj kaj fenomenoj, ankoraŭ trapenetrita de instinktoj komplekso de sentoj, sentumaĵoj.

«Filino de Tetiso» — de Mediteraneo — estas forte evoluintaj sentoj, sentime vastaj kaj senfine diversaj, — ĉi tie jam estas alia ŝtupo de kuniĝo kun la naturo — per emocioj, sed ne per instinktoj. Forto de Eroso, malfermite kaj pure obeigita al leviĝo de la homo. Antikvaj kulturoj de Mediteraneo — kretanoj, etruskoj, helenoj, prahindoj, — en ilia medio aperis bildo de homo, kiu povus krei tiun emocian kulturon. Kian bonan ŝancon mi ricevis, trovinte Ĉara-n: hazarde en ŝi kuniĝis trajtoj de antikvaj greko-kretanoj kaj de pli malfruaj popoloj de Centra Hindujo.

Veda ridetis al praveco de sia diveno, kaj Dar Veter flustris al ŝi, ke estus malfacile trovi pli bonan modelon.

— Se mi sukcesos fari «Filinon de Mediteraneo», do estas neevitebla plenumo de la tria parto de la intenco — or-hara aŭ blonda norda virino kun trankvilaj kaj diafanaj okuloj, alta, iom malrapida, atente rigardanta la mondon, simila al antikvaj virinoj de la rusa, la skandinava aŭ la angla popoloj. Nur post tio mi povos komenci sintezon — kreon de bildo de la moderna virino, en kiu mi kunigos la plej bonan el ĉiuj tri tiuj prauloj.

— Kial nur «filinoj», sed ne «filoj»? — ridetis Veda.

— Ĉu necesas klarigi, ke belo ĉiam estas pli finita en virino kaj cizelita pli forte laŭ leĝoj de fiziologio... — sulkigis la brovojn la pentristo.

— Kiam vi verkos vian trian pentraĵon, rigardu al Veda Kong, — komencis Evda Nal. — Apenaŭ...

La pentristo rapide ekstaris.

— Ĉu vi pensas, ke mi ne vidas! Sed mi luktas kun mi, por ke en min ne eniru tiu bildo nun, kiam mi estas plena de la alia. Sed Veda...

— Revas pri muziko, — iom ruĝiĝis tiu. — Estas domaĝe, ke ĉi tie estas nur suna piano, muta nokte!

— Ĉu de la sistemo, funkcianta per duonkondukiloj pro suna lumo? — demandis Ren Boz, fleksiĝante trans brakapogilon de la fotelo. — Tiam mi povus transŝalti ĝin al kurento de la ricevilo.

— Ĉu tio estos longe? — ekĝojis Veda.

— Ĉirkaŭ horo da laboro.

— Ne necesas. Post horo komenciĝos elsendo de novaĵoj laŭ la monda reto. Ni enprofundiĝis en laboron, kaj dum du vesperoj neniu ŝaltis la ricevilon.

— Tiuokaze kantu, Veda, — petis Dar Veter. — Kart San havas eternan muzikilon kun kordoj el tempo de la Malhelaj jarcentoj de feŭdisma socio.

— Gitaron, — sufloris Ĉara Nandi.

— Kiu ludos?.. Mi provos — eble, mi sukcesos mem.

— Mi ludas! — Ĉara montris sin preta kuri por la gitaro en la atelieron.

— Ni kuru kune, — proponis Frit Don.

Ĉara petole ĵetis supren la nigran mason de siaj haroj. Ŝerlis turnis stangon kaj deŝovis flankan muron de la verando, malferminte vidon laŭ la bordo al la orienta angulo de la golfo. Frit Don ekkuris per grandegaj saltoj. Ĉara kuris, fleksinte la kapon malantaŭen. La junulino komence postrestis, sed al la ateliero ili ambaŭ alkuris samtempe, plonĝis en la nigran, neprilumitan enirejon kaj post sekundo jam ree estis kurantaj laŭlonge de la maro sub la luno, obstinaj kaj rapidpiedaj. Frit Don la unua atingis la verandon, sed Ĉara saltis tra la malfermita flanka klapo kaj iĝis ene de la ĉambro.

Veda ravite svingis la manojn.

— Ja Frit Don estas venkinto de printempa dekatlono!

— Kaj Ĉara Nandi finis superan lernejon de dancoj: ambaŭ ŝtupojn — de la antikvaj kaj de la modernaj, — samtone kun Veda respondis Kart San.

— Mi kaj Veda same lernis, sed nur en la malsupera, — suspiris Evda Nal.

— La malsuperan nun ĉiuj pasas, — mokis la pentristo.

Ĉara malrapide plukis kordojn de la gitaro, levinte sian etan malmolan mentonon. La alta voĉo de la juna virino eksonoris per sopiro kaj voko. Ŝi kantis novan, ĵus venintan el la suda zono kanton pri nerealiĝinta revo. En la melodion eniris la malalta voĉo de Veda kaj iĝis tiu radio de strebo, ĉirkaŭ kiu flirtadis kaj mallaŭtiĝadis la kantado de Ĉara. La dueto montriĝis bonega — tiel kontraŭaj estis ambaŭ kantantinoj kaj tiel ili kompletigis unu la alian. Dar Veter movadis sian rigardon de unu al la alia kaj ne povis decidi, al kiu pli konvenas kantado — ĉu al Veda, staranta, apoginte sin al la regpanelo de la ricevilo, mallevinte la kapon sub pezo de la helaj harligoj, arĝente brilantaj en luna lumo, aŭ al Ĉara, kliniĝinta antaŭen, kun la gitaro sur la rondaj nudaj genuoj, kun la vizaĝo, tiel malhela pro sunbruno, ke sur ĝi akre blankis la dentoj kaj la puraj bluetaj okulblankaĵoj.

La kanto eksilentis. Ĉara nedecideme estis fingrumanta la kordojn. Kaj Dar Veter kunpremis la dentojn. Tio estis ĝuste tiu kanto, kiu iam malproksimigis lin de Veda, — nun suferiga ankaŭ por ŝi.

La sonoj de la kordoj sekvis unu la alian impete, unu akordo penadis atingi la alian kaj senforte mallaŭtiĝadis, ne atinginte kuniĝon. La melodio iris abrupte, kvazaŭ plaŭdoj de ondoj faladis sur bordon, disverŝiĝadis por momento laŭ malprofundaĵoj kaj deruliĝadis unu post la alia en nigran senfundan maron. Ĉara nenion sciis — ŝia sonora voĉo vivigis la vortojn pri amo, fluganta en glaciaj abismoj de la spaco, de stelo al stelo, penante trovi, kompreni, eksenti, kie estas li... Tiu, foririnta en la kosmon por heroa serĉado, li jam ne revenos — estu tiel! Sed almenaŭ por unusola momento ekscii, kio okazas al li, helpi per preĝo, per karesa penso, per saluto! Veda silentis. Ĉara, eksentinte ion malbonan, ĉesigis la kanton, salte ekstaris, ĵetis la gitaron al la pentristo kaj aliris la senmove starantan helharan virinon, kulpe klininte la kapon.

Veda ridetis.

— Dancu al mi, Ĉara!

Tiu obeeme kapjesis, konsentante, sed tiam enmiksiĝis Frit Don:

— Ni prokrastu dancojn — nun estos la elsendo!

Sur la tegmento de la domo elŝoviĝis teleskopeca tubo, alte levinta du krucigitajn metalajn ebenojn kun ok duongloboj sur kronanta la konstruaĵon metala rondo. La ĉambron plenigis potencaj sonoj.

La elsendo komenciĝis per montro de unu el novaj spiralaj urboj de la norda loĝa zono. Inter urbokonstruantoj regis du direktoj de arkitekturo: urbo piramida kaj urbo spiral-helica. Ili estis konstruataj en lokoj, speciale oportunaj por loĝado, kie koncentriĝis priservado de aŭtomataj fabrikoj, kies zonoj, alternante kun ringoj de boskoj kaj herbejoj, ĉirkaŭis la urbon, nepre elirantan al maro aŭ granda lago.

Urbojn oni konstruadis sur altaĵoj, ĉar domoj iris ŝtupe, tiel, ke ne estis eĉ unu, kies fasado ne estus plene malfermita al la suno, ventoj, la ĉielo kaj steloj. Ĉe interna flanko de la domoj situis maŝinejoj, tenejoj, distribuejoj, metiejoj kaj kuirejoj, ofte tre profundiĝantaj en la teron. La adeptoj de la piramidaj urboj opiniis avantaĝo ilian relative negrandan alton ĉe granda enhaveco, dum la konstruantoj de la spiralaj levadis siajn kreaĵojn sur pli ol kilometran alton. Antaŭ la anoj de la mara ekspedicio aperis kruta spiralo, lumanta sub la suno per milionoj da opaleskaj muroj el plasto, per porcelanaj eĝoj de skeletoj el fandita ŝtono, per fiksiloj el polurita metalo. Ĉiu ĝia spiralero estis poiome leviĝanta de la periferio al la centro. Grupoj de domoj estis disigitaj per profundaj vertikalaj niĉoj. Sur kapturniga alto pendis malpezaj pontoj, balkonoj kaj elstaraĵoj de ĝardenoj. Sparkantaj vertikalaj strioj kiel abutmentoj estis larĝiĝantaj al la bazo, brakumante inter miloj da arkadoj grandegajn ŝtuparojn. Ili kondukis al ŝtupaj parkoj, radie disirantaj al la unua zono de densaj boskoj. Stratoj same kurbiĝis spirale — la pendantaj laŭ la perimetro de la urbo aŭ la internaj, sub vitraj tegmentoj. Sur ili estis neniaj veturiloj — seninterrompaj ĉenoj de rultapiŝoj kaŝiĝis en laŭlongaj niĉoj.

Homoj, viglaj, ridantaj, seriozaj, rapide iradis laŭ stratoj aŭ promenadis sub arkadoj, soliĝadis en miloj da izolitaj lokoj: inter kolonaroj, sur transirejoj de ŝtuparoj, en pendantaj ĝardenoj sur tegmentoj de ŝtupegoj...

La spektaĵo de la urbego daŭris nelonge: komenciĝis parola elsendo.

— Daŭras pridiskuto de la projekto, proponita de la Akademio de Direktitaj Radioj, — ekparolis homo, aperinta sur la ekrano, — pri anstataŭigo de la linia alfabeto per elektronika registro. La projekto ne renkontas ĉies subtenon. La ĉefa kontraŭdiro estas komplikeco de aparatoj de legado. Libro ĉesos esti amiko, ĉie akompananta homon. Malgraŭ tuta ekstera avantaĝo, la projekto estos malakceptita.

— Tro longe oni pridiskutis! — rimarkis Ren Boz.

— Estas granda kontraŭdiro, — respondis Dar Veter. — Unuflanke estas alloga simpleco de registrado, aliflanke — malfacileco de legado.

La homo sur la ekrano daŭrigis:

— Konfirmiĝas la hieraŭa mesaĝo — la tridek sepa stela ekparolis. Ili revenas...

Dar Veter rigidiĝis, ŝokita de forto de kontraŭdiraj sentoj. Per flanka vido li vidis malrapide ekstarantan Veda-n Kong kun ĉiam pli larĝe malfermiĝantaj okuloj. La akriĝinta aŭdo de Dar Veter kaptis ŝian interrompiĝantan spiradon.

— ...el la kvadrato kvarcent unu, kaj la ŝipo ĵus eliris el la minus-kampo je unu centono de parseko for de la orbito de Neptuno. La prokrasto de reveno de la ekspedicio okazis pro renkonto de nigra suno. Perdoj de homoj ne estas! Rapido de la ŝipo, — finis la anoncisto, — estas ĉirkaŭ kvin sesonoj de la absoluta unuo. La ekspedicio estas atendata sur la stacio Tritono post dek unu tagoj. Atendu mesaĝon pri mirindaj malkovroj!

La elsendo plu daŭris. Sekvis aliaj novaĵoj, sed ilin jam neniu aŭskultis. Ĉiuj ĉirkaŭis Veda-n, komencis gratuli.

Ŝi estis ridetanta kun brulantaj vangoj kaj maltrankvilo, kaŝita en profundo de la okuloj. Alproksimiĝis ankaŭ Dar Veter. Veda eksentis firman premon de lia mano, iĝinta necesa kaj proksima, renkontis lian rektan rigardon. Delonge li ne rigardis tiel. Ŝi konis la malgajan kuraĝon, videblan en lia antaŭa rilato al ŝi. Kaj sciis, ke nun li legas en ŝia vizaĝo ne nur ĝojon...

Dar Veter kviete lasis ŝian manon, ridetis siamaniere, neripeteble hele, — kaj deiris. La kamaradoj el la ekspedicio estis vigle pridiskutantaj la mesaĝon, Veda restis en la homa ringo, oblikve observante Dar Veter-on. Ŝi vidis, kiel al li aliris Evda Nal, post minuto aliĝis Ren Boz.

— Necesas trovi Mven Mas-on, li ankoraŭ nenion scias! — kvazaŭ rekonsciiĝinte, ekkriis Dar Veter. — Iru kun mi, Evda. Ĉu ankaŭ vi, Ren?

— Ankaŭ mi, — aliris Ĉara Nandi. — Ĉu mi povas?

Ili eliris al mallaŭta plaŭdo de ondoj. Dar Veter haltis, submetante la vizaĝon al malvarmeta blovo, kaj profunde suspiris. Turniĝinte, li renkontis la rigardon de Evda Nal.

— Mi forveturos, sen reveni en la domon, — respondis li al la senvorta demando.

Evda prenis lian brakon. Dum ioma tempo ĉiuj iris en silento.

— Mi pensis, ĉu necesas tiel? — flustris Evda. — Verŝajne, necesas, kaj vi pravas. Se Veda...

Evda eksilentis, sed Dar Veter komprene kunpremis ŝian manplaton kaj almetis al sia vango. Ren Boz iris tuj post ili, singarde deŝovante sin de Ĉara, kaj tiu, kaŝante mokon, oblikve rigardante per la grandegaj okuloj, larĝe paŝis apude. Evda apenaŭ aŭdeble ekridis kaj subite donis al la fizikisto la liberan manon. Ren Boz kaptis ŝin per raba moviĝo, ŝajninta komika ĉe tiu sinĝenema homo.

— Kie do ni serĉu vian amikon? — Ĉara haltis ĉe la akvo mem.

Dar Veter fiksrigardis kaj en hela luna lumo ekvidis klarajn spurojn de piedoj sur strio de malseka sablo. La spuroj iris kun tute egalaj intervaloj, kun simetrie disturnitaj piedpintoj kun tia geometria reguleco, ke ŝajnis stampitaj per maŝino.

— Li iris tien. — Dar Veter almontris en direkto de grandaj ŝtonoj.

— Jes, tio estas liaj spuroj, — konfirmis Evda.

— Kial vi estas tiel certa? — ekdubis Ĉara.

— Rigardu al reguleco de la paŝoj — tiel iradis praaj ĉasistoj aŭ tiuj, kiuj heredis iliajn trajtojn. Kaj al mi ŝajnas, ke Mven, malgraŭ sia alta klereco, estas pli proksima al la naturo, ol ĉiu el ni... Mi ne scias, kio pri vi, Ĉara? — Evda turnis sin al la enpensiĝinta junulino.

— Ĉu mi? Ho ne! — Kaj, almontrante antaŭen, ŝi ekkriis: — Jen li!

Sur la plej proksima ŝtono aperis la grandega figuro de la afrikano, brilanta sub la luno, kiel polurita nigra marmoro. Mven Mas estis energie skuanta la manojn, kvazaŭ minacante al iu. Imponaj muskoloj de la potenca korpo estis ŝvelantaj kaj ruliĝantaj bule sub la brilanta haŭto.

— Li estas kiel spirito de nokto el infanaj fabeloj! — emociite flustris Ĉara.

Mven Mas rimarkis la venantojn, desaltis de sur la roko kaj aperis vestita. Per nemultaj vortoj Dar Veter rakontis pri la okazintaĵo, kaj Mven Mas esprimis deziron tuj vidi Veda-n Kong.

— Iru tien kun Ĉara, — diris Evda, — kaj ni ĉi tie restos iomete...

Dar Veter faris adiaŭan geston, kaj sur la vizaĝo de la afrikano speguliĝis kompreno. Ia duoninfana impeto igis lin flustri delonge forgesitajn adiaŭajn vortojn. Dar Veter estis kortuŝita kaj penseme ekiris for, akompanata de silentanta Evda. Ren Boz en konfuzo iom tretis la lokon kaj turnis sin post Mven Mas kaj Ĉara Nandi.

Dar Veter kaj Evda aliris la kabon, forbarantan la golfon disde la alta maro. Lumetoj, borderantaj la grandegajn diskojn de la flosoj de la mara ekspedicio, iĝis klare videblaj.

Dar Veter depuŝis diafanan boaton de sur la sablo kaj ekstaris ĉe la akvo antaŭ Evda, estante eĉ pli masiva kaj potenca, ol Mven Mas. Evda levis sin sur la piedpintoj kaj kisis la forirantan amikon.

— Veter, mi estos kun Veda, — respondis ŝi al liaj pensoj. — Ni revenos kune en nian zonon kaj tie atendos la venon. Sciigu, kiam vi aranĝos vin, — mi ĉiam estos feliĉa helpi al vi...

Evda longe sekvis per rigardo la boaton sur arĝenta akvo...

Dar Veter alnavigis al la dua floso, kie ankoraŭ laboris meĥanikistoj, hastante fini instalon de akumuliloj. Laŭ peto de Dar Veter ili ŝaltis tri verdajn lumojn triangule.

Post horo kaj duono la unua preterfluganta spiralavio ekpendis super la floso. Dar Veter sidigis sin en mallevitan levseĝon, por sekundo montriĝis sub la prilumita malsupro de la ŝipo kaj malaperis en luko. Matene li jam eniris en sian konstantan loĝejon, proksime de la observatorio de la Konsilio, kiun li ankoraŭ ne sukcesis ŝanĝi. Dar Veter malfermis trablovajn kranojn en ambaŭ siaj ĉambroj. Post kelkaj minutoj tuta akumuliĝinta polvo malaperis. Dar Veter eligis el la muro la liton kaj, agordinte la ĉambron al odoro kaj plaŭdo de maro, al kiu li kutimiĝis dum lasta tempo, firme ekdormis.

Li vekiĝis kun sento de perdita beleco de la mondo. Veda estas malproksime kaj estos malproksime, dum... Sed ja li devas helpi al ŝi, sed ne impliki la situacion! Turniĝanta fosto de elektrizita malvarmeta akvo falegis sur lin en la banĉambro. Dar Veter staris sub ĝi tiel longe, ke eĉ frostiĝis. Freŝigita, li aliris la aparaton de TVF, malfermis ĝiajn spegulajn klapojn kaj vokis la plej proksiman stacion de distribuado de laboroj. Sur la ekrano aperis juna vizaĝo. La junulo rekonis Dar Veter-on kaj salutis lin kun apenaŭ kaptebla nuanco de respekto, kio estis opiniata signo de fajna ĝentileco.

— Mi dezirus ricevi malfacilan kaj daŭran laboron, — komencis Dar Veter, — ligitan kun fizika peno: ekzemple, antarktajn minejojn.

— Tie ĉio estas okupita, — en la tono de la parolanto senteblis ĉagreno, — okupita ankaŭ en minkampoj de Venuso, Marso, eĉ Merkuro. Vi ja scias, ke tien, kie estas pli malfacile, pli volonte strebas junularo.

— Jes, sed mi jam ne povas alkalkuli min al tiu bona kategorio... Sed kio estas nun? Mi bezonas tuj.

— Estas en minejo de diamantoj en Meza Siberio, — malrapide komencis tiu, rigardante al nevidebla por Dar Veter tabelo, — se vi strebas al minaj laboroj. Krom tio, estas lokoj sur oceanaj flosoj — fabrikoj de nutraĵo, en suna pumpa stacio en Tibeto, — sed tio jam estas facila. Aliaj lokoj — same nenio speciale malfacila.

Dar Veter dankis la informiston kaj petis doni tempon por finpripensi, kaj dume ne fordoni la diamantan minejon.

Li malŝaltis la distribuan stacion kaj konektiĝis al la Domo de Siberio — la centro de vasta geografia informo pri tiu ĉi lando. Lian TVF-on oni konektis al memormaŝino de novegaj registraĵoj, kaj antaŭ Dar Veter malrapide eknaĝis vastaj arbaroj. La kovrita de marĉoj maldensa larika tajgo sur ĉiam glaciiĝinta grundo, iam ofta ĉi tie, malaperis, anstataŭita de majestaj arbaraj gigantoj — siberiaj cembroj kaj amerikaj sekvojoj, iam preskaŭ elmortintaj. Gigantaj ruĝaj trunkoj altis kiel belega baro ĉirkaŭ montetoj, kovritaj per betonaj ĉapoj. Ŝtalaj tuboj de dekmetra diametro elrampadis el sub ili kaj transfleksiĝadis trans akvodislimojn al proksimaj riveroj, enprenante ilin tutajn en malfermitajn faŭkojn de funeloj. Obtuze zumadis monstraj pumpiloj. Centmiloj da kubaj metroj da akvo impetadis en de ili mem traboritajn profundaĵojn de diamantoportaj vulkanaj tuboj, kun muĝo turniĝadis, eroziante ŝtonaron, kaj ree elverŝiĝadis eksteren, lasante en kradoj de lavaj kameroj dekojn da tunoj da diamantoj. En longaj, priverŝitaj per lumo ejoj homoj sidadis ĉe moviĝantaj ciferplatoj de selektaj maŝinoj. Brilantaj ŝtonoj per torento de etaj grajnoj ŝutiĝadis en kalibritajn truojn de akceptaj kestoj. Maŝinistoj de pumpaj stacioj seninterrompe observadis indikilojn de komputiloj, kalkulantaj senĉese ŝanĝiĝantajn reziston de ŝtonaro, premon kaj konsumon de akvo, profundiĝon de ŝakto kaj elĵeton de malmolaj eroj. Dar Veter pensis, ke la ĝoja bildo de priverŝitaj de la suno arbaroj nun estas ne por lia humoro, kaj malŝaltis la Domon de Siberio. Momente aŭdiĝis voka signalo, kaj sur la ekrano aperis la informisto de la distribua stacio.

— Mi deziris precizigi viajn pripensojn. Ĵus estas ricevita postulo — liberiĝis loko en subakva titana minejo en la okcidenta bordo de Suda Ameriko. Tio estas la plej malfacila el tio, kion ni havas hodiaŭ... Sed tien necesas veni urĝe!

Dar Veter maltrankviliĝis:

— Mi ne havos tempon por pasi psikofizikan teston en proksima stacio de la APL — la Akademio de Psikofiziologio de Laboro.

— Laŭ la sumo de ĉiujaraj testoj, nepraj en via antaŭa laboro, vi tiun elprovon ne bezonas.

— Sendu mesaĝon kaj donu la koordinatojn! — tuj respondis Dar Veter.

— La okcidenta branĉo de la Spirala Vojo, la deksepa suda subbranĉo, stacio 6L, punkto KM-40. Mi sendas la averton.

La serioza vizaĝo sur la ekrano malaperis. Dar Veter kolektis ĉiujn etajn aĵojn, kiuj apartenis al li persone, enmetis en skatolon bendojn kun bildoj kaj voĉoj de proksimuloj kaj kun plej gravaj registraĵoj de propraj pensoj. De la muro li demetis kromoreflektan reproduktaĵon de antikva rusa pentraĵo, de la tablo — bronzan statueton de aktorino Bello Gal, simila al Veda Kong. Ĉio ĉi, kun nemultaj vestaĵoj, enlokiĝis en aluminian keston kun rondoj de elstarantaj ciferoj kaj liniaj signoj sur la kovrilo. Dar Veter klavis la donitajn al li koordinatojn, malfermis lukon en la muro kaj puŝis tien la keston. Ĝi malaperis, subkaptita de senfina bendo. Poste Dar Veter kontrolis siajn ĉambrojn. Jam dum multaj jarcentoj sur la planedo ne ekzistis iaj specialaj purigistoj de ejoj. Iliajn funkciojn plenumadis ĉiu loĝanto, kio eblis nur kondiĉe de absoluta diligenteco kaj disciplinemo de ĉiu homo, kaj ankaŭ ĉe skrupule pripensita sistemo de aranĝo de loĝejoj kaj publikaj domoj kun ties aŭtomatoj de purigo kaj priblovo.

Fininte la ĉirkaŭrigardon, li turnis malsupren stangon antaŭ la pordo, donante signalon al la stacio de distribuado de loĝejoj, ke la ĉambroj, kiujn li estis okupanta, liberiĝis, kaj eliris. La ekstera galerio, vitrita per laktokoloraj platoj, varmiĝis pro la suno, sed sur la plata tegmento la mara venteto, kiel ĉiam, estis malvarmeta. Malpezaj piediraj pontetoj, transĵetitaj alte inter kradaj domoj, ŝajnis, ŝvebis en la aero kaj logis al nehasta promeno, sed Dar Veter jam ree ne apartenis al si. Laŭ tubo de aŭtomata mallevo li trafis al subtera magnetelektra poŝto, kaj malgranda vagoneto ekportis lin al la stacio de la Spirala Vojo. Dar Veter ne veturis al la Nordo, al la Beringa markolo, kie kuŝis la kuniga arko de la Okcidenta branĉo. Tiu vojo ĝis Suda Ameriko, speciale tiel malproksime al sudo, kiel ĝis la deksepa subbranĉo, postulis ĉirkaŭ kvar tagojn. Laŭ la latitudoj de la loĝaj zonoj de la Nordo kaj la Sudo iris linioj de pezaj ŝarĝaj spiralavioj, ĉirkaŭzonantaj la planedon tra la oceanoj kaj kunligantaj per la plej mallonga vojo la branĉojn de la Spirala Vojo. Dar Veter ekveturis laŭ la Centra branĉo ĝis la suda loĝa zono kaj intencis konvinki estron de avitransportado kalkuli lin urĝa ŝarĝo. Krom tio, ke la vojo reduktiĝus al tridek horoj, Dar Veter povus intervidiĝi kun filo de Grom Orm — la estro de la Konsilio de Stelnavigado; Grom Orm elektis lin edukisto-mentoro de sia filo.

La knabo elkreskis kaj en la sekvonta jaro estis komenconta plenumadon de dek du Heraklaj heroaĵoj, kaj dume estis laboranta en la Patrola servo en marĉoj de Okcidenta Afriko.

Kiu el junuloj ne strebas al la Patrola servo — observi pri apero de ŝarkoj en oceano, de malutilaj insektoj, de vampiroj kaj reptilioj en tropikaj marĉoj, de malsanigaj mikroboj en loĝaj zonoj, de epizootioj aŭ arbaraj incendioj en la stepa kaj la arbara zonoj, trovante kaj neniigante malutilan malpuraĵon de la pasinteco de la Tero, en mistera maniero ree kaj ree aperantan el foraj anguloj de la planedo? La batalo kontraŭ malutilaj formoj de vivo neniam ĉesadis. Al novaj ekstermaj rimedoj mikroorganismoj, insektoj kaj fungoj respondadis per apero de novaj formoj kaj stamoj, rezistaj al la plej drastaj ĥemiaĵoj. Nur dum la EMU — la erao de la Monda Unuiĝo — oni lernis ĝuste uzi fortajn antibiotikojn, ne kreante danĝerajn konsekvencojn.

«Se Dis Ken estis sendita al la marĉaj patroloj, — pensis Dar Veter, — li jam en la juna aĝo iĝas serioza laboranto».

La filo de Grom Orm, kiel ĉiuj infanoj de la erao de la Ringo, estis edukita en lernejo sur bordo de maro en la norda zono. Samtie li pasis la unuajn testojn en psikologia stacio de la APL.

Al junuloj oni ĉiam taskis laboron kun konsidero de psikologiaj specialecoj de juneco kun ties impetoj foren, altigita sento de responso kaj egocentrismo.

La grandega vagono kuris senbrue kaj glate. Dar Veter levis sin en la superan etaĝon kun diafana tegmento. Fore malsupre kaj flanke de la Vojo preterglitadis konstruaĵoj, kanaloj, arbaroj kaj montaj pintoj. Mallarĝa zono de aŭtomataj fabrikoj sur limo inter agrikultura kaj arbara zonoj blindige ekbrilis sub la suno per kupoloj el «luna» vitro. Severaj formoj de kolosaj maŝinoj malklare videblis tra muroj de la vitraj konstruaĵoj.

Preterglitis monumento al Ĵinn Kad, ellaborinta metodon de malmultekosta produktado de artefarita sukero, kaj la arkado de la Vojo komencis sekci arbarojn de tropika agrikultura zono. En neĉirkaŭrigardeblan foron etendiĝis strioj kaj densejoj kun diversaj koloroj de foliaro, ŝelo, kun diversaj formoj kaj altoj de arboj. Laŭ mallarĝaj glataj vojoj, disigantaj apartajn masivojn, malrapide rampis rikoltaj, polenadaj kaj kalkulaj maŝinoj, kiel araneaĵo brilis sennombraj dratoj. Iam simbolo de abundo estis ora pro matureco grena kampo. Sed jam en la EMU — la erao de la Monda Unuiĝo — oni komprenis ekonomian neprofitecon de unujaraj kulturoj, kaj post transporto de agrikulturo eksklude en la tropikan zonon iĝis nenecesa la peniga ĉiujara kreskigado de herbaj kaj arbustaj vegetaĵoj. Arboj, multjaraj, malpli forkonsumantaj la grundon, rezistaj al klimataj malbonaĵoj, iĝis la ĉefaj agrikulturaj vegetaĵoj jam jarcentojn antaŭ la erao de la Ringo.

Arboj panaj, beraj, nuksaj, kun miloj da specoj de fruktoj, riĉaj je proteinoj, donantaj po cent kilogramoj da nutra maso por radiko. Kolosaj masivoj de fruktaj boskoj per du zonoj je centoj da milionoj da hektaroj ĉirkaŭis la planedon, kiel vera zono de Ceresa — la mita diino de fekundeco. Inter ili situis la arbara ekvatora zono — oceano de tropikaj humidaj arbaroj, provizanta la planedon per ligno — blanka, nigra, violkolora, rozkolora, orkolora, griza kun silka brilo, malmola, kiel osto, kaj mola, kiel pomo, dronanta en akvo kiel ŝtono kaj malpeza, kiel korko. Dekoj da specoj de rezino, malpli kostaj, ol la sintezitaj, kaj samtempe kun valoregaj teĥnikaj aŭ kuracaj ecoj, estis akirataj ĉi tie.

Pintoj de arbaraj gigantoj atingis la nivelon de la Vojo, — nun ĉe ambaŭ flankoj susuris verda maro. En ties malhelaj profundaĵoj, sur komfortaj arbarkampetoj, kaŝiĝis domoj sur altaj metalaj fostoj kaj monstraj aranesimilaj maŝinoj, kiuj kapablis transformi tiujn ĝangalojn el okdekmetraj trunkoj en obeemajn staplojn da traboj kaj tabuloj.

Maldekstre aperis kupoloj de la famaj ekvatoraj montoj. Sur unu el ili — la Kenja — situis la komunika instalaĵo de la Granda Ringo. La arbara maro deiris maldekstren, cedante lokon al ŝtona altebenaĵo. Ĉe la flankoj leviĝis kubaj helbluaj konstruaĵoj.

La trajno haltis, kaj Dar Veter eliris sur vastan placon, pavimitan per verda vitro, — la stacion Ekvatoro. Apud piedira ponto, metita super grizaj plataj foliaroj de cedroj, leviĝis piramido el blanka aplito de la rivero Lualaba. Sur ĝia detranĉita pinto staris skulptaĵo de homo en labora supertuto de la erao de la Disa Mondo. En la dekstra mano li tenis martelon, per la maldekstra alte levis supren, en la palan ekvatoran ĉielon, brilantan globon kun kvar elstaraĵoj de sendaj antenoj. Tio estis monumento al la kreintoj de la unuaj sputnikoj de la Tero, plenumintaj tiun heroaĵon de laboro, inventemo, kuraĝo. La tuta korpo de la homo, fleksiĝinta malantaŭen kaj kvazaŭ elpuŝanta la globon en la ĉielon, esprimis vervan penon. Tiu peno estis transdonata al li de figuroj de homoj en strangaj vestoj, ĉirkaŭantaj la piedestalon ĉe la piedoj de la skulptaĵo.

Dar Veter ĉiam kun emocio rigardadis al vizaĝoj de la skulptaĵoj de tiu monumento. Li sciis, ke la homoj, konstruintaj la unuajn sputnikojn kaj elirintaj sur la sojlon de la kosmo, estis rusoj, do ĝuste tiu mirinda popolo, de kiu kalkulis sian genealogion Dar Veter. La popolo, farinta la unuajn paŝojn kaj en konstruado de la nova socio, kaj en konkero de la kosmo...

Kaj nun, kiel ĉiam, Dar Veter direktis sin al la monumento, por ankoraŭfoje, rigardante al la bildoj de antikvaj herooj, serĉi en ili similecon kun modernaj homoj kaj malsamecon disde ili. El sub arĝentaj lanugaj branĉoj de sudafrikaj leŭkodendroj, borderantaj la piramidon de la monumento, blindigantan per spegulita suno, aperis du sveltaj figuroj, haltis. Unu el la junuloj rapide impetis al Dar Veter. Ĉirkaŭpreninte per la mano la masivan ŝultron, li kaŝe ĉirkaŭrigardis la konatajn al li trajtojn de la firma vizaĝo: la grandan nazon, la larĝan mentonon, neatendite gajan fleksiĝon de la lipoj, ne konvenantan al iom morna esprimo de la ŝtalaj okuloj sub la kunkreskiĝintaj brovoj.

Dar Veter kun aprobo rigardis al la filo de la fama homo, la konstruinto de bazo sur la planeda sistemo de la Centaŭro kaj la ĉefo de la Konsilio de Stelnavigado dum jam kvina jartrio seninterrompe. Grom Orm ne povis aĝi malpli ol cent tridek jarojn, li estis trioble pli aĝa ol Dar Veter.

Dis Ken vokis la kamaradon — malhelharan junulon.

— Mia plej bona amiko Tor An, filo de Zig Zor, komponisto. Ni kune laboras en marĉoj, — daŭrigis Dis, — deziras kune plenumi niajn heroaĵojn kaj plu same labori kune.

— Ĉu vi plu interesiĝas pri kibernetiko de heredeco? — demandis Dar Veter.

— Ho, jes! Tor interesigis min eĉ pli — li estas muzikisto, kiel lia patro. Li kaj lia amikino... ili revas labori en la tereno, kie muziko plifaciligas komprenon de evoluo de viva organismo, tio estas pri esploro de simfonio de ĝia konstruado.

— Vi parolas iel malklare, — sulkigis la brovojn Dar Veter.

— Mi ankoraŭ ne povas, — konfuziĝis Dis. — Eble, Tor diros pli bone.

La alia junulo ruĝiĝis, sed eltenis la taksan rigardon.

— Dis volis diri pri ritmoj de la meĥanismo de heredeco, la viva organismo dum evoluo el la patrina ĉelo estas superkonstruata per akordoj el molekuloj. La primara para spiralo disvolviĝas en plano, analogia al disvolviĝo de muzika simfonio. Alivorte, la programo, laŭ kiu okazas konstruado de la organismo el vivaj ĉeloj, estas muzika!

— Ĉu tiel?.. — troigite miris Dar Veter. — Sed tiam ankaŭ tutan evoluon de la viva kaj la malviva materioj vi reduktos al ia giganta simfonio?

— La plano kaj la ritmo de tiu simfonio estas determinitaj de la bazaj fizikaj leĝoj. Necesas nur kompreni, kiel estas konstruita la programo kaj de kie aperas informo de tiu muzik-kibernetika meĥanismo, — kun nevenkebla certeco de juneco konfirmis Tor An.

— Do, kies ideo tio estas?

— De mia patro, Zig Zor. Li antaŭnelonge publikigis kosman dektrian simfonion fa-minoran en kolora tono 4.750 mu.

— Mi nepre aŭskultos ĝin! Mi ŝatas bluan koloron... Sed la plej proksimaj viaj planoj estas la Heraklaj heroaĵoj. Ĉu vi scias, kio estas taskita al vi?

— Nur la unuajn ses.

— Nu certe, la ceterajn ses oni difinas post plenumo de la unua duono, — rememoris Dar Veter.

— Purigi kaj fari oportuna por vizitado la malsupran etaĝon de kaverno Kon-i-Gut en Meza Azio, — komencis Tor An.

— Konduki vojon al lago Mental tra akra eĝo de montoĉeno, — daŭrigis Dis Ken, — renovigi boskon de maljunaj panaj arboj en Argentino, esplori kaŭzojn de apero de grandaj polpoj en regiono de antaŭnelonga leviĝo apud Trinidado...

— Kaj ekstermi ilin!

— Tio estas kvin, kio do estas la sesa?

Ambaŭ junuloj iom ĝeniĝis.

— Ĉe ni ambaŭ oni trovis kapablojn al muziko, — ruĝiĝante, diris Dis Ken. — Kaj oni taskis al ni kolekti materialojn pri antikvaj dancoj de la insulo Balio, restarigi ilin — muzike kaj dance.

— Do trovi dancantinojn kaj krei ensemblon? — ekridis Dar Veter.

— Jes, — mallevis la okulojn Tor An.

— Interesa tasko! Sed tio estas grupa afero, same kiel la laga vojo.

— Ho, ni havas bonan grupon! Sed ili same deziras peti vin esti la mentoro. Tio estus tiel bone!

Dar Veter esprimis dubon pri siaj kapabloj rilate de la sesa afero. Sed la knaboj, ekjubilintaj kaj saltetantaj pro ĝojo, kredigis, ke Zig Zor «mem» promesis gvidi la sesan.

— Post jaro kaj kvar monatoj mi trovos al mi aferon en Meza Azio, — diris Dar Veter, kun plezuro rigardante al la ĝojaj junaj vizaĝoj.

— Kiel bone estas, ke vi ĉesis estri la staciojn! — ekkriis Dis Ken. — Mi eĉ ne pensis, ke mi laboros kun tia mentoro! — Subite la junulo ruĝiĝis tiel, ke lia frunto kovriĝis per etaj gutoj de ŝvito, kaj Tor eĉ deŝoviĝis de li, plena de riproĉo.

Dar Veter hastis helpi al la filo de Grom Orm en lia miso.

— Ĉu vi havas multan tempon?

— Ho ne! Oni nin forpermesis por tri horoj — ni alveturigis ĉi tien febran malsanulon el nia marĉa stacio.

— Jen kiel, la febro ankoraŭ aperas! Mi pensis...

— Tre malofte kaj nur en marĉoj, — haste intermetis Dis. — Por tio ja estas ni!

— Ankoraŭ du horoj estas en nia dispono. Ni iru en la urbon, vi, verŝajne, deziras rigardi la Domon de novaĵoj?

— Ho ne! Ni dezirus... ke vi respondu al niaj demandoj — ni preparis nin, kaj tio tiel gravas por elekto de vojo...

Dar Veter konsentis, kaj ĉiuj tri direktis sin al unu el la malvarmetaj ĉambroj de la Halo de Gastoj, priblovataj per artefarita mara vento.

Post du horoj alia vagono forportis Dar Veter-on, lace dormetantan sur divano. Li vekiĝis ĉe haltejo en urbeto de ĥemiistoj. Giganta konstruaĵo en aspekto de stelo kun dek vitraj radioj altis super granda karba minkampo. Karbon, minatan ĉi tie, oni transformadis en kuracilojn, vitaminojn, hormonojn, artefaritajn silkojn kaj peltojn. Restaĵojn oni uzadis por produktado de sukero. En unu el la radioj de la konstruaĵo el karbo oni prenadis maloftajn metalojn — germaniumon kaj vanadion. Kiel multe estis en la valorega nigra mineralo!

Malnova kamarado de Dar Veter, laborinta ĉi tie kiel ĥemiisto, venis al la stacio. Iam estis tri gajaj junaj meĥanikistoj en indonezia stacio de fruktorikoltaj maŝinoj en la tropika zono... Nun unu el ili estas ĥemiisto, estranta grandan laboratorion de granda fabriko, la dua plu restis ĝardenisto, kreinta novan metodon de polenado, kaj la tria — la tria estas li, Dar Veter, nun denove revenanta al la sino de la Tero, eĉ pli profunde — en ĝiajn internaĵojn. La amikoj sukcesis intervidiĝi dum ne pli ol dek minutoj, sed eĉ tia renkontiĝo estis multe pli agrabla ol renkontiĝoj sur ekranoj de TVF.

La plua vojo estis nelonga. La estro de la latituda aera transporta linio konsentis kun la peto, montrinte ĝeneralan bonvolemon de homoj de la epoko de la Ringo. Dar Veter transflugis la oceanon kaj iĝis sur la Okcidenta branĉo de la Vojo, sude de la deksepa subbranĉo, en kies fino sur oceana bordo li transiris al glitboato.

Altaj montoj dense aliris la bordon. Sur malkruta piedo de deklivoj iris terasoj de blanka ŝtono, retenantaj la surŝutitan grundon kun vicoj de sudaj pinoj kaj vidringtonioj, alternigantaj en paralelaj aleoj siajn bronzajn kaj blu-verdajn pinglarojn. Pli supre nudaj rokoj faŭkis per malhelaj fendoj, en kies profundo dispolviĝadis akvofaloj. Sur la terasoj per maldensa ĉeno viciĝis dometoj kun blu-grizaj tegmentoj, farbitaj oranĝe kaj blindige flave.

Malproksimen en la maron elstaris artefarita terlango, finiĝanta per turo, ĉirkaŭlavata de ondaj batoj. Ĝi staris ĉe la rando de la kontinenta soklo, krute falanta en la oceanon al kilometra profundo. Sub la turo malsupren vertikale iris grandega ŝakto en aspekto de dikega cementa tubo, kontraŭstaranta al premo de profunda akvo. Sub la fundo la tubo eniris en pinton de subakva monto, konsistanta el preskaŭ pura rutilo — oksido de titano. Ĉiuj procezoj de prilaboro de erco estis farataj malsupre, sub la akvo kaj la montoj. Sur la supraĵon estis levataj nur grandaj pecoj de pura titano kaj feĉo de mineralaj restaĵoj, disnaĝanta malproksime ĉirkaŭe. Tiuj flavaj malklaraj ondoj ekbalancis la glitboaton antaŭ la kajo ĉe la suda flanko de la turo. Dar Veter kaptis momenton kaj elsaltis sur placeton, humidan pro akvaj gutoj. Li levis sin sur ĉirkaŭbaritan galerion, kie kunvenis, por renkonti la novan kamaradon, kelkaj homoj, liberaj de deĵorado. Laborantoj de tiu minejo, kiun Dar Veter imagis tre izolita, ne ŝajnis al Dar Veter mornaj anaĥoretoj, kiajn li sub influo de la propra humoro atendis renkonti ĉi tie. Lin salutis gajaj vizaĝoj, iom lacaj pro severa laboro. Kvin viroj, tri virinoj — ĉi tie laboris ankaŭ virinoj...


Pasis dek tagoj, kaj Dar Veter ellernis la novan laboron.

Ĉi tie estis propra energi-produkta mastrumo — en profundo de malnovaj ŝaktoj sur la kontinento kaŝiĝis instalaĵoj de nuklea energio de tipo E, aŭ, kiel ĝi nomiĝis antikve, la dua tipo, ne donanta malmolajn restajn radiojn, kaj tial oportuna por lokaj instalaĵoj.

Komplikega komplekso de maŝinoj estis moviĝanta en la ŝtona sino de la subakva monto, enprofundiĝante en rompeblan ruĝ-brunan mineralon. La plej malfacila estis laboro en la malsupra etaĝo de la maŝinaro, kie okazis aŭtomata elprenado kaj diserigado de minaĵo. En la maŝinon venadis signaloj el supre situanta centra regejo, kie estis ĝeneraligataj la observoj pri funkciado de tranĉaj kaj diserigaj iloj, pri ŝanĝiĝanta malmoleco kaj viskozeco de la elfosaĵo kaj pri stato de tuboj de malseka riĉigo. Depende de ŝanĝiĝanta enteno de metalo estis altigata aŭ malaltigata rapido de la elpren-diseriga maŝinaro. La tutan kontrol-observan agadon de meĥanikistoj ne eblis transdoni al kibernetikaj maŝinoj-robotoj pro malgrandeco de la loko, defendita kontraŭ maro.

Dar Veter iĝis meĥanikisto pri kontrolo kaj agordo de la malsupra maŝinaro. Ektreniĝis ĉiutagaj deĵoradoj en duonmallumaj kameroj, plenŝtopitaj per ciferplatoj, kie pumpilo de klimatizilo apenaŭ povis venki ĝenantan varmegon, kiun plifortigis alta aerpremo pro neevitebla likado de kunpremita aero.

Dar Veter kaj lia juna asistanto eliradis supren, longe staradis sur la balustrado, enspirante freŝan aeron, poste iradis por bani sin, manĝadis kaj disiradis al siaj ĉambroj en unu el la supraj dometoj. Dar Veter penis reokupiĝi pri la nova, koĥlea fako de matematiko. Al li ŝajnis, ke li forgesis sian antaŭan komunikadon kun la kosmo. Kiel ĉiuj laborantoj de la titana minejo, li kun kontento adiaŭadis vican floson kun diligente metitaj brikoj da titano. Post redukto de la polusaj frontoj tempestoj sur la planedo tre malfortiĝis, kaj multaj maraj ŝarĝotransportoj estis farataj sur trenataj aŭ memstare irantaj flosoj. Kiam la laborantaro de la minejo estis ŝanĝiĝanta, Dar Veter daŭrigis sian estadon kune kun du aliaj entuziasmuloj de minaj laboroj.

Nenio daŭras eterne en tiu ĉi ŝanĝiĝema mondo, kaj la minejo haltis por vica riparo de la elpren-diseriga maŝinaro. Unuafoje Dar Veter penetris en la ŝakton antaŭ la ŝildo, kie nur speciala skafandro estis savanta kontraŭ varmego kaj alta aerpremo, kaj ankaŭ kontraŭ subitaj strioj de venena gaso, elŝiriĝantaj el fendoj. Sub blindiga prilumo brunaj rutilaj muroj brilis per sia propra diamanta brilo kaj rebrilis per ruĝaj lumoj, kvazaŭ per rigardoj de furiozaj okuloj, kaŝiĝintaj en la mineralo. En la ŝakto staris neordinara silento. Sparka elektrohidraŭlika ĉizilo kaj grandegaj diskoj — radiiloj de mallongegaj ondoj — unuafoje dum multaj monatoj senmove rigidiĝis. Sub ili klopodis ĵus venintaj geofizikistoj, disstarigante aparatojn, por, uzante la okazon, kontroli la konturojn de la minaĵo.

Supre staris kvietaj kaj varmegaj tagoj de suda aŭtuno. Dar Veter foriris en la montojn kaj neordinare akre eksentis la grandecon de ŝtonaj masoj, dum jarmiloj senmove leviĝantaj ĉi tie antaŭ la maro kaj la ĉielo. Susuris sekaj herboj, de malsupre apenaŭ aŭdeblis plaŭdado de surfo. La laca korpo petis kvieton, sed la cerbo avide kaptadis impresojn de la mondo, renovigitajn post la longa kaj malfacila laboro en la subteraĵo.

Kaj la eksa estro de la eksteraj stacioj, enspirante odoron de varmigitaj rokoj kaj dezertaj herboj, ekkredis, ke antaŭe lin atendas ankoraŭ multe da bono — des pli multe, ju pli bona kaj forta estos li mem.

«Semu agon — rikoltu kutimon.
Semu kutimon — rikoltu karakteron.
Semu karakteron — rikoltu sorton» —

venis en lian kapon antikva maksimo. Jes, la plej granda lukto de la homo estas la lukto kontraŭ egoismo! Ne per sentimentalaj reguloj kaj per bela, sed senhelpa moralo, sed per dialektika kompreno, ke egoismo ne estas kreaĵo de iaj fortoj de malbono, sed natura instinkto de praa homo, ludinta tre grandan rolon en sovaĝa vivo kaj direktita al memkonservo. Jen kial ĉe brilaj, fortaj individuoj nemalofte fortas ankaŭ egoismo kaj ĝi estas malpli facile venkebla. Sed tia venko estas neceso, probable, la plej grava en la moderna socio. Tial tiom multe da fortoj kaj tempo oni malŝparas por edukado, tiel zorgeme esploras strukturon de ĉies heredeco. En la granda mikso de rasoj kaj popoloj, kreinta la unuecan familion de la planedo, subite el iaj profundaĵoj de heredeco riveliĝas plej neatenditaj trajtoj de karaktero de foraj prauloj. Okazas miregindaj deflankiĝoj de psiko, ricevitaj jam dum la tempoj de grandaj malfeliĉoj de la erao de la Disa Mondo, kiam homoj ne estis singardemaj en eksperimentoj kaj uzado de nuklea energio kaj faris lezojn al genoj de multaj homoj...

Ankaŭ Dar Veter antaŭe havis longan genealogion, nun jam nenecesan. Esplorado de prauloj estas anstataŭigita per rekta analizo de strukturo de la hereda meĥanismo, per analizo, eĉ pli grava nun, ĉe longa vivo.

Ekde la erao de Komuna Laboro ni komencis vivi ĝis cent sepdek jaroj, kaj nun evidentiĝas, ke eĉ tricent ne estas la limo...

Susuro de ŝtonoj igis Dar Veter-on rekonsciiĝi de la komplikaj kaj malklaraj pensoj. De supre laŭ la valo estis malleviĝanta duopo: maŝinistino de la sekcio de elektra fandado — sinĝenema kaj silentema virino kaj malalta, vigla inĝeniero de ekstera servo. Ambaŭ, ruĝiĝintaj pro rapida irado, salutis Dar Veter-on kaj deziris preteriri, sed tiu haltigis ilin.

— Mi delonge intencas peti vin, — turnis li sin al la maŝinistino, — plenumi por mi la dektrian kosman fa-minoran bluan. Vi multe ludis por ni, sed ĝin neniam.

— Ĉu vi parolas pri la kosma de Zig Zor? — redemandis la virino kaj post jesa gesto de Dar Veter ekridis.

— Estas malmultaj homoj sur la planedo, kiuj povus plenumi tiun verkon... La suna piano kun triobla klavaro estas malriĉa, kaj transponon oni ankoraŭ ne faris... kaj apenaŭ faros. Sed kial vi ne voku ĝin el la Domo de Supera Muziko por sonigi la registraĵon? Nia ricevilo estas universala kaj sufiĉe potenca.

— Mi ne scias, kiel oni tion faras, — balbutis Dar Veter. — Mi antaŭe ne...

— Mi vokos ĝin vespere! — promesis la muzikistino al Dar Veter kaj, etendinte la manon al la kunulo, daŭrigis la malleviĝon.

Dum la resto de la tago Dar Veter ne povis liberiĝi de sento, ke okazos io grava. Kun stranga malpacienco li atendis la dekunuan horon — la tempon, difinitan de la Domo de Supera Muziko por sendo de la simfonio.

La maŝinistino de elektra fandado prenis sur sin la rolon de koncerta gvidanto, sidiginte Dar Veter-on kaj aliajn ŝatantojn en fokuso de duonsfera ekrano de muzika halo, kontraŭ arĝenta krado de sonigilo. Ŝi estingis la lumon, klariginte, ke alie estos malfacile observi la koloran parton de la simfonio, plenumebla nur en speciale aranĝita halo kaj ĉi tie neintence limigita per la interna spaco de la ekrano.

En mallumo nur malforte flagris la ekrano kaj apenaŭ sonis elekstere la konstanta bruo de la maro. Ie en nekredebla foro aperis malalta sono, tia densa, ke ĝi ŝajnis sentebla forto. Ĝi plifortiĝis, tremigante la ĉambron kaj la korojn de la aŭskultantoj, kaj subite falis, altiĝante en tono, diseriĝis kaj disŝutiĝis je milionoj da kristalaj rompopecoj. En la malhela aero eksparkis etaj oranĝaj fajreroj. Tio estis kiel bato de tiu praa fulmo, kies sparko antaŭ milionoj da jarcentoj sur la Tero unuafoje ligis simplajn karbonajn kombinaĵojn en pli komplikajn molekulojn, kiuj iĝis la fundamento de la organika materio kaj de la vivo.

Alfluis ondego de maltrankvilaj kaj malagordaj sonoj, milvoĉa ĥoro de doloro, tristo kaj despero, kompletigante kiun ĵetiĝadis kaj estingiĝadis lumeksplodoj de malklaraj purpuraj kaj skarlataj koloroj.

En moviĝoj de mallongaj kaj akraj vibrantaj notoj iĝis rimarkebla ronda ordo, kaj en alto ekturniĝis malklara spiralo de griza fajro. Subite la turniĝantan ĥoron tratranĉis longaj notoj — fieraj kaj sonoraj. Ili estis plenaj je impeta forto.

Malklarajn fajrajn konturojn de la spaco trapenetris klaraj linioj de bluaj fajraj sagoj, flugantaj en senfundan obskuron malantaŭ rando de la spiralo kaj dronantaj en mallumo de teruro kaj silento.

Mallumo kaj silento — tiel finiĝis la unua parto de la simfonio.

La aŭskultantoj, iom afekciitaj, ne sukcesis diri eĉ vorton, kiam la muziko ree eksonis. Larĝaj kaskadoj de potencaj sonoj en akompano de diverskoloraj blindigaj ŝanĝbriloj de lumo estis falantaj malsupren, malaltiĝante kaj malfortiĝante, kaj en melankolia ritmo estingiĝadis brilantaj fajroj. Denove io mallarĝa kaj impeta ekĵetiĝis en la falantaj kaskadoj, kaj denove la bluaj fajroj komencis ritman dancan leviĝon.

Afekciita Dar Veter kaptis en la bluaj sonoj strebon al komplikiĝantaj ritmoj kaj formoj kaj pensis, ke ne eblis pli bone speguli la praan lukton de la vivo kontraŭ la entropio... Ŝtupoj, flosetoj, filtriloj, retenantaj la kaskadojn de energio, falanta sur malaltajn nivelojn. «Tiel, tiel, tiel! Jen ili, tiuj unuaj pintoj de la komplikega organizo de la materio!»

La bluaj sagoj kuniĝis per rondodanco de geometriaj figuroj, kristalaj formoj kaj kradoj, komplikiĝantaj konforme al kombinoj de minoraj konsonancoj, disŝutiĝantaj kaj ree kuniĝantaj, kaj subite dissolviĝis en griza mallumo.

La tria parto de la simfonio komenciĝis per egalmezura paŝado de basaj notoj, samtakte kun kiuj eklumadis kaj estingiĝadis bluaj lanternoj, forirantaj en abismon de senfineco kaj tempo. Alfluo de la minace paŝantaj basoj estis plifortiĝanta, kaj ilia ritmo plioftiĝis, transirante en abruptan kaj sinistran melodion. La bluaj lumoj ŝajnis floroj, fleksiĝantaj sur maldikaj fajraj tigetoj. Malgaje kliniĝadis ili sub alfluo de malaltaj, tondraj kaj trumpetaj notoj, estingiĝante en malproksimo. Sed vicoj de la fajretoj aŭ lanternoj iĝadis ĉiam pli densaj, iliaj tigoj — pli dikaj. Jen du fajraj strioj konturis vojon, irantan en senliman nigron, kaj eknaĝis en senfinecon de la Universo oraj sonoraj voĉoj de la vivo, varmigante per bela varmo la mornan indiferentecon de moviĝanta materio. La malhela vojo iĝis rivero, giganta torento de blua flamo, en kiu per ĉiam komplikiĝanta plektaĵo glitis briloj de diverskoloraj lumoj.

Altaj kombinoj de rondaj glataj linioj, sferaj surfacoj speguladis saman belon, kiel streĉitaj plurŝtupaj akordoj, en kies ŝanĝado rapidege kreskis komplikeco de la sonora melodio, disvolviĝanta ĉiam pli forte kaj forte...

Al Dar Veter ekturniĝis la kapo, kaj li jam ne povis sekvi ĉiujn nuancojn de muziko kaj lumo, kaptante nur ĝeneralajn konturojn de la kolosa ideo. Oceano de altaj kristale puraj notoj plaŭdis per brilanta, neordinare potenca, ĝoja blua koloro. Tono de sonoj altiĝadis, kaj la melodio mem iĝis furioze turniĝanta, leviĝanta spiralo, ĝis finfine rompiĝis dum ekflugo, en blindiga eksplodo de fajro.

La simfonio finiĝis, kaj Dar Veter komprenis, kio mankis al li dum ĉiuj ĉi longaj monatoj. Necesas laboro, pli proksima al la kosmo, al la nelacigeble disvolviĝanta spiralo de la homa strebo en estontecon. Rekte el la muzika halo li direktis sin al komunika ĉambro kaj vokis la centran stacion de distribuo de laboro de la norda loĝa zono. La juna informisto, direktinta Dar Veter-on ĉi tien, al la minejo, rekonis lin kaj ekĝojis.

— Hodiaŭ matene oni vokis vin el la Konsilio de Stelnavigado, sed mi ne povis komunikiĝi kun vi. Mi tuj konektos vin.

La ekrano estingiĝis kaj ree ekbrilis, sur ĝi aperis Mir Om — la plej supera el kvar sekretarioj de la Konsilio. Li aspektis tre serioza kaj, kiel ŝajnis al Dar Veter, malgaja.

— Granda malfeliĉo! Pereis la sputniko kvindek sep. La Konsilio vokas vin por plenumo de malfacilega laboro. Mi sendas por vi jonan planedŝipon. Estu preta!

Dar Veter rigidiĝis en mirego antaŭ la estingiĝinta ekrano.




minus-kampo — negative ŝargita kampo en interstela spaco (sciencfikciaĵo).
kromoreflekta reproduktaĵo — pentraĵo, presita per farboj kun interna reflekto de lumo, donanta altan stereoskopiecon de plata bildo en natura transiro de koloroj kaj lumoj (sciencfikciaĵo).
aplito — blanka vejneca ŝtonaro.
leŭkodendro — sudafrika arbo kun brilantaj arĝentaj pingloj.
vidringtonio — sudafrika konifero.




Hosted by uCoz