Ĉapitro V


Mi tremeris, — tiel batis en la tempiojn la sango. Suspiro — ne pro sola mirego, — pro pli granda, pli komplika emocio, — retenis en mi batadon de la koro, kiu poste laŭte ekparolis. Dufoje mi enspiris, antaŭ ol sukcesis ankoraŭ foje tralegi kaj kompreni tiujn mirindajn vortojn, ĵetiĝintajn en mian cerbon, kiel saga salvo. Tiu subita bato de la realo laŭ la aperintaj dum la ludo strangaj vortoj estis tiom subita, kvazaŭ homon oni kaptus de malantaŭe. Min ekturnis momente senfortiĝintaj pensoj. Tiel turniĝas sur perdita spuro hundo, priflarante lastan postsignon de piedo.

Finfine, persiste flankeniginte tiujn emociojn, kiel oni flankenigas per la mano risortan foliaron, malhelpantan rigardi, mi ekstaris per unu piedo sur la poŭpan ŝnuregon, por pli proksime kliniĝi al la surskribo. Ĝi estis altiranta min. Mi ekpendis super la akvo, tuŝita de malproksima lumo. La surskribo situis en distanco de ses-sep futoj for de mi. Ĝi estis bonege prilumita de glitanta radio. La vorto «Kuranta» kuŝis en ombro, «sur» estis sur la limo de la ombro kaj la lumo, kaj la fina «ondoj» brilis tiel hele, ke estis rimarkeblaj fendoj en la ortavolo.

Konvinkiĝinte, ke mi vidas realaĵon, mi deiris kaj eksidis sur krudferan foston por ordigi la pensojn. Ili estis disvolviĝantaj en tia ligo inter si, ke necesis pli forta premo de la volo, ol la mia tiam, por ĉirkaŭpreni ilin ĉiujn per unu, plej ĉefa penso; tiu mankis. Mi estis rigardanta en mallumon, en ties profundajn bluajn makulojn, kie flagris reflektoj de rodaj fajroj. Mi estis nenion decidanta, sed mi sciis, kion mi faros, kaj tio ŝajnis al mi tute natura. Mi estis certa pri malcertaĵo kaj preciza en malprecizeco.

Ekstarinte, mi aliris al la pasponteto kaj laŭte diris:

— He, sur la ŝipo!

La vaĉanta matroso dormis aŭ, eble, aŭdis mian alparolon, sed lasis ĝin sen respondo.

Mi ne ripetis la vokon. En tiu ĉi momento mi ne sentis malpermeson, ordinaran, kvankam nevideblan, pri memvola eniro en fremdulan posedaĵon. Vidante, ke la sentinelo estas senmova, mi surpaŝis la pasponteton kaj trafis sur la ferdekon.

Vere, la sentinelo estis dormanta, mallevinte la kapon sur la manojn, etenditajn laŭ kovrilo de ŝipranda kesto. Mi neniam vidis, ke simpla matroso estus vestita tiel, kiel tiu nekonata homo. Lia multekosta vesto el maldika griza silko, kolumo de senriproĉe blanka ĉemizo kun blua kravato kaj granda brilianto de pinglo, silka blanka kepo, dandaj botoj kaj ringoj sur la sunbruna mano, atestantaj kapablon pagi grandan monon por ornamaĵoj, — ĉiuj ĉi aĵoj estis nekarakteraj por simpla servo de matroso. Krom tio — la sunbrunaj, puraj manoj, sen aspreco kaj kaloj, kaj la obstina, tremeranta en dormo, maldika vizaĝo kun nigra, zorgeme kombita barbo montris sen aliaj pruvoj, per rekta sugesto de la trajtoj, ke tiu homo estas ne el malsuperaj anoj de la ŝipo. Hezitante veki lin, mi malrapide trairis al pasponteto de la poŭpa ferdekdomo, ĉar el ties levitaj lukoj iris lumo. Mi esperis trovi tie homojn. Jam mi levis la piedon, kiam min retenis kaj haltigis facila nevidebla movo. Mi turnis min kaj iĝis vid-al-vide al la vaĉanto.

Li ĵus finis oscedi. Lia maldekstra mano estis ŝovita en la poŝon de la pantalono, kaj la dekstra, forpelanta dormon, trairis laŭ la okuloj kaj malleviĝis, frotante per la dekstra fingro la finojn de la aliaj fingroj. Tio estis alta, larĝŝultra homo, pli alta, ol mi, kun kliniĝo antaŭen. Kvankam liaj mallevitaj palpebroj ludis senemociecon, sub ili lumis malbone kaŝita plezuro — atendo de mia konfuzo. Sed mi estis nek konfuzita, nek embarasita kaj ekrigardis rekte en liajn okulojn. Mi riverencis.

— Kion vi faras ĉi tie? — severe demandis li, malrapide prononcante tiujn vortojn kaj kvazaŭ pririgardante ilin antaŭ si. — Kiel vi trafis sur la ferdekon?

— Mi suriris laŭ la ponteto, — respondis mi amikeme, sen atento al eblaj miskomprenoj liaflanke, ĉar mi opiniis, ke mia aspekto estas sufiĉe elokventa en ajna horo kaj en ajna loko. — Mi vin vokis, vi dormis. Mi leviĝis kaj, ial ne kuraĝinte veki vin, deziris iri malsupren.

— Por kio?

— Mi kalkulis trovi tie iun. Kiel mi vidas, — aldonis mi kun emfazo, — mi devas nomi min: Tomaso Harvey.

La vaĉanto eltiris la manon el la poŝo. Liaj pezaj okuloj jam tute vekiĝis, kaj en ili rimarkeblis nedecidemo de emocioj — miksaĵo de flegmo kaj furiozo. Probable, la unua venkis, ĉar, kunpreminte la lipojn, li malvolonte klinis la kapon kaj seke respondis:

— Tre bone. Mi estas ŝipestro Vilhelmo Guez. Al kiu cirkonstanco mi ŝuldas tiom fruan viziton?

Sed eĉ pli malafabla tono ne povis senkuraĝigi min nun. Mi estis sur linio de rapide leviĝanta ekvilibro, sub defendo de tuta tiu okazaĵo, en tuta amplekso de ĝia ankoraŭ ne difinita graveco.

— Ŝipestro Guez, — diris mi kun rideto, — se la trian horon de nokto opinii komenco de tago, — mi, certe, venis freneze frue. Mi timas, ke vi trovos mian motivon netaŭga. Tamen estas necese klarigi, kial mi suriris la ferdekon. Dum ioma tempo mi estis malsana, kaj mia stato, laŭ opinio de kuracistoj, iĝos pli bona, ol la nuna, se mi iom vojaĝos. Estis agnoskite, ke navigado sur velŝipo, malkomplika ekzistado, eĉ senigita je kelkaj oportunaĵoj, estos, se tiel diri, kruda fiziologia vero, kiun la korpo bezonas fojfoje ĝuste tiel, kiel kruda vero fojfoje kuracas moralan malsanon. Hodiaŭ, promenante, mi ekvidis tiun ĉi ŝipon. Ĝi, mi konfesu, ĉarmis min. Prokrasti mian aferon mi ne kuraĝis, ĉar mi ne scias, kiam vi levos la ankron, kaj mi pensis, ke morgaŭ mi jam povos ne trovi vin. Ĉiuokaze — mi petas min pardoni. Mi kapablas pagi, kiom necesas, kaj ĉi-flanke vi ne havus kaŭzon resti malkontenta. Por mi krome estas tute indiferente, kien vi direktos vin. Fine, mi esperas, ke vi min komprenis, — mi pensas, ke mi forigis la domaĝan miskomprenon. La cetero dependas nun de vi.

Dum mi estis parolanta tion, Guez jam respondis al mi. La respondo estis en ŝanĝado de esprimoj de lia vizaĝo, kies signifon mi povis determini kiel reziston. Sed la interparolo nur ĵus komenciĝis, kaj mi ne perdis esperon.

— Mi estas preskaŭ certa, ke mi rifuzos al vi, — diris Guez, — des pli, ke tiu ĉi ŝipo ne apartenas al mi. Ĝia posedanto estas Brown, el kompanio «Frajtisto kaj Kargo». Mi petas vin veni malsupren, kie por ni estos pli facile interparoli.

Li diris tion per ĝentila glacia tono de devigita peno. Lia gesto per la mano en direkto al la pasponteto estis preciza kaj seka.

Mi malleviĝis en hele prilumitan ejon, kie, krom ni du, estis neniu. Rapida rigardo, ĵetita de mi al la ĉirkaŭaĵo, ne donis impreson, kontraŭan al mia humoro, sed ankaŭ nenion klarigis, kvankam ŝajnis al mi, kiam mi estis malleviĝanta, ke estos alie. Mi ekvidis komforton kaj malordon. Mi estis iranta laŭ luksa tapiŝo. La dekoracio de la ejo montris riĉecon de la konstruisto de la ŝipo... Ni eksidis sur negrandan kanapon, kaj en plena lumo mi fine pririgardis Guez-on.

Lian aspekton eblus esplori longe kaj resti ĉe konfuza rezulto. Priskribante vizaĝon, aŭtoroj plej ofte absorbiĝas per la antaŭa aspekto, sed neniu deziras agnoski signifon de la profilo. Tamen la profilo estas notinda tial, ke ĝi estas la bazo de la silueto — de unu el la plej akraj grafikaj solvoj de la tutaĵo. Plurfoje la profilo montradis al mi duan homon en unu, — kvazaŭ du enirejojn el malsamaj flankoj en unu ejon. Mi donas al la profilo signifon de komento kaj nur en tiu okazo ne rememoras pri ĝi, se la profilo kaj la antaŭa aspekto, kun ĉiuj interaj sekcoj, estas ekvilibrigitaj per anima kontraŭpezo. Sed tio renkonteblas tiel rare, ke estas escepto. Same ne eblis alkalkuli al esceptoj la vizaĝon de Guez. Lia profilo iris de la radikoj de la haroj per la klinita, nervoza frunto — per preskaŭ vertikala linio de la longa nazo, per la trista supra kaj obstine elstaranta malsupra lipo — al la peza, krute turnita mentono. Linio de la ŝvela vango, apogante la okulon, malsupre estis kunigita kun la morna lipharo. Laŭ la lingvo de la vizaĝo, ĝi montriĝis en premata kaj insista esprimo. Sed al tiu vizaĝo, kiam ĝi estis turnita rekte, — larĝa, kun kuntiritaj brovoj, kun nerva ludo de faltoj de la larĝa frunto — oni ne povis rifuzi pri alloga kaj originala esenco. Liaj nigraj belaj okuloj estis impone moviĝantaj sub la rompiĝo de la malaltaj brovoj. Mi ne komprenis, kiel povis konformi tiu forta kaj pasia vizaĝo kun la flegma tono de Guez — tiom, ke eĉ sentata en liaj vortoj iro de pensoj ŝajnis senpasia. Ne senbaze mi atendis, pro tiu kontraŭdiro, malagrablan efekton, kio konfirmiĝis senprokraste.

— Do, — diris Guez, kiam ni eksidis, — mi povus preni pasaĝeron nur laŭ permeso de Brown. Sed, mi agnosku, mi estas kontraŭ pasaĝero sur kargoŝipo. Kun tio ĉiam okazas iaj malagrablaĵoj aŭ klopodoj. Krome, mia ŝipanaro hieraŭ estis kvitigita, kaj mi ne scias, ĉu mi baldaŭ kolektos novan kompleton. Estas eble, ke la «Kuranta» staros monaton, antaŭ ol mi sukcesos aranĝi vojaĝon. Mi konsilas al vi turni vin al alia ŝipestro.

Li eksilentis kaj per nenio montris deziron daŭrigi la interparolon. Mi estis pripensanta, kion mi diru, kiam sur la ferdeko aŭdiĝis paŝoj kaj ekkrio: «Ha-ha!», akompanata, verŝajne, per ebria larĝa gesto.

Vidante, ke mi ne ekstaras, Guez movetis la brovon, atente pririgardis min de la kapo ĝis la piedoj kaj diris:

— Jen finfine revenis Butler. Mi petas vin ne ĝeniĝi. Mi tuj revenos.

Li eliris, paŝante peze kaj larĝe, klininte la kapon, kvazaŭ li timis batiĝi per la frunto. Restinte sola, mi atente ĉirkaŭrigardis. Mi vojaĝis sur diversaj ŝipoj, kaj tial estis konvinkita, ke tiu ĉi ŝipo, almenaŭ dum ĝia konstruado, ne estis destinita por transporti kafon aŭ kotonon. Pri tio atestis kiel ĝia ekstera aspekto, tiel ankaŭ la internaĵo de la salono. Grandaj rondaj fenestroj — lukoj, diametre pli ol du futojn, kiajn oni neniam faras sur kargoŝipoj, devis klare kaj elegante prilumi tage. Iliaj ŝraŭboj, kadroj, tuta kupra ilaro distingiĝis per fajna arta laboro. Venecia spegulo en masiva kadro el arĝento; negrandaj kanapoj, tapetitaj per multekosta griz-verda silko; palisandra tegaĵo de la muroj; kornicoj, kurtenoj, la hindia tapiŝo kaj tri elektraj lampoj kun laktovitraj kloŝoj en figura bronza reto estis aĵoj de vera lukso — tiel, kiel estas teĥnike oportune sur ŝipo. Sur bone polurita, reflektanta la lampojn tablo staris fumvitra vazo kun freŝaj rozoj. Ĉirkaŭ ĝi, inter ĉifitaj buŝtukoj kaj glasoj kun nefintrinkita vino, staris malpuraj teleroj. Sur la tapiŝo kuŝaĉis cigaredstumpoj. El duonmalfermita pordo de la bufedo pendis malpura ĉifono.

Ekaŭdinte paŝojn, mi ekstaris kaj, ne dezirante plilongigi la interparolon, demandis Guez-on post lia reveno, — ĉu li kontraŭos, se Brown donos al mi konsenton por navigi sur la «Kuranta» en aparta kajuto kaj kontraŭ konvena pago.

— Ĉu vi opinias, ke estas senutile paroli pri tio kun mi?

— Al mi ŝajnis, — rimarkis mi, — ke via opinio estas fiksita kontraŭ mi de tiaj konsideroj, kiuj estas gravaj por vi.

Guez paŭzis. Mi vidis, ke mia intenco komunikiĝi kun Brown malagrable tuŝis lin. Mi montris ĝentilan insiston kaj esprimis deziron agi spite al Guez.

— Kiel vi deziras, — diris Guez. — Mi restas kun mia opinio, pri kiu mi diris.

— Mi ne disputas. — Mia afabla vigliĝo forpasis, anstataŭita de ĉagreno. — Malvenkinte aferon en unu instanco, oni turnu sin al alia.

Mi agnoskas, ke mi diris tro multe, sed mi ne pentis pri tio: la konduto de Guez al mi tre malplaĉis.

— Malvenkinte aferon en malalta instanco! — respondis li, subite ruĝiĝinte. Lia flegmo malaperis, kiel kurteno, ekflirtinta pro vento; la vizaĝo malagrable kaj arogante vigliĝis. — Por kia diablo estas ĉiuj ĉi paroloj? Mi estas la ŝipestro, kaj tial dume la mastro de tiu ĉi ŝipo. Vi povas agi, kiel vi deziras.

Tio estis jam nepardonebla akraĵo, kaj en alia tempo mi, probable, trankviligus lin per unu atenta rigardo, sed ial mi estis certa, ke, preterinte ĉion, mi devos en baldaŭa tempo navigi kun Guez sur lia ŝipo «Kuranta sur ondoj», kaj tial mi decidis ne plu doni pretekston por ofendo. Mi levetis la ĉapelon kaj balancis la kapon.

— Mi esperas, ni iel aranĝos tiun ĉi demandon, — diris mi, etendante al li la manon, kiun li premis tre seke. — La plej senkulpaj cirkonstancoj puŝas min rompi la glacion. Eble, vi ne koleros poste, se ni renkontiĝos.

«La interparolo estas finita, kaj mi deziras, ke ci foriraĉu de ĉi tie», — diris liaj okuloj. Mi eliris sur la ferdekon, kie mi ekvidis aĝan, variolmarkitan homon kun pipo en la dentoj. Li staris, apogiĝinte al la masto. Pririgardinte min per nepenetrebla rigardo, tiu homo diris al Guez, kiu eliris kun mi:

— Mi tamen devus iri; mi, eble, regajnos. Kion vi diros al tio?

— Mi ne donos monon, — diris Guez akre kaj kolere.

— Vi donos al mi mian salajron, — morne daŭrigis la homo kun la pipo, — alie ni disiĝos.

— Butler, vi ricevos la salajron morgaŭ, kiam vi sobriĝos, alie al vi ne restos eĉ groŝo.

— Bonege! — ekkriis Butler, kiu estis, kiel mi divenis, la supera asistanto de Guez. — Belajn vi diras vortojn! Ĉu vi ludu rolon de zorganto, kiam eĉ mortinta katino scias, kio vi estas en ĉiuj drinkejoj — estintaj, nunaj kaj estontaj?! Mi povas elspezi mian monon, kiel mi deziras.

Guez ne respondis, sed sakraĵoj, kiujn li retenis, speguliĝis sur lia vizaĝo. Energio de tiu ŝargo elverŝiĝis en lia alparolo al mi. La malŝata, sed malvarmsanga ĝentlemano malaperis. La tono de la alparolo de Guez similis insulton.

— Nu, kiele, — diris li, starante ĉe la pasponteto, kiam mi komencis iri laŭ ĝi, — ĉu vere, «Kuranta sur ondoj» belas, kiel «Genta puntistino»? («Genta puntistino» estis ŝipo, dronigita antaŭ cent jaroj fare de pirato Kidd la Dua pro ĝia mirinda belo, kiun ĉiuj admiris). Jes, tion multaj agnoskas. Se mi rakontus al vi ĝian historion, ĝian koston, se vi vidus ĝin dum irado kaj estus sur ĝi unu tagon, — vi eĉ pli petus min preni vin en vojaĝon. Via gusto estas nemalbona!

— Ŝipestro Guez! — ekkriis mi, kolerigita des pli, ke Butler, alirinte, subridis. — Se mi vere vojaĝos sur tiu ĉi ŝipo kaj vi venos en mian kajuton, mi penos kompensi vian malĝentilecon almenaŭ per pli milda rilato al vi.

Li ĵetis al mi mokan rigardon, sed tuj lia vizaĝo ricevis perpleksan aspekton. Ege miriginte min, Guez haste kaj emociite diris:

— Jes, mi kulpas, pardonu! Mi estas ĉagrenita! Mi estas furioza! Vi ne bedaŭros okaze de malsukceso ĉe Brown. Tamen, la cirkonstancoj estas tiaj, ke ni ne havos komunan vojon. Mi deziras al vi ĉion bonan!

Mi ne scias, kio efikis pli malagrable, — ĉu la malĝentileco de Guez aŭ tiu lia stranga impeto. Levinte la ŝultrojn, mi malsupreniĝis sur la bordon kaj, deirinte sufiĉe multe, retroturniĝis, ankoraŭ foje ekvidinte la altajn mastojn de «Kuranta sur ondoj», kun certeco, ke Guez, aŭ Brown, aŭ ili ambaŭ devos rilati al mia intenco plej pozitive.

Mi direktis min hejmen, ne rimarkante, kie mi iras, perdinte senton de loko kaj tempo. La afekcio ankoraŭ ne kvietiĝis. Iro de antaŭsentoj, nekapteblaj, tuj kiam mi komencadis detale esplori ilin, estis aŭdebla en profundo de la koro, ne atingante la konscion. Vico da neniam spertitaj statoj, el kiuj mi elektus neniun, markiĝis en miaj pensoj per raraj vortkombinoj, similaj al parolado en dormo, kaj mi ne povis forpeli ilin. Unu aferon, spite al la racio, mi sentis, sen ajnaj klarigoj kaj pruvoj, — tion, ke la ŝipo de Guez kaj la nekonata junulino Biĉe Seniel devas havi ligon. Se mi estus trankvila, mi rilatus al mia ideo pri proksimeco de la ŝipo kaj la junulino kiel al sovaĝa superstiĉo, sed nun estis alie, — imagoj aperadis kun tia konvinkeco, kiel okazas en malfeliĉo aŭ en timo.

La nokto pasis malbone. Mi vidis sonĝojn, — multajn premajn kaj bizarajn sonĝojn. Min turmentis soifo. Mi vekiĝadis, trinkadis akvon kaj ekdormadis ree, persekutata de invado de pensoj, lacigaj, kiel malĝusta problemo kun forglitinta eraro. Tio estis kvitiĝoj de emocioj inter si post la evento, malordiginta ilian naturan fluon.

Je la naŭa matene mi estis sur la piedoj kaj ekveturis al Filatre en taksio. Nur kun li mi povis paroli pri la aferoj de tiu ĉi nokto, kaj por mi estis nepre necese, tre grave scii, kion li pensas pri tia turniĝo de la «fendo sur vitro».




Guez — prononcu [gez] (rim. de la tradukinto).