Ĉapitro IV


Vespere mi direktis min al Sters. En tiu vespero ĉe li kunvenis tri homoj: mi, Anderson kaj Filatre.

Antaŭ ol veni al Sters, mi pasis laŭ la kajo ĝis tiu loko, kie haltis hieraŭ la vaporŝipo. Nun sur tiu peco de la kajo ne estis ŝipoj, kaj tie, kie sidis la nekonata al mi Biĉe Seniel, staris ŝarĝaj rulĉaroj.

Do, — tio forpasis, aperis kaj forpasis, kvazaŭ ĝi ne estis. Revivigante la impreson, mi kreis figurojn el aero, lokinte ilin per grupo de la hieraŭa sceno: tra ili brilis vespera akvo kaj steloj de rodaj fajroj. Koncentrita peno helpis al mi ekvidi la junulinon preskaŭ klare; farinte tion, mi eksentis ankoraŭ pli grandan malkontenton, ĉar mi pli precize konturis la impreson. Verŝajne, komenciĝis siaspeca «kora migreno» — la sento, kiun mi tre bone konis kaj kvankam ne atribuis al ĝi specialan signifon, tamen trovis, ke tia direkto de pensoj efikas kiel ŝatata motivo. Vere — tio estis motivo, kaj mi, parte disvolvante ĝin, restis sub ĝia influo por nedifinita tempo.

Meditante, mi nun estis ege malkontenta pri mi pro tio, ke mi rompis la interparolon kun la gastejo. Tiu hastemo — strebo anstataŭigi forglitantaĵon per pozitiva ago — ofte malutiligadis al mi. Sed mi ne povis denove peni ekscii tion, kion jam maldeziris ekscii, kiel ajn mi bedaŭru pri tio nun. Krome, la ĉarma mateno, la promeno, reveno de fortoj kaj kutimo alkalkuli al la volo de hazardo ĉion, kio ne estas tute difinita de deziro, superpezis tiun difekton de la hieraŭa tago. Mi pense kalkulis restaĵojn de monsumoj, kiujn mi povis disponi kaj kiujn mi atendis de Lerch: ĉirkaŭ kvar mil. En tiu tago mi ricevis leteron: Lerch sciigis, ke nur antaŭnelonge reveninte el afervojaĝo, li, ne atendante baldaŭan postulon de mono, ne faris ordonon, kaj reveninte, sendis — kiel mi petis — milon. Tiamaniere, mi ne zorgis pri mono.

El la kajo mi direktis min al Sters, kien mi venis, jam trovinte tie Filatre-on kaj Anderson-on.

Sters, sekretario de irigacia komitato, estis alta kaj blonda. Liaj bela kapo, kvieta krispa barbo, laŭta voĉo kaj vere vira rideto, fojfoje moviĝanta en sinuo de la lipharoj, — estis distingiĝantaj per impreso de forto.

Rondaj okulvitroj, iom similaj al okuloj de birdo, kaj ruĝaj vangostoj de Anderson, inspektisto de teĥnika lernejo, konformis al mallongaj hartufoj sur lia kapo; li estis svelta kaj malalta.

Doktoro Filatre, la normalstatura homo, kun trankvilaj moviĝoj, vestita ĉiam simple kaj bone, ekvidinte min, atente ridetis kaj, firme manpreminte, diris:

— Vi bone aspektas, tre bone, Harvey.

Ni eksidis sur la teraso. La domo staris aparte, meze de ĝardeno, ĉe la urborando.

Sters gajnis kvar fojojn sinsekve, poste mi ricevis kartojn, sufiĉe fortajn, por ne preni el la talono.

En la manĝoĉambro, primetante la tablon kaj starigante manĝilaron, servistino de Sters estis interparolanta kun la fratino de la mastro rilate de la vespermanĝo.

Mi estis interesita de miaj kartoj, tamen komencis deziri manĝi kaj tial kun plezuro aŭdis, ke Delia Sters ordonis alporti vespermanĝon je la dekunua, sekve — post horo. Mi estis cerbumanta krome, ĉu estos ĉi-foje benjetoj kun ŝinko, kiujn mi tre ŝatis kaj nenie manĝis tiom bongustajn, kiel ĉi tie, kvankam Delia kredigadis, ke tio okazas hazarde.

— Nu, — diris al mi Sters, disdonante kartojn, — ĉu vi prenas? Nenion?! Bone. — Li donis kartojn al la aliaj, rigardis al la siaj kaj deklaris: — Mi same ne prenas.

Anderson, poste Filatre prenis kaj pasis.

— Batalu, — diris la kuracisto, — kaj ni rigardos, kion ĉi-foje faros Harvey.

Laŭ interkonsento vetoj estis negrandaj, sed al mi malfortunis, kaj mi estis iom incitita pro tio, ke mi malgajnadis sinsekve. Sed por tiu ĉi veto mi havis tolereblajn kartojn: kvar dekojn kaj seson; ĵokero povis esti ĉe Sters, tial mi devis atenti.

Do, ni komencis ordinaran aŭkcion: mi — malrapide kaj senzorge, Sters — koncize kaj seke, sed kun soleneco de du blinduloj, kondukantaj unu la alian al kavo, kiam ĉiu penas trompi sian viktimon.

Anderson, rigardante al ni, amuziĝis, tiel ni ĉiuj estis absorbitaj de atendo de la fino; Filatre estis kolektanta la kartojn.

Eniris Delia, la junulino kun velkinta vizaĝo, sunbruna kaj skeptika, same blonda, kiel ŝia frato, kaj komencis spekti, kiel mi kun Sters, reciproke enpikinte rigardojn en la fruntojn, penis pligrandigi — ĉu gajnon aŭ malgajnon? — neniu sciis, kion.

Mi sentis ĉe Sters fortajn kartojn — laŭ apenaŭ rimarkeblaj specifecoj de lia sinteno; sed ĉu pli fortajn ol la miaj? Eble, li simple estis timiganta min? Probable, la samon pensis li pri mi.

Delia-n oni vokis el la manĝoĉambro, kaj ŝi foriris, ĵetinte:

— Harvey, gardu vin, ne malgajnu.

Mi altigis la veton. Sters silentis, pensante — ĉu konsenti aŭ aldoni pli. Mi estis en bonega humoro, sed zorge kaŝis tion.

— Mi akceptas, — respondis finfine Sters. — Kio estas ĉe vi? — Li estis proponanta montri la kartojn. Samtempe kun la sono de liaj vortoj mia konscio, subite elirinte el la rondo de la ludo, pleniĝis per ordona silento, kaj mi ekaŭdis specialan virinan voĉon, dirintan kun emfazo: «... Kuranta sur ondoj». Tio estis, kiel sonoro nokte. Sed nenion plian mi aŭdis, krom bruon en la oreloj, leviĝintan pro akraj batoj de la koro, kaj krakadon de la kartoj, laŭ kies eĝo movis la fingron doktoro Filatre.

Miregigita de la fenomeno, kiu, tiel evidente, havis nenian ligon kun la okazanta, mi demandis Anderson-on:

— Ĉu vi diris ion en tiu ĉi momento?

— Ho ne! — respondis Anderson. — Mi neniam malhelpas al ludanto pensi.

La nekomprenanta vizaĝo de Sters estis antaŭ mi, kaj mi vidis, ke li sidas silente. Mi kaj Sters, okupitaj de la batalo, povis nur nomi ciferojn. Dum tio estis kuranta en la menso, la impreso de la vivoplena virina voĉo restis neŝancelita.

Mi montris miajn kartojn sen ajna intereso al la ludo, malgajnis al kvin trefoj de Sters kaj rifuzis ludi plu. La halucinaĵo — aŭ tio, kio ĝi estis, — eligis min el la luda humoro. Anderson rimarkis mian aspekton, dirinte:

— Ĉu al vi io okazis?!

— Okazis interesa afero, — respondis mi, dezirante ekscii, kion diros la aliaj. — Kiam mi ludis, mi estis plene absorbita de ludaj konsideroj. Kiel vi scias, ne eblas flankaj rezonadoj, se en la manoj estas kvaropo. Tiutempe mi aŭdis — diritajn ekstere aŭ interne de mi — vortojn: «Kuranta sur ondoj». Ilin prononcis nekonata virina voĉo. Tial mia humoro malaperis.

— Ĉu vi aŭdas, Filatre? — diris Sters.

— Jes. Kion vi aŭdis?

— «Kuranta sur ondoj», — ripetis mi kun malkompreno. — La vortoj estis klaraj, kiel viaj vortoj.

Ĉiuj estis interesitaj. Baldaŭ, eksidinte por vespermanĝi, ni daŭrigis pridiskuton de la okazaĵo. Pri tiaj aferoj estas bonege konversacii vespere, kiam la nervoj estas streĉitaj. Delia, farinte kelkajn ordinarajn rimarkojn per ironie serioza tono, evidente montranta, ke ŝi ne mokas min nur pro ĝentileco, eksilentis kaj komencis aŭskulti, kritike levinte la brovojn.

— Ni provu trovi, — diris Sters, — ĉu ne estis akcesoraj agentoj de via halucinaĵo. Tiel, mi foje ekdormis kaj aŭdis konversacion. Tio estis simila al konversacio trans muro, kiam vortoj estas malklaraj. Sencon de la konversacio eblis kompreni nur laŭ intonacioj, kiel riproĉojn kaj ekskuzojn. Aŭdiĝis grumblaj, plendaj kaj koleraj notoj. Mi iris en la dormoĉambron, kie el lavkrano estis rapide gutanta akvo, ĉar ĝin oni nedense fermis. En la tubo siblis kaj singulte gluglis aero. Tiamaniere, kompreninte, kio okazas, mi dispelis la sugestiaĵon. Tial ni demandu: ĉu iu estis pasanta preter la teraso?

Dum la ludo Anderson sidis kun la dorso al la domo, kun la vizaĝo al la ĝardeno; li diris, ke li neniun vidis kaj nenion aŭdis. La samon diris Filatre, kaj, ĉar neniu, krom mi, aŭdis ajnajn vortojn, tiu okazaĵo restis fermita en mi. Al demandoj, kiel mi rilatas al ĝi, mi respondis, ke mi estis, vere, emociita, sed nun mi nur penas kompreni.

— Vere, — diris Filatre, — la frazo, kiun aŭdis Harvey, povas esti klarigita nur per profunde kaŝita iro de nia psika horloĝo, kie videblas nek hormontriloj, nek radetoj. Kio estis dirita antaŭ tiam, kiam vi aŭdis la voĉon?

— Kio? Sters demandis, kio estas en miaj kartoj, proponante montri.

— Jen. — Filatre pensis iomete. — Rimarku, kiel tio okazas: «Kio estas ĉe vi?» La respondon aŭdis sola Harvey, kaj la respondo estis «Kuranta sur ondoj».

— Sed la demando estis direktita al mi, — diris mi.

— Jes. Sed la respondo antaŭis vin. La respondo sonis anstataŭ vi, kaj vi ripetis ĝin al ni.

— Tio ne estas klarigo, — kontraŭis Anderson post kiam ĉiuj ekridetis.

— Certe, ne klarigo. Mi faras simplan rezonon, kiu ŝajnas al mi interesa. Mi konsentas, eblas klarigi la okazaĵon per la duobla konscio de Ribaux, aŭ per parta malfunkcio de iu lobo de la cerbo, simila al anguleto de dormo en ni, maldormantaj kiel tuto. Tiel asertas Wisher. Sed la rezono estas evidenta. Ĝi trudiĝas mem, kaj, kiel ajn enigma estu la respondo, — se ni supozu, ke tio estas respondo, — la kaŝita intereso de Harvey estis donita per la misteraj vortoj, kvankam ilia aplika senco estas perdita. Kvankam atento de kartludanto estas absorbita, tamen ĝi estas ligita en la centro, sed libera ĉe la periferio. Ĝi estas tie en ombro, inter fenomenoj, kaŝitaj de ombro. La vortoj de Sters: «Kio estas ĉe vi?» povis voki sparkon el la ombra regiono pli frue, ol, respektive, ekbrilis la centro de atento. Asocio kun io ajn povis esti momenta, doninte neatenditajn vortojn, similajn al fendoj sur vitro pro trafinta ĝin ŝtono. Direkto, formo, nombro kaj longo de la fendoj ne povas esti kalkulitaj anticipe, nek reduktitaj retroe al dependo de rezisto de la vitro al la ŝtono. La misteraj vortoj de Harvey estas bizara fendo de la senkonscia sfero.

Vere — tiel povis esti, sed, malgraŭ glateco de la psika bildo, kiun skizis Filatre, mi estis strange tuŝita. Mi diris:

— Kial ĝuste la vortoj de Sters kaŭzis la fendon?

— Sed kies do?

Mi volis diri, ke, allasante efikon de aliula penso, li en plej infana maniero cedas al distanco, kvazaŭ tia efiko estas senrezulta ekster limoj de la kvar futoj de la tablo, disigantaj la ludantojn, sed, ne dezirante plu daŭrigi la disputon, mi rimarkis nur, ke tiaspecaj klarigoj mem bezonas klarigojn.

— Certe, — konfirmis Sters. — Se ne estas fidinda tio, ke mia ordinara demando elprenis el la subkonscia sfero de Harvey la neordinaran imagon, do necesas ĉion solvi dekomence. Kaj tio estas nefidinda, sekve, nefidinda estas ankaŭ la cetero.

La tiaspeca konversacio daŭris ankoraŭ ioman tempon, ege incitante Delia-n, kiu postulis, finfine, ŝanĝi la temon aŭ trinki trankviligilon. Baldaŭ post tio mi adiaŭis la gemastrojn kaj foriris; kun mi eliris Filatre.

Paŝante sampiede, kiel soldatoj, ni ĉirkaŭiris silente kelkajn angulojn kaj eliris sur placon. Filatre invitis eniri kafejon. Tio estis tiom stranga por mia stato, ke mi konsentis. Ni okupis tablon ĉe la podio kaj postulis vinon. Sur la podio ŝanĝiĝadis kantistinoj kaj dancistinoj. Filatre ree komencis disvolvi la temon pri fendo sur vitro, poste transiris al okazo kun naturesploristo Whitorn, kiu, sidante en ĝardeno, aŭdis interparolon de abeloj. Mi aŭskultis sufiĉe atente.

Frapo de falinta seĝo kaj ies postulo malantaŭ la dorso kuniĝis en tiu minuto kun insista takto de danco. Mi memorfiksis tiun momenton tial, ke mi komencis sperti fortegan deziron tuj foriri. Ĝi estis senintenca. Povis esti nenio pli malbona ol tia stato, nenio pli ĝena kaj maltrankviliga meze de gaja muziko kaj hela lumo. Ankoraŭ ne ekstarante, mi rigardis en min mem, penante trovi la kaŭzon kaj demandante, ĉu ne lacigis min Filatre. Tamen estis deziro sidi — ĝuste kun li — en tiu kafejo, kiu plaĉis al mi. Sed mi jam ne povis resti. Mi devas rimarki, ke mi obeis al mia stranga sento kun bedaŭro, ordinara ĉe ĉia malĝustatempa obstaklo. Mi ĵetis rigardon al la horloĝo, diris, ke mia kapo ekdoloris, kaj foriris, lasinte la kuraciston fintrinki la vinon.

Elirinte sur la trotuaron, mi haltis en konsterno, kiel haltas homo, penante diveni pordon, necesan al li, kaj, pensinte iom, mi direktis min en la havenon, kien mi entute konstante trafadis, se promenadis sencele. Mi decidis nun, ke mi foriris el la kafejo pro simpla nervozeco, sed jam ne plu bedaŭris, ke mi foriris.

«Kuranta sur ondoj»... Ankoraŭ neniam mi estis tiel persiste cerbumanta pri la ekstravaganco de la konscio, havanta relativan sencon, — sencon de postdorsa susuro, laŭ kies sono ne eblas diveni, kia ŝtofo susuras. Facila nokta vento, dubinde moderigante la sufokan varmegon, estis turnanta en blanka lumo de elektraj lanternoj poplan blankan lanugon. En la haveno sur karba polvo ĉe ŝtonaj fostoj kaj muroj ĝi estis tiom abunda, ke ŝajnis, ke la nordo miksiĝis kun la sudo en fantazia varmega vintro. Mi estis iranta inter du moleoj, kiam trans la dua moleo disde mi mi ekvidis sveltan velŝipon kun la korpo, rememoriganta jaĥton. Ĝia akvodismeto povis esti ĉirkaŭ cent kvindek tunoj. Ĝi estis mergiĝinta en dormon.

Neniun homon mi rimarkis sur ĝia ferdeko, sed, alirinte pli proksime, mi ekvidis ĉe la babordo vaĉantan matroson. Li sidis sur faldebla seĝo kaj dormis, apogiĝinte al la ŝiprando.

Mi haltis nemalproksime. Estis senhome kaj kviete. Sonoj de la urbo estis kuniĝantaj en unu monotonan malklaran bruon, similan al bruo de malproksime veturanta fiakro; apud mi nur plaŭdado de la akvo kaj mallaŭta knaretado de ŝnurego estis markantaj la silenton. Mi plu rigardis al la ŝipo. Ĝia bruna korpo, blanka ferdeko, altaj mastoj, ĝenerala proporcieco de ĉiuj partoj kaj fajneco de la ĉefa linio sugestis respekton. Tio estis ŝipo-ĝentlemano. Lumo de arklampo de la moleo metis ĝiajn klarajn konturojn sur la limon de la krepusko, en kies foro videblis nigraj korpoj kaj tuboj de vaporŝipoj. La poŭpo de la ŝipo estis elstaranta super la kajo, malalta en tiu ĉi loko, kreante inter du ŝnuregoj kaj la malsupra akvo pendantan angulon.

Al mi tiel plaĉis tiu bela ŝipo, ke mi imagis ĝin mia. Mi pense eniris laŭ ĝia pasponteto hejmen, en mian kajuton, kaj mi estis — tiel imagiĝis al mi — kun tiu junulino. Mi tute ne sciis, kial estis tiel, sed mi dum ioma tempo retenadis la imagon.

Mi rimarkis, ke la rememoro pri tiu junulino ne estis foriranta; ĝi similis ajnan alian rememoron, retenitan de la animo, sed kun vera viva nuanco. Mi de tempo al tempo ĵetadis rigardojn al ĝi, kiel al alloga pentraĵo. Ĉi-foje ĝi aperis kaj foriris pli klare, ol ĉiam. Finfine la pensoj ŝanĝiĝis. Dezirante legi la nomon de la ŝipo, mi ĉirkaŭiris ĝin, ekstarinte kontraŭ la poŭpo, kaj, fiksrigardinte, legis duonrondon de reliefaj oraj literoj:


KURANTA SUR ONDOJ