Ĉapitro deka

Multan kruston sen pano glutadis ni,
Per nudaj piedoj neĝon tretadis ni,
Dorse knutitaj estadis ni...
Kanto
Pro tribut' al despot'
ni fariĝis biskot'.
Rilejev1

1. Favoran venton al vi, ŝipistoj!

Mateniĝe en la domon de la vojevodo kun decaj donacoj, bruaj, gajaj, bonanimaj aspekte, venis fremdlandanoj — ŝipestroj, eskortantoj, negocistoj — adiaŭi. La servisto de la vojevodo, laŭ la moro, ronde portadis al la gastoj drinkaĵojn kaj almanĝaĵojn, eksterlandaj maristoj fumadis per pipoj, tintigadis la glasojn, frapadis silenteman Apraksin-on al la ŝultro, pikante ŝercadis, promesadis en la sekvonta jaro, kiam malfermiĝos marnavigado, veni sur multaj ŝipoj kun abundaj varoj. Teodoro Matejeviĉ kapjesadis, ridetadis, sed liaj okuloj estis malvarmaj.

Silvestro Petroviĉ, stare, ĉe kandela lumo — en la manĝohalo estis ankoraŭ malhele — legadis dokumentojn — paspermesilojn de ŝipistoj, metadis sigelon, subskribadis pri tio, ke la ŝipo de ŝipestro tiu kaj tiu povas libere foriri laŭ sia vojo. Paspermesiloj estis multaj, Ievlev subskribis paspermesilojn de Golgolsen, Koost, Danberg; sed la paspermesilon de Urquhart demetis flanken.

— Ho! — ekkriis Uquhart. — Ĉu io estas ne en ordo?

Apraksin aliris pli proksime al Ievlev, prenis el liaj manoj la paspermesilon, etendis al Urquhart.

— Tio signifas?.. — movis la brovetojn la ŝipestro.

— Signifas, ke ni ne plu vokas vin ĉi tien.

La fremdlandanoj ĉesis ŝerci, en la manĝohalo estiĝis silento.



1. Kondrato Rilejev (1795–1826) — rusa poeto, revoluciulo, unu el la organizintoj de la ribelo de la decembristoj (la 14-an de decembro 1825) kaj mortekzekutita pro tio en 1826.