7. Antaŭ longa vojo

Nokte antaŭ la 26-a de aŭgusto Petro Aleksejeviĉ estis donanta lastajn dispoziciojn al Ievlev kaj Apraksin, restantaj en Arĥangelsko. En la palaco sur la Mosea insulo kolektiĝis nemultaj homoj, ĉiuj junaj; la sekvantoj pli aĝaj lokiĝis sur barkoj kaj platboatoj, tie estis ne tiel malvaste kaj multe pli oportune, ol en la palaco. Sub egalmezura pluveto estis bone dormi sur molaj plummatracoj, kaj ja venis tempo satdormi kompense pro ĉiuj pasintaj malfacilaj tagoj.

En la manĝohalo de la palaco staris odoro de humideco, pro longaj pluvoj likis la tegmento, akvo egalmezure gutadis sur angulon de la tablo, malsekigadis ŝipajn desegnaĵojn. Petro longe ne rimarkadis, poste koleriĝis. Iom poste sur la tegmento ekfrapis botoj, raŭka voĉo kriis:

— Aŭdeĉjo, hakilon donu, la caro skoldas...

Petro Aleksejeviĉ, pririgardante desegnaĵojn de ŝipoj, konstruotajn en Solombalo kaj Vavĉugo, en la konstruejo de Baĵenin-oj, diris al ŝipestro Flam:

— Ŝarĝu vian ŝipon per bona potaso, rezino, greno plej altkvalita, linon prenu, kanabfibrojn, tabulojn plej bonajn. Oni vidu — iras ŝipo rusa, havas varon perfektan. Komercu honeste, kiom ajn malkare por komenco vi vendos — ĉio taŭgas. Kio tie estas malkara, tio ĉi tie estas tre kara. Komencinte mem komerci, ni instigos ankaŭ nian negocistaron al tiu tre utila okupo.

Ŝipestro Flam elprenis ĉibukon el la buŝo, kapjesis:

— Tiel, siro!

Kaj tuj ree eksnufis per la ĉibuko.

Sur la tegmento ree aŭdiĝis la raŭka voĉo:

— Aŭdeĉjo, ĉu mi la hakilon ĝisatendos, aŭ mi mortos ĉi tie?

Alia voĉo demalsupre respondis:

— En la transpasejo estas Aŭdeo, remilingon riparas...

La caro elprenis el la poŝo falditan paperfolion, glatigis ĝin, skribis ion per plumo, ekparolis per gaja voĉo:

— Kontraŭ gajnita mono vi alveturigos tion, kio estas skribita en ĉi papero. Ni antaŭnelonge kun Ievlev kaj Apraksin skribis, eble tio estos kara, tial por ajna okazo ni donos al vi monon. La talerojn, ŝipestro, ne disipu, ŝparu la monon. Fiuloj tieaj, verŝajne, postulos troan prezon, sed ankaŭ vi marĉandu — ne estas hontinde! Sidiĝu ĉi tien, skribu...

Ŝipestro Flam eksidis, Petro deŝiris por li pecon de la folio, komencis dikti:

— Skribu: katunon por flagoj ŝipaj.

— Kiom?

— Laŭ la mono, frato, laŭ la mono. Se estos malkara — pli multe, se kara — malpli. Plue... lanternon aĉetu por pulvotenejo.

— Kiom?

— Ja unu, ŝipestro, dume. Eble, ĝi tute ne taŭgas, la lanterno transmara. Ni rigardos, sekvan fojon kiam vi trans la maron iros, se la aĵo estas bona, ankoraŭ aĉetos. Plue skribu, ŝipestro: sablohorloĝon, ŝipan. Navigistan kofron aĉetu, la plej bonan, kun tuta navigista ilaro...

— Tre kara! — avertis ŝipestro Flam.

— Do ĝuste unu aĉetu, se estas kara! — ordonis Petro. — Kaj marĉandu, ne tuj prenu.

Ŝipestro Flam nege balancis la kapon.

— Kial? — demandis la caro.

Flam elprenis el la buŝo la ĉibukon, surmetis la plumon, deŝovis de si la paperpecon, sur kiu li skribis. Petro rigardis al li silente, atendis, kion li diros.

— Siro, — nelaŭte ekparolis Flam, — siro, estas tre malfacile fari tiel, kiel vi ordonas. Neeble, siro. Ne eblas aĉeti por vi malkare. Ili ridos. Ili ridis, kiam ni konstruis por vi la ŝipon en Nederlando, ili diradis: la rusa caro ne pagos, li estas malriĉa caro, tributon ŝuldas al tatara ĥano...

Al Petro abrupte moviĝis la vango, li kaptis kupran kandelingon, leviĝis je la tuta alto. Aleksandro Daniloviĉ ekpendis sur lia ŝultro, Apraksin deprenis la kandelingon, metis ĝin sur la tablon. Petro eksidis, abunda ŝvito aperis sur lia vizaĝo. La lipoj de Apraksin tremis, Menŝikov plu glatumadis la ŝultron de Petro, flustris:

— Ne gravas, Petro Aleksejeviĉ, atendu, Petro Aleksejeviĉ, jen akvon malvarman trinku...

Estis tre mallaŭte, nur la akvo plu gutadis de la plafono sur la tablon. Ŝipestro Flam sidis trankvile, kvazaŭ nenio okazis.

— Vidu, Teodoro, kiel oni diras! — per mallaŭta voĉo diris Petro al Apraksin. — Flam ne mensogas, Flam estas fidinda ulo...

Li forte frotis la vizaĝon per ambaŭ polmoj, kapsignis al la ŝipestro, ke tiu skribu plu:

— Navigistan kofron la plej bonan...

Flam ree prenis la plumon, Petro ordonis per firma voĉo:

— Tri kofrojn. Monon ne ŝparu. Diru — vi aĉetas por rusaj ŝipoj. Se oni demandos, kie estas tiuj ŝipoj, respondu kun subrido: vi vidos! Aleksandro Daniloviĉ, veku Vinius-on, ordonu skribi ukazon de mia nomo, ke ŝipestro Flam kunprenu sakon da taleroj. Ankoraŭ skribu, ŝipestro: kupron en folioj aĉetu, gvajakon, sulfuron...

Venis postdorm-aspekta Vinius, Petro ordonis al Apraksin dikti la ukazon pri la mono. Sur la tegmento ekfrapis hakilo — oni finfine komencis ripari. Petro Aleksejeviĉ alŝovis al si la ŝipajn desegnaĵojn, ree komencis esplori kun Ievlev, kiaj estos ŝipoj. Menŝikov kun trinkokruĉo da sbiteno alsidiĝis apude, konsiladis, disputadis, Silvestro Petroviĉ subite same ekscitiĝis. Petro brakumis ilin ambaŭ je la ŝultroj, diris flustre:

— Ne estos ni sen maro, ne, ne estos, fraĉjoj...

Ievlev kaj Menŝikov eksilentis, turniĝinte al la caro. Li plu parolis per glata flustro, arde, konvinkite, pasie:

— Ne estos ni sen la Nigra, sen la Azova. Ne estos, ne spiros, ne. Tio veras. Nederlandanoj, ilia negocistaro, diras — antaŭnelonge Flam rakontis, — sen la Balta maro dekoble pli malbone estas al la moskvianoj, ol se kun havenoj tie. Nia, ĉio estas nia, — Oreŝko, Ivan-gorodo, Koporjo... Caro Johano, Ivano Baziljeviĉ la Terura pri tio...

— Ĉu kontraŭ la svedo militi? — kliniĝinte al la caro, kaptinte lin je la mano, demandis Menŝikov. — Petro Aleksejeviĉ, siro, indulgu, sub la svedo nun estas tiom da popolo, kion ni povas kun nia mizero...

Petro frapis per la polmo al la tablo, demandis:

— Ĉu vi freneziĝis? Kiu ja pri milito diras?

Li amare subridis, per malmola ungo strekis desegnaĵon de ŝipo, ordonis al Ievlev severe:

— Ĉi luksaĵojn, Silvestro, girlandojn kaj florojn florantajn, forigu por Dio! Ĉu ni riĉas troe, vi pensas? Kaj hodiaŭ mi aŭdis, kiel laboristo preskaŭ dum tuta vespero hakilon serĉadis — por la caro tegmenton sur la palaco ripari. Por la caro, ne por iu ajnulo! Ne donos mi ebonon por dekoracio, ĝin necesas el trans la maro veturigi, kaj kiom la negocistoj postulas, ĉu vi scias?

— Mi scias, siro!

— Tiele!

Iom poste de sur barko en la palacon venis flava pro malsano Gordon kaj Lefort. La ĝenevano ordonis hejti fornon, doni vespermanĝon. La tegmenton oni finfine riparis, en la manĝohalo iĝis pli varme. Egalmezure, obtuze verŝiĝadis pluvo super Dvino, super ekdorminta Arĥangelsko, super la Mosea insulo, super la caraj barkoj, velboatoj, platboatoj, ŝalupoj, pretaj por longa vojo al Vologdo kaj Moskvo...

Dum la vespermanĝo Patriko Gordon demandis de la caro, kion fari kun signaloj, kiam la ŝiptrajno debordiĝos de la urbo. Petro respondis kun subrido:

— Lasu, sinjoro generalo! Ĉu ni ne sufiĉe ludis? Kiaj signaloj! Vi ankoraŭ Perejaslavlon rememoru kaj la boaton sur Jaŭzo. Tio estis kaj pasis...

Li kun silenta subrido ĉirkaŭrigardis la vizaĝojn de la sekvantoj, sidantaj ĉe la tablo, penseme aldonis:

— Estis kaj pasis. Ni konstruadis urbon Presburgon, ĉe Perejaslavlo ŝipojn faligadis, kiom da stultaĵoj estis, kiom da infanaĵoj. Sed hodiaŭ estas ŝtata konsiliĝo, sinjoroj!

Li ekridis kaj levis trinkokruĉon je la ŝipa konstruado sur la Blanka maro, je ŝipistoj Apraksin kaj Ievlev, je bonaj sukcesoj en la novaj ŝipkonstruejoj. Dum tuta tiu nokto li estis pensema, drinkis malmulte, ofte fajrigadis sian pipon kaj, ŝajnis, fiksaŭskultadis la monotonan bruon de la aŭtuna pluvo. Apraksin-on kaj Silvestron Petroviĉ-on por adiaŭo li brakumis, kisis trifoje, ordonis severe:

— Skribu, fraĉjoj, pro eĉ plej etaj bezonoj. Kiam Flam kun la ŝipo foriros — skribu, kiam la ŝipkonstruado ekmoviĝos — skribu.

Mateniĝe sur la Mosea insulo, sur Solombalo, en Arĥangelsko kaj sur la caraj maraj ŝipoj ektondris kanonoj, salutante la forirantan supren laŭ Dvino caran ŝiptrajnon. La pluvo verŝiĝadis per kontinua vualo, torente. En la cara kuirejo oni estis estingantaj la fornojn, fremdlandaj rajdistoj estis rompantaj, surfalinte ŝultre al la pordo, flankan alkonstruaĵon, en kiu restis medoj kaj vodkoj. Gardisto estis skurĝanta malsaĝulon pro Kristo, kantoroj sub la alero estis elvringantaj la malsekajn ornatojn.

La cara barko iĝadis ĉiam malpli granda, la tutan ŝiptrajnon vualis la pluvo. Ĉe Dvino forte odoris je fumo, je fungoj, Apraksin turniĝis al Ievlev, diris per laca voĉo:

— Nu, Silvestro, ni fingastis. Ni sufiĉe navigis, festenis, vinon drinkis, konversaciis. Nun ni satdormu, kaj al la laboro.

Kaj li kriis al remistoj:

— Hej, homoj! Al remiloj!

Dum ili estis transnavigantaj Dvinon, Apraksin apenaŭ tenis la kapon pro dormemo; hejme, tremerante pro humideco kaj sendormaj noktoj, li deĵetis la malsekajn vestaĵojn, frotis la korpon per aroma brabanta aceto, surmetis malpezan lanugan peltmanteleton kaj, kun ĝuo tirinte sin, konsilis:

— Kuŝiĝu tuj, Silvestro! Vi aspektas kiel mortanto! Kuŝiĝu, kara, memoru, ke antaŭnelonge vi preskaŭ ellasis vian animon...

Servisto alportis al Silvestro Petroviĉ puran tolaĵon, odorantan je lavendo, super peltoj sur la larĝa lito per lertaj manoj sternis neĝblankan littukon, rapide disŝovis arĝentajn varmbotelojn kun bolakvo. Ievlev, senvestiĝante, demandis:

— Ĉu vi ne aŭdis, kion hieraŭ la siro diris pri maroj — la Nigra kaj la Azova?

Teodoro Matejeviĉ leviĝis sur la kubuto:

— Ne aŭdis.

Ievlev rakontis, Apraksin elaŭskultis silente, poste kuŝiĝis sur la dorson. Silvestro Petroviĉ, alivestiĝinte en ĉion sekan, metis la manojn sub la kapon, tiriĝis per la tuta korpo, enspiris la odoron de lavendo, pensis — ja vere estas bone!

Kaj tuj la ŝipo, en kiu li iris sur nigraj ondoj de la Nigra maro, skuiĝis, surflankiĝis, ekkuris, kaj tiel, ke nur vespere komprenis Ievlev — tio estis ne ŝipo, sed bona, sana bravula dormo...