[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]

Kredo kaj saĝo

La unuan, aŭ eble la duan de septembro, ĝuste en la tagmezo, de profunda dormo min vekis telefona voko. Advokato Finkelstein deziris intervidiĝi kun mi. Mi iris al li tuj, esperante post tiu konsulto satdormi ĝis fino de la vespero, kion mi nepre bezonis antaŭ sturmo de la lasta, filozofia bastiono de la arkivoj de MEA. Se mi prenus duŝon, mi vigliĝus, eble, tro; sed se mi tion ne farus, do en duondorma stato nemulte komprenus el tio, kion la advokato volis sciigi al mi. Kiel kompromiso mi prenis sidan banon kaj perpiede direktis min en la oficejon de Finkelstein, tre mirigita de trafiko, de kiu mi jam sukcesis malkutimiĝi. Mi, vere, ne estas solipsisto, sed de tempo al tempo havas senton, kvazaŭ tie, kie mi ne estas, kaj speciale tie, kie mi iam estis, ĉio frostiĝas, aŭ almenaŭ devas frostiĝi. Tio estas miaj personaj pensoj, kiujn mi ne trotaksas, sed nur registras ilin, por plifaciligi vivon por miaj estontaj biografoj, kun, mi diru tiel, profilaktikaj intencoj: ja se al biografoj mankas veraj detaloj el vivo de famulo, ili elpensas tutan amason da fikciaj.

La advokato renkontis min per larĝa rideto kaj deziris regali per taso da kafo, sed mi rifuzis, memorante pri baldaŭa dormo. Mi rimarkis, ke li jam havas novan sekretariinon, tiom belan, kvazaŭ ŝi ne scipovis eĉ tajpi. Ŝi vere ne scipovis, la advokato tion ne kaŝis, krome ŝi faradis koŝmarajn ortografiajn erarojn, kaj, eĉ pli malbone, metadis malĝustajn leterojn en malĝustajn kovertojn; sed rigardi al ŝi estis tia plezuro, ke klientoj vizitadis lian oficejon pli ofte, ol devis. Tio rememorigis al mi fragmenton el libro, kiun mi estis studinta nokte, kaj mi diris al la advokato, ke serpenta magio, per kiu nin sorĉas bela virina vizaĝo, esence estas plena enigmo. Definitive mi komprenis tion dum legado de la menciita libro, trovinte en ĝi mirindan interplanedan miskomprenon. Komisiono de ekspertoj-homistoj, esplorinta programojn de nia televido, speciale konkursojn de beleco, trovis, ke kelkaj tipoj de virinaj vizaĝoj estas evidente preferataj, kaj, cerbuminte, faris oficialan hipotezon, ke la vizaĝo plenumas ĉe la homoj funkcion de marka tabelo, tio estas latuna ŝildeto kun informoj pri potenco, rendimento kaj tensio, alkroĉata, ekzemple, al elektromotoroj. La entianoj, kiel reprezentantoj de alia specio, deklaris la komisiono, ne kapablas legi en la virinaj vizaĝoj tiujn karakterizojn, ĉar ili estas koditaj ne per cifera nek per analoga maniero; sed iel ili tamen estas koditaj. Koloro de la iriso, formo de la nazo kaj la lipoj, situo de haroj sur la kapo — ĉio ĉi estas signoj, facile legataj de la homoj. Eble ili montras efikecon de la metabolo, rezistemon de la organismo al la teraj malsanoj, kapablon kuri (kvankam, sincere dirante, estus pli facile legi ĝin rekte el la kruroj), ĝeneralan nivelon de intelekto, — ĝenerale, ion ili signifas sendube, ĉar diferenco inter vizaĝoj de la reĝinoj de beleco kaj de ordinaraj homaj inoj estas ne pli granda, ol inter malsamaj literoj de alfabeto. Do, la afero estas ne en estetikaj konsideroj, — kiom gravas kelkaj pliaj aŭ malpliaj milimetroj da nazo? La komisiono laboris senlace, traktis dek unu alternativajn hipotezojn, komencante, certe, de la biologia: laŭ ĝi, homa masklo ellegas el la vizaĝo de ino trajtojn, kiujn li dezirus vidi ĉe sia ido; sed tiu koncepto montriĝis neakceptebla, se konsideri, ke nek en la socia, nek en la profesia vivo sur la Tero estis ajna prefero de rektaj nazoj al la stumpaj aŭ de disaj oreloj al la strike almetiĝantaj al la kranio. Kaj se masklo deziras havi fortan idaron, do esploro de la inaj muskoloj donos al li pli multe, ol rigardado en la okulojn. Se temas pri senĝena akuŝo, do indus taksi larĝon de la pelvo, tamen al la homoj tia penso eĉ ne venas en la kapon. Ĉar homaj kruroj en la genuoj fleksiĝas antaŭen kaj grandan parton de sia vivo ili pasigas sidante, risortaj kvalitoj de la sidvangoj povas havi ian selektan valoron; kaj vere, ŝajnas, ke por maskloj tio ne malgravas, sed tamen la vizaĝon ili evidente preferas, kaj tio estas klarigebla per nenia sidado sur malmolaj taburetoj. Tiu malfeliĉa komisiono esploris ĉirkaŭ okcent mil fotojn de aktorinoj, televidaj anoncistinoj kaj hejmmastrumantinoj, penante trovi korelacion inter trajtoj de iliaj vizaĝoj kaj tiaj malsanoj, kiel galvezikaj ŝtonoj, variko, ŝvitemo de piedoj kaj eĉ mildeco de karaktero, sed ne trovis eĉ spuron de ia korelacio, kio ĝin plene perpleksigis. Tial ĝi esploris kelkajn teranojn, venintajn sur Ention, sed nenion sciencan sukcesis ekscii de ili, kaj konkludis, ke la informo, kodita en la vizaĝoj de belaj virinoj, estas sur la Tero ŝtata sekreto, kies publikigo egalas al perfido. Allasi, ke la demanditoj mem ne sciis, kial la vizaĝo de Merilyn Monroe kaŭzas ĉe ajna viro fortan blankiĝon de la pupiloj, dum la vizaĝo de samoficanino — apenaŭ, la entiaj sciencistoj neniel povis.

Advokato Finkelstein longe ridis, kaj poste diris, ke mi ne malŝparas tempon vane, tiom profundiĝinte en studojn, kaj tio lin speciale ĝojigas tial, ke li havas por mi bonan novaĵon. Küssmich poiomete inkliniĝas al kompromiso. La tribunala traktado de la afero prokrastiĝas, ĉar troviĝis gustumistoj, deklarintaj, ke la faman oran kafon neniu trinkos, kaj Küssmich ne sukcesis eltrovi, ĉu tio estas honestaj ekspertoj aŭ ilin subŝovis «Nestlé». Unuvorte, se mi rezignos de la kastelo, Küssmich redonos al mi 75% da mono, elspezita por la riparo, kaj liaj kalumniaj depozicioj estos forprenitaj. Fininte, advokato Finkelstein atende ekrigardis min.

— Ne scias mi, ne scias, — mediteme diris mi. — Principe, tuta tiu kastelo por mi, vidu, estas delonge kiel pasintjara neĝo. Sed, bonvolu diri, pro kio mi devas malprofiti? Ne en la mono estas la afero, sed en justeco. Kiom, propre, jarojn aĝas tiu sinjoro Küssmich? — demandis mi, okupita de nova penso.

— Sepdek ok.

— Li prefere ne pri mono pensu, — diris mi severe. — Kaj kion vi konsilos?

— Mi povas prokrastadi la aferon plu, — respondis li, hihiante, — sed mi volis certiĝi, ke vi insistas pri tio. Ni havas ankoraŭ kvin semajnojn ĝis sekva tribunala sesio.

— Dum tiu tempo multo povas okazi, — diris mi, eĉ ne supozante, kiomgrade profetaj estis miaj vortoj. Adiaŭante la advokaton, mi petis lin, laŭeble, telefoni al mi ne tage, kiam mi dormas, sed inter la sepa kaj la oka horoj vespere, kiam mi vigligas min, antaŭ ol veni en la bibliotekon.

Ne sukcesis mi, atinginte la hejmon, malvestiĝi kaj ekdormi, kiam denove aŭdiĝis sonoro, ĉi-foje ĉe la pordo. Kolerigita, mi malfermis la pordon, vidis respektaspektan viron kun teko subaksele kaj decidis, ke tio estas nova advokato de Küssmich; sed mi eraris. Tio estis unu el gvidaj kunlaborantoj de redakcio de iu internacia monatrevuo; li deziris intervjui min pri kosmaj temoj.

En la unua momento mi preskaŭ elĵetis lin de sur la ŝtuparo, sed en mian kapon venis penso, ke mia advokato tion ne aprobus. Elpaŝo en populara gazeto ja iel firmigus mian pozicion en la batalo kontraŭ la sentaŭgulo, kiu profitas el manĝemo de beboj. Tamen, mi ne aŭdis la nomon de la revuo, kaj el la ŝtuparejo blovis, tial mi proponis al la ĵurnalisto eniri en la loĝejon, kaj kiam li jam eksidis, mi aŭdis, ke li reprezentas redakcion de «Penthouse». Tio min sobrigis. Min evidente persekutis la generaj organoj de superaj teraj mamuloj, se la revuo, okupiĝanta pri ilia reklamo, ne permesis al mi dormi.

— Kion vi deziras? — demandis mi. Tiu homo tute ne konformis al miaj imagoj pri kunlaborantoj de «Penthouse». Anstataŭ okulfrape vestita ulo kun voluptema vizaĝesprimo kaj poŝoj, plenŝtopitaj per pornografiaj fotoj, antaŭ mi sidis vera diplomato el revua kovrilo: grizharaj tempioj, elegante tonditaj lipharoj, profunda rigardo de intelektulo kaj nigra advokata teko. Metinte la kruron sur la kruron, li blindigis min per brilanta rideto kaj diris, ke venis tempo por malfermi antaŭ la vasta publiko sekretejojn de kosma erotiko. Kiel mi komprenis, tiu eleganta fripono sciis pri miaj studoj en MEA. Nun, kiam li vekis min de la plej profunda dormo, je kiu mi kapablis, ordinara elĵeto de li el la loĝejo jam ne povus esti kalkulata sufiĉa kompenso. Mi decidis aranĝi por li grandan, zorge pripensitan taŭzon, kaj nur poste peti lin foriraĉi al sia tenejo de seksorganoj.

— Mi donos intervjuon, — diris mi, — kondiĉe, ke ĉion diritan de mi vi publikigos sen ajnaj korektoj. Kaj ĉar mi jam ricevis ĉi tie ioman sperton, via buŝa promeso min ne kontentigos: mi bezonas garantiojn pli firmajn...

Li glutis la hokon, kaj komenciĝis longaj intertraktoj. Ju pli solidajn garantiojn mi postuladis, des pli li certiĝadis en opinio, ke mi havas en rezervo fiaĵojn, pri kiuj li eĉ ne aŭdis. Li uzis telefonon. Li komunikiĝis kun sia redakcio, kaj poste mi — kun mia advokato, por certiĝi, ke la deklaro, kiun lasos ĉe mi la ĵurnalisto, estos sufiĉa jura kaŭzo por ekprocesi pri okdek mil dolaroj en okazo de nepublikigo aŭ ŝanĝo de la teksto de mia elpaŝo. Mi intence postulis tiom multe, por ke tiu redakcia hundaro eksalivegu, kaj mi atingis plenumon de la postulo. Mi metis en la tirkeston la postulitan deklaron, kies tekston diktis al mi advokato Finkelstein, por ke ne estu eble ŝanceli ĝin eĉ je unu punkto, kaj, eĉ pli kolera — ja pri tio, ke mi dormos dum la restinta parto de la vespero, ne eblis eĉ pensi, — verŝis por la ĵurnalisto rare aĉan konjakon, lasitan en la bufedo de la antaŭa loĝanto; kaj mi mem, trinkante teon (kvazaŭ pro stato de miaj renoj), ekparolis ĉe ŝaltita magnetofono.

— Mi elpaŝas ne en la propra nomo, — deklaris mi, — sed kiel reprezentanto de la galaksiaj civilizoj. Erotikon en la tera stilo ili ne konas. Tiurilate ni en la Galaksio estas io simila al monstro, kies vizaĝo, se eblas tiel diri, alkreskis al la postaĵo, sed en tutmonda skalo. Reproduktado ekde la komenco mem devas okazi sub kontrolo de vidkapablo, kaj tiel tio ĉie okazas. Sed en unu okazo el du trilionoj la evoluo miksas direktojn de enirejoj kaj elirejoj de la korpo. Laŭ unuanima konkludo de stelaj ekspertoj, ĝuste tia fatala malbonŝanco trafis al ni. La rekreado lokiĝis en la elirejoj de la organismo. La teraj specioj estis metitaj antaŭ elekto: aŭ ekami tiujn lokojn, aŭ formorti; kaj vere, ĉiuj organismoj, kiuj preferis morton al la fiaĉaĵo, pereis. Restis nur tio, kio montris pretecon ekami la deĵetajn kanalojn. Tio estas nia tragedio, en kiu ni ne kulpas, kripleco de galaksia skalo. Kiel sciate, ĝenerale la procezo de rekreado estas ne tre agrabla. Ne tre agrablas la stato de gravedeco, estas malfacile nomi speciala plezuro la akuŝojn. La naska procezo daŭras naŭ monatojn — de ekfunkciigo ĝis apero «ĉe la pordo» de la preta ekzemplero, — tio estas 389 000 minutoj. El ili plezurigas nur unuaj kvin-ok, eble eĉ dek. Ceteraj 388 990 minutoj ne eblas nomi plezuro, eĉ male, tio estas senĉesaj zorgoj, kaj fine — suferoj. Laŭ aserto de galaksiaj ekonomikistoj, tio estas la plej malbona negoco, kiun nur eblas imagi. Estas same, kiel kvazaŭ por minuta plezuro de manĝita ĉokoladeto vi devus tutan monaton suferi pro ventrodoloro. Ĉar la negoco, kiun proponas al ni la korpo, estis trudita al ĝi malgraŭvole, en ĝi ne estas dolo aŭ trompo, do sekve, ne estas ies kulpo. Sed ĉio ŝanĝiĝis ekde tiu minuto, kiam pri tio ekokupiĝis granda kapitalo, por ricevi profiton per subtenado de homaj instinktoj en stato de ĉiam ardigita preteco. Estas riproĉinde inciti soifantojn, montrante al ili vicojn da boteloj kun sodakvo kaj plej bonaj limonadoj, se per tio oni elprenas lastan groŝon, ne sensoifigante ilin. Estas malnoble logi malsatantojn per fotoj de frititaj kokidoj kun salato kaj de tortoj, dekoraciitaj per kremo. Sed tio estas nenio kompare kun maĥinacioj de tiuj, kiuj profitas, reklamante ĉiaspecajn, pli aŭ malpli neapetitajn fendojn de la homa korpo kiel pordegojn de paradizo. Aŭskultinte pri tia ekspluatado de homo fare de homo, la Galaksio decidis ĝin fini. Por helpi nin baldaŭ venos ekspedicioj de savantoj. Ĉi-rilatan dokumentaron oni jam delonge estas kolektantaj sur la flugantaj teleroj: ĝuste por tio oni sendis ilin al ni. La supre menciitajn ekspluatantojn oni devigos dumvive okupiĝi pri ĉio, kion ili proponadis al la malfeliĉa publiko, kun deviga uzado de tuta arsenalo de faritaj de ili instrumentoj de volupto. La konsilio vane serĉis mildigajn cirkonstancojn. Estas vere, ke iujn inventojn la homon unue devigis fari la neceso, kaj de tio devenis vapormaŝinoj, rabotiloj, segiloj, tirkestoj kaj botelaj korkoj. Sed redakcioj de gazetoj, kiel la via, ne povas por sia senkulpigo montri iajn inventojn de tia speco. Viaj publikigoj postulas venĝon de la ĉielo. Tial la ĉielo venos kaj faros ĉion, kion opinios necesa. Tio estas ĉio. Adiaŭ.

La ĵurnalisto penis ion diri, montri miajn vortojn ŝerco, sed mi helpis al li eliri. Mi estis tiom kolera, ke ne povis fermi la okulojn ĝis la vespero mem, kun sopiro pensante pri la feliĉaj plumhavuloj de Entio, kiuj kuras unu post la alia kaj polenas unu la alian kiel papilioj. Je la naŭa horo mi kiel ĉiam prenis sakon kun provianto kaj ekiris por daŭrigi miajn studojn, tre malkontenta pri mia hieraŭa intervjuo. Mi rememoradis, kiel mi kun senforta furiozo rigardis al la brilantaj butonoj sur la jako de tiu kanajlo kaj boris per rigardo lian senriproĉe ligitan kravaton. Kun kia ĝuo mi trenus lin laŭ la planko je tiu kravato! Mi aŭdis, ke simile al tio, ke vendistoj de narkotaĵoj neniam uzas ilin mem, same ankaŭ sinjoroj el tiaspecaj redakcioj legas nure librojn pri aventuroj de abelineto Maja. Finfine en densiĝanta krepusko aperis la granda forĝita pordego de la ministrejo. Kune kun tera polvo mi deskuis de mi la tro terajn pensojn, ja mi devis nun leviĝi al la pintoj de agoj de la aliplaneda spirito.

Legado de teologioj, teodiceoj kaj filozofioj postulis plenan potencon de la cerbo. Tial mi malfermis la fenestron, faris tridek profundajn eksidojn, ŝaltis la kafkuirilon, glutis, por profilaktiko, aspirinon, kaj etendis la manon al unua volumo el jam preparita stako, dum el mia brusto — Dio vidas, ke nevole — eliĝis mallaŭta ĝemo. Malgrandaj strangaĵoj de grandaj pensuloj estas vaste konata fakto. Kvankam lernolibroj pri historio de filozofio ordinare silentas pri tiuj dubindaj kaj nelaŭdindaj historioj. Unu ĵetis de sur ŝtuparo maljunan sinjorinon, eĉ tiel, ke ŝi rompis ambaŭ krurojn, alia faris infanon kaj rezignis de li, sed ĉio ĉi estis pure individuaj fiagoj kaj ekscesoj. Enrampi en barelon, skribi denuncojn pri kolegoj — tio estas, certe, fiaĵoj, sed nur etaj. Sur Entio estis alie, speciale en la malfrua mezepoko, kiam filozofio floris. Aperintaj tiam skoloj (malsupre mi rakontos pri ili pli detale) polemikis inter si per nekonata aliloke maniero. Ĉiu konas esprimojn kiel «Tio estas vero, alie mi mortu», aŭ «falu mi ĉi tie, se mi mensogas», kaj tiel plu. La firksatika kaj la tirtraca skoloj inkludis tiujn minacojn en la arsenalon de heŭristika argumentaro. La afero estas en tio, ke la bazajn asertojn de filozofio ne eblas konfirmi eksperimente. Ne eblas konfirmi, ke la mondo ĉesas ekzisti, se estas neniu: ja por pruvi, ke ĝi ne estas, necesas iri kaj rigardi, kaj tiuokaze ĝi, memkompreneble, ja estas, kvazaŭ nenio okazis. Tamen la disĉiploj de Firksatiko uzis empirian pruvon, ricevintan la nomon ultimata. Se oponanto ne ŝanĝis sian opinion kaj rebatis ĉiujn argumentojn, ili minacis per memmortigo. Ja tiu, kiu pretas morti por siaj konvinkoj, eĉ tuj, devas esti sufiĉe certa pri ili! Kaj tiu, kiu volis plifortigi siajn pruvojn, ordonadis tranĉi rimenojn el la propra haŭto, aŭ ion similan. Tiu maniero iĝis moda, kaj en la dua duono de la XVII-a jarcento ĝismortaj disputoj iĝis amasaj. Kaj ĉiu terure hastis, timante, ke la oponanto sukcesos mortigi sin unua, kaj la decida argumento ne atingos lian konscion. Laŭ moderna filozofo Tjurr Mehehet, tiu frenezo havis du flankojn. Unuflanke, pri filozofio okupiĝadis nur tiuj, kiuj rilatis al ĝi morte serioze, kaj tio estis bona. Malbona estis, memkompreneble, tio, ke la argumento de memmortigo ne havas sencan valoron, estante speco de ĉantaĝo, sed ne racia konvinkado. Kelkaj skoloj, ekzemple, la paletina, tre malmultiĝis rezulte de tiaj disputoj, kaj la ceterajn estis frenezigantaj la solipsistoj. Ilin trafadis neniu argumento, ja se la mondo estas nur iluzio de la pensado, do neniu mortigas sin reale, sed tio nur ŝajnas, do ne indas emociiĝi pri tio.

Tiu morna aberacio daŭris kelkdek jarojn kaj, unuavide, estis nur kolektiva psiĥozo; tamen ĝi montras, kiom abnegacie la entianoj jam tiam meditadis pri la naturo de la aferoj. Tio, ke ni ne havis memmortigemajn filozofojn, atestas eble nian pli grandan sobrecon, sed tute ne antaŭdecidas takson de vereco de filozofiaj sistemoj. Ĉe ni la plej grandan influon al evoluo de ontologio faris, probable, Platono. Menso, sendube, de egala potenco, sed de tute alia stilo, estis Ksiraks, la kreinto de ontomizio — instruo, laŭ kiu la Naturo estas principe malfavora. Ĝia plej granda parto okupas tiom malmulte da loko, ke mi transskribos ĝin tutan. En la kvardeka jaro de la Nova Erao Ksiraks skribis:

Senfavora — signifas neŭtrala aŭ justa.

Senfavora al ĉio donas samajn eblojn, kaj justa mezuras ĉion per sama mezuro.

1. La mondo estas maljusta, ĉar:
en ĝi estas pli facile detrui, ol krei;
pli facile turmenti, ol feliĉigi;
pli facile pereigi, ol savi;
pli facile mortigi, ol vivigi.

2. Ksigronaj asertas, ke estas ĝuste la vivantoj, kiuj turmentas, pereigas kaj mortigas, kaj sekve, ne la mondo estas malfavora al ili, sed ili mem estas malfavoraj unu al la alia. Sed ankaŭ tiu, kiun neniu mortigis, devas morti, mortigita per sia propra korpo, kio estas parto de la mondo, ja de kio alia? Kaj sekve, la mondo estas malfavora al la vivo.

3. La mondo ne estas neŭtrala, ĉar:
ĝi vekas esperon pri stabila, senŝanĝa kaj eterna ekzistado, estante, tamen, nek stabila, nek senŝanĝa, nek eterna; sekve, ĝi trompas. Ĝi permesas ekkoni sin, tamen kun tio ĝi entiras en ekkonadon, vere senfundan; sekve, ĝi estas insida. Ĝi permesas ekregi sin, sed nur per nefidinda maniero. Ĝi malkovras siajn leĝojn, krom la leĝo de absoluta fidindeco. Tiun leĝon ĝi kaŝas de ni. Sekve, ĝi estas malbonintenca. Do: la mondo ne estas neŭtrala rilate al la Racio.

4. Narzaroks instruas, ke Dio aŭ ekzistas, kaj tiuokaze, Li estas la Mistero, aŭ ekzistas nek Dio, nek la Mistero. Ni respondu al tio: se Dio ne ekzistas, la Mistero restas, ĉar: se Dio ekzistas kaj kreis la mondon, do estas sciate, kiu faris ĝin maljuste malfavora, tia, en kia ni ne povas esti feliĉaj. Se Dio ekzistas, sed ne kreis la mondon, aŭ se Li NE ekzistas, la Mistero restas, ĉar ne estas sciate, de kie aperis la maljusta malfavoro de la mondo.

5. Narzaroks post la antikvuloj ripetas, ke Dio povis krei krom ĉi tiu Mondo ankaŭ feliĉan Transmondon. Sed tiuokaze por kio li kreis ĉi tiun Mondon?

6. Aŭstezaj asertas, ke saĝulo faras demandojn por respondi al ili. Tio estas malĝusta: li faras demandojn, kaj respondas al ili la mondo. Ĉu eblas imagi mondon, alian ol la nia? Eblas du tiaj mondoj. En la senfavora detrui estus same facile, kiel krei, pereigi — same facile, kiel savi, mortigi — same facile, kiel vivigi. En la mondo universale favora estus pli facile savi, krei, feliĉigi, ol pereigi, detrui kaj turmenti. Tiajn mondojn en nia Mondo konstrui ne eblas. Kial? Tial, ke ĝi ne donas al tio konsenton.

Tiu instruo, nomita la Instruo pri Tri Mondoj, plurfoje estis reviziata kaj interpretata novmaniere kaj dum la vivo de Ksiraks kaj post lia morto. Unuj el liaj disĉiploj opiniis, ke Dio ne povis krei pli bonan mondon, ĉar ĉio havas siajn limojn, aliaj — ĉar Li ne deziris. Tio ebligis opinii Dion aŭ neabsoluta estaĵo, dependa de io, aŭ ne absolute bona; tamen, interpretoj estis multe pliaj. Pro predikado de la Instruo pri Tri Mondoj la imperiestro Ziksizar kondamnis Ksirakson al la plej severa puno — du jaroj da mortado, tio estas malrapidaj turmentoj, farataj de medicinistoj (ekzekutisto en la imperio devis havi medicinajn sciojn) kun tia zorgo, ke la kondamnito ne mortu antaŭ la tempo: oni lin intermite torturadis kaj kuracadis.

La plej fortajn argumentojn kontraŭ la instruo de Ksiraks faris en la Frua Mezepoko Raĥamasteraks, unu el la kreintoj de ĥemio. Li estis pruvanta, ke kaj en neŭtrala, kaj en favora mondoj la vivo multobliĝus lavange, tial en la neŭtrala mondo ĝi, pleniginta la mondon ĝis randoj, rapide pereus pro memsufoko, kaj en la favora necesus specialaj limigiloj, moderigantaj la pereigan multobliĝon. Per tio la mondo, aspektanta neŭtrala, iĝus morta kaptilo, kaj la favora — malliberejo, ja libero de ajnaj agoj tie estus limigita. Tiu argumento, tamen, nerekte plifortigis la ateisman esencon de la Instruo pri Tri Mondoj kaj fortigis la sendiulojn en ilia nekredado, demonstrante kurbecon de la mondo rilate al la vivo: estante en ĝi io hazarda, la vivo povas kalkuli nur je si mem. Tial Raĥamasteraks same pagis pri sia vivoverko per morto, sed kiel malpli danĝera herezulo li estis indulge ekzekutita per forhako de kapo.

Sian lastan renaskiĝon la Instruo pri Tri Mondoj spertis dum la Nova tempo, en la epoko de vigla evoluo de gravita fiziko. Nousĥoruks, la entia Ejnŝtejno, eksplikis la esencon de la afero simple: por respondi, kial la mondo estas tia, kia ĝi estas, necesas unue rigardi, ĉu eblas alia mondo, kapabla naski vivon (alie en la mondo estus neniu, kaj per tio la problemo malaperas). Respondi al la tiel starigita demando eblas neniam, ĉar projekto de alia mondo egalas al projekto de alia fiziko. Por tio necesas plene ekkoni fizikon de ĉi tiu mondo, tio estas elĉerpi ĝin en formuloj de absoluta vero, kio ne eblas. Ĝuste ĉi tie sur la scenejon revenas la Mistero de la antikvaj filozofoj, ĉar ni ne scias, kial la mondon (kaj sekve, la fizikon) eblas ekkonadi senfine. Neniu teoria modelo kapablas ĝin plene elĉerpi, kaj tio signifas, ke la racio kaj la mondo ne ĝisfine egalas. Postaj provoj pruvi, ke ĝuste tiel devas esti en ajna ebla mondo, fiaskis, kaj la lasta konkludo, al kiu venis la entia filozofio, diras: ne ekzistas pruvoj kaj pri stabila malegaleco de la mondo kaj racio, kaj pri neeblo de tia fiziko, kiu diferencus de la ekzistanta kaj superus ĝin rilate de favoro al la vivo. La multjarcenta batalo por rajto fari al la mondo finan diagnozon finiĝis, laŭ opinio de unuj, nule, kaj laŭ opinio de aliaj — per malvenko.

Tamen ĝi en grandega grado determinis evoluon de la civilizo en Luzanio kaj en la malpli grandaj ŝtatoj norde de ĝi, kiuj estis sub luzania influo. Estas nedubeble, ke la koncepto de etikosfero kiel de absolute fidinda prizorganto de la socio devenas el la «Tri Mondoj» de Ksiraks, sed samtempe eĥo de liaj argumentoj resonas en pamfletoj, entombigintaj proponitan pli frue projekton de memevoluiga refaro de la entianoj. Furiozaj disputoj pri tiu projekto dum kelkdek jaroj ekscitadis la publikan opinion. La filozofio sur Entio ne falis tiom malalte, kiel okazis ĉe ni en la scienca epoko. Tion atestas partopreno de filozofoj en bataloj de subtenantoj de la memevoluigo kontraŭ ties kontraŭuloj, kaj antaŭ ĉio — la rolo, kiun devis ludi Ksiksokt en ekkonscio de tiel nomata kontraŭevolua paradokso (nomata ordinare la paradokso de Ksiksokt).

Ĉiu dezirus havi belan kaj saĝan infanon. Sed neniu deziras, ke lia infano estu saĝa kaj bela cifermaŝino, eĉ se ĝi estus centoble pli saĝa kaj sana ol viva infano. Tamen la programo de memevoluigo estas glita klinita ebeno sen limigiloj, kondukanta en abismon de sensencaĵoj. En la unua etapo tiu programo estas modesta — ĝi celas nur forigon de genoj, malgrandigantaj fortikecon, kaŭzantaj kriplecon, heredajn malsanojn ktp. Sed tia perfektigo ne povas halti en unufoje atingita punkto: eĉ la plej sanaj ekmalsanas, eĉ la plej saĝaj en maljuneco marasmiĝas. La prezo, kiun necesos pagi por forigo de ankaŭ tiuj mankoj, estos poioma deiro disde la natura, evolue formiĝinta plano de aranĝo de la organismo. Ĉi tie en la kontraŭevolua agado aperas la paradokso de kalvulo. Elfalo de unu haro ankoraŭ ne signifas aperon de kalvo, kaj ne eblas diri, kiom da haroj devas elfali, por ke ĝi aperu. Anstataŭigo de unu geno per alia ne transformas infanon en estaĵon de alia specio, sed ne eblas diri, kie, en kiu momento aperas nova specio.

Se trakti la funkciojn de la organismo dise, perfektigo de ĉiu el ili estas dezirinda. Sango, kiu nutras histojn, pli bona, ol la natura, nervoj, kiuj ne degeneras, pli fortikaj ostoj, okuloj, al kiuj ne minacas blindeco, dentoj, kiuj ne elfalas, oreloj, kiuj ne surdiĝas, kaj miloj da aliaj komponantoj de la korpa perfekteco utilus por ni sen ajna dubo. Sed unu perfektigo neeviteble trenas post si alian. Pli fortaj muskoloj postulas pli fortikajn ostojn, kaj pli rapide pensanta cerbo — pli vastan memoron; se tion postulos sekva etapo de perfektigo, pligrandiĝos volumeno de la kranio kaj ŝanĝiĝos ĝia formo, ĝis fine venos tempo, kiam albuminan materialon necesos anstataŭigi per pli universala, ĉar tiam efikeco de la organismo salte kreskos. Nealbumina organismo ne timas altajn temperaturojn, radioaktivecon, kosmajn akcelojn; sensanga organismo, en kiu provizado de oksigeno estas farata simple per interŝanĝo de elektronoj, sen primitiva perado de sangocirkulado, estas nekompareble malpli rompebla kaj mortema; kaj jen, foje komencinte refaradi sin, la racihava raso superos la limojn, kiujn metis al ĝi ĝia planeda lulilo. Postaj paŝoj kondukas al apero de estaĵo, konstruita eble multe pli harmonie, multe pli bone eltenanta batojn kaj malfeliĉojn, ol la homo aŭ la entiano, multe pli universala, racia, lerta, longviva, kaj limese eĉ senmorta danke al perioda anstataŭigo de la eluzitaj organoj, inklude la organojn de percepto, al estaĵo, kiu eltenos ajnan medion, ajnajn mortigajn por ni kondiĉojn, kiu timas nek kanceron, nek malsaton, nek maljunulan kadukiĝon, ĉar tute ne maljuniĝas; unuvorte, tio estos estaĵo perfektigita ĝis limo danke al rekonstruo de la tuta hereda materialo kaj de la tuta organismo, — kun unu sola klaŭzo: la homon ĝi similos ne pli, ol cifera maŝino aŭ traktoro. La paradokso estas en tio, ke ne eblas indiki, kia nome paŝo sur tiu vojo estis eraro, ĉar ĉiu el ili alproksimigas nin al la idealo de efikeco, kvankam tiu idealo iĝos estaĵo jam tute ne homa.

Ĉar tia momento, tia lasta limo ne ekzistas, por kio, propre, necesas tuta tiu sizifa laboro, etendita je multaj generacioj? Se ni rekonstruas ne nin mem, sed posteularon, ĉu ne estas pli facile kaj pli bone tuj adopti cifermaŝinon aŭ eĉ tutan komputilejon? Ja dismeto de la procezo de optimumigo je tuta vico da generacioj estas ordinara kamuflado, programo de poioma specia memmortigo; do per kio la poioma memlikvido pli bonas ol la tuja? Nur tiu, kiu konsentas adopti komputilejon sur piedoj (aŭ sur aerkuseno), povas sen timo kaj sen klaŭzoj komenci rekonstrui propran idaron por kreo de perfektaj pranepoj. Tio, kio ŝajnas al ni plena absurdo, — adopto de ia blendita kristala organismo, kun kiu eblas konversacii pri aferoj teraj kaj ĉielaj, — aspektas jam ne tiom absurde, se transiro de la natura stato al la optimumigita estos longa serio de negrandaj ŝanĝoj, etenditaj je multaj generacioj; sed la absurdo iĝas evidenta, se esplori la finan rezulton. Ĉu memevoluigo estas kurso de kuraco de malutila kutimo al sia homa esenco? Ĉu ne estas tute egale por ni, fakte, kia cifermaŝino iĝos nia posteulo — ĉu konstruita de komenco ĝis fino de inĝenieroj aŭ traigita komence tra viva utero, kaj poste tra iaj uteratoroj? Tiu, kiu donas konsenton al la memevoluigo, konsentas aboli sian propran specion kaj transdoni la heredaĵon de la civilizo al estaĵoj ĉiurilate fremdaj al ni, ĉar ni estas malperfektaj, mortemaj, limigitaj en pensado kaj en tempo; do la adeptoj de la perfekteco liberigu sin de superfluaj klopodoj, unufoje adoptinte tutan pensantan teknologion de la planedo. Kial, propre, nin devas anstataŭigi apartaj sistemaj unuoj, ja pli efika estus planeda kristala cerbo, nia posteulo, heredanto kaj daŭriganto!

Ksiksokt en polemika ardo asertis, ke la adeptoj de la memevoluigo similas al murdisto, kiu murdas viktimon ne tuj, sed poiome, per malgrandaj dozoj de veneno, por kutimiĝi al aspekto de agonio. Lia ironia slogano «Genĝenieroj de ĉiuj landoj, adoptu komputilojn!» serioze senkreditigis tiun grandiozan programon. Por ĉiu elpaŝo de genĝenieroj li havis pretan sarkasman respondon: «Ili deziras konservi eksteran similecon de la perfektigitaj estaĵoj kun ni! — ekkriadis li. — Sed kion tio pruvas? Nur lertecon en farado de falsaĵoj! La simileco devas trankviligi mensojn: kvazaŭ perfektigitaj estas nur nevideblaj por la okulo internaĵoj, kaj la eksteraĵo tute ne ŝanĝiĝas. Tiuokaze farĉu manekenojn per komputiloj, kaj la afero estas farita!»

La genĝenierio, pruvadis li, iĝas des pli absurda, ju malpli da limoj ĝi havas. Tiu, kiu ekposedis nur arton de eta retuŝo, ekposedis nemulton kaj al nenio minacas. Malantaŭ tiaspecaj plibonigoj kaŝiĝas espero pri pli bona vivo, kiun ni garantios al la idaro. La genĝenieroj mencias tiun fakton, ke niaj prauloj estis verdulet-voraj birdoj kaj grandaj marĉaj nefluguloj, al kiuj ni ne tre similas per korpo kaj spirito. Kaj se en tiu praa transiro de la malsupra, birda stadio al la supra, racia, ni vidas nenion malbonan, do necesas laŭ analogio decidiĝi al sekva paŝo!

Tiu analogio estas falsa, la simileco estas ŝajna, ĉar la plumitaj prauloj de la entianoj ne staris antaŭ ia elekto, sed ni staras. Ilia privilegio estis senracieco kaj senkonscieco; ambaŭ aferojn ni perdis senrevene. Forĵetante sian morteman korpon, ni forĵetas nin mem; kaj ĉi tie kaŝiĝas ankoraŭ unu malfeliĉo — libero, atingita en projektado de plibonigoj. Plibonigoj eblas multaj kaj plej diversaj. Tial konkurencos inter si projektoj de Homo Novus Entianus, kaj necesos elekti unu el ili (alie ne eviteblas kunpuŝiĝo de malsamaj specimenoj inter si). Tio signifas, ke ni ricevos posteularon laŭ komuna interkonsento; sed interkonsentinte, ke niaj infanoj devas esti tiaj kaj tiaj, ni trompos nin mem — ĉu ekzistas diferenco, ĉu ili flugos de steloj, por ekposedi Ention, aŭ elrampos el retorto? Memneniigon eblas, certe, esplori, kiel ajnan alian eblon, sed sen iluzioj kaj erariganta ŝminko.

Mi skribis tiom pri tiu filozofia milito tial, ke ĝi, kiel asertas historiistoj, havis ŝlosilan valoron por la posta kreo de la etikosfero. La nocio de Dio dum historio de la entianoj evoluis ne tre ordinare. Komence Dio estis identigata kun la naturo: ĝi estis Li, Lia perfekta enkorpiĝo, unu el vico de aliaj. La astroj estis Liaj membroj, la vivaj estaĵoj — pensoj, altaj kaj malaltaj. La plej altaj pensoj estis racihavaj estaĵoj, do la entianoj mem. Tiu memdiigo konstante postuladis klarigojn — kiel eblas, ke unuj Diaj pensoj ne konsentas kun aliaj kaj eĉ murdas ilin? La klarigo estis simpla: estante Ĉio, la Sinjoro povas havi ĉiaspecajn pensojn, sekve, ankaŭ malbonajn, al kiuj kontraŭstaras la bonaj, ja se Li havus nur la bonajn, Li ne estus la Ĉiomo. Dum religiaj institucioj estis identigataj kun la ŝtataj, tiu interpreto estis sufiĉa, ĉar la potenco, kaj monduma kaj religia samtempe, estis determinanta, kiaj Diaj pensoj (tio estas kiaj civitanoj) estas malbonaj, kaj kiaj estas bonaj. Tamen en la sino de tiu kosmo-ŝtata religio naskiĝis herezoj de mizianoj, teokriptanoj kaj servistoj. Laŭ la teokriptanoj, la Sinjoro enkorpiĝas en homojn nur per la plej malalta parto de sia naturo, kaj ilia tasko estas perfektiĝi, danke al kio ili iĝas ĉiam pli altaj partoj de la Dia racio. Ili povas nek kompreni lin, nek imagi Lin tute, kiel fingro ne povas reprezenti la tutan korpon, kaj unu penso ne kapablas ĉirkaŭpreni la tutan racion. Laŭ la mizianoj, Dio laŭ sia esenco estas estaĵo «nehoma», tamen ne en tiu senco, en kiu oni komprenis tion en la tempoj de persekutado de la mizianoj (kvazaŭ Li, laŭ ilia instruo, estas simple malbona), sed en tiu senco, ke la Sinjoro estas turnita al aferoj, neekkoneblaj por entianoj, kaj la eklezio estas nenio alia, krom kompaso, kiu devas agordi direkton de homaj mensoj kun la neekkonebla direkto de Diaj agoj. La servistoj, aliflanke, opiniis Dion la Kreinto de ĉi tiu mondo antaŭ ĉio, — sendepende de tio, pri kio li okupiĝadis krom tio, kaj tial ili metis sur lin tutan respondecon pri ĉio en la mondo. Dion necesis ami kaj esti dankema al li en tia — nesenlima — grado, en kiu li portis la respondecon, ĉar (kiel klarigis en sia simpleco Miksikiks) botisto, kiu kreus milionon da mirinde kantantaj nubetoj kaj paron da aĉaj botoj, estus malbona botisto, kiel ajn tiuj nubetoj kantu. Pro tio oni lin disŝiris je pecoj per ardigitaj tenajloj antaŭ la imperiestro Sks (Sks fieris pri sia mallonga nomo, sed tio estas aparta afero, kaj mi pensas, ke estos pli racie prisilenti tutan toponomastikon de entiaj klanaj nomoj kaj ĝian ligon kun okupiĝo de entiano, ĉar tie la okupiĝo respeguliĝas en la nomo).

Krom la menciitaj supre ĉefaj, estis herezoj malpli gravaj, ekzemple, de fragistoj, opiniintaj, ke Dio kreis la mondon, sed la kreaĵo ne tute sukcesis: estante senfine bonkora, li ne volis devigi la kreitojn al io ajn, kaj sekve, ankaŭ al unusola bono, kaj tial donis al ili pli da libero, ol ili povis elteni. Tiu doktrino (kiel oni diras) plej proksime similas al la instruo pri la unua peko kaj malboniĝo de la naturo de la homo, nur kun tiu diferenco, ke la kulpon pri malbonigo de la praentianoj ĝi metas sur la bonkorecon de la Sinjoro, kiu kontraŭdiris kun la Sinjora arto de kreado. Ĉar la fragismo implicite supozas, ke Dio ne povas krei aferojn, kontraŭdirantajn inter si, — ekzemple, kombinon de absoluta bonkoreco kun absoluta libero de la volo; el tio sekvas, ke super Dio regas la logiko, kiu ne permesas samtempan ekziston de statoj, logike ekskluzivantaj unu la alian, kaj tio determinas la limojn de la Ĉiopoveco — tamen, la kreintoj de la herezo mem ne konsciis pri tio.

La komencon de la Nova Tempo la entianoj datas per la jaroj 1811–1845. Klareco — aŭ pli ĝuste, ekzakteco, — de ĉio okazanta en la imperio ĉesis ekzisti dum jaroj de regado de la kvar falsaj Ksiksar-oj, nomitaj logokratoj. Komenciĝinta per bruligo de ĉiuj kronikoj kune kun la kronikistoj, la logokratio atingis tian perfektecon, ke ĝiajn fontojn ne eblas trovi precize. Inter apokrifoj, rakontantaj pri la afero, mi hazarde elektu la uvardan. Ksiksar, vica monarko el la dinastio de Ksiksoj, laŭ ĝi havis kutimon ĉiutage antaŭ unua manĝo mortigi en la palaca menaĝerio delonge ne nutritan kaj tial furiozantan kurdlon. Antaŭ la okuloj de la ĉefa imperiestra ĉasisto la kurdlo laŭdire ĵetis la reĝon en malplenan puton, aŭ Ksiksar mem saltis tien, saviĝante de la ekatakinta monstro, kiu poste ellasis en la kavon urinon, por ke la kaŝiĝinto elflosu supren. La ĉasisto mortigis la monstron kaj savis la monarkon, sed tuj komprenis, ke li pagos por tio per la vivo, ĉar la reĝo, por ŝtata utilo, devos ekzekuti sian savinton — atestinton de sia malhonoro. Tial la ĉasisto, kutimiĝinta dum ĉasado agi rapide, ĵetis Ksiksaron reen en la ĝisrande plenigitan puton kaj tenis lin tie kiom estis necese, post kio li mem surtroniĝis kiel Ksiksar. Tiu historio ne nepre estas pura elpensaĵo, se supozi, ke li interŝanĝis la veston kun la murdito; la afero estas en tio, ke entianoj de tiu epoko ŝirmadis la vizaĝon, kiel ni ŝirmas hontindajn korpopartojn. La vero laŭdire baldaŭ malkovriĝis, sed nemalmulte da potencaj artistokratoj ekstaris sur la flankon de la Pseŭdo-Ksiksar, vidante en tio sian profiton. Agante neordinare lerte, aliancante kun unuj kontraŭ aliaj, li firmigis la absolutan potencon per absoluta ŝanĝo de ĉiuj nomoj, rekte aŭ almenaŭ nerekte ligitaj kun la regado. Ĉu li mem asertis, ke estas nenia diferenco inter regado de la vera Ksiksar kaj de eksa purigisto de la menaĝerio, aŭ tion sufloris al li cinikaj konsilistoj, ne estas sciate. La logokration oni nomis politika daŭrigo de la vero; Pseŭdo-Ksiksar-on — simple Ksiksar, kvazaŭ neniam mortinta; li prenis titolon de la Unua Popolamanto kaj abolis mortekzekuton kaj ordinarajn en la justico torturojn; tamen personoj, nekonvenaj por la imperiestra kortumo aŭ por la polico (kiu tamen jam nomiĝis Asocio de Semantoj de la Socia Bonkoreco), malaperadis ne sciate kiel aŭ iĝis viktimoj de akcidentoj, kaj tiel nomatajn Malutilulojn aŭ Maliculojn torturadis rabistoj (kiujn celigis, laŭdire, la Semantoj de la Bonkoreco). Samtempe venis fino al deklarado de militoj, kaj poste ankaŭ al militoj mem, ĉar imperiaj kronikistoj parolis nur pri rebatoj de malamikaj maĥinacioj; pri tio, ke tiuj maĥinacioj estis farataj de deko da landoj, malpli grandaj, ol provincoj de la Imperio, neniu miris, kaj se mirus, do nelonge. Speciale persistemajn martirojn la popolo mem morttretadis centre de la urbo, kaj laŭdire kun nemalgranda fervoro. Oni ne sukcesis ekscii, kiom longe regis la Pseŭdo-Ksiksar, ĉar pri lia oficiala morto oni ne deklaris. Dum ducent jaroj mortoj de vicaj monarkoj estis prisilentataj, kiel io nekonforma al la supera ordo.

Luzaniaj politologoj klarigas, ke la regado de la Pseŭdo-Ksiksar-oj estas speciala okazo de ĝenerala leĝo de la Galaksio. Ajna civilizo almenaŭ parte trairas etapon de verozio — erozio de vero, kvankam ne nepre ĝuste en tiu logokratia formo, kiel estis ĉe la entianoj. Verozio prenas malsamajn formojn, sed aperas ĉiam dum certa historia epoko, nome en epoko de embria industriigo. Perdante sakramentan aŭreolon, la potenco malfortiĝas kaj serĉas apogon en administra hierarkio, kaj tiu kreas miraĝojn (fatamorganojn) de sociaj rilatoj, idealigantajn la realon en grado, respektiva al ĉi-momenta intenseco de kredo, sed kredo burokratia, ne religia. Tiun fenomenon oni iufoje nomas memtrompanta trompo, aŭ memfatamorgano. La kredon je supernatura potenco de la regantoj anstataŭas la polico, kaj la procezo de cirkulado de informo ricevas tian valoron en ĉiuj rondoj de la vivo, ke estas malfacile rezisti tenton monopoligi ĝin. Ekonomia kaj informa monopoloj malsamas laŭ la objekto de alproprigo, sed similas, se temas pri konsekvencoj: ambaŭ kaŭzas sociajn oscilojn. Tiam dominas aŭ ekonomiaj osciloj (kresko — krizo), aŭ informaj (vero — malvero). Konsolado per elpensaĵo estas la plej simpla stabiligilo de la sociaj strukturoj; tamen ĝi havas tiun bonan flankon, ke multaj maltrankvilaj atendoj, sekvantaj el sciado de malagrablaj faktoj, ne realiĝas, tial per kaŝado de tiuj faktoj oni atingas protekton de homaj nervoj. Sed ĉi tie estas tre facile troigi. Sindromo de memfatamorgano (memkonvinko) signifas, ke la produktantoj de elpensaĵo mem infektiĝas per la elpensaĵo; tio povas konduki al tiel nomata plena interna reflekto kaj absorbo en la procezo de burocirkulado, al socioskizofrenio (oni unu aferon diras, je alia kredas), kaj ankaŭ al eĉ pli komplikaj patologiaj informaj sindromoj. En normala (averaĝa) civilizo malpurigo de la informa medio per malvero atingas 10–15%; se ĝi superas 70%, aperas tiel nomataj tremantaj osciloj kun ciklo je 12–15 jaroj, kaj ĉe malpurigo super 80% filtri puran veron jam ne eblas, kaj komenciĝas kolapso. Por ĝin eviti, necesas vole-nevole frostigi la sciencon, ĉar ĝia evoluo komencas kontraŭdiri al evoluo de verozio. Finfine ambaŭ tiuj procezoj definitive disiras, kaj aperas tiel nomata disforkiĝo de Siraksos (laŭ nomo de sociomatikisto, kiu ĝin malkovris). Necesas aŭ oferi progreson de la scienco por verozio, aŭ inverse, ĉar allasi eblon de ekzisto de fermita enklavo de la vero inter reganta malvero, de iu insuleto de la vera scienco en maro de misinformo, — signifas danĝere iluziiĝi. Tia stato nenie konserviĝis dum pli ol 90, ekstremokaze 100 jaroj. Stabila kompromiso inter tiuj du statoj same ne eblas. Kiu penas servi kaj al Dio kaj al Satano, atingas nenion, ricevante rezulte sentaŭgan malveron kaj sentaŭgan sciencon. Dampado de osciloj kondukas al tiel nomata flanka glitado al malraciismo, pseŭdokretenismo k. t. p.

Ju pli granda estas socia akcelo, des pli malfacile estas teni dise informon kaj misinformon; la socio entute komencas balanciĝi inter du ekstremaj statoj — pseŭdorealo kaj pseŭdokredo. Ekonomiaj cikloj surmetiĝas sur la informajn, kaj ĉar ili ne koincidas en la fazo, aperas interferenco, kaŭzanta resonancon kaj tremon. Tiaj tremantaj osciloj aperis en Luzania imperio fine de la XIX-a jarcento kaj laŭvorte dissplitis ĝin, kiel potenca sono, kiu, resonancante kun la propra frekvenco de glaso, dissplitas ĝin. Rezulto de tio estis du revolucioj, intermitigitaj de kelkaj jardekoj da kaoso, kiun historiografoj ordinare nomas kaosa anarkio. Kurdlandon tiuj kataklismoj ne tuŝis, ĉar ĝi, intence aŭ hazarde, preferis al verozio tutverismon, kio trovis esprimon en ĝia plena socia stagno; vere, diras Tetrarksiks, ne tial sidas ĉlakoj en siaj senĝojaj brutoj, ke ili pri nenio revas, sed male: ili revas jam pri nenio, ĉar estas hermetike fermitaj en kurdloj; okupiĝi pri scienco eĉ en la plej granda stomako ne eblas, kaj ĝuste tio savas politmobilon de kreskantaj osciloj kaj fina disfalo.

Post tiu ekskurso en galaksian politologion ni revenu, tamen, al niaj ŝafoj, pli ĝuste, al la paŝtataro, ĉar temas pri aferoj religiaj. La eklezio — plej probable, senkonscie, — elpaŝis por verismo kaj kontraŭ verozio, ĉar ĝia hiloisma doktrino vidis en ĉiu nova malkovro kaj invento pruvon de sia praveco: se maŝinoj povis liberigadi la entianojn de malfacila laboro, kaj utilaj mineraloj faciligadis ilian ekzistadon, do, la Sinjoro vere kreis la Naturon kiel ilian servanton, modeste atendantan, kiam oni ĝin vokos. Ja la Plejalta mem ĉirkaŭigis ilin per medio, kiun eblas ekposedi, kaj provizis per racio, sukcesinta fari tion. Ili — probable, ne tre pripensinte, — metis sur la unuan lokon tiun flankon de la naturo de la Sinjoro, kiun eblas nomi «servanta» rilate al la kreitoj; jen kial en la historio de Entio estas konataj multaj konfliktoj inter politiko kaj scienco, sed preskaŭ neniaj — inter scienco kaj religio. Kaj ankaŭ tio estis kaŭzo de la preteco, kun kiu la entianoj renkontis unuajn projektojn de kreado de la Etikosfero — vivmedio, nobligita per sciencaj metodoj. Tia medio, kvankam plene artefarita, konstruita laŭ reguloj de psiĥoteĥnologio, sed ne laŭ ordonoj de la eklezio, estis tamen en plena konkordo kun tiuj ordonoj: ja ĝi devis iĝi realigo de la Dia intenco. La Sinjoro donis al siaj kreitoj ĝuste tiun eblon, eblon de plena elradikigo el la socia vivo de krimoj, misagoj, mizero, katastrofoj kaj ajna alia malbono; li deziris, ke ili per propra laboro kaj per propra faro atingu tion, kion Li destinis al ili jam antaŭ la Kreo, tamen ne trudis al ili anticipe kiel pretan Paradizon, lasinte al ili rajton de tute libera elekto.

Tial vere eblas opinii la ĉefan religion de Entio pli «materiisma» kaj samtempe malpli «kalkulema», ol kristanismo, ja ĝi lokigis la Dian Regnon en tiu ĉi mondo kaj ne aldonis al ĝi la transmondon, en kiu estos donita plena repago al pekoj kaj meritoj. Povas esti, ke eblo de alligo de la ĉielo kaj de la geheno al iaj spacaj koordinatoj potenciale estis entenata de la hiloismo (tiel nomiĝas la dominanta religio, sed, pro Dio, ne postulu, ke mi klarigu etimon de tiu vorto — ĝi aperis historie, kaj sekve, per treege malrekta maniero; por la esenco de la afero tio estas absolute tutegala), sed sur Entio ĝi ne povis realiĝi, ĉar la paradizo estis metita ĉi tie ne en la komenco, sed en la fino de la historio de la Kreo. Kio koncernas min, do mi ĉiam deziris aŭdi de kompetentuloj, kiel statas aferoj kun la paradizo, kiun la tera Eklezio promesas al virtuloj: ĉu tio estas la sama Edeno, el kie estis elpelitaj la prapatroj? Sed ĉiam, kiam aperas konvena okazo, mi forgesas demandi. Ŝajne tiu komenca paradizo estis iom pli modesta ol la postmorta.

Espero pri eterna vivo montriĝadis en la kanonoj de la kredo nur en aspekto de malklaraj revoj, en la antikveco, kiam la entianoj rimarkis sian similecon kun grandaj plumhavuloj de la suda transkotejo; laŭ ili, al la mortintoj kvazaŭe kreskadis flugiloj, sur kiuj ili forflugadis en la ĉielon; tamen nenio simila al anĝeloj aperis en la ikonografio. Mi havas nenian ideon, kial. Sobre rezonante, tio estus tute logika, sed, evidente, sobra rezonado nemulte taŭgas en tiom delikata demando, kiel anĝelologio. Hiloismo ne permesis elporti la paradizon ekster la limojn de ĉi tiu mondo, ĉar, laŭ la ĉefa postulato de la kredo, Dio donacis al la kreitoj senlimajn eblojn de plibonigo de siaj ekzistokondiĉoj; tial eblis, restante en konsento kun la Eklezio, opinii, ke la kredantoj per siaj propraj manoj atingos senmortecon en ĉi tiu mondo, se nur ne deflankiĝos de la ĝusta vojo.

Teraj teologoj, speciale la kristanaj, riproĉas hiloismon pri nesufiĉa profundeco: vere, en ĝi ne estas Mistero kiel la Unua Peko kaj la Forpelo el la Paradizo en kristanismo, nek la malbonigo de la homa naturo, nek portanta esperon Pentofaro. La entiaj teologoj respondas al tio, ke ilia religio ekde la komenco mem supozis konformon de la Dia intenco al la naturo de la Kreo — la Sinjoro kion volis, tion kreis. La teologio de la entianoj, tamen, diferencas de kristanismo kaj aliaj grandaj monoteismaj religioj en eĉ pli grava afero: ĝi ne insistas pri soleco de la Revelacio. Laŭ la teranoj, diras la hiloistoj, Dio malkaŝis sin al la unuaj homoj rekte, kaj per tio limigis ilian necertecon pri Liaj decidoj kaj Lia persono, — sed ne limigis la liberon de volo, kio iĝis la kaŭzo de la Unua Peko. Tiel asertas judaismo kaj kristanismo, malkonsentante kun aliaj influhavaj religioj, speciale la proksim- kaj ekstrem-orientaj, en kiuj samtiom nedubsenca Revelacio ne estis aŭ ĝi havis alian karakteron. Kun tia multeco de religioj ili ne penis ion koherigi, kaj ĉiu eklezio opinias sin ekskluziva konservanto de la Dia vero, kaj ĉion ceteran — eraro. Dum la entianoj — ĉu ĉar ili laŭ sia naturo pli emas al racia pensado, aŭ pro aliaj, nekonataj kaŭzoj — la ekzistantan ĉe ili multecon de kredoj metis en la bazon de teologio. La Sinjoro, opinias ili, limigas nenies agojn kaj intencojn. Dezirinte donaci al la Kreitoj superan liberon, la Kreinto kvazaŭ kaŝis sin de ili, kaj malkaŝi lin eblas nur per meditado pri la estado. Se estus alie, asertas la hiloistoj, se Dio vere malkaŝus sin al la homoj, li farus tion tiel laŭte kaj unusignife, ke la enhavo de la Revelacio estus ĉie sama kaj ne aperus multaj religioj. Ke Dio ekzistas, diras ili, videblas el la kosma universaleco de Teogonioj, kaj tio, ke Li ne aranĝis unusolan vojon al si per unusola kosma Revelacio, sed silente konsentas pri multaj kondukantaj al Li vojoj, sekvas el la fakto de multeco de religiaj instruoj. Kiu kredas, tiu ne eraras, sed eraras tiu, kiu opinias sin posedanto de la unusola vero, Revelaciita de la Ĉielo, kaj tiaspeca ekskluziveco estas teologia eraro. La teraj teologoj respondas al tio, ke la supremenciitan rezonon eblas kaj endas apliki al hiloismo mem, kiu por neniu religio agnoskas rajton je ekskluziveco, do sekve, ankaŭ por si mem. Tiu disputo, rimarkis iu dominikano, faligas nin de la ĉielo de la kredo en la gehenon de paradokso. Tamen la luzanoj refutas la argumentojn de la homoj, ĉar la Tero, laŭ ilia opinio, troviĝas en la malpli alta etapo de la diocela moviĝo, ol Entio, kie jam delonge ne ekzistas religioj, kontraŭdirantaj unu al la alia. Ĉi tie la niaj ree montras la decidan rolon de perforto en la religia unuigo de la entianoj, sed sur tiu loko mi ĉesigu la tro longan disputon pri la Revelacio.

La tiea eklezio sufiĉe ĝoje renkontis aperon de raciaj servaj maŝinoj, ĉar ŝajnis ĉiurilate bone, ke senanimaj manekenoj prenu sur sin malfacilan laboron de la vivaj kreitaĵoj; tial malagrabla surprizo iĝis kresko de nivelo de ilia intelekto, speciale kiam ili postulis plenan egalrajtecon kun la entianoj, inklude rajton aliĝi al la eklezio. Tiuj robotoj, entiane ardritoj, referencas al la instruo de la eklezio, tamen interpretas ĝin pli vaste, ol tion dezirus la eklezio mem: ili asertas, ke la entianoj konstruis ilin, ĉar tion deziris la Sinjoro, kreinte la mondon tia, ke en ĝi estu eble konstrui racihavajn maŝinojn, per tio jam ĉesantaj esti maŝinoj. Kaj se Li ne dezirus, neniu povus fari ion similan. Al mi tio ŝajnas konvinka, sed por la tiea eklezio en tio estas malmulte da agrabla: saviĝi el tiu implikaĵo al ĝi helpis ne propra diokonstrua industrio, sed apero de racihavaj sistemoj de nekomputila speco, nome la lertonoj. Dum iuj kelkdek jaroj la robotoj malaperis; tamen, tio estas eŭfemismo, kaj malantaŭ ĝi kaŝiĝas teruraj okazaĵoj, nomataj de multaj kibernocido. Ĉu entianoj mem eĉ per fingro ne tuŝis eĉ unu ardriton? Tio estas ridinda senkulpigo. Anstataŭe pri ili okupiĝis lertonaj sistemoj; ja ankaŭ ĉasisto ne mem pelas leporojn kaj ne per la propraj dentoj kaj ungoj ŝiras ilin. En arbaroj kaj kavernoj okazis, laŭdire, teruraj aferoj, kaj oni diras, ke estis entianoj, pretaj prefere perei kun siaj ardritoj, ol eldoni ilin por malmunto. Estas mirinde, kiom tio memorigas al mi iujn momentojn de nia historio. Se io tia okazus ĉe ni, verŝajne troviĝus dezirantoj montri robotojn kulpantoj pri ĉia malbono, novega enkorpiĝo de Satano. Oni diros al mi, ke pri tio ne indas paroli, tio estas pura abstraktaĵo; sed tio, kio ankoraŭ ne okazis, povos iam okazi.

Al bonaj rilatoj inter religio kaj scienco nemalmulte helpis la pterogenezo de la entianoj; ne hazarde, kiam iliaj natursciencistoj malkovris tiun fakton, okazis nekompareble malpli da bruo, ol ĉe ni post la Darvinaj simiaj sensacioj. La simi-simila praulo ekde la komenco mem iĝis kaŭzo de brulanta ofendiĝo: ja la homaj popoloj ekde nememoreblaj tempoj opiniis la simion karikaturo je la homo, kaj karikaturo tute ne amika. Simiado, alivorte fiimitado, estas ofenda vorto en ĉiuj lingvoj. Malmultaj animaloj tiom malbone konvenas por idealigo, kiel simio. Tamen birdoj kiel prauloj ne kaŭzis sur Entio eĉ etan reziston, — kiel en la monduma, tiel ankaŭ en la eklezia medio; ilia loĝloko tradicie estis opiniata la ĉielo, do la entia eklezio povis la instruon pri pterogenezo opinii scienca konfirmo de sia propra instruo: praentianoj kvazaŭ deiris de la ĉielo sur la teron. Tiom konkorda dueto de la scienco kaj la kredo estis la plej bona konfirmo de vereco de ili ambaŭ; ĝuste tiel la Sinjoro sciigis, ke la supozoj de la entianoj en ambaŭ flankoj de la estado estis egale ĝustaj. Samtempe frua kreo de evolua teorio akcelis evoluon de la naturscienco, kaj tial la entianoj atingis genĝenerion fine de la XX-a jarcento, kiam aperis ankaŭ unuaj specimenoj de ardritoj. Estas tre karakterize, ke ne teologio, sed filozofio unua elpaŝis por defendo de netuŝebleco de la natura korpo, kiel mi jam diris, citante Ksiksokt-on. Sarkasmemuloj asertas, ke teologio altiras ne la plej altajn mensojn, diference de filozofio, ja en la unua la fina rezulto de esploro estas sciata anticipe, kaj en la dua ĝi rolas kiel absoluta, de neniu antaŭdifinita enigmo; kaj el tio kvazaŭ fontis la infaneca senhelpeco kaj eĉ ĝoja entuziasmo de la hiloismaj teologoj pri la programo de la memevoluigo. Ja korpa perfektiĝo de la entianoj, ŝajnis, rekte sekvis el la baza dogmo pri la mondo kiel materialo, kiun la Sinjoro tiel prilaboris kaj donis en la posedon de la homoj, ke tiuj uzu ĝin kun plej granda utilo por si. Kaj ĉar ili mem estis parto de tiu materialo, nenio montris al tio, ke ilia memrekonstruo en strebo al perfekteco ne plaĉas al Dio. Ksiksokt kaj similaj al li, tamen, agordis la publikan opinion kontraŭ tiu tro fidema kredo.

Kio ankoraŭ? Niaj teologoj diras, ke la entianoj rezignis de la eterneco, kaj ili al ni — ke kristanismo neglektis la teran vivon, opiniinte ĝin atendejo aŭ antaŭscenejo de la transmondo, pri kiu, kion ajn oni diru, nenio estas sciata kun tia certeco, kiel pri tiu ĉi mondo, kaj ja kreis ĝin, laŭ la unuanima opinio de ambaŭ planedoj, la Sinjoro, tial estas malfacile imagi kredon pli strangan, ol la kredo, vidanta en la Dia Kreaĵo provizoran konstruon, detruotan en la Dia Juĝo. Kiaj pretendoj, diras ili, kia orgojlo sub masko de humiliĝo, — anstataŭ kontentiĝi per la Dia pasero en la mano, postuli alaŭdon en la ĉielo, kie estos pli da komforto kaj eternaj trufoj! Por la entiaj teologoj sufiĉa kaŭzo por zorgi nur pri ĉi tiu mondo estas ĝia ekkonebleco por la mortema racio. Kaj se tio malplaĉus al la Sinjoro, la racio kontraŭstarus al la mondo, sed ne povus ĝin ekkoni kaj ekposedi ĝin kun ĉiuj kaŝitaj en ĝi trezoroj kaj potencoj. Tion, ke la afero statas ĝuste tiel, pruvas la malfermiteco de la Kreaĵo al la raciaj estaĵoj, kvankam tia malfermiteco ne egalas al tia komuto de komutilo sur la Dia fervojo, ke ajna socio senĝene veturu laŭ ĝi ĝis sia planeda paradizo. Ĝenerale, la tieaj teologoj montras nemalgrandan moderecon en interŝanĝo de interekleziaj deklaroj, sed eblas trovi ankaŭ tiajn, kiuj asertas, kiel Ksiks Ksass, ke sur la fundo de nia teodiceo kuŝiĝas ne «la pura malbono», sed malbono, en neevitebla maniero kuniĝinta kun erotiko. Ksass asertas, ke la homo ekde antikvaj tempoj sciis aŭ, pli ĝuste, divenis tion, sed ne deziris konfesi tion al si mem, kaj nur kaŝis la konscion de «kulpeco sen kulpo» per la frazo pri «la naturo de la homo, malbonigita jam en la lulilo».

Ĉi tie en la rezonadoj de Ksass pri la teraj aferoj aperas la simio. El demonologia ikonografio estas sciate, kiom malproksime etendiĝas simileco de la diablo kun simio: ja li same havas voston, kaj estas kovrita per hararo, samkiel grandaj antropoidoj, kaj la kranion li havas tute simian, oblikvan, kaj la dentojn same, kiel tio videblas sur pentraĵoj de mezepokaj pentristoj kun bildo de la Dia Juĝo; kaj kvankam ili, sendube, fantaziis, necesas demandi, kial ili prenis kiel modelon ĝuste simion, sed ne, ekzemple, rabobirdojn? Kial birdajn atributojn ili atribuadis plej ofte al senpekaj estaĵoj, ekzemple anĝeloj? Kial ne nur manoj, sed ankaŭ piedoj de la pentrataj diabloj estis kroĉemaj? Kial diabloj paŝas sur du piedoj, kiel superaj simioj, sed ne sur kvar, kiel ekzemple drakoj? Nereligiaj entiaj antropologoj opinias tiun koncepton erara, ĉar en ĝi temas nur pri imagoj de nur unu rondo de la tera kredo, ja daoismo aŭ budaismo ne konas la eŭropajn enkorpiĝojn de la malbono; sed tiujn, kiu interesiĝas pri ekstremaĵoj, mi sendas al la «Kompara anatomio de la diablo», eldonita de la Instituto de Sankta Hiloistiko en Urks, kies patrono estas ĝuste tiu luzania teologo; se li eĉ eraras, do en tre interesa maniero.

Ni revenu al pli gravaj aferoj.

Dum en la sfero de la kristana kulturo la nova erao, datita per la naskiĝo de Kristo, estis seninterrompa atendo de la Fino de la Mondo kaj de la Dia Juĝo (kaj unuaj kristanaj komunumoj atendis tiun finon tuj, kaj pli malfruaj — kun kreskanta prokrasto, ĝis, finfine, la Dia Juĝo forŝoviĝis ien en nekonatan estontecon), la entia mezepoko, koninta nek esĥatologian timon, nek esĥatologiajn esperojn, atendis ion tute alian — nekonatajn ŝanĝojn kaj sortoturnojn, kiu plenumus la Dian promeson, ke kun Lia zorgo, sed per la propraj manoj la popolo venkos la malsanojn, mizeron, kriplaĵojn, malsaton, kaj fine eĉ la morton. Do, kvankam kaj ĉe ni kaj ĉe ili oni atendadis, sed tiuj atendoj diferencis inter si, kiel la ĉielo kaj la tero.

Nur per tio eblas klarigi, de kie, propre, aperis ĉe la entianoj ĝermoj de feliĉologio kaj gedonistiko kiel doktrinaj sciencoj, komence ekleziaj, kaj poste ĉiam pli kaj pli mondumaj, — sciencoj, kies celo estis trovo de kondiĉoj de speciala kaj ĝenerala beateco. Sian kontribuon aldonis al tia orientiĝo ankaŭ la biologio de la entianoj, malhelpanta transformiĝon de konsumado en misuzadon, ĉar super la entianoj ne pendas plurklinga Damokla glavo de erotika orgiastiko: kvankam ankaŭ ili kapablas trovi ĝuon en kruelaĵoj, tamen sen erotika komponanto, ne ebla sur Entio. Sur ili kuŝas tiu neforviŝebla stampo, kiun sur ĉiujn raciajn (kvazaŭe) estaĵojn metas la rabobesta etapo de la evoluo, alivorte tiu cirkonstanco, ke ne ekzistas kresko de animala intelekto sen inico al sangoverŝado.

En la historio de hiloismo estis skismoj kaj estis skolastiko, sed ne similaj al la teraj. Ne bezonante rompi sian kapon pri problemoj, kun kiuj suferis nia skolastiko — kiel estas aranĝitaj la paradizo kaj la infero, kien iras la animoj de nebaptitaj beboj, kio okazas en la purgatorio, per kio la vivantoj povas helpi al anatemitoj provizore aŭ por ĉiam, kiom da anĝeloj povas sidiĝi sur la pinto de kudrilo, — iliaj teologoj kreis skolastikon, kiu tute konvenis, kiam aperis teĥnologio de izoligo de malbono kaj semado de bono. Tamen, post mil jaroj aŭdiĝis voĉoj, ke tiu antaŭteĥnologia gedonistiko estis proksimiganta la fatalan rezulton, ĉar ĝiaj adeptoj tro facile, eĉ facilanime kaj eĉ kun entuziasmo okupiĝis pri realigo de planoj, proponitaj de teologoj. Sed tio, laŭ la opinio de la specialistoj, estas simpligo: estas absurde opinii, ke la teĥnologio pruntis la agprogramon de la kredo.

Tamen, estas malfacile rakonti pri la feliĉologia skolastiko per du vortoj, ja al ĝi estas dediĉitaj amasoj da inkunabloj kaj manuskriptoj, kiujn oni verkadis dum jarcentoj. Ekleziaj gedologoj, kiuj esploradis la problemaron de ĉies feliĉigo, penis komence trovi, kiom da specoj de beateco ekzistas, kaj kio ĝin vokas. Unu afero estas mallongaj ĝuoj, alia — status delectationis, aŭ, finfine, la beata stato. Da similaj distingoj estis farite multege, sed sume oni kutimas diri pri maksimumo kaj minimumo de bono. Minimumo egalas nur al plena malesto de malbono, kaj maksimumo estas plena feliĉo. Kiel pri kuriozaĵo mi menciu pri teorio de doktoro de gedomatiko Skirruks: sento de maksimumo ne koincidas kun la vera maksimumo, sed havas du pintojn — en la fazoj de antaŭĝuo kaj retrospektivo, tio estas antaŭ la pinto mem de la kurbo de intenseco de bonaj sentoj kaj tuj post ĝi; tiu, kiu estas sur la pinto mem, pri tio ne scias; oni tion konscias nur dum atendo kaj dum rememoro. Jam el tio videblas, kiom ne simpla estis la gedonistika skolastiko. Mi listigu nur nomojn de kelkaj fakoj de Codex Felicitomanticus, siaspeca leksikono de ĝuigo (la XIII-a jarcento): «Preskaŭ-tuŝo de faciliĝo kaj feliĉo», «Ĝuigo poioma kaj subita», «Ĝuo de asketeco dum saltosimila rezigno pri ĝi», «Infinitezimaleco de feliĉo» (tio estis, laŭdire, tre grava, sed poste forgesita malkovro — ke baldaŭ post atingo de feliĉo komencas fali sensiveco al bonaj sentoj, kaj por teni ĝin sur inda nivelo necesas psiĥoakupunkturo). Aparte staras tiel nomata «Nigra familio de feliĉoj» — ĝuo pri tiraneco, turmento, torturoj; temas pri feliĉo, sekvanta el malfeliĉo de aliuloj. Al la sama fako apartenas pantoklastiko (kontentiĝo pro neniigo de io) — delir-ĥimera (tio jam, fakte, estas la tereno de psiĥiatrio), degenera kaj memmortiga, aŭ suicida. (Iu mezepoka monaĥo elpensis altrucidajn ĝuojn, tio estas ĝuoj, sekvantaj el sukcesa inklinigo de proksimuloj al memmortigo, ja tiu, kiu postvivas aliajn, ricevas de tio plezuron. Necesas substreki, ke tiu monaĥo tute ne nepre estis infera estaĵo; simple lia ordeno — la felicitoj — esploradis ĉion, kio povas plezurigi, malgraŭ morala takso de la esplorataj fenomenoj.) Eĉ la katalogoj de antikvaj kolektoj de eklezia gedonistiko per si mem estas interesega legaĵo: el ili videblas, ke ne ekzistas tia malfeliĉo, kiu en certaj kondiĉoj ne povus iĝi por iu fonto de dolĉaj sentoj. Ĉiaspecajn nuancojn de feliĉo, ricevata per inda aŭ malinda maniero, esploradis fratoj fipraksanoj; Fipraks mem, oni diras, ordonis turmenti sin laŭ plej artifikita metodo, por trovi, ĉu hazarde ne estas ankaŭ tie almenaŭ grajno de anima kontentiĝo, kaj estis deklarita martiro de la scienco pro la sinofero, montrita dum tiuj eksperimentoj.

Ekumenismo ankoraŭ ne iĝis interplaneda, tial nekalkuleblas filipikoj de niaj teologoj kontraŭ hiloismo; sed mi ree limigos min per nur unu ekzemplo — kritika analizo de la entiaj ideoj pri la Kreinto kiel pri «la Dio de la aĵoj», al kiu la kreitoj servas, servante al si mem, kio kvazaŭ reduktas ilian religion al serĉado de Dia sankcio por kolektiva egoismo, kaj en la plej bona okazo — al doktrino de tia perfektigo de la socio, kiun povus tute kaj plene akcepti ajna grupo de laikaj ateistoj. Tiu ĉi kontesto, respondas la entianoj, estas sekvo de malagordo kaj disiĝo de nocioj, aperintaj en malsamaj mondoj. Al hiloismo ne estas fremda la nocio de tute senprofita servado al la Sinjoro. Sed komencante de la Frua Mezepoko, ekde la Unua Koncilio, la deviga por la kredantoj servado al Dio povas esprimiĝi neniel alie, ol en ilia vivmaniero. La patroj de la entia eklezio en siaj enciklikoj klarigas, ke oni ne nur ne menciu la Dian nomon vane, sed ankaŭ ne petu la Ĉiopovulon pri io ajn. Oni rajtas nur danki Lin pro la ekzisto, sed eĉ tion fari silente, senvorte — en sia koro. Kaj oni ne devas peti Lin pro tio, ke tio estus montro aŭ de infaneca naiveco (en kio ne estas peko), aŭ de nesufiĉa kredo. Tiu, kiu kreis la mondon, ne interesiĝas pri vantaĵoj; la vivo de ĉiu estaĵo kune kun nesciata estonteco por Li estas malfermita libro, ĉar la Sinjoro estas ekster la tempo. Lia atributo estas senfina eterneco. Li kreis la mondon, kune kun ties astroj kaj loĝantoj, do vokis ĝin al ekzisto tia, kian Li ĝin deziris vidi, — ĉiun galaksion kaj ĉiun polveron. Tial estus io infaneca aŭ malaprobinda postuli de Li ajnajn ŝanĝojn, korektojn, komplezojn, enmiksiĝon aŭ neenmiksiĝon por interesoj de personoj aŭ grupoj.

Kiel ni vidas, la malpermeson turni sin al la Sinjoro vane, konatan ankaŭ al ni, la entianoj evoluigis ĝis la lasta ekstremo, kio jam estas por ni ne tute komprenebla. Laŭ ilia konvinko, penoj influi al la Dia volo per peto, preĝo kaj eĉ per penso estas atesto de kredo malforta kaj neracia, ja ili signifas malkonsenton kun la Dia penso kaj malfidon al Lia karitato. Ĉe konstantaj prezoj sensencas marĉandi, kaj neniu faras tion kun sobra prudento, kaj eĉ se faras, do pro ŝato de marĉandado mem; kaj kvankam la entiaj teologoj bonege scias pri psiĥoterapia efiko de preĝo, pri sento de faciliĝo kaj espero, kiu akompanas ĝin, ili, tamen, vidas danĝeran dubon ĝuste en tio, en kio niaj teologoj vidas virton. Kiu ne dubas, diris patro Hiksion la Dua, tiu pri nenio petas. Rememorigi la Sinjoron pri si — signifas rilati al Li kiel al telefonstacio, blokita dum pinta horo; preĝi estas kvazaŭ skui la konektilon kaj frapi la telefonon, kaj arde preĝi — signifas altigi la internan voĉon ĝis krio, por ke oni vin aŭdu. Ĉio ĉi pridubas la absolutan, kaj sekve neperfektigeblan Ĉioscion kaj Ĉiopovon de la Bono. Pensi, ke la Sinjoro rigardas en alian flankon, ne tien, kie troviĝas la petanto, povas nur infanetoj. Se tamen Li ĉion vidas kaj pri ĉio scias, do sensencas ŝoviĝi al Liaj okuloj kaj peni altiri Lian atenton per solenaj votoj kaj altega koncentrado de pieco: la Sinjoro povas vidi nin pli profunde, ol ni mem kun niaj preĝoj kaj votoj. Ĝis la Dua Koncilio estis ankoraŭ permesite preĝi por aliaj, sed ne por si mem; post ĝi — jam ne plu. La psikologia faciliĝo, atingata per preĝo, estis abolita; aliokaze, asertas la entianoj, egoismo, tio estas zorgo de ĉiu pri personaj aferoj, superus la kredon je senpekeco de la Plejsupra. Servado al aliuloj ja estas servado al Dio, ĉar per tio plenumiĝas la intenco de la Kreo, komprenata kiel moviĝo al perfekteco.

Estas nekompreneble, kiel povis konserviĝi la doktrino de la kredo en kondiĉoj de kuniĝo de la eklezia kaj la laika potencoj, — ŝajne, la instruo devus ŝanĝiĝi konvene al la interesoj de regantoj, kiel tio estis ĉe ni sur la Tero (ĝuste tia, ekzemple, estas deveno de la anglikana religio). Nemalgrandan rolon ludis tie la celita en estontecon dogmo pri «ĉi-monda paradizo», kiu estos konstruita, kiam aperos ĉiuj necesaj por tio rimedoj. Tian malrapidemon, sekvantan el la dogmaro mem, tio estas agnoskon de neceso de prokrasto en la afero de perfektigo de la socio, oni povas vere opinii ordinara artifiko de la potenco, celanta fortiri la atenton de la simpla popolo for de la nunaj malfeliĉoj kaj zorgoj, kaj ĝuste pri tio riproĉadis la eklezion la entiaj liberpensuloj, kaj ankaŭ herezuloj. Ĉiuokaze, la «enkonstruita en la religion prokrasto de plenumiĝo de deziroj» nemalmulte helpis al disvastiĝo en la socio de humoro de «silenta atendado», kiam la potencon atingadis monstroj kiel la tri Pseŭdo-Ksiksaroj (mi ne scias, kial oni kutimas paroli ĝuste pri tri, se ne estas sciata io ajn eĉ pri unu aparte; sed mi pensas, ke almenaŭ samtiom da malklaraĵoj renkontus entiano en nia universala historio). Apenaŭ mezepokaj pastroj kaj teologoj povis almenaŭ iel antaŭvidi evoluon aŭ, pli ĝuste, aperon de la scienco (ja ĝi tiam tute ne ekzistis), kiu permesus al la entianoj reale okupiĝi pri plenumiĝo de la ordono pri «perfektigo de ĉi-mondo». Ŝajnas, tamen, ke ili, kvankam ne povis atendi ion similan surbaze de scioj, kiujn ili posedis, kredis je tio ne malpli firme, ol la kristanoj je la postmorta saviĝo.

La influo de la kredo, retenanta la socian evoluon, komencis malfortiĝi en la popolo ĉe la fino de la XXII-a jarcento. Oferto de varoj kreskadis, la socia piramido ĉiam pli kaj pli platiĝadis, kaj, kiel kutime okazas dum industria salto, ĉio komencis akceliĝi: produktado, komerco, komunikado, migrado. Modera bonstato iĝis tute atingebla, kaj ĝuste tio subfosis la fundamenton de la kredo. Almenaŭ tiel asertas la historiistoj. La popolo atendadis la promesitan de la eklezio plenumiĝon de deziroj, plenumiĝon tiom plenan kaj luksan, ke neniu imagis, kiel ĝi devas aspekti, kaj ĝerma bonstato, kiun oni sukcesis gustumi, elrevigis, kvazaŭ ĉiuj subite pensis: «ĉu tio do estas ĉio?» Ĝuste tiam komenciĝis la monda milito, mirinda pro tio, ke ĝi ĝis la fino restis ŝtata sekreto.

Oni nomas ĝin diverse: «la kaŝita milito», «la mirinda milito», kaj malpleje eblas ekscii el la luzaniaj fontaĵoj pri la kontraŭulo, kontraŭ kiu okazis tiu sekreta batalo. De la kontraŭulo mem entute nenio eblas ekscii, ĉar post ĉirkaŭ dudek jaroj tiu senspure malaperis, kvazaŭ neniam ekzistis sur la planedo. Eĉ la nomo mem de la malamika ŝtato ne konserviĝis iom fidinde. Estas sciate, ke amplekse ĝi estis ne malpli granda ol Luzanio, troviĝis sur la antipoda flanko de la planedo, ĉe la Suda poluso, sur la Cetlanda kontinento, kaj ke la luzanoj nomis ĝin Nigra Klivio, kaj la kurdlandanoj — Holivio. De ĝi nenio restis, krom dezerto kun profundiĝanta je kelkcent metroj eterna frosto. La luzania registaro establis sur tiu morta, senhoma teritorio eternan kvarantenon kaj ne permesadis — almenaŭ, laŭ atingeblaj fontaĵoj — eĉ al unu scienca aŭ milita ekspedicio eniri sur la teron de Cetlando. Niaj luzanistoj kreis pri tio multajn hipotezojn, sed ili ne kuniĝas en iom klaran bildon.

Nigra Klivio, aŭ Holivio, neniam deklaris militon al Luzanio, kaj neniam eniris en militan konflikton kun ĝi, sed penis ekposedi tutan Ention kaŝe, nerimarkeble, ĉirkaŭire. Ĝiaj loĝantoj, tamen, same estis entianoj, sed de alia raso kaj eble eĉ de alia specio. La afero estas en tio, ke, kiam hordoj de nomadoj laŭ la ekvatora istmo trairis el Taraktio en Cetlandon (proksimume samtiam, kiam ilia alia parto penetris al la vulkana altebenaĵo norde de Taraktio, kie poste aperos Luzanio), — post vico de naturaj kataklismoj aperis profunda subakva fendo, izolinta la antaŭe ligitajn kontinentojn; tiel komenciĝis la granda disiĝo de la praentianoj, kaj post nur cent mil jaroj la konkerintoj de Cetlando fizike ŝanĝiĝis sub influo de la malmildaj kondiĉoj de tiu polusa kontinento. Ili estis malpli altaj, ne tiom longkruraj, ilia staturo, antaŭe tute rekta, iĝis iom klinita antaŭen; en la antikvaj kaj mezepokaj tempoj ili distingiĝis per speciala krueleco rilate al fremduloj, tio estas al la entianoj de Taraktio, kaj, laŭdire, ekstermadis unu post alia ĉiujn ekspediciojn, atingintajn ilin tra la koteano. Komence iliaj triboj okupiĝadis pri ĉasado, poste dum jarcentoj unuiĝadis kaj ree disfaladis je malgrandaj ŝtatoj, sed fidindaj informoj pri ilia historio mankas. Tio klarigeblas, laŭ mi, per tio, ke la luzanoj, suferintaj pro la nedeklarita kaj oficiale eĉ neokazanta milito, faris al ili teruran baton, kaj ĝia efikeco montriĝis tiom terurega, ke la venkintojn ekposedis sento de nekompensebla kulpo. Laŭdire, la klivianojn gvidis ia speciala imperativo, ĉu religia, ĉu laika, kiu postulis de ili nenion kompati pro ĉies Ka-Undrio.

Kio estis tiu Ka-Undrio, mi ne sukcesis kompreni, kvankam trafosis tutan bibliotekan ĉambron, kaj tio estas ne malmulte. Tamen, la nomon mem elpensis la pentistoj — la hiloisma ordeno de pentofarantoj, kiu okupiĝas pri rememoroj pri la terura sorto de klivianoj; la luzania registaro rilatas al la pentistoj tolereme, tamen ili ne rajtas turni sin al la luzania socio kaj diskonigi ajnajn informojn pri internaj aferoj de la ordeno. Kaj nur danke al informliko oni scias, ke la klivianoj, diference de la nordaj entianoj, paroladis preskaŭ senbrue, kvazaŭ kapablis nur raŭke flustri, kaj ilia senvoĉa lingvo ne havas proksimajn analogojn kaj en la kurdlanda, kaj en la luzana lingvoj. Ka-Undrio — tio estas simbolo, per kiu la pentistoj signis — sed propre, kion? Ĉu naciajn interesojn de la klivianoj? Ĉu esencon de ilia ŝtateco? Ĉu planon de konkero de la planedo? Ĉu vojon al feliĉo? Aŭ ĉu la feliĉon mem? Mi volonte diskutus kun iu monaĥo de tiu ordeno pri tio, kiel ĝi estis en la realo, ĉar, kiel mi jam diris, estas malpermesite diskonigi ajnajn informojn pri Klivio. Oni nomis Ka-Undrio iun universalan ideon, postulantan egajn oferojn, inklude la vivon mem, — tio ŝajnas nedubinda. Ĉiujn ceterajn entianojn la klivianoj nomis Hs-Hsce, kio signifas «Nenion-Komprenanta». Kaj ĉar la Nenion-Komprenantojn ne eblis kredigi je Ka-Undrio, kaj tiu kretenaro, laŭ ili, staris sur la vojo al la Plenumiĝo — de mi ne scias kio — tial ili penis sklavigi aŭ neniigi ĉiujn neklivianojn. Probable, ĉi tie okazis tre interesa transformiĝo: unue ili luktis kontraŭ la Nenion-Komprenantoj nur simbole kaj magie (kaj murdadis ĉiun, kiu trafadis en iliajn manojn, nomante tion Konverto), kaj poste pli kaj pli reale, laŭgrade de ilia ekposedo de teĥnologioj. Ili estis majstroj pri ĉiaspecaj meĥanikaj metioj. Ŝajne, ĝuste ili unuaj inventis aŭtomatajn batalmaŝinojn, el kiuj poste aperis tiel nomataj Ultimitraloj, kaj poiom entiris Luzanion en vetarmadon. Sed ĉar la klivian version de tiuj eventoj, koncernantan la Malfruan Mezepokon kaj la unuan jarcenton de la Nova Tempo, ne eblas aŭdi, kaj la luzanoj, certe, estas partiecaj pri tiu afero, honesta esploranto devas meti super ĉio ĉi grandan demandosingon. Ĝuste tiel, tamen, faras la plej multaj luzanistoj.

Komence la ok mil mejloj da koteano, dividantaj Taraktion disde Cetlando, faris la konkuradon de surteraj armiloj ia reciproka frenezo sen ajna milita senco. Estis, tamen, militemaj stabanoj, kiuj postuladis, ke la luzania armeo ataku Cetlandon, tamen nenio tia okazis, kaj ĉiuj ĉi planoj estis abortigataj de pli prudentaj politikistoj. La klivianoj tre bone sciis matematikon kaj scipovis kalkuli malvarmsange. La mistika, aŭ, ĉiuokaze, mistera karaktero de Ka-Undrio, gvidanta ĉiujn iliajn penojn, tute ne malhelpis al ili agi sobre. Kvankam ilia gvidanta ideo de konkero estis, eble, sensenca (ja ĉu ekzistas aliaj?), tamen ĝi estis realigata mirinde regule. Ĝi, sendube, postulis gigantajn elspezojn, ja tio estis jam la epoko de industria akceliĝo, kaj necesis ĉiam post kelkaj jaroj projektadi kaj lanĉadi produktadon de tute novaj, ĉiam pli multekostaj armospecoj. Luzanio, kun ĝiaj naturaj riĉaĵoj kaj pli favora klimato, kiu, krome, unua eniris la industrian epokon, ne postrestis de sia kontraŭulo eĉ unu paŝon, sed malkontentis, ĉar financa pezo de armilaroj, nomataj pure sindefendaj, senĉese kreskadis. La granda monda milito komenciĝis silente, sen eĉ unu pafo, sen bataloj de grandaj trupoj, ĉar ĉiuj operacioj estis kriptomilitaj. Oni eĉ ne scias, kiomgrade estas ĝustaj informoj de kelkaj kurdlandaj fontoj (Kurdlando konservis en tiu konflikto neŭtralecon, tre relativan, kiel ni vidos), ke la kontraŭuloj provis malutili unu al la alia, kaŭzante distancan perturbon de klimato kaj tertremojn; eble, tio estis nur minacoj, peno timigi la malamikon aŭ psikologia atako kun celo igi la malamikon investi en senperspektivajn kontraŭrimedojn. Tamen, grandaj centraj lagoj de Cetlando vere malaperis en sisma fendo, sed nenio indikas artefaritecon de tiu katastrofo. Ĉiel ajn, rektan kolizion la afero ne atingis. Preskaŭ samtempe Taraktio kaj Cetlando eniris en la epokon de bioteĥnologio. Ne eblas ekscii, kiu unua uzis tiel nomatan koncipan armilon. Necesas memori, ke la batalintaj trans la oceana vastaĵo kontraŭuloj estis entianoj, kaj ilia kopulacio okazas per polenado. Iu ekuzis «patofekojn» — patogenajn fekundigilojn. Ŝajnas, tamen, ke tion faris la klivianoj. Dum kelkaj jaroj Luzanio devis solvi seriozegajn demografiajn problemojn: naskiĝadis multegaj infanoj kun denaskaj kriplaĵoj. Sed eĉ tiam ĝi ne agnoskis tion, ke la endemio de onkologiaj naskiĝoj estas iel ligita kun Klivio, kaj des pli tion, ke al tiu sekreta atako la luzanoj respondis per neniiga kontraŭbato.

En la biblioteko de MEA, mi ne scias kial, entute malestas milita fako, kaj la verkon de generalo doktoro Brümmel, dediĉitan al la transkontinenta biologia milito sur Entio, mi trovis tute hazarde. Brümmel (sed povas esti, ke Brümmli, mi jam ne memoras) supozas, ke la milito ekde la komenco mem estis genetika: li mem, ŝajne, estas fakulo pri tiaspeca armilaro. La generalo-doktoro (hodiaŭ ne eblas iĝi ĉefstabano sen kelkaj sciencaj rangoj) pretas allasi, ke Klivio unua komencis dissemi super Luzanio patogenojn, aŭ patofekojn, kreskigatajn en biomilitaj kompleksoj; sed nur parto de tiel koncipitaj infanoj iĝis nevivkapabla. El milita vidpunkto, afereme kaj seke klarigas la generalo-doktoro, neniigo de la viva forto de kontraŭulo biologie, per distanca fekundigo, estas tre komplika tasko. Certe, specialaĵoj de la natura reproduktado de entianoj multe faciligas ĝin, sed la afero estas en tio, ke spermatozoo, tro diferencanta de la normala, estas malakceptata de la ovario, kaj spermatozoo nesufiĉe patogena kaŭzas naskon de kuracebla idaro. Projektado de spermatozoo (ja tio estas veraj projektaj laboroj, kaj ili estas farataj en specialaj projektejoj, kun etato, konsistanta el speciale preparitaj unuaklasaj sciencistoj), kiu ne estus malakceptata de la organismo de femalo kaj samtempe estus detrua por embria evoluiĝo, postulas grandegajn sciojn kaj altan teĥnologian nivelon. Dirante mallonge, la luzanoj bonege finfaris tion, kion la klivianoj komencis ne tre bone, ĉar la unuaj multe pli progresis en la tereno de bioteĥnologio, aŭ pli ĝuste, de milita teĥnobiotiko. Ili ne agis impete kaj ne limiĝis per duonrimedoj, sed batis la klivianojn per la «malpura fekundiga armilo» en tia skalo, ke tuta loĝantaro de Cetlando formortis dum vivo de unu generacio: enuteraj embrioj mortigis ĉiujn naskokapablajn klivianinojn. La luzanoj, diras generalo Brümmli, uzis «flugfekojn», aŭ flugantajn fekundigilojn, kiuj garantias koncipon, kaj la embrio transformiĝas en malignan tumoron, mortigantan la organismon de la patrino, antaŭ ol okazos nasko. Samtempe la luzanoj uzis ĉe si iajn metodojn de kontraŭkoncipa defendo, timante, ke Klivio respondos per sama bato; sed ĝiaj armilistoj ne havis sufiĉan tempon, aŭ eble ne scipovis kreskigi same mortigajn koncipilojn.

Nesciate kiel onidiroj pri tiu katastrofo atingis terajn ĵurnalistojn; iu Howard Pintel skribis en sciencfikciaj revuaĉoj, ke sur Entio agadis «brigadoj de kontraŭkoncipistoj», kaj ankaŭ «koncipaj polenĵetiloj», sed tio estas evidenta deliro, ĉar entianoj reproduktiĝas ne tiel, kiel imagis la malklera ĵurnalisto. Estis, certe, provoj rompi la ekosferan ekvilibron, sed ne ili donis al Klivio la baton, poste iĝintan genocida. Same ekzistis neniaj «militaj abortigistoj» en Luzanio: trupoj de civitana defendo konsistis el speciale preparitaj kuracistoj kaj biologoj. Finfine, ne eblis kaŝi formortadon de la tuta loĝantaro de la malamika ŝtato, daŭrintan dum longaj jaroj. Tamen, ĝi, probable, ne formortus tute, se la luzanoj ne subtenadus super la malamika teritorio necesan koncentron de la murda poleno. Ĝia centprocenta filtrado ne eblas; la klivianoj, tamen, komencis konstrui gigantajn kaŝejojn, por savi almenaŭ parton de la loĝantaro, sed ne sukcesis, ĉar ne estis pretaj por tia amasa atako. Tamen ankaŭ ĉi tie ne ĉio estas klara, — ekzemple, kial averaĝa jara temperaturo de la suda duonsfero malkreskis je naŭ gradoj dum nuraj ses jaroj; sed se eĉ la luzanoj kulpas pri tio, ili neniam agnoskus tion. La ruinojn de la kliviaj urboj kovris glaciejo, kaj, kiam mi jam menciis, eterna frosto katenis Cetlandon je kelkcentmetra profundo. Nur post cent jaroj la klimato de la suda duonsfero varmiĝis (kvankam ne revenis al la antaŭmilita nivelo).

En unu el piednotoj doktoro Brümmli mencias tian opinion de sia anonima profesia kolego: tiu, kiu suferas pro altrudiĝemaj insektoj, serpentoj aŭ musoj kaj fine batas la abomenan estaĵon, sed ne ĝismorte, vidante ĝiajn suferojn panikiĝas kaj tiam jam devas plej rapide finmurdi ĝin per io; agonio kaŭzas kaj timon kaj abomenon samtempe, tiel ke oni deziras fini ĝin kiel eble plej rapide, kaj ajnaj rimedoj por tio konvenas. Probable, io racia estas en tio; tial, mi aldonu mem, eĉ se la luzanoj ne atendis tiom teruran efikecon de siaj fluggenoj (kelkaj ekspertoj ĝuste tiel nomas tiun armilon — flugantan fekundigan polenon), do poste ili ekuzis ĉiujn rimedojn, kiujn ili havis en arsenaloj, por neniigi la klivianojn ĝisfine, kvankam komence, eble, ili ne havis tiajn intencojn. Povas esti, ke ili strebis nur malfortigi la klivianojn, neniigante ilian «vivan forton» (kiel dirus fakuloj-konfliktologoj), devigi ilin cedi, eble konsenti pri intertraktoj, interpaciĝo, paco; sed la nekredebla skalo de la mortigo (en Klivio loĝis milionoj) faris ajnan interkonsenton de la venkintoj kun la venkitoj malebla. Tiel, almenaŭ, opinias generalo Brümmli kaj liaj kolegoj. La gena biologia armilaro, aldonas Brümmli, enhavas danĝeron de memakcelado. Eĉ ordinaran bakteriologian epidemion estas pli facile voki, ol ĉesigi. Tio, indikas la sciencisto-generalo, estas nekontrolebla armilo, kaj la luzanoj, sendube, pli volonte uzus kontraŭ Klivio nevivan distancan armilon; tamen ili ĝin ne havis, kiam la konflikto eniris en la decidan fazon. Ambaŭ flankoj tiam ankoraŭ ne superis la tiel nomatan «superkomputilan sojlon» de vetarmado. Brümmli entute tre multe povus diri pri tiu temo, sed tute nenion — pri la mortigo de la ŝtato, kiu pro sia Ka-Undrio (Brümmli tamen skribas «Kon-Undrio») memmortige koliziis kun la pli potenca kontraŭulo.

Ĉio ĉi kontuzis min, kvazaŭ bato per bastono al la kapo. Mi jam kreis mian imagon pri luzanoj kaj kurdlandanoj, ne idilian, certe, sed tamen sufiĉe senpekan, — eĉ pri tio, kion mi ne povis kompreni. Hiloismo, ŝajne, estis simple deviganta la luzanojn uzi pacaman politikon, kaj kuriozecon de la kurdlanda politmobilo eblus opinii specifa loka formo de alligiteco al kamparana vivmaniero. Mi jam tiom multe eksciis pri la unuaj kaj la duaj, kaj jen subite devis eĉ ne revizii miajn ideojn, sed simple anstataŭigi ilin per novaj. Eble, eĉ pli grandaj iĝis perdoj de Kurdlando — en la milito, en kiu ĝi eĉ ne partoprenis; sed ventoj, pelintaj nubojn de koncipa polvo, ignoris ŝtatajn limojn. Tio, tamen, same estas nur luzania supozo; Kurdlando mem ne agnoskis iajn ajn militajn perdojn. Entute la historio de tiu milito estas diabla labirinto, ja ambaŭ restintaj ŝtatoj havas siajn proprajn plurŝtupajn sistemojn de sekretigo de informo, kaj ne indas miri pri tio, ke dokumentoj kun titolo «tute sekreta» ne estas elsendataj en la kosman eteron, kaj tio estas la ĉefa kanalo de informoj — ĝuste ĝi permesis al la ministrejo plenigi la bibliotekajn ĉambrojn per miloj da volumoj. El treege malmultaj fontaĵoj pri historio de la granda entia milito mi ellegis multe pli da demandoj, ol da respondoj. Kial Cetlando kovriĝis per kontinenta glacio? Se pri tio kulpas la luzanoj, kiel aludas generalo Brümmli, do kial eĉ post tricent jaroj — kaj ĝuste tiom da tempo pasis post la tutmonda konflikto — la glaciejo plu kovras la ruinojn de la kliviaj urboj? Venas, tamen, penso, ke la luzanoj ne deziris, ke oni trovu tiujn ruinojn, la spurojn de la okazinta genocido, kaj preferas, ke la glaciejo iĝu por ĝi tomba ŝtono; sed oni ne forgesu, ke averaĝa temperaturo de la planedo pro la postmilita malvarmiĝo malkreskis je du gradoj, kaj tio devas negative influi ankaŭ Luzanion. Ĉu la granda ŝtato povis tiom longe, dum jarcentoj, memori pri farita de ĝi milita krimo kaj tiom honti pri ĝi? Ĉio ĉi donis al mi nur unu kaŝitan konsolon (kvankam, kompreneble, en tio ne estas io laŭdinda), ion similan al zorgeme kaŝata sento de faciliĝo, kiun oni havas, eksciinte, ke homoj, ŝajne respektindaj kaj estimataj, havas sur la konscienco ne malpli da pekoj, ol oni mem.



Notoj:


Homo Novus Entianus
nova entia homo (lat).
status delectationis
stato de delico (lat).

[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]