L. L. Zamenhof

Lorelej (el Heine)

Ne scias mi, kial subita
malgaj' en la koro naskiĝis;
el tempo jam enterigita
legendo al mi reviviĝis.

Jam malvarmetiĝas l' aero,
la Rejno mallaŭte babilas,
per oro de l'sun' en vespero
la supro de l' monto rebrilas.

Plej belan knabinon mi vidas:
en ora ornamo brilante,
sur supro de l' monto ŝi sidas,
la harojn mistere kombante.

La oran kombilon ŝi movas
kaj kantas tra l' pura aero,
kaj forto mirinda sin trovas
en tiu ĉi kant' de l'vespero.

Ŝipet' iras sur la rivero,
ŝipisto ektremis de l' kanto,
kaj blinda por ĉiu danĝero
rigardas li al la kantanto.

Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
perdiĝis sub l' akvoturnado;
ĝin Lorelej' faris kruela,
per sia mirinda kantado.