L. L. Zamenhof

El «Hamleto»

Ĉu esti aŭ ne esti, – tiel staras
Nun la demando: ĉu pli noble estas
Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn
De la kolera sorto, aŭ sin armi
Kontraŭ la tuta maro da mizeroj
Kaj per la kontraŭstaro ilin fini?
Formorti – dormi, kaj nenio plu!
Kaj scii, ke la dormo tute finis
Doloron de la koro, la mil batojn,
Heredon de la korpo, – tio estas
Tre dezirinda celo. Morti – dormi –
Trankvile dormi! Jes, sed ankaŭ sonĝi!
Jen estas la barilo! Kiaj sonĝoj
Viziti povas nian mortan dormon
Post la forĵeto de la teraj zorgoj, –
Jen tio nin haltigas; tio faras,
Ke la mizeroj teraj longe daŭras:
Alie kiu volus elportadi
La mokon kaj la batojn de la tempo,
La premon de l' potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la juĝoj,
Turmentojn de la amo rifuzita,
La malestimon, kiun seninduloj
Regalas al merito efektiva, –
Jes, kiu volus tion ĉi elporti,
Se mem, per unu puŝo de ponardo,
Li povus sin de ĉio liberigi?
Kaj kiu do en ŝvito kaj en ĝemoj
La ŝarĝon de la vivo volus porti,
Se ne la tim' de io post la morto,
De tiu nekonata land', el kiu
Neniu plu revenas. Kaj pro tio
Pli volas ni elporti ĉion teran,
Ol flugi al mizeroj nekonataj.
La konscienco faras nin timuloj;
Al la koloro hela de decido
Aliĝas la paleco de l' pensadoj;
Kaj plej kuraĝa, forta entrepreno
Per tiu kaŭzo haltas sendecide,
Kaj ĉio restas penso, sed ne faro...
Sed haltu!