Nikolao Hohlov

Eŭropo

El nekonataj, ŝlimaj abismoj de l' animo
Mi aŭdas strangan bruon, en malgraŭvola timo,
Ĝin trapenetras krioj, kaŝitaj dum miljaroj,
Grincado de la dentoj, metalo de fanfaroj,

En ĝi stertoras veoj, lamentas ploristinoj,
Tamburas ŝmacajn hakojn falintaj gilotinoj,
Susuron flirtas flustre truita silk' standarda
Kaj ĉion fonas kraka, reeĥa boj' bombarda...

Analojn, postlasitajn de gentoj kaj prauloj,
Mi sentas en angoro tra tempoj kaj nebuloj,
Antikvaj krimoj pete al mi etendas manojn
Kaj forgesitaj lingvoj malbenas la tiranojn,

Haladzon spiras bruta, mensoga kaj maldanka
La tuta historio de mia raso blanka,
Nur kelkaj epizodoj, nur kelkaj bravaj voĉoj
Surlumas tiun muĝon de l' murdaj sangdiboĉoj,

En ili ĝermas savo, en ili – la lumturoj,
Pro ili solaj palas vizio de l' teruroj,
Nur sur iliaj ŝultroj atlantaj de l' kelkopo
Sekure kuŝas sorto de l' krimulin' Eŭropo.

Nur pro ilia sango, oferoj kaj ĉagreno
Retrovas la honoron la pala Magdaleno,
Por naski novan idon, en la feliĉaj larmoj,
Mesion liberigan de la katenaj armoj...


Aŭskultu do, Azio, mamnutristino nia,
Afriko sfinkse muta, tribar' Oceania,
Ĝemela kontinento de l' ambaŭ Amerikoj,
Kunfratoj de l' estonto kaj dumaj malamikoj.

Aŭskultu kaj konfidu la jam proksiman horon,
En kiu nova sango trafluos nian koron;
Ankoraŭ kelkaj limoj, hezitoj kaj decidoj –
Kaj kun la mirtaj branĉoj pilgrimos blankaj idoj,

Kuraci viajn vundojn kaj super la cikatroj
Trasenti la hontigan brutecon de la patroj,
Starigi novan mondon de l' paco kaj libero,
Proklami la Laboron reĝino de la tero...



Tempestas la mistikaj abismoj de l' animo,
Sed jam vidiĝas lumo en nova malproksimo;
Obee donas vojon laciĝo kaj miopo
Al kredo de l' estonto de la patrin' – Eŭropo.


Hosted by uCoz