Mirinda vi estas popolo!

Sed Vlaĉjo tiutempe estis tute ne sola. Ĉe li sidis deprimitaj kaj malĝojantaj Paĉo kaj Ogurcov. Antaŭ horo antaŭ la okuloj de ili ambaŭ mortis la kuracisto de la urba ambulanco Antono Romanoviĉ Mikeŝin, ĝuste tiu, kun kiu Vlaĉjo veturadis en la sanitara kaleŝo en la antaŭpasinta somero. Paĉo kaj Ogurcov deĵoris en la dua terapio, kiam en la akceptejon oni alveturigis Mikeŝin-on. Li estis ankoraŭ en konscio, rekonis ambaŭ studentojn, eĉ ion ŝercis, ke jen, rompis la ĉevalon krutaj vojoj, sed en la ĉambro lia farto malpliboniĝis, li ekmaltrankvilis, la konscio konfuziĝis, kaj en la krepusko la kara doktoro mortis.

— Necesas doni anoncon en la ĵurnalo, — diris Vlaĉjo, — la tuta urbo lin konis, al kiom da homoj li helpis! Ĉu vere, Paĉo?

Sed doni anoncon evidentiĝis ne tiom simpla afero. Unue, jam estis malfrue, kaj la ĉambro, en kiu oni akceptadis anoncojn, estis fermita. Kaj due, la sekretario de la redakcio de la «Unĉanska laboristo» — homo en bluzo, kun granda tondilo en la manoj kaj ial tre gaja — diris al la studentoj, ke la regiona gazeto ne povas informi pri ĉiuj mortoj, same kiel ne povas ĝojigi siajn legantojn per sciigoj pri ĉiuj naskiĝintaj civitanoj.

— Vi prefere ne spritu! — morne konsilis Paĉo. — Ni ĉi tien altreniĝis ne por gaji.

— Sed mi estas natura optimisto! — sciigis la sekretario. — Kaj krome, mi scias, ke ni estas mortemaj. Tiel do, karaj kamaradoj, mi per nenio povas helpi.

Ili devis atendi la redaktoron. La sekretario babiladis telefone, foriradis, revenadis, legadis humidan ĵurnalan gazetan folion, trinkis teon kun buterpano, la studentoj sidis sur malmola divaneto, silentis. Finfine, jam tute malfrue, venis la redaktoro — ĝuste tiu, kies subskribon Vlaĉjo vidis ĉiutage: «Responsa redaktoro M. S. Kuŝelev».

— Jes, mi vin aŭskultas, — diris M. S. Kuŝelev, kiam la tri studentoj ekstaris antaŭ lia grandega tablo.

Kaj aŭskultinte, li turnis la longharan kapon.

— Per nenio mi al vi, kamaradoj, povas helpi. Mi tre funebras, sed la forpasintan Mikeŝin-on mi ne konas.

— Mikeŝin savis centojn da homaj vivoj, se ne milojn, — ektondris Vlaĉjo. — Mikeŝin-on konas la tuta urbo, kaj estas tre malbone, ke vi, la redaktoro de la ĵurnalo, ne bonvolis lin koni. Sed tio estas via afero — ni bezonas anoncon.

— Anonco ne estos! — respondis M. S. Kuŝelev, enprofundiĝante en legadon de sama humida depreso, kian antaŭe legis la sekretario de la redakcio. — Kaj mi petas vin, kamaradoj, doni al mi eblon koncentriĝi — ĉe mi iras oficiala materialo.

Ili devis veturi hejmen al dekano Paŭlo Sergijeviĉ, poste en la klinikon al Postnikov, al loĝejoj de Ganiĉev kaj aliaj profesoroj, kaj, finfine, al Ĵovtjak. Genadio Tarasoviĉ, sidante sola en granda manĝoĉambro, estis manĝanta el kupronikela ujo bone odorantan manĝaĵon, altrinkanta ĝin per mineralakvo kaj leganta eksterlandan revuon kun titolo «Porcelano kaj fajenco». Sur la tablo, pli malproksime de la manĝo, Vlaĉjo rimarkis kelkajn polvajn, evidente, ĵus malvolvitajn statuetojn, fendiĝintan kruĉon, kurban teleron kaj trinkpoteton.

— Ha, nia junularo! — ekkriis Ĵovtjak. — Mi tre ĝojas, tre ĝojas, saluton al junaj kamaradoj, bonan tagon, karaj, sidiĝu.

Kovrinte sian manĝaĵon per brilanta kovrilo, li eltiris el la ringo tuketon, viŝis la lipojn kaj ekparolis per sata bonanima tenoreto:

— Vi trovis min en maloftaj liberaj horoj. Kiel ĉiuj ni, mi havas kelkajn pasietojn. Hodiaŭ estas sukcesa tago, mi trovis ion — jen altrenis en mian neston. Mi kolektas malnovajn porcelanaĵojn kaj fajencaĵojn.

— Kiel? — ne komprenis nedivenema en tiaj demandoj Paĉo.

— Tre simple, kolego. Mi estas kolektisto de la plej pura akvo. Ekzistas, ekzemple, homoj, kiuj kolektas poŝtmarkojn, alumetskatolojn, iuj kolektas pentraĵojn, bronzaĵojn, monerojn...

— Ĉu tiuj, kiun monon akumulas? — denove ne komprenis Paĉo.

— Ne, karulo, ĉi tie estas pasio senkulpa, alta, platona — ili kolektas ne monon, sed monsignojn. Kaj mi kolektas porcelanaĵojn kaj fajencaĵojn pro beleco de formoj, arto, gracieco, senartifikeco de la malnovaj majstroj. Jen, ekzemple, figureto...

Per dikaj fingroj Ĵovtjak prenis de sur la tablo malgrandan, polvan, delonge ne lavitan statueton, blovis al ĝi, ekrigardis per feliĉaj okuloj kaj diris:

— La Mejsena fabriko, mezo de la dekoka jarcento. Ĉu vi vidas? Du Kupidetoj tenas kandelingon. Ĉe unu la mano estas forbatita iomete, ĉe la Kupideto, sed tio ne gravas, vere ne gravas. Sed kiaj pozoj, ĉu? Senartifikeco? Ĉu vi vidas, kia senartifikeco?

— Mi vidas senartifikecon! — kun streĉo en la voĉo diris Ogurcov.

— Kaj tio estas jam la imperiestra porcelana fabriko — flakoneto por parfumo. Kaj neforgesuminoj sur ĝi estas, unika ekzemplero...

Li ankoraŭ longe montradus siajn hodiaŭajn akiraĵojn, se Paĉo ne eltirus el la poŝo la nekrologon kaj ne etendus ĝin al Genadio Tarasoviĉ. Tiu momente iel enuiĝis, maĉis per la lipoj, ekdubis.

— Kial, esence, tiel solene? Eble, simple sciigon, ĉu? Mikeŝin, Mikeŝin... — diris li, rememorante, sed, verŝajne, ne sukcesinte rememori, kiu estis Mikeŝin, demandis: — Kie mi subskribu? Ĉu lasta? Ĉu post docentoj?

— Vi povas ankaŭ la unua! — severe diris Paĉo. — Jen ĉi tie, antaŭ Paŭlo Sergijeviĉ, tute lokiĝos via subskribo. Nur subskribu per malgrandaj literoj, ja por la tipografio ne gravas, ĉiuj nomoj estos presitaj tutegale per unu sama tiparo.

— Tio estas ĝusta! — konsentis Ĵovtjak kaj komencis peni enŝovi sian nomon la unua. Kaj sian titolon — profesoro — li same skribis.

Dum Genadio Tarasoviĉ legis kaj skribis, Paĉo kun Vlaĉjo kaj Ogurcov ĉirkaŭrigardis la manĝoĉambron — bronzaĵojn, kristalaĵojn, vitroŝrankojn kaj ŝranketojn, en kiuj estis kolektitaj «objektoj de la pura pasio» de la profesoro — teleroj, servicoj, paŝtistoj kaj antikvaj, de lazura porcelano, pladoj, tasoj kaj tasetoj — oraj, bluaj, rozaj — multe da ĉio. Inter la ŝrankoj staris foteloj kaj divanoj, kovritaj per malnova brokaĵo, kaj sur la muroj pendis pentraĵoj, pentritaj per oleofarboj, en oraj kadroj — dikaj nudaj virinoj, ruĝvizaĝaĉa monaĥo, anĝeloj, flirtantaj en la lazura ĉielo.

— Nu, jene, — diris Genadio Tarasoviĉ, — mi ĉi tie forstrekis la vorton «neanstataŭigebla», estu simple — «perdo». Pli solide estos.

Paĉo kapjesis. Sur la strato li kolere rimarkis:

— Nemalbona pasieto, akaparis da fatraso je multaj miloj da rubloj. Mi memoras, mi elkulakigis unu tirĉevaliston, li tenis dek ses bovinojn, do lia edzino komencis al mi klarigi, ke li «bovinetojn vere ŝategas». Jen kia doktoro!

Ogurcov ne konsentis:

— Ne pravas vi, Paĉo. Li simple ne sian laboron en la vivo faras. Mi vidis en Moskvo tian vendejon — antikvaĵoj, ĉu? Jen, se li tie estus vendisto — tiam tio estus laŭ lia animo.

— Ĉu por utilo de la ŝtato? — demandis Paĉo. — Knabo vi ankoraŭ estas, jen kiu! Pasioj de civitanoj de tia tipo estas direktitaj precipe al kontentigo de apetitoj de sia poŝo, kredu min. Por «malfeliĉa tago» li kolektas, ĉar maltrankvilas vivi. Ne sian lokon li okupis, tial maltrankvilas.

La nekrologon kun «respektindaj» subskriboj la redaktoro M. S. Kuŝelev publikigis.

Oni enterigis Antonon Romanoviĉ-on en varma, tute somera mateno. Da homoj estis tridek-kvardek, ne pli, kaj ĝis la tombejo ĝisiris ne pli ol dek. Miĉjo Ŝervud, Svetlana, Alla Ŝerŝneva kaj Anjo estis nur ĉe elportado de la korpo, Eŭgeno trapasis duonvojon kaj forveturis en la urbon sur tramo. Blovis milda egala venteto, knaretadis neŝmiritaj aksoj de la blanka malnova funebra veturilo, la ĉevaloj same estis maljunaj, kun disbatitaj piedoj. Apud Vlaĉjo paŝis la barba koĉero de ambulanco — Snimŝĉikov, li estis kolere rakontanta:

— Nun mi en «Tirĉevala transportado» laboras, nia ambulanco transiris ekskluzive al aŭtomobiloj. Rapide ili, certe, veturas, sed ankaŭ enkotiĝas ofte. Mi pensas tiel, ke se nia mortinto plu en kaleŝo veturadus — li plu vivus. Sed jen aŭtomobilo — la aero, certe, estas venenita, kaj tial rezultis por kamarado Mikeŝin lasta komo...

Vlaĉjo ne aŭskultis, rigardis al la vidvino de Antono Romanoviĉ, kiel ŝi iris post la ĉerko — grizhariĝanta, maldika, mallonge tondita virino, iris sen ploro, rekta, eĉ severa. Sed ĉe la freŝa tombo ŝi subite malfortiĝis, ŝiaj kruroj fleksiĝis, kaj silente, sen ĝemo ŝi falis kun vizaĝo al la humida tero. La studentoj ĵetiĝis al ŝi, Postnikov ordone haltigis ilin:

— Ŝi kuŝu. Ne indas nun ŝin tuŝi.

Ogurcov snufis, forturniĝinte, la tombistoj, interparolante per krudaj voĉoj, kolektis la ŝpatojn, ŝnurojn, prepariĝis foriri. Iu el ili diris:

— Aldoni necesus, civitano kamarado, la grundon ni havas malfacilan...

Kaj denove estiĝis silento, nur alte sur betulo, en ties junaj folioj gaje kaj verve kantis iu birdo.

— Nu, bone, estu sana, — diris koĉero Snimŝĉikov. — Kiel oni diras, komence laboru, poste ripozu. Mi iros, rememoros la mortinton — kaj al la laboro.

Poste, kiam la vidvinon de Mikeŝin oni sukcesis sidigi sur fiakron, Postnikov, Vlaĉjo, Paĉo kaj Ogurcov ankoraŭfoje trairis la tombejon. Sur la tombo de Prov Jakovleviĉ Polunin nun kuŝis peza granita plato, kaj ĉe la piedoj kreskis maldika alta poplo. Kaj estis benketo, sur kiun ili triope eksidis, laciĝintaj kaj elturmentitaj dum tiuj ĉi tagoj. Kaj Postnikov foriris al la tombo de sia edzino.

— Ne estas skribite, ke profesoro, — diris Paĉo, pririgardante la platon. — Ĉu vi memoras, Ustimenko, kiel li ridis, ke en Germanio ekzistas rango de sekreta medicina konsilisto?

— Mi memoras, — respondis Vlaĉjo. — Mi pri li ĉion memoras. Mi memoras, kiel li subite ial koleriĝis kaj diris, ke homo povas esti profesoro kaj ĉe tio tute ne kuracisto.

Postnikov revenis ne baldaŭ, malgaja, silentema, viŝis per tuko la frunton, la lipharojn, same eksidis apud Vlaĉjo.

— Tiuj, al kiuj alveturas ambulanco, preskaŭ neniam interesiĝas pri familinomo de la kuracisto, nur se ili decidos plendi pri li, kio, kompreneble, same okazas sur nia planedo. Kaj se ĉio estas en ordo, se ĉio estas normala, do por kio, diru, scii la nomon de la homo, kiu ion «injektis», aŭ «donis gutojn», aŭ eĉ «distranĉis». Jen Ĉingis-Ĥanon ĉiuj konas; ankaŭ kuracisto, doktoro Guillotin, la scienca patro de gilotinado, estas konata, tamen, preskaŭ same, kiel iu doktoro Antoine Louis, kiu ekzerciĝis kun kadavroj en serĉado de plej bona senkapigado de mortkondamnitoj. Konas oni ankaŭ la plej grandan friponon de ĉiuj tempoj kaj popoloj — Talleyrand-on, oni scias pri Fouché, pri Gregoro Rasputin, oni interesiĝas pri Rothschild-oj, pri caroj kaj reĝoj, pri provokisto Azef1, nu, kaj Mikeŝin... kion diri... estis tia ulo en okulvitroj, kaj nun li ne estas.

Li proksime kaj severe ekrigardis al la okuloj de Vlaĉjo kaj aldonis kun suspiro:

— Tiele, Ustimenko.

— Ne, ne tiele! — subite kaj malmilde diris Paĉo. — Ne konsentas mi kun vi, Ivano Demetrijeviĉ. Ĉio ĉi, certe, estis, sed tio ne devis esti! Kaj ne por tio ni prenis la potencon en niajn manojn, ne por tio ekzistas la bonegaj vortoj pri diktaturo de la proletaro, ne por tio ni, bolŝevistoj, komandas gazetaron, ke tiu putraĵo venenu la homan konscion. Kredu aŭ ne kredu, sed mi al vi ĵuras: venos tempo, kaj baldaŭ venos, kaj jam estas venanta, kaj ĝi jam estas, kiam tiaj, kiel Mikeŝin, iĝos popolaj herooj. Ankoraŭ ne ĉiuj tion komprenas, sed komprenos, ni devigos kompreni, kaj vi ne afliktiĝu...

Li rompis sian parolon same subite, kiel komencis, kaj subite, konfuziĝinte, tusis. Ogurcov kaj Vlaĉjo silentis. Kaj Postnikov subite per neordinara por li gaja voĉo respondis:

— Aĥ, bolŝevistoj, bolŝevistoj, mirinda vi estas popolo! Ĉion bonan vi nepre efektivigos!

— Ne efektivigos, sed jam evektivigas! — morne respondis Paĉo. — Kaj efektivigis multon. Kaj kion ni en la estonteco faros, tion neniu eĉ sonĝis.

— Malfacile estas al vi! — diris Postnikov.

— Ni ne plendas, tamen. Sed estus pli facile, se la intelektularo mem forigadus el sia medio tiajn profesorojn, kiel, ni supozu, via Genadio Tarasoviĉ. Estus multe pli facile.

Paĉo tiris supren la krurumojn de siaj rufiĝintaj botoj, strabis al Ivano Demetrijeviĉ kaj demandis:

— Ĉu vi ne ofendiĝis? Ja mi diris tutkore.



1. Charles Maurice de Talleyrand-Périgor (1754–1838) — franca politikisto kaj diplomato, okupinta postenon de ministro pri eksterlandaj aferoj ĉe tri reĝimoj, fama majstro de politika intrigo, kies nomo iĝis komuna por ruzeco, lerteco kaj senprincipeco. Joseph Fouché (1759–1820) — franca politika kaj ŝtata aganto, unue jakobeno, poste servanto de Napoleono, poste rojalisto. G. Rasputin (1869–1916) — kamparano, religia aganto kaj ĉarlatano, amiko de la cara familio, influinta la caran politikon. Rothschild-oj — dinastio de bankieroj. J. F. Azef (1869—1918) — rusia revoluciisto-provokisto, unu el gvidantoj de la partio de eseroj (socialistoj-revoluciuloj) kaj samtempe sekreta laboranto de la cara polico, kiel estro de la batala organizo de la eseroj, organizis kelkajn sukcesajn teroragojn, samtempe, kiel agento de la polico, perfidis al la polico multajn revoluciulojn.