Iomaj ŝanĝoj

Ekde tiu vespero Stepanov preskaŭ ĉiutage venadis al Vlaĉjo — tiel tiu pensis komence, sed poste kun malgaja mirego komprenis, ke Rodiono Metodjeviĉ venadas tute ne al li, sed al onklino Aglaja. Li longe rakontadis al ŝi sola, kaj ŝi aŭskultadis, apoginte la belan kapon per la manoj kaj rigardante al unu punkto — al malnova tablolampo sub brodita ŝtofa lampŝirmilo. Rodiono Metodjeviĉ en la mara tuniko kun oraj galonoj sur la manikoj, purpure sunbruna, kun griziĝantaj tempioj kaj malhelaj tufoj-brovoj paŝadis el unu angulo en alian tra la onklina ĉambro kaj rakontadis, duonridante kaj nenion demandante. Vlaĉjo ja sciis, kiel facile kaj ĝoje estis rakonti al ŝi. Kaj foje li unuafoje en la vivo aŭdis, kiel Aglaja kantas ne por si, sed por alia homo. Verŝajne, ili ne rimarkis, kiel frapis la ĉefpordo kaj kiel li eniris, kaj Vlaĉjo sidiĝis sur la randon de la bankuvo kaj ĝue aŭskultis kun viŝtuko en la manoj. Aglaja kantis nelaŭte, sed tiel simple kaj tiel malkaŝe, kun tia sincereco de kvieta kaj anima konversacio, kiel kantas nur rusaj virinoj:

Kial, nokto, vi malsereniĝis?
Eĉ ne unu stelet' en vi estas!
Kun kiu mi vin, nokton, noktumos,
Kun kiu vin, aŭtunan, pasigos?
Mankas paĉjo al mi, mankas panjo;
Nur sola estas kara koramik',
Sed eĉ li ne en am' kun mi vivas...

La onklino ĝiskantis, Vlaĉjo tuj, kun forto malfermis la kranon, la akvo kun sonoro ekverŝiĝis en la bankuvon. Sed rigli sin li ne sukcesis, Aglaja eniris en la antaŭĉambron en nova, bela robo, demandis, feliĉe brilante per la okuloj:

— Ĉu vi antaŭlonge venis?

— Kiel vi kantis — mi aŭdis! — respondis li morne.

— Ne juĝu! — petis ŝi. — Ne juĝu, knabo...

Vlaĉjo kun miro rigardis al ŝi. Li ankoraŭ neniam vidis Aglaja-n tia. Pri la onklino oni diris, ke ŝi estas bela, kaj ankaŭ li mem rimarkadis tion. Sed tia belega, lumanta, malpeza, tute ankoraŭ juna li ŝin eĉ imagi al si ne povis.

La akvo kun gluglado estis pleniganta la bluetan bankuvon. Vlaĉjo staris maldika, kun elstarantaj klavikloj, en pantaloneto, nerazita, kaj ŝi, tenante per la varmega mano lian kubuton, estis diranta al li per rapida, karesa, apenaŭ aŭdebla flustro:

— Mi ja delonge lin amis, delonge, tre delonge. Sed tiam tio estis malfacila kaj por li kaj por mi. Sed nun mi estas feliĉa, mia knabo, tute feliĉa. Pensu, konsideru vi mem, Greĉjo pereis en la dudek unua jaro, kaj ankaŭ vi pli aŭ malpli frue foriros de mi, li estas sola nun, por kio do ni — li kaj mi — perdu unu la alian? Mi vidas laŭ viaj okuloj, ke vi malaprobas, sed pro kio?

— Ne malaprobas mi, — rigardante en la onklinajn lumantajn okulojn, respondis Vlaĉjo. — Sed simple... vi ĉiuj min forlasas... Kaj Banjo, kaj vi, kaj Paĉo. Nur ne lasu min, onklino, — petis li. — Kiel mi estos sola? Ja estos enue, ĉu?

La bankuvo momente tropleniĝis, Vlaĉjo glitstumblis sur la kahela planko, el la ĉambro eliris Rodiono Metodjeviĉ kaj diris plende:

— Forlasis min ĉiuj, plorinde!

— Vidu! — kapmontris Aglaja al Stepanov. — Kion do mi faru?

Dum la vespermanĝo Vlaĉjo enketis, kaj Rodiono Metodjeviĉ kaj Aglaja facile kaj eĉ ĝoje ĉion konfesadis.

— Do, ĉu ankaŭ korespondado estis? — demandis Vlaĉjo.

— Kompreneble, jes, — diris la onklino. — Per tio vi ne ŝmiros, tio estas fromaĝo, kaj butero estas en la buterujo.

— Kaj ĉu en Leningrado, kiam vi veturis, vi intervidiĝis?

— Jes ja, intervidiĝis, — diris Rodiono Metodjeviĉ. — Kaj en la Ermitejo ni estis, kaj en la Rusa muzeo, kaj sur la Isaakon grimpis1.

— Ĉu en via aĝo?

— Impertinentulo! — diris la onklino.

— Kaj ĉu pri Hispanio vi sciis?

— Pri Hispanio mi ne sciis, sed divenis, — verŝante al Stepanov teon, diris Aglaja. — Kaj flanke de Rodiono Metodjeviĉ estis ne tre saĝe kaŝi de mi tiun vojaĝon.

— Mi ne deziris, ke vi troe maltrankvilu.

— Kio do nun estos? — demandis Vlaĉjo. — Ja mi persone estas kontraŭ tio, ke vi transloĝiĝu.

— Kaj en kio estas via afero kun Barbara? — demandis Rodiono Metodjeviĉ.

— En nenio, — diris Vlaĉjo. — Simple, probable, tio estas vero, ke mi havas malfacilan karakteron. Kio ŝajnas al mi stulta kaj negrava en la vivo — pri tio mi ĝuste tiel diras. Kaj mi rezultas tirano. Ŝi eĉ nomas min despoto. Tamen, ŝi estas kaj pli juna ol mi, kaj, certe, ĉio ĉe ŝi estas alie. Mi ne juĝas, Rodiono Metodjeviĉ, mi simple ne povas, kiel ŝi.

— Mensogas vi, vi juĝas! — diris Stepanov. — Ĝenerale vi vane ŝin juĝas. Se vi ŝin perdos, alian tian vi ne trovos. Mi ne svatas, mi vin... kiel mi esprimu... estimas, eble, ĝuste tial mi diras: postulu, sed postulu homece.

— Mi postulas de ĉiu, kiel de mia pereinta patro, — subite paliĝante, diris Vlaĉjo. — De mi mem unuavice. Kaj de ĉiuj. Alie al mi ne konvenas.

Rodiono Metodjeviĉ ekrigardis al Aglaja, poste al Vlaĉjo.

— Ĉu vi freneziĝis?

— Ne! — diris Ustimenko. — Tute mi, Rodiono Metodjeviĉ, ne freneziĝis. Tamen mi opinias, — li subite aŭdis, ke li parolas tute kiel la forpasinta Prov Jakovleviĉ Polunin, — tamen mi permesas al mi opinii, ke la senco de la homa ekzisto konsistas en plej alta postulemo al si mem, en tia, kian havis mia patro, kiam li elflugis sola kontraŭ sep «Junkers»-oj. Li ja tute ne strebis iĝi ofero, ĉu vere? Sed li ankaŭ ne nur sian devon plenumis. Li tiam, en tiuj sekundoj, sola portis responson pri sortoj de la monda revolucio.

— Ja ne maltrankvilu vi tiel! — diris la onklino. — Vi tuta estas blanka.

— Ja mi ne maltrankvilas. Mi nur ĉiam pensas, ke se ĉiuj estus tiaj, kiel mia paĉjo, tiam, eble, eĉ militoj jam ne estus, kaj kanceron ni kuracus, kiel kuracas nazkataron aŭ pirozon, kaj pri tuberkulozo ni forgesus. Ja la plejmulto rezonas pri sia persona utilo, ne komprenante tute tion, ke socia utilo ĝuste alportos la personan, sed en tiaj grandiozaj skaloj, kiujn tiuj individuoj eĉ ne sonĝis...

Li unuglute eltrinkis la malvarmiĝintan teon kaj, palpebrumante per la vilaj okulharoj, petis:

— Bonvolu pardoni min. Sed tamen tre malfacile okazas. Hodiaŭ en la instituto unu kanajlo nomis min perfidulo kaj ne kamarado pro tio, ke mi rifuzis peti de Ganiĉev reekzamenon por tiu ulo. Malfacile... Kaj rifuzis mi tial, ke mi bonege scias — tiu ulaĉo nepre restos en la urbo kaj ankoraŭ komandos, kaj sciojn li havas malmultajn, kapo lia estas malakra, pensoj liaj estas mizeraj.

— Ĉu vi tion pri Eŭgeno diras? — demandis Stepanov.

— Mi iros dormi! — ne respondante al la demando, diris Vlaĉjo. — Mi laciĝas.

Dense ferminte la pordon malantaŭ si, li telefonis al Maljunulo en la komunloĝejon. Paĉo aliris al la telefono kolera.

— Nu, kio, ĉu bonas esti edzo? — demandis Vlaĉjo.

— Iru al diablo! — respondis Maljunulo.

— Konsideru, feliĉa novedzo, ke se vi morgaŭ ne venos ree por studado, tiam inter ni estos ĉio kaj por ĉiam finita. Ogurcov al mi jam aludis kaj proponis sin por anstataŭi vin.

— Tio estas via afero.

— Ĉu vi venos morgaŭ?

— Mi venos! — diris Paĉo kaj aldonis, silentinte iom: — Ja vere, vi estas malfacila ulo, Vlado!

— Sur tio mi staras! — vigle respondis Ustimenko.

Kaj Rodiono Metodjeviĉ, paŝante tiutempe en la ĉambro de Aglaja kun cigaredo en la mano, estis diranta pri tio, ke Vlaĉjo, certe, estas prava, tamen nun li havas, kiel diras kartludantoj, «troon», sed ne esence, nur forme.

— Tiaj homoj fojfoje pafmortigas sin! — morne diris Aglaja.

— Tiaj — neniam! — trankvile respondis Stepanov.

Akompaninte Rodionon Metodjeviĉ-on, Aglaja demetis la novan robon, vestis sin pli varme, aŭskultis, kiel egalmezure spiras Vlaĉjo, kaj eliris sola sur la straton. Busoj ankoraŭ estis veturantaj, ŝi facile ensaltis en la naŭan numeron «Stacidomo — Ravinetoj» kaj, enpensiĝinte, ĝisveturis la placon.

...En tiuj tempoj ĉi tie vice staradis veturigistoj, la droŝkoj odoris je malnova ledo kaj gudro, kaj tie, trans la ĝardeneto, sur kies loko nun estas ronda parko, antaŭe estis stacidoma bazaro — oni vendadis frititan tripon, fiŝon, hejmefaritajn kolbasojn, peklitajn kukumojn, flavan hejmefaritan brandon. Jen la placo, jen la ŝtona domo de la eksa urbestro Knjazev, kaj jen ankaŭ la ligna dometo kun alkonstruaĵo kaj teraso, kun ŝutroj kaj betulo ĉe la barilpordo. Kiel elkreskis, kiel beliĝis la betulo, kiel estas bone, ke ĝi konserviĝis kaj ke ĝiaj burĝonoj jam ŝvelas, malgraŭ malfrua kaj malvarma printempo!

Kaj subite Aglaja sentis, ke ŝiajn okulojn plenigis larmoj: tie, ĉe la betulo, apud la dometo kun teraso, la prezidanto de la gubernia ĈK Kondratjev, Greĉjo Kondratjev, diris al ŝi, forveturante por kelkaj tagoj en Moskvon, ke kiam li revenos, tiam — ĉu ŝi deziras tion aŭ ne — estos «mallaŭta nupto». Li ĝuste tiel diris tiam tiujn strangajn vortojn: «mallaŭta nupto» — kaj sendezire klarigis:

— Vi tute kaj por ĉiam al mi transloĝiĝos. Kaj homojn inviti — ne necesas. Ili drinkos, krios «amare!»2 Vi estas mia edzino — kiun tio koncernas? Ĉu vi transloĝiĝos?

Ŝi kapjesis.

— Vi transloĝiĝos! — ankoraŭfoje diris li. — Transloĝiĝos, kaj ni komencos vivon. Sed bazitan sur nova, komunisma moralo. Sen teruraj antaŭjuĝoj de la pasinteco. Geedzeco estas amo, kaj sen amo geedzeco ne estas, sed estas nur sola hipokrita, burĝa bigoteco. Ĝis tiel nomataj prostituejoj.

— Kiaj ejoj? — demandis la juna Aglaja.

— Tion mi al vi poste, post la reveno, klarigos, — severe respondis la prezidanto de la gubernia ĈK Kondratjev. — Aŭskultu plu. Se vi ĉesos ami min — ne timu. Komencu novan vivon kun alia kamarado. Certe, tio por mi tute ne estos gaja donaceto. Sed nia nova socio ne toleros malegalan amon. Kaj kompaton en geedzeco ĝi same ne toleros. Tiel opinias mi, kaj ankaŭ kamarado Ĥolodilin, preleganto el «Politika klerigado» diris. Ĉu vi lin ne aŭdis?

— Ne, — kulpe respondis Aglaja, — ni havis lecionon pri mitrala pafado.

— Post la reveno mi skoldos vian militinstruktoron, — diris Kondratjev, — ĉiam li fuŝigas politikan klerigadon. Kaj nun plu...

Ili staris ĉe la betulo longe — li kun ledjako, pendanta sur la brako, kun maŭsero en flava skatolo sur la flanko, ŝi en robo, kudrita el gazo. Tio estis ŝia plej ĉefa, plej vera, plej bela robo. Ŝi mem farbis la gazon al intensa blua koloro, amelis ĝin kaj alkudris malgrandan blankan kolumeton. Kaj tia rezultis robo, ke ŝi eĉ ĝeniĝis eliri en ĝi publike, — probable, tio estis la plej bona robo en la urbo. Kaj Kondratjev rigardis al Aglaja Ustimenko mire kaj feliĉe, balancis la kapon kaj diris:

— Kiele! El kiu do ĝi estas ŝtofo?

La trajno foriris, kaj en la tago de reveno de Greĉjo Kondratjev Aglaja longe banadis sin en la varma rivero Unĉo, ploris kaj pensis: «Jen finiĝis via juneco, Aglaja, finiĝis via libero, nun ĝis la morto estos vi edziniĝinta virino. Ne simple virino — civitanino, tamen edziniĝinta...»

En sufoka antaŭfulmotondra krepusko ŝi kolektis sian pakon kaj venis al Kondratjev ĉi tien, en tiun ĉi dometon kun teraseto. Gregoro Romanoviĉ atendis ŝin, starante meze de la ĉambro, firme zonita, en soldata ĉemizo. Ĉio estis purigita, de sur la muro ien malproksimen rigardis Karlo Markso, sur ŝranketo apud mallarĝa lito kuŝis staketo da libroj, sur kartluda inkrustita tableto staris kraketanta kandelo. La okuloj de Kondratjev estis larĝe malfermitaj, kaj li rigardadis al Aglaja dum tuta ilia mallonga vivo, kiel al miraklo. Ŝi ne vidis la edzon murdita, ŝi estis tiam en tifo, kaj li restis por ŝi tia — staras kaj rigardas, timida kaj kvieta, aŭdiĝas, kiel ruliĝas tondro — ĉiam murmuras kaj ne povas bati.

— Nun aŭskultu pri nia komuna plua vivo, — iomete forturniĝinte, por ne vidi la infane simplaniman vizaĝon de Aglaja, ekparolis Kondratjev. — Mi en severa afero servas, min ĉiaj uloj penas ŝmiri, por la feran revolucian leĝecon detrui. Nenion, de neniu, neniam, Aglanjo, akceptu, neniajn donacojn, nenion, forgesu! Kaj plue, en la gubernia ĈK ekzistas poroperacia faetono duĉevala. La ĉevaloj nemalbonas, ni ilin nutras, por ke ili aspektu bone. Por privataj necesoj ni ne veturas — ekskluzive por urĝaj aferoj. Se mi vidos vin en tiu nia faetono — mi vin malhonorigos, kie ajn tio okazu.

Kaj demandis:

— Ĉu vi ion por manĝi ne kunhavas?

En la vespero de ilia «mallaŭta nupto» ili manĝis malfreŝan panon de Aglaja kaj altrinkis ĝin per lakto. Kaj post ne pli ol duonjaro al kamarado Kondratjev alveturis la «operacia» faetono — la ĈK-anoj iris en distrikton por kapti murdiston, perfortulon kaj rabiston, eksan baronon Tadde. El tiu vojaĝo Greĉjo Kondratjev ne revenis: la rotestra adjutanto Tadde en la lasta batalo ĵetis sub sin kaj sub la prezidanton de la gubernia ĈK grenadon.

Post la ekzantema tifo Aglaja trovis sin vidvino. Por memoro pri la edzo oni donis al ŝi lian maŭseron kun donaca surskribo, kaj por omaĝi Kondratjev-on sendis la vidvinon al lernado. Ĝuste el tiu ĉi dometo kun betulo apud la barilpordo ŝi tiam forveturis en la mirindan Moskvon. Kaj neniam plu estis ĉi tie.

— Kiel do mi vivu? — mallaŭte demandis ŝi, apogiĝinte per la ŝultro sur la trunko de la betulo. — Kiele?

La vizaĝoj miksiĝis antaŭ ŝi — Greĉjo kaj Rodiono Metodjeviĉ. Kaj tiu mallonga feliĉa tempo miksiĝis kun la nuna. Ĉu kulpas ŝi antaŭ Kondratjev? Kiel demandi? Kiun? Kiu respondos?

El la stacidomo per aŭtomata telefono ŝi telefonis al Stepanov. Rodiono Metodjeviĉ, kvazaŭ li atendis, tuj respondis per raŭketa voĉo.

— Stepanov aŭskultas.

— Ni veturu kiam vi deziras, — nelaŭte diris Aglaja. — Mi povas ekferii almenaŭ sabate.

— Akceptite! — serioze, nehaste diris Stepanov. — Ĉio estos preparita.

Surmetinte la parolilon, li revenis en la manĝoĉambron, kie estis kolere studanta Barbara, ekfumis cigaredon, iris el angulo en angulon kaj sciigis:

— Mi forveturas, Banjo.

— U hu, — respondis ŝi.

— Ne sola mi forveturas.

— Ĉu kun Aglaja Petrovna? — ne levante rigardon de lernolibro de geologio, demandis Barbara.

— Kun ŝi.

Banjo demetis la libron, leviĝis, aliris al la patro proksime, ĵetis la manojn sur lian kolon kaj trifoje firme kisis lian vangon.

Kaj sabate ili ĉiuj — Barbara, Vlaĉjo, Eŭgeno kun Iraida kaj Boĉjo Gubin — akompanis Aglaja-n kaj Rodionon Metodjeviĉ-on ĝis trajno al Soĉio3. La vespero okazis printempa, jam tute varma, humida kaj malhela. La fenestro en la kupeo de hel-ĉokolad-kolora internacia vagono estis levita; tie, sur la tableto, kovrita per amelita tuketo, en bokalo staris helflavaj malgrandaj mimozoj. Kaj botelo da ĉampano staris apud la mimozoj.

— Se vojaĝi, tiam nur en internacia vagono, — diris Eŭgeno, kun sciavido enrigardante en la fenestron, — rigardu, kamaradoj, kiel ĉi tie ĉio estas racie kaj oportune organizita. Ne, burĝoj estis spertaj pri komforto.

Rodiono Metodjeviĉ, juniĝinta, en bone kudrita malhelblua uniforma tuniko kun oro sur la manikoj, en unu maldika danda ganto, staris sur la perono; Aglaja estis instruanta tra la fenestro — el la malgranda ĉambreto, plena de tapiŝetoj, tegoj, kupro kaj kristalo:

— Varmajn manĝaĵojn manĝu nepre kaj ĉiutage, ĉu vi aŭdas, Vladimiro? Ne pigru, komprenu: tio vere gravas por vi, vi estas maldika, dormas malmulte, estas elturmentita, kaj ankoraŭ la ŝtataj ekzamenoj. Aŭskultu, ja ne sufiĉas tio, ke vi mem studas, vi ankaŭ eterne al iu helpas. Necesas manĝi supon, ĉu vi aŭdas? Por vi najbarino Slepneva ĉion aĉetados kaj kuirados, sed ne forgesu kaj ne plenŝtopu la stomakon per sola pano. Ĉu vi aŭdas?

— Vi, Barbara, povus prizorgi lin! — flustre diris Stepanov.

— Vladimiro, vi povas ĉiutage venadi al mi tagmanĝi! — proponis Gubin. — Mia panjo tre bone mastrumas.

— Ja li ankaŭ ĉe ni povas! — grandanime diris Eŭgeno. — Li donados sian kotizon, kaj en ordo.

Barbara silentis, mordante la lipojn: ŝi por li estas sur la tria loko aŭ eĉ sur la kvina — por tiu homo. Unue scienco, poste la instituto, poste pensoj, ideoj, libroj — ĉio ajn, kaj jam poste, en la plej libera tempo, — ŝi. En ripozo pro manko de okupiĝoj aŭ se estas neniu, kiu aŭskultus liajn rezonadojn.

Boĉjo Gubin prenis ŝian brakon, kaj ŝi ne deprenis ĝin: Vlado vidu. Sed li eĉ tion ne vidis. Li staris denove enpensiĝinta, kvazaŭ estis per si mem sur la perono. Pri kio li povas nun pensi? Ĉu pri ia cekumo?

— Ni ankoraŭ sukcesos trafi al kinejo! — flustre diris Boĉjo.

— Bone! — kapjesis ŝi.

— Nu, adiaŭ, fraĉjoj! — per streĉita voĉo diris Rodiono Metodjeviĉ. — Mi el la Nigra maro iros rekte al la Balta.

— A ha! — respondis Banjo.

La longdistanca trajno malrapide komencis trairi sian longan distancon. Vlaĉjo, atendante neniun, ekiris laŭ la perono al la elirejo sur la placon.

— Mi ne iros en kinejon! — diris Barbara.

— Kaj kien? — zorgeme demandis Boriso.

— Mi nenien iros. Mi laciĝis.

— Eble, ni trinkos ĉe vi teon?

— Kaj teon ni ne trinkos. Ja estis dirite: mi laciĝis.

Kaj Eŭgeno estis diranta al Iraida:

— Se lerte kaj saĝe kombini la personajn kaj la sociajn interesojn, se ne esti revulo, se ne stultumi, ne lamenti, ne enui kaj scipovi kompreni la cirkonstancojn, tiam aŭtomobilo, internacia vagono kaj varma maro povas iĝi sama ĉiutagaĵo, kiel nia avenkaĉo matene, ĉu vere, mia suno? Cetere, ĉu al vi ne ŝajnas, ke vi iomete subfalas? Ja eblas kaj rideti ĝustatempe, kaj esti vigla, kiam tio necesas, kaj vestiĝi pli elegante. Vizitu la panjon, kaĵolu, ŝi transkudros por vi la someran palton en tian longan ĵaketon. Tio nun estas moda.

— Al mi doloras la kapo, — diris Iraida.

— Al vi, suneto, ĉiam io doloras, — per malamanta voĉo, sed nelaŭte kaj, eblis eĉ pensi, karese respondis Eŭgeno. — Sed vi, ĝenerale, estas sana, kaj manĝas bone, kaj ĉio ĉe vi estas tute normala. Vi simple devas regi vin.

La longdistanca trajno tiutempe preteris stacion Kapeljuĥi. Rodiono Metodjeviĉ, starante en la koridoro, demetis la kaskedon, per blanka tuko forte viŝis la frunton. La vagonservistino, lerte renversante la divanon en la kupeo — kun la lito supren, demandis:

— Eble, civitanino deziras ŝanĝi la lokon, ĉi tie en najbara kupeo same veturas damo?

— Ne, la civitanino restos ĉi tie kun sia edzo! — firme, sen rideto respondis Stepanov. — Kaj la «damo» en la najbara veturos sola. Krome, damoj kaj civitaninoj estas malsamaj homoj. Ĉu vi ne konsentas, kamarado vagonservistino?

La vagonservistino ĵetis rigardon al la vizaĝo de Stepanov, ekvidis liajn mokajn okulojn, la ordenojn sur la brusto, la oron sur la manikoj kaj konfuziĝis. Kaj li karese petis:

— Ĉu vi povus alporti al ni teon, kara mastrino?

Aglaja sidis sur la seĝo, en la angulo de la kupeo, apoginte la kapon per la manoj, kiel hejme, tre pala, ridetis. En la fenestron blovis varma, humida vento el kampoj, odoranta je venanta aŭtuno, je amara lokomotiva fumo. La flavaj mimozoj estis balanciĝantaj sur la tablo.

— Kiu deziras sandviĉojn, pirogetojn, alkoholajn kaj senalkoholajn trinkaĵojn? — oni severe demandadis en la koridoro.

— Jen tiele, — diris Rodiono Metodjeviĉ, eksidante sur la randon de la divano kaj respektege karese kaj profunde fiksrigardante al la malhelaj, nekompreneblaj okuloj de Aglaja.

— Kiele — tiele? — interesiĝis ŝi.

Li silentis.

— Jen tiele, jen tiamaniere, — mokimitis Aglaja. — Ĉesu ĝeniĝi pri vi mem. Ne timu vortojn. Ekzistas vorto «amo». Vi amas min, mi ja komprenas. Ni jam ne estas junaj, ni scias valoron de vortoj. Diru al mi, ke vi min amas.

— Ke vi min amas, — fascinite, per sia obtuzeta voĉo diris Rodiono Metodjeviĉ.

— Diru: mi vin amas.

— Mi vin amas, Aglanjo, — diris li. — Ja mi eĉ ne sciis tiam, kio estas tio. Sed mi eĉ en Hispanio, kiam renkontiĝadis kun Atanazio, ĉiam pri vi parolis. Li divenis. Li diris: edziĝu al ŝi, Rodiono, al alia vi nun neniam edziĝos.

— Sed ĉu vi al mi edziĝis? — kun subrido demandis Aglaja.

— Kiel?

— Ja ĉu vi al mi diris, ke vi prenas min kiel edzinon?

— Sed ĉu mi ne diris? — miris li.

— Mi al vi, Rodiono, precize transdonos, kion vi al mi diris. Vi diris: «Aglaja, mi veturas al Soĉio, ĉu ni veturu kune?» Kaj poste aldonis: «Jen tiamaniere». Tial, kara, mi pri la edzineco eksciis nur el via konversacio kun la vagonservistino.

Ŝi facile leviĝis, eksidis apud li, ŝovis la manon sub lian kubuton kaj, alpreminte la vizaĝon al lia ŝultro, plendis:

— Ne scipovas vi kun vortoj.

— Ne scipovas! — konfirmis li. — Sed vi ne ofendiĝu, Aglanjo. Mi homojn, kiuj scipovas kun vortoj, ne tiom timas, kiom ili estas iom klopodigaj. Jen la forpasinta Atanazio per kio ankoraŭ estis bona: superfluaj vortoj ne saltadis. Kaj ankaŭ vi silenti scipovas.

— Do, ĉu ni dum la tuta vivo tiel silentos?

— Ne, — firme, trankvile kaj karese diris Rodiono Metodjeviĉ. — Ni tutan nian vivon kiel necesas, homece travivos. Vi vidos.

Aglaja ankoraŭ pli dense alpremis al si lian kubuton.

— Pri kio vi pensas? — subite demandis li.

— Mi estas feliĉa, — kulpe respondis ŝi, — nur mi timas iomete, vi foriros en la maron...

— Kaj vi transloĝiĝos al Kronŝtadto aŭ al Oranienbaŭmo4.

— Mi ne transloĝiĝos, — diris Aglaja. — Mi necesas ĉi tie. Kaj tie mi devos dungiĝi al ofico. Ne taŭgos, Rodiono. Sed ĉi tie mi vin eterne atendos. Eterne. Kaj ĉu vi scias, kio estas, kiam oni vin eterne atendas?

— Ne, mi ne scias.

— Jene! Nun vi scios.

Ŝi enpensiĝis. Rodiono Metodjeviĉ demandis: pri kio?

— Pri Vladeto, — diris Aglaja Petrovna. — Kiel li fartas tie sola?



1. Ermitejo — mondfama muzeo en Sankt-Peterburgo — Leningrado. La Rusa Muzeo — la plej granda kaj plena deponejo de la rusa belarto en la mondo. Katedralo Sankta Isaako — unu el plej ampleksaj preĝejoj en Eŭropo, en la sovetia tempo en ĝi estis kontraŭreligia muzeo (interalie kun pendolo de Foucault).
2. Laŭ la rusa rito, en nupto gastoj krias «amare!» kaj la novgeedzoj interkisas, por «dolĉigi».
3. Soĉio — urbo ĉe la Nigra maro, riĉa je ripozlokoj.
4. Oranienbaŭmo (ekde 1948 — Lomonosov) — urbo apud Leningrado kaj Kronŝtadto (en la kontinento, malsame de Kronŝtadto — insulo).