* * *

Ie antaŭe, plu en monstra distanco, estis fluganta renkonten ŝipo el planedo de fremda kaj fora stelo. Kaj la homoj de la Tero unuafoje dum miliardoj da jaroj da evoluo de la vivo sur sia planedo devis tuŝi aliajn... same homojn. Estis nemirinde, ke la astronaŭtoj, malgraŭ ĉiuj penoj reteni sin, febre agitiĝis. Foriri por ripozo, resti sola kun si mem en varmega malpacienco de atendo ŝajnis neeble. Sed Mut Ang, kalkulinte la tempon de renkontiĝo de la stelŝipoj, ordonis al Svet Sim doni al ĉiuj trankviligan kuracilon.

— Ni, — firme respondadis li al protestoj, — devas renkonti niajn kunfratojn en la plej bona stato de la animo kaj la korpo. Nin atendas ankoraŭ grandega laboro: ni devos kompreni ilin kaj sukcesi rakonti pri ni. Preni ilian scion. Kaj doni la nian! — Mut Ang kuntiris la brovojn. — Ankoraŭ neniam mi tiel timis mian malkapablon, nekompetentecon. — La maltrankvilo ŝanĝis la ordinare trankvilan vizaĝon de la ŝipestro, la fingroj de la kunpremitaj manoj blankiĝis.

La astronaŭtoj, eble, nur nun eksentis, kian responson metis sur ĉiujn la senekzempla renkontiĝo. Ili sen kontraŭdiroj prenis la pilolojn kaj disiris.

Mut Ang restigis nur Kari-n, poste iom hezitis, ĉirkaŭrigardante la fortan figuron de Tej Eron, kaj per gesto invitis ankaŭ lin en la stirejon. Kun laca suspiro la estro etendiĝis en la fotelo, klinis la kapon kaj fermis la vizaĝon per la manoj.

Tej kaj Kari silentis, timante rompi la mediton de la estro. La stelŝipo iris tre malrapide, pasante ducent mil kilometrojn dum horo, — per tiel nomata tanĝa rapido, uzata ĉe eniro en Roŝ-an zonon de iu astro. Robotoj, regantaj la ŝipon, tenis ĝin sur zorgeme kalkulita revena kurso. Estis tempo por apero de radio de la lokalizilo de la fremda ŝipo, kaj tio, ke ĝi ne aperis, igis Tej Eron-on kun ĉi minuto maltrankviliĝi pli forte.

Mut Ang rektiĝis kun gaja kaj samtempe iomete malgaja rideto, bone konata al ĉiu ŝipano.

«Ho, venu do, amik', el for' al kara sojlo...»

Tej kuntiris la brovojn, fiksrigardante en senluman nigron de la antaŭa ekrano. La kanteto de la estro ŝajnis al li nekonvena en tia serioza momento. Sed Kari subkaptis la eĉ pli gajan rekantaĵon, ruzete rigardante al la morna asistanto.

— Provu svingi nian radion, Kari, — subite diris Mut Ang, interrompante sin, — po du gradoj ĉiuflanken kaj kruce!

Tej facile ruĝiĝis. Li ne sukcesis trovi tiun simplan rimedon, sed pense riproĉadis la estron!

Pasis ankoraŭ du horoj. Kari imagis al si, kiel la radio de ilia lokalizilo tie, antaŭe, en kolosa distanco glitas maldekstren, dekstren, supren kaj malsupren, trakurante kun ĉiu svingo centmilojn da kilometroj da nigra vakuo. Tiaj svingoj de signala «tuko» superis la plej senbridan fantazion de malnovaj teraj fabeloj pri gigantoj.

Tej Eron enprofundiĝis en kontemplan rigidiĝon. La pensoj fluis malrapide, ne kaŭzante emociojn. Tej rememoris, ke post la starto de sur la Tero lin ne forlasadis sento de stranga ermiteco.

Verŝajne, tiu sento estis karakteriza por la homo en la praa vivo — la sento de plena neligiteco, de malesto de ajnaj devoj, zorgoj pri la estonteco. Probable, tiaj sentoj aperadis al homoj dum tempoj de grandaj plagoj, militoj, sociaj katastrofoj. Kaj ankaŭ por Tej Eron la pasinteco, ĉio, kio estis lasita sur la Tero, forpasis por ĉiam kaj nerevenigeble; la nekonatan estontecon apartigas la plurjarcenta abismo, post kiu atendas nur io tute nova. Tial estis neniaj planoj, projektoj, sentoj kaj deziroj por tio, kio estos antaŭe. Nur alporti tien la akiritan en la kosmo, elŝiritan el ĝiaj profundaĵoj novan scion. Antaŭen, nur antaŭen! Kaj subite okazis tio, kio ŝirmis per si kaj la atendon de la nova tero, kaj la zorgojn de asistanto de ŝipestro.

Mut Ang penis imagi al si vivon de la ŝipo, iranta renkonten. La estro imagis la ŝipon de la fremduloj kaj ĝiajn anojn similaj al la tera ŝipo, teraj homoj, teraj travivaĵoj. Li konvinkiĝis, ke estas pli facile imagi fremdulojn, elpensante plej nekredeblajn formojn de vivo, ol obeigi sian fantazion al striktaj kadroj de la leĝoj, pri kiuj tiel konvinke parolis Afra Devi.

Ankoraŭ ne levinte la mallevitan kapon, laŭ subita streĉiĝo de la kamaradoj Mut Ang eksentis la aperon de la signalo sur la ekrano de la lokalizilo. Li ne ekvidis ĝin, tiun luman punkton, — tiel rapide ĝi malaperis, strekinte laŭ la nigra brilanta disko. La signala sonorilo apenaŭ tintis. La astronaŭtoj eksaltis kaj transfleksiĝis trans la tablojn de la regpaneloj, instinkte penante proksimiĝi al la ekrano. Malgraŭ momenteco de la apero de la luma punkto, ĝi signifis tre multon. La fremda stelŝipo retroturniĝis renkonten al ili, sed ne kaŝiĝis en profundaĵoj de la spaco. La ŝipon regas estaĵoj, ne malpli lertaj en kosmaj flugoj, ili sukcesis kalkuli la revenan kurson sufiĉe precize kaj rapide kaj nun estas palpantaj «Teluron» per radio el grandega distanco. Du neimageble malgrandaj punktoj, perdiĝintaj en senfina obskuro, serĉas unu la alian... Kaj samtempe tio estas du grandegaj mondoj, plenaj je energio kaj scio, ili tuŝas unu la alian per direktitaj faskoj de lumaj ondoj. Kari movis la radion de la ĉefa lokalizilo de grado «1488» al «375». Ankoraŭ, ankoraŭ... La luma punkto revenis, malaperis, ree brileris en la nigra spegulo, akompanata de momente mortanta sona signalo.

Mut Ang ekprenis la vernierojn de la lokalizilo kaj komencis ĉirkaŭskribi spiralon ekde la periferio al la centro de tiu kolosa cirklo, kiun desegnis la radio en la regiono de la alproksimiĝanta stelŝipo.

La fremduloj, evidente, ripetis la manovron. Post longaj penoj la luma punkto firmiĝis en limoj de la tria rondo de la nigra spegulo. Ĝi estis ĵetiĝanta nur pro vibrado de ambaŭ ŝipoj. La sonoro sonis nun seninterrompe, kaj ĝin oni devis mallaŭtigi. Ne estis duboj, ke la radio de «Teluro» estas same kaptita de aparatoj de la fremda stelŝipo kaj la ŝipoj iras renkonten, proksimiĝante dum horo je ne malpli ol kvarcent mil kilometroj.

Tej Eron elmetigis el la komputilo kalkulojn, ordonitajn al ĝi, kaj determinis, ke la ŝipojn disigas distanco je ĉirkaŭ tri mil kilometroj. Ĝis la renkontiĝo de la stelŝipoj restis sep horoj. Post horo eblis komenci ĝeneralan bremsadon, kiu prokrastos la renkontiĝon por ankoraŭ kelkaj horoj, se la fremda stelŝipo faros samon kaj se ĝi estas bremsata laŭ similaj kalkuloj. Eble, la fremduloj sukcesos halti pli rapide, alie necesos denove preteri unu la alian, kaj tio ree malproksimigos la renkontiĝon, kaj la atendo iĝas preskaŭ neeltenebla.

Sed la fremda stelŝipo ne kaŭzis aldonajn suferojn. Ĝi komencis bremsi sin pli forte, ol «Teluro», poste, trovinte la rapidon de malakcelo de la tera stelŝipo, ripetis ĝin. La ŝipoj estis kunirantaj ĉiam pli kaj pli proksime. La ŝipanaro de «Teluro» ree kunvenis en la centra stirejo. La stelŝipanoj estis observantaj, kiel en la nigra spegulo de la lokalizilo la luman punkton anstataŭigis makulo.

Tio estis la propra radio de «Teluro», kiu, reflektiĝinte de la fremda stelŝipo, revenis al la ŝipo. La makulo iĝis simila al eta cilindro, ĉirkaŭzonita per dika rulaĵo (la formo, eĉ malproksime ne simila al «Teluro»). Ankoraŭ pli proksime — kaj sur la ekstremaĵoj de la cilindro aperis kupolsimilaj dikaĵoj.

La brilantaj konturoj estis pligrandiĝantaj kaj disirantaj, ĝis atingis la periferion de la nigra rondo.

— Aŭskultu ĉiuj! Okupu la lokojn! Ni faras finan bremsadon ĉe ok «g»!

La hidraŭlikaj foteloj longe enpremiĝadis en siajn soklojn, en la okuloj de la homoj ĉio ruĝiĝis kaj malheliĝis, sur la vizaĝoj eliĝis glueca ŝvito. «Teluro» haltis kaj ekpendis en la vakuo, kie ne estis supro kaj malsupro, flankoj aŭ fundo, en glacia kosma mallumo, je cent du parsekoj for de la hejma stelo — la flava Suno.

Ĵus rekonsciiĝinte post la bremsado, la astronaŭtoj tuj ŝaltis ekranojn de rekta vido kaj gigantan lumilon, sed nenion vidis, krom hela luma nebulo antaŭe kaj maldekstre de la ŝipa pruo. La lumilo estingiĝis, kaj tiam forta blua lumo batis en la okulojn de ĉiuj rigardantoj al la ekrano, fine seniginte ilin je kapablo ekvidi ion ajn.

— Retan polarizilon, tridek kvin gradojn, kaj filtrilon de lumondoj! — komandis Mut Ang.

— Ĉu por ondolongo sescent dudek? — demandis Tej Eron.

— Probable, tio estos plej bona!

La polarizilo estingis la bluan brilon. Tiam potenca oranĝa torento de lumo enpikiĝis en la nigran mallumon, turniĝis, tuŝis randon de iu konstruaĵo kaj, finfine, prilumis la tutan fremdan stelŝipon.

La ŝipo de alia stelo situis nur je kelkaj kilometroj. Tia proksimiĝo honorigis tiel la terajn, kiel la fremdajn astronavigaciistojn. El la distanco estis malfacile precize determini ampleksojn de la stelŝipo. Subite el la fremda ŝipo ĵetiĝis en la zeniton dika radio de oranĝa lumo, per sia ondolongo koincidanta kun tiu, kiun estis eliganta «Teluro». Verŝajne, la fremduloj same, kiel la teranoj, uzis lumon por signalado, farante ĝiajn radiojn videblaj en la kosma vakuo. La radio aperis, malaperis, reaperis kaj restis stari vertikale, leviĝante al nekonataj stelfiguroj ĉe la rando de la Lakta Vojo.

Mut Ang frotis la frunton per la mano, kion li faradis ĉiam en minutoj de streĉa cerbumado.

— Probable, tio estas signalo, — singarde diris Tej Eron.

— Sendube. Mi komprenus ĝin tiel: la senmova fosto da nia lumo signifas «Staru sur la loko, aliros mi». Ni provu respondi.

La tera stelŝipo estingis sian lumĵetilon, transŝaltis la filtrilon al la ondo kvarcent tridek kaj movis la bluan radion al sia poŭpo. La fosto da oranĝa lumo sur la fremda ŝipo momente estingiĝis.

La astronaŭtoj atendis, apenaŭ spirante. La fremda ŝipo pleje similis al bobeno: du konusoj, kunigitaj per la pintoj. La bazo de unu el la konusoj, evidente de la antaŭa, estis kovrita per kupolo, sur la malantaŭa estis instalita larĝa, malfermita en la spacon funelo. La mezo de la ŝipo elstaris per dika, malforte lumanta ringo de malklaraj konturoj. Tra la ringo videblis konturoj de cilindro, kuniganta la konusojn. Subite la ringo densiĝis, iĝis netravidebla, ekturniĝis ĉirkaŭ la centro de la stelŝipo, kiel rado de turbino. La fremda ŝipo komencis kreski sur la panoramaj ekranoj, dum tri aŭ kvar sekundoj ĝi plenigis per si la tutan vidkampon. La homoj de la Tero komprenis, ke antaŭ ili estas ŝipo pli granda, ol «Teluro». Ĝi superis la teran stelŝipon (per amplekso) proksimume trioble.

— Afra, Jas kaj Kari — en la kluzan kameron, al eliro el la ŝipo kune kun mi! Tej restos sur la posteno. La planedan prilumilon ŝaltu! Ni lumigu la alterigan prilumon de la maldekstra flanko! — komandadis la estro.

En febra hasto la nomitaj astronaŭtoj surmetis malpezajn skafandrojn, uzatajn por planedaj esploroj kaj por eliro el ŝipo en la kosman spacon, malproksime de mortiga radiado de steloj.

Mut Ang kritike pririgardis ĉiujn, kontrolis funkciadon de sia skafandro kaj ŝaltis pumpilojn. Ili momente ensuĉis la aeron el la kluza kamero en la ŝipon. Tuj kiam la indikilo de maldenseco atingis verdan strekon, la estro turnis vice tri fustojn. Sensone, samkiel ĉio, kio okazas en la kosmo, ŝoviĝis flanken la kirasaj platoj, la izola tavolo kaj la skatolo de aera ĉelo. Desaltis la ronda kovrilo de la elira luko, kaj tuj hidraŭlikaj tuboj elpremis supren la plankon de la kluza kamero. La kvar astronaŭtoj trovis sin sur alto de kvar metroj super la antaŭa parto de «Teluro», sur ronda, ĉirkaŭbarita placeto, la tiel nomata placeto de supra vido.


La fremda stelŝipo en zono de bluaj lumoj estis tute blanka. Ĝi havis ne spegulan metalan surfacon, reflektantan ĉiujn specojn de kosmaj radioj, kiel la kiraso de «Teluro», sed la malbrilan, lumantan per helega blanko de monta neĝo. Nur la centra ringo estis plu eliganta malfortan bluan brilon.

La giganta ŝipo estis rimarkeble alproksimiĝanta al «Teluro». En la kosma spaco, malproksime de ajnaj gravitkampoj, ambaŭ stelŝipoj estis senteble altirantaj unu la alian, kaj tio estis atesto de tio, ke la ŝipo de la fremda mondo konsistis ne el kontraŭmaterio. «Teluro» elmetis el la maldekstra flanko gigantajn alterigajn apogilojn en aspekto de teleskopecaj risortaj tuboj.

La ekstremaĵoj de la tuboj estis provizitaj per kusenoj el elasta plasto kun defenda tavolo por la okazo, se tio, kion oni devis tuŝi en la kosmo, evidentiĝus konsistanta el kontraŭmaterio. La kupolsimila pruo de la fremda stelŝipo montriĝis supre per nigra oscedo, simila al buŝo, malfermiĝinta en impertinenta subrido. De tie elŝoviĝis balkono, ĉirkaŭbarita per oftaj maldikaj fostetoj. En la nigra faŭko ekmoviĝis io blanka. La tri kamaradoj de Afra aŭdis ŝian elŝiriĝintan ĝemon de elreviĝo. Kvin morte palaj, neproporcie larĝaj figuroj aperis sur la elstaranta placeto de la stelŝipo. Per la alto proksimume konformante al la homoj de la Tero, ili estis multe pli dikaj, la dorsoj ĝibis per krestosimilaj elstaraĵoj. Anstataŭ rondaj diafanaj helmoj de la teranoj sur la ŝultroj de la fremduloj, levitaj per transversaj rulaĵoj, lokiĝis io simila al granda kalkeca konko, turnita per la konveksaĵo malantaŭen. Antaŭe estis ventumile disirantaj kaj elstarantaj grandaj dornoj, kreantaj markezon, sub kiu la nedistingebla mallumo estis nur ete rebriletanta per nigra vitro.

La unua aperinta figuro faris abruptan geston, el kiu iĝis klare, ke la fremduloj havas du brakojn kaj du krurojn. La blanka ŝipo turniĝis per la pruo al la flanko de la tera stelŝipo kaj elmetis je pli ol dudek metroj balgon el platoj de ruĝa metalo.

Mola risorta puŝo — kaj ambaŭ ŝipoj kontaktis. Sed sur la ekstremaĵoj de la apogiloj ne ekbrilis blindiga fulmo de plena atoma disfalo, enkapsuligita per fortega magneta kampo: la materio de la renkontiĝintaj stelŝipoj estis la sama.

La starantoj sur la vida placeto de «Teluro» ekaŭdis en siaj telefonoj mallaŭtan kontentan subridon de la estro kaj interrigardis en nekompreno.

— Mi intencas konsoli ĉiujn, kaj antaŭ ĉio Afra-n, — diris Mut Ang. — Imagu al vi nin el ilia vidpunkto! Vezikaj pupoj kun artikaj ekstremaĵoj kaj grandaj rondaj kapoj... malplenaj je tri kvaronoj!

Afra sonore ekridis.

— Tuta afero estas en la enhavo de la skafandroj, en tio, kio estas tie interne, kaj ekstere — estas arbitra afero!

— Da kruroj kaj da brakoj estas samtiom, kiom ĉe ni, — komencis Kari.

Sed tiam ĉirkaŭ la metala skeleto, elmetita de la blanka ŝipo, aperis faldita blanka ingo, per malplena maniko etendiĝinte al «Teluro». La antaŭa figuro sur la placeto, en kiu Mut Ang intuicie divenis estron, samrangan kun li, komencis fari gestojn, ne lasantajn dubojn, alproksimigante al la brusto la etenditajn al «Teluro» manojn. La homoj ne devigis atendi sin kaj elmetis el la malsupra parto de la ŝipkorpo kunigan tubon-galerion, uzatan por komunikado inter ŝipoj en la spaco. La galerio de «Teluro» havis cirklan sekcon, tiu de la blanka stelŝipo — vertikale elipsan. La teraj teĥnikistoj rapide faris el mola ligno transiran kadron. En la kosma frosto la ligno momente ŝanĝis sian molekulan strukturon kaj iĝis pli firma, ol ŝtalo. Dum tiu tempo sur la elstaraĵo de la fremda ŝipo aperis kubo el ruĝa metalo kun nigra antaŭa muro — ekrano. Du blankaj figuroj kliniĝis super ĝi, rektiĝis kaj depaŝis. Antaŭ rigardoj de la teranoj sur la ekrano eklumis io simila al homa figuro, kies supra parto estis ritme larĝiĝanta kaj mallarĝiĝanta. Etaj blankaj sagoj jen impetadis internen de la figuro, jen elflugadis eksteren.

— Genie simple: spirado! — ekkriis Afra. — Ili montros al ni, per kio ili spiras, konsiston de sia atmosfero, sed kiel?

Kvazaŭ respondante al ŝia demando, la spiranta modelo sur la ekrano malaperis, anstataŭita de nova figuro. Nigra punkto en grizeta ringa nubeto — sendube, nukleo de atomo, ĉirkaŭita de maldikaj orbitoj de lumantaj punktoj — elektronoj. Mut Ang eksentis, kiel kunpremiĝis la gorĝo, li ne povis diri eĉ vorton. Sur la ekrano estis jam kvar figuroj: du en la centro, unu sub la alia, ligitaj per dika blanka streko, kaj du flankaj, kunigitaj per nigraj sagoj.

Ĉiuj teranoj kun batantaj koroj estis kalkulantaj la elektronojn. La malsupra estis, evidente, la ĉefa elemento de oceano: unu elektrono ĉirkaŭ la nukleo — hidrogeno. La supra, la ĉefa elemento de atmosfero kaj spirado: naŭ elektronoj ĉirkaŭ la nukleo — fluoro!

— Ho-o! — vee ekkriis Afra Devi. — Fluoro!..

— Kalkulu, — interrompis la estro, — maldekstre supre — ses elektronoj: karbono, dekstre — sep: nitrogeno. Do jen, nun ĉio klaras. Diru, ke oni faru saman tabelon de nia atmosfero kaj de nia metabolo — ĉio estas sama, sed anstataŭ la centra supra, fluoro, ĉe ni estas oksigeno kun ties ok elektronoj. Kiel domaĝe, despere domaĝe!

Kiam la teranoj elŝovis sian tabelon, la astronaŭtoj rimarkis, kiel ŝanceliĝis la antaŭa blanka figuro sur la placeto de sia ŝipo kaj alportis la manon al la konko de sia skafandro per gesto, komprenebla por homo de la Tero. Verŝajne, samajn sentojn, sed eĉ pli fortajn, havis la estro de la fremda stelŝipo.

La sama blanka figuro transfleksiĝis trans la baron de la placeto kaj faris per la mano abruptan svingon, kvazaŭ dishakante ion en la vakuo. La dornaj elstaraĵoj de lia kapa konko minace kliniĝis al «Teluro», kiu situis je kelkaj metroj sub la blanka ŝipo. Poste la estro de la fremduloj levis ambaŭ manojn kaj movis ilin malsupren en ioma distanco unu de la alia, kvazaŭ montrante du paralelajn ebenojn.

Mut Ang ripetis lian geston. Tiam la estro de la fremda stelŝipo alte levis unu manon en gesto de senvorta saluto, turnis sin kaj malaperis en la nigra faŭko. Lin sekvis la ceteraj.

— Iru ankaŭ ni, — diris Mut Ang, premante la mallevan stangon.

Afra eĉ ne sukcesis rigardi al la belega brilado de steloj en la nigra malpleno de la kosmo, kiu ĉiam metadis ŝin en specialan kontemplan ekstazon.

La luko fermiĝis, ekbrilis prilumo de la kluza kamero, iĝis aŭdebla facila siblado de pumpiloj — la unua signo de tio, ke la aero atingis teran densecon. La stelŝipanoj komencis demeti la skafandrojn.

— Ĉu ni konstruos vandojn, kaj poste kunigos la galeriojn? — demandis Jas Tin la estron, ĵus liberiĝinte de la helmo.

— Jes. Ĝuste tion volis diri la estro de ilia stelŝipo. Kia malfeliĉo: sur ilia planedo la gaso de la vivo estas fluoro, morte venena por ni! Kaj por ili estas same venena nia oksigeno. Multaj niaj materialoj, farboj kaj metaloj, persistaj en nia oksigena atmosfero, povas detruiĝi ĉe tuŝo kun ilia spirado. Anstataŭ akvo ĉe ili estas fluora hidrogeno — ĝuste tiu fluorida acido, kiu ĉe ni solvas vitron kaj detruas preskaŭ ĉiujn mineralojn, en kies konsiston eniras silicio, facile solviĝanta en fluora hidrogeno. Jen kial ni devas meti diafanan vandon, rezistan kontraŭ oksigeno, kaj ili metos la sian, el substanco, ne detruata de fluoro. Sed ni iru, ni devas hasti. Ni diskutos ĉion, dum estos farata la vando!

La malbrila blua planko de la bufra kamero, disiganta la loĝajn ejojn disde la motoroj de «Teluro», iĝis ĥemia metiejo. Dika folio de kristale diafana plasto estis elfandita el ĥemiaĵoj, preparitaj jam sur la Tero, kaj nun estis malrapide cementiĝanta, travarmigata per hejtaj tapiŝoj. La neatendita obstaklo faris neebla la rektan komunikadon de la teranoj kun la fremduloj.

La blanka ŝipo montris neniajn vivsignojn, kvankam observantoj senĉese observadis ĝin ĉe la panoramaj ekranoj.

En la biblioteko de «Teluro» bolis laboro. Ĉiuj ŝipanoj estis elektantaj stereofilmojn kaj magnetajn fotoregistraĵojn pri la Tero, reproduktaĵojn de plej bonaj artaĵoj. Urĝe estis preparataj diagramoj kaj desegnaĵoj de matematikaj funkcioj, skemoj de kristalaj latisoj de substancoj, plej disvastiĝintaj en la tera krusto, sur aliaj planedoj kaj sur la Suno. Oni estis reguligantaj grandan stereoekranon, enmetadis en tegilon, rezistan al fluoro, harmonan sonigilon, precize transdonantan homan voĉon.

Dum mallongaj paŭzoj de manĝo kaj ripozo la astronaŭtoj pridiskutadis la neordinaran atmosferon de la patrujo de la renkontitaj kosmaj vojaĝantoj.

Cirkulado de substancoj, uzanta radian energion de la suno kaj permesanta al la vivo ekzisti kaj akumuli energion en lukto kontraŭ disipado de energio — entropio, — nepre devis ankaŭ ĉe la fremduloj sekvi la ĝeneralan skemon de la teraj transformiĝoj. Libera aktiva gaso, ĉu oksigeno, ĉu fluoro, ĉu ajna alia, povis akumuliĝi en la atmosfero nur rezulte de vivagado de vegetaĵoj. Animala vivo, inklude la homon, eluzadis oksigenon aŭ fluoron, ligante ĝin kun karbono — la ĉefa elemento, el kiu konsistis korpoj kaj de vegetaĵoj, kaj de animaloj.

Sur la fremda planedo devis esti fluorhidrogena oceano. Malkomponante helpe de radia energio de sia suno fluoran hidrogenon, same kiel ĉe ni sur la Tero akvon (oksigenan hidrogenon), vegetaĵoj de tiu planedo akumuladis karbonhidratojn kaj eligadis liberan fluoron, per kiu mikse kun nitrogeno spiradis homoj kaj animaloj, ricevante energion de brulado de karbonhidratoj en fluoro. Animaloj kaj homoj devis elspiri fluoran karbonon kaj fluoran hidrogenon.

Tia metabolo donas unu-kaj-duon-oble pli multe da energio, ol la tera kun ties oksigena bazo. Estas ne mirinde, ke ĝi servis por evoluo de supera pensanta vivo. Sed dialektike pli granda aktiveco de fluoro kompare kun oksigeno postulas ankaŭ pli fortan radiadon de suno. Por ke radia energio estu kapabla malkomponi molekulojn de fluora hidrogeno en vegetaĵa fotosintezo, necesas ne flav-verdaj radioj, kiel por akvo, sed radioj de pli potencaj kvantumoj, bluaj kaj violaj. Estas evidente, ke la suno de la fremduloj estas blua alttemperatura stelo.

— Kontraŭdiro! — enmiksiĝis en la interparolon Tej Eron, reveninta el la metiejo. — Fluora hidrogeno facile iĝas gaso.

— Jes, ĉe plus dudek gradoj, — respondis, rigardante en manlibron, Kari.

— Kaj glaciiĝas?

— Ĉe minus okdek.

— Sekve, ilia planedo devas esti malvarma! Tio ne konformas al blua varmega stelo.

— Kial? — kontraŭdiris Jas Tin. — Ĝi povas esti malproksima de la suno. Oceanoj povas troviĝi en moderaj aŭ polusaj zonoj de la planedo. Aŭ...

— Probable, povas esti ankoraŭ multaj «aŭ», — diris Mut Ant. — Ĉiel ajn, la stelŝipo el fluora planedo estas antaŭ ni, kaj ni baldaŭ ekscios ĉiujn detalojn de ilia vivo. Pli gravas nun kompreni alion: fluoro estas tre malofta en la Universo. Kvankam lastaj esploroj movis fluoron el la kvardeka loko laŭ grado de disvastigiteco sur la dek-okan, sed nia oksigeno okupas en la Universo la trian lokon laŭ ĝenerala kvanto da siaj atomoj post hidrogeno kaj heliumo, kaj jam post ĝi sekvas nitrogeno kaj karbono. Laŭ alia sistemo de kalkulo da oksigeno estas ducent-mil-oble pli multe, ol da fluoro. Tio povas signifi nur unu aferon: planedoj, riĉaj je fluoro, estas ege malmultaj en la kosmo, kaj da planedoj kun fluora atmosfero, do tiaj, sur kiuj longe ekzistis vegeta vivo, riĉiginta la atmosferon per libera fluoro, estas tute mizera kvanto, escepto el la regulo.

— Nun mi komprenas la geston de malespero de la estro de ilia stelŝipo, — penseme diris Afra Devi. — Ili serĉas similajn al si, kaj ilia elreviĝo estis tre forta.

— Se ĝi estis tre forta, do, sekve, ili serĉas jam delonge kaj, krome, ili jam renkontis pensantan vivon...

— Kaj ĝi estis ordinara, de nia tipo, oksigena, — subtenis Afra.

— Sed povas esti ankaŭ aliaj tipoj de atmosfero, — kontraŭdiris Tej Eron, — klora, ekzemple, aŭ sulfura, ankoraŭ hidrogensulfida.

— Ne taŭgas ili por supera vivo! — triumfe ekkriis Afra. — Ĉiuj ili donas en metabolo trioble kaj eĉ dekoble malpli da energio, ol oksigeno, nia potenca viviga oksigeno de la Tero!

— Nur ne la sulfura, — grumblis Jas Tin, — ĝia energio egalas al la oksigena.

— Ĉu vi subkomprenas atmosferon el sulfatanhidrido kaj oceanon el likva sulfuro? — demandis Mut Ang.

La inĝeniero konsente kapjesis.

— Sed tiuokaze sulfuro anstataŭas ne oksigenon, sed hidrogenon de nia Tero, — kuntiris la brovojn Afra, — do la plej ordinaran elementon de la kosmo, ĉu ne? Apenaŭ sulfuro, malofta en la Universo, povas esti ofta anstataŭanto de hidrogeno. Estas klare, ke tia atmosfero estas fenomeno eĉ pli rara, ol fluoro.

— Kaj nur por tre varmaj planedoj, — respondis Tej, foliumante la manlibron, — oceano el sulfuro estos likva nur super cent kaj ĝis kvarcent gradoj.

— Al mi ŝajnas, ke Afra pravas! — enmiksiĝis la estro. — Ĉiuj ĉi supozataj atmosferoj estas tro granda raraĵo kompare kun nia norma el la elementoj, plej disvastiĝintaj en la kosmo. Tio ne estas hazarda!

— Ne hazarda, — konsentis Jas Tin. — Sed hazardaĵoj en la senfina kosmo estas nemalmultaj. Ni prenu nian «norman» Teron. Sur ĝi, kaj ankaŭ sur ĝiaj najbaroj — la Luno, Marso, Venuso — estas multe da aluminio, ĝenerale malofta en la Universo.

— Sed tamen trovi ripeton de tiaj hazardaĵoj en tiu senfineco — estas afero de dekoj, se ne centoj, da miljaroj, — morne diris Mut Ang. — Eĉ kun pulsaj stelŝipoj. Se ili serĉas delonge, do kiel mi komprenas ilin!

— Kiel estas bone, ke nia atmosfero konsistas el la plej ordinaraj elementoj de la Universo kaj nin atendas renkontiĝo kun granda multo da similaj planedoj! — diris Afra.

— Sed unuafoje ni renkontiĝis kun tute ne simila! — respondis Tej.

Afra indigniĝis kaj estis kontraŭdironta, kiam venis la ĥemiisto de la ŝipo kun raporto, ke la diafana ŝildo estas preta.

— Sed ni ja povas eniri en ilian stelŝipon simple en kosmaj vestoj, ĉu ne? — demandis Jas Tin.

— Same, kiel ili en la nian. Probable, okazos multaj reciprokaj vizitoj, sed la unuajn konatiĝojn ni komencos per demonstro, — respondis la estro.

La astronaŭtoj fiksis la diafanan vandon ĉe fino de la transira maniko, kaj la blankaj figuroj de la fremduloj komencis saman laboron en sia galerio. Poste la teranoj kaj la fremduloj renkontiĝis en vakuo, helpante unuj al la aliaj kunfiksi stegojn kaj la transiran kadron. Glatumado de maniko de la skafandro aŭ de la ŝultro — la gesto de kareso kaj amikeco — estis egale komprenebla al unuj kaj al la aliaj.

Minacante per la kornosimilaj elstaraĵoj de la kapaj konkoj, la fremduloj penis vidi la vizaĝojn de la teranoj tra la malheligitaj helmoj. Sed se la kapoj de la teraj homoj videblis relative klare, do facile konveksaj antaŭaj ŝildetoj de la helmoj de la fremduloj, kaŝitaj sub dornaj markezoj de la «konkoj», restis nepenetreblaj por la teranaj okuloj. Nur senerara homa intuicio diris, ke el tiu mallumo observas atentaj okuloj, streĉite kaj bonkore.

Al propono eniri en «Teluron» la blankaj figuroj respondis per negativaj gestoj de forpuŝo. Unu el ili tuŝis sian skafandron kaj poste rapide dismovis la manojn, kvazaŭ disĵetante ion.

— Li timas pri la skafandro en oksigena atmosfero, — komprenis Tej.

— Ili deziras, same kiel ni, komenci per renkontiĝo en la galerio, — diris la estro.


* * *

Ambaŭ stelŝipoj — la neĝe blanka kaj la metale spegula — konsistigis nun unu tutaĵon, senmove ekpendintan en senfineco de la kosmo. «Teluro» ŝaltis fortajn varmigilojn, kaj ĝia anaro povis eniri en la kunigan tubon-galerion en ordinaraj laboraj vestoj — striktaj supertutoj el artefarita lano.

Ĉe la fremda flanko de la galerio ekbrilis blua prilumo, simila al lumo de montaj altaĵoj de la Tero. Sur la limo de la du malsame prilumitaj kameroj la diafanaj vandoj ŝajnis akvamarinaj, kvazaŭ el rigidiĝinta pura akvo de maro.

La veninta silento estis rompata nur de plioftiĝinta spirado de la emociiĝintaj teranoj. Tej Eron tuŝis per la kubuto la ŝultron de Afra kaj eksentis, ke la tuta juna virino tremas. La asistanto de la estro firme alpremis al si la biologinon, kaj Afra respondis al li per rapida danka rigardo.

En profundo de la kuniga galerio aperis grupo el ok fremduloj... Ĉu fremduloj? La homoj ne kredis al la vido. En profundo de la animo ĉiu atendis ion eksterordinaran, neniam viditan. Plena simileco de la fremduloj al la homoj de la Tero ŝajnis miraklo. Sed tiel estis nur ĉe la unua rigardo. Ju pli rigardis la teranoj, des pli da diferencoj ili trovadis en tio, kio ne estis kaŝita sub malhelaj vestoj — kombino de mallongaj vastaj jakoj kun longaj sakpantalonoj, rememorigantaj pri antikvaj vestaĵoj de la Tero.

Estingiĝis la blua lumo — ili ŝaltis la teran prilumon. La diafanaj vandoj perdis sian verdan lumon kaj iĝis blankaj, preskaŭ nevideblaj. Malantaŭ tiu apenaŭ rimarkebla muro staris homoj. Ĉu eblis kredi, ke ili spiras per la gaso, venenega por la Tero, kaj banas sin en maroj de la ĉion mordanta fluorida acido! Proporciaj korpoj, alto, proksima al la averaĝa alto de la teranoj. Stranga krudfer-griza koloro de la haŭto kun arĝenteca brilo kaj kaŝita sang-ruĝa rebrilo, kia okazas sur polurita ruĝa oksido de fero — hematito. La griza tono de tiu mineralo estis sama kun la haŭto de la loĝantoj de la fluora planedo.

La rondaj kapoj estis kovritaj de densaj blu-nigraj haroj... Sed la plej mirinda trajto de iliaj vizaĝoj estis la okuloj. Nekredeble grandaj kaj plilongigitaj, kun akre oblikva tranĉo, ili estis okupantaj la tutan larĝon de la vizaĝo, oblikve leviĝantaj per la eksteraj anguloj al la tempioj, pli alte, ol la nivelo de la okuloj de la teraj homoj. La okulblankaĵoj de densa turkisa koloro ŝajnis neproporcie longaj rilate al la nigraj irisoj kaj pupiloj.

Respektive al la ampleksoj kaj situo de la okuloj, la rektaj kaj kontrastaj, tre nigraj brovoj estis kuniĝantaj kun la haroj alte sur la tempioj kaj preskaŭ kunirantaj al la maldika nazradiko, kreante larĝan obtuzan angulon. La haroj super la frunto estis malleviĝantaj de la mezo ĝis la tempio per sama klara kaj rekta linio, tute simetria al la brovoj. Tial la frunto havis konturojn de etendita horizontala rombo. La nazo, mallonga kaj malforte elstaranta, havis, same kiel ĉe la teranoj, direktitajn malsupren truojn. La malgranda buŝo kun violkoloraj lipoj montris regulan vicon da dentoj de sama pura ĉiela koloro, kiel la okulblankaĵoj. La supra duono de la vizaĝo ŝajnis tre larĝigita. Sub la okuloj la vizaĝo estis forte mallarĝiĝanta al la mentono kun iomete angulecaj konturoj. La konstruo de la oreloj restis malklara: la tempioj de ĉiuj fremduloj estis kovritaj tra la verto per orecaj fadenoj.

Inter la fremduloj estis virinoj kaj viroj. La virinoj estis diveneblaj laŭ alteco de la sveltaj koloj, rondeco de konturoj de la vizaĝoj kaj laŭ tre pufa maso da mallonge tonditaj haroj. La viroj havis plian alton, pli masivan korpon, pli larĝajn mentonojn — ĝenerale, samajn trajtojn, per kiuj diferencis ambaŭ seksoj de la teranoj.

Al Afra ŝajnis, ke la manoj de la fremduloj havas nur kvar fingrojn. Respondante al la homaj proporcioj, la fingroj de la homoj de la fluora planedo ŝajne ne havis artikojn: ili estis fleksiĝantaj glate, ne kreante angulecajn elstaraĵojn.

La piedojn ne eblis vidi: ili dronis en mola kovraĵo de la planko. La vestaĵoj en la lumo, natura por la teraj okuloj, ŝajnis malhel-ruĝaj, preskaŭ brik-ruĝaj.

Ju pli rigardis la astronaŭtoj, des malpli stranga ŝajnis la aspekto de la venintoj el la fluora planedo. Eĉ pli, al la homoj de la Tero iĝis pli komprenebla siaspeca ekzota belo de la fremduloj. Ilia ĉefa trajto estis la grandegaj okuloj, rigardantaj atente kaj tenere al la homoj, radiante varmon de saĝo kaj amikeco.

— Kiaj okuloj! — ne retenis sin Afra. — Kun tiaj estas pli facile iĝi homoj, ol kun la niaj, kvankam ankaŭ la niaj estas bonegaj!

— Kial tiel? — flustris Tej.

— Ju pli grandaj estas la okuloj, des pli multe estas da elementoj de la retino, des pli multajn detalojn el la ĉirkaŭanta mondo povas percepti tiaj okuloj.

Tej kapjesis, montrante komprenon.

Unu el la fremduloj elpaŝis antaŭen kaj faris invitan geston. Tuj la tera prilumo sur la transa flanko de la galerio estingiĝis.

— Ho! — malfeliĉe ekkriis Mut Ang. — Mi ne antaŭvidis!

— Mi faris, — trankvile respondis Kari, malŝaltis la ordinaran lumon kaj ŝaltis du fortajn lampojn kun filtriloj je kvarcent tridek.

— Ni aspektas mortintoj, — ĉagrenite diris Tajna, — aĉan aspekton havas la homaro en tia lumo! Rigardu, kiaj ni ĉiuj estas verdaj, kvazaŭ el marĉo.

— Viaj timoj estas vanaj, — diris Mut Ang. — Ilia spektro de plej bona vido foriras malproksime en la violan flankon, eble, eĉ en la ultraviolan. Tio subkomprenas multe pli da varmeco kaj da nuancoj, ol vidas ni, sed mi ne povas imagi, kiajn.

— Verŝajne, ni ŝajnos al ili multe pli flavaj, ol efektive, — diris, pensinte, Tej.

— Kaj tio estas multe pli bone, ol la blueta kadavra koloro. Nur rigardu ĉirkaŭe! — ne ĉesis Tajna.

La teranoj faris kelkajn fotojn kaj elpuŝis en la malgrandan kluzon la harmonan sonigilon, funkciantan per kristaloj de osmio. La fremduloj subkaptis ĝin kaj metis sur tripiedan postamenton. Kari direktis en la kalikan antenon mallarĝan faskon de radiondoj. En la fluora atmosfero de la stelŝipo eksonis parolo kaj muziko de la Tero. Laŭ sama vojo estis transdonita aparato por analizo de aero, kiu permesis determini temperaturon, premon kaj konsiston de la atmosfero de la nekonata planedo. Kiel estis atendinde, la interna temperaturo de la blanka stelŝipo estis malpli alta, ol la tera, kaj ne superis sep gradojn. La atmosfera premo estis pli granda, ol la tera, kaj la gravito estis preskaŭ sama.

— Ili mem, probable, estas pli varmaj, — diris Afra, — same kiel ni estas pli varmaj ol la kutima dudekgrada temperaturo. Mi pensas, ke varmeco de iliaj korpoj estas ĉirkaŭ dek kvar niaj gradoj.

La fremduloj transdonis siajn aparatojn fermitaj en du retecaj kestetoj, ne permesantaj diveni ilian celon.

El unu kesteto aŭdiĝis altaj, interrompaj puraj sonoj, kvazaŭ degelantaj malproksime. La teranoj komprenis, ke la fremduloj aŭdas pli altajn notojn, ol ili. Se ilia aŭdo per larĝo de la spektro estis proksimume egala al la tera, do parto de malaltaj notoj de la homa parolo kaj muziko malaperis por la loĝantoj de la fluora planedo. La fremduloj denove ŝaltis la teran prilumon, kaj la teranoj malŝaltis la bluan lumon. Al la diafana vando aliris duopo — viro kaj virino. Ili trankvile deĵetis siajn malhel-ruĝajn vestojn kaj rigidiĝis, preninte la manojn unu de la alia, poste komencis malrapide turni sin, permesante al la teranoj pririgardi iliajn korpojn, kiuj montriĝis pli similaj al la teraj, ol iliaj vizaĝoj. Harmonia proporcieco de la figuroj de la fluoraj homoj plene konformis al la konceptoj de belo sur la Tero. Iom pli akraj transiroj en konturoj, ia akreco de ĉiuj linioj de kavetoj kaj konveksaĵoj kreis impreson de ioma anguleco, pli ĝuste, de pli kontrasta skulpteco de la korpoj de la fremduloj. Probable, la impreson plifortigis la griza koloro de la haŭto, pli malhela en faltoj kaj kavetoj.

Iliaj kapoj bele kaj fiere sidis sur la altaj koloj; la viro havis larĝajn ŝultrojn de homo de laboro kaj batalo, kaj la larĝaj koksoj de la virino — patrino de pensanta estaĵo — neniom kontraŭdiris al la impreso pri intelekta forto de la senditoj de la nekonata planedo.

Kiam la fremduloj deiris kun la konata invita gesto kaj estingis la flavan teran lumon, la teranoj jam ne hezitis.

Laŭ peto de la ŝipestro antaŭ la diafana baro ekstaris, preninte la manojn unu de la alia, Tej Eron kaj Afra Devi. Malgraŭ la netera prilumo, doninta al la korpoj de la homoj malvarman koloron de blua marmoro, ĉiuj astronaŭtoj suspiris kun admiro — tiom evidenta estis la nuda belo de iliaj kamaradoj. Tion komprenis ankaŭ la fremduloj. Malklare videblaj en la neprilumita galerio, ili komencis interŝanĝi inter si rigardojn kaj nekompreneblajn mallongajn gestojn.

Afra kaj Tej staris fiere kaj malfermite, plenaj je tiu nerva vervo, kiu aperas en momentoj de plenumo de malfacilaj kaj riskaj taskoj. Finfine la fremduloj finis la filmadon kaj ŝaltis sian lumon.

— Nun mi ne dubas, ke ili havas amon, — diris Tajna, — veran, belan kaj grandan homan amon... se iliaj viroj kaj virinoj estas tiel belaj kaj saĝaj!

— Vi tute pravas, Tajna, kaj pro tio estas eĉ pli ĝoje, ĉar ili komprenos nin en ĉio, — respondis Mut Ang.

— Jes! Rigardu al Kari! Kari, ne ekamu junulinon el la fluora planedo, tio estus katastrofo por vi.

La astronavigaciisto rekonsciiĝis de la tranco kaj forturnis la okulojn, alkatenitajn al la anoj de la blanka stelŝipo.

— Ja mi povus! — malgaje ridetis li. — Povus, spite al la tuta diferenco de niaj korpoj, al la monstra malproksimeco de niaj planedoj. Nun mi komprenis la tutan potencon kaj forton de la homa amo.

Tiutempe la fremduloj elŝovis antaŭen verdan ekranon. Sur ĝi komencis moviĝi malgrandaj figuretoj. Ili iris procesie, leviĝante sur krutan deklivon, kaj portis sur si iajn pezajn aĵojn. Leviĝinte sur platan pinton, ĉiu figureto ĵetadis sian portaĵon kaj faladis kun la vizaĝo malsupren. Simila al tera animacia filmo, la bildo atestis pri laciĝo, deziro de ripozo. La teranoj same eksentis, kiom lacigis ilin la streĉita multehora atendo kaj la unuaj impresoj de la renkontiĝo. La loĝantoj de la fluora planedo, verŝajne, esperis al renkontiĝo kun aliaj homoj kaj prepariĝis al ĝi, kreinte, ekzemple, tiajn «parolajn» filmojn.

La ŝipanaro de «Teluro», ne preta al la renkontiĝo, eliris el la embaraso. Al la vando oni alŝovis ekranon por rapidaj skizoj, kaj la pentristo de «Teluro» Jas Tin komencis skizi sinsekvajn seriojn da desegnaĵoj. Komence li montris samajn lacajn hometojn, poste desegnis unu grandan fizionomion kun tia evidente demanda esprimo, ke la fremduloj vigliĝis, kiel ĉe la apero de Tej Eron kaj Afra Devi. Poste la pentristo montris la Teron, ĉirkaŭirantan laŭ la orbito la Sunon, dividis la orbiton je dudek kvar partoj kaj nigrigis ĝian duonon. La fremduloj baldaŭ respondis per simila skemo. Ĉe ambaŭ flankoj ŝaltiĝis metronomoj, kiuj helpis determini daŭron de malgrandaj gradoj de tempo, kaj poste kalkuli ankaŭ la grandajn. La astronaŭtoj eksciis, ke la fluora planedo rotacias ĉirkaŭ sia akso proksimume dum dek kvar teraj horoj, kaj ĉirkaŭkuras sian bluan sunon dum naŭcent diurnoj. La paŭzo por ripozo, kiun proponis la fremduloj, egalis al kvin teraj horoj.

Afekciitaj, disiris la homoj el la kuniga tubo. Estingiĝis lumoj en la galerio, estingiĝis ankaŭ la ekstera prilumo de la ŝipoj. Ambaŭ stelŝipoj, malhelaj, rigidiĝis senmove unu apud la alia, kvazaŭ ĉio viva en ili pereis, glaciiĝis en monstra malvarmego kaj profundega mallumo de la spaco.

Sed interne de la ŝipoj la vivo, viglega, sciavida kaj agema, iris laŭ sia ordo. La senfine inventema homa cerbo estis serĉanta novajn rimedojn, kiel transdoni al la fratoj laŭ penso, naskitajn sur planedoj de foraj steloj, sciojn kaj esperojn, kreskigitajn per jarmiloj da senmezuraj laboroj, danĝeroj kaj suferoj. Sciojn, liberigintajn la homon unue el sub potenco de la sovaĝa naturo, poste el arbitro de sovaĝa socia ordo, el malsanoj kaj trofrua maljuneco, sciojn, levintajn la homojn al senfundaj altaĵoj de la kosmo.

La dua renkontiĝo en la galerio komenciĝis per demonstro de stelaj mapoj. Kaj por la teranoj, kaj por la loĝantoj de la fluora planedo estis tute nekonataj la stelfiguroj, preter kiuj iris la vojoj de la ŝipoj. (Nur sur la Tero astronomoj sukcesis determini precizan situon de la blua suno: en malgranda stela nubo de la Lakta Vojo, apud la Taŭ de la Serpentisto). La vojo de la fremda stelŝipo iris al stelamaso ĉe la norda rando de la Serpentisto kaj kruciĝis kun la iro de «Teluro», kiam tiu atingis la sudajn limojn de la konstelacio Herkulo.

En la galerio de la fremduloj ekstaris ia krado el platoj de ruĝa metalo, alta je la alto de homo. Io ekturniĝis malantaŭ ĝi, videbla inter la platoj. Subite ili ĉiuj ŝoviĝis, turniĝis eĝe al la spektantoj kaj malaperis. Anstataŭ la krado montriĝis grandega malplena spaco kun malproksime preterkurantaj blindige bluaj globoj de satelitoj de la fluora planedo. Malrapide alproksimiĝis ankaŭ ĝi mem. Larĝa blua zono de netravidebla nubaro ĉirkaŭvolvis ĝian ekvatoron. Sur la polusoj kaj en la ĉepolusaj zonoj la planedo lumis per griz-ruĝaj rebriloj, kaj la moderaj zonoj per sia purega blankeco estis similaj al la ŝelo de la fremda stelŝipo. Ĉi tie, tra la atmosfero, malforte saturita de vaporoj, malklare diveniĝis konturoj de maroj, kontinentoj kaj montoj, alternantaj per malregulaj vertikalaj strioj. La planedo estis pli granda, ol la Tero. Ĝia rapida rotacio estis ekscitanta ĉirkaŭ ĝi potencan elektran kampon. Lila lumo etendiĝis per longaj elkreskaĵoj laŭ la ekvatoro en nigron de la ĉirkaŭanta spaco.

Retenante la spiradon, horon post horo sidadis la homoj antaŭ la diafana vando, malantaŭ kiu la nekonata aparato plu disvolvadis kun afekcianta realeco bildojn de la fluora planedo. La homoj de la Tero ekvidis lilajn ondojn de oceano el fluora hidrogeno, kiuj ĉirkaŭlavis bordojn de nigraj sabloj, ruĝaj klifoj kaj deklivoj de breĉetiĝintaj montoj, lumantaj per palblua luna brilo. Pli proksime al la polusoj la ĉirkaŭanta aero ĉiam pli bluiĝadis, pli profunda kaj pura iĝadis la malhel-blua lumo de la viola stelo, ĉirkaŭ kiu rapide kuris la fluora planedo.

Montoj ĉi tie leviĝis kiel rondaj kupoloj, rulaĵoj, plataj ŝvelaĵoj kun hela opala brilo. Blua krepusko kuŝis en profundaj valoj, irantaj de polusaj montoj al festona strio da maroj sude. Grandaj golfoj fumis per opaleska kovrilo de bluaj nuboj. Gigantaj konstruaĵoj el ruĝa metalo kaj el iaj herbe verdaj ŝtonoj borderis randojn de maroj, per senfine longaj vicoj surrampis laŭ vertikalaj valoj al la polusoj. Tiujn kolosajn amasojn da konstruaĵoj, rimarkeblajn el grandega alto, disigis larĝaj strioj da densa kreskaĵaro kun verd-blua foliaro aŭ plataj kupoloj de montoj, lumantaj elinterne, kvazaŭ opaloj aŭ lunŝtonoj de la Tero. Rondaj ĉapoj de glacioj el rigidiĝinta fluora hidrogeno sur la polusoj ŝajnis juvelaj safiroj.

Bluaj, lazuraj, lilaj koloroj dominis ĉie. La aero mem kvazaŭ estis penetrita de blueta lumo, kiel de malforta sparko en gasa tubo. La mondo de la fremda planedo ŝajnis malvarma kaj senpasia, kvazaŭ vizio en kristalo — pura, malproksima kaj fantoma. La mondo, en kiu ne sentiĝis varmo, karesanta diversecon de ruĝaj, oranĝaj kaj flavaj koloroj de la Tero.

Ĉenoj da urboj videblis en ambaŭ hemisferoj de la planedo, en la zonoj, respektivaj al la polusa kaj la modera zonoj de la Tero. Ĉe la ekvatoro montoj iĝis pli akraj kaj malhelaj. Dentaj pintoj elstaris el malklara pro vaporoj supraĵo de la maro, ripoj de montoĉenoj etendiĝis en la latituda direkto, borderante la tropikajn regionojn de la fluora planedo.

Tie per densaj masoj pufis bluaj vaporoj: pro varmigo de la blua stelo la facile elvaporiĝanta fluora hidrogeno saturis la atmosferon, alvenadis per kolosaj nubaj muroj al la moderaj zonoj, densiĝadis kaj kaskade verŝiĝadis reen en la varman ekvatoran zonon. Digoj, indaj je gigantoj, bridis rapidecon de tiuj torentoj, enigitaj en arkojn kaj tubojn kaj servantaj kiel fonto de energio por energi-produktaj stacioj de la planedo.

Netolereble brilis kampoj da grandegaj kristaloj de kvarco — evidente, silicio ludis la rolon de nia salo en la akvoj de la fluorhidrogena maro.

La urboj sur la ekrano alproksimiĝis. Iliaj konturoj kontraste desegniĝis en malvarma blua lumo. Ĉie, kie povis atingi la okulo, la tuta supraĵo de la loĝataj zonoj de la planedo, eksklude la enigman ekvatoran zonon, dronantan en blua lakto de vaporoj, estis aranĝita, ŝanĝita, plibonigita per la manoj kaj krea penso de la homo. Multe pli ŝanĝita, ol nia Tero, ankoraŭ konservinta netuŝitaj grandegajn areojn da rezervejoj, antikvaj ruinoj aŭ forlasitaj minejoj.

Laboro de sennombraj generacioj de miliardoj da homoj kreskis super montoj, ĉirkaŭplektis la tutan supraĵon de la fluora planedo. La vivo regis super sovaĝaj fortoj de la ŝtormaj akvoj kaj de la densa atmosfero, penetrita de mortige fortaj radioj de la blua stelo kaj de neimageble potencaj elektraj ŝargoj.

La homoj de la Tero rigardis, ne deŝirante sin, kaj la konscio kvazaŭ disduiĝis: en la memoro samtempe aperis vizio de la propra hejma planedo. Ne tiel, kiel imagis al si la patrujon la antikvaj prauloj, depende de la loko de sia naskiĝo kaj vivo: jen kiel ebenaĵojn de vastaj kampoj kaj humidaj arbaroj, jen kiel ŝtonecajn malgajajn montojn, jen kiel ĝoje brilantajn sub varma suno bordojn de diafanaj maroj. La tuta Tero en diverseco de siaj klimataj zonoj — malvarmaj, moderaj kaj varmaj landoj — pasis antaŭ la mensa rigardo de ĉiu astronaŭto. Senfine belaj estis kaj arĝentecaj stepoj — regionoj de libera vento, — kaj potencaj arbaroj el malhelaj piceoj kaj cembroj, blankaj betuloj, flugilaj palmoj kaj gigantaj bluetaj eŭkaliptoj. Nebulaj bordoj de nordaj landoj en muroj de muskaj rokoj kaj blanko de koralaj rifoj en blua brilo de tropikaj maroj. Ordoneme malvarma, penetranta brilo de neĝaj montoj kaj fantoma, ŝanceliĝema nebulo de dezertoj. Riveroj — majestaj, malrapidaj kaj larĝaj aŭ freneze kurantaj kiel gregoj da blankaj ĉevaloj sur grandaj ŝtonoj de montfendaj fluejoj. Riĉo de farboj, diverseco de koloroj, la blua tera ĉielo kun nuboj, kiel blankaj birdoj, suna varmego kaj nuba, pluva malsereno, eternaj ŝanĝiĝoj de sezonoj. Kaj inter tuta ĉi tiu riĉo de la naturo estas eĉ pli granda diverseco de homoj, de iliaj beloj, streboj, faroj, revoj kaj fabeloj, malĝojoj kaj ĝojoj, kantoj kaj dancoj, larmoj kaj tristoj...

Sama potenco de konscia laboro, afekcianta per sia inventemo, arto, fantazio, bela formo estas ĉie: en konstruaĵoj, fabrikoj, maŝinoj, ŝipoj.

Eble, la fremduloj same vidas per siaj grandegaj oblikvaj okuloj multe pli, ol la teranoj, en la malvarmaj bluaj koloroj de sia planedo, kaj en la ŝanĝo de sia malpli diversa naturo ili iris pli malproksimen, ol ni, la idoj de la Tero? Maturiĝis la diveno: ni, la kreitaĵoj de la oksigena atmosfero, centmiloble pli ordinara en la kosmo, trovis kaj trovos ankoraŭ grandegan kvanton da vivtaŭgaj kondiĉoj, trovos, renkontiĝos, kuniĝos kun fratoj-homoj el aliaj steloj. Sed ĉu ili, la kreitaĵoj de la rara fluoro, kun iliaj neordinaraj fluoraj albuminoj kaj ostoj, kun sango kun bluaj korpuskloj, ensorbantaj fluoron, kiel niaj ruĝaj eritrocitoj oksigenon?

Tiuj homoj estas fermitaj en la limigita spaco de sia planedo. Verŝajne, ili jam delonge vojaĝas, serĉante homojn, similajn al si, aŭ almenaŭ planedojn kun konvena al ili atmosfero el fluoro. Sed kiel ili trovu en abismoj de la Universo tiom rarajn perlojn, kiel trabatiĝu al ili tra miloj da lumjaroj? Tiel proksima kaj klara estas ilia malespero, granda elreviĝo ĉe renkontiĝo kun oksigenaj homoj, probable, jam pluran fojon.

En la galerio de la fremduloj la pejzaĝojn de la fluora planedo anstataŭis bildo de kolosaj konstruaĵoj. Deklivoj de klinitaj internen muroj similis al domoj de la tibeta arkitekturo. Nenie estis rektaj anguloj, horizontalaj ebenoj — la formoj glate fleksiĝadis, transirante de vertikalo al horizontalo per ŝraŭbaj aŭ spiralaj turnoj. Malproksime aperis malhela aperturo, konture simila al tordita ovalo. Kiam ĝi elkreskis, proksimiĝinte, iĝis videble, ke la malsupra parto de la ovalo prezentas spirale fleksitan larĝan vojon, leviĝantan kaj enprofundigitan en konstruaĵon, grandan je tuta urbo. Ruĝe borderitaj grandaj bluaj signoj, malproksime similaj al akvaj ondaj faldetoj, vidiĝis super la enirejo. La enirejo estis proksimiĝanta. En ĝia profundo iĝis videbla malforte prilumita giganta halo kun muroj, lumantaj, kiel fluoreskanta fluorspato.


Kaj subite, sen averto, la bildo malaperis. La ŝokitaj astronaŭtoj, prepariĝintaj ekvidi ion eksterordinaran, sentis kvazaŭ baton. La galerio trans la diafana vando prilumiĝis per la ordinara blua lumo. Aperis la fremdaj astronaŭtoj. Ĉi-foje ili moviĝis tre rapide, abrupte.

Ĉi-momente sur la ekrano aperis vico da sinsekvaj bildoj. Ili alternis kun tia rapido, ke la ŝipanoj apenaŭ povis sekvi ilin. Ie en mallumo de la kosmo moviĝis sama blanka stelŝipo, kia pendis nun flanke de «Teluro». Estis videble, kiel rotaciis, brilis, disĵetante radiojn ĉiuflanken, ĝia centra rado. Subite la rado ĉesis rotacii, kaj la ŝipo ekpendis en la kosma abismo, malproksime de malgranda blua stelo-nano.

El la stelŝipo impetis malantaŭen radioj, montritaj kiel streketoj sur la ekrano, en kies maldekstra angulo aperis dua stelŝipo. La flugantaj streketoj atingis ĝin, senmove starantan apud tera ŝipo, en kiu la homoj rekonis sian «Teluron». Kaj la blanka stelŝipo, ricevinta la vokon de sia kamarado, deŝoviĝis de «Teluro» ien en nigran foron.

Mut Ang suspiris tiel laŭte, ke la subuloj turniĝis al sia estro kun muta demando.

— Jes! Ili baldaŭ foriros. Ie tre malproksime iris ilia dua ŝipo. Ili iamaniere komunikiĝis, kvankam mi ne povas imagi, kiel tio eblas en nemezureblaj abismoj, disigantaj la ŝipojn. Kaj nun io okazis al la dua stelŝipo, ĝia voko atingis niajn fremdulojn, kvankam pli ĝuste estos diri — niajn amikojn.

— Eble, ĝi ne estas damaĝita, sed trovis ion gravan? — mallaŭte demandis Tajna.

— Eble. Ĉiel ajn, ili foriras. Necesas hasti per tutaj fortoj, por sukcesi foti, registri kiel eble plej multe da informo. Kaj ĉefe — la mapojn, ilian kurson, iliajn renkontiĝojn... Mi ne dubas, ke ili jam havis renkontiĝojn kun homoj oksigenaj, kiel ni.

El komunikado kun la fremduloj klariĝis, ke ili povas resti por tera diurno. Homoj, stimulitaj per specialaj kuraciloj, laboris tute freneze kaj ne malsuperis al neelĉerpebla energio de la rapidaj grizaj loĝantoj de la fluora planedo.

Estis transfilmataj lernolibroj kun bildoj kaj vortoj, samtempe estis registrataj sonoj de la fremda lingvo. Estis transdonataj kolektoj kun mineraloj, akvoj kaj gasoj en rezistaj diafanaj kestoj. La ĥemiistoj de ambaŭ planedoj penis kompreni signifon de la signoj, esprimantaj konsiston de vivaj kaj malvivaj substancoj. Afra, pala pro laco, staris antaŭ diagramoj de fiziologiaj procezoj, genetikaj skemoj kaj formuloj, skemo de embriaj stadioj de evoluo de organismo de la loĝantoj de la fluora planedo. Senfinaj ĉenoj de molekuloj de fluoraj albuminoj estis samtempe mirinde similaj al niaj albuminaj molekuloj: samaj filtriloj de energio, samaj ĝiaj digoj, aperintaj en batalo de la viva materio kontraŭ entropio.

Pasis dudek horoj. En la galerio aperis Tej kaj Kari; apenaŭ vivaj pro laco, ili portis bendojn de stelaj mapoj, reflektantaj la tutan vojon de «Teluro» de la Suno al la loko de la renkontiĝo. La fremduloj ekhastis eĉ pli. Fotomagnetaj bendoj de memormaŝinoj de la teranoj estis registrantaj situojn de nekonataj steloj, montritajn per nekonataj signoj distancojn, astrofizikajn datumojn, kruciĝantajn per komplikaj zigzagoj vojojn de ambaŭ blankaj ŝipoj. Ĉio ĉi estis poste deĉifrota laŭ klarigaj tabeloj, anticipe preparitaj de la fremduloj.

Kaj finfine la homoj ne retenis sin de ĝojaj ekkrioj. Unue ĉe unu, poste ĉe dua, tria, kvara, kvina stelo sur la ekrano aperis pligrandigitaj rondetoj, en kiuj ekturniĝis planedoj.

Bildon de mallerta, dikventra stelŝipo anstataŭis tuta grego da aliaj, pli elegantaj ŝipoj. Sur ovalaj platformoj, mallevitaj el sub iliaj korpoj, staris en siaj skafandroj estaĵoj — sendubaj homoj. Signo de atomo kun ok elektronoj — oksigeno — kronis la bildon de la planedoj kaj ŝipoj, sed la stelŝipoj sur la skemo estis kunligitaj nur kun du el la montritaj planedoj: unu — situanta proksime al granda ruĝa suno; alia — rivoluanta ĉirkaŭ hela oreca stelo de la spektra klaso F. Evidente, la vivo sur la planedoj de la tri aliaj steloj, same oksigena, ankoraŭ ne atingis altan nivelon, permesantan eliri en la kosmon, aŭ pensantaj estaĵoj ankoraŭ ne sukcesis aperi tie.

Ekscii tion la homoj de la Tero ne sukcesis, sed en iliaj manoj estis nesupertakseblaj informoj pri vojoj, kondukantaj al tiuj loĝataj mondoj, malproksimaj je multaj centoj da parsekoj for de la loko de la renkontiĝo de la stelŝipoj.


* * *

Venis tempo por adiaŭi.

La anaroj de ambaŭ stelŝipoj viciĝis unu antaŭ la alia ĉe la diafana vando. La pal-bronzaj homoj de la Tero kaj la grizhaŭtaj homoj de la fluora planedo, kies nomo restis neklara por la teranoj. Ili interŝanĝis karesajn kaj malgajajn gestojn, ridetojn kaj reciproke kompreneblajn rigardojn de saĝaj, atentaj okuloj.

Antaŭe ne spertita akra sopiro ekposedis la homojn de «Teluro». Eĉ forflugo de sur la gepatra Tero, por reveni post sep jarcentoj, ne ŝajnis tia dolore nerevenigebla perdo. Ne eblis paciĝi kun la konscio, ke pasos ankoraŭ kelkaj minutoj, kaj tiuj belaj, strangaj kaj bonkoraj homoj por ĉiam malaperos en kosmaj abismoj, en sia soleca kaj senespera serĉado de pensanta vivo, parenca laŭ la naturo.

Eble, nur nun la astronaŭtoj plene, tute ekkomprenis, ke la plej grava en ĉiuj serĉoj, streboj, revoj kaj bataloj — estas la homo. Por ajna civilizo, por ajna stelo, por la tuta galaksio kaj por la tuta senfina Universo la ĉefa estas la homo, lia saĝo, sentoj, forto, belo, lia vivo!

En feliĉo, konservo, evoluo de la homo estas la ĉefa tasko de la neĉirkaŭvidebla estonteco post la venko super la Koro de la Serpento, post freneza, malklera kaj malica malŝparo de viva energio en malalte organizitaj homaj socioj.

La homo estas la sola forto en la kosmo, povanta agi racie kaj, venkante plej monstrajn obstaklojn, iri al celkonforma kaj ĉiuflanka rekonstruo de la mondo, do al belo de sencohava kaj potenca vivo, plena je malavaraj kaj fortaj sentoj.

La estro de la fremduloj faris ian geston. Tuj la juna virino, kiu demonstris belon de la loĝantoj de la fluora planedo, impetis al la flanko, kie staris Afra. Larĝe disĵetinte la manojn, ŝi alpremiĝis al la vando en strebo brakumi la belan virinon de la Tero. Afra, ne rimarkante larmojn, ruliĝantajn laŭ la vangoj, sterniĝis sur la diafana muro, kiel kaptita birdo, batiĝanta kontraŭ vitro. La lumo ĉe la fremduloj estingiĝis, kaj la nigriĝinta vitro iĝis abismo, en kiu dronis ĉiuj impetoj de la teranoj vidi ankoraŭfoje la fremdulojn, kiuj estis tiom proksimaj.

Mut Ang ordonis ŝalti la teran prilumon, sed la galerio trans la vando estis malplena.

— La ekstera grupo surmetu la skafandrojn por malkonekto de la galerio! — ordoneme enŝiriĝis en la malgajan silenton la voĉo de Mut Ang. — La meĥanikistoj — al la motoroj, la astronavigaciisto — en la stirejon! Ĉiuj prepariĝu al forflugo!

La homoj disiris el la galerio, forportis la aparatojn. Nur Afra, prilumita de malhela lumo el la malfermita flanka luko, staris senmove, kvazaŭ katenita de glaciiga malvarmego de interstelaj spacoj.

— Afra, ni fermas la lukon! — vokis ŝin Tej Eron ie el profundo de la ŝipo. — Ni deziras observi ilian forflugon.

La juna virino subite rekonsciiĝis kaj kun krio: «Haltu! Tej, haltu!» — ekkuris al la ŝipestro. La mirigita asistanto staris en perplekso, sed Afra revenis tre rapide. Apud ŝi kuris Mut Ang.

— Tej, lumĵetilon en la galerion! Voku la teĥnikistojn, la ekranon instalu reen! — ordonis la estro dum la kuro.

La homoj ekhastis, kiel ĉe paneo. Forta radio trabatiĝis en profundon de la galerio kaj ekpulsis kun samaj intervaloj, kiel la radio de la lokalizilo de «Teluro» en la unua momento de renkontiĝo de la ŝipoj. La fremduloj, interrompinte la laborojn, aperis en la galerio. La teranoj ŝaltis la bluan lumon «430». Tremanta Afra kliniĝis super la desegna tabulo, montranta sur la ekrano hastajn skizojn de la biologino. La duoblaj spiralaj ĉenoj de genetikaj meĥanismoj devus esti, ĝenerale, samaj ĉe la teraj kaj la fluoraj homoj. Montrinte ilin, Afra desegnis diagramon de la metabolo en la homa organismo, redukteblan al la sama transformado de radia energio de suno, akirita tra vegetaĵoj. La juna virino retrorigardis al la senmovaj grizaj figuroj kaj kruce strekis la atomon de fluoro kun ĝiaj naŭ elektronoj, metinte anstataŭ ĝi oksigenon.

La fremduloj tremeris. La estro elpaŝis antaŭen kaj kontakte alproksimigis la vizaĝon al la diafana vando, fiksrigardante per la grandegaj okuloj al la mallertaj desegnaĵoj de Afra. Kaj subite levis super la frunto la manojn, kunkroĉitajn per la fingroj, kaj malalte kliniĝis antaŭ la virino de la Tero.

Ili komprenis tion, kio nur alude en la lasta momento de la disiĝo naskiĝis en la cerbo de Afra, kaj, kaŭzita de la sopiro de la adiaŭo, kuraĝis elŝiriĝi. Afra pensis pri ŝanĝo, pri aŭdaca anstataŭigo de la ĥemiaj transformoj, funkciigantaj la tutan komplikegan organismon de la homo. Per efiko al la gena meĥanismo anstataŭigi la fluoran metabolon per la oksigena! Konservi ĉiujn specialecojn, tutan heredecon de la fluoraj homoj, sed igi iliajn korpojn labori sur alia energia bazo. Tiu giganta tasko estis ankoraŭ tiom malproksima de eblo de sia efektiviĝo, ke eĉ la sep jarcentoj da disiĝo de «Teluro» kun la Tero, jarcentoj da senĉesa kresko de sukcesoj de la scienco, apenaŭ multe proksimigos ĝian solvon.

Sed kiom senfine multe povos fari kunaj penoj de ambaŭ planedoj! Se al ili aliĝos ankaŭ aliaj pensantaj kunfratoj... la fluora homaro ne pasos kiel senspura ombro, perdiĝinta en profundaĵoj de la Universo.

Kiam homoj de diversaj planedoj de sennombraj steloj kaj galaksioj neeviteble kuniĝos en la kosmo, la grizhaŭtaj loĝantoj de la fluora planedo, eble, ne estos elĵetuloj pro la rarega hazardo de la konstruo de siaj korpoj.

Kaj eble, la sopiro de neevitebla disiĝo kaj perdo estis troigita? Neatingeble malproksimaj laŭ la konstruo de siaj planedoj kaj korpoj, la fluoraj homoj kaj la homoj de la Tero similas en la vivo kaj jam tute proksimas en la menso kaj la sentoj de Afra, rigardanta en la grandegajn oblikvajn okulojn de la estro de la blanka stelŝipo; ŝajnis, ke ĉion ĉi ŝi legis en ili. Aŭ tio estis nur speguliĝo de ŝiaj propraj pensoj?

Sed la fremduloj, evidente, havis saman kredon je potenco de la homa racio, kiu karakterizis la homojn de la Tero. Jen kial eĉ la eta fajrero de espero, eldirita de la biologino, tiom multe signifis por ili, ke iliaj salutaj gestoj ne plu similis al signo de adiaŭo, sed klare diris pri estontaj renkontiĝoj.


* * *

Ambaŭ stelŝipoj estis malrapide disirantaj, timante damaĝi unu la alian per forto de siaj akcesoraj motoroj. La blanka ŝipo je minuto pli frue ĉirkaŭkovriĝis per nubo da blindiga flamo, malantaŭ kiu, kiam ĝi estingiĝis, estis nenio, krom mallumo de la kosmo.

Tiam ankaŭ «Teluro», singarde akceliĝinte, eniris en pulsadon, kiu servis kiel ponto, mallongiganta antaŭe netravideblan longon de interstelaj vojoj. La homoj, fidinde kaŝitaj en defendaj ujoj, jam ne vidis, kiel estis mallongiĝantaj flugantaj renkonten lumaj kvantumoj kaj kiel malproksimaj steloj antaŭe bluiĝis kaj iĝadis ĉiam pli violaj. Poste la stelŝipo mergiĝis en nepenetreblan obskuron de la nula spaco, malantaŭ kiu floris kaj atendis la varmega vivo de la Tero.


1958









Hosted by uCoz