Tra nebulo de forgeso, teganta la konscion, traŝiriĝis la muziko. «Ne dormu! Apati' estas venko de la Entropio!..» La vortoj de la fama ario vekis kutimajn asociaĵojn de la memoro kaj ekkondukis, ektrenis post si ĝian senfinan ĉenon.

La vivo estis revenanta. La giganta ŝipo plu tremeradis, sed aŭtomataj meĥanismoj sencede daŭrigis sian aferon. Kirloj de energio ĉirkaŭ ĉiu el la tri defendaj kloŝoj haltigis sian nevideblan turniĝon. Dum kelkaj sekundoj la kloŝoj, similaj al grandaj abelujoj el senbrila verda metalo, restis en la antaŭa pozicio, poste ili subite kaj samtempe desaltis supren kaj malaperis en ĉeloj de la plafono, inter komplika plektaĵo de tuboj, traboj kaj dratoj.

Du homoj restis senmovaj en profundaj foteloj, ĉirkaŭitaj de ringoj — la bazoj de la malaperintaj kloŝoj. La tria singarde levis la peziĝintan kapon kaj subite facile skuis la malhelajn harojn. Li levis sin el profundo de la mildega izolo, eksidis kaj klinis sin antaŭen, por legi indikojn de aparatoj. Ili estis multope kovrantaj la klinitan helan tabulon de la granda regpanelo, etendiĝinta transverse de la tuta ejo je duonmetro for de la foteloj.

— Ni eliris el la pulsado! — aŭdiĝis certa voĉo. — Ĉu vi denove rekonsciiĝis plej frue, Kari? Ideala sano por astronaŭto!

Kari Ram, elektronika meĥanikisto kaj astronavigaciisto de la stelŝipo «Teluro», momente turniĝis, renkontinte la ankoraŭ nebulan rigardon de la estro.

Mut Ang, kun peno moviĝante, faciligite suspiris kaj ekstaris antaŭ la regpanelo.

— Dudek kvar parsekoj... Ni pasis la stelon. Novaj aparatoj ĉiam estas neprecizaj... pli ĝuste, ni malbone regas ilin... Eblas malŝalti la muzikon. Tej vekiĝis!

Kari Ram ekaŭdis en la veninta silento nur malglatan spiradon de la rekonsciiĝinta kamarado.

La centra stirejo de la stelŝipo similis al sufiĉe granda ronda halo, fidinde kaŝita en profundo de la giganta ŝipo. Super la aparataj regpaneloj kaj hermetikaj pordoj la ejon estis ĉirkaŭanta blueta ekrano, kreante plenan ringon. Antaŭe, laŭ la centra akso de la ŝipo, en la ekrano estis eltranĉaĵo, en kiu troviĝis diafana, kiel kristalo, disko de lokalizilo kun diametro preskaŭ je du homaj altoj. La grandega disko kvazaŭ fandiĝis kun la kosma spaco kaj, rebriletante en lumetoj de aparatoj, similis al nigra diamanto.

Mut Ang faris nekapteblan movon, kaj tuj ĉiuj tri homoj, troviĝantaj en la stirejo, per preskaŭ sama gesto ŝirmis la okulojn. Kolosa oranĝkolora suno ekbrilis en la maldekstra flanko de la ekrano. Ĝia lumo, malfortigita per potencaj filtriloj, estis apenaŭ eltenebla.

Mut Ang balancis la kapon.

— Ankoraŭ nemulte, kaj ni traflugus la kronon de la stelo. Mi ne plu metu tiom precizan kurson. Estas multe pli sekure pasi flanke.

— Ĝuste per tio danĝeras la novaj pulsaj stelŝipoj, — respondis el profundo de la fotelo Tej Eron, la asistanto de la ŝipestro kaj la ĉefa astrofizikisto. — Ni faras kalkulon, kaj poste la ŝipo kuras blinde, kiel pafo en mallumon. Kaj ni estas same senvivaj kaj blindaj interne de la defendaj kirlaj kampoj. Al mi ne plaĉas tiu maniero de flugo en la kosmon, kvankam ĝi estas pli rapida, ol ĉio, kion povis elpensi la homaro.

— Dudek kvar parsekoj! — ekkriis Mut Ang. — Kaj por ni pasis kvazaŭ momento...

— Momento da dormo, simila al morto, — morne kontraŭis Tej Eron, — kaj entute sur la Tero...

— Ni prefere ne pensu, — rektiĝis Kari Ram, — ke sur la Tero pasis pli ol sepdek ok jaroj. Multaj el la amikoj kaj la proksimuloj mortis, multo ŝanĝiĝis... Kio do estos, kiam...

— Tio estas neevitebla en malproksima vojo kun ajna sistemo de stelŝipo, — trankvile diris la estro. — Sur «Teluro» la tempo por ni iras speciale rapide. Kaj, kvankam ni foriras plej malproksime en la kosmon, ni revenos preskaŭ samaj...

Tej Eron aliris la komputilon.

— Ĉio estas senriproĉa, — diris li post kelkaj minutoj. — Tio estas Cor Serpentis, aŭ, kiel ĝin nomis antikvaj arabaj astronomoj, Unuk al Haj — la Koro de la Serpento. Ĉar tiu stelo estas en la mezo de la longa stelfiguro.

— Kaj kie do estas ĝia proksima najbaro? — demandis Kari Ram.

— Ĝin ŝirmas disde ni la ĉefa stelo. Vidu, la spektro estas K-nul. Niaflanke estas eklipso, — respondis Tej.

— Disŝovu la ŝildojn de ĉiuj riceviloj! — ordonis la estro.

Ilin ĉirkaŭis senfunda nigro de la kosmo. Ĝi ŝajnis pli profunda, ĉar maldekstre kaj malantaŭe brilis per oranĝ-ora fajro la Koro de la Serpento, superinte ĉiujn stelojn kaj la Laktan Vojon. Nur malsupre, konkurante kun ĝi, flame brilis blanka stelo.

— La Epsilono de la Serpento estas tute proksime, — laŭte diris Kari Ram.

La juna astronavigaciisto deziris meriti aprobon de la estro. Sed Mut Ang silente rigardis dekstren, kie kontrastis per pura blanka lumo malproksima kaj hela stelo.

— Tien foriris mia antaŭa stelŝipo «Suno», — malrapide eldiris la estro, eksentinte malantaŭ sia dorso atendan silenton, — al novaj planedoj...

— Do, ĉu tio estas Alfekka en la Norda Krono?

— Jes, Ram, aŭ, se vi deziras la eŭropan nomon, — la Gemo... Sed ek al la laboro!

— Ĉu mi veku la ceterajn? — kun preteco demandis Tej Eron.

— Por kio? Ni faros unu aŭ du pulsadojn, se ni konvinkiĝos, ke antaŭe estas malplene, — respondis Mut Ang. — Ŝaltu optikajn kaj radi-teleskopojn, kontrolu agordon de la memormaŝinoj. Tej, ŝaltu la nukleajn motorojn. Dume ni moviĝu per ili. Donu akcelon!

— Ĉu ĝis ses seponoj de la luma?

Kaj responde al silenta kapjeso de la estro Tej Eron rapide faris la necesajn manipulojn. La stelŝipo eĉ ne tremeris, kvankam blindiga ĉielarka flamo ekbrilis sur la tuta vido de la ekranoj kaj tute ŝirmis la malfortajn stelojn sube de la brilanta Lakta Vojo. Inter tiuj steloj estis ankaŭ la tera Suno.

— Ni havas kelkajn horojn, dum la aparatoj finos la observojn kaj plenumos kvarfojan kontrolon de la programo, — diris Mut Ang. — Necesas manĝi, poste ĉiu el ni povos izoliĝi kaj iom ripozi. Mi anstataŭos Kari-n.

La astronaŭtoj eliris el la centra stirejo. Kari Ram eksidis en la turniĝantan fotelon centre de la regpanelo. La astronavigaciisto fermis la poŭpajn ekranojn, kaj la flamo de la raketaj motoroj malaperis.

La fajra Cor Serpentis plu flagris per defiaj rebriloj sur la senpasia polurita supraĵo de la aparataro. La disko de la antaŭa lokalizilo restis nigra, senfunda puto, tamen tio ne konfuzis, sed ĝojigis la astronavigaciiston. La kalkuloj, okupintaj ses jarojn da laboro de potencaj mensoj kaj esploraj maŝinoj de la Tero, evidentiĝis seneraraj.

Ĉi tien, en la larĝan koridoron de la spaco, libera disde stelamasoj kaj malhelaj nuboj, estis sendita «Teluro» — la unua pulsa stelŝipo de la Tero. Tiu tipo de stelŝipoj, moviĝantaj en la nul-spaco, devis atingi multe pli forajn profundaĵojn de la Galaksio, ol la antaŭaj nukle-raketaj, anamezonaj stelŝipoj, flugintaj kun rapido je kvin sesonoj kaj ses seponoj de la lumrapido. La pulsaj ŝipoj funkciis per la principo de kunpremado de la tempo kaj estis miloble pli rapidaj. Sed ilia danĝera flanko estis tio, ke la stelŝipo en la momento de pulsado ne povis esti regata. Homoj same povis elteni pulsadon nur en senkonscia stato, kaŝitaj ene de potenca magneta kampo. «Teluro» moviĝis kvazaŭ per saltoj, ĉiufoje zorgeme esplorante, ĉu estas libera la vojo por sekva pulsado.

Preter la Serpento, en preskaŭ senstela spaco de la altaj latitudoj de la Galaksio, «Teluro» devis trairi en la konstelacion Herkulo, al karbona stelo.

«Teluron» oni sendis en la nekredeble foran flugon, por ke ĝia ŝipanaro esploru la enigmajn procezojn de transformiĝo de la materio rekte sur la karbona stelo, tre gravajn por la tera energi-produktado. Oni konjektis, ke la stelo estis ligita kun malhela nubo en formo de rotacianta elektromagneta disko, turnita per la eĝo al la Tero. Sciencistoj atendis, ke ili vidos ripeton de la historio de la kreiĝo de nia planeda sistemo relative nemalproksime for de la Suno.

«Nemalproksime» — tio estas cent dek parsekoj, aŭ tricent kvindek jaroj da iro de luma radio...

Kari Ram kontrolis la defendajn aparatojn. Ili montris, ke ĉiuj ligoj de la aŭtomatoj de la ŝipo estas sendifektaj. La juna astronaŭto ekmeditis.

Tre fore, en distanco je sepdek ok lumjaroj, restis la Tero — bela, aranĝita de la homaro por hela vivo kaj inspira krea laboro. En tiu socio sen klasoj ĉiu homo bone konis la tutan planedon. Ne nur ĝiajn fabrikojn, minejojn, kampojn kaj marajn plantejojn, sciencajn kaj esplorajn centrojn, muzeojn kaj rezervejojn, sed ankaŭ plaĉajn por la koro anguletojn de ripozo, soleco aŭ izoliĝo kun amato.

Kaj for de tiu mirakla mondo la homo, starigante al si mem altajn postulojn, profundiĝadis ĉiam pli malproksime en kosmajn glaciajn abismojn, ĉasante novajn sciojn, divenojn de enigmoj de la naturo, kiu ne konkereblis sen kruela rezisto. Ĉiam pli malproksime iradis la homo for de la Luno, priverŝita de la mortiga rentgena kaj ultraviola radiado de la Suno, for de la varmega kaj senviva Venuso kun ties naftaj oceanoj, glueca peĉa grundo kaj eterna nebulo, for de la malvarma, surŝutita de sabloj Marso kun apenaŭ vegetanta subtera vivo. Tuj kiam komenciĝis la esploro de Jupitero, novaj ŝipoj atingis jam la plej proksimajn stelojn. Teraj stelŝipoj vizitis la Alfa-n kaj la Proksiman de la Centaŭro, la stelon de Barnard, Siriuson, la Eta-n de Eridano kaj eĉ la Taŭ-on de la Baleno. Certe, ne la stelojn mem, sed iliajn planedojn aŭ proksimajn ĉirkaŭaĵojn, se tio estis duopaj steloj, kiel Siriuso, sen planedaj sistemoj.

Sed la interstelaj ŝipoj de la Tero ankoraŭ ne estis sur planedoj, kie la vivo jam atingis sian superan formon, kie loĝas pensantaj estaĵoj — homoj.

El foraj abismoj de la kosmo ultramallongaj radiondoj portadis informojn de loĝataj mondoj; iufoje ili venadis sur la Teron jarmilojn post la sendo. La homaro estis nur lernanta legi tiujn elsendojn kaj komencis koncepti, kia oceano da scioj, teĥniko kaj arto cirkulas inter loĝataj mondoj de nia Galaksio. Mondoj, ankoraŭ ne atingeblaj. Kion do diri pri aliaj stelaj insuloj — galaksioj, disigitaj de distancoj je milionoj da lumjaroj!.. Sed pro tio nur pligrandiĝadis la strebo atingi planedojn, loĝatajn de homoj, eĉ ne similaj al la teraj, sed same konstruintaj saĝan, ĝuste evoluantan socion, kie ĉiu havas sian parton de feliĉo, plej eble grandan ĉe ilia nivelo de potenco super la naturo. Tamen, estis sciate, ke ekzistas tute similaj al ni homoj, kaj da tiaj, probable, estas pli multe. La leĝoj de evoluo de planedaj sistemoj kaj de vivo sur ili estas homogenaj ne nur en nia Galaksio, sed ankaŭ en la tuta konata de ni parto de la kosmo.

La pulsa stelŝipo — la lasta invento de la genio de la Tero — ebligas veni al vokoj de foraj mondoj. Se la flugo de «Teluro» iĝos sukcesa, tiam... Tamen, kiel ĉio en la vivo, la nova invento havas du flankojn.

— Kaj jen la dua flanko... — Enpensiĝinte, Kari Ram ne rimarkis, ke li diris la lastajn vortojn laŭte.

Subite malantaŭe aŭdiĝis la agrabla kaj forta voĉo de Mut Ang:

Jen dua flanko de la am':
Kio profundas, kiel maro,
Tuj montros sin insida baro!
Neeviteble — ĝi devenas de Adam'!

Kari Ram tremeris.

— Mi ne sciis, ke ankaŭ vi interesiĝas pri antikva muziko, — ridetis la ŝipestro. — Tiu romanco aĝas ne malpli ol kvin jarcentojn!

— Mi tute nenion scias! — ekkriis la astronavigaciisto. — Mi pensis pri nia stelŝipo. Pri tio, kiam ni revenos...

La ŝipestro iĝis serioza.

— Ni faris nur la unuan pulsadon, kaj vi pensas pri reveno?

— Ho ne! Por kio do mi penis trafi en la nombron de la elektitoj por la flugo? Al mi ŝajnis... ja ni revenos sur la Teron, kiam tie pasos sepcent jaroj kaj, malgraŭ la duobliĝinta vivdaŭro de la homo, eĉ pranepoj de niaj gefratoj jam estos mortintaj...

— Ĉu vi tion ne sciis?

— Sciis, certe, — obstine daŭrigis Ram. — Sed en mian kapon venis alia penso.

— Mi komprenis. Ĉu ŝajna senutileco de nia flugo?

— Jes! Jam antaŭ la invento kaj la konstruo de «Teluro» forflugis ordinaraj raketaj stelŝipoj al Fomalhaŭto, Kapelo kaj Arkturo. La fomalhaŭta ekspedicio estas atendata post du jaroj — jam pasis kvindek. Sed el Arkturo kaj Kapelo la ŝipoj venos ankoraŭ post kvardek-kvindek jaroj: ĝis tiuj steloj ja estas dek du kaj dek kvar parsekoj. Kaj nun oni jam konstruas pulsajn ŝipojn, kiuj povos trafi al Arkturo dum unu pulsado. Dum tiu tempo, dum kiu ni faros nian flugon, la homoj definitive venkos la tempon, aŭ la spacon, se vi preferas. Tiam niaj teraj ŝipoj trafos multe pli malproksimen, ol ni, kaj ni revenos kun ŝarĝo da malnoviĝintaj kaj senutilaj scioj...

— Ni foriris de sur la Tero, kiel foriras el la vivo mortintoj, — malrapide diris Mut Ang, — kaj revenos malfruiĝintaj en evoluo, kun restaĵoj de la pasinteco.

— Ĝuste pri tio mi pensis!

— Vi pravas kaj profunde malpravas. Evoluo de scioj, akumulado de sperto devas esti seninterrompaj. Alie rompiĝos la leĝoj de evoluo, kiuj ĉiam estas neegalmezuraj kaj kontraŭdiraj. Imagu, ke antikvaj naturesploristoj, ŝajnantaj al ni naivaj, komencus atendi, nu, ni diru, inventon de modernaj kvantumaj mikroskopoj. Aŭ terkulturistoj kaj konstruistoj de fora pasinteco, abunde priverŝintaj nian planedon per sia ŝvito, komencus atendi aŭtomatajn maŝinojn kaj... tute ne elirus el la humidaj terkabanoj, nutrante sin per mizeraj pecoj, donataj de la naturo!

Kari Ram sonore ekridis. Mut Ang daŭrigis sen rideto:

— Ni estas same alvokitaj plenumi nian devon, kiel ĉiu ano de la socio. Pro tio, ke ni unuaj tuŝos ankoraŭ neviditajn profundaĵojn de la kosmo, ni mortis por sepcent jaroj. Tiuj, kiuj restis sur la Tero, por ĝui la tutan ĝojon de la tera vivo, neniam spertos grandajn sentojn de homo, enrigardinta en sekretojn de evoluo de la Universo. Kaj tiel estas en ĉio. Sed la reveno... Vi vane timas la estontecon. En ĉiu etapo de sia historio la homaro en io revenadis malantaŭen, malgraŭ la ĝenerala leviĝo laŭ la leĝo de spirala evoluo. Ĉiu jarcento havis proprajn neripeteblajn specialaĵojn kaj samtempe trajtojn, ĝeneralajn al ĉiuj... Kiu povas diri, eble, tiu ero de scio, kiun ni liveros sur nian planedon, servos al nova ekflugo de la scienco, al plibonigo de la vivo de la homaro. Kaj ankaŭ ni mem revenos el la profundo de la pasinteco, sed alportos al la novaj homoj niajn vivojn kaj korojn, fordonitajn al la estonteco. Ĉu ni venos fremdaj? Ĉu povas iĝi fremda tiu, kiu servas per plenaj fortoj? Ja homo estas ne nur sumo de scioj, sed ankaŭ komplikega arkitekturo de sentoj, kaj en tio ni, spertintaj tutan malfacilecon de longa vojo tra la kosmo, ne iĝos malpli bonaj ol tiuj, la estontaj... — Mut Ang silentis iom kaj per tute alia, moka tono finis: — Mi ne scias, kiel por vi, sed por mi estas tiel interese vidi la estontecon, ke nur pro sola tiu afero...

— ...eblas provizore morti por la Tero! — ekkriis la astronavigaciisto.

La estro de «Teluro» kapjesis.

— Iru lavi vin, manĝu, la sekva pulsado estas jam baldaŭ! Tej, por kio vi revenis?

La asistanto de la estro levis la ŝultrojn.

— Mi deziras pli rapide ekscii la vojon, metitan de la aparatoj. Mi pretas anstataŭi vin.

Kaj sen pluaj vortoj la astrofizikisto premis butonon meze de la regpanelo. Konkava polurita kovrilo sensone deŝoviĝis, kaj el la profundo de la aparato leviĝis spirale tordita rubando de arĝenteca metalo. Ĝin trais maldika nigra trunko, signifanta la kurson de la ŝipo. Kiel juvelŝtonoj, brilis sur la spiralo malgrandegaj lumetoj — steloj de diversaj spektraj klasoj, preter kiuj iris la vojo de «Teluro». Indikiloj de sennombraj ciferplatoj komencis dancon de preskaŭ konsciaj movoj. La komputiloj estis ekvilibrigantaj la rekton de la sekva pulsado tiel, ke ĝi kuŝu plej eble malproksime disde steloj, malhelaj nuboj kaj nebulozoj de lumanta gaso, kiuj povis kaŝi ankoraŭ ne konatajn astrojn.

Enprofundiĝinte en la laboron, Tej Eron ne rimarkis, kiel pasis kelkaj silentaj horoj. La grandega stelŝipo daŭrigis sian kuradon en nigran malplenon de la spaco. La kamaradoj de la astrofizikisto kviete sidis en profundo de duonronda divano, apud masiva triobla pordo, izolanta la stirejon disde ceteraj ejoj de la ŝipo.

Gaja sonoro de etaj sonoriloj signalis la finon de la kalkuloj. La estro de la stelŝipo malrapide aliris la regpanelojn.

— Sukcese! La dua pulsado povas esti preskaŭ trioble pli longa, ol la unua...

— Ne, ĉi tie estas tridek-procenta nedifiniteco! — Tej almontris la finan pecon de la nigra trunko, apenaŭ videble vibrantan samtakte kun la indikiloj, ligitaj kun ĝi.

— Jes, plena difiniteco konsistigas kvindek sep parsekojn. Ni forĵetu kvin por eblo de kaŝitaj eraroj — estu kvindek du. Preparu la pulsadon.

Denove oni kontrolis ĉiujn sennombrajn meĥanismojn kaj komunikilojn de la ŝipo. Mut Ang konektiĝis kun la kajutoj, kie troviĝis la endormigitaj ceteraj kvin anoj de «Teluro».

La aŭtomatoj de fiziologia observo notis, ke la organismoj de la dormantoj estas en normala stato. Tiam la estro ŝaltis defendan kampon ĉirkaŭ la loĝaj ejoj de la ŝipo. Sur la malbrilaj paneloj de la maldekstra muro ekkuris ruĝaj strekoj — strioj de gaso en tuboj, kaŝitaj malantaŭ ili.

— Ĉu tempas? — iomete kuntirante la brovojn, demandis Tej Eron la estron.

Tiu kapjesis. La tri deĵorantoj senvorte malleviĝis en la profundajn fotelojn, fiksante sin en ili per aeraj kusenoj. Kiam estis fiksita la lasta agrafo, ĉiu prenis el la kesteto en la maldekstra brakapogilo la aparaton por injekto, pretan por uzo.

— Do, ankoraŭ por cent kvindek jaroj da tera vivo! — diris Kari Ram, almetinte la aparaton al la nudigita brako.

Mut Ang atente rigardis lin. La okuloj de la junulo lumis per facila moko, karaktera por sana kaj tute ekvilibra homo. La estro atendis, ĝis kiam liaj kamaradoj malstreĉiĝis en la foteloj kaj fermis la okulojn, senkonsciiĝis. Tiam li ŝaltis stangetojn sur la skatoleto ĉe sia genuo. Sensone kaj sencede, kiel la sorto mem, malleviĝis de la plafono la masivaj kloŝoj. Je minuto antaŭ tio Mut Ang ŝaltis meĥanikajn robotojn, regantajn la pulsadon kaj la defendan kampon. Sub la kloŝo en malforta lumo de blueta nokta lampo la estro legis la indikojn de la kontrolaj aparatoj kaj nur post tio dormigis sin...


* * *

La stelŝipo eliris el la kvara pulsado. Nun la enigma suno — la celo de la flugo — elkreskis sur la ekranoj de la dekstra, «norda» flanko ĝis la amplekso de la Suno, videbla el Merkuro.

La kolosa stelo el la rara klaso de «malhelaj» karbonaj steloj estis detale esplorata. «Teluro» estis iranta kun subluma rapido en distanco je malpli ol kvar parsekoj disde la giganta malhela stelo KNT-8008, apenaŭ videbla el la Tero eĉ per potencaj teleskopoj. Tiaj steloj (ilia diametro egalis al cent kvindek — cent sepdek diametroj de nia Suno) diferencis per abundo da karbono en siaj atmosferoj. Ĉe temperaturo je du-tri mil gradoj atomoj de karbono estis kuniĝantaj en specialajn ĉenajn molekulojn, ĉiu el ili konsistis el tri atomoj. Atmosfero de stelo kun tiaj molekuloj kaptadis radiadon de la viola parto de la spektro, kaj la lumo de tia giganto estis tre malforta kompare kun ties amplekso.

Sed la centroj de karbonaj gigantoj, varmigitaj ĝis cent milionoj da gradoj, estis potencaj generiloj de neŭtronoj kaj transformadis la malpezajn elementojn en la pezajn kaj eĉ en la transuraniajn, ĝis kaliforniumo kaj rusiumo, kiel estis nomita la plej peza el elementoj kun atoma pezo 401, kreita jam antaŭ kvar jarcentoj. Sciencistoj opiniis, ke fabrikoj de pezaj elementoj de la Universo estis la karbonaj steloj. Ili dissemadis tiujn elementojn en la spaco post periodaj eksplodoj. Riĉigo de la ĝenerala ĥemia konsisto de nia Galaksio okazas ĝuste pro efiko de la malhelaj karbonaj gigantoj.

La pulsa stelŝipo finfine donis al la homaro eblon esplori karbonan stelon el proksima distanco, kompreni esencon de okazantaj en ĝi procezoj de transformo de materio. Por ilia klarigo la fizikistoj de la Tero ankoraŭ ne trovis ĉiujn ŝlosilojn.

La ŝipanaro de la stelŝipo vekiĝis, kaj ĉiu ekokupiĝis pri tiuj esploroj, pro kiuj li mortis por la Tero por sepcent jaroj. La moviĝo de la ŝipo ŝajnis nun tre malrapida, sed pli rapida kuro ja ne necesis.

«Teluro» iris, iomete deflankiĝante suden for de la karbona stelo, por teni la ekranon de la lokalizilo ekster ĝia radiado. Kaj ĝia nigra spegulo dum semajnoj, monatoj kaj jaroj plu restadis senbrile malhela. «Teluro», aŭ, kiel ĝi estis indikita en la registro de la kosma floto de la Tero, «KK-1 (T-685)», la unua stelŝipo de konvertita kampo, aŭ la sescent okdek kvina en la ĝenerala listo de kosmaj ŝipoj, ne estis tiom granda, kiel malproksimaj sublumaj stelŝipoj. Oni rezignis ilian konstruadon nur antaŭnelonge — post la invento de la pulsaj ŝipoj.

Tiuj kolosaj ŝipoj portadis ŝipanaron ĝis ducent homoj, kaj ŝanĝo de generacioj permesis penetri sufiĉe profunde en la interstelan spacon.

Kun ĉiu reveno de malproksima stelŝipo sur la Tero aperadis kelkaj dekoj da venintoj el alia tempo — reprezentantoj de fora pasinteco. Kaj kvankam nivelo de evoluo de tiuj antikvuloj estis tre alta, tamen novaj tempoj ŝajnis por ili fremdaj, kaj ofte profunda melankolio aŭ ermiteco iĝadis sorto de la kosmaj vagantoj.

Nun la pulsaj stelŝipoj ĵetos homojn eĉ pli malproksimen. Pasos nemulte da tempo, laŭ mezuro de la astronaŭtoj, kaj en la homa socio aperos miljaraj Metuŝelaĥoj. Tiuj, kies sorto estos vojaĝi al aliaj galaksioj, revenos sur la gepatran planedon post milionoj da jaroj. Tia iĝis la reversa flanko de foraj kosmaj flugoj, la insida baro, metita de la naturo al sia neadmonebla filo. En la novaj stelŝipoj ŝipanaron konsistigis nur ok homoj. Al tiuj vojaĝantoj en senfinajn forojn de la kosmo, kaj samtempe en la estontecon, estis malpermesite, abole al la antaŭaj aprobaj decidoj, havi infanojn dum la vojaĝo.

Kaj kvankam «Teluro» estis malpli granda, ol ĝiaj antaŭuloj, tamen ĝi estis grandega ŝipo, kie vaste lokiĝis ĝia malmultenombra ŝipanaro.

La vekiĝo post la longa dormo kaŭzis, kiel ĉiam, leviĝon de viva energio. La ŝipanaro de la stelŝipo — precipe junaj homoj — pasigadis liberan tempon en la gimnastika halo.

Ili elpensadis komplikegajn ekzercojn, fantaziajn dancojn aŭ, surmetinte depuŝantajn zonojn kaj ringojn sur la manojn kaj piedojn, faradis kaprompajn akrobataĵojn en la kontraŭgravita angulo de la halo. La astronaŭtoj ŝatis naĝi en la granda baseno kun jonizita lumanta akvo, konservinta la belegan bluecon de la lulilo de la popoloj de la Tero — Mediteraneo.

Kari Ram rapide demetis la laboran veston kaj impetis al la baseno, sed lin haltigis gaja voĉo:

— Kari, helpu! Sen vi mi ne sukcesas fari tiun turnon.

Alta junulino-ĥemiisto, Tajna Dan, en mallonga tuniko el verda, samtona kun ŝiaj okuloj, brilanta teksaĵo, estis la plej gaja kaj juna anino de la ekspedicio. Ŝi plurfoje indignigadis la trankvilan Kari-n per sia impeta abrupteco, sed dancojn li ŝatis ne malpli, ol Tajna, denaska dancistino. Li kun rideto aliris al ŝi.

Maldekstre, de sur alto de placeto super la baseno, lin salutis Afra Devi, la biologino de la stelŝipo. Ŝi estis zorgeme kunmetanta mason da siaj nigraj haroj antaŭ ekzerco sur trapezo. Al Afra aliris, singarde paŝante sur la risorta plasto, Tej Eron, etendante malantaŭ la dorso de la junulino la muskolan, fortan brakon. Balanciĝante samtakte kun moviĝoj de la saltotabulo, Afra fleksiĝis malantaŭen, sur tiun fidindan apogon. Por sekundo ili ambaŭ rigidiĝis, sunbrunaj, fortaj kaj certaj, kun glata haŭto, kiun donas al homo nur sana vivo en freŝa aero sub la suno. Per apenaŭ rimarkebla moviĝo la juna virino retrofleksiĝis pli, faris plenan turnon ĉirkaŭ la brako de la asistanto de la estro, kaj ili ambaŭ ekflugis super la halo, plektiĝante, kvazaŭ en danco.

— Li ĉion forgesis! — kantis Tajna Dan, kovrante la okulojn de la meĥanikisto per pintoj de la varmegaj fingroj.

— Ĉu ne estas bele? — respondis tiu per demando kaj altiris al si la junulinon en unua moviĝo de danco, enirinte en la strion de la sona fono.

Kari kaj Tajna estis la plej bonaj dancistoj de la ŝipo. Nur ili scipovis fordoni sin plene al melodio kaj ritmo, malŝaltante ĉiujn aliajn pensojn kaj sentojn. Kaj Kari forflugis en la mondon de danco, sentante nenion, krom ĝuo pro akordaj facilaj movoj. La mano de la junulino, kuŝanta sur lia ŝultro, estis forta kaj karesa. La verdaj okuloj malheliĝis.

— Vi kaj via nomo estas unu, — flustris Kari. — Mi memoras, ke «tajna» en antikva lingvo signifas nekonatan, nedivenitan.

— Vi ĝojigas min, — sen rideto respondis la junulino, — al mi ĉiam ŝajnis, ke sekretoj restis nur en la kosmo kaj sur nia Tero ili ne plu ekzistas. Ilin ne havas la homoj — ni ĉiuj estas simplaj, klaraj kaj puraj!

— Kaj ĉu vi bedaŭras pri tio?

— Fojfoje. Mi ŝatus renkonti tian homon, kiel en fora pasinteco: devigintan kaŝi siajn revojn, siajn sentojn disde ĉirkaŭanta kolero, hardi ilin, kreskigi neŝanceleblaj, plenaj je nekredebla forto.

— Ho, mi komprenas! Sed mi pensis ne pri homoj kaj bedaŭris nur pri nemalkaŝitaj sekretoj... Kiel en antikvaj romanoj: ĉie estas misteraj ruinoj, nekonataj profundaĵoj, nekonkeritaj altaĵoj, kaj pli frue — sorĉitaj, malbenitaj kaj posedantaj misterajn fortojn boskoj, fontoj, kaŝitaj padoj, domoj.

— Jes, Kari! Estus bone ankaŭ ĉi tie, en la stelŝipo, trovi sekretajn angulojn, malpermesitajn pasejojn.

— Kaj ili kondukus en nekonatajn ĉambrojn, kie kaŝiĝus...

— Kio kaŝiĝus?

— Mi ne scias, — silentinte iom, agnoskis la meĥanikisto kaj haltis.

Sed Tajna eniris en la ludon kaj, kuntirinte la brovojn, ektrenis lin je la maniko. Kari sekvis la junulinon, kaj ili eliris el la sporta halo en malhele prilumitan flankan pasejon. Indikiloj de vibrado estis egalmezure kaj nehele pulsantaj, kvazaŭ la muroj de la ŝipo luktis kontraŭ alvenanta dormo. La junulino faris kelkajn rapidajn senbruajn paŝojn kaj rigidiĝis. Ombro de enuo glitis sur ŝia vizaĝo tiel rapide, ke Kari ne povus ĵuri, ke li vere rimarkis ĉe ŝi tiun signon de anima malforteco. Nekonata sento dolore tranĉis lin. La meĥanikisto ree prenis la manon de Tajna.

— Ni iru en la bibliotekon. Restas du horoj ĝis mia deĵorado.

Ŝi obeeme direktis sin en la centron de la ŝipo.

La biblioteko, aŭ la halo de komunaj okupiĝoj, situis rekte malantaŭ la centra stirejo, kiel en ĉiuj stelŝipoj. Kari kaj Tajna malfermis hermetikan pordon de la tria transversa koridoro kaj eliris al la duklapa elipso de luko de la centra pasejo. Kiam Kari surpaŝis bronzan plateton kaj la pezaj klapoj sensone disŝoviĝis, tuj la gejunuloj ekaŭdis potencan vibrantan sonon. Tajna ĝoje kunpremis la fingrojn de Kari.

— Mut Ang!

Ili ambaŭ glitis en la bibliotekon. Difuzita lumo, ŝajne, serpentumis kiel fumo sub la malbrila plafono. Du homoj sidis en profundaj foteloj inter kolonetoj de filmotekoj, kaŝite en ombroj de niĉoj. Tajna ekvidis la kuraciston Svet Sim-on kaj la kvadratan figuron de Jas Tin, la inĝeniero de pulsaj aparatoj, revanta pri io, ferminte la okulojn. Maldekstre, sub glataj konketoj de akustikaj aparatoj, kliniĝis super la arĝenteca kovrilo de la EMVF la estro mem de «Teluro».

EMVF — elektromagneta violon-fortepiano — jam delonge anstataŭis la malmole sonantan temperitan fortepianon, konservinte ĝian multevoĉan komplikecon kaj aldoninte al ĝi riĉecon de violonaj nuancoj. Sonamplifiloj de tiu instrumento povis doni al ĝi en necesaj momentoj afekciantan forton.

Mut Ang ne rimarkis la enirintojn. Li iomete kliniĝis antaŭen, levinte la vizaĝon al rombaj paneloj de la plafono. Same kiel en la antikva fortepiano, la fingroj de muzikisto estis determinantaj ĉiujn nuancojn de la sono, kvankam ili estis produktantaj la sonon ne helpe de marteleto kaj kordo, sed per fajnegaj elektronikaj impulsoj de preskaŭ cerba delikateco.

Harmonie kunplektitaj temoj de unueco de la Tero kaj la kosmo komencis disduiĝi, malproksimiĝi. Kontraŭdiroj de trankvila malgajo kaj de kruela fora tondro ekboladis, plifortiĝadis, interrompataj de sonoraj notoj, kvazaŭ de krioj de malespero. Kaj subite la egalmezura, melodia disvolviĝo de la temo rompiĝis. La bato de kunpuŝiĝo estis frakasa, kaj ĉio disŝutiĝis per lavango de disonancoj, glitinte, kiel en malhelan lagon, en malakordajn plendojn de nerevenigebla perdo.

Neatendite sub la fingroj de Mut Ang naskiĝis klaraj kaj puraj sonoj de diafana ĝojo, ĝi kuniĝis kun kvieta malgajo de la akompano.

En la bibliotekon sensone glitis Afra Devi en blanka ĥalato. Svet Sim, la kuracisto de la ŝipo, komencis fari al la estro iajn signojn. Mut Ang levis sin, kaj la silento forpelis la potencon de la sonoj, kiel rapida tropika nokto — vesperan ĉielruĝon.

La kuracisto kaj la estro eliris, akompanataj per maltrankviligitaj rigardoj de la aŭskultintoj. Al la dua astronavigaciisto dum la deĵorado okazis tre rara malfeliĉo — atako de pusa apendicito. Probable, li ne plenumis absolute precize la programon de kuraca preparo al kosma vojaĝo. Kaj nun Svet Sim petis permeson de la estro pri urĝa operacio.

Mut Ang esprimis dubon. Moderna medicino, ekposedinta metodojn de impulsa nerva reguligo de homa organismo, kiel en elektronikaj aparatoj, povis forigi multajn malsanojn.

Sed la kuracisto de la stelŝipo persvadis la estron. Li pruvis, ke ĉe la malsanulo restos prikuracita nesto de malsano, kiu povos kaŭzi novan atakon ĉe grandaj fiziologiaj suprestreĉoj, spertataj de la astronaŭtoj.

La astronavigaciisto ekkuŝis sur larĝan kuŝejon, ĉirkaŭplektita per dratoj de impulsaj sentiloj. Tridek ses aparatoj estis observantaj la staton de la organismo. En la malheligita ĉambro egalmezure ekpulsis kaj malforte ektintis la hipnotiga aparato. Svet Sim ĉirkaŭrigardis la aparatojn kaj kapjesis al Afra Devi, la asistanto de la kuracisto. Ĉiu ŝipano de «Teluro» havis kelkajn profesiojn.

Afra alŝovis diafanan kubon. En blueta likvaĵo kuŝis artika metala aparato, simila al granda skolopendro. Afra elprenis el la likvaĵo la aparaton kaj el alia vazo eltiris konusan mufon kun alkonektitaj al ĝi maldikaj dratoj aŭ tubetoj. Facila klako de krampo — kaj la metala skolopendro ekmoviĝis, eligante apenaŭ aŭdeblan zumadon.

Svet Sim kapjesis, kaj la aparato malaperis en la malfermita buŝo de la astronavigaciisto, plu trankvile spiranta. Eklumis duondiafana ekrano, oblikve metita super la ventro de la malsanulo. Mut Ang alŝoviĝis pli proksime. En verdeta lumo grizaj konturoj de la internaĵoj estis tute klaraj, kaj laŭ ili estis malrapide moviĝanta la artika aparato. Facila eklumo brilis, kiam la aparato donis impulson al la fermanta muskolo — sfinktero de la stomako, penetris en la duodenon kaj komencis rampi laŭ komplikaj sinuoj de la maldikaj intestoj. Ankoraŭ nemulte — kaj la malakra fino de la skolopendro tuŝis la bazon de la vermforma apendico.

Ĉi tie, en la pusa loko, doloroj estis pli fortaj, kaj pro premo de la aparato refleksaj moviĝoj de la intestoj tiel plifortiĝis, ke iĝis necese uzi trankviligajn kuracilojn. Pasis ankoraŭ kelkaj minutoj, kaj la analiza maŝino klarigis la kaŭzon de la malsano — hazardan ŝtopiĝon de la apendico, — difinis la karakteron de la pusado kaj rekomendis necesan miksaĵon de antibiotikoj kaj seninfektigaj kuraciloj. La artika aparato eligis longajn fleksiĝemajn antenojn, kiuj profunde eniris en la apendicon. La puso estis forsuĉita, sableroj, trafintaj en la apendicon, estis forigitaj. Sekvis energia tralavo per biologiaj solvaĵoj, kiuj rapide cikatrigis la mukozon de la apendico kaj de la cekumo. La malsanulo kviete dormis, dum interne de li plu agis la brava aparato, regata de aŭtomatoj. La operacio finiĝis, kaj al la kuracisto restis nur elpreni la aparaton.

La estro de «Teluro» trankviliĝis. Malgraŭ tuta grandeco de potenco de la medicino, tamen nemalofte neantaŭviditaj specifaĵoj de organismo (ĉar anticipe determini ilin inter miliardoj da individuoj estis neeble) kreadis neatenditajn komplikaĵojn, netimindajn en grandegaj kuracaj institutoj de la planedo, sed danĝerajn en malgranda ekspedicio.

Nenio malbona okazis. Mut Ang revenis al la violon-fortepiano, en la senhomiĝintan bibliotekon. La estro ne deziris ludi, kaj li enprofundiĝis en pensojn.

Jam plurfoje la estro de la stelŝipo revenadis al pensoj pri feliĉo, pri estonteco.

La kvara vojaĝo en la kosmon... Sed li ankoraŭ neniam pensis fari tiom malproksiman salton tra spaco kaj tempo. Sepcent jaroj! Ĉe tia rapideco de la vivo, de kresko de novaj atingoj, malkovroj, ĉe tiaj horizontoj de scio, kiaj jam estis atingitaj sur la Tero! Estas malfacile kompari, sed sepcent jaroj signifis malmulton en la epokoj de antikvaj civilizoj, kiam la evoluo de la socio, ne spronita per scioj kaj neceso, iris nur al plua disvastiĝo de la homo, al loĝigo de ankoraŭ malplenaj teritorioj de la planedo. Tiam la tempo estis senmezura kaj ĉiuj ŝanĝiĝoj de la homaro fluis malrapide, kiel iam glaciriveroj sur insuloj de Arkto kaj Antarkto. Dum milionoj da jaroj oni serĉadis nutraĵon, mortigadis bestojn kaj unu la alian.

Jarcentoj kvazaŭ estis forfalantaj en malplenon de neagado. Kio estas unu homa vivo, kio estas cent, mil jaroj?

Preskaŭ kun teruro Mut Ang pensis: kiel estus malfacile al homoj de la antikva mondo, se ili povus scii anticipe la malrapidecon de la tiamaj sociaj procezoj, kompreni, ke la subpremado, maljusteco kaj nearanĝiteco de la planedo daŭros ankoraŭ tiom multe da jaroj? Reveni post sepcent jaroj en Antikva Egiptujo signifus trafi en saman sklavan socion, kun eĉ pli malbona subpremo; en la miljara Ĉinujo — al samaj militoj kaj dinastioj de imperiestroj, aŭ en Eŭropo — el la komenco de la religia nokto trafi al la apogeo de aŭtodafeoj de inkvizicio, al la pinto de feroca obskurantismo.

Sed nun peno rigardi en estontecon tra sep jarcentoj, saturitaj per ŝanĝoj, plibonigoj kaj ekkono, kaŭzas kapturniĝon pro avida intereso al afekciantaj okazaĵoj.

Kaj se la vera feliĉo estas moviĝo, ŝanĝo, ŝanĝiĝo, do kiu povas esti pli feliĉa, ol li kaj liaj kamaradoj? Sed tamen tio ne estas tiel simpla! La homa naturo estas dueca, same kiel la mondo, kreinta ĝin. Kune kun la strebo al eternaj ŝanĝoj ni ĉiam bedaŭras la pasintecon, pli ĝuste, tion bonan en ĝi, kion filtras la memoro, kaj kio antaŭe elkreskadis al imagoj pri pasintaj oraj epokoj.

Tiam oni nevole serĉadis ion bonan en la pasinteco, revadis pri ĝia ripeto, kaj nur fortaj animoj povis antaŭvidi, eksenti paŝadon de neevitebla estonta plibonigo kaj aranĝo de la homa vivo. Ekde tiam en la homa animo profunde kuŝas la bedaŭro pri la estinteco, la sopiro pri la senrevena pasinteco, la sento de malgajo, kaptanta nin antaŭ ruinoj kaj monumentoj de la pasinta historio de la homaro. Tiu bedaŭro pri la pasinteco speciale plifortiĝadis ĉe homoj maturaj, maljunaj, ĝi akumuladis malgajon ĉe pensema kaj sentema homo.

Mut Ang leviĝis de la instrumento kaj ektiris sian fortan korpon.

Jes, ĉio ĉi estas tiel kontraste kaj interese priskribita en historiaj verkoj. Kio do povas timigi la junularon de la stelŝipo en la momento, kiam ĝi faras la salton en la estontecon? Ĉu soleco, manko de proksimuloj? Solecon de homo, trafinta en estontecon, multfoje pridiskutadis kaj priskribadis malnovaj romanoj. Solecon oni ĉiam komprenadis kiel mankon de proksimuloj, parencoj, kaj tiuj proksimuloj konsistigis etan grupon da homoj, ligitaj ofte nur per pure formalaj parencaj ligoj. Sed ĉu nun, kiam estas proksima ajna el la homoj, kiam ekzistas neniaj limoj aŭ kondiĉoj, malhelpantaj al komunikado de homoj en ĉiuj anguloj de la planedo?

«Ni, la homoj de “Teluro”, perdis ĉiujn niajn proksimulojn sur la Tero. Sed tie, en la venonta estonteco, nin atendas ne malpli proksimaj, parencaj homoj, kiuj scios kaj sentos eĉ pli multe, eĉ pli intense, ol niaj samtempanoj, por ĉiam forlasitaj de ni», — jen pri kio kaj per kiaj vortoj devas paroli la estro kun la junuloj de sia ŝipanaro.

En la centra stirejo Tej Eron ŝaltis la ŝatatan de li reĝimon de vespero. Nehele lumis nur plej necesaj lampoj, kaj la granda ronda ejo ŝajnis pli komforta en la krepuska lumo. La asistanto de la estro murmuris simplan kanteton, okupiĝante pri senĉesa kontrolo de kalkuloj. La vojo de la stelŝipo estis proksima al la fino — hodiaŭ necesis turni la ŝipon en la direkto de la konstelacio Serpentisto, por trairi preter la esplorita karbona stelo. Plu proksimiĝi al ĝi iĝis danĝere. La radia premo komencas kreski tiom, ke ĉe subluma rapido de la ŝipo ĝi povas fari teruran, nekorekteblan baton.

Eksentinte ies ĉeeston malantaŭ la dorso, Tej Eron turnis sin.

Mut Ang kliniĝis super la ŝultro de la asistanto, legante sumigitajn indikojn de la aparatoj en kvadrataj fenestretoj de la malsupra vico. Tej Eron demande rigardis al sia estro, kaj tiu kapjesis. Obeante al apenaŭ rimarkebla movo de la fingroj de la asistanto, laŭ la tuta ŝipo eksonis signaloj de atento kaj normaj metalaj vortoj:

— Aŭskultu ĉiuj!

Mut Ang alŝovis al si la mikrofonon, sciante, ke en ĉiuj ejoj de la stelŝipo homoj rigidiĝis, nevole turninte la vizaĝojn al la maskitaj aperturoj de la sonigiloj: la homo ankoraŭ ne malkutimiĝis rigardi en direkto de sono, kiam li deziras esti speciale atenta.

— Aŭskultu ĉiuj! — ripetis Mut Ang. — La ŝipo komencas bremsadon post dek kvin minutoj. Ĉiuj, krom la deĵorantoj, kuŝu en siaj kajutoj. La unua fazo de la bremsado finiĝos je la dek-oka horo, la dua fazo, ĉe ses «g», daŭros ses diurnojn. La turno de la ŝipo okazos post la signaloj de BD — bata danĝero. Fino!

Je la dek-oka horo la ŝipestro levis sin el la fotelo, kaj, superante ordinaran doloron de bremsado en la lumbo kaj la nuko, deklaris, ke li, probable, iros dormi por tutaj ses diurnoj de la malakcelo. La tuta ŝipanaro de «Teluro» nun estis nedeŝirebla de la aparatoj: ili atendas lastajn observojn de la karbona stelo.

Tej Eron morne rigardis al la foriranta estro. Kun ĉiu perfektigo kreskadis fidindeco kaj forto de kosmaj stelŝipoj. Estas malfacile eĉ kompari la potencon de «Teluro» kun tiuj ŝeletoj, vojaĝintaj laŭ maroj de la Tero, kiuj delonge ricevis nomon «ŝipoj». Sed tamen lia stelŝipo same estas ne pli ol ŝeleto en senfundaj profundaĵoj de la spaco... Estas iel pli trankvile, kiam la estro maldormas dum manovro.


* * *

Kari Ram preskaŭ saltis pro neatenditeco, aŭdinte gajan ridon de Mut Ang. Antaŭ kelkaj tagoj la tutan ŝipanaron maltrankviligis informo pri subita malsano de la estro. En lian kajuton estis permesite eniri nur al la kuracisto, kaj ĉiuj nevole malaltigadis la voĉon, pasante preter la glata pordo, dense fermita, kiel dum akcidento. Tej Eron estis devigita mem plenumi la tutan planitan programon — turnon de la ŝipo, novan akcelon de ĝi, por eliri el la regiono de radia premado de la karbona stelo kaj komenci pulsadon reen, al la Suno. La asistanto estis iranta apud sia estro kaj diskrete ridetanta. Evidentiĝis, ke la estro komplote kun la kuracisto intence forigis sin de la estrado, por doni al Tej Eron eblon fari la tutan operacion memstare, esperante al neniu. La asistanto neniuokaze konfesus siajn kruelajn dubojn antaŭ la turno, sed riproĉis la estron pro la maltrankvilo, kiun li faris al la tuta ŝipanaro.

Mut Ang estis ŝerce praviganta sin kaj konvinkanta Tej Eron-on pri plena sekureco de la stelŝipo en vakuo de la kosma spaco. La aparatoj ne povis erari, kvarfoja kontrolo de ĉiu kalkulo ekskludis eblon de malprecizeco. Zono de asteroidoj kaj meteorŝtonoj ĉe la stelo ne povis ekzisti en la regiono de forta radia premo.

— Ĉu vi vere atendas nenion plian? — singarde demandis Kari Ram.

— Nekonsiderita hazardaĵo, certe, eblas. Sed la granda leĝo de la kosmo, nomita la leĝo de mezumo, estas por ni. Ni povas esti certaj, ke ĉi tie, en tiu malplena angulo de la kosmo, ni renkontos nenion novan. Ni revenos iomete malantaŭen kaj eniros en la pulsadon laŭ la elprovita de ni direkto, rekte al la Suno, preter la Koro de la Serpento... Jam dum kelkaj tagoj ni iras al la Serpentisto. Nun estas baldaŭ!

— Sed strange: estas nek ĝojo, nek sento de bona faro, nenio, kio pravigus nian morton por la Tero por sepcent jaroj, — penseme diris Kari. — Jes, mi scias — dekmiloj da observoj, milionoj da kalkuloj, fotoj, memorregistraĵoj... Novaj enigmoj de la materio malkovriĝos tie, sur la Tero... Sed kiel nevidebla kaj senpeza estas ĉio ĉi! Ĝermo de estonteco, kaj nenio pli!

— Sed kiom da lukto, penoj kaj mortoj eltenis la homaro, kaj antaŭ ĝi — trilionoj da generacioj de animaloj sur la blinda vojo de la historia evoluo pro tiaj ĉi ĝermoj de estonteco! — verve kontraŭdiris Tej Eron.

— Ĉio estas tiel por la racio. Sed por la emocio al mi gravas nur la homo — la sola racihava forto en la kosmo, kiu povas uzi la spontanean evoluon de la materio, ekposedi ĝin. Sed ni, la homoj, estas tiel solecaj, senfine solecaj! Ni havas sendubajn pruvojn de ekzisto de multegaj loĝataj mondoj, sed neniu alia pensanta estaĵo ankoraŭ krucigis sian rigardon kun okuloj de homoj de la Tero! Kiom da revoj, fabeloj, libroj, kantoj, bildoj estis en antaŭsento de tiu granda evento, sed ĝi ne realiĝis! Ne realiĝis la granda, kuraĝa kaj hela revo de la homaro, naskita jam tre antaŭlonge, tuj kiam malaperis la religia blindeco!

— Blindeco! — enmiksiĝis Mut Ang. — Sed ĉu vi scias, kiel niaj antaŭnelongaj prauloj jam en la epoko de la unua eliro en la kosmon imagis realiĝon de tiu granda revo? Milita konflikto, brutala detruo de ŝipoj, reciproka neniigo jam dum la unua renkontiĝo.

— Nepenseble! — pasie ekkriis Kari Ram kaj Tej Eron.

— Niaj modernaj verkistoj ne ŝatas verki pri la morna periodo de la fino de la kapitalismo, — kontraŭdiris Mut Ang. — Vi scias el la lerneja historio, ke nia homaro siatempe pasis tre krizan punkton de la evoluo.

— Ho jes! — subtenis Kari. — Kiam jam estis malfermiĝanta al la homoj la potenco de ekposedo pri la materio kaj la kosmo, sed la formoj de sociaj rilatoj ankoraŭ restis antaŭaj kaj la evoluo de la socia konscio same postrestis disde la sukcesoj de la scienco.

— Preskaŭ preciza formulo. Vi havas bonan memoron, Kari! Sed ni diru alie: la kosma scio kaj la kosma potenco venis al kontraŭdiro kun la primitiva ideologio de proprietulo-individuisto. La sano kaj la estonteco de la homaro dum kelkaj jaroj balanciĝis sur pesilo de la sorto, ĝis venkis la novo kaj la homaro en la senklasa socio unuiĝis en unu familion... Tie, en la kapitalisma duono de la mondo, oni ne vidis novajn vojojn kaj rigardis sian socion kiel neŝanceleblan kaj neŝanĝeblan, antaŭvidante ankaŭ en la estonteco neeviteblon de militoj kaj memekstermo.

— Kiel povis ili nomadi tion revoj? — malaprobe subridis Kari.

— Sed ili nomadis.

— Eble, krizajn punktojn pasas ĉiu civilizo ĉie, kie formiĝas homaro sur planedoj de aliaj sunoj, — malrapide diris Tej Eron, ĵetante rapidan rigardon al la superaj ciferplatoj de la motoraj aparatoj. — Ni konas jam du neloĝatajn planedojn kun akvo, atmosfero, kun restaĵoj de oksigeno, kie ventoj levadas nur senvivajn sablojn kaj ondojn de same senvivaj maroj. Niaj ŝipoj fotis...

— Ne, — balancis la kapon Kari Ram, — mi ne povas kredi, ke homoj, jam ekkonintaj senlimecon de la kosmo kaj tiun potencon, kiun portas al ili la scienco, povis...

— ...rezoni, kiel bestoj, nur ekposedintaj logikon? Sed ja la malnova socio formiĝis spontanee, sen anticipe donita celkonformeco, kiu distingigas la superajn formojn de socio, konstruitajn de la homoj. Kaj la racio de la homo, la karaktero de lia pensado same estis ankoraŭ sur la primitiva stadio de rekta aŭ matematika logiko, reflektanta la logikon de la leĝoj de evoluo de la materio, de la naturo, laŭ senperaj observoj. Tuj kiam la homaro akumulis historian sperton, ekkonis historian evoluon de la ĉirkaŭanta mondo, aperis la dialektika logiko kiel supera stadio de evoluo de la pensado. La homo komprenis duecon de fenomenoj de la naturo kaj de sia ekzisto. Li ekkonsciis, ke, el unu flanko, li, kiel individuo, estas tre malgranda kaj momenta en la vivo, simila al guto en oceano aŭ al eta fajrero, estingiĝanta sub vento. Sed el alia flanko li estas senmezure granda, kiel la Universo, ĉirkaŭprenata de liaj racio kaj sentoj en la tuta senfineco de la tempo kaj la spaco.

La stelŝipestro eksilentis kaj, enpensiĝinte, komencis iradi antaŭ siaj asistantoj. Sur iliajn junajn vizaĝojn ekkuŝis ombro de severa koncentriteco. Mut Ang la unua rompis la estiĝintan silenton.

— En mia kolekto de historiaj filmolibroj estas unu, tre karakteriza por tiu epoko. Tiun tradukon en la modernan lingvon faris ne maŝino, sed Sania Ĉen, historiistino, mortinta en la pasinta jarcento. Ni legu ĝin! — li ridetis al avida intereso de la junuloj kaj eliris en la koridoron de la prua fako.

— Neniam mi estos vera estro! — suspiris kulpe Tej Eron. — Ne eblas scii ĉion, kion scias nia Ang.

— Tamen li en mia ĉeesto diris, ke li estas malbona estro pro vasta gamo de siaj interesoj, — respondis Kari, eksidante en la fotelon de deĵoranta navigaciisto.

Tej Eron mire ekrigardis al la kamarado. Ili silentis, kaj la nelaŭta kantado de la aparatoj ŝajnis senŝanĝa. La grandega ŝipo, atinginte sian liman rapidon, estis certe strebanta for de la karbona stelo en la elektitan kvadraton, kie en profundega nigro de la spaco dronis, malforte flagrante, foraj galaksioj — kvar stelaj insuloj. Ili estis en tia distanco, ke la lumo, veninta de tie, senforte mortadis en la homa okulo — la mirinda aparato, por kiu sufiĉus nur kelkaj kvantumoj.

Subite io okazis. Sur la ekrano de la granda lokalizilo ekbrilis kaj ektremis lumanta punkto. Aŭdiĝis akra sonoro, pro kiu la spirado de la stelŝipanoj haltis.

Tej Eron sen hezitoj donis signalon de ĝenerala alarmo — vokon de estro, ordonanta al ĉiuj ceteraj ŝipanoj okupi siajn porakcidentajn lokojn.

Mut Ang enkuris en la stirejon kaj per du saltoj trafis al la regpanelo. La nigra spegulo de la lokalizilo ekvivis. En ĝi, kiel en senfunda lago, naĝis nana globeto da lumo — ronda, kun kontrastaj randoj. Ĝi estis ŝanceliĝanta supren kaj malsupren, malrapide derampante dekstren. La astronaŭtoj miris, ke la robotoj, preventantaj kunpuŝiĝon de la ŝipo kun meteorŝtonoj, ne agis. Ĉu tio signifas, ke sur la ekrano estas ne ilia reflektita serĉa radio, sed la fremda?!

La stelŝipo plu iris laŭ la sama kurso, kaj la luma punkto nun estis tremanta en la malsupra dekstra kvadrato. Diveno igis Mut Ang-on tremeri, Tej Eron-on — mordi la lipojn, Kari Ram-on — ĝis doloro kunpremi la randon de la regpanelo. Io senekzempla estis fluganta renkonten, eligante fortan radion de lokalizilo, saman, kian estis ĵetanta malproksime antaŭ sin «Teluro».

Tiel varmega estis la deziro, ke la diveno praviĝu, ke post la freneza ekflugo de espero ili ne falu en abismon de elreviĝo, jam centojn da fojoj okazinta al astronaŭtoj de la Tero, ke la estro rigidiĝis, timante diri eĉ unu vorton. Kaj ŝajne lia maltrankvilo transdoniĝis al tiuj, la antaŭaj.

La lumanta punkto sur la ekrano estingiĝis, ekbrilis ree kaj ekpulsis kun intervaloj, plioftigante ekbrilojn, po kvar kaj du. Tiu reguleco de alternado povis esti kreita nur de la forto, sola en la tuta Universo — de la homa penso.

Ne plu restis duboj: renkonten iris stelŝipo.

Ĉi tie, en senmezura foro de la spaco, unuafoje atingita de tera ŝipo, tio povis esti nur stelŝipo de alia mondo, el planedoj de alia, malproksima stelo.

La radio de la ĉefa lokalizilo de «Teluro» same iĝis interrompa. Kari Ram sendis kelkajn signalojn de la konvencia luma kodo. Ŝajnis tute nekredebla, ke tie, antaŭe, tiuj simplaj movoj de butono kaŭzas sur ekrano de la nekonata ŝipo regulajn alternojn de ekbriloj.

La voĉo de Mut Ang en la sonigiloj de la ŝipo montris lian emocion.

— Aŭskultu ĉiuj! Renkonten iras fremda ŝipo! Ni deflankiĝas de la kurso kaj komencas urĝan bremsadon. Ĉesigu ĉiujn laborojn! Urĝa bremsado! Ĉiuj — al la lokoj de la alteriga ordo!

Oni ne devis perdi eĉ sekundon. Se la renkonta ŝipo iris kun proksimume sama rapido, kiel «Teluro», do rapido de proksimiĝo de la stelŝipoj estis proksima al la luma, atingante ducent naŭdek kvin mil kilometrojn dum sekundo. La lokalizilo disponigis al la homoj kelkajn sekundojn. Tej Eron, dum Mut Ang estis parolanta mikrofone, ion flustris al Kari. Pala pro streĉo, la junulo komprenis per duonvorto kaj faris iajn manipulojn sur la regpanelo de la lokalizilo.

— Brile! — ekkriis la estro, observante, kiel sur la kontrola ekrano la radio desegnis sagon, kurbiginte ĝin maldekstren, malantaŭen, kaj volviĝis en spiralon.

Pasis ne pli ol dek sekundoj. Sur la ekrano glitis lumanta sagsimila konturo, fleksiĝis al la dekstra flanko de la nigra rondo kaj ekturniĝis per momenta spiralo. Suspiro de faciliĝo, preskaŭ ĝemo, elŝiriĝis samtempe ĉe la homoj en la centra stirejo. Tiuj, la nekonataj, flugantaj renkonten el misteraj profundaĵoj de la kosma spaco, komprenis! Tempas!

Eksonoris la alarmaj sonoriloj. Nun jam ne radio de la fremda lokalizilo, sed solida ŝipkorpo reflektiĝis sur la ĉefa ekrano. Tej Eron per fulmorapida movo malŝaltis la roboton, pilotintan la ŝipon, kaj mem donis al «Teluro» malgrandegan deflankiĝon dekstren. La sonoro eksilentis, la nigra lago de la ekrano estingiĝis. La homoj apenaŭ sukcesis rimarki luman strekon, glitintan sur la panorama lokalizilo de la dekstra flanko. La ŝipoj disiris kun neimagebla rapido kaj forkuris malproksimen.

Pasos kelkaj tagoj, antaŭ ol ili rekuniros. La momento ne estas perdita, ambaŭ stelŝipoj bremsos, turniĝos kaj laŭ kurso, kalkulita per precizaj maŝinoj, ree aliros la lokon de la renkontiĝo.

— Aŭskultu ĉiuj! Ni komencas urĝan bremsadon! Donu signalojn de preteco laŭ la sekcioj! — parolis en la mikrofonon Mut Ang.

Verdaj lumoj de preteco de la sekcioj viciĝis super la estingiĝintaj indikiloj de motoraj nombriloj. La motoroj de la ŝipo eksilentis. La tuta stelŝipo rigidiĝis en atendo. La ŝipestro ĉirkaŭrigardis la stirejon kaj senvorte kapmontris al la foteloj, samtempe ŝaltinte la roboton, kiu devis regi la bremsadon. La asistantoj vidis, kiel Mut Ang kuntiris la brovojn super la skalo de la programo kaj turnis la ĉefan klemon al cifero «8».

Gluti pilolon — malaltigilon de kora aktiveco, ĵeti sin en la fotelon kaj premi la ŝaltilon de la roboto estis afero de kelkaj sekundoj.

La stelŝipo senteble enpikiĝis en la vakuon de la spaco — tiel en antikveco stumbladis rajdaj animaloj, kaj iliaj rajdantoj ekflugadis trans la kapon, esperante nur al la sorto. Kaj nun la giganta ŝipo kvazaŭ baŭmis. Ĝiaj «rajdantoj» ekflugis en la profundon de la hidraŭlikaj foteloj kaj en facilan svenon.


* * *

En la biblioteko de «Teluro» kunvenis la tuta ŝipanaro. Nur unu deĵoranto restis ĉe la aparatoj de DES, gardantaj la ligojn de la komplikega elektronika aparataro de la ŝipo. «Teluro» turniĝis post la bremsado, sed jam malproksimiĝis disde la loko de la renkontiĝo je pli ol dek miliardoj da kilometroj. La stelŝipo iris malrapide, kun rapido je unu dudekono de la absoluta, dum ĉiuj ĝiaj komputiloj estis senĉese kontrolantaj kaj korektantaj la kurson. Necesis ree trovi la nevideblan punkton en la neĉirkaŭprenebla kosmo, kaj en ĝi trovi jam tute mikroskopan polveron — la fremdan stelŝipon. Ok tagojn devis daŭri preskaŭ neeltenebla atendo. Se ĉiuj kalkuloj kaj konduto de la ŝipo ne montros deflankiĝon pli ol la allasebla, se tiuj, la nekonataj, same ne eraros kaj havas same perfektajn aparatojn kaj obeeman ŝipon, tiam la stelŝipoj kuniros tiom proksime, ke iĝos eble palptrovi unu la alian en la netravidebla mallumo per radioj de lokaliziloj.

Tiam unuafoje dum la tuta historio la homo tuŝos fratojn laŭ penso, fortoj kaj streboj. Tiujn, kies ĉeesto jam antaŭlonge estis antaŭdivenita, pruvita, konfirmita de la senfine sagaca racio de la homo. Monstraj abismoj de tempo kaj spaco, disigantaj loĝatajn mondojn, ĝis nun restis netraireblaj. Sed baldaŭ la homoj de la Tero etendos la manon al aliaj pensantaj estaĵoj de la kosmo, kaj post ili — eĉ pli malproksime, al novaj fratoj el aliaj steloj. Ĉeno de penso kaj laboro etendiĝos tra abismoj de la spaco kiel fina venko super blindaj fortoj de la naturo.

Dum miliardoj da jaroj devis barakti en malhelaj kaj varmaj anguloj de maraj golfoj malgrandaj pecetoj da viva muko, ankoraŭ dum centmilionoj da jaroj el ili formiĝadis pli komplikaj estaĵoj, finfine elirintaj sur sekaĵon. En plena dependo de la ĉirkaŭantaj fortoj, en malhela lukto por vivo, por daŭrigo de la specio pasis ankoraŭ milionoj da jarcentoj, ĝis evoluis la granda cerbo — la fortega instrumento de serĉado de nutraĵo, de batalo por ekzisto.

La evoluo de la vivo iĝadis ĉiam pli rapida, la batalo por ekzisto iĝadis pli akra, kaj akceliĝadis la natura selektado. Viktimoj, viktimoj, viktimoj — vorataj herbomanĝantoj, mortantaj pro malsato rabobestoj, pereantaj malfortaj, ekmalsanintaj, maljuniĝintaj animaloj, mortigitaj en interbatalo por femalo, dum defendo de idaro, pereigitaj de naturaj katastrofoj.

Tiel estis dum la tuta daŭro de la blinda vojo de la evoluo, ĝis en la malfacilaj vivaj kondiĉoj de la granda glacia epoko la malproksima parenco de simio anstataŭigis per konscia laboro la bestan serĉadon de nutraĵo. Tiam li iĝis la homo, ekkoninte la grandegan forton de kolektiva laboro, de konsciita sperto.

Sed ankaŭ post tiam pasis ankoraŭ multaj jarmiloj, plenaj de militoj kaj sufero, malsato kaj subpremo, malklereco kaj espero al pli bona estonteco.

La posteuloj ne trompis siajn praulojn: la pli bona estonteco venis, la homaro, unuiĝinta en senklasa socio, liberiĝinta disde timo kaj premo, leviĝis al antaŭe neviditaj pintoj de scioj kaj arto. Ĝi iĝis kapabla eĉ al la plej malfacila — al konkero de kosmaj spacoj. Kaj jen finfine la tuta malfacila ŝtuparo de la historio de vivo kaj homoj, la tuta potenco de la akumulita scio kaj de senmezuraj laboraj penoj finiĝis per invento de la malproksima stelŝipo «Teluro», ĵetita en profundan abismon de la Galaksio. La pinto de la evoluo de la materio sur la Tero kaj en la Suna sistemo tuŝos per «Teluro» alian pinton, verŝajne, de ne malpli malfacila vojo, pasita same dum miliardoj da jaroj en alia angulo de la Universo.

Tiuj pensoj en tiu aŭ alia formo maltrankviligis ĉiun ŝipanon. Konscio de grandega responso devigis iĝi serioza eĉ la junan Tajna-n. La mizera manpleno da reprezentantoj de la multmiliarda tera homaro — ĉu povos ili esti indaj je ĝiaj heroaĵoj, laboro, fizika perfekteco, saĝo kaj persisto?

Kiel oni preparu sin por la estonta renkontiĝo? Oni memoru pri la tuta sanga kaj granda batalo de la homaro por libero de la korpo kaj la spirito!

La plej grava, pasiiga kaj enigma estis la demando: kiaj estas tiuj, kiuj iras nun renkonten al ni? Ĉu ili estas teruraj aŭ belaj por nia, tera, rigardo?

Afra Devi, la biologino, ekparolis.

La juna virino, iĝinta eĉ pli bela pro nerva ekscitiĝo, ofte levadis rigardon al la pentraĵo super la pordo. Farita per perspektivaj farboj, la granda panoramo de la Lunaj montoj de Ekvatora Afriko kun afekcianta kontrasto de mornaj arbaraj deklivoj kaj de lumporta roka kresto kvazaŭ substrekis ŝiajn pensojn.

Afra parolis, ke la homaro antaŭlonge forlasis la iam disvastiĝintajn teoriojn, ke pensantaj estaĵoj povas havi ajnan formon, plej malsaman konstruon. Restaĵoj de religiaj superstiĉoj igis eĉ seriozajn sciencistojn supozi, ke pensanta cerbo povas evolui en ajna korpo, same kiel antaŭe oni kredis je dioj, aperantaj en ajna aspekto. En la realo la aspekto de la homo, la sola sur la Tero estaĵo kun pensanta cerbo, certe, ne estis hazarda kaj konformis al la plej granda diversflankeco de adapto de tiaspeca animalo, al ties kapablo elteni grandegan streĉon de la cerbo kaj de ega aktiveco de la nerva sistemo.

Nia koncepto de homa belo kaj de la belo entute naskiĝis el miljara sperto — el senkonscia percepto de konstrua celkonformeco kaj perfekteco de adaptiĝo al tiu aŭ alia ago. Jen kial belaj estas kaj potencaj maŝinoj, kaj maraj ondoj, kaj arboj, kaj ĉevaloj, kvankam ĉio ĉi ege diferencas disde la homa aspekto. Kaj la homo mem jam en la animala stato danke al la evoluo de la cerbo liberiĝis disde neceso de mallarĝa specialeco, de adaptiĝo nur al unu vivmaniero, kio estas karakteriza por plej multaj animaloj.

La piedoj de la homo ne taŭgas por senĉesa kurado sur malmola, des pli sur viskoza grundo, sed tamen, ili povas garantii al li longan kaj rapidan moviĝon, helpas grimpi sur arbojn kaj rokojn. Kaj la mano de la homo estas la plej universala organo, ĝi povas plenumi milionojn da aferoj, kaj, propre, ĝuste ĝi faris la praan beston la homo.

La homo jam en la fruaj stadioj de sia formiĝo evoluis kiel universala organismo, adaptita al diversaj kondiĉoj. Ĉe la plua transiro al la socia vivo tiu multflankeco de la homa organismo iĝis eĉ pli granda, pli diversa, same kiel ĝia agado. Kaj belo de la homo kompare kun ĉiuj ceteraj plej celkonforme konstruitaj animaloj, estas, krom perfekteco, ankaŭ universaleco de la destino, plifortigita kaj perfektigita per cerba agado, per spirita edukado.

— Pensanta estaĵo el alia mondo, se ĝi atingis la kosmon, same estas perfektega, universala, do bela! Neniaj pensantaj monstroj, hom-fungoj, hom-polpoj povas ekzisti! Mi ne scias, kiel tio aspektas en la realo, ĉu ni renkontos similecon de formo aŭ belon en ia alia aspekto, sed tio estas neevitebla! — finis sian elpaŝon Afra Devi.

— Al mi plaĉas la teorio, — subtenis la biologinon Tej Eron, — tamen...

— Mi komprenis, — interrompis Afra. — Eĉ etegaj deflankiĝoj for de la kutima aspekto kreas kriplecon, kaj ĉi tie probablo de deflankiĝoj estas tro granda. Ja negrandaj deflankiĝoj de formo: mankoj de nazo, palpebroj, lipoj sur homa vizaĝo, kaŭzitaj de traŭmo, estas perceptataj de ni kiel kripleco kaj estas teruraj ĝuste pro tio, ke ili estas sur la komuna homa bazo. Buŝego de ĉevalo aŭ de hundo tre forte diferencas disde la homa vizaĝo, sed tamen ĝi estas ne malbela, eĉ bela. Tiel estas, ĉar en ĝi estas beleco de celkonformeco, dum sur traŭmita homa vizaĝo la harmonio estas rompita...

— Sekve, se ili aspekte estos tre malproksimaj de ni, do ne ŝajnos al ni monstraj? Sed se ili estos samaj, kiel ni, sed kun kornoj kaj rostroj? — ne cedis Tej.

— Kornojn pensanta estaĵo ne bezonas kaj neniam havos. Nazo povas esti eltirita simile al rostro (kvankam rostro ĉe ekzisto de manoj, sen kiuj ne povas esti homo, same ne necesas). Tio estus speciala okazo, nenecesa kondiĉo de konstruo de pensanta estaĵo. Sed ĉio, kio kreiĝas historie, rezulte de la natura selekto, iĝas leĝo, ia mezumo el multegaj deflankiĝoj. Ĝuste tiam aperas en tuta sia belo la ĉiuflanka celkonformeco. Kaj mi ne atendas kornajn kaj vostajn monstrojn en la renkontota stelŝipo — tie ili ne povas esti! Nur malsupraj formoj de vivo estas tre diversaj; ju plu alte, des pli ili similas unu al alia. Paleontologio montras al ni, en kiajn malmolajn kadrojn enmetis la evoluo la superajn organismojn — rememoru pri centoj da okazoj de plena ekstera simileco ĉe superaj vertebruloj el tute malsamaj subklasoj — marsupiuloj kaj placentuloj.

— Vi venkis! — konsentis Tej Eron kun Afra kaj kun ioma fiero pri la amikino ĉirkaŭrigardis la ĉeestantojn.

Neatendite komencis kontraŭdiri Kari Ram, facile ruĝiĝinte pro junula sinĝenemo. Li diris, ke fremdaj estaĵoj, eĉ havante tute homan kaj belan ŝelon — korpon, — povas iĝi senfine malproksimaj de ni laŭ sia racio, laŭ siaj konceptoj pri la mondo kaj la vivo. Kaj, estante tiom malsamaj, ili povas iĝi kruelaj kaj teruraj malamikoj.

Tiam la biologinon ekdefendis Mut Ang.

— Nur antaŭnelonge mi pensis pri tio, — diris la estro, — kaj mi komprenis, ke sur la supera ŝtupo de evoluo povas esti nenia nekompreno inter pensantaj estaĵoj. La pensado de la homo, lia racio spegulas la leĝojn de logika evoluo de la ĉirkaŭanta mondo, de la tuta kosmo. En tiu senco la homo estas mikrokosmo. La pensado sekvas la leĝojn de la mondo, kiuj estas unuecaj ĉie. La penso, kie ajn ĝi aperu, neeviteble havos en sia bazo la matematikan kaj la dialektikan logikojn. Ne povas esti iaj «aliaj», tute malsimilaj pensomanieroj, same kiel ne povas esti homo ekster la socio kaj la naturo...

Ĝojaj ekkrioj superis la vortojn de la ŝipestro.

— Ĉu ne tro forte? — malaprobe diris Mut Ang.

— Ne, — kuraĝe kontraŭdiris Afra Devi, — oni ĉiam admiras koincidon de pensoj ĉe tuta vico da homoj. En tio estas garantio de ilia ĝusteco kaj sento de kamarada apogo... speciale se oni venas de malsamaj flankoj de la scienco...

— Ĉu vi diras pri biologio kaj sociaj sciencoj? — demandis ĝis nun silentinta Jas Tin, laŭ la kutimo aranĝinta sin en oportuna angulo de la divano.

— Jes! La plej hela en la tuta socia historio de la tera homaro estis senceda altiĝo de interkompreno ĉe kresko de kulturo kaj de vasteco de scioj. Ju pli alta iĝadis la kulturo, des pli facile estis al diversaj popoloj kaj rasoj de la senklasa socio kompreni unu la alian, des pli hele lumis al ĉiuj la komunaj celoj de aranĝo de la vivo, neceso de unuiĝo komence de kelkaj landoj, kaj poste de la tuta planedo, de la tuta homaro. Nun, ĉe tiu nivelo de evoluo, kiu estas atingita de la Tero kaj, sendube, de tiuj, kiuj iras renkonten al ni... — Afra, silentinte iom, finis: — Pretiĝu renkonti amikojn.

— Estas tiel, — konsentis Mut Ang, — du malsamaj planedoj, atingintaj la kosmon, pli facile interkonsentos, ol du sovaĝaj popoloj de sama planedo!

— Sed kio pri neeviteblo de milito eĉ en la kosmo, pri kiu estis konvinkitaj niaj prauloj kun sufiĉe alta nivelo de kulturo? — demandis Kari Ram.

— Kie ĝi estas, tiu fama libro, kiun vi promesis, — rememoris Tej Eron, — pri du kosmaj ŝipoj, kiuj jam ĉe la unua renkontiĝo deziris neniigi unu la alian?

La ŝipestro ree ekiris en sian ĉambron. Ĉi-foje nenio malhelpis, Mut Ang revenis kun malgranda ok-radia steleto de mikrofilmo kaj enmetis ĝin en la legan maŝinon. La fantazio de antikva usona aŭtoro interesis ĉiujn stelŝipanojn.


* * *

La rakonto, kies nomo estis «Unua kontakto», en drameca tono priskribis renkontiĝon de tera stelŝipo kun la fremda en la Kraba nebulozo, en distanco je pli ol mil parsekoj for de la Suno. La estro de la tera stelŝipo ordonis prepari ĉiujn stelajn mapojn, materialojn de observoj kaj kalkulojn de kurso por momenta neniigo, kaj krome, direkti al la fremda ŝipo ĉiujn kanonojn por detruado de meteorŝtonoj. Poste la teraj homoj komencis solvadi gravegan problemon: ĉu rajtas ili peni intertrakti kun la fremda stelŝipo aŭ devas tuj ataki kaj neniigi ĝin? La senco de la grandega maltrankvilo de la teranoj konsistis en timo, ke la fremduloj divenos la vojon de la tera ŝipo kaj kiel konkerantoj venos sur la Teron.

La sovaĝaj pensoj de la ŝipestro estis perceptataj de la ŝipanaro kiel sendubaj veraĵoj. Renkontiĝo de du sendepende aperintaj civilizoj, laŭ la opinio de la ŝipestro, devis neeviteble konduki al obeigo de unu el ili kaj al venko de tiu, kiu posedas pli fortan armilaron. Renkontiĝo en la kosmo signifis aŭ komercon, aŭ militon — nenio alia venis en la kapon de la aŭtoro.

Baldaŭ evidentiĝis, ke la fremduloj tre similas al la teranoj, kvankam vidas nur en infraruĝa lumo, kaj interparolas per radiondoj; tamen la homoj tuj divenis la lingvon de fremduloj kaj komprenis iliajn pensojn. La estro de la fremda stelŝipo havis samajn mizerajn sociajn sciojn, kiel la teranoj. Li estis rompanta la kapon super la problemo, kiel eliri el la fatala situacio viva kaj ne neniigi la teran ŝipon.

La longe atendita admirinda hazardaĵo — la unua renkontiĝo de reprezentantoj de malsamaj homaroj — minacis iĝi terura malfeliĉo. La ŝipoj pendis en la spaco en distanco ĉirkaŭ sepcent mejloj unu for de la alia, kaj la stelŝipoj jam dum pli ol du semajnoj estis farantaj intertraktojn per roboto — sfera boato.

Ambaŭ ŝipestroj kredigadis unu la alian pri pacemo kaj tuj asertadis, ke povas kredi al nenio. La situacio estus senelira, se ne helpus la protagonisto de la novelo — juna astrofizikisto. Kaŝinte sub la veston bombojn de terura eksplodemo, li kune kun la ŝipestro venis gaste sur la fremdan stelŝipon. Ili faris ultimaton: oni interŝanĝu la ŝipojn. Parto de la anaro de la nigra stelŝipo devis transiri sur la teran, kaj parto de la teranoj — sur la fremdan, anticipe malaktiviginte ĉiujn siajn kanonojn por detruado de meteorŝtonoj, lerni regadon de malsamaj sistemoj, transporti tutan havaĵon. Kaj dume ambaŭ herooj kun la bomboj devis resti sur la fremda stelŝipo, por okaze de ia insido momente eksplodigi la ŝipon. La estro de la fremda stelŝipo akceptis la ultimaton. La interŝanĝo de la ŝipoj kaj malaktivigo de ties armilaro okazis bonorde. La nigra stelŝipo kun la homoj, kaj la tera ŝipo kun la fremduloj haste foriris de la loko de la renkontiĝo, malaperinte en malforta lumo de gaso de la nebulozo.

...Rumoro de voĉoj plenigis la bibliotekon. Jam dum la legado jen unu, jen alia el junaj astronaŭtoj montris signojn de malpacienco, malkonsento, brulante pro deziro kontraŭi. Nun ili ekparolis, apenaŭ evitante la plej grandan malĝentilaĵon, kia oni opiniis penon interrompi parolanton. Ĉiuj turnis sin al la estro, kvazaŭ li iĝis responsa pri la antikva novelo, elprenita de li el forgeso.

La plejmulto parolis pri plena malkonformo de la agotempo kaj de la psikologio de la protagonistoj. Se la stelŝipo sukcesis malproksimiĝi de la Tero al distanco je kvar mil lumjaroj dum nur tri monatoj da vojo, do la agotempo de la novelo devus esti eĉ pli malfrua, ol la nuna. Neniu ankoraŭ atingis tiajn profundaĵojn de la kosmo. Sed la pensoj kaj la agoj de la homoj de la Tero en la novelo neniel diferencas disde la akceptitaj dum la tempo de kapitalismo, antaŭ multaj jarcentoj! Nemalmultas ankaŭ pure teĥnikaj eraroj, kiel neeble rapida halto de la stelŝipoj aŭ kiel komunikado de fremdaj pensantaj estaĵoj inter si per radiondoj. Se ilia planedo, kiel estis indikite en la rakonto, havis atmosferon de preskaŭ sama denseco, kiel de la tera, do estis neevitebla la evoluo de la aŭdo, simila al la homa. Tio postulus nekompareble malplian malŝparon de energio, ol produktado de radiondoj aŭ komunikado per biokurentoj. Same nekredebla estas ankaŭ la rapida deĉifro de la lingvo de la fremduloj, tiom preciza, ke ĝi povis esti enkodita en tradukmaŝinon...

Tej Eron notis mizeran koncepton pri la kosmo en la novelo, des pli mirindan, ke granda antikva sciencisto Ciolkovskij je kelkaj jardekoj antaŭ ol estis verkita la rakonto, avertis la homaron, ke la kosmo estas konstruita multe pli komplike, ol ni atendas. Spite al dialektikaj pensuloj iuj sciencistoj opiniis, ke ili staras preskaŭ ĉe la limoj de ekkono.

Pasis jarcentoj, multegaj malkovroj senfine komplikigis nian koncepton pri interdependo de fenomenoj kaj per tio kvazaŭ malproksimigis kaj malrapidigis la ekkonon de la kosmo. Samtempe la scienco trovis grandegan kvanton da ĉirkaŭvojoj por solvo de komplikaj problemoj kaj teĥnikaj taskoj. Ekzemplo de tiaj ĉirkaŭvojoj estis la kreo de la pulsaj kosmoŝipoj, moviĝantaj kvazaŭ ekster la ordinaraj leĝoj de moviĝo. Ĝuste en tiu superado de ŝajnaj senelirejoj de la matematika logiko konsistis la potenco de la estonteco. Sed la aŭtoro de «Unua kontakto» eĉ ne sentis la senfinecon de ekkono, kaŝitan malantaŭ la simplaj formuloj de la grandaj dialektikistoj de lia tempo.

— Neniu atentis ankoraŭ unu cirkonstancon, — subite ekparolis la silentema Jas Tin. — La rakonto estis verkita en la angla lingvo. Ĉiuj nomoj, kromnomoj kaj humuraj esprimoj estis lasitaj anglaj. Tio estas ne hazarda! Mi estas amatora lingvisto kaj studis la procezon de estiĝo de la unua monda lingvo. La angla lingvo estis unu el la plej disvastiĝintaj en la pasinteco. La verkisto reflektis, kiel en spegulo, la sensencan kredon je neŝanceleblo, pli ĝuste, je senfina daŭro de sociaj formoj. La malrapidigitan evoluon de la antikva sklavisma mondo aŭ de la mondo de la feŭdisma epoko, la devigitan longpaciencon de antikvaj popoloj oni erare opiniis stabileco de entute ĉiuj formoj de sociaj rilatoj: lingvoj, religioj kaj, finfine, de la lasta spontanea socio, la kapitalisma. La danĝeran socian malekvilibron de la fino de la kapitalismo oni opiniis neŝanĝebla. La angla lingvo jam tiam estis arkaika postrestaĵo, ĉar en ĝi estis fakte du lingvoj — la skriba kaj la fonetika, kaj ĝi estis plene maltaŭga por tradukiloj. Estas mirinde, kial la aŭtoro ne komprenis, ke lingvo ŝanĝiĝas des pli forte kaj rapide, ju pli rapide iras ŝanĝiĝo de homaj rilatoj kaj konceptoj pri la mondo! La duonforgesita antikva lingvo Sanskrito montriĝis konstruita plej logike kaj tial iĝis la bazo de la pontolingvo por tradukiloj. Pasis nemulte da tempo, kaj el la pontolingvo formiĝis la unua monda lingvo de nia planedo, ekde tiam ankoraŭ spertinta multajn ŝanĝojn. La okcidentaj lingvoj evidentiĝis nedaŭraj. Eĉ malpli longe vivis personaj nomoj, prenitaj el religiaj mitoj, el tute fremdaj kaj antaŭlonge mortintaj lingvoj.

— Jas Tin rimarkis la ĉefan, — eniris en la konversacion Mut Ang. — Pli terura, ol scienca nescio aŭ malĝusta metodo, estas rutineco, persisto en defendo de tiuj formoj de socia aranĝo, kiuj tute evidente ne pravigis sin eĉ en la okuloj de la samtempanoj. En la bazo de tiu rutineco, ekskludante malpli oftajn okazojn de simpla malklereco, kuŝis, certe, persona intereso pri konservo de tiu socia ordo, ĉe kiu tiuj defendantoj vivis pli bone, ol plejmulto de la homoj. Kaj se estis tiel, do ilin tute ne interesis la homaro, la sorto de la tuta planedo, de ĝiaj energiaj rezervoj, de sano de ĝiaj loĝantoj!

Malracia malŝparado de rezervoj de brulemaj minaĵoj, de arbaroj, forkonsumo de riveroj kaj grundoj, danĝeregaj eksperimentoj pri kreo de murdaj specoj de atoma armilaro — ĉio ĉi, prenita kune, determinis la agojn kaj la mondpercepton de tiuj, kiuj penis per ajna kosto konservi la malnoviĝintan forpasantaĵon, kaŭzante suferojn kaj timon al plejmulto de homoj. Ĝuste ĉi tie ĝermis kaj kreskis la venena semo de ekskluzivaj privilegioj, elpensaĵoj pri supereco de unu grupo, klaso aŭ raso de homoj super la aliaj, pravigo de perforto kaj militoj — ĉio, kio ricevis en antikvaj tempoj la nomon «faŝismo». Per ĝi ordinare estis finiĝantaj naciismaj malpacoj.

Privilegiita grupo neeviteble bremsos la evoluon, penante, ke por ĝi ĉio restu kiel antaŭe, kaj la humiligita parto de la socio batalos kontraŭ tiu bremsado kaj por propraj privilegioj. Ju pli forta estis premo de la privilegiita grupo, des pli forta iĝadis la rezisto, pli malmildaj iĝadis formoj de la batalo, kaj kreskadis reciproka krueleco, kaj, sekve, degeneradis morala stato de la homoj. Transportu tion de batalo de klasoj en unu lando al batalo de privilegiitaj kaj subpremataj landoj inter si. Rememoru el la historio la batalon inter la landoj de la nova, socialisma socio kaj de la malnova, kapitalisma, kaj vi komprenos la kaŭzon de naskiĝo de la milita ideologio, de propagando pri neeviteblo de militoj, pri ilia eterneco kaj kosma disvastiĝo. Mi vidas en tio la koron de la malbono, tiun serpenton, kiu, kiel ajn oni kaŝu ĝin, nepre mordos, ĉar ne mordi ĝi ne povas. Ĉu vi memoras, per kia malbona ruĝ-flava lumo brilis la stelo, preter kiu ni direktis nin al nia celo...

— La Koro de la Serpento! — ekkriis Tajna.

— La Koro de la Serpento! Kaj la koro de la literaturo de la defendantoj de la malnova socio, propagandinta neeviteblon de milito kaj kapitalismo, estas la koro de venena rampulo.

— Sekve, niaj antaŭtimoj same estas restaĵoj de la serpenta koro, ankoraŭ restintaj post la antikvuloj! — serioze kaj malgaje diris Kari. — Sed mi, verŝajne, estas la plej serpenta homo el ni ĉiuj, ĉar mi ankoraŭ havas timojn... dubojn, mi nomu tiel.

— Kari! — kun riproĉo ekkriis Tajna.

Sed li obstine daŭrigis:

— La estro bone parolis al ni pri mortigaj krizoj de superaj civilizoj. Ni ĉiuj konas pereintajn planedojn, kie la vivo estis neniigita pro tio, ke homoj sur ili ne sukcesis venki militan atoman danĝeron, krei novan socion laŭ sciencaj leĝoj kaj por ĉiam meti finon al avido de ekstermo, elŝiri tiun serpentan koron! Ni scias, ke nia planedo apenaŭ sukcesis eviti tian sorton. Se ne aperus en Rusio la unua socialisma ŝtato, metinta la komencon al la grandaj ŝanĝiĝoj en la vivo de la planedo, ekflorus faŝismo, kaj kun ĝi — murdaj nukleaj militoj! Sed se ili tie, — la juna astronavigaciisto almontris la flankon, de kie estis atendata la fremda stelŝipo, — se ili ankoraŭ ne pasis la danĝeran pinton?

— Tio estas ekskludita, Kari, — trankvile respondis Mut Ang. — Eblas ia analogio inter iĝado de la superaj formoj de la vivo kaj iĝado de la superaj formoj de la socio. La homo povis evolui nur en relative stabilaj, longe ekzistantaj favoraj kondiĉoj de la ĉirkaŭanta naturo. Tio ne signifas, ke ŝanĝoj tute malestis, male — ili estis eĉ sufiĉe abruptaj, sed nur rilate de la homo, sed ne de la naturo entute. Katastrofoj, grandaj ŝokoj ne permesus evolui al supera pensanta estaĵo. Same la supera formo de la socio, kiu povis venki la kosmon, konstrui stelŝipojn, penetri en senfundajn profundaĵojn de la spaco, povis doni ĉion ĉi nur post tutplaneda stabiliĝo de vivkondiĉoj de la homaro, kaj, certe, sen katastrofaj militoj de la kapitalismo... Ne, tiuj, kiuj venas al renkontiĝo kun ni, same pasis la krizan punkton, same suferadis kaj pereadis, ĝis konstruis veran, saĝan socion!

— Al mi ŝajnas, ke estas ia spontanea saĝeco en historioj de civilizoj de diversaj planedoj, — diris kun ekbrulintaj okuloj Tej Eron. — Homaro ne povas konkeri la kosmon, antaŭ ol ĝi atingos la superan vivon, sen militoj, kun alta responso de ĉiu homo pri ĉiuj siaj kunfratoj!

— Farinte leviĝon sur la superan ŝtupon de la komunisma socio, la homaro ricevis kosman forton, kaj ĝi povis ricevi ĝin nur sur tiu vojo, alia ne ekzistas! — ekkriis Kari. — Kaj ne ekzistas por ajna alia homaro, se ni nomu tiel superajn formojn de organizita, pensanta vivo.

— Ni, niaj ŝipoj, estas manoj de la homaro de la Tero, etenditaj al steloj, — serioze diris Mut Ang, — kaj tiuj manoj estas puraj! Sed tio ne povas esti nur nia specialaĵo! Baldaŭ ni tuŝos saman puran kaj potencan manon!

La junularo ne eltenis kaj per admiraj krioj renkontis la konkludon de la estro. Sed ankaŭ la pli aĝaj, atingintaj maturan diskretecon de sentoj, ĉirkaŭis Mut Ang-on kun malkaŝa emocio.




«tajna» en antikva lingvo — en la rusa: sekreto, mistero (rim. de la tradukinto).
«Unua kontakto» — temas pri novelo de usona verkisto Murray Leinster (1896–1975) «First contact» (rim. de la tradukinto).
Ciolkovskij — Konstantin Eduardoviĉ Ciolkovskij (1857–1935), rusa sovetia sciencisto kaj inventisto en fakoj de aerodinamiko, raketodinamiko, teorio de avio kaj zepelino; la fondinto de la moderna kosmonaŭtiko, aŭtoro de kelkaj sciencfikciaj verkoj (rim. de la tradukinto).




Hosted by uCoz