Ĉapitro 12

Kristala fenestro


Antaŭ eliro sur straton Vin Norin pririgardis sin en spegulo. Li penis ne distingiĝi inter la loĝantoj de la ĉefurbo kaj imitis ilin eĉ per la irmaniero. Homoj kun bonega staturo kaj potenca muskolaro sur Tormans ĝenerale estis ne tiom raraj: profesiaj sportistoj — luktistoj, pilkludistoj, cirkaj atletoj. Sed, verŝajne, atenta okulo distingus Vir Norin-on ankaŭ de ili laŭ la fulma reago, kun kiu li movadis sin en homamaso.

Vir Norin direktis sin al la medicin-biologia instituto. La sciencistoj de Jan-Jaĥ kunigis tiujn du branĉojn de naturaj sciencoj.

Sur strato ĉio estis obeanta al hasto de senfina torento de pasantoj, pelataj de konstanta timo malfruiĝi pro nescipovo disponi sian tempon, pro malbona funkciado de transportiloj kaj lokoj de distribuo, pli ĝuste, de vendo de varoj. Maltrankvile hastadis viroj; virinoj, maldikaj, kiel tigetoj, iradis per malglataj paŝoj, kripligitaj de la maloportuna piedvesto, trenante tro pezajn por ili sakojn kun aĉetitaj nutraĵoj. Tio estis «lovoj». «Mavoj» iradis multe pli rapide. Ombroj de laco jam sulkigis iliajn vizaĝojn, sub la okuloj ŝvelis tuberoj, amaraj faltoj ĉirkaŭis la sekiĝintajn lipojn. Ĉiuj virinoj ordinare ĝibigadis la ŝultrojn, kaŝante la mamojn, hontante pri ili. Tiuj, kiuj iradis tro fiere kaj rekte, apartenis al tiuj, kiuj vendas sin kontraŭ mono aŭ riĉa vivo, dum ordinara virino, iranta kuraĝe, kun bela staturo, en ajna minuto povus iĝi ofendita.

En mirinda maniero tiu ĉi seksa sovaĝeco kunekzistis kun luksaj Domoj de Manĝo, kie en malfrua tempo kaj kontraŭ granda prezo dancadis, kantadis kaj eĉ portadis manĝaĵojn nudigitaj ĝis la zono, aŭ eĉ tute nudaj junulinoj. La tre malglataj, nestabilaj sociaj kaj personaj rilatoj, en kiuj la sentoj de homa digno kaj zorgo transformiĝadis al kolero kaj malpura insultado, la neklarigebla miksaĵo de bonaj kaj malbonaj homoj — ĉio ĉi rememorigis al Vir Norin neregulitan aparaton, kiam trans la vitro de testata indikilo pintoj kaj faloj ŝanĝiĝas en bizara danco.

Vir Norin ĉiam ĝojis, kiam inter multo de renkontaj pasantoj, same premataj de laco aŭ zorgo, li trovadis purajn, revemajn okulojn, karesajn aŭ sopirajn. Tiel eblis sen ajna DPE distingi bonajn homojn disde malplenigitaj kaj velkintaj animoj. Li diris pri tio al Tael. La inĝeniero kontraŭis, ke tiom supraĵa observo taŭgas nur por primara selekto. Restas nekonataj psika persistemo, profundeco kaj seriozeco de intencoj, sperto de la antaŭa vivo. La astronavigaciisto konsentis, sed plu avide serĉadis tiujn signojn de la vera vivo en miloj da renkontataj pasantoj.

La instituto, invitinta Vir Norin-on, okupis novan konstruaĵon de simpla kaj klara arkitektura formo. Ĉio atestis pri tio, ke en ĝi devis bone kombiniĝi oportuneco de laboro kaj de priservo. La grandegaj fenestroj estis donantaj multegan lumon. («Tro multe, — pensis Vir Norin, — ĉe manko de ombrigiloj kaj lumfiltriloj».) Sed la maldikaj muroj ne povis savi kontraŭ strata bruo, la plafonoj estis malaltaj, kaj ventolado estis malbona. Tamen, ĉie malbona aero kaj malvasteco estis nepraj akompanantoj de la vivo de Saĝejo. Antikvaj domoj, konstruitaj antaŭ la komenco de la loĝeja krizo, almenaŭ havis masivajn murojn kaj altajn etaĝojn, tial en ili estis kaj malpli brue kaj malpli varme.

Lila gardisto en vestiblo servile salte ekstaris, vidinte la karteton de la Kvaropa Konsilio. La unua vicdirektoro malleviĝis el la supra etaĝo kaj afable kondukis la teran gaston laŭ la instituto.

Sur la tria — biofizika — etaĝo komputiloj estis prikomputantaj aparatojn, laŭ sia efiko analogajn al retikulaj kompariloj de la Tero. La astronavigaciiston oni kondukis en prilumitan per nehelaj rozkoloraj lampoj koridoron, kies maldekstran muron konsistigis fenestro el tuteca kristale diafana vitro, longa je kelkaj metroj, apartiganta la koridoron disde la laboratoria ejo. La grandega halo, plene senigita je natura lumo, malalta, apogita per kvar kvadrataj kolonoj, estus simila al elĉerpita nivelo de subtera minejo, se ne estus strioj de bluetaj lumantaj tuboj en la plafono kaj arĝente-griza koloro de la glataj muroj. Teda monotoneco: vicoj de samaj tabloj kaj regpaneloj, viroj kaj virinoj en flavaj ĥalatoj kaj ĉapetoj kliniĝis super la tabloj en pozoj de ekstrema koncentriĝo. Vir Norin sukcesis rimarki, ke la homoj prenis tiujn pozojn, tuj kiam en la koridoro aperis la vicdirektoro. La tormansano kontente subridis.

— Tio estis oportune elpensita! Pasante ĉi tie, ni, administrantoj, observas ĉiun laboranton. Estas multaj pigruloj, necesas peli!

— Ĉu aliaj rimedoj ne ekzistas? — demandis Vir Norin.

— Tiu ĉi estas la plej bona kaj la plej humana.

— Ĉu tiel estas aranĝite en ĉiu laboratorio?

— En ĉiu, se instituto lokiĝas en nova domo. La malnovaj estas ekipitaj multe pli malbone, kaj por ni, estroj, estas pli malfacile. Sciencistoj babilas dum laboro pri ajnaj bagateloj, ne aprezas tempon, kiu apartenas al la ŝtato. Necesas pli ofte kontroli ilin.

Evidente, la scienco de Jan-Jaĥ, samkiel ĉiuj aliaj specoj de agado, havis devigan karakteron. Scio, diserigita je etaj pecoj, interesis homojn ne pli, ol ajna alia laboro, en kiu oni ne vidas sencon kaj celon. Gravis nur scienca rango kaj posteno, donantaj privilegiojn. Ŝirpecoj de scienca informo, akiritaj en ordinaraj institutoj, estis prilaborataj kaj uzataj fare de altklasaj sciencistoj, kiuj laboris en pli bone ekipitaj kaj neatingeblaj, kiel fortikaĵoj, institutoj, gardataj de «liluloj». Ĉiuj iom talentaj sciencistoj estis kolektitaj en la ĉefurbo kaj en du-tri grandaj urboj ĉe ambaŭ bordoj de la Ekvatora oceano. Ĝuste en tian altklasan instituton venis Norin, serĉante verajn inteligencianojn, serĉantojn de scioj por feliĉo de la homaro de Jan-Jaĥ, tiajn, kiel inĝeniero Tael kaj liaj amikoj.

La astronavigaciisto kaj la vicdirektoro ĉirkaŭiris la domon. Ĉiuj laboratorioj estis konstruitaj samtipe, diferencante nur per aparataro kaj nombro de laborantoj.

— Ni revenu en la sekcion de komputiloj, — proponis Vir Norin, — min ekinteresis la prikomputata aparato. Se vi permesos, mi pridemandos biofizikistojn.

— Ili malmulton povos rakonti al vi. Nun ili estas okupitaj pri karakterizo de enaj kaj elaj fluoj. Ŝajne, tio estas simpla afero, sed kapti kvantajn rilatojn ni ankoraŭ ne sukcesas.

— Ĉu vi mem konas la celon de la aparato?

— Memkompreneble. Mi ne scias pri via kompetenteco, sed mi provos klarigi, — gravmiene rimarkis la vicdirektoro. — La reta, aŭ retikula strukturo de la cerbo transmetas en la konscion fiksitajn asociaĵojn...

— Pardonu, sur la Tero tio estas delonge sciata. Min interesas nur la celo de la aparato. Ĉe ni io simila servas por elekto de la plej efika kombino de homoj en laborgrupoj por malvastaj taskoj.

— Tro komplike! Ni bezonas aparaton por distingo kaj posta elŝeligo de retroasociaĵoj, neeviteble ripetiĝantaj ĉe senescepte ĉiuj homoj. Ĉe multaj ili estas tiom fortaj, ke kreas stabilan reziston al enradikigo de la saĝo kaj al edukado de amo al la Granda. — La vicdirektoro aŭtomate fleksiĝis en respekta riverenco.

— Ĉio estas klara, — per glacia tono diris Vir Norin, — dankon. Mi vere ne bezonas iri en la laboratorion.

— Niaj sciencistoj deziras renkontiĝi kun vi, — haste diris la vicdirektoro, — sed nun ili estas disaj sur la laborlokoj. Necesos atendi, ĝis ĉiuj kunvenos. Eble, vi venos al ni en la «atelieron»? Tiel nomiĝas niaj vesperaj kunvenoj, kie ni amuziĝas, diskutas aŭ aranĝas spektadon de iaj spektaĵoj.

— Do, — ridetis la astronavigaciisto, — evidente, mi estos kaj amuzo, kaj spektaĵo, kaj diskutaĵo.

— Ne, tute ne! — konfuziĝis la vicdirektoro. — Niaj homoj deziras konversacii kun la tera kolego, pridemandi vin kaj respondi al viaj demandoj.

— Bone, — konsentis Vir Norin kaj ne prokrastigis lin per demandoj, komprenante, ke la administranto devas fari respektivan preparon, — mi venos vespere.

Li direktis sin al la ĉefa poŝtejo. Tie, kiel kun fiero rakontis loĝantoj de la ĉefurbo, funkciis modernaj maŝinoj. Ili eldonadis leterojn, laŭ sesnumeraj signoj momente ordigante venintajn korespondaĵojn por tiuj, kiuj ne deziris uzi videokomunikadon, timante pri malkovro de iliaj personaj sekretoj. Homoj ne sciis, ke ĉe eta suspekto la leteroj estis transĵetataj al najbara maŝino, traradianta kaj filmanta ilian enhavon. Dum voko de la kodo la ricevanto aŭtomate estis fotografiata sur la saman filmon...

Aliaj maŝinoj donadis ĉiaspecajn informojn, inklude determinon de kapabloj, kaj konsilojn pri elekto de speco de laboro, necesa en la ĉefurbo.

La antikva, bone konstruita domo de la poŝtejo konsistis el giganta halo, ĉirkaŭigita per konzoloj de aŭtomataj maŝinoj. Neforte lumantaj ideogramoj super ĉiu konzolo estis detale klarigantaj, kiajn manipulojn oni devas plenumi, por ricevi korespondaĵon, konsilon aŭ informon. Evidente, en tormansaj lernejoj oni ne instruis pri uzado de publikaj maŝinoj. En la halo paŝadis vestitaj en bruna uniformo konsilistoj, pretaj helpi al vizitantoj de la poŝtejo. Ili promenadis kun fiere neatingeblaj mienoj, imitante du «lilulojn», lokiĝintajn en la kontraŭaj finoj de la halo. Vir Norin ne rimarkis, ke la vizitantoj iam turnas sin al tiuj orgojlaj kaj malbonkoraj konsilistoj. Ĉedi pravis, kiam diris, ke ili impresas al ŝi abomene, — ili odoras per kolero kaj anima malpleneco.

Tio estas «malhomoj» el antikvaj rusaj fabeloj, ekstere en la homa aspekto, sed kun animo, plene detruita per speciala preparo. Ili faros ĉion ajn, kion oni ordonos, pensante kaj sentante nenion.

Vir Norin aliris la maŝinon por determino de kapabloj, penante penetri sentojn de tormansano, alveturinta en la ĉefurbon el malproksime (ju pli malproksime de la centro, des malpli bona estis stato de klerigado kaj de ĉiutaga vivnivelo), por trovi ĉi tie novigon de sia vivo. Li faris la manipulojn, listigitajn en la tabelo. En la fenestreto supre ekbrilis oranĝkolora lumo, kaj senpasia voĉo kriis por la tuta halo: «Mensaj kapabloj estas malaltaj, psika nivelo estas sub la averaĝa por la ĉefurbo, stulta kaj malsprita, sed muskola reago estas bonega. Konsilo: serĉu laboron de ŝoforo de urbaj transportiloj».

Vir Norin perplekse rigardis al la aŭtomato: la indikiloj de la alta konzolo estingiĝis, malaperis ankaŭ la lumo en la supra fenestreto. Malantaŭe oni ekridis, la astronavigaciisto retrorigardis. Kelkaj homoj aliris la aparaton. Vidinte la konsternon de Vir Norin, ili komprenis ĝin siamaniere.

— Kial ci staras, kiel perdita? Ĉu laboro de ŝoforo por ci ne bonas, jen kia fortega ulaĉo! Pasu, ne prokrastu! — ekkriis ili, facile puŝante la astronavigaciiston. Vir Norin deziris diri al ili, ke tia karakterizo ne konformas al lia mempercepto, sed komprenis, ke estas senutile klarigi ion ajn, kaj deiris en la preskaŭ senhoman parton de la halo, kie estis vendataj libroj kaj gazetoj.

Tamen, li baldaŭ komprenis la ŝajnan absurdecon de la konkludoj de la aŭtomato. La maŝino estis programita laŭ la normoj de Tormans, ĝi ne kapablis kompreni indicojn, elirintajn super la suprajn limojn, kaj neeviteble opiniis ilin sub la malsupraj limoj. Samo okazus ankaŭ kun tormansano de elstaraj kapabloj — jen leĝo de kapitalisma socio, kondukanta al la Sago de Arimano. En ĉi-tiea literaturo oni skribas multe pli pri malbono, ol pri bono. Vorto pri io malbona kaj malhela portas pli multe da informo, ol pri io bona kaj hela, ĉar la ĉiutaga sperto kvante ricevas pli da malbono. Pro la sama kaŭzo oni pli facile kredas al malbonaĵoj: malbono estas pli konvinka, pli videbla, pli efikas al la imagpovo. Filmoj, libroj kaj versoj de Tormans nekompareble pli multe rakontas pri kruelaĵoj, murdoj, perfortoj, ol pri bono kaj belo, kiuj cetere estas pli malfacile priskribeblaj pro malriĉeco de la vortoj, rilataj al amo kaj belaĵoj.

Konfliktoj kaj perfortoj iĝis la fundamento, la enhavo de ĉiu verko de la ĉi-tiea arto. Sen tio la loĝantoj de Tormans ne montras intereson al libro, filmo aŭ bildo. Tamen, estas unu nepra kondiĉo. Ĉio terura, sango kaj suferoj, devas rilati al la pasinteco, aŭ oni devas montri konfliktojn kun malamikoj, invadintaj el la kosmo. La nunon oni ĉiam montras trankvila kaj nekredeble feliĉa regno sub la saĝa potenco de la regantoj. Nur tiel, kaj ne alie! Por tormansano artaĵo, kiu rakontas pri la hodiaŭa tago, estas tute seninteresa. «Obtuza enuo de tiu arto disrampas sur la tuta planedo», — iam trafe diris Ĉedi.

La kaŭzo de ĉiuj ĉi fenomenoj estas unu: da malbono en tiu ĉi mondo ĉiam estis pli multe, ol da bono. Kvanto de malfacilaĵoj, malfeliĉoj, enuo kaj malgajo, laŭ proksimumaj kalkuloj de la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo por la EDM, superis feliĉon, amon kaj ĝojon dekkvin-dekok-oble laŭ oblikva sekco de mezuma nivelo de spiritaj bezonoj. Verŝajne, sur Tormans nun estas la samo. La sperto de generacioj, akumuliĝanta en la subkonscio, iĝas precipe negativa. Ĝuste en tio konsistas la forto de la malbono, la potenco de Satano, kiel diris en la antikveco religiaj homoj. Ju pli antikva estis popolo, des pli multe en ĝi akumuliĝis, simile al entropio, tiu negativa sperto. La tormansanoj — posteuloj kaj fratoj de la teranoj — vivis kromajn du jarmilojn en malaranĝo, sub batoj de la Sago de Arimano, kaj en negado de la bono ili multe pli aĝas, ol la tera homaro...

Ĉagrene suspirinte, Vir Norin ĉirkaŭrigardis kaj renkontis rigardon de junulino, kubute apoginta sin al elstaraĵo de muro apud la libra kiosko: grandegaj okuloj, infane maldika kolo kaj tre malgrandaj manoj, nervoze foliumantaj flavajn paperfoliojn, evidente, leterojn. Al Norin transiris ŝia sento de maltrankvila sopiro. Maloftaj grandaj larmoj unu post alia ruliĝis el sub la longaj okulharoj de la junulino. Akra, antaŭe ne spertita kompato tranĉis la astronavigaciiston. Ne kuraĝante tuj simple ekparoli kun la nekonatulino, li pensis, kiel helpi al ŝia malfeliĉo. La haŭto, pli malhela, ol tiu de ĉefurbaj loĝantoj, elmontris loĝantinon de la vosta hemisfero. Mallonga kaj malpeza robo malkovris la sveltajn, fortikajn krurojn. Stranga koloro de la haroj — nigra kun cindra nuanco — distingiĝis inter la ordinaraj nigraj kun ruĝeto kapoj de la tormansanoj kaj harmoniis kun la grizaj okuloj de la knabino. Vizitantoj de la poŝtejo svarmis ĉirkaŭe. Viroj iujfoje ĵetadis al ŝi arogajn rigardojn. La junulino forturniĝadis aŭ mallevadis la kapon, ŝajnigante sin enprofundiĝinta en la leteron.

Ju pli Vir Norin observadis la nekonatulinon, des pli li sentis en ŝi animan profundecon, kiun li malofte renkontadis en tormansanoj, ordinare senigitaj je memeduko kaj psika kulturo. Li komprenis, ke ŝi estas sur sojlo de granda malfeliĉo.

Vir Norin sciis, ke simple aliri al plaĉinta homo kaj ekparoli kun li ĉi tie ne eblas. Anima tenero, tiom natura sur la Tero, vokadis sur Tormans nur timon kaj forpuŝon. Pli aĝaj homoj, el «lovoj», timis, ke la ekparolinta kun ili homo evidentiĝos sekreta spiono de la ŝtato, provokanto, serĉanta pseŭdajn kontraŭregistarajn konspirulojn el tiuj, kiuj trapasis la elprovon de «Renkontiĝo kun Serpento». Pli junaj virinoj timis virojn. Pensante, Vir Norin ree renkontis rigardon de la nekonatulino kaj ridetis al ŝi, enmetinte en tiun rideton la tutan subite naskiĝintan simpation kaj pretecon helpi.

La junulino tremeris, por sekundo ŝia vizaĝo rigidiĝis, kaj en la okuloj ekstaris nepenetrebla kurteno. Sed la forto de bonkoreco, per kiu lumis la okuloj de la terano, venkis. Ŝi malgaje kaj malforte ridetis responde, rememoriginte al Vir Norin personon de historiaj freskoj en la muzeo de la Lasta Helenujo sur insulo Ĥio. La tormansanino nun rigardis al li atente kaj mire.

Vir Norin aliris ŝin tiel rapide, ke la junulino retropaŝis en timo kaj etendis la manon, kvazaŭ intencante forpuŝi lin.

— Kiu ci estas? Tute alia. — La tormansanino ree rigardis al la astronavigaciisto kaj ripetis: — Tute alia.

— Ne mirinde, — ridetis Vir Norin, — mi venis el malproksime. Tre! Tamen ĉi tie mi estas eksterdanĝera, sed kio minacas al vi? Kia malfeliĉo okazis al vi? — Kaj li almontris la leteran folion.

— Kiel ci ridinde parolas, ja mi estas ne el la ĉefurbaj altuloj, — ridetis la junulino kaj, luktante kun pretaj verŝiĝi larmoj, aldonis: — Ĉe mi ĉio ruiniĝis. Mi devas reveni, kaj por tio... — Ŝi eksilentis kaj forturniĝis, levinte la kapon al gisita krudfera friso kaj ŝajnigante, ke pririgardas la komplikan interplektaĵon de ideogramoj kaj serpentoj.

Vir Norin prenis la etan manon, krudiĝintan pro vento. La tormansanino rigardis al la propra manplato, kvazaŭ mirante, kial ĝi trafis en tian grandan manon.

Tre baldaŭ Vir Norin sciis ĉion. Sju An-Te, aŭ Sju-Te, venis el la vosta hemisfero, el urbo, nekonata al la astronavigaciisto, kie pro iaj gravaj kaŭzoj (li ne demandis) ŝi ne plu povis resti, venis en la ĉefurbon al la frato, laborinta en mulda fabriko. La frato estis la sola, kiun havis Sju-Te en la mondo, li revis loĝigi ŝin en la ĉefurbo, lernigi kantadon kaj dancadon. Okaze de sukceso ŝi povus iĝi «lovino». Tio estis la ĉiama revo de la frato, sindoneme aminta la fratinon, — ne ofta okazo en la tormansaj familioj. Ial la frato pleje deziris, ke Sju-Te vivu longe, kvankam li mem iĝis nekapabla ricevi la necesan kleron, por iĝi «lovo».

Dum Sju-Te estis veturanta al la ĉefurbo, la frato ricevis seriozan traŭmon en la fabriko, kaj oni lin antaŭ la ordinara tempo sendis al Palaco de Karesa Morto. La mizeran havaĵon, kaj, ĉefe, la ŝparaĵon, kiun li kolektadis, atendante la venon de Sju-Te, disŝtelis la najbaroj. Antaŭ la morto li sendis al Sju-Te adiaŭan leteron, sciante, ke post la veno ŝi iros en la poŝtejon por ricevi informon, kiel trovi lin en la ĉefurbo. Kaj jen... Sju-Te etendis la flavajn folietojn.

— Kiel vi nun intencas agi? — demandis Vir Norin.

— Mi ne scias. Mia unua penso estis iri en Palacon de Karesa Morto, sed tie oni trovos, ke mi estas tro juna kaj sana, kaj sendos ien, kie estos pli malbone, ol tie, de kie mi venis. Speciale tial, ke... — ŝi ekĝeniĝis.

— Ke vi estas bela?

— Diru prefere: vokas deziron.

— Ĉu estas malfacile trovi bonan homon en tia granda urbo kaj peti lin pri helpo?

Sju-Te rigardis al la terano kun nuanco de bedaŭro.

— Vere, ci estas el malproksime, eble el arbaroj, kiuj, oni diras, ankoraŭ kreskas en la Ruĝaj Montoj kaj en la Transversa Montoĉeno.

Vidante nekomprenon de Vir Norin, Sju-Te klarigis:

— Viroj volonte donus al mi monon, kiujn mi devus tuj perlabori.

— Ĉu perlabori?

— Jes ja! Ĉu ci vere ne komprenas! — malpacience ekkriis la junulino.

— Jes, jes... Kaj virinoj?

— Virinoj nur insultus min kaj konsilus iri labori. Niaj virinoj ne ŝatas junajn, pli allogajn por viroj, ol ili mem. Virino por virino ĉiam estas malamiko, ĝis maljuneco.

— Nun mi komprenas vin. Pardonu la fremdulon pro la stulta demando. Sed, eble, vi konsentos akcepti helpon de mi?

La junulino streĉiĝis tuta, pensante kaj esplorante la vizaĝon de Vir Norin, poste malforta subrido tuŝis ŝian infanan buŝon.

— Pri kio ci diras per la vorto «helpo»?

— Nun ni iros en hotelon «Lazura Nubo», kie mi loĝas. Tie ni trovos ĉambron por vi, ĝis vi ne trovos alian. Ni tagmanĝos kune, se vi deziros akompani min. Poste vi okupiĝos pri viaj aferoj, kaj mi — pri miaj.

— Ci, eble, estas potenca homo, se loĝas en la supra parto de la urbo, en hotelo, kaj mi mem ne scias, kial mi tiel kuraĝe parolas kun ci. Eble, ci miksis min kun iu alia? Ja mi estas ordinara stulta «mavino» el fora loko! Kaj mi nenion scipovas...

— Kaj kanti kaj danci?

— Iomete. Ankoraŭ pentri, sed kiu tion ne scipovas?

— Tri kvaronoj de la urbo Saĝejo!

— Strange. Ĉe ni en la provinco oni kantas malnovajn kantojn kaj multe dancas.

— Tamen mi ne miksas vin kun iu alia. Mi konas neniun tian virinon en la ĉefurbo.

— Kiel tio povas esti? Ci estas tia... tia...

Anstataŭ respondo Vir Norin prenis la junulinon je la brako laŭ la kutimo de la loĝantoj de la ĉefurbo, kaj rapide kondukis ŝin en la hotelon. Sju-Te estis rapida, lerta kaj tuj adaptiĝis al la irmaniero de la astronavigaciisto. Ili leviĝis sur monteton, al la flav-blanka domo de «Lazura Nubo», kaj eniris en la malaltan vestiblon, ombrigitan tiel forte, ke eĉ tage ĝin prilumadis verdaj lampoj.

— Sju-Te bezonas ĉambron, — turnis sin Vir Norin al deĵoranto.

— Ĉu ŝi? — senceremonie montrofingris al la junulino la juna tormansano. — Dokumentojn!

Sju-Te obeeme kaj maltrankvile serĉis en la malgranda saketo ĉe la zono kaj elprenis ruĝan papereton.

La deĵoranto eĉ fajfis kaj ne deziris ĝin preni.

— O ho, kaj kie estas la karto de akcepto en la ĉefurbon?

La junulino, ĝeniĝante, komencis klarigi, ke la karteton devis prepari la frato, sed li...

— Tutegale! — malafable interrompis la deĵoranto. — Neniu hotelo en Saĝejo cin enlasos! Kaj ne petu, tio estas senutila!

Vir Norin, retenante ekbolintan indignon, tute maldecan por la tera vojaĝanto, komencis konvinki la deĵoranton. Tamen eĉ la ĉiopova karteto de gasto de la Kvaropa Konsilio ne helpis.

— Mi perdos la laboron, se enlasos homon sen dokumentoj. Speciale virinon.

— Kial «speciale virinon»?

— Oni devas ne allasi malĉaston.

Unuafoje Vir Norin eksentis sur si la preman dependon de la tormansanoj de ajna eta estro — plej ofte malbona homo.

— Sed mi ja povas akcepti amikojn, ĉu?

— Certe. Ĉe vi — bonvolu! Sed nokte povas veni «liluloj» por kontrolo, kaj tiam estos malagrablaĵoj — por ŝi, certe! Kie do estas ŝi?

Vir Norin retrorigardis. En la ardo de la disputo li ne rimarkis, kiel Sju-Te malaperis. Sento de grandega perdo igis lin momente forpafiĝi sur la straton, perpleksiginte eĉ la spertan deĵoranton. La fajna nerva sentivo puŝis Vir Norin-on maldekstren. Post minuto li ekvidis Sju-Te-n antaŭe. Ŝi iris, mallevinte la kapon, plu kunpremante en la pugneto sian senutilan ruĝan «dokumenton».

Ankoraŭ neniam Vir Norin sentis tian honton pro neplenumita promeso. Kaj ankoraŭ io almiksiĝis al tio — malklara kaj ege malagrabla, eble, la sento de antikva vira digno, kiu estis tretita antaŭ ĉarma virino, kiu krome trafis en malfeliĉon.

— Sju-Te, — vokis li.

La junulino turniĝis, momenta ĝojo brilis en ŝia vizaĝo, iomete levinte la angulojn de la malĝoje kunmetitaj lipoj, pro kies nura aspekto kunpremiĝis la koro de la terano. Li etendis al ŝi la manon.

— Ni iru!

— Kien? Mi jam sen tio faris al ci malfacilaĵojn. Mi vidas, ke ci ĉi tie estas same fremda, kiel mi, kaj ne scias, kio eblas kaj kio estas malpermesita. Adiaŭ!

Sju-Te parolis kun sincera konvinkiteco. Saĝa malgajo lumis en ŝiaj grandaj okuloj, neeltenebla por tera homo, ekde la naskiĝo edukita por lukto kontraŭ sufero.

La astronavigaciisto ne deziris uzi la psikan forton, por obeigi la junulinon al sia volo, sed li ne havis, per kio konvinki ŝin.

— Ni iru al mi. Por nelonge! Ĝis mi interparolos kun amikoj kaj trovos ĉambrojn por vi, kaj samtempe ankaŭ por mi. Antaŭe la hotelo estis por mi indiferenta, sed nun ĝi iĝis abomena.

Sju-Te obeis. Ili ree eniris la vestiblon, kie la deĵoranto renkontis ilin per cinika subrido. Vir Norin deziris puni lin: post kelkaj sekundoj la deĵoranto alrampis al Sju-Te, etendante al ŝi la ŝlosilon de la ĉambro de Vir Norin. Sur Tormans ĉiuj publikaj institucioj kaj ĉambroj estis zorge ŝlosataj — malforta peno lukti kontraŭ terure disvastiĝinta ŝtelado. Kun humila fizionomio la deĵoranto kisis la polvokovritan piedon de la knabino. Ŝi ektimis kaj penis fuĝi. Vir Norin kaptis ŝin je la mano kaj kondukis en la disponigitan al li duĉambran apartamenton, kiajn gastoj de la ĉefurbo opiniis lukso.

Li sidigis sian lacan kaj profunde afekciitan gastinon en molan fotelon. Rimarkinte, ke ŝi nervoze ĉirkaŭlekas la sekiĝintajn lipojn, li donis al ŝi trinkaĵon; metinte la manon sur la varmegan frunton de Sju-Te, trankviligis ŝin kaj nur post tio vokis el sub la lito la naŭpiedulon. La SDP de malhele pruna koloro mallaŭte ekzumis, Sju-Te salte ekstaris, transirigante la rigardon de la maŝino al Vir Norin kun miksita esprimo de timo kaj admiro.

Vir Norin komencis voki Tael-on, sed trovis nur deĵoranton pri komunikado kun la teranoj, el samideanoj de la inĝeniero. Vir petis la deĵoranton trovi al li restadejon inter «lovoj».

Fininte la interparolon, li komutis la SDP-on al ricevo, eksidis apud Sju-Te kaj komencis pridemandi ŝin, ĝis li eksentis, ke ŝi trankviliĝis kaj nur luktas kontraŭ peza laco. Estis facile dormigi la knabinon, obeeme volvintan sin en la fotelo. Vir mem pacience atendis, kiam ekparolos la SDP, same ripozante antaŭ la vizito al la «ateliero» de la medicin-biologia instituto. Pasis pli ol du horoj. Eksonis apenaŭ aŭdebla voka signalo, kaj sur la ekrano aperis maltrankviligita Tael, ĉiam antaŭtimanta malfeliĉojn.

Vir Norin tuj ricevis adreson. En kvartaloj, okupitaj de domoj de «lovoj», kie loĝis soleca profesoro de la Arkitekta Asocio, por dispono de la teranoj troviĝis du oportunaj ĉambroj. Tie loĝis precipe teĥnikaj intelektuloj, inter kiuj nemalgrandan rolon ludis samideanoj de Tael, el tiuj, kiuj spektis la filmojn de «Malhela Flamo».

Sju-Te vekiĝis kaj ĉirkaŭrigardis, streĉigante sur la genuojn la ĉifitan robon.

— Iru, lavu vin, — gaje proponis la astronavigaciisto, — kaj ni iros tagmanĝi, kaj poste — al la loĝejo. La ĉambro estas trovita, sed ĝi estos apud la mia. Ĉu tio ne malhelpos al vi?

Sju-Te ĝoje aplaŭdis.

— Tute ne! Ĉu tiel baldaŭ? Ho, kiel longe mi dormis! Dum la lastaj du noktoj mi veturis, starante en la koridoro, mia mono finiĝis...

— Do vi ja estas tre malsata! Ni iru do!

Ili eniris en grandan Palacon de Nutrado, bonan, laŭ la kriterioj de Jan-Jaĥ, domon kun kadritaj per fero vitraj pordoj kaj kun tegaĵo el polurita ŝtono.

Sju-Te, ĝeniĝante pro sia mallonga, malmultekosta robo — dum tiuj horoj virinoj ordinare portadis pantalonojn, — enpremiĝis en angulon kaj de tie kun sciemo observadis la nekutiman medion kaj konduton de ĉefurbanoj. Vir Norin same ŝatis faradi tion dum liberaj minutoj. Oni alportis al ili tagmanĝon. Kaŝe rigardetante al sia akompanatino, li miris, kiel bele, sen avido kaj sen troa afekto manĝis tiu, sendube, tre malsata junulino. Tute kiel loĝantino de la Tero. Vir Norin nur poste eksciis, ke Sju-Te ne ricevis edukon kaj ŝia agrabla sinteno estis kaŭzita de ŝia denaska anima delikateco.

Nemalproksime de ili, ĉe polurita kolono el griza artefarita marmoro, kuniginte kelkajn tablojn, lokiĝis brua kaj senĝena kompanio de junuloj. Vir Norin kaj Sju-Te povis libere interŝanĝi impresojn, altirante nenies atenton. Inter la tabloj per danca irmaniero paŝadis junulino en ruĝbruna robo, neordinare svelta por tormansanino. Ŝi iradis rekte kaj fiere, ŝia saĝa vizaĝo kun pensema kaj malgaja esprimo estis defie ŝminkita. Inter la vizitantoj kaj kelnerinoj ŝi impresis kiel raraĵo, sed facila nuanco de vulgareco sentiĝis en ŝia gracia sinteno. La piedoj de la junulino en oraj ŝuoj kun altaj kalkanumoj paŝadis facile kaj delikate.

— Rigardu, kiaj belaj piedoj! — ekkriis Sju-Te.

La astronavigaciisto oblikve rigardis al la malgrandaj piedoj de sia akompanatino, vestitaj en sandaloj-plandumoj kun du rimenetoj, kuniĝantaj inter la dikaj kaj la duaj fingroj. La glataj, kiel ĉe infanoj, piedoj de Sju-Te ŝajnis nudaj kaj sendefendaj. Ŝi kaŝis ilin sub la tablon kaj ripetis:

— Rigardu, kiel ŝi estas malgaja. Tio estas sorto de ĉiuj belaj junulinoj. Eble, al ŝi necesas diri konsolon, samkiel al mi?

La astronavigaciisto silentis, pensinte, ke Sju-Te ne vane atentis ĝuste tiun ĉi junulinon. Ili ambaŭ distingiĝis per sia seriozeco inter aliaj junaj virinoj kun ties nervoza kriemo kaj grimacado, kiujn oni opiniis modaj en la ĉefurbo de Tormans.

— Mi sentas, ci estas tute neordinara homo. Eble, — en la okuloj de Sju-Te aperis timo, — alivestita «serpentulo»?

— Ĉu vi iam aŭdis, ke almenaŭ unu «serpentulo» helpus al unua renkontito?

— Neniam! — ekĝojis la junulino. — Sed kial ci ne diras al mi «ci», kiel estas kutime ĉe ni? Kial?

— Mi klarigos poste.

La fino de la tagmanĝo pasis en silento. Malvigliĝinta Sju-Te ekiris post Vir Norin por trovi la domon kun la promesita loĝejo. Ili vojeraris en la malnova urboparto kun mallarĝaj, kurbaj stratetoj. Vir Norin haltigis pasantan «mavon».

— Leviĝu dekstren, — diris tiu, — ci vidos kvartalojn de grizaj domoj ŝajne el brikoj. Kiam ekbojos hundoj, do ci venis.

En kvartaloj de «lovoj» Vir Norin ankaŭ antaŭe vidis hundojn, kiujn sur ŝnuretoj promenigadis virinoj. En aliaj lokoj de la urbo li rimarkis neniajn hejmajn bestojn. Por la terano ne estis dubo, ke la hundoj estis alportitaj ĉi tien el la gepatra planedo, ilia mirinda simileco kun la teraj ne povis esti hazarda.

— Ĉi tie estas tro multe da hundoj! — miris Sju-Te. — Por kio ili?

— Eble, la longvivantoj havas tempon, por doni ĝin al animaloj. Al mi ĉiam hundoj ŝajnis kaptitoj de malvastaj domoj kaj ĉambroj, kiuj taŭgas nur eble por katoj...

— Kaj por homoj, — aldonis Sju-Te.

— Jes, bedaŭrinde. Plej ravitaj ŝatantoj de hundoj ofte estas solecaj neŭrasteniuloj aŭ homoj, ofenditaj de io. Por ili alligiteco de la hundo servas kiel apogo, kvazaŭ konvinkante ilin, ke ankaŭ ili por iu estas superaj estaĵoj. Mirinde, kiom multajn vizaĝojn havas tiu strebo esti supera estaĵo! Jen danĝero, subtaksita de antikvaj psikologoj!

— Ĉu de niaj antikvaj psikologoj? Ĉu ci scias la historion?

— Iomete.

— Kiel mi dezirus scii ĝin pli multe! Historio estis por mi la plej interesa fako en la lernejo...

La mastro de la loĝejo estis hejme. La alta, maljuna «lovo» malalte riverencis al la astronavigaciisto, singarde premis la manon de Sju-Te. En la malhela mallarĝa antaŭĉambro Vir Norin atentis la pezan enirpordon kun kelkaj komplikaj seruroj.

— Tio estas ne kontraŭ ŝtelistoj, — klarigis la mastro, — ili, se deziros, tutegale enrompiĝos.

— Ĉu?

— Certe. Mi pensas, ke ne multaj komprenas, kiomgrade ni, «lovoj», estas senhelpaj antaŭ huliganoj kaj ŝtelistoj. Defendi nin ni ne rajtas. Eĉ se ni havus armilaron! Vi devas responsi pro kaŭzita kripleco, eĉ se oni vin atakus kun tranĉilo. Mi miras, kiel ankoraŭ malmulte la «mavoj» uzas la eblojn, kiujn donis al ili la ŝtato: enrompiĝi en loĝejojn, bati, insulti.

— Por kio do la ŝtato subtenas tiajn fiagojn?

— Tre simple. Tio donas malstreĉiĝon al tiuj, kiuj malkontentas pri la vivo, kaj ŝajnon de libero. Ŝtelistoj ne tiom timindas, ili limiĝos per kelkaj aĵoj. Multe pli danĝeraj estas «okuloj de la reganto»! Ili trovas konvenajn ŝlosilojn, priserĉadas loĝejojn, esperante trovi malpermesitajn librojn, kantojn, personajn taglibrojn, leterojn.

— Kaj ĉu ĉio ĉi estas malpermesita?

— Ĉu vi falis de la ĉielo? Aĥ, pardonu, efektive... — La mastro konfuziĝis.

Vir Norin petis konduki ilin al la ĉambroj.

Kvadrataj, drapiritaj per tapiŝoj kaj kurtenoj, ili ŝajnis al Sju-Te tre komfortaj. Elektinte laŭ insisto de la mastro la ĉambron, kiu elstaris sur straton en aspekto de lanterno, ŝi pene retenis dankajn larmojn.

— Mi scias, knabinoj ŝatas revi, observante la vivon, kiu pasas pretere, — subite milde diris la profesoro.

— Ĉu vi havas filinojn? — demandis Sju-Te.

— Havis... Ŝi mortis en Palaco de Karesa Morto: ŝi iĝis «mavo» laŭ kapabloj kaj ne deziris uzi mian rajton.

— Kian? — mallaŭte diris Vir Norin.

— La rajton konservi unu homon el mia familio, eĉ se li estas «mavo». Por prizorgo pri estonta maljunulo, ankoraŭ necesa por la ŝtato. Kaj jen restis neniu...

Vir Norin ŝanĝis la temon de la konversacio, petinte permeson alvenigi la SDP-on poste, por ne altiri atenton.

La mastro aprobis tiun singardemon.

— Kaj vin, Sju-Te, — diris Vir Norin, — mi petas iri nenien, antaŭ ol vi ricevos karteton por plenrajta loĝado en la ĉefurbo.

— Ne maltrankviliĝu! Mi observos ŝin kaj nenien ellasos vian birdeton. Ĉu vere, ŝi similas al gitaŭ?

Vir Norin konfesis, ke li havas nenian ideon pri tiu estaĵo.

— Malgranda, kun nigre-cindraj kapeto kaj vosto, ĝia brusteto estas ĉerizkolora, la dorso kaj la flugiloj estas helbluaj, lazuraj. Ĉu vi neniam vidis ĝin?

— Ne!

— Pardonu la maljunulon! Mi ĉiam forgesas, ke vi estas ne nia.

Vir Norin rimarkis, kiel tremeris Sju-Te.

La instituton Vir Norin atingis jam post veno de mallumo. La «ateliero» estis ankoraŭ kunvenanta. Kiel ĉiam, la veno de la terano kaŭzis nekaŝeblan sciavidon, en la medio de sciencistoj ĝi estis speciale akra.

Vir Norin memoris avertojn de Tael. En ĉiu kunveno, krom sekretaj agentoj de la Kvaropa Konsilio, povis esti instalitaj aparatoj por registrado de parolo kaj subaŭskultado de konversacioj. Malriĉeco de rimedoj ne permesis fari tion en ĉiu kunveno, sed tie, kie ĉeestis tera gasto, la sonregistrado estis farata certe. Kaj li decidis ne kaŭzi konversaciojn, danĝerajn por la konversaciantoj.

Por miro de la astronavigaciisto, la ĉeestantoj kondutis senĝene kaj faradis sufiĉe akrajn eldirojn. Multe aŭdinte pri arbitro de la oligarkoj, Vir Norin eĉ maltrankviliĝis. Pro tiaj paroloj la sciencistojn oni devus tuj ĵeti en prizonon. Nur poste li komprenis psikologian subtilecon de la politiko de Ĉojo Ĉagas: ili parolu — tutegale ili ne povas ne pensi pri la stato de la socio, — ili eldiru vanajn oratoraĵojn, tamen ili ne kreos konspirajn organizaĵojn, lukto kontraŭ kiuj kaŭzus nedeziratajn breĉojn en la medio de intelektuloj, valoraj por la ŝtato.

Unua elpaŝis juna, asket-aspekta sciencisto kun kolera brilo en la okuloj kaj kun elstaranta mentono. Li parolis pri senutileco de la plua evoluo de la scienco: ju pli vasta iĝas ties fronto kaj ju pli profunda estas penetro en sekretojn de la naturo, des pli grandajn penojn kaj materiajn malŝparojn postulas ĉiu paŝo. Rapida progreso de unuopuloj estas neebla. Ekkono iĝis tro multeflanka, ĉiam pli komplikaj eksperimentoj malrapidigas la esplorojn kaj, krome, amasigas montojn da neuzata informo. Ĉe malgranda malŝparo de rimedoj por la scienco estas nenia espero, ke ĝi povos solvi la problemojn, starantajn antaŭ ĝi, penetri en profundajn kontraŭdirojn de la biologiaj meĥanismoj kaj de la socia evoluo. Do, ili, la sciencistoj, ricevas de la ŝtato privilegiojn pro tio, kion ili ne povas fari, do ili estas parazitoj, vivantaj per rento de la ricevitaj scioj. La diserigita scio profundiĝas en demandojn, praktike jam nenecesajn, ĉar la rimedoj de la planedo estas elĉerpitaj. La sciencisto finis per voko rezigni la pastran ambicion kaj turni siajn rigardojn al la ĉielo, el kie aperas stelŝipoj de la potencaj civilizoj, sukcesintaj ne disrabi la naturon, kiun ili ricevis, kaj antaŭ ĉio — de la teranoj, frate similaj al la homoj de Jan-Jaĥ.

La vicdirektoro, sidanta apud Vir Norin, balancis la kapon kaj flustris:

— Danĝera parolo, tre danĝera.

— Ĉu al li io minacas?

— Seriozaj konsekvencoj.

— Ĉu li estos punita de la ŝtato?

— Mi ne pensas tiel. Sed la kolegoj ne pardonos al li tian senmaskiĝon.

Antaŭ la tablo, kie estis kunsidanta la konsilio de la «ateliero», ekstaris alia sciencisto, pala kaj sulka, cizelanta vortojn kun venena moko:

— Oni ne devas voki al helpo aliajn civilizojn de la kosmo. Ili venos kiel konkerantoj, kaj ni iĝos iliaj sklavoj. Tion antaŭvidis la granda Ino-Kaŭ en la Jarcento de la Saĝa Rifuzo, do en la momento de la unua kontakto kun aliplanedaj kulturoj. Pardonu min la tera gasto, sed tia estas la rigardo de realisto, sed ne de romantika revulo!

— Mi ne miras! — replikis Vir Norin. — Sur la Tero, ankoraŭ dum la Erao de la Disa Mondo, fama ĉina sciencisto Jang postulis, ke ni ne respondu al vokoj, se ili venos el aliaj planedoj. Samtempe germana astronomo Herner deklaris, ke en establo de ligo kun aliaj mondoj li vidas la lastan eblon eviti la tutplanedan memmortigon. Li subkomprenis militon kun uzo de la plej terura armilo, inventita tiutempe fare de la scienco.

La vicdirektoro de la instituto, preninte vorton, listigis bonajn farojn, per kiuj kontribuis la biologian medicinon la sciencistoj de la instituto: kuracilojn, speciale halucinajn narkotaĵojn, kaj metodojn de rekonstruo de psiko.

— Jen reala malkonfirmo de la kalumnioj de la unua oratoro, ke la scienco ne donas rezultojn en sociaj aferoj. Ĝi havas rektan rilaton al bonoj por la homaro.

— Pardonu la fremdulon, — enmiksiĝis Vir Norin, — kiamaniere?

— Informo, kiel ajn vasta ĝi estu, per si mem ne kreas saĝon kaj ne helpas al homo venki siajn malfacilaĵojn. Senlima homa stulteco ne ebligas kompreni la veran naturon de malfeliĉoj. Helpe de niaj aparatoj kaj ĥemiaĵoj ni enbatas en la malspritajn kapojn la ĉefajn solvojn de la sociaj problemoj. Laŭ la ordono de la granda kaj saĝa Ĉojo Ĉagas ni kreis hipnotan serpenton, malkovrantan intencojn de malamikoj de la ŝtato. Nia instituto produktis maŝinojn por saturo de aero per potencaj trankviligiloj kaj haluciniloj, eĉ eta kvanto da kiuj povas ŝanĝi iron de pensoj de eĉ la plej malesperiĝinta homo kaj pacigi lin kun malfeliĉoj kaj eĉ kun la morto...

— Jes, sed la scienco ne sukcesis eĉ klarigi la sencon de la ekzisto de la homo, — subite interrompis la vicdirektoron nova oratoro, homo kun maldensa kaj mallarĝa barbeto, simila al antikvaj mongoloj. — La homoj ne pli multe komprenas la celon de la vivo, ol la teruraj animaloj de sekaĵo kaj oceano, malaperintaj el la planedo Jan-Jaĥ, tial mi ne emas jubili, kiel nia altestimata estro. En la okuloj de malkleraj homoj, ĉu de «mavoj», ĉu de la superaj tavoloj de la socio, la scienco ĉiam pravas, frakasante nociojn, establiĝintajn ekde la antikveco. Ili pensas, ke la scienco per si mem estas la plej nobla instrumento de la homo, nur perversigita de lia fia naturo, ke ĝi estas la plej efika forto de la vivo. Mallonge dirante, laŭ ilia vidpunkto ni devas ĉiam iri nur laŭ la scienca vojo — la magia vojo, transformanta la scienciston en la sorĉiston kaj orakolon! Kia ironio! Ĉu necesas diri, kian amaran lecionon ricevis danke al tiu superstiĉo la popolo kaj entute la planedo Jan-Jaĥ!

La fendo inter la popolo de Jan-Jaĥ kaj la scienco estis tiom granda, ke ĝi naskis plenan nekompetentecon de la plejmulto de homoj, kiuj rilatas al sciencistoj kun superstiĉa timo. Kaj ni pagas al ili per manko de eĉ eta zorgo pri la sorto de la popolo.

La vicdirektoro signis al la prezidanto, kaj tiu interrompis la oratoron:

— Duan fojon dum tiu ĉi vespero la elpaŝoj ricevas neallaseblan formon de kalumnio pri la scienco kaj ties honestaj laborantoj. Ni prefere aŭskultu nian gaston, lian opinion pri la scienco, lian takson de la hodiaŭaj eldiroj, kvankam ili ne iris en la necesa direkto.

Vir Norin ekstaris, petis pardonon, se li malĝuste komprenis la parolintojn, kaj diris, ke li penos ekspliki la opinion de la teranoj pri la scienco plej ĝenerale.

— La scienco ne scias kaj ne povas scii la tutan senfinecon de la mondo. Kaj kredo je tio, ke ĝi jam trovis solvon de ĉiuj problemoj, kondukos al katastrofo. Tiel povas pensi nur homoj, blindigitaj de dogmeco aŭ de nekritika entuziasmo. Neniu el malkovroj, neniu el la plej grandaj leĝoj estas definitiva. Ordinare pri pleneco kaj finiteco de la scienco pensas dogmemaj mensoj en matematiko, sed tio estas la samo, kiel se historiisto decidus, ke la historio estas finita. Ju pli evoluas nia scio, des pli da enigmoj de la naturo ekstaras antaŭ ni. Senlima estas riĉeco de la plej kutimaj fenomenoj, neelĉerpebla en sia diverseco, en sinuaj vojoj de la historia evoluo. Ni sur la Tero imagas la sciencon kiel senfinan laboron, strebantan malproksimen je miliardoj da parsekoj kaj al estontaj generacioj je miloj da jarcentoj. Tiel komplika kaj enigma estas la universo, ke post la pasintaj jarmiloj de evoluo de la scienco ni perdis la fieraĉon de la antikvaj sciencistoj kaj kutimiĝis al modesteco. Unu el la ĉefaj reguloj, pri kiuj ni instruas niajn infanojn, diras: «Ni scias nur mizeran onon de tio, kion ni devas scii...»

Facila bruo de miro trapasis la ĉambron, sed la sciencistoj scipovis aŭskulti, kaj Vir Norin daŭrigis:

— La naturo, en kiu ni vivas kaj kies parto ni estas, estis formiĝanta dum centoj da milionoj da jaroj, tra historia ŝanĝiĝo de ekvilibraj sistemoj. En ĝia nuna aspekto tiu komplikaĵo estas tiom granda kaj profunda, ke ni ne povas ludi kun la naturo, uzante tre limigitajn sciencajn sciojn. Gajno estos tre malofta, hazarda, kaj malgajnoj — sennombraj. Tre antaŭlonge sur la Tero homoj, cedante al deziro preni ion sen laboro kaj peno, kontraŭ nenio, ludadis por valoraĵoj. Unu el la disvastiĝintaj ludoj estis ruleto: facile turniĝanta rado kun vandoj, ĉirkaŭigita per nemovebla limbo. Sur la radon oni ĵetadis globeton, kaj halto de la rado aŭ de la globeto — pri tio ne konserviĝis informoj — ĉe certaj ciferoj sur la limbo donadis gajnojn. Alie monon forprenadis la mastro de la maŝino. Tiutempe homoj havis nenian ideon pri leĝoj de tiu luda maŝino kaj, kvankam ili suspektis tutan hazardecon de koincidoj, plu ludadis, forludante tutan havaĵon, se ĝustatempe ne foriradis el la ludejo.

Same ankaŭ ni ne devas ludi kun la naturo, kiu dum miliardoj da jaroj ludas hazarde mem, ĉar tio estas ĝia metodo, rimarkita jam antaŭ sep mil jaroj en Antikva Hindujo kaj nomita Raŝa-Lila — «dieca ludo». Nia tasko estas trovi elirejon el la ludejo de la naturo. Nur kunigo de ĉiuj flankoj de la homa scio helpis al ni leviĝi super tiu ludo, do super la dioj de Hindujo. Ni ankaŭ povis ne sukcesi, ĉar en la tiam densiĝanta infereco de nia planedo la Sago de Arimano povis kaŭzi nekorekteblan damaĝon. Mi uzis la terminon, probable nekompreneblan por vi, — densiĝo de infereco. Por ne enprofundiĝi en klarigojn, ni difinu ĝin tiel: kiam la homo mallerte montras ŝajnan potencon super la naturo, li detruas la internan harmonion, akiritan je prezo de kvarilionoj da viktimoj sur altaro de la vivo. «Kiam ni komprenos, ke cejano kaj tritiko konsistigas unuecon, tiam ni prenos la heredon de la naturo en bonajn, komprenantajn manojn», — diris unu sciencisto. Tielas, tute ĝenerale, la rilato al la scienco sur la Tero.

Kion mi povas diri pri via scienco? Antaŭ tri jarmiloj saĝulo Erf Rom skribis, ke la scienco de la estonteco devas iĝi ne kredo, sed moralo de la socio, alie ĝi ne anstataŭos plene la religion kaj restos malpleneco. Strebo al scioj devas anstataŭi strebon al adoro. Al mi ŝajnas, ke ĉe vi tiuj rilatoj estas kvazaŭ reversitaj kaj eĉ la ĉefan demandon pri eterna juneco vi sukcesis solvi per frua morto. Kia mi vidis la sciencon en la institutoj kaj en la hodiaŭa diskuto? Al mi ŝajnas, ĝia ĉefa manko estas neglekto al la homo, absolute neallasebla ĉe ni sur la Tero. Humaneco kaj malhumaneco en la scienco iras apude. Mallarĝa limo disigas ilin, kaj oni devas esti tre pura kaj honesta homo, por ne fali. Eĉ pli, dum evoluo humaneco iĝas malhumaneco, kaj inverse, — tielas dialektiko de ĉia procezo. Savo de vivo per ajnaj rimedoj iĝas kruela torturo, kaj la Donaco de Karesa Morto tiam iĝas bono, sed en aliaj kondiĉoj, kiu disputos pri malhumaneco de la DKM? Vi faras eksperimentojn sur animaloj kaj prizonuloj, sed kial ne iras vi tra la psiko, kiu estas senlime pli riĉa kaj vasta ol ajna ĥemia rimedo? Kial vi ne gardas la psikan atmosferon kontraŭ kolero, mensogo pro io ajn, kontraŭ konfuzaj pensoj kaj malplenaj vortoj? Eĉ la plej gravaj sciencaj teorioj en la spirite-morala rilato restas sur la pensonivelo de la ŝtona epoko, se ili ne estos transportitaj en la konscian saĝon de la homa moralo, simile al tio, kiel multaj malkovroj estis profete antaŭviditaj en la hinda kaj la ĉina antikvaj filozofioj.

La ekzisto de la psika atmosfero iĝis konata jam en la EDM, kiam unu el la plej grandaj sciencistoj de la Tero, Vernadskij, nomis ĝin noosfero. Jarmilojn antaŭ Vernadskij al la nocio de noosfero proksimiĝis antikvaj hindoj. Ili donis eĉ pli plenan difinon — la ĉiela kroniko de Akaŝa. Ĝi inkludis kvazaŭ historian registron de la eventoj sur la planedo, reflektis la sentojn kaj la atingojn de la artoj. Vernadskij opiniis la noosferon plenigita nur per necesaj ideoj kaj faktoj, tio estas per informo de nura scienco.

Sed al Vernadskij apartenas ankoraŭ unu granda ideo, kies ignoro preskaŭ pereigis nian komunan patrujon — la Teron kaj kondukis al la katastrofo ĉe vi, sur Jan-Jaĥ.

Elirante el la duflanka simetrio de la spaco, okupata de viva organismo, el ĝia dekstreco-maldekstreco, neegaleco de fenomenoj dum rotacio «laŭ suno» kaj kontraŭ ĝi, Vernadskij trovis la duflanksimetrian kaŭzon de tiaj fenomenoj (la principon de Kurio) kaj specialan geometrion de la spaco de la vivo. Alimaniere dekstreco-maldekstreco ne povas esti kreita. El tio sekvas neinversigebleco de la vivaj fenomenoj, ĉar la spaco de vivanta organismo povas posedi nur polusajn vektorojn (vektoron de la tempo aŭ vektoron de la morto). Dirante alivorte, ĉio viva konstruiĝas nur laŭ la principoj de dialektika evoluo.

Estas sciata «la nombro de Loŝmid» (nombro da atomaj kompleksoj kaj lima rapido de onda moviĝo en gasa medio). Tiun nombron determinas amplekso de planedo kaj ecoj de ties malviva substanco. Tial ekzistas lima kvanto de maso de la vivo, de la viva materio, kiu povas ekzisti sur tiu planedo. Tiu kvanto estas konstanta grando, malmulte ŝanĝiĝanta dum geologia tempo. Rompo de tiu konstanto kondukas al amasa elmortado. Sed ni revenu al la noosfero. Pri ĝi necesas zorgi pli, ol pri la atmosfero, kaj vi neglektas ilin ambaŭ. Viaj malsanulejoj estas aranĝitaj sen kompreno de psikologia influo de la medio; mi miras, kiel oni resaniĝas en ili.

— Tute bone resaniĝas! — kredigis la vicdirektoro.

— Mi komprenas. La homoj de Jan-Jaĥ ne similas al streĉitaj kordoj, kiel ni, teranoj, kaj pli facile eltenas inferecajn kondiĉojn. Ili ne havas alian eliron. Ni tre baldaŭ repagus ĉi tie pro niaj rapideco de reago, streĉiteco de sentoj kaj ŝarĝo de la memoro.

La bonaĵoj, pri kiuj oni ĉi tie diris, el mia vidpunkto estas murdaj kaj estas pravigeblaj per nenia ŝtata neceso. Trankviligiloj, pacigantaj homojn kun malbonaĵoj de la vivo, similas al falĉilo, fortranĉanta radike ĉion: florojn kaj herbaĉojn, bonan kaj malbonan. Evidente, via biologia scienco estas direktita al subpremo de la interna libero cele de supraĵa normigo de individuoj, alidire por krei homamason. Ĉiuj listigitaj de vi esploroj estas orientitaj ĝuste tiel. Kiel do eblas elekti la belan kaj plekti el ĝi girlandojn de homaj sortoj, helpi al homoj trovi kaj aprezi ĉion helan en la vivo, se vi obtuzigas la emociojn, neniigas la animon?

Post teruraj katastrofoj kaj malhumanigo de la EDM ni komencis kompreni, ke vere eblas neniigi la animon, tio estas la psikan memon de homo, per supraĵa kaj memlaŭdanta raciumado. Eblas senigi homojn je normalaj emocioj, amo kaj psika eduko kaj anstataŭigi ĉion ĉi per rezonado de komputilo. Aperis multaj tiaj «malhomoj», tre danĝeraj, ĉar al ili estis konfiditaj sciencaj esploroj kaj kontrolo pri veraj homoj kaj pri la naturo. Elpensinte la mitan imagaĵon pri la princo de la malbono — Satano, la homo mem iĝis tiu, speciale por animaloj. Imagu por momento centojn da milionoj da ĉasistoj, kiuj buĉadis animalojn nur por plezuro, gigantajn buĉejojn, eksperimentajn vivariojn de institutoj. Poste okazis paŝo al la homo mem — kaj kreskas hekatomboj de kadavroj en koncentrejoj, oni senhaŭtigas homojn kaj plektas el virinaj harligoj ŝnurojn kaj tapiŝojn. Tio estis, la homaro de la Tero ne kaŝiĝos de tio kaj ĉiam memoras la epokojn de la malbono, pravigita de sciencistoj. Kaj ju pli profunda estas scio, des pli forta povas esti malutilo! Samtiam oni elpensis metodojn de kreo de biologiaj monstroj — kiel cerboj, vivantaj en solvaĵoj aparte de la korpo, aŭ kunigo de partoj de homo kun maŝinoj. Ĝenerale, tio estis la sama vojo al kreo de malhomoj, en kiuj el ĉiuj sentoj restus nur strebo al senfina sadisma potenco super veraj homoj, neeviteble kaŭzita de ilia grandega malplivaloreco. Feliĉe, ni ĝustatempe ĉesigis tiujn frenezajn intencojn de la novaj satanistoj.

— Vi mem kontraŭdiras al vi, sendito de la Tero! — diris iu, etendante la maldikan kolon, sur kiu sidis la granda kapo kun la plata vizaĝo kaj la koleraj, fende mallarĝaj okuloj. — Jen la naturo estas tro senkompata, ludante kun ni la kruelan ludon de evoluo, jen la homo, malproksimiĝante de la naturo, faras nekorekteblan eraron. Kie do estas la vero? Kaj kie estas la satana vojo?

— Dialektike — kaj en la unua, kaj en la dua. Dum la naturo tenas nin en senelira infereco, samtempe levante el ĝi per evoluo, ĝi iras laŭ la satana vojo de senkompata krueleco. Kaj kiam ni vokas al reveno en la naturon, al ĉiuj ties miraklaj allogaĵoj de belo kaj falsa libero, ni forgesas, ke sub ĉiu, ĉu vi aŭdas, sub ĉiu floro kaŝiĝas serpento. Kaj ni iĝas servantoj de Satano, se ni plu uzu tiun antikvan imagaĵon. Sed ĵetante nin al la alia ekstremaĵo, ni forgesas, ke la homo estas parto de la naturo. Li devas havi ĝin ĉirkaŭ si kaj ne rompi sian naturan strukturon, alie li perdos ĉion, iĝinte sennoma meĥanismo, kapabla al ajna satana ago. Al la vero eblas veni laŭ la klinga eĝo inter la du falsaj vojoj.

— Bonege dirite! — ekkriis la unua oratoro.

— Pardonu min kolegoj, sciencistoj de Jan-Jaĥ, se mi ne sukcesis esprimi la saĝon de la Tero, kunigitan kun la giganta scio de la Granda Ringo de la Galaksio. Finfine mi estas nur astronavigaciisto. Nur foresto de aliaj, pli indaj homoj igas min paroli antaŭ vi. Ne pensu, ke mi plenas je fiero pri la nemezureble pli granda horizonto de la scienco de nia mondo. Mi klinas la kapon antaŭ la heroa strebo al ekkono sur la soleca, izolita planedo. Ĉiu via paŝo estas pli malfacila, ol la nia, kaj tial — pli valora, sed nur ĉe unu absoluta kondiĉo: se ĝi estas direktita al malpligrandigo de suferoj de la homaro de Jan-Jaĥ, al leviĝo el la infereco. Tia estas ĉe ni la sola kriterio de valoro de la scienco.

Vir Norin malalte riverencis al la ĉeestantoj, kaj tiuj silentis, ĉu konsternitaj, ĉu indignantaj.

La vicdirektoro dankis Vir Norin-on kaj diris, ke, eble, la tera saĝo estas granda, sed li ne konsentas kun ĝi. Necesas daŭrigi la disputon, kiu tre gravas.

— Ankaŭ mi ne konsentos kun vi, — ridetis la astronavigaciisto, — sekvante la teran saĝon. Iam ankaŭ ĉe ni sur la Tero oni faradis multegajn disputojn pri milionoj da demandoj, eldonadis milionojn da libroj, en kiuj homoj disputadis kun siaj oponantoj. Finfine ni implikiĝis en subtilaĵoj de semantiko kaj silogismoj, en ĝangaloj de milionoj da filozofiaj difinoj de objektoj kaj procezoj, de komplikega interplektaĵo de matematikaj esploroj. En la beletro estis okazanta analogia procezo de amasigo de artifikaj vortaj trukoj, amasigo de malplena, nenion entenanta formo.

Kaj la diserigita konscio, kaptita en tiuj elpensitaj labirintoj, generadis same sensencajn fantastajn verkojn de pentroarto kaj muziko, kie ĉiuj veraj trajtoj de la ĉirkaŭanta mondo estis terure distorditaj. Aldonu al tio, ke la skizoida dissplitigita psiko neeviteble forpuŝas sin de la realo, postulante foriron en sian propran mondon, mondon de kreaĵoj de malsana cerbo, kaj vi komprenos forton de tiu ondo en la historia vojo de la homaro de la Tero. Ekde tiam ni timas artifikajn disputojn kaj evitas troan detaligon de difinoj, ĝenerale ne tre necesaj en la rapide ŝanĝiĝema mondo. Ni revenis al tre antikva saĝaĵo, eldirita jam en hinda eposo «Mahabharata» antaŭ kelkmil jaroj. Heroo Arĝuna diras: «Per kontraŭdiraj vortoj vi min implikas. Parolu nur pri tio, per kio mi povas atingi la Bonon!»

— Atendu! — kriis la vicdirektoro. — Do, ĉu vi ankaŭ matematikajn difinojn opinias nenecesaj?

— Matematiko necesas nur sur sia loko, tre malvasta. Vi mem submetis vin al malsato, malsanoj kaj spirita malriĉiĝo pro neglekto al la homo kaj al la naturo, pro tri malkredoj: malkredo pri eblo lukti kontraŭ kampaj parazitoj kaj altigi fekundecon nure per biologiaj rimedoj anstataŭ ĥemio; malkredo pri eblo krei plenvaloran artefaritan nutraĵon; malkredo pri grandega profundeco de la penso kaj la spiritaj fortoj de la homoj. Vi forigis vin disde la efektiva ekkono de komplikeco de la viva naturo, surmetinte katenon de la unuflanka kaj danĝera linia logiko, kaj el liberaj pensantoj vi iĝis katenitaj per de vi mem elpensitaj metodoj sklavoj de malvastaj sciencaj fakoj. La sama praa kredo je forto de signo, cifero, dato kaj vorto plu dominas super vi en verkoj kaj formuloj. La homoj, kiuj opinias sin ekkonintaj la veron, ĉirkaŭbaras sin per la esence sama superstiĉo, kiu estas en la primitivaj sloganoj kaj afiŝoj por «mavoj».

La antikvaj hindoj havis apologon pri potenca saĝulo, laŭ kies volo ĉiuj rampadis antaŭ li. Sed la saĝulo ne estis antaŭvidema kaj iĝis disŝirita de tigro-hommanĝanto, atakinta subite, kiam la saĝulo ne sukcesis koncentri sian volon por rebato de la malbona intenco. Tial via protesto ne estu simila al la renkontiĝo kun tigro, sed ĝi estos efika nur post analizo de la stato.

Mi ankoraŭ tre malmulte konas vian planedon, sed dume mi ne vidis ĉe vi la veran sciencon. Tio, kio ĉi tie havas tiun nomon, estas nur teĥnologio, malvasta profesiismo, same malproksima disde sindonema laboro por ekkono de la mondo, kiel metia rutino estas malproksima disde vera majstreco. Vi konkuras pri efemeraj aplikaj malkovroj, da kiaj ĉe vi ĉiutage oni faras centojn da miloj. Tio, certe, estas grava kaj necesa, sed ne konsistigas la tutan sciencon. Malgraŭ la opinioj, disvastiĝintaj ĉe vi, Jan-Jaĥ ne suferas pro manko de teĥnologio aŭ pro ties troabundeco. Ĉe vi troabundeco de teĥniko en la grandaj centroj kaj ĝia manko en la periferiaj urbetoj kreas ege malegalan kaj mallertan uzadon de ĝi.

La sintezan scion kaj la klerigadon de la popolo ĉe vi oni eĉ ne opinias la nepraj komponaĵoj de scienca esploro, sed tio ja estas ĝuste la fundamentoj de la scienco. Ĝuste tial aperas tiu amaso da malmultekostaj scioj de frumaturaj malkovroj, akiritaj sen meditado kaj longa selektado, kiu ne permesas al vi ekrigardi al la vastaĵoj de la mondo de ekkono. Samtempe troa fiero de junaj esploristoj, fakte malkleraj teĥnologoj, imagantaj sin sciencistoj, atingas tion, ke ili revas pri rekonstruo de la universo, eĉ ne proksimiĝinte al kompreno de komplikeco de ĝiaj leĝoj.

— Troigo! — kriis la vicdirektoro.

— Tute prave! — konsentis Vir Norin kaj evitis penojn disputigi lin pri takso de la scienca agado de la instituto.

Li eliris sur straton, kun ĉiama plezuro forlasinte la malbone ventolatan domon. Jam venis tormansa frua nokto kun ĝia obtuza, senstela mallumo, en kiu dronis la malhela griza luno. Sur angulo, super kubeto de kiosko, vendanta ebriigan trinkaĵon, lumis lanterno. Tie amasiĝis viroj, aŭdiĝis raŭka insultado. Venteto alportis miksitan odoron de la drinkaĵo, cigareda fumo kaj nokto.

Vir Norin venis en la hotelon «Lazura Nubo», «vekis» la SDP-on kaj elirigis ĝin laŭ la flanka ŝtuparo sur la straton. Poste li ĉirkaŭrigardis lastfoje la nekomfortan restadejon kaj kun ĝojo pensis pri la loĝejo kun multaj seruroj kaj pri renkontiĝo kun Sju-Te, tenera, samkiel la memoro pri ŝi. Paŝante akompane de la naŭpiedulo laŭ malplena aleo de kaduka ĝardeneto, li rememoris la vortojn de la profesoro pri gitaŭ kaj decidis viziti la muzeon de la naturo. Sed kiam? Morgaŭ estos vica laboro kun Tael pri materialoj, senditaj per la diskavio. Poste atendas ankoraŭ renkontiĝo kun sciencistoj de la fizik-matematika instituto. Ili soifas antaŭe neaŭditajn revelaciojn, sed li nenion sukcesos rakonti eĉ el la proksimaj al li branĉoj de kosmofiziko. Kunproksimigi la malsamajn pensmanierojn povus elstara pedagogo aŭ popularigisto, sed ne li, Vir Norin. Krome, tiu emo al revelacioj en scienco estas metafizika.

La astronavigaciisto abrupte haltis. Apude levis polvon lia naŭpiedulo. Transverse de la aleo staris ses tormansanoj, prilumitaj de fora hidrarga lanterno. Vir Norin pensis: ĉu li iru al ili renkonten aŭ atendu. Li timis nenion, eĉ se irus tute sola, kaj en ĉeesto de la SDP entute ekzistis nenia danĝero. Sed li povis, defendante sin, lezi la tormansanojn, kaj tio estis evitenda.

— Ĉu ci estas terulo? — abrupte demandis unu el la junuloj, sendubaj «mavoj», proksimiĝante al la terano.

Vir Norin kapjesis.

— Tiam ni bezonas cin. Ĉe vi estas freneze bela ino. Mi vidis ŝin en eksterurba ĝardeno. Ŝia nomo estas Eviza Tanet. Eviza Tanet, — ripetis, pli ĝuste, reveme kantis la tormansano.

— Tio estas la kuracisto de nia ekspedicio, medicinisto de la Stela Floto.

— Ho! — nedifinite ekkriis la «mavo». — Do ŝi al mi diris, ke mi iru al via regantino. Ŝi havas same belan nomon, ne tian, kiel de Eviza, sed sonas agrable: Faj Rodis. Diris, ke mi nepre parolu kun ŝi, ĉar tio gravas kaj por ni, kaj por vi. Kial — mi ne scias. Sed mi promesis. Sed okazis, ke mi, de ĉiu konata Gzer Bu-Jam, antaŭ kiu tremas «mavoj» kaj «lovoj», ne povas plenumi la promeson. Regantinon Faj-on Rodis gardas tuta armeo da lila aĉaĵo, kaj «lovoj» al mi ne kredas. Pensas, ke min subaĉetis «serpentuloj». Sed por kio mi bezonas tiun subaĉeton.

— Verŝajne, por nenio, — ridetis Vir Norin.

— Jen. Ĉu ci povas kredi min kaj aranĝi interparolon kun la regantino?

— Mi kredas kaj povas.

— Kiam?

— Nun. Ni iru tien, kie neniu pasas kaj estas ia muro, post kiu eblas kaŝi lumon de ekrano.

— Jen bona afero! — kun plezuro ekkriis la «mavo» kaj kondukis Vir Norin-on flanken for de la ĉefa aleo, tien, kie staris longa plato, metita transverse de la vojeto kaj kovrita per edifaj eldiroj. Tiaj platoj renkonteblis en diversaj lokoj de la urbo, sed Vir Norin neniam vidis, ke almenaŭ iu legis la surskribojn.

Vir konis la tagordon de Rodis. Ŝi devis esti supre. Vere, al la voko de lia SDP Rodis respondis preskaŭ tuj. Ŝi aperis sur la improvizita ekrano de la ŝtona plato ne en tiu nigra tormansa vesto, kiun ŝi ordinare portis en la Konservejo de Historio, sed en mallonga blanka robo kun blua bordero.

— Ho! — eligis la tormansano ekkrion ĉu de miro, ĉu de admiro.

La astronavigaciisto rakontis pri la «mavo», serĉanta renkonton laŭ peto de Eviza Tanet. Rodis vokis Gzer Bu-Jam-on en la prilumitan kampon de la transsendilo, dum kelkaj sekundoj fiksrigardis lin kaj diris:

— Venu!

— Kiam kaj kiel?

— Ĉu vi deziras nun? Iru, ne altirante atenton, al la monumento de la Ĉiopova Tempo, turniĝu dekstren de ĝi, al la oka domo sur la strato de la Lasta Milito. Unuafoje venu sola. Kiom da tempo vi bezonas? Mi atendos vin kaj kondukos al mi.

Rodis malŝaltis la komunikadon, kaj Vir Norin tuj estingis sian SDP-on.

— Jen bonege! — ĝoje ekkriis la «mavo». — Kiel ĉio fariĝas simple ĉe veraj homoj! Bone, transdonu mian riverencon al Eviza Tanet! Domaĝe, ke mi ne plu ŝin vidos.

— Kial do? Kiam vi venos al Rodis, petu ŝin konekti vin kun la stelŝipo kaj voki Eviza-n Tanet.

— Ĉu vere? Sed pri kio mi parolos kun ŝi? — subite ektimis la «mavo».

— Nu, vi almenaŭ rigardu al ŝi!

— Vere. Nu, dankon, amiko! Mi iras. — La tormansano etendis la manon kaj firme kunpremis la manplaton de Vir Norin.

Tiu ridetis. Ricevi dankon de loĝanto de la ĉefurbo de Jan-Jaĥ estis malfacile.

Nun, eĉ se la astronavigaciisto duafoje vojerarus en stratetoj de la malnova distrikto de la ĉefurbo, lin kondukus al la loko la akra aŭdo de terano. Hunda bojado aŭdiĝis el malproksime, ĉar la hundoj estis malbone edukitaj, simile al siaj mastroj.

Sju-Te elkuris en la antaŭĉambron al grincado de la malfermataj seruroj. Kun ekkrio «Dankon, dankon!» ŝi ĵetiĝis al Vir Norin kaj subite rigidiĝis, venkita de sinĝenemo. Evidentiĝis, ke oni jam akiris por ŝi peceton de blua plasto kun necesaj signoj kaj stampoj, donantan rajtojn pri loĝado en la ĉefurbo.

Vir Norin ĝojis, aŭdinte la siaspecan voĉon de la junulino, pli malaltan, ol la gorĝaj falsetaj voĉoj de la tormansanoj, sed pli altan kaj sonoran, ol la brustaj mezosopranoj de la virinoj de la stelŝipo. Sju-Te kun patrineca zorgo de la virinoj de Jan-Jaĥ, kiuj devas antaŭ ĉio manĝigi la viron, preparis vespermanĝon el provizaĵo de la mastro, kaj ĉagreniĝis, eksciinte, ke Vir Norin vespere nenion manĝas, sed nur trinkas, kaj nur ian specialan trinkaĵon. Se la stelŝipano scius, kun kia peno estis ligita kuirado de manĝaĵo ĉe tormansanoj sur iliaj primitivaj varmigaj aparatoj, li penus ion manĝi. Sed, nenion sciante pri varmegaj fornoj kaj ĉiam malpuriĝantaj kaseroloj, li trankvile rifuzis la manĝon. La junulino petis permeson veni al li, kiam li ripozos. Ŝi havas tre gravan demandon.

La «grava demando» estis farita, tuj kiam ŝi aperis sur la sojlo, kaj Vir Norin ne povis eviti aŭ ruzi sub la malfermita rigardo, tutanime postulanta la veron.

— Jes, Sju-Te, mi ne estas loĝanto de Jan-Jaĥ, mi venis el tute alia, senfine malproksima planedo Tero. Jes, mi estas el ĝuste tiu stelŝipo, pri kiu vi aŭdis, sed ni, kiel vi vidas, ne estas bando de kosmaj rabistoj kaj spionoj. Ni havas la saman sangon, niaj komunaj prauloj antaŭ pli ol du mil jaroj loĝis sur unu planedo — la Tero. Vi ĉiuj devenas el tie, sed tute ne el la Blankaj Steloj.

— Mi sciis! — kun fiera jubilo ekkriis Sju-Te. — Ci estas tute speciala, kaj mi tuj komprenis tion. Pro tio estas facile kaj ĝoje kun ci, kiel ankoraŭ neniam estis en mia vivo! — La junulino mallevis sin sur la genuojn, kaptis la manon de la astronavigaciisto, alpremis ĝin al sia vango kaj rigidiĝis, ferminte la okulojn.

Vin Norin kun karesa gardemo deprenis la manon, levis la etan tormansaninon kaj sidigis en la fotelon apud si.

Li rakontis al ŝi pri la Tero, pri ilia apero ĉi tie, pri la pereo de la tri teranoj. En la SDP estis kelkaj «steletoj» por unua konatiĝo kun la vivo de la Tero.

Tiel komenciĝis iliaj kunaj vesperoj. Neretenebla sciavido kaj admirado de la ĉarma aŭskultantino entuziasmigadis Vir Norin-on, forpelante la antaŭsenton, premantan lin ekde certa tempo, ke li ne plu vidos la karan, senfine amatan Teron.

Ekde la unuaj minutoj de la elŝipiĝo sur Tormans-on li per la tuta haŭto sentadis malbonan psikan atomosferon. Ĉies malŝato, suspektemo kaj speciale stultega ridinda envio konkuradis kun deziroj per ajna prezo elstari el la ĝenerala amaso. La lastan la teranoj klarigis per resono de la antaŭa kolosa multiĝo de la popolo, en kies miliardoj dronis personoj, kreante sennoman kaj senvizaĝan oceanon. La psika atmosfero de Jan-Jaĥ similis al malbona akvo, en kiun iam trafas malatenta naĝanto. Anstataŭ trankvilo kaj freŝo venas sento de abomeno, juko, malpureco. Antikve sur la Tero tiajn lokojn oni nomadis «kolera akvo». Ili aperadis ĉie, kie riveroj ne fluis el sunriĉaj montoj, kie rojoj ne estis freŝigataj de fontoj, arbaroj kaj pura pluvo, sed, male, stagnis en marĉoj, malvivaj riverbranĉoj kaj izolitaj golfetoj, saturiĝante per putrantaj restaĵoj de vivo. Same ankaŭ en la psika atmosfero — miljara stagno, paŝado sur la sama loko, akumuliĝo de malbonaj pensoj kaj malnovaj ofendoj kondukas al tio, ke malaperas «freŝa akvo», klaraj sentoj kaj altaj celoj tie, kie ne estas «vento» de serĉado de vero kaj pardono de malsukcesoj.

Probable, ĝuste la estado en la malbona «psika akvo» naskis la malklaran antaŭsenton de tragika fino.

Vir Norin rememoris pri katastrofaj konsekvencoj, okazintaj sur diversaj planedoj, inklude ankaŭ la malnovan, antaŭkomunisman Teron, kiam la civilizo nesingarde levis sur la supraĵon malutilajn por vivo restaĵojn de la arkaikaj periodoj de evoluo de la planedo. Gasoj, nafto, saloj, sporoj de ankoraŭ vivaj bakterioj, fidinde entombigitaj sub multkilometraj tavoloj de geologiaj sedimentoj, estis eligitaj kaj ree enkondukitaj en la cirkuladon de la biosfero, venenante la akvojn de maroj, penetrante la grundon, akumuliĝante en la aero. Kaj tiel daŭris dum jarmiloj. Kompare kun tiu agado la danĝera ludo kun radioaktivaj substancoj en la Horo de Bovo de la hejma planedo antaŭ la ekfloro de la supera socio estis mallonga kaj ne tiom grava. Kaj ĉi tie, sur Tormans, homoj, detruinte la ekvilibron de la naturo, ekokupiĝis pri la homa psiko, detruante ĝin per abomena malaranĝo de la vivo. Simile al nafto kaj saloj el la planeda profundo, ĉi tie el sub la deŝirita kovraĵo de eduko kaj memdisciplino leviĝis de la fundo de la animoj la arkaikaj restaĵoj de la besta psikologio — spuroj de la praa lukto por transvivado.

Sed, malsame de la praa besto, kies konduton strikte kondiĉadis la feraj leĝoj de la sovaĝa vivo, la konduto de la needukita homo ne estas kondiĉita. La malesto de dankemo al ĉio eliras el la konscio: «La mondo estas por mi» — kaj estas la ĉefa eraro en edukado de infanoj. Anstataŭe la homo pro envio penas malutili al sia proksimulo, kaj tiu «proksimulo» kutimiĝis venĝi en tuta forto de sia brutala komplekso de malplivaloreco. Tiel en la tuta vivo de Tormans akumuliĝis ĉies kaj ĉiama kolero, kio dolore vipis la sentojn de la teranoj, kreskintaj en la bona psika atmosfero de la Tero.

Des pli mirinda por Vin Norin ŝajnis Sju-Te, tuta lumanta per zorgo, bonkoreco kaj amo, nesciate kiel aperinta en la mondo de Jan-Jaĥ. La junulino kredigis, ke ŝi estas ne sola, ke tiaj estas miloj da virinoj de la planedo.

Tio timigis la astronavigaciiston, ĉar suferado de tiaj homoj sur la viva vojo estis pli forta, ol de ĉiuj aliaj. Tra la okuloj de Sju-Te Vir Norin vidis la profundon de la animo, venkinta la mallumon en si kaj despere defendiĝanta kontraŭ la ĉirkaŭanta obskuro.

En la terano estis malfacile trakreskantaj gardema kareso kaj vundanta kompato, iam tiel karakteraj por liaj prauloj kaj perditaj pro neneceso en la hela epoko de la komunismaj eraoj.

En la tria tago dum matenmanĝo Vir Norin rimarkis, ke Sju-Te estas neordinare emociita de io. Legante en ŝia malfermita animo, li komprenis ŝian pasian deziron vidi ion, pri kio ŝi revas delonge, sed ne kuraĝas lin peti pri tio. Vir Norin helpis al ŝi kaj ekparolis kvazaŭ pretere pri tio, ke li hodiaŭ havas liberan matenon kaj li kun granda plezuro promenus kune kun ŝi, kien ŝi deziros. Kaj Sju-Te konfesis, ke ŝi dezirus veturi al Pneg-Kira, tio estas apud la urbo, la frato skribis al ŝi, ke tie estas la loko de la plej granda batalo de la antikveco, en kiu pereis iu ilia praulo (sur Tormans la homoj ne sciis sian genealogion), kaj promesis nepre konduki ŝin tien. Ŝi deziras iri tien pro memoro pri la frato, sed por sola junulino, malbone konanta la ĉefurbon, tio estas nesendanĝera.

Vir Norin kaj Sju-Te enŝoviĝis en plenŝtopitan vagonon de publika transportilo, moviĝanta en fumo, kun muĝo, oftaj ŝiroj kaj puŝoj pro nervoza, kaj pli ĝuste malafabla karaktero de la kondukanto. Tra la polvokovritaj fenestroj videblis longegaj monotonaj stratoj, ie apud domo estis plantitaj malaltaj duonsekiĝintaj arbetoj. En la maŝino estis neelteneble premanta aero. Malofte, post laŭta kverelo, oni malfermadis la fenestrojn, en la vagonon penetradis varmega polvo, ree komenciĝadis kverelo, kaj la fenestrojn oni ree fermadis. Vir Norin kaj Sju-Te staris, kunpremitaj de ĉiuj flankoj, kroĉiĝante al la supre metitaj bastonoj. La astronavigaciiston oni forpremis disde la akompanatino. Li rimarkis, kiel Sju-Te per ĉiuj fortoj penas deiri de junulo kun larĝa nazo kaj malsimetria vizaĝo, kiu estis senhonte alpremanta sin al ŝi. Staranta antaŭ ŝi alia homo, tute juna, kun profunde enkavaj okuloj de fanatikulo, per la dorso estis puŝanta la junulinon al sia kamarado. Sju-Te renkontis la rigardon de Vir Norin, ruĝiĝis pro honto kaj indigno kaj forturniĝis, ne dezirante enmiksi la teranon en konflikton kun pasaĝeroj. Eble, en ŝi ankoraŭ tro vivis la rememoro pri la aroga deĵoranto el la hotelo, kiu tiam devis humile kisi ŝian piedon. La astronavigaciisto dum ono de sekundo komprenis ĉion, elprenis la manon kaj ŝiris la arogan ulon malantaŭen disde Sju-Te. Li turnis sin, ekvidis altan, fortan homon, rigardantan sen kolero, kaj, blasfeminte, penis liberiĝi. Sed lin kaptis ne homa mano, sed ŝtala maŝino — tiel al li ŝajnis. Kun animala timo la tormansano eksentis, kiel la fingroj penetras en la muskolojn ĉiam pli profunde, kunpremante kaj paralizante angiojn kaj nervojn. Lia kapo nebuliĝis, la genuoj fleksiĝis, kaj la junulo ekhurlis en teruro: «Mi ne plu faros, pardonu, mi ne plu faros!» Vir Norin liberigis la arogulon. Kaj tiu ekkriis por la tuta vagono, ke oni lin preskaŭ murdis pro knabinaĉo, kiu ne kostas eĉ groŝon.

Por miro de Vir Norin, plejmulto da pasaĝeroj akceptis la flankon de la mensogulo. Ĉiuj komencis krii, minaci, svingi pugnojn.

— Ni eliru tuj! — flustris paliĝinta Sju-Te.

Kaj ili, dispuŝinte homojn, eliris sur dezertan urborandon, ardigitan de la suno. Sju-Te proponis iri pluen perpiede. Ŝiaj malgrandaj piedoj paŝadis vigle kaj senlace. Ŝi kantis por la terano malnovajn kantojn kaj batalajn himnojn de antikvaj jaroj, ege diferencantajn de la ŝirita melodio de la kantoj, disvastiĝintaj en la ĉefurbo. Iam Sju-Te haltadis, por per danco ilustri la melodion, kaj li admiradis ŝian figuron kaj precizecon de la moviĝoj. Laŭ seka antaŭmonta ebenaĵo ili nerimarkite trapasis la restintajn dek du kilometrojn ĝis ŝtona vico, prikreskita de maljunaj maldensfoliaj arboj, preskaŭ ne donantaj ombron. La sunsubira flanko de la vico finiĝis en vasta kavo de fundo de sekiĝinta lago. Malforta venteto levadis tie grizbrunajn fostojn de polvo.

Obelisko el blueta ŝtono, kovrita per nigraj, profunde ĉizitaj signoj, staris sur la limo de la kampo de la antikva batalo, kaj neprilaboritaj ŝtonpecegoj, disĵetitaj ĉie, signis lokojn de komunaj tomboj. Ili estis multaj. La vasta kampo, etendiĝanta preskaŭ ĝis la horizonto, iam estis prifosita per tranĉeoj kaj remparoj. La tempo neniigis ilin, malrapide kreskantaj arboj de Tormans ŝanĝiĝis plurfoje sur la fekundigita per kadavroj grundo, kaj nun en maldika reto de ombroj sur la seka, polva tero elstaris nur la ŝtonoj. Restis nenio, rememoriganta pri furiozo de la giganta batalo, pri la maro de suferoj de la vunditoj, pri teruro de la venkitoj, ĵetitaj en la marĉan lagon. Senĝoja pejzaĝo, duonmortaj arboj, fendiĝinta tero...

Varmega vento susuris en branĉoj, iaj verdaj insektoj malvigle rampis ĉe radikoj. Sju-Te elektis grandan, piramide akrigitan ŝtonon kun rompoj, briletantaj per brun-ruĝa koloro de sekiĝinta sango, kaj mallevis sin antaŭ ĝi sur la genuojn. Almetinte la fingrojn al la tempioj kaj klininte la kapon, ŝi flustris preĝojn. Vir Norin atendis, kiam ŝi plenumos la riton. Kiam la junulino ekstaris, li demandis:

— Kiu batalis ĉi tie kaj kiu kiun venkis?

— La legendo diras pri batalo inter la regantoj de la kapa kaj la vosta hemisferoj. Pereis centoj da miloj da homoj. Venkis la reganto de la kapa, kaj sur la tuta planedo establiĝis unueca potenco. Tiun batalon oni nomas la venko de la saĝo super la malhelaj vostaj popoloj.

— Ĉu viaj prauloj partoprenis en la batalo sur la flanko de la venkitoj?

— Jes.

— Kaj se venkus ili, sed ne la kapuloj? Ĉu ŝanĝiĝus la vivo?

— Mi ne scias. Por kio ĝi ŝanĝiĝu?! La ĉefurbo estus en Kin-Nan-Te, probable. Domojn oni konstruadus alie, kiel ĉe ni, per turoj. Eble, miaj prauloj iĝus «serpentuloj»...

— Kaj ĉu vi dezirus aparteni al tiu elito?

— Oj, ne! Ĉiam timi, retrorigardadi, malestimi ĉion kaj esti malamata de ĉiuj? Eble, mi estas simple malklera kaj stulta, sed mi ne dezirus tiel vivi. Prefere neniel...

Tiu «prefere neniel» trapenetris la tutan konscion de la junaj tormansanoj, apartenantaj al la klaso «mavoj», kaj kondiĉis neekstermeblan fatalismon. «Por kio?» — ŝajnis al ili nevenkebla argumento.

Vir Norin ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis la forbruligitan plataĵon. La potenca fantazio plenigis ĝin per bruego de batalaj maŝinoj, per krioj kaj ĝemoj de centoj da miloj da homoj, per montoj de kadavroj sur la trafosita ŝtoneca grundo. La eternaj demandoj: «Por kio? Pro kio?» — sur tiu fono iĝis speciale senkompataj. Kaj la trompitaj homoj, kredante, ke ili batalas por la estonteco, por «sia» lando, por siaj proksimuloj, estis mortantaj, kreante kondiĉojn por ankoraŭ pli granda leviĝo de la oligarkoj, por ankoraŭ pli alta piramido de privilegioj kaj abismo de subpremado. Senutilaj turmentoj, senutilaj mortoj...

Kun suspiro Vir Norin turnis sin al la kunulino:

— Ni iru, Sju-Te!

La terano kaj la tormansanino malleviĝis de sur la montetoj. Vir Norin proponis trairi rekte la sinuon de la malnova vojo, tenante la direkton al ronda monteto kun forlasita domo, griza kaj malalta, malklare konturiĝanta malproksime. Ili rapide atingis la monteton. La astronavigaciisto rimarkis, ke Sju-Te laciĝis, kaj decidis fari bivakon en ombro de la ruinoj. Sju-Te ekkuŝis sur la teron, apoginte la kapon per la manoj. Vir Norin ekvidis, ke ŝi atente rigardas la muron kaj sulkigas la frunton en peno rememori ion forgesitan. Sju-Te ekstaris kaj ĉirkaŭiris la ruinojn. Poste ŝi longe rigardis surskribojn kaj bareliefojn kun bildo de grandega mano, etendita per gesto de kompata helpo. Iom trankviliĝinte, ŝi ree eksidis apud Vir Norin, ĉirkaŭpreninte la genuojn per la manoj, en pozo, vigle rememoriginta lin pri Ĉedi, kaj longe silente rigardis malproksimen, al miraĝoj de bluaj lagoj, kiuj ŝirmis la polvan fumon super la urbo Saĝejo.

— Kiom da jaroj ci aĝas? — subite demandis Sju-Te.

— Laŭ viaj jaroj, kiuj estas multe pli mallongaj, ol sur la Tero, cent sesdek, aŭ kvardek du laŭ la kalkulo de la Blankaj Steloj, egala al la tera.

— Ĉu ĉe vi tio estas multe aŭ malmulte?

— Por la antaŭa Tero, sur via nivelo de evoluo, tio estis meza aĝo, nek juna, nek maljuna. Nun ĝi ŝoviĝis en la junecon. Mi aĝas dudek du — dudek tri jarojn, kaj Rodis — dudek kvin. Ni havas longan infanecon. Ne infanaĝon, sed ĝuste plilongigitan infanecon — en la senco de percepto de la mondo. Kaj kiom aĝas vi?

— Okdek, aŭ dudek laŭ la kalkulo de la Blankaj Steloj. Mi proksimiĝas al nia lima aĝo, kaj al mi restis kvin jaroj ĝis tiu tempo, kiam mi eniros Palacon de Karesa Morto. Kaj cin oni antaŭlonge estus sendintaj tien. Ne, mi diras stultaĵojn, ci ja estas sciencisto kaj ĉi tie vivus longe, ci estus «lovo»!

— Mi neniel povas imagi tiun teruraĵon!

— Estas nenia teruraĵo. En tio estas eĉ bona. Ni ne pasigas la infanecon en prema aero de lernejoj, kiel estontaj «lovoj», kiujn oni tie plenŝtopas per scioj, nenecesaj por la vivo. Kaj ni ne malsanas, mortante dum disfloro de fortoj...

— Ĉu vi estas ĉagrenita, Sju-Te? Rigardu en miajn okulojn!

Sju-Te movis al Vir Norin la malgajan rigardon, kvazaŭ dirantan: «Mi vidas tutan mian vivovojon ĝis la fino».

— Ne, — malrapide diris ŝi, — al mi estas bone, simple jam duan fojon hodiaŭ mi renkontiĝis kun la antikva morto.

— Kiel? Ĉu tio estas monumento? Kio estis ĉi tie?

— Ne monumento, sed templo. Estis dum la epoko de Malsato kaj Murdoj fama kuracisto Rce-Juti. Li inventis la rimedon de Karesa Morto. Liaj posteuloj kaj helpantoj konstruis tiun templon de la Amika Mano super antikvega senfunda puto. Rce-Juti diris al ĉiuj malfortaj, sufere malsanaj, lacaj pro la vivo, persekutataj kaj timigitaj: «Venu ĉi tien, kaj mi trankviligos vin — donos karesan morton. Ĝi venos al vi tenera kaj bela, juna kaj vokanta. Pli bonan sur la planedo nun neniu povas doni, kaj vi mem konvinkiĝis pri mensogo de vanaj promesoj».

Kaj multaj homoj venadis al li. En la unua ĉambro ili forlavadis de si malpuron de la vojo, demetadis la vestojn kaj nudaj eniradis en la duan volban halon, kie en karesa dormo mortadis nerimarkeble kaj sendolore... La senfunda puto glutadis iliajn korpojn. Suferintaj, perdintaj esperon, sanon, proksimulojn plu venadis, laŭdante la saĝan kuraciston. Tio estis antaŭlonge...

— Kaj el tiu bonfaro aperis la ŝtata devo morti. La Palacoj de Karesa Morto, la divido de la popolo je «mavoj» kaj «lovoj» — ĉu povis antaŭvidi la saĝulo Rce-Juti tiajn terurajn konsekvencojn?

— Mi ne scias, — senhelpe respondis Sju-Te.

— Kaj ne necesas. — Vir Norin glatigis ŝiajn harojn, distaŭzitajn de vento.

Kaj ŝi ektiris sin al lia vizaĝo, kaj ŝia tremeranta, singarda mano, ŝajne, tuŝis la koron mem de Vir Norin. Li imagis gigantajn malhelajn murojn de la infereco, ĉirkaŭantajn Sju-Te-n, trans kiuj por ŝi estis nenio, nenia apogo por ŝia kredo, ŝia animo.

Per volstreĉo li venkis la vizion, ridetis kaj diris al ŝi pri ŝia saĝo kaj ĉarmo kaj pri tio, kiel ŝi plaĉas al li.

Sju-Te rigardis al li, fidema kaj brilanta, kaj ekstaris risorte kaj rapide, kiel loĝantino de la Tero. Ili ekiris al la morna urbo, kaj la sonoranta voĉo de la tormansanino disaŭdiĝis sur la dezerta ebenaĵo:

«Lastan jaron vivas mi en mondo, en alia urb' ne estis mi, kaj neniun bonan mi renkontis...» — la sonora fluganta melodio rememorigis al Vir Norin ion tre konatan, aŭditan jam en la frua infaneco.




Akaŝa — en unu el antikvaj hindaj filozofiaj instruoj: etero (rim. de la tradukinto).
la principo de Kurio — la principo de Kurio kaj Pasteŭro (termino de Vernadskij) konsistas en tio, ke duflankan simetrion povas kaŭzi nur io, per si mem havanta duflankan simetrion (rim. de la tradukinto).
«la nombro de Loŝmid» — nombro da molekuloj en 1 kuba centimetro da gaso en normalaj kondiĉoj. Jozefo Loschmidt (1821–1895) — aŭstra fizikisto (rim. de la tradukinto).




Hosted by uCoz