Ĉapitro 11

Maskoj de subteraĵo


Faj Rodis ne povis vidi la reganton antaŭ sia neatendita transloĝiĝo en la Konservejon de Historio. Li evitis adiaŭan aŭdiencon. La alta, maldika «serpentulo», kiu servis kiel peranto inter la prezidanto de la Kvaropa Konsilio kaj Rodis, deklaris, ke la Granda estas ekstreme okupita pri ŝtataj aferoj. La koincido de la okupiteco kun la aventuroj de la pasinta semajno amuzus Rodis-on, se ŝi ne maltrankviliĝus pri la amikoj, troviĝantaj en la urbo. Antaŭ la forveturo el la palaco Coam ŝi tamen sukcesis instali mikrosentilon de koordinatoj.

La nova loĝejo de Faj Rodis, malgraŭ morneco de la arkitekturo kaj kadukeco, ŝajnis al ŝi pli komforta, ol la palaco de la ĝardenoj Coam. Ĝi ne konformis al sia pompa nomo Konservejo de Historio, estante nurnure malnova templo, iam konstruita honore al la Ĉiopova Tempo. Ne al dio, sed pli ĝuste al simbolo, al kiu ekde la antikveco kultis la nereligiaj tormansanoj. La Templon de la Tempo konsistigis ses longaj konstruaĵoj el grandaj bluaj brikoj. Ili staris paralele, aliĝante al malfermita galerio, trairanta sur dumetra alto super la tero kaj kadrigita per malalta balustrado el interplektitaj serpentoj. La frontonoj de ĉiu el la ses konstruaĵoj estis subtenataj de spiralaj krudferaj kolonoj. Neprizorgita ĝardeno kun malaltaj dornaj arboj kaj arbustoj diskreskis inter la templo kaj alta ruĝa muro, laŭ kies eĝo de tempo al tempo promenadis «lilaj» gardistoj kun siaj funelaj tuboj sur la brusto. La seka tero, varmigita dum tago, nokte radiadis varmon, odorantan per polvo.

Interne de la konstruaĵoj estis nenio, krom ligaĵoj de libroj. En la centro de ĉiu halo staris altaj platoj el griza kaj ruĝa grajneca ŝtono, kovrita per komplika plektaĵo de antikvaj surskriboj. Antaŭ la platoj situis ŝtonaj bretoj por kolektado de oferoj.

La flankaj aloj sur la superaj etaĝoj estis plenstarigitaj per ŝrankoj kaj bretaroj, plenŝtopitaj per libroj. En liberaj trairejoj kuŝaĉis staploj de duonputriĝintaj manuskriptoj, gazetoj, kopioj de pentraĵoj, gravuraĵoj. Tiu bildo jam estis konata al Rodis: sur la planedo Jan-Jaĥ ne ekzistis speciale konstruitaj konservejoj, oni uzadis iel adaptitajn malplenajn malnovajn domojn. Ne ekzistis ĉi tie ankaŭ veraj muzeoj kun vasta ekspozicio, kun speciale kreitaj optikaj dioramoj, kun speciala prilumo kaj kun defendo kontraŭ polvo kaj temperaturaj ŝanĝiĝoj.

Sur la superaj etaĝoj konserviĝis multaj ĉambroj kaj ĉambretoj de nekonata destino, mallarĝaj koridoroj, ŝanceliĝemaj balkonoj kaj interetaĝoj.

Kiam la «serpentulo» kondukis Rodis-on por elekti loĝejon, Tael, ĉiam akompananta la teran «regantinon», sukcesis flustri al ŝi, ke ŝi insistu pri la domo kvina de la pordego. La «serpentulo», atendante, ke Rodis deziros loĝiĝi pli proksime al la pordego, ekĝojis, sed pro malkuraĝa singardemo demandis, kial al ŝi plaĉis ĝuste la kvina templo.

— La konstruaĵo pli bone konserviĝis, — tuj respondis Rodis, — kaj, krome, sur la ŝtupara placeto tie estas rimarkinda serpento.

— Vere, vere! — konsentis la «serpentulo».

Faj Rodis ne mensogis. La skulptaĵo de serpento en la kvina templo vere diferencis disde la du tipoj de skulptaĵoj, akceptitaj sur la tuta planedo. Ordinare oni skulptadis serpenton, leviĝantan el larĝaj ringoj, en minaca pozo de tera kobro. Aŭ starantan sur la pinto de la vosto, malvolvitan supren kiel risorto, kun la faŭko, direktita al la ĉielo. Ambaŭ tipoj de serpento esprimis koleron kaj batalan pretecon.

En la kvina templo nekonata skulptisto montris grandegan krudferan serpenton en pozo de malespero: nesimetriaj, kvazaŭ rompitaj en kramfoj sinuoj de la ringoj, sufere deklinita malantaŭen supera parto de la korpo, mallarĝa faŭko, malfermita en muta krio. La serpento, simile al homoj, sentis sian kaptitecon kaj penis elŝiriĝi el ĝi. La skulptinto, sendube, anticipis la koncepton de infereco.

Al Rodis oni disponigis loĝejon el du haste purigitaj, odorantaj per polvo kaj malnova papero malgrandaj ĉambroj en interetaĝo de la kvina konstruaĵo. Oni enportis anticipe alveturigitajn meblojn. Rodis deziris elekti du relative komfortajn kvadratajn ĉambrojn, kunigitajn kun balkono, eliranta al tiu flanko de la templo, kiu estis direktita al la montoj. Kaj ree Tael, kaptinte momenton, konsilis al ŝi loĝiĝi en du malsimetriaj ĉambretoj, proksimaj al la rando de la krute fleksita tegmento. La «serpentulo» ordonis al la «liluloj» disstarigi la meblojn (kaj la tutan havaĵon de Rodis konsistigis, kiel oni sciis, la sola SDP kun sako da rezervaj baterioj), adiaŭe riverencis, deklarinte, ke de tempo al tempo li vizitados la regantinon de la teranoj por kontrolo de komforteco de ŝia loĝejo kaj de la priservo.

— La Granda kaj Saĝa, — la «serpentulo» kutime fleksiĝis, — ordonis al mi transdoni al vi, ke pro ekstrema danĝero vi ne forlasu la Konservejon de Historio. Ĉi tie estas gardistaro, kapabla rebati atakon. Sur stratoj de la urbo ĉiam estas danĝero, kaj la reganto, — ree riverenco, — estas konvinkita, ke vi rezignos personan gardistaron.

— Rezignos!

— La granda Ĉojo Ĉagas ĉion antaŭvidis! Kaj nun mi foriras. Por helpo al vi plu restas inĝeniero Honteelo Tollo Frael.

La «serpentulo» neglekte kapmontris al la inĝeniero kaj eliris. Sub la pezaj paŝoj knaris la ligna planko de la koridoro kaj la ŝtuparo. Silento venis en la malnovan templon.

Starinta silente, kun indiferenta mieno, Tael reviviĝis. Geste petinte Rodis-on silenti, li elprenis tabuleton por notoj, desegnis kelkajn signojn kaj montris al Rodis. Tiu legis: «Ĉu SDP povas servi kiel detektilo de elektronikaj aparatoj kaj ĥemiaj venenoj?» — kapjesis kaj vivigis la naŭpiedulon. La SDP elmetis flagretantan verdetan lanterneton, kies radio ĉirkaŭkuris la ĉambrojn, sed ne ŝanĝis la koloron. Tamen nigra globeto kun limbo por mezuroj tuj etendis antenojn, indikante du direktojn en la unua ĉambro kaj kvar en la dua. Sekvante la indikojn, Tael trovis en mebloj, en la ŝranko kaj en la fenestra niĉo ses skatoletojn el nigra ligno. Obeante al signoj de la inĝeniero, Rodis penetrigis ĉiun per detrua ultrasono. La operacio okupis nur kelkajn minutojn. Tael faciligite elspiris kaj petis Rodis-on ŝalti la defendan kampon.

— Nun eblas paroli libere, — diris li, okupante lokon sur la divano.

— Por kio tiaj antaŭgardoj, — ridetis Rodis, — ne gravus, se ili aŭskultus kaj registrus.

— Neniaokaze! — jubilante, ekkriis la inĝeniero. — Tuj vi ĉion komprenos! Ĉagas, elektinte izolitan lokon, faris unuan grandan eraron. En tre malnovaj temploj ekzistas labirintoj de sekretaj ejoj, forgesitaj poste kaj nekonataj al la regantoj, ĉar antaŭvidemaj esploristoj, historiistoj kaj arkitektoj sukcesis konservi la sekreton por ni, «lovoj». En du similaj konstruaĵoj — en la Spegula Turo, en la vosta hemisfero, kaj en la Kupolo de Blankaj Ĉeloj, en la ĉefurbo, oni nun multobligas aparatojn DPE kaj IMM... Kaj tiu ĉi Templo de la Tempo estis esplorita antaŭnelonge. Mia amiko, arkitekto pri restaŭrado de malnovaj domoj, sukcesis, nur pro hazardo, trovi la antikvajn planojn. Vi ĉi tie estas absolute libera. En ajna momento malgraŭ atento de la «liluloj» vi povas forlasi la Konservejon de Historio aŭ renkontiĝi ĉi tie kun kiu vi deziros.

— La dua estas multe pli grava, — ĝojigite diris Rodis, — tio estas garantio de sekureco por homoj, vizitantaj min. Eliron en la urbon mi nun ne bezonas. La gvatado pri mi nepre endanĝerigos iun. Kaj ĝenerale mi povas ĉiam, kiam deziros, trairi gardon de «liluloj».

— Ĉu vere? — mirege kaj adore ekkriis Tael. — Kiel tio eblas?

— Vi vidos, — promesis Rodis, — sed kiel ni rigardu la planojn?

— Morgaŭ mi venigos la arkitekton, kaj nun mi montros la subteran pasejon. Kaj mi devos foriri, por ne suspektigi min per tro longa estado ĉe vi sen atestantoj... Do, jen. — La inĝeniero eniris en la malantaŭan ĉambron, elektitan kiel dormoĉambro, mallevis sin sur la genuojn apud la dika muro kaj, preninte la piedon de Rodis, metis ĝian pinton kontraŭ nerimarkebla kaveto en la planko. Facile batinte la kalkanon, li igis Rodis-on premi kaŝitan klikon. Fortaj risortoj fortiris flanken mallarĝan kaj dikan platon, el la vertikala fendo odoris mucida aero de subteraĵo. La inĝeniero eniris en la nigran mallumon, manvokinte Rodis-on post si. Tie li lumigis lanterneton kaj almontris rustan stangon, per kies turno eblis fermi la pasejon.

— Ĉi tien eblas nur eniri, kaj reveni necesas laŭ alia vojo. En tiuj tempoj ne ekzistis aŭtomatoj, kaj ili eĉ ne konserviĝus dum multaj jarcentoj, — diris Tael.

Ili malleviĝis laŭ mallarĝa ŝtona ŝtuparo interne de la dika muro, turniĝis dufoje kaj komencis leviĝi. Sur la lasta ŝtupo el la muro elstaris serposimila fusto. Rodis premis ĝin kaj nevole ŝirmis la okulojn kontraŭ lumo, trovinte sin en sia dormoĉambro, sed de alia flanko.

Tael saltis, kaptis la randon de la kornico super la fenestro kaj malrapide malleviĝis sur ĝi, ferminte la muron.

— Se iu alia hazarde turnos la fuston, la muro tutegale restos fermita. — La tormansano jubilis, kiel knabo, trovinta trezorojn. — Morgaŭ ni atendos vin trans la muro en tiu sama tempo. Se troviĝos ia obstaklo, signalu per infrasono de la SDP. Manĝaĵon por vi oni alveturigados el la palaco Coam. Manĝu nenion, ni mem nutros vin. Sciante vian simplan guston, mi ne dubas, ke vi trovos nian nutraĵon manĝebla. Sed hodiaŭ necesos iom fasti.

Faj Rodis nur ridetis.

— Kaj nun mi devas adiaŭi vin, — diris Tael, preninte la manon de Rodis kaj intencante alporti ĝin al la lipoj. Post la «donaco de morto» ŝi permesis al la inĝeniero tiun kareson kaj mem iufoje kisadis lin je la frunto. Sed hodiaŭ ŝi facile deflankigis la manon kaj diris:

— Mi iros kun vi.

— Kiel? Por kio? Kaj la «liluloj»?

Faj Rodis ridetis. Ŝi malleviĝis al la statuo de serpento kaj eliris sur la malfermitan galerion sub la malmultstelan noktan ĉielon.

La «liluloj», cirkulantaj ĉe la enirejo de la kvina templo, neglekte salutis konatan al ili Tael-on kaj ne rimarkis Rodis-on.

Ĉe la ĉefa pordego kunvenis kelkaj «liluloj» kun sia estro. Plenumante formalaĵojn, li postulis la karton de Tael, ne rimarkante la teran virinon, irantan apud li.

Finfine Rodis kaj Tael eliris sur la placon al la monumento de la Ĉiopova Tempo. Rodis vidis ĝin pretere el la aŭto kaj nun decidis pririgardi ĝin atente. Kvar altaj lanternoj estis ĵetantaj mortan hidrargan lumon sur la monumentojn.

— Kaj kiel vi eniros reen? — maltrankviliĝis Tael.

— Same kiel eliris.

— Amasa hipnoto! — komprenis la inĝeniero. — Ĉe ni oni uzas ĝin por publika pentado. Biologoj ellaboris specialan aparaton en formo de serpento. Kombino de muziko, ritma moviĝo kaj luma hipnoto.

— Ĉe ni ekzistas multaj homoj kun denaskaj kapabloj al tio. Plifortigante tiujn per speciala trejno, la homoj iĝas kuracistoj, sed mi jen ne iĝis kuracisto. Tamen la kapablo, senutila por historiisto, neatendite iĝis utila...

Malproksime aŭdiĝis ies paŝoj. La inĝeniero malaperis malantaŭ la piedestalo, kaj Rodis komencis malrapide ĉirkaŭiri la antikvan monumenton, penante kompreni sentojn de la popolo de Jan-Jaĥ, vivinta antaŭ mil jaroj. Kvar kunigitaj gigantaj viraj figuroj. «Al la Ĉiopova Tempo», — legis Rodis grandegajn orajn signojn sur la ronda piedestalo. Rigardante al la malfermita spaco, kie estis kunirantaj malvastaj stratoj, leviĝantaj el la urbo, staris, dismetinte la krurojn, ŝtona giganto kun senpasia, nenion esprimanta vizaĝo. Per ambaŭ manoj li tenis larĝan ŝildon kun surskribo, el trans kies supra rando malsupren fleksiĝis serpento de la tormansa speco, kun la kapo, platigita ĉe la flankoj. En la malfermita faŭko elstaris grandegaj venenaj dentoj. «Kiu malkvietigos la tombon de la Tempo, tiu estos mordita de vekita serpento», — diris la skribaĵo sur la ŝildo. Ĉe la dekstra flanko, kaŝante per rideto malbonan sekretan scion, la Tempo, en sia dua aspekto, estis tralasanta sub la etendita mano vicon de senvizaĝaj homoj, elirantaj el sub la piedestalo. Sur la alia flanko la sama giganto, kruele distirinte la larĝan buŝon kaj larĝiginte la truojn de la platigita nazo, estis faliganta sur la homojn, ĉirkaŭirintajn la sektoron de la piedestalo, dikan klabon kun najloj. La homoj tordiĝis, defendante la vizaĝojn kaj la kapojn, falis sur la genuojn, serpentumante, malfermante la nigrajn buŝojn en rigidiĝintaj krioj de sufero. Tie, kie la armilo jam ne povis atingi, la procesio estis falanta en subteraĵon, fermitan per apenaŭ rimarkebla krado.

La kvara flanko de la monumento, turnita al la templo, estis borderita de vojeto el vitro de la sama koloro, kiel de la ŝtono de la monumento. Ĉi tie la kvaran vizaĝon de la giganto prilumis rideto, malgaja, plena je konsolo kaj stranga jubilo. Kun karesa singardemo li kliniĝis super amaso da strebantaj al li junaj geviroj kun fortaj kaj belaj korpoj. Ili tiris sin al la giganto, kaj li estis kvazaŭ glatiganta per la manplato spikojn de la levitaj al li manoj kaj renversanta larĝan bovlon al la vizaĝoj, turnitaj al li kun espero kaj ĝojo.

Silenta kaj koncentriĝinta, Faj Rodis revenis en sian apartamenton, izolitan de la tuta mondo, kaj komunikiĝis per la SDP kun Eviza, priskribinte al ŝi la lokon de la nova loĝejo. Eviza alŝaltis Vir Norin-on, kaj Rodis trankviliĝis, ke ŝia ekzilo ne tuŝis la kamaradojn. Evidente, la malkontento de Ĉojo Ĉagas estis direktita nur kontraŭ ŝi.

Nun Rodis havis neniun pli karan ol Ĉedi, Eviza kaj Vir Norin, dissolviĝintaj en la homamaso de la granda ĉefurbo. Pri Ĉedi Rodis timis plej multe. Troviĝante inter la plej malklera kaj sendisciplina parto de la loĝantaro, Ĉedi ne povis kalkuli ĉiujn motivojn de iliaj agoj. Sed Eviza kredigis, ke Ĉedi estas en bonordo kaj ŝi kolektis multajn interesajn observojn. Kaj Rodis trankvile ekdormis en la nova loko, ne atentante konstantan kraketadon de lignaj traboj kaj plankaj tabuloj. En netravidebla mallumo, simile al antikva lucerno, lumis nana fajreto de la SDP; ĝi tuj alarmos, se aperos nevokita gasto aŭ ŝanĝiĝos la ĥemia konsisto de la aero...

Por la interkonsentita tempo Rodis vestis sin tormanse — per larĝa pantalono, bluzo el glata nigra ŝtofo kaj malmolaj ŝuoj. Anstataŭ lanterno Rodis surmetis diademon, aŭtomate eklumantan en mallumo, kaj premis per la piedpinto la kaveton de la muro. Antaŭ ol enpaŝi en la malfermiĝintan pasejon, ŝi agordis la SDP-on en la unua ĉambro al aŭtomata ŝalto de la kampo. Sekuriginte sian loĝejon kontraŭ neatenditaj gastoj, Rodis fermis malantaŭ si la muran platon.

Fine de la unua ŝtuparo ŝin atendis Tael kaj la arkitekto. La konatiĝo komenciĝis, kiel kutime, per longa rigardo kaj mallongaj, kvazaŭ neglekte diritaj vortoj. Kaj tio estis ne mirinda — al la sinĝenema malalta arkitekto, kutima al malĝentileco de funkciuloj kaj al krudeco de la ekstera mondo, Rodis, descendanta laŭ la ŝtuparo en la lumoporta diademo, ŝajnis diino. Tael nur subridis, rememorinte sian propran afekcion pro la unua renkontiĝo kun Rodis. La zigzaga vojo malsupren kondukis en galerion, kiu per ringo de arkadoj ĉirkaŭis la centran halon kun malalta volbo. Ŝtonaj benkoj kaŝiĝis en niĉoj inter la arkadoj. La arkitekto alkondukis siajn kunulojn al tiu el ili, kie staris novega tablo kaj peza cilindro kun fosteto de duopa lanterno, ŝaltis ĝin. Forta ruĝeta lumo priverŝis la subteraĵon. La arkitekto iomete depaŝis malantaŭen, riverencis kaj nomis sin.

— Gaĥ Du-Den, aŭ Gaĥden.

Li sternis la ĝeneralan desegnaĵon de la subteraĵoj de la Templo de la Tempo, kaj Rodis miris pri ilia amplekso. Du etaĝoj da pasejoj kaj galerioj, penetrante la grundon, estis diskurantaj al ĉiuj direktoj, elĵetante kvar longajn branĉojn ekster la limojn de la ĝardeno kaj de la muro.

— Jen tiu ĉi galerio eliras sub la statuo de la Tempo, — klarigis la arkitekto, — sed ni lasis ĝin fermita, tie estas tro multhoma loko. La pasejo numero kvin, maldekstre de ĝi, estas unu el la plej oportunaj. Ĝi finiĝas en malnova pavilono, nun okupita de transfomatoroj de alta tensio, kien ni, «lovoj», havas liberan atingon. Eĉ pli bona estas la kvara pasejo, enprofundigita en rokon sur la deklivo, leviĝanta al la montoj, tie, sur la klifo, staras malnova konstruaĵo de ĥemia laboratorio de Zet Ug. El la subteraĵo de la laboratorio malleviĝas vertikala puto, atingebla al ĉiuj inicitoj pri la sekreto de la templo. La ceteraj pasejoj iras en malfermitajn lokojn kaj ĉe ofta uzado povas iĝi malkaŝitaj, sed okaze de fuĝo ili utilos.

— Ĉu Zet Ug estas unu el la anoj de la Kvaropa Konsilio? — demandis Rodis. — Mi ne sciis, ke li estas ĥemiisto.

— Tute ne! — ekridis la arkitekto. — Ĉe ni ajna instituto, teatro, fabriko povas esti nomita per nomo de granduloj, kiuj havas rilaton nek al scienco, nek al arto, ĝenerale al nenio, krom potenco.

— Tia estas la tradicio, — kvazaŭ pardonpetante, konfirmis Tael.

— Kaj ĉu mi povas renkontiĝi kun homoj en tiu ĉi halo? — Rodis ĉirkaŭrigardis la vastan subteraĵon.

— Mi pensas, ke al atakantoj ĉi tie estos oportune ĉirkaŭi nin. Ni iru en la Sanktejon de Tri Paŝoj, ĝi estas sur la dua etaĝo.

Subteraĵoj de la dua nivelo estis pli vastaj. Iuloke en ili restis mebloj, faritaj el nigra ligno aŭ el loza krudfero, vaste uzata sur la planedo pro manko de puraj metaloj. Sur la aĵoj kuŝis maldikega polvo. La zorge poluritajn murojn estis kovranta malmola vitreca tavolo. Sub ĝi konserviĝis freskoj, pentritaj sur brilanta nigra fono per du plej ŝatataj farboj de Tormans — la skarlata kaj la citronflava. La kombino de la du koloroj, krudigante la bildojn, samtempe donis al ili praan sovaĝecon kaj forton. Rodis, nevole malrapidigante paŝojn, kun raviĝo rigardis la verkojn de antikvaj pentristoj de Jan-Jaĥ. Tael kaj Gaĥden donis al la surmuraj pentraĵoj nenian atenton.

Kiom povis juĝi Rodis, la freskoj esprimis neeviteblan venon de la homo al la morto laŭ la senkompata fluo de la tempo.

Sur la dekstra flanko de la galerio sentoj de la vivo estis malrapide kreskantaj ekde senzorga infana ludo ĝis sperta matureco, kaj estingiĝantaj en maljuneco, en eksplodo de malespero, post kiu sekvis abrupta falo en la morton. Ĝi estis esprimita per vertikala linio, fortranĉanta ĉion, kio aliradis al ĝi. Post tiu limo estis nur nigro. Sur la sama nigra fono ĉe la linio amasiĝis grupo de homoj, pentritaj kun speciala esprimriĉeco. Misformitaj de la aĝo kaj malsanoj, la homoj rezistis, kuniĝante en amason da korpoj, sed kiam iu estis tuŝanta la teruran linion, tuj en la mallumo malaperadis, kvazaŭ forhakitaj, la kapoj, la manoj, la korpoj...

Sur la maldekstra, same nigra muro estis jam ne freskoj, sed bareliefoj, enprofundigitaj en la vitrecan materialon, el kiu ili estis elstarantaj kun fabela realeco. La pentristoj montris ĉi tie abruptan transiron el meditema adoleskeco al juneco, esprimita per kresko de seksaj sentoj, kvazaŭ la tuta mondo reduktiĝis al ritmo de dancantaj junaj korpoj en erotika furiozo.

Ruĝaj viroj kaj fajre-flavaj virinoj interplektiĝis en komplikaj pozoj. Tamen al tiuj mirindaj bildoj mankis la dieca digno de la erotikaj skulptaĵoj de Antikva Hindujo aŭ eĉ la demona profundeco de la tantraj freskoj de Tibeto aŭ de la pentraĵoj de la satanistoj de Irano.

La spegule-nigra mallumo rompis la procesion de figuroj ne en la estingiĝinta dekadenco, sed en la momento de kresĉendo, de bolado de la sentoj. La maldekstra muro, kontraŭe al la dekstra, montris la koncepton de frua morto.

La ideo pri rapida cirkulado de generacioj kun selekto de la plej kapablaj por teĥnika progreso, evidente, aperis sur Tormans antaŭlonge.

La nuntempa loĝantaro de la planedo rikoltis la fruktojn de la pensoj, semitaj antaŭ mil jaroj, — la katastrofo de troloĝateco transformis tion en tutecan filozofion.

La nigra galerio larĝiĝis. Super la kapoj de la irantoj ekpendis monstraj maskoj, krude kaj bunte farbitaj. La grandegaj malfermitaj buŝoj, torditaj per sarkasmaj subridoj, montris la nehomece akrajn dentojn, en malestima moko mallarĝiĝis la mirinde vivaj okuloj. Sub tiuj abomenaj vizaĝaĉoj etendiĝis vico de aliaj maskoj, en la natura amplekso de homaj vizaĝoj, sur ili estis esprimo de senespera melankolio. Spirita dekadenco esprimiĝis en ili tiel reale, ke vekis en Rodis nevenkeble pezan senton. Maskoj ĉiam estis indikiloj de psikologiaj malfacilaĵoj de la vivo, kaŭzanta neceson kaŝi la verajn vizaĝojn de la homo kaj la socio. La alegorio de la maskoj ĉi tie ŝajnis ekstreme simpla, sed per grandiozeco de la intenco kaj per nivelo de la plenumo ili ne cedis al la freskoj de la nigra galerio. Rodis eldiris tion al la arkitekto. Vigliĝinte, li petis ŝin atendi. Duope kun Tael ili alportis altan benkon, demetis de la kroĉiloj la monstrajn maskojn, malplenajn interne, modlitajn el malpeza materialo. La maskoj estis kovrantaj etendiĝintan laŭ la tuta longo de la galerio frison de bonegaj skulptaĵoj de junaj belegaj viroj, kun fortikaj kaj noblaj vizaĝoj, en iliaj nudaj korpoj estis nek pudoro, nek animala erotiko de la figuroj de la nigra galerio.

— Por kio do oni kovris ilin per tiuj vizaĝaĉoj? Kaj kiam? — demandis Rodis.

— En la epoko de establiĝo de la tutplaneda potenco, — respondis Gaĥden, — por elbati ankoraŭ unu spiritan apogon de la homo. Tiuj, kiuj delonge venadis ĉi tien, kontempladis kaj meditadis, — iĝadis spirite similaj al la homoj de la pasinteco, prenadis ilian forton, saĝon, klarecon. Ricevadis kuraĝon, revon kaj volon — la kvalitojn, netolereblajn por regantoj. Kaj tial la frisojn oni superpendigis per la maskoj de la Jarcento de Malsato kaj Murdoj... Ni remetu ilin, Tael!

— Ne necesas. Tiuj, kiuj venos ĉi tien al ni, vidu kaj la falsajn fantomojn, kaj la veran vivon de Jan-Jaĥ.

La arkitekto kondukis ilin en kvadratan halon — en ĝiaj anguloj cinike ridegaĉis maskoj. Tri larĝaj ŝtupegoj leviĝis al la muro kontraŭ la enirejo. Sur ĉiu ŝtupego staris du vicoj de ŝtonaj benkoj. En la muro estis niĉo, en ĝi lokiĝis vina tablo.

— La Sanktejo de Tri Paŝoj, — diris la arkitekto, — ĉi tie mi proponas aranĝi la lokon de renkontiĝoj.

— La loko konvenas, — aprobis Tael kaj rigardis al Rodis.

— Tion decidi devas vi, konantaj la vivon de Jan-Jaĥ. Min interesas nur la sanktejo. Kial de Tri Paŝoj?

— Ĉu al vi tio ŝajnas grava? — demandis la arkitekto.

— Jes. Mi konjektas, sed bezonas konfirmon. Al mi tio grave necesas por pli profunda kompreno de la pasinta spirita vivo de Jan-Jaĥ.

— Bone. Mi ekscios, — promesis Gaĥden, — kaj nun mi foriras. Necesas prepari la ejon kaj kondukantojn.

La arkitekto malaperis en mallumo, ne lumigante la lanternon. Faj Rodis decidis sekvi lian ekzemplon, ne uzante la infraruĝan lokalizilon. Ŝi diris pri tio al Tael, sed la inĝeniero kontraŭdiris:

— Ĉu gravas: kun lumo aŭ sen lumo, se vi povas igi homojn ne rimarki vin?

— Kaj venigi post mi tiujn, kiuj kaŝiĝos en flankaj pasejoj ekster mia atento?

— Mi, probable, neniam lernos pensi, kiel teranoj. Unue — pri la aliaj, poste — pri si. De la homoj — al si — tia estas sekvo de preskaŭ ĉiu via rezono. Kaj vi ridetas al ĉiuj renkontatoj, dum ni, male, per orgojla aspekto kaŝas timon de moko aŭ ofendo. Nia malafableco ĉiam montras malaltan psikan nivelon de vivo en timo. Inter vi kaj ni estas polusa diferenco, — amare diris Tael.

— Sed ne tiom serioza, — ridetis Rodis, — iru kun mi kalkuli paŝojn kaj turnojn. Aŭ ĉu vi same devas foriri?

— Ne. Mi deziras konduki alarmilojn al viaj ĉambroj.

Ili iris dum ioma tempo silente. Rodis estis helpanta al la inĝeniero fiksi maldikegan draton.

— Kun vi deziras renkontiĝi la Grizaj Anĝeloj, — diris Tael.

— Ĉu anĝeloj? Kaj eĉ grizaj?

— Tre antikva sekreta societo. Ni pensis, ke ĝi ĉesigis sian agadon jam dum la Epoko de Prospero. Sed evidentiĝis, ke ili ekzistis, sed ne agis. Nun, kiel ili diras, via DPE revivigas ilin. Renkontiĝo kun vi estas nepre necesa.

— La Sanktejo de Tri Paŝoj kaj la Grizaj Anĝeloj, — penseme diris Rodis, — mirinde! Ĉu ĉio ĉi estis ankaŭ ĉi tie?

— Kio nome?

— Mi rakontos poste, kiam Gaĥden akiros informon pri la Tri Paŝoj kaj mi renkontiĝos kun la Grizaj Anĝeloj.

La restaĵon de la tago Faj Rodis pasigis, pripensante sekvontajn agojn. Jam dum dek ok tagoj ŝiaj kunuloj estas konatiĝantaj kun la ĉiutaga vivo de Saĝejo. Pasos ankoraŭ nemulte da tempo, kaj ilia misio finiĝos. Krom Vir Norin kaj ŝi. Al la astronavigaciisto ne estas facile profunde kompreni la intelektan eliton de la tormansa socio. Kaj ŝi, Faj Rodis, devas etendi fadenojn inter la disigitaj klasoj de la socio de Jan-Jaĥ — inter la homoj, multfoje trompitaj de la historio, implikitaj per plektaĵoj de la politika propagando, lacigitaj de enuo kaj senceleco de la vivo. Sen celo ne povas esti konscia lukto. Ĉi tie la plej esprimriĉaj vortoj kaj allogaj ideoj iĝis senenhavaj sorĉformuloj, ne havantaj forton. Eĉ pli malbonaj estas la vortoj-fantomoj, en kies kutiman kaj allogan sonon estas kaŝe enmetita la perversa senco. La vojo al la estonteco diskuris per milo da etaj padoj. Neniu el ili estas fidinda. Ĉiuj fundamentoj de la socio kaj eĉ de simple homa kunvivado ĉi tie estas plene detruitaj. Leĝo, kredo, vero kaj justo, digno de la homo, eĉ ekkono de la naturo fare de li — ĉio estas neniigita pro regado de malmoralaj, senkonsciencaj kaj malkleraj homoj. La tuta planedo Jan-Jaĥ iĝis giganta postincendia cindrejo. Cindrejo de malplenigitaj animoj, kies forto kaj digno same estas eluzitaj por vana malamo, envio, sensenca lukto. Kaj ĉie estas mensogo. Mensogo iĝis la bazo de la konscio kaj de la sociaj rilatoj sur la malfeliĉa planedo.

La plago de tiu ĉi socio estas en tio, ke la tuta socia lukto en la natura historia procezo malleviĝis sur la sovaĝan banditan nivelon de perforto, simile al triba malamo, kiu konis nur la celon de akiro de potenco, de manĝo, de inoj.

Iam luktantaj flankoj estis ligitaj per certaj moral-religiaj fundamentoj kaj iliaj celoj estis — enradikigi siajn kredon, socian organizon kaj vivregulojn. Sed nun la lukto por potenco tute malatentas homon. Ĉio eblas, potenco estas permesita al iu ajn — kiu sukcesos atingi. Tiuj abomenaj metodoj de ĉiopermeso enradikiĝis ĉie kaj estas uzataj en familio kaj en scienca laboratorio, en teatro kaj en vendejo, ne dirante eĉ pri la potenc-organoj. Kaj estas plene perditaj la honoro kaj la digno de la homo, iĝintaj nun la objekto de neniigo.

Tiun teruran staton de senkredeco, skeptiko, nekompreno de la vojo naskas interalie ankaŭ skizofrenio. Laŭ sekretaj kalkuloj, sur Tormans ĉirkaŭ sesdek procentoj de la loĝantaro estas psike malsanaj. Ĝis nun la «mavoj» malestimis ĉion, kaj la «lovoj», teruritaj de la «serpentuloj», vivis en konstanta timo. Nun maturiĝas krizo. La «mavoj» kaj la «lovoj» komprenis, ke vivi tiel ne plu eblas, necesas forĵeti la trompon kaj mensogon, per kiuj oni ilin implikis. Se ni sukcesos montri al ili la veran vojon, detrui la malfidon — tiam eblos reveni hejmen!

«La ŝipo — startu!» Kiom da tagoj ankoraŭ necesos atendi tiujn miraklajn vortojn! Kiom da tagoj ankoraŭ necesos pasigi en la mansardo kaj la subteraĵo, ĝis ŝi ricevos la rajton diri tiujn vortojn al Grif Rift, kiu pro maltrankvilo iĝas ĉiam pli malpacienca. En la proksimaj tagoj ree okazos malfacila intervidiĝo kun li per SDP. Necesas ankoraŭ unu naŭpiedulo aŭ almenaŭ ĝia projekciilo por instalo en la Sanktejo de Tri Paŝoj.

Ekdormante, Rodis kun sopiro pensis pri sia «Mezuro», kiel pri viva estaĵo, restinta en la ĝardenoj Coam.

Ŝi vekiĝis ĉe unuaj radioj de la suno kaj apenaŭ sukcesis fari matenan gimnastikon, kiam aperis «lilulo» kaj deklaris pri vizito (ili neniam simple venadis, sed nur «vizitadis») de speciala rajtigito de la reganto de Jan-Jaĥ. Iom mirigita de la frua vizito, Faj Rodis renkontis la malaltan, diketan funkciulon. Oraj serpentoj sur la brusto kaj la ŝultroj indikis tre altan rangon de la senpera helpanto de la Kvaropa Konsilio.

La «serpentulo» transdonis saluton de Ĉojo Ĉagas. La tera gastino neniel devas trakti sian transloĝigon kiel ekzilon aŭ malfavoron flanke de la reganto. La Granda kaj Saĝa decidis, ke en la palaco ŝi estas soleca kaj al ŝi estas pli agrable esti pli proksime al siaj kunuloj.

Rodis, kaŝinte rideton, dankis, aldoninte, ke ĉi tie ŝi estas same malproksima de la urbo, kiel en la palaco.

La funkciulo suspiris kun ŝajniga ĉagreno. Jan Gao-Juar, diris li, trovos rimedojn, por provizi ŝin per gardo, kiu ne malhelpus en promenoj en la ĉefurbo. Rodis esprimis afablan dubon. La «serpentulo» demandis, ĉu bone zorgas pri ŝi la homoj, destinitaj por tio. Iom parolinte pri bagateloj, li ekstaris. Lia enuanta, malsprita vizaĝo iĝis atenta, la akraj saĝaj okuloj ekkuris laŭ la flankoj. Li kliniĝis al Rodis kaj apenaŭ aŭdeble demandis, ĉu ŝi povas ŝalti maŝinon por defendo kontraŭ subaŭskultado. Kapjesinte, Rodis turnis la ciferplaton de la naŭpiedulo, ekstaris antaŭ la foteloj kaj elmetis platetojn de la radiiloj. La magneta radio ĉirkaŭkuris la angulojn de la ĉambro, la faldojn de la kurtenoj kaj la meblaron por la okazo, se tie oni instalis novajn aparatojn. La trankviligita funkciulo ree eksidis en la fotelon kaj, ne deŝirante la persistan rigardon disde Faj Rodis, ekparolis pri malkontento de la popolo pri la potenco kaj pri la nuntempa vivo. Iuj superaj ranguloj, komprenante tion, pretas ŝanĝi la nunan regadon. Speciale, li havas en la manoj la «lilulojn», estratajn de Jan Gao-Juar mem. Se Faj Rodis helpus al li, do la potenco de Ĉojo Ĉagas kaj de la tuta Kvaropa Konsilio falus.

— Kion mi, laŭ vi, devas fari por tio? — demandis Rodis.

— Tre malmulte. Donu al ni kelkajn viajn maŝinojn, — li ĵetis oblikvan rigardon al la SDP, — kaj elpaŝu televide kun deklaro, ke vi estas sur nia flanko. Ni promesas aranĝi tion.

— Kaj kio okazos post la faligo de la potenco?

— Al vi, teranoj, estos plena libero de moviĝo sur la planedo. Loĝu ĉe ni kiom ajn, faru kion ajn! Kaj kiam venos la dua stelŝipo, do por ĝi same estos neniaj limigoj.

— Tio estas por ni, gastoj, kaj por la popolo de Jan-Jaĥ?

La «serpentulo» kuntiris la brovojn, kvazaŭ Rodis faris sentaktan demandon. Li komencis longe kaj implikite paroli pri maljustaĵoj, amasaj ekzekutoj kaj torturoj, stultaj funkciuloj, kotanimeco de la tri anoj de la Kvaropa Konsilio kaj de la plimulto de la Supera Kunveno, speciale elektita de Ĉojo Ĉagas el la plej malkleraj kaj malkuraĝaj homoj. Sed Rodis senkompate revenigadis lin al la esenco de la demando, petante indiki tiujn realajn ŝanĝojn en la vivo de la planedo, kiuj sekvos post la faligo de la Kvaropa Konsilio.

La «serpentulo», kolerante, mordadis la lipon, tamburadis per la fingroj al la fotelo kaj, kompreninte, ke ne eblas limiĝi per ĝeneralaj vortoj, komencis listigi:

— Ni pligrandigos kvanton de amuzoj. Dum mallonga tempo konstruos multajn Domojn de Amoro, Fenestrojn de Vivo, palacojn de ripozo sur la bordoj de la Ekvatora maro. Forigos la limigojn pri erotikaj spektaĵoj, neniigos la responson de viroj pri la komenca stadio de edukado de infanoj... Ĉion ĉi — por ambaŭ klasoj. Nu, kaj speciale por la «lovoj». Necesas forigi malpermeson al elsendoj el la kosmo. Mi ne vidas en tio ian danĝeron por la ŝtato. La elsendoj estas malofte kapteblaj kaj nekompreneblaj...

Rodis estis silente esploranta la funkciulon, penante kompreni konsekvencon de liaj pensoj, poste malrapide diris:

— Vi abolos la leĝon pri la frua morto; nek «lovoj», nek «mavoj» plu ekzistos. Ne nutros infanojn per falsitaj manĝaĵoj! Malŝparos centoble pli da rimedoj por edukado, por pli bonaj lernejoj, vojaĝoj, por ĝenerala plibonigo de la vivo. Konstruos pli da malsanulejoj, manĝejoj, loĝejoj. Kreos muzeojn. Aliaj estos sciencoj, artoj. Ni helpos al vi ŝanĝi kaj plibonigi multon en la vivo de la popolo.

— Ho! Ĉio ĉi estas multe pli malfacila. La planedo estas tro malriĉa post la Jarcento de Malsato. Ne eblas ĉion fari tuj. Multaj niaj tradicioj estas necesaj. Kaj kredu, la «mavoj» estas feliĉaj, en sia maniero, certe. — Li atente rigardis al Rodis kaj eldiris: — Ĉu vi scias, ke la historia procezo similas al pendolo, balanciĝanta antaŭen kaj malantaŭen, pasanta pintojn de kontraŭaĵoj kaj profundan dekadencon. Kun nia venko la pendolo balanciĝos al la pinto de ekonomia intenseco de la vivo — kaj tiam...

— Sed tio ja estas malĝusta! La fakta iro de la historio estas alia. La pendolo estas nur metaforo, elpensita de unulinie pensantaj homoj, ne sciantaj dialektikon. La metaforo naskiĝis el suferoj de homaj amasoj dum etaj ŝanĝoj de la regsistemo, sen ties radika ŝanĝo. Ja nenio ŝanĝiĝus, se oni akceptus doktrinon, kontraŭan al la antaŭa, ŝanĝus la psikologion, adaptiĝus. Pasos tempo, kaj ĉio falegos, kaŭzante nenombreblajn malfeliĉojn. Viaj ekonomikistoj ne scipovas antaŭvidi kaj defendiĝi kontraŭ la kvant-kvalita natura pulsado de la vivo. La afero de la homo estas — neniigi tiujn «pendolajn» suferojn.

— Ni lasu la malproksimajn konsekvencojn! Ĉu nur la sola kresko de amuzoj ne estos valora atingo por la popolo?

— Certe, ne estos! La fendo inter la mizera vivo kaj la amuzoj iĝos des pli terura, ju pli forta estas la iluzio. Malriĉiĝo kaj malvastiĝo de la individua kaj socia vivo de la homo ĉiam pli disiĝas de tiuj nerealaj vizioj, per kiuj oni lin narkotas. Artefarita grandeco, streĉiteco, pleneco de sentoj en iluzioj kaŭzas disfendiĝon de la psiko inter la fantoma mondo kaj la vivrealo.

— Do, vi ne kredas je ni, ne opinias necesa la renverson?

— Jes. Mi aŭdis nur malplenajn vortojn. Vi kaj viaj kompliculoj ne havas sciojn, ne ellaboris programon kaj ne esploris la situacion. Vi ne scias, de kio komenci, al kio strebi, krom hierarkiaj remetoj en la supera klaso de Jan-Jaĥ.

La «serpentulo» ekstaris kun ŝtona vizaĝo. Kun peno li deklaris, ke estas ankoraŭ unu peto, pri kiu, li esperas, la teranoj ne rifuzos al li.

— Sciigu al niaj kuracistoj rimedojn por plilongigo de vivo. Kiel vi atingas vian forton kaj belon kaj vivas duoble pli longe ol ni.

— Por kio vi sciu?

— Kiel por kio? — ekkriis la funkciulo.

— Ĉio devas havi celon kaj sencon. Longa vivo necesas al tiuj, kiuj estas spirite pli riĉaj, kiuj povas multe doni al homoj, sed se tio ne estas, do por kio? Estas milionoj da vi, zorgantaj pri nenio, krom vi mem, viaj privilegioj, da indiferentaj parazitoj, sen konscienco, moralo, devo. Vi deflankiĝas de viaj rektaj devoj kaj samtempe prenas al vi centoble pli, ol ĉi tie estas donata al ajna alia ano de la socio. Kiaj konvinkoj permesas al vi agi simile al rabistoj, finante la aferon de viaj stultaj antaŭuloj, kiuj elĉerpis la rimedojn de la planedo kaj de la homaro de Jan-Jaĥ? Ĉu via kapo ne turniĝas dum rigardo en la grandegan abismon inter vi kaj la popolo?

La «serpentulo» eligis malklaran sonon, kunpremis la pugnojn, piedfrapis kaj subite impetis al la elirejo.

— Haltu!

La neordinare akra kaj nevenkeble potenca ordono de la tera virino katenis lin al la loko. Obeante, li humile rigardis al Rodis. Tiu per nekapteble rapida movo, karaktera por la teranoj, pasigis la manojn laŭ lia vesto, trovis en la interna poŝo sur la brusto pezan skatoleton kaj revenis al la SDP. Facila klako — kaj ĉiuj registraĵoj estis forviŝitaj. Kaj Rodis remetis la skatoleton. Dum tuta tiu tempo la funkciulo staris kiel fosto, ripetadis laŭte: «Mi nenion memoras, tute nenion memoras», — ne sentante, kiel ankaŭ en lia kapo forviŝiĝas memoro pri la okazinta konversacio. Faj Rodis kun siaj naturaj kapabloj ne bezonis IMM-on. La «serpentulo» ektrenis sin al la pordo, riverencis kaj malaperis. Rodis malŝaltis la sondefendon, kaj tuj eksonis signaloj de voko. Aperis bildo de Eviza, maltrankvila kaj pro tio eĉ pli ĉarma.

— Ĉedi estas grave vundita. Kun frakaso de ostoj. Ŝi estas ĉe mi en la hospitalo.

Eviza listigis kuracilojn kaj instrumentojn, ricevendaj el «Malhela Flamo», kaj diris, ke ŝi kun Norin tuj iros al la urbestro, por averti lin pri sendo el «Malhela Flamo» de aŭtomata diskavio kaj por interkonsenti pri loko de ĝia alteriĝo.

— Ĉu Ĉedi estas en konscio?

— Dormas.

— Mi venos.

Rodis starigis la eĝon de la manplato vertikale (la signalo de fino de komunikado) kaj komutis la SDP-on al la gvida signalo de la ŝipo.

Vir Norin kaj Eviza venis al la urbestro en la grandan domon sur monteto, nemalproksime de la Centra hospitalo. Centoj da homoj svarmis laŭ malhelaj altaj koridoroj, kien estis elirantaj multegaj pezaj pordoj. La ĉiopovaj kartetoj faris sian efikon. Ambaŭ teranojn oni kondukis al la estro, eĉ al kies sekretarioj ordinaraj «mavoj» kaj «lovoj» de la ĉefurbo povis trafi nur post kelkaj monatoj da atendo.

La grandega ĉambro kun giganta tablo substrekis la valoron de la oficulo — granda, prizorgita kaj senfine gravmiena, sidanta en profunda fotelo. Li ekstaris kun rimarkebla peno, riverencis kaj ree plaŭdfalis sur sian lokon, silente almontrinte al Vir kaj Eviza seĝojn antaŭ la tablo.

Vir Norin en kelkaj vortoj esprimis la peton. Sekvis longa silento. La funkciulo foliumis iajn paperojn, kuŝantajn antaŭ li, levis la okulojn, kaj la teranoj ekvidis la konatan malspritan orgojlon, kiu faradis similaj ĉiujn «serpentulojn».

— La okazo estas neordinara. Neniam oni per aŭtomatoj pafis al la urbo. Mi ne povas permesi.

— Sed tiaspecaj urĝaj sendoj dum jarmiloj estas praktikataj sur la Tero. Tio estas absolute sendanĝera! — kredigis Vir Norin.

— Kaj se io paneos? Se la disko falos en lokon de loĝado de gravaj personoj...

— Komprenu, tio ne povas okazi!

— Tutegale tielaĵoj ne estas en la ukazoj. Necesas demandi la Kvaropan Konsilion!

— Do demandu! Temas pri vivo de homo!

La «serpentulo» iĝis timigite-indignanta, kvazaŭ oni ofendis la superan potencon en lia persono.

— Eĉ se mi kuraĝos uzi la rektan komunikan kanalon, por raporti, do tutegale ne eblas tuj ricevi permeson. Kaj mi ne estas certa, ke la decido estos pozitiva.

Eviza salte ekstaris, ŝiaj okuloj ekbrilis. Ekstaris ankaŭ Vir Norin. Ili rigardis unu al la alia kaj subite ekridis.

— Ĉu veras, ke altaj estraj personoj estas destinitaj por fari responsajn decidojn? — milde demandis Eviza.

— Nur tiel!

— En la leĝoj estas nenio permesanta sendon de aŭtomato. Sed estas ankaŭ nenio malpermesanta, ĉu ne?

La «serpentulo» esprimis ian konfuzitecon, sed baldaŭ rekonsciiĝis.

— Se ne estas skribita en la leĝoj — sekve, nepermesita.

— Vi estas destinita ĝuste por solvo de neantaŭviditaj situacioj, alie por kio vi estas ĉi tie?

— Mi estas por gardi la interesojn de la ŝtato, — orgojle diris la «serpentulo».

Vir Norin metis la manon sur la ŝultron de Eviza.

— Ni ne perdu tempon. Tio estas ne pli ol strikte programita roboto. Por lia funkcio sufiĉus simpla sonregistraĵo.

La funkciulo minace levis sin. La astronavigaciisto etendis al li la manon kun la manplato antaŭen.

— Sur la lokon! Dormu! Forgesu!

La «serpentulo» falis en la fotelon, malferminte la okulojn kaj pendiginte flanken la kapon. Eviza kaj Vir Norin eliris el la kabineto, dirinte al la du sekretariinoj, ke la funkciulo konversacias kun la Kvaropa Konsilio. Sankta timo sur la vizaĝoj de la sekretariinoj diris pri tio, ke la urbestro bone satdormos.

— Ni alterigu la senpilotan diskavion sen ajnaj ukazoj, — decidis Vir Norin. — Tael trovos lokon. La aŭtomato prenos tiom da ŝarĝo, kiom oni sukcesos ŝtopi, ankaŭ por Tael! Rapide al la SDP! Rodis interkonsentis kun Rift, kaj Tael jam estas apud ŝi.

Tael kaj liaj amikoj instalis kondukan signalilon en sekiĝinta ĝardeno, proksimume je kilometro for de la Centra hospitalo. La roboto-disko dum deksep minutoj pasis la distancon inter la stelŝipo kaj Saĝejo. Eviza kaj Vir Norin, preninte la necesan, kure impetis al la hospitalo, kaj la grupo de Tael restis por elŝarĝi senditajn al ili materialojn kaj aparatojn. Grif Rift promesis nokte sendi ankoraŭ unu diskon kaj transdonis instrukcion pri regado de la aŭtomato. La tormansanoj povis kaŝi la roboton en fidinda loko aŭ dronigi en la oceano.


Ĉedi-n oni alportis en la hospitalon senkonscia. Komence oni kuŝigis ŝin en koridoron, plenŝtopitan per litoj. La deĵoranta kuracisto ne kredis al la deklaroj de la «liluloj» — malfeliĉe, de la plej malalta rango, — kaj nur ridegis responde al kredigoj, ke tiu knabino alflugis el la Tero. Tro malprobabla ŝajnis ŝia apero nokte, en ordinara vesto de «mavoj», kaj eĉ vundita en strata interbatiĝo. La lasta dubo, aperinta dum esploro de ŝia mirinde perfekta korpo, elvaporiĝis, kiam Ĉedi en deliro prononcis kelkajn vortojn en bona lingvo de Jan-Jaĥ, kun la sonora akĉento de la vosta hemisfero. La kuracisto trovis la vundojn mortaj. Li ne opiniis sin kapabla savi la junulinon. Ne indis vane turmenti ŝin, elirigante el la benita ŝoko. Kaj la ĥirurgo rezignis pri ŝi, ne sciante, ke ĝuste en tiu ĉi tempo la «okulo de la reganto» estis ordonanta per ajna kosto trovi Eviza-n Tanet.

La forta volo de Ĉedi helpis al ŝi elmergiĝi el ruĝa maro de doloro kaj malforteco, droniginta la konscion. Ŝi kuŝis sen vesto, kovrita per flava ŝtofo, sur mallarĝa fera lito, sub akra lumo de vakua lampo, ŝirmita per nenio. Tiaj lampoj, tranĉantaj la okulojn, troveblis sur Tormans en ĉiuj oficejoj kaj en la loĝejoj de «mavoj». Ĉi tie, en la hospitalo, la akra lumo ŝajnis neeltenebla, sed neniu el sterniĝintaj sur la najbaraj litoj ĝemantaj delirantoj atentis ĝin. Dum la nokta tempo la malsanulojn ne vizitadis flegistinoj aŭ kuracistoj. La homoj estis pasigantaj la longan nokton de Tormans sole kun siaj suferoj, estante tro malfortaj por leviĝi aŭ ekparoli inter si.

Ĉedi komprenis, ke ŝi mortos, lasita al sia sorto. Superante nekredeblan doloron kaj turniĝon en la cerbo, Ĉedi iom levis sin, mallevinte la piedojn de sur la lito, kaj ree senkonsciiĝis. Trapikanta injekto rekonsciigis ŝin. Malferminte la okulojn, Ĉedi ekvidis rekte super si la brulantan pro maltrankvilo vizaĝon de Eviza.

Akompane de la deĵora kuracisto, tordiĝanta pro timo pri sia eraro, oni veturigis Ĉedi-n en liberan operaciejon. Eviza, konvinkiĝinte, ke la rekta danĝero foriris, komunikiĝis kun Rodis kaj Vir Norin.

Postaj aferoj, inklude la senfruktan interparolon kun la «serpentulo», prenis pli ol du horojn. Ĉedi dormis en la operaciejo. Kiam Eviza alkuris kiel vento, portante sur la ŝultro sakon kun necesaj medikamentoj, la tuta kuracistaro de la hospitalo jam kunvenis. Post minuto alkuris Vir Norin, ŝarĝita per du grandaj, strikte kunvolvitaj pakaĵoj. La ĉefa ĥirurgo nervoze paŝadis antaŭ la pordo de la operaciejo, forkurinte el sia kabineto, kie sur granda ekrano alterne aperadis jen Zet Ug, jen Gen Ŝi, postulante informojn pri la tera gastino. Avertita de Tael, Eviza nenion diris pri la helpo, sendita el la stelŝipo. En la hospitalo oni pensis, ke ŝi estis kurinta por la medikamentoj aŭ hejmen, aŭ al sia kamarado.

Desinfektante sin, Eviza sukcesis ripozi kaj tuj komencis la operacion. La ĥirurgoj de Tormans ekvidis strangan teĥnikon de la tera kuracisto. Eviza kuraĝe distranĉis ĉiujn lezitajn lokojn per laŭlongaj tranĉoj, skrupule evitante ŝiri ne nur malgrandajn nervajn branĉetojn, sed ankaŭ limfajn angiojn. Ŝi kunfiksis la frakasitajn ostojn, ĝis etaj osteroj, per iaj ruĝaj kroĉiloj, izolis la ĉefajn sangajn angiojn, tranĉis ilin kaj konektis al ili malgrandan pulsantan aparaton. Poste la tuta operacia kampo estis kvinfoje impregnita per OMN — solvaĵo de rapida regenero de ostoj, muskoloj, nervoj; la tranĉoj estis kunigitaj per nigraj kroĉiloj. Aperis dua aparato por masaĝo de vundorandoj kaj samtempe por enfrotado de densa likvaĵo de haŭta regenero — HR. Tuj Eviza vekis Ĉedi-n, abunde trinkiginte ŝin per emulsio, simila al lakto. Vir Norin, vestita kiel flegisto, kun senfina gardemo demetis Ĉedi-n de la operacia tablo. La teranoj nun ne zorgis pri plenumo de la tormansaj decoj, ne fidante al sterileco de tukoj. La astronavigaciisto portis sur la etenditaj brakoj tute nudan Ĉedi-n en destinitan por ŝi etan ĉambron. Tie li kuŝigis ŝin sur liton el speciala, arĝente brilanta ŝtofo, kaj kovris per diafana malpeza kloŝo, anticipe streĉita sur metalan skeleton. La cindre-lazura naŭpiedulo de Ĉedi jam staris apud la lito. Al ĝi oni konektis multcilindran aparaton kun sistemo de tuboj, per siaj ekstremaĵoj fiksitaj en la kloŝo. Eviza Tanet, ripozante, etendiĝis sur malmola divaneto, facile apogiĝinte sur la maldekstran brakon kaj metinte la fleksitan dekstran malantaŭ la kapon. Ŝi rigardadis al koloneto da indikiloj ĉe sia litkapo, kun dratoj, fiksitaj sur la tempioj, la kolo, la brusto kaj la manradikoj de Ĉedi.

Vir Norin ĵetis dankan rigardon al Eviza, forte premis la kubuton de ŝia fortika brako, elstariĝintan el sub la densaj, tre buklaj haroj de ŝia nuko, kaj ekiris al la elirejo, singarde paŝante sur la planko, ankoraŭ humida pro desinfekto.

La astronavigaciisto ankoraŭ ne forlasis la grandegan konstruaĵon de la hospitalo, kiam en la ĉambron al dormanta Ĉedi kaj duondorma Eviza eniris homo en ĉifita kaj forlavita flava ĥalato de vizitanto, kun oblikve vindita vizaĝo. Eviza salte ekstaris kaj ĵetis sin sur lian kolon.

— Rodis!

— Mi venis por anstataŭi vin, — kaj Rodis movis la fingrojn laŭ la kaviĝinta vango de Eviza.

Eviza fermegis la okulojn, kiel infano pro sapo, trafinta tien, kaj nege turnegis la kapon.

— Ne nun. Forpasos la nerva streĉiĝo, kaj mi estos trankvila.

— Mi forigos ĝin. Kuŝiĝu!

— Mi tiel longe ne parolis kun vi, eĉ per SDP. Ĉu oni por longe permesis al vi foriri?

Rodis ekridis knabinece sonore kaj senzorge.

— Neniu permesis, same kiel la alterigon de la diskavio. Se mi petus permeson, ili eĉ morgaŭ ne solvus la grandan demandon. Kaj mi estos ĉi tie kun vi kiom necesos.

— Kaj tiu maskerado?

— Faro de Tael kaj liaj amikoj.

Rodis surmetis super la nigra tormansa vesto perl-arĝentan araneaĵon de la tera kuracista vesto.

— Kaj kie estas via SDP, Rodis?

— Malŝaltita. Oni alveturigos ĝin ĝis la nokto kaj lasos ĉe la enirejo de tiu ĉi konstruaĵo. Mi ĝin vokos ĉi tien. Nu, kuŝiĝu, kaj mi iom paŝados laŭ la ĉambro, forigos alispecan eksciton. Mi delonge ne spertis tian ĝojon de longa piedirado, kiel hodiaŭ. Ŝajnas, mi dum tuta eterno vivas en malvasteco — natura sur la ŝipo kaj senbezone deviga sur Tormans.

— Ĉedi same ne povis kutimiĝi al tia vivo. Ŝiaj longaj promenoj estis utilaj por konatiĝo kun homoj kaj moroj, sed finfine kondukis al la katastrofo, — diris Eviza.

— Kio kaŭzis la atakon?

— Ŝi ankoraŭ nenion povis diri. La atakinto tuj mortigis sin. Ŝi apenaŭ scias pri tio.

Rodis ekpensis kaj diris:

— La kaŭzo de ĉio ĉi estas seksa needukiteco, naskanta la Sagon de Arimano. Cetere, mi aŭdis pri via prelego pri erotiko de la Tero. Vi malsukcesis eĉ kun kuracistoj, kaj ili devus esti edukitaj tiurilate.

— Jes, domaĝe, — malgajiĝis Eviza, — mi volis montri al ili regon super deziro, ne perdigantan seksajn sentojn, sed male, kondukantan al la pintoj de la pasio. Tion, kiom ĝi estas pli hela kaj forta, se oni ne treniĝas sur ĝia kondukŝnuro. Sed kio fareblas, se ili, kiel diris al mi Ĉedi, havas nur unu vorton por amo — por fizika kuniĝo, kaj ankoraŭ dekon da vortoj, kiujn oni opinias maldecaj. Kaj tio estas pri la amo, por kiu en la lingvo de la Tero estas multegaj vortoj, mi ne scias, kiom.

— Pli ol kvincent, — tuj respondis Rodis, — tricent markas nuancojn de la pasio, kaj ĉirkaŭ mil kvincent priskribas homan belon. Kaj ĉi tie, en libroj de Tormans mi trovis nenion, krom mizeraj penoj priskribi, ekzemple, belan amatinon per ilia malriĉa lingvo. Ĉiuj iĝas similaj, perdiĝas poezio, la sento obtuziĝas pro monotonaj ripetoj. La oligarkoj (certe, per siaj kleraj helpantoj) despere luktas por kaŝi de homoj iliajn spiritajn kapablojn kaj ligitajn kun tio grandajn fortojn de la homa naturo. Samtiel ili penas malpligrandigi kaj senvalorigi la fizikan belon, por ke ordinara homo en nenio povu opinii sin pli bona aŭ pli alta ol la regantoj. Iliaj kleraj servantoj ĉiam pretas primensogi, negante la spiritajn fortojn, kaj priridi la belon.

— En la antikva tempo de Eŭropo kaj Proksima Oriento, en la mezepoka Hindujo, — daŭrigis Rodis, — la korpa amo interplektiĝis kun religio, filozofio, ritaro. Poste sekvis reakcio: la Malhelaj Jarcentoj, leviĝo de religio kaj malakcepto, subpremo de la erotiko. Nova reakcio — kaj en la EDM renaskiĝis primitiva erotiko kun formorto de religieco, sur malpli forta fizika bazo. Ne rezultis, kiel antaŭe, potenca ekflugo de sentoj. Tiun periodon — la lastan en la ekzisto de la kapitalismaj rilatoj en socioj de la Tero — aldone karakterizis utilismo. Erotikon, kaj politikon, kaj sciencon — ĉion oni traktis el vidpunkto de materia utilo kaj mono... La utilismo nepre kondukadis al limigiteco de la emocioj, kaj ne nur de la pensado. Tial la tormansanoj devas unue restarigi la normalan senton de la mondo. Nur poste ili kapablos al la vera erotiko. Vi tro abrupte startis, Eviza! Sed sufiĉas!

Rodis komencis pasigi la fingrojn laŭ la korpo de Eviza, premante sur certajn punktojn kaj parolante ritme muzikajn vortojn. Ne pasis eĉ kelkaj minutoj, kaj Eviza jam dormis kun infana senzorgeco. La sulkoj de ĉagreno restis nur en la buŝanguloj, sed baldaŭ ankaŭ ili malaperis. Poste Rodis ekstaris sur la genuojn kaj, fleksiĝinte malantaŭen, per la kapo tuŝis la plankon, rektigante la dorson. Ŝiaj kunulinoj apartenis al la aĝo, kiam fortoj rapide restariĝas en profunda kaj sana dormo. Rodis estis admiranta ambaŭ kaj ĝojis. Ili faris, kion povis, por esploro de Tormans, kaj, nature, ne povis ŝanĝi ĉi-tiean vivon. Nun ili revenos sur «Malhelan Flamon». Pro pecoj, kiujn Eviza kaj Ĉedi ankoraŭ povus aldoni al la giganta tasko de turno de la historio de Tormans, ne indis plu riski iliajn vivojn. La antropologo Ĉedi kaj la kuracisto de la Stela Floto Eviza ankoraŭ vizitos multajn lokojn de la universo, donos al la Tero siajn infanojn, vivos longan, interesan vivon. La senlima humiligo de la homo sur Tormans kaj la suferoj, travivitaj ĉi tie, la naskiĝintaj tristo kaj kompato al la kunfratoj, forviŝiĝos, mildiĝos kaj finfine ĉesos maltrankviligi ilin sur la Tero...

La pordo malrapide malfermiĝis, eniris la SDP kaj rigidiĝis ĉe la piedoj de Rodis. Ŝi demetis de ĝia kloŝo pezan blankan bareleton kaj, kun ioma peno metinte ĝin sur la fenestron, enŝraŭbis bluan konuson en specialan elstaraĵon de la supra rando. Inter la ekipaĵo de Eviza Rodis trovis altan glason, diafanan ĝis nevidebleco, kaj, turninte la konuson, verŝis en la trinkujon same diafanan likvaĵon. Rodis singarde gustumis ĝin, ŝia vizaĝo eklumis pro plezuro. Post la mineralizita, nepura, odoranta per rusta akvokondukilo kaj per malmultekosta baktericido akvo de la ĉefurbo estis nepriskribeble agrabla la gusto de la tera akvo. Neja Holli ne forgesis sendi el la stelŝipo ankaŭ teran koncentritan manĝaĵon.

Rodis komencis prepari la manĝaĵon por Ĉedi kaj Eviza.

En la ĉambron haste eniris la pala kaj ŝvita ĉefkuracisto.

— Mi ne konjektis, ke ĉe mi ĉi tie estas la regantino de la teranoj, — riverencis li al Rodis, — al vi estas maloportune kaj malvaste. Sed tion ni aranĝos poste, kaj nun iru en mian kabineton. Oni postulas vin el la ĝardenoj Coam. Ŝajnas, — la vizaĝo de la ĉefo ricevis preĝan esprimon, — kun vi deziras paroli la Granda kaj Saĝa mem...

Faj Rodis ekstaris antaŭ la ekrano de ambaŭdirekta komunikado de Jan-Jaĥ, sur kiu baldaŭ aperis la konata figuro de la reganto. La brovoj de Ĉojo Ĉagas estis kuntiritaj. Li faris abruptan geston direkte al la ĉefkuracisto — kaj tiu, malalte kliniĝinte, pafis sin for el la kabineto.

Ĉojo Ĉagas pririgardis Rodis-on en ŝia arĝenteca ĥalato, tra kiu videblis kostumo de ordinara virino de Jan-Jaĥ.

— Malpli efekte, ol viaj antaŭaj vestoj. Sed tiel vi ŝajnas pli proksima, ŝajnas mia... regatino, — emfaze diris li. — Kaj tamen mi estis mirigita, eksciinte, ke vi estas ĉi tie.

— Se ne okazus la katastrofo kun Ĉedi, mi ne forlasus la Konservejon. Tie estas tre interesaj materialoj, kaj vi agis sagace, forsendinte min tien.

Ĉojo Ĉagas iomete mildiĝis.

— Mi esperas, ke vi konvinkiĝis ankoraŭfoje, kiom danĝera estas komunikiĝo kun nia sovaĝa kaj malbonkora popolo? Preskaŭ pereis nia kvara gastino!

Faj Rodis deziris demandi, pro kies kulpo la popolo de Jan-Jaĥ troviĝas en tia stato, sed incitado de la reganto ne estis en ŝiaj planoj.

— Kiel vi intencas agi nun? — demandis Ĉojo Ĉagas.

— Tuj kiam nia antropologo resaniĝos, mi forsendos ŝin kaj la kuraciston sur la stelŝipon. Nun tio estas afero de kelkaj tagoj.

— Kaj poste?

— Mi revenos en la Konservejon de Historio. Finos la laboron pri manuskriptoj. Nia astronavigaciisto daŭrigos konatiĝon kun la scienca mondo de la ĉefurbo. Pasos ankoraŭ ĉirkaŭ dudek tagoj — kaj ni adiaŭos vin.

— Kaj la dua stelŝipo?

— Ĝi devas esti jam proksime. Sed ni ne misuzos vian gastamon. Probable, ĝi ne alteriĝos. Restos sur la orbito ĝis nia forflugo.

La reganto, kiel ŝajnis al Rodis, sentis plezuron.

— Bone. Oni ĉion aranĝos por vi ĉi tie en la plej bona maniero.

— Ne zorginde. Prefere ordonu, ke oni nin konektadu kun vi aŭ kun la malpli altaj regantoj sen prokrastoj. Alie ni ne povos kompreni, kie finiĝas via volo kaj komenciĝas stulteco kaj timo de la funkciuloj.

Ĉojo Ĉagas favore kapjesis, dum ioma tempo li silente rigardis al Rodis, kaj poste, ne dirinte eĉ vorton, subite malaperis de la ekrano. Ŝi revenis al Ĉedi, kiu jam sidis en kusenoj kaj sen la kloŝo. Kaj Ĉedi kaj Eviza ĝuis la akvon kaj la manĝaĵon de la Tero, malfermante la okulojn pro plezuro.

— Mi ne imagis, ke konservita tera manĝaĵo estas vere tiel bongusta, — diris Ĉedi.

— Post la tormansa, — diris Rodis, mergante la fingrojn en la densajn harojn de la junulino, kiuj ree ricevis sian naturan cindr-oran koloron. La okuloj, liberigitaj de la kontaktaj lensoj, brilis per la antaŭa bluo.

— Mi miras, — Ĉedi levis sin sur la kubuto, sed Eviza tuj remetis ŝin sur la lokon, — kiel ili povas venenadi sin, siajn infanojn, pereigi sian estontecon, falsante kaj malplikostigante manĝaĵon tiel, ke ĝi iĝas veneno? Imagu, ke sur la Tero iu komencus manĝi tian venenon. Sensence!

— Ĉe ili, — diris Rodis, — per tia terura maniero oni multigas kvanton de manĝaĵo, malplikostigante ĝian produktadon. Kaj vendas ĝin kontraŭ la antaŭa alta prezo — tio nomiĝas malrekta imposto en la socio de Tormans, kaj la enspezo iras al la oligarkoj.

— Mi estas certa, ke neniu laboratorio ĉi tie entreprenos analizi konsiston de manĝaĵo, por ke ne evidentiĝu ties malutileco, — diris Eviza, — necesas preni specimenojn kun ni sur la Teron.

— Bonega ideo, — diris Rodis, — ni komencu tuj hodiaŭ ekde la hospitalo.

Rodis longe, sen hasto, masaĝis sur la ŝultro de Ĉedi la cikatrojn de la kuniĝintaj tranĉoj kun spuroj de la dissolviĝintaj nigraj kroĉiloj. Ĉedi kredigis, ke ŝi estas tute sana, sed Rodis kaj Eviza timis konsekvencojn de la internaj lezoj. Sur malgranda ĉareto ili alveturigis librojn por distra legado. Ĉedi komencis legi ilin unu post alia kun rapido, nekomprenebla por la tormansanoj, sed tute ordinara por la teranoj, momente perceptantaj tutajn paĝojn.

Kiam venis Eviza, ĉe la lito de Ĉedi elkreskis monto de libroj.

— Ĉu vere estas tiel interese? — demandis Eviza.

— Mi serĉadis ion taŭgan. Ne povis kredi, ke en la teĥnike evoluinta civilizo oni povas verki tiajn bagatelojn, similajn al la tera literaturo de la EDM. Kvazaŭ ili ne havas spiritajn problemojn, maltrankvilojn, malsanojn, malfeliĉojn. Veraj grandaj tragedioj, bonega homa heroeco, kaŝita en la griza ĉiutageco, ilin ne interesas. Verŝajne, ankaŭ la homo mem ilin ne interesas kaj servas nur kiel fono. Ĉio reduktiĝas al provizoraj stultaĵoj, al hazarda miskompreno aŭ filistra malkontento. Ĉi-tieaj verkistoj lerte scipovas distri kaj amuzi, rerakontante centfoje la samon. La samaj verkistoj skribas por televidaj elsendoj, laŭdas la feliĉon vivi sub la sagaca gvido de Ĉojo Ĉagas, kvazaŭe liberiginta ilin de la malbona pasinteco. Ĉi tie la historio komenciĝas ekde la establo de la tutplaneda potenco de la teoriisto de oligarkio granda Ino-Kaŭ. Estas impreso, ke la libroj estis verkitaj por mense subevoluintaj infanoj. Ĉiuj libroj estas novaj, malmulte legitaj. Necesas peti iajn pli malnovajn eldonojn.

Eviza direktis sin al la biblioteko, longe fosis tie, parolis kun la bibliotekisto kaj revenis perpleksa.

— Kiam la reganto iĝis Ĉojo Ĉagas, — diris Eviza, — la malnovajn librojn sub minaco de grava puno oni forprenis el ĉiuj bibliotekoj de la planedo, kunligis en retojn kun ŝtonoj kaj dronigis en maro. Unuopaj ekzempleroj estis transdonitaj en specialajn konservejojn, kie oni rajtas ilin nek legi, nek kopii. Estas malpermesite al ĉiuj, krom speciale rajtigitaj personoj.

— Kia krimo kontraŭ la homo! — severe rimarkis Rodis.

— Ho, vi ankoraŭ ne ĉion scias, — diris Ĉedi. — Ĉi tie ekzistas terura sistemo de filtrado. En ĉiu Domo de Spektaĵoj, en televido, radio ĉe ili sidas «okuloj de la reganto». Ili rajtas haltigi ajnan spektaĵon, malŝalti la tutan reton, se iu provos elsendi nepermesitan. Oni povas mortigi pro kantado de nepermesitaj kantoj. La «okuloj de la reganto» havas liston, kion oni rajtas kanti kaj kion ne rajtas... Kaj tiel en ĉio. Kiel mi kompatas tiujn malfeliĉajn homojn! — La voĉo de Ĉedi ektremis.

Rodis kun Eviza interŝanĝis rigardojn, kaj Rodis sidiĝis al la litkapo de Ĉedi, kantetante kaj glitante per la fingropintoj laŭ ŝiaj frunto kaj vizaĝo. La bluaj okuloj, ekbrilintaj pro larmoj, malfermiĝis. Pasis ankoraŭ minuto, kaj la junulino mergiĝis en profundan, trankvilan dormon.

— Kaj nun ni iru laŭ la hospitalo, — proponis Eviza. — Estas malfrua tempo, la kuracistoj disiris. Mi alportis freŝan ĥalaton.

Faj Rodis surmetis la flavan vestaĵon kun sama ĉapeto, kaj ambaŭ teraj virinoj eliris al la akra lumo en la koridoron, plenŝtopitan per litoj.

Neniam ili povus forgesi la kvar noktojn, pasigitajn en la propravola vizitado de malsanuloj de la ĥirurgia fako de la Centra hospitalo de la ĉefurbo. Rodis estis faranta malkovron post malkovro. Al suferantoj oni preskaŭ ne donadis sendolorigajn medikamentojn. La medicino de Tormans ne kreis analgezikojn, ne enirantajn en la metabolon de organismo kaj ne kaŭzantajn kutimon — narkomanion. Tiaj potencaj rimedoj, kiel hipnota masaĝo kaj aŭtogena sugestio, tute ne estis uzataj. Kuracistoj ne atentis angoron kaj timon de morto, kaj persistan doloron ĉe frakturoj ili opiniis neevitebla. Neniigi nenecesajn suferojn estis, esence, bagatela afero, plirapidiginte kuracon de unuj, faciliginte lastajn tagojn de aliaj...

Kontraŭ soleco de malsanuloj, kontraŭ iliaj senfinaj noktoj de suferoj en neventumataj ĉambroj oni faris nenian lukton. En la hospitalo pli ofte troviĝadis virinoj, pli vivemaj, ol viroj. Ili restadis dum monatoj. Al la teranoj oni klarigis, ke edzinojn kaj patrinojn de «lovoj» oni savas tial, ke sen ili al la viroj okazas nervaj krizoj kaj ili, subaĉetante funkciulojn, kaŝe penetras en Palacojn de Karesa Morto, pereigante en si necesajn al la ŝtato fakulojn. La perdo de la digno de la morto en tiaj hospitaloj prezentis naturan dialektikan paradokson de la planedo, kie la morto estis ŝtata devo por la plimulto. Des pli despere kroĉiĝadis al la vivo «lovoj» en troplenigitaj malsanulejoj. Rodis rememoris kun subrido siajn inferecajn trejnojn. Ĉi tie ŝi malleviĝis sur multe pli malaltajn rondojn de la infero.

Kaj Eviza centan fojon pense konsentis kun la gvidanto de la ses «mavoj». Tiuj vere mortadis sanaj, ne konante mizeran lukton por la vivo en koto kaj doloro.

Faj Rodis transiradis de unu lito al alia, sidiĝante sur la randon, mildigadis doloron per hipnoto, trankviligadis per kanto, instruadis sugestii al si mem dormon aŭ amuziĝi per fantazioj. Eviza, ne havanta tian psikan forton, faradis kuracan masaĝon de nervoj. Veninte matene en la ĉambron al Ĉedi, ambaŭ, senfortigitaj, falis kaj ekdormis, elĉerpinte sian nervan forton.

Onidiro pri neordinara virino momente disiris en la tuta hospitalo. Nun Faj-on Rodis, kiel diinon, de ĉiuj flankoj renkontadis petoj kaj etenditaj manoj. La ĉirkaŭanta malfeliĉo falis sur ŝin, premante, forigante antaŭan internan liberon. Rodis unuafoje komprenis, kiel malproksima ŝi estas de la vera spirita perfekteco. Kiel sekvo de mizereco de ŝiaj fortoj en oceano de malfeliĉo, neeviteble aperis la kompato, devojigante de la ĉefa celo. Ŝia helpo ĉi tie ne konformis al la tasko, ekde nun kuŝanta sur la homoj de la Tero: helpo al la popolo de Jan-Jaĥ pri neniigo de la infereca socia sistemo tute kaj por ĉiam.

Post la kvar tagoj, pasigitaj en la hospitalo, Faj Rodis ree iris laŭ la knaremaj plankoj de la Templo de la Tempo, akompanata de la amikinoj kaj de ĉiuj tri SDP-oj. Du el ili portis ankoraŭ malfortan Ĉedi-n en elasta hamako, pendigita sur apogaj fostetoj. Senlime ĝojigita Tael renkontis ilin ĉe la pordego, kaj eĉ la gardistaro, ĉi-foje elektita el speciale instruitaj homoj, mildiĝis, vidinte la bluajn okulojn de Ĉedi, rigardantajn al la ĉirkaŭaĵo kun admiro de saniĝanto. La ĝojo de Ĉedi estis mallonga. Eksciinte pri sia reveno en la stelŝipon, Ĉedi tre ĉagreniĝis, kaj Faj Rodis nur kun granda peno konvinkis ŝin pri ĝia neceso.

Maltrankvilo devigis Eviza-n postuli, ke oni lasu ŝin ĉi tie por okazo de malsano de Rodis aŭ Vir Norin.

— Mia sano estas bonega, — kontraŭdiris Rodis, — kaj kuraci per sugestio mi scipovas pli bone ol ĉiu el vi.

— Kaj Vir?

— Ĝuste li, ŝajnas al mi, ekmalsanis, sed tiel, ke kuracisto, eĉ de la Stela Floto, ne necesas.

— Ĉu vere? Nia elprovita astronavigaciisto? Ĉu vi ŝercas?

— Mi dezirus.

— Sed tio estas frenezo! Kaj vi tiel trankvilas!

— Frenezo ne plia, ol vivo de Ĉedi inter «mavoj», ol via laboro en la hospitalo, ol ĉiuj ideoj, devigintaj nin enmiksiĝi en la estadon de la negastama, turmentita planedo.

— Rodis, ĉu vi pensas pri io danĝera? Mi vin ne forlasos.

— Forlasos! — Rodis altiris Eviza-n al si, kaj ŝiaj korvokoloraj haroj por sekundo interplektiĝis kun la malhel-rufaj tufoj de Eviza.

Ĉiuj tri virinoj promenis laŭ la subteraĵo kun la maskoj en la sanktejo de Tri Paŝoj.

— Ĉi tie ni metos vian SDP-on, — diris Rodis, turnante sin al Eviza, — ĝia verd-griza koloro kun arĝenta brilo tre harmonias kun la nigraj tabloj kaj benkoj.

— Kaj la mia? — demandis Ĉedi, kiu ekamis la cindr-bluan naŭpiedulon.

— La vian vi donacu al Tael kaj instruu lin uzi ĝin.

— Kaj li brilos ĉe ni per verda lumeto?

— Jes! La braceleton de Eviza prenos mi, sed malŝaltos ĝian rektan ligon kun «Malhela Flamo», kiam vi estos sekuraj, malantaŭ la muroj de la ŝipo.

— Malantaŭ la muroj de la ŝipo... — ripetis Eviza. — Eble, tio estas hontinda por vera esploristo, sed mi estos feliĉa. Kiom pli bone estas vivi en la ŝipo, farante el tie elirojn en la fremdan mondon, ol iĝi, kiel ni, deŝiritaj de «Malhela Flamo», portataj de fluoj de la stranga vivo, en kiu ĉiuj kvazaŭ interkonsentis malutili al si kaj al aliaj, krei malfeliĉojn ĉie, eĉ tie, kie ne ekzistas kialoj por ili.

Rodis kaj Norin estis akompanantaj la junajn virinojn al mallerta, polvokovrita kaj kaduka aŭto.

Ĉedi forte brakumis Rodis-on, kisis la astronavigaciiston, kaj poste, mallevinte sin sur la genuojn, mankaresis sian SDP-on.

La du teranoj kaj la tormansa inĝeniero staris sur balkono de la kvina templo. La aŭto foriris laŭ la supra ĉirkaŭa vojo, fosto de polvo ankoraŭ longe videblis super la urbo. Tael jam lernis rekoni humoron de siaj, ŝajne, senemociaj teraj amikoj. Kaj nun, rigardante al la trankvilaj, strebantaj malproksimen vizaĝoj, la inĝeniero decidis distri Rodis-on kaj Norin-on de la malgajaj pensoj.

— Mi ankoraŭ ne dankis vin pro la valorega donaco, — diris li, montrante al la SDP.

— Ĉe ni oni ne dankas pro donacoj. La plej granda ĝojo de la homo de la Tero estas doni. Estas ni, kiuj devas danki vin, — diris Rodis.

Tael ial konfuziĝis kaj ŝanĝis la temon:

— Min ĉiam mirigas la nombro de piedoj de SDP. Kial 9, kial malpara, sed ne duflanka simetrio 2 — 4 — 6 — 8 — 10?

— La demando estas ne simpla, — respondis Norin. — Super la duflanka simetrio estas triopo. Helicoida malpareco pli altas, ol duflanka ekvilibro de kontraŭaĵoj, ordinare uzata sur la Tero kaj konforma al la supraĵa strukturo de la ĉirkaŭanta mondo. 5 — 7 — 9 donas specialan avantaĝon en superado de kontraŭdiroj en duumaj sistemoj kaj stabilecon en la duflanke kontraŭdira mondo, alivorte eblon trairi nevenkeblajn obstaklojn. Malpareco, pli granda, ol unuo, — tio estas eliro el la infereca lukto de kontraŭaĵoj, eblo eviti dialektikan balanciĝadon dekstren-maldekstren, supren-malsupren. En la naturo tio estas pluraksaj fazaj sistemoj aŭ trifaza kurento, ekzemple. Malpareco kiel trajto estis rimarkita jam en la profunda antikveco. Tri, kvin, sep, naŭ estis opiniataj feliĉaj kaj magiaj nombroj. Kaj ĉe ni estas uzata la metodo de oblikvaj, aŭ helicoidaj, entranĉoj en la ekvilibrajn sistemojn de kontraŭaj fortoj.

Tael balancis la kapon.

— Ĉio, kion mi komprenis, estas tio, ke ekzistas meĥanismoj, funkciantaj sur pli komplikaj principoj, ol internaj kontraŭdiroj. Kaj tiuj meĥanismoj, se eblas tiel diri, staras pli alte ol la fortoj de la dialektike konstruita mondo. Ili estas pli potencaj!

— Se al vi plaĉas, tiel. En la ordinara vivo de la Tero ni ne bezonas SDP-on. Robotoj-kunvojaĝantoj akompanas nin nur en malfacilaj ekspedicioj al nekonataj foraj mondoj. Tie ili estas neanstataŭigeblaj.

— Kaj en la malbone aranĝita mondo ili estas same neanstataŭigeblaj, — aldonis Tael.

Ombro de maltrankvilo pasis sur la vizaĝo de Vir Norin, farinte lin simila al tormansano.

— Ĉu vi devas iri, Vir? — diris Rodis, brakuminte lin ĉe la kolo kaj rigardante en la okulojn. — Oni vin atendas! Ĉu vin io maltrankviligas?

— Jes, venis io nespertita, kaj ĝi naskis maltrankvilon.

— Ĉu sur Tormans, kie nenio plenumiĝas? Kio estos plu, Vir?

— Mi ne scias. Mi devas analizi min mem, sed la tagoj flugas...

— Jes, la tempo tiel malmultas, Vir, bona mia... — la voĉo de Rodis mildiĝis pro kareso.

La astronavigaciisto kure malleviĝis laŭ la ŝtuparo kaj fulmis preter la perpleksiĝinta gardistaro. Faj Rodis staris, apogiĝinte per la fingropintoj je la balustrado de la balkono, profunde pensante, kaj tial Tael, ne adiaŭante, foriris kaj forkondukis en la subteraĵon la naŭpiedulon.

Rodis, ne deŝirante la okulojn, longe rigardis al la malproksimaj nudaj montoj, starantaj en purpura nebuleto. Ankoraŭ tiel akras en la memoro la katastrofo en la urbo Kin-Nan-Te, nur ĵus finiĝis la malfacilaĵoj kun Ĉedi — kaj jen venas io alia. Kaj ĉi-foje ŝi, Rodis, ne scias vojojn al solvo. Kio atendas Vir-on kaj lian amatinon, krom oferoj de ambaŭ flankoj? Kaj kial tio falas sur Vir Norin-on, kiu sur siaj ŝipoj trapenetris la Galaksion en multaj direktoj, sur la homon de tia hela menso kaj de enciklopediaj scioj? Kvankam, laŭ la leĝoj de subitaj vojturnoj, tio, eble, estas natura ĉe nevenkeblaj obstakloj? Rekonsciiĝinte de siaj pensoj, ŝi ne rimarkis, kiel venis krepusko. Faj Rodis ekiris en siajn ĉambrojn.

Jam antaŭ la unua pordo Rodis eksentis ĉeeston de iu, konata laŭ antaŭaj sentoj. Forirante, ŝi ne gardigis la naŭpiedulon, kaj nun ŝi ŝaltis ĝin, ne bruliginte la lumon. Apenaŭ aŭdeble ektintis ŝia braceleto, signalante pri ŝanĝiĝo de la aero en la ejo. La naŭpiedulo lumigis etan rozkoloran indikilon. Rodis ekvidis la dense fermitan pordon de la dormoĉambro. Iu insidanta kaŝiĝis en la unua ĉambro — la pordon oni fermis kun intenco. Rodis malfermis la pordon, kaj apenaŭ kaptebla odoro penetris en ŝiajn naztruojn, ĝi estis tiom malforta, ke, ne prepariĝinte anticipe, ŝi, eble, ne sentus ĝin. Subite en la kapon frapis io ebriiganta la konscion. Malhela forto, kiel risorto, komencis disvolviĝi interne de Rodis. Ŝin kaptis sovaĝa deziro hurli, ridegi, ruliĝi laŭ la planko. La potenca volo de Rodis venkis la unuan atakon de la veneno. Ŝi retiriĝis malantaŭen al la SDP, elprenis kaj enmetis en la nazon la biofiltrilojn. Nun estis tempo por pensi. Kun plu malklara konscio ŝi trovis drogon T-9/32 — la universalan antidoton kontraŭ ĉiuj ekscitiloj de la talamo. Eĉ ne estante kuracisto, Rodis komprenis, ke en la ĉambro estis dispulvorigita substanco, subpremanta la konscion, liberiganta la bazajn primitivajn refleksojn de la talama grupo kaj de la griza tubero de la cerbo. La antidoto helpis. Kiel estas bone, ke ŝi antaŭvidis eblon de uzado de tiaj substancoj, prepariĝante al la elŝipiĝo sur Tormans-on!

Rericevinte la antaŭan klarecon de penso kaj vido, Rodis ordonis al la SDP prilumi la ĉambron kaj subite ŝire tiris flanken la pezan kurtenon, ŝirmintan la fenestran niĉon. Tie, kunpremiĝinte kiel katino, estis kaŝanta sin Er Vo-Bia. Diafana masko kun eta gasa balono sub la makzelo kovris la vizaĝon de la belulino, kiu fulmorapide saltis al Rodis. Ŝiaj profundaj okuloj kun atendo kaj miro rigardis al Faj Rodis, demandante: «Kial ci ne falas?» En la mano la amatino de Ĉojo Ĉagas tenis komplikan aparaton, uzatan sur Tormans por kinofilmado.

Er Vo-Bia etendis la liberan manon al la larĝa zono, sendube kaŝanta armilon.

— Haltu! — ordonis al ŝi Rodis. — Diru, por kio vi tion faris?

La katenita al la loko belulino rigidiĝis kaj ekŝanceliĝis per tuta sia maldika korpo, kvazaŭ sentante deziron transformiĝi en tiom ŝatatan sur la planedo serpenton.

— Mi deziris, — kun peno tra la kunpremitaj dentoj diris ŝi, — malkovri cian veran memon, montri cin. Kaj kiam ci ruliĝaĉus, turmentata de bestaj deziroj, mi filmus cin, por montri la filmon al la reganto. — Er Vo-Bia levis la aparaton. — Li tro multe pensas pri ci, tro laŭdas cin. Li vidus!

Faj Rodis rigardis en la belegan vizaĝon, torditan pro kolero. Kuniĝo de malalta animo kaj perfekta korpo ĉiam mirigadis homojn, sentivajn al belo, kaj Rodis ne estis escepto.

— Sur la Tero, — finfine ekparolis ŝi, — ni opinias, ke ĉiu malinda ago tuj devas esti ekvilibrigita per kontraŭago. Demetu la maskon!

La animalan teruron de la virino ne povis kaŝi eĉ la spirmasko. Ŝi devis obei al la nevenkebla volo.

Post minuto Er Vo-Bia kuŝis sur la planko, fleksinte la kapon malantaŭen, ferminte la okulojn kaj nudiginte la dentojn, spertante tion, kion ŝi intencis veki en Rodis.

— Jangar, Jangar! Mi deziras vin! Eĉ pli, ol antaŭe! Rapide! Jangar! — subite ekkriis Er Vo-Bia.

Responde al ŝia voko tuj frape malfermiĝis la pordo, kaj sur la sojlo aperis la estro de «liluloj» mem.

«Ie ĉi tie atendis!» — momente komprenis Rodis.

Kompreninte fiaskon de la intenco kaj senmaskigon de ilia sekreto, Jangar elprenis armilon. Sed malgraŭ tio, ke li estis lerta pafisto, li ne povis konkuri kun Faj Rodis pri rapideco de reago. Ŝi sukcesis ŝalti la defendan kampon. Ambaŭ kugloj, senditaj en ŝin — en la ventron kaj en la klaviklon, — reflektitaj, batis Jangar-on en la nazradikon kaj inter la klavikloj. La rigardo de Jangar, celita al Rodis, malrapide estingiĝis, la sango priverŝis la vizaĝon, li dorsofalis malantaŭen, glitis laŭ la muro kaj falis sur la flankon je du metroj for de sia amorantino.

La pafoj, sendube, aŭdiĝis en la tuta templo. Necesis agi senprokraste. Rodis entrenis Er Vo-Bia-n en la dormoĉambron, fermis la pordon, malfermis ambaŭ fenestrojn. Poste malpremis ŝiajn dentojn kaj enverŝis la kuracilon. La konvulsiaj moviĝoj de Er Vo-Bia ĉesis. Post nelonga tempo la virino malfermis la okulojn, ekstaris ŝanceliĝante.

— Ŝajnas... mi... — raŭke eligis ŝi.

— Jes. Faris ĉion, kion atendis de mi. — Kaj subite la koleron sur ŝia vizaĝo forviŝis timo, malkaŝa, senlima kaj kompatinda timo.

— Kaj la kamerao? Kaj Jangar?

— Tie. — Rodis almontris la pordon de la najbara ĉambro. — Jangar estas murdita.

— Kiu lin murdis? Ĉu vi?

Rodis kapneis.

— Li sin mem. Per propraj kugloj.

— Kaj ĉu vi scias ĉion?

— Se vi diras pri viaj rilatoj kun li, do jes.

Er Vo-Bia falis al la piedoj de Rodis.

— Indulgu! La reganto ne pardonos, li ne eltenos sian humiliĝon.

— Tion mi komprenas. Tiaj, kiel li, ne povas allasi rivalecon.

— Lia venĝo estas neimagebla! Artifikaj torturistoj scipovas terurajn torturojn!

— Ĉu same kiel via Jangar?

La belega tormansanino pente mallevis la kapon, petegante pri indulgo.

Rodis eliris en la najbaran ĉambron kaj post momento revenis kun la kinaparato.

— Mi redonas, — diris ŝi, etendante la manon, — kontraŭ la restaĵo de la veneno.

Tremerinte, Er Vo-Bia haste fordonis etan pulvorigilon.

— Nun foriru. Tra la unua fenestro en la galerio. Kliniĝu trans la balustrado. Aliru la flankan ŝtuparon de la malantaŭa fasado, malleviĝu en la ĝardenon. Mi esperas, ke karteton de la reganto vi havas?

Er Vo-Bia silente staris antaŭ Rodis, rigidiĝinte en mirego.

— Kaj timu nenion. Neniu sur la planedo ekscios vian sekreton.

La tormansanino plu staris, penis ion diri kaj ne povis. Rodis singarde tuŝis ŝin per la fingroj.

— Kuru, ne staru! Ankaŭ mi devas iri. — Rodis turniĝis, aŭdis malantaŭ la dorso strangajn ploretojn de Er Vo-Bia kaj eliris. En la unua ĉambro antaŭ la defenda muro de la SDP amasiĝis gardistoj, estrataj de oficiro, en la angulo kuŝis la korpo de Jangar.

Evidente, post la interparolo kun Rodis en la hospitalo la reganto de la planedo ordonis pri senprokrasta komunikado, ĉar li tuj aperis sur improvizita ekrano de la SDP. La gardistoj tuj fuĝis.

Rodis diris, ke Jangar pafis al ŝi. Ĉojo Ĉagas jam sufiĉe konatiĝis kun la efiko de la defendaj ekranoj, por kompreni, kio sekvis tion. Tamen, la reganto tute ne estis ĉagrenita pro la pereo de la estro de sia persona gardistaro kaj de la unua helpanto de Gen Ŝi pri sekureco de la ŝtato, eĉ pli — li, ŝajne, estis eĉ kontenta.

Al Rodis mankis tempo por pripensi tiom komplikajn rilatojn, ŝi timis, ke post la pereo de Jangar oni ŝin eligos el la templo. La reganto proponis al ŝi pro sekureco transloĝiĝi ree en la palacon, sed ŝi ĝentile rifuzis, pretekstinte kvazaŭ netrarigarditajn materialojn, kiuj pitoreske amasiĝis en tri ĉambroj, preparitaj de Tael.

— Kiam vi finos la laboron? — kun timeto demandis Ĉojo Ĉagas.

— Kiel ni interkonsentis — proksimume post tri semajnoj.

— Aĥ, jes! Antaŭ la forflugo vi devas gasti ĉe mi dum kelkaj tagoj. Mi deziras ankoraŭfoje uzi vian scion.

— Vi povas uzi la tutan scion de la Tero.

— Ĝuste tion mi ne deziras. Vi proponas la ĝeneralan, sed mi bezonas la specialan.

— Mi pretas helpi ankaŭ en la speciala.

— Bone, memoru pri mia invito! Nun mi forlasos vin, respondu nur al unu demando: kion vi scias pri homoj, kiujn en antaŭaj tempoj sur la Tero oni nomis filistroj? Mi hodiaŭ renkontis tiun strangan vorton.

— Tiel iam nomiĝis iu popolo, kaj poste tiu nomo ial transiris al homoj, kiuj scipovas nur preni, nenion fordonante. Eĉ pli, ili prenas, malutilante al la aliaj, al la naturo, al la tuta planedo — tie ne ekzistas limo por avido. Manko de memlimigo rompadis la internan harmonion inter la ekstera mondo kaj la sentoj de la homoj. Homoj ĉiam eliradis ekster kadrojn de siaj ebloj, penante levi sin pli alte en la socia stato kaj ricevi privilegiojn, ligitajn kun tio... Ĉio, kion ili ricevis — estis komplekso de fortega malplivaloreco, elreviĝo, envio kaj kolero. Antaŭ ĉio en tiu medio de malmoraleco kaj nervaj krizoj necesis evoluigi instruon pri memedukado kaj socia disciplino.

— Ja tio similas al miaj funkciuloj!

— Nature.

— Kial «nature»?

— Avido kaj envio disfloras kaj plifortiĝas en kondiĉoj de diktaturoj, kiam ne ekzistas tradicioj, leĝoj, publika opinio. Tiu, kiu deziras nur preni, ĉiam estas kontraŭ tiuj «moderigaj fortoj». Kaj lukti kontraŭ ili eblas nur per la sola maniero: neniigante ajnajn privilegiojn, sekve, ankaŭ la oligarkion.

— La konsilo bonas. Vi estas konsekvenca. Jen kial... — la reganto ekpensis, kvazaŭ ne povis trovi precizan vorton, — mi estas tiel altirata al vi.

— Probable, tial, ke nur mi sola diras al vi la veron?

— Se nur tial!

— Ankoraŭ ne tre antaŭlonge ĉe ni ekzistis kabinetoj de konscienco. Tien venadis homoj, por taksi siajn agojn, kompreni ties motivojn aŭ ekscii, kiel necesas agi, helpe de vasta informo, de la justaj kaj klaraj mensoj de homoj kun profunda intuicio.

Tiu propono de Rodis ne plaĉis al la reganto.

Ĉojo Ĉagas faris adiaŭan geston kaj foriris.

Post kelkaj minutoj la gardistoj estis zorge plilavantaj la plankon sur tiu loko, kie ĵus kuŝis la kadavro de Jangar, kaj kun superstiĉa timo retrorigardadis al Rodis, iranta laŭ la ĉambroj. Ŝi devis malŝalti la SDP-on, kaj ŝi timis troan sciemon de la «liluloj». La gardistoj malaperis. Anstataŭ ili aperis anhelanta, maltrankvilega Tael.

— Mia eraro! Mia stultaĵo! — ekkriis li, haltinte sur la sojlo.

Rodis trankvile enkondukis lin en la ĉambron kaj fermis la pordon — ŝi instinkte lernis tiun antaŭgardon, nepran por loĝanto de Jan-Jaĥ, — kaj poste rakontis pri la okazintaĵo.

La tormansano estis malrapide trankviliĝanta.

— Mi nun foriras kaj revenos en la subteraĵon. Ni tie atendos vin. Ne forgesu: hodiaŭ vi havas grandan kaj gravan viziton! — Ruzetaj sulketoj tute termaniere aperis sur la lipoj de la tormansano.

— Vi interesigas min, — diris Rodis, ridetante.

La inĝeniero konfuziĝis, sentante, ke ŝi legas liajn pensojn, svingis la manon kaj forkuris.

Ŝlosinte la pordon kaj gardiginte, kiel ĉiam, la SDP-on, Rodis malleviĝis en la subteraĵon.

En la sanktejo de Tri Paŝoj ŝin atendis Tael kun Gaĥden kaj nekonata homo kun akraj vizaĝtrajtoj kaj birdece atenta rigardo de la helbrunaj okuloj.

— Mi komprenis, — diris Rodis, antaŭ ol la inĝeniero kaj la arkitekto prezentis la vizitanton, — vi estas pentristo, ĉu?

— Tio plifaciligas nian taskon, — diris Gaĥden, — se vi komprenis, ke vi devos esti simbolo de la Tero. Ri Bur-Tin, aŭ Ritin, estas skulptisto kaj devas plenumi deziron de multaj homoj krei vian portreton. Li estas unu el la plej bonaj artistoj de la planedo kaj laboras mirinde rapide.

— El la plej malbonaj! — per neatendite alta kaj gaja voĉo diris la skulptisto. — Ĉiuokaze, laŭ la opinio de tiuj, kiuj estras ĉe ni la arton.

— Ĉu la arton eblas «estri»? — miris Rodis, sed tuj aldonis: — Jes, mi forgesas, ke «estri» ĉe vi signifas «gardi», gardi la oligarkion kontraŭ atencoj al ĝia senlima potenco super la spirita vivo.

— Estas malfacile diri pli bone! — ekkriis la skulptisto.

— Sed ja ekzistas homoj, simple ŝatantaj la arton kaj helpantaj al ĝi. Tiuj, kiuj scias, ke eĉ unu rozo plibeligas tutan ĝardenon.

— Nin ŝatas nur mizeruloj, kaj la «serpentuloj» estas malkleraj kaj rilatas al ĉio tro utilisme. Ili subtenas nur lakeojn de arto, kiuj laŭdas ilin. La vera arto estas longa laboro. Ĉu oni povas krei multon, se dum la tuta vivo oni okupiĝas pri ornamado de palacoj kaj ĝardenoj per skulpta senvaloraĵo! Sed verkoj de la vera arto, de literaturo, de arkitekturo estas tute alia afero! Por homo ili estas ŝildo, defendo per revo, ne plenumiĝanta en la natura fluo de la vivo.

— Ni nomas la arton ne ŝildo, sed ŝtupo de lukto kontraŭ la infereco, — diris Rodis.

— Kiel ajn nomu, gravas, ke la arto portu konsolon, sed ne distron, voku al heroaĵo, sed ne donu dormigilon, ne okupiĝu pri serĉado de malmultekosta paradizo, ne iĝu narkotaĵo, — diris Ritin.

— Mi memoras, kiel nian Ĉedi-n ŝokis preskaŭ plena malesto de skulptaĵoj en la urbo, en parkoj kaj placoj. Ĉu oni opinias ilin nenecesaj?

— Ne nur. Se skulptaĵo staras sen gardo aŭ ne estas defendita per fera krado, oni ĝin tuj kripligos, malpurigos per surskriboj, aŭ eĉ tute frakasos!

— Kiu povos levi manon kontraŭ belo? Ĉu homoj povas ofendi infanon, treti floron, insulti virinon?

— Kaj infanon, kaj floron, kaj virinon! — ĥore respondis ĉiuj tri tormansanoj.

Rodis nur dismovis la manojn.

— Apero de tiaj homoj en socio de via tipo, verŝajne, estas neevitebla. Sed ĉu vi scias ilian onon rilate al normalaj homoj? Ĉu kreskas ilia kvanto aŭ malkreskas? Jen la ĉefa demando.

La tormansanoj senvorte interŝanĝis rigardojn.

— Mi scias, scias: la statistiko estas malpermesita. Tamen vi devas mem kolekti informojn, kompari, liberiĝi de la socia blindeco... — Faj Rodis eksilentis kaj subite ekridis: — Mi iĝas simila al la oligarkoj kaj komencas doni ne konsilojn, sed kiel tio nomiĝas?...

— Direktivojn, — larĝe kaj bonkore ekridetis la arkitekto.

— Do, bone, komencu, Ritin! Ĉu mi staru, sidu aŭ iru?

La skulptisto ekĝeniĝis, eksuspiris, ne kuraĝante diri. Rodis konjektis, sed ne hastis helpi al li, rigardante al li oblikve kaj atende. Ritin kun peno eldiris:

— Vidu, la teraj homoj estas aliaj ne nur per vizaĝo, staturo, sed ankaŭ per korpo... Ĝi estas ĉe vi speciala. Neniuokaze malpeza, sed ankaŭ ne ŝajnas peza. Kun fortikeco kaj masiveco via korpo estas tre fleksiĝema kaj moviĝema.

— Do, ĉu vi deziras, ke mi pozu sen vesto?

— Se tio eblas! Nur tiam mi kreos plenan portreton de virino de la Tero!

La tormansanoj ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam Rodis subite iĝis eĉ pli malproksima kaj neatingebla en sia fiera nudeco.

La arkitekto, preĝe kuniginte la manojn, rigardis al ŝi. Li tuj rememoris la figurojn de herooj, kiuj estis kaŝitaj sub la maskoj de la subteraĵo. En ordinara vesto ili ŝajnus iom krudaj. Al Rodis okazis male: vestita, ŝi ŝajnis pli malalta kaj maldika, kaj la linioj de ŝia korpo estis multe pli akraj, kontrastaj, ol ĉe la skulptaĵoj de prauloj en la galerio.

Tael rigidiĝis, fiksrigardante al la planko, kaj eĉ kovris la okulojn per la manplato. Subite li turniĝis kaj kaŝiĝis en mallumo de la galerio.

— Malfeliĉulo, li amas vin! — abrupte, preskaŭ malafable ĵetis la skulptisto, ne deŝirante la okulojn de Rodis.

— Feliĉulo! — kontraŭis Gaĥden.

— Gardu vin! Ankaŭ vi pereos! Sed silentu! — ordoneme diris Ritin. — Ĉu vi scipovas danci? — diris li al Rodis.

— Kiel ajna virino de la Tero.

— Do dancu ion tian, ke la tuta korpo agu en la danco, ĉiu muskolo.

La skulptisto komencis kun freneza rapido fari skizojn sur folioj de griza papero. Kelkaj minutoj pasis en silento. Poste Ritin senforte mallevis la manojn.

— Ne eblas! Tro rapide! Vi moviĝas same fulme, kiel pensas. Faru nur finojn de moviĝoj, mi donos signon, kaj vi «rigidiĝu»!

Tiel la afero ekiris pli bone.

Post fino de la seanco la skulptisto komencis ligi ampleksan stakon de la skizoj.

— Ni daŭrigu morgaŭ!.. Tamen, permesu al mi sidi iom, atendi. Vi konversacios kun la «Anĝeloj», kaj mi ankoraŭ desegnos vin sidantan. Mi neniam pensis, ke homoj de pli alta civilizo estos tiel fortikaj!

— Tiel eraris ne nur vi. Multaj niaj prauloj pensis, ke la homo de la estonteco iĝos maldika, facile rompebla kaj subtila. Diafana floreto sur fleksebla tigeto.

— Jen, vi ĝuste divenis, vi eĉ parolas per la samaj vortoj! — ekkriis la skulptisto.

— Sed per kio oni vivu, superante, luktante la vivon kaj samtempe ĝojante pri ĝi? Ĉu per maŝino? Kia do tio estas vivo? Por iĝi patrino, mi devas korpe esti amforo de la pensanta vivo, alie mi kripligos la infanon. Por elteni ŝarĝon de malfacilaj aferoj, ĉar nur en ili oni vivas plene, ni devas esti fortaj, speciale niaj viroj. Por percepti la mondon en tuta ĝia bunteco kaj profundeco, necesas havi akrajn sentojn. Sur la tablo de la prezidanto de la Kvaropa Konsilio mi vidis simbolan skulptaĵon. Tri simioj: unu ŝtopis la orelojn, la dua ŝirmis per la manoj la okulojn, la tria fermis la buŝon. Do, kontraŭe al tiu ĉi simbolo de sekreto kaj obeemo, la homo devas aŭdi ĉion, vidi ĉion kaj paroli pri ĉio.

— Kiam vi klarigas, ĉio ekstaras sur la ĝustan lokon, — diris la skulptisto, — sed tio ne plifaciligas por mi vian plurflankan personon. Modlajn skizojn mi faros, kiam mi penetros en la tipon. La strangan, neordinare belan tipon, sed ne fremdan — kaj pro tio estas eĉ pli malfacile. Komprenu min, tielaĵon ne eblas fari tuj!

— Ne konvinku, mi ĉion komprenas. Kaj mi sidos kun vi ankoraŭ, post kiam ĉiuj foriros. Sed antaŭ ol venos la «Grizaj Anĝeloj», mi devas scii pri la sanktejo de Tri Paŝoj. Ĉu vi ion eksciis, Gaĥden?

— La sanktejo estis kreita dum la fondo de la templo, kiam la religia kulto de la Tempo estis en sia apogeo. Ĉi tien povis eniri nur tiuj, kiuj pasis la tri ŝtupojn de elprovo, aŭ la tri paŝojn de inico.

— Do mi ne eraris — tiu kredo estis portita al vi el la Tero! La kredo je tio, ke atingi meritojn eblas unufoje kaj por ĉiam, sen longa servado kaj sen lukto. Kaj jen — ĉi tie dum du jarmiloj ili ne povis atingi eĉ ekvilibron de la fortoj de malfeliĉo kaj feliĉo!

— Pri kiuj elprovoj vi parolas? — ekinteresiĝis la skulptisto.

— En ajna religio ekzistas elprovoj antaŭ la inico en la pli altan, sekretan scion. Da ili estis tri, tri paŝoj al individua grandeco kaj forto. Kvazaŭ povas ekzisti ia speciala forto senrilate al la tuta ĉirkaŭanta mondo.

La unua elprovo, tiel nomata «elprovo per fajro», — tio estis ricevo de eltenemo, de alta kuraĝo, digno, fido al si mem, kvazaŭ procedo de forbruligo de ĉio malbona en la animo. Post la elprovo per «fajro» ankoraŭ eblis reveni malantaŭen, iĝi ordinara homo. Post la du sekvaj — la vojoj malantaŭen estis fortranĉitaj: tiu, kiu plenumis ilin, jam ne povis vivi la ordinaran vivon.

— Kaj ĉu ĉio ĉi evidentiĝis superstiĉoj? — demandis, iomete balbutante, Tael, aperinta el la galerio.

— Tute ne ĉio. Multon ni prenis por psikologia trejnado. Sed la kredo je la supera estaĵo, observanta pli bonajn sortojn, estis naiva restaĵo de la kavernhoma mondobildo. Eĉ pli malbone — restaĵo de la religia kruelo de la Malhelaj Jarcentoj, ekzistinta paralele kun la konvinko, ke homo en ĉiuj malfacilaĵoj kaj katastrofoj de la planedo devas iĝi savita, ĉar li estas la homo, la Dia kreitaĵo. La di-kredantoj forgesis, ke, eĉ se la Dio ekzistus reale, li ne aprobus mankon de altaj spiritaj kvalitoj, de aspiroj kaj digno en sia kreitaĵo — la sola dotita per racio de memekkono. La sumo de la krimoj de la homo, ĵetita sur la pesilon de la naturo, tute garantius mortan kondamnon al tiu malsukcesa kaj orgojla kreaĵo.

Sed aliflanke, la dialektiko de la mondo estas tia, ke nur la homo havas rajton juĝi la naturon pro tro granda amplekso de sufero sur la vojo de perfektigo. La longega procezo de evoluo ankoraŭ sukcesis nek liberigi la mondon disde sufero, nek palptrovi la veran vojon al feliĉo. Se tion ne faros la pensanta estaĵo, do la oceano de sufero plaŭdados sur la planedo ĝis la plena pereo de ĉio viva pro kosmaj kaŭzoj — pro estingiĝo de la suno, pro eksplodo de supernovao, — do ankoraŭ dum miliardoj da jaroj.

En la subteraĵon, ĉirkaŭrigardante, eniris ok homoj kun vizaĝoj, severaj eĉ por la neridetemaj tormansanoj, en malhele bluaj kapotoj, libere surĵetitaj sur la ŝultrojn.

La arkitekto intencis alkonduki ilin al Rodis, sed tiu, kiu iris antaŭe, neglekte flankenigis Gaĥden-on.

— Ĉu vi estas la regantino de la teraj alvenintoj?.. Ni venis por danki vin pro la aparatoj, pri kiuj ni revis dum jarmiloj. Dum multaj jarcentoj ni kaŝadis nin kaj ne agis, sed nun ni povas reveni al la lukto.

Faj Rodis rigardis al la firmaj vizaĝoj de la enirintoj — ili spiris volon kaj saĝon. Ili portis neniajn ornamaĵojn aŭ signojn, ilia vesto, krom la kapotoj, surmetitaj, evidente, por nokta vojaĝo, neniel diferencis disde ordinara vesto de averaĝaj «lovoj». Nur sur ĉies dekstra dikfingro estis larĝa platena ringo.

— Ĉu veneno? — demandis Rodis la gvidanton, geste invitante eksidi kaj almontrante la ringon.

Tiu levetis la brovon, tute kiel Ĉojo Ĉagas, kaj malmilda subrido apenaŭ tuŝis liajn lipojn.

— La lasta manpremo de morto — por tiuj, sur kiujn falos nia elekto.

— De kie venis la nomo de via societo? — demandis Rodis.

— Neniu scias. Pri tio restis neniaj legendoj. Tiel ni nomiĝis ekde la fondo mem, tio estas ekde la momento de nia apero sur la planedo Jan-Jaĥ el la Blankaj Steloj aŭ el la Tero, kiel asertas vi.

— Mi ĝuste tiel konjektis. La nomo de via societo estas pli profunda sence kaj pli malnova, ol vi pensas. Dum la Malhelaj Jarcentoj sur la Tero naskiĝis legendo pri granda batalo inter Dio kaj Satano, inter la bono kaj la malbono, la ĉielo kaj la infero. Sur la flanko de Dio batalis blankaj anĝeloj, sur la flanko de Satano — la nigraj. La tuta mondo estis disfendita duone ĝis kiam Satano kun lia nigra armeo estis venkita kaj faligita en la inferon. Sed ekzistis anĝeloj nek blankaj, nek nigraj, sed grizaj, kiuj restis sendependaj, obeantaj al neniu kaj batalantaj sur nenies flanko. Ilin rezignis la ĉielo kaj ne akceptis la infero, kaj ekde tiam ili por ĉiam restis inter la paradizo kaj la infero, alivorte sur la Tero.

La mornaj venintoj aŭskultis kun ekbrilintaj okuloj: la legendo plaĉis al ili.

— La nomon «Grizaj Anĝeloj» prenis sekreta societo, luktinta kontraŭ kruelaĵoj de la inkvizicio dum la Malhelaj Jarcentoj, egale kontraŭ la malbono de la «nigraj» servistoj de la Sinjoro kaj kontraŭ la neenmiksiĝo, indiferenteco de la «bonaj blankaj». Mi pensas, ke ĝuste vi estas la posteuloj de viaj teraj fratoj.

— Mireginde! — diris la gvidanto de la «Grizaj Anĝeloj». — Tio donas al ni eĉ plian certecon.

— Pri kio? — neatendite akre demandis Faj Rodis.

— Pri neceso de teroro, pri transiro de unuopaj agoj al amasa ekstermado de malutilaj homoj, kiuj nekredeble multiĝis dum la lasta tempo!

— Ne eblas neniigi malbonon meĥanike. Neniu povas tuj kompreni la reversan flankon de ago. Necesas ekvilibrigi la lukton tiel, ke pro kunpuŝiĝo de la kontraŭaĵoj aperu moviĝo al feliĉo, leviĝo al bono. Alie vi perdos la gvidfadenon. Vi mem vidas: pasis jarmiloj, kaj sur via planedo plu estas maljusteco kaj subpremado, milionoj da homoj vivas la mizere mallongan vivon. Sur nia komuna patrujo en la antikveco oni ial neniam, mi ripetas — neniam neniigadis la verajn krimulojn, pro kies volo (kaj nur pro ĝi!) oni detruadis la belan, murdadis la bonan, rabadis kaj disĵetadis la utilan. La murdintoj de la Bono kaj la Belo ĉiam vivis plu kaj daŭrigadis sian abomenan agadon, kaj similaj al vi venĝantoj mortigadis tute ne tiujn, kiujn necesis.

Ekstermadi malutilajn homojn eblas nur kun tre preciza celilo, alie vi luktos kontraŭ fantomoj. Mensogo kaj senleĝeco kreas sur ĉiu paŝo novajn fantomojn de krimoj, materiaj riĉaĵoj kaj danĝero. Sur la Tero kreskon de tiaj fantomoj oni ne atentis ĝustatempe, kaj la homaro, luktante kontraŭ ili, nur firmigadis ilian psikologian efikon. Ni ĉiam memoras, ke ago egalas al kontraŭa reago, kaj konservas ekvilibron. Kaj ĉe vi blindaj atakoj kaŭzos kreskon de suferado de la popolo, pliprofundiĝon de la infereco. En tiu ĉi okazo vi mem devas esti neniigitaj.

— Do, ĉu vi opinias nin nenecesaj? — sekvis minaca demando.

— Eĉ pli — malutilaj, se vi ne ekstermos la ĉefajn fontojn de la malbono, alivorte, kiel en la antikveco diris ĉasistoj, ne batos al la mortigaj lokoj de la oligarkio. Sed tio estas nur unu paŝo antaŭen. Ĝi estas senutila sen la dua kaj la tria. Ne vane tiu ĉi sanktejo havas nomon de Tri Paŝoj.

Rodis haltis, atente rigardante al la gvidanto de la «Grizaj Anĝeloj».

— Daŭrigu, — mallaŭte diris li, — ja ni venis por aŭskulti viajn konsilojn. Kredu, ni ne havas alian celon, ol faciligi la sorton de la popolo, farinte pli feliĉa la gepatran planedon.

— Mi kredas al vi kaj je vi, — diris Rodis. — Sed konsentu: se sur la planedo regas senleĝeco kaj vi intencas establi leĝon, do vi devas esti ne malpli potencaj — kvankam sur la nerimarkebla, ombra flanko de la vivo — ol la oligarkia ŝtato, simbolanta la senleĝecon. Malstabileco de la malbone aranĝita socio, esence, konsistas en tio, ke ĝi estas ĉiam sur la rando de profunda abismo de infereco kaj pro eta skuo falas malsupren, al la jarcentoj de Malsato kaj Murdoj. Estas plena analogio kun leviĝo sur krutan monton, nur ĉi tie anstataŭ gravitforto efikas la praaj homaj instinktoj. Same ankaŭ vi, se vi ne garantios al la homoj plian dignon, scion kaj sanon, do vi nur transirigos ilin el unu speco de infereco en alian, probable pli malbonan, ĉar ajna ŝanĝo de la strukturo postulos aldonajn fortojn. Kaj de kie oni prenu tiujn fortojn, se ne de la popolo, malpligrandigante ĝian eĉ sen tio mizeran prosperon, multigante malfacilaĵojn kaj malfeliĉon!

— Sed ni dronas en malriĉo! Do, ni neniam ekmoviĝos, ne atingos unuiĝon, por kontraŭstari al la aktiva putriganta forto de korupto, demagogio kaj kredo je fetiĉoj.

— Sed vi memoru, ke tiu forto estas sur la plej malalta nivelo, sur la fundo de la socia konstruaĵo. Leviĝi super tiu nivelo — signifas venki ĝin kaj helpi al aliaj.

Malriĉeco estas diversspeca, kaj la materia malriĉeco de la planedo Jan-Jaĥ ankoraŭ ne estas pereiga. Ĉar ĝi trovos eliron en la spirita riĉeco. Sed por tio necesas bazo — bibliotekoj, muzeoj, pinakotekoj, skulptaĵoj, belaj domoj, bona muziko, dancoj, kantoj. Kaj la fifama malegaleco de distribuado de materiaĵoj ne estas la plej terura malfeliĉo, se nur la regantoj ne penas konservi sian staton per spirita mizereco de la popolo. La grandaj reformistoj de la tera socio antaŭ ĉio instruis gardi la psikan riĉon de la homo. Konservi ĝin eblas nur en agado, en aktiva batalo kontraŭ malbono kaj en helpo al la kunfratoj, alivorte — en senlaca laboro. Batalo ja ne nepre postulas neniigon. En batalo oni uzu specialajn rimedojn, sed nur permeseblajn por la vojo de Bono, sen mensogo, murdo kaj furiozo. Alie la venko por la popolo signifos nur anstataŭigon de la subpremantoj.

— Kian ekzemplon vi povas nomi?

— Sur malalta nivelo — ĥemiajn rimedojn por timo, larmoj kaj neeltenebla odoro. Por neniigo de registraĵoj kaj denuncoj — bruligilojn. Por okazo de rekta kunpuŝiĝo — paralizilojn, timigajn infrasonojn, hipnotajn okulvitrojn kaj similan armilaron de individua defendo kontraŭ persona persekuto. Sur alta nivelo — alte evoluintan psikan forton, rekonadon de fiuloj, sugestion, legadon de emocioj.

Ekzistas grandega faktoro de reflekto, psikologia reĵeto, kaj ĝi estas atingebla por ĉiu homo, nature, kun certa trejno. Tion, kion oni ĉe vi opinias magnetismaj, sorĉaj fortoj, ni delonge uzadas eĉ en infanaj ludoj de «malapero» kaj «foriro trans spegulon». Por aktivigi la altajn fortojn de la homo, necesas longa preparo, sama, kian pasas artistoj, prepariĝante al kreado, al altega flugo de sia animo, kiam al ili venas, kvazaŭ el ekstere, granda intuicia kompreno. Ankaŭ ĉi tie estas tri paŝoj: liberiĝo, koncentriĝo kaj veno de ekkono.

— Kaj kiel vi pensas, regantino de la teranoj, ĉu sur Jan-Jaĥ oni intence tenas la popolon sur malalta spirita nivelo? — demandis la gvidanto.

— Al mi ŝajnas — jes!

— Tiuokaze ni komencas agi! Kiel ajn gardu sin la regantoj kaj la «serpentuloj», ili ne saviĝos. Ni venenos akvon, kiun ili trinkas el specialaj akvokondukiloj, dispulvorigos en la aero de iliaj loĝejoj bakteriojn kaj radioaktivan venenon, saturos per malutilaj, malrapide efikantaj substancoj ilian manĝon. Dum jarmiloj ili varbadis sian gardistaron el la plej malkleraj homoj. Nun tio ne eblas, kaj «lovoj» penetras en iliajn fortikaĵojn.

— Kaj kio? Se la popolo ne komprenos viajn celojn, vi mem iĝos oligarkoj. Sed vi ja ne strebas tion, ĉu?

— Neniaokaze!

— Do preparu kompreneblan al ĉiuj programon de agado, kaj ĉefe — kreu justajn leĝojn. Leĝoj necesas ne por gardo de potenco, proprieto aŭ privilegioj, sed por gardo de digno kaj por multigo de spirita riĉo de ĉiu homo. Per la leĝoj komencu kreon de la Tri Paŝoj al la vera socio: leĝo, reale publika opinio, kredo de homoj je si mem. Faru tiujn tri paŝojn — kaj vi kreos ŝtuparon el la infereco.

— Sed tio ja ne estas teroro!

— Certe. Tio estas revolucio. Sed en ĝi la «Grizaj Anĝeloj», se ili estos preparitaj, povos teni en timo la plenumantojn de la senleĝeco. Sed sen komuna agado, sen unio de la «lovoj» kaj la «mavoj» vi iĝos amaseto da oligarkoj. Kaj nur tio! Post ioma tempo vi neeviteble foriros de la antaŭaj principoj, ĉar socio de la pli alta, komunisma ordo povas ekzisti nur kiel kuna fluo, ĉiam ŝanĝiĝanta, strebanta antaŭen, foren, supren, sed ne kiel disaj partoj kun ŝtoniĝintaj privilegiitaj tavoloj.

La gvidanto de la «Grizaj Anĝeloj» levis la manplatojn al la tempioj kaj riverencis al Rodis:

— Pri ĉio ĉi necesas ankoraŭ multe pensi, sed mi vidas lumon.

Volvinte sin en la kapotojn, la «Grizaj Anĝeloj» foriris, akompanataj de Tael. Rodis malstreĉiĝis en la fotelo, metinte la kruron sur la kruron. Antaŭ ŝi lokiĝis la skulptisto Ritin; plene enprofundiĝinte en siajn skizojn, li mallaŭte kantetis ion tre konatan. Faj Rodis rememoris: tio estis antikva melodio de la Tero, ŝi rememoris ankaŭ vortojn por ĝi: «Mi estas en malgaj', ĉar mi tre amas vin». Estas mirinde, kiel muziko, leviĝinta el profundo de jarcentoj, kunligis ambaŭ planedojn, trakreskis en la sentoj de la teranoj kaj la tormansanoj per sama strieto de belo. Kaj en Faj Rodis mem tra la ŝarĝo de la devo kaj tra la maltrankvilo pri estonteco de tiu ĉi popolo trakreskis certeco pri sukceso de la tera ekspedicio.




iu popolo — t.e. filiŝtoj. En la rusa originalo temas ne pri popolo, sed pri «» (stato) kaj «» (la tria stato, etburĝoj; en la rusa tiu vorto havas ankaŭ signifon, proksiman al «filistroj») (rim. de la tradukinto).
«Mi estas en malgaj', ĉar mi tre amas vin» — el fama rusa romanco fare de komponisto A. Dargomiĵskij, laŭ versaĵo «Pro kio» de Mikaelo Lermontov, granda rusa poeto (1814–1841) (rim. de la tradukinto).




Hosted by uCoz