Ĉapitro dua

Ŝaŭma lando


Vento morne fajfis en malmolaj arbustoj, levante malsubtilan sablon. Montoĉeno etendiĝis orienten, kiel vojo, metita de nekonataj gigantoj. Ĝi, sinuante, kadris vastan verdan valon. La montoj per malkruta deklivo estis malleviĝantaj al la maro. La deklivo estis kovrita de tapiŝo da hel-flavaj floroj kaj el malproksime ŝajnis grandega peco da oro, borderanta brilantan bluon de la maro.

Pandiono plirapidigis la paŝojn. Hodiaŭ li speciale akre sentis sopiron pri forlasita Eniado. Oni malkonsilis al li iri tiel malproksime, en tiun fermitan de montoj parton de Kreto, kie posteuloj de la antikva mara popolo estis malafablaj al venantoj.

Pandiono hastis. Dum kvin monatoj li vizitis diversajn finojn de la grandega insulo, kiu per longa monta strio etendiĝis meze de la maro. La juna skulptisto vidis mirindajn kaj strangajn aĵojn, kiuj restis post la antikva popolo en malpleniĝintaj temploj kaj en preskaŭ senhomaj urboj.

Multajn tagojn pasigis Pandiono en ruinoj de giganta Palaco de Halebardo en la urbo Knoso, kies unuaj konstruaĵoj apartenis al tempoj de nememorebla malproksimo. Vagante laŭ senfinaj ŝtuparoj de la palaco, la junulo unuafoje ekvidis grandajn halojn kun ruĝaj kolonoj, mallarĝiĝantaj malsupre, admiris kornicojn, hele pripentritajn per nigraj kaj blankaj rektanguloj aŭ ornamitajn per nigraj kaj lazuraj volvaĵoj, rememorigantaj pri vico de kurantaj ondoj.

Sur la muroj restis bonegaj freskoj. Pandiono perdadis spiradon pro raviĝo, kiam li rigardis al bildoj de sanktaj ludoj kun virbovoj, al procesioj de virinoj kun vazoj en la manoj, al junulinoj, dancantaj ene de baraĵo, ekster kiu amasiĝis viroj, al nekonataj fleksiĝemaj bestoj en montoj kaj en strangaj vegetaĵoj. Konturoj de la figuroj ŝajnis al Pandiono nenaturaj kun iliaj nekredeble maldikaj talioj, larĝaj koksoj kaj afektaj moviĝoj. La vegetaĵoj tiris sin supren sur tre longaj tigoj, preskaŭ sen folioj. Pandiono komprenis, ke pentristoj de la pasintaj tempoj intence misformis la naturajn proporciojn en strebo esprimi ian penson, sed ĝi estis nekomprenebla por la junulo, kreskinta en libero, inter la bela, severa naturo.

En Knoso, Tiliss kaj Elira kaj en misteraj ruinoj de la antikva haveno, kies ĉiuj domoj anstataŭ ordinaraj tajlitaj rokpecoj estis konstruitaj el egalaj kaj glataj platoj de griza tavoleca ŝtono, Pandiono vidis multegajn virinajn statuetojn el eburo kaj fajenco, pladojn kaj tasojn el alojo de oro kaj arĝento, kovritajn per fajnegaj bildoj, fajencajn vazojn kun mirakla bunteco de ornamaĵoj aŭ kun bildoj de maraj animaloj.

Sed la arto, afekcianta la junan skulptiston, restis por li nekomprenebla, same kiel misteraj surskriboj, renkontiĝantaj en la ruinoj kaj faritaj per forgesitaj signoj en mortinta lingvo. Grandega majstreco, riveliĝanta en ajna eta detalo de ĉiu verko, ne kontentigis Pandionon: li deziris plian — realigi vivan belon de homa korpo, kiun li admiris.

Kaj neatendite por si bildojn de homoj kaj animaloj, plenumitajn kun granda realeco, Pandiono ekvidis en artaĵoj, alveturigitaj el la fora Aegyptos.

Loĝantoj de Knoso, Tiliss kaj Elira, montrintaj ilin al Pandiono, diris, ke multe da similaj aĵoj konserviĝis sur Kreto en la distrikto Festa, kie loĝis posteuloj de la mara popolo. Kaj Pandiono, malgraŭ avertoj pri danĝero, kuraĝis penetri en la montan ringon sur la suda bordo de Kreto.

Pasos ankoraŭ kelkaj tagoj — kaj, pririgardinte ĉion, kion eblis, li navigos hejmen, al Tessa. Pandiono estis nun certa pri siaj fortoj. Malgraŭ tuta lia deziro lerni ĉe majstroj de Aegyptos, la amo al la patrujo kaj al Tessa estis pli forta, lin firme tenis la ĵuro, donita al la junulino.

Kiel mirakle estos reveni hejmen kun lastaj aŭtunaj ŝipoj, rigardi en la bluajn brilantajn okulojn de la amatino, ekvidi diskretan ĝojon de Agenoro, la instruisto, kiu anstataŭis por li la patron kaj la avon!

Pandiono, mallarĝigante la okulojn, rigardis al senfina vasto de la maro. Ne, tie, antaŭe, estas fremdaj foraj landoj, Aegyptos, sed lia maro estas malantaŭe, trans la alta montoĉeno. Li dume plu iras for de ĝi, sed ne al ĝi. Necesas pririgardi ĉi tie, en Festa, antikvajn templojn, pri kiuj li multe aŭdis en la apudborda regiono. Suspirinte, Pandiono plirapidigis la paŝojn, preskaŭ ekkuris. Branĉo de la montoĉeno estis malleviĝanta malsupren per larĝa deklivo, kovrita de ŝtonoj, kiel de terbuloj, inter kiuj malhelis makuloj de arbustoj. Ĉe la bazo de la deklivo inter arboj malklare videblis ruinoj de grandega konstruaĵo, duonfalintaj muroj, restaĵoj de volboj kaj restinta pordego en kadro de nigra-blankaj kolonoj.

La ruinoj staris silente, sinuoj de la muroj estis malfermitaj antaŭ Pandiono, kvazaŭ gigantaj brakoj, pretaj ĉirkaŭkapti viktimon. Larĝaj freŝaj fendoj — spuro de antaŭnelonga tertremo — sulkigis la surfacon de la muroj.

La juna skulptisto ekiris malrapide, penante ne rompi kvieton de la ruinoj, atente rigardante al malhelaj anguloj sub restintaj kolonoj.

Ĉirkaŭirinte elstarantan angulon, Pandiono trafis en kvadratan halon sen tegmento, kies muroj estis pripentritaj per jam konataj klaraj freskoj. Atente rigardante al alternado de brunaj kaj nigraj viraj figuroj, portantaj ŝildojn, glavojn kaj pafarkojn inter strangaj bestoj kaj ŝipoj, Pandiono, rememorinte rakontojn de la avo, komprenis, ke antaŭ li estas bildoj de vojaĝo de milita taĉmento en la landon de nigruloj, kiu, laŭ antikvaj legendoj, situis ĉe la rando mem de la Ekumeno.

Mirigita de tiu atesto de malproksimaj vojaĝoj de la antikva popolo, Pandiono longe fiksrigardis al la muraj pentraĵoj, ĝis, turniĝinte maldekstren, ekvidis meze de la halo marmoran kubon, ornamitan per bluaj finialoj kaj volvaĵoj el vitro. Ĉe la bazo de la kubo kuŝis amasoj de tute freŝaj, antaŭnelonge plukitaj floroj.

Sekve, ĉi tie estis iu, inter tiuj ruinoj loĝas homoj! Reteninte la spiron, la junulo impetis al la elirejo, en la portikon, prikreskitan de alta herbo.

La portiko el du blankaj kvadrataj fostoj kaj du ruĝaj kolonoj staris ĉe rando de negranda krutaĵo, apenaŭ leviĝanta super densa foliaro de arboj. Laŭ la krutaĵo sinuis pritretita polva padeto. La junulo malleviĝis en la valon kaj trafis sur glatan, pavimitan vojon. Pandiono ekiris orienten, penante senbrue paŝi laŭ la varmegaj ŝtonoj. Larĝaj folioj de platanoj ĉe la dekstra flanko de la vojo, apenaŭ tremetantaj en la varmega aero, estis ĵetantaj strion de ombro. La vojaĝanto faciligite suspiris, kaŝiĝinte de la arda suno. Pandiono delonge deziris trinki, sed en sia patrujo, malriĉa je akvo, li estis kutimigita al sindeteno. Pasinte ĉirkaŭ du stadiojn, la junulo rimarkis antaŭe, ĉe negranda monteto, kie la vojo estis turniĝanta norden, longan malaltan konstruaĵon. Kelkaj ejoj, kiel vico de samaj kestoj, estis malfermitaj flanke de la vojo kaj tute malplenaj. Pandiono rekonis malnovan domon por ripozo de vojaĝantoj: li ofte vidis tiajn sur vojoj de la norda bordo kaj hastis eniri en la bunte farbitan centran enirejon, disigitan per sola kolono. Malforta lirlado altiris la junulon, lacigitan de la varmego kaj de la longa vojo. Pandiono eniris en la kuvan fakon, kie akvo el granda tubo de fonto, tegita per pezaj platoj, estis defluanta en larĝan funelon, faritan en la muro, transverŝiĝante trans randojn de tri basenoj.

Demetinte la veston kaj la sandalojn, Pandiono banis sin en la pura malvarma akvo, sattrinkis kaj ekkuŝis por ripozi sur larĝa ŝtona benko. Lirlado de akvo kaj facila flustro de folioj lulis lin, kungluigis la okulojn, inflamigitajn de la suno kaj vento sur montopasejoj.

Pandiono ekdormetis.

Li dormis nelonge: la ombro de la kolono, transiranta la plankon, prilumitan de la suno, preskaŭ ne ŝanĝis sian lokon. Pandiono ekstaris freŝigita kaj rapide surmetis sian simplan veston. Manĝinte sekan fromaĝon kaj ree sattrinkinte, la junulo direktis sin al la elirejo kaj subite rigidiĝis: malproksime aŭdiĝis voĉoj. Li eliris sur la vojon kaj komencis ĉirkaŭrigardi. Jes, sendube, flanke for de la vojo, trans densa vepro, estis aŭdebla rido, fragmentoj de nekompreneblaj vortoj kaj fojfoje abrupta sono de kordoj.

Pandiono eksentis samtempe ĝojon kaj antaŭtimon, liaj muskoloj streĉiĝis, li nevole palpis la tenilon de la patra glavo. Flustrinte kelkajn preĝajn vortojn al sia protektanto kaj prapatro Hiperiono, la junulo ekiris tra la densejo rekte al la voĉoj. La aero en la densejo estis sufoka, akra odoro de aromaĵo ĝenis la jam sen tio retenitan spiradon.

Singarde ĉirkaŭirante altajn arbustojn kun grandegaj dornoj, trairante inter trunkoj de arbutujo kun ties maldikega, hela kaj glata ŝelo, Pandiono proksimiĝis al grupo da mirtoj, kiel muro barantaj al li la vojon.

Inter la densa foliaro pendis grapoloj da neĝblankaj floroj. Por momento antaŭ Pandiono aperis bildo de Tessa — mirto en lia patrujo estis dediĉita al knabina juneco. La voĉoj nun sonis tre proksime — la homoj ial parolis obtuzigite, kaj la junulo komprenis, ke li malĝuste determinis la distancon. La decida momento venis. Pandiono, fleksiĝinte, plonĝis sub malaltajn branĉojn kaj singarde disŝovis ilin per la manoj: sur la kampeto, prikreskita de freŝa herbo, li ekvidis neordinaran spektaĵon.

Centre de la kampeto kuŝis grandega neĝblanka virbovo kun longaj kornoj. Laŭ la brilanta, prizorgita hararo de la animalo sur la flankoj kaj la buŝego estis disĵetitaj etaj nigraj makuloj.

Malproksime en ombro lokiĝis grupo: junuloj, junulinoj kaj maljunuloj. Svelta homo kun krispa barbo, kun ora ringo sur la kapo, vestita en mallonga ĉemizo, kuntirita per bronza zono, elpaŝis antaŭen kaj donis ian signon. Tuj el la grupo apartiĝis junulino, ĉirkaŭvolvita per longa peza mantelo. Ŝi levis supren la larĝe dismetitajn manojn. Pro tiu movo la mantelo falis. La junulino restis en sola zontuko, fiksita per larĝa blanka zono, brodita per lanugeca nigra ŝnureto. La nigregaj haroj estis malnoditaj, sur ambaŭ brakoj super la kubutoj brilis mallarĝaj braceletoj.

Per rapidaj, facilaj paŝoj, kvazaŭ dancante, la junulino proksimiĝis al la virbovo kaj subite rigidiĝis, eliginte gorĝan krion. La dormemaj okuloj de la virbovo malfermiĝis kaj ekbrilis, ĝi fleksis la antaŭajn krurojn kaj komencis levi la pezan kapon. La junulino kiel sago ĵetis sin antaŭen kaj alpremiĝis al la grandega animalo. Por kelkaj momentoj la junulino kaj la virbovo rigidiĝis. Pandiono eksentis froston sur la dorso.

La virbovo rektigis la antaŭajn krurojn, dum la malantaŭaj ankoraŭ kuŝis sur la tero, kaj alte levis la buŝegon. La animalo kreis kvazaŭ pezan piramidon de minacaj muskoloj. La sunbruna korpo de la junulino, alpremiĝinta al la kruta deklivo de la larĝa dorso de la virbovo, klare kontrastis sur la blanka felo. Per unu brako ŝi kroĉiĝis al la kornoj, per la alia ĉirkaŭprenis la gigantan kolon. Unu el la fortaj kruroj de la junulino etendiĝis laŭlonge de la dorso de la monstro, la torso arke fleksiĝis antaŭen. La kontrasto inter la belaj, sed monstraj laŭ forto kaj pezo formoj de la animalo kaj la fleksiĝema homa korpo afekciis Pandionon.

Por momento la juna heleno ekvidis la severan vizaĝon de la junulino kun firme kunpremitaj lipoj. Kun obtuza muĝo la virbovo ekstaris sur la krurojn kaj saltis kun facileco, mirinda por ĝia giganta korpo. La junulino, ĵetita en la aeron, apogiĝis per la manoj je lia potenca dorsa ĝibaĵo, ĵetis supren la krurojn kaj renversiĝis, trafluginte inter la altaj kornoj. Ŝi ekstaris sur la piedojn je tri paŝoj for de la buŝego de la monstro kaj, etendite antaŭen la manojn, klakfrapis per la manplatoj kaj denove abrupte ekkriis. La virbovo mallevis la kornojn kaj furioze ĵetiĝis al ŝi. Pandiono teruriĝis: pereo de la bela kaj kuraĝa junulino ŝajnis neevitebla. Forgesinte pri necesa singardo, la junulo kaptis la glavon kaj deziris elsalti sur la kampeton, sed la junulino ree kun nekaptebla rapido saltis sur la virbovon kaj, preterinte la mallevitajn mortoportajn kornojn, iĝis sidanta sur ĝia dorso. La animalo en furiozo ekkuris laŭ la kampeto, fosante la teron per la hufoj kaj eligante minacan muĝon. La juna venkintino trankvile sidis sur la rabia virbovo, forte kunpremante per la genuoj ĝiajn rondajn flankojn, pufigatajn de ofta spirado. La virbovo alkuris la grupon da homoj, kiuj salutis ĝin per ĝojaj krioj. Aŭdiĝis sonora manfrapo — la junulino fleksiĝis malantaŭen kaj desaltis sur la teron malantaŭ la animalo. Ŝi, emociite spirante, aliĝis al la spektantoj.

La virbovo inercie trakuris ĝis la rando de la kampeto, turniĝis kaj impetis al la homoj. Antaŭen eliris samtempe kvin homoj — tri junuloj kaj du junulinoj; la sama ludo estis farata en pli rapida ritmo. La virbovo, stertorante, per bruaj paŝoj ĵetiĝadis al la junuloj, kiuj fortiradis ĝian atenton per krioj kaj manfrapoj, kaj ili transsaltadis ĝin, sursaltadis ĝian dorson, por momento alpremiĝadis al ĝi flanke, lerte evitante la terurajn kornojn. Unu el la junulinoj sukcesis ekrajdi rekte sur la kolo de la virbovo, antaŭ la pufa dorsa ĝibaĵo. La okuloj de la besto elorbitiĝis, ŝaŭmo aperis sur la buŝego. Mallevante la kapon, preskaŭ enpikante la nazon en la teron, la virbovo penis deĵeti la sentiman rajdantinon. Ŝi fleksiĝadis malantaŭen, kroĉiĝante al la ĝibaĵo per la manoj, metitaj malantaŭen, kaj apogiĝis per la piedoj je la radikoj de la oreloj. Teninte sin sur la virbovo dum kelkaj sekundoj, la junulino desaltis sur la teron.

La gejunuloj ekstaris anservice, en ioma distanco unu de alia, kaj vice transsaltadis la atakantan ilin animalon. La ludo daŭris longe — la virbovo kuradis kun teruriga muĝo, minacante per morto, kaj la fleksiĝemaj homaj figuroj sentime flugadis ĉirkaŭ ĝi.

La muĝo de la virbovo iĝis raŭka ĝemo, la felo malheliĝis pro ŝvito, el la buŝo kune kun malglata spirado elflugadis ŝaŭmo. Ankoraŭ nemulte — kaj la virbovo haltis, mallevinte la kapon kaj movante la okulojn. Ekbruis krioj de la spektantoj. Laŭ signo, donita de la homo kun ora kapringo, la ludantoj lasis la venkitan animalon. La homoj, starintaj kaj sidintaj sur la tero, kunvenis, kaj Pandiono ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam ili malaperis en arbustoj.

Sur la malpleniĝinta kampeto restis la elturmentita virbovo, kaj nur ĝia raŭka spirado kaj ĉifita herbo atestis pri la okazinta batalo.

Emociita Pandiono nur ĵus komprenis, kiel fortunis al li. Li sukcesis vidi la antikvan ludon kun virbovo, antaŭ jarcentoj disvastiĝintan sur Kreto, en Mikeno kaj aliaj antikvaj urboj de Helenujo.

Fleksiĝema, lerta homo venkadis en sensanga lukto virbovon — la sanktan animalon de antikvuloj, la enkorpiĝon de batalema povo, de peza kaj minaca forto. Al fulma rapido de la animalo oni kontraŭstarigadis eĉ pli grandan rapidon. Precizeco de moviĝoj savadis al homo vivon. Pandiono ekde la infanaj jaroj penis evoluigi forton kaj lertecon kaj bone imagis, kiel multe da penoj kaj tempo postulis prepariĝo al partopreno en tiom danĝera amuzo.

Pandiono ne sekvis la ludintojn kaj revenis sur la vojon.

Li decidis, ke li prefere serĉu gastemon de homoj en tiu momento, kiam ili estas hejme.

La vojo dum kelkaj stadioj iris rekte kaj poste subite turniĝis suden, al la maro. Arboj, kiuj borderis ĝin, malaperis, anstataŭitaj de polvokovrita arbustaro. La ombro de Pandiono rimarkeble plilongiĝis, kiam li aliris la vojturnon. En la arbustoj aŭdiĝis susuro. La junulo haltis, fiksaŭskultante. Ia birdo, nedistingebla kontraŭ la suno, brue ekflugis kaj malaperis en la arbustoj. Trankviligita, Pandiono ekiris pluen, jam ne atentante la sonojn. Malproksime aŭdiĝis karesaj, melodiaj vokoj de sovaĝa kolombo. Al la voko respondis ankoraŭ du birdoj, kaj ree venis silento. En tiu momento, kiam Pandiono estis trairanta la vojturnon, kolombaj krioj sonis tute proksime. La junulo haltis, por rigardi la birdon. Subite malantaŭ si Pandiono aŭdis bruon de flugiloj; super li leviĝis du koracioj. Pandiono retroturniĝis kaj ekvidis tri homojn kun dikaj bastonoj en la manoj.

La nekonatoj, surdige kriegante, ĵetis sin al la junulo. Pandiono momente nudigis la glavon, sed ricevis baton kontraŭ la kapo. En la okuloj de la junulo estiĝis mallumo, li ŝanceliĝis sub pezo de korpoj, falintaj sur lin, — ankoraŭ kvar homoj, aperintaj el post la arbustoj, atakis lin malantaŭe. La konscio de Pandiono nebuliĝis; li komprenis, ke li pereis, kaj plu despere defendadis sin. Pro forta bato laŭ la mano li faligis la glavon. La junulo falis sur la genuojn, transĵetinte trans sin homon, sursaltintan lian dorson, per bato de la pugno faligis la alian, la tria kun ĝemo deflugis pro piedbato.

La atakantoj, evidente, ne intencis murdi la veninton. Ili deĵetis la bastonojn kaj, entuziasmigante sin per batalaj krioj, ree atakis Pandionon. Sub pezo de kvin korpoj li falis sur la teron per la vizaĝo en vojan polvon, kiu plenigis liajn buŝon kaj nazon, trafis en la okulojn. Sufokiĝante pro terura streĉo, Pandiono leviĝis sur la genuojn, penante forskui de si la malamikojn. Ili ĵetadis sin sub liajn piedojn, premadis la kolon. Amaso da korpoj ree falis sur la teron, polvo ekfumis ĉirkaŭe, ruĝiĝante en sunaj radioj. La atakantoj, eksentinte neordinaran forton kaj eltenemon de la junulo, ne plu kriis — sur la dezerta, silenta vojo aŭdeblis nur bruo de la lukto, ĝemoj kaj raŭkaj suspiroj de la batalantoj.

Polvo kovris la korpojn, la vestoj iĝis malpuraj, ŝiritaj ĉifonoj, sed la lukto plu daŭris.

Kelkfoje Pandiono ekstaradis, liberiĝinte de la kontraŭuloj, sed la malamikoj ree superadis, kroĉiĝante al la piedoj de la junulo. Subite aŭdiĝis venkaj krioj: al la atakantoj venis helpo — ankoraŭ kvar homoj aliĝis al la lukto. La brakojn kaj la piedojn de la junulo ligis fortikaj rimenoj. Apenaŭ viva pro laco kaj malespero, Pandiono fermis la okulojn. Liaj venkintoj, vigle interparolante en nekomprenebla lingvo, etendiĝis en ombro apud li, ripozante post la malfacila lukto.

Leviĝinte, ili per gestoj ordonis al la junulo iri kun ili. Pandiono, komprenante senutilecon de rezisto, decidis ŝpari fortojn por konvena okazo kaj kapjesis. La nekonatoj malligis liajn piedojn. Ĉirkaŭita de densa ringo de malamikoj, Pandiono, ŝanceliĝante, ektrenis sin laŭ la vojo.

Baldaŭ li ekvidis kelkajn mizerajn konstruaĵojn el neprilaboritaj ŝtonoj. El la domoj eliris loĝantoj: maljunulo kun bronza ringo en la haroj, kelkaj infanoj kaj virinoj. La maljunulo aliris al Pandiono, aprobe ĉirkaŭrigardis la kaptiton, palpis liajn muskolojn kaj gaje diris ion al la homoj, akompanantaj Pandionon. La junulon oni alkondukis al malgranda dometo.

Kun akrega knaro malfermiĝis la pordo — interne estis malalta fajrujo, amboso kun disĵetitaj ĉirkaŭe instrumentoj kaj braĝa amaso. Sur la muroj pendis du malpezaj grandaj radoj. Nealta maljunulo kun kolera vizaĝo kaj longaj manoj ordonis al unu el la akompanantoj de Pandiono priblovi la braĝojn, demetis de najlo metalan ringon kaj aliris la kaptiton. Malafable subpuŝinte lin sub la mentono, la forĝisto malfleksis la ringon, mezuris sur la kolo de la junulo, malkontente grumblis ion kaj plonĝis en profundon de la forĝejo; li kun bruego eltrenis metalan ĉenon, ŝovis la finan ĉeneron en flamon kaj komencis fleksi la bronzan ringon sur la amboso, per oftaj batoj de martelo alĝustigante ĝin al la necesa amplekso.

Nur nun la junulo komprenis tutan malfeliĉon de la okazintaĵo. La karaj imagoj, anstataŭante unu la alian, trapasis antaŭ li. Tie, sur la hejma bordo, atendas Tessa, certa pri li, pri lia amo kaj reveno. Nun oni surmetos sur lin bronzan kolringon de sklavo, li estos alforĝita al longa ĉeno, sen espero pri baldaŭa liberiĝo. Kaj li ja estis kalkulanta la lastajn tagojn de sia estado sur Kreto... Li baldaŭ povus alnavigi la Kalidonan golfeton, de kiu komenciĝis la vojo, iĝinta fatala.

— Ho Hiperiono, mia praulo, kaj vi, Afrodito, sendu al mi morton aŭ savu! — mallaŭte flustris la junulo.

La forĝisto trankvile kaj metode daŭrigis sian laboron, ankoraŭfoje almezuris la kolringon, platigis ĝiajn finojn, malfleksis kaj trabatis truojn. Restis niti la ĉenon. La maljunulo ion grumblis. Oni kaptis Pandionon, per signoj ordonis kuŝiĝi sur la teron apud la amboso. La junulo kolektis ĉiujn fortojn por la lasta peno de liberiĝo. El sub la rimenoj, ligantaj la kubutojn, ŝprucis sango, sed Pandiono forgesis pri doloro, sentante, ke la rimenoj cedis. Momento — kaj ili krevis. Pandiono batis per la kapo en makzelon de homo, subpreminta lin, kaj tiu falis. La junulo renversis ankoraŭ du homojn kaj ekkuris laŭ la vojo. Kun furiozaj kriegoj la malamikoj ekpersekutis lin. Al la krioj elkuradis homoj, armitaj per lancoj, tranĉiloj kaj glavoj; nombro de la persekutantoj estis ĉiam pligrandiĝanta.

Pandiono turnis sin for de la vojo kaj, saltante trans arbustojn, ekkuris al la maro. Laŭ liaj spuroj kun kolera muĝo kuris la persekutantoj.

La arbustoj maldensiĝis, komenciĝis negranda leviĝo. Pandiono haltis — malproksime malsupre, sub muro de krutaj rokoj, etendiĝis la maro, brilanta sub sunaj radioj. Je deko da stadioj for de la bordo estis bone videbla malrapide iranta ruĝa ŝipo.

La junulo ekĵetiĝis laŭ la rando de la krutaĵo, penante trovi padon por malleviĝo, sed la vertikalaj rokoj etendiĝis malproksime en ambaŭ flankojn. Elirejo ne estis — el la arbustoj jam estis kurantaj la malamikoj, dum la kuro viciĝante en arkan linion, por el tri flankoj ĉirkaŭi Pandionon.

La junulo retrorigardis al la persekutantoj, rigardis malsupren. «Ĉi tie estas morto, tie — sklaveco, — glitis en lia kapo. — Vi pardonos min, Tessa, se ekscios...» Jam ne eblis pli prokrasti.

La ŝtona roko, sur kies rando staris Pandiono, pendis super la abismo. Sub dudek ulnoj elstaris alia roko. Sur ĝi kreskis malalta pino.

Adiaŭe ĉirkaŭrigardinte la amatan maron, la junulo saltis malsupren, sur densajn branĉojn de la soleca arbo. Furioza krio de la malamikoj por sekundo atingis liajn orelojn. Pandiono traflugis, rompante branĉojn kaj disŝirante la korpon, ĝis la malsupraj dikaj branĉoj, preteris la elstarantan eĝon de la klifo kaj falis sur molan lozan deklivon. La junulo ruliĝis je ankoraŭ dudek ulnoj pli malsupren kaj haltis sur elstaraĵo de roko, humida pro ŝaŭmo, alfluganta ĉi tien de la surfo. Konsternita, ankoraŭ ne konsciante, ke li saviĝis, la junulo leviĝis kaj ekstaris sur la genuojn. Supre la persekutantoj penis trafi lin per ŝtonoj kaj lancoj. La maro plaŭdis sub la piedoj.

La ŝipo alproksimiĝis, kvazaŭ la maristoj ekinteresiĝis pri tio, kio okazas sur la bordo.

En la kapo de la Pandiono sonis obtuza bruo, li sentis fortan doloron en la tuta korpo, la okulojn kovris larmoj. Li malklare konsciis: kiam liaj persekutantoj alportos pafarkojn, la pereo estos neevitebla. La maro vokis lin, la proksima ŝipo ŝajnis savo, sendita de dioj. Pandiono forgesis, ke la ŝipo povis esti fremdlanda aŭ aparteni al malamikoj, — al li ŝajnis, ke la kara maro ne trompos.

Pandiono ekstaris sur la piedojn kaj, konvinkiĝinte, ke la manoj funkcias, saltis en la maron kaj eknaĝis al la ŝipo. Ondoj kovradis lin kun la kapo, la batita korpo malbone obeis al lia volo, la vundoj turmente brulis, la gorĝo sekiĝis.

La ŝipo estis proksimiĝanta al Pandiono, de ĝi sonis vigligaj krioj. Aŭdiĝis akra knaro de remiloj, la ŝipo elkreskis super la kapo de la junulo, fortaj manoj subkaptis Pandionon kaj levis sur la ferdekon... La junulo senvive sterniĝis sur la varmaj tabuloj, mergiĝinte en svenon. Oni lin rekonsciigis, donis akvon — li longe kaj avide trinkis. Pandiono sentis, ke lin oni fortrenis flanken kaj kovris per io. La juna skulptisto mergiĝis en profundan dormon.


La montoj de Kreto apenaŭ videblis ĉe la horizonto. Pandiono moviĝetis kaj, nevole ekĝeminte, vekiĝis. Li troviĝis sur ŝipo, ne simila al ŝipoj de lia patrujo — kun malaltaj ŝiprandoj, kun flankoj, defenditaj per verga plektaĵo, kun remiloj, eligitaj super la holdo. Tiu ĉi ŝipo havis altajn ŝiprandojn, la remistoj sidis sub ferdekaj tabuloj, ĉe ambaŭ flankoj de tranĉaĵo, larĝiĝanta en profundon de la holdo. La velo en la centro de la ŝipo estis pli alta kaj mallarĝa, ol sur helenaj ŝipoj.

Amasoj da ledoj, faligitaj sur la ferdeko, estis eligantaj pezan odoron. Pandiono kuŝis sur triangula placeto ĉe la akra pruo de la ŝipo. Al la junulo aliris barba ĝibnaza homo en dika lana vesto, etendis al li taseton da varma akvo, miksita kun vino, kaj ekparolis en nekonata lingvo kun akraj metalaj intonacioj... Pandiono balancis la kapon. La homo tuŝis lian ŝultron kaj per ordona gesto almontris la poŭpon de la ŝipo. Pandiono volvis ĉirkaŭ la koksoj la ĉifonaĵojn, malsekigitajn per la sango, kaj ekiris laŭlonge de la ŝiprando al markezo sur la poŭpo.

Tie sidis maldika homo, same ĝibnaza, kiel tiu, kiu venigis Pandionon. Li disŝovis en rideto la lipojn, kadritajn de malmola barbo, elstaranta antaŭen. Lia seka, malmola pro vento kaj raba vizaĝo, ŝajnanta gisita el bronzo, esprimis kruelecon.

Pandiono komprenis, ke li trafis sur komercan ŝipon de fenicoj kaj vidas antaŭ si estron aŭ mastron de la ŝipo.

Du unuajn demandojn, faritajn al li de la estro, Pandiono ne komprenis. Tiam la komercisto ekparolis en la kripligita ionika dialekto, konata al Pandiono, almiksante al ĝi kariajn kaj etruskajn vortojn. Li demandis Pandionon pri lia aventuro, eksciis, de kie li devenas, kaj, alproksimiginte al li la ĝibnazan vizaĝon kun akraj nepalpebrumantaj okuloj, diris:

— Mi vidis, kiel vi fuĝis, — tio estas ago, inda je antikva heroo. Mi bezonas tiajn sentimajn kaj fortajn batalistojn — en tiuj ĉi maroj kaj sur iliaj bordoj abundas rabistoj, kiuj prirabas niajn komercistojn. Se vi servos al mi fidele, facila estos via vivo kaj mi rekompencos vin.

Pandiono nege balancis la kapon kaj senlige rakontis, ke li plej baldaŭ devas reveni en la patrujon, petegante elŝipigi lin sur la plej proksima insulo.

La okuloj de la estro kolere ekbrilis.

— Mia ŝipo direktas sin rekte al Tiro, sur mia vojo estas nura maro. Mi estas reĝo sur mia ŝipo, kaj vi estas en mia potenco. Mi povas ordoni tuj mortigi vin, se tio necesos. Nu, elektu: aŭ ĉi tie, — la fenico almontris malsupren, kie sub la ferdeko estis egalmezure moviĝantaj la remiloj kaj aŭdiĝis malgaja kanto de la remistoj, — vi estos sklavo, alforĝita ĉe remilo, aŭ vi ricevos armilon kaj aliĝos jen al tiuj! — La fingro de la komercisto turniĝis malantaŭen kaj almontris sub la markezon: tie pigre kuŝis kvin fortikegaj duonnudaj homoj kun malspritaj kaj brutalaj vizaĝoj. — Mi atendas, decidu rapide!

Pandiono senhelpe rigardis ĉirkaŭe. La ŝipo estis rapide malproksimiĝanta de Kreto. La distanco inter Pandiono kaj lia patrujo estis ĉiam pligrandiĝanta. Helpon ne eblis atendi.

Pandiono decidis, ke en la rolo de batalisto al li estos pli facile fuĝi. Sed la fenico, bone konanta la morojn de helenoj, devigis lin fari tri terurajn ĵurojn pri fideleco.

La estro ŝmiris la vundojn de la junulo per kuraca miksaĵo kaj kondukis al la grupo de militistoj, ordoninte manĝigi lin.

— Sed observu lin bone! — ordonis li, forirante. — Memoru, ke vi ĉiuj responsas antaŭ mi pri ĉiu aparte!

La pli aĝa el la batalistoj, aprobe subridante, frapis la ŝultron de Pandiono, palpis la muskolojn kaj ion diris al la ceteraj. Tiuj laŭte ekridegis. Pandiono nekomprene rigardis al ili; profunda sopiro nun apartigis lin de ĉiuj homoj.


Ĝis Tiro restis ne pli ol du tagoj da navigado. Dum la kvar tagoj, pasigitaj sur la ŝipo, Pandiono iomete kutimiĝis al sia stato. La kontuzoj kaj vundoj, kiuj evidentiĝis neprofundaj, saniĝis.

La ŝipestro, rimarkinte saĝon kaj diversajn sciojn de Pandiono, estis kontenta pri la junulo kaj kelkfoje konversaciis kun li. De li Pandiono eksciis, ke li veturas laŭ la antikva mara vojo, metita de la popolo de la insulo Kreto en la sudan landon de nigruloj. La vojo de ŝipoj iris preter la malamika kaj potenca Aegyptos, laŭlonge de bordoj de grandega dezerto ĝis la Pordego de Nebuloj.

Trans la Pordego de Nebuloj, kie rokoj de la sudo kaj la nordo estis alproksimiĝantaj, kreante mallarĝan markolon, kuŝis ekstremaĵo de la tero — la grandega Nebula maro. Ĉi tie ŝipoj turniĝadis suden kaj baldaŭ atingadis la bordon de la varmega lando de nigruloj, riĉa je eburo, oro, oleo kaj ledoj. Ĝuste laŭ tiu ĉi vojo iradis foraj ekspedicioj de kretanoj — Pandiono vidis bildon de tia vojaĝo en la tago, fatala por li. La mara popolo atingis forajn landojn de la sudo okcidente, kien ne atingadis senditoj el Aegyptos.

Nun ŝipoj de fenicoj navigas laŭlonge de bordoj de la sudo kaj la nordo, akirante malmultekostajn varojn kaj fortajn sklavojn, sed malofte iras trans la Pordegon de Nebuloj.

La fenico, konjektante pri neordinaraj kapabloj de Pandiono, deziris teni lin ĉe si. Li logadis la junulon per ĉarmo de vojaĝoj, pentradis al li bildojn de estonta leviĝo, antaŭdiradis, ke post dek-dekkvin jaroj da bona servado la heleno mem povos iĝi komercisto aŭ ŝipestro.

La junulo aŭskultis fenicojn kun intereso, sed sciis, ke la vivon de artisto li ne ŝanĝos al riĉo en fremda lando.

Kun ĉiu tago ĉiam pli netolerebla iĝadis la deziro vidi Tessa-n almenaŭ por momento, ree aŭdi la potencan bruon de la sankta pina bosko, kie pasis tiom da feliĉaj horoj. La junulo longe ne povis ekdormi, kuŝante apud ronkantaj kunvojaĝantoj, kaj kun batanta koro retenadis malesperajn ĝemojn.

La ŝipestro ordonis al li lerni la arton de direktilisto. Turmente rampis la tempo por Pandiono, kiam li staris ĉe la direkta remilo, konformigante la kurson de la ŝipo kun moviĝo de la suno, aŭ, sekvante al ordonoj de la direktilisto, orientiĝis laŭ steloj.

Tiel estis ankaŭ en tiu ĉi nokto. Pandiono apogiĝis per la femuro je la ŝiprando kaj, alkroĉiĝinte al la tenilo de la direktilo, superadis reziston de plifortiĝanta vento. Sur la alia flanko de la ŝipo staris la direktilisto kun unu el la batalistoj. Steloj flagradis en disŝiraĵoj de nuboj, por longe malaperante en mallumo de la malserena ĉielo, kaj la morna voĉo de vento, poiomete malaltiĝante, estis transiranta en minacan muĝon.

Ondoj ĵetadis la ŝipon, la remiloj obtuze frapadis, de tempo al tempo aŭdiĝadis akra voĉo de batalisto, pelanta sklavojn per blasfemado kaj per batoj de skurĝo.

La estro, dormetinta en profundo de la markezo, eliris sur la ferdekon. Li atente rigardis la maron kaj, evidente maltrankviligita, aliris la direktiliston. Ili longe interparolis. La estro vekis dormintajn batalistojn kaj, sendinte ilin al la direktaj remiloj, mem ekstaris apud Pandiono.

La vento abrupte turniĝis kaj furioze ekatakis la ŝipon, ondoj leviĝadis ĉiam pli alte, superverŝante la ferdekon. La maston oni devis forigi — kuŝigita sur ledajn amasojn, ĝi elstaris antaŭ la pruo, obtuze frapante je la alta ondrompilo.

La lukto kontraŭ ondoj kaj vento iĝadis ĉiam pli despera. La estro, balbutante ĉu preĝojn, ĉu malbenojn, ordonis turni la ŝipon al la sudo. Subkaptita de la vento, la ŝipo rapide ekkuris en nekonatan foron de la maro. Dum malfacila laboro ĉe la direktilo rapide pasis la nokto. Mateniĝis. En la griza krepusko iĝis pli klare videblaj ĵetiĝantaj minacaj ondoj. La tempesto ne kvietiĝis. La vento, ne malfortiĝante, alflugadis, premadis la ŝipon.

Maltrankvilaj krioj aŭdiĝis sur la ferdeko — ĉiuj homoj, troviĝantaj tie, almontris al la estro en direkto de la dekstra flanko de la ŝipo. Tie, en morna lumo de la naskiĝanta tago, la maron estis trairanta grandega ŝaŭma strio. Ondoj estis malrapidigantaj sian frenezan kuron ĉe aliro al tiu ĉi blu-griza rubando.

La tuta ŝipanaro ĉirkaŭis la estron, eĉ la direktilisto fordonis la direktilon al batalisto. La maltrankvilajn elkriojn anstataŭis rapida, pasia parolo. Pandiono rimarkis, ke ĉies atento estis direktita al li: en lia direkto oni almontris per fingroj, minacis per pugnoj. Nenion komprenante, Pandiono observis la estron, liajn kolerajn, protestajn gestojn. La maljuna direktilisto, kaptinte la mastron je la mano, ion longe parolis, alproksimiginte la lipojn al lia orelo. La estro nege balancadis la kapon, kriante abruptajn vortojn, sed finfine, evidente, cedis. Momente la homoj ĵetiĝis al la perpleksa junulo, fleksante liajn brakojn malantaŭen.

— Ili diras: vi alportis al ni malfeliĉon, — diris la estro al Pandiono, malestime montrante al la starantoj ĉirkaŭe. — Vi estas heroldo de plago, pro via ĉeesto sur la ŝipo okazis malfeliĉo: la ŝipo estas forportita al la bordoj de Ta-Kem, en via lingvo — de Aegyptos. Por favorigi la diojn, vin necesas mortigi kaj ĵeti ekster la ŝipon — tion postulas ĉiuj miaj homoj, kaj mi ne povas defendi vin.

Pandiono, plu ne komprenante, fiksrigardis la fenicon.

— Vi ne scias, ke trafi sur la bordon de Ta-Kem por ni ĉiuj estas morto aŭ sklaveco, — grumblis tiu morne. — En antikvaj tempoj Kemt havis militon kontraŭ maraj popoloj. Ekde tiam tiu, kiu albordiĝas al tiu lando ekster la tri havenoj, preskribitaj por fremdlandanoj, estas sklavigenda aŭ ekzekutenda, kaj lia havaĵo iras en la trezorejon de la reĝo de Ta-Kem... Nu, ĉu vi komprenis nun? — rompis li sian parolon, forturniĝante de Pandiono kaj fiksrigardante al la proksimiĝanta ŝaŭma strio.

Pandiono komprenis: al li denove minacas morto. Preta ĝis la lasta minuto batali por la vivo, kiun li tiel amis, li ĉirkaŭis per senhelpa kaj malama rigardo la koleran homamason sur la ferdeko.

La senelireco de la stato igis lin decidi.

— Estro! — ekkriis la junulo. — Ordonu al viaj homoj lasi min — mi mem ĵetos min en la maron!

— Mi ĝuste tiel pensis, — diris la fenico, turniĝinte al li. — Tiuj malkuraĝuloj lernu de vi!

Obeante al ordona gesto de la estro, la batalistoj lasis Pandionon. Rigardante al neniu, la junulo aliris la ŝiprandon. Ĉiuj silente disiris antaŭ li, kiel antaŭ mortanto. Pandiono koncentrite rigardis al la ŝaŭma strio, ŝirmanta la platan bordon, instinkte konformigante siajn fortojn kun rapideco de la malicaj ondoj. En la kapo glitadis fragmentoj de pensoj: «La lando trans la strio de ŝaŭmo, de afros — ŝaŭma lando... Afriko».

Ĝuste tio estas tiu terura Aegyptos!.. Kaj li ĵuris al Tessa je sia amo, je ĉiuj dioj eĉ ne pensi pri vojo ĉi tien!.. Dioj, kion faras kun li la sorto... Sed li, verŝajne, pereos, kaj tio estos la plej bona...

Pandiono ĵetis sin la kapon malsupren en la bruantan abismon kaj per fortaj svingoj de la manoj denaĝis de la ŝipo. Ondoj subkaptis la junulon. Kvazaŭ ĝuante pereon de homo, ili ĵetadis lin supren, mallevadis en profundajn kavaĵojn, faladis sur lin, premadis kaj dronigadis, plenigante la buŝon kaj la nazon per akvo, vipante la okulojn per ŝaŭmo kaj ŝprucoj. Pandiono ne plu pensis pri io ajn — li despere luktis por la vivo, por ĉiu gluto da aero, furioze laborante per la manoj kaj la piedoj. La heleno, naskita ĉe maro, estis bonega naĝisto.

La tempo pasadis, kaj ondoj plu portis Pandionon al la bordo. Al la ŝipo li ne rigardis, forgesinte pri ĝia ekzisto eĉ antaŭ la neevitebla morto. Saltoj de ondegoj iĝis malpli oftaj. Ondoj ruliĝis malpli rapide, per longaj vicoj, levante kaj faligante tondrantajn markezojn de ŝaŭmaj pintoj. Ĉiu ondo transportadis la junulon je cent ulnoj antaŭen. Fojfoje Pandiono deglitadis malsupren, kaj tiam kolosa pezo de akvo faladis sur lin, mergante en malhelan profundon, kaj la koro de la naĝanto pretis krevi pro streĉo.

Kelkajn stadiojn tranaĝis Pandiono, longe daŭris la lukto kontraŭ ondoj, kaj finfine liaj fortoj elĉerpiĝis en la brakumoj de la akvaj gigantoj. Estingiĝis ankaŭ la volo al vivo, ĉiam pli malfacile iĝadis streĉi la malfortiĝintajn muskolojn, malaperis deziro daŭrigi la lukton. Per svingoj de la preskaŭ senvolaj manoj la junulo levis sin sur eĝon de ondo kaj, turninte la vizaĝon al la fora patrujo, ekkriis:

— Tessa, Tessa!..

La nomo de la amatino, dufoje ĵetita al la vizaĝo de la sorto, al la vizaĝo de la terura kaj indiferenta povo de la maro, estis tuj superbruita de muĝo de furiozaj ondoj. Ondego kovris la senmovan korpon de Pandiono, kun bruego disŝutiĝis super li, kaj la junulo, mergiĝante, subite frapiĝis je la fundo en kirlo de turniĝantaj sableroj.


Du deĵoraj militistoj en mallongaj verdaj jupoj — signo de aparteno al la borda gardistaro de la Granda Verda maro, apogante sin per longaj maldikaj lancoj, estis pririgardantaj la horizonton.

— Estro Seneb vane sendis nin, — pigre diris unu el ili, la pli aĝa.

— Sed la ŝipo de fenicoj estis ĉe la bordo mem, — kontraŭdiris la alia. — Se ne ĉesus la tempesto, ni ricevus facilan predon — ĉe la fortikaĵo mem.

— Rigardu tien, — interrompis lin la pli aĝa, almontrante laŭlonge de la bordo. — Mi restu sen entombigo, se tio ne estas homo el la ŝipo!

Ambaŭ militistoj longe fiksrigardis al la makulo sur la sablo.

— Ni iru malantaŭen, — proponis finfine la pli juna. — Ni eĉ sen tio tro multe vagis laŭ la sablo. Kiu bezonas kadavron de malestiminda fremdlandano anstataŭ riĉa predo — varoj kaj sklavoj, kiuj foriris kune kun la ŝipo...

— Vi diris, ne pensinte, — ree interromplis lin la pliaĝulo. — Fojfoje tiuj komercistoj estas riĉe vestitaj kaj portas sur si juvelaĵojn. Ora fingroringo ne malutilos al vi — ni ne nepre raportu al Seneb pri ĉiu droninto...

La militistoj ekiris laŭ la dika strio de sablo, kompaktigita de la tempesto.

— Kie do estas viaj juvelaĵoj? — moke demandis la malpliaĝulo la pliaĝulon. — Li estas tute nuda!

La pliaĝulo morne balbutis malbenon.

Vere, la homo, kuŝanta antaŭ ili, estis tute nuda, liaj manoj estis senhelpe subfleksitaj sub la korpon, la mallongaj krispaj haroj estis kovritaj de mara sablo.

— Rigardu, tio estas ne fenico! — ekkriis la pliaĝulo. — Kia potenca kaj bela korpo! Estas domaĝe, ke li mortis — estus bona sklavo, kaj Seneb rekompencus nin.

— El kiu popolo li estas? — demandis la malpliaĝulo.

— Mi ne scias: eble, tio estas turuŝa, aŭ kefti, aŭ ankoraŭ iu el la nordaj maraj triboj — ĥanebu. Ili malofte trafas en nian benitan landon kaj estas valoraj pro eltenemo, saĝo kaj forto. Antaŭ tri jaroj... Atendu, li estas viva! Ho, gloron al Amono!

Facila kramfo trairis la korpon de la kuŝanto.

La militistoj, forĵetinte la lancojn, turnis la senkonsciulon, komencis froti lian ventron, fleksi la krurojn. Iliaj penoj atingis sukceson. Baldaŭ la droninto — tio estis Pandiono — malfermis la okulojn kaj turmente ektusis.

La forta organismo de la junulo venkis la malfacilan travivaĵon. Ne pasis eĉ duonhoro, kiam la gardistoj ekkondukis Pandionon, subtenante lin sub la brakoj, en la fortikaĵon.

La militistoj ofte ripozadis, sed jam antaŭ la plej varmegaj horoj de tago la juna skulptisto estis kondukita en la malgrandan fortikaĵon, kiu staris sur unu el sennombraj brakoj de Nilo, okcidente de granda lago.

La militistoj donis al Pandiono akvon, kelkajn pecojn de flano, malsekigitajn en biero, kaj kuŝigis sur la planko de malvarmeta argil-verga ŝedo.

La terura streĉo ne pasis senspure — akra doloro tranĉis la bruston, la koro malfortiĝis. Antaŭ la fermitaj okuloj flagris sennombraj ondoj. Dum peza dormo Pandiono aŭdis, kiel malfermiĝis la kaduka pordo, kunmetita el pecoj de ŝipa ŝelo. Super Pandiono kliniĝis la estro de la fortikaĵo — juna homo kun malagrabla kaj malsaneca vizaĝo. Li singarde demetis la mantelon, surĵetitan sur la krurojn de la junulo, kaj longe pririgardis sian kaptiton. Pandiono ne povis suspekti, ke la decido, maturiĝinta en la menso de la estro, kondukos al novaj senekzemplaj suferoj.

La estro kovris Pandionon kaj, kontenta, eliris.

— Al ĉiu po du ringoj da kupro kaj po kruĉo da biero, — abrupte diris li.

La militistoj de la borda gardo humile kliniĝis antaŭ li, kaj poste enpikis en lian dorson kolerajn rigardojn.

— Ho pova Saĥmeto, kion ni ricevis kontraŭ tia sklavo... — flustris la pli juna, tuj kiam la estro malproksimiĝis de ili. — Vi vidos, li sendos lin en la urbon kaj ricevos ne malpli ol dek ringojn da oro...

La estro subite retroturniĝis.

— He, Senni! — kriis li.

La pli aĝa militisto servile alkuris.

— Observu lin bone, mi konfidas lin al vi. Diru al mia kuiristo, ke li donu bonan manĝon, sed estu singarda — la kaptito aspektas potenca batalisto. Morgaŭ preparu malpezan boaton — mi sendos la kaptiton donace al la Granda Domo. Ni trinkigos lin per biero kun dormiga drogo, por eviti klopodojn.

...Pandiono malrapide levis la peziĝintajn palpebrojn. Li dormis tiel longe, ke perdis ajnan imagon pri tempo, pri tio, kie li troviĝas. Malklare, fragmente li rememoris, ke post la kruela lukto kontraŭ la furiozanta maro li estis ien kondukita, ie kuŝis en silento kaj mallumo. La junulo movetiĝis kaj eksentis ligitecon en la tuta korpo. Li kun peno turnis la kapon kaj ekvidis verdan muron de kanoj kun stelformaj panikloj supre. Super la kapo estis travidebla ĉielo, proksime, ĉe la orelo mem, malforte lirlis kaj plaŭdis akvo. Iom post iom Pandiono komprenis, ke li kuŝas en mallarĝa kaj longa boato, ligita ĉe la manoj kaj la piedoj. Levetinte la kapon, la junulo ekvidis nudajn piedojn de homoj, puŝantaj la boaton per stangoj. La homoj estis bonstaturaj, kun malhela bronza haŭto, vestitaj en blankaj zontukoj.

— Kiuj vi estas? Kien vi veturigas min? — ekkriis Pandiono, penante vidi la homojn, starantajn sur la poŭpo.

Unu, kun glate razita vizaĝo, kliniĝis super Pandiono kaj rapide ekparolis. La stranga lingvo kun melodia klakado kaj klaraj akcentoj de vokaloj estis tute nekonata al la junulo. Pandiono streĉiĝis, penante ŝiri siajn ŝnurojn, kaj senĉese ripetadis la saman demandon. Baldaŭ al la malfeliĉa kaptito iĝis klare, ke oni lin ne komprenas kaj ne povas kompreni. Pandiono sukcesis balanci la ŝanceliĝeman boaton, sed unu el la gardistoj alportis la pinton de bronza ponardo al lia okulo. Kun abomeno al homoj, al si kaj al la tuta mondo Pandiono lasis penojn rezisti kaj ne plu faris ilin dum la tuta longa vojo laŭ labirinto de marĉaj veproj. Jam delonge subiris la suno, la luno alte leviĝis en la ĉielo, kiam la boato alnavigis larĝan ŝtonan varfon.

Al Pandiono oni liberigis la piedojn, lerte kaj rapide frotis ilin, por restarigi sangocirkuladon. La militistoj lumigis du torĉojn kaj direktis sin al alta argil-verga muro kun peza pordo, priforĝita per kupraj strioj.

Post longa disputo kun la gardistaro, la homoj, kiuj alveturigis Pandionon, fordonis al dormema barba homo, aperinta de ie, etan rulaĵon kaj ricevis anstataŭe peceton de nigra ledo.

Ekŝrikis la peza pordo en la hokringoj. Al Pandiono oni malligis la manojn, enpuŝis enen de la malliberejo. La gardistoj, armitaj per lancoj kaj pafarkoj, riglis la pordon per peza lignobloko. Pandiono trovis sin en malvasta kvadrata ĉambro, plenŝtopita per homaj korpoj, kuŝantaj falamase. La homoj peze spiris kaj ĝemis en maltrankvila dormo. Sufokiĝante pro fetoro, ŝajne iranta de la muroj mem, Pandiono trovis por si liberan lokon sur la planko kaj singarde eksidis. La junulo ne povis dormi. Li pensis pri la eventoj de la lastaj tagoj, kaj sur lia koro kuŝis peza ŝarĝo. Malrapide estis pasantaj sendormaj horoj de soleca nokta pensado.

Pandiono pensis nur pri libero, sed ne trovadis vojojn al saviĝo el la kaptiteco. Li trafis en profundon de tute nekonata lando. Soleca, senarmila kaptito, ne scianta la lingvon de la ĉirkaŭanta malamika popolo, li nenion povis entrepreni. Pandiono komprenis, ke oni lin ne intencas mortigi, kaj decidis atendi. Poste, kiam li almenaŭ iomete ekkonos la landon... sed kio atendas lin en tiu «poste»? Pandiono sentis, kiel neniam antaŭe, akran sopiron pri kamarado, kiu helpus al li venki la teruran solecon. Li pensis pri tio, ke por homo ne ekzistas pli malbona stato, ol esti sola inter fremdaj kaj malamikaj homoj, en nekomprenebla kaj nekonata lando — esti sklavo, apartigita de ĉio per nepenetrebla muro de sia stato. Soleco ene de la naturo estas multe pli facile eltenebla: ĝi hardas la animon, sed ne humiligas ĝin.

La heleno obeis al la sorto kaj mergiĝis en strangan rigidiĝon. Li ĝisatendis la mateniĝon, indiferente pririgardante siajn kamaradojn laŭ la malfeliĉo: kaptitojn, apartenantajn al diversaj kaj nekonataj al li aziaj triboj. Ili estis pli feliĉaj, ol li — ili povis interparoli inter si, rakonti pri la malfeliĉo, rememori pasintecon, kune pridiskuti estontecon. Al silentanta Pandiono estis direktitaj sciavidaj rigardoj de la malliberuloj. Ĉiuj estis senhonte pririgardantaj lin, kaj li staris flanke, nuda kaj suferanta.

Gardistoj ĵetis al Pandiono pecon de kruda tolo por zontuko, poste kvar nigrahaŭtaj homoj enportis grandan argilan vazon kun akvo, hordeajn flanojn kaj tigojn de ia vegetaĵo.

Pandionon afekciis la aspekto de la tute nigraj vizaĝoj, sur kiuj klare kontrastis la dentoj, la okulblankaĵoj kaj la brun-ruĝaj lipoj. La junulo komprenis, ke tio estis sklavoj, kaj lin mirigis iliaj gajaj kaj bonkoraj vizaĝoj. La nigruloj ridis, montrante la neĝblankajn dentojn, ŝercis pri la kaptitoj kaj pri si mem. Ĉu vere pasos tempo, kaj li estos kapabla ĝoji pri io, forgesinte pri la kompatinda rolo de homo, perdinta la liberon? Ĉu pasos tiu sopiro, senĉese ronĝanta lin? Sed Tessa? Dioj, se scius Tessa, kie li troviĝas nun!.. Ne, prefere ŝi ne sciu: li revenos al ŝi aŭ mortos — alia eliro ne ekzistas...

La pensojn de Pandiono rompis longa krio. La pordo malfermiĝis. Antaŭ Pandiono ekbrilis larĝa rivero. La malliberejo estis tute proksime de la bordo. Granda taĉmento da militistoj ĉirkaŭigis la kaptitojn per haregaro de lancoj. Baldaŭ ĉiuj iĝis enpelitaj en la holdon de granda ŝipo. La ŝipo ekiris supren laŭ la rivero, kaj la malliberuloj ne sukcesis rigardi ĉirkaŭe. En la holdo estis varmego. En la aero, plenigita per pezaj vaporoj, sub la ardigita ferdeko, estis malfacile spiri.

Vespere iĝis pli malvarme, kaj la senfortigitaj kaptitoj komencis reviviĝi — ree aŭdiĝis paroloj. La ŝipo daŭrigis sian vojon dum tuta nokto, matene ĝi por nelonge haltis — al la kaptitoj oni alportis manĝon, — kaj la laciga vojaĝo daŭris. Tiel pasis kelkaj tagoj — ilin ne nombris malspritiĝinta, indiferenta Pandiono.

Finfine voĉoj de remistoj kaj militistoj eksonis pli vigle, sur la ferdeko komenciĝis tumulto — la vojo estis finita. La kaptitojn oni restigis en la holdo por la tuta nokto, kaj frumatene Pandiono aŭdis longajn kriojn de komando.

Sur polva, sunbruligita placeto duonringe viciĝis la gardistaro, elstariginte antaŭen la lancojn. La kaptitoj eliradis po unu kaj momente trafadis en la manojn de du altegaj militistoj, ĉe kies piedoj kuŝis amaso da ŝnuroj. La egiptoj turnadis la brakojn de la kaptitoj tiel forte, ke la ŝultroj fleksiĝadis kaj la kubutoj kuniĝadis malantaŭ la dorso. Ĝemoj kaj krioj neniom tuŝis la gigantojn, ĝuantajn pri sia forto kaj pri senforteco de la viktimoj.

Venis la vico de Pandiono. Unu el la militistoj kaptis lin je la mano, tuj kiam la junulo, blindigita de taga lumo, paŝis sur la teron. Pro la doloro la apatio, reginta Pandionon, ĉesis. Instruita pri artifikoj de manbatalo, la junulo facile elturniĝis el la manoj de la militisto kaj faris al li senkonsciigan baton en la orelon. La giganto falis per la vizaĝo en polvon, al la piedoj de Pandiono, la dua militisto en perplekso desaltis flanken.

Pandiono iĝis ĉirkaŭita de dek tri malamikoj kun lancoj, celitaj al li.

En freneza furiozo la junulo saltis antaŭen, dezirante perei en batalo — la morto ŝajnis al li liberiĝo... Sed li ne konis la egiptojn, akumulintajn miljaran sperton de humiligo de sklavoj. La militistoj momente disiris kaj ĵetis sin de malantaŭe sur Pandionon, kiu elsaltis ekster la rondon. La juna kuraĝulo estis faligita kaj premita per korpoj de la malamikoj. Maldika ekstremaĵo de lanco forte batis lin inter la ripoj en la malsupran parton de la brusto. Flame ruĝa nebulo ekstaris antaŭ la okuloj de la junulo, lia spirado rompiĝis. En tiu momento egipto kunigis la manojn de Pandiono, levitajn super la kapo, kaj fiksis ilin ĉe la manradikoj per ligna aĵo, simila al ludila boato.

Tuj la militistoj lasis la junulon.

La kaptitojn oni rapide ligis kaj ekpelis laŭ mallarĝa vojo inter la rivera bordo kaj kampoj. La juna skulptisto sentis teruran doloron: la manoj, levitaj super la kapo, estis premfiksitaj en la ligna ŝtipo kun du akraj anguloj, kunpremantaj la ostojn de la manradikoj. Tiu ilo ne permesis fleksi la manojn en la kubutoj kaj mallevi ilin sur la kapon.

El flanka vojeto al la grupo de Pandiono aliĝis dua grupo da kaptitoj, poste tria, — la nombro de sklavoj kreskis ĝis ducent homoj.

Ĉiuj ili estis ligitaj en plej senkompata maniero; kelkaj havis la manojn en samaj ŝtipoj. La vizaĝoj de la kaptitoj estis misformitaj pro doloro, palaj kaj kovritaj de ŝvito. La junulo iris kiel en nebulo, apenaŭ rimarkante la ĉirkaŭaĵon.

Kaj ĉirkaŭe sterniĝis riĉa lando. La aero estis neordinare freŝa kaj pura, sur mallarĝaj vojoj regis silento, la grandega rivero malrapide rulis ondojn al la Granda Verda maro. Palmoj apenaŭ rimarkeble balancadis la pintojn sub facila norda vento, maturiĝantaj verdaj kampoj de nealta tritiko alternadis kun vinberaj kaj fruktaj ĝardenoj.

La tuta lando estis grandega ĝardeno, kultivata dum jarmiloj.

Pandiono ne povis rigardi ĉirkaŭe. Li estis trenanta sin, kunpreminte la dentojn pro doloro, preter altaj muroj, ĉirkaŭantaj domojn de riĉuloj. Tio estis malpezaj kaj aeraj konstruaĵoj, je du etaĝoj, kun mallarĝaj kaj altaj fenestroj super pordaj niĉoj, kadrigitaj per lignaj kolonoj. Blankegaj muroj, pripentritaj per komplika ornamaĵo de helaj kaj puraj farboj, estis elstarantaj neordinare klare en blindiga suna lumo.

Subite antaŭ la kaptitoj aperis giganta ŝtona konstruaĵo kun rektaj tranĉoj de nekredeble dikaj muroj el grandaj ŝtonpecegoj, alĝustigitaj kun mirinda precizeco. La malhela kaj mistera konstruaĵo, ŝajne, malleviĝis sur la teron kaj, sterniĝinte, premis ĝin per sia monstra pezo. Pandiono trairis preter vico de dikaj kolonoj, morne grizaj sur fono de hela verdo de ĝardeno, sterniĝinta sur la ebenaĵo. Palmoj, figarboj kaj ceteraj fruktarboj alternis, kreante rektajn liniojn, kiuj ŝajnis senfinaj. Montetoj estis kovritaj de densa verdo de vinberĝardenoj.

En ĝardeno ĉe la rivero staris alta kaj malpeza konstruaĵo, pripentrita per samaj helaj farboj, kiel ceteraj domoj en tiu ĉi urbo. Ĉe la fasado, turnita al la rivero, malantaŭ larĝa pordego staris altaj, kiel mastoj, fostoj kun faskoj da flirtantaj rubandoj. Super la larĝa enirejo situis grandega neĝblanka balkono, kadrigita per du kolonoj kaj kovrita per plata tegmento. Laŭ kornico de la tegmento iris bunta ornamaĵo el alternantaj intense blua kaj ora koloroj. Intense bluaj kaj oraj zigzagoj ornamis la supran parton de la blankaj kolonoj.

En profundo de la balkono, ombrigita per tapiŝoj kaj kurtenoj, videblis homoj en blankegaj longaj vestoj el plisita malpeza ŝtofo. La homo, sidanta en la centro, klinis super la balkona balustrado la kapon, pezigitan per alta ruĝ-blanka kapvesto.

La gardistaro, akompananta la kaptitojn, kaj la estro, gravmiene paŝanta antaŭe, momente sternis sin. Laŭ mangesto de la faraono — ĝuste li estis la viva dio, la supera reganto de la lando Kemt — la kaptitojn oni vicigis ansere kaj komencis malrapide irigi antaŭ la balkono. Amasiĝantaj korteganoj duonvoĉe interŝanĝadis rimarkojn kaj gaje ridis. Beleco de la palaco, lukso de la vestoj de la faraono kaj de liaj proksimuloj, iliaj liberaj orgojlaj pozoj tiel akre kontrastis kun la misformitaj vizaĝoj de la elturmentitaj kaptitoj, ke en la animo de Pandiono leviĝis furioza indigno. Li preskaŭ senkonsciiĝis pro doloro en la manoj, lia korpo tremis, kiel en febro, la morditaj lipoj sekiĝis kaj kungluiĝis, sed la junulo rektigis sin, profunde suspiris kaj turnis al la balkono la koleran vizaĝon.

La faraono ion diris, turninte sin al la korteganoj, kaj ĉiuj aprobe kapjesis. La vico de la kaptitoj estis malrapide moviĝanta.

Baldaŭ Pandiono iĝis malantaŭ la domo, en ombro de alta muro. Poiomete ĉi tie kolektiĝis la tuta amaso da kaptitoj, plu ĉirkaŭita de senvortaj militistoj. El post la angulo aperis korpulenta ĝibnaza homo kun longa apogbastono el ore inkrustita nigra ligno, akompanata de skribisto kun tabuleto kaj papirusa rulaĵo en la manoj.

La homo diris kelkajn orgojlajn vortojn al la estro de la gardistaro, tiu klinis sin en profunda riverenco kaj transdonis la ordonon al la militistoj. Obeante al movo de fingro de la altrangulo, la militistoj malmilde dispuŝadis la amason kaj deirigadis flanken tiujn, kiujn almontradis la altrangulo. Pandiono estis rimarkita inter la unuaj. Entute oni elektis ĉirkaŭ tridek homojn, la plej fortajn kaj kuraĝajn aspekte. Ilin oni tuj kondukis reen laŭ la sama vojo ĝis la rando de la ĝardeno. Poste la militistoj ekpelis la kaptitojn laŭlonge de la malalta muro. La pado iĝadis ĉiam pli kruta kaj kondukis al grandega kvadrato de sentruaj muroj, kiu staris en ravino inter tritikaj kampoj. Laŭ la dikaj muroj el adoboj, altaj je dek ulnoj, paŝadis militistoj, armitaj per pafarkoj. Sur la anguloj staris markezoj el matoj.

En la muro, turnita al la rivero, estis tratranĉita la enirejo; krome nenie videblis pordoj kaj fenestroj — la blinda verd-griza surfaco de la muroj spiris per ardo.

La kaptitojn oni enkondukis en la pordon, la akompanintaj ilin militistoj rapide foriris, kaj Pandiono trovis sin en mallarĝa korteto inter du muroj. La dua, interna muro estis malpli alta, ol la ekstera, kun sola pordo en la dekstra flanko. Sur la libera spaco staris krudaj benkoj, kaj parto de la korto estis okupita de malalta konstruaĵo kun nigra truo ĉe la enirejo. La grupon da kaptitoj nun ĉirkaŭis militistoj kun pli hela koloro de haŭto, ol ĉe tiuj, kiuj kondukis ilin ĉi tien. Ili ĉiuj estis altaj, kun fleksiĝema kaj bone evoluinta korpo, multaj havis bluajn okulojn kaj rufetajn harojn. Pandiono antaŭe ne vidis tian popolon, same kiel la pursangajn loĝantojn de Aegyptos, kaj ne sciis, ke tio estis libianoj.

El la alkonstruaĵo aperis du homoj; unu portis ian aĵon el polurita ligno, la alia — grizan fajencan vazon. Libianoj kaptis Pandionon kaj turnis lin dorse al la venintoj. La junulo sentis facilan pikon — al la maldekstra skapolo oni almetis poluritan tabuleton, kovritan per mallongaj akrigitaj platetoj. Poste la homo abrupte batis per la mano la tabuleton — ŝprucis sango, kaj Pandiono nevole ekkriis. Tiam la libiano viŝis la sangon kaj komencis froti la vundon per tuko, malsekigita per likvaĵo el la fajenca vazo: la sango baldaŭ ĉesis flui, sed la homo kelkfoje trempadis la tukon kaj viŝadis la vundon. Nun nur Pandiono rimarkis sur la maldekstraj skapoloj de la ĉirkaŭantaj lin libianoj helruĝan signon — iajn figuretojn en ovala kadro — kaj komprenis, ke oni stampis lin.

La ŝtipon oni demetis de sur la manoj de Pandiono, kaj li ne povis reteni ĝemojn pro terura doloro en la rigidiĝintaj artikoj. Kun grandega peno li sukcesis dismovi la manojn. Poste Pandiono, kliniĝinte, trairis tra la malalta pordo en la interna muro. Trafinte sur polvan korton, la junulo senforte malleviĝis sur la teron.

Ripozinte kuŝe, Pandiono trinkis malpuran akvon el grandega argila ujo, kiu staris ĉe la enirejo, kaj komencis pririgardi la lokon, kiu, laŭ opinio de homoj, kiuj regis ĉi tie, por ĉiam iĝis lia hejmo.

Granda kvadrato da tero, proksimume je du stadioj ĉe ĉiu flanko, estis fermita en altaj, neatakeblaj muroj, gardataj de gardistaro, paŝanta supre. La tutan dekstran duonon de la ĉirkaŭbarita placo okupis nanaj argilvergaj ĉeletoj, kunigitaj unu al la alia per la flankaj muroj kaj disigitaj per mallarĝaj laŭlongaj pasejoj. Samaj malaltaj dometoj troviĝis en la maldekstra angulo. La antaŭa maldekstra angulo estis forbarita per malalta muro, el tie iris akra amiaka odoro. Apud la pordo staris ujoj kun akvo. Samtie longa terpeco estis ŝmirita per argilo kaj pure balaita. Tio estis la loko por manĝo, kiel poste eksciis Pandiono.

La tuta libera parto de la kvadrato estis glatigita kaj eltretita — eĉ unu herbeto ne verdis sur ĝia griza kaj polva surfaco. La aero estis sufoka — la varmega tago, ŝajne, sedimentigis tutan sian ardon en la kvadratan kavon, fermitan per la altaj muroj kaj malfermitan supre. Tia estis la ŝene — laboristejo, unu el multaj centoj da similaj al ĝi, disĵetitaj laŭ la lando Ta-Kem. Ĉi tie suferis diversgentaj sklavoj — la laborforto, la fundamento de la riĉo kaj belo de Aegyptos. La ŝene staris malplena kaj silenta — la sklavoj estis elirigitaj por laboro; nur kelkaj malsanuloj indiferente kuŝis en ombro de muro. Tiu laboristejo estis destinita al novvenintaj kaptitoj, antaŭnelonge trafintaj en la landon kaj ankoraŭ ne kreintaj familiojn, por multigi nombron de laboraj manoj de la Nigra Tero.

Nun Pandiono iĝis mere — hereda sklavo de la faraono — kaj trafis en la nombron de tiuj ok mil homoj, kiuj priservadis ĝardenojn, kanalojn kaj konstruaĵojn de palacaj mastrumaĵoj.

Aliaj kaptitoj, kiuj pasis kune kun Pandiono la reĝan pririgardon kaj restigitaj ĉe la muro de la palaco, estis distribuitaj inter altranguloj kiel saĥu — sklavoj en ilia dumviva posedo, kaj post morto de la posedanto transirontaj en ŝene-ojn de la faraono.

En la sufoka aero staris prema silento, malofte rompata de pezaj suspiroj kaj ĝemoj de novaj sklavoj, alpelitaj kune kun Pandiono. La stampo kiel ardigita braĝo brulis sur la dorso de Pandiono. La junulo ne povis trankviliĝi. Anstataŭ maraj vastaĵoj, ombraj boskoj sur la bordoj de la patrujo, prilavataj de eterne plaŭdantaj ondoj — peceto da polva tero, kunpremita de muroj. Anstataŭ libera vivo kun la amatino — sklaveco en fremda lando, en senfina malproksimeco de ĉio kara.

Nur espero al liberiĝo detenis la junulon de deziro frakasi la kapon kontraŭ la muro, kiu forŝirmis de li la vastan kaj belan mondon.




la antikva haveno — tiel nomata «ardeza urbo», kies antikva nomo restis nekonata.
Tiro — antikva ĉefurbo de Fenicujo, sude de la moderna Bejruto, en la sudo de la nuna Sirio.
la Pordego de Nebuloj — Ĝibraltara markolo.
Nebula maro — Atlantika oceano.
Sur la alia flanko de la ŝipo staris la direktilisto — Sur ŝipoj de antikvuloj estis du direktaj remiloj po unu ĉe ĉiu flanko de la poŭpo.
afros — ŝaŭmo en la helena.
la Granda Verda maro — tiel nomis egiptoj Mediteraneon.
turuŝa — etrusko.
kefti — «Kefti», aŭ «keftiu» en la egipta signifas «malantaŭe»; tio estis la nomo de Kreto kaj de la popolo, loĝinta sur ĝi.
ĥanebu — nordanoj.
alta ruĝ-blanka kapvesto — la faraona krono estis duopa, de ruĝa kaj blanka koloroj — kiel signo de potenco super «ambaŭ landoj» — Supra kaj Malsupra Egiptujoj. La ruĝa krono estis de Malsupra Egiptujo, la blanka — de la Supra.
ovala kadro — Per ovala kadro oni ĉirkaŭigadis hieroglifojn, konsistigantajn la nomon de faraono.