Ĉapitro unua

Disĉiplo de artisto


Plata ŝtono estis malproksimen elstaranta en la maron. Tiu, nevidebla en la nokta mallumo, malforte plaŭdis sube. La ŝtono ankoraŭ ne perdis tagan varmon, kaj al la junulo ne malhelpis blovoj de malvarmeta vento, trakurantaj inter rokoj.

La junulo mediteme rigardis malproksimen, tien, kie dronis en mallumo fino de la arĝenta strio de la Lakta Vojo. Li observis falantajn stelojn. Ili ekbriladis samtempe multope, penetradis la ĉielon per brilantaj pingloj kaj malaperadis post la horizonto, estingiĝante, kiel ardigitaj sagoj, falintaj en akvon. Denove disŝutiĝadis laŭ la ĉielo fajraj sagoj kaj forflugadis en nekonatan malproksimon, en fabelajn landojn, kuŝantajn trans la maro, ĉe la randoj mem de la Ekumeno.

«Mi demandos la avon, kien ili falas», — decidis la junulo kaj tuj pensis, kiel bone estus flugi tiel trans la ĉielon, rekte al nekonata celo.

Jes, li jam estas ne junulo — pasos ankoraŭ kelkaj tagoj, kaj li atingos la aĝon de batalisto. Tamen li estos ne batalisto, sed iĝos fama artisto, glora skulptisto. Li diferencas de multaj homoj per denaska kapablo vidi formojn de la naturo, senti kaj memori ilin... Tiel diris al li la instruisto — artisto Agenoro. Kaj vere, tie, kie aliaj homoj indiferente pasadis pretere, li haltadis, afekciita ĝis profundo de la animo, rimarkante tion, kion ankoraŭ ne povis kompreni kaj klarigi. Diversaj vizaĝoj de la naturo altiradis lin per siaj ĉiuhoraj ŝanĝiĝoj. Poste lia rigardo iĝis pli akra. La junulo povis mem elpreni kaj longe teni en la memoro tiujn trajtojn, kiujn li trovis belaj. Nekaptebla belo kaŝiĝis ĉie — en fleksiĝo de eĝo de kuranta ondo kaj en flirtigataj de vento bukloj de haroj de Tessa, la filino de la instruisto, en sveltaj kolonoj de pinaj trunkoj kaj en minacaj klifoj, orgojle altantaj super la maro. Ekde tiam strebo al kreo de belaj formoj iĝis lia celo. Montri belon al tiuj, kiuj ne kapablas kapti ĝin. Kaj kio povas esti pli bela, ol korpo de homo! Sed transdoni ĝin — tio estas ĝuste la plej malfacila...

Jen kial tiel malsimilas tiuj ĉi vivaj trajtoj, kaptitaj de la memoro, al tiuj bildoj de dioj kaj herooj, kiujn li vidas ĉirkaŭe, kiujn li mem lernis fari! Eĉ verkoj de la plej lertaj majstroj de Eniado ne povis doni konvinkan bildon de viva homa korpo.

La junulo malklare sentis, ke en ili estas artefarite emfazitaj kaj krude plifortigitaj nur apartaj trajtoj, esprimantaj ĝojon, volon, koleron aŭ kareson, sed ne pli. Por forto de impreso skulptisto oferadis ĉion ceteran. Ne, li devas sukcesi transdoni la belon! Tiam li iĝos la plej granda skulptisto de sia lando kaj homoj gloros lin, admirante liajn verkojn. En ili belo unuafoje estos por ĉiam fiksita en bronzo aŭ ŝtono!

La junulo forflugis malproksimen en la kuraĝaj revoj, sed tiam forta ondo brue plaŭdis malsupre. Kelkaj gutoj trafis sur ŝtonojn kaj sur la vizaĝon de la junulo. Li tremeris, rekonsciiĝinte, kaj konfuziĝinte ridetis en mallumo. Dioj! Verŝajne, ankoraŭ malproksima estas tiu tempo... Kaj nun Agenoro ofte skoldas lin pro mallerta laboro kaj ial ĉiam iĝas prava... Kaj la avo? Tiu malmulte interesiĝas pri liaj sukcesoj en arto. Li zorgas nur pri tio, kiel fari el sia nepo faman luktiston. Kvazaŭ por artisto necesas forto! Sed tamen estas bone, ke la avo tiel edukis lin!.. La junulo sciis, ke li estas rare forta kaj eltenema. Kiel agrable estas montri sian forton kaj lertecon en vesperaj konkuroj en la vilaĝo antaŭ Tessa, ĝoje rimarkante lumeton de aprobo en la okuloj de la junulino!

La junulo salte ekstaris kun brulantaj vangoj, ĉiuj muskoloj de lia korpo streĉiĝis. Li defie submetis la bruston al la vento, levis la vizaĝon al la steloj kaj subite mallaŭte ekridis.

Malrapide aliris li la randon de la ŝtono, rigardis en la mallumon, kiu ŝajnis senfunda, kaj, sonore ekkriinte, saltis malsupren. Tuj ekvivis la kvieta, silenta nokto. Malsupre estis la maro, karese malvarmiginta lian varmegan haŭton, ekbrilinta per etaj lumetoj ĉirkaŭ la brakoj kaj la ŝultroj.

Ondoj, ludante, elpuŝadis la junulon supren, strebis deĵeti malantaŭen. Li eknaĝis, divenante en mallumo balanciĝojn de la akvo, certe leviĝante sur altajn ondojn, kiuj subite ekstaradis antaŭ li. La koro facile svenadis — la maro kvazaŭ havis nek fundon, nek randon, kuniĝante kun la malhela ĉielo en unu tutaĵon. Li estis sola kun la steloj.

Granda ondo subĵetis la junulon; li ekvidis sur la bordo malproksiman ruĝan fajron. Facila movo — kaj ondoj obeeme ekportis la junulon al la bordo, al apenaŭ videbla griza makulo de sablaĵo.

Iomete tremante pro malvarmo, li ree grimpis sur la platan ŝtonon, levis sian mantelon el kruda lano, volvis ĝin kaj ekkuris laŭ la bordo al la lumeto de lignofajro.

Malproksimen ĉirkaŭe estis disiranta aroma fumo de la brulanta branĉetaĵo, kolektita en vepro.

En la malforta lumo de la nehela flamo aperis muro de malgranda domo, masonita el angulecaj ŝtonoj, kaj super ĝi — elstaraĵo de kana tegmento. Longe etenditaj branĉoj de unuopa platano kovris la loĝejon kontraŭ malbona vetero. Ĉe la lignofajro mediteme sidis maljunulo en griza mantelo. Aŭdinte la paŝojn, li kun rideto turnis al la aliranta junulo la faltan vizaĝon, kies malhelan sunbrunon kontrastigis la griza krispa barbo.

— Kie vi estis tiel longe, Pandiono? — kun riproĉo diris la maljunulo. — Mi jam antaŭlonge revenis kaj deziris paroli kun vi.

— Mi ne pensis, ke vi venos tiel baldaŭ, — ekskuzis sin la junulo, — kaj kuris por naĝi. Mi pretas aŭskulti vin eĉ tutan nokton.

La maljunulo nege balancis la kapon:

— Ne, la konversacio estos longa, kaj matene vi devos frue vekiĝi. Mi deziras morgaŭ fari elprovon por vi, kaj necesas, ke vi estu en plena forto. Jen freŝaj flanoj — mi alportis novan rezervon — kaj mielo. Hodiaŭ estas festa vespermanĝo: manĝu, sed, kiel decas al batalisto, nemulte kaj sen avido.

La junulo kun plezuro disrompis flanon kaj mergis ĝian blankan molan rompaĵon en la argilan poteton kun mielo. Li manĝis, ne deŝirante la okulojn disde la avo, kiu silente kaj karese rigardis al la nepo. Mirindaj kaj tute similaj estis la okuloj de la maljunulo kaj de la junulo — brilantaj, orecaj, similaj al densigita koloro de suna radio. Popola kredo diris, ke homoj kun tiaj okuloj devenis de teraj amoratinoj de la «filo de alto» Hiperiono mem, la dio de suno.

— Mi pensis hodiaŭ pri vi, kiam vi forveturis, — ekparolis la junulo. — Kial aliaj aedoj loĝas en bonaj domoj kaj sate manĝas, nenion sciante, krom siaj kantoj? Kaj vi, avĉjo, scias tiel multe, tiel lerte kreas novajn kantojn, sed devas labori ĉe la maro. La boato estas jam malfacila por vi, kaj nur mi sola estas via helpanto. Ja ni ne havas sklavojn!

La maljunulo ridetis kaj mallevis la vejnecan manon sur la krispan kapon de Pandiono:

— Ankaŭ pri tio mi deziris paroli kun vi morgaŭ. Nun mi diros nur, ke malsamajn kantojn oni povas krei pri dioj kaj homoj. Kaj se vi estas honesta antaŭ vi mem kaj viaj okuloj estas malfermitaj, do tiuj kantoj ne estos agrablaj por altaj terposedantoj kaj militestroj. Kaj vi havos nek riĉajn donacojn, nek sklavojn, nek gloron, vin oni ne vokos en grandajn domojn, kaj la kantoj ne donos al vi nutron... Tempas dormi, — interrompis sin mem la maljunulo. — Rigardu, la Nokta Ĉaro jam turniĝas al la alia flanko de la ĉielo. Rapide kuras ĝiaj nigraj ĉevaloj, kaj ripozo necesas al homo, por esti forta. Ni iru. — Kaj la maljunulo direktis sin al la mallarĝa enirejo de la mizera kabano.


La maljunulo frue vekis Pandionon.

Estis proksimiĝanta la malvarma tempo de aŭtuno: la ĉielo estis en nuboj, penetra vento susuris per sekaj kanoj, la platano froste tremis per distranĉitaj folioj.

Sub severa kaj postulema observo de la avo Pandiono okupiĝis pri gimnastikaj ekzercoj. Miloj da miloj da fojoj, ekde la infanaj jaroj, faradis li ilin ĉe sunleviĝo kaj sunsubiro, sed hodiaŭ la avo estis elektanta la plej malfacilajn ekzercojn kaj ĉiam pligrandiganta ilian nombron.

La junulo ĵetadis pezan lancon, ŝtonojn, transsaltadis barojn kun sako da sablo sur la ŝultroj. Finfine la avo alligis al lia maldekstra mano pezan tuberon de juglandujo, en la dekstran donis nodan klabon, kaj al la kapo alfiksis rompopecon de ŝtona poto. Retenante ridon, por ne perdi la spiradon, Pandiono laŭ signo, donita de la avo, ekkuris norden, tien, kie la borda pado ĉirkaŭis krutan ŝtonan deklivon. Li kiel vento trakuris la padon, grimpis sur la unuan ŝtupegon de la deklivo, malleviĝis kaj eĉ pli rapide ekkuris malantaŭen. La maljunulo renkontis la nepon ĉe la kabano, liberigis de la tuta ekipaĵo kaj alpremiĝis per la vango al lia vizaĝo, penante laŭ la spirado determini gradon de laco.

La junulo, silentinte iom, diris:

— Mi povus fari ĉi tion ankoraŭ multfoje, antaŭ ol peti ripozon.

— Jes, estas tiel, — respondis la maljunulo malrapide kaj fiere rektigis sin: — Vi povas esti batalisto, kapabla batali senlace kaj porti pezon de kupra armilaro! Mia filo, via patro donis al vi sanon kaj forton, mi plifortigis ilin en vi kaj faris vin eltenema kaj kuraĝa. — La maljunulo ĉirkaŭrigardis la figuron de la junulo, aprobe rigardis la larĝan konveksan bruston, la fortajn muskolojn sub la glata senmakula haŭto kaj daŭrigis: — Vi ne havas parencojn, krom mi, malforta maljunulo, ne havas riĉaĵojn kaj servistojn, kaj tuta nia fratrio estas tri negrandaj vilaĝoj sur ŝtona bordo... La mondo estas granda, kaj multaj danĝeroj minacas al soleca homo. La plej granda el ili estas — perdi liberon, esti prenita en sklavecon. Tial mi faris tiom da penoj, por fari el vi bataliston, kuraĝan kaj kapablan al ajna milita afero. Nun vi estas libera kaj povas servi al via popolo. Ni iru nun doni oferon al Hiperiono, nia protektanto, honore al la veno de via matureco.

La avo kaj la nepo direktis sin laŭlonge de densejo de bruniĝintaj kareksoj kaj kanoj tien, kie, elstarante malproksimen en la maron, kiel longa remparo altis mallarĝa kabo.

Du dikaj, larĝaj kverkoj kreskis sur la fino de la kabo. Inter ili el krudaj plataĵoj de kalkoŝtono estis kunmetita altaro, kaj poste staris malheliĝinta ligna fosto, tajlita en formo de homa figuro. Tio estis antikva templo, dediĉita al la loka dio — al la rivero Aĥeloo, enfluanta ĉi tie en la maron. La enfluejo de la rivero perdiĝis en verda densejo, abunda je birdoj, kiuj alflugadis el la nordo.

Antaŭe malfermiĝis la nebuliĝinta maro. De tie venadis ondoj, kun plaŭdo alkurantaj sur la akran finon de la kabo, similan al kolo de grandega animalo, merginta la kapon en la akvon.

Majesta murmuro de ondoj, akraj krioj de birdoj, fajfo de vento en kanoj kaj bruo de kverkaj branĉoj — ĉiuj ĉi sonoj estis kuniĝantaj en unu maltrankvilan kontinuan melodion.

Sur la kruda ŝtona altaro la maljunulo bruligis fajron. Li ĵetis en la flamantan lignofajron pecon de viando kaj flanon. Fininte la oferadon, la maljunulo alkondukis Pandionon al granda ŝtono ĉe kruta rando de muska roko kaj ordonis defaligi ĝin flanken. La junulo facile venkis la pezon kaj laŭ ordono de la avo ŝovis la manon en profundan fendon inter du tavoloj de kalkoŝtono. Tintis metalo — Pandiono elprenis kovritajn per verdaj oksidaj makuloj kupran glavon, helmon kaj larĝan zonon el kvadrataj kupraj platoj, kiu servis kiel karapaco por la malsupra parto de la korpo.

— Tio estas la armilaro de via frue pereinta patro, — mallaŭte diris la avo. Ŝildon kaj pafarkon vi devos akiri por vi memstare.

La junulo, emociita, kliniĝis super la batalaj armiloj, singarde purigante la metalon disde la oksida tavolo.

La maljunulo eksidis sur ŝtonon kaj, apoginte sian dorson al la roko, silente observis la nepon, penante kaŝi de li sian malgajon.

Pandiono, lasinte la armilaron, ĵetiĝis al la avo kaj impete brakumis lin. La maljunulo ĉirkaŭprenis per la mano la torson de la junulo, sentante malmolecon de liaj potencaj muskoloj. Al la avo ŝajnis, ke li kaj lia antaŭlonge pereinta filo kvazaŭ renaskiĝis en tiu juna korpo, kreita por lukto.

La maljunulo turnis al si la vizaĝon de la nepo kaj longe rigardis en la malfermitajn orecajn okulojn:

— Nun vi devos decidi, Pandiono: ĉu vi iros al la estro de nia fratrio, por iĝi lia batalisto, aŭ restos helpanto de Agenoro.

— Mi restos ĉe Agenoro, — sen pripensoj respondis Pandiono. — Se mi iros en la vilaĝon al la estro, mi devos loĝi tie, manĝi kune kun ĉiuj en la vira kunvenejo, kaj tiam vi restos sola. Mi ne deziras disiĝi kun vi kaj plu helpos al vi.

— Ne, nun ni devas disiĝi, Pandiono, — kun peno, sed firme diris la maljunulo.

La junulo mire deŝoviĝis, sed la mano de la avo retenis lin.

— Mi plenumis la promeson, donitan al mia filo — al via patro, Pandiono, — daŭrigis la maljunulo. — Nun vi eniras en la vivon. La komenco de via vojo devas esti libera, sed ne pezigita per zorgo pri senhelpa maljunulo. Mi foriros el nia Eniado en la fekundan Elidon, kie loĝas miaj filinoj kun siaj edzoj. Kiam vi iĝos fama majstro, vi trovos min...

Al ardaj protestoj de la junulo la maljunulo nur nege balancis la kapon. Multajn karesajn, petegajn, indignajn vortojn diris Pandiono, antaŭ ol li komprenis, ke la senceda decido de la avo estis kovita dum jaroj, firmigita per la viva sperto.

Kun malgajo, kiel ŝtono kuŝanta sur la animo, la junulo dum la tuta tago ne deiradis de la avo, helpante al li prepari sin al la forveturo.

Vespere ili ambaŭ eksidis ĉe la renversita, ĵus rekalfatrita boato, kaj la avo elprenis sian malnovan, eluzitan liron. La junece forta voĉo de la maljuna aedo ekflugis laŭ la bordo, silentiĝante malproksime. La malgaja melodio similis egalmezuran plaŭdon de maro.

Laŭ peto de Pandiono la maljunulo kantis al li legendojn pri deveno de ilia popolo, pri najbaraj teroj kaj landoj.

Konsciante, ke li aŭdas la avon lastfoje, la junulo avide kaptadis ĉiun vorton, penante enmemorigi la kantojn, ekde la infaneco firme ligitajn por li kun la bildo de la avo. Pandiono vive imagis al si antikvajn heroojn, unuigintajn diversajn tribojn.

La maljuna aedo kantis pri severa ĉarmo de sia patrujo, kie la naturo mem estas tera enkorpiĝo de dioj, pri grandeco de homoj, scipovantaj ami la vivon kaj venki la naturon, ne kaŝiĝante de ĝi en templojn, ne forturniĝante de la nuno.

Kaj la koro de la junulo emociite batis antaŭ vojoj, irantaj en nekonatan foron, malfermantaj post ĉiu turno ion novan kaj neatenditan.


Matene kvazaŭ revenis varmega somero. Pura bluo de la ĉielo spiris per ardo, la senmova aero pleniĝis per sonoro de cikadoj, kaj la suno blindige reflektiĝis de blankaj rokoj kaj ŝtonoj. La maro iĝis diafana kaj pigre balanciĝis ĉe la bordoj, akceptinte aspekton de malnova vino, ŝanceliĝanta en giganta tasego.

Kiam la boato de la avo malaperis malproksime, sopiro kunpremis la bruston de Pandiono. Li falis, alpreminte la frunton al la krucigitaj manoj. Li eksentis sin knabo, soleca kaj forlasita, perdinta kun la forveturo de la amata avo parton de sia koro. Larmoj fluis laŭ la manoj de Pandiono, sed tio jam ne estis larmoj de infano, ili ruliĝis per maloftaj pezaj gutoj, ne faciligante la malfeliĉon.

Malproksimen foriris la revoj pri grandaj aferoj. Nenio konsolis la junulon — li deziris esti kune kun la avo.

Malrapide kaj senkompate venis konscio de nerevenigeblo de la perdo, kaj la junulo ekregis sin. Hontinte pri la larmoj, mordinte la lipojn, li levis la kapon kaj longe rigardis en la maran foron, ĝis la konsternitaj pensoj ekfluis konsekvence kaj glate. Pandiono ekstaris, ĉirkaŭrigardis la bordon, brulantan sub la suno, la malgrandan dometon sub la platano, kaj ree la sopiro iĝis netolerebla. Li komprenis, ke la tagoj de juneco pasis, ke ne revenos jam neniam la senzorga vivo kun liaj naivaj, duoninfanaj revoj.

Malrapide ektrenis sin Pandiono al la hejmo. Tie li zonis sin per la glavo kaj volvis en la mantelon siajn aĵojn. La junulo dense firmigis la pordon, por ke tempesto ne penetru en la domon, kaj ekiris laŭ la ŝtona padeto, pure balaita de maraj ventoj. Seka kaj malmola herbo malgaje susuris sub la piedoj. La pado atingis monteton, kovritan de densa malhel-verda arbustaro, kies etaj folioj, varmigitaj de la suno, eligadis aromon de freŝaj olivaj rekrementoj. Ĉi tie la pado disforkiĝis je du: unu kondukis dekstren, al grupo da fiŝistaj kabanoj, starantaj sur la mara bordo, la alia iris laŭlonge de la rivera bordo al la vilaĝo. Pandiono turnis sin maldekstren; post la monteto liaj piedoj mergiĝis en varmegan blankan polvon, ĉirpado de cikadoj superis bruon de la maro. La piedo de ŝtona deklivo de la monto ĉe la rivero dronis en arboj. Mallarĝaj folioj de oleandroj, peza verdo de figarboj alternis kun pufaj foliaroj de grandaj juglandujoj — ĉio ĉi estis kuniĝanta en kontinuan fumantan mason, kiu ŝajnis preskaŭ nigra ĉe blankaj kalkoŝtonaj deklivoj. La padeto plonĝis en malvarmetan ombron kaj post kelkaj turnoj alkondukis al kampeto, prikonstruita per negrandaj dometoj, dense starantaj ĉe oblikvaj deklivoj de vinberĝardenoj.

La junulo plirapidigis la paŝojn kaj direktis sin al malalta blanka konstruaĵo, kaŝiĝanta post nodaj trunkoj de olivoj. Li eniris sub markezon, kaj renkonten al li levis sin nealta nigrabarba maljuna viro — majstro-artisto Agenoro.

— Vi venis, Pandiono! — ĝoje salutis la junulon la artisto. — Kaj mi jam pensis sendi iun por vi... Ha, jen kio! — Agenoro rimarkis la armilaron de Pandiono. — Permesu brakumi vin, mia knabo... Tessa, Tessa! — kriis li. — Rigardu, kia batalisto venis al ni!

Pandiono rapide turniĝis. El la interna pordo elrigardis junulino en malhel-ruĝa himatio, surĵetita super velkinta lazura ĥitono. Ĝoja rideto montris senriproĉajn dentojn, tamen post momento la junulino kuntiris la brovojn, kaŝinte la rideton, kaj malvarme ĉirkaŭrigardis la junulon.

— Vidu, Tessa koleras kontraŭ vi: dum du longaj tagoj vi ne povis alkuri al ni kaj averti, ke vi ne laboros, — riproĉis Pandionon la artisto.

La junulo staris silente, mallevinte la kapon, kaj el sub la klinita frunto rigardis jen al la junulino, jen al la instruisto.

— Kio okazis al vi, mia knabo... tamen jam ne knabo, sed batalisto? — demandis Agenoro. — Vi estas malgaja hodiaŭ. Kaj kio estas la volvaĵo, kiun vi alportis?

Per rompiĝanta voĉo, malkonsekvence, denove travivante la spertitan, Pandiono rakontis pri la forveturo de la avo.

Venis la edzino de la artisto — la patrino de Tessa.

La artisto metis ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la junulo:

— Ni delonge amas vin, Pandiono, kaj ĝojas vin vidi. Kaj mi estas feliĉa, ke vi elektis la vojon de artisto kaj preferis ĝin al la vivo de batalisto. Ĝi ne preteros vin poste, sed nun vi devos atingi multon, kion donas nur longa laboro kaj medito.

Pandiono, laŭ la moro, kliniĝis antaŭ la edzino de Agenoro, kaj tiu kovris lian kapon per la rando de la mantelo, kaj poste karese alpremis al la brusto.

La junulino ĝoje ekkriis kaj, konfuziĝinte, kaŝiĝis en profundo de la domo, akompanata per rideto de la patro.


Agenoro, ripozante, eksidis ĉe la enirejo de la metiejo. Apud la hejmo kreskis maljunaj olivarboj. Iliaj grandegaj nodaj trunkoj estis bizare interplektitaj, kaj meditema rigardo de la artisto trovadis en ili konturojn de homoj kaj animaloj. Unu arbo similis starantan sur la genuoj giganton, levintan super la fleksita kolo larĝe dismetitajn manojn. Ĉe alia arbo kurbaj elstaraĵoj de la trunko estis kuniĝantaj en malbelan korpon, kripligitan de sufero. Kaj ĉiuj arboj estis fleksitaj, kvazaŭ kun peno puŝante supren la pezan mason da sennombraj branĉoj, kovritaj per arĝentecaj folietoj.

Ĉe la alia flanko de la hejmo glitis virina figuro en festa intense blua himatio kun oraj brilaĵetoj. La artisto rekonis la filinon ĝuste en la momento, kiam la junulino malaperis post deklivo de la monteto. Senbrue paŝante per la nudaj piedoj, al Agenoro proksimiĝis lia edzino kaj eksidis apude.

— Tessa ree ekiris en la pinan boskon al Pandiono, — diris la artisto kaj aldonis: — La infanoj pensas, ke ni ne scias pri ilia eta sekreto!

Lia edzino gaje ekridis, sed, subite iĝinte serioza, demandis:

— Kion vi pensas pri Pandiono nun, kiam li loĝis ĉe ni pli ol jaron?

— Mi ekamis lin eĉ pli, — respondis Agenoro, kaj la edzino konsente klinis la kapon. — Sed... — La artisto eksilentis, pripensante pluajn vortojn.

— Li deziras tro multe, — finis anstataŭ li la edzino.

— Jes, li deziras multon, kaj multon donis al li la dioj. Kaj estas neniu, kiu povus instrui lin — mi ne povas doni al li tion, kion li serĉas, — diris la artisto kun malgaja noto en la voĉo.

— Kaj al mi ŝajnas, ke li ĵetiĝas, ne trovante sin. Li ne similas al aliaj junuloj, — mallaŭte diris la edzino. — Kaj mi ne komprenas, kion li ankoraŭ bezonas, kaj iufoje mi simple kompatas lin.

— Ho, kara, vi pravas: ne donos al li feliĉon la strebo atingi tion, kion ankoraŭ neniu sukcesis fari. Kaj via maltrankvilo... Mi komprenas ĝian kaŭzon: vi timas pri Tessa, ĉu?

— Ne, mi ne timas, mia filino estas fiera kaj kuraĝa. Sed mi sentas, ke la amo al Pandiono povos alporti al ŝi multe da malfeliĉo. Estas malbone, kiam homo, kiel Pandiono, estas obsedata de serĉado — tiam amo ne kuracos lin de eterna sopiro...

— Kiel kuracis min, — karese ridetis la artisto al la edzino. — Kaj iam mi, ŝajne, similis Pandionon...

— Nu ne, vi ĉiam estis pli trankvila kaj pli fortika, — diris la edzino, karesinte la grizhariĝantan kapon de Agenoro.

Tiu rigardis malproksimen, post la arbojn, kien malaperis Tessa.

La junulino haste iris al la maro, ofte retrorigardante, kvankam sciis, ke tiel frue en festa tago neniu iros en la sanktan boskon.

De blankaj deklivoj de senfruktaj ŝtonaj montoj jam blovis ardo. Komence la vojo iris laŭ ebenaĵo, kovrita de dornoj, kaj Tessa iris singarde, por ne ŝiri la baskon de sia plej bona ĥitono el maldika, duondiafana ŝtofo, alveturigita el trans la maro. Poste la tero ŝvelis per monteto, plene kovrita de sangruĝaj floroj. Sub la hela suno la monteto brulis, kvazaŭ priverŝita per malhela flamo. Ĉi tie ne estis dornoj, kaj la junulino, alte levinte faldojn de la ĥitono, ekkuris.

Rapide preterinte unuopajn arbojn, Tessa iĝis en la bosko. Sveltaj trunkoj de pinoj lumis per vaksa lila rebrilo, larĝaj pintoj bruis pro vento, kaj branĉoj, kovritaj de molaj pingloj, longaj je mano, estis transformantaj helan sunan lumon en oran polvon.

Odoro de varmigita rezino kaj pinglaro miksiĝis kun freŝa spirado de la maro kaj disverŝiĝis laŭ la tuta bosko.

La junulino ekiris pli malrapide, senkonscie obeante al la solena kvieto de la bosko.

Dekstre inter trunkoj antaŭ ŝi altis griza roko, priŝutita per pinglaro.

Sur la kampeton estis falanta fosto de suna lumo, kaj la ĉirkaŭaj pinoj ŝajnis gisitaj el ruĝa kupro. Ĉi tien estis pli klare venanta murmurego de la maro — nevidebla, ĝi rememorigadis pri si per basaj egalmezuraj akordoj.

El post la roko renkonten al Tessa elkuris Pandiono kaj altiris la junulinon al si, poste facile depuŝis ŝin kaj atente pririgardis, kvazaŭ penante enpreni en sin tutan ŝian aspekton.

Bukloj de ŝiaj brilaj nigraj haroj tremetis ĉirkaŭ la glata frunto, la maldikaj brovoj estis leviĝantaj al la tempioj, apenaŭ rimarkeble rompiĝante, kaj tio donis al la grandaj bluaj okuloj apenaŭ kapteblan esprimon de ironia fiero.

Tessa per milda moviĝo liberiĝis.

— Hastu, ĉi tien oni baldaŭ venos! — diris ŝi, karese rigardante al la junulo.

— Mi estas preta. — Kun tiuj vortoj Pandiono aliris la rokon, dissekcitan de mallarĝa vertikala kaverno.

Sur pecego de kalkoŝtono staris nefinita statuo je duono de homa alto el densa argilo. Samloke estis dismetitaj lignaj instrumentoj de skulptisto — kurbigitaj segiletoj, tranĉiloj kaj truloj.

La junulino deĵetis la bluan himation kaj malrapide levis la manojn al la agrafoj, kiuj fiksis faldojn de la malpeza ŝtofo, distranĉita laŭlonge de la ŝultroj.

Pandiono observis ŝin, ridetante kaj remetante la instrumentojn, sed, kiam li forturniĝis al la statuo, la ravita rideto malrapide foriris de lia vizaĝo. Tiu ĉi kruda bildo estis ankoraŭ tre malproksima de la admirinda viva Tessa. Sed tamen en la argilo jam aperis ĉiuj proporcioj de ŝia korpo. Hodiaŭ estas la decida tago: la preparo estas finita. Li transportos sur la senmovan argilon ĉarmon de vivaj linioj.

Pandiono malserene kaj decideme turnis sin al Tessa. Tiu, oblikve rigardinte al li, kapjesis. Mallevinte la okulojn, la junulino apogis sin je pina trunko, submetinte unu manon sub la nukon. Pandiono silente enprofundiĝis en la laboron. La rigardo de la junulo iĝis akra, la okuloj kuradis de la korpo de la amikino sur la argilon kaj reen, enmemorigante, mezurante kaj komparante.

Jam dum multaj tagoj okazadis tiu lukto de la kreaj manoj kontraŭ la senviva, indiferente obeema argilo, kiun necesis devigi akcepti belan formon de vivaĵo.

La tempo estis pasanta. La sentiva orelo de la junulo jam kelkfoje kaptis subpremitajn suspirojn de la laca Tessa.

Pandiono ĉesigis la laboron, depaŝis de la statuo, kaj Tessa nevole tremeris, aŭdinte amaran ĝemon de elreviĝo. La bildo iĝis multe pli malbona. Tio, kio vivis en ĝi kaj altiradis per apenaŭ skizitaj trajtoj, nun, glatigita kaj difiniĝinta, mortis. La skulptaĵo iĝis nur peza similaĵo de la sunbruna korpo de Tessa, kiu staris antaŭ la granda pina trunko.

Mordinte la lipojn, la junulo estis komparanta Tessa-n kun la statuo, streĉite penante trovi la eraron. Eraro ne estis — tion ne eblis nomi eraro: simple li ne sukcesis transdoni la vivon, haltigi ŝanĝiĝeman moviĝon de formoj de la korpo. Al li ŝajnis, ke forto de lia amo, lia admiro pri la belo de Tessa permesos al li leviĝi alte, fari grandegan krean heroaĵon — kaj al la mondo aperos senekzempla statuo... Tiel estis hieraŭ, estis ankoraŭ antaŭ duonhoro! Kaj jen li ne povas... ne scias... ne kapablas... Eĉ por Tessa, kiun li tiel amas! Kion do li faru nun? La tuta mondo malheliĝis por Pandiono, la instrumentoj falis sur la teron, la sango ĵetiĝis en la kapon. En malespero, konsciante sian senfortecon, la junulo ĵetis sin al la junulino kaj falis, brakuminte ŝiajn genuojn, antaŭ ŝi.

La junulino, ĝenita kaj perpleksa, metis la manplatojn sur la varmegan, supren levitan vizaĝon de Pandiono.

Kaj subite per instinkta sento de virino ŝi komprenis, kio okazas en la animo de la artisto. Kun patrineca amo ŝi kliniĝis super la junulo, parolis karesajn vortojn, alpremadis al si la kapon de Pandiono, glitante per la maldikaj fingroj laŭ ringoj de liaj mallongaj haroj.

La impeta malespero de la junulo kvietiĝis.

Malproksime aŭdiĝis voĉoj. Pandiono rigardis ĉirkaŭe; lia impeto estingiĝis, kaj kun ĝi foriris ankaŭ la fiera espero. Al li ŝajnis, ke lia junula revo neniam efektiviĝos. La skulptisto aliris al sia statuo kaj haltis en hezito. La eta mano de Tessa kuŝiĝis sur la fleksiĝon de lia kubuto.

— Ne faru tion, malsaĝa knabeto, — flustris la junulino.

— Mi ne povas, ne kuraĝas, Tessa, — konsentis Pandiono, ne deŝirante la rigardon disde la skulptaĵo. — Se tiu ĉi... — la junulo stumblis, — ne montrus vin, se ne vi, mi neniigus ĝin tuj. Tiu aĵo estas tiel kruda kaj malbela, ke ĝi ne devas ekzisti kaj per io rememorigi vian aspekton... — Kun tiuj vortoj la junulo facile ŝovis la ŝtonon kune kun la statuo en profundon de la kaverno. Li zorgeme kaŝmaskis la maldikan fendon per rompaĵoj de ŝtonoj kaj per manplenoj da seka pinglaro...

La gejunuloj direktis sin al la sono de la mara surfo. Ili longe iris silente. Pandiono ekparolis, penante transdoni al la amatino sian sopiron kaj elreviĝon. La junulino penis persvadi Pandionon ne lasi penojn, parolis pri sia certeco pri li, pri lia kapablo plenumi la ideon. Sed Pandiono estis malcedema. Hodiaŭ li komprenis, ke li ankoraŭ estas tre malproksima de la vera majstreco, kaj vojo al la vera arto iras tra longaj jaroj da persista laboro.

— Ne, Tessa, mi nun scias, ke mi ne povas enkorpigi vin en statuo! — pasie diris li. — Mi estas malriĉa ĉi tie kaj ĉi tie, — li tuŝis la koron kaj la okulojn, — por transdoni vian belon...

— Ĉu ĝi ne estas via, Pandiono? — La junulino impete ĵetis la manojn trans la kolon de la artisto.

— Jes, Tessa, sed kiel mi fojfoje suferas pro ĝi! Mi neniam laciĝos admiri vin kaj samtempe... mi ne povas tion esprimi... Ĉiu momento ŝajnas la lasta. Kvazaŭ tuj malaperos via belo, simile al forfluginta sono de kanto... Vi foriris, kaj mi ne povas montri viajn trajtojn, al mi mem rakonti pri ili! Sed mi devas realigi vin en argilo, ligno, ŝtono. Mi devas kompreni, kial estas tiel malfacile transdoni belon, ĉar se mi mem ne komprenos tion, do kiel mi povos fari vivaj miajn verkojn?

Tessa atente aŭskultis la junulon kaj, sentante, ke nun antaŭ ŝi estas malfermita la tuta animo de Pandiono, kun amaro komprenis sian senfortecon. La sopiro de la artisto transdoniĝis ankaŭ al ŝi, en la koro kreskis nedifinita maltrankvilo.

Subite Pandiono ridetis, kaj Tessa ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam la potencaj manoj levis ŝin en la aeron. Pandiono ekkuris al la bordo, mallevis la junulinon sur malsekan sablon kaj mem malaperis post ronda monteto.

Momento — kaj la junulino ekvidis la kapon de Pandiono sur eĝo de proksimiĝanta ondo. Baldaŭ la junulo revenis. De la ĵusa malgajo ne restis eĉ spuro. Kaj la okazintaĵo en la bosko ekŝajnis al Tessa ne tiom serioza. Ŝi mallaŭte ekridis, rememorinte sian mizeran argilan similaĵon kaj la afliktitan vizaĝon de ĝia kreinto.

Ankaŭ Pandiono ridis pri si, kiel knabo, fanfaronis antaŭ la junulino pri sia lerteco kaj forto. Tiel, malrapide, ofte haltante, ili iris al la hejmo. Kaj nur sur la fundo mem de la animo de Tessa plu nestis maltrankvilo.


Agenoro tuŝis per la mano la genuon de Pandiono:

— Nia popolo estas ankoraŭ juna kaj malriĉa, mia filo. Necesas jarcentoj da vivo en bonhaveco, por ke centoj da homoj povu dediĉi sin al la alta metio de artisto, por ke centoj da homoj povu fordoni sin al esploro de belo de la homo kaj de la mondo. Kaj ni ankoraŭ tiel antaŭnelonge montradis niajn diojn, tajlante ŝtonajn aŭ lignajn fostojn... Sed jen vi strebas kompreni leĝojn de la belo, kaj mi povas antaŭdiri, ke nia popolo multe progresos sur la vojo de montro de belo. Sed nun en antikvaj kaj riĉaj landoj majstroj estas multe pli lertaj, ol ni...

La artisto ekstaris kaj prenis el angulo de la ĉambro grandan skatolon el flava ligno, elprenis el ĝi volvaĵon, kovritan per ruĝa ŝtofo. Demetinte ĝin, li singarde starigis antaŭ Pandiono statueton, grandan je ulno, faritan el eburo kaj oro. La eburo pro tempo rozkoloriĝis, kaj ĝia polurita surfaco kovriĝis per etegaj nigraj fendetoj.

La statueto montris virinon, tenantan en la etenditaj manoj du serpentojn, volviĝintajn ringe ĝis la kubutoj. Strikta zono kun rulaĵoj ĉe la randoj ĉirkaŭis la neordinare maldikan talion, subtenante longan, ĝis la kalkanoj, jupon, forte larĝiĝantan malsupre kaj ornamitan per kvin transversaj oraj strietoj. La dorson, la ŝultrojn, la flankojn kaj la suprajn partojn de la brakoj kovris malpeza mantelo, lasanta nudaj la bruston kaj la ventron ĝis la talio.

La pezaj ondaj haroj estis levitaj node ne sur la nuko, kiel ĉe helenaj virinoj, sed sur la verto. De la nodo estis deirantaj densaj tufoj, kovrante malantaŭe la kolon kaj la dorson.

Ion similan Pandiono ankoraŭ ne vidis. Senteblis, ke tiu statueto estas kreitaĵo de granda majstro. Speciale altiris atenton la strange indiferenta vizaĝo de la statueto — plateta kaj larĝa, kun peze montritaj vangostoj, kun dikaj lipoj, kun iomete elstaranta antaŭen malsupra parto.

La rektaj larĝaj brovoj plifortigis la esprimon de indiferenteco sur la vizaĝo de la virino, sed la pufa brusto altis, kvazaŭ en malpacienca suspiro.

Pandiono rigidiĝis! Se li posedus la arton de la nekonata majstro! Se lia ĉizilo povus kun sama precizeco kaj fajneco transdoni la formon, viviĝantan sub la roz-flava surfaco de la malnova osto!

Agenoro, kontenta pri la farita impreso, observis la junulon kaj malrapide glatigadis la vangon per la fingropintoj.

Ĉesiginte la silentan kontempladon, Pandiono metis la valoregan statueton pli malproksimen. Ne deŝirante la okulojn disde la briletanta verko de antikva majstro, la junulo mallaŭte kaj malgaje demandis la instruiston:

— Ĉu tio estas el la antikvaj orientaj urboj?

— Ho ne! — respondis Agenoro. — Ĝi estas pli antikva, ol ili ĉiuj, pli antikva, ol la orriĉaj Mikeno, Tirinto kaj Orĥomeno. Mi prenis ĝin de Ĥrizaoro, por montri al vi. Lia patro en juneco navigis kun taĉmento al Kreto kaj trovis ĝin inter restaĵoj de antikva templo je dudek stadioj for de ruinoj de la urbo de maraj reĝoj, kiun detruis teruraj tertremoj.

— Patro, — la junulo, retenante emociiĝon, kun petego tuŝis la barbon de la artisto, — vi scias tiel multe. Ĉu vi ne povus, se dezirus, transpreni la arton de antikvaj majstroj, instrui nin, konduki tien, kie konserviĝis belaj verkoj? Ĉu vi neniam vidis tiujn palacojn, prikantitajn en legendoj? Mi multfoje revis pri ili, aŭskultante la avon!

Agenoro mallevis la okulojn. Ombro kovris la trankvilan kaj afablan vizaĝon.

— Mi ne sukcesos klarigi al vi, — respondis li post nelonga pripenso, — sed vi mem baldaŭ eksentos tion: tion, kio mortis, oni ne povas revivigi. Ĝi estas fremda por nia mondo, por nia animo... ĝi estas bela, sen senespera... ĝi ĉarmas, sed ne vivas.

— Mi komprenis, patro! — pasie ekkriis Pandiono. — Ni estos nur sklavoj de mortinta saĝo, kvankam perfekte imitos ĝin. Sed ni devas iĝi egalaj al antikvaj majstroj aŭ pli fortaj ol ili, kaj tiam... ho, tiam!.. — la junulo eksilentis, ne trovante vortojn.

Agenoro per la eklumintaj okuloj rigardis al sia disĉiplo, kaj lia malmola eta mano aprobe kunpremis la kubuton de la junulo.

— Vi bone diris tion, kion mi ne povis esprimi. Jes, la antikva arto por ni devas esti mezurilo kaj provilo, sed iri ni devas laŭ propra vojo. Kaj por ke tiu vojo ne iĝu tro malproksima, ni devas lerni de la antikva saĝo. Vi estas saĝa, Pandiono...

Subite Pandiono milde glitis sur la argilan plankon kaj brakumis la krurojn de la artisto:

— Patro kaj instruisto, forpermesu min rigardi antikvajn urbojn... Mi ne povas, la dioj estu atestantoj... mi devas vidi ĉion ĉi. Mi sentas en mi forton por atingi alton... Mi devas ekkoni la patrujon de tiuj raraĵoj, kiuj fojfoje renkontiĝas ĉe niaj homoj, afekciante ilin. Eble, mi... — La junulo eksilentis, ruĝiĝinte ĝis la oreloj, sed lia rekta kuraĝa rigardo plu serĉis rigardon de Agenoro.

Tiu koncentrite rigardis flanken, sulkigis la brovojn kaj silentis.

— Ekstaru, Pandiono, — finfine diris la artisto. — Mi delonge atendis tion. Vi ne estas knabo, kaj mi ne povas reteni vin, kvankam dezirus. Vi rajtas iri kien vi deziras, sed mi diras al vi, kiel al filo, kiel al disĉiplo... eĉ pli, kiel egalulo al amiko... ke via deziro estas pereiga. Ĝi minacas al vi per teruraj malfeliĉoj.

— Mi timas nenion, patro! — Pandiono deĵetis la kapon malantaŭen, liaj nazotruoj larĝiĝis.

— Mi eraris: vi estas tute knabo, — trankvile kontraŭdiris Agenoro. — Aŭskultu, metinte la koron sur la manplatojn, se vi amas min.

Kaj Agenoro rakontis, ke en la orientaj urboj, kie ankoraŭ vivas antikvaj moroj, restis multaj verkoj de antikva arto. Virinoj, samkiel antaŭ jarmilo sur Kreto, portas longajn malmolajn jupojn, farbitajn neordinare bunte, kaj nudigas la bruston, kovrante la ŝultrojn kaj la dorson. Viroj havas mallongajn ĉemizojn sen manikoj, longajn harojn, estas armitaj per malgrandaj pezaj bronzaj glavoj.

La urbo Tirinto estas ĉirkaŭigita per giganta muro, alta je kvindek ulnoj. Tiuj muroj estis masonitaj el kolosaj tajlitaj rokpecoj, ornamitaj per oraj kaj bronzaj floroj, kiuj el malproksime brilas sub la suno, kiel fajroj, disĵetitaj laŭ la muro.

Mikeno estas eĉ pli majesta. Sur pinto de alta monteto situas tiu ĉi urbo, la pordego el grandegaj ŝtonoj estas fermita per kupraj kradoj. Grandaj konstruaĵoj malproksime videblas el la ebenaĵo, ĉirkaŭanta la monteton.

Kvankam freŝaj kaj klaraj estas farboj de surmuraj pentraĵoj en palacoj de Mikeno, Tirinto kaj Orĥomeno, kvankam plu laŭ glataj vojoj, pavimitaj per grandaj blankaj ŝtonoj, iufoje trakuras ĉaroj de riĉaj terposedantoj, sed ĉiam pli kaj pli kreskas herbo de forgeso sur tiuj ĉi vojoj, sur kortoj de malplenaj domoj, eĉ sur deklivoj de la potencaj muroj.

Antaŭlonge pasis la tempoj de riĉo, la tempoj de foraj marvojaĝoj en la fabelan Aegyptos-on. Nun ĉirkaŭ tiuj urboj loĝas fortaj fratrioj, kiuj havas multegajn batalistojn. Iliaj estroj subigis al si ĉion ĉirkaŭe je malproksimaj distancoj, prenis la urbojn en siajn temenojn, obeigis malfortajn gentojn kaj deklaris sin regantoj de la lando kaj de la homoj.

Ĉi tie, en Eniado, ankoraŭ ne ekzistas tiaj potencaj estroj, samkiel ne ekzistas urboj kaj belaj temploj. Sed anstataŭe tie estas pli da sklavoj — kompatindaj, perdintaj liberon viroj kaj virinoj. Kaj inter ili estas ne nur kaptitoj en aliaj landoj, sed ankaŭ sklavoj el samlandanoj, kiuj apartenas al malriĉaj gentoj.

Kaj kion do diri pri fremdlandaj vagantoj: se ne staras malantaŭ iliaj ŝultroj potenca fratrio aŭ tribo, malpaciĝi kun kiu estas nesendanĝere eĉ por fortaj estroj, aŭ se ne havas la vojaĝanto multehoman taĉmenton da batalistoj, tiam nur du vojoj povas esti por la vagulo — morto aŭ sklaveco.

— Memoru, Pandiono, — la artisto kaptis la junulon je ambaŭ manoj, — ni vivas dum severa kaj danĝera tempo! Gentoj kaj fratrioj malamikas inter si, komunaj leĝoj ne ekzistas, ĉiama timo de sklaveco pendas super kapo de ĉiu vojaĝanto. Tiu ĉi bela lando ne taŭgas por vojaĝo. Memoru, ke, forlasinte nin, vi estos en fremda lando sen hejmo kaj leĝo, ĉiu povos vin humiligi aŭ eĉ murdi, ne timante monpunon kaj venĝon. Vi estas sola kaj malriĉa, ankaŭ mi per nenio povas helpi al vi — sekve, vi ne kolektos eĉ malgrandan taĉmenton. Kaj sola vi pereos tre rapide, se nur dioj ne faros vin nevidebla. Vidu, Pandiono, kvankam tio ŝajnas tiel simpla: navigi laŭ la markolo mil stadiojn de nia Aĥeloa kabo ĝis Korinto, de tie duontagon ĝis Mikeno, tagon ĝis Tirinto kaj tri ĝis Orĥomeno, sed por vi tio estas same, kiel vojaĝi ekster la limojn de la Ekumeno! — Agenoro ekstaris kaj direktis sin al la elirejo, tirante post si la junulon. — Vi iĝis kara por mi kaj mia edzino, sed mi ne diras pri ni... Imagu suferojn de mia Tessa, se vi mizere vegetos en sklaveco en fremda lando!

Pandiono dense ruĝiĝis kaj nenion respondis.

Agenoro sentis, ke ne konvinkis Pandionon, kaj tiu nedecideme hezitis inter du potencaj altiroj: unu — tenanta lin sur la loko, kaj alia — tiranta malproksimen, malgraŭ neevitebla danĝero.

Kaj Tessa, ne sciante, kio estos pli bona, jen ribeladis kontraŭ lia vojaĝo, jen, plena je nobla fiero, petadis Pandionon forveturi...

Pasis kelkaj monatoj, kaj, kiam printempaj ventoj alportis el trans la markolo malfortan odoron de florantaj montetoj kaj montoj de Peloponezo, Pandiono definitive elektis sian vivan vojon.

Nun lin atendis soleca lukto kontraŭ la fremda kaj fora mondo. Jarduono, kiun li deziris pasigi malproksime de la patrujo, ŝajnis al li eterno. De tempo al tempo Pandionon maltrankviligis sento, kvazaŭ li por ĉiam forlasas sian patrujon... Laŭ konsilo de Agenoro kaj aliaj saĝaj viroj de la vilaĝo Pandiono estis veturonta al Kreto — la loĝejo de posteuloj de la mara popolo, la patrujo de la antikva kulturo. Kvankam la giganta insulo situis meze de la maro, multe pli malproksime ol la antikvaj urboj de Beotujo kaj Argolido, vojaĝo tien ŝajnis pli sekura por unuopa vojaĝanto.

La insulo, kuŝanta en centro de maraj vojoj, estis loĝata nun de diversaj triboj. Sur ĝiaj bordoj ĉiam renkonteblis fremdlandanoj — komercistoj, maristoj, ŝarĝistoj. La diverslingva loĝantaro de Kreto okupiĝis pri komerco kaj loĝis en pli granda mondo, ol Helenujo, kaj pli bone rilatis al fremduloj. Nur en la profundo de la insulo, trans montopasejoj, ankoraŭ loĝis posteuloj de antikvaj triboj, kiuj malamike rilatis al venantoj.

Pandiono devis transveturi la Kalidonan golfon al akra kabo, situanta kontraŭ malsupra Aĥajo, kaj ĉi tie dungiĝi kiel remisto sur unu el ŝipoj, ekirantaj al Kreto kun lano post la vintra paŭzo; en la tempesta sezono malfortikaj ŝipoj evitadis malproksimajn vojaĝojn.

En la tago de plena luno la junularo de la vilaĝo kolektiĝis por dancoj sur granda kampeto de la sankta bosko.

Pandiono en medito sidis en la malgranda korteto ĉe la hejmo de Agenoro, premata de sopiro. Morgaŭ okazos la neevitebla — li deŝiros de la koro ĉion amatan kaj karan por li kaj alfrontos la nekonatan sorton. Sopiro de disiĝo, kompato al la forlasita amatino, dubinda estonteco — jen la venena taso de lia vojo, de soleca serĉado.

En la malhela kaj silenta hejmo Tessa susuris per la vestoj, poste aperis en la nigra aperturo de la pordo, korektante faldojn de la kovrilo, surĵetita sur la ŝultrojn. La junulino nelaŭte vokis Pandionon, kiu momente ekstaris kaj impetis renkonten al ŝi. La nigraj haroj de Tessa estis volvitaj sur la nuko en pezan nodon kaj kadritaj laŭ la verto per tri rubandoj, kuniĝantaj sub la nuko.

— Vi aranĝis viaj harojn hodiaŭ, kiel atika junulino! — ekkriis Pandiono. — Tio estas bela!

Tessa, ridetinte, malgaje demandis:

— Ĉu vi ne iros danci lastfoje, Pandiono?

— Kaj ĉu vi deziras iri?

— Jes, mi dancos por Afrodito, — firme diris Tessa. — Kaj ankoraŭ la gruon.

— Dancos la gruon, tiun atikan dancon! Do, ĝuste por ĝi vi faris tian hararanĝon. Ĉe ni oni ĝin, ŝajne, ne dancis eĉ unu fojon.

— Sed hodiaŭ dancos ĉiuj — por vi, Pandiono!

— Kial por mi? — miris la junulo.

— Ĉu vi forgesis — la gruon en Atiko oni dancas por memoro, — la voĉo de Tessa ektremis, — de feliĉa reveno de Tezeo el Kreto kaj de lia venko... Ni iru, kara! — Tessa etendis ambaŭ manojn al Pandiono, kaj, alpremiĝinte unu al la alia, la gejunuloj eniris sub arbojn ĉe la rando de la vilaĝo.


La maro bruis renkonten, vokante malfermadis sian senliman larĝon. En fruaj sunaj radioj la mara foro ŝveladis kiel konveksa supraĵo de giganta ponto. Kaj vere, la maro estis ponto al foraj landoj, ponto, kuniganta popolojn.

Malrapidaj ondoj, rozkoloriĝante kun aŭroro, portis el malproksime, eble de la fabela Aegyptos mem, flokojn de oreca ŝaŭmo. Kaj sunaj radioj dancis, diseriĝante kaj balanciĝante, sur la senlaca, ĉiam moviĝema akvo, penetrante la aeron per malforta flagranta lumo.

Post monteto malaperis la padeto, de sur kiu ankoraŭ estis videblaj la domoj kaj la familio de Agenoro, sendanta la lastajn salutojn.

La ĉeborda ebenaĵo estis dezerta. Pandiono restis duope kun Tessa antaŭ la maro kaj la ĉielo. Antaŭe, sur sablo, nigris malgranda boato, sur kiu Pandiono devis ĉirkaŭiri la kabon ĉe la enfluejo de Aĥeloo kaj transiri la Kalidonan golfon.

La gejunuloj iris silente. Iliaj malrapidaj paŝoj estis malcertaj: Tessa rekte rigardis al Pandiono, kaj li ne povis deŝiri la rigardon de la vizaĝo de la amatino.

Baldaŭ, tro baldaŭ ili venis al la boato. Pandiono rektigis sin, en profunda suspiro larĝigis la kunpremitan bruston. Venis la momento, kies atendo dum tagoj kaj noktoj premadis Pandionon. Tiel multe necesis diri al Tessa en tiuj lastaj minutoj, sed mankis vortoj.

Pandiono konfuzite staris, en la kapo glitis ŝirpecoj de pensoj, nekonsekvencaj kaj senligaj.

Subite Tessa per neatendita movo forte brakumis Pandionon je la kolo kaj, kvazaŭ timante, ke oni povas subaŭskulti ilin, haste kaj abrupte ekflustris:

— Ĵuru al mi, Pandiono, ĵuru je Hiperiono... je la terura Hekato... Ne, prefere je via kaj mia amo, ke vi ne veturos pli malproksime ol Kreto, tien, en la foran Aegyptos-on... kie oni vin faros sklavo kaj vi malaperos el mia vivo... Ĵuru, ke vi revenos baldaŭ... — La flustron de Tessa rompis premita ploro.

Pandiono alpremis la junulinon al si kaj diris la ĵuron, kaj tiutempe antaŭ lia mensa rigardo trakuris maraj foroj, klifoj, boskoj kaj ruinoj de nekonataj urboj — ĉio, kio nun disigos lin de Tessa por ses longaj monatoj — monatoj, dum kiuj li scios nenion pri la amata kaj ŝi pri li.

Pandiono fermis la okulojn, sentante, kiel batas la koro de Tessa.

Minutoj pasadis, la neeviteblo de la disiĝo proksimiĝadis, la atendo iĝadis neeltenebla.

— Al la vojo, Pandiono, rapide... Adiaŭ... — flustris la junulino.

Pandiono tremeris, lasis Tessa-n kaj rapide aliris la boaton.

Cedante al la fortaj manoj, la boato malrapide ekmoviĝis, la kareno eksusuris laŭ sablo. Pandiono eniris ĝis la genuoj en malvarman plaŭdantan akvon kaj retrorigardis. Flanko de la boato, ĵetata de ondoj, facile batadis lian kruron.

Tessa, senmova, kiel statuo, staris, direktinte la rigardon al la kabo, post kiu devis nun malaperi la boato de Pandiono.

En la animo de la junulo io rompiĝis. Li deŝiris la boaton de la sablaĵo, saltis en ĝin kaj prenis la remilojn. Tessa abrupte turnis la kapon, kaj blovo de okcidenta vento subkaptis ŝiajn harojn, malligitajn kiel signo de malgajo.

La boato rapide debordiĝis, obeante al fortaj batoj de la remiloj, kaj li, ne deŝiriĝante, rigardis al la rigidiĝinta junulino. Ŝia vizaĝo estis alte levita rekte super la nuda ŝultro.

La vento fermis la vizaĝon de Tessa per ŝiaj nigraj haroj, kaj la junulino ne penis korekti ilin. Tra la haroj Pandiono vidis la brilantajn okulojn, la tremetantajn truojn de la rekta eta nazo kaj la helajn duonmalfermitajn lipojn. Kaj la haroj, movetiĝante pro la vento, per densa maso ĉirkaŭis la kolon. Iliaj finoj volviĝis per senfinaj ringetoj sur la vango, la tempio kaj la alta brusto. La junulino staris senmove, ĝis la boato malproksimiĝis de la bordo kaj turniĝis per la pruo sud-orienten.

Al Tessa ŝajnis, ke ne la boato ĉirkaŭiras la kabon, sed la kabo, malhela kaj morna, en ombro de la malalta suno, elŝoviĝas maldekstre en la maron, poiomete proksimiĝante al la boato. Jen ĝi tuŝis la malgrandan nigran streketon en la brilanta maro, jen tiu malaperis post ĝi...

Tessa, nenion plu konsciante, malleviĝis sur la densan humidan sablon.


La boato de Pandiono perdiĝis inter sennombraj ondoj. Jam antaŭlonge malaperis la Aĥeloa kabo, kaj Pandiono plu remis per ĉiuj fortoj, kvazaŭ timis, ke sopiro devigos lin reveni. Li pensis pri nenio, penante elturmenti sin per laboro sub la arda suno...

La suno transiris al la poŭpo de la boato, kaj malrapidaj ondoj akceptis koloron de malhela mielo. Pandiono ĵetis la remilojn sur la fundon de la boato. Singarde depuŝiĝinte per unu piedo, por ne renversi la mallarĝan boaton, la junulo saltis en la maron. Freŝiĝinte, li eknaĝis, puŝante la boaton antaŭ si, poste ree engrimpis en ĝin kaj rektiĝis plenalte.

Antaŭe videblis akra kabo, kaj maldekstre nigris oblonga insuleto, limiganta sude la Kalidonan havenon — la celon de lia navigado. Pandiono ree komencis remi, kaj la insuleto estis malrapide kreskanta, leviĝante el la maro. Ĝia pinto disiĝis je apartaj pinglecaj foliaroj de arboj. Baldaŭ vico de sveltaj cipresoj, similaj al nigraj pintoj de gigantaj lancoj, aperis antaŭ Pandiono. La arboj, kiujn defendis kontraŭ ventoj la hokeca roka kabo, leviĝanta sude, strebis en puran bluon de la ĉielo. La junulo singarde kondukis la boaton inter ŝtonoj, kovritaj de glitaj rufetaj algoj. La glata sabla fundo estis klare videbla tra la diafana verde-ora akvo. Pandiono eliris sur la bordon, trovis nemalproksime de malnova muskokovrita altaro kampeton kun mola printempa herbo kaj fintrinkis la akvon, rezervitan por la vojo. Manĝi li ne deziris.

Ĝis la haveno, kaŝiĝanta sur la transa flanko de la insulo, estis ne pli ol du dekoj da stadioj.

La junulo decidis veni vigla kaj freŝa al la ŝipposedanto. Li ekkuŝis sub arabeskaj branĉoj.

Kun neordinara klareco antaŭ la fermitaj okuloj de Pandiono aperis bildoj de la hieraŭa festo...

Pandiono kaj ceteraj junuloj de la vilaĝo kuŝis en herbo, atendante, kiam la junulinoj finos la dancon por Afrodito. La junulinoj en malpezaj jupoj, falditaj ĉirkaŭ la talioj sur buntaj rubandoj, dancis pare, unu dorse al la alia. Preninte la manojn de la parulinoj, ili rigardadis trans la ŝultrojn, kvazaŭ ĉiu el ili admiris belon de sia amikino.

Per arĝentaj ondoj en luna lumo ekflugadis kaj faladis faldoj de blankaj jupoj, la sunbrunaj korpoj de la dancantinoj fleksiĝadis, kiel elastaj tigoj, samtakte kun karesaj kaj longaj, malgajaj kaj ĝojaj sonoj de fluto.

Poste la junuloj miksiĝis kun la junulinoj kaj komencis la dancon de gruo, leviĝante sur la fingropintoj kaj disĵetante la brakojn, streĉitajn, kiel flugiloj. Pandiono estis apud Tessa, kiu ne deŝiradis de li la maltrankvilajn okulojn.

La tuta junularo de la vilaĝo estis pli ol kutime atenta al Pandiono. Nur la vizaĝo de sola Eŭrimaĥo, enamiĝinta al Tessa, lumis, montrante, kiel li ĝojas pri la forveturo de la rivalo. Pandiono rimarkis, ke la ceteraj ne ŝercis kun li, kiel antaŭe, estis malpli da pikantaj mokoj — kvazaŭ inter li, la forveturanto, kaj ĉiuj restantoj jam kuŝiĝis ia limo. Rilato de la amikoj samtempe esprimis envion kaj kompaton, kiel al homo, staranta sur sojlo de granda danĝero kaj apartigita inter ĉiuj ceteraj.

La luno estis malrapide malaperanta post la arboj. Sur la kampeton elŝoviĝis larĝa kovrilo de nigra ombro.

La dancoj finiĝis. Tessa kun amikinoj kantis Iresionon — la kanton pri hirundo kaj printempo, ŝatatan de Pandiono. Finfine la junularo pare ekiris al la pado, kondukanta al la vilaĝo. Pandiono kaj Tessa iris post ĉiuj, intence malrapidigante la paŝojn. Tuj kiam ili leviĝis sur la eĝon de la monteto antaŭ la vilaĝo, Tessa tremeris kaj haltis, alpremiĝinte al Pandiono.

Vertikalaj deklivoj de kalkoŝtonaj krutaĵoj, leviĝantaj post la vinberĝardenoj, reflektis la lunan lumon, kiel giganta spegulo. Ŝajnis, ke super la vilaĝo, la apudborda ebenaĵo kaj la malhela maro staris diafana kurteno de arĝenta lumo, plena je sinistra ĉarmo kaj je silenta malgajo.

— Mi timas, Pandiono, — flustris Tessa. — Granda estas la potenco de Hekato — la diino de luna lumo, kaj vi iras en tiujn lokojn, kie ŝi regas...

La emocio de Tessa transdoniĝis al Pandiono.

— Ne, Tessa, ne sur Kreto, sed en Kario regas Hekato, tien ne iras mia vojo! — ekkriis la junulo, tirante la junulinon hejmen...

Pandiono rekonsciiĝis de revoj. Necesis manĝi kaj daŭrigi la vojon. Li faris oferon al la mara dio kaj, elirinte sur la bordon, mezuris sian ombron, metante la piedojn laŭ ĝia markita longo. La ombro je naŭdek piedoj montris al li, ke necesas hasti — ĝis la vespero necesis dungiĝi al ŝipo.

Pandiono, ĉirkaŭirinte sur la boato la insulon, ekvidis blankan ŝtonan foston — la signon de la haveno — kaj ekremis pli rapide.




Ekumeno — loĝata tero; laŭ konceptoj de antikvaj helenoj, ĉirkaŭita de ringo de dezerta, neloĝata firmaĵo, ĉirkaŭfluata de la oceano.
Eniado — la suda angulo de Akarnanio, la lando sur la sud-okcidenta fino de Norda Helenujo. Temas pri Antikva Helenujo antaŭ ĝia unuiĝo kaj disfloro.
Hiperiono — Hiperiono, poste Febo — dio de suno ĉe helenoj.
aedoj — popolaj kantistoj en antikvaj tempoj de Helenujo. Poste ili komencis nomiĝi rapsodoj.
la Nokta Ĉaro — la Granda Ursino.
fratrio — unuiĝo de kelkaj gentoj. El fratrioj konsistis tribo en antikvaj tempoj, kiam ankoraŭ forta estis genta socia vivordo.
Elido — regiono en la nord-okcidenta parto de la Peloponeza duoninsulo.
himatio — supera vesto de helenaj virinoj: rektangula peco de ŝtofo en aspekto de ŝalo. Oni surĵetadis ĝin trans la ŝultron, dum malbona vetero surmetadis ankaŭ sur la kapon.
ĥitono — longa vesto sen manikoj el maldika ŝtofo. Hejma vesto de helenaj virinoj.
la antikvaj orientaj urboj — Pandiono subkomprenas la orientan parton de Helenujo, kie en antaŭhelena tempo, en la dua duono de la II jarmilo antaŭ nia erao (1600–1200 jj.), estis disfloro de tiel nomata mikena kulturo, anstataŭinta la kretan.
Mikeno, Tirinto kaj Orĥomeno — kulturaj centroj de la mikena epoko.
stadioj — mezurunuo de distanco, proksimume egala al 180 metroj.
la urbo de maraj reĝoj — urbo Knoso, la centro de la Egea (kreta) kulturo.
tuŝis la barbon — gesto de peto en Antikva Helenujo.
Aegyptos — helena nomo de Antikva Egiptujo; ĝi devenis de misformita egipta Ĥet-Ka-Pta (Palaco de Spirito de Ptaho) — alia nomo de la urbo de Blanka Muro (Memfiso).
temeno — bieno de granda tribestro.
ne timante monpunon kaj venĝon — Murdinto estis sange venĝata fare de parencoj, sed povis pagi monpunon laŭ interkonsento kaj per tio liberiĝi de persekuto.
la markolo — estas subkomprenata la Korinta golfo.
Argolido — regiono de la orienta parto de Grekujo.
Tezeo — heroo de helenaj mitoj, vojaĝinta al Kreto kaj tie venkinta en subteraĵoj de labirinto monstron Minotaŭron. Ĉiujare la plej belaj gejunuloj estis oferataj al la monstro. Tezeo liberigis la gepatran Atikon de la sanga tributo al la reĝo de Kreto.
Hekato — (malproksime batanta) — diino de luno kaj sorĉo ĉe helenoj.
Kario — lando sur bordo de la okcidenta fino de Malgrand-Azio.
mezuris sian ombron — Per mezurado de la ombro oni determinadis tempon en Antikva Helenujo.




Hosted by uCoz