Ĉapitro 2

Subakvaj ĝardenoj


Sub alta suno la maro, pigre balanciĝante, malklare fumis per pezaj vaporoj. Sur malkruta ĉeborda ebenaĵo amasiĝis sablaj buloj, iuloke levis siajn larĝajn ombrelojn solecaj akacioj.

Deĵora observanta militisto, frotante la okulojn, larmantajn pro la suno, ankoraŭfoje rigardis al la lazura nebula strio de la horizonto kaj rapide elkuris el sub kana markezo sur pinto de alta amaso da diligente kunmetitaj ŝtonoj. Li kure malleviĝis de sur la monteto kaj enkuris en pordegon de dikaj argilaj muroj de la fortreso Suu — la ekstrema haveno de Ta-Kem en la Lazuraj Akvoj.

La estro de la fortreso, je minuto antaŭ tio suferinta pro varmego, enuo kaj nenifarado, tuj forskuis la dorman malviglon.

— Ĉu vi ne eraris? — redemandadis li la militiston, hastante al la observa turo.

— Ne, mi bone vidis: la ŝipo ne similas al nia, sed la velo estas kiel blanka muro, tre larĝa.

— Nia ŝipo, de tie — tio povas esti nur li, — anhelante, diris la estro.

— Mi kuraĝas demandi — kiu «li»? — nelaŭte diris unu el la oficistoj, akompanantaj la estron, sed tiu malkontente kuntiris la brovojn kaj silentis.

La soleca velo estis proksimiĝanta, kreskante; jam estis videblaj ŝipaj flankoj, farbitaj nigre kaj ruĝe, stranga alta pruo kaj nekutima konstruaĵo super la poŭpo. Malfortaj krioj aŭdiĝis en obtuza plaŭdo de ondoj, frakasiĝantaj kontraŭ ĉeborda rifo.

La pruo de la ŝipo impetis en pasejon inter la rifoj; frapinte, falis peza velstango, remiloj kirlis ŝaŭmon, kaj la kilo eksusuris laŭ ĉeborda sablo. Nigruloj ĝiszone en la akvo ektrenis ŝnuregon, aliaj deĵetis kadukan ŝtupetaron. Aŭdiĝis klaraj batoj — en la sablon oni estis enbatantaj albordigan foston.

Du homoj en ĉifitaj koloraj kolumoj kondukis sub la brakoj maldikegan homon en longa vesto.

Ora signo de faraono Ĝedefra blindige brilis sur lia brusto. Paŝinte sur la bordon, la veninto ŝanceliĝis kaj malleviĝis sur la genuojn, kunpreminte la manojn kaj klininte la kapon. La akompanantoj ĉirkaŭis lin, kelkaj sekvis lian ekzemplon, aliaj staris en silento. La estro de la fortreso, hastinta renkonten kun sia akompanantaro, haltis, eksentinte, ke por tiuj homoj nun ne konvenas salutaj vortoj.

Finfine la veninto leviĝis kaj raŭke ekparolis, turnante sin al siaj kunuloj:

— Jen, atingis ni la patrujon; estas prenita la marteleto, estas enbatita la fosto, la prua ŝnurego estas ĵetita. Baldaŭ, ho, baldaŭ ekvidos ni vin, benita rivero Ĥapi!

Li ekiris renkonten al la estro de la fortreso, etendante la manojn. Maloftaj larmoj ruliĝis laŭ la maldikegaj faltiĝintaj vangoj.

La dika, ŝvelinta pro nenifarado fortresestro konfuziĝis. La grandaj emocioj de tiuj filoj de Ta-Kem, tiom longe estintaj foraj de la patrujo, trovis respondon en lia animo. Liaj okuloj larĝe malfermiĝis; li, afekciita, ekploris en brakumoj de la altranga kortegano.


En sia palaco, apud la konstruata giganta piramido, faraono Ĥafra atendis la heroldon de malproksimaj landoj, mirakle revenintan Baŭrĝed-on.

Ŝtone senmova sidis Ĥafra sur masiva ora trono en fino de mallarĝa halo, borderita per du vicoj da lignaj kolonoj el palmaj trunkoj. Post la dorso de la faraono rigidiĝis du servistoj kun ventumilegoj.

Baŭrĝed haltis ĉe la enirejo, tegita per blankaj fajencaj platetoj, atendante la ceremoniestron, kiu regis la aŭdiencon. Baŭrĝed venis ĉi tien kun stranga sento, ne forlasanta lin ekde tiam, kiam li revenis en la longe sopiratan patrujon. Li kvazaŭ kreskis en la suferoj dum la longa vojo, kvazaŭ vizitis ĉielan alton, de kie unuafoje disvolviĝis antaŭ li tuta senfineco de la mondo, senmezura senlimeco de la Granda Arko, nekredebla etenditeco de la firmaĵo.

Kaj la arde amata patrujo ŝajnis al li nun strieto da ĝardenoj antaŭ vastaĵoj de montoj, stepoj kaj arbaroj de la fora sudo. Kaj la gigantaj piramidoj! Nur li kaj liaj kunvojaĝintoj, vidintaj grandecon de gigantaj montoj de Punt, vidas mizerecon de konstruaĵo, plenumita laŭ ordono de faraono. Tie, en vicoj da akrepintaj montoĉenoj, la piramidoj perdiĝus kiel etaj buloj...

Baŭrĝed kaŝe rigardis al Ĥafra, kiu rigidiĝis, metinte la manojn sur la genuojn, antaŭ kiu sterniĝis la plej nobelaj homoj de la lando, ne kuraĝante levi la kapon kaj rigardi super la altaĵo, sur kiu staris la trono de la faraono.

La granda reganto, la viva dio — faraono. Tiu, kiu sendis lin, jam mortinta, tiu, kiu antaŭ sep jaroj ŝajnis al li la plena mastro de ĉiuj liaj pensoj kaj agoj... Kaj tiu ĉi, eĉ pli majesta kaj ordonema, obeiginta ĉiujn al sia deziro...

Antaŭ mensa rigardo de Baŭrĝed traflugis landoj, pasitaj de li, senfina maro, multegaj viditaj de li homoj de diversa haŭtkoloro, de diversa vivo, dioj kaj moroj, rememoriĝis rakontoj pri novaj landoj kaj loĝlokoj tie, post la atingitaj limoj.

La grandeco de la faraono malheliĝis, la faraono ne plu estis dio; unuafoje Baŭrĝed perceptis lin nur nelimigita mortema reganto de sia riĉa kaj potenca, sed tamen negranda lando. Unuafoje eksentis Baŭrĝed, kiel malmulte povis signifi la faraono en la tuta granda mondo, kiel mizera estas volo de la reganto antaŭ la iro de vivo de tiu ĉi senfina mondo. Fundamentoj de la kutimaj konceptoj estis falantaj, eĥante per timo en la animo de la vojaĝinto.

Li tremeris, kiam la ceremoniestro senbrue aliris lin kaj tuŝis lian ŝultron. La vizaĝo de la kortegano estis plena je orgojla severeco: faraono Ĥafra ne sendis siajn donacojn renkonten al Baŭrĝed kaj ankoraŭ per nenio montris sian favoron pro la granda heroaĵo, farita de la vojaĝinto. Donacoj de foraj landoj, alveturigitaj de Baŭrĝed, jam kuŝis en la reĝa trezorejo, kaj tion, certe, sciis la faraono...

La kortegano alkondukis Baŭrĝedon al la ŝtupetaro el blankega alabastro, kondukanta sur la tronan altaĵon. Ĉi tie sternis sin Baŭrĝed, kaj la faraono, iomete mallevinte la okulojn, glitis per rigardo laŭ la dorso de la vojaĝinto, kovrita per makuloj kaj cikatroj pro kuracitaj vundoj kaj ulceroj. Ne levante la kapon, Baŭrĝed rakontis per nemultaj vortoj pri sia alveno, pri la plenumita vojo, pri la celoj, por kiuj sendis lin Ĝedefra.

— Vi aspektas malsana, — malrapide diris la faraono, — iru ripozi inter viaj parencoj. Post kelkaj tagoj mi vokos vin, kaj vi rakontos al mi ĉion, kion vi vidis kaj eksciis en la lando de spiritoj.

Laŭ apenaŭ rimarkebla signo de Ĥafra sur la fingron de Baŭrĝed oni surmetis pezan oran ringon. La aŭdienco finiĝis — Baŭrĝed retroiris rampe ĝis la dua kolono, leviĝis kaj kaŝiĝis malantaŭ ĝi, kondukata de la ceremoniestro, nun iĝinta afabla.

Baŭrĝed eliris tra flanka pordo en la palacan ĝardenon, haltis kaj kun suspiro rigardis al la donaco de la faraono. Tiu malgranda peceto da oro, eĉ kun la nomo de la dia reganto, — ĉu tion bezonas li, trairinta spacojn? Kia rekompenco redonos la perditan sanon, la jarojn malproksime de la parencoj kaj proksimuloj, donos al li infanojn, kiujn li povus havi, renaskigos la belon de lia edzino?.. Kaj kion entute bezonas li, fordoninta tiom multe?..

— Ne ĉagrenu! Ne estas rekompenco, ne estos ankaŭ puno, — aŭdis li konatan firman voĉon.

Subite elirinta el post florantaj arbustoj Men-Kaŭ-Tot rigardis al Baŭrĝed kun severa kompato.

— Ni iru for de ĉi tie. Mi venis por paroli kun vi, — daŭrigis la maljuna pastro en sia antaŭa ordonema maniero.

Ili eliris el la pordego de la palaco kaj turnis sin maldekstren al la rivero. Men-Kaŭ-Tot silentis, kaj nur kiam ili soliĝis sub la bunta kolonaro de malgranda templo de Nejto, la maljunulo ekparolis ree.

— Mi scias, kio premas vin, — atente rigardante al Baŭrĝed, komencis la pastro. — Estu singarda kaj timu la faraonon.

Senĝoje subridis la vojaĝinto, kaj, legante liajn pensojn, Men-Kaŭ-Tot akre demandis:

— Ĉu vi pensas, ke vi estas tro sensignifa por voki koleron de Ĥafra? Tiam aŭskultu min, filo mia. Mi diros ĉion, kaj veraj estos tiuj vortoj. Dum la sep jaroj, ekde kiam vi foriris, malmulte estis en Ta-Kem da homoj, kiuj tiel atendis vin, kiel mi. Vi servis por miaj celoj, kaj nun vi kaj mi estas unu...

Mirigita Baŭrĝed deziris demandi la maljunulon, sed tiu haltigis lin.

— Tio ne gravas nun — por mi restis nelonga vivo. Sed vi devas ankoraŭ multon fari... Gardu vin de la faraono — li estas blindigita per la propra potenco. Kaj vi vidis la grandan mondon kaj tro multe scias. La faraono ne bezonas ekkonon de foraj landoj — la tuta mondo por li estas nur rimedo por propra leviĝo, por finigo de konstruado de lia altaĵo. Sed li deziras ekscii pri vojoj de facila ekposedo de trezoroj de la landoj, kuŝantaj ĉirkaŭ la Nigra Tero. Havu lian deziron en la koro, kiam vi rakontos pri via vojaĝo.

— Mi ne povos, patro, — malgaje respondis Baŭrĝed, — kaj ne necesas. Vi pravas: mi ne atendas rekompencon, kaj mian koron premas malgajo.

— Ankoraŭfoje mi diras — gardu vin, filo mia! Vi jam ricevis tiom multe, vidinte tion, pri kio revis neniu reganto de Kemt. Via lando, via popolo — ĉu ili ne rekompencis vin pro la fidelo kaj pro la firma koro? Vi ankoraŭ ne aŭdis, kiaj fabeloj cirkulas pri vi en la popolo, kiel gloris la popolo en siaj kantoj vin kaj viajn kunvojaĝintojn. Via nomo en la popolo estas preskaŭ egala kun la nomo de la patro de saĝo Imhotepo. Kaj ankaŭ tial gardu vin de Ĥafra. Kiam via famo atingos la pastrojn de Rao... — La maljunulo eksilentis kaj sendezire levis sin de sur la ŝtupoj.

Malsupre preskaŭ sensone fluis rivera akvo.

— Devas ni disiĝi, — mallaŭte diris Men-Kaŭ-Tot. — Venos la tempo — kaj mi venos al vi. — Kaj la pastro kaŝiĝis inter la kolonoj.

Sur malgranda placeto apud la templo kunvenis negranda homamaso. Homoj de malsamaj aĝoj kaj profesioj ĉirkaŭis maldikan grandokulan junulon kun liro, pendanta sur la ŝultro — stratan kantiston kaj fabeliston.

Li komencis kante rakonti ion, starante kaj frapante per la piedo je la tero samtakte kun la recitativo kaj abrupta zumado de la kordoj. La homoj aŭskultis kun avida atento, de tempo al tempo subkaptante akcentojn en samsonaj silaboj.

— Maasen pet, maasen ta, maka ŝebsen er maaŭ, — duonkantis la junulo.

Ĝoje emociita, Baŭrĝed komprenis, ke la kanto estis gloranta lin kaj liajn kamaradojn.

— Ili vidis ĉielon kaj vidis teron, kaj kuraĝaj estis iliaj koroj, pli ol de leonoj, — mallaŭte ripetis la vojaĝinto.

La kanto-fabelo, naskita de la animo de la popolo — libera en sia amo kaj malamo, nesubaĉetebla en takso de faroj, — gloris lin. Lin, sentintan sin senhelpa elpelito, pensinta, ke la patrujo forgesis lin. Kio povis esti pli alta kaj bela ol tia rekompenco!..

Baŭrĝed ĉirkaŭiris la templon ĉe alia flanko de la placeto kaj direktis sin al la boato, atendanta lin ĉe la faraona varfo, por veturi hejmen, en la nordan randon de la urbo de Blanka Muro.


Eksidinte sur tapiŝo meze de malalta malheligita ĉambro, Baŭrĝed komencis sian rakonton. Faraono Ĥafra, ĉirkaŭita de filoj kaj proksimuloj, sidis sur fotelo apud la ĉefa edzino.

Baŭrĝed estis malbona rakontisto. Sed nun, en la palaco de Ĥafra, li ree eksentis sin homo el alia, grandega mondo, kiu etendas siajn spacojn malproksime ekster la limojn de Ta-Kem. Kaj antaŭ ĝi, tiu mondo, la tuta lukso de la palaco kaj la minaca proksimeco de la faraono ŝajnis ne pli ol majesta ludo de infanoj en malnova kaj malvasta patra domo...

Li parolis malrapide, penante transdoni per fragmentaj bildoj la tumultantajn rememorojn.

Li komencis de tio, kiel antaŭ sep jaroj lia ekspedicio trais la orientan dezerton.

La tempo de la vojaĝo ne estis favora: apenaŭ atinginte la striitan monton de Setĥ, la ekspedicio perdis pro soifo kaj varmego ducent sklavojn kaj cent kvindek azenojn. Ili iris pluen kun grandega hasto, bruligataj de varmego, ekkonintaj la guston de la morto sur siaj lipoj.

Finfine en balanciĝantaj ondoj de la varmega aero malaperis malantaŭe la lastaj rokoj, de sur la plata ebenaĵo ekbrilis antaŭe la lumanta lazura maro. La ekspedicio venis en la havenon Suu. Baldaŭ sep plej bonaj ŝipoj enprofundiĝis en nekonatan foron en la sudo.

Baŭrĝed komence intencis navigi laŭ alta maro — tie, kie logis maristojn mirakla lumanta bluo. Li esperis pri malvarmeto kaj pri pli fortaj dorsoventoj.

Tio evidentiĝs neplenumebla. Sufoka humida varmego turmentis homojn, ĉiuj aĵoj kovriĝadis per sala glueca muko, fortajn ventoblovojn anstataŭadis longa kvieto. Sperta en navigadoj direktilisto Ŭaĥeneb konsilis reveni al la bordo, de kiu ili tiel nepripensite malproksimiĝis. Je kelkaj miloj da ulnoj for de la bordo la lazura akvo estis kvazaŭ tranĉata de blanka strieto da ŝaŭmo — ondoj senĉese batiĝadis kontraŭ elstaraĵojn de subakvaj rifoj, per senfina ĉeno tiriĝantaj laŭlonge de la bordo. Post tiu ŝaŭma strio la akvo ricevis koloron de smeraldo kaj preskaŭ ne ondiĝis. La ŝipoj ekiris laŭ la smeralda akvo inter la bordo kaj la rifoj. Tiu vojo iĝis la plej bona. Ĉi tie blovis perskaŭ seninterrompe nordaj ventoj, la ŝipoj iris rapide, ne lacigante la remistojn. La dezerta bordo estis nuda kaj senviva — tre malofte arboj aŭ altaj arbustoj vidiĝis malproksime sur la plata apudborda ebenaĵo, kaj nokte aŭdiĝadis krioj de ŝakaloj. Eĉ unu spuron de estado de homo ne renkontis la vojaĝantoj dum sesdek tagoj da navigado.

Tamen en la maro ili sukcesis vidi neforgeseblajn miraklojn. Komence la ŝipojn, perdiĝintajn inter la akvo, brilanta, kiel fandita arĝento, rapide pelis fortaj ventoj, kaj la maristoj, observante malprofundaĵojn kaj insuletojn, rimarkis nenion krome. Poste ili kutimiĝis al navigado, kaj foje, kiam la vento malfortiĝis kaj la ŝipoj estis malrapide irantaj laŭ la spegula glataĵo de la kristale diafana verda akvo, unuafoje aperis antaŭ la filoj de Kemt belegaj subakvaj ĝardenoj.

En varma akvo sub la ŝipoj la mara fundo estis sur profundo je nur kvar ulnoj, kovrita per arĝenteca blanka sablo. Unue oni rimarkis flavajn kaj ruĝajn arbustetojn de iaj vegetaĵoj, evidentiĝintaj post provo per remilo malmolaj, kiel ŝtono.

Poste sub la ŝipoj ekglitis grandaj lilaj globoj, brunaj faskoj da diafanaj pokaloj, malhel-ruĝaj tuberoj, kovritaj per amaso da etegaj truoj. Buntaj konkoj kuŝis sur la fundo, inter la ŝtonaj arbustoj tumultis malgrandaj nigre-blankaj fiŝetoj. Morne bulis super la fundo nigraj, molaj kaj poraj masoj — tio estis spongoj, konataj al tiuj, kiuj estis ĉe la Verda maro. Homoj ofte ĵetadis sin en la akvon, pelante en retojn arojn da grandaj arĝentaj fiŝoj.

Tamen post kiam la vojaĝantoj konatiĝis kun danĝeroj de tiuj ĉi smeraldaj akvoj, la senzorgecon anstataŭis singardemo.

Iaj plataj aĉaj fiŝoj pereigis du militistojn, distranĉinte iliajn ventrojn per siaj maldikaj vostoj.

Gigantaj nigraj marerinacoj kun pingloj, longaj je ulno, faris longe ne saniĝantajn vundojn.

Penoj kapti mirinde diafanajn, similajn al galantino animalojn, ŝanĝbrilantajn per miksaĵo de roza kaj ĉiel-blua koloroj, finiĝadis per kriegoj de nekompreneble kiel brulvunditaj homoj.

Sed la vera sorĉo de la ĝardenoj malfermiĝis nur post kiam la ŝipoj proksimiĝis al la blanka strio de surfo. Malprofunda smeralda akvo etendiĝis kiel larĝa kanalo laŭlonge de la bordoj. Subakvaj rokoj disigis tiun kanalon disde la blua alta maro. Kiam oftaj malprofundaĵoj bremsis pluan moviĝon, la direktilisto de la antaŭa ŝipo Ŭaĥeneb ekkondukis la ŝipojn laŭlonge de la subakvaj rokoj.

Nevola krio elŝiriĝis el la observantoj — el la blu-verda profundo subite komencis leviĝi arbustoj, fungoj, arboj, bizaraj puntoj, malklaraj, kovritaj per milde verda nebulo. Iom pli malproksime klare konturiĝis, kvazaŭ elĉizitaj, lakte blankaj kaj turkisaj ŝtonaj arbustoj. Iliaj blankaj kaj blu-violaj branĉoj interplektiĝis kiel fabela ornamaĵo, hele prilumitaj de sunaj radioj. La arbustojn anstataŭis fajnega interplektaĵo de krema koloro, alternanta kun maldikaj hele skarlataj kaj purpuraj arbustetoj. *)

Forgesinte ĉion, la homoj fiksrigardis en la diafanan akvon, kaj tie laŭ irado de la ŝipoj la subakvaj ĝardenoj disvolviĝadis en luksa diverseco de koloroj kaj tonoj, en neelĉerpebla riĉo de nuancoj, dependaj de profundo de akvo. Jen ili apenaŭ diveneblis en duonmallumo kiel diafanaj bluaj, ruĝaj kaj smeraldaj ombroj, jen elstaradis tute proksime al la supraĵo, ricevante mirinde klaran kaj puran koloron.

Pli proksime al la rando mem de la rifoj estis per ŝtupetoj forkurantaj en profundon blankaj kaj violaj ombreloj kaj tasoj, pladoj, kvazaŭ faritaj el eburo; altaj diafanaj rozkoloraj pokaloj, sinuoj de tralumantaj per blua fajro platoj kaj kombiloj.

Super deklivoj en balanciĝantaj sunaj rebriloj pendis sur elstaraĵoj rondaj kupoloj kvazaŭ el purega neĝblanka porcelano, prisemita per turkisaj makuloj kaj steloj.

Senfina diverseco de formoj kaj koloroj blindigadis la perpleksajn observantojn. Longe iris la ŝipoj super la subakvaj ĝardenoj de la Lazuraj Akvoj. Ĉiuj anoj de la ekspedicio, kaj Baŭrĝed mem, pasigis multajn horojn, kuŝante sur randoj de la ŝipoj kaj senlace observante preternaĝantajn bildojn.

Beleco de subakvaj ĝardenoj estis sorĉa. Dekojn da fojoj homoj, ĉarmitaj de ĉielblua arbusto aŭ de skarlata punto, ĵetadis sin en la akvon kaj rompadis ŝtone malmolajn branĉojn aŭ festonojn, brulvundantajn per mistera fajro. Sed, eltiritaj el la akvo, ili en la aero tuj iĝadis grizaj aŭ malpuraj rompaĵoj, perdante tutan sian belon. Flavaj kaj helverdaj vivaj floroj, movetantaj longajn tentaklojn inter sorĉaj arbustoj, tuj kiam oni levadis ilin sur ŝipon, iĝadis senformaj buloj da abomena muko.

La subakva belo ne donis sin en la homajn manojn, senrevene perdiĝis, tuj kiam homoj deziris kapti ĝin, reteni por si. Superstiĉa timo ekregis la filojn de Kemt ĉe vido de la neklarigeblaj metamorfozoj.

Tiujn la plej pasiajn, kiuj deziris, plonĝinte, ĝui pri ĉarmo de la sorĉaj ĝardenoj subakve, embuskis teruraj venenaj fiŝoj. Similaj al dikaj serpentoj, je sep ulnoj longaj, tiuj fiŝoj estis de bruna kaj ŝtalgriza koloroj, kovritaj sur la dorso per etaj nigraj makuloj. Ili havis faŭkon kun neordinaraj, akraj kaj longaj dentoj. Kaŝiĝante en malhelaj pasejoj inter la miraklaj arbustoj, ili levadis supren la kapojn kaj per la teruraj elstaraj okuloj observadis la naĝantojn, malfermante la faŭkojn.

Randoj de la rifoj, turnitaj al la alta maro, estis rompiĝantaj abrupte en nekonatan malhelan profundon. Tie estis malaperantaj, dissolviĝante en mallumo, lastaj siluetoj de arbustoj kaj elstaraĵoj sur kruta deklivo, kaj la profunda mistera abismo estis senviva kaj malhela.

Fojfoje el tie leviĝadis gigantaj fiŝoj kun akra nazo kaj fenda buŝo, provizita per segilo de akregaj dentoj. Ili senkompate kaptadis nesingardajn baniĝantojn, momente formordante brakojn aŭ krurojn. La kvieta brilanta maro estis bruigata per malesperaj krioj, farbata per sango. Spertiĝinte, la vojaĝantoj banis sin nur en malprofunda verda akvo post la rifoj. Kiam sur la supraĵo de la maro aperadis triangulaj dorsaj naĝiloj de la fiaj fiŝoj, timo kaj abomeno plenigadis la marvojaĝantojn.

En la unua monato de la navigado la ekspedicio sentis mankon nek pri provianto, nek pri dolĉa akvo. Sur la bordo troviĝadis fontoj, fiŝkaptado aŭ ĉasado al birdoj liveradis bongustan manĝon dum noktadoj. La maristoj kondukadis la ŝipojn laŭlonge de la bordo, pretaj ĉe unuaj signoj de tempesto savi la ŝipojn sur la sekaĵo.

Fine de la unua monato la ŝipoj ĉirkaŭiris obtuzan ruĝan kabon, post kiu la bordo per grandega malkruta arko entranĉiĝis en la kontinenton. Stranga blanka akvo ĉirkaŭis la ŝipojn. La vojaĝantoj komence ektimis, sed poste distingis, ke la blankeco de la akvo devenas de subtilega blanka sablo, kirlita de surfo, surkuranta sur la platan fundon. Sur la bordo leviĝis alta monto kun rondigita pinto, sur kiu brilis grandega ronda okulo, blindiganta per speguliĝo de la suno. Kvazaŭ okulo de nekonata dio severe rigardis al la nevokitaj venintoj, semante konfuzon en la superstiĉemaj koroj de la filoj de la Nigra Tero. Baŭrĝed sukcesis trankviligi la kunulojn, klariginte, ke tiajn brilantajn makulojn li renkontis ankaŭ pli frue sur deklivoj de montoj, kie estas nudigitaj rokoj el kvarco aŭ gipso.

Tamen la severa okulo de la monto altiris al la ekspedicio tutan ĉenon da malfeliĉoj.

Jam ekde la mateno la maristoj rimarkis foreston de birdoj. Ĝis nun pelikanoj, kormoranoj kaj mevoj en granda kvanto amasiĝadis sur rokaj insuletoj, elstarantaj ĉe rando de la rifaj vicoj, ĉe la surfa strio. Ĉi tie ili manĝadis kaptitan fiŝon kaj fideme allasadis ĉasistojn. En tiu ĉi tago la birdoj malaperis, kaj kvankam la rifoj plu iris per senfina vico al la sudo, ĝis la horizonta rando eĉ unu birdo ne estis videbla. Eksentinte malbonaĵon, spertaj gvidistoj kaj direktilistoj decidis singarde albordiĝi.

Ĉirkaŭ la tagmezo la ĉiam helan ĉielon antaŭe fermis sinua vico da nigre-ruĝaj nuboj, similaj al grego da grandegaj bovoj. Baldaŭ je tuta alto de la ĉielo ekstaris torditaj fostoj de malhelaj nuboj, la vento kvietiĝis, sufoka mallumo kaŝis la ŝipojn unu de la alia. Super la maro ekpendis terura obskuro de sanga koloro, kaj la akvo same ŝajnis lago da malhela sango.

La vojaĝantoj en teruro falis malsupren. Varmega vento subite falegis sur la ŝipojn kun strida fajfo. La aero pleniĝis per subtila sabla polvo, forte doloriganta la okulojn, la nazon kaj la gorĝon. Plendaj ĝemoj aŭdiĝis sur la ŝipoj, rapide silentigataj de maso da varmega sablo, fluganta en la maron el la dezerto.

La sanga venta obskuro disigis la homojn, ĉiu iĝis izola, sola antaŭ la vizaĝo de la senekzempla plago. Baŭrĝed, adiaŭante la vivon, ĉirkaŭvolvis la vizaĝon per la mantelo kaj falis sur la saman lokon, kie li staris, kaj sur lin falis ĉirkaŭantaj lin homoj. La turniĝanta sablo furiozis dum ne pli ol du horoj. Same subite ĉio finiĝis, hela pura ĉielo ekstaris super la ŝipoj, arĝenta brilo de la maro ree disverŝiĝis ĝis la horizonto mem. Kelkaj homoj pro timo elsaltis sur la bordon, aliaj, falinte en la akvon, ne sukcesis eliri, sufokiĝinte en sablaj nuboj.

La homoj, ŝokitaj de la travivaĵo, pensis nur pri akvo, sed, je ilia malfeliĉo, la akvo, rezervita sur la ŝipoj, preskaŭ tute sekiĝis, kaj sur la bordo oni nenie sukcesis trovi fontojn. Baŭrĝed ordonis haste navigi pluen, haltante nur por serĉado de akvo. Feliĉe, dorsa vento firmiĝis kaj ekpelis la ŝipojn, alie la soifegantaj remistoj ne povus longe movi la ŝipojn. Ĝis la sunsubiro oni ne sukcesis trovi akvon en ĉebordaj ravinoj.

Oni devis navigi nokte. Ĝis nun ĉe noktiĝo la ŝipoj albordiĝadis, kaj la vojaĝantoj starigadis tendaron sur la bordo, ne kuraĝante konfidi sian noktadon al la ŝanĝiĝema maro. Same ĉe unuaj signoj de tempesto ili rapide eltrenadis siajn ŝipojn sur la bordon kaj, neatingeblaj por furiozo de la maro, trankvile atendadis forpason de malbona vetero. Nun, unuafoje, la ŝipoj ĉe lumo de vesperruĝo, malheliĝanta en la dezerto, forlasis la bordan kanalon kaj eliris ekster la rifajn vicojn, en bluan maran foron. Profundega nigreco de nokto jam ne mirigis Baŭrĝed-on. La ĉielo estis tiom nigra, ke la steloj ŝajnis arĝentaj kaj iliaj helaj rebriloj balanciĝadis en malhelaj ondoj. Suferoj de la homoj estis plifortiĝantaj — raŭka spirado apenaŭ pasis tra la sekiĝinta gorĝo, la fendiĝintaj lipoj kramfis, al ili ŝajnis fojfoje, ke la steloj turniĝas en deliro antaŭ la inflamantaj okuloj.

Subite Baŭrĝed ekvidis, ke la konturoj de la ŝipo klare desegniĝis sur la akvo, la vizaĝoj de la kunuloj elstaris el la mallumo. Li nevole kaptis la ŝiprandon per la mano — ŝajnis, ke la ŝipo leviĝas en la aeron en ondoj da nekomprenebla lumo. Ĥoro de timigitaj voĉoj montris al Baŭrĝed, ke li ne sonĝas. Venkinte la kapturniĝon, li ĉirkaŭrigardis. La tuta maro ĉirkaŭe estis kaptita de flamo, ondoj estis turnantaj kaj ĵetantaj bluajn ekbrilojn, kaj ŝaŭmaj plaŭdoj ĉe la pruoj de la ŝipoj disŝutadis milionojn da oraj fajretoj. Ĉiu remilo, malleviĝante sur la akvon, estis naskanta luman ekbrilon, kaj fajra strio estis foriranta malproksimen post la poŭpo de la ŝipo.

La akvo, penetrita de lumo, iĝis diafana kaj malpeza, la ŝipo balanciĝis en ĝi, kvazaŭ ĵetita en nekonatan mondon inter la akvo kaj la ĉielo.

Kutimiĝinte al la antaŭe nevidita spektaĵo kaj kompreninte, ke al ili ne minacas danĝero, la homoj komencis rimarki en la akvo animalojn de nekredebla aspekto. Similaj al diafanaj rubandoj, kombiloj, ombreloj, kvazaŭ faritaj el sorĉa fleksebla vitro, tiuj animaloj estis balanciĝantaj en la brulantaj ondoj, mem eligante eĉ pli fortan bluan aŭ oran lumon. Kelkaj el ili estis grandegaj — iliaj diafanaj kupoloj estis atingantaj dudek ulnojn diametre, videblaj de malproksime, kiel brilantaj insuletoj.

Kuraĝa remisto — aziano, ĵetinta sin en la maron por kapti unu el tiuj estaĵoj, — preskaŭ momente pereis. Kamaradoj, hastintaj al li por savo, kovriĝis per kontinuaj brulvundoj, kiujn kaŭzis maldikaj fadenoj, pendantaj de randoj de la ombrelo kaj atingantaj multajn ulnojn da longo.

Longe iris la ŝipoj laŭ la lumanta maro, kaj la afekciitaj homoj forgesis pri siaj malfeliĉoj. Sed, kiam la ondoj subite estingiĝis, la soifo ree ekturmentis la homojn.

Ĉe la sunleviĝo la vento kvietiĝis, ĉe la hela suno la ŝipoj ankoraŭ moviĝis al la bordo per remiloj.

La brilantan bluon de la maro ĉi tie trais mallarĝaj strioj de sanga koloro, etendiĝantaj antaŭen kaj malantaŭen ĝis la horizonto. Kiel ruĝaj serpentoj, sinuis tiuj strangaj strioj, kun mirinda klareco distingiĝantaj sur diafana blua akvo. Laŭ ordono de Ŭaĥeneb, kiam la ŝipo situis sur unu el la ruĝaj strioj, oni ĉerpis akvon. La akvo en la vazo estis skarlata, perdinte diafanecon, kaj vere similis al likva sango, sed sen odoro. De kie aperis en la maro tiuj kolosaj fluoj da akvo, kiaj animaloj, spiritoj aŭ dioj povis verŝi tioman kvanton da ĝi? Aŭ tio estis sango de la maro mem?

Timo antaŭ la nekomprenebla same regis Baŭrĝed-on, kiel ĉiujn liajn subulojn.

Sed lin subtenis kuraĝo de la kunvojaĝantoj — spertaj militistoj kaj ŝipistoj: direktilisto Ŭaĥeneb, lia helpanto Ahaver, vela majstro Neĥsi, estro de la militistoj Imtour. Ili per sia kuraĝo fojfoje igadis Baŭrĝed-on — la estron de centoj da homoj — perpleksiĝi kaj miri: de kie, el kiuj profundoj de la animo ĉerpas ili trankvilan kuraĝon, gajan viglon kaj nelacigeblon, kiam, ŝajne, iliaj lacaj korpoj devus senhelpe sterniĝi sur la ferdeko? Kuraĝo de la homoj, konstante, dum multaj tagoj troviĝantaj apud li, venkadis timon antaŭ supernaturaĵoj, antaŭ manifestiĝoj de nekonataj fortoj, sub kies potenco li troviĝis...

Streĉante lastajn fortojn, la remistoj elirigis la ŝipojn el la sangaj strioj. Baldaŭ eksonis bruo de surfo, kaj finfine la ŝipoj trovis sin post la ŝaŭma limo, ĉe la bordo. Jam el malproksime estis videbla larĝa buŝo de interkrutejo, tra kiu estis dekurantaj al la maro densejoj de altaj arboj — unuaj boskoj, renkontitaj de la ekspedicio. Ankoraŭ neniam remiloj moviĝis kun tia rapido, neniam albordiĝo de ŝipoj estis plenumita tiel rapide. Kaj poste, post sablaj montetoj estis akvo, freŝa kaj pura, de admirinda gusto, elfluanta per abunda rojo en malvarmeta ombro de palmoj, en densejo de hundaj ŝuoj...

En tiu loko Baŭrĝed rompis sian rakonton kaj, mallarĝiginte la okulojn, kvazaŭ laciĝinta pro brilo de la varmega maro, rigardis al la faraono.

Tiu sidis rigidiĝinte; la buŝo de la minaca reganto duonmalfermiĝis, la okuloj, fermitaj per pezaj palpebroj, estis celitaj malproksimen, tien, kie en aperturo de fenestro videblis longa altebenaĵo kun la konstruata piramido.

Ĥafra malrapide rektigis sin, akceptante denove la aspekton de dieca reganto, kaj ordonis alporti regalaĵon.

Sed tuj kiam la ĉeestantoj ekparolis, interŝanĝante impresojn, redemandante Baŭrĝed-on, la faraono interrompis ilin per malpacienca gesto.

En silento ili refortiĝis per manĝo kaj vino, kaj Baŭrĝed ree daŭrigis la rakonton.

En la boskoj ĉe pura akvo la ekspedicio ripozis dum kelkaj tagoj, entombiginte dek kvar kunulojn, pereintajn dum la navigado sen akvo. La ĉirkaŭaĵo abundis per ĉasaĵo, kaj la vojaĝantoj ĝuis freŝan viandon de antilopoj kaj sovaĝaj porkoj. Lertaj majstroj ŝanĝis ujojn por akvo, por eviti ripeton de la spertita malfeliĉo.

Turninte post la kabon, finiĝantan per monteto de mirinde ronda formo, la ŝipoj longe iris laŭlonge de senviva plata ebenaĵo, kovrita de salo kaj blindige brilanta sub la suno. Sur hela lazuro de la maro estis disĵetitaj sovaĝaj rokaj insuloj. Ilia nombro estis ĉiam pligrandiĝanta, kreskis ankaŭ ampleksoj. Troviĝadis insuloj kun bona dolĉa akvo, ĉirkaŭkreskitaj de arbaro aŭ arbustaro aŭ kronitaj de altaj montetoj, altaj je kvincent ulnoj.

Sur la bordo per longa strio etendiĝis sabla ebenaĵo kun sablaj buloj, fumantaj sub vento, kaj post ĝi, el seka mallumo, komencis emerĝi apartaj montoj de tia alto, pri kiu la vojaĝantoj havis nenian koncepton. La unua grandega pinto per larĝa kupolo leviĝis en transnuban alton, post ĝi malproksime la alia, malpli alta, estis kovrita de arbaro. Akraj vicoj da nigraj ŝtonoj trais la ebenaĵon, alrampante al la maro mem, la bordaj deklivoj estis distranĉitaj de mallarĝaj, sinistraj ravinoj.

La navigado iris sen specialaj aventuroj. Post la blankaj rokoj sur la bordo komenciĝis vastaj marĉoj, ĉirkaŭkreskitaj de arboj kun neordinaraj, elstarantaj en la aeron radikoj. La marĉojn gardis tri gardistoj — apud la maro altis tri akraj nigraj konusoj, altaj je ne malpli ol kvarcent ulnoj.

Tuj kiam la ŝipoj preteris la marĉojn kun iliaj malsanigaj vaporoj, en la klariĝinta malproksimo de la bordo aperis vicon post vico majestaj akrepintaj montoj. Ili aperadis malproksime, kvazaŭ naĝante en blueta nebulo. Tuj senteblis, ke ili devas havi nekredeblan alton. Baŭrĝed kaj liaj kunuloj estis certaj, ke tiuj montoj estas ĝuste tiuj, kiuj apartigas la Landon de Spiritoj disde la komenco de Ĥapi, kaj ĝojo penetris en iliajn korojn. Ĉi tie ili unuafoje rimarkis homojn sur la bordo — nigrajn nudajn sovaĝulojn, rapide kaŝiĝintajn en densejo. Nur tiam la fieraj filoj de la Nigra Tero, malestimantaj aliajn, ne similajn al ili homojn, komprenis ĝojon de renkontiĝo kun homo.

Senlimaj malplenaj spacoj dum centoj da tagoj etendiĝadis antaŭ ili, kaj teruro de soleco en grandega kaj malplena mondo, sento de senhelpeco antaŭ la senfina naturo regis la vojaĝantojn. Nun evidentiĝis, ke ili estas ne solaj; ĉi tie loĝas, kvankam nigraj kaj nudaj, sed veraj, similaj al ĉiuj aliaj homoj. Ĉiuj maristoj kun sopiro rigardis post ili, malaperintaj, kiel fantomoj.

Baldaŭ la vojaĝantoj suferis pro nova malfeliĉo. La ĉielo malheliĝis pro pezaj nuboj, kaj en furioza brilado de fulmoj kaj frakasa bruo de tondro sur la filojn de Ta-Kem verŝiĝis tia pluvo, pri kiu oni neniam aŭdis en ilia patrujo, kie pluvo estas evento, okazanta unufoje dum kelkaj jaroj. Malhelaj nuboj serpentumis super la ŝipoj, similante al la bildo de vokanta tempeston malica serpento Apop, ekbriloj de fulmoj prilumadis malfermitajn faŭkojn kaj rabajn manegojn.

Kontinuaj torentoj de muĝanta akvo faladis de la ĉielo, surverŝante la ŝipojn; la homoj sufokiĝadis, apenaŭ restarigante la spiradon; ĉio momente sorbis akvon. Timigitaj de furioza tondro kaj blindigitaj de senĉesaj ekbriloj de fulmoj, la sufokiĝantaj maristoj estis despere elĉerpantaj akvon, kiu plenigis la ŝipojn.

La pluvego baldaŭ ĉesis; ĉio kvietiĝis, ekbrilis la varmega suno, kaj nur sur la fumantaj bordoj plu longe lirlis torentoj, defluantaj en la maron.

Estis finiĝanta la dua monato de la navigado. La vojaĝantoj lernis ne timi mornajn rokojn, furiozon de surfo, neteran belon de subakvaj ĝardenoj. Eĉ en purpura mallumo de sabla tempesto aŭ en torentoj de furiozaj pluvegoj la ŝipoj iris antaŭen, plonĝante per la nigre-ruĝaj pruoj, obeante al la volo de la granda faraono Ĝedefra, pelataj de persisto de la homoj, hardiĝintaj en lukto kontraŭ nekonataĵoj. Kvazaŭ serpentoj, drakoj kaj ceteraj fabelaj estaĵoj, senfine elrampadis en la maron rokaj kaboj, foriradis malantaŭen post la poŭpon golfetoj, brulantaj sub la suno.

Sed novaj malfacilaĵoj atendis la kuraĝajn vojaĝantojn, embuskis ilin malantaŭ elstaraĵoj de la bordo, kaŝiĝis post la flamanta suda horizonto.

Ĝis nun la bordo de la Lazura maro estis preskaŭ rekta, mallongaj kaboj kaj neprofundaj golfoj rompadis monotonecon de tiu linio, strebanta foren, simile al flugo de sago. Komence de la tria monato de la navigado la ŝipoj eniris en profundan golfeton, entranĉitan en la bordon en suda direkto. Antaŭ la ŝipoj kuniĝis bordaj rokoj, pasejo antaŭen ne estis, kaj oni devis ĉirkaŭiri per remiloj longegan rokan kabon, kontraŭ kiu en la maro videblis grandaj insuloj. Post tiu kabo la ŝipoj renkontis fortegan venton. Laŭ glata, kovrita de etaj sulkoj supraĵo de la maro rapide trakuradis apartaj maloftaj ondoj. Ĉiuj el la ondoj ruliĝis, leviĝante kiel ronda ĝibo kun ŝaŭma bordero antaŭe. Ili komencis ĵeti la ekkrakintajn ŝipojn, surverŝi ilin trans la pavezojn. La maristoj apenaŭ sukcesis kaŝiĝi inter la insuloj. Vespere la vento malfortiĝis, kaj eblus iri laŭ la kvietiĝinta maro, sed evidentiĝis, ke la forto de la remistoj ne kapablas venki reziston de la senĉese blovanta vento. Tagon post tago blovis renkontaj ventoj, la homoj senfortiĝis. La ŝipoj pasadis etajn distancojn.

Baŭrĝed decidis eliri en la altan maron, sed ankaŭ tie renkontaj ventoj ne permesis iri al la ŝipoj, poiomete depelante ilin orienten.

Baldaŭ la vojaĝantoj ekvidis bordon kaj kun plezuro eksciis, ke larĝo de la Lazuraj Akvoj ĉi tie estas same negranda, kiel norde, kie ŝipoj de Kemt tranavigadis ilin, irante en militajn ekspediciojn al minejoj de orientaj landoj. Do, simile al giganta kanalo, la Lazuraj Akvoj etendiĝis per rekta mallarĝa strio malproksimen je milionoj kaj milionoj da ulnoj da longo. La orienta bordo de la maro ĉi tie estis tute senviva kaj senakva.

Suferante pro bruliganta varmego, la maristoj uzis ĉiujn penojn por trabatiĝi reen al sia bordo, kaj albordiĝis tien preskaŭ en la sama loko, de kie ili debordiĝis, — ĉe la grandaj insuloj. Dum la vojo ili vidis nigrajn fiŝojn de nekredebla grandeco, superantajn kelkoble la longon de la ŝipoj. Tiuj fiŝoj elstarigadis super la mara supraĵo siajn glatajn nigrajn dorsojn, similajn al insuloj el nigra granito, laŭte snufadis, elĵetante fontanojn da akvo, kaj disbatadis la akvon per monstraj vostoj. La vojaĝantoj foriris de tiuj fiŝoj kun tuta ebla rapido. La fortikaj ŝipoj de Kemt unuafoje ŝajnis al ili rompeblaj, nefidindaj ŝeletoj.

La renkontaj ventoj ne nur ne ĉesis, sed male, blovis preskaŭ kontinue. Baŭrĝed kapitulacis, provizore venkita. Elektinte oportunan lokon, abundan je akvo kaj ĉasaĵo, la vojaĝantoj eltrenis la ŝipojn malproksimen sur la bordon. Ĉi tie ili pasigis restaĵon de la tempo de inundo kaj tri monatojn de la semado en turmenta atendo de ŝanĝiĝo de ventoj, batalante kontraŭ multegaj rabobestoj kaj venenaj araneoj, ŝajne, kunvenintaj el la tuta ĉirkaŭanta dezerto. La homoj suferis sen kutima manĝo — frukta kaj tritika pano, legomoj. Ĉiuj rezervoj finiĝis, kaj plua nutrado tute dependis de sukceso de ĉasistoj aŭ de tiuj manĝeblaj vegetaĵoj, kiujn oni malofte trovadis en negrandaj arbaretoj, plenigantaj montajn valojn de la alta bordo.

En la lasta monato de la semado ree ekblovis fortaj kaj konstantaj nordaj ventoj, kaj la ŝipoj, riparitaj kaj pririgarditaj, daŭrigis la vojaĝon.

La orienta bordo de la Lazuraj Akvoj subite komencis proksimiĝi al la okcidenta. Por mirego de Baŭrĝed, la maro mallarĝiĝis ĝis kvindek mil ulnoj. Ambaŭ bordoj estis mornaj kaj senfruktaj — nigraj montoj staris simile al aro da porkaj mampintoj. Kruda nigra grundo, ne naskinta eĉ herbeton, kovris ĉion ĉirkaŭe.

Tuj kiam la ŝipoj preteris tiun mallarĝan lokon, la bordoj komencis rapide disiri, senordaj ondoj puŝadis la ŝipojn, danĝere kliniĝantajn kaj fojfoje ĉerpantajn akvon.

Sur du ŝipoj deŝiriĝis velstangoj, la ŝipo de Baŭrĝed komencis liki. Dum duontago ili navigis en tiaj minacaj cirkonstancoj, poste grandega, vasta golfo malfermis sian glatan, kvietan supraĵon.

La maristoj estis afekciitaj pro la subita ŝanĝo — malaperis humida kaj sufoka varmego, akompaninta tutan ilian longan navigadon laŭ la Lazuraj Akvoj. La aero iĝis malpeza kaj pura, kiel la aero de la benita Kemt. La homoj ekĝojis pri tio, kiel pri feliĉa antaŭsigno.

La malproksimaj bordoj verdis, de malproksime sentiĝis stranga aromo, alfluganta de la tero.

Montoj estis kovritaj de arbustoj kaj malaltaj arbetoj kun densa brilanta foliaro. Ĉiuj ĉi vegetaĵoj estis eligantaj tre agrablan odoron.

La ŝipoj iris dum ankoraŭ kelkaj tagoj laŭlonge de la bordo, suden, kaj tiam okazis nekompreneblaĵo. La bordo ekstaris kontraŭ la taga suno, vojo suden ne plu ekzistis. Baŭrĝed kaj liaj kunvojaĝantoj konsterniĝis: anstataŭ ol atingi randon de la sekaĵo sur bordo de la Granda Arko, ili atingis randon de la maro. Konfuzo penetris en la korojn — la ordono de la faraono iĝis neplenumebla.

La ŝipoj turniĝis orienten kaj dum dek du tagoj iris laŭlonge de la bordo, longe starante sur sekaĵo pro fortaj blovegoj de vento kaj ondoj, altaj je ok ulnoj. Teruraj malhel-ruĝaj nuboj estis pelataj de furiozaj skualoj, fortegaj pluvoj kun muĝo verŝiĝadis sur la dezertan bordon, kovritan de sablaj montoj. Kaj la bordo estis ĉiam pli forturniĝanta de la orienta direkto al la norda.

Duboj ne estis — la Granda Arko estis mistere malaperanta ien, kaj ili atingis la limojn de la mondo. Sed kie do estas la sorĉa Punt kun ĝiaj riĉaĵoj, kun loĝantoj, similaj al la popolo de la Nigra Tero, kun multegaj loĝlokoj sur maraj bordoj?

En neĉirkaŭvideblan malproksimon antaŭen estis foriranta la senhoma bordo, kaj same en profundo de la firmaĵo super ĝi altis ebena kaj nealta roka ŝtupego, pritranĉita de sekaj ravinoj.

Baŭrĝed haltigis la ekspedicion. Neniu atendis tian finon. Oni prepariĝis al novaj, senekzemplaj malfacilaĵoj, al nekredeblaj mirakloj, eble al pereo. Sed ĉi tie, post la mirindaj aventuroj sur la vojo laŭ la Lazuraj Akvoj, estas seka kaj varmega neloĝata lando, barinta la vojon suden.

Oni ree eltrenis la ŝipojn sur la bordon, konstruis kabanojn. El la tendaro ĉe piedo de flavaj klifoj disiris en diversajn flankojn armitaj taĉmentoj — por skoltado de la lando kaj por serĉado de manĝo.

Baŭrĝed mem, estrante cent dudek militistojn kaj armitajn sklavojn, ekiris suden. Li leviĝis sur nudajn platajn montojn, pasinte kvincent mil ulnojn for de la bordo.

Malproksime okcidente altis armeo da montoj de sama senekzempla alto, kiajn ili vidis malantaŭ la grandaj marĉoj dum la vojo laŭ la Lazuraj Akvoj. Ili staris dense per minaca amaso, ĉirkaŭkreskitaj de arbaroj, kovritaj de nuboj, kiuj kuŝis, kvazaŭ ripozante, sur iliaj akraj, breĉetitaj ŝultroj. Sude antaŭ Baŭrĝed sterniĝis, kiom povis vidi la okulo, flava varmega dezerto sen ravinoj, boskoj aŭ oazoj. Neniu rivero trais la helan, ŝajnantan loza, ebenaĵon, neniu lago brilis per ĝoja lumeto sur la monotona ebeno.

Kaj oriente — tie iris sen fino samaj platpintaj ŝtupegoj, kiel tiu, de kiu Baŭrĝed penis penetri per rigardo en la nekonatan. Ne estis eĉ spuro de urboj aŭ vilaĝoj, nek signo de eĉ mallonga estado de homo.

En malfacila medito Baŭrĝed revenis reen. Malfacilaĵoj de la iro de lia taĉmento, tagoj sen trinkado sub la kolera, premanta suno, sendormaj noktoj, plenaj je maltrankvilaj pensoj, — ĉio iĝis vana, la enigmo restis nesolvita.

Sed en la tendaro lin renkontis neatenditaj novaĵoj.

Unu el la taĉmentoj, senditaj okcidenten, post kvintaga vojo trovis malgrandan vilaĝon, situantan en arbara valo, foriranta al piedoj de la okcidentaj minacaj montoj. La nekonataj homoj estis saĝaj kaj komprenemaj. Armitaj nur per malpezaj lancoj kaj silikaj tranĉiloj, ili paŝtis gregojn da kaproj sur deklivoj de montoj, abunde loĝataj de sovaĝaj bestoj. Ilian lingvon sciis neniu el la sklavoj, prenitaj el post la Pordego de la Sudo. Sed helpe de gestoj kaj desegnoj sur sablo la homoj de Baŭrĝed sukcesis interkompreniĝi kun ili. Kuraĝaj kaj fieraj, ili neniom timis la strangajn venintojn kun armilaro el nekonata metalo, havantajn maproksime pafantajn pafarkojn. Neniu el ili konsentis iri en la tendaron, kaj minacoj de militestro Imtour preskaŭ fiaskigis la aferon.

Finfine ili komprenis, ke la venintoj bezonas ekscii pri la ĉirkaŭanta lando. Kontraŭ prezo de glavo el brilanta kupro du junuloj ekiris supren laŭ la valo kaj revenis post dek tagoj kun tri kadukuloj, pasigintaj sian longan vivon en senĉesaj nomadoj laŭ la landoj kun gregoj da brutaro kaj en ĉasaj iradoj. Post longaj kaj malfacilaj klarigoj evidentiĝis senekzemplaj aferoj.

Sude kuŝis senfina riĉa lando, sed la vojo al ĝi estis barita de altaj montoj kaj senakvaj dezertoj. La distanco estis tiom granda, ke ĝi postulis kelkajn monatojn da vojo, kaj sen ŝarĝobrutoj ne eblis eĉ pensi komenci tian entreprenon. Sed la maro, kiel evidentiĝis, tute ne estis finiĝanta ĉi tie. La maljunuloj ne povis klarigi tion en detaloj, sed unuanime asertis, ke pli malproksime sude troviĝas rando de la tero kaj nur sola senlima maro ĉirkaŭlavas tiun limon de la mondo.

Ĝojigita de la sciigoj, Baŭrĝed decidis navigi pluen. Sed antaŭ ol la ŝipoj povis ekiri, oni devis malŝpari ankoraŭ tri monatojn por rezervado de provianto.

Dum tri monatoj la senditoj de Ta-Kem loĝis apud la loĝantoj de la senfruktaj montoj. La orgojla kortegano Baŭrĝed, en sia Ta-Kem rigardinta al ĉiu malhelhaŭta homo el la Sudo kiel al senduba sklavo, ĉi tie estis ravita de siaj hazardaj najbaroj, admiris iliajn fleksiĝemajn, fortajn korpojn, fabelan kuraĝon de ĉasistoj, sole elirantaj kun lancoj kontraŭ leonoj.

Plurfoje Baŭrĝed ĉasis kune kun tribestroj, forgesinte pri ajna orgojlo, admiris junajn sveltajn knabinojn, apenaŭ kovrantajn sian nudon per malgranda vesto.

Por eĉ eta ofendo, farita al la lokaj loĝantoj, Baŭrĝed difinis tujan mortekzekuton, sed la severan ukazon oni ne devis plenumi: neniu, eĉ arogemaj libianoj, kverelis kun la najbaroj — tiel forta estis en ili sopiro pri homo post teruraĵoj de la senhoma maro.

Dum kvin monatoj staris ĉi tie la ŝipoj; jam jaro pasis post la eknavigo el la haveno Suu.




Jen, atingis ni la patrujon... — traduko de aŭtentika teksto.
Nejto — diino de la ĉielo, saĝo kaj amo en Malsupra Egiptujo.
Maasen pet... — aŭtentika teksto.
plataj aĉaj fiŝoj — vostpikilaj rajoj.
similaj al galantino animaloj — meduzoj de diversaj specioj.
*) — Estas priskribitaj koralaj rifoj de la Ruĝa maro. Estas menciitaj diversaj koraloj: madreporoj, mileporoj, turbinarioj de diversaj specioj.
Flavaj kaj helverdaj vivaj floroj — aktinioj, aŭ maranemonoj.
venenaj fiŝoj — angiloformaj rabaj fiŝoj — murenoj.
gigantaj fiŝoj kun akra nazo kaj fenda buŝo — ŝarkoj.
obtuza ruĝa kabo — la kabo Ras-Ĥamra (vd. maristan gvidlibron de la Ruĝa maro).
subtilega blanka sablo — korala sablo.
Similaj al diafanaj rubandoj, kombiloj, ombreloj — salpoj, ktenoforoj, meduzoj.
brilantaj insuletoj — gigantaj tropikaj meduzoj ĝis 11 metroj diametre.
mallarĝaj strioj de sanga koloro — amasiĝoj de mikroskopaj algoj, ĝuste pro kiuj la Ruĝa maro ricevis sian nomon.
hundaj ŝuoj — antikv-egipta nomo de dornaj arbustoj.
monteto de mirinde ronda formo — ĉe la kabo Theraŭba (vd. maristan gvidlibron de la Ruĝa maro).
arboj kun neordinaraj, elstarantaj en la aeron radikoj — manglaro.
majestaj akrepintaj montoj — montoj de Abisenujo.
Apop — la enkorpiĝo de tempesto, obskuro kaj teruro en la egipta panteono.
nigrajn fiŝojn de nekredebla grandeco — t.e. balenojn.
la maro mallarĝiĝis ĝis kvindek mil ulnoj — la markolo Bab el Mandeb.
grandega, vasta golfo — la Adena golfo, kie estas multe pli malvarme, ol en la Ruĝa maro.
post la Pordego de la Sudo — t.e. post la suda limo de Egiptujo.




Hosted by uCoz