Parto unua

Vojaĝo de Baŭrĝed


Ĉapitro 1

Testamento de Ĝoser


Super malaltaj argil-vergaj bariloj leviĝis polvaj nuboj, aŭdiĝis akutaj krioj. Io okazis en labirinto de mallarĝaj stratoj, ĉe la haveno mem de la urbo de Blankaj Muroj — de la ĉefurbo de la Nigra Tero, de la lando Ta-Kem.

Ŭaĥeneb — la direktilisto de la reĝa trezoristo — rapidege leviĝis kaj komencis fiksrigardi al la urbo, de kie venis la maltrankvila bruo. La gastoj, sidintaj apude, ne moviĝis, eĉ ne retrorigardis al tio, kio estis okazanta malantaŭ la muroj de la malgranda ĝardeno.

— Kio okazas tie? — malpacience demandis la direktilisto, penante rigardi al la mallevitaj vizaĝoj de la amikoj.

— Heroldoj de la Granda Domo kaptas krimulon... — sendezire respondis la grizhara bopatro de Ŭaĥeneb.

— Sed la bruo estas apud la domo de Antef, la amiko de mi kaj de miaj infanoj! — kun maltrankvilo ekkriis la direktilisto.

— Oni kaptas Antef-on mem, — enmiksiĝis juna najbaro. — Ni scias, ke por preni lin, venis heroldoj de nia urborando.

— Kiel! Oni kaptas Antef-on, kaj vi sidas, kvazaŭ oni ĉasas antilopon? — indigne ekkriis Ŭaĥeneb. — Tiu homo ne povas esti krimulo! Kiu ne konas la ŝipan ĉarpentiston Antef-on!

La direktilisto indigne retrorigardis al la senmovaj figuroj de siaj gastoj kaj elkuris sur la straton, kaj post li — ambaŭ liaj junaj filoj, same altaj kaj larĝŝultraj, kiel ilia patro. Al ili aliĝis ankaŭ ŝipaj lernantoj de Ŭaĥeneb, kiuj estis inter la gastoj.

— Ŭaĥeneb tro multan tempon pasigas en ŝipvojaĝoj kaj ankoraŭ ne scias, kiel ferocas nun senditoj de la faraono... — mallaŭte diris la bopatro de la direktilisto.

— Se li ne lernos esti obeema, do baldaŭ oni trenos lin, katenitan, en la ŝtonminejojn! — morne grumblis la maldika forĝisto.

— Honton al vi, diranta malbonon, — enmiksiĝis la edzino de la direktilisto. — Mia Ŭaĥeneb estas saĝa kaj elprovita en danĝeroj. Lin ŝatas eĉ la trezoristo mem de la dio — Baŭrĝed...

— Ŝatas kiel krokodilo antilopon, — plu grumblis la obstina forĝisto, — dum ĉe lia plej bona direktilisto ĉio estas bona. Sed sufiĉas al Ŭaĥeneb nur mispaŝi — kiu defendos lin? Kiu kuraĝos iri kontraŭ ordono de la Granda Domo?...

La krioj proksimiĝis al la pordego de la ĝardeno, kaj la edzino de la direktilisto maltrankvile elrigardis sur la straton.

Maldekstre, en fino de mallarĝa pasejo inter monotonaj bariloj el griza rivera ŝlimo, aperis soleca fuĝanto. Li antaŭis je du dekoj da ulnoj siajn persekutantojn, kiujn gvidante kuris, kiel ĉashundoj, du duonnudaj homoj en buntaj zonoj de heroldoj de la faraono, armitaj per ponardoj kaj pezaj bastonoj. Post la heroldoj kuris ĉiaj ulaĉoj: nenifaruloj — filoj de havenaj oficistoj, pelistoj de azenoj kaj hazardaj preterpasantoj, ĝojintaj al la ŝanĝo en monotoneco de malrapida vivo. Ĉiuj kriegis kaj stridis, kvazaŭ ekvidis «la forturnantan la vizaĝon» — malbonan spiriton de dezerto, aŭ subteran monstron de antikvaj legendoj.

La fuĝanto similis nek al maliculo, nek al monstro. Lia elturmentita vizaĝo en spuroj de koto, la okuloj, larĝigitaj kaj plenaj de malespero, povis kaŭzi nur kompaton kaj indignon en ĉiu, kiu konis tiun homon.

La fuĝanto proksimiĝis al Ŭaĥeneb.

— Antef! — nelaŭte vokis lin la direktilisto kaj daŭrigis rapide: — Kuru laŭ la strato de Remistoj maldekstren, turnu ĉe la ĝardeno de la diino al la tenejo de varoj, liveritaj de ni... Diru al la gardisto, ke mi ordonis, kaj li kaŝos vin inter pakaĵoj. Tie atendu la nokton... Kuru kaj ne retrorigardu.

Antef alkuris Ŭaĥeneb-on. La persekutantoj preskaŭ atingis sian viktimon. La direktilisto ekkriegis kaj ĵetis sin rekte al Antef.

La virino, observanta el la ĝardeno, ekkriis pro indigno. Sed, kiam ŝiaj filoj kaj tri el la lernantoj de la edzo amase ĵetiĝis post Ŭaĥeneb, kunpuŝiĝis kun la persekutantoj kaj falegis en densan polvon, ŝi komprenis, ke Ŭaĥeneb kaj la junularo agas laŭ interkonsento.

Antef malaperis post angulo, kaj la junuloj plu tenis la persekutantojn kun krioj: «Kaptis, kaptis!..»

La homamaso, kurinta post la heroldoj, haltis en nekompreno. La plej pasiaj partoprenis la falamasiĝon, kaj polvo tute ŝirmis ĉion, okazantan sur la strato. La heroldoj de la faraono ne baldaŭ sukcesis malimplikiĝi el la tumulto kaj liberiĝi disde manoj de siaj fervoraj helpantoj. Sed kiam evidentiĝis, ke la fuĝanto evitis kapton, tiam la supera heroldo alsaltis al Ŭaĥeneb kun minacoj:

— Kiel aŭdacis vi, maljunaĉa hipopotamo, enmiksiĝi en la aferon de la Granda Domo? Via stulta fervoro kaj mallerto de viaj hundidoj kaŭzis tion, ke la krima Antef fuĝis de la leĝa puno. Sed la puno ne preteros la maliculon, kaj vi devos respondi antaŭ la estro. Iru kun ni. — Kaj la heroldo metis la malpuran, gratitan manon sur la ŝultron de Ŭaĥeneb.

Tiu per abrupta movo deĵetis la manon de la reprezentanto de la potenco.

— Mi ne kulpas... mi penis helpi al vi kaj mi mem ne scias, kiel okazis, ke la krimulo forkuris. Sed mi ne povas iri kun vi — la trezoristo de la dio ordonis al mi veni hodiaŭ vespere, mi ne povas malobei la ordonon... Kie mi loĝas, vi scias, — trankvile aldonis Ŭaĥeneb.

La direktilisto mensogis, sed lia kalkulo montriĝis prava.

La heroldo sulkigis la brovojn kaj ĉirkaŭrigardis, pensante. Ŝultron al ŝultro kun la direktilisto staris fortaj junuloj, sur kies vizaĝoj legiĝis firma decido cedi al neniu. La homamaso, ĵus unuigita per la furioza persekuto, disiĝis je grupoj. La homoj atendis en silento, montrante nenian kunsenton al la heroldoj, kiuj estis evidente malvenkantaj.

Balbutante blasfemojn, la heroldoj foriris post kaŝiĝinta Antef. La direktilisto kun la helpantoj revenis en la ĝardenon. La junularo donis liberon al rido, pasie diskutante la okazintaĵon kaj rememorante, kiel falegis sub la piedojn de la faraonaj heroldoj la plej aĝa filo de Ŭaĥeneb. La maltrankviligitaj gastoj baldaŭ disiris; la partoprenintoj de la batalo ekiris al la rivero por forlavi la polvon.

Ŭaĥeneb sidis, enpensiĝinte, ĝis la noktiĝo, poste ekstaris, kunprenis sakon kun manĝaĵo, preparitan de la edzino, kaj eliris en la netravideblan mallumon.

Eĉ unu lumeto ne estis videbla en dometoj de la havena urborando. Bruligi oleon aŭ grason en lucernoj estis multekoste, kaj tago, pasigata en laboro, estis tro longa, por ke homoj sidu en siaj domoj post veno de mallumo. Nur nelacigebla junularo, kaŝiĝante disde pliaĝuloj, estis kunvenanta ĉe la malgranda templo. El la mallumo flugis mallaŭtaj paroloj, facilaj paŝoj de nudaj piedoj...

La direktilisto rapide atingis la vartenejon, konversaciis kun Antef, revenis hejmen kaj silente grimpis sur la platan tegmenton de la domo, kie tuta lia familio estis saviĝanta de varmego kaj insektoj kaj kuŝis vice sur malmolaj matoj el papiruso.

— Ĉu vi sukcesis? — flustris la edzino, kiam la direktilisto kuŝiĝis kun peza suspiro de laca homo.

— Antef estas sekura, — silentinte iom, respondis Ŭaĥeneb. — Li scias sekretan lokon sur rando de la okcidenta dezerto, en la urbo de mortintoj. Tie kaŝiĝos li... ĝis debordiĝos denove mia ŝipo. Sed tio estas malgranda afero... — La direktilisto morne eksilentis.

— Kio do ankoraŭ estas malbona, pro la sankta naŭopo? — kun maltrankvilo demandis la edzino.

— Malbona estas ĉio... malbona estas nia vivo, tremanta antaŭ homoj de la Granda Domo, antaŭ senditoj de la pastroj. Ili fleksas ĝin, kiel vento de dezerto fleksas maldikan tigon de kano, kiel fleksas sklavon knuto de sklavpelisto!

— Ĉu tio estas nova por vi? — miris la edzino.

— Ne estas novo en tio, sed kial la malbono devas daŭri eterne? Ĉu vere neniam venos la bono? Ankoraŭ tute antaŭnelonge, kiam vi estis portanta nian malpli aĝan filon, la faraono — konstruinto de la granda piramido, kondamnis nin, simplajn neĝes-ojn kaj rome-ojn, al malsato kaj ruiniĝo. Se ne akirus mi manĝon kaj oron en la danĝera ŝipvojaĝo en landojn de la Verda maro, eble, restus viva neniu el niaj gefratoj. Sed la granda piramido estas konstruita, la faraono foriris en la eternecon, sed ĉu vivi iĝis pli facile? Same oni postulas de ni neelteneblan laboron, batas kaj sklavigas pro ŝuldoj. Multegaj oficistoj observas niajn vojojn, registras ĉiun mezuron da kolektitaj fruktoj, ĉiun gruon kaj ankoraŭ ne naskiĝintan antilopidon...

— Vi estis en diversaj landoj. Ĉu ankaŭ tie same malfacila estas la vivo?

— Malbone estas ĉie, kie estas malriĉeco. Mi ne vidis landon, en kiu ne estus malriĉuloj, turmentataj de timo, malsanoj kaj malsato. Kaj mi ne vidis landon pli bonan ol nia Kemt. Nur ĉi tie la grundo estas tiel fekunda, nur ĉi tie ne ferocas ventoj, detruaj pluvegoj. La lando estas defendita per dezertoj kontraŭ atakoj de rabaj najbaroj. Belega estas nia eterne hela ĉielo, la potenca rivero — la fonto de la vivo, riĉaj ĝardenoj kaj kampoj. Ni amas nian Kemt-on, kaj al ĉiuj ni estas malbone vivi ĉi tie!

— Ekde la infaneco mi ŝatis fabelojn pri la Lando de Spiritoj — la sorĉa Punt. Jen tie estas bona vivo, tie homoj, similaj al ni, rome-oj, vivas simile al spiritoj de la kampoj de Ialu.

— Neniu vidis Punt-on, senmezure malproksima ĝi estas de ni kaj neatingebla por mortemulo, — sendezire respondis Ŭaĥeneb. — Estas malbone, ke ne ekzistas defendo por ni en nia gepatra Nigra Tero. Necesas savi la amikojn, kaj ili savos nin... tiel, — firme decidis la direktilisto. — Aŭskultu, vi ankoraŭ ne scias ĉion pri la malfeliĉo de Antef. Li grave vundis sin per adzo kaj ne povis labori dum kvin sezonoj. Lia domo staras sur la tero de la templo de Ĥnumo... Antef ŝuldiĝis al la majstrestro, ne pagis la ŝuldon, kaj la pastro deziris preni en la templon lian filinon.

— Kiel, ĉu la helokulan To-Meri-n? — ekkriis la edzino.

— Silentu. Jes, ŝin. Ŝi estas bela, kaj la pastro povas vendi ŝin kun profito en la templon de Nejto aŭ... lasi kiel sklavinon por si. Sklavoj de la templo sub gvido de malsupera pastro enrompiĝis en la domon de Antef, batis lin kaj la edzinon kaj forkondukis la filinon. Antef ekkuris por diri al la heroldoj...

— Por kio? — miris la edzino.

— Nun ankaŭ mi diros: por kio? — respondis la direktilisto. — Dum unu vespero mi iĝis pli saĝa je dek jaroj...

— Antef tiel amis sian To-Meri-n!

— Kaj tial li iĝis pelata, kiel timema antilopo. Lia hejmo estas sen mastro kaj patro, la edzino kaj la infanoj priploras lin kiel mortintan. Iru al ili ĉe la mateniĝo kaj diru kaŝan konsolon. Kaj mi... — Ŭaĥeneb eksilentis.

— Mi aŭskultas vin!

— Antef faris tion, kion devis fari patro kaj viro. Li penetris en la templon de Ĥnumo por serĉi la filinon, elgvatis, ke ŝi estas ŝlosita en la tenejo de la domo de la majstrestro, kaj, penante liberigi To-Meri-n, atakis pastron...

— Kaj...

— Kaj apenaŭ saviĝis el la templo. Li revenis en sian hejmon en granda malfeliĉo kaj vane cerbumis, elpensante, kiel savi la filinon. La heroldoj deklaris lin malamiko de la urbo... La ceteron vi scias.

— Vi elpensis danĝeran aferon, sinjoro mia, — diris la edzino, kompreninte la kaŝitajn pensojn de la direktilisto.

— Ne timu, mi sukcesos plenumi tion, ne altirante atenton de oficistoj de la Granda Domo. Mi estas preskaŭ gasto ĉi tie — tiel malofte mi estas hejme, pri mi ne estas registraĵoj kaj okuloj... Se vi deziras helpi al mi, iru rapide en la domon, kie loĝas miaj lernantoj Ahaver kaj Neĥeb-ka, veku ilin. Diru, ke mi ekmalsanis kaj vokas.

— En nia ĝardeno hodiaŭ dormas tiu — la granda kaj malhelhaŭta, via majstro de velo...

— Ha, ĉu la granda Neĥsi estas ĉi tie? Tio estas helpo de la dioj... Mi vekos lin!

La vekiĝintaj filoj de Ŭaĥeneb komencis petegi la patron permesi al ili same iri por la sekreta afero. Sed la direktilisto restis firma.

En mallumo kaj senbrueco la kvar homoj elglitis sur la straton kaj silente direktis sin al la templo de Ĥnumo, staranta meze de granda ĝardeno, sur alta parto de la bordo. Ŭaĥeneb havis bonan vidan memoron kaj por ĉiam memoris tiujn lokojn, en kiuj li iam estis. Nun li certe preteris la ĉefan enirejon, en kies profundo flagris malforta fajro de du lucernoj, kaj aliris malgrandan pordegon, kondukantan en la internan korton apud la domo de la ĉefpastro.

— Nun vi, Ahaver, kaj vi, Neĥeb-ka, laŭ signalo de Neĥsi komencu interbatiĝon ĉe la pordego, ĵetu ŝtonojn, kriu blasfemojn... Kiam aŭdiĝos krio de ŝakalo, forkuru, sed unue en la supran straton, por konfuzi pensojn de malamikoj, poste kuru al la rivero. Ni atendos en boato post la Cedra Varfo...

Ĉio sekva okazis rapide: krioj de Ahaver, kruda blasfemado de Neĥeb-ka, bruo de ŝtonoj kontraŭ tabuloj de la pordego, furioza bojado de hundoj de la ĉefpastro, ĵetiĝintaj al la barilo. Ekflagris torĉoj en manoj de malaltrangaj pastroj, kiuj dormis en la templo kaj nun elkuris al la bruo.

Mallumo en la interna korto ŝajnis speciale netravidebla. La granda Neĥsi, kiun tiris je la mano Ŭaĥeneb, rapide atingis fortikan pordon en malalta kuba konstruaĵo el densa argilo, malmoliĝinta sub varmega suno. La pordo rapide cedis al la grandega forto de la ŝipisto. En la sufoka mallumo de la ejo regis silento.

— To-Meri, kie vi estas? Mi estas Ŭaĥeneb, amiko de via patro, vi konas min. Eliru rapide!

En profundo de la tenejo aŭdiĝis malforta krio.

Ŭaĥeneb impetis internen, etendinte antaŭ si la manojn. Lia manplato tuŝis la ŝultron de la junulino. La direktilisto movis la manon laŭ la vizaĝo kaj la haroj de To-Meri, por trankviligi la junulinon, kaj palptrovis malmolan rimenon el hipopotama ledo, fiksitan al metala ĉirkaŭkolo, fermita sur la maldika kolo de la junulino.

— Mi estas alligita, — flustris To-Meri.

La direktilisto ektiris per la tuta forto, sed la rimeno estis fortika. Ne eblis plu prokrasti: tie, ĉe la pordego, la pastroj povis rekonsciiĝi kaj kapti Ahaver-on kun lia amiko, kaj la hundoj povis eksenti ĉeeston de fremduloj en la korto.

— Neĥsi, rapidu! — vokis Ŭaĥeneb.

La giganto ektiris, kaj la fortika ledo, dika je du fingroj, ŝiriĝis.

Neĥsi ĵetis la malpezan To-Meri-n sur sian ŝultron kaj ekkuris post Ŭaĥeneb. Ili transgrimpis la barilon tie, kie la korto limis kun la ĝardeno. Strida krio de ŝakalo traflugis la mallumon, ripetiĝis fojon, duan, trian...

Ahaver kaj Neĥeb-ka estis ruliĝantaj laŭ la grundo, insultante unu la alian kaj priŝutante per batoj. Aŭdinte la signalon, ili salte ekstaris.

Pastroj, hejmaj sklavoj kaj la ĉefpastro mem amasiĝis ĉirkaŭ ili kun torĉoj, observante la interbatiĝantojn kun malica ĝojo kaj indigno. Malantaŭ la pordego furiozis ferocaj hundoj. Subite ambaŭ junuloj turnis sin kaj ekkuris supren laŭ la strato. Ili kuris apude per tutaj fortoj, kaj la rapidaj piedoj forportis ilin malproksime de la perpleksaj pastroj. Ahaver kaj Neĥeb-ka trakuris kvar kvartalojn kaj, ne aŭdinte persekuton, turnis sin en transversan strateton. Ili longe kuris laŭlonge de la rivero, antaŭ ol kuraĝis malleviĝi al la bordo, kaj aliris la Cedran Varfon de alia flanko.

La boato debordiĝis sensone, remiloj de lertaj remistoj pelis ĝin kun kreskanta rapido. Tie, kie situis la templo de Ĥnumo, flagris fajroj de torĉoj.

Ahaver kaj Neĥeb-ka jubile ekridis.

— Remu, remu! — gaje diris la direktilisto. — La vojo estas malproksima, baldaŭ mateniĝos... — Kaj per forta puŝo de la poŭpa remilo Ŭaĥeneb plirapidigis la boaton.

Neĥsi devigis la junulinon, sidantan sur la fundo de la boato, apogiĝi per la dorso al liaj genuoj, kaj penis malfleksi la fermilon de ŝia ĉirkaŭkolo, implikiĝante en la maso da densaj krispaj haroj. La ĉirkaŭkolo estis fermita per dika bronza agrafo.

La boato malproksimiĝis je ses mil ulnoj for de la urbo de Blankaj Muroj kaj estis iranta laŭlonge de la neloĝata okcidenta bordo de la granda rivero. Malantaŭe restis la giganta piramido kaj la urbo de mortintoj por nobeloj kaj riĉuloj, limanta kun la norda flanko de la piramido. La mallumo estis disiĝanta, la glataĵo de la rivero ekbrilis malhele kaj malafable.

La majstro de velo finfine sukcesis venki la agrafon. La ĉirkaŭkolo malfermiĝis, kaj Neĥsi ĵetis ĝin malproksimen sur la mezon de la rivero.

Ĉiuj, sidintaj en la boato, observis ĝian flugon. Kun facila plaŭdo la instrumento de humiligo kaj kapto por ĉiam sinkis sur la fundon de la rivero. Kaj en la sama momento malantaŭ la orienta dezerto leviĝis randeto de la suno, helaj radioj de ruĝa lumo ekfajris sur la rivero en la sama loko, kie dronis la ĉirkaŭkolo.

— Se ni povus dronigi tiel ĉion, kio premas nin! — penseme diris Ŭaĥeneb, espriminte per tio la malklarajn strebojn de siaj kunvojaĝantoj.

La boato albordiĝis apud du izole kreskantaj palmoj.

Je cent ulnoj for de la bordo, en limoj de alta senfrukta ebenaĵo, situis la urbo de mortintoj por simplaj rome-oj. Ĉi tie estis nenio simila al masivaj ŝtonaj aŭ brikaj tombegoj de nobeloj, nur senfinaj vicoj da malgrandaj montetoj indikis lokojn, kie estis konservataj restaĵoj de la foririntoj en la okcidentajn landojn.

— Ĉu Antef ne timas resti ĉi tie dum noktaj horoj? — miris la granda Neĥsi.

— Ho, mi foje estis ĉi tie malfrue vespere, — respondis Neĥeb-ka. — Hurlis ŝakaloj, ridegis hienoj, teruraj birdoj de nokto flugis super la kapo. Malproksime muĝis leono, per obtuza plaŭdo respondis en la rivero krokodiloj, — al mi ŝajnis, ke ĝemas la tero, plenigita per mortintoj. Mi apenaŭ detenis mian koron de fuĝo...

— Antef estas ne ĉi tie, li kaŝiĝas en antikva subteraĵo, proksime al la bordo. Se ĉiu el ni devos elekti inter malhonora morto kaj timo antaŭ la foririntoj, — mi pensas, ke li malpli timos la mortintojn, — trankvile diris Ŭaĥeneb. — Pro mortintoj ankoraŭ neniu pereis. Ĉi tie delonge loĝas maljuna gardisto kun la familio, kaj ĉiuj estas sanaj kaj sendifektaj. Ĉe ni, malriĉuloj, ne konantaj aĵojn, ĉi tie estas nenio — nek misteraj tombegoj, nek subteraĵoj. Pri la urbo de mortintoj por nobeloj oni rakontas terurajn legendojn... Sed eble, por tio, ke... neniu kuraĝu tuŝi aĵojn, konservatajn en la riĉaj tombegoj? — La direktilisto mallaŭte ekridis, kaj liaj kunuloj rigardis al li kun miro.

— Ĉu ni loĝos ĉi tie? — mallaŭte demandis la junulino, celinte al Ŭaĥeneb la okulojn, ankoraŭ plenajn je malgajo.

— Tute ne, — ekridis la direktilisto. — Vin morgaŭ prenos sur ŝipon mia fidela amiko, direktilisto Saanaĥt. Vi loĝos en la Delto, ĉe miaj parencoj, antaŭ ol turniĝos la vizaĝo de la dioj...

— Kaj la patro?

— Antef-on ne eblas sendi kun vi. Mi prenos lin sur mian ŝipon kaŝe, en la tago de ekvojaĝo. Oni ne permesos al ni longe ripozi — baldaŭ denove ni ekiros por akiri cedron por temploj en la Grandan Verdan maron...

En la domo de Ŭaĥeneb ree kunvenis gastoj — la direktilisto decidis festi la savon de Antef kaj de lia filino, klarigante al neniu la kaŭzon de la festo. Malpleniĝis du kruĉoj da vino, grandega argila ujo kun biero. Langoj de la ebriiĝintaj homoj liberiĝis, ĉiam pli kuraĝaj iĝadis elkrioj kaj emociaj paroloj pri maljusteco de la vivo en Ta-Kem, pri tio, ke la pastroj trompas la malriĉulojn, ke la ŝtato ne kompatas siajn regatojn.

— Sklavoj ĉe riĉuloj kaj en palacoj vivas pli bone, ol ni! — ekkriis la sama morna forĝisto, kiu minacis al Ŭaĥeneb per ŝtonminejoj en la pasinta fojo.

La direktilisto levis la manon:

— Aŭskultu fabelon pri la lando de feliĉo!

Malalta maljunulo kun ronda kalva kapo parolis pri malfacileco de vivo sen lumo kaj defendo.

La gastoj komencis kapjesi, konsentante.

La fabelo priskribis la miraklan landon Punt, la landon de spiritoj de feliĉo. Neniun fleksas timo kaj malsato, oro brilas en riveraj sabloj, arbojn pezigas miraklaj fruktoj, aromaj rezinoj fluas laŭ trunkoj, belaj junulinoj donacas al ĉiuj karesajn ridetojn. Ĉiuj estas egale sataj, ne estas malfacilaj laboroj kaj ferocaj bestoj...

— Tie, tie! Post la orienta dezerto, post la Lazuraj Akvoj, en senmezura foro!

La maljunulo ekstaris, montrante orienten; leviĝis ankaŭ ĉiuj gastoj, fiksrigardante la polvan nebulon super la orientaj montetoj, kvazaŭ penante tra ĝi ekvidi la fantoman vizion de la mirakla lando...

— Neniu, neniu, krom la potencaj homoj-dioj de la antikveco, atingis la limojn de Punt!

— Neatingebla, bela estas la dezirata lando, la ĝojo de mortemuloj, loĝantaj tie egale kun spiritoj, kaj similaj al ni, la idoj de la Nigra Tero!

Subite aŭdiĝis batoj de bastono je la pordeto de la ĝardeno. La laŭta frapado rompis la fabelon; la homoj serioziĝis, ekregis silento, plena je timoj. Morna homo, sulka kaj severa, aliris la direktiliston. Ŭaĥeneb atendis lin kun la vizaĝo, rigidiĝinta kiel ĉe statuo.

— Mia kaj via sinjoro, la trezoristo de la dio Baŭrĝed, ordonas al vi veni morgaŭ, post la taga dormo! — laŭte, per tono, ne permesanta kontraŭdirojn, diris la sendito, kaj Ŭaĥeneb faciligite suspiris. La voko de la trezoristo ankoraŭ ne estis malfeliĉo.


Buntaj kurtenoj en fenestroj estis balanciĝantaj sub facila venteto. Laŭ bruna polurita supraĵo de lignaj kolonoj kuradis malfortaj rebriloj de lumo. En la ĉambron, peze paŝante, eniris la granda reganto, la juna faraono Ĝedefra. Post li rapidis du homoj kun oraj surbrustaj insignoj. Ili kun kutima lerteco sternis sin sur la planko antaŭ la faraono. Malpacienca moviĝo de la mano de Ĝedefra igis ilin ekstari. Unu, alta kaj maldika, havanta la titolon de gardanto de reĝaj sandaloj, demetis de la piedoj de la faraono sandalojn en origita ledo. La alia, la gardanto de skatolo kun enfrotaĵoj, singarde liberigis Ĝedefra-n de peza peruko, kovrita per striita kaptuko kaj per pŝento, kaj demetis la ujon, anstataŭigantan barbon. La faraono kun faciliĝo movis la manplaton laŭ la glate razita kapo.

La altranguloj foriris. Ĝedefra deĵetis la longan blankan veston el arĝenteca lino, elfarita tiel fajne, ke la ŝtofo estis travidebla. Li restis en mallonga ĉemizo, zonita per lazura zono kun pezaj bluaj rubandoj sur oraj bukoj.

La faraono lace ektiris sin. Estis malfacile konservi ŝtonan senmovecon de pozoj, postulataj de la ritaro ĉe publikaj aperoj.

La seka, malmilda vizaĝo de Ĝedefra estis morna kaj koncentrita. Li malrapide aliris la fenestron, elirantan okcidenten, kaj facile deŝovis la densan kurtenon.

En travidebla aero sub densa bluo de la pura ĉielo ekstaris antaŭ Ĝedefra limoj de lia lando. La palaco de la faraono staris sur nealta monteto, apud kiu la fekunda malhela tero de la Nila valo kontraste limis kun la ruĝe-flava dezerto. Malproksime klare konturiĝis sinuoj de grandegaj sablaj buloj. Tie sabloj, leviĝantaj kiel montoj, altaj je kvincent ulnoj, brulas sub la varmega ĉielo, kiel giganta lignofajro, baranta al la vivuloj vojon en la landon de la okcidento, la regnon de foririntoj, la restadejon de mortintoj...

De la sablaj montetoj al la valo kuris nudaj ŝtonaj ŝtupegoj. Sur ili post blanka ŝtona barilo estis balanciĝanta malhela verdo de altaj palmoj.

Ĝedefra morne subridis. En profunda silento aŭdiĝis nur plaŭdo de akvo en ŝtupaj basenoj. Sklavoj, viciĝinte je longa ĉeno, ekde mateno ĝis nokto pumpadis akvon el la rivero, por ke ĉirkaŭ la piramido povu ekzisti la verda ĝardeno. Kaj kelkaj arboj de la ĝardeno aĝis jam pli ol dudek jarojn...

Sed la faraono, certe, ne pensis pri tio. Milionoj da rome-oj, centmiloj da sklavoj, kiel laboremaj formikoj, tumultas sub liaj piedoj, diigante ĉiujn kvar nomojn de la reĝo. Ĝedefra pensis pri la antikva moro de reĝoj starigi sur la rando de la okcidenta dezerto — sur la limo de la lando de mortintoj — specialajn konstruaĵojn, ricevintajn la nomon «sankta altaĵo». Tiuj «altaĵoj», akre elstarante super la plata lando, levadis supren, firmigadis en la eterneco la personecon de faraono.

Ekde la tempo de la granda Ĝoser, la kreinto de la potenco de la lando de Nigra Tero, tiujn konstruaĵojn oni komencis konstrui el ŝtono. Nemalproksime de lia palaco, sur la sama okcidenta altebenaĵo, altas giganta piramido de Ĥufu — la senkompata regnestro, la minaca faraono, kies neatendita heredanto iĝis li, Ĝedefra, la filo de unu el la plej junaj kaj nerimarkeblaj edzinoj de Ĥufu. La filo, koninta la patron nur en la aspekto de viva dio, potenculo severa kaj neatingebla, Ĝedefra kreskis malproksime de la palaco kaj estis edukata en malgranda templo fare de maljuna pastro, eĉ ne pensante pri tio, ke li okupos rimarkindan lokon en la ŝtato de la Nigra Tero.

Lia patrino — saĝa kaj ruza sudanino, deveninta el la regiono de la plej antikva ĉefurbo de Ta-Kem, estis sekrete preparanta por la filo alion. Ŝi sukcesis atingi fidon de la influa unio de pastroj de Rao, totale potencantaj en la «Urbo» — la templo de la Suno, ĉe la komenco de la Delto, norde de la ĉefurbo. La pastroj kuraĝis kontraŭstari eĉ al la potenca Ĥufu, la faraono, unuafoje sukcesinta obeigi neoobeemajn servantojn de dioj kaj preni de sennombraj temploj parton de riĉaĵoj kaj sklavoj por konstruado de la granda piramido.

Tiu minaca veninto el meza Kemt, promociita de malnova nobelaro kaj de pastroj de la dio Ĥnumo, anstataŭis regnestrojn — posteulojn de Ĥaseĥemvej kaj faris eĉ pli granda la dian potencon de faraonoj. Antaŭ lia fera volo kaj senlima kruelo la tuta Kemt sterniĝis en timo. Tutan potencon de la ŝtato, plifortigita fare de faraonoj-antaŭuloj — Ĝoser kaj Snofru — kaj de iliaj konsilistoj — kleraj Imhotepo, Kegemni, Ptahotepo, prikantitaj de la popolo, tutajn riĉaĵojn de Ta-Kem kaj liajn multenombrajn sklavojn Ĥufu uzis por atingo de la sola celo — konstruo de grandega piramido, kian oni neniam vidis post la kreo de la mondo.

La giganta piramido devis por eterne firmigi la nomon de Ĥufu, afekcii ĉiujn estontajn generaciojn. Ĝi staris super ĉiu loĝanto de la lando, dominis super revoj, pensoj, agoj kaj sonĝoj de milionoj da homoj. Ĉio alia, eĉ la grandaj kaj minacaj dioj, postulantaj senĉesajn oferojn, ritojn kaj festojn, foriris sur malantaŭan planon. Nombro da grandegaj ŝtonoj, metitaj en la piramidon, ĉiu nova deko da ulnoj de ĝia alto fariĝis la plej gravaj novaĵoj de la lando.

Estis forgesitaj malproksimaj ekspedicioj en nesciatajn landojn, en nekonatajn kaj logantajn forojn de maroj de la Granda Arko. Estis forgesita ankaŭ la mondo mem, ĉirkaŭanta la landon Ta-Kem, kvazaŭ tuta esenco de la Universo fokusiĝis sur la mallarĝa rubando de la Nigra Tero kaj interne de ĝi, sur la pinto de la piramido de Ĥufu...

La lando malriĉiĝis, malkontenta grumblado ĉiam pli ofte aŭdiĝis ne nur inter malriĉaj terkultivistoj, sed ankaŭ inter potenca nobelaro kaj grandaj pastroj.

Sed la faraono daŭrigis la konstruadon. Kaj jen la blanka piramido, alta je tricent ulnoj, blindige brilas sub la eterne lazura ĉielo, en ringo de ĝardenoj kaj temploj. Ĉiu el ĝiaj ŝtonoj, peza je ses bovoj, estas tiel zorgeme alĝustigita al la aliaj, sen spuroj de juntoj, ke la piramido ŝajnas unueca maso. En la profundo de la blanka piramido estas kaŝita sarkofago el nigra granito, kaj en ĝi kuŝas la minaca faraono, foririnta en la okcidentan landon.

Kaj nun li, Ĝedefra, la viva dio, akceptinta potencon kaj forton de la tuta ŝtato, deziras levi sin per korekto de la malfeliĉoj, kaŭzitaj per konstruado de la granda piramido. Li same konstruas sian «altaĵon» tie, kontraŭ la palaco, sur la norda rando de la altebenaĵo, ne opiniante eble rompi la sanktan riton. Sed nur sesdek ulnojn altos tiu konstruaĵo — mizera monteto antaŭ la kolosa tombego de Ĥufu.

Ĝedefra abolis impostojn de temploj, redonis al ili milojn da sklavoj. Li sendis ŝipojn al la Granda Verda maro, kaj orienten, kaj suden, al la lando Kuŝ. La senditoj revenis bonorde, kun akiraĵo de oro, kupro, cedra ligno. Sed en la lando estas maltrankvile. Estroj de distriktoj estas malkontentaj, rikoltoj malpligrandiĝis, malsataj terkultivistoj ree aŭdacas rabi ŝtatajn tenejojn.

Kaj li, la viva dio, estas juna kaj ne scias, kion necesas fari ankoraŭ, kvankam deziras esti simila al Ĝoser kaj Snofru, levintaj Ta-Kem-on kaj senfine glorataj en legendoj kaj mitoj. Se li havus konsiliston, per saĝo egalan al Imhotepo...

Antaŭnelonge li konversaciis kun la granda klarvidulo, kiu ree aludis al la faraono pri malĝusta vojo, elektita de li en regado de la ŝtato. La ĉefpastro insistis pri konstruado de nova grandega piramido, kredigante Ĝedefra-n, ke tielaj estas la volo de la dioj kaj ordonoj de la supera saĝo. La popolo de Ta-Kem estas multenombra, laborema, sklavoj nepre devas esti okupitaj per la plej malfacila laboro, alie iliaj amasoj ekfuriozos kaj aperos ribeloj. Kio povas esti pli bona, ol konstruo de nova granda piramido! La popolo plu konvinkiĝados pri nenieco de sia tera vivo kaj turnos siajn pensojn al la postmorta ekzisto en la feliĉaj kampoj de Ialu. Nobelaj estroj de provincoj devos doni por konstruado de la piramido siajn riĉaĵojn, sklavojn kaj eĉ parton de liberaj homoj — sekve, ili ne havos fortojn kontraŭi al la faraono. Kaj por li, la viva dio, restos nur postuli obeemon al si kaj al dioj, levante templojn kaj pastrojn, pridonacante ilin per oro, sklavoj kaj brutaro.

Granda piramido glorigos lin por milionoj da jaroj. Sed li konstruis mizeran tombon, rompante sian diecan dignon. Tio semos danĝerajn dubojn en mensoj de homoj, kiuj povos ĉesi respekti pastrojn kaj — estas timinde diri! — la diojn. Eĉ sen tio ne nur nobeloj, sed eĉ la simpla popolo komencas postuli al si bonan vivon, ĉi tie, nun, sed ne en la lando de forpasintoj.

Ĝedefra ne sukcesis bone kontraŭdiri al la granda klarvidulo. Li nur diris, ke deziras serĉi aliajn vojojn, similajn al la vojoj de Ĝoser, sed ne scias, kiel tion fari.

La pastro, kaŝinte koleran subridon, deklaris al la reĝo, ke la tempoj de Ĝoser pasis senrevene. Nun faraono devas iri laŭ aliaj vojoj kaj Ĝedefra ne povas deflankiĝi de ili, alie la landon trafos plagoj. La minaco, kaŝita sub la ekstera respektemo de la ĉefpastro, maltrankviligis la junan faraonon. Li, mem ricevinta la potencon el la manoj de la pastroj de Rao, konis ilian potencon kaj sciis la veran prezon de sia dieca digno, neŝancelebla nur en la okuloj de la simpla popolo.

Li estis soleca, li okupis la tronon de regnestroj de la Nigra Tero per forto de la pastroj de Rao kaj povis apogi sin nur sur ili. Sed ili estis direktantaj lin laŭ la vojo, ne ŝajnanta inda al li, ekde la infaneco edukita per legendoj pri agoj de la grandaj faraonoj — la idoj de Ĥaseĥemui, devenintaj el la sudo, kie naskiĝis ankaŭ lia patrino. Kaj tiam li rememoris, ke lia patro, la minaca Ĥufu, plurfoje vokadis pastrojn de la antikva dio de scio, skribo kaj arto — Toto kaj postuladis de ili malkovri al li la sekreton de la temploj de Toto, kiuj, laŭ legendoj, konservas sennombrajn trezorojn kaj sekretajn librojn de scioj. Ĥufu, peninta akiri kiel eble plej multe da trezoroj por konstruado de sia piramido, minacis al la pastroj de Toto per ĉiaj punoj, sed nenion atingis. La pastroj klarigis al li, ke la sekretaj seruroj de Toto estas ne pli ol legendo, restinta post tre antikvaj tempoj, kiam ilia dio estis unu el la ĉefaj.

Ĝedefra decidis turni sin al la servantoj de Toto, esperante al iliaj scioj. Pastroj de la dio, kiu estis la ĉefa dum la tempo de Ĝoser, devis instrui la junan faraonon pri sekretoj de potenco kaj pri kreo de povo kaj riĉo.

Kaj nun Ĝedefra estis atendanta la ĉefpastron de Toto, kiu promesis veni al la faraono ĉe la sunsubiro.

Ĝedefra forturnis sin de la fenestro, paŝis laŭ molaj tapiŝoj kaj mallevis sin en malpezan fotelon el nigra ligno.

De malsupre, el la korto, ĉirkaŭigita per alta argil-verga muro, aŭdiĝis nelaŭta tintado de armiloj. Frapis kupra ŝildo, kaj en la silento eknaĝis longa, sonora sono.

Subite kaj senbrue en la ĉambro aperis fortika, nealta diketa homo kun brilanta razita kranio. Li estis en simpla zontuko, sed leoparda felo, transĵetita trans la maldekstran ŝultron, signifis la rangon de ĉefpastro. La pastro ne sternis sin sur la planko, sed nur klinis sin antaŭ Ĝedefra, fleksinte la kubutojn ĉe la planko, kaj la brovoj de la faraono malkontente leviĝis. La veninto senĝene rektiĝis kaj, singarde paŝante, proksimiĝis al la faraono. Ĝedefra atente rigardis lian vizaĝon — la peza frunto, akra elstaraĵo de la granda nazo, nebonkora mallarĝa rigardo de la kuraĝaj okuloj.

— Li vokis min, la granda reĝo, anĥ uda sneb (vivo, sano, forto), — diris la pastro, evitante diri la nomon de la faraono kaj alparolante al li nur per la tria persono.

— Ĉu vi estas la granda majstrestro de Nazulo? — demandis la farono. — Vi ankoraŭ tute ne estas maljuna. — Ombro de malfido glitis en la vortoj de Ĝedefra.

— Pasis nur du jaroj, kiam mi estis enpostenigita anstataŭ la forpasinta Ĝeĥuti, ho potenca Bovo de la Nigra Tero, — respondis la pastro.

Ĝedefra malpacience sulkiĝis:

— Vi povas eviti la bonan parolon. Ni parolos kiel du pastroj.

La pastro kliniĝis, montrante obeon.

— Du jaroj — tio estas nemulte, — daŭrigis la faraono. — Ĉu vi scias sekretojn de Toto?

— Scias, ho Granda Domo, — trankvile respondis la pastro.

— Do aŭskultu kaj poste diru al mi ĉion, kion malkovris al vi la saĝo de Nazulo, — ordonis la faraono.

Fajreto glitis en la nepenetreblaj okuloj de la pastro, kvazaŭ fajrero, eligita per nigra siliko.

Ĝedefra parolis malrapide, penante doni al la vortoj pezon kaj fortikecon de bronzo.

Li deziras esti daŭriganto de la granda Ĝoser. La lando malriĉiĝis, konstruado de la granda piramido forprenis antaŭajn riĉaĵojn. Ĉie estas malkontento, kaj nur timo, restinta post la regado de Ĥufu, ankoraŭ retenas koleron de nobeloj kaj malsaton de malriĉuloj. Necesas doni riĉaĵojn al nobelaro kaj panon al terkultivistoj. Sed en la trezorejo de la dio estas malmulte da oro, la kanaloj kaj la digoj estas damaĝitaj, ĉar ili restadis longe sen prizorgo kaj riparo. La aĉaj nigruloj de la lando Nub, antaŭe fleksitaj en obeemo, nun kuraĝiĝis tiom, ke detruis la Domon de Snofru — la muron, longan je kvindek mil ulnoj, konstruitan sur la sudaj limoj de Ta-Kem. Nun tiu forta fortikaĵo ne plu minacas al la nigruloj: ili nun akiras oron ne por Ta-Kem, sed por si mem, apud la muro mem.

Por trovi la vojon de la vero, la faraono deziras scii pri aliaj landoj, ĉirkaŭantaj Ta-Kem-on, ĝis la limoj mem de la Granda Arko. Kiajn trezorojn eblas akiri tie? Kien necesas sendi fidelajn kaj kuraĝajn homojn? Se, krom la sentaŭgaj nigrulaĉoj, ĉe la rando de la Granda Arko loĝas nur spiritoj... tiam necesas serĉi aliajn vojojn por levo de la povo de Ta-Kem!

Ĝedefra eksilentis kaj demande rigardis al la pastro. Tiu atendis kelkajn minutojn kaj ekparolis:

—  La dekunua el la kvardek du grandaj kaj sekretaj libroj, nomataj «Animoj de Rao», entenas liston de ĉiuj landoj kaj instruon pri tio, kion ili enhavas en si. Ĝia skribisto estas Toto mem. Sed ĉu la Granda Domo ne konas la testamenton de lia praulo Neterĥet-Ĝoser?

La ĉefpastro rimarkis miron, glitintan en la vizaĝo de Ĝedefra, kaj rapide demandis:

— Ĉu la ĉefpastro de Rao ne diris pri tio?

Ĝedefra leviĝis, lia vizaĝo iĝis minaca:

— Mi deziras vidi la testamenton tuj! Kie ĝi estas kaŝita? Ĉu en lia altaĵo?

— Jes, sur tiu ĉi plata monto, kontraŭ la Blanka Muro, — respondis la pastro kaj rigardis en la fenestron. — Rao eniras, — daŭrigis li, — en la tempo de rikolto nokto estas bona por vojaĝo.

La pastro mallevis la okulojn kaj, deirinte en angulon de la ĉambro, senvorte kaj senemocie eksidis sur la tapiŝo.

Laŭ voko de la faraono la silentaj ĉambroj ekvivis.


Vasta ŝipo kun alte levita poŭpo ekiris supren laŭ la larĝa rivero. Ĝedefra lokis sin sur trono el nigra ligno sub markezo, farbita per flavaj kaj bluaj kvadratoj, per la koloroj de reĝa kovrilo. Kvar helhaŭtaj gigantoj-libianoj, starante pretaj kun pafarkoj kaj hakiloj, gardis la sanktan personon de la reĝo.

La vojaĝo devis okupi la tutan vesperon kaj parton de la nokto: de la faraona palaco ĝis la ĉefurbo de la lando — la urbo de Blankaj Muroj — estis ne malpli ol sesdek mil ulnoj.

Malrapide pasadis pretere mornaj bordoj — glataj krutaj ŝtupegoj de la altebenaĵo de la okcidenta dezerto, marĉaj kanaroj de la orienta bordo. Senvivaj deklivoj de la valo ŝajnis de malproksime nur nealta strieto, ruĝa en radioj de la subiranta suno. Inter ĝi kaj la rivero balanciĝadis vasta verda spaco da densa marĉa kreskaĵaro. Ie briletadis lagetoj da akvo. Grupoj da altaj palmoj tremadis per malhelaj plumecaj foliaroj, cizele konturiĝante en la orkolora ĉielo.

Sub la vento alta herbo kliniĝadis, kvazaŭ arĝentaj ondoj vaste ruliĝis laŭ kontinuaj densejoj de kareksoj.

Sveltaj «donacoj de la rivero» — papirusoj staris en la akvo mem, levante stelecajn paniklojn el mallarĝaj folioj je preskaŭ du homaj altoj, kaj apud ili estis disĵetitaj grandaj helaj kalikoj de lazuraj kaj blankaj lotusoj.

De tempo al tempo palmoj kreadis negrandajn boskojn: post la ringecaj trunkoj videblis malaltaj, densaj dometoj, konstruitaj el verd-griza nila ŝlimo. Sur plataj tegmentoj de iuj domoj lokiĝis por ripozo familioj de terkultivistoj. Iuj jam dormis, volvinte sin en molajn matojn el papiruso, aliaj ankoraŭ estis finantaj magran vespermanĝon el tigoj de sama papiruso, priverŝitaj per ricinoleo. Vidante la barkon de la faraono, homoj vigle turnadis sin al la rivero kaj enpikadis la fruntojn en argilon de tegmento aŭ en molan polvon de tero, piedpremita ĉirkaŭ domoj.

La suno subiris, la vesperruĝo estis rapide malheliĝanta, la malfortiĝinta vento iĝis malvarmeta. La faraono ekstaris, rompinte la silenton:

— Mi iĝis laca, koro mia sekvas al dormo!

Ĝedefra foriris en la kajuton sur la poŭpo, akompanata de la gardanto de sandaloj. La direktilisto skuis bastonon, kaj la remiloj de la obeemaj remistoj malleviĝis en la akvon.

La pastro direktis sin al la plata pruo de la ŝipo, malalte pendanta super la akvo, kie staris helpanto de la direktilisto kun stango, senĉese mezurante la profundon. Antaŭ ol leviĝis la luno, necesis navigi singarde. La rivero abundis je malprofundaĵoj, ofte ŝanĝantaj sian lokon kaj nekonataj eĉ al la plej sperta direktilisto.

En krepuska aero rapide ekglitis malklaraj ĵetiĝantaj ombroj — multegaj vespertoj elflugis el siaj tagaj kaŝejoj. Maldekstre, el post malhela muro de la roka bordo, estis malrapide leviĝanta malnova lunarko. Ĝiaj ruĝaj altaj kornoj unuaj ĵetis diseriĝantan lumon sur la glataĵon de la larĝa rivero. Nigraj strioj de ombroj enpikiĝis en la prilumitan randon de la dezerto.

La luno estis leviĝanta ĉiam pli alte, ĝia lumo estis akceptanta ĉiam pli helan brilon de arĝento, kaj mallumo, pleniganta la valon, estis rapide foriranta norden.

La pastro staris sur la pruo, profunde enpensiĝinte.

Li pensis pri tio, ke la testamento de Ĝoser ne plenumiĝis. La potenca faraono, kreinta la unuecan kaj fortikan ŝtaton, kune kun la povo semis ankaŭ aliajn semojn, kiuj povas doni pereigan rikolton. La malnova dominado de la dio de sciencoj, skribo kaj arto Toto cedis lokon al la dio de la suno Rao, la simbolo de senfina potenco, identigita kun la personeco de faraono.

Estis kompreneble, kial la pastroj de Rao, delonge forpuŝantaj disde la faraono la servantojn de Toto, kaŝis la testamenton.

Tute proksime sur sabla malprofundaĵo aŭdiĝis laŭta plaŭdo. Granda emseĥ — krokodilo — montris en lumo de la luno sian krestan dorson, kaj ondoj, disirantaj antaŭ lia kapo, ekbrilis, disvolviĝante kiel arĝenta ventumilo. La pastro retrorigardis kaj dum minuto sekvis per la okuloj la sanktan animalon. Poste li revenis al siaj pensoj.

La nova faraono mem vokis la pastrojn de Toto. Sekve, li ne deziras regi laŭ montro de la pastroj de Rao. Li penas mem trovi sian vojon, serĉas konsiliston. Tio estas racia kaj bona; bona tial, ke tia konsilisto povas iĝi li, la ĉefpastro de Toto — Men-Kaŭ-Tot.

Tiam renaskiĝos la antaŭa gloro kaj forto de la pastroj de Toto, multobliĝos ilia nombro kaj riĉaĵoj... Venis la tempo, ĉar malbone iĝis en la lando, malriĉiĝinta dum la tempo de regado de Ĥufu: la nova faraono ne scias, kion fari, kiel iĝi vera reganto. Ne vane la gardantoj de la dia saĝo devas ne malkovri ĉion al faraono, por kontraŭstarigi al la volo de reganto saĝon de la eterna scio, por bridi potencon kaj forton...

Jam delonge foriris la helpanto de la direktilisto, la ŝipo iris pli rapide, kaj la pastro plu meditis en silento.

Malantaŭe aŭdiĝis laŭta bojado de hundoj. Malofte stridaj kriegoj de azenoj tratranĉadis la noktan mallumon — la ŝipo estis alproksimiĝanta la Blankan Muron, kaj laŭ la bordo de la rivero etendiĝis palacaj bienoj kaj ĝardenoj de temploj de la ĉefurbo.

La vekiĝinta faraono aperis sur la ferdeko kaj ordonis eniri la ĉefurbon kaŝe. La ŝipo albordiĝis al granda ŝtona placeto ĉe la templo de la falko Horuso, apud la norda rando de la urbo.

Ĝedefra eksidis en seĝoportilon, kaj fortikaj nigruloj rapide ekportis la faraonon tra la dormema urborando. Kurbaj kaj malvastaj polvaj stratoj estis baritaj per kadukaj argil-vergaj muroj de domoj, kuniĝantaj unu kun la alia. La negranda gardistaro de la faraono, uzante la lunan lumon, iris sen torĉoj.

Domoj ĉe la strataj flankoj estis iĝantaj malpli oftaj, la strato estis larĝiĝanta. Subite antaŭ la okuloj de la irantoj malfermiĝis malkruta leviĝo, priŝutita per akrangulaj ŝtonoj kaj kovrita per nigraj makuloj de ombroj. Dekstre malforte brilis la rivero, kaj maldekstre la leviĝo transiris en platan altaĵon, post kiu malklare konturiĝis deklivoj kaj sablobuloj. De tie aŭdiĝis ridego de hienoj kaj ĝemaj krioj de ŝakaloj. Antaŭ la deklivo, oblikve trairante la altaĵon, akre kontrastis grandega rektangulo de blankaj muroj. En la centro de la rektangulo altis je cent ulnoj ŝtupa piramido. Sub la luno ĝia blanka koloro ŝajnis pura kaj malbrila, ombroj sur la ŝtupoj kuŝis per vicoj de horizontalaj nigraj strioj. Ĉe la dekstra flanko de la piramido super la muroj elstaris tegmentoj de iaj konstruaĵoj.

Sub pezaj paŝoj de la portistoj krakadis sablo, surŝutita fare de vento sur platojn de malnova vojo, metita jam dum la konstruado. La piramido estis proksimiĝanta, kreskante super la ĉirkaŭaĵo; jam eblis distingi oblikvajn edrojn de ĝiaj ŝtupoj. Ĉe la plej proksima, sud-orienta angulo de la muro kelkaj malaltaj malfortaj arboj signis la lokon de eniro. Sub la arboj staris malalta argila kabaneto de gardistoj.

La procesio alproksimiĝis al la muroj, konstruitaj el grandaj pecoj de kalkoŝtono. Alta je kvar homaj altoj, kun elstaraĵoj en aspekto de vertikalaj traboj, la muro faris impreson de nefrakasebla firmeco.

El la dometo elkuris du malhelaj figuroj kaj en timo falis en polvon antaŭ la faraono. Sveltaj blankaj duonkolonoj, similaj al faskoj da grandaj tigoj de papiruso, apogis super la enirejo platon kun noĉoj en formo de festonoj. La alta porda aperturo estis alpremiĝanta dense al la maldekstra kolono.

Oni fajrigis la torĉojn. En malglata kirla lumo Ĝedefra eniris la pordan aperturon post la pastro kaj la korpogardistoj. Poste komenciĝis longa koridoro, kadrigita per multaj fostoj, en la sekco havantaj formon de longaj ovaloj. Sur rondaĵoj de la kolonoj estis oblongaj listeloj en aspekto de papirusaj tigoj. Inter larĝaj mursimilaj flankoj de la kolonoj regis profunda obskuro. En truojn, faritajn en la tegmento, fluis oblikva luna lumo.

La koridoro elkondukis la venintojn sur glatan grandan korton, ĉirkaŭkreskigitan per larĝaj kaj kurbaj sikomoroj. Sur platoj de la korto kuŝis dika tavolo da sablo, surŝutita de vento. La grandega piramido estis fermanta la malantaŭan finon de la korto. Rabobirdoj, vekitaj per la bruo kaj la lumo de la torĉoj, leviĝis en la aeron, eligante stridajn klukajn kriojn. Okuloj de strigoj ekbrilis en malhelaj kavoj de tegmentoj kaj muroj, vespertoj flugadis tien kaj reen super la korto.

La pastro, preninta sur sin la rolon de gvidisto, turnis sin maldekstren, poste malantaŭen kaj tra mallonga pasejo kondukis la faraonon en la duan, malpli grandan korton de la templo de Leona Vosto (Ĥeb-Sed), konstruita por samnoma festo de tridekjariĝo de regado de la granda faraono.

La korto estis plenigita per tomboj de proksimuloj kaj parencoj de Ĝoser. Kiel kofroj kun facile konveksaj kovriloj, staris ili vice sur siaj piedestaloj.

Kvar maldikaj, kiel palmaj trunkoj, kolonoj algluiĝis al fasado de ĉiu tombo.

Mistere kaj morne staris tiuj pezaj, dense fermitaj kestoj kun sola mallarĝa pordo meze, konservante interne tutan vivan ordon de antaŭlonge mortintaj favoratoj de la faraono Ĝoser.

La templo de Leona Vosto finiĝis. Nova mallarĝa pasejo elkondukis la venintojn al la orienta edro de la piramido. Dekstre post la muroj vento balancis sikomorojn. Pli malproksime, post la arboj, ree altis masivaj blankaj kolonoj de du tombegoj: de la filino de la faraono — princino Int-Ka-S kaj de la patrino de Ĝoser Nimaat-Ĥapi. Sur la muro, tute proksime de la angulo de la piramido, staris fostetoj, kronitaj per masivaj skulptaĵoj de milvoj kun mallevitaj flugiloj. Sur brusto de ĉiu birdo faŭkis granda ronda truo. Vento, penetrante en tiujn truojn, produktadis melodiajn malaltajn sonojn, plenajn je profunda malgajo. Ŝajnis, ke la muroj mem de la tombegoj eterne ploras pri la virinoj, entombigitaj en ili.

Ĝedefra miregis pri la lerta elpensaĵo de la fama konstruisto, klera kuracisto kaj la unua konsilisto de la granda Ĝoser — la saĝega Imhotepo.

Apud la piedo de la piramido ĉe la norda flanko situis la templo de Ĝoser mem. Al la bruo el tie eliris kelkaj preskaŭ nudaj pastroj, haste kaj senvorte depaŝintaj en mallumon de flankaj pasejoj.

La pastro kondukis la faraonon tra mallongaj implikitaj pasejoj kaj vandoj inter nigraj, ore kaj blue ornamitaj kolonoj, en la profundon de la templo.

Nerimarkeble ili trovis sin malproksime profunde en la piramido. Antaŭe nigris koridoro, kondukanta en kameron kun la sarkofago de la faraono. La pastro haltis antaŭ plato el ruĝa granito. Sur la maldekstra muro desegniĝis bareliefo de la faraono kun klabo, levita super la kapo. La pastro rapide tuŝis la klabon.

La granita plato turniĝis, ekstaris per la eĝo transverse de la pasejo, sub ĝi eknigris malplenaĵo. Malsupren kondukis larĝaj ŝtupoj. La pastro rapide malleviĝis, prilumante la vojon por la faraono. Ĝedefra sekvis lin, singarde subtenata de la korpogardistoj, kaj trafis en vastan kvadratan ĉambron, situantan ĝuste sub la sarkofago de Ĝoser kaj elhakitan rekte en roko.

Ĝedefra ordonis al siaj servistoj foriri reen en la koridoron kaj, restinte duope kun la pastro, ĉirkaŭrigardis.

La tuta muro de la subtera ĉambro estis kovrita per platetoj el verda fajenco, profundigitaj meze kaj pligrandigantaj spegulaĵon de flamo de la torĉoj.

La malhel-blue farbita plafono, ŝajnis, foriris alte supren, kaj bildoj, ore pentritaj sur ĝi, kvazaŭ ŝvebis en la nokta ĉielo. Maldekstre en la muro estis neprofunda niĉo, antaŭ kiu staris kalkoŝtona statuo de la faraono Ĝoser.

La granda Neterĥet-Ĝoser sidis sur sia vasta trono, alte levinte la mentonon, alpreminte unu manon al la brusto, kaj la alian libere metinte sur la genuojn. La kapon borderis striita reĝa kaptuko, ĉizita per grandaj detaloj. La rigidiĝinta vangosta vizaĝo de la faraono, kun malalta frunto, platigita nazo kaj elstaranta granda buŝo, estis plena je forto. La ostecaj makzeloj, streĉe kunpremitaj, atestis pri nefleksebla volo. La grandaj, profunde sidantaj okuloj estis faritaj el nigra diafana ŝtono, la pupiloj estis el arĝento, la okulblankaĵoj estis kovritaj per emajlo, kaj la palpebroj kaj la brovoj estis signitaj per nigra kupro.

Ruĝaj fajretoj de lucernoj reflektiĝis en tiuj neordinare vivaj okuloj, donante al la rigardo de la statuo sinistran persistecon. Farbitaj malhel-brune, la vizaĝo kaj la manoj akre kontrastis sur blanka ŝtono.

Du faraonoj de la Nigra Tero renkontiĝis per rigardoj — du enkorpiĝoj de la ĉiopova surtera potenco.

Kun malklara maltrankvilo Ĝedefra forturniĝis kaj rigardis tien, kien devis eterne rigardi la senmovaj okuloj de Ĝoser. Tie, en kadro el helaj fajencaj platetoj kun bildoj de falko, altis nuda kaj polurita parto de la ŝtona muro, kovrita per profunde ĉizitaj hieroglifoj, farbitaj verde — per la koloro, reviviganta mortaĵon.

Ĉe la flankoj staris du fajnegaj antikvaj vazoj kun nomo de la diino Maat, elĉizita el tutecaj pecoj de vitreca kvarco. Apud la vazoj ambaŭ interspacojn gardis du grandaj bronzaj statuoj de la falko Horuso kun la kapoj, gisitaj el oro, kaj kun la okuloj el ruĝa ŝtono. La birdoj, kronitaj per komplikaj oraj kronoj, sidis tute simetrie, turninte unu al la alia la rabajn kroĉajn bekojn. Simileco de la statuoj kun la vivaj estaĵoj estis tiom granda, ke ne eblis ne kredi je efektiva ekzisto de tiaj grandegaj falkoj. La poluritaj elstarantaj okuloj brilis penetreme kaj orgojle.

Ĝedefra obtuze diris al la pastro:

— La surskribo estas farita per la sankta skribo, al vi konata. Legu!

La pastro povis flue legi la specialajn, sekretajn signojn, per kiuj oni fojfoje faradis surskribojn, konsistigantajn sekreton por profanuloj. Li rapide kaj laŭte komencis legadon. En sufoka mallumo de la subteraĵo, sub obtuza krakado de lucernoj sonis abruptaj, iam klakantaj sonoj de la lingvo de Ta-Kem, esprimantaj la lastan volon de Ĝoser, mortinta antaŭ pli ol cent jaroj.

— «...Mi estis en mia palaco en granda maltrankvilo, — legis la pastro, — ĉar la rivero ne leviĝis dum sep jaroj kaj la lando estis en ega mizero. Tiam mi firmigis la koron kaj demandis la saĝegan Imhotepon, kie troviĝas la patrujo de Ĥapi kaj kiu dio regas tie. Imhotepo respondis: «Mi devas turni min al dio. Mi devas iri en la konservejon de Toto kaj sciiĝi en “Animoj de Rao”». Li iris kaj baldaŭ revenis kaj rakontis al mi pri leviĝo de la rivero kaj pri ĉiuj aferoj, kun tio ligitaj: li malkovris al mi miraklojn, al kiuj ne estis ankoraŭ montrita vojo al iu el la reĝoj dekomence...» *)

La pastro faris paŭzon. La faraono rapide demandis:

— Ĉu Neterĥet-Ĝoser ne iris laŭ bonaj vojoj, laŭ kiuj iradas virtuloj? Kial la saĝuloj malkovris al li la sekretojn nur en granda malfeliĉo?

La rigardo de la pastro iĝis peza kaj atenta, li mergis ĝin, kvazaŭ lancon, en la okulojn de Ĝedefra.

— Granda scio, — malrapide ekparolis li, — estas danĝera, se ĝi estas malkovrita por tiuj, kiuj ne scipovas teni sian koron. Kaj saĝulo, se la reĝo ne iros laŭ la vojo de dio, povos multon korekti...

Ĝedefra brue suspiris, ekbrulante per kolero.

La pastro haste finis:

— La granda Imhotepo malkovris al la reĝo sekretojn en la horo de malfeliĉo. Pli frue pri tio ne estis neceso...

Ĝedefra retenis sin kaj per gesto ordonis al la pastro legi plu.

La voĉo de la pastro disvolvadis antaŭ la faraono miraklajn forojn de nekonataj landoj. Ĝedefra eksciis, ke la vivo de lia lando — la potenca rivero Ĥapi — tute ne elfluas el du kavernoj ĉe rando de la Granda Arko. Malproksime sude ĝi komenciĝas en senlimaj marĉoj, kaj el montoj de mistera Ta-Nuter fluas dua rivero de travidebla blua akvo, kiu enfluas en Ĥapi-n super la lasta sesa kaskado. Pluvoj de neordinara forto verŝiĝas en la lando Punt dum la tuta tempo de inundo, kaj la blua rivero donas tiun leviĝon de la akvo je dek du ulnoj, de kiu dependas la vivo de lia lando. Se la akvo leviĝas je du ulnoj malpli alte, tiam la lando Ta-Kem estas kondamnita al malsato.

Ses grandegaj ŝtonaj ŝtupoj-kaskadoj kondukas al la loko de kunfluiĝo de ambaŭ riveroj; la unua estas ĉe la limoj de Kemt, sur la insulo Neb.

Kaj ankoraŭ eksciis faraono Ĝedefra, ke la mondo estas granda kaj loĝata de multegaj popoloj. Post sabloj de la orientaj dezertoj, inter du potencaj riveroj, loĝas loksida kaj multenombra popolo, ne malpli granda en scioj, ol la popolo de Ta-Kem. Malantaŭ Ta-Kem, sur la Granda Verda maro, estas granda lando kun multenombra loĝantaro. Tie estas urboj kun majestaj konstruaĵoj. La misteraj loĝantoj de tiuj urboj kovras murojn per nekompreneblaj skribaĵoj, kreas artajn bildojn de bestoj kaj homoj.

— «Neterĥet-Ĝoser parolas por siaj posteuloj, ordonante al ili memori pri tio. En malfacila horo de la Nigra Tero eblas turni fortojn de Kemt al konkero de la landoj, kaj ties popoloj fordonos siajn riĉaĵojn.

Malfacilaj estas vojoj laŭ tero — nur la Granda Arko, obeante al kuraĝaj koroj, transportas homojn al neimageblaj distancoj kaj kunigas ilin inter si. En konkero de la Granda Arko estas estonta feliĉo de la lando Kemt, en ekkono de tuta senfineco de la mondo estas ĝia saĝo, en bona kaj multenombra floto estas ĝia forto. Konstruu ŝipojn, kapablajn lukti kontraŭ la maro, kiel tio estis malkovrita al mi per saĝego de Imhotepo...

Firmigu vian koron kaj sekvu tiun veran vojon...»

La aero en la subteraĵo iĝis sufoka. Flagrantaj rebriloj de torĉoj, diseriĝantaj je miloj da helaj makuloj en glazuro de kaheloj, la persista terura rigardo de la statuo de Ĝoser, la penetremaj ruĝaj okuloj de la oraj birdoj, la majeste egalmezura voĉo de la pastro, vortoj, falantaj kiel ŝtonoj... Ĝedefra eksentis, kiel lia volo malfortiĝas kaj li, la reganto, iĝas knabo sur bordo de senfina maro, per la avide malfermitaj okuloj rigardanta en nekonatan foron... La faraono sciis pri setep-sa, la potenca hipnota efiko, kiun scipovis uzi pastroj. Ĝedefra koncentris la volon kaj frapis per sia apogbastono je la planko.

— Ĉu vi legis al mi ĉion? — demandis li la tremerintan pastron.

— Jes, ĉion, Granda Domo, — haste respondis la pastro. Liaj brulantaj okuloj estingiĝis, sulkoj de laco ekkuŝis ĉirkaŭ la buŝo.

Tintante per armilaro, la korpogardistoj ekmoviĝis apud la ŝtuparo. Ĝedefra lastfoje pririgardis la sekretan subteraĵon kaj direktis sin al la elirejo.

Travidebla, brilanta mateno rigardis en aperturojn de la tegmento de la templo de Ĝoser. En vasteco de la valo, disvolviĝinta dekstre, ĉe la piedo de la brilanta blanka piramido, la verda subtera ĉambro ŝajnis sonĝo.

Ĝedefra favore kapsignis al la pastro, haltinta en respekta pozo ĉe la enirejo de la templo.

— Mi sendos mian trezoriston suden, al Punt, kaj pluen, al la Lando de Spiritoj, por ekkoni la randon de la Granda Arko... Ĉu vi estas kontenta?

La pastro silente riverencis al la faraono.

— Tiam respondu al mi ankoraŭ! Ĉu vi scias, kie troviĝas la templo de Toto, en kiu estas konservataj sekretaj libroj, planoj kaj aĵoj el malproksimaj landoj?

— La templo de la dio Toto, ho Granda Domo, en kiu estis planoj kaj «Animoj de Rao», tio estas la sekreto de Imhotepo...

— Ĉu al vi nekonata? — akre demandis Ĝedefra, sagace rigardinte al la pastro.

— Mi estas nur spuro sur polvo de la piedoj de la granda saĝulo, — senpasie respondis la pastro.

La faraono forturniĝis, geste vokis la sklavojn kun la seĝoportilo. La pastro akompanis la faraonon tra la kortoj de la temploj ĝis la elirejo el la ekstera muro kaj restis, kruciginte la manojn, en la porda pasejo.

Senmova, simile al statuo, li estis observanta, kiel facile balanciĝetis la seĝoportilo de Ĝedefra sur vojo al la urbo de Blanka Muro.

Du junuloj en solaj zontukoj estis larĝe paŝantaj ĉe ambaŭ flankoj de la seĝoportilo. Ili portis sur longaj stangoj duonrondajn ventumilegojn.

La junuloj tenis ilin tiel, ke la kapo de la faraono ĉiam estis en ombro.

La oraj teniloj de la ventumilegoj, la fustoj de la seĝoportilo, ornamo de la seĝo de la faraono, polurita kupro de armilaro de la korpogardistoj brilis sur malfermita deklivo sub la hela suno.

La procesio kaŝiĝis post unuaj dometoj, kaj la pastro ekiris reen en la templon de Ĝoser, ĝibiĝinta, en pensoj.

La pastroj de la templo ĉirkaŭis lin, kaj la plej altranga respekte alproksimiĝis.

— Ĉu vi deziras scii, kial mi malkovris la sekretan ĉambron al la faraono? — demandis la pastro, ne atendate demandon de la maljunulo.

— Ĝuste tiel, ho saĝa Men-Kaŭ-Tot!

— Por obeigo de la faraono al ni, por levo de ni, la servantoj de Toto! — laŭte diris la pastro, nomita Men-Kaŭ-Tot. — Ĉiam pli foriras de la potenco la servantoj de Toto, — daŭrigis Men-Kaŭ-Tot. — Lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, estas juna. La konsilo de la patro de saĝo Imhotepo — ĉar kiu, se ne li, parolas per Ĝoser! — helpos al li iri virte, tiel, kiel tion opinias ni. Sed eble, ne estos tiel. La pastroj de Rao delonge revas pri dominado de la dio de la suno en la lando Kemt. Delonge luktas ni kontraŭ ili por potenco kaj riĉo, por honoro al niaj dioj, kiu estis en la antikvaj tempoj de Narmer. Tion scias vi...

— Mi aŭskultas kaj fermas buŝon mian, — mallaŭte respondis la maljuna pastro. — Vi estas saĝa, kia devas esti granda majstrestro...

Tiutempe la laca faraono, balanciĝante sur la seĝoportilo, same estis pripensanta la viditaĵon. La grandega surskribo kun la testamento de Ĝoser obsede staris antaŭ liaj okuloj.

«Mi konstruos multaj ŝipojn, — pensis Ĝedefra, — je cent ulnoj longajn. Por la Nigra Tero proksimaj iĝos la Verda maro kaj la landoj de Iaa post la Lazuraj Akvoj... Malkuraĝulo estas tiu, kiu estas forpelita de sia limo, — mi fleksos malkuraĝulojn, frakasos nomadajn popolojn kaj devigos labori por la Nigra Tero...»

Salutaj krioj malhelpis al la faraono pensi plu. Super pordego de la granda palaco tremis flagoj sur altaj stangoj. Ruĝa krono super la enirejo signifis, ke tio estas la norda pordego.

La faraono foriris por lavo kaj ripozo, ordoninte voki al si ĉati-n — la estron super ĉiuj reĝaj laboroj (tio estas la ĉefkonstruiston kaj la ĉefministron) — kaj unu el du «trezoristoj de la dio», estrantaj la trezorejon de Supra kaj Malsupra Kemt.

Kiam Ĝedefra eniris la tronan halon, ambaŭ altranguloj jam estis atendantaj sian reganton. Laŭ gesto de la faraono unue alproksimiĝis la trezoristo de la dio Baŭrĝed. Tio estis ankoraŭ tute juna homo. Lian glatan bronzan haŭton kontrastigis simpla blanka antaŭtuko. Bunta kolumo ĉirkaŭis la kolon kaj la ŝultrojn. La larĝa vizaĝo kun la ĝiba nazo kaj la malmola buŝo, kadrita per volvitaj tufoj de la mallonga peruko, spiris per energio.

Baŭrĝed falis al la piedoj de la faraono. Ĝedefra montris al li specialan favoron, permesinte kisi sian piedon anstataŭ polvo ĉe la piedoj de la reĝo, kiel tio devus esti laŭ la rito. Poste, laŭ volo de Ĝedefra, Baŭrĝed leviĝis kaj restis genufleksita ĉe la postamento de la trono.

— Vi vizitis fremdajn landojn, vi transiris spacojn, — komencis la faraono. — Mia moŝto estas kontenta en sia koro: vi alveturigis el la Verda maro dudek ŝipojn kun cedro por temploj kaj palacoj, vi estis ĉe la lagoj de Serpento kaj ĉe la pordego de la Sudo. Nun devas vi direkti vin al Punt kaj esti okulo de la faraono en tiu ĉi nekonata al ni lando de spiritoj. El Punt devas vi penetri eĉ pli malproksimen al sudo, ĝis la limoj de la tero sur la bordoj de la Granda Arko. — Ĝedefra eksilentis, atende rigardante al Baŭrĝed.

Tiu tremeris, iom levinte la kapon, liaj muskoloj streĉiĝis, kaj la vizaĝo ricevis flavetan koloron. Sed preskaŭ momente la junulo ekregis sin kaj senpasie mallevis la kapon.

— Elekti vojon por la vojaĝo, — daŭrigis la faraono, — ni konfidas al vi: ĉu navigi laŭ la Lazuraj Akvoj aŭ iri tra la landoj Vavat kaj Iertet, supren tra la kaskadoj de Ĥapi. Petu konsilon de la saĝa Men-Kaŭ-Tot... Post du tagoj venu al mi, kaj mi donos al vi tian forton, kian vi bezonos.

Ĝedefra eksilentis kaj ordonis alproksimiĝi al la ĉati — la ĉefkonstruisto.

Baŭrĝed haste eliris el la halo. La ordono de la faraono estis por li neatendita, li neniel povis atendi tian komision. Nekonata vojo en senfinan foron, en la timigan Landon de Spiritoj... Kio povas esti pli terura por filo de Kemt, ol eblo perei en fremda lando, sen entombigo laŭ la magiaj ritoj, garantiantaj al la animo eternecon!

Perpleksa kaj konsternita, Baŭrĝed apogiĝis al ligna kolono kaj longe staris, ĝis ekregis sin.

Ĝedefra kaj la ĉati longe konversaciis en la malpleniĝinta halo. La faraono, forsendinte ĉiujn ĉeestantojn, tuj ordonis al la laborestro eksidi apud si, sen ajna etiketo. La ĉati, korpulenta kaj malalta, elstarigante la rondajn okulojn, demetis la perukon, nudiginte la kalvan platan verton.

Venis vespero. La faraono kondukis sian proksimulon en la ripozejon kaj daŭrigis la konversacion dum la vespermanĝo.

Ĝedefra deziris ion fari por vastigo de la dekadencinta irigacia sistemo. La testamento de la granda Ĝoser persiste staris antaŭ li, montrante vojon al granda gloro. Lia patro Ĥufu konstruis la plej grandan piramidon, sed lian memoron damnas multegaj homoj, malamo ŝvebas super lia tombo — ne, tio ne estas gloro! La juna faraono komprenis, ke li ne povas elpensi ion pli bonan, ol tio, kio estis dirita en la testamento, kie sperto de la elstara reganto de la Nigra Tero kuniĝis kun saĝo de Imhotepo.

Ĝedefra sentis, ke necesas hasti. La kaŭzo de la nedifinita maltrankvilo, restinta post la konversacio kun la granda klarvidulo, nun iĝis pli klara por la faraono. Li komencis kompreni lukton de diversaj fortoj por potenco kaj riĉo, okazantan en la ŝtato, la lukton, en kiu pastroj, unuiĝinte kun parto de nobeloj, ludis la ĉefan rolon. Se li deziras turni al la pasintaj tempoj de Ĝoser, do lin subtenos riĉaj posedantoj de teroj en provincoj kaj la pastroj de Toto. Sed tiam li iros kontraŭ intencoj de la pastroj de Rao, donintaj al li la potencon. La povon de Rao li bone konas, kaj kun ili ja estas la tuta nobelaro de la ĉefurbo, la armeo da oficistoj kaj ankoraŭ unu forto — la pastroj de Ptaho. Estas danĝere eniri en tiun lukton. Necesas dume kaŝi siajn intencojn...

La ĉati, singarda kaj ruza altrangulo, ne kontraŭis al la faraono, sed penis sobrigi la junan reganton, montrante nenombreblajn malfacilaĵojn de rekomenco de konstruaj laboroj en provincoj, nun, kiam ĉiuj laboristoj de la ŝtato iĝis koncentritaj en la ĉefurba regiono, kaj la provincoj malriĉiĝis, kaj la trezorejo de la dio jam ne povas kolekti necesajn monrimedojn...

Dum Ĝedefra estis konsiliĝanta kun la ĉati, Baŭrĝed en tristo solece sidis sur bordo de la rivero, ne kuraĝante reveni hejmen. En lian kapon ne povis veni ideo peni ŝanĝi la ordonon de la faraono, la ordonon de la viva dio. Kiel vera filo de la Nigra Tero, la juna trezoristo nur sian landon opiniis la loko de sia vivo kaj morto. Pro kio sendas al li la dioj tian malfacilan elprovon?

Malantaŭ la dorso de Baŭrĝed aŭdiĝis susuro.

La trezoristo turniĝis kaj ekvidis la superan direktiliston de sia ŝipo. Li rememoris, ke nur hieraŭ li sendis al tiu ordonon veni. Ŭaĥeneb respekte kliniĝis antaŭ Baŭrĝed:

— Mi malhelpis al vi en medito, sinjoro... Heroldo transdonis al mi vian ordonon...

— Ne, estas bone, ke vi venis, Ŭaĥeneb! Vi necesos al mi... Lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, ordonis al mi iri supren, en la Landon de Spiritoj, ĝis atingos mi la randon de la tero, kaj ne reveni en Ta-Kem-on, ne penetrinte suden, ĝis la Granda Arko mem...

La direktilisto, ĉe la mencio de la faraono kliniĝinta eĉ pli malalte, forŝanceliĝis.

— Mi prenas vin kaj la ceterajn, irintajn kun mi al la Verda maro, spertajn en vojaĝoj, — daŭrigis Baŭrĝed, atente rigardante al la vizaĝo de la direktilisto kun nekonsciita deziro trovi en ĝi esprimon de konsterniĝo kaj teruro. Sed la direktilisto ekregis sin, kaj lia severa vizaĝo ne spegulis la timon, deziratan de Baŭrĝed. — Kial do vi silentas, Ŭaĥeneb? — malkontente demandis la juna trezoristo. — Ĉu vin ne timigas pereo tie, tiel malproksime de la Nigra Tero?

— Estas timinde resti sen entombigo malproksime de la tomboj de prauloj, — mallaŭte diris la severa direktilisto. — Mi estas malgranda, filo de simpla homo, kaj mia afero estas obei... Sed mi scias — delonge vivas en la popolo la revo pri la riĉa Punt, pri la lando, kie neniu estas fleksita de timo kaj malsato, kie vasta estas la tero kaj abundas arboj kun dolĉaj fruktoj... Ne ekzistas pli granda timo, ol perei en vojaĝo, sed ne estos ankaŭ pli granda gloro por jarcentoj, se ni metos tien vojojn por filoj de la Nigra Tero... — Ŭaĥeneb rompis la parolon, liaj ekbrilintaj okuloj estingiĝis.

— Bone, — diris mirigita Baŭrĝed. — Vi estas kuraĝa kaj hardita en vojaĝoj... Mi vokis vin por alia afero, ankoraŭ ne sciante la volon de la Granda Domo. Vi povas iri en hejmon vian, mi ree vokos vin, kiam necesos.

La juna trezoristo sekvis per rigardo la forirantan direktiliston. La konversacio kun la severa Ŭaĥeneb ŝajne faciligis lian animon. Eble, Baŭrĝed eksentis sin malpli soleca, rememorinte, ke centoj da fidelaj homoj servos al li dum la vojaĝo. Eble, plenumo de la volo de la faraono komencis ŝajni ne tiom senespera.

Kaj ankoraŭ malklara ĉagreno pri si mem aldonis firmecon al Baŭrĝed. La trezoristo konsciis, ke li, nobela kaj potenca altrangulo, montris sin en io pli malforta ol lia direktilisto — simpla homo, renkontinta la teruran ordonon kun kuraĝo kaj trankvilo, indaj por batalisto.

Iom trankviliĝinte, la juna trezoristo malrapide direktis sin al la hejmo. Sed impeta despero de lia juna edzino ree konsternis Baŭrĝed-on. Li ne povis kaŝi de ŝi la teruran veron...

Post larmoj kaj desperaj krioj, post tenera petego la juna virino ĵetiĝis al temploj, turninte sin al helpo de dioj.

Kune kun Baŭrĝed ŝi kliniĝadis en duonmallumaj sanktejoj antaŭ bestokapaj bildoj de tiuj, kiuj devis savi Baŭrĝed-on de la sorto, ŝanĝinte ĝin, kaj doni alian direkton al la pensoj de la faraono.

Teruraj, farbitaj je nigra kaj malhel-ruĝa koloroj, statuoj de dioj-bestoj sidis antaŭ la juna geo en timiga senmoveco. Kaj ambaŭ nevole suspiradis kun faciliĝo, elirante al la suna lumo el templo, en kiu ambaŭ sentis sin solecaj, premitaj kaj elĵetitaj, malgraŭ flataj kredigoj de pastroj.

La tristo, ronĝanta la junan trezoriston, nur plifortiĝis, kiam malfrue vespere li kun la edzino revenis en sian riĉan kaj komfortan domon. Kaj Baŭrĝed ree sentus malkontenton pri si, se li povus scii, kio okazis tiutempe en la dometo de Ŭaĥeneb, starinta ĉe la bordo mem, en la malsupra rando de la urbo. Kiam la veninta hejmen direktilisto rakontis al la edzino pri la estonta ŝipvojaĝo, tiu ektimis, sed rapide ekregis sin. Ankoraŭ fortika kvardekjara virino, kreskiginta tri infanojn, ŝi kutimiĝis al malfacilaĵoj de vivo sen Ŭaĥeneb, tiel ofte foriranta en siajn vojaĝojn. Ĉi tie estis alio: terura minaco ekpendis super la neriĉa, sed bonstata vivo de la tuta familio. Sed tamen la edzino de Ŭaĥeneb penis ne montri al la edzo sian kruelan maltrankvilon, sciante, ke li neniel povos helpi kaj al ŝi, kaj al si.

Kuŝiginte la edzon por ripozo, ŝi komencis kuiri; elprenis bieron, vokis amikojn. Kaj en tiu vespero sur la malgranda korto de Ŭaĥeneb longe ne eksilentis bruo de ekscititaj paroloj, rememoroj pri travivitaj danĝeroj, vigligaj kantoj, kiuj helpas vivi al ŝipistoj, terkultivistoj kaj gvidistoj de karavanoj tra senĝojaj, senvivaj dezertoj...

Despero, larmoj kaj petegoj al dioj ne helpis: en la difinita tempo Baŭrĝed ekstaris antaŭ la faraono. Longa konversacio kun la pastro de Toto Men-Kaŭ-Tot vigligis la junulon. Post konsiloj de la pastro Baŭrĝed ricevis esperon al reveno, kvankam en la hejmo oni lin estis priplorantaj, kiel irantan al senduba pereo.

— Mi ordonis al la trezoristo de la nordo liberigi vin de zorgoj, — diris Ĝedefra.

Baŭrĝed nenion respondis.

— Do, kian vojon vi elektis? — daŭrigis la faraono.

— Mi intencis iri supren, — respondis Baŭrĝed, — sed la saĝa Men-Kaŭ-Tot malkonsilis al mi. Mi navigos laŭ la Lazuraj Akvoj — tiel estos pli rapide...

Ĝedefra kontentigite klinis la kapon.

— Mi ordonos al sklavoj ŝmiri vin. Sendu en la havenon Suu mian ordonon antaŭ vi, por ke la plej bonaj ŝipoj venu tien de la lagoj de Serpento kaj staru pretaj. Prenu la plej bonajn batalistojn, sklavojn, spertajn en navigado, armilaron, provianton kaj trezorojn, kiom necesos. Kaj ne prokrastu la ekvojaĝon — la vojo estas neimageble malproksima, ankoraŭ neniu el filoj de la Nigra Tero aŭdacis trairi ĝin... Kaj mi deziras, ke vi revenu plej baldaŭ. Mesaĝo pri malkovro de vojo en la teron de dioj vigligos malsatulojn, riĉaĵoj, kiujn vi alveturigos, trankviligos soifon de nobeloj. Ĝis la limoj de la mondo etendiĝos potenco de la Nigra Tero, kaj verŝiĝos riĉaĵoj en ĝin per torento, simila al Ĥapi. Riĉaĵoj, prenitaj el fremda lando, pli baldaŭ venigos Ta-Kem-on al nova forto, ol longa konstruado de kanaloj kaj digoj. Jen kial je vi estas granda espero. Estu kuraĝa, kiel indas por filo de Ta-Kem kaj por via alta rango. Kaj brakumos vi infanojn viajn, trankviliĝos en tombo via. Kaj mi zorgos, ke la tombo estu inda je vi! — La senmova vizaĝo de la faraono eklumis per favora rideto.

Baŭrĝed, alpremiĝinte al la piedoj de la reganto, dankis Ĝedefra-n kaj estis degnita per novaj favorsignoj.


Granda homamaso kunvenis ĉe elfrotitaj ŝtupoj, irantaj al la rivero kontraŭ la ĉefa bazara placo. Tri grandaj ŝarĝoŝipoj malrapide eliris sur la mezon de la rivero. Luktante kontraŭ la fluo, la remistoj batadis laŭ la akvo, kaj facilaj ŝprucoj fajreris sub la suno ĉirkaŭ la egalmezure balanciĝantaj remiloj.

Ĉiuj starintaj ĉe la haveno en apartaj amasetoj: altranguloj kaj pastroj, militistoj, dense plenigintaj la placon kaj la bordon amasoj da simpla popolo kaj da sklavoj, ĵus finintaj ŝarĝadon — ĉiuj estis diversmaniere emociitaj per la ekvojaĝo de la senekzempla ekspedicio. La multevoĉa bruo de la homamaso jen mallaŭtiĝadis, jen denove fortiĝadis, igante malkontente sulkiĝi grupon da altranguloj kaj pastroj, starantaj ĉe la norda rando de la haveno.

Multaj rigardis al la forveturantoj kun maltrankvilo kaj bedaŭro, kvazaŭ ne dubante pri neevitebla pereo de la kuraĝuloj. Aliaj vigle interparolis, esprimante kuraĝajn esperojn. Troviĝis ankaŭ tiuj, kiuj enviis al la ekvojaĝantoj kaj dezirus esti inter ili. Plej multe da tiaj estis inter malriĉaj metiistoj kaj ĝardenistoj de la ĉefurbo, speciale inter la junaj, kiuj ankoraŭ ne rezignaciis pri monotoneco de sia malfacila ĉiutaga laboro.

Postsekve al la ŝipoj, forirantaj ekster la limojn de la lando, silente kaj malgaje rigardis sklavoj, kiuj estis kondamnitaj ĉi tie fini siajn tagojn, kaptitaj kaj humiligitaj.

Plurfoje tro kuraĝaj ekkrioj, aŭdiĝantaj en la homamaso, igadis homojn timigite retrorigardi malantaŭen. Tie, malproksime, sur balkono de la palaco, apogita per altaj fostoj, nevidebla en profunda ombro de markezo, ĉeestis la viva dio mem, la faraono, eĉ kies nomon ne rajtis prononci loĝanto de Kemt...

Sur ĉiu masto, kunmetita el du altaj trunkoj, kuniĝantaj supre, leviĝis grandegaj kvadrataj veloj. La majstro de velo, la granda Neĥsi, sidanta alte sur la poŭpo, ektiris ŝnurojn — la larĝa velstango turniĝis, kaj la velo ŝvelis. Direktilistoj-nigruloj ekpremis postremilojn, alligitajn po du ĉe ĉiu flanko de la alta poŭpo. La ŝipoj komencis rapide malproksimiĝi de la urbo de Blankaj Muroj.

Baŭrĝed de sur la poŭpo de la antaŭa ŝipo avide rigardis la bordon. La urbaj konstruaĵoj estis malrapide ricevantaj nebulajn, malklarajn konturojn.

Jam dum ĉirkaŭ horo iris la ŝipoj supren laŭ la rivero, sed malantaŭe, sur la maldekstra bordo, plu eblis distingi malproksiman verdon de palmoj kaj super ĝi apenaŭ rimarkeblan blankan strieton. Sed jen la valo turniĝis rekte al la sudo, ruĝetaj krutaj rokoj elŝoviĝis dekstre kaj ŝirmis la foran malaltan bordon...

Tagon post tago iris la ŝipoj preter vilaĝoj kaj urboj. Malaltaĵojn ŝanĝadis rokoj. Nenio rompadis tagan kvieton de senhomaj marĉoj, dormetantaj sub la varmega suno. La norda vento — la amiko de la Nigra Tero — blovis preskaŭ senĉese, malfortiĝante nur antaŭ mateniĝo, kaj tage ree komencadis sian benitan agadon.

Ĝis vintra malvarmo estis ankoraŭ malproksime, kaj birdoj ne amasiĝadis sur la rivero en tia sennombra kvanto, kiel dum inundo.

Belegaj ardeoj levadis supren siajn fleksiĝemajn kolojn kaj rigardadis al la pasantaj ŝipoj per penetremaj, klaraj okuloj. Sanktaj birdoj de Toto fojfoje traflugadis super la ŝipoj por ĝojo de ĉiuj, kredantaj, ke ilia peza, anguleca flugo promesas sukceson kaj bonan ŝancon. De tempo al tempo renkontaj ŝipoj sciigadis novaĵojn el la provinco de la Sudo, kaj streĉegitaj voĉoj disflugadis laŭ la rivero, ĝis malaperadis malproksime. Dek el la kvardek du provincoj de ambaŭ landoj jam estis pasitaj de Baŭrĝed sur la vojo for de la ĉefurbo de la ŝtato.

Pli alte laŭ la rivero la valo ree larĝiĝis, flankeniĝante orienten, — komenciĝis la provinco de Antilopoj. Ekde antikvaj tempoj ĉi tie inter hejma brutaro dominis antilopoj de diversaj specoj.

La ŝipoj pasadis proksime de ŝtonminejoj, en kiuj laboris multegaj sklavoj. Ĉe la akvo mem homoj segis ŝtonojn, transformante krude tajlitajn ŝtonpecojn en glatajn, regulajn platojn kaj blokojn.

Longaj kupraj segiloj briladis sub la suno, kun ŝriko kaj grinco entranĉiĝante en ŝtonon helpe de senĉese alŝutata malseka sablo. Nigraj kaj bronzaj korpoj de nudaj sklavoj brilis pro ŝvito.

Unu sklavon oni batis per bastonoj, sterninte sur varmega ĉeborda sablo.

La kunvojaĝantoj de Baŭrĝed indiferente rigardis al la kutima vidaĵo: sklavo, militkaptito, nomiĝis en la lando Kemt «viva mortigito» — inter li kaj la veraj homoj kuŝis ombro de morto, ne donanta al li tiun rajton je vivo, kiun posedis rome-oj, la veraj filoj de la Nigra Tero.

La ŝipoj de la ekspedicio turniĝis al la maldekstra bordo, en kvietan akvon, trastrekitan per longaj elstaraĵoj de kanaj kaj papirusaj veproj. La akvo de la rivero jam iĝis travidebla, papirusoj balancis siajn ventumilojn, nebule speguliĝante sur ĝia flaveta supraĵo. Subite el post sinuo de la ŝanceliĝanta verda muro aperis du boatoj el faskoj da papirusaj tigoj, kun poŭpoj, fleksitaj, kiel anseraj koloj, kaj longaj pruoj. Sur tiu, kiu estis pli proksima al la ŝipoj, impona barba viro kun lanco en la mano estis fiksrigardanta en la kanan densejon.

En la dua boato svelta junulo tenis preta krute fleksitan pafarkon, kaj maljuna nubiano staris sur la genuoj sur la poŭpo, enpikinte longan stangon en la fundon de la rivero.

La viro, turninte la vizaĝon, komencis rigardi al la ŝipoj, kaj Baŭrĝed rekonis Sennoĝem-on — la estron mem de la Antilopa provinco.

La boatoj rapide aliris la ŝipojn. Tiutempe el la kontraŭa bordo aŭdiĝis krioj. Tie, kie laboris la sklavoj, segantaj ŝtonojn, ekkuris sklavpelistoj en longaj buntaj vestoj, kun apogbastonoj en la manoj. La homo, punata per bastonoj, elŝiriĝis el la fortikaj manoj de siaj turmentantoj kaj momente ĵetis sin en la riveron. Li estis, evidente, neordinara naĝisto — tiel facile kaj rapide tranĉis li la kvietan flavan glataĵon de la rivero, kuŝante sur la flanko, per la vango al la akvo. Krokodiloj ne aperis — ili aŭ ankoraŭ ne rimarkis la naĝanton, aŭ estis malmultaj en tiu ĉi regiono. La naĝanto rapide atingis la mezon de la rivero kaj jam alproksimiĝis al la maldekstra bordo. Li naĝis proksime de la ŝipoj, kaj Baŭrĝed povis bone vidi la fuĝanton. Tio estis libiano — helhaŭta junulo, kun grandaj bluaj okuloj, bela per tiu ĉarma, meditema, preskaŭ knabina belo, kiu estas tipa por libianoj en juna aĝo.

Ambaŭ boatoj, starantaj apude, iĝis inter la fuĝanto kaj la bordo. La junulo, evidente la filo de Sennoĝem, rapide streĉis la pafarkon, kaj sago, sendita per la lerta kaj senkompata mano, profunde enpikiĝis en la flankon de la libiano. La fuĝanto malforte ekkriis, turninte la blankiĝintan vizaĝon kun grandegaj, larĝe malfermitaj okuloj al la boatoj. Kelkaj spasmaj moviĝoj — kaj la bela sklavo malaperis sub la akvo.

La filo de la provincestro ridetis kaj fiere levis la kapon, sed la patro, malkontente kuntirinte la brovojn, turnis sin al li kun riproĉo:

— Vane vi faris tion! Nia tero kaj niaj konstruaĵoj postulas multajn laborajn manojn. Tio estas ne saĝa, kaj ne konvenas al viro tia impetemo.

— Ho inda patro, ja se mi malfruus kun la pafo, la sklavo jam kaŝiĝus en la kanejo, — penis pravigi sin la filo.

Sennoĝem kaŝis en la barbo severan subridon:

— Knabo, vi ne scias, ke el nia lando ne eblas fuĝi. Teruraj sablaj montoj gardas la limon okcidente — tiu frenezulo ne travivus eĉ tagon en flama varmego. Niajn akvojn gardas krokodiloj, veprojn — hienoj kaj leonoj. Ne pasus eĉ du tagoj, kiam la fuĝinto pereus aŭ, kio estas pli probabla, alrampus reen en sklavecon, fleksita de timo kaj malsato.

La junulo kulpe mallevis la kapon, sed la patro daŭrigis:

— Vi eraris, sed tio estas leciono. Kaj nun ne estu malgaja kaj ni iru renkonti altan oficiston — la trezoriston de Horuso mem, de la faraono...

Kaj la provincestro la unua surgrimpis la ŝipon de Baŭrĝed, subkaptita per dekoj da servilaj manoj.

Baŭrĝed haltis por unu tago por ripozo en la domo de Sennoĝem, ĉirkaŭigita per miraklaj ĝardenoj.

La vojo laŭ la gepatra lando estis jam nelonga — nur kvin tagoj da navigado restis ĝis la ĉefurbo de la antikvaj reĝoj de Ta-Kem. Tie la valo de la rivero faris krutan arkon kaj iris rekte orienten je tri mil ulnoj. La vivdona Ĥapi profunde entranĉiĝis en la dezerton, apartigantan la Lazurajn Akvojn disde la Nigra Tero. De la mezo de tiu sinuo ĝis la maro estis ne pli ol kvarcent mil ulnoj, kaj ĉi tie kuŝis la sola vojo al la Lazuraj Akvoj kaj pluen — en antikvajn kuprajn minejojn nord-oriente, en la lando Retenu.

Laŭ tiu vojo oni iradis tre malofte, unufoje dum dekoj da jaroj, nur per grandaj militaj karavanoj. Malfacilaĵoj de vojo tra dezerto estis tre grandaj.

Nur plej senprokrasta neceso devigadis filojn de Ta-Kem iri en tiun ardigitan inferon. Eĉ la granda Ĝoser ne sukcesis en peno elfosi putojn sur la terura vojo, kvankam en tiuj laboroj pereis multaj homoj.

La lastaj preparoj okupis kvar tagojn. Ŝarĝa karavano el tricent azenoj, ŝarĝitaj plejparte per felsakoj kun akvo, jam ekiris antaŭen. Ekiro de la ĉefa taĉmento kun Baŭrĝed mem estis difinita por la noktomezo.

Vespera lumo, travidebla kaj milda, kuŝiĝis sur la benitan teron de Kemt. Baŭrĝed, forsendinte ĉiujn, eliris sola sur la platan bordon. Vento kvietiĝis, vilaĝoj de la kontraŭa bordo ŝajnis tute proksimaj — tiel kvieta estis la rivero.

Liberaj terkultivistoj per grupoj kaj sole hastis al siaj dometoj, sub ombron de sikomoroj kaj palmoj. Sklavoj, kondukataj de sklavpelistoj, amase iris en sian vilaĝeton, ŝirmitan per alta barilo. Sur nealta monteto, en verdo de vinberĝardenoj, tumultis homoj, sonis rido kaj monotona kantado. Nudaj sklavoj portis en plektaĵoj, balanciĝantaj sur longaj bastonoj, altajn, ĵus sigelitajn kruĉojn kun vino.

Malproksime leviĝis rozkoloriĝanta polvo, disiris, en ĝi ekglitis glataj flav-grizaj flankoj kaj dorsoj, elŝoviĝis longegaj kornoj: paŝtistoj pelis gregon da grandaj antilopoj-oriksoj. Du paŝtistoj malantaŭe portis sur vektoj en korboj malgrandajn ĵus naskitajn antilopojn; iliaj patrinoj fideme iris apude kaj strabis per la nigraj humidaj okuloj al la malrapide paŝantaj homoj.

Knaboj pelis en barilojn de birdaj kortoj gregojn da gruoj, kiujn ili paŝtis sur la bordo de la rivero.

Kun rido kaj ŝercoj ĉasistoj kondukis sur ŝnuroj grandajn hienojn. Grizaj akre-orelaj makulaj hundoj en larĝaj ĉirkaŭkoloj kuris antaŭe.

Kelkaj boatoj iris trans la riveron al la dekstra bordo. En ili oni transportis el paŝtejoj antilopojn kaj kaprojn. La animaloj trankvile kuŝis sur fundoj de la boatoj.

La paca vespera vigliĝo nur plufortigis la sopiron de Baŭrĝed. Li sciis, ke li vidas sian patrujon lastfoje antaŭ nesciate longa, danĝera vojo tien, kie ankoraŭ ne paŝis piedo de loĝanto de Kemt. Al landoj, loĝataj de neviditaj homoj kaj bestoj... Senekzempla estas la ordono de la faraono, sed li devas plenumi ĝin. Morti aŭ vivi, sed iri foren, suden. Ne ekzistas alia vojo, kaj ne havas li nun alian vivon...

Sur la nudan dorson de Baŭrĝed blovis varmego. Li retroturniĝis, kaj lia rigardo, ĵus ripozinta sur la vidaĵo de kultivitaj ĝardenoj kaj kampoj, transflugis al ruĝaj rokaj deklivoj, sulkigitaj per nigraj akvospuroj kaj fendoj. Du ruĝaj muroj estis disirantaj al la rivero, kreante ion similan al pordego, kaj malproksimen, orienten, iris kvazaŭ koridoro el nudaj, senfruktaj rokoj, malaperanta en nebula tremado de ardigita aero. Neniu sono venis el tie, neniu arbeto vivigis la krutajn deklivojn, borderitajn ĉe la piedo per montetoj da granda gruzo kaj per glataj ondoj da sablo. Post kelkaj horoj Baŭrĝed kun sia karavano malaperos en tiu ĉi ardigita valo, trairanta montojn de la orienta dezerto...

Sonora abrupta kanto traflugis super la rivero, aŭdiĝis plaŭdo kaj tumulto. Junularo eliris por bani sin en la rivero, uzante lastajn radiojn de la suno.

Baŭrĝed ree turniĝis al la rivero kaj ekvidis la respekte starantajn malproksime oficistojn de sia ekspedicio. Ili venis kun raportoj, sed ne aŭdacis rompi la mediton de la estro. Baŭrĝed profunde enspiris la malvarmetan vivigan aeron kaj malrapide ekiris al siaj subuloj...

La lasta gluto da akvo el la amata potenca rivero. Ne el riĉa, ornamita kaliko — ne, simile al simpla terkultivisto, merginte la genuojn en humidan riveran sablon, malalte kliniĝinte super arĝentantaj etaj ondoj.

Kiel fantomoj, kiel jam foririntaj en la okcidentan landon, silente moviĝis la homoj en hela luna lumo. La mornaj rokaj muroj — malfermita faŭko de la nekonata — akceptis ilin, kuniĝis malantaŭe, fermiĝis, disiginte de la ĝojaj ĝardenoj de Ta-Kem. La gepatra tero forturniĝis disde la vojaĝantoj, la pasinteco kaŝiĝis malantaŭe, la estonteco estis nekonata, restis nur la nuno — la malfacila, malproksima vojo. Sur ĝi altaj rokoj spiris per kolera ardo, iliaj deklivoj, eroziitaj de varmegaj ventoj, estis alŝoviĝantaj, kiel minacaj spiritoj de dezerto, sablaj buloj susuradis, fumante per subtilega purpura sablo, blovanta morton super la mallevitaj kapoj de la irantoj...


Du pastroj nehaste iris laŭ la interna korto de la templo de Rao. La suno estis blindiganta, reflektiĝante de muroj kaj rektangulaj fostoj el blankega kalkoŝtono. Ambaŭ pastroj, kiel laŭ ordono, rapide retrorigardis kaj turnis sin dekstren, en altan portikon.

En ombro, sub dikaj platoj da ŝtono, peze premanta sur pintojn de la kolonoj, tuj ekblovis malvarmeto. Pli profunde en la templo la duonmallumo estis pli densiĝanta, kaj la pastroj, blindigitaj per la transiro de la brilanta ekstere tago al la mallumo de la templo, ekiris pli singarde, etendante antaŭen la manojn. Ili haltis ĉe nigra aperturo de nealta enirejo.

— Ĉu tio estas vi, Kaameses, kaj vi, Ĥoriaĥuti? — Forta voĉo, aŭdiĝinta el la mallumo, tremerigis ambaŭ pastrojn.

— Jes, tio estas ni, ho granda klarvidulo, koro kaj lango de la dio sur la tero! — ĥore respondis la nomitaj.

— Eniru, dirinte la magiajn vortojn por purigo de la okuloj kaj de la koro!

La pastroj, balbutante sorĉformulojn, eniris en la malhelan pasejon. Antaŭe lumis eta lucerno, kaj ĝia fajreto montris al la enirintoj la direkton. Tuj kiam la pastroj atingis la lucernon, ĝi momente estingiĝis, kaj antaŭe kaj maldekstre eklumis la alia.

La venintoj atingis pezan ledan kurtenon. Tiam la dua lucerno same estingiĝis, kaj ili haltis en obskuro.

La pli aĝa pastro laŭte diris sanktan formulon de rebato al malbono. La sama voĉo ree permesis al ili eniri. Post la kurteno troviĝis negranda kvadrata ĉambro, en la profundo mem de la masivaj muroj de la templo. Molaj feloj sur la planko mallaŭtigis paŝojn.

Ĉe la malantaŭa muro sur luksa fotelo el nigra ligno sidis la granda klarvidulo — la ĉefpastro de la dio Rao. Naŭ oraj lucernoj sur altaj postamentoj donis sufiĉe da lumo, por vidi la ordoneman vizaĝon de la sidanto kaj akran brilon de liaj malmildaj, trankvilaj okuloj. Ambaŭ venintoj falis sur la genuojn antaŭ la fotelo de la ĉefpastro. Tiu almontris al ili leonan felon antaŭ si.

— Ne necesas respektaĵoj, ni estas solaj. Eksidu kaj parolu simple, ne kaŝante malbonajn novaĵojn. Kaj timu nenion, mi delonge konas vin.

La pastroj interrigardis, kaj la pli aĝa el ili ekparolis:

— Permesu unue sciigi vin. Poste Ĥoriaĥuti rakontos al vi novaĵojn el la Sudo. Li ĵus venis el Ŝmun — la urbo de ok dioj.

La ĉefpastro de Rao silente kapjesis.

— Lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, — daŭrigis la pli aĝa pastro, — kiel tion scias vi, ricevis el la haveno Suu sciigon pri tio, ke la trezoristo de la dio sur sep ŝipoj bonorde ekvojaĝis, kaj poste dum pli ol tri monatoj estis neniaj mesaĝoj pri la ŝipoj. El tio la Granda Domo konkludis, ke la vojaĝo komenciĝis bone, kaj Baŭrĝed jam pasis malproksime suden. Tiam lia reĝa moŝto donis cent ringojn al la templo de Toto en la Blanka Muro, kaj al la antikva templo de Toto en Ŝmun donacis teron, sklavojn kaj brutaron. Majstrestro Men-Kaŭ-Tot ofte vizitadas la faraonon, vigligante lin en novaj aranĝoj. Antaŭ du tagoj la ĉati ekveturis suden, por pririgardi lokon de fosado de granda kanalo apud la piramidoj de Snofru. Kune kun li estis sendita militistaro por la princo de la Sudo, kiu promesis al la Granda Domo militiron en la landon Nub...

La pastro riverencis kaj eksilentis.

— Vi ankoraŭ ne diris al mi, kion oni diras en la ĉefurbo, kiom granda estas forto de oniaj paroloj.

— Estas vere dirite: «Malamiko por urbo estas parolanto...» — La pastro hipokrite mallevis la okulojn, rimarkinte, kiel brileris la okuloj de la granda klarvidulo. — Multe da malkontentaj estas inter nobeloj. Ĉiam pli kuraĝe parolas iliaj langoj en hejmoj. Ili malkontentas pri tio, ke komenciĝas leviĝo de provincestroj, al kiuj la faraono malfermas la trezorejon, sendas homojn por milito kaj konstruado. Ili timas, ke amaso de malgrandaj homoj ekfuriozos, ĉar la popolo komencis nun revi pri la lando Punt, kie ĉiuj vivas en kontento, kiel antikve estis dirite en fabeloj. Pieco malkreskas... Antaŭnelonge militestro Ŭaĥkart aŭdacis diri, ke estas pli bone konkeri malproksimajn landojn, kiel tion faris Snofru, ol konstrui piramidojn!

La ĉefpastro de Rao kolere ekkaptis sian barbon.

— Mi estis en Ŝmun kiel okuloj de la majstrestro de Ptaho, — malkuraĝe ekparolis la pli juna pastro. — La estro de la Antilopa provinco Sennoĝem skribis al la estro de la Sudo. Sennoĝem estas bona por siaj regatoj, li kolektas taĉmentojn de militistoj, li fanfaronas pri sia grandeco, devenanta de la antikvaj reĝoj — idoj de Horuso. La pastroj de Toto levas lin, ili faris aliancon kun la pastroj de Ĥnumo, riĉigitaj fare de Ĥufu kaj nun kolerantaj kontraŭ la pastroj de Rao kaj Ptaho... Sed la ĉefa malamiko nia estas Men-Kaŭ-Tot. Li diris al la majstrestro de Ĥnumo, ke baldaŭ riĉo de la tri ĉefaj temploj de Rao transiros al la temploj de Ĥnumo, kaj... kaj... pardonu min, ho granda klarvidulo!.. Ke li, Men-Kaŭ-Tot, malrangigos vin al simpla pastro en kaduka templo de la Delto!..

La ĉefpastro subite ekstaris:

— Vi komprenis ĝuste. Jen malamiko mia kaj via, infanoj miaj! Sed vane penas li forpreni nian gloron kaj nian riĉon — baldaŭ ekkonos li la tutan grandecon de la dio Rao sur aroga kolo sia! Mi laŭdas viajn okulojn kaj orelojn, vi ambaŭ estos rekompencitaj kaj levitaj en la konsilio.


Ĝedefra ekmalsanis.

Dum tutaj tagoj la juna faraono morne kuŝis en la supra ĉambro de sia eksterurba palaco, rigardante en fenestrojn al la larĝa rivero kaj al sia malgranda piramido — la estonta fortikaĵo en la posttomba eterneco. Jam finita, ĝi apenaŭ superis palmojn de la ĉirkaŭanta ĝardeno... Jam antaŭ pli ol du jaroj ekiris Baŭrĝed en nekonatajn forojn de la Sudo. Ekde tiam neniaj sciigoj estis pri la sorto de la senditoj, kaj ne povis esti. Ili aŭ pereis, aŭ ankoraŭ vojaĝas tie ie, aŭ revenas kun bona akiraĵo. Tiel malrapide plenumiĝas grandaj aferoj... La konstruado de la granda kanalo estas prokrastita laŭ konsilo de la ĉati ĝis reveno de la militistaro el la lando Nub kun oro kaj cetera predo. Estas bone almenaŭ tio, ke la granda klarvidulo ĉesis tedi al li pri konstruado de granda piramido kaj de templo de Rao ĉe ĝi. Nun, kiam la faraono estas malsana kaj malfortiĝis spirite, al li estus malfacile kontraŭstari al insisto de la ĉefpastro...

La faraono suspiris, kiam, kvazaŭ responde al liaj pensoj, en la pordo aperis la alta figuro de la ĉefpastro. Ĝemetante, li sterniĝis antaŭ la faraono.

— Lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, estas malsana, ostoj liaj iĝis arĝento, — karese ekparolis la pastro. — Granda kulpo estas sur mi — delonge mi ne estis en la urbo, kaj ne aŭdis miaj maljunaj oreloj vokon de dia neceso. Nun venis mi por rebati la malsanon, renaskigi la forton de la dio!

Kaj la pastro, leviĝinta laŭ ordono de la faraono, sciigis al Ĝedefra pri terura magia forto de antikva rito, skribita en sekreta libro, konata nur al ĉefpastroj de Rao. Nur en la plej ekstremaj okazoj estis permesite uzi tiun riton, diskonigo de ĝia sekreto estas punata per tuja morto. Nun la malsano de la viva dio, certe, permesas uzi la grandan forton de la rito por tuja kuraco de la reĝo. Sed plenumi ĝin necesas en plena sekreto, nokte, en izolita loko, en ĉeesto de la granda klarvidulo mem kaj de tri ĉefaj kaj fidataj pastroj. Ĉu trovos lia reĝa moŝto fortojn, por jam hodiaŭ nokte sekrete foriri el la urbo? La riton eblas fari proksime, en la piramido de Ĝedefra mem. Ĝia konstruado estas ĵus finita, kaj tie estas neniu, krom ĝardenistoj, kiuj nokte kviete dormos. Se la viva dio malfortiĝis, do pastroj portos lin. Nur li devos malleviĝi sola, altirante nenies atenton, en la ĝardenon, al la flanka pordo en la barilo.

Ĝedefra aŭskultis la karesan kaj sinceran parolon de la pastro, kaj la antaŭa kredo je povo de Rao, la kredo, ekde la infaneco enradikigata en lin, estis renaskiĝanta en la malfortiĝinta animo de la faraono. La malsano senfortigis lin, kuraciloj helpis malmulte, kaj li bezonis, tre bezonis rapide ree iĝi potenca kaj firma.

— Ĉu la servantoj de Rao scias pli, ol la servantoj de Nazulo, posendantaj ĉiujn sekretojn de temploj de Toto? — demandis Ĝedefra.

— La Granda Domo jam hodiaŭ nokte konvinkiĝos pri sentaŭgeco de la pastroj de Toto! — ekkriis la granda klarvidulo, kaj liaj okuloj ekbrilis.

La faraono konsentis plenumi ĉion, kiel diris la ĉefpastro, kaj la alta maljunulo haste foriris. Malleviĝinte en la ĝardenon, li kaŝiĝis en ombro de arboj kaj eliris tra la flanka pordeto, lasinte ĝin neŝlosita.

Ĝedefra, vigligita per la eblo de baldaŭa kuraciĝo, malpacience atendis la nokton. Vespere li forpermesis ĉiujn proksimulojn kaj servistojn, deklarinte, ke li sola konversacios kun dioj kaj ke neniu aŭdacu proksimiĝi al liaj ĉambroj.

La ĉefpastro sukcese elektis la tempon. Karbe-nigra mallumo de la senluna nokto ĉirkaŭis la dormantan palacon, estingis brilon de la rivero. En dometo de gardistaro ĉe la ĉefa pordego lumis malforta fajreto.

La faraono, senbrue paŝante per la nudaj piedoj, ŝanceliĝante kaj viŝante ŝviton pro malforteco, malleviĝis laŭ ŝtupareto rekte el la balkono. Ĝedefra estis emociita per mistero de la estonta rito, sed neniom timis. Kion povis timi la viva dio de Ta-Kem en la lando, regata de li, kie ĉio viva obeeme sterniĝas en polvo, kisante spurojn de la reganto!

Tuj kiam la faraono aliris la flankan vojeton, kvar ombroj aperis antaŭ li, kliniĝante ĝis la tero. Subkaptita de fortikaj respektaj manoj, Ĝedefra kun faciligita suspiro malleviĝis sur portilon. Lin oni rapide ekportis al la rivero. Sub kovro de la mallumo ili trairis larĝan placeton ĉe la rivera flanko de la palaco kaj malleviĝis al malgranda varfo. Sur la malhela rivero la faraono distingis konturojn de negranda boato. Ĉio estis, evidente, preparita anticipe.

La pastroj metis la portilon kun la faraono en la boaton. La piramido situis sur la maldekstra bordo iomete malpli alte, ol la palaco, kaj la boato malsupreniĝis laŭ la fluo. La akompanantoj de la faraono nur kelkfoje remis.

Sur la maldekstra bordo ripetiĝis la samo. La portilon oni ekportis ne al la ĉefa enirejo, sed maldekstren, post angulon de la suda barilo. En malbonaŭgura silento facile ekknaretis negranda pordo de la suda enirejo, fermiĝis ree, kaj paŝoj de la portantoj iĝis tute senbruaj sur platoj de vojeto. Steloj malaperis, la mallumo ĉirkaŭe iĝis tute netravidebla, blovis odoro de humida ŝtono. Ĝedefra divenis, ke lin oni enportis internen de la piramido aŭ de la postmorta templo, enfosita en la grundon ĉe ĝia orienta flanko. La portilo malleviĝis sur glatajn platojn de la planko. La pastroj helpis al la faraono ekstari kaj bruligis torĉon. Ĝedefra ĉirkaŭrigardis. Ili troviĝis en la postmorta templo, konstruita por tiu momento, kiam li, Ĝedefra, foriros en la eternecon, kiam por li, unuiĝinta kun la dioj, ĉi tie estos farataj diservoj, kaj lia balzamita kadavro estos ŝlosita profunde sub la ŝtona dikaĵo de la piramido.

Stranga, neklarigebla, simila al timo sento kunpremis la koron de la faraono. Sed la severaj vizaĝoj de la pastroj estis trankvilaj. Ili kondukis la faraonon en la sanktejon de la malgranda templo. Kvar statuoj de Ĝedefra mem okupis tutan larĝan flankon de la sanktejo. La faraono en kvar similaj aspektoj sidis kun morna kaj majesta senmoveco, celante rigardojn el la postmorta mondo al la sentaŭgaj kaj aŭdacaj venintoj. Kaj ree la bruston de la juna faraono kunpremis maltrankvila angoro.

La granda klarvidulo, respekte fleksiĝinte, petis Ĝedefra-n ekstari ĉe la altaro — granda peco da polurita granito, — rekte kontraŭ la kvar statuoj.

Ĝedefra tuŝis per la genuoj kaj la manoj la malvarman ŝtonon kaj tremeris. Subite la torĉo estingiĝis, en la obskuro Ĝedefra aŭdis nur malfacilan spiradon de la pastroj, evidente, emociitaj pro la estonta terura rito.

La faraono malfermis la buŝon, por demandi pri io, sed en tiu ĉi momento malforta lumo aperis malantaŭe, brilinte sur la supraĵo de la altaro.

La ĉefpastro de Rao, staranta apud la faraono, subite svingis pezan klabon, ĉirkaŭvolvitan per ŝtofo, kaj faligis teruran baton sur la nukon de Ĝedefra. En la cerbo de la faraono eksplodis blindiga lumo kaj tuj estingiĝis. Sen sono Ĝedefra falegis sur la plankon, ĉesinte esti la reganto, la viva dio de la Nigra Tero. La pastro forŝoviĝis de la falanta korpo, kvazaŭ mem teruriĝinte pri la faritaĵo. Dum longa tempo obskuro kaj silento regis en la ŝajne malplena templo. Finfine, mallaŭta kaj raŭka, eksonis la voĉo de la granda klarvidulo:

— Bruligu la fajron, ĉio estas finita!

La pastro aliris la sterniĝintan faraonon, alpremiĝis per la orelo al la koro kaj palpis la nukon. Firmeco de la mano ne perfidis la pastron — la bato estis preciza. La osto estis frakasita, sed ekstere, sub la haroj kaj la peruko, estis nenio rimarkebla.

La pastroj levis la mortinton kaj kuŝigis sur la pecon da granito.

— Faru, kiel mi diris, — ree turnis sin al siaj kunuloj la granda klarvidulo. — Necesas hasti!

Du pastroj de potenca kompleksio prenis kuprajn martelojn, la tria alte levis la torĉon. Fleksiĝinte kaj maltrankvile retrorigardante, turmentataj de timo, la pastroj samtempe batis la statuojn de Ĝedefra. Bruego aŭdiĝis en la templo, ekŝutiĝis pecoj de kapoj, ŝultroj, manoj, malfermante blankan rompaĵon de kalkoŝtono sub malhela farbo.

— Ne timu, batu kuraĝe! — ekkriis per la refortiĝinta voĉo la granda klarvidulo. — Ekstere neniu aŭdos. Kaj eĉ se aŭdos — kiu kuraĝos eniri ĉi tien nokte, kiam regas mortintoj...

Post kelkaj minutoj ĉio eksilentis. La pastroj estingis la torĉon, forportis el la pasejo la portilon. Sub klaraj steloj estis pli hele, la timo ĉesis premi la murdintojn. La boato ekportis ilin sur la mezon de la rivero, la pastroj samtakte remis supren kontraŭ la fluo, hastante al la ĉefurbo. Longe antaŭ la mateniĝo ili albordiĝis al varfo ĉe la urbo. Unu kondukis la boaton pluen, kaj tri pastroj, rimarkitaj de neniu, kaŝiĝis en la templo de Rao.

La granda klarvidulo lace malleviĝis en fotelon.

— La frato de la mortinto — Ĥafra estos la faraono. Li jam estas sciigita, kaj ĉio estas decidita inter ni... Ni eraris, elektinte unue la alian, sed ni mem korektis la eraron! Nun la vojo de Rao pleniĝos per gloro en jarcentoj kaj donos multajn bonojn al vi, fidelaj servantoj de la dio. Via ripozo estu trankvila.

Kaj la granda klarvidulo kontentigite fermis la okulojn, por dormeti antaŭ tumulto de la venonta tago.


Kvin jaroj pasis post tiu tago, terurinta la tutan Kemt-on, kiam la faraono Ĝedefra estis trovita mortinta en sia postmorta templo, laŭ nesciataj vojoj transportita tien el la palaco kaj trafita per la mano de la dioj.

Dum kvin jaroj kuŝis Ĝedefra en sia piramido, kaj lia frato, morna, despota Ĥafra, ree kun senekzempla forto firmigis senmezuran potencon de faraono, identan al potenco de la dioj mem, kaj antaŭ ĉio de la dio de la suno Rao.

Denove ĉiuj fortoj de la Nigra Tero estis kolektitaj por konstruo de dua giganta piramido, simila al la piramido de Ĥufu. Sed eĉ tio estis ne sufiĉa por la unueca centro de la tuta povo de la ŝtato, kiun prezentis la faraono.

Konsilistoj de Ĥafra postulis novajn, senekzemplajn konstruaĵojn, por afekcii la popolon kaj krei neŝanceleblan fundamenton por la reĝa trono.

Sur la sama altebenaĵo, apud la konstruata piramido, miloj da lertegaj laboristoj estis tajlantaj grandegan elstaraĵon de roko. Ĉiam pli klare konturiĝis la giganta statuo de kuŝanta leono kun homa kapo, kun vizaĝo de la faraono Ĥafra, kronita per reĝa pŝento kaj serpento. La antaŭaj manegoj de la potenca besto, longaj je dudek kvin ulnoj, fortege etendiĝis antaŭen, al la bordo de la rivero, kvazaŭ penante ĉirkaŭpreni kaj premi la tutan landon Kemt.

La plej granda statuo — antikva simbolo de potenco de faraonoj, — nomata Ĥu, rigardis al la rivero, fluanta sub ĝi, kvazaŭ Ĥafra mem silente, majeste kaj minace rigardis al la sensignifa vivo de sia popolo. Apud la statuo de Ĥu oni estis konstruantaj la postmortan templon de Ĥafra — tutan el diafana alabastro kaj ruĝa granito; el sama granito estis farata tegaĵo de la piramido, afekciante la konstruantojn mem per lukso. Sep statuoj de Ĥafra kun grandega peno estis tajlataj el tre malmola nigra ŝtono — eble, la nova faraono memoris, kiel facile frakaseblas statuoj, kiujn oni antaŭe faradis el kalkoŝtono.

Dum sep jaroj estis neniaj sciigoj pri la ekspedicio de Baŭrĝed. La kuraĝaj vojaĝantoj estis forgesitaj de tiuj, kiuj sendis ilin. Aliaj interesoj regis la ŝtaton de grandaj konstruaĵoj.

Pasis onidiro pri pereo de Baŭrĝed.

Sed en la popolo oni diris alion — siajn esperojn al pli bona vivo la popolo enmetis en kantojn kaj fabelojn pri la kuraĝaj vojaĝantoj, serĉantaj la landon de spiritoj.

La ĉefpastro de Toto, Men-Kaŭ-Tot, forigita el la kortego de la faraono, izoliĝis en sia templo, morne aŭskultadis plendojn de servantoj de sia dio pri ofendoj kaj persekutoj, farataj al ili de la pastroj de Rao kaj Ptaho.


Sed tie, en la senmezura foro, la volo de la pereinta faraono plu agis.

Senfortigita de malfacilaĵoj de la vojo, turmentata de malsanoj, Baŭrĝed ĝisatendis siajn kunulojn, kiujn li sendis eĉ pli malproksimen, ol Punt, ekster limojn de la mondo. Nur malgranda amaseto da homoj revenis al Ta-Nuter el malproksimaĵoj de la sudo — ĉio, kio restis de iam tiom multenombra ekspedicio.

Sklavoj, militistoj, nobelaj oficistoj — ĉiuj egale pereadis en ondoj de furioza maro, en varmegaj febraj marĉoj, en dentoj de sovaĝaj bestoj, sub lancoj kaj sagoj de malicaj kaj batalemaj triboj.

Nur forto de la ordono de mortinta Ĝedefra tenis ĉi tie la vojaĝantojn, per ĉiuj pensoj strebantajn al la gepatra Kemt, rigidiĝantajn pro teruro, ke, simile al multaj kamaradoj, iliaj animoj por ĉiam restos en fremda lando. La sep ŝipoj, iam forlasintaj la havenon Suu, delonge jam ĉesis ekzisti, sed estis pretaj la novaj, zorgeme konservataj sur bordo en granda kana ŝedo, sur altaj fostoj.




Blankaj Muroj — Blanka Muro (Memfiso) — la ĉefurbo de Egiptujo dum la Malnova Regno.
Ta-Kem — Ta-Kem — Nigra Tero. En popola lingvaĵo «kem» aŭ «kemt» signifis «nigra». Tiel nomis la antikvaj egiptoj sian landon.
Granda Domo — metafora nomo de la reĝo (per-o), de kiu devenis la hebrea «faraono».
ulno — ĉefa antikva mezurunuo de longo, egala proksimume al duono de metro.
la sankta naŭopo — Naŭ ĉefaj dioj de Egiptujo.
nian malpli aĝan filon — nomojn de infanoj oni ne diris por eviti envulton.
konstruinto de la granda piramido — nomon de faraono estis malpermesite diri pro la sama kaŭzo.
neĝes-ojn kaj rome-ojnneĝes — «malgranda», nomo de libera loĝanto de Egiptujo; rome — egipto.
la Verda maro — tiel nomis la egiptoj Mediteraneon.
gruon — gruoj kaj antilopoj estis hejmigitaj kaj bredataj en Antikva Egiptujo.
Punt — legenda lando, riĉa je oro kaj aromaĵoj, laŭ imagoj de egiptoj, situanta ĉe la fontoj de Nilo, en la Lando de Spiritoj — Ta-Nuter. Poste, kiam egiptoj komencis ŝipvojaĝi malproksime suden, la landoj, malkovritaj de ili sur la orienta bordo de Afriko, sude de Somalio, ricevis la nomon Punt.
kampoj de Ialu — en imagoj de egiptoj pri postmorta mondo ili estis respektivaj al nia paradizo.
kvin sezonoj — proksimume jaro kaj duono. Egiptoj dividis la jaron je tri sezonoj.
Ĥnumo — unu el la ĉefaj dioj, montrata kun ŝafa kapo.
majstrestro — titolo de ĉefpastro.
majstro de velo — ŝipisto, reganta la solan velon de la egipta ŝipo.
ne konantaj aĵojn — egipta termino, signifinta malriĉulojn.
la Lazuraj Akvoj — la Ruĝa Maro.
Ĝedefra — faraono de la IV dinastio de la Malnova Regno (2877–2869 jj. antaŭ nia erao [laŭ modernaj fontoj, 2566–2558 — trad.]).
pŝento — duobla krono de egipta reĝo.
ĉiujn kvar nomojn de la reĝo — faraono, krom la propra nomo, havis ankoraŭ kelkajn tiel nomatajn tronajn nomojn.
«sankta altaĵo» — en la antikva egipta «perema»; de tio devenas «piramido».
Ĝoser — elstara faraono de la III dinastio (2980 j. antaŭ nia erao [laŭ modernaj fontoj, 2668–2649 — trad.]).
Ĥufu — alie Ĥeopso — faraono de la IV dinastio (2900 j. antaŭ nia erao [laŭ modernaj fontoj, 2589–2566 — trad.]), la konstruinto de la plej granda piramido.
Ĥaseĥemvej — la lasta faraono de la II dinastio, la patro de Ĝoser.
Snofru — faraono-konkeranto, la lasta en la III dinastio (2980–2900 antaŭ nia erao [laŭ modernaj fontoj, 2613–2589 — trad.]).
la lando Kuŝ — parto de Nubio, sude de Egiptujo, pli alte laŭ Nilo.
la granda klarvidulo — la titolo de la ĉefpastro de Rao.
vivo, sano, forto — nepra aldonaĵo al ĉia mencio de faraono.
Nazulo — familiara nomo de la dio Toto, montrata kun la kapo de ibiso.
La dekunua... Ĝia skribisto estas Toto mem — Aŭtentika teksto.
Rao eniras — Rao estis la nomo de la dio de la suno; en la Malnova Regno ĝi estis la supera dio. Rao eniras (subkomprenate — en la okcidentajn landojn) — la suno subiras.
la tempo de rikolto — la tempo de rikolto, la tempo de inundo, la tempo de semado — tri sezonoj de egiptoj.
Mi iĝis laca... — Aŭtentika teksto.
kornoj — En sudaj landoj la luna serpo situas horizontale.
la falko Horuso — Horuso estis supera antikva dio, montrata kiel falko. Tio devenis de genta totemo de antikvaj reĝoj.
Maat — «vidanta», la diino de la vero.
Ĥapi — tiel egiptoj nomis Nilon.
*) — Aŭtentika surskribo en traduko de akademiano B. A. Turajev.
rivero de travidebla blua akvo — Blua Nilo.
multenombra popolo — La ŝumero-babilona kulturo en Mezopotamio.
urboj kun majestaj konstruaĵoj — La kreta kulturo sur la insulo Kreto.
Narmer — Narmer, aŭ Menes, alie Aha (3400 j. antaŭ nia erao [laŭ modernaj fontoj, ĉirkaŭ 3100 — trad.]) — la unua faraono, unuiginta sub sia regado ambaŭ landojn — Supran kaj Malsupran Egiptujojn. Oni opinias lin la fondinto de dinastioj de faraonoj.
Iaa — lando malantaŭ la Ruĝa maro, parto de la Sinaja duoninsulo.
la lagoj de Serpento — lagoj en Sueza terkolo.
Vavat kaj Iertet — partoj de la nuna Nubio en la parto de la Nila valo inter Asuano kaj Kartumo.
Suu — nun Kosseir en la Ruĝa maro.
Kaj brakumos vi infanojn viajn... — ordinara egipta formulo de bonstato.
Sanktaj birdoj de Toto — ibisoj.
ambaŭ landoj — Komenca disa ekzisto de Supra kaj Malsupra Egiptujoj tre longe estis spegulata en ŝtataj nomoj.
antilopoj-oriksoj — Antilopoj, gruoj, hienoj estis hejmigataj en Antikva Egiptujo.
rebato al malbono — Rebato al malbono, rebato al krokodilo — ritaj preĝoj.
Ŝmun — la urbo de ok dioj — La nuna Eŝmun.
en la landon Nub — Nub en la antikva egipta signifas «oro», la nuna Nubio.
Ptaho — unu el la ok ĉefaj dioj de Egiptujo.
Ĥu — en la antikva egipta: sfinkso.