El la ĝenro «Kial al ili permeseblas, sed al mi ne?»

B.A.R.Malej

Perlude...


Ebura turo sub veluro,
La mar-susuron baras muro.
Ĉu vi enuas, kara uro?
Ripozu post la taga kuro.
Ĉu vi sopiras stelan nuron?
Ĉu logas vin la sun-tamburo?
Ne kredu! Ili 'stas obskuro...

Kuraĝe, idoj de l'Naturo –
Eĉ akvo cedas sian duron!
Torent' viviga kun murmuro
Regalos nin per diamantoj,
Kaj en monake-dia puro
Foriros nia lasta spuro
Donace al rev-soifantoj.

Kaj vante kantos ventoj lantaj...

Atlantaj,
           hantaj,
                      petolantaj...


20-maj-1998