Saŝa Nigra

Lamentoj

tr. B. A. R. Malej

Estas bone ĉe lum' lampa
maĉi ĉarmon de roman',
suĉi fajnon de estampoj
kaj klavumi ĉe pian'.

Digestante libran belon
tikli fibrojn de la cerb'.
trinki dolĉan art-mielon
el pokal' de rusa verb'...

Libra mondo en festeno
nin regalas sen avar',
sur la pland' garnante temon –
jen pasi' kaj jen amar'.

Ridoj, lukroj, vivoturnoj –
Ŝiru harojn pro feliĉ'!
Sed ĉe ni... kvar muroj nuraj
kaj plafon' – konstrua kiĉ'.

Tamen ofte, mitojn spite,
tentas min la vivovoĉ';
ĉu ektifu mi subite,
ĉi mi dronu en diboĉ'?

Libra bril' de Solovjov-oj,
Heine, Goethe kaj Homer,
Sed ĉe ni pro Ivanovoj
tremas ŝajne tuta ter'.

Sur pentraĵoj – Magdalenoj,
jen Venus', Madon', kaj Frin',
sed ĉe ni anhelas pene
cepodora Akulin'.

Kial nia viv' konsistas
nur el puloj kaj katar',
kaj almoze pesimistas
en pispoto de amar'?

Dormo, spleno. Sola krablo –
sen impet', sen ajna em' –
serĉi Dion kaj Diablon,
ie sin perdinte mem.

De aŭror' ĝis nokta vazo
kaj etul' kaj oldulin'
kaŝas en romano l' nazon –
viv' neebla distru nin.

Vok' muzika – jen sopiro,
reva flustro, amdolor'...
Sed ĉi tie – nur deliro,
vipoj, ĝem' kaj ronka ĥor'.

Kial? Maĉu kaj silentu –
mastras fato, sklavas vi.
Kraĉu, blindu, senatentu,
nure krablu en envi'!

...Estas bone ĉe lum' lampa
maĉi ĉarmon de roman',
suĉi fajnon de estampoj
kaj klavumi ĉe pian'.



20-maj-1998