[ Antaŭa fragmento | Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]

26
La sepulto

Estas supozeble, ke ĝuste pro la krepusko la aspekto de la prokuratoro draste ŝanĝiĝis. Ŝajnis, ke oni povus vidi lin maljuniĝanta, ĝibiganta la dorson; krome, en lia konduto aperis maltrankvilo. Unu fojon, turninte la kapon li ial ekskuiĝis rigardante la vakan brakseĝon de kies apogilo pendis lia mantelo. Proksimiĝis la festa nokto, la vesperaj ombroj ludis sian ludon, kaj estas probabla, ke al la laciĝinta prokuratoro ŝajnis, ke iu sidas tie. Cedinte al malkuraĝa impulso: tuŝinte la mantelon, la prokuratoro ĝin forlasis kaj komencis vagi sur la balkono, jen frotante la manojn, jen alirante la tablon kaj prenante la kalikon, jen haltante kaj sensence ekzamenante la mozaikon de la planko, kvazaŭ li volis malĉifri ian skribaĵon.

Jam je la dua fojo hodiaŭ lin trafis angoro. Li frotis la tempion, en kiu de la matena inferdoloro restis nur obtuza, malklara sensaĵo, kvazaŭ ties rememoro, kaj penis kompreni, kio estas la kaŭzo de lia spirita turmento. Verdire, tion li baldaŭ komprenis, sed li provis sin trompi. Li klare konsciis, ke dum la tago li por ĉiam ion misis, ke nun la mison li volas ĝustigi per agoj bagatelaj, vantaj kaj — plej grave — tro malfruaj. Kaj la memtrompo konsistis en tio, ke la prokuratoro provis sin persvadi, ke tiuj agoj, la nunaj, vesperaj, gravas ne malpli ol la matena verdikto. Sed pri tio li ne multe sukcesis.

Ĉe unu el siaj turnoj li abrupte haltis kaj fajfis. Responde al lia fajfo aŭdiĝis laŭta basa bojado, kaj el la ĝardeno sur la balkonon impetis grandega griza pint'orela virhundo kun koljungo garnita per orizitaj platetoj.

— Banga, Banga, — nelaŭte kriis la prokuratoro.

La hundo ekstaris sur la malantaŭaj piedoj, la antaŭajn ĝi metis sur la ŝultrojn de sia mastro, lin preskaŭ faliginte, kaj lekis lian vangon. La prokuratoro sidiĝis sur la seĝon, Banga, eliginte la langon kaj ofte spirante, sin kuŝigis ĉe la piedoj de sia mastro, kaj la ĝojo en ĝiaj okuloj signifis, ke ĉesis la fulmotondro, la sola afero kiun timis la kuraĝa besto, kaj tion, ke ĝi denove estas ĉi tie, apud la homo kiun ĝi amas, respektas kaj opinias la plej potenca en la mondo, la estro de ĉiuj homoj, pro kiu ankaŭ sin mem Banga opiniis privilegiita, supera kaj eksterordinara. Tamen sin kuŝiginte ĉe liaj piedoj, rigardante eĉ ne lin sed ien en la vesperiĝanta ĝardeno, la hundo tuj komprenis, ke ĝian mastron trafis malfeliĉo. Tial ĝi ŝanĝis sian pozicion, sin levis, venis al lia flanko, la antaŭajn piedojn kaj la kapon metis sur liajn genuojn, makulante la mantelbaskon per malseka sablo. Per siaj agoj Banga verŝajne volis esprimi, ke ĝi konsolas sian mastron kaj pretas kune kontraŭi la malfeliĉon. Tion montris ankaŭ ĝiaj okuloj, kies rigardo senĉese oblikviĝis al la mastro, kaj la atenteme streĉitaj pintaj oreloj. Tiel la homo kaj la besto amantaj unu la alian kune renkontis la festan nokton sur la balkono.

Dum tiu tempo la gasto de la prokuratoro vigle agadis. Forlasinte la supran ĝardenplaceton antaŭ la balkono, li malsupriĝis laŭ la ŝtuparo ĝis la sekva teraso, sin turnis dekstren kaj iris al la kazernoj situantaj sur la palaca tereno. Tie kvartiris la du centurioj venintaj al Jerŝalaim por la festotagoj kaj la prokuratora sekreta gardo estrata de Afranio. Li nelonge restis en la kazernoj, ne pli ol dek minutojn, sed post tiuj dek minutoj de la kazerna korto forveturis tri ĉaroj ŝarĝitaj je sapeilaro kaj barelo plena je akvo. Post la ĉaroj rajdis dek kvin homoj en griza mantelo. Eskortate de ili la ĉaroj forlasis la palac'areon tra la malantaŭa pordego, prenis la okcidentan direkton, pasis tra la urbopordego, per pado atingis la Betleĥeman Vojon, sur ĝi veturis norden ĝis la vojkruciĝo antaŭ la Hebrona Urbopordego kaj de tie iris laŭ la Jafa Vojo, same kiel la procesio kiu je la tago akompanis la kondamnitojn al la ekzekuto. Ĉi tiam jam malhelis kaj super la horizonto estis aperinta la luno.

Baldaŭ post ol forveturis la ĉaroj kun la ilin akompananta taĉmento, forrajdis ankaŭ la gasto de la prokuratoro alivestite per ĉifita malhela ĥitono. Li rajdis ne ekster sed en la urbon. Post kelka tempo oni povis lin vidi rajdanta al la Fortreso Antonia, kiu situis norde, tuj apud la Granda Templo. Ankaŭ en la fortreso la gasto restis tre mallonge, post kio lia spuro retroviĝis en la Malsupra Urbo, en la labirinto de ties kurbaj stratoj. Ĉi tie li rajdis jam ne ĉevalon sed mulon.

Li bone konis la urbon kaj facile trovis la bezonatan straton. Oni nomis ĝin la Greka, ĉar tie estis kelkaj grekaj butikoj, inter ili unu tapiŝvendejo. Ĝuste antaŭ tiu butiko li haltigis sian mulon, surpiediĝis kaj ligis ĝin al la pordega ringo. La butiko jam estis ŝlosita. Li pasis tra la apuda stratpordo kaj eniris malgrandan kvadratan korton, tri laterojn de kiu borderis provizejoj. Li sin direktis al la kvara, haltis antaŭ la hedervolvita verando de loĝdomo kaj rigardis ĉirkaŭen. Kaj en la dometo, kaj en la provizejoj estis mallume, la lampoj ankoraŭ ne estis bruligitaj. La gasto nelaŭte vokis:

— Niza!

Responde al lia voko pordo knaris kaj en la vespera krepusko sur la verandon senvuale elvenis juna virino. Ŝi klinis sin super la balustrado kaj maltrankvile rigardis, kiu estas veninta. Rekoninte Afranion, ŝi afable ridetis, kapsalutis kaj invite svingis la manon.

— Ĉu vi estas sola? — li demandis en la greka.

— Sola, — flustris la virino. — Mia edzo ĉi-matene forveturis al Cezareo, — ŝi ĵetis rigardon malantaŭen, sur la pordon, kaj aldonis: — sed la servistino estas hejme. — Ŝi gestis: «Envenu». Afranio rigardis ĉirkaŭen kaj paŝis sur la masonitaj ŝtupoj. Li kaj la virino malaperis en la dometo.

Ĉe ŝi Afranio restis tute mallonge, ne pli ol kvin minutojn.

Post tio li forlasis la domon kaj la verandon, mallevis la kapuĉon sur la okulojn kaj eliris sur la straton. Lumiloj jam brulis en la domoj, la antaŭfestaj stratoj ankoraŭ plenis je homoj, kaj Afranio sur sia mulo perdiĝis en la fluo de la piede kaj rajde pasantaj. Lian pluan vojon scias neniu.

Restinte sola, la virino kiun Afranio nomis Niza komencis haste sin vesti. Kaj malgraŭ ke trovi la bezonatajn aĵojn en la senluma ĉambro estis malfacile, la lampon ŝi ne ekbruligis, la servistinon ne vokis. Nur kiam ŝi jam estis preta kaj ŝian kapon kovris malhela vualo, en la dometo aŭdiĝis ŝia voĉo:

— Se iu pri mi demandos, diru ke mi iris al Enanta.

El la mallumo venis grumblado de la maljuna servistino:

— Al Enanta? Denove tiu Enanta! Via edzo ja malpermesis al vi ŝin viziti! Parigistino ŝi estas, via Enanta! Mi nur diru al via edzo …

— Nu, nu, nu, silentu, — diris Niza kaj, kvazaŭ ombro, ŝi forglitis el la dometo. Ŝiaj sandaloj forklakis sur la pavimeroj de la korto. Grumblante la servistino ŝlosis la pordon. Niza estis foririnta el sia domo.

Je tiu sama tempo alian strateton en la Malsupra Urbo, strateton serpentumantan al baseno, forlasis juna viro. Li estis elirinta el la pordo de modest'aspekta domo, kies blinda muro limis la strateton kaj kies fenestroj rigardis en la ĝardenon. La hoknaza belulo kun zorge tondita barbeto surhavis puran blankan turbanon falantan sur liajn ŝultrojn, novan bluan taliton festan kun kvastoj kaj novajn, knarantajn sandalojn. Sin elegantiginte pro la granda festo, li vigle paŝis, devancadis la pasantojn, kiuj rapidis hejmen al la Paska festeno, rigardis la fenestrojn lumiĝi unu post alia. La junulo sin turnis al la strato, kiu tra la bazaro kondukis al la palaco de la ĉefpastro Kajafo, situanta ĉe la piedo de la Templa monteto.

Baldaŭ oni povis vidi lin eniranta la pordegon de la korto de Kajafo; kaj nelonge post tio — forlasanta la korton.

Post la vizito al la palaco, en kiu jam brilis la lumiloj kaj torĉoj, en kiu regis la festa klopodado, la homo iris eĉ pli vigle, eĉ pli ĝoje rapidante al la Malsupra Urbo. Ĉe la angulo, kie la strateto enfluis en la bazarplacon, en la bolado kaj interpuŝiĝo, lin devancis facilmove, kvazaŭ dance iranta gracia virino, kies kapon ĝis la okuloj kaŝis nigra vualo. Pasante preter la juna belulo ŝi por unu momento eksvingis alten la vualon, ĵetis sur lin sian rigardon, tamen ŝi ne nur ne moderigis sian paŝon, sed eĉ pli ĝin rapidigis, kvazaŭ fuĝante tiun, kiun ŝi ĵus devancis.

La junulo ne nur rimarkis la virinon, certe li ŝin rekonis, kaj rekoninte li skuiĝis, ekhaltis, mirigite rigardis ŝian dorson kaj tuj impetis post ŝin. Preskaŭ faliginte pasanton kun kruĉo en la manoj, li ŝin kur'atingis kaj, anhelante pro emocio, li kriis:

— Niza!

La virino sin turnis, mallarĝigis la okulojn, ŝia vizaĝo esprimis kvietan malplezuron. Seke ŝi respondis en la greka:

— Ĉu estas vi, Jehudo? Mi ne tuj vin rekonis. Cetere, ĉi tio estas bona. Ĉe ni tio estas aŭguro: la nerekonita riĉiĝos …

Ekscitite tiel, ke lia koro saltetis kvazaŭ birdo sub nigra tuko, Jehudo demandis per interrompiĝanta flustro, penante ke lin ne aŭdu la pasantoj:

— Kien vi iras, Niza?

— Kial do vi volas tion scii? — ŝi respondis, malrapidigante sian iron kaj orgojle rigardante Jehudon.

En la voĉo de Jehudo aŭdiĝis infanaj intonacioj, li perplekse flustris:

— Sed kiel?.. Ja ni interkonsentis. Mi volis ĉe vin iri. Vi diris, ke la tutan vesperon vi estos hejme …

— Ah ne, ne, — respondis Niza kaj kaprice elŝovis antaŭen la malsupran lipon, pro kio al Jehudo ŝajnis, ke ŝia vizaĝo, la plej bela el ĉiuj de li iam ajn viditaj, iĝis eĉ pli bela, — mi enuas. Vi havas vian feston, sed mi, kion mi faru? Ĉu vi volas, ke mi sidu hejme kaj aŭskultu vin suspiri sur la verando? Kaj ke mi timu, ke la servistino denuncos pri tio al mia edzo? Ah ne, mi decidis foriri ekster la urbon por aŭskulti la najtingalojn.

— Ekster la urbon? — konsterniĝis Jehudo, — sola?

— Kompreneble, ke sola, — respondis Niza.

— Permesu, ke mi vin akompanu, — diris Jehudo sufokiĝante. Liaj pensoj konfuziĝis, li forgesis pri ĉio en la mondo kaj petege rigardis en la bluajn okulojn de Niza, kiuj nun ŝajnis nigraj.

Sen ion ajn respondi Niza iris pli rapide.

— Kial vi silentas, Niza? — humilvoĉe demandis Jehudo, adaptante sian paŝon al la ŝia.

— Ĉu vi certas, ke mi kun vi ne enuos? — subite demandis Niza kaj haltis. Ĉi tiam Jehudo tute malspritiĝis.

— Nu bone, — finfine cedis Niza, — ni iru.

— Sed kien, kien?

— Atendu … unue ni eniru ĉi tiun korton kaj tie interkonsentu pri ĉio, ĉar mi malvolas ke oni klaĉu, ke oni vidis min rendevui mian amanton sur la strato.

Kaj jen, sur la bazarplaco ne estas Niza nek Jehudo. Ili interparolas en la enveturejo de iu korto.

— Iru al la olivbieno, — flustris Niza tirante la vualon sur la okulojn kaj sin forturnante de viro, kiu pasis tra la enveturejo portante sitelon, — al Getsemano, trans Kidronon, ĉu vi komprenis?

— Jes, jes, jes.

— Mi iros antaŭe, — ŝi daŭrigis, — sed vi ne iru tuj post mi, vi disigu vin de mi. Lasu min foriri antaŭen … Kiam vi transiros la torenton … ĉu vi scias, kie estas la groto?

— Mi scias, mi scias …

— Pasu preter la olivpremilo supren kaj turnu vin al la groto. Mi estos tie. Sed mi malpermesas al vi iri tuj post mi, paciencu, atendu ĉi tie. — Kaj Niza foriris el la enveturejo kvazaŭ ŝi tute ne parolis kun Jehudo.

Kelkan tempon Jehudo staris sola kaj penis ordigi siajn diskurantajn pensojn. Inter ili estis la demando, kiel li eksplikos sian maleston ĉe la festeno de la parencoj. Jehudo staris pripensante mensogon, sed en sia ekscito li ne sukcesis ĝin bone pripensi kaj liaj piedoj per si mem, sen ke li tion konscius, portis lin for el la enveturejo.

Nun li ŝanĝis sian vojon, li ne plu sin direktis al la Malsupra Urbo sed reen al la palaco de Kajafo. Jehudo nun malklare konsciis pri la ĉirkaŭo. La festo jam estis veninta en la urbon. Nun el la fenestroj ĉirkaŭ Jehudo ne nur brilis lumoj sed sonis la rita kantado. La lastaj malfruantoj per la skurĝo kaj krioj rapidigadis sian azenon. La piedoj mem portis Jehudon, li ne rimarkis preterŝvebi la timigajn muskajn turojn de la Antonia, li ne aŭdis la trumpetojn muĝi en la fortreso, neniel atentis la Italian rajdopatrolon kies torĉo verŝis malkvietan lumon sur lian vojon. Pasinte preter la kastelo li turnis la kapon kaj vidis, ke en terura alto brulas du grandegaj lumiloj kvinopaj. Tamen ankaŭ ilin Jehudo perceptis malklare, al li ŝajnis, ke super Jerŝalaim eklumis dek mirakle grandaj lucernoj, defiantaj la lumon de la unuopa lucerno, kiu estis leviĝanta super la urbo, la lunlucernon. Nun li atentis nenion, li strebis al la Getsemana Pordego, li volis kiel eble plej rapide forlasi la urbon. Fojfoje ŝajnis al li, ke antaŭe, inter la dorsoj kaj vizaĝoj de la pasantoj, ekaperas la dancanta figureto lin gvidanta. Sed ĝi estis iluzio, Jehudo ja sciis, ke Niza jam estas multe pli malproksime. Li kuris preter la monŝanĝobutikoj kaj finfine atingis la Getsemanan pordegon. Tie, febrante pro malpacienco, li devis atendi. La urbon eniris kameloj, poste enrajdis Siria kavaleria patrolo, kiun Jehudo senvoĉe malbenis …

Sed ĉio havas sian finon. La malpacienca Jehudo jam estis ekster la urba murego. Maldekstre videblis negranda tombejo, apud ĝi kelkaj striitaj tendoj de pilgrimuloj. Trans la polvan vojon inundatan de lunlumo Jehudo iris al la torento Kidron' por pasi al ties kontraŭa bordo. La akvo milde plaŭdis ĉe liaj piedoj. Saltante de ŝtono sur ŝtonon, li finfine atingis la transan, Getsemanan bordon, kaj ĝoje konstatis, ke la vojo inter la ĝardenoj estas senhoma. Jam videblis la duone ruiniĝinta pordego de la olivbieno.

Jehudon, kiu ĵus forlasis la sufokvarman urbon, frapis la ebriiga aero de la printempa nokto. Tra la ĝardenbarilo onde fluegis de la Getsemanaj herbejoj la odoro de mirtoj kaj akacioj.

Neniu gardis la pordegon, neniu estis tie, kaj post kelkaj minutoj Jehudo kuris jam sub la mistera ombro de la potencaj, grandbranĉaj oliv'arboj. La vojo kondukis supren, Jehudo ĝin sekvis anhelante, fojfoje el la mallumo venante sur lunajn ornamtapiŝojn, kiuj rememorigis al li la tapiŝojn de la ĵaluza edzo de Niza. Post kelka tempo maldekstre aperis senarba placeto, sur ĝi la olivpremilo kun sia peza ŝtona rado, kaj amaso de bareloj. Neniu estis en la ĝardeno. La laboro ĉesis ĉe la sunsubiro. La ĝardeno estis senhoma, kaj nun super Jehudo sonegis laŭta kantado de najtingala ĥoro.

Lia celo jam estis proksima. Li sciis, ke tuj, kiam li turnos sin dekstren, en la mallumo li ekaŭdos la akvon plaŭdi en la groto. Jen li ĝin ekaŭdis. Friskiĝis.

Li iris malpli rapide kaj nelaŭte vokis:

— Niza!

Sed anstataŭ Niza, malgluiĝinte de la dika trunko de oliv'arbo, sur la vojon saltis fortika vira figuro, io ekbrilis en ĝia mano kaj tuj estingiĝis.

Jehudo ŝanceliĝis malantaŭen kaj malforte ekkriis:

— Aĥ!

Dua viro baris al li la rean vojon.

La unua, kiu estis antaŭe, demandis Jehudon:

— Kiom vi ĵus ricevis? Diru, se vi volas vivi!

Espero fulmis en la koro de Jehudo. Pasie li kriegis:

— Tridek tetradraĥmojn! Tridek tetradraĥmojn! Ĉio ricevita estas ĉi tie. Jen la mono! Prenu ĝin, sed lasu la vivon!

La unua homo tuj forŝiris la monujon el la manoj de Jehudo. Kaj je la sama momento malantaŭ ties dorso, kvazaŭ fulmo, pasis ponardo kaj frapis la enamiĝinton sub la skapolon. Puŝite antaŭen, Jehudo disĵetis en la aeron la manojn kun la hokiĝintaj fingroj. La antaŭa viro kaptis lin sur sian ponardon kaj ĝis la tenilo enigis ĝin en la koron de Jehudo.

— Ni…za…- diris Jehudo ne per sia kutima voĉo, la hela kaj klara, sed per voĉo malalta kaj riproĉa. Poste li eligis nenian ajn sonon. Lia korpo tiom forte puŝiĝis kontraŭ la tero, ke tiu obtuze resonis.

Ĉi tiam tria figuro aperis sur la vojo. La tria viro surhavis mantelon kun kapuĉo.

— Faru rapide, — ordonis la tria. La murdintoj rapide pakis en ledon la monujon kun skribaĵo, kiun donis al ili la tria, kaj kruce ĉirkaŭligis ĉion per ŝnuro. La dua kaŝis la pakaĵon sur sia brusto, la du murdintoj diskuris for de la vojo kaj la mallumo englutis ilin inter la oliv'arboj. La tria kaŭris apud la murdito kaj rigardis en lian vizaĝon. En la ombro ĝi ŝajnis krete blanka kaj iel spiritplene bela. Post kelkaj sekundoj sur la vojo restis neniu viva. La senspira korpo kuŝis kun la brakoj disetenditaj. La maldekstra piedo trafis en lunluman makulon, kaj klare videblis ĉiu rimeneto de la sandalo.

La tuta Getsemana ĝardeno plenis je najtingala kantado. Kien sin direktis la du viroj ponardintaj Jehudon scias neniu, sed la vojo de la homo kun la kapuĉo estas konata. Forlasinte la padon, li tra la oliv'arba densejo iris suden. Li transgrimpis la barilon de la ĝardeno malproksime de la ĉefa pordego, ĉe la suda angulo de la bieno, kie mankis la supraj ŝtonoj de la masonaĵo. Baldaŭ li estis ĉe la bordo de Kidron'. Tie li iris en la akvon kaj vadis ĝis li ekvidis du ĉevalsiluetojn kaj viron apud ili. Ankaŭ la ĉevaloj staris en la torento. La akvo fluis lavante iliajn hufojn. La ĉevalgardanto ekrajdis unu ĉevalon, la kapuĉulo saltis sur la alian kaj malrapide ambaŭ vadis laŭ la torento kaj la ŝtonoj knaris sub la hufoj. Poste la rajdantoj forlasis la akvon, suriris la Jerŝalaiman bordon kaj plu rajdis paŝe laŭ la urba murego. Tie ili disiĝis: la ĉevalgardinto fortrotis antaŭen kaj malaperis; la kapuĉulo haltigis sian ĉevalon, desaltis sur la senhoman vojon, demetis la mantelon, ĝin elturnis, prenis de sub siaj vestoj platan kaskon sen plumaĵo kaj ĝin surmetis. Sur la ĉevalon li resaltis homo en militista ĥlamido kaj kun mallonga glavo ĉe la femuro. Li tuŝis la bridon kaj la impetema kavaleria ĉevalo tuj ektrotis, balancetante sian rajdanton. Nun la vojo estis finiĝanta. Proksimiĝis la suda pordego de Jerŝalaim.

Sub la pordega arko dancis kaj saltetis la malkvieta torĉa flamo. La gardosoldatoj el la dua centurio de la Fulma legio sidis sur la ŝtonaj benkoj ludante per ĵetkuboj. Ekvidinte la militiston enrajdi la soldatoj saltleviĝis, tiu gestis al ili per la mano kaj preterrajdis en la urbon.

La urbon inundis la festa helo. En ĉiu fenestro ludis la flamo de lumilo kaj de ĉie, kunfluante en konfuzan ĥoron, aŭdiĝis la ritkantado. Tra la fenestroj kiuj rigardis la straton la rajdanto povis vidi homojn ĉe la festena tablo, sur ĝi kuŝis la viando de la kaprido kaj vinkalikoj staris inter la pladoj kun la amaraj herboj. Kantfajfante melankolian kanzoneton la rajdanto senhaste trotis laŭ la malplenaj stratoj de la Malsupra Urbo, direktante sin al la Fortreso Antonia, fojfoje ĵetante rigardon al la ekzotaj lumilkvinopoj, kiuj brulis super la Templo, aŭ al la luno, kiu pendis eĉ pli alte ol la lumilkvinopoj.

La palaco de Herodo la Granda neniel partoprenis en la celebrado de la Paska nokto. En la akcesoraj ejoj de la palaco rigardantaj suden, kiujn okupis la oficiroj de la Italia kohorto kaj la legiestro, brulis lumiloj, io moviĝadis, videblis ia vivo; male, la fronta parto de la palaco, la ĉefa, kiu havis la ununuran malgraŭvolan loĝanton, la prokuratoron — tiu tuta parto, kun siaj kolonaroj kaj orstatuoj ŝajnis blindigita sub la helega luno. Tie, en la palaco mem, regis mallumo kaj silento. Kiel li diris al Afranio, la prokuratoro malvolis eniri internen. Li ordonis pretigi la liton sur la balkono, tie, kie li vespermanĝis kaj kie li juĝis matene. La prokuratoro sin kuŝigis sur la pretigita lito sed la dormo ne venis. La nuda luno pendis alte en la klara ĉielo kaj dum kelkaj horoj la prokuratoro ĝin senforlase rigardis.

Proksimume je la noktomezo la dormo finfine kompatis la hegemonon. Li spasme oscedis, malbukis kaj deĵetis la mantelon, forpreninte de la tuniko la zonon kun larĝa ŝtala tranĉilego en la ingo li metis ĝin sur la seĝon ĉe la lito, demetis la sandalojn kaj sin etendis. Banga tuj saltis al li sur la liton kaj sin kuŝigis apude, kap-ĉe-kape, kaj la prokuratoro, metinte la manon sur ĝian kolon, finfine fermis la okulojn. Nur tiam endormiĝis ankaŭ la hundo.

La lito estis en ombro ŝirmate kontraŭ la luno per kolono, sed de la ŝtuparo ĝis la lito etendiĝis lunluma strio. Kaj apenaŭ la prokuratoro perdis la kontakton kun la realo, li tuj paŝis sur la luman vojon kaj iris sur ĝi supren, rekte al la luno. Dormante li eĉ ekridis pro sia feliĉo, tiom senkompare bonege ĉio aranĝiĝis sur la diafana blua vojo. Li iras akompanate de Banga kaj apud li iras la vaganta filozofo. Ili diskutas pri io tre komplika kaj grava, kaj neniu povas konvinki la alian. Ili malkonsentas pri ĉio, kaj ĝuste tial ilia diskuto estas eksterordinare interesa kaj senfina. Evidente, la hodiaŭa ekzekuto estas pura miskompreno, ĉar jen apude iras la filozofo elpensinta la nekredeble bizaran teorion ke ĉiuj homoj estas bonaj, sekve li vivas. Kaj certe, tute horore estus eĉ pensi ke tia homo povus esti ekzekutita. La ekzekuto ne estis! Ne estis! Jen kio estas precipe rava en tiu vojaĝo sur la luna ŝtuparo.

Da libera tempo ili havas tiom, kiom ili deziras, kaj la fulmotondro estos nur antaŭvespere, kaj la malkuraĝo, sendube, estas unu el plej teruraj malvirtoj. Tiel diris Jeŝua Ha-Nocri. Ne, filozofo, mi malkonsentas: ĝi estas la plej terura malvirto. Ekzemple, ne timis ja la nuna prokuratoro de Judujo kaj eksa tribunuso de legio tiam, en la Junulina Valo, kiam la ferocaj ĝermanoj preskaŭ disŝiris la giganton Ratobuĉulo. Sed pardonon, filozofo! Ĉu vi, malgraŭ via granda sagaco, imagas, ke pro homo kriminta kontraŭ Cezaro ruinigos sian karieron la prokuratoro de Judujo?

— Jes, jes ja, — plorĝemadis Pilato en la dormo.

Kompreneble, li ruinigos. Matene li tion ne estus farinta, sed nun, nokte, ĉion konsiderinte, li konsentas perei. Li oferos ĉion por savi de la ekzekuto la tute senkulpan malprudentan revulon kaj kuraciston!

— Nun ni ĉiam estos kune, — diris al li en la sonĝo la ĉifonvestita filozofo vagabonda, nesciate kiel aperinta sur la vojo de la kavaliro kun la ora lanco. — Kie estos unu, tie oni atendu la alian! Kiam oni mencios min, tuj ankaŭ vin oni mencios! Min, la forlasitan infanon kiu ne konas siajn gepatrojn, kaj vin, filon de reĝo astrologiisto kaj de Pila, la bela muelistidino.

— Jes, mi petas, ne forgesu, menciigu pri mi, la filo de astrologiisto, — petis Pilato en la sonĝo. Kaj ricevinte en la sonĝo kapjeson de la apude iranta almozulo el En-Sarid, la kruela prokuratoro de Judujo ĝoje ploris kaj ridis en la dormo.

Bonega estis ĉio, sed tiom pli terura estis la vekiĝo. Banga ekgraŭlis kontraŭ la luno, kaj la glita, kvazaŭ oleita, blua pado rompiĝis sub la hegemono. Li malfermis la okulojn kaj la unua afero kiun li konsciis estis la fakto, ke la ekzekuto tamen okazis. Lia unua movo estis rutine kroĉiĝi je la koljungo de Banga, poste per la malsanulaj okuloj li serĉis la lunon kaj vidis, ke ĝi iom forflankiĝis kaj iĝis pli arĝenta. Ĝian lumon rompis malagrabla, alarma lumo flagranta sur la balkono antaŭ liaj okuloj. En la mano de centuriestro Ratobuĉulo nigre fumis flamanta torĉo. Tenante ĝin li kun timo kaj malico rigardis la danĝeran beston pretan por la salto.

— Kuŝu, Banga, — diris la prokuratoro per malsanula voĉo kaj tusis. Per la mano sin ŝirminte kontraŭ la flamo li daŭrigis: — Eĉ nokte, eĉ ĉe la luno mi ne havas kvieton. Ho, dioj! Ankaŭ vi, Marko, havas fian oficon. Soldatojn vi kripligas …

Plej mirigite Ratobuĉulo rigardis la hegemonon kaj tiu rekonsciiĝis. Por forviŝi la impreson de siaj malnecesaj, duondorme ellasitaj vortoj, la prokuratoro diris:

— Ne ofendiĝu, centuriestro, mia situacio, mi ripetas, estas eĉ pli malbona. Kion vi volas?

— Venis la estro de la sekreta servo, — trankvile diris Marko.

— Ĉi tien, invitu lin ĉi tien, — ordonis la prokuratoro tusante por purigi la gorĝon. Per la nudaj piedoj li serĉis siajn sandalojn. La flamo ekludis sur la kolonoj, la kaligoj de la centuriestro forklakis kontraŭ la mozaiko. La centuriestro eliris en la ĝardenon.

— Ankaŭ ĉe la luno mi ne havas kvieton, — grincinte per la dentoj, al si mem diris la prokuratoro.

Anstataŭ la centuriestro sur la balkono aperis la kapuĉulo.

— Banga, kuŝu, — mallaŭte diris la prokuratoro kaj premis la nukon de la hundo.

Antaŭ ol Afranio komencis paroli, li laŭ sia kutimo rigardis ĉirkaŭen, deiris en la ombron, kaj konvinkinĝinte, ke krom Banga sur la balkono estas neniu malnecesa, nelaŭte diris:

— Ordonu, ke oni min juĝu, prokuratoro. Vi estis prava. Mi ne sukcesis sekurigi Jehudon el Kirjat, li estas ponardita. Mi petas pri juĝo kaj eksoficigo.

Al Afranio ŝajnis, ke lin rigardas kvar okuloj: du hundaj kaj du lupaj.

El sub la ĥlamido li prenis la ridigiĝintan pro la sango duoble sigelitan monujon.

— Ĉi tiun monsaketon la murdintoj subĵetis en la domon de la ĉefpastro. La sango sur ĝi estas la sango de Jehudo el Kirjat.

— Interese, kiom estas ene? — demandis Pilato sin klinante al la saketo.

— Tridek tetradraĥmoj.

La prokuratoro rikanis kaj diris:

— Malmulte.

Afranio silentis.

— Kie estas la murdito?

— Tion mi ne scias, — kun trankvila digno respondis la homo nedisigebla disde sia kapuĉo, — hodiaŭ matene ni komencos la esploron.

La prokuratoro ekskuiĝis kaj forlasis la rimeneton de la sandalo, kiun li ne sukcesis fiksi.

— Do, ĉu vi certe scias, ke li estas murdita?

Je tio la prokuratoro ricevis la sekan respondon:

— Mi, prokuratoro, jam dek kvin jarojn servas en Judujo. Mi komencis sub Valerio Grato. Mi ne bezonas vidi la kadavron por diri, ke la homo estas mortigita. Nun mi raportas al vi, ke la nomato Jehudo el Kirjat antaŭ kelkaj horoj iĝis ponardita.

— Pardonu al mi, Afranio, — diris Pilato, — mi ankoraŭ ne tutvekiĝis kaj tial demandis. Mi dormas malbone, — la prokuratoro rikanis, — kaj la tutan tempon mi sonĝas pri lunradio. Tiom bizare, imagu. Kvazaŭ mi promenas sur la radio. Do, mi dezirus scii viajn konjektojn pri tiu kazo. Kie vi intencas lin serĉi? Sidiĝu, estro de la sekreta servo.

Afranio sin klinis, movis la seĝon pli proksimen al la lekto kaj sidiĝis tintinte per la glavo.

— Mi intencas serĉi lin en la ĉirkaŭejo de la olivopremilo en la Getsemana ĝardeno.

— Ah ha. Kial ĝuste tie?

— Hegemono, mi pensas, ke la murdo okazis ne en Jerŝalaim mem, nek tre malproksime de la urbo. Ĝi okazis apud Jerŝalaim.

— Mi opinias vin eminenta kompetentulo pri via fako. Mi ne scias, kiel la afero statas en Romo, sed en la kolonioj vi estas senegala. Mi petas vin klarigi, kial vi pensas tiel?

— Oni neniel povas supozi, — nelaŭte diris Afranio, — ke Jehudo lasus iujn suspektindajn homojn kapti lin ene de la urbo. Sur la strato oni ne povas kaŝe ponardi. Do, oni devus venigi lin ien en kelon. Tamen la Servo jam serĉis lin en la Malsupra Urbo, kaj sendube li jam estus trovita; do li ne estas en Jerŝalaim, tion mi garantias. Se li estus murdita malproksime de la urbo, tiun monpakaĵon oni ne povus subĵeti tiom baldaŭ. La murdo okazis apud Jerŝalaim. Oni sukcesis irigi lin ekster la urbon.

— Mi ne povas imagi, kiel eblis tion aranĝi.

— Jes, prokuratoro, tio estas la plej malfacila demando en la tuta afero, kaj mi eĉ dubas, ĉu mi sukcesos ĝin solvi.

— Jes, vera enigmo! Je la festa vespero, kredanto ial forlasas la Paskan festenon, iras eksterurben kaj tie pereas. Kiu kaj kiel povus lin ellogi? Eble virino tion faris? — demandis Pilato obeante subitan inspiron.

Afranio respondis trankvile kaj grave:

— Neniel, prokuratoro. Tiun hipotezon oni certe devas malakcepti. Ni rezonu logike. Kiujn interesis, ke Jehudo pereu? Areton da vagabondaj fantaziuloj, en kiu, atentu, estis neniaj virinoj. Vidu, prokuratoro, por edziĝi al virino oni bezonas monon, same por produkti homon, sed por murdigi homon per virino oni bezonas tre multe da mono, kiom havas neniuj vagabondoj. Virino ne partoprenis tiun aferon, prokuratoro. Mi eĉ diru, ke tiu direkto povas nur deviigi min de la spuro, malhelpi la esploron kaj min konfuzi.

— Mi vidas, ke vi tute pravas, Afranio, — diris Pilato, — mi permesis al mi eldiri nuran konjekton.

— Ve, ĝi estas erara, prokuratoro.

— Sed kio do ĝi povus esti? — ekkriis la prokuratoro, kun avida scivolo rigardante la vizaĝon de Afranio.

— Mi opinias, ke temas pri tiu sama mono.

— Eminenta ideo! Tamen kiu kaj pro kio povus proponi al li monon nokte kaj ekster la urbo?

— Ho ne, prokuratoro, ne tiel. Mi havas nur unu supozon, kaj se ĝi estas malvera, alian eksplikon mi probable ne trovos. — Afranio sin klinis al la prokuratoro kaj finflustris: — Jehudo volis kaŝi sian monon en loko sekreta kaj nur de li konata.

— Tre subtila ekspliko. Verŝajne, ĝuste tio okazis. Nun mi komprenas: lin irigis ne homoj sed lia propra penso. Jes, jes, ĝi estis tiel.

— Certe, Jehudo estis suspektema, li kaŝis sian monon for de la homoj.

— Nu, vi menciis Getsemanon. Tamen kial ĝuste tie vi intencas lin serĉi, tion, verdire, mi ne komprenas.

— Ho, prokuratoro, tio estas plej simpla. Neniu kaŝas monon sur vojo, en loko ebena kaj nuda. Jehudo estis nek sur la vojo al Hebron, nek sur la vojo al Betanio. Li devis esti en ŝirmita, izola loko kun arboj. Ĝi estas tiel simpla. Kaj krom Getsemano apud Jerŝalaim ne estas tia loko. Iri malproksimen li ne povis.

— Vi tute min konvinkis. Do, kion ni faru nun?

— Mi tuj komencos serĉi la murdintojn, sekvintajn Jehudon ekster la urbo, kaj samtempe, kiel mi jam raportis, mi mem estos juĝata.

— Pro kio?

— Miaj homoj perdis lin vespere sur la bazaro post ol li forlasis la palacon de Kajafo. Kiel tio povis okazi, mi ne komprenas. Tian embarason mi neniam spertis. De post nia interparolo li estis observata. Tamen apud la bazaro li ŝanĝis la direkton kaj faris tiel strangan kurbon, ke lia spuro perdiĝis.

— Jes. Mi deklaras al vi, ke juĝi vin mi opinias malnecesa. Vi faris ĉion, kion vi povis, kaj neniu en la mondo, — la prokuratoro ridetis, — povus fari pli ol vi! La agentoj perdintaj Jehudon estu discipline punitaj, tamen mi malvolas, ke la puno estu iom ajn severa. Finfine, ni faris ja ĉion por protekti la fiulon! Interalie, mi forgesis demandi, — la prokuratoro frotis sian frunton, — kiel ili sukcesis meti la monon ĉe Kajafo?

— Vidu, prokuratoro … Tio ne estas malfacila. La venĝantoj pasis malantaŭ la palaco de la ĉefpastro, tie estas strateto superanta la korton. Ili ĵetis la pakaĵon trans la barilon.

— Ĉu kun la skribaĵo?

— Jes, ĝuste kiel vi antaŭvidis, prokuratoro. Cetere … — ĉi tiam Afranio forŝiris la sigelon de la pakaĵo kaj montris al Pilato ties enhavon.

— Atenton, Afaranio, kion vi faras, tio verŝajne estas la Templaj sigeloj!

— Pri tio la prokuratoro ne zorgu, — respondis Afranio refermante la pakaĵon.

— Ĉu ĉiujn sigelilojn vi havas? — demandis Pilato ridante.

— Alie ne povas esti, prokuratoro, — tute sen rido, tre malmilde diris Afranio.

— Mi imagas la skandalon ĉe Kajafo.

— Jes, prokuratoro, tio kaŭzis tre grandan eksciton. Min ili invitis senprokraste.

Eĉ en la duonlumo oni povis vidi, kiel brilas la okuloj de Pilato.

— Interese, tre interese …

— Permesu ke mi malkonsentu, prokuratoro, ĉi tio ne estis interesa. Plej teda kaj laciga afero. Al mia demando, ĉu oni pagis al iu monon en la palaco de Kajafo, mi ricevis klaran respondon, ke tio ne okazis.

— Ah, tiel? Nu, se la mono ne estis pagita, do ĝi ne estis pagita. Des pli malfacile estos trovi la murdintojn.

— Tute ĝuste, prokuratoro.

— Interalie, Afranio, jen pri kio mi ĵus pensis: ĉu eblas, ke li mem sin mortigis?

— Ho ne, prokuratoro, — respondis Afranio, pro surprizo eĉ ĵetinte sin malantaŭen en la brakseĝo, — pardonu, sed tio estas tute ne kredebla!

— Ah, ĉio estas kredebla en tiu urbo! Mi pretas veti, ke tre baldaŭ tiaj onidiroj rampos tra la tuta urbo.

Ĉi tiam Afranio ĵetis sur la prokuratoron sian rigardon, iom pensis kaj respondis:

— Tio estas ebla, prokuratoro.

Ŝajnis, ke la prokuratoro malvolas forlasi tiun temon pri la mortigo de la homo el Kirjat, kvankam ĉio jam estis klara. Li demandis, eĉ iom reveme:

— Nu, mi ŝatus vidi lin mortigata.

— Oni tre lerte lin murdis, — diris la estro de la sekreta servo, iom ironie rigardante Pilaton.

— Kiel do vi povas scii tion?

— Bonvolu atenti la saketon, prokuratoro, — respondis Afranio, — mi vetas, ke la sango de Jehudo ŝprucis onde. Ja mi vidadis mortigitojn en mia vivo, prokuratoro.

— Do, li ne reekstaros, ĉu?

— Nu, li reekstaros, prokuratoro, — filozofieme ridetante diris Afranio, — kiam la trumpeto de la Mesio, kiun oni atendas ĉi tie, eksonos super li. Sed pli frue li ne ekstaros!

— Sufiĉas, Afranio! Tiu demando klaras. Nun ni pasu al la entombigo.

— La ekzekutitoj estas entombigitaj, prokuratoro.

— Ho, Afranio, juĝi vin estus krimo. Vi meritas plej altan rekompencon. Kiel ĝi estis?

Afranio komencis rakonti kaj rakontis, ke dum li sin okupis pri la afero de Jehudo, taĉmento de la sekreta gardo, komandate de lia anstataŭanto, atingis la monteton kiam estiĝis la vespero. Unu korpo mankis sur la pinto. Pilato tremeris, raŭke diris:

— Ah, kiel mi povis preteratenti tion!

— Ne zorgu pri tio, prokuratoro, — diris Afranio kaj daŭrigis sian rakonton: — Levinte sur la ĉaron la kadavrojn de Dismas kaj Gestas, kies okuloj jam estis elbekitaj de la rabbirdoj, oni tuj komencis serĉi la trian korpon. Tre baldaŭ oni ĝin trovis. Iu homo …

— Levio Mateo, — ne demande, sed plie aserte diris Pilato.

— Jes, prokuratoro …

Levio Mateo sin kaŝis en kaverno en la norda deklivo de la Kalva Kranio atendante la mallumon. La nuda korpo de Jeŝua Ha-Nocri estis ĉe li. Kiam la gardistoj kun torĉo eniris la kavernon, Levio iĝis despera kaj furioza. Li kriis, ke li faris nenian krimon, ke laŭ la leĝo, ĉiu ajn deziranto rajtas entombigi ekzekutiton. Levio Mateo diradis, ke li malvolas disiĝi de la korpo. Li estis ekscitita, kriis ion konfuzan, jen petante, jen minacante kaj malbenante …

— Ĉu li necesigis ke oni lin arestu? — malserene demandis Pilato.

— Ne, prokuratoro, ne, — tre trankvile respondis Afranio, — la aŭdaca malsaĝulo lasis sin kvietigi per la promeso, ke la korpon oni entombigos.

Kompreninte la diritan Levio kvietiĝis, tamen li deklaris, ke nenien li foriros kaj ke li deziras partopreni la entombigon. Li diris, ke li ne foriros eĉ mortigote, kaj por tiu celo li eĉ prezentis pantranĉilon, kiun li havis kune.

— Ĉu oni lin forpelis? — obtuzvoĉe demandis Pilato.

— Ne, prokuratoro, ne. Mia anstataŭanto permesis al li partopreni la entombigon.

— Kiu el viaj anstataŭantoj estris la taĉmenton?

Tolmajo, — respondis Afranio, kaj angore redemandis: — ĉu li faris eraron?

— Daŭrigu, — diris Pilato, — mi trovas nenian eraron. Ĝenerale, mi iomete perpleksiĝas, ĉar ŝajnas, ke mi renkontis homon kiu neniam eraras. Tiu homo estas vi.

— Levion Mateon oni akceptis sur la ĉaron kun la korpoj de la ekzekutitoj, kaj proksimume post du horoj oni atingis senhoman intermonton norde de Jerŝalaim. Tie la taĉmentanoj, laborante skipe, dum unu horo fosis profundan kavon kaj entombigis en ĝi ĉiujn tri ekzekutitojn.

— Ĉu nudaj?

— Ne, prokuratoro, la taĉmento havis por tio ĥitonojn. Al ĉiu entombigato oni metis ringon sur la fingron. La ringo de Jeŝua havis unu entranĉon, la ringo de Dismas, du kaj tiu de Gestas, tri. La fosaĵo estas fermita, plenigita je ŝtonoj. Tolmajo scias la rekonilon.

— Aĥ, se mi estus antaŭvidinta tion! — diris Pilato kun ĉagrengrimaco. — Ja mi devus interparoli kun tiu Levio Mateo …

— Li estas ĉi tie, prokuratoro!

Larĝe malferminte la okulojn Pilato dum kelka tempo rigardis Afranion, poste li diris:

— Mi dankas al vi pro ĉio farita pri tiu afero. Bonvolu sendi al mi morgaŭ Tolmajon, anticipe sciiginte al li, ke mi estas pri li kontenta; kaj vin, Afranio, — la prokuratoro prenis el la poŝo de la zono, kuŝanta sur la tablo, fingroringon kaj prezentis ĝin al la estro de la sekreta servo, — mi petas akcepti tiun memoraĵon.

Afranio sin klinis:

— Tio estas granda honoro, hegemono.

— La taĉmento, kiu entombigis la ekzekutitojn, havu rekompencon. La agentoj, perdintaj Jehudon, ricevu mallaŭdon. Levio Mateo estu tuj venigita. Mi bezonas detalojn pri la afero de Jeŝua.

— Jes, prokuratoro, — diris Afranio. Ripete sin klinante li foriris, la prokuratoro klakis per la manoj kaj kriis:

— Al mi, ĉi tien! Lumilon en la portikon!

Afranio jam iris en la ĝardeno kaj malantaŭ la dorso de Pilato en la manoj de servistoj jam flagris fajroj. Tri lampoj aperis sur la tablo antaŭ la prokuratoro, kaj la luna nokto retiriĝis en la ĝardenon, kvazaŭ forkondukate de la estro de la sekreta servo. Anstataŭ Afranio sur la balkonon paŝis nekonata maldika vireto kaj la ega centuriestro. Tiu lasta, kaptinte rigardon de la prokuratoro, tuj foriris en la ĝardenon kaj malaperis.

La prokuratoro esploris la veninton per avidaj kaj iomete timigitaj okuloj. Tiel oni rigardas homon, pri kiu oni multe aŭdis, pri kiu oni mem pensadis kaj kiu finfine aperis.

La veninto, proksimume kvardekjara, estis nigrahara, brunhaŭta, ĉifonvestita, lin tutan kovris krustiĝinta koto; el sub la mallevitaj brovoj li rigardis kvazaŭ lupo. Resume, li estis tre misaspekta kaj pleje similis urban almozulon, kiaj svarmas sur la terasoj de la Templo aŭ sur la bazaroj de la brua kaj malpura Malsupra Urbo.

La silento daŭris longe; ĝin rompis la stranga konduto de la venigito. Lia vizaĝo ŝanĝis la koloron, li ŝanceliĝis kaj nur tial ne falis, ke per la malpura mano li sukcesis kapti la randon de la tablo.

— Kio estas al ci? — demandis Pilato.

— Nenio, — respondis Levio Mateo kaj faris tian movon, kvazaŭ li ion glutus. Lia magra, nuda, malpura kolo ekŝvelis kaj reŝrumpis.

— Kio estas al ci, respondu, — ripetis Pilato.

— Mi estas laca, — diris Levio kaj malserene deturnis la rigardon al la planko.

— Sidigu cin, — Pilato montris al la brakseĝo.

Levio malkredeme rigardis la prokuratoron, sin movis al la seĝo, ĵetis timigitan rigardon sur la orajn brak'apogilojn kaj sidiĝis ne sur la seĝon sed sur la plankon apude.

— Diru, kial ci ne sidigis cin sur la seĝon? — demandis Pilato.

— Mi estas malpura, mi ĝin makulus, — diris Levio rigardante malsupren.

— Tuj oni donos al ci por manĝi.

— Mi ne deziras manĝi, — respondis Levio.

— Kial ci mensogas? — paceme diris Pilato, — ci ne manĝis la tutan tagon aŭ eble eĉ pli longe. Nu bone, ne manĝu. Mi venigis cin por ke ci montru al mi la tranĉilon kiun ci havis.

— La soldatoj ĝin de mi forprenis kiam ili kondukis min ĉi tien, — respondis Levio kaj sombre aldonis: — Oni redonu ĝin al mi, mi devas ĝin reporti al la posedanto, mi ĝin ŝtelis.

— Por kiu celo?

— Por distranĉi la ŝnurojn, — respondis Levio.

— Marko! — kriis la prokuratoro, kaj la centuriestro paŝis sub la portikon. — Lian tranĉilon al mi donu.

El unu el la du tegiloj de sia zono la centuriestro eligis malpuran pantranĉilon, donis ĝin al la prokuratoro kaj foriris.

— Kie ci prenis la tranĉilon?

— En la panbutiko ĉe la Hebrona Pordego, tuj maldekstre kiam oni eniras la urbon.

Pilato rigardis la larĝan klingon, ial kontrolis per la fingro, ĉu ĝi estas akra, poste diris:

— Pri la tranĉilo ne zorgu, ĝi estos resendita al la butiko. Nun la dua kion mi bezonas: montru al mi la pergamenon, kiun ci portas kun ci kaj sur kiu estas skribitaj la paroloj de Jeŝua.

Levio malame rigardis Pilaton kaj ridetis tiel malicege, ke lia vizaĝo iĝis tute hida.

— Vi volas ĉion forpreni, ĉu? Ankaŭ la lastan, kion mi havas? — li demandis.

— Mi ne diris ja: fordonu, — respondis Pilato, — mi diris: montru.

Levio serĉis en la ĉebrusto kaj eligis pergamenrulon. Pilato ĝin prenis, malvolvis, sternis inter la fajroj kaj streĉante la okulojn komencis esplori la apenaŭ legeblajn inkosignojn.

Kompreni tiujn aĉe skribitajn liniojn estis malfacile, Pilato plisis la palpebrojn, sin klinis preskaŭ ĝis la pergameno, ŝovis sian fingron laŭ la linioj. Li tamen povis konstati, ke la skribita estas malkohera vico de iaj eldiroj, datoj, mastrumaj notoj, poeziaj fragmentoj. Li sukcesis legi: «La morto ne estas … Hieraŭ ni manĝis dolĉajn printempajn bakurotojn …»

Grimacante pro la streĉo li malĉifris: «Ni vidos la puran riveron de la vivoakvo … La homaro rigardas la sunon tra klara kristalo …»

Subite Pilato ekskuiĝis. En la lastaj linioj de la pergameno li legis la vortojn: «… malvirto pli … ol la malkuraĝo».

Pilato rerulis la pergamenon kaj per abrupta movo ĝin etendis al Levio.

— Prenu, — li diris. Post nelonga silento li aldonis: — Mi vidas, ke ci estas klerulo, kaj ne decas ke ci, sola, vagas senhejme en almozula vesto. Mi havas grandan bibliotekon en Cezareo, mi estas tre riĉa kaj volas cin dungi. Ci ordigos kaj konservados la papirusojn, ci estos sata kaj vestita.

Levio ekstaris kaj respondis:

— Ne, mi ne volas.

— Kial? — demandis Pilato kaj lia vizaĝo malheliĝis, — ĉu mi estas al ci malagrabla? Ĉu ci min timas?

Denove la malbona rideto hidigis la vizaĝon de Levio:

— Ne, ĉar ci min timas. Por ci ne estos facila rigardi min en la vizaĝon post ol ci lin mortigis.

— Silentu, — respondis Pilato, — prenu monon.

Levio kapneis, la prokuratoro daŭrigis:

— Mi scias, ke ci opinias cin disĉiplo de Jeŝua, sed mi diras al ci, ke ci nenion komprenis el tio, kion li instruis. Ĉar, se ci komprenus, ci nepre akceptus ion de mi. Konsideru, ke antaŭ la morto li diris, ke li riproĉas neniun, — Pilato signifoplene levis la fingron, lia vizaĝo tikis. — Li mem nepre ion prenus. Vi estas kruela, dum li ne estis tia. Kien vi iros?

Levio subite proksimiĝis al la tablo, apogiĝis sur ĝi per ambaŭ manoj kaj rigardante la prokuratoron per ardaj okuloj li flustris al tiu:

— Ci, prokuratoro, sciu, ke mi ponardos homon en Jerŝalaim. Mi deziras diri al ci tion, por ke ci sciu, ke sango ankoraŭ verŝiĝos.

— Ankaŭ mi scias, ke ĝi ankoraŭ verŝiĝos, — respondis Pilato, — ciaj vortoj min ne mirigas. Evidente, min ci volas murdi, ĉu?

— Murdi cin mi ne sukcesos, — nudiginte la dentojn rikanis Levio, — mi ne estas tiom stulta ke mi esperu je tio, sed mi ponardos Jehudon el Kirjat, kaj al tio mi oferos la reston de mia vivo.

Delico aperis en la okuloj de la prokuratoro, per la fingro li invitis Levion Mateon proksimiĝi kaj diris:

— Tion ci ne faros, ci ne bezonas zorgi pri tio, Jehudo mortis ponardita ĉi-nokte.

Levio saltis de la tablo malantaŭen, ĵetis ĉirkaŭ sin sovaĝan rigardon kaj kriis:

— Kiu faris tion?

— Ne ĵaluzu, — rikanis Pilato frotante siajn manojn, — ŝajnas al mi, ke vi ne estas lia sola adepto.

— Kiu faris tion? — flustre ripetis Levio.

Pilato respondis:

— Tion faris mi.

Levio malfermis la buŝon, sovaĝe gapis al la prokuratoro, kaj tiu diris:

— Tio, certe, estas nemulte, la farita, sed estas mi kiu ĝin faris. — Kaj post paŭzo: — Nu, ĉu nun ci ion prenos?

Levio iom pensis, mildiĝis, fine li diris:

— Oni donu al mi puran pergamenpecon.

Pasis unu horo. Levio ne plu estis en la palaco. Nun la silenton de la matenkrepusko rompis nur la malproksima paŝado de la gardosoldatoj en la ĝardeno. La luno estis rapide paliĝanta, ĉe la kontraŭa ĉielrando vidiĝis la hela makuleto de la matena stelo. La lumiloj jam antaŭ longe estingiĝis. Sur la lekto kuŝis la prokuratoro. Metinte la manon sub la vangon li dormis kaj senbrue spiris. Apud li dormis Banga.

Tiel renkontis la matenruĝon de la dek kvina de Nisan' la kvina prokuratoro de Judujo, Poncio Pilato.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]


Notoj pri ĉap. 26

Getsemano [PIV] —

Biblio: {Aramee gath−ŝemanin} signifas olivpremejo. Vd [Biblio], Mateo 26:36.


lumiloj kvinopaj

oni plie atendus tie lumilon sepbranĉan; tamen la kvinopa lumilo ja estis simbolo de la Torao; iuj vidas en tiu bulgakovaĵo aludon al la lumaj kvinpintaj Kremlaj steloj.


tetradraĥmo

Historio: kvardraĥma monero;
«drakm²o. 1 Helena monero (4,36 g da arĝento)…» [PIV].


reĝo astrologiisto; Pila, la bela muelistidino

laŭ la poemo pri la kavaliro Pilato de Ponto, la reĝo Atus patro de Pilato estis astrologiisto; foje dum vojaĝo li rigardis la ĉielon kaj vidis, ke filon, kiun li generus tiunokte atendus eksterordinara famo; la korteganoj indikis al li muelistidinon Pila (do, la nomo de la reĝido estas kombinaĵo de la nomoj de liaj gepatroj); kio nature pensigas pri la «Schöne Müllerin» de Schubert (%vd 32.5).


mencios ... menciigu

en la traduko la senco estas iom ŝanĝita.

Originale en ambaŭ okazoj estas unu sama verbo, {Ruse помянуть}, kiu ruse signifas mencii (do, Jeŝua aludas la mencion pri Pilato en la Kredo, kiu proverbiĝis kiel senmerita asociaĵo: «попал, как Пилат в святцы» – trafis, kiel Pilato en la Kredon), dum Pilato uzas ĝin laŭ ĝia slavona senco rememori (ekz-e en la preĝo «Помяни мя, Господи, во царствии Твоемъ» – Rememoru min, Sinjoro, en Via regno; kp [Biblio] Psalmo 132:1).


En-Sarid

alia nomo de Nazaret [Farrar].


Valerio Grato

Romia ĉefadministranto de Judujo (15–26 p.K.) kiu senpere antaŭis Pilaton.


Tolmaj∙o {orig. Толмай} —

aramea virnomo, kp [Biblio] 2Samuel 3:3 kaj la nomon de la apostolo Bartolomeo ({Aramee bar−tholmaj} t.e. Tolmajido, t.e. Ptolemeido).


La morto ne estas ... klara kristalo

Kp [Biblio] Apokalipso 21:4 kaj 22:1.

bakurotoj

Biblio: la vorto {orig} бакуроты ne ekzistas en la rusa; {Hebrea /baqurot/} signifas «figoj» vd [Biblio] Jeremia 24:2, Marko 11.


[ Sekva fragmento | Enhavtabelo | Kovrilo ]
Hosted by uCoz