[Antaŭa parto] [Sekva parto] | [Enhavtabelo] |
II. La Instituto de Historiaj Maŝinoj
Advokato Finkelstein konvinkis min. La venĝo estis neebla. Kvankam tio estas, certe, unu el la plej superaj ĝuoj de la vivo, kaj, kiel asertas ekspertoj, malvarma venĝo plej bongustas. Kiu el ni ne havas personajn malamikojn, pro kiuj ni retenas nin for de malutilaj pasioj, por ke en bonega sano ĝisatendi la necesan horon? Pri tio mi povus rakonti nemalmulte, ja kosmonaŭtiko, kompreneble, lasas amason da tempo por meditado. Unu homo, mi ne diros lian nomon, por ne eternigi ĝin, dediĉis sin tutan al primakulado de miaj verkoj. Revenante el Kasiopeo, mi sciis, ke mi renkontos lin en la oficiala bankedo, kaj pripensadis diversajn variantojn de tiu renkonto. Certe, li venos al mi kaj donos sian manon, kaj mi, ekzemple, petu lin klarigi al mi, ĉu li estas kanajlo aŭ kreteno, ĉar al kretenoj mi premas la manon, sed al kanajloj — neniam. Sed tio estis iel tro mizere, operete. Mi malaprobadis unu varianton post alia, kaj alteriĝinte, kun teruro aŭdis, ke ĉio estis vana. Li ŝanĝis sian opinion kaj nun laŭdegadis min.
Al Küssmich mi same nenion povis fari. Tial mi decidis, ke ekde nun li ne ekzistas por mi. Kaj li vere malaperis, sed nur el mia realo. En sonĝaj koŝmaroj li donacadis al mi jaĥtojn, palacojn, cisternoŝipojn, plenajn je «Milmil», kaj amasojn da briliantoj. Mi devis surgenue forrampadi de hordo de advokatoj, kaj tiuj, atinginte min en malluma strateto, plenigadis miajn poŝojn per arĝentaj kuleretoj. Kondamnita al tri monatoj de malfacilaj zorgoj en Svisio, mi timis, ke mi simple perdos la sanon. Nokte Küssmich, kaj tage donacaspektaj parkoj, ore brilantaj ŝildetoj kun nomoj de bankoj, borsaj bultenoj kaj kurzoj de akcioj en «Neue Zürcher Zeitung». Dum promenoj mi evitadis unu straton: oni diris al mi, ke sub asfalto, inter tuboj tie estas konservataj gardoŝrankoj kun oro; por ili, onidire, mankis loko en la subteraĵo, kaj la banko enfosiĝis sub la pavimon. Feliĉe, mi rememoris pri la invito de profesoro Gnuss. Tio min savis.
La instituto troviĝis eksterurbe. En ĝiaj vitraj muroj speguliĝis ĉielo kaj nuboj. Ĝi altis meze de vasta parko, rimarkebla de malproksime. Malantaŭ la barilo en formo de lancoj kun orizitaj pintoj varmiĝis sub la suno tonditaj vicoj de arbustoj. El la akceptejo mi telefonis en la ĉefan konstruaĵon; poste mi traveturis pluen kaj parkis la aŭton sub grandaj kaŝtanarboj apud baseno, en kiu naĝis dormemaj cignoj. Mi malŝategas tiujn stultajn estaĵojn kaj ne komprenas, kial tiom da talentaj homoj (speciale artistoj) kaptiĝis je hoko de iliaj fleksitaj koloj.
La halo de la instituto estis senlima. Per io ĝi similis katedralon — eble, pro silento kaj marmoraj platoj; linteloj, spegulitaj en ili, pensigis pri preĝejaj volboj. De malproksime mi ekvidis la profesoron — li estis eliranta el lifto, ridetante responde al mia saluto. Tiel komenciĝis uverturo al unu el miaj plej gravaj vojaĝoj; sed mi, sekvante mian kondukanton laŭ koridoroj de iu alta etaĝo, preter teĥnikistoj en blankaj ĥalatoj, rajdantaj en seloj de senbrue ruliĝantaj elektroĉaroj, ne povis pri tio scii. Malgraŭ taga tempo, brilis lumineskaj lampoj jen per varma, jen per malvarma lumo, kvazaŭ aludante, ke la ĉi-tiea tempo ne obeas la teran. En la grandega kabineto la profesoro prezentis al mi ĉirkaŭ dekon da siaj kunlaborantoj — sekciestroj de IHM. Por ne ĝeni mian modestecon, ili salutis min respekte, sed sen servileco. Tio estis rondeto de brilaj, unuarangaj mensoj. Bedaŭrinde, ne ĉiujn mi memoras. Mi scias, ke la Sekcion de Financa Kosmologio ne estris doktoro de Volaille, la sekciestro havis ian alian nomon, sed kian — mi forgesis. Ĉiuokaze, ian similan. Tamen, financoj ne estas mia fako. Alia afero estas fiziko. Tiun sekcion estris franclingva sviso, docento Bourr de Calance; preskaŭ 49 procentoj de liaj subuloj estis frenezuloj. La enviantoj — ĉar la ideo montriĝis genia — asertis, ke ankaŭ de Calance mem estas mensmalsana. Kvazaŭ sur tiaj intelektaj altaĵoj tio povus havi ian ajn sencon. Prenu por ekzemplo kelkajn lastajn ideojn de liaj kunlaborantoj. Se ne eblas movi sin en la tempo, oni movu la tempon. Se energio ne deziras flui inter izotermaj punktoj, oni ĝin fluigu, farante truojn. El tio devenis entronoj, inversoroj kaj reversoroj, kaj ankaŭ fosistiko, aŭ profundigo de kavetoj en la strukturo de la spaco-tempo, ĝis kiam ĝi ie krevos, — kaj tiu, ekster ajna dubo, freneza ideo metis komencon de la nova erao en fiziko. Tamen, dume neniu sciis, kiel tion fari, sed praktika apliko zorgigis en la Instituto nemultajn, ĉar ĝi tuta estis strebanta en malproksiman estontecon. De Calance, ĉiuokaze, estis plenigita de entuziasmo. Certe, ajna renkontita alienulo ne povus kalkuli je posteno en lia sekcio. Necesis freneziĝi ne pro banalaj personaj problemoj, sed pro la plej malmolaj nuksoj de fiziko. Tamen, tiu penso apartenis jam al Niels Bohr: tiu iam rimarkis, ke en la moderna fiziko ordinaraj ideoj jam ne sufiĉas — necesas la frenezaj. La dekstra mano de de Calance estis doktoro Doberman, la maldekstra — malalta Sen-Beernares. Aŭ inverse. Ĝuste li (sed mi ree ne memoras — kiu el ili) matematike pruvis la eblon de transformiĝo de kvarkoj al akvarkoj, kaj de tiuj, siavice — al akvarioj. En nia Universo tio ne eblas, sed en aliaj, sendube, eblas; per tio la teorio eliris ekster limojn de nia Universo. Tamen mi estas preskaŭ certa, ke ĝuste la nederlandano Doberman diris al mi subite, ke la eklezio uzas malkonvenajn simbolojn, uzante pastoralajn, alivorte, paŝtistajn imagojn de ŝafidoj kaj ŝafoj, ĉar loko de ŝafidoj estas sur rostostango, kaj ŝafoj taŭgas por ŝaŝliko. De Calance, certe, havis iomajn malfacilaĵojn kun sia kolektivo. Aldone li revis akiri almenaŭ paron da freneziĝintaj Nobel-premiitoj; malfeliĉe, ĉiuj vivantaj estis dume normalaj. Liaj sciencistoj kondutis treege logike por sia stato, eble, eĉ tro logike, kaj tute ignoris ordinarajn morojn, kiam temis pri la esenco mem. Sur mia tibio ĝis nun videblas spuro de la dentoj de doktoro Druss; li mordis min tute ne en paroksismo de frenezo, sed por tio, ke mi pli bone enmemorigu lian teorion de spinoj (alivorte, turniĝoj) — ne maldekstraj kaj ne dekstraj, sed triaj. Kaj vere, li atingis la celon: mi memoras ĉion precize.
Necesas, tamen, meti almenaŭ ian ordon en tiujn senbridajn rememorojn. La koro de la Instituto estis grandegaj historiaj maŝinoj, nomataj ankaŭ elektrokronografoj; la ceteraj sekcioj havis kun ili konstantan komunikadon. La sekcion de Ontologiaj Eraroj kaj Distordoj estris Jondler Knack, alta usonano, filo de islandanino kaj eskimo; antaŭ kreo de tiu ĉi sekcio neniu havis eĉ etan imagon pri la vera rolo de eraraj ideoj, kiuj, esence, determinas konduton de racihavaj estaĵoj. Rigardinte unuafoje en la laboratorion de Industria Seksistiko, mi decidis, ke mi trafis en muzeon de malnovaj vapormaŝinoj aŭ pumpiloj de James Watt, ĉar tie ĉio kun siblego moviĝis tien-reen; sed tio estis nur metiejo de putinaj maŝinoj, primitivaj kopulatricoj; ilin oni veturigis el diversaj landoj kun celo de normigo kaj komparaj konverĝaj esploroj. La japanaj framoj estis lakitaj kaj ornamitaj per pentritaj floroj de blanka ĉerizo. La germanaj estis absolute funkciaj, sen ajnaj ornamaĵoj, iliaj pistoj sensone moviĝis en cilindroj, brilantaj pro lubriko, kaj la fakuloj de Knack eksterpolis jam sekvan generacion de kopulatricoj. Sur la muroj pendis koloraj grafikaĵoj de erekto kaj malerekto, kaj ankaŭ kurboj de orgasma kaj ekstaza saturiĝo. Ĉio ĉi estis tre interesa, sed la etoso tie regis sufiĉe malgaja, ĉar tie oni jam sciis, ke la hipotezon pri universala karaktero de la tera erotiko kontestis informoj de interstelaj ekspedicioj. Doktoro Fabelhaft, la kreinto de la teorio de konstante kreskanta intervalo inter agoj de amoro kaj nasko (tiel nomata teorio de kopulacia-prokreacia diverĝo), laŭ vortoj de la kolegoj, drinkis ĝis perdo de konscio, ĉar li jam kalkulis parametrojn de tiu diverĝo por ĉiuj biologiaj populacioj de la Galaksio kune kun la Magelana Nubo, kiam la direktoro ordonis transdoni la tutan dokumentaron en la sekcion de Eraroj kaj Distordoj. Tial mi ne sukcesis konatiĝi kun li — li evitadis homojn.
Tamen la sekcio de Eksterteraj Teologioj prosperis. Malgraŭ mikrominiaturigo (en blokoj de hidrarga memoro kun kapacito je 107 sanktoroj por kuba milimetro estis konservataj nur la plej bazaj scioj pri teodiceoj), oni parolis pri transigo de la sekcio en apartan domon, ja la elektronika enciklopedio de konfesioj pezis jam preskaŭ 150 tunojn. Tio estis sufiĉe neordinare — stari antaŭ giganta bloko de memoro, katenita en ŝtalo, kie, kvazaŭ en brilanta sarkofago, ripozis miloj da religioj de la Kosmo.
Estimata asistanto de la profesoro, magistro Denkdoch, komence trairigis min tra ĉiuj sekcioj (sed mi ne povos indiki eĉ malgrandan parton de ili), por ke mi komprenu, kiaj riveroj de informo nutras la centrajn elektrokronografojn. Ilian destinon mi ankoraŭ ne komprenis, sed laŭ konsilo de Denkdoch mi dume nenion demandis.
La tagmanĝo, ricevita de mi en la kantino, por tia instituto estis tro modesta. Denkdoch klarigis, ke antaŭnelonge la subvenciojn oni denove reduktis. Tamen pri mia klerigo oni ekokupiĝis serioze. La vizito rapide perdis konatigan-ekskursan karakteron, kvankam mi ankoraŭ ne konjektis, kion planis la profesoro, donante al mi sian telefonnumeron. Post la tagmanĝo Denkdoch proponis partion de ŝakludo. Mi alportis mian minikomputilon, kiun mi lasis en la aŭto, kaj sidigis ĝin ĉe la ŝaktabulo kontraŭ unu el la institutaj komputiloj — la malpli granda; dum ni mem, ne perdante tempon, iris en la direktoran kabineton, kie komenciĝis mia inico en sekretojn de IHM.
Nun ĉio ĉi estas nur paliĝintaj rememoroj, sed tiam mia kapo preskaŭ krevis. Unue oni min konatigis kun la ordo de MEA, al kiu ili estis subordigitaj. Ion el tio mi eble iam havis okazon aŭdi, tamen mi laŭeble penadis flanke ĉirkaŭiri tiun sferon de la kosma burokratio, ĝis ĝi mem ne trafis min. Kio okazas nun en la najbaraj stelaroj, neniu scias; en la plej bona okazo oni scias, kio okazis en ili antaŭ ikso da jaroj, kiam tie estis niaj senditoj. Esploristoj, kiel personoj politike nekompetentaj, ne povas, kompreneble, vojaĝi solaj; tial kun ili flugas senditoj de respektivaj departementoj. Post reveno el la afervojaĝoj la oficistoj faras raportojn, kaj el tiuj raportoj estas preparata ekstrakto por programado de elektrokronografoj, tio estas komputiloj, modelantaj historion de la koncerna planedo. Kiamaniere, tamen, oni povas konstrui politikon surbaze de konkludoj el antaŭlonge pasintaj eventoj? Nura radiokomunikado ne sufiĉas por tio; tamen, radiogramo eĉ de la plej proksima stelo iras dum pluraj jaroj. La elektrokronografo, simple dirante, devas diveni daŭrigon de la aliplaneda historio, al kiu ĝi estas celigita. Mi ne rakontos detale pri kvereloj kun esplorantoj-atestantoj, kvankam, interalie, ankoraŭ neniam okazis, ke ili sukcesus akordigi siajn raportojn pri ekspedicio. Sufiĉas rememori, ke la usonanoj malŝparis miliardojn, penante klarigi, ĉu ekzistas vivo sur Marso; ili sendis tien orbitajn kaj surplanedajn aparatojn, dum pluraj monatoj esploradis ricevitan materialon, post kio evidentiĝis, ke ĉio, vere, estas sciata, sed kio ĝuste — pri tio la sciencistoj ne povas interkonsenti. Sed ĉio, kion necesis ekscii, estis nur: ĉu estas tie en la sablo iaj bakterioj aŭ ne. Ja mikroorganismoj, kiuj aŭ estas aŭ ne estas, kiuj malhavas langon, kaj tial ne povas rakonti fabelojn, — tio estas simple donaco kompare kun racihavaj estaĵoj, kiuj ne nur havas tian kapablon, sed ankaŭ kun nemalgranda lerto uzas ĝin. Krome, kosmopioniro venas sur la Teron kun senespere malnoviĝinta materialo, ja kiam MEA ricevas lian raporton, pasas jarcento, kaj kun tiu diplomatia flanko de la relativecteorio ne eblas ion ajn fari. Tial diplomatio, kaj kun ĝi ankaŭ politiko en la Kosmo povas esti nur relativismaj. En elektrokronografon oni enmetas donitaĵojn de planedologio, fiziko, ĥemio, kaj historiojn de loĝataj planedoj; ĝi glutas centojn da informaj fluoj, kaj poste vica kontrola ekspedicio konstatas plenan fiaskon de ĉiuj tiuj penoj. Dume elektrokronografoj eĉ unu fojon ne trafis ĝuste. Plej ofte ili tute mistrafas, kaj kial miri? Ĉu vi memoras, kiom sukcesaj iĝis elpensaĵoj de futurologoj? Sed ili ja okupiĝis pri tio, kio estis sub iliaj nazoj kaj trans la fenestro. Aliflanke, oni ne ĉesu labori: politiko ekzistas ne tial, ke tio al iu plaĉas, sed tial, ke ĝi necesas. La politika informiteco de MEA tute dependas de la laboro de elektrokronografoj, tial la Instituto muntadas ilin unu post alia. Tamen ili funkcias kun devioj, alivorte, kreas kontraŭdirajn versiojn de aliplaneda historio. La perspektivoj estas ne tre ĝojigaj. En ĉiu galaksio estas ĝis naŭcent civilizoj, kun kiuj necesas teni diplomatiajn rilatojn, tia estas la hodiaŭa aprezo; kiom da galaksioj estas en la mondo, neniu scias precize, sed ne malpli ol cent miliardoj. Tio donas ian imagon pri objektivaj malfacilaĵoj, kun kiuj kunpuŝiĝas la Ministrejo de Eksterplanedaj Aferoj; konsoli sin per tio, ke ordinara interŝanĝo per diplomatiaj notoj kun foraj civilizoj okupus ĉirkaŭ du miliardojn da jaroj, ne eblas: ja ekzistas ankaŭ pli proksimaj, kaj ne malutilus scii, kion ni atendu de ili. Magistro Wüterlich el la Grupo de Memprognozado de IHM (ĝi modelas estontan evoluon de MEA) malkovris, ke se la kosmopolitiko evoluos laŭ la prognozoj, do ne pli malfrue, ol post cent kvindek jaroj ĉiu terano iĝos minimume honora konsulo, se ne plenrajta ambasadoro, kaj ĉiuj tipografioj de nia planedo presados nur solajn akreditaĵojn. Tio, certe, radike likvidus la minacon de troloĝateco, sed kreus vicon de novaj problemoj. La urboj malpleniĝus, kaj MEA mem ricevus malfacilaĵojn kun kompletigo de la etato.
Dum la unua monato mi ĉiutage venadis en la institutan Centron de Kronografia Observado kaj aŭskultadis lekciojn, kiel studento. Mi eksciis, ke ne ni elpensis ĉi tiun pulvon, longe antaŭ ni troviĝis tiaj mensoj en la ĉielo. Politiko ja estas rimarkinda pro tio, ke ĝi inkludas en sian orbiton ĉion, kio komence, eble, ne estis ĝi. Tie, sub fremdaj sunoj, estas propraj MEA-oj kun propraj elektrokronografoj, kaj la kosma konkuro en tereno de optimumigo de antaŭdiroj jam delonge ruliĝas. Ju pli precize vi divenis daŭrigon de aliplaneda historio, des pli profita estas via stato. Tial la kronomodelado estas ne nur metodo de ekkono, sed ankaŭ politika armilo; ja kelkajn versiojn de sia historio tiuj, Aliaj, produktas nur por eksporto; en interesoj de la kosmopolitiko tiel, plej verŝajne, devos fari ankaŭ ni. Kiel rimarkis en mia ĉeesto ironia profesoro Maverix el la Sekcio de Tera Historio, por tio necesos nek specialaj malŝparoj, nek penoj — sufiĉos translacii enhavon de lernejaj lernolibroj de historio, eldonataj en landoj, tiom grandnombraj sub nia suno. Tamen, ĉar tiuj fantazioj estas, ĝenerale, modestaj, oni nomas ilin ne mensogo, sed loka patriotismo.
Mi diligente aŭskultadis lin, glutadis pulvorojn kontraŭ kapdoloro kaj konvinkiĝadis, ke ĉio estas perdita. Neniam mi konos la Kosmon tiel, kiel en la antaŭaj jaroj. Tiam mi estis vera infano; sed al infana simplanima naiveco pli aŭ malpli frue venas fino.
La elementojn de kronomodelado eksplikadis al mi docento Zwingli. Tio ankaŭ nomiĝas projekcia imitado de futuro; tamen, en la interesanta nin planedo ĝi jam estas ne futuro, sed nuno, sed ni ne scias ĝin kaj ne povas tuj ekscii, ĉar ne eblas momente trapasi la dividantan nin distancon. En la maŝinojn oni enmetas ĉiaspecajn informojn pri loĝata astro. Komence — versiojn de pioniroj, falsaj minimume je 100 procentoj (ĉe tiuj vortoj mia koro haltis). Minimume, ĉar eĉ sur la Tero pioniro ordinare ne havas eĉ imagon pri tio, kion malkovris. Prenu almenaŭ Kolumbon kun lia Ameriko. Li ricevis eĉ ne nulan, sed negativan informon. Nula ĝi estus, se li sincere konfesus, ke tute ne komprenas, kien li trafis.
Sekvajn versiojn liveras aborigenoj, plie pro propra profito, ol pro strebo al vero. Tiuj versioj estas plej facile kompreneblaj: destinitaj por eksporto, ili estas simplaj, klaraj kaj konsekvencaj. Se ili proksimiĝas al la vera stato de la aferoj, tiam eblas kompreni aŭ malmulte, aŭ ĉion inverse. Kaj tio ne estas kaŭzo por indigno: ni rememoru, ke kristana amo al proksimulo servis kiel pravigo por malamo al alikredantoj, por disŝirado per ĉevaloj de Di-timemaj interpretantoj de Evangelio, por prirabado de najbaroj, por sklavigo de aborigenoj, — koncize, ne estas krimo tiom abomena, kiu ne estus farita pro timo antaŭ Dio. Kaj vorte tiuj Diaj ordonoj estis sankte plenumataj, el kio sekvas, ke ĉio povas sekvi el ĉio, kaj la racio en praktiko servas por akordigo de la bela kun la hontinda. Optimistoj povas konsoli sin per tio, ke temas pri universala atribuaĵo de racio, sed ne pri la loka.
En la labora slango de la Instituto enradikiĝis artileria terminologio, ĉar la fina rezulto de la esploro devas esti eventa trajektorio, trafanta precize en la celon. En la ideala okazo tera observanto venas sur la planedon — la objekton de modelado — kun lasta numero de loka gazeto en la manoj (tiel nomata fantoma eldono) kaj, komparinte ĝin kun analogia loka eldono, konstatas ilian plenan similecon. La idealo, kiel tio ordinare okazas, ne estas atingebla, sed necesas al ĝi strebi. Aparta kronohaŭbizo donas devion, nomatan absoluta; tio signifas, ke estas neniaj koincidoj. Tial kronohaŭbizojn oni unuigas en bateriojn, kio kaŭzas egan diverĝon de kronogramoj. La provoj mezumi la rezultojn donis plenan ĥaoson, kaj nun ekstremaj rezultoj estas forfiltrataj. Laŭ tiu principo funkcias tri kronobaterioj: Baterio de Aprobantaj Moduloj (BAM), Baterio de Oponantaj Moduloj (BOM) kaj de Utiligantaj Moduloj (BUM). Akordigi iliajn verdiktojn provas MENS (Mezumiga Nedeterminita Sistemo), kiu, tamen, de tempo al tempo falas jen en epilepsian resonancon, jen en katatonion. Oni faras esplorojn pri kreo de unuiĝintaj divizioj (BAM, BOM, BUM) por eliro sur pli altajn nivelojn de modelado, sed la lanĉo de la unua korpuso de grandkalibraj kronohaŭbizoj ne konfirmis la atendojn; montriĝis, ke la historiografia trafeco de korpusaj agregaĵoj povas kontentigi nur en tiu okazo, kiam ilia komuna maso egalos al tiu de la Galaksio. Do dume oni devis limiĝi per sistemo el tri memstaraj baterioj, kaj MENS nur komentas ĝiajn diagnozojn.
Ĉio ĉi ŝajnis al mi tute nekredebla. Ĉu eblas, demandis mi, antaŭvidi ion ajn el okazintaĵoj sur planedo, malproksima de ni je miloj da lumjaroj, se mi ĵuros per la kapo, ke ĉiuj viaj kronohaŭbizoj ne divenos, kion mi morgaŭ tagmanĝos?
— Ha! — respondis Zwingli. — Ne pensu, ke vi jam mortpafis nin. La principo de fidindaj prognozoj estas simpla. Vere, ne estas sciate, kion vi morgaŭ manĝos, sed estas sciate, ke post kvar miliardoj da jaroj ĉi tie neniu ion ajn manĝos, ĉar la Suno, iĝinte «ruĝa giganto», cindrigos la internajn planedojn, kaj kun ili ankaŭ la Teron. Ĉu prave?
Mi konsentis.
— Tial malfidindajn eventojn necesas kupli kun la fidindaj. Tia estas ĝenerala principo, kaj cetero estas jam kalkuloj. Ilin ne povus fari la tuta homaro, sidigita ĉe abakoj, sed cent gramoj da psin-maso (psiĥosinteza maso) facile venkas la homaron. En la Naturo ekzistas iuj konstantoj. Ekzemple, la konstanto de dilato de varmigataj korpoj aŭ de disvastiĝo de planedaj civilizoj. Ne gravas, kion ili tie pensas, gravas, kion ili faras. Stilo de arĝenta kulereto kiel juvela artaĵo tute ne gravas, se meti ĝin en fornon. Gravas nur la temperaturo de degelo de arĝento. Sekve, krom konstantoj, ekzistas krizaj punktoj — ankaŭ en historio. Forgesu la tutan arkaikan historiografion! Reĝojn, dinastiojn, ŝtatajn interesojn, konkerojn kaj ceteron. Ne eblas kalkuli gutojn en Niagaro, sed ties potencon kaj akvofluon eblas kalkuli. Juna civilizo, kiel oni ĉe ni kutime diras, ne tute adheras al la Naturo. Kiam estas neatingeblaj ne nur steloj, sed ankaŭ fundoj de maroj de la propra planedo, ĝiaj internaĵoj kaj polusoj, kiam hordoj de nomadoj nutras sin per tio, kion sendis al ili Dio — ili povas pensi pri steloj, maroj, klimato, tero ĉion, kio venos en iliajn kapojn, ja tiuj fantazioj ne estas ligitaj kun praktika agado. Pluvon ili povas voki per sorĉado, adresi al oceano preĝojn, peti sunon pri helpo — la kondiĉojn de ilia vivo tio neniel tuŝas. Sed ju pli aĝa estas la civilizo, des pli vasta estas sfero de ĝia kontakto kun la Naturo. Vi ne povas limigi sin per informoj pri tridento de Neptuno, se vi deziras preni nafton el mara fundo! El tio kio sekvas? Tio, ke juna civilizo kondutas ne kiel brasiko sur bedo somere, sed, pli simile, kiel kalto sur marĉo printempe. Ĝi jam ekburĝonis, sed jen subita frosto, kaj la burĝonoj iras al diabloj. Frosto desegnas arabeskojn sur fenestroj. Kiajn arabeskojn ĝi desegnos, ne estas sciate; estas sciate, tamen, ke baldaŭ ili malaperos, ĉar venas varmiĝo. Frua evoluo singultas. Alivorte, oscilas. Lokaj sociaj sciencistoj nomas tion historiaj cikloj, kulturaj epokoj kaj tiel plu. Kompreneble, neniajn prognozojn eblas fari el tio. Konvena modelo estos kuvo kun akvo, en kiun oni aldonas sapon. Dum da sapo estas malmulte, vezikoj krevas. Se vi aldonos akvon — ili tute ne estos. Sed, aldonante sapon, vi densigas la ŝaŭmon. Substituu sapon per kompareble evoluintaj teĥnologioj, kaj la vezikoj ĉesos krevi. Jen al vi la modelo de civiliza ekspansio en la Kosmo! Ĉiu veziko estas civilizo. Unue ni kalkulas konstantojn de veziko. Kia estas la surfactensio? Alivorte stabileco de la sistemo. Kia estas nia veziko interne — ĉu tute malplena aŭ dividita per membranoj, do, sekve, konsistas el kelkaj malpli grandaj vezikoj? Alivorte ŝtatoj. Kiom da sapo aldoniĝas dum jarcento? Alivorte kia estas rapido de teĥnoevoluo? Kaj tiel plu.
— Sed ĉio ĉi estas ja tro abstrakta, — ne kapitulacis mi. — Ia statistika mezumo el tio, eble rezultos, sed ke la enhavo de aliplaneda gazeto de jena tago de jena jaro — pardonu! Mi neniam kredos!
— Sed ni pri historio ne parolas, sinjoro Tichy, ni ĝin modelas, kaj kiel pruvon de efektiveco de la modelado ni ricevas kronogramojn, — replikis flegme la docento. — Hodiaŭ kun via ĉeesto ni ŝargos porcion da erco, kaj ĝuste laŭ priskriboj de la planedo, kiun vi vizitis kaj detale priskribis en viaj «Taglibroj».
— Kio estas tio — erco?
— Kunpremita informo pri planedo, tio estas pri ĝia civilizo. Viaj notoj same estas inkluditaj tien, certe, — sed inter dek mil aliaj. Por praktike demonstri al vi la eblojn de la kronohaŭbizo, ni celigos ĝin al via taglibro kaj rigardos, kio rezultos!
— Mi ne komprenas. Kion kaj kiel vi celigos?
— Simple dirante, via raporto pri vojaĝo al Enteropio estos alfrontita kun tuta aro de faktoj, kiujn kolektis, esplorante la planedon, tuta kronodivizio, senĉese provizata de informo de nia MEA-a satelito, kaj tiu ricevas ĝin el la observatorio «Mount Wilson» — tie ili havas la plej freŝajn donitaĵojn de kosma radiinterkapto. Kaj neniu el ni, sinjoro Tichy, scias, kio estas en la erco, — tio estas specifeco de nia laboro. Por lego de nur unu porcio de erco vi perdus tri mil jarojn, ne malpli. Dum la kronodivizio perceptas ĝin dum tridek ses horoj, kun anticipo je kvin sekularoj. Eble, tio donos al vi ioman ideon pri la diferenco inter historiaj imagpovoj de la maŝino kaj de la homo. El ĉiuj obstakloj, kiujn ni renkontas, mi rakontos al vi nur pri unu, por ke al vi iĝu klare, kion ĝuste ni montros al vi kiel rezulton de la modelado. Kronohaŭbizo funkcias tiel, kvazaŭ ĝi ludus milojn da ŝakaj partioj samtempe, kaj rezulto de unu estas komenco de la sekva. Por fari ĝustan movon, ĝi konstruas kriteriojn de aprezo, teoriojn, hipotezojn kaj tiel plu. Do: ni tute ne deziras ilin scii. Tio al ni ne necesas — ja ankaŭ artileriisto tute ne bezonas scii, kiel okazas brulado de ĉiu pulva grajno. La obuso devas trafi la celon, jen ĉio. Tial kronohaŭbizo respondas konkretajn demandojn konkrete, sen balasto de interaj supozoj kaj elpensaĵoj. La programo de la hodiaŭa eksperimento entenas analizon de via dekkvara vojaĝo el vidpunkto de ĝiaj foraj konsekvencoj. Kaj ne tre gravas, ĉu vi diris, kiel en juĝejo, veron kaj nur la veron. Ni ja staras sur grundo de politiko, sed ne fiziko. Gravas ne vero, sed realpolitiko. Alivorte, tio, kian influon via pionira agado sur Enteropio faros al la rilatoj inter la civilizoj — la nia kaj la tiea.
— Do, kion ni atendas? — demandis mi. — Ŝargu rapide vian ercon, kien necesas...
La ŝargado komenciĝis vendrede vespere, do, veninte en la Instituton lunde, mi sukcesis ĝustatempe, por vidi la lastan etapon de la operacio. En la Centro de Kronoobservado ŝtopiĝis multe da scivolantoj el diversaj sekcioj; la rezulto devis aperi sur ronda kaj dika, kiel luko, ekrano, super kiu febre ekbriladis blankaj kaj verdaj kontrolaj lampetoj, ĝuste kiel en ordinara fantastika filmo; la horloĝo montris la dekunuan horon, tempo pasis, sed la malklara profundo trans la dika vitro restis malhela. Poste ĝuste en ĝia centro ekbrilis ruĝa punkto, kaj tiu lumo disvastiĝis al la tuta surfaco de la tuta cirkonferenco de la ekrano, svarmanta de nigraj, etaj, fleksiĝantaj raŭpoj. Aspektis tio treege malapetite — kiel insektoj sur arda pato. La ĉefo de lingvistoj doktoro Hayerstein triumfe ekkriis:
— La rodofila skribo, dialektoj de la supra kaj la malsupra Tetrapeptio, la lingvo de oficialaj dokumentoj!
Li proksimigis la vizaĝon al la ekrano; la nigraj raŭpoj — ĉu hieroglifoj aŭ literoj? — viciĝis je du egalaj rektanguloj, unu super alia.
— Tio estas al vi, sinjoro Tichy, — aldonis jam pli trankvile Hayerstein.
— Kio estas tio?
— Mi ne scias precize. Mi studis ambaŭ tiujn lingvojn, sed lingvoj ŝanĝiĝas kun tempo, kaj antaŭ ni estas projekcio kun anticipo je du sekularoj... se ne pli. Kolego Düngli, komutu, mi petas, al la ĉefa tradukilo...
Düngli jam staris ĉe la regpanelo, kun senemocia vizaĝo premante klavojn. Sur la ruĝa ekrano aperis akra pikilo de lumo kaj komencis kuri tien kaj reen laŭ vicoj de rigidiĝintaj signoj. Kaj tuj per ofta tamburado respondis maŝino, simila al granda teletajpilo. Ĉiuj turniĝis al ĝi, lasinte lokon ankaŭ por mi. Dum la teletajpilo muelis literojn, el sub larĝa ŝafto per etaj, spasmaj puŝoj elŝoviĝis paperfolio. Ekvidinte konatajn latinajn signojn, mi retenis la spiron kaj komencis legi.
Kechjurr La Terra Ambasadorejo Vechjurr de la Superpotencforta Kerdellenpadrang Politmobilo de Kurdllando BARGMARGSKVAROŜ! Al S-ro Ijon Tichy en Terro de 115 Llimner, Abrilo Via Altebona Moŝto! Ni: Neordinara kaj Plen-Rajta Ministro, Terre Akreditita, de la Superpotencforta Politmobilo Kurdllanda, turniĝas al V. A. Moŝto kun la malsupresekvanta. Sciiĝis ni pri Skribaĵo, presita de V. A. Moŝto, kies Titolo "Stelaj taglibroj", speciale atentante "La Dekkvaran Vojaĝon", kaj en tiu Skribaĵo V. A. Moŝto rakontskribas pri flugado sur nian Globon. V. A. Moŝto ŝovas al la Terra Populo informaĵojn pri Nia Politmobilo, tre de la vero disiĝintajn. Singlure, alie Primo: V. A. Moŝto rakontskribas en la nomita skribaĵo pri KURDEL kontraŭ fakteco, pro kio montrantas la Politmobilon en mokozan Priridadon kaj Pristultadon al tre granda por Ambaŭ Ĉielaj Flankoj difekteco. Gvinduklast, alie Secondo: V. A. Moŝto en la menciita Libraĵo tute ne stumblis stultecigi ĈASADON AL KURDEL, kiu Fenomeno en Viaaltebona Presaĵo estas estanta paskviloza Malicaĵo, kaj egale abomeniganta Ridaĉado pri la Politmobilo Kurdllanda generale, speciale pri Lia Luma Supereco Prezidanto. Kressime, alie Tertio: V. A. Moŝto en sia Karnivoreco ne privilegiis eĉ per unu Diro pridiri pri la vera Monstrego, Plago Imperia, LUZANIO, kiu kuraĝas malicinside kontraŭamiki kun la Kurdllanda Politmobilujo. Samkrome surverŝis V. A. Moŝto senkiale kontraŭ fakteco pri SEPULKOJ. En aspekto de la menciita Politmobilo Ni, Neordinara kaj Plen-Rajta Ministro, Terre Akreditita, levas Superprotestadon pri Misfamigo kaj paŝas kontraŭ V. A. Malico al Spirito, Esenco, Karno, Kanto kaj Potenco de la suprenomita. Samkrome, estiel Reprezenta kaj Rezidenta Ambasadorulo, kun molkoreca firmpenseco nia ekscitas ni V. A. Moŝton turniĝi al veremuleco kaj refuzi putrecan MENSOGAĴON. Pro kio Ni, de Interplanedara Paco Amantoj kaj Amikantoj, turniĝas al V. A. Moŝto kun amikama Propozo delegacii V. A. Moŝton Ijon Tichy je duonkonto de la Ambasadorejo (BAM), de Terro (BOM), je propra konto (BUM), malklara afero (MENS) al la inkriminita Planedaro kaj samtie pervide kapti la Faktoleptecon. Ĝis 117 de Llimner (Abrila-Maia junto) ni atendas de V. A. Moŝta aperado; se tamen V. A. Moŝto malice obstinos, havos lokon dislarĝiĝi Interplanedara Konfliktumo. En atendanta senpacienceco QRDL, la Plen-Rajta Ministro de SPK SUNN SENSELENN BRAMGORR La Tera Ambasado KIRMREGCUDAS de Nereduktitaj Ŝtatoj de Luzanio BRIBARNOTROPS! Ideatoro: Brannaksolaks Tun Tan 115 Vehna Programatoro: AS/01-94ba Operatoro: Linkomputor IX Tipo Sol-U-3 Operono: Ijon Tichy, Homo. Altestimata Moŝto! La Ambasado de NŜL sendas al vi varmetan amikan frazon, adekvatan inter astroj de malsamaj sistemoj. Tamen, la menciita Ambasado eksciis, ke vi bonvolis komponi libron libraĉon libraĵeton sub/tit. "Stelaj taglibroj" k. c., en kiu Via atento fokusiĝis sur rilatoj de nia alta astro. EKSPLIKO La Ambasado de NŜL kun facila bedaŭro konstatas, ke Vi, A. M., permesis al Vi ĉiuflankajn aberaciojn, kiel: 1) Kun erara perfekteco Via libraĉo prisilentas nian ŝtaton, t. e. NŜL; 2) KURDLOJ estas priskribitaj de Vi kiel rezerveja bestaro, dum en la realo tio estas kungluaj kuniĝoj, malamike agorditaj al NŜL de kurdlestroj de la najbara Kurdlando; 3) Vi permesis al Vi multajn frivolajn aludojn rilate de SEPULKOJ, kreinte per tio aspekton de ilia Pornosfereco. KONKLUDO Vi, A. M., estis tute ne sur nia astro, speciale ne sur la teritorio de NŜL, sed sur la surfaco de Sintelito Skan Sen, kiu prezentas per si fragmenton de NŜL, orbite pendigitan cele de konatiga-saniga turismo. Tieajn artefaritaĵojn, sintaliojn, erotomlastikonojn, telegardistojn kaj vakujojn (vakuorojn) Vi erarege opiniis reprezento de nia civilizo, kaj amuzigajn akcesoraĵojn — vivaj estaĵoj k. c. Per tio Vi, A. M., primokis la faktan staton de la aferoj, damaĝinte la larĝiĝantajn, longiĝantajn kaj profundiĝantajn rilatojn inter Entio kaj Tero. Rilate de la menciita rilateco, ni malsevere petas Vin, altestimata kvietulo, per diligente pesita vorto kontesti la falsaĵon. Opiniante la kaŭzo de la misaĵo ne Vian malicon, sed Vian mensan malfortecon, la Ambasado de NŜL pretas donaci al Vi veturon laŭ itinero Tero-Entio-Tero, garantiinte sagaconan imunecon kun lertona provizo, manĝmonon kaj poŝmonon en limoj de NŜL. Anstataŭ la Ambasadoro de NŜL Ataŝeo pri/dem. de Kulturo Terlingva Diplomatoro Sol-U-3, apostolanta en subsistemoj, akredititaj In Partibus Barbarorum. Subskribo nedeĉifrebla. Kodo: A-Pc6sek-Ca-Pek-Pi(7)Cek-Pra(5)cek-Pur-9-Cik-Cikcik-Mee. Post Scripturam Terminantam: La supreindikitan kodon ni petas indiki en la responda repliko. Okaze de incidento de neapero de tiu, ni komencos ordinaran gastroklastikan proceduron B-93. Responsas: Sekretkanala Diplutoro de II rango Cip Cipcikvip Titikvak |
La teletajpilo eksilentis; ekregis plena silento. Mi ĉirkaŭrigardis la ĉeestantojn — ili staris ĉirkaŭ mi duoncirkle — kaj vidinte samajn Zwingli, Düngli, Nüzli kaj ceterajn sinjorojn kun similaj nomoj, ekkonsciis, ke mi troviĝas inter svisoj.
— Kion tio signifas? — severe demandis mi. — Kiu el vi, sinjoroj, permesis al si tiun, se eblas tiel nomi, ŝercon? Ĉu ne vi, sinjoro Zwingli? Bonvolu ne pensi, ke mi ne rimarkis viajn hieraŭajn aludojn pri arĝentaj kuleretoj, kvankam pro natura takto mi preterlasis tion. Sed ĉio havas limojn, estimata sinjoro! Tio jam estas ne iaj kuleretoj...
Mi stumblis, rimarkinte ĉies konfuzon, sed ankaŭ ĝojan subridon de doktoro de Calance, kiu ŝajne en miaj vortoj vidis simptomojn de mensa malsano kaj jam kalkulis je plikompletigo de sia kolektivo per tia elstara alienulo.
— Trankviliĝu, sinjoro Tichy! Ne estas tiel, vi eraras, mi donas al vi honestan vorton. Mi ĵuras per miaj infanoj!
— Se ili estas same realaj, kiel tiuj ĉi kalumniaj elpensaĵoj, — mi elŝiris la paperfolion el la teletajpilo kaj svingis ĝin super la kapo, — do via ĵuro nemulte kostas! Klarigu, mi aŭskultas...
— Tio ne estas falsaĵo! — ekkriis Zwingli. — Nek mi, nek miaj kolegoj povis anticipe scii la enhavon de kronogramoj...
— Kaj ĉu mi devos kredi je tio?! — ektonrdis mi, fine kolerigita. — Mi pretas agnoski, ke mi faris kelkajn... e-e... misojn en la stilo de Kolumbo. Tion ne eblas eviti. Sed ĉiu probablo havas siajn limojn. Ĉu vi vere serioze volas min konvinki, ke la maŝino ne nur trovis miajn erarojn, ne nur antaŭvidis malkovron de ĉiuj ĉi ambasadoj sur la Tero post ducent aŭ kiom ajn jaroj, ne nur eksciis, kiajn notojn ili al mi sendos, kiam neniu el ni estos viva, kaj ankaŭ sukcesis kompili ilin en la lingvo, en kiu oni tiam parolos, kaj aldone divenis, ke ilin subskribos diplomatoj, kiuj ne ekzistas en tuta Kosmo, ĉar ili ankoraŭ eĉ ne sukcesis naskiĝi?!!
Mi metis la kronogramon sur la regpanelon, severe rigardis al ili kaj diris:
— Por praviĝo mi donas al vi dek minutojn.
Ili ekparolis samtempe; finfine Zwingli — ili lin elpuŝis antaŭen, — kun ruĝa vizaĝo kaj gutoj de ŝvito sur la frunto, petege kunmetinte la manojn, komencis per konfeso, ke li, eble, nesufiĉe preparis min al tiu ĉi speciala eksperimento, tio estas al la telesemantika fokusigo de elektrokronografoj; ja tiuj estis celigitaj al alfronto de miaj «Taglibroj» kun plena porcio de erco tute ne por moki min, sed kiel signo de speciala respekto al mi. La programo malpermesas uzi ĝeneralajn frazojn kaj lasi en la prognozo malplenajn lokojn, kaj eblajn malplenaĵojn la maŝinoj plenigas per supozoj, tio estas — ili konstruas hipotezojn pri specialaĵoj de apartaj frazoj, ilia fonetiko kaj eĉ ortografio; alie ne eblus difini precizecon de la prognozo en procentoj. La maŝino en ajna momento povas indiki prokovirton (probablecan koeficienton de virtualeco) de ajna vorto de la kronogramo kun precizo de kvara signo post la komo. La prokovirto povas esti nealta, sed neniam estas negativa. Tie, kie ĝi tre proksimas al nulo, la elektrokronografo donas kontraŭdirajn versiojn de la Baterio de Aprobantaj Moduloj (BAM) kaj tiu de Oponantaj Moduloj (BOM), kion, eble, mi bonvolis rimarki en la unua sendaĵo, tie, kie temis pri preteco subvencii mian afervojaĝon al Entio per ĝiaj teraj ambasadoj. Ĉar financajn aferojn, pro ilia speciala subtileco, ne eblas antaŭdiri tiel, kiel ceterajn eventojn. Ni klarigu unue, diris Zwingli, pli kaj pli absorbiĝante kaj svingante la manojn tute ne en svisa maniero, kion entenis la erco? Ĝi entenis tutan aron de donitaĵoj pri Entio, akiritaj de ni surloke kaj ricevitaj per radia kaj lasera komunikado, kaj tiu dokumentaro inkludas eĉ entiajn lernejajn kantarojn, ne dirante eĉ pri lernolibroj de loka historio. La diferenco inter nomoj de la planedo en la versio de la kronohaŭbizo kaj en la mia estas proksimume sama, kiel inter la nomoj «Hindio» kaj «Ameriko». Ja la aborigenojn de la Nova Mondo, ĉiujn ĉi apaĉojn, komanĉojn, aztekojn kaj ceterajn ni nur tial nun nomas indianoj, ke Kolumbo opiniis ilin loĝantoj de Hindio. Estante malpli alte civilizitaj, ol ilia malkovrinto, tiuj aborigenoj ne povis malhelpi al li erare bapti sin. Entio estas alia afero. Tiu nomo estas latina ekvivalento de ilia memnomo («ento» aŭ «racie ekzistanta»), kaj de tio venis the Entians, die Entianer, les Entiens kaj tiel plu. Neniu tion intence elpensis — tiel iros estonte la eventoj, al kiuj ni celigis la historiajn maŝinojn. Iliaj apartaj blokoj eksterpolis diversajn aspektojn de la evoluo de Entio, speciale, kiuj el tieaj ŝtatoj, estante superregnoj, unuaj malfermos terajn ambasadojn; kiel oni produktas ofican dokumentaron en iliaj kancelarioj (kio speguliĝos ankaŭ en formoj de diplomatia leterinterŝanĝado); la diplomatiaj notoj, kiuj estos senditaj al mi aŭ al miaj heredontoj, fizikaj aŭ juraj, ne koincidos, certe, kun niaj kronogamoj en ĉiu komo, sed iliaj enhavo kaj stilo estos analogiaj; eĉ la komputila kodo, indikita en la luzania sendaĵo, estas antaŭdirita surbaze de la ĝenerala teorio de evoluo de komputiloj de N-a generacio kun donitaj teĥnikaj antaŭsupozoj; certe, tio ne estos precize SAMA kodo, sed sama TIPO de kodo, nome — la uzata en la diplomatio. Ne eblas modeli unikaĵojn — oni modelas klasojn, al kiuj ili apartenas, tio estas TIPOJN. Kaj la luzania noto estos subskribita ne per precize TIU SAMA nomo, kiu estas indikita en la fantogramo, sed per nomo de TIU tipo, simila al la fantomata tiel, kiel Zwingli al Düngli, kaj Ivanov al Smirnov. Ĉar la genealogia bloko de kronohaŭbizo eltrovis tipajn trajtojn de entia diplomatia junularo ne per analizo de ĝiaj biologiaj karakterizaĵoj, sed de la karakterizaĵoj, kiujn oni postulas tie ĉe akcepto en diplomatiajn altlernejojn. Ja la kronografoj malkovras ne ian «objektivan lastinstancan veron», sed lastajn direktivojn de la altaj instancoj. Sinjoroj natursciencistoj fantaziis kaj sugestis al ĉiuj aliaj, ke interstelaj kontaktoj komenciĝos per interŝanĝo de opinioj pri la eŭklida geometrio kaj la strukturo de atomo, — kvazaŭ sur la Tero, dum renkontiĝo kun antaŭe nekonataj loĝantoj de Amazonio aŭ de Fajrolando la senditoj de la civilizita mondo unue hastus informi ilin pri hipotenuzoj kaj atomoj, sed ne pri tio, kiujn negocojn oni povus kun ili fari. Ĉu iu iam aŭdis pri geometrio aŭ ia alia matematiko en politikaj rilatoj? Sed ja kosmaj kontaktoj ne povas havi nepolitikan karakteron! Unue difiniĝas oficaj, aŭ kancelariaj konstantoj, ĉar tie, kie ekzistas politiko, ekzistas ankaŭ kancelarioj; tiu leĝo havas absolutan karakteron kaj ne submetiĝas al relativismo de la relativecteorio. Unuajn konversaciojn oni faras ne pri rapido de lumo, sed pri rapido de ofica promocio, ne pri amplekso de atomaj kernoj, sed pri amplekso de oficaj rajtoj. Kaj el kio konsistas la Neteranoj, ĉu el siliciatoj, jodidoj, kloridoj, aŭ aminacidoj, kaj per kio ili spiras, ĉu per oksigeno, aŭ eble per fluoro, kaj kiel ili moviĝas, ĉu antaŭen aŭ malantaŭen, — ĉio ĉi tute ne influas parametrojn de ilia burokratio; la interkompreno tamen dependas eksklude nur de diplomatia interŝanĝo, sed ne de la ĥemia! Fine, tio, kio speciale min tuŝis, nome: la falsa bildo de vivo sur Entio, kiun mi opiniis vero, estas, kiel oni al mi plurfoje klarigis sur ĉiuj etaĝoj de la Instituto, tute ordinara SUPF, t. e. Sumo de Pioniraj Fuŝoj, kiu kalkuleblas laŭ la Teorio de Eraroj kaj Distordoj kaj en tiu ĉi okazo egalas al triapotenca diferenco de distancoj inter Hispanio kaj Ameriko unuflanke kaj inter la Tero kaj Taŭro aliflanke. Kion, notu, malkovris magistro de ĝenerala modelado Prüngli. Kolumbo misopiniis Amerikon Hindio, kaj Tichy — artefaritan sateliton planedo. En tio estas nenio hontinda, kaj ne necesas ofendiĝi.
Mi estis aŭskultanta jam pli trankvile, kaj la klera sviso, kun hirtita barbo kaj vaporkovritaj okulvitroj, skuadis la fantogramojn de la notoj, kriante:
— Mi ĵuras, ĉi tie estas Nenio Hazarda! Mi petas atenti la diferencon en la lingvaĵoj de ambaŭ sendaĵoj. Ili montras al diferenco de salajroj, kaj per tio ankaŭ de nacienspezoj de Kurdlando kaj Luzanio... Pri tiuj diferencoj okupiĝis la financa-planedologia bloko de nia maŝinaro. La kurdlanda noto atestas modestajn monrimedojn, donatajn al diplomatio, ĉar ilia ambasado dungos malbone pagatan, do malbonan tradukiston... plej probable, homon, tio kostos malpli multe, ol veturigi tra multaj lumjaroj propran poligloton kun diplomatiaj valizoj.
— Kion vi ĉi tie pruvadas al mi, — interrompis mi, — ja la originaloj de la sendaĵoj estas tie, — mi montris al ankoraŭ plu lumanta ruĝa cirklo de la ekrano, kovrita per kurbiĝintaj hieroglifoj, — kaj la tradukon faris via aparataro ĉi tie kaj ĉi tiam, sed ne iu homo, tradukisto, oficisto, kies gepatroj, kaj eble eĉ geavoj ne sukcesis ankoraŭ interkonatiĝi...
— Tute ne! Vi eraras! Tio estus nepardonebla eraro por nia metio. Ja hipoteza konflikto, interplanedaj malbonaj rilatoj plej facile povas komenciĝi pro miskomprenoj dum interŝanĝo de notoj, do necesas antaŭvidi eĉ gramatikajn kaj ortografiajn fontojn de tiaj miskomprenoj! La traduko estas plenumita de la devena bloko, kun partopreno de la bloko de eksporta propagando, kaj kontrolis ilian laboron la limit-financa bloko; alivorte, parolante bildece, la maŝino kreis fantomon de ambasado, kaj en ĝi — fantomon de ofica nivelaro, kaj jam en ĝi tie, kie necesas, metis fantomon de eta oficisto, kiu tradukos la respektivan dokumenton, nenion komprenante en ĝi, ĉar oni al li ne pagos por kompreno de io ajn. Mi opinias, — aldonis li malpli laŭte, kvazaŭ pense, — ke tio estas ia Gastarbeiter, scianta bone neniun lingvon, krom la turka... kaj pli riĉa Luzanio uzas en diplomatio aŭtomatojn, ja ju pli evoluinta estas lando, des malpli multe kostas en ĝi aŭtomatoj kaj des pli multe kostas laborforto.
Mi ne asertos, ke li plene konvinkis min, sed jam estis malfrua tempo, tial ni prokrastis analizon de ambaŭ notoj kaj de iliaj eblaj konsekvencoj por morgaŭ, kaj mi revenis hejmen. Mi sentis min tiom konfuzita — en danĝero estis mia honoro de stela pioniro, — ke prenis telefonan parolilon kaj vokis novjorkan numeron de profesoro Tarantoga; mi devis paroli kun parenca animo. La profesoro pacience aŭskultis, poste, ne reteninte sin, kolerike ronketis en la parolilon:
— Kaj kial vi, Ijon, emociiĝas? Ĉu la svisoj elpensis komputilojn? Baterioj, divizioj, korpusoj, kronohaŭbizoj, sed ja sufiĉas nur iomete pripensi, por veni al samaj konkludoj. La kontaktoj estas faritaj, ĉu ne? Iam necesas interŝanĝi ambasadojn, ĉu tiel aŭ ne? Ajna kultura ataŝeo devas ion fari, ĉu? Do, li kolektos materialojn por sinoptikaĵo de gazetaro kaj por raportoj, kiujn li sendas al la estraro, montrante, ke pri io ja li estas okupita. Pli aŭ malpli frue li aŭdos pri viaj «Taglibroj», kaj kio restos al ili, krom sendi al vi kontestojn?..
— Certe, tiel... — jesis mi mirigite kaj samtempe konfuzite, — sed tie, profesoro, estis tiaj detaloj... eĉ sekreta diplomatia kodo de luzanoj... propono subvencii mian ekspedicion...
— En simila okazo similan proponon faros ajna ambasado, kaj la cetero estas vato. Ĉu vi iam vidis, kiel el kulero da sukero rezultas peco da sukera vato granda kiel kuseno? Jen! Bone, tamen, ke vi kontaktis kun mi, ja mi ĉiam forgesas al vi diri, ke tuta tiu «Kosma enciklopedio», kiun mi tiam al vi pruntedonis, — ĉu vi memoras, tie estis skribite pri Enteropio kaj sepulkoj? — do, tio estis falsaĵo. Friponaĵo. Fraŭdo. Iu kanajlo decidis profiti...
— Kaj ĉu vi ne povis diri al mi tion iomete pli frue? — indignis mi; ŝajnis, ke la tuta mondo konspiris kontraŭ mi.
— Mi volis, sed vi ja konas min — mi forgesis. Mi skribis tion sur la vizita karto, la karton metis en la veŝton, la kostumon fordonis al purigejo, la kvitancon perdis, poste mi devis flugi al Proksimo, kaj tiel ĉio restis...
— Nemalbonan servon vi faris por mi, — rimarkis mi kaj hastis fini la konversacion, ĉar timis diri al la profesoro nesciate kion — ja mi estas kolerikulo...
Tio estis tago de malagrablaj surprizoj kaj paroksismoj de furiozo. Pro afableco, por ne veki Tarantoga-n, mi parolis kun li post la noktomezo, kiam en Ameriko jam estas tago. En la Instituto mi manĝis preskaŭ nenion; nun mi estis malsata kaj malfermis la malvarmujon por preni malvarman fritaĵon el bovidaĵo. La vizitanta servistino, al kiu mi donis rajton matenmanĝi ĉe mi, uzis ĝin sen ĝeno. Io tamen tie kuŝis — kiel montriĝis, preskaŭ tute nuda osto, por deco ĉirkaŭvolvita per haŭto. Malsata kaj kolera, mi manĝis pecon da pano kun butero — kaj iris en la liton.
En la Instituto tiutempe oni kompilis komputilan eksplikan vortaron de ambaŭ sendaĵoj. Disiĝi — malproksimiĝi, en aspekto — en la nomo, refuzi — rezigni, kontesti kaj tiel plu. Sed mi eĉ ne prenis ĝin en la manojn. Mi postulis aliron al la fontaĵoj. Tio iom konfuzis ilin. El la sekciestroj neniu havis respektivajn rajtojn, tial ni iris al la direkcio. Tie evidentiĝis, ke ekzistas tia administra nuanco: la Instituto povas disponigi al mi la ercon, sed ne la fontaĵojn, t. e. originalojn de raportoj, dokumentoj k. t. p., el kiuj, per eltiraĵoj kaj resumoj, estas preparata la erco, ĉar ĉiuj ili estas konservataj en la sekreta arkivo de MEA, kaj la laborantoj de la Instituto ne havas tie alirrajton. Kaj tio jam ne estas subjekto de diskutoj kaj disputoj; nek diskuti, nek eĉ kompreni tion necesas — simple ĝuste tiel iras la linio de limo inter kompetenteco de la Instituto kaj de la respektivaj departementoj de MEA. Tiuokaze, diris mi, donu al mi la ercon, kaj tiutempe petu kiun necesas en la ministrejo, por ke oni urĝe donu alirrajton al la originaloj, kion mi, kiel pioniro kaj malkovrinto, probable, meritas. Koncerne la unuan ne estos obstakloj, respondis oni al mi, kaj koncerne la duan — ili penos. Düngli — eble, tamen, tio estis Wrengli — kondukis min en malgrandan kabineton, kie troviĝis unu el komputilaj terminaloj, fotelo, skribotablo, ekrano, skanilo, varmobotelo kun kafo, biskvitoj kaj floksoj en kristala kaliko, kaj lasis min sola kun la aparataro; estante instruita, mi tuj komencis rulumi tra senbrila ekrano la fifaman ercon.
La favora leganto el tio, kion mi precize transskribas ĉi tie, ne atendu kompreni pli, ol mi tiam sukcesis. Mi rememorigu nur, ke BAM estas la Baterio de Aprobantaj Moduloj, aŭ opinio de la bateria malplimulto; MENS estas la Mezumiga Nedeterminita Sistemo, kiu ordinare nenion povis mezumigi, kaj finfine BUM estas la Baterio de Utiligantaj Moduloj, kiu enŝovadis vorton en okazo de plena implikiteco.
«ENTIO, luz. KIRMREGCUDAS, kurdl. KERDELLENPADRANG, 7-a planedo de Gamo de Taŭro. 4 kontinentoj (Didlantio, Taraktio, Cetlando, Maŭmazio), 2 koteanoj, formiĝ. el disociiĝintaj mikrometeoritaj sedimentoj (BAM), rezulte de industria poluo de la medio (BOM), nesciate kiel (MENS). Ĉ. 1000 kotaj gejseroj (kojseroj), erare (BAM), prave (BOM) opiniitaj de la malkovrintoj reliktaj subkotuloj (klaso Immersiones, ordo Marmaeladinae, familio Maccaronicaea /bulpastaj/). Unu orgasto — organika stagnaĵo (BAM), organoida sterko (BOM), orgasma stalagmito (BUM), jam antaŭlonge sekiĝis (MENS). Unu sintelito (sinteza satelito) — KOKAIN, aŭ Kosma Kamuflo Industria, LSD, aŭ Latenta Skansen Deĵoranta, kiu prezentas per si surorbitan parton de la teritorio de Luzanio (vd.), de varianta diametro, ĉar fakte tio estas pufigeblaĵo (BAM), fatamorgano (BOM), la diablo mem ne komprenos (MENS). Klimato estas modera, forte malbonigita per industriigo (BAM), per sekrete funkcianta armilo (BOM), ĉiam estis tia (BUM).
En la planedo loĝas racihava raso (BAM), du racihavaj rasoj (BOM), dependas de vidpunkto (MENS). Entianoj estas homsimila specio (BAM), ilia homsimileco estas larva stadio de metamorfozo, ĉar la aborigenoj estas transformiĝuloj kaj transiras stadiojn de DUONULO tra UNUULO kaj DUULO, ĝis GIGANTA KUNGLUULO (BOM), ili nur malsame vestiĝas (BUM), ĉio ĉi estas legendoj kaj mitoj, vd.: "Politografio de rasoj de Taŭro", eld. nur por interna uzo, MEA 345/2ab/99 (BIM). La donitaĵoj de BAM estas ricevitaj de luzanoj, kaj de BUM, BOM kaj BIM — de kurdlandanoj, kaj tial estas neakordigeblaj (MENS).
La sekso estas klare difinita (BAM). Mankas seksoj (BUM). Ili estas, sed inversaj al la teraj (BOM).
Ŝtatoj de E.: I. Unikan en nia Galaksio formon de ŝtata ordo montras Kurdlanda Politmobilo (ankaŭ: Naciomobila Kurdlujo) — rustika memreganta unuiĝo de loĝataj kurdloj — URBOSAŬROJ. La supera potenco apartenas al la Prezidanto de Kurdlestroj. Administra unuo estas grego de kurdloj, aŭ TRETPARTAMENTO. Antaŭe la kurdlestrojn oni nomis kurdlobredantoj. La naciomobilo konstruiĝis dum jarcentoj en procezo de lukto kontraŭ Pirosaŭroj, precipe estingiĝantaj kaj apenaŭ flagretantaj ĉasataj animaloj (ekz. disĵetanta fajron Poliservo, aŭ Grandsklavo, kaj Kukurdlo — malvarmsangaj kotakvaj estaĵoj kun pezo ĝis tuno kaj duono). Estingiĝintan kurdlon oni nomis Esturdlo (Draco Pyrophoricus Curd. L. Msimeneti — laŭ la nomo de la malkovrinto, ano de IX ekspedicio de la Saŭrolog. In-to), kaj malsekiĝintan — Humurdlo. Vd. ankaŭ: Kerdl, Kjordl, kaj QRDL. Bredado de k. anstataŭigas domkonstruadon, neeblan sur transkotejoj kaj subkotejoj, t. e. teritorioj, periode kovrataj de koteano (al teraj Glaciaj Periodoj sur E. respektivas Kotaj Periodoj) (BAM).
Neniaj fajrospirantaj reptilioj sur E. iam ajn ekzistis. BAM fidas al kurdlanda mitologio kaj propagando. Kurdloj estas grandlaborantoj (sed ne grandsklavoj), aperintaj pro evoluo en lukto por elvivado en la koteano (BOM). Uzataj kiel laborforto, ili konsistigas t. n. Kolekorpojn.
En la luzana versio kurdloj estas kadavroj (korpoj), sentripigitaj fare de lokaj vilaĝanoj pro loĝeja malsato kaj movataj per sklava laboro de galeranoj; alivorte, tio estas t. n. Cadaveria Rusticana. En la kurdlanda versio kurdloj estas opiniataj produktoj de genetika bioinĝenierio, inventita de la Prezidanto de Kurdlestroj. Neakordigebla (MENS). Lukto de nomadoj kontraŭ kotakvaj bestoj finiĝis per simbiozo de lokaj Primatoj kun kurdloj, danke al pleniĝo de la lastaj per aero kaj adaptiĝo de la unuaj al gurgitado kaj regurgitado (kaj ankaŭ al Laksado — BIM). Ĉar urbosaŭroj estas simbiozaj kooperaj loĝejoj (BAM). Nenio simila (BOM). Tio estas ne pli ol pseŭdobestoj, pseudozoa, alivorte, sintofaŭno, kiu estas produktata en bredejoj de Genĝenera Trusto (BEM), laŭ modelo de prakurdlo, tamen ne identas kun ĝi, sed nur similas.
La ŝtata strukturo de Kurdlando estas malbone esplorita. La Prezidanto ne regas persone, sed nur pensas pri regado, kaj la pensojn interpretas, aplikante al lokaj kondiĉoj, KURDLESTROJ. Iliaj historiaj nomoj: Patriarko de Grego de Kurdloj, aŭ PAGREKO, Ĉefkurdlo, Kurdla Administranto k. a. (BUM, BAM, BOM).
La urbosaŭroj suferas pro internaj malakordoj, kaŭz. de alergio (BAM), malsameco de politikaj opinioj (BUM), plimultiĝo de parazitoj — nelaboj, priraboj kaj tromboj (BIM). La listigitaj formoj estas ne parazitoj, sed anoj de kooperado (BOM).
Kurdlandanoj estas treege sentemaj, kiam temas pri ilia originala ŝtata doktrino. Uzo de moknomoj de kurdlo, kiel: Tombego, Paskurdlo, Merdosaŭro, Kurdlaĵo, Manĝmuto, kaj ankaŭ Dikodonto, Tretulo kaj Kadavromobilo, estas punata per malaltiga transloĝigo (ekzilo en la vostan parton, t. n. Postaĵkoloniigo). En la antikveco k. servis kiel tombejoj de famaj viroj, simile al teraj piramidoj (BAM). Ĉio ĉi estas legendoj kaj mitoj (BEM). Io tia tie estis (MENS). Vd.: "La entia mitografio", ĉap. "Arkeomobilistiko, Peripatetika Poliarkio, La Mito de Prezidanto". Kp. ankaŭ: "La Kotulo", eld. por ofica uzo. Doc. Ju. Bledder: "Kiom da piedoj havas kurdlo?" (MEA6/4). De la sama aŭtoro: "Historio de lukto kontraŭ kotakvuloj". Sama aŭt.: "La voma politiko". Sama aŭt.: "Kurdloj — viktimoj de raba ekonomio". Sama aŭt.: "Loĝeja juro kaj interna loĝareo". V. Tutas: "Ĉu estis iam kurdloj uzataj kiel kontraŭmeteorŝtonaj aziloj?" Vd.: "Raporto de la II neokazinta entia ekspedicio", IHM, kronogramoj de serioj B/9 kaj T/9. Ankaŭ: "Postkurdla vivo en la hereza instruo de Tretistoj" ("Analoj de la Instituto de Postmorta Fromaĝproduktado", T. Kvargl, PIP 20111). I. Dragonder: "La ĥemia konsisto de kurdla salviando" ("Acta curdeliana", v. XI, p. 354 kaj sekv.). "Struktura analizo de kurdlanda poezio", kolektiva monografio de IHM, 239/c. D-ro Revolvender: "Internaj tuptazoj kaj piroforazoj kiel rimedo de fajrospirado" (Boston McGrow Hill. Doktora disert., prognozita kun 40-jara anticipo de Rüngli kaj Kinderstein. Presita kiel manuskripto)».
Forlasante ankoraŭ tricent nomojn da citita literaturo, mi transiras al la dua parto de la erco, dediĉita al Luzanio.
«Luzanio. Ankaŭ: Nereduktitaj Ŝtatoj de Supera Luzanio (BAM), Libera Federacio de Eksteretataj Ŝtatoficistoj (BUM), Kunigitaj Ŝtatoj de Taraktio (BOM). La gvidanta lando de Entio, alte (BAM), tro alte (BUM) evoluinta, havas streĉitajn rilatojn kun la najbara Kurdlando. Kreskantaj internaj problemoj kondukis al falo de la intelekta nivelo ĉe la anoj de ambaŭ ĉefaj polit. partioj, el kiuj estas elektata Prezidento (BAM), Landopremanto (BUM); ĉe nevenkeblaj malfacilaĵoj ne troviĝis sufiĉe inteligentaj kandidatoj, bonvole pretendantaj al la supera posteno. T. n. kretenizado de ŝanĝiĝantaj unu la alian administracioj kondukis al la krizo, finiĝinta per enkonduko de Politerio (politika loterio) por plenigo de vakaj lokoj en la ŝtata aparato. Ĉar plejmulto de la loĝantaro evitis partopreni ĝin, en la XXIII-a jc. estis deklarita eksterordinara stato kaj plenumita Granda Ĉasado al Indiferentaj Kandidatoj al administraj organoj (GraĈIKo). Venki la krizon helpis evoluo de komputila teĥniko. Aŭtomatizado de administrado, tamen, fiaskis en fino de la sama jarcento, kiam aŭtomatoj-Civitatoroj rezignis siajn mandatojn sekve de t. n. logistrona sindromo. Tiuj tro inteligentaj aparatoj aŭ falis en sensencismon, aŭ ilin trafis progresanta genializo (paroksismo de genieco). Eliri el la nova krizo NŜL sukcesis danke al sinturo (sintezita kulturo), t. e. ekosofizado (saĝigo de la loĝata medio) kaj gedopraksio (distribuado de feliĉo). Helpe de tiuj ŝtataj institucioj oni sukcesis protezi sociajn ligojn, disfalantajn sub premo de bonstato (BAM). La menciitaj institucioj estas rezulto de kunfandiĝo de ŝtataj interesoj kun la dominanta religio (BUM). Dubinde (MENS). Etikigado de la medio, kaj ankaŭ devige ĝuigaj, malbon-absorbaj kaj disrealigaj teĥnologioj sume konsistigas la sinturon. Konforme kun la principo de saĝigo de la loĝata medio, vojojn, aŭtojn, domojn k. c. oni produktas el lertonoj — logikaj mikroelementoj, nobligitaj dum anticipa prilaboro. En metropoloj lertonizo atingas 60 unuojn da intelekto por gramo kaj sekundo. En urba teritorio ĝis profundo je 40 metroj senraciaj substancoj tute ne renkonteblas (BAM). Tio estas oficiala versio (BOM). La cetera teritorio estas lertonizita je 87% (BAM). Dubinde (BOM). La sinturo saĝigas la medion, por ke ĝi nelacigeble zorgu pri bono de civitanoj kaj pri sia propra bono, korektante difektojn, faratajn de la opozicio, klerigante, helpante, konsilante kaj absorbante krimajn penojn, kaj ankaŭ instigante konsuman bakanalion enkadre de la leĝo (BAM). La lasta formulo estas sekvo de traktado de la sinturo per teraj konceptoj (BOM).
Lertonizitaj objektoj plenumas nur mendojn, ne rompantajn ies ajn interesojn. Lertonoj de unuaj generacioj (sagaconoj) estis submeteblaj al putriganta influo de la kriminala mondo, sed iliaj nunaj specimenoj, provizitaj per amoroj (amplifiloj de moralo), estas nepenetreblaj por malbono je 99,998% (BAM). Tiel asertas la registaro (BOM).
Industria produktado dividiĝas je la ĝuiga kaj la preventa.
1. La ĝuiga produktado subdividiĝas je: disrealigo (diserigo de la realo), feliĉizo (amasa, kaj ankaŭ laŭ individuaj mendoj), komfortizo, karesizo, dolĉizo kaj sintezita preparado de karieroj (sinierismo), kompletigata per cela elekteblo. Ĉio ĉi estas industriaj branĉoj de gedoliza, aŭ bonproviza, informadiko. Konforme al la slogano de Luzanio «Fac quod vis», ĉiu civitano faras, kion volas lia animo, kaj la ŝtato zorgas pri maksimumigo de ĉies feliĉo. Por tio oni uzas gedometrion — mezuradon de kvanto da bonaj sentoj, kiuj povas esti traigitaj tra nerva sistemo de civitano dum lia vivo. Ĉar, tamen, la oferto 108-oble superas individuan traigivon, inklude dormotempon, necesas elekti inter la ĝuoj. Tiun laboron prenas al si elektokibero (nomata ankaŭ Proponatoro); ĝi ĝuigas konsiderante individuajn inklinojn, temperamenton kaj fortikecon.
Pro tio en la Galaksio ne povas esti iu ajn pli feliĉa ol luzanoj (laŭ la registara deklaro CCC/7/Zub) (BAM). Al tio kontraŭdiras kurdlandaj fontaĵoj, referencante al kresko de indico de memmortigoj (BOM). Unu el la plej komplikaj estis la problemo de perdo de proksimuloj pro akcidentoj aŭ natura morto. Neefikeco de animtrankviliga kuraco instigis MIA-on (Ministrejon de Intimaj Aferoj) komenci produktadon de neekzistantoj (aŭ pseŭdoindividuoj), kiel: Amoroidoj, Patrinoidoj, Patroidoj, Infano-morganoj kc. Neekzistantoj estas produktataj laŭ mendo de interesiĝantaj personoj, kaj ankaŭ de direkcioj de urbaj tombejoj — por entombigaj solenaĵoj kun partopreno de idealaj kopioj de la Karaj Forpasintoj. Civitanoj, al kiuj la sorto donis proksimulojn kun komplika karaktero, por evito de malagrablaĵoj povas protezi proksimajn parencojn eĉ dum la vivo; al la lastaj, enkadre de leĝa kompenso, oni ankaŭ liveras postulatajn duulojn (kio en ĉiutaga lingvaĵo estas nomata familia manekenigo) (BAM, laŭ luzaniaj fontaĵoj). Manekenaj pseŭdofamilioj estas areno de koŝmaraj historioj, pro kiuj eĉ haroj de kurdlo stariĝas (BOM, laŭ kurdlandaj donitaĵoj). Vd. ankaŭ: "Notlibro de kurdla agitanto", 391/P, kaj krome, la parolon de la Prezidanto de la Konsilio de Kurdlestroj en la X-a kungrego de urbosaŭroj, speciale ĉap. sub/tit. "Luzanaj pseŭdoparencoj kiel trejniloj de perversa murdado" (BEM).
La disrealigo permesas travivi tion, kion principe ne eblas travivi samtempe — per konekto de bonoduktoj al diversaj duonsferoj de la cerbo tra dissplitigilo de la konscio. La registaro planis kreskon de ĉies feliĉo je 4% dum jarkvino, sed komenciĝis stagno (BAM), fenomenoj, pri kiuj legu sube (BUM, BOM).
2. Informoj pri la preventa industrio ne submetiĝas al verokapta selekto de la kronohaŭbizoj pro grandega disĵetiteco de la fontaj donitaĵoj. Laŭ la luzanaj fontaĵoj, tia industrio tute ne ekzistas; tial la sube sekvanta parto de la erco baziĝas sur la kurdlandaj donitaĵoj kun konsidero de luzanaj kontestoj, kaj anstataŭ modulaj markoj (BAM, BOM, BUM) estas donitaj indikoj de fontaĵoj (KUR, LUZ).
Kontraŭlertona opozicio pledas por renaturigo de la loĝata medio sub slogano "bonfara detruo". Luzaniaj potenculoj ĝin ne persekutas (LUZ), persekutas ĝis apliko de sekretaj torturoj, kaj poŝtupa anstataŭigo de nelojalaj loĝantoj per lojalaj neloĝantoj, aŭ lojanoj (sekreta projekto de totala protezado de la socio, t. n. lojanigo) (KUR). Tio estas malicaj elpensaĵoj, tute malhavantaj bazon (LUZ). La veran rilaton de la popolaj amasoj al la ĝuiga diktaturo atestas esprimoj el ĉiutaga lingvaĵo: "karesi ĝis ŝaŭmo en la buŝo", "feliĉigo ĝis perdo de vivdeziro", "feliĉe morti", kaj pro lojanigito oni diras "fordonis la animon al la feliĉo" (KUR). La menciitaj citaĵoj estas ĉerpitaj el fantastika beletro (LUZ).
Konsumismo estis stultiganta la socion, sed la defio, kiun ĵetas al ĝi neordinara saĝeco de la loĝata medio, favoris al evoluo de intelekto kaj disvastiĝo de klereco en amasoj (LUZ). Precipe, tamen, en sfero de sekretaj murdoj kaj plej taŭgaj rimedoj por tio (KUR). Imagata terorismo, kaj ankaŭ mania sinturomaĥio estas nur parto de la nova sistemo de socia klerigo. La etikigita medio ne nur absorbas kontraŭsociajn agojn, sed ankaŭ funkcias kun profilaktika anticipo, danke al sendorma zorgo pri civitanoj en la realo, kaj ankaŭ danke al totala sonĝoskopio (spektroskopio de sonĝoj por forigo de koŝmaroj kaj deliroj) (LUZ). Temas pri nelacigebla kaŝobservado pri civitanoj kaj kastro de la animo dum dormo (KUR). Anstataŭ kuraci sadistojn, la luzania MIA (la Ministrejo de Intimaj Aferoj) plivastigas reton de batejoj kaj familimultobligaj metiejoj (KUR). Motivoj de murdoj radike ŝanĝiĝis. Personeco de la viktimo ne gravas, la plej grava por murdanto estas superi reziston de amoroj (lertonaj amplifiloj de moralo). Vd.: "Amatora murdatora sporto en Luzanio". Ŝtata Scienca Eld. "Kukurdlo", 56/b/9; krom tio: "La etikosfero kiel kreskigo de degeneruloj", Verkaro de Prez. de Kurdl., vol. V, p. 77 kaj sekv. Ankaŭ: interna kluba luzana broŝuro "Kion eblas fari kun DOTuTo?" (DOTuTo — Dankema Objekto por Turmentoj kaj Torturoj). En kriminala luzana ĵargono abundas sinonimoj de DOTuTo: batato, kraĉatulo, ploraĵo, kriaĵo, distordulo, mortaĉulo k. a. ("Vortaro de idiomaĵoj de sinturo", Akad. de Sc. de Kurdl., Pcim 67/b) (KUR). Luzana kontesto de la supre dirita: "Kampanjo de kalumnio kaj misfamigo" ("Acta Synturales Lusaniae", v. II 67/43f).
Peno fortiri la atenton de urbanoj for de kriminalaj intencoj per miraĝoj de neaŭditaj ĝuoj estas organizado de brutakloj (spektakloj por brutiĝintaj spektantoj) (KUR). Temas pri malstreĉigo de emocioj de fervoraj spektantoj de telekineza futbalo (LUZ). La ĉefaj socialaj malsanoj de NŜL estas elsaĝiĝismo, elsaltismo kaj sinmanĝa komplekso.
I. Elsaĝiĝismo estas panika fuĝo el metropoloj por serĉi nelertonizitajn teritoriojn (KUR). Tio estas serĉado de fungoj (LUZ). Fuĝanta homamaso detruas ĉion sur sia vojo, kaj ĉar lertonizitan nemoveblaĵon ne eblas detrui per nudaj manoj, tre ofte okazas frakturoj de la nuka osto, ĉar konstrumaterialoj, eĉ etikigitaj, konservas la inercion de maso.
II. Individua reago al la nobligo de la medio estas elsaltismo. Sub preteksto de kontemplo de belaj vidaĵoj elsaltistoj penas superruzi altajn balkonojn, fenestroniĉojn k. t. p. (KUR). En Kurdlando estas sepoble pli multe da memmortigoj (LUZ).
III. Aliaj simptomoj de la sama reago karakterizas kaptistojn, kroĉistojn, kaj oĥlofilojn (amasoŝatantojn), kaj ankaŭ dorsmordistojn. Ili provas kaŝiĝi de la sinturo malantaŭ korpoj de aliaj homoj. Oĥlofiloj serĉas densan amaspremadon, kaj kaptistoj kaj kroĉistoj kaptas kaj alkroĉiĝas iun ajn (tiel nomata impulsa kroĉismo). Oĥlofiloj diferencas de dorsmordistoj per tio, ke la unuaj agas en stato de afekcio kaj katatonio, tial oni rilatas al ili kiel al psiĥaj malsanuloj, dum la duaj konsistigas religian sekton kaj opinias kroĉismon rita ago de la vera, nealtrudita amo al proksimulo.
IV. Familia kelismo konsistas en fosado, plej ofte fare de la patro, de kavo sufiĉe profunda, por atingi nelertonizitan kulturan tavolon, post kio la tuta familio ekloĝas en ĝi por ĉiam.
V. Sian ekstreman manifestiĝon kontraŭsinturaj konvinkoj trovas en kaŝita porcia memmortigo. Ordinare ĝi komenciĝas de unuarigarde senkulpa ronĝado de ungoj.
Krome, sur la teritorio de NŜL agas indistoj (indiferentistoj); por tiuj estas tutegale, kion fari, nur kontraŭ la sinturo. Ili ĉasas planitajn viktimojn, ekz., patrinojn de superaj ŝtataj oficistoj, malkonvinkas lernantan junularon pri uzo de bonodukto, diligente poluas la loĝatan medion, difektas personajn elektokiberojn de kripluloj kaj maljunuloj kaj ĝenerale nigrigas, diskreditas kaj provokas. MIA, estante ne kapabla venki ilin, komisiis al la Ministrejo de Malpeza Industrio enkudri en subvestojn de suspektatoj specialajn aparatojn kun elektropikiloj; sentinte kriminanlajn intencojn de portanto de subvesto, ili induktas seriozajn atakojn de iskiatika neŭralgio (t. n. dolorprofilaktiko).
Ĝia neefikeco kaŭzis monstran kreskon de luzania leĝokreado (KUR). Tiu, kiu sukcesas, trompinte elektropikilojn, telegardistojn, amorojn, animmildigilojn k. t. p., duafoje fari krimon, laŭ leĝo devas esti sencerbigita kaj transformita al dumviva-postmorta torturato per poreterna neŭropreparado. Starigita al malhonora elektrofosto torturato, aŭ pli ĝuste, ties neŭropreparaĵo, eligas koŝmarajn kriegojn; tiuj kriegoj estas translaciataj per megafonoj, al kiuj estas konektitaj nervaj finaĵoj de lia eks-laringo. Luzana scienco faras nemalmultajn penojn, por maksimume uzi traigivon de doloraj nervaj fibroj (KUR). La menciitaj krioj venas el junularaj diskotekoj; ĉio cetera estas abomenaj elpensaĵoj de la malamika kurdlanda propagando, kiun ĝenas neniaj rimedoj (LUZ).»
Estis jam multe pli malfrue, ol noktomezo, kiam mi ekstaris de la tablo, ĉesinte legi, — mia kapo vertiĝis. Kurdlandaj prognozoj pri senhoma civitana milito de lertonoj kun kontraŭlertonoj, aŭ de sinturo kun kontraŭsinturo, miksiĝis en ĝi kun mornaj luzanaj senmaskigoj de urbosaŭroj kiel vojaĝantaj prizonoj (VOPRIZoj). Proampoj (protezoj de amo al proksimulo), etikigado de la medio kaj ĝia kontraŭsagacona abomenizado, seksorifuĝejoj, malerotikigiloj, kontraŭteroraj preparaĵoj, patrinoidoj, malfratoj, bopatrinkaptiloj, murdatoroj, turmentatoroj — miloj da misteraj vortoj turniĝis en mia malfeliĉa cerbo kiel senfunda Malstromo. Mi staris apud la fenestro kaj el la deksesa etaĝo rigardis al kviete dormanta Ĝenevo, dum min premis malcerteco: ĉu mi povos atingi veron pri la planedo, kiun mi tiel facilanime kaj tiel erare priskribis iam en miaj «Taglibroj»? Kiam ia BAM, MENS aŭ FRAP nomis amuretojn amoraj biletoj, tuj KUR aŭ BOM deklaris, ke tio estas speco de taburetoj. Mi ne eksciis eĉ, kiom da seksoj havas entianoj — ĉu unu, du aŭ pli; ankaŭ pri tio estis pluraj neakordigeblaj vidpunktoj. Krome min sentrankviligis la penso pri tio, kia idioto mi min montris, opiniinte orbitan amuzejon planedo, kaj gajajn amuzojn kaj distraĵojn — dramecaj okazaĵoj, ligitaj kun la Meteorŝtona Grajlo. Almenaŭ nun mi komprenis, kial nur mi tiel nervoziĝis pro la MEGRo, kiu neniom maltrankviligis la aborigenojn; mi kondutis kiel sovaĝulo en teatra loĝio, kiu kriis al Otelo, ke tiu gardu sin kontraŭ Jago kaj, pro Dio, ne sufoku Desdemonan. Kun tiu penso sango impetis al mia vizaĝo. Tia honto devas esti forlavita per ajna prezo. Mi ĵuris, ke mi ne trankviliĝos, ĝis atingos la verajn fontaĵojn, ne malklarigitajn per senpensa kaj kvazaŭ senpartia laboro de komputiloj. Mi jam sciis, ke tio estos malfacila, ĉar aliron al la arkivoj de Taŭro povis doni al mi nur iu doktoro Strümpfli, sekreta konsiliano de MEA, laŭ onidiroj, homo nealirebla, fanatikulo de instrukcioj kaj senanima formalemulo, unuvorte, vera sviso. Profesoro Gnuss faris por mi ĉion, kion povis. Li aranĝis mian renkonton kun Strümpfli por morgaŭ; ĉio cetera, tio estas venko de burokrataj barieroj, estis jam mia afero. Malfacile suspirinte, mi provis elskui el la varmobotelo lastajn gutojn da kafo, sed trovis nur iomete da densaĵo sur la fundo mem. Mi ne scias, kial, sed tio ŝajnis al mi antaŭsigno de malvenko, atendanta min en la kabineto de la konsiliano. Morne mi ĉirkaŭrigardis la ĉambron, glutis mentolan tablojdon — mi sentis naŭzon, ĉu pro manĝita dum la tagmanĝo cordon bleu, ĉu pro la erco, — kaj iris dormi.
* * *
Strümpfli akceptis min malvarme. Diplomato de tia rango — sekreta konsiliano, — certe perfekte posedas arton liberiĝi de vizitantoj, kaj mi nenion atingus, se ne okazus feliĉa koincido. Por liberiĝi de mi, li devis al mi rigardi, kaj mi rigardis al li — kaj ni rekonis unu la alian, ne momente, ja ni eĉ unu fojon ne intervidiĝis, sed poiome, ĉiam pli kaj pli atente rigardante unu la alian; mi rekonis lin unue laŭ la kravato, pli ĝuste, laŭ la maniero nodi la kravaton, kaj li min — mi ne scias ĝuste, kiel; ni preskaŭ samtempe tusetis, poste ridetis kun ioma ĝeno — ne eblis dubi plu. «Ja tio estas li!» — pensis mi, kaj ĝuste samo, verŝajne, flugis en lia kapo. Li prokrastis iomete, etendis al mi la manon trans la tablo, sed en tia situacio tio estis ne sufiĉa; dum ia ono de sekundo li aŭskultis siajn sentojn — ĵetiĝi en mian brakumon li ne povis, tio estus troe, tial, gvidata de intuicio de diplomato, li leviĝis de la tablo, amike prenis mian brakon kaj kondukis en la angulon de la kabineto, al grandaj ledaj foteloj. Tagmanĝi ni iris kune, poste la konsiliano invitis min al si, kaj adiaŭis ni iam ĉirkaŭ la noktomezo. Kial ĉio ĉi? Ja tial, ke ni havas komunan vizitantan servistinon. Ne iun aŭtomatan kuiristinon, sed veran, vivan, klopodeman, kiu litere ne fermas la buŝon, tial mi sen troigo povas diri, ke mi kaj la konsiliano konas unu la alian tiel, kvazaŭ ni vivis kune dum jaroj. Opiniante sin taktoplena persono, ŝi neniam menciis lian nomon, ŝi ĉiam diris simple «la konsiliano», kaj kiel ŝi diris al li pri mi — mi ne scias, demandi pri tio estus ĝena; kaj tamen nia konatiĝo, almenaŭ komence, postulis reciprokan taktecon, kaj speciala respondeco estis mia, ja ni renkontiĝis plejparte en lia loĝejo, kaj mi devis regi min; eĉ eta rigardo al komodeto, al tapiŝeto ĉe kuŝfotelo, rigardo, tute senkulpa por fremdulo, ricevis specialan signifon, iĝis aludo; ja mi sciis, kio estas konservata en tiu komodeto, kio estas elskuata ĉiumatene el tiu tapiŝeto... Tial nia proksimeco estis ĉiam en danĝero, kaj mi komence ne sciis, kien direkti la okulojn, mi eĉ pensis, ĉu mi vizitadu lin en nigraj okulvitroj, sed tio estus faux-pas, tial mi invitis lin trinki tason da kafo ĉe mi, sed li iel ne tre hastis fari respondan viziton al mi. Pripensinte, mi konkludis, ke la afero estis ne en la materialoj, kiujn li havis (kvankam pri la alirrajtoj al la sekretoj de la arkivo ne li sola respondecis, ĉiujn postajn formalaĵojn li promesis aranĝi mem), — ne, pli probable, li kvazaŭ estis elprovanta min, ja ĉe mi jam li devus ĉiam regi sin. Nia komuna servistino nevideble ĉeestis dum tiuj renkontiĝoj, mi bonege sciis, kiel ŝi komentos morgaŭ staton de la bufedeto, de la cindrujoj, ni ambaŭ vivis kiel maljunaj fraŭloj, kaj al tiaj neniu servistino pardonos ion ajn, kaj rakontante pri tio, ne kompatos; kaj mi sciis, ke li scias, ke mi scias, kion ŝi diros; ĝuste tial eĉ sur minkampo mi ne kondutus tiel singarde, kiel en la loĝejo de la konsiliano; ĉiu guto, verŝita sur la tablotukon, reeĥis en miaj oreloj per ŝia komento, kaj ŝi ne kutimis bridi siajn esprimojn, sed tutegale necesis cedi al ŝi — ja kie preni alian? Ŝi plurfoje kritike eksponis al mi la konduton de la konsiliano en la banĉambro, precipe la demandon pri sapujoj, nu, kaj pri ŝtopiĝinta lavkuvo kaj pri tiuj malgrandaj viŝtukoj, kaj, se oni ŝin aŭskultis nesufiĉe atente, ŝi povis simple foriri kaj ne reveni; ne permesu Dio forgesi pri ŝia nomfesto, ĉe mi ŝi estis por tio nelonge, sed ja ĉe la konsiliano ŝi servis jam pluran jaron, estas kolosaj malfacilaĵoj kun donacoj, ja ŝi ne fumas, ne drinkas, neniajn dolĉaĵojn, sinjoro, ŝajne komenciĝas jam diabeto, jen en la saketo — tuta stako de urinaj analizoj, necesis legi aŭ almenaŭ ŝajnigi legon, kaj ne eblis limiĝi per ĝeneralaj frazoj; spuroj de albumino — tio ne estas bagatelo, — kaj poste denove pri la konsiliano; la kosmetikujon — aŭ eble necesujon — mi ne memoras precize — ŝi kunportis, plej probable, por kaprici antaŭ mi: tiaj koloroj, en ŝia aĝo, ĉu ne pensas mi, ke ŝi entute farbas sin? Mi sentis min, kiel sur scenejo. Antaŭ ĉiu el ni ŝi ludis spektaklon pri la alia, veran teatron de imago; kaj kiel ŝi hastis fini purigadon ĉe mi, por sukcesi trovi lin hejme! Ŝi ne eltenis malplenajn ĉambrojn, ŝi bezonis aŭskultanton; ni havis malfacilan taskon, sed ni ambaŭ penis, ĉiu en sia loĝejo, ja kion ni povis fari? Serivstinojn en nia tempo oni pretas dungi tuj, eĉ disŝiri je pecoj; kaj tiu ĉi simple kvazaŭ devenis el scenejo, verŝajne, ŝi naskiĝis aktorino, sed malbonŝancis: neniu rimarkis tiun talenton en ŝi, kaj ŝi mem, dankon al Dio, ne konjektis. «Homo sum, et nihil humani a me alienum puto». Bonkoreco estas bona afero, sed mi ĵuras per mia kapo: la konsiliano tiel kompatis min kaj tiel volonte helpis trafi en la bibliotekon de la ministrejo, ĉar li jam tiam kalkulis, ke kiam mi forveturos (li legis tiun decidon sur mia vizaĝo pli frue, ol ĝi fine maturiĝis en mia kapo), li posedos ŝin sola — komprenebla, kvankam memtrompa deziro... Li deziris ekskludecon, transformiĝon de la nekaptebla vizitanta servistino en loksidan hejman servistinon kaj sciis, ke se oni min enprizonigus (mi fratece konfesis al li pri Küssmich, la kastelo, la pulvoro por suĉinfanoj kaj eĉ pri la kuleretoj), li definitive perdus trankvilon, ĉar ŝi, ĉesinte purigi mian loĝejon, komencus min idealigi, prezenti min al li kiel ekzemplon, por ke li sentu sian senvalorecon. Ne amikiĝi ni ne povis, alia eliro ne eblis — pli bone estas, se viajn intimajn aferojn scias iu proksima, ol iu fremda aŭ eĉ malŝatanta, vere, ni ne havis sekretojn inter ni, neniu psiĥanalizisto penetras en tiajn profundaĵojn de la animo, kiel servistino (kiaj ĉifitaj littukoj estas hodiaŭ, kion vi tian sonĝis?); unuvorte, ni ludis per malfermitaj kartoj, kvankam ni ĉiel montradis, ke tute ne. Kelkajn fojojn la konsiliano invitis, krom mi, la estron de la departemento de Taŭro, du ekspertojn kaj arkiviston, do en lia loĝejo, kun kafo kaj biskvitoj, preskaŭ la tuta kolegio konsiliĝis, kiel aranĝi por mi aliron al ĉio absolute, sen esceptoj; ilia interparolo foje estis eĉ pli mistera, ol la erco.
Plej malfacile por ili estis decidi, estiel kiu mi, fakte, povas penetri la arkivon. La malkovrinto de la planedo, pacience klarigadis al mi magistro Schwigerli el la personara fako, tio sonas treege solide, sed nur en lernolibroj, kaj por la ministrejo tio valoras nulon. Ja mi ne estas eksperto, al kiu la Departemento de observado de Taŭro komisiis laboron per kontrakto, nek membro de la konsilio de la ministro, nek eĉ eksteretata fakulo. Mi estas privata persono, kaj estiel tia mi ne rajtas fari ion ajn en MEA, kun sama sukceso noktogardisto povus postuli aliron al sekreta dokumentaro. Sekreteco estas ne nur sigelo sur dokumento, tio estas ankaŭ signo de tio, kien iros — aŭ ne iros — la afero, ĉar nemalofte moviĝo de la afero tra instancoj signifas ĝian entombigon; tial ili streĉadis cerbojn ĉe tasoj da nigra kafo, por trovi se ne paragrafon, do almenaŭ pretekston, kiu malfermus antaŭ mi la pordojn de Sezamo. Baldaŭ mi komprenis, ke ĉiuj oficistoj de MEA, kiel superaj, tiel ankaŭ malsuperaj, havis nek pri Entio, nek pri astronaŭtiko eĉ etan imagon, ĉar tio ne estis ilia ofica devo, kaj mi aŭdis kelkfoje, kiel ili diris «bovaĵo» anstataŭ «Taŭro». Finfine Strümpfli rezignis pluajn konsultojn, ordonis al mi sidi hejme kaj atendi telefonvokon, kaj post tri tagoj li solene proklamis, ke la venko estas nia. La nepran postulon — veni en la ĉefan konstruaĵon nokte kaj foriri antaŭ mateniĝo — mi, kompreneble, akceptis sen protestoj, ja mi jam tiom komprenis tutan tiklecon de tiu afero, ke al mi restis nur danki. Do, farinte nokton tago, mi povis finfine dum nelabora tempo penetri la sekretojn de la fremda mondo.
Mi aĉetis la plej grandan, kian mi nur sukcesis trovi, varmobotelon por kafo, sakon kun kelkaj sekcioj, ŝovis tien biskvitojn, bokaleton kun marmelado, bulketojn, platan botelon da «Martello», per kiu oni trinkigas vunditojn sur kampo de gloro, dikan kajeron kaj en la lasta momento — preskaŭ forgesitan de mi, vere simbolan kaj tamen, sen ajnaj ŝercoj, vere necesan al mi — kulereton.
Notoj:
Gastarbeiter —
gastlaboristo (germ).
Fac quod vis —
faru kion vi deziras (lat).
cordon bleu —
kotleto, farĉita per legomoj (fr).
faux-pas —
mispaŝo (fr).
Homo sum, et nihil humani a me alienum puto —
Mi estas homo, kaj nenio homa al mi estas fremda (lat).
[Antaŭa parto] [Sekva parto] | [Enhavtabelo] |