Ĉapitro VII

Post veno de la nokto la butikisto ŝlosis la pordon elinterne per bolto, post kio li eliris per la malantaŭa pordo tra la malgranda korto, obstrukcita per malplenaj kestoj kaj bareletoj, kaj pendigis ekstere sur la pordon seruron, sed ne turnis la ŝlosilon. Al la butikisto aliris alta viro en pajla ĉapelo kaj lina jako, surĵetita sur la ŝultrojn. El post la leda zono de tiu homo elstaris kupra tenilo de tranĉilo. La homo estis maldika, variolmarkita, kun severa rigardo kaj en bonega animstato, ĉar li drinkis jam du botelojn da loka flava vino ĉe inferaspekta virino, nomata Katarina la Rufa, loĝanta proksime; nun li deziris regali Katarina-n je sia propra konto.

— Oĉjo Stomador, — diris la kontrabandisto, karese gratante la butikiston malantaŭ la orelo, kaj poste senceremonie metante la kubuton sur lian ŝultron kaj apogante sian flankon, kiel li faradis tion en scenoj kun Katarina, — prokrastu kalkuli la kason.

— Vi neelteneble odoras per cepo, Botredge. Deiru sen kisoj.

— Kio? Sed kion mi faru, se mi fatale amas cepon! — kontraŭdiris Botredge, tamen liberigis la ŝultron de Stomador. — Ĉu ĉe vi troviĝos por mi cepo kaj du boteloj da pipra vodko? Per cepo mi ĝin almanĝas.

— Sed ĉu ne tempas dormi? — penseme demandis la butikisto. — Mi ankoraŭ intencis rekuiri la konfitaĵon, kiu kandiĝis.

— Ne, maljuna venenisto, dormi estas malutile. Ni eniru, mi drinkos kun vi. Mi ĵuras per tiu ĉi domo, kiu staras kontraŭ via butiko, kaj per la animo de la kompatinda Tergens, — al mi plaĉas via mistera, larĝa vizaĝo.

Stomador ĵetis rigardon al Botredge, kortuŝite ridetis, kiel ridetas homoj, ŝatantaj drinki en kompanio, se aperas okazo, kaj decideme klakis per la ŝlosilo.

— Ni eniru tra la korto, — diris Stomador. — Vin, verŝajne, atendas Katarina, ĉu?

— Ŝi atendu, — respondis Botredge, sekvante Stomador-on tra la pasejo inter kestoj al la lumanta porda fendo. — Mi kun Katarina havas firmajn rilatojn. Estas agrable drinki kun viro, speciale kun tia saĝa homo, kiel vi.

Ili eniris sub la malaltan plafonon de la malantaŭa ĉambro de la butiko, kie Stomador loĝis. Ĉe la pieda parto de la lito staris tablo, kovrita per laktolo; kelkaj pezaj seĝoj, fusilo sur la muro, sakoj en la anguloj, kestoj kun bombonoj kaj makaronioj apud la muro kaj antikva pentraĵo, montranta ĉasadon al tigro, konsistigis la meblaron de tiu duonŝedo, malglate tegita per platoj de flava briko.

— Tamen, — avertis Stomador, — almanĝi per cepo mi malpermesas: tre odoraĉas. Ni trovos ion pli bonan.

La butikisto iris en la malhelan butikon kaj revenis el tie, batiĝinte per la kapo al la lintelo, kun du boteloj da ruĝa pipra vodko, skatolo da seka fiŝo kaj karvia pano; poste, metinte la alportitan sur la tablon, li elprenis el la mura ŝranketo tranĉilon, du mallarĝajn glasojn kun dika fundo, kaj eksidis kontraŭ Botredge, fumante bonkvalitan cigaron, da kiaj li aĉetadis multe kontraŭ negranda mono ĉe siaj kamaradoj kontrabandistoj.

La ruĝa tuko kun helbluaj rondetoj, per kiu Stomador kutimis ĉirkaŭligi la kapon hejme, per unu angulo pendis sur la orelo, donante al la larĝa, pala pro la sufoka atmosfero vizaĝo de la maljunulo rozan kolornuancon. La grizaj okuloj, la ruzesprimaj lipoj, la ronda, duobla mentono kaj la malakra nazo konsistigis, ĝenerale, la aspekton de korpulenta monaĥo, kiel en bildoj, kie monaĥo sidas apud barelo kun kruĉo da biero. La antaŭtuko, ligita sub la akseloj, la levitaj manikoj de la griza bluzo, la mallonga malhela pantalono kaj la ledaj ŝuoj — ĉio estis oportuna sur Stomador, ĉio konvenis al lia vizaĝo. Sole la grandegaj pugnoj de tiu homo ŝajnis apartaj nudaj estaĵoj, pro sia grandeco. Stomador parolis laŭte, iomete raŭke, ĝisparolante frazon ĝis la fino, kiel sorĉformulon, kaj ne miksadis vortojn.

Kiam unuaj du glasetoj verŝiĝis en la malfermitajn blankdentajn buŝojn, Stomador maĉis fiŝeton kaj deklaris:

— Se vi scius, Botredge, kiel mi bedaŭras, ke mi ne fariĝis kontrabandisto! Tia metio konvenas al mia animo, mi ĵuras per rostbefo kaj agarika saŭco!

— Jes, al ni okazas sukcesaj tagoj, — respondis, diligente senŝeligante fiŝeton, Botredge, — tamen kiam komenciĝas malfeliĉoj, tiam la afero estas aĉa. Jen ekzemple kun «Ursino». Sep homoj estas murditaj, la ceteraj sidas en la prizono kontraŭ via butiko kaj rezonas kun si mem: ĉu naskos en la tago de la juĝo la edzino de la milita prokuroro aŭ tiu afero prokrastiĝos. Oni diras, ke ĉia tia feliĉa patro iradas sur la piedpintoj — bonkora kaj flustras al ĉiuj: «Ŭa-ŭa!» Mi ne scias, mi ne estis patro.

— Vere, kun «Ursino» vi fiaskis. Mi aŭdis, ke iu homo, kiu veturis sur «Ursino» el Gerton, mortpafis preskaŭ la tutan doganejon.

— Jes, ankaŭ li mem estas vundita, sed ne danĝere. Tio estas — ĉu vi scias, kiu? Fremdulo. La mastro de la gastejo sur la Taĥenbaka vojo. James Gravelot.

Stomador pro miro falis per la brusto sur la randon de la tablo. La tablo moviĝis kaj puŝis Botredge-on, kiu mirigite deŝovis sian seĝon.

— Kiel vi bele saltis! — diris Botredge, retenante ŝanceliĝintan botelon.

— Ĉu James Gravelot?! — ekkriis Stomador. — Pala, deksepjara, simila al serioza knabino? Mi ĵuras per fumo kaj rumo, vian respondon mi bezonas pli frue, ol vi tramaĉos la fiŝeton!

— Se mi ne konus Gravelot-on, — kontraŭdiris konsterniĝinta Botredge, — do mi pensus, ke Gravelot havas filon. Per kiu flanko li similas knabinon? Ĉu vi povas al mi diri? Aŭ ne povas? Permesu demandi: ĉu povas knabino havi lipharojn longajn kvar colojn, de koloro de kruda kanabo?

— Vi pravas! — kriis Stomador. — Mi forgesis, ke pasis naŭ jaroj. Ĉu «Sekaĵo kaj maro»?

— Jes, ja mi vizitadis ĝin.

— Botredge, — diris post streĉita meditado emociita Stomador, — kvankam ni estas konatoj nedelonge, sed se vi havas memoron pri iuj komplezoj miaflanke, via Katarina hodiaŭ devos atendi vin pli longe, ol ĉiam.

Li verŝis, por helpi al cerbumado, po glaso da pipra vodko por si kaj por la kontrabandisto, kiu, trinketinte, demandis:

— Ĉu vi maltrankvilas?

— Mi fordonos la butikon, fordonos la enspezon, kiun mi ricevis de la prizono, mi mem, finfine, pretas enprizoniĝi, — diris Stomador, — se pro tiuj miaj oferoj Gravelot estos savita. Kiel li enmiksiĝis en viajn aferojn?

— Tion mi ne scias, sed tamen, eblas ekscii. Kio vin vipis, patro?

— Mi ĉiam atendas ĉiajn tiajn aferojn, — mistere diris Stomador. — Mi atendas ilin. Mi atendis ilin sur la Taĥenbaka vojo kaj atendis ĉi tie. Ja vi ne pensas, ke mi aĉetis tiun ĉi butikaĉon pro sola profito, ĉu?

— Kiel mi povas pensi ion ajn, — diplomate kontraŭdiris interesita Botredge, — se delonge ĉiuj scias, ke vi, Stomador, estas homo sperta kaj, se eblas tiel diri, homo de supera saĝo?!

— Jen ĝuste tion mi diras. Ekzistas superaj celoj, — serioze respondis Stomador. — Mi transdonis antaŭ naŭ jaroj la aĉan kabanon al la juna vagulo. Kaj li sukcese ekregis tiun aferon. Ĉu vi pensas, ke mi ne sciis, ke baldaŭ malkovriĝos la minejoj? Sed mi forlasis la gastejon, ĉar mi havis aliajn planojn.

Dirante tiel, Stomador mensogis: ne nur li, sed eĉ iu ajn en la regiono ne povis scii tiam, kia malkovro estos farita en la montoj per hazarda esploro. Sed, obsedata de soifo de intrigo, kreanta strangulojn kaj heroojn, la butikisto ofte traktadis faktojn amikece.

— Tiu knabo, — daŭrigis Stomador, — treege kortuŝis min. Do, ni komencu agi. Kion vi proponas?

— En kiu senco?

— En la senco de establo de komunikado.

— Tio estas ne malfacila, — diris, pensinte, Botredge. — Tamen vi devas firme silenti pri tio, kion vi ekscios de mi.

— Probable mi kuros en la prizonan kancelarion kun detala raporto.

— Lasu, — kuntiris la brovojn Botredge, — la afero estas serioza. En tiu okazo mi devas tuj iri al Katarina kaj...

En tiu momento la parolon de Botredge interrompis mallaŭta frapo al la pordo, finiĝinta per laŭta plaŭdo de la polmo al tabulo.

— Klaras, tio estas ŝi, — diris Botredge sen aparta ĝojo.

Stomador deŝovis la riglilon kaj ekvidis rufan junan virinon, en malfermita blanka bluzo, kun ruĝaj makuloj sur la vangoj.

— Do kio estas tio? Mi plu restas sola, — diris Katarina, paŝinte al Botredge per longa kruro en trivita ŝuo, — kaj ci sidaĉas ĉi tie?!

— Kat, kara, — paceme deklaris Botredge, — mi ĵus deziris iri al ci pro grava afero. Necesas transdoni letereton en la gastejon. Fakreged... Kiel li?

Katarina ĵetis al Stomador tiun sovaĝan rigardon, opiniatan nerezistebla inter prizonaj gardistoj kaj kontrabandistoj, tamen ne kun la celo delogi, sed nur por kompreni: ĉu ne mokas ŝin Stomador kaj Botredge.

Signife ekrigardinte al ŝia vizaĝo per grandaj okuloj, Stomador rekte mallevis en ŝian manon du orajn monerojn, kaj la ruĝaj makuloj de la vangoj de Katarina ĝisrampis la tempiojn.

— A ha! — diris ŝi tuj, afereme kuntirinte la brovojn kaj ekfuminte cigaredon, kiu antaŭ tiam sidis malantaŭ ŝia orelo. — Do jen kio! Nu, kion pri Fakreged! Li hodiaŭ estas libera. Tio ne konvenos.

— Do pensu! — ekkriis Botredge.

— Kioma horo? — demandis Katarina Stomador-on, forte enspirante fumon kaj eligante ĝin tra la naztruoj.

— Restas dek minutoj ĝis la noktomezo, — respondis tiu, eltirinte el la poŝo grandan oran horloĝon.

— Je la noktomezo ĉe la ekstera pordego ekstaros Cravar, — laŭte pensis Katarina, prenante la neeltrinkitan glason de Botredge. — Ĉe la interna pordego ekstaros Hurtay. — Ŝi eltrinkis la glason kaj eksidis sur la seĝon al la muro, kurbigante la lipojn kaj mordante ilin, kun ĉiuj signoj de streĉita cerbumado. — Skribu letereton.

Tuj debutonuminte la antaŭtukon, Stomador demetis ĝin, eltiris el la poŝo de la bluzo notlibreton, krajonon kaj, malalte kliniĝinte super la tablo, komencis skribi la letereton. De tempo al tempo Botredge rimarkadis:

— Skribu per presaj literoj. Ne subskribu. Al kiu vi skribas, — ties nomon same ne skribu. Por ke ĉio estu komprenebla al li kaj al neniu krome.

— Jes, gardu vin, — konfirmis Katarina. — La adreson ni transdonos buŝe.

Komuna pridiskuto de la letereto, kiun Stomador laŭtlegis, kontentigis ĉiujn. Volvinte la letereton tube, Katarina enpuŝis ĝin en la harojn kaj direktis sin al la pordo.

— En la lazareton, — malrapide recitis ŝi la lecionon, — James Gravelot. Ĉu vi ne eraris?

— Tute ĝuste, — trankviligis ŝin Botredge, — kion mi scias, tion mi scias.

— Atendu, — ĵetis ŝi, pafante la blankan bluzon en la malhelan nokton.

— Serpentuma virino, — diris Botredge. — Se ŝi ne faros, do neniu hodiaŭ faros. Pasis naŭ tagoj post ilia aresto, post ses tagoj en la lazareto deĵoros ĝuste tiu Fakreged... do en la antaŭtago ni al li... Ĉu vi komprenis?

Katarina eliris sur la straton kaj, ĉiam ĉirkaŭrigardante, sinuante, kiel leporo alproksimiĝis al la fera pordo en la traa fera pordego, hele prilumita per elektra lanterno. Trans ĝi staris la diketa, malalta Cravar. Lia punca vizaĝo kun grizaj brovoj montriĝis inter feraj stangoj. Rekoninte Katarina-n, la gardisto facile fajfis pro miro.

— Kiel malfrue vi promenas! — diris Cravar per palpa tono, kaj ankaŭ kun malklara espero, ke Katarina turnos sin al li kun ia peto: neniam li vidis ŝin nokte antaŭ la prizono.

Katarina haltis en la ombro de la ŝtona fosto de la prizona pordego kaj almetis la fingron al la lipoj.

— Kial vi ĉiam rondiras, rondiras? — karese kaj obtuze balbutis la provoso, etendante la manon tra la stangoj, por kapti Katarina-n super la kubuto. — Kun mi vi ankoraŭ ne parolis eĉ fojon. Mi estas tro maljuna, ĉu?

Cravar ĵetis retrorigardon al Hurtay, staranta dorse al li trans la interna pordego, kaj, tirinte la kaskedon je la viziero, korektis la brilantan lakitan rimenon, strikte ligantan la dikan ventron.

— Ne babilu stultaĵojn, — diris Katarina, apogante sin per la ŝultro al stango kaj ridetante per ardiĝinta vizaĝo tiel nature, ke Cravar komencis snufi. — Por mi, mi al vi diros sincere, ĉiuj viroj estas egalaj.

— Ĉu vere? Ĉu tiel? — diris Cravar, penseme almetante al la lipoj la ŝlosillangon. — Do ĉu vi iras el rendevuo kun «egalulo»? Aŭ al rendevuo?

— Provu diveni.

— Katarina, mi venos al ci morgaŭ, ĉu? Mi ĵuras. Vi scias, ke mi estas pozitiva homo.

— Ha! Vi delonge al mi tion diradas. Tamen Rimma jam ricevis de vi jupon kaj ŝuojn, sed por mi vi avaras eĉ malplenan nukson.

— Kat! — diris la provoso, kaptinte ŝin ĉe ambaŭ brakoj super la kubutoj. — Ja tio estas tial, ke vi min malestimas. Mi multon donus... jes, sed vi interesiĝas ĝuste pri la krima mondo. Por kio vi venis? Diru!

Katarina liberigis la brakojn kaj, depaŝinte, elprenis el la haroj la paperan tubeton.

— Aŭskultu, Cravar, — flustris la tentantino, kunpreminte per la varmega mano la ŝvitan manon de la emociiĝinta gardisto, — se vi transdonos la letereton, vi povos tiam ankaŭ al mi aĉeti ŝuojn.

— Jen! Du plezurojn samtempe: letereton al amoranto kaj ankoraŭ ŝuojn pro tio! Vi estas... ruza anserino, Kat, je Dio.

— Jen tuj videblas, kia vi estas pozitiva homo. Mi ne havas amoranton en la prizono, mi ĵuras per kio vi deziras! Simple unu malnova amiko deziras informi sian konaton.

— Ja vi trompos min, Kat, ĉu?

— En tiaj okazoj oni ne trompas.

Cravar sciis, ke Katarina ne mensogas. En tiaspecaj okazoj la reguloj de la ludo estas plenumataj tre strikte.

— Timas mi... — komencis Cravar kaj eksilentis, atente rigardante al la streĉiĝinta vizaĝo de la virino kun karesa suspektemo. Li silentis, pensis, finfine diris: — Ĉu mi povas rigardi, kio estas skribita?

— Certe! Jen. Legu, bonvole, nenio speciala tie estas.

Cravar prenis la papereton, ĵetis rigardon malantaŭen al rigardanta al li Hurtay, kapsignis al tiu kaj legis jenon:

«Saluton, amiko James, ĉu ci memoras nian renkontiĝon antaŭ naŭ jaroj sur la Taĥenbaka vojo? Kiel vigle ci voris tiam pirogon kun rapo kaj vinon. Mi aŭdis, ke ciaj aferoj poste iris bone. Kun ci tiam sidis Tom Ador. Jes, estis afero. Li transsendas al ci saluton. Sciigu, ĉu ci bezonas ion. Resaniĝu. Cia Bill».

— Nu, jes, simpla letereto, — diris Katarina, observante esprimon de la vizaĝo de Cravar, kiu, flaresplorinte, ĉu la papero ne odoras per cepa saŭco, anstataŭanta nevideblan inkon, ankoraŭ, por certeco, bruliginte alumeton, varmigis la papereton sur la flamo, — tie estas nenio. Mi scias.

Cravar elstarigis la malsupran lipon, decideme turniĝis kaj aliris al Hurtay. Ili duope longe pririgardadis la letereton. Lasinte ĝin ĉe Hurtay, Cravar turniĝis al Katarina.

— Al kiu ni ĝin transdonu? — demandis Cravar.

— Al James Gravelot, en la lazareton. Li tuj sendu al mi respondon.

— Katarina, mi cin amas, tio estas vero, sed ci mem komprenas: se mi kaj Hurtay... tio estas unu afero, sed en la lazareto estas alie. Necesas mono.

— Do prenu, — ŝi donis al Cravar unu oran moneron. — La mono estas ne mia, klare.

— Ni ĉiuj ĉi tie estas saĝuloj, — respondis Cravar. — Mi dum ses jaroj vidis kaj scias multon. Atendu. Prefere promenu, sed malproksime ne foriru. Mi tintos per la ŝlosilo.

Tiutempe Davenant estis dormanta kaj sonĝis malhelan akvon, surverŝantan noktajn kampojn. Lia kruro fartis nek pli, nek malpli bone, la genuo ne fleksiĝadis, kaj tial estis dolore aliradi al la vazistaso por fumi, kaj li, kiom povis, detenadis sin de fumado.

La provoso, deĵoranta interne de la lazareto kun dek unu unuopaj kameroj, sensone malfermis la pordon kaj, enirinte, abrupte skuis la arestiton je la ŝultro. Davenant ĉesis spiri kaj malfermis la okulojn.

Al lia mentono falis la letereto.

— Skribu respondon, — flustris la provoso, tuj forirante kaj ŝlosante la pordon el la ekstera flanko.

La seruro mallaŭte klakis.

Davenant apogis sin al la kubuto kaj tralegis la letereton, momente kompreninte la strangan tekston laŭ la asocioj de «naŭ jaroj», «Tom Ador» kaj «la Taĥenbaka vojo». Ne sciante, kie estas Stomador, Davenant vidis, ke al li skribas ĝuste tiu homo, ĉion bone sciante pri li.

Li eksentis obeeman senton de prizorgo, kvazaŭ kruda mano morne subŝovis ĉirkaŭ li la prizonan kovrilon.

Al li iĝis varmege kaj gaje. Moderiginte per profunda suspiro la batadon de la koro, inundata de espero, Davenant eltiris el la matraco la malgrandan krajonon, senditan antaŭ kelkaj tagoj de Tergens, kaj respondis al Stomador sur la dorsa flanko de la letereto tion plej gravan, pri kio li persiste meditadis dum tiuj tagoj:

«Mi bezonas Ort-on Galeran-on. Se li estas viva, pri li povas rakonti mastro de kafejo Adamo Kishlot; mi forgesis la numeron de la domo, kie loĝis Galeran. La kafejo estis tiam sur la angulo de la Polva kaj la Traflua stratoj. Necesas diri al Galeran, ke lin sciigas pri si la knabo, kun kiu li veturis sur la kabon Baj antaŭ ĉirkaŭ naŭ jaroj kaj kiu donis al li oran moneron por ludo».

Davenant ne subskribis pro singardemo, sed eĉ sen tio tiuj linioj apenaŭ enlokiĝis sur la dorsa flanko de la letereto. Ne kompatante, pro ekscitiĝo, la malsanan kruron, li lamis al la pordo, fiksaŭskultis kaj facile frapis. La provoso estis ĉi tie. Malferminte la pordon, li rapide kaptis la letereton kaj ree ŝlosis Davenant-on, kiu eksidis sur la liton por pensi. Post kelkaj minutoj Cravar tintis per la ŝlosilo al la pordego, kaj Katarina eliris el ombro.

— Prenu tuj kaj foriru, Kat, — diris Cravar. — La prizonestro ekiris kontroli la postenojn. Jen virino... — aldonis li post ŝia dorso. — Atendu do, morgaŭ mi venos!

Ne retroturniĝinte, Katarina silente kapjesis kaj estis en la butiko, kiam Stomador kaj Botredge jam elturmentiĝis pro atendo, komencinte stulte silenti.

— Legu! — diris, anhelante, Katarina. — La tuta poŝto en Poket ne valoras solan mian kapon.

Ŝi ĵetis la letereton sur la tablon kaj, fanfarone apoginte sian flankon per la mano, verŝis por si glason da pipra vodko, kiun ŝi avide eltrinkis.

— Kiel atingis? — demandis admirigita Botredge, kaptante ŝian talion kaj alŝovante al si, dum Stomador penis legi la malfacile distingeblan skribon de Davenant. — Kiel ci atingis, mi demandas?

— La virinaj aferoj estas pli ruzaj, ol ciaj, bravulo, — respondis Katarina. — Mi donis unu oran moneron. Tio estos via ŝuldo, Stomador.

Plu legante, Stomador distrite ĵetis rigardon al ŝi kaj same distrite donis al ŝi tri orajn monerojn.

— Kion ni faru? Tielas nia vivo, — suspiris Botredge, subridante al siaj pensoj pri tiu okazo ĉe la pordego. — Do ĉu ĉio estas sukcesa, oĉjo Stomador?

— Aĥ, kara Kat, — diris Stomador, — ci tiel servis por mi, ke mi malfermas al ci krediton por tuta monato kaj ci povas preni, kion ci deziros. Estas komisiite al mi, vidu, trovi unu homon, kaj ĉar vi nun devas kunpreni ankoraŭ du botelojn da pipra vodko kaj iri dormi, mi ĉi tie sola farados planojn.





Botredge — prononcu [bótreĝ] (rim. de la tradukinto).