Ĉapitro XXXIII
— Mi ne mensogis al vi, — respondis mi post nova silento, dum kiu mi sentis min stumblinta en mallumo kaj perdanta ekvilibron. Nenion eblis ŝanĝi en tiu momento. Biĉe donis la tonon. Mi devis respondi rekte aŭ silenti. Ŝi ne meritis ruzajn elturnaĵojn. Ne indigno kontraŭ la malpermeso, sed strebo al la junulino, sento de ofendiĝo pri ŝi kaj profunda tristo elŝiris el mi la vortojn, repreni kiujn jam ne eblis. — Mi ne mensogis, sed mi prisilentis. Jes, mi estis ne sola, Biĉe, mi estis atestanto de aferoj, kiuj vin miregigos. En la boaton, nesciate kiel aperinte sur la ferdeko, eniris kaj eksidis Frezi Grant, la «Kuranta sur ondoj».
— Sed, Harvey! — diris Biĉe. En la malforta lumo de la lanterno ŝia vizaĝo aspektis pale kaj malklare. — Parolu pli mallaŭte!.. Mi aŭskultas.
Io en ŝia tono rememorigis al mi okazon de la infaneco, kiam, farinte pafarkon, mi cedis al persvadoj de kruelaj knabaĉoj — bati per la ligna fleksiĝo de la memfarita armilo la teron. Ili ne klarigis al mi, por kio tio necesas, nur ripetadis: «Ci mem vidos». Mi malklare sentis, ke estas ia insido, sed ne povis deteni min de la tento kaj batis. La ŝnuro krevis.
Tio forglitis, kiel fajrero, elfalinta sur manikon. Estinginte ĝin, mi rakontis al Biĉe pri tio, kion diris al mi Frezi Grant; kiel ŝi estis kaj foriris... Mi ne prisilentis ankaŭ la malpermeson diri al ŝi, al Biĉe, kaj ke al mi ne estis donita klarigo. La junulino aŭskultis, rigardante flanken, mallevinte la kubuton sur la pavezon, kaj la mentonon en la polmon.
— Ne diri al mi, — prononcis ŝi penseme, ridetante per la voĉo. — Tion necesas kompreni. Sed kial vi diris?
— Vi devas scii, kial, Biĉe.
— Ĉu al vi antaŭe neniam okazis tiaj aferoj?.. — demandis la junulino, kvazaŭ ne aŭdante mian respondon.
— Ne, neniam.
— Kaj la voĉo, la voĉo, kiun vi aŭdis dum la kartludo?
— Unusolan fojon.
— Tro multe por unu tago, — diris Biĉe, suspirinte. Ŝi ĵetis al mi preteran rigardon, varman, kun facila malgajo; poste, sinĝeneme ridetinte, diris: — Ni iru malsupren, voku Botwel-on. Hodiaŭ mi devas pli frue enlitiĝi, ĉar al mi doloras la kapo. Kaj tiu — la alia junulino? Ĉu vi ŝin renkontis?
— Mi ne scias, — diris mi tute sincere, ĉar tia penso pri Dezi antaŭ tiam ne venis en mian kapon, sed nun mi pensis pri ŝi kun stranga sento de tenera kaj maltrankvila embaraso. — Biĉe, de vi dependas — mi deziras pensi tiel, — de vi dependas, ke la promeso, rompita de mi, ne turniĝu kontraŭ min!
— Mi vin tre malmulte konas, Harvey, — respondis Biĉe serioze kaj ĝene. — Mi vidas eĉ, ke mi tute vin ne konas. Sed mi deziras koni kaj parolos pri tio morgaŭ. Dume, mi estas Biĉe Seniel, kaj tio estas mia respondo al vi.
Ne permesante al mi ekparoli, ŝi aliris la pasponteton kaj kriis malsupren:
— Botwel! Ni veturas!
Ĉiuj eliris sur la ferdekon. Mi adiaŭis la ŝipanaron, aparte interparolis kun la agento, kiu ŝajnigis, ke mia mano hazarde trafis en liajn rapide komprenantajn fingrojn, kaj malleviĝis al la boato, kie Biĉe kaj Botwel atendis min. Ni direktis nin al la urbo. Botwel rakontis, ke, kiel li eksciis nun, «Kurantan sur ondoj» oni proponis restigi en Gel-Gju ĝis ordono de Brown, kiun oni sciigis telegrafe pri ĉiuj okazaĵoj.
Biĉe dum la tuta vojo sidis silente. Kiam la boato eniris en la lumon de sennombraj fajroj de la kajo, la junulino mallaŭte kaj decideme diris:
— Botwel, mi faligos sur vin amason da malagrablaj zorgoj. Vi sen mi vendos tiun ĉi ŝipon aŭkcie aŭ kiel ajn.
— Kio?! — kriis Botwel per tono de gaja teruro.
— Ĉu vi ne komprenis?
— Ni poste parolu, — diris Botwel kaj, ĉar la boato haltis ĉe ŝtupoj de ŝtona ŝtuparo de la kajo, aldonis: — Diable malagrabla historio — ĉio ĉi kune. Sed Biĉe estas nepersvadebla. Mi vin bone konas, Biĉe!
— Kaj ĉu vi? — demandis la junulino, kiam adiaŭis min. — Ĉu vi aprobas mian decidon?
— Vi nur tiel povis agi, — diris mi, bonege komprenante ŝian paroksismon de abomeno.
— Kion do alian? — Ŝi enpensiĝis. — Jes, estas tiel. Kvankam estas amare, sed iĝis facile. Bonan nokton, Harvey! Mi morgaŭ sciigos vin.
Ŝi etendis la manon, gaje kaj akre preminte la mian, kaj en ŝia rigardo kaŝiĝis tiu ĝenanta min zorgo kun almikso de evidenta malkontento, — ĉu pri mi aŭ pri si? — mi ne sciis. Mian koron premis pezo.
Ili tuj forveturis. Mi ĵetis rigardon post la veturilon kaj ekiris al la placo, pensante pri la interparolo kun Biĉe. Mi bezonis bruon de homamaso. Rimarkinte liberan fiakron, mi prenis ĝin kaj baldaŭ estis ĉe tiu loko, el kiu mi hieraŭ ekvidis la statuon de Frezi Grant. Nun mi ree ekvidis ĝin, penante konvinki min, ke mi ne kulpas. Angora, mi eliris el la fiakro. Komence mi stulte kaj obtuze staris, — tiel estis ĉi tie malvaste pro trafiko kaj pro senĉesaj, sekvantaj unu post la alia, mirindaj pro diverseco, riĉeco kaj bizareco maskeradaj konstruaĵoj. Sed mia unua rigardo, mia unua penso, veninta tra la tuta homamaso, estis: Frezi Grant. La monumento altis en floroj; ĝia piedestalo kreis konuson da floroj, senekzemplan amason, deŝutiĝantan per jasmenoj, rozoj kaj magnolioj. Mi kun peno povis vidi la hieraŭan tablon; ĝi estis nun ĉirkaŭigita per bariloj kaj staris pli proksime al la monumento, ol hieraŭ, kaŝiĝinte sub ĝia flora roko. Tie estis malvaste, kiel en kavo. Kun mia humoro, plena de zumado ne malplia, ol la ĉirkaŭa, mi ne povis iĝi partoprenanto de ĉetabla babilado. Mi ne ekiris al la tablo. Sed al mi venis intenco trabatiĝi al amaso da spektantoj, ĉirkaŭantaj la piedestalon de la monumento, por rigardi el interne de la rondo. Kiam mi deiĝis de la doma muro, kie mi staris, alpremita de la trafiko, mi tuj, cedante al senĉesa premado kaj puŝoj, estis forportita malproksimen de la komenca direkto kaj trafis al la monumento de la flanko, kontraŭa al la tablo, ĉe kiu, probable, samkiel hieraŭ, sidis Baws, Cook kaj la ceteraj, konataj al mi laŭ la hieraŭa sceno.
Trafinte en la centron, kie la moviĝado, laŭ la ekzakta fizika leĝo, fariĝas pli malrapida, mi aĉetis de maska vendisto lilan duonmaskon kaj, sekuriginte min per tia simpla rimedo kontraŭ la akraj okuloj de Cook, ekstaris sur unu el fostoj, kiuj estis kunligitaj per ĉeno ĉirkaŭ la «Kuranta». Kontraŭ tiu loko, permesanta eviti ĝenan movadon, gardanta de puŝoj kaj faranta homon pli alta ol la homamaso je du aŭ tri kapoj, mi pagis al ĝia posedanto, kiu sciigis min en danka impeto, ke li okupadas ĝin ekde la mateno, — improvizita negoco, regalinta la dekkvinjaran knabaĉon per ora monero.
Mia koncentriteco estis rompita. Infekta intimeco de la okazantaĵo — tiu diboĉa, facilanima kaj jubila malvasteco, priblovata de kanta frapetado de orkestroj, lokitaj en diversaj finoj de la placo, — glitadis en plej malgajan animon, kiel tiklanta plumo. Ĉirkaŭrigardante, mi vidis similaĵon de grandega domo, de kiu oni demetis la tegmenton. Sur balkonoj, en fenestroj, sur kornicoj, sur tegmentoj, markezoj de enirejoj, sur seĝoj, metitaj en veturiloj, estis multege da spektantoj. Alte super la placo flirtis centoj da ĉinaj figuraj kajtoj. Gutaperkaj globoj naĝis super kapoj. Laŭ dratoj, etenditaj super domoj, bruis longa fajro de raketoj, glitantaj horizontale. Rekta angulo de du sentrafikaj flankoj de la placo, kies pinto apogiĝis al la centro, kreis ĉenon da transveturanta fabela loĝantaro; ĉi tie estis multo spektinda, kaj mi notis kelkajn menciindajn platformojn.
Malrapide forveturante, ŝanceliĝadis antikva ora kaleŝego, kun boatsimila malsupro kaj alta sidilo por kaleŝisto, — sed tiom granda, ke plenaĝuloj, sidantaj en ĝi, ŝajnis infanoj. Ili estis en kostumoj de la epoko de Watteau. La veturilon stiris Donkiĥoto, pelante per grandega lanco kvaropon da ĉevaloj, riĉe ornamitaj per ora reto, falanta ĝis la tero. Post la kaleŝego sekvis longa vera boato, plena de ŝipestroj, matrosoj, ŝipknaboj, piratoj kaj Robinsonoj; ili svingadis kartonajn toporojn kaj pafadis el pistoloj, kaj dum tio sono de pafo estis montrata per voĉo, kaj anstataŭ kugloj elflugadis plataj drapaj ratoj. Post la boato, svingante la rostrojn, paŝis elefantoj, sur kies dorsoj sidis bajaderoj, gejŝoj, kantante frivolajn kanzonetojn. Sed pli ol ĉiuj ceteraj inventaĵoj altiris mian atenton duklafta koro, farita el skarlata pluŝo. Ĝi estis kvazaŭ viva; tremerante, streĉiĝante aŭ falante, dum la tremo trairadis ĝian surfacon, ĝi malrapide balanciĝadis meze de ĉirkaŭinta ĝin grupo da maskoj; rolon de amoro ludis homo kun grandega plumo, per kiu li batadis, kiel per lanco, en la teruran pluŝan vundon.
Alia, kun muzelo de vesperto, forviŝadis per spongo inicialojn, kiujn skribadis sur la surfaco de la koro junulino en blanka ĥitono kaj verda florkrono, sed kiom ajn rapide ŝi skribadis kaj kiom ajn rapide forviŝadis ilin la avida mano, tamen ĝi ne sukcesadis forviŝi kelkajn literojn. El la maldekstra flanko de la koro, kaŝiĝante kaj ĵetante sin subite, sinuis abomena serpento, pikante etenditajn supren manojn, plenajn de floroj; el la dekstra flanko elŝoviĝadis bela nuda brako de virino, ŝutanta orajn monerojn en ĉapelon de maljuna almozulo. Antaŭ la koro staris homo de dokta aspekto, pririgardante ĝin tra granda lupeo, kaj ion paroladis al fraŭlino, kiu lerte frapadis per klavoj de skribmaŝino.
Malgraŭ la naiveco de la alegorio, ĝi faris fortan impreson; kaj mi, sekvante ĝin per rigardo, ankoraŭ longe vidis la fumantan supraĵon de tiu maskerada koro, ĝis okazis konsterno, kaŭzita de halto de la procesio. Ne tuj eblis kompreni, kio okazis. Kreiĝis disŝiro, kaj la antaŭaj platformoj malproksimiĝis, plu irante laŭ sia vojo, dum la malantaŭaj, premante sub plifortiĝantaj malpaciencaj krioj, restis senmovaj, ĉar kontraŭ la monumento haltis alta, strangaspekta konstruaĵo. Ne eblis diri, kion ĝi simbolas. Tio estis kvazaŭ alta kesto, kun longa markezo antaŭe; ĝia internaĵo estis drapirita per ŝtofoj, malleviĝantaj ĝis la radoj. Ĝi moviĝis sen homoj; nur sur alta antaŭa seĝo sidis veturigisto kun vizaĝo, kovrita per masko. Observante ĝin, mi ekvidis, ke li turnis la ĉevalojn, kvazaŭ intencante eliri el la ĉeno, kaj la malantaŭo de lia mistera grandaĵo, kiun li estis rulanta, estis nun turnita al la monumento laŭ rekta linio. Tre baldaŭ kreiĝis homamaso; parto de homoj, intencante helpi, impetis al la ĉevaloj; alia parto, svingante la pugnojn antaŭ la vizaĝo de la veturigisto, postuladis iraĉi for. Dekurinte de sur mia fosto, mi ĵetis min al la malantaŭa flanko de la konstruaĵo, ankoraŭ nenion suspektante, sed malklare maltrankviligita, ĉar la veturigisto, desaltinte de sur la seĝo, enprofundiĝis en la homamason kaj malaperis. La malantaŭa muro de la konstruaĵo subite ekflugis supren; tie, alpremiĝinte en la angulo, staris homo. Li estis en masko kaj estis ion faranta kun ŝnuro, malleviĝanta de supre. Li embarasiĝis, ĉar surpaŝis ĝian finon.
La penso de tiu momento similis ŝtonon, trafajfintan preter la orelo: tiel ĉio iĝis klara al mi, sen punktoj kaj komoj. Mi sukcesis impeti al la monumento kaj, disĵetinte la florojn, surgrimpi laŭ elstaraĵoj de la soklo sur alton, kie mia kapo estis super la genuoj de la «Kuranta». Malsupre kreiĝis sovaĝe ektondrinta homamaso, mi ekvidis direktitajn al mi revolverojn kaj malplenon de la granda kesto, kies supro nun estis sur la nivelo de miaj okuloj.
— Vipu, frapu la ĉevalojn! — kriis mi, kroĉiĝinte per la maldekstra mano al elstaraĵo de la marmora figuro, kaj la dekstran etendinte antaŭen. Ankoraŭ ne sciante, kio okazos, mi sentis ekpendintan proksime pezon de minaco kaj pretis preni ĝin al mi.
Ĉies rigidiĝo preskaŭ helpis al la terura intenco. En la malproksima fino de la aperturo de la konstruaĵo deŝiriĝis nigra ombro, kun bruo ekflugis malsupren kaj, leviĝinte antaŭ mia vizaĝo mem, turniĝis. Tio estis oblonga krudfera pecego, ĵetita, kiel pendolo, sur firma ŝnurego. Ĝi turniĝis en tiu momento, kiam inter ĝia blinda maso kaj mia vizaĝo pasis ombro de virina mano, etendita per gesto de defendo. Rekta bato neniigus min kune kun la statuo, kiel toporo — stearinan kandelon, sed la turniĝo de la pecego ŝovis ĝin en la aero kun la fino preter min, je colo for de la ŝultro de la statuo. Ĝi haltis kaj, ekturniĝinte, forflugis reen. Tiu retrobato estis terura. Ĝi debatis la flankan fasadon de la kesto, frakasinte ĝin kun tondro, ĵetinta la ĉevalojn for. La konstruaĵo ŝanceliĝis kaj disfalis. Du ĉevaloj falis, implikiĝante per la piedoj en la tirrimenoj; la aliaj baŭmis kaj ŝiriĝadis, trenante la disfalaĵojn meze de diskuranta homamaso. Tremante tuta pro nerva skuo, mi dekuris malsupren kaj antaŭ ĉio ĵetis rigardon al la statuo de Frezi Grant. Ĝi estis bela kaj sendifekta.
Tiutempe la homamaso alverŝiĝis el ĉiuj flankoj de la placo tiel dense, ke, perdinte la ĉapelon kaj forpuŝite de la publiko for de la centro de la sceno, kie furioziĝinta homamaso estis detruanta la diablan maŝinon, mi estis perdita, kiel ŝtono, falinta en akvon. Dum ioma tempo du-tri homoj rondiradis ĉirkaŭ mi, palpante kaj proponante siajn servojn, sed, ĉar nin ĉiuminute minacis faligi de sur la piedoj la rapidega agitiĝo, mi estis nature kaj tre baldaŭ apartigita disde ĉiaj bondezirantoj kaj povus, se dezirus, ĉeesti plu kiel spektanto; sed mi hastis eliri. Ĉie aŭdiĝadis krioj, ke la atako estas faro de Graco Paran kaj liaj adeptoj. Tiamaniere la karnavalo estis ĉifita, transformita en la ekstreman, centran eventon de tiu ĉi vespero; laŭ ĉiuj stratoj estis hastantaj grupoj por helpo, kaj kelkaj eĉ kuris. Laciĝinte pro la bruo, mi turnis min en interstrateton kaj baldaŭ iĝis hejme.
Mi travivis emocion, kiu kvietiĝis ne tuj. Mi eksidadis, sed ne povis sidi kaj komencadis iradi, plu plena de impreso de la glitinta preter la tempio subita morto, kiun forigis la malgranda mistera mano. Mi aŭdadis krakadon de la konstruaĵo, renversita de la retrobato. La tuta pezo de la scenoj de la pasinta tago kuniĝis kun tiu lasta rememoro. Sentante, ke mi ne ekdormos, mi obtuzigis min per tia porcio da viskio, kiun mi mem en alia tempo opinius monstra, kaj enfosiĝis en la liton, ne plu havante fortojn por aŭdi, nek por rigardi, kiel batas la grandega pluŝa koro, eligante venenon kaj oron, doloron kaj ridon, deziron kaj malbenon.