Ĉapitro XXIII


Dekstre de la tablo kaj de la monumento la trafiko estis malpli granda, ĉar sur tiu flanko du stratoj estis baritaj por unueco de direkto de veturiloj, pro kio veturado povis okazi tra unu flanko de la placo, rompiĝante sur ĝi per orta angulo, sed ne kruciĝante, por eviti kunpuŝiĝojn. Ĝuste laŭ tiu flanko mi ĉirkaŭiris la statuon. Unu angulo de la marmora piedestalo estis vere debatita, sed, feliĉe, tiu damaĝo estis malmulte rimarkebla por tiu, kiu ne sciis pri la pafo. Ĉe la sama flanko, malsupre de la monumento, estis dua subskribo: «Georgo Gerd, la 5-an de decembro 1909». En nokto post spuro de la etaj piedoj akraj naĝiloj estis eltranĉantaj mornan zigzagon sur ondo. «Ĉu ne enuas vi sur malhela vojo?» — rememoris mi la afablajn vortojn. Du sinjorinoj en nigraj puntaĵoj, kun fermitaj vizaĝoj, tenante sin reciproke je la brakoj, trakuris preter mi kaj, rimarkinte, ke mi pririgardas la konsekvencojn de la pafo, ekkriis:

— Pafi al virino! — Tion diris unu el ili; la alia respondis:

— Verŝajne, la homo estis freneza!

— Simple stultulo, — kontraŭdiris la unua. — Tamen ni iru.

Ŝi komencis flustri, sed mi aŭdis:

— Ĉu vi scias, ekzistas kredo. Oni ŝin petu... — la cetero sonis, kiel «...ha?! ho?! Ĉu vere!»

La maskoj ekridis per mallonga, elbrusta subrido de sekreto kaj amo, poste ekiris por siaj aferoj.

Mi intencis reveni al la tablo, kiam, retrorigardante al iu en la homamaso, al mi rapide aliris virino en bunta pasamentita robo kaj en duonmasko.

— Ĉu vi ĉi tie estis sola? — haste diris ŝi, umante per unu mano ĉe la orelo, por fiksi sian duonmaskon, kaj la alian etendinte al mi, por ke mi ne foriru. — Atendu, mi plenumas komision. Vin per mi unu persono deziras sciigi... (Mi iras! — kriis ŝi al voko el la homamaso.) Sciigi, ke ŝi direktis sin en la teatron. Tie vi trovos ŝin laŭ flava robo kun bruna franĝo. Tio estas ŝiaj aŭtentikaj vortoj. Mi esperas, — vi ne konfuzos? — kaj la virino moviĝis por dekuri, sed mi ŝin haltigis. Karnavalo plenas de mistifikoj. Mi mem iam sendadis multajn simplulojn serĉi neekzistantan personon, sed tiu ĉi okazo ŝajnis al mi serioza. Mi kaptis la finon de la stamina skarpo, tenante la tutkorpe streĉintan ĝin virinon, kiel fiŝon, kaptitan per fiŝfadeno.

— Kiu vin sendis?

— Ne disŝiru! — diris la virino, turnante sin tiel, ke la skarpo defalis kaj restis en mia mano, kaj ŝi alkuris por preni ĝin. — Redonu la skarpon! Ĝuste tiu virino mem sendis: diris kaj foriris; aĥ, mi perdos la miajn! Mi iras! — kriis ŝi al malproksimiĝinta virina krio, vokanta ŝin. — Mi vin ne trompas. Ĉiam oni haltigas anstataŭ danko! Nu?! — ŝi elkaptis la skarpon, kapbalancis kaj forkuris.

Ĉu povas esti, ke sekrete disde mi iu pensis pri mi? Pri la homo, perdita nokte en homamaso de la fremda urbo, kaptita de stultumado kaj dancoj? En mia emocio estis malklara desegno de intrigo, fariĝanta post mia dorso. Kiu interflustradis, kiu almontradis min? Kiu preparadis renkontiĝon? Ridetadis en ombro? Nerekonata, fermite pasadis en lumo? «Jes, tio estas Biĉe Seniel, — diris mi, — kaj neniu krome». Ĉi-nokte mi pensis pri ŝi, mi ŝin serĉis, rigardante al preterpasantoj. «Ekzistas ligo, pri kiu mi ne scias, sed mi estas ĉi tie, mi aŭdis, kaj mi devas iri!» Mi estis en tiu senprudenta stato, kaptinta en nekompreneblaĵo unuan renkontitan sencon, kiam homo pensas pri si kvazaŭ ekster si, kun sento de anima palpado. Ĉio iĝas fermita kaj neatingebla; estas montrita nur la sola intrigo. Ĉirkaŭrigardinte kaj demandinte preterpasantojn, kie estas la teatro, mi ekvidis ĝin proksime, sur angulo de la placo kaj de malvasta strateto. En la domo estis bruo. Ĉiuj fenestroj estis malfermitaj kaj prilumitaj. Tie furiozis orkestro, altirante nervan streĉon per motivo, disfluganta, kiel vosto. En la vestiblo estis infero; mi trabatiĝadis inter ŝultroj, dorsoj kaj kubutoj, en sufoka aero, en odoro de pudro kaj tabako, al la ŝtuparo, laŭ kiu dekuradis kaj surkuradis ornamitaj maskoj. Glitadis ventumiloj, floroj, ŝuoj kaj silko. Mi leviĝadis, kunpremita ĉe la ŝultroj, kaj ricevis ioman liberon nur supre, kie maldekstre ekvidis ĉirkaŭvolvitan per floroj arkon de granda promenejo. Tie oni dancis. Mi ĉirkaŭrigardis kaj rimarkis flavan silkan robon kun bruna franĝo.

Tiu figuro de senkonscie plaĉanta al mi kompleksio leviĝis ĉe mia apero de sur divano, kiu staris en la maldekstra de la enirejo angulo de la halo; preterante ovalan tablon, ŝi puŝis ĝin, pro kio ŝi retrorigardis al la obstaklo kaj, rapide alkurinte al mi, haltis, tenere balancante la kapeton. La nigra duonmasko kun akre tratranĉitaj okuloj, brilantaj mute kaj esprime, kaj ĝenita rideto de la duonmalfermita buŝo havis ruzan sencon de bizara sekreto. Ŝia kostumo estis io meza inter matenrobo kaj maskerada fantazio. Ĝiaj konturoj, larĝaj manikoj kaj la malsupro de la mallonga jupo estis ornamitaj per longa bruna franĝo. La masko almetis la fingron al la lipoj; la alian manon, dismetinte ties fingrojn, ŝi turnis en la aero tiel kaj ĉi tiel, ŝajnigis, ke buklas lipharojn, tuŝis mian manikon, poste montris, ke ŝi konas min, desegninte en la aero vorton «Harvey». Dum tio estis okazanta, mi penis kompreni, kiamaniere ŝi scias entute, ke mi, Tomaso Harvey, — estas mi mem, veninta laŭ ŝia indiko. Mi jam estis preta agnoski, ke ŝiaj agoj postulas tujan kaj seriozan klarigon. Tiutempe la masko ree balancis la kapon, ĉi-foje riproĉe, kaj, almontrinte sian bruston, komencis frapadi la lipojn per la fingro, dezirante komprenigi min per tio, ke ŝi deziras aŭdi de mi, kiu ŝi estas.

— Mi vin konas, sed mi ne aŭdis vian voĉon, — diris mi. — Mi vidis vin, sed neniam parolis kun vi.

Ŝi por momento iĝis senmova; nur ŝia rigardo en la nigraj tranĉaĵoj de la masko esprimis profundan, amaran miron. Subite ŝi prononcis per ege ridinda, altega, distordita voĉo:

— Diru, kia estas mia nomo?

— Ĉu estis vi, kiu sendis por mi?

Multaj fervoraj kapjesoj estis la respondo. Mi ne plu demandis, sed prokrastis. Al mi ŝajnis, ke, prononcinte ŝian nomon, mi kvazaŭ tuŝos spegule glatan akvon, malklariginte la reflektaĵon kaj timiginte la imagon. Al mi estis bone scii kaj ne nomi. Sed jam la malgranda mano kaptis min je la maniko, skuante kaj postulante, ke mi diru la nomon.

— Biĉe Seniel! — mallaŭte diris mi, unuafoje prononcinte tiujn vortojn. — Liss, gastejo «Dovero». Tie vi loĝis antaŭ proksimume ok tagoj. Mi estas en stranga stato rilate vin, sed mi kredas, ke vi akceptos miajn klarigojn simple, kiel ĉio estas simpla en mi. Mi ne scias, — aldonis mi, vidante, ke ŝi depaŝis, faligis la manojn kaj silentas, silentas per tuta sia estaĵo, — ĉu rajtis mi ekscii vian nomon en la gastejo.

Ŝia buŝo tremeris, duonmalfermiĝis kun intenco ion diri. Dum ioma tempo ŝi rigardis al mi rekte kaj kviete, mordante la lipon, poste per rapida movo deĵetis la duonmaskon, kaj mi ekvidis Dezi-n. Tra ŝia rimarkebla ĉagreno glitis rideto de plezuro aperi anstataŭ aliulo.

— Mi ne deziras plu kaŝiĝi, — diris ŝi, etendante al mi la manon. — Ĉu vi ne koleras kontraŭ mi? Tamen adiaŭ, mi hastas.

Ŝi komencis tiri la manon, kiun mi senkonscie retenis, kaj forturnis la vizaĝon. Kiam ŝia mano liberiĝis, ŝi deiris, kaj, starante duonturnite al mi, komencis surmeti la maskon.

Ne komprenante ŝian aperon, mi vidis tamen, ke la junulino intencis surprizi min per la kostumo kaj la neatenditeco. Mi eksentis abomenan prematecon.

— Mi estis certa, — diris mi, sekvante ŝin, — ke vi jam dormas sur «Merganaso». Kial vi ne aliris, kiam mi staris ĉe la monumento?

Dezi turniĝis. Ŝia vizaĝo ree estis kaŝita. Tiu robo tre konvenis al ŝi: preterpasantaj viroj retrorigardadis al ŝi, ĵetante poste rigardon ankaŭ al mi, — sed mi sentis ŝian amaran konsterniĝon. Dezi diris, haltante inter vortoj:

— Tio estas vera, sed mi tiel intencis. Nu, kial vi konfuziĝis? Mi ne deziras al vi malhelpi kaj ne malhelpos. Mi venis simple tial, ke hazarde troviĝis malaltpreze tiu vesto, kaj mi deziris vin gajigi. Tiel okazis, ke Tobbogan restis en unu loko, kaj mi iomete freneziĝis inter ĉia abundo. Vin mi ekvidis hazarde. Vi staris ĉe la monumento, sola. Ĉu vere tion faris Frezi Grant? Kiel strange! Oni min tutan pripinĉis, dum mi iris. Ho, Tobbogan min skoldos! Mi kuru por trankviligi lin. Iru, iru, se vi bezonas, — aldonis ŝi, direktante sin al la ŝtuparo kaj vidante, ke mi ekiris post ŝin. — Mi nun konas la vojon kaj mem trovos la niajn. Ĉion bonan!

Mi havis nenian kaŭzon kaj ne devis iri kune, sed, perpleksiĝinte mem, mi haltis ĉe la ŝtuparo, rigardante, kiel ŝi malrapide malleviĝas, facile klininte la kapon kaj taŭzante la franĝon sur la brusto. En ŝiaj subite perdintaj elastecon dorso kaj ŝultroj sentiĝis kortuŝa ĝeno. Ŝi ne retrorigardis. Mi staris, ĝis Dezi perdiĝis meze de la homamaso; poste mi revenis en la promenejon, suspirinte kaj senfine bedaŭrante, ke mi respondis al la afabla petolo de la junulino per nevola ofendo. Tio okazis tiel rapide, ke mi sukcesis nek ŝerci, nek esprimi plezuron. Mi insultis min «kruda bruto», kaj kvankam tio estis maljusta, mi trapuŝiĝadis en la homamaso kun senutila pento, peze riproĉante min.

En tiu minuto la dancoj ĉesis, eksilentis ankaŭ la muziko. El la kontraŭa pordo renkonten al mi iris duopo: alta mara oficiro kun kompleza granda vizaĝo, kiun estis tenanta je la brako ĵus foririnta Dezi. Almenaŭ tio estis ŝia figuro, ŝia flava franĝa robo. Min kvazaŭ kaptis vento, kaj subite renversitaj emocioj haltis. Tremerinte, mi ekiris renkonten al ili. Ne estis dubo: la maskerada sozio de Dezi estis Biĉe Seniel, kaj mi tion sciis nun same ĝuste, kiel se mi rekte vidus ŝian vizaĝon. Ankoraŭ alproksimiĝante, mi jam distingis tutan ŝian kaŝitan internon disde la kaŝita interno de Dezi, laŭ impreso de la ĉefa trajto de tiu nova kaj jam konata figuro. Sed mi notis tamen miregindan similecon de la alto, de la koloro de la haroj, de la staturo, de korpaj moviĝoj kaj, dum ĉio ĉi glitis en mia menso, mi diris, riverencante:

— Biĉe Seniel, tio estas vi. Mi vin rekonis.

Ŝi tremeris.

La oficiro ĵetis al mi rigardon kun mira rideto. Mi jam estis firme reganta min kaj atendis respondon kun plena certeco. La vizaĝo de la junulino facile ruĝiĝis, kaj ŝi movis supren la malsupran lipon, kvazaŭ la duonmasko malhelpis al ŝi vidi, kaj ekridis, sed malvolonte.

— Ĉu Biĉe Seniel? — diris ŝi per artefarite indiferenta voĉo, pura kaj tirata. — Aĥ, pardonu, mi ne konas ŝin. Mi ne estas ŝi.

Strebante eliri el la tono de karnavala amuziĝo, mi daŭrigis:

— Mi petas pardoni min. Mi ne nur konas vin, sed ni havas komunajn konatojn. Ŝipestro Guez, kun kiu mi estis naviganta ĉi tien, probable venis antaŭ kelkaj tagoj; eble, eĉ hieraŭ.

— Ho! Ha! — ekkriis ŝi kun serioza nekompreno. — Mi ne estas tiom memfida, por negi plu. Ve, la masko ne estas defendo. Mi estas ŝokita, ĉar mi vidas vin unuafoje en la vivo. Kaj mi devas kroni vian triumfon.

Ŝirminte per tiuj vortoj maltrankvilon, ŝi demetis la duonmaskon, kaj mi ekvidis Biĉe-n Seniel. Dum momento ŝi pririgardis min. Mi riverencis kaj nomis min.

— Al mi ŝajnas, ke ankaŭ vi estas ŝokita de rezultoj de via sagaco, — rimarkis ŝi. — Mi konfesas, ke mi nenion komprenas.

Mi staris, montrante per silento kaj rigardo, ke interkompreniĝo estas preferinda sen tria persono. Ŝi tuj komprenis tion kaj, ĵetinte rigardon al la oficiro, diris:

— Mia nevo, Bothwell. Jes, tiel: mi vidas, ke necesas interparoli.

Bothwell, starinta, kunmetinte la manojn, rimarkis, movante la rigardon disde Biĉe al mi:

— Kara onjo, vi estas punita per maniero, nekomprenebla por la racio. Vi asertis, ke eĉ mi ne rekonus vin. Mi iros al Nouvel por trakti pri la veturo al Latorn.

Interkonsentinte, kie li trovos nin, li kapadiaŭis kaj, abrupte turniĝinte, pririgardis la halon; poste li klakis per la fingroj, direktante sin per peza, elasta irmaniero al grupo de virinoj, starantaj, tenante sin reciproke je la brakoj. Alirante, li levis la manon, svingante ĝin, kaj malaperis en la bunta homamaso.

Biĉe rigardis al mi kun peno de maltrankviligita penso. Mi konsciis tutan malfacilecon de la estonta interparolo, tial mi prokrastis, sed ŝi la unua demandis, kiam ni eksidis en profundo de flora pavilono:

— Ĉu vi navigis sur la «Kuranta»? — Dirinte tion, ŝi enŝovis la etfingron en la tranĉaĵon de la duonmasko kaj komencis balanci ĝin. Ĉiu ŝia moviĝo malhelpis al mi pensi, pro kio mi komencis paroli konfuze. Mi konfuziĝis tial, ke ne deziris komence paroli pri ŝi, sed kiam mi komprenis, ke alie ne eblas, ordo kaj simpleco de esprimoj revenis.

Mi estis tre danka al Biĉe pro atento kaj trankvilo, kun kiu ŝi aŭskultis la rakonton pri la sceno sur la kajo, do pri si mem. Ŝi ridetis, nur kiam mi aldonis, ke, telefonante al «Dovero», mi vokis Anna-n Macpherson.

— Mi aŭskultas, aŭskultas, — diris ŝi; poste — tre serioze: — Mi komprenis, kiel vi priskribis min, mi imagas tion.

Baldaŭ post tio Biĉe ree surmetis la duonmaskon, pro kio mi eksentis min pli trankvila kaj certa. Nun nur laŭ moviĝo de la lipoj de Biĉe mi povis juĝi pri ŝia rilato al mia rakonto.

Tuj kiam mi rakontis pri la kajo, iĝis eble paroli pri la hodiaŭa vespero.

— Nun vi devos kredi al mi, ĉar mi mem ne komprenas multon; mi opinias multon senmerita fortuno.

Mi ne deziris mencii pri Dezi, sed alie ne eblis. Mi rakontis pri ŝia ŝerco kaj pri la dua renkontiĝo kun la tute sama flava brunfranĝa robo, tio estas kun Biĉe mem. Mi diris ankoraŭ, ke nur danke al tia insista ripeto de unu kaj sama kostumo mi aliris al ŝi kun plena certeco.

— Sekve, vi kalkulis renkonti min? — demandis ŝi. — Ho, vere tio estas komplika! Jes, sed ankoraŭ — Guez. Certe, li diris al vi pri mi?

— Ne.

— La robon, tiun kostumon, — ni, eble, komprenos. Estis du tiaj roboj. Mi aĉetis ĝin hodiaŭ en unu kudrejo. — Ŝi tuŝis la franĝon sur la brusto kaj daŭrigis: — Enirinte tien, mi ekvidis mian kostumon inter kelkaj aliaj; entute restis jam ne multe. Mi almontris tiun ĉi. La mastrino klarigis al mi, ke al ŝi faris mendon pri du tiaj roboj nekonata sinjorino, sed ke eblas vendi ilin, ĉar la mendintino ne venis. Tiam mi prenis unu. La dua, sekve, trafis al via konatino tute hazarde. Kio do ankoraŭ povus esti?

— Probable, tiel, — respondis mi, penante ne komplikigi la klarigon, kiu, supozante trioblan miregindan hazardon, tamen povis lokiĝi en la cerbo. — Mi deziras diri nun pri Guez kaj la ŝipo.

— En tio ne estas sekreto, — respondis Biĉe, pensinte iom. — Ni embarasiĝas, sed interkompreniĝos. Tiu ŝipo estas nia, ĝi apartenis al mia patro. Guez alproprigis ĝin per fripona truko. Jes, estas io en nia renkontiĝo, kiel en sonĝo, kvankam mi ne povas kompreni! La afero estas en tio, ke mi en Gel-Gju estas nur por devigi Guez-on redoni al ni la «Kurantan». Jen kial mi tuj nomis min, kiam vi menciis pri Guez. Mi lin atendas kaj pensis, ke mi ricevos informojn.

Ree komenciĝis muziko, dancoj; la planko tremis. La vortoj de Biĉe pri «fripona truko» de Guez montris ŝian rilaton al tiu homo tiom klare, ke la ĉeesto en la ŝipestra kajuto de la portreto de la junulino perdis por mi sian malhelan flankon. En ŝia maniero paroli kaj rigardi estis saĝa simpleco kaj fajna atentemo, farinta mian rakonton neplena; mi sentis neeblon ne nur diri, sed eĉ aludi pri ligo de specialaj kaŭzoj kun miaj agoj. Mi prisilentis tial la okazintaĵon en la domo de Sters.

— Kontraŭ granda monsumo, — diris mi, — Guez konsentis disponigi al mi kajuton sur «Kuranta sur ondoj», kaj ni eknavigis, sed post skandalo, okazinta en maldecaj cirkonstancoj kun ebriaj virinoj, kiam mi devis ĉesigi la diboĉon, Guez elĵetis min dum veturado en la maron. Li estis tiel kolera, ke oferis savboaton, nur por liberiĝi de mi. Por mia feliĉo matene min prenis negranda skuno, kiu iris al Gel-Gju. Mi venis ĉi tien hodiaŭ vespere.

Efiko de tiu rakonto estis tia, ke Biĉe tuj demetis la duonmaskon kaj ne plu surmetadis ĝin, kvazaŭ ŝi ne plu bezonis dividi nin. Sed ŝi ne ekkriis kaj ne indignis brue, kiel farus sur ŝia loko aliuloj; nur, kuntirinte la brovojn, ŝi ĝenite suspiris.

— Nemalbone! — diris ŝi kun esprimo, kiu valoris multajn krisignojn. — Sekve, Guez... Mi sciis, ke li estas sentaŭgulo. Sed mi ne sciis, ke li povas esti tiel timiga.

En absorbiteco mi deziris ekparoli pri Frezi Grant, kaj al mi ŝajnis, ke en malglata brilo de la celitaj al mi okuloj kaj en senkonscia moviĝo de la mano, ekkuŝinta sur la tablan randon per la fingropintoj, estas interna favora indiko, ke la rakonto pri la nokto sur la boato estos nun konvena. Mi rememoris, ke mi ne diru, kun doloro pensinte: «Kial?» Samtempe mi estis komprenanta — kial, sed forpelanta la komprenon. Ĝi ankoraŭ, dume, ne havis vortojn.

Ne menciante, certe, pri la portreto, aldoninte, kiom mi povis, detalojn, rekte konvenajn al la rakonto, mi disvolvis pli detale mian historion kun Guez, post kio Biĉe, evidente, fidante al mi, konfidencis al mi la historion de la ŝipo kaj de sia veno.

«Kuranta sur ondoj» estis konstruita de ŝia patro por la patrino de Biĉe, impresema, kapricema virino, mortinta antaŭ ok jaroj. Kiel ŝipestro enposteniĝis Guez; Butler kaj Sinkwright ne estis konataj de Biĉe; ili komencis servi, kiam la ŝipo jam ekapartenis al Guez. Post kiam Seniel bankrotis kaj restis nur unu kambio, por kies pripago li ne havis monon, Guez proponis al Seniel savi la zorgeme konservatan memore al la edzino ŝipon, kiun ŝi tre ŝatis kaj plurfoje vojaĝis sur ĝi, — per fikcia transdono de ĝi en posedon de la ŝipestro. Guez plenumis ĉiujn formalaĵojn; krome, li pagis duonon de la restinta ŝuldo de Seniel.

Poste, kvankam al li estis malpermesite uzi la ŝipon por siaj celoj, Guez malkaŝe deklaris posedrajton kaj kondukis la «Kurantan» en alian havenon. La cirkonstancoj de la afero ne permesis turniĝi al tribunalo. Tiutempe Seniel esperis, ke li ricevos grandan monsumon post likvido de unu fremda entrepreno, kiu estis kun li en aferaj rilatoj, sed la ricevo de mono prokrastiĝis, kaj li ne povis aĉeti de Guez sian propran ŝipon, kiel deziris. Li pensis, ke Guez deziras monon.

— Sed li ne monon deziris, — diris Biĉe, penseme pririgardante min. — En tio estis enmiksita mi. Tio daŭris longe kaj ekstreme tedis... — Ŝi degne ridetis, komprenigante min per penso, transdoniĝinta al mi, kio okazis. — Do, jene. Li ne persekutis min en tiu senco, ke mi devus uzi defendon; li nur skribadis longajn leterojn, kaj en liaj lastaj leteroj (mi ĉiujn legis) estis rekte dirite, ke li retenas la ŝipon pro obseda penso kaj antaŭsento. La antaŭsento estas en tio, ke se li ne redonos la «Kurantan» — mia sorto estos... fariĝi, — jes, jes! — lia, vidu, edzino. Jes, li estas tia. Tio estas stranga homo, kaj tio, kion vi diris pri malsamaj opinioj pri li, estas tute ebla. Lin povas ŝanĝi por du-tri tagoj iu libro. Li subiĝas al sugesto kaj mem kaŭzas ĝin, tentiĝinte de, ekzemple, virta heroo aŭ de melodrama kanajlo kun «fajrero en la animo». Kiele? — Ŝi ekridis. — Nu, vi vidas nun mem. Sed lia fundamento, — diris ŝi kun konvinko, — tio estas diablo scias kio! Komence li, — almenaŭ, ĉe ni, — estis alia. Nur malofte oni aŭdis pri liaj diversaj heroaĵoj, kion oni ne atentis.

Mi silentis, ŝi ridetis al sia penso.

— «Kuranta sur ondoj»! — diris Biĉe, malfleksiĝante al la dorsapogilo kaj tuŝante la duonmaskon, kuŝantan sur ŝiaj genuoj. — La patro estas tre maljuna. Mi ne scias, kiu estas pli maljuna — ĉu li aŭ lia apogbastono; li jam ne paŝas sen la bastono. Sed la monon ni ricevis. Nun, en distanco de tuta lia granda, longe, impete, feliĉe kaj sence travivita vivo, — la imago de mia patrino estas ĉiam pli klara, pli distingebla por li, kaj la memoro pri tio, kio estas ligita kun ŝi, estas akra. Mi vidas, kiel li suferas, ke «Kuranta sur ondoj» iradas tien-reen kun sakoj, trenata de la ŝtelista mano. Mi prenis ĉekon je sep mil... Jen, jen, mi legas en viaj okuloj: «Kuraĝa, brava»... La afero estas en tio, ke en Guez estas, — tiel al mi ŝajnas, certe, — ioma estimo al mi. Tio ne malhelpos al li preni la monon. Tia kuniĝo de emocioj nomiĝas «psiĥologio». Mi enketis kaj decidis fari por mia maljunulo surprizon. En Liss, kien indikis mia enketo, mi malatingis Guez-on nur je unu tago; ne sciante, ĉu li venos en Liss-on aŭ direktos sin rekte al Gel-Gju, — mi alveturis ĉi tien en trajno, ĉar tutegale li devas esti ĉi tie, tion oni al mi certe sciigis. Skribi al li estas sensence kaj riske, mia letero ne devas esti en tiuj manoj. Nun mi pretas miri plu kaj plu, de la komenco, al ĉio, kio renkontigis min kun vi. Mi miras ankaŭ pri mia malkaŝemo — ne tial, ke mi ne vidus, ke mi parolas kun ĝentlemano, sed... tio ne estas karaktera por mi. Mi, ŝajne, emociiĝis. Ĉu vi konas la legendon pri Frezi Grant?

— Konas.

— Ja tio estas la «Kuranta». Gel-Gju estas originala urbo. Mi ĝin tre ŝatas. Strikte dirante, ni, Seniel-oj, estas herooj de la festo: ni havas ŝipon kun tiu nomo «Kuranta sur ondoj»; krome, mia patrino devenas el Gel-Gju; ŝi estas rekta ido de Vilhelmo Hobs, unu el la fondintoj de la urbo.

— Ĉu vi scias, — diris mi, — ke la ŝipo estas revendita al Brown same fikcie, kiel via patro vendis ĝin al Guez?

— Ho jes! Sed Brown ne estas enmiksita en tiu ĉi afero. Guez devas fari ĉion. Kaj jen Bothwell.

Alproksimiĝante, Bothwell rigardis al ni inter figuroj de la homamaso kaj, vidante, ke ni, eksilentinte, atende rigardas lin, hastis aliri.

— Imagu, kio okazis, — diris al li Biĉe. — Nia nova konato, Tomaso Harvey, navigis sur la «Kuranta» kun Guez. Guez estas ĉi tie aŭ baldaŭ estos ĉi tie.

Ŝi aldonis nenion pli pri tiu historio, permesante al mi, se mi deziras mem, sciigi pri la skandalo kaj la krimo de Guez. Min kortuŝis ŝia takto; mallonge konfirminte la vortojn de Biĉe, mi prisilentis al Bothwell la detalojn de mia vojaĝo.

Biĉe diris:

— Mi estis rekonita hazarde, sed per tre, tre komplika maniero. Mi al vi rakontos. Ni ĉi tie iomete interparolis malkaŝe.

Ŝi klarigis, ke mi scias ŝian taskon en la veraj cirkonstancoj.

— Jes, — diris Bothwell, — la morna pirato persekutas nian Biĉe-n kun ponardo en la dentoj. Tion jam ĉiuj scias; tiom, ke fojfoje eĉ parolas, se ne estas alia temo.

— Ridu! — ekkriis Biĉe. — Sed min, sen rido, atendas turmenta interparolo!

— Mi kune kun Harvey eniros al Guez, — diris Bothwell, — kaj ĉeestos dum la interparolo.

— Tiam nenio rezultos. — Biĉe suspiris. — Guez venĝos al ni ĉiuj per glacia ĝentileco, kaj mi restos kun nenio.

— Ĉu vin ne maltrankviligas... — Mi ne sukcesis fini la demandon, sed la junulino bonege komprenis, kion mi intencas diri.

— Ho-o! — rimarkis ŝi, mezurinte min per klara puŝo de la rigardo. — Tamen la nokto de mirakloj tro longas. Ni devas iri, Bothwell. — Subite vigliĝinte, ekridinte tiel, ke ŝi iĝis tute alia, ŝi skribis en malgranda notlibreto kelkajn vortojn kaj donis al mi.

— Ĉu vi vizitos nin? — diris Biĉe. — Mi donas al vi mian adreson. Malnova bela strato, malnova domo, du maljunaj homoj kaj mi. Kiel ni agu? Mi vin invitas al tagmanĝo morgaŭ.

Mi dankis, post kio Biĉe kaj Bothwell ekstaris. Mi trairis kun ili ĝis la elira pordo de la halo, puŝiĝante en la maskerada homamaso. Biĉe donis la manon.

— Do, ĉu vi ĉion memorfiksas? — diris ŝi, tenere malfermetinte la buŝon kaj rigardante kun ruzo. — Eĉ tion, kio okazas sur kajo? (Bothwell ridetis, ne komprenante.) Ĉu vere, memoro estas terura afero! Ĉu vi konsentas?

— Sed ne en tiu ĉi okazo.

— Do en kiu? Nu, Bothwell, ĉion ĉi indas rakonti al Gerda Tornston. Ŝin tio por longe okupos. Ne koleru, — turnis sin al mi la junulino, — mi devas ŝerci, por ne ekmalgaji. Ĉio estas komplika! Tiel komplika. La tuta vivo! Min forte tuŝis tio, kion mi ne komprenas, sed tre deziras kompreni. Ĉu vi helpos al mi morgaŭ? Ekzemple, — tiuj du roboj. En tio estas demando! Ĝis revido.

Kiam ŝi forturniĝis, forirante kun Bothwell, ŝia vizaĝo, — kiel mi vidis ĝin profile, — iĝis zorgema kaj perpleksa. Ili pasis, mallaŭte parolante inter si, en la pordon, kie ili ambaŭ samtempe turnis sin por rigardi al mi; diveninte tiun moviĝon, mi mem turnis min por foriri. Mi komprenis, kiom kara estas por mi tiu, nur nun konata junulino. Ŝi foriris, sed plu kvazaŭ estis ĉi tie.

Ricevinte hajlon da puŝoj, ĉar mi iris tute enprofundiĝinta en miajn pensojn, mi, finfine, rekonsciiĝis kaj eliris el la halo laŭ la ŝtuparo al la flanka elirejo sur straton. Malleviĝante laŭ ĝi, mi rememoris, kiel nur antaŭ horo laŭ tiu ĉi ŝtuparo estis malleviĝanta Dezi, penseme taŭzante la franĝon de la robo, kaj humile, tutkore deziris al ŝi bonan nokton.