Ĉapitro XX
Tago pasas rapide sur ŝipo. Ĝi ŝajnas longa komence: kiam la suno leviĝas super oceano, oni miksas la spacon kun la tempo. Ankoraŭ malproksimas vespero! Tamen, ne forgesante pri horloĝo, oni vidas, ke estas alportita tagmanĝo, kaj jen alkuras nokto. Post la tagmanĝo, tio estas terpomoj kun salviando, kompoto kaj kafo, mi ekvidis ludkartojn kaj proponis al Tobbogan ludi pokeron. Mi havis celon: fordoni dek-dudek pundojn, sed tiel, ke oni opiniu tion gajno. Tiuj homoj, certe, rifuzus preni monon, sed mi ne deziris foriri, ne lasinte por ili ioman monsumon pro dankemo. Laŭ hazardaj, apartaj vortoj eblis diveni, ke la aferoj de Proctor ne brilas.
Kiam mi faris tiun proponon, Dezi transformiĝis en demandosignon, kaj Proctor, preninte la ludkartojn, deĵetis ilin kun suspiro kaj deklaris:
— Tiu damnita kartona bando multe kostis al mi siatempe, kaj tial mi faris ĵuron kaj plenumos ĝin — ne ludi eĉ senmone.
Tamen Tobbogan konsentis ludi — pro ĝentileco, kiel mi pensis, — sed kiam ni ambaŭ elmetis sur la tablon kelkajn orajn monerojn, liaj okuloj montris pasian ludemulon.
— Ludu, — diris Dezi, enpikante en la tablon siajn blankajn kubutojn kun kavetoj kaj metinte inter la manplatoj la vizaĝon, — kaj mi spektos. — Tiel sidis ŝi, retenante la spiron aŭ rideksplodante ĉe malgajno de unu el ni, dum la tuta tempo. Kiel alkatenita, sidis Proctor, forgesante pri sia pipo; nur laŭ lia nerva spirado oni povis diveni, ke la malnova ludista kordo tremas en li simile al streĉita fiŝfadeno. Finfine li foriris, ĉar venis liaj vaĉaj horoj.
Tiamaniere, mi eniris en la batalon, nudiginte la bruston kaj rompinte la pinton de mia spado. Mi povis senpune friponi kontraŭ mi mem tial, ke la ideo de intenca malgajno malpleje povis veni en la kapon de Tobbogan. Kiam ludas du homoj, pokero tre ofte donas grandajn kombinaĵojn. Por mi estis facile ĵetadi miajn kartojn, deklarante, ke mi malgajnis, se Tobbogan deklaradis monsumon, grandan por li. Fojfoje, se miaj kartoj vere estis malpli fortaj, mi montradis ilin, por ke ne aperu suspektoj. Ni komencis ludi ekde malgrandaj sumoj. Tiam Tobbogan iĝis parolema. Li ridadis, paroladis kun si mem, gajnante, kritikadis mian taktikon. Laŭ mia volo al li fortunis, pro kio li ĉiam pli ekscitiĝadis. Jam dek ok pundoj kuŝis antaŭ li, kaj mi estis kalkulanta la cirkonstancojn, por aranĝi precize dudek. Sed subite, ĉe nova mia disdono, li ĵetis ĉiujn kartojn, prenis kvin novajn kaj vetis dudek pundojn.
Kiom ajn granda estus lia kartkombino aŭ simple decidemo timigi, okazis, ke miajn kartojn konsistigis kvin keroj de nekredebla belo: deko, fanto, damo, reĝo kaj aso. Kaj kun tiela kombino mi devis pagi al li esence mian propran gajnon!
— Bone, — diris mi. — Montru la kartojn.
Per tremanta mano Tobbogan elmetis kvaropon kaj ekrigardis al mi, blindigita de la sukceso. Kia ĉagreno estus por li vidi miajn kerojn! Mi ĵetis la kartojn kun la dorsoj supren kaj alŝovis al li manplenon da oraj moneroj.
— Bone mi vin prirabis! — ekkriis Tobbogan, kunpremante la monon.
Ĵetinte hazardan rigardon al Dezi, mi ekvidis, ke ŝi estas miksanta la kartojn, ĵetitajn de mi, kun la cetera kartaro. De sur ŝia vizaĝo, ruĝa pro sinĝeno, estis malrapide foriranta la sango, malaperante kune kun la rideto, kiu ne revenis.
— Kion li havis? — demandis Tobbogan.
— Tri damojn, tri naŭojn, — diris la junulino. — Kiom ci gajnis, Tobbogan?
— Tridek ok pundojn, — diris Tobbogan, ridante. — Ja mi pensis, ke vi same havas kvaropon!
— Redonu la monon.
— Mi ne komprenas, kion ci volas diri, — respondis Tobbogan. — Sed, se ci deziras...
— Mia deziro estas tute mala, — diris mi. — Dezi ne devas diri tiel, ĉar tio estas ofenda por ajna ludanto, kaj sekve, ankaŭ por mi.
— Jen, vidu, — rimarkis Tobbogan kun faciliĝo, — kaj tial retenu la langon.
Dezi enigme ekridis.
— Vi malbone ludas, — kun ĉagreno deklaris ŝi, rigardante al mi per kortuŝe kolera rigardo, al kio mi povis nur diri:
— Pardonu, sekvan fojon mi ludos pli bone.
Verŝajne, mia respondo estis por ŝi tre amuza, ĉar nun ŝi jam sincere kaj sonore ekridis. Ŝerce, sed tiel, ke eblis kompreni, pri kio mi petas, mi diris:
— Rakontu al neniu, Dezi, kiel malbone mi ludas, ĉar, onidire, se rakonti — dum la tuta vivo la ludanto nur pagos.
Nenion komprenante, Tobbogan, plu en fajro de la gajno, diris:
— Al mi vi povas fidi. Mi al ĉiuj diros, ke vi ludis bonege!
— Konsentite, — respondis la junulino, — la samon ankaŭ mi diros al ĉiuj.
Mi estis ege konfuzita, kvankam kaŝis tion, kaj foriris kun preteksto elekti librojn por Dezi. Trovinte du romanojn, mi donis ilin al matroso kun peto porti ilin al la junulino.
La restaĵon de la tago mi pasigis supre, sidante inter kabloj.
Apud la kuirejo aperadis kaj malaperadis Dezi; ŝi estis lavanta tolaĵojn.
«Merganaso» iris nun ĉe meza vento kaj modera ondado. Mi sidis kaj rigardis al la maro.
Kiu diris, ke maro sen bordoj estas teda, monotona spektaĵo? Tion diris oni, la sennoma. Ne estas bordoj, — tio estas vero, sed tia vero estas bela. La horizonto estas pura, regula kaj profunda. Severa pureco de la rondo, plena de solaj ondoj, detale klaraj proksime; en malproksimo ili kaŝiĝas unu post la alia; ĉe la horizonto ili nur apenaŭ tuŝas la klaran linion de la ĉielo, kvazaŭ vi rigardas tien tra malregula vitro. Grandmezure estas donitaj la spaco kaj la profundo, kiun, iom post iom komencinte senti, vi vidas antaŭ vi sen helpo de la okuloj. En tiu senrespondeco de maraj fortoj, obeantaj nek al kalkulo, nek al klara konscio de sia vera potenco, montrata de la eterna bildo, estas infekta maltrankvilo. Ĝi similas al krea instinkto en momento de ties vekiĝo.
Aŭdinte paŝojn, mi retroturniĝis kaj ekvidis Dezi-n, alirantan al mi kun ĝeniĝinta vizaĝo, sed ŝi tuj ekridetis kaj, atente fiksrigardinte min, eksidis sur kablon.
— Ni devas interparoli, — diris Dezi, mallevinte la manon en la poŝon de la antaŭtuko.
Kvankam mi divenis, en kio estas la afero, tamen ŝajnigis, ke ne komprenas. Mi demandis:
— Ĉu io serioza?
Ŝi prenis mian manon, ruĝiĝis kaj ŝovis en ĝin — tiel rapide, ke mi ne sukcesis kompreni ŝian intencon, — pezan volvaĵon. Mi malvolvis ĝin. Tio estis mono — tiuj tridek ok pundoj, kiujn mi malgajnis al Tobbogan. Dezi rapide ekstaris kaj intencis forkuri, sed mi ŝin retenis. Mi sentis min tre stulte kaj deziris, ke ŝi trankviliĝu.
— Jen la tuta interparolo, — diris ŝi, obeeme revenante sur sian kablon. En ŝiaj okuloj brilis larmoj de ĝeniĝo, kiujn ŝi bedaŭris mem. — Kaŝu la monon, por ke mi ne plu vidu ĝin. Nu, por kio vi tion aranĝis? Vi malbonigis al mi la tutan tagon. Antaŭ ĉio, kiel mi povis klarigi al Tobbogan? Li eĉ ne kredus. Mi disputis kun li kaj pruvis, ke la mono estas redonenda.
— Kara Dezi, — diris mi, tuŝita de ŝia digno, — se mi kulpas, do, certe, nur en tio, ke mi ne miksis la kartojn. Kaj se tio ne okazus, alivorte, se ne estus pruvo, — kiel vi tiam rilatus?
— Neniel, certe; malgajno estas malgajno. Sed mi tutegale estus tre ĉagrenita. Ĉu vi pensas, ke mi ne komprenas, kion vi deziris? Pro tio, ke al ni ne eblas proponi monon, vi intencis ilin malgajni, kiel, ni diru, dankon, sed ĉio ĉi tute ne necesas. Kaj mi ne devus mallaŭdi vin. Ĉu vi nun komprenis?
— Bonege komprenis. Ĉu al vi plaĉis la libroj?
Ŝi silentis iom, ankoraŭ ne kapabla tuj transiri sur pacajn relojn.
— La titoloj estas interesaj. Mi rigardis nur la titolojn — ĉiam mankis tempo. Vespere mi eksidos kaj legos. Pardonu min, ke mi tiel incitiĝis. Min mem nun riproĉas la konscienco, sed kion mi povas fari? Nun diru, ke vi ne koleras kaj ne ofendiĝis al mi.
— Mi ne koleras, ne koleris kaj ne koleros.
— Do ĉio estas bona, kaj mi iros. Sed estas ankoraŭ unu interparolo...
— Parolu nun, alie vi ŝanĝos la intencon.
— Ne, pri tio mi ne povas ŝanĝi la intencon, tio estas tre grava. Sed kial grava? Ne tial, ke estas io speciala, tamen mi ĉiam pensas: ĉu mi divenis aŭ ne divenis? Ĉe oportuna okazo ni interparolos. Necesas vin manĝigi, sed mi ankoraŭ ne preparis, venu post duonhoro.
Ŝi leviĝis, kapsalutis kaj hastis en sian kuirejon aŭ en iun alian lokon, ligitan kun ŝia labora tago.
Tiu sceno hontigis min: la junulino montris sin vera mastrino, dum mi — necesas agnoski — intencis ludi rolon de mastro. Sed kion ŝi ankoraŭ deziris pridiskuti? Mi malmulte pensis kaj baldaŭ forgesis pri tio; kiam venis mallumo, ĉiuj eksidis por vespermanĝi, pro sufoka varmego, supre, antaŭ la kuirejo.
Tobbogan renkontis min iom seke, sed ĉar pri la okazintaĵo kun kartoj ĉiuj silente interkonsentis ne paroli, li baldaŭ trankviliĝis; nur fojfoje ĵetadis al mi pensemajn rigardojn, kvazaŭ dirante: «Ŝi pravas, sed rezigni monon estas malfacile, diablo prenu». Proctor, tamen, alparoladis al mi kun emfazita amikemo, kaj se li sciis ion de Dezi, do al li, verŝajne, estis agrabla ŝia ago; li deziris aludi ion, dirinte: «Homo proponas, Dezi disponas!» Ĉar tiutempe la viroj estis manĝantaj, kaj la junulino estis forportanta kaj alportanta telerojn, do unu matroso rimarkis:
— Mi proponus, vidu, manĝi meleagron. Sed ŝi disponis salviandon.
— Silentu, — respondis alia, — morgaŭ mi venigos cin en restoracion.
Sur «Merganaso» oni nutradis sin maldiverse, kiel oni entute nutras sin sur negrandaj velŝipoj, kiuj dum dek-dudek tagoj da navigado ne povas trovi freŝan provianton kaj ne havas lokon por konservi ĝin. Konservaĵoj, salviando, makaronioj, kompoto kaj kafo — estis nenio plia por manĝi, sed ĉion oni konsumadis per grandegaj porcioj. Kiel signon de anima paco, kaj eble, ankaŭ de diversaj esperoj, kiuj pli ofte estas muŝoj, ol abeloj, Proctor verŝis por ĉiuj po glaso da rumo. La suno antaŭlonge subiris. Al ni lumis kerosena lampo, starigita sur la tegmento de la kuirejo.
La teŭga matroso ekkriis:
— Lumo maldekstre!
Proctor ekiris al la rudro. Mi ekvidis antaŭ «Merganaso» multenombrajn lumojn de grandega vaporŝipo. Ĝi pasis tiel proksime, ke estis aŭdebla frapado de la helica ŝafto. En interspacoj sub la ferdekoj en lumo estis sidantaj kaj promenantaj pasaĝeroj. Tiu trituba alta giganto, kiam ni preteris ĝin, deiris, turninte al ni la poŭpon, kovritan per fajraj aperturoj, kaj sternante ŝanceliĝantan, prilumitan vualon de ŝaŭmo.
«Merganaso» manovris, pro kio ĉe la veloj estis okupitaj ĉiuj, dum mi kaj Dezi staris, observante la malproksimiĝon de la vaporŝipo.
— Vi devus trafi sur tian vaporŝipon, — diris la junulino. — Tie estas tiel bonege. Ĉio estas oportuna, ĉio estas, kiel en granda hotelo. Tie oni eĉ dancas. Sed mi neniam estis sur luksaj vaporŝipoj. Al mi eĉ ŝajnis, ke ludas muziko.
— Ĉu vi ŝatas dancojn?
— Mi ŝatas bombonojn kaj dancojn.
Tiutempe aliris Tobbogan kaj ekstaris malantaŭe, ŝovinte la manojn en la poŝojn.
— Prefere ci instruu min, — diris li, — kiel danci.
— Ci tiel nun diras. Ci ne povas: mi jam penis instrui cin.
— Mi ne scias pro kio, — konsentis Tobbogan, — sed, kiam mi tenas knabinon je la talio, kaj muziko subite eksonas, la kruroj iĝas, kvazaŭ sakoj. Mi staras: nek antaŭen, nek malantaŭen.
Iom post iom ree kunvenis ĉiuj, sed la vespermanĝo estis finita, kaj komenciĝis konversacio pri la vaporŝipo, en kiu Proctor rekonis «Leo»-n.
— Ĝi estas el Aŭstralio; tio estas linia vaporŝipo de la Pacifika kompanio. En ĝi estas dudek mil tunoj.
— Mi diras, ke sur «Leo» estas pli bone, ol ĉe ni, — diris Dezi.
— Mi ĝojas, ke mi trafis al vi, — kontraŭdiris mi, — almenaŭ tial, ke mi ne havas komunan vojon kun tiu vaporŝipo.
Proctor rakontis okazon, kiam vaporŝipo ne haltis por preni de sur boato ŝiprompiĝulojn. De tio komenciĝis rakontoj pri diversaj akcidentoj en oceano. Kreiĝis parolema humoro, kiel okazas en varmaj vesperoj, en bona vetero kaj ĉe konscio, ke proksimas la fino de la vojaĝo.
Sed malgraŭ tuta sperto de tiuj maristoj en historioj pri naĝantaj boteloj, nokte renkontataj glacimontoj, ribeloj de ŝipanaroj kaj detruantaj skualoj, mi malkovris, ke ili ne konas la historion de «Mary Celeste», kaj krome la kvinmonatan vagadon en boato de ses homoj, pri kiuj verkis M. Twain, komencinte per tio sian famon.
Tuj kiam mi finis paroli pri «Celeste», la riĉa fantazio de Dezi ekturnis min kaj ĉiujn per plej neatenditaj divenoj. Ŝi estis ege emociita kaj montris tian inventemon de esplorado, ke mi ne sukcesadis elpensi, kion respondi al ŝi.
— Sed ĉu eblas, — diradis ŝi, — ke tio okazis tiel...
— Homoj pensis dum kvindek jaroj, — kontraŭdiradis Proctor, sed, kiu ajn kontraŭdiradis, responde aŭdiĝis nur:
— Ne interrompu min! Ĉu vi komprenas: la tagmanĝo staris sur la tablo, en la kuirejo hejtiĝis la forno! Mi diras, ke ilin atakis malsano! Aŭ eble, ili ekvidis miraĝon! Belan bordon, insulon aŭ neĝajn montojn! Ili forveturis sur ĝin ĉiuj.
— Kaj la infanoj? — diris Proctor. — Ĉu ci ne lasus la infanojn, kaj kun ili, ni diru, nu, almenaŭ du matrosojn?
— Do kio! — Ŝin embarasis nenio. — La infanoj deziris plej multe. Sed oni klarigu al mi tiuokaze!
Ŝi sidis, subfleksinte la krurojn, kaj, apogante sin per la manoj al la ferdeko, rampadis pro ekscitiĝo tien-reen.
— Sed oni ja nenion scias, ĉu ci komprenas? — respondis Tobbogan.
— Se ne pesto kaj ne miraĝo, — deklaris Dezi sen ajna ĝeniĝo, — do en la subakva parto estis truo. Nu jes, vi ŝtopis ĝin per la lango; bone. Imagu, ke ili deziris fari enigmon...
Inter ŝiaj sennombraj versioj, kiujn ŝi elŝutadis senfine, tiel ke mi multon forgesis, la vortoj pri «enigmo» ŝajnis al mi interesaj; mi petis klarigi.
— Vidu — ili foriris, — diris Dezi, svinginte la manon, por montri, kiel foriris, — kaj por kio tio necesis, vi vidas laŭ vi mem. Kiel ajn pensu, solvi tiun problemon kapablas nek vi, nek mi, nek li, nek ĉiuj en la mondo. Do jen, — ili faris tion intence. Inter ili, probable, estis tia homo, kiu, eble, ŝatis elpensi ŝercojn. Tio estis la ŝipestro. «Pri ni restu memoro, legendo, kaj neniu iam povu klarigi ĝin!» Tiel li diris. Sur la vojo ili renkontis ŝipon. Ili interkonsentis kun ĝi, por transiri sur ĝin, kaj transiris, kaj la sian forlasis.
— Kaj poste? — diris mi, post kiam ĉiuj ekrigardis al la junulino, nenion komprenante.
— Poste mi ne scias. — Ŝi ekridis kun laca aspekto, subite senverviĝinte, kaj facile frapis siajn vangojn, naive malferminte la buŝon.
— Ĉion sciis, kaj nun subite forgesis, — diris Proctor. — Neniu cin komprenis, kion ci volis diri.
— Por mi estas tutegale, — deklaris Dezi. — Sed ĉu vi — komprenis?
Mi diris «jes» kaj aldonis:
— Tiu okazo estas tiel mirinda, ke ĉia klarigo, kiel ajn versimila ĝi estu, restas senpruva.
— Malhela historio, — diris Proctor. — Aŭdis mi multajn fabelojn, kaj ankaŭ nun ankoraŭ ŝatas aŭskulti. Tamen pri iuj el ili indas pensi. Ĉu vi aŭdis pri Frezi Grant?
— Ne, — diris mi, tremerinte pro neatenditeco.
— Ĉu ne?
— Ĉu ne? — subkaptis Dezi per pli alta tono. — Ni rakontu al Harvey pri Frezi Grant. Nu, Bolt, — turnis ŝi sin al la matroso, kiu staris ĉe la ŝiprando, — en tio ci estas specialisto. Neniu scipovas tiel rakonti, kiel ci, la historion de Frezi Grant. Kiom da fojoj ci ĝin rakontis?
— Mil kvincent du, — diris Bolt, la fortika homo kun nigraj okuloj kaj ironia buŝo, kaŝita en la krispa skita barbeto.
— Ci jam mensogas, sed des pli bone. Nu, Bolt, ni sidas en kompanio, en gastejo, ni havas gastojn. Montru ĉion, al kio ci kapablas.
Dum daŭris tiu ĉi enkonduko, mi devigis min aŭskulti, kiel fremdulo, scianta nenion.
Bolt eksidis sur faldeblan seĝon. Li sciis artifikojn de rakontisto, kiu alte taksas sin. Li kombis la barbon supren per la kvin fingroj, malfermis la buŝon, iomete elpendiginte la langon, ĉirkaŭrigardis ĉiujn ĉeestantojn, pasigis la grandegan manplaton laŭ la vizaĝo, grakis kaj alsidiĝis pli proksime.
— Antaŭ ĉirkaŭ cent kvindek jaroj, — diris Bolt, — el Bostono en Hindion iris fregato «Admiralo Foss». Inter aliaj pasaĝeroj estis sur tiu ŝipo generalo Grant, kaj kun li veturis lia filino, rimarkinda belulino, kies nomo estis Frezi. Necesas diri al vi, ke Frezi estis fianĉiniĝinta al unu ĝentlemano, kiu jam dum ĉirkaŭ du jaroj estis servanta en Hindio kaj okupanta militan postenon. Kia estis la posteno, — ĉu indas rakonti? Se vi diros — «indas», vi malgajnis, ĉar mi tion ne scias. Necesas diri al vi, ke kiam mi antaŭe prezentadis tiun ĉi interesan historion, Dezi ĉiel penadis ekscii, kian postenon havis la fianĉo-ĝentlemano, kaj se ŝi ne demandas nun...
— Do tio tute ne koncernas cin, — interrompis Dezi. — Se ci forgesis, kio estas plu, — demandu min, mi al ci rakontos.
— Bone, — diris Bolt. — Mi atentigas vin, ke ŝi koleras. Ĉiel ajn, «Admiralo Foss» vojaĝis jam monaton kaj duonon, kiam dum mateniĝo vaĉantoj rimarkis grandegan ondon, irantan ĉe kvieta maro kaj modera vento el la sud-oriento. Ĝi iris kun rapido de kalandrilo. Certe, ĉiuj ektimis, kaj estis uzitaj rimedoj, por droni, ni diru, bele, kun aspekto, ke pereas ne mallertaj maristoj, kiuj neniam vidis centmetran ondegon. Tamen nenio okazis. «Admiralo Foss» ekrampis supren, ekstaris sur alto de la sonorilturo de Sankta Petro kaj ekiris malsupren tiel, ke, kiam ĝi malleviĝis, rapido de ĝia iro estis tridek mejloj hore. Memkompreneble, la velojn oni sukcesis forigi, alie renkonta vento, pro la iro, renversus la fregaton kiel turbon.
La ondo pasis, foriris kaj ne plu estis alia tia ondo. Kiam la suno komencis subiri, oni ekvidis insulon, kiu estis indikita sur neniuj mapoj; sur la vojo de «Foss» ne povis esti insulo en tiu latitudo. Pririgardinte ĝin per lornoj, la ŝipestro ekvidis, ke sur ĝi ne rimarkeblas eĉ unu arbo. Sed ĝi estis belega, kiel juvelaĵo, se meti ĝin sur bluan veluron kaj rigardi el ekstere, tra fenestro: tiel oni deziras ĝin preni. Ĝi estis el flavaj rokoj kaj lazuraj montoj, de admirinda belo.
La ŝipestro tuj enskribis en la loglibron, kio okazis, sed al la insulo ne aliris, ĉar li ekvidis multajn rifojn, kaj laŭ la bordo krutan deklivon, sen golfeto kaj malprofundaĵo. Kiam sur la ponto kunvenis homamaso kaj paroladis kun oficiroj pri la stranga fenomeno, aperis Frezi Grant kaj komencis peti la ŝipestron, ke li albordiĝu al la insulo — por rigardi, kia tero ĝi estas. «Fraŭlino, — diris la ŝipestro, — mi povas malkovri novan Amerikon kaj fari vin reĝino, sed ne ekzistas eblo aliri al la insulo pro granda enprofundiĝo de la fregato, ĉar malhelpas surfo kaj rifoj. Sed se ni sendos boaton, tio povas prokrasti nian vojaĝon, kaj ĉar aperis antaŭtimo esti kaptita de senventeco, do ni devas hasti al la sudo, kie estas aera fluo».
Frezi Grant, kvankam estis bona junulino, — jen, ni diru, kiel nia Dezi... Atentu, ĝentlemanoj, ŝian vizaĝon ĉe tiuj vortoj. Do mi parolas pri Frezi. Ŝin ĉiuj amis sur la ŝipo. Tamen en ŝi sidis virina diablo, kaj se ŝi ion elpensis, reteni ŝin estis problemo.
— Aŭskultu! Aŭskultu! — proklamis Dezi, apogante la mentonon per la mano kaj larĝigante la okulojn. — Nun ĝi komenciĝas!
— Tute ĝuste, Dezi, — diris Bolt, mordante sian malpuran ungon. — Jen ĝi komenciĝis, kiel tio okazas al fraŭlinoj. Alivorte, Frezi staris, mordante la lipon. Tiutempe, malfeliĉe, juna leŭtenanto elpensis diri al ŝi komplimenton. «Vi estas tiel malpeza, — diris li, — ke kun deziro povus trakuri al la insulo sur la akvo, ne malsekiginte la piedojn». Kion do vi pensas? «Estu laŭ viaj vortoj, sinjoro, — diris ŝi. — Mi jam ĵuris al mi esti tie, mi plenumos la ĵuron aŭ mortos». Kaj jen, antaŭ ol oni sukcesis etendi la manon, sursaltis ŝi sur la parapeton, ekpensis, paliĝis kaj al ĉiuj svingis la manon. «Adiaŭ! — diris Frezi. — Mi ne scias, kio okazas al mi, sed cedi mi jam ne povas». Kun tiuj vortoj ŝi desaltis kaj, ekkriinte, haltis sur ondo, kiel floro. Neniu, eĉ ŝia patro, povis diri eĉ vorton, tiel ĉiuj estis afekciitaj. Ŝi turnis sin kaj, ridetinte, diris: «Tio estas ne tiel malfacila, kiel mi pensis. Diru al mia fianĉo, ke li min ne plu vidos. Adiaŭ ankaŭ vi, kara patro! Adiaŭ, mia patrujo!»
Dum ĉio ĉi estis okazanta, ĉiuj staris, kiel ligitaj. Kaj jen de ondo sur ondon, saltante kaj transsaltante, Frezi Grant ekkuris al tiu insulo. Tiam malleviĝis nebulo, la akvo tremeris, kaj, kiam la nebulo disiĝis, estis videbla nek la junulino, nek tiu insulo: kiel ĝi leviĝis el la maro, tiel same malleviĝis ree sur la fundon. Dezi, prenu naztukon kaj viŝu la okulojn.
— Mi ĉiam ploras, kiam atingas tiun ĉi lokon, — diris Dezi, kolere purigante la nazon en naztukon, kiun ŝi eltiris el la poŝo de Tobbogan.
— Jen la tuta historio, — finis Bolt. — Kio estis sur la ŝipo poste, certe, estas ne interesa, kaj ekde tiam aperis onidiro, ke Frezi-n Grant oni fojfoje vidis jen tie, jen ĉi tie, nokte aŭ ĉe mateniĝo. Ŝin oni opinias zorganta pri viktimoj de ŝippereoj, interalie; kaj tiu, kiu ŝin vidos, oni diras, pensados pri ŝi ĝis la fino de la vivo.
Bolt ne suspektis, ke li neniam havis tiom atentan aŭskultanton, kiel mi. Sed tion rimarkis Dezi kaj diris:
— Vi aŭskultis, kiel katino muson. Ĉu vi renkontis ŝin, la kompatindan Frezi-n Grant? Konfesu!
Malgraŭ ŝerceco de la demando, ĉiuj maristoj tuj turnis la kapojn kaj komencis rigardi en mian buŝon.
— Se tio estis tiu junulino, — diris mi, nature, riskante per nenio, — junulino en punta robo kaj oraj ŝuoj, kun kiu mi parolis ĉe la mateniĝo, — do, sekve, tio estis ŝi.
— Tamen! — ekkriis Proctor. — Kio, Dezi, jen al ci enigmo.
— Ĝuste tiel ŝi estis vestita, — diris Bolt. — Ĉu vi antaŭe aŭdis tiun fabelon?
— Ne, mi ne aŭdis ĝin, — diris mi, kaptita de impulso ekstari kaj foriri, — sed al mi ial ŝajnis, ke estas tiel.
Ĉi-foje la konversacio finiĝis, kaj ĉiuj disiris. Mi longe ne povis ekdormi: kuŝante en la loĝejo, aŭskultante plaŭdon de la akvo kaj ronkadon de matrosoj, mi ekdormis ĉirkaŭ la kvara, kiam vaĉantoj ŝanĝiĝis. En tiu mateno ĉiuj dormis iom pli, ol ĉiam. La tago pasis sen okazaĵoj, notindaj en sia plena evoluo. Ni iris ĉe bonega vento, tial Bolt diris al mi:
— Ni decidis, ke vi alportis al ni feliĉon. Mi ĵuras. Ankoraŭ ne estis dum la tuta jaro tia glata navigo.
Jam ekde la mateno min ekposedis malpacienco esti sur la bordo. Mi sciis, ke tiu tago estas la lasta tago de la navigo, kaj tial ĝi tiriĝis pli longe, ol aliaj tagoj, kiel ĉiam estas en fino de vojo. Kiu ne konas jukon en la dorso? Senton de rapideco en la senmovaj piedoj? La distanco ricevas malamikan nuancon. Nia animo penas aldoni rapidon al la ŝipo; la penso, multfoje vizitinte la imagatan bordon, devas malvolonte reveni en la malrapide rampantan korpon. La suno ĉiel evitas leviĝi al la zenito, kaj atinginte ĝin, komencas malleviĝi kun rapido de homo, diligente balaanta ŝtuparon.
Post tagmanĝo, transirante jen sur la ferdekon, jen en la loĝejon, mi ekvidis Dezi-n, kiu eliris el la kuirejo por elverŝi sitelon kun akvo ekster la ŝiprandon.
— Jen, vin mi bezonas, — diris ŝi, sinĝene ridetante, kaj poste iĝis serioza. — Venu en la kuirejon, kiam mi elverŝos tiun ĉi sitelon, ĉe la ŝiprando estas maloportune interparoli por ni, kvankam, krom stultaĵoj, vi de mi nenion aŭdos. Ja ni ne finparolis hieraŭ. Tobbogan ne ŝatas, kiam mi interparolas kun viroj, kaj li staras ĉe la rudro kaj ŝajnigas, ke ekfumas.
Konsentinte, mi sidis iom sur la holdo, poste ekiris en la kuirejon trans flugilo de velo.
Dezi sidis sur tabureto kaj diris: «Eksidu», frapinte la genuojn per la manoj. Mi eksidis sur bareleton kaj prepariĝis aŭskulti.
— Kvankam tio estas malĝentila, — diris la junulino, — sed min ial zorgigas, ke mi ne ĉion scias. Ne ĉion vi rakontis al ni pri vi. Mi hieraŭ pensis. Ĉu vi scias, estas io enigma. Pli ĝuste, vi diris la veron, sed pri unu afero silentis. Sed kio estas tiu unu afero? Al vi en la maro io okazis. Ial mi vin kompatas. Pro kio do?
— Ĉu pri tio, kion vi ne finparolis hieraŭ?
— Ĝuste. Ĉu mi havas rajton scii? Klare — nenian. Do vi ne respondu tiuokaze.
— Dezi, — diris mi, konfidante al ŝia naiva scivolemo, montri kiun ŝi povis, certe, nur pro neeblo ĝin bridi, kaj krome — al ŝia sagaco, — vi ne eraris. Sed nun mi estas en speciala stato, tute speciala, tia, ke mi ne povus diri tiel, tuj. Mi nur promesas al vi kaŝi nenion, kio estis en la maro, kaj faros tion en Gel-Gju.
— Ĉu vin timigis io? — diris Dezi kaj, silentinte iom, aldonis: — Ne koleru kontraŭ mi. Min fojfoje io kaptas, tiel, ke ĉiuj miras; jen mi dum la tuta tempo pensas pri via historio, kaj mi ne deziras, ke al vi restu pri mi memoro, kiel pri scivolema knabinaĉo.
Mi estis kortuŝita. Ŝi donis al mi ambaŭ manojn, skuis la miajn kaj diris:
— Jen ĉio. Ĉu estis por vi bone ĉi tie?
— Kaj kiel vi pensas?
— Neniel. La ŝipo estas malgranda, sufiĉe malpura, kaj estas nenia gajo. Nutrado same lasas multon por deziri. Kaj kial vi diris hieraŭ pri punta robo kaj oraj ŝuoj?
— Por ke viaj okuloj iĝu rondaj, — ridante, respondis mi al ŝi. — Dezi, ĉu vi havas patron, patrinon?
— Havis, certe, kiel ĉiu deca homo. La patro nomiĝis Rikardo Benson. Li malaperis senspure en la Ruĝa maro. Kaj mia patrino morte malvarmumis antaŭ kvin jaroj. Tamen mi havas bonan onklon; kvankam iom morna, sed por mi li iros en fajron kaj en akvon. Li ne havas ankoraŭ genevojn, krom mi. Kaj ĉu vi kredas, ke estis Frezi Grant?
— Kaj vi?
— Tio al mi plaĉas! Vi, vi, vi! — ĉu kredas aŭ ne?! Mi senkondiĉe kredas kaj diros — kial.
— Mi pensas, ke tio povis esti, — diris mi.
— Ne, vi denove ŝercas. Mi kredas tial, ke pro tiu historio mi deziras ion fari. Ekzemple, frapi per la pugno kaj diri: «Jes, homon oni ne komprenas».
— Kiu ne komprenas?
— Ĉiuj. Kaj li mem ne komprenas sin.
La interparolon interrompis apero de matroso, veninta por preni fajron por la pipo. «Baldaŭ venos via ripozo», — diris li al mi kaj komencis fosi en braĝo. Mi eliris, rimarkinte, kiel atente rigardis al mi la junulino, kiam mi estis foriranta. Kio estis tio? Pro kio tiel interesis ŝin la historio, kies unu duono kuŝis en ombro de tago, kaj la alia — en lumo de nokto?
Antaŭ la veno al Gel-Gju mi sidis kun la matrosoj kaj eksciis de ili, ke neniu el miaj savintoj antaŭe estis en tiu ĉi urbo. En sorto de malgrandaj ŝipoj de tipo de «Merganaso» okazas odiseadoj je mil aŭ eĉ je du kaj tri mil mejloj — eliro en la grandan mondon. Antaŭa ŝipestro de «Merganaso» estis arestita pro trafa pafado en kazino «Fortuno». Proctor estis posedanto de «Merganaso» kaj de duono de skuno «Ĥimeno». Post la aresto de la ŝipestro li ekestris «Merganason» kaj prenis frajton al Gel-Gju, ne ĝeniĝante pro la distanco, ĉar li deziris rebonigi siajn monajn cirkonstancojn.