Ĉapitro XVI


Pasis ĉirkaŭ dek kvin minutoj post kiam mi, iom trankviliĝinte, imagis tiun eblon. Subite la bruo, aŭdebla en distanco de la koridoro, kvazaŭ trans muro, transiris en la koridoron. Ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj eliris el tie, tumultante apud mia pordo kun minacaj kaj maltrankvilaj krioj. Estis aŭdebla ĉiu vorto.

— Lasu ŝin! — ekkriis virino. La dua kolere ripetadis:

— Stultulino ci estas, stultulino! Por kia diablo ci venis kun ni?

Aŭdiĝis ploro, baraktado; poste terura, histeria krio:

— Mi ne povas, ne povas! Iru for, iru al diablo, lasu min!

— Silentu! — kriis Guez. Verŝajne, li estis ŝtopfermanta ŝian buŝon. — Venu ĉi tien. Prenu ŝin, Sinkwright!

Baraktado, silento kaj frotado je la muro per piedoj, miksiĝante kun ofta spirado, montris, ke obstinon aŭ alian specon de rezisto oni deziras rompi per forto. Poste longa, furioza ŝriko rompiĝis per krio de Guez: «Ŝi mordas, diablo!» — kaj malhonora sono de peza vangofrapo eksonis inter laŭtaj ploroj. Ili transiris en kriegon, kaj mi malfermis la pordon.

Mia subita apero donis al la fia bildo mallongan senmovecon. Sur la malantaŭa plano, en la pordo de la salono, staris malserena Butler, tenante je la talio la ruĝiĝintan blondulinon kaj observante la okazaĵon kun senpasieco de strata preterpasanto. Guez estis trenanta en la salonon la malhelharan junulinon; tiris ŝin je la mano. Ŝia korsaĵo estis malbutonumita, la robo derampis de sur la ŝultroj, kaj, tute freneziĝinte, ebria, kun fermitaj okuloj, ŝi estis spasme ploreganta; penante elŝiriĝi, ŝi estis preskaŭ falanta sur Sinkwright-on, kiu, ekvidinte min, ellasis la alian manon de la viktimo. La rufa virino, malestime almetinte la pugnon al sia flanko, rigardis de supre al la malhelhara kaj fumis, deĵetante la manon disde la buŝo per akra movo de ebria aĉulino.

— Venis la tempo por ĉesigi la skandalon, — diris mi firme. — Sufiĉas da tiu fiaĵo. Vi, Guez, batis tiun virinon.

— For! — kriis li, klininte la kapon.

Samtempe kun tio li mallevis la manon tiel, ke la virino, ne atendinta tion, turniĝis ĉirkaŭ si kaj frapiĝis per la dorso je la muro. Ŝiaj okuloj sovaĝe malfermiĝis. Ŝi estis mizera kaj malhele, bluete pala.

— Bruto! — Ŝi parolis, sufokiĝante kaj raŭke, almontrante Guez-on per la fingro. — Tio estas li! Kanajlo, ci! Aŭskultu, kio estis, — turnis ŝi sin al mi. — Estis veto. Mi malgajnis. La malgajninto devas eltrinki botelon. Mi ne plu povas drinki. Mi malbone fartas. Mi eldrinkis tiom, ke tiuj nazmukuloj ne atingos. Per forto ili min ne devigos. Mi estas malsana.

— Ĉu ci iras? — diris Guez, kaptante ŝin je la kolo. Ŝi ekkriis kaj kraĉis en lian vizaĝon. Mi sukcesis kapti la levitan manon de la ŝipestro, ĉar lia pugno glitis preter mi.

— Pasu, pasu! — timigite ekkriis Sinkwright. — Tio estas ne via afero!

Mi estis luktanta kun Guez. Vidante, ke mi defendas ŝin, la virino elturniĝis kaj dekuris post mian dorson. Fleksiĝinte, Guez per despera peno elŝiris de mi sian manon. Li estis en blinda furiozo. Tremis liaj ŝultroj, manoj; tremis kaj kurbiĝis la vizaĝo. Li svingis la manon; la bato trafis en la kubuton de mia maldekstra brako, per kiu mi ŝirmis la kapon. Tiam, kun sincera bedaŭro pri neeblo plu konservi la pacan pozicion, mi mezuris la distancon kaj faris al li rektan baton en la buŝon, post kio Guez faletendiĝis je la tuta alto, frapinte per la nuko.

— Sufiĉas! Sufiĉas! — kriis Butler. La virinoj, ekŝrikinte, malaperis, Butler ekstaris inter mi kaj la faligita ŝipestro, kiun, levetinte je la akseloj, Sinkwright penis apogi al la muro. Finfine Guez malfermis la okulojn kaj fleksis la kruron; vidante, ke li estas viva, mi eniris en la kajuton kaj turnis la ŝlosilon.

Ĉiuj tri parolis trans la pordo inter si, kaj de tempo al tempo mi aŭdadis klarajn blasfemojn. La interparolo transiris en suspektindan flustron; poste iu el ili esprimis miron per mallonga ekkrio kaj foriris supren sufiĉe haste. Al mi ŝajnis, ke tio estis Sinkwright. Tiutempe mi preparis la revolveron, ĉar necesis atendi daŭrigon. Kvankam ne eblis permesi batadon de virino — senrilate al ŝia reputacio, — en miaj sentoj kreiĝis aĉa feĉo, simila al agaco.

Aŭdiĝis paŝoj de reveninta Sinkwright. Tio estis li, ĉar, veninte, li laŭte diris:

— Tamen nia pasaĝero estas brava! Kaj verdire, vi ja unua komencis!

— Jes, mi tro pasiiĝis, — respondis, suspirinte, Guez. — Do, mi estas punita — kaj ne senkulpe; mi ne devas tiel diboĉi. Jes, mi kondutis fie. Kiel vi pensas, kion mi nun faru?

— Stranga demando. Sur via loko mi senprokraste estingus la tutan historion.

— Gardu vin, Guez! — diris Butler; mallaŭtiginte la voĉon, li aldonis: — Por mi estas tutegale, sed — sciu, kion mi diris. Kaj ne forgesu.

Guez malrapide ekridis.

— Efektive! — diris li. — Mi faros tion tuj.

La ŝipestro aliris mian pordon kaj frapis per la pugno kun decidemo de nervoza, rekta karaktero.

— Kiu frapas? — demandis mi, subtenante la absurdan ludon.

— Tio estas mi, Guez. Ne timu malfermi. Mi bedaŭras pri tio, kio okazis.

— Se vi vere pentas, — kontraŭis mi, malmulte kredante al lia deklaro, — do vi diros al mi la samon, kion diras nun, sed matene.

Aŭdiĝis stranga knaro, simila al grinco.

— Ĉu vi aŭskultas? — diris Guez morne, per premita tono. — Mi ĵuras al vi. Vi povas kredi al mi. Mi hontas pri mi. Mi pretas fari kion ajn, nur por havi eblon tuj premi vian manon.

Mi sciis, ke batitoj ofte ekestimas kaj — kiom ajn strange tio estu — fojfoje eĉ eksimpatias tiujn, kiuj ilin fizike sobrigis. Juĝante laŭ la tono kaj la senco de la insistaj deklaroj de Guez, mi decidis, ke rezisto estos vana krueleco. Mi malfermis la pordon kaj, ne ellasante la revolveron, staris sur la sojlo.

La rigardo de Guez klarigis ĉion, sed estis jam malfrue. Sinkwright kaptis la pordon. Kvin aŭ ses matrosoj, evidente suririntaj malsupren ŝtele, ĉar mi ne aŭdis paŝojn, staris pretaj, atendante ordonon. Guez estis viŝanta per naztuko la ŝvelintan lipon.

— Ŝajne, mi havis stultecon por kredi vin, — diris mi.

— Tenu lin, — diris Guez al la matrosoj. — Deprenu la revolveron!

Antaŭ ol kelkaj manoj sukcesis kapti mian manon, mi elturniĝis kaj pafis dufoje, sed Guez nur kliniĝis, desaltinte flanken. Al celado malhelpis puŝoj. Post tio mi estis malarmita kaj alpremita al la muro. Min oni tenis tiel forte, ke mi povis nur turni la kapon.

— Vi min batis, — diris Guez. — Vi ĉiam ofendadis min. Vi aludis al mi, ke mi vin prirabis. Vi tenis vin tiel, kvazaŭ mi estas via servisto. Vi trudis vin al mi, kaj nun penis min murdi. Mi vin ne tuŝos. Mi povus kateni vin kaj ĵeti en la holdon, sed mi ne faros tion. Vi tuj forlasos la ŝipon. Ne kun la kapo malsupren, — mi ne estas tiom kruela, kiel babilas pri mi diversaj kretenoj. Al vi oni donos boaton kaj remilojn. Sed mi ne plu deziras vidi vin ĉi tie.

Tion mi ne atendis, kaj kvankam mi estis forte maltrankviligita, mia kolero atingis la limon, trans kiu mi preferis ĉiujn danĝerojn de maro kaj firmaĵo al pluaj mokoj de Guez.

— Vi intencas murdon, — diris mi. — Sed memoru, ke ĝis Dagono estas neniom pli ol cent mejloj, kaj, se mi trafos sur la bordon, vi respondos antaŭ tribunalo.

— Kiom ajn, — respondis Guez. — Pro tia rara plezuro mi konsentas pagi per mia kapo. Rememoru, tamen, en kiaj strangaj kondiĉoj vi aperis sur la ŝipo! Pri tio estas atestantoj. Forlasi «Kurantan sur ondoj» kaŝe estas tute en via karaktero. Pri tio estos atestantoj.

Li estis deklamanta, ĝuante pri la minaca rolo kaj senbridiĝante. Mi ĉirkaŭrigardis la matrosojn. Tio estis ebria, fiaspekta bando, nenion perdanta, eĉ se oni ordonus al ĝi pendumi min. Nur Butler, silentinta ĝis nun, kuraĝis kontraŭdiri:

— Ĉu ne estos iom tro, ŝipestro?

Guez ĵetis tian rigardon al li, ke tiu kraĉis kaj foriris. La ŝipestro tute ne regis sin. Strange, sed ĝuste tiuj vortoj de Butler instigis mian decidemon trankvile suriri en la boaton. Nun mi ne restus eĉ kun ajnaj petoj. Mia indigno estis senlima kaj transpaŝis ajnan kalkulon.

— Donu la boaton, kanajlo! — diris mi.

Ni ĉiuj rapide leviĝis supren. Estis mallumo, sed baldaŭ oni alportis lanternon. La «Kuranta» ekdrivis. Ĉio ĉi estis fariĝanta sensone, — tiel ŝajnis al mi, ĉar mi estis en stato de streĉa, malsaneca fremdiĝo. Matrosoj alportis miajn aĵojn. Mi ne nombris ilin kaj ne kontrolis. La signifo de la okazantaĵo malklare vagis en malproksima angulo de la konscio. Oni mallevis la takelojn, kaj mi eniris en la boaton, ekpendintan super la akvo. Kun mi eniris matroso, time ripetante: «Rigardu, jen la remiloj». Poste nekonataj manoj transĵetis miajn aĵojn. Figurojn sur la ŝipo mi jam ne povis distingi. «Al diablo!» — diris Guez. La matroso, movante la lanternon, kies hela makulo kreis sur la boato strangan komforton, tenis sin je la boatflanko, atendante, kiam oni min mallevos suben. Finfine la boato ekmoviĝis kaj ekskuiĝis sur puŝinta glata ondo. Komenciĝis balancado. La matroso malkroĉis la takelojn kaj malaperis, grimpante laŭ ili supren.

Ĉio estis finita. Ondoj jam forportis la boaton disde la ŝipo tiel, ke mi vidis, kvazaŭ trans strato, vicon de rondaj prilumitaj fenestroj de malalta domo.