Ĉapitro VII


La kontoro de Brown «Frajtisto kaj Kargo», kiel plej multaj kontoroj de tia tipo, situis sur la kajo, tre proksime, do ne necesis preni aŭton. Mi liberigis la ŝoforon kaj, ĵus enirinte en la havenon, ĵetis maltrankvilan rigardon al la moleo, kie mi vidis hieraŭ «Kurantan sur ondoj». Kvankam ĝi estis nun relative malproksime de mi, mi tuj ekvidis ĝiajn mastojn kaj buspriton sur la sama loko, kie ili estis nokte. Mi eksentis plenan faciliĝon.

La tago estis varmega, sufoka, kiel aero super arda forno. Iom laciĝinte, mi malrapidigis miajn paŝojn kaj eniris sub tolan markezon de havena taverno por sensoifigi min.

Inter nemultaj vizitantoj mi ekvidis emociitan matroson, kiu, svingante per forgesita, en ekscito, glaso da vino kaj plurfoje intencante ĝin eltrinki, sed ree forgesante, estis firmiganta sian parolon per akraj gestoj, turnante sin al kompanio de maristoj, okupantaj angulan tablon. Dum mi staris ĉe la verŝotablo, frapis en mian aŭdon vorto «Guez», pro kio mi, same forgesinte mian glason, senprokraste turnis min kaj ekaŭdis.

— Mi lin ne forgesos, — estis parolanta la matroso. — Mi navigas dum dudek jaroj. Mi vidis tiom da ŝipestroj, ke se ilin samtempe enlasi ĉi tien, ne sufiĉos loko por ke ĉiuj staru sur unu piedo. Mi komprenas tiel, ke Guez estas vera diablo. Ne allasu Dio servi sub lia komando. Se al li iu ekmalplaĉos, li eltiros el tiu ĉiujn vejnojn. Mi al vi diros: tio estas furioza homo. Foje li tiel batis la ĉarpentiston al la orelo, ke tiu senkonsciiĝis kaj ne povis ekstari dum pli ol horo: nur ĝemadis. Mi mem ricevis; plie pro miaj respondoj. Mi ŝatas respondi tiel, ke homo tute verdiĝu, sed ne povu alkroĉiĝi. Sed ke li estas furioza, tio estas ankoraŭ duono de malfeliĉo. Li estas malica, kanajlo. Nenion eblas diveni laŭ lia vizaĝaĉo, kiam li vokas vin. Eble, donos glason da vodko, sed eble — faligos per bato. Tio ĉe li okazas subite. Okazas, ke li parolas mallaŭte kaj racie, kiel homo, sed se vi malĝuste rigardis aŭ silentis responde — «komprenu kiel vi deziras, pro kio mi silentas» — do pretas. Ni ĉiuj elturmentiĝis kaj kune decidis foriri. Estas onidiro, ke jam ne unuafoje ŝipanaro forlasadis lin meze de vojaĝo. Do kio?! Por lia vivo sufiĉos stultuloj!

Li eksilentis, restinte kun malfermita buŝo kaj rigardante al sia glaso en kolera perplekso, kvazaŭ estis vidanta tie la malamatan ŝipestron; poste unuglute sekigis la glason kaj komencis kolere ŝtopi sian pipon. Ĉio ĉi koncernis min.

— Pri kiu Guez vi parolas? — demandis mi. — Ĉu ne pri tiu, kies ŝipo nomiĝas «Kuranta sur ondoj»?

— Ĝuste pri li, sinjoro, — respondis la matroso, ĵetinte maltrankvilan rigardon al mia vizaĝo. — Do, vi scias, kia tio estas homo, se li entute estas homo, sed ne rabia hundo!

— Mi aŭdis pri li, — diris mi, subtenante la konversacion kun celo ekscii kiel eble plej multe pri la homo, en kies kompanio mi intencis restadi dum nedifinita tempo. — Sed mi ne renkontis lin. Ĉu vere li estas maliculo kaj kanajlo?

— Absoluta... — komencis la matroso, misglutinte kaj punciĝinte, kun solena malrapideco de ĵuro, evidente, intencante aldoni — «vero», kiam post mia dorso, interrompante la respondon de la matroso, elflugis neatendita, akra ekkrio: «Absurdo!» La homo aliris al ni. Tio estis same matroso, pure vestita, de kruda kaj racia aspekto.

— Absoluta absurdo, — diris li, turnante sin al mi, sed rigardante al la unua matroso. — Mi ne scias, kiel vin koncernas ŝipestro Guez, sed mi — kaj vi vidas, ke mi ne estas estro, mi estas sama matroso, kiel tiu ĉi kriemulo, — li malestime direktis rigardon en la vizaĝon de la konsterniĝinta oratoro, — kaj mi asertas, ke ŝipestro Guez, unue, estas vera maristo, kaj due, elstara homo de bonkorega animo. Mi servis ĉe li de januaro ĝis aprilo. Kial mi foriris — tio estas mia afero, kaj Guez pri tio ne kulpas. Ni faris du navigojn al Gor-Sajn. El la tuta ŝipanaro li al neniu diris malbonan vorton, kaj nia frataro, mi diru sincere, estas ja bunta popolo. Nun tiu ĉi homo diras, ke Guez batis ĉarpentiston. El la ceteraj faradis kotletojn. Kiu do kredos al tiela mensogo? Ni ricevadis porciojn pli bonajn, ol sur militaj ŝipoj. En dimanĉoj oni donadis al ni botelon da viskio por tri homoj. Al la ferdekestro kaj al batema Butler, la supera asistanto, la ŝipestro faris grandan mallaŭdegon pro tio, ke li minacis al la kuiristo per la pugno. Tiam Butler diris: «Diablo vin komprenos!» Ŝipestro Guez kunvenigadis nin, fojfoje, kaj laŭtlegadis tiajn historiojn, pri kiuj ni neniam aŭdis. Kaj se inter ni okazadis kverelo, Guez diradis nur: «Estu bonkoraj unu al la alia. De malbono devenas malbono».

Fininte, sed, evidente, havante ankoraŭ multon por pledi por ŝipestro Guez, la matroso pririgardis ĉiujn ĉeestantojn, svingis la manon kaj, kun esprimo de pacienca malaprobo, komencis aŭskulti la furiozigitan mallaŭdanton de Guez. Mi vidis, ke ili ambaŭ estas tute sinceraj kaj ke la parolo de la pledanto indignigis la akuzanton ĝis plena rabio. Dum unu minuto li elmuĝis ne malpli ol dekon da nomoj, alvokante al ilia atestanta foresto. Li ĵuradis, proponadis iri kun li sur iun ŝipon, kie estas homoj, suferintaj de Guez jam en la antaŭa jaro, kaj finis per sarkasma demando: pro kio la defendanto tiel malmulte servis sur «Kuranta sur ondoj?» Tiu kun digno, sed kun ne malpli granda flamiĝemo rakontis, kiel li ekmalsanis, pro kio maldungiĝis post la veno en Liss-on. Implikiĝinte en kriado, ili ambaŭ komencis mencii la samajn personojn, ĉar evidentiĝis, ke la mallaŭdanto kaj la defendanto konas multajn el tiuj, kiuj servis ĉe Guez en diversaj tempoj. Komenciĝis senfinaj riproĉoj kaj taksoj, insultado kaj furiozo de faktoj, akompanataj per batado per la pugno al la brusto. Malgraŭ tuta mia absorbiteco de tiu ĉi kolizio, mi tamen devis hasti al Brown.

La ŝildo de la kontoro «Frajtisto kaj Kargo» situis post tri domoj for de ĉi tie. Mi eniris en malvarmetan ejon kun kurtenoj, mallevitaj sur la suna flanko, kie inter oficaj tabloj, interpafado de tajpiloj kaj diskretaj konversacioj de oficistoj al mi eliris malserena homo en oraj okulvitroj.

Pasis kelkaj minutoj de atendo, ĝis li, raportinte pri mi, aperis el la kabineto de Brown; jam ne malserene, sed afable riverencinte, li malfermis la pordon, kaj mi, enirinte en la kabineton, ekvidis unu el la ĉefaj mastroj, kun kiu mi devis nun paroli.