Ĉapitro dek unua

Gurjanov-Laŝkov unue intencis renkonti la novan jaron kun la instruistoj de la lernejo, kiel estis interkonsentite matene, sed ĝis la deka horo li jam sufiĉe drinkis kaj tute forgesis pri tio, kia hodiaŭ estas tago. Je la deka kaj duono al li venis barbiro, kaj Laŝkov ankaŭ kun li drinkis, sed raziĝi ne deziris, ĉar «ĉio estas senutila». Kaj je ĉirkaŭ dudek minutoj antaŭ la Novjaro la vicestro de la spion-sabotista lernejo en Peĉki SS-Oberscharführer Gurjanov falis sur la liton kaj mortebrie ekdormis.

La pordon al Saĉjo Lazarev-Lizarev malfermis servosoldato de Gurjanov kaj almetita al li spiono el «Zepelino», krimulo kun kromnomo Magrulo. Oni ankoraŭ nomadis Magrulon pro lia longa kolo kaj alta voĉo Kokido. Aŭdinte lignan, malvarmigitan en frosto voĉon de Lizarev: «Malfermu, el gestapo», Magrulo pensis, ke jen efikis liaj denuncoj pri drinkemo de Gurjanov, kaj serveme plene malfermis la pordon en la vestiblon de la domo. Tri gestapanoj, spirinte al Kokido cigaran odoron, frapante per siaj ferumitaj botoj kaj gvidate de Lizarev, paŝis en la dormoĉambron de la Oberscharführer. Ĵetiĝinta post ili Magrulo tuj ricevis baton al la orelo kaj rigidiĝis en atentopozo.

— Staru ĉi tie, kanajlo! — kriis al li la komandanto de la garda plotono, ne retroturniĝante.

Gurjanov estis ronkanta kun jelpoj. Kokido vidis tra la pordo, kiel la supera gestapa oficiro deŝiris de la muro mitraleton, malŝargis ĝin kaj ĵetis sur la kanapon, dum Lizarev elŝiris el sub la kuseno de ronkanta Gurjanov pistolon kaj ŝovis en sian poŝon.

«Same gestapano!» — miris mense Kokido kaj rimarkis, ke Lizarev hodiaŭ estas sen siaj vangoharoj kaj lipharoj.

Alia gestapano forte ekskuis Gurjanov-on. Ĉe tio la vitreto el la okulo de la gestapano elfalis kaj, ludante per reflektita lumo, ekbalanciĝis sur la ŝnureto. La gestapano denove enmetis ĝin kaj ree ŝiris la manon de Gurjanov.

— For, kanajlo, iru! — ekbalbutis la Oberscharführer.

En la kabineto de la domo eksonoris la telefono, la supera gestapano malrapide aliris la aparaton, demetis la aŭdparolilon, aŭskultis kaj diris ion en la germana, kion Magrulo ne komprenis. Eklumis la blua lampeto: la lernejo estas sub tensio, morta danĝero! Gurjanov-Laŝkov denove ekinsultis. Tiam tiu, kiu estis kun vipo, prenis de sur ŝranketo karafon kaj elverŝis tutan akvon sur la kapon de la Oberscharführer.

Gurjanov eksidis.

Liaj ebriaj okuloj stulte rigardis al la germanaj oficiroj, kiuj jam sukcesis demeti la uniformajn paltojn kaj kondutis en la domo kiel mastroj.

Gurjanov mallevis la krurojn en trikŝtofa kalsono de sur la lito. La plej juna el la gestapanoj ĵetis al li pantalonon, anticipe priserĉinte la poŝojn. La plej aĝa, majoro, eksidis en la fotelon kaj eksnufis per cigaro. Sur lia vizaĝo estis enuo, kaj videblis, ke li nenien hastas. La «malplenaj» okuloj ĉi-foje estis sukcesaj.

La grizaj vangoj de Gurjanov tremis. Nur surmetinte la pantalonon, li komencis kompreni, kio okazas. Kokido aŭdis, kiel li eligis iajn germanajn vortojn, post kiuj la supera gestapano elprenis el la poŝo paperon kaj montris ĝin al la viclernejestro el siaj manoj. Gurjanov tralegis, tiam Magrulo ekvidis, kiomgrade Saĉjo Lazarev estas ĉefa inter la gestapanoj: li ruse demandis la Oberscharführer-on:

— Ĉu vi komprenis nun, porka muzelo, damnita perfidulo?

Certe, la tutan kaĉon kuiris tiu antaŭnelonge veninta ĉi tien Lizarev. Li gvatis Gurjanov-on, kiu, evidente, laboris por la Sovetoj kaj por la komunistoj. Tial tre ĝuste agis Kokido, sendante siajn denuncojn en Rigon, al la gestapo. Sed dum drinkinta Kokido estis tiel laŭdanta sin, Lizarev subite rimarkis liajn okulojn, briletantajn el la malhela antaŭĉambro, kaj ordonis al li eniri en la ĉambron.

Kokido, montrante per tuta sia konduto plej grandan obeemon kaj fidelecon, eniris ial sur la piedpintoj. Li elstarigis la lipojn kaj etendis la kolon, kvazaŭ malbonaŭdanto, en atendo de pluaj ordonoj.

— Enŝoviĝu en la ŝrankon, — ordonis Lizarev.

— Kiel? — ne komprenis Magrulo.

— Ĉi tien, en la murŝrankon! Tuj!

Kaj Lizarev malfermis antaŭ Kokido la pordon de la granda murŝranko, en kiu pendis la parada uniformo de la Oberscharführer. Kaj ankoraŭ io civila pendis ĉi tie, Magrulo rememoris: akiro disde la judaĉoj, kiam ili estis transportataj el Estonio por forbruligo.

— Kaj estu silento! — bojis Lizarev, ŝlosante la ŝrankon.

Kokido ne rezistis. Tro terura estis nun la eksa komandanto de la lerneja gardplotono. Tiaj, okazas, pafas sen averto, sed Magrulo ne deziris vane perdi sian vivon.

Ŝlosinte la ŝrankon kaj metinte la ŝlosilon en sian poŝon, Lizarev nelaŭte ruse diris al la supera oficiro, kiu estis okupiĝanta pri sia cigaro:

— Mi opinias ebla komenci ŝarĝadon de la dokumentoj?

— Ja! — germane respondis la majoro.

Lia cigaro krevis en la mezo, kaj li estis peneme kungluanta ĝin per sia granda ruĝa lango.

— Ĉu la ŝlosilo de la domo de Horvath estas ĉe vi, muzelo? — demandis Lizarev Gurjanov-on.

— Ĉi tie, — frapante sin al la poŝoj de la tuniko, per putra voĉo respondis Gurjanov. — Ĉe mi.

— La ŝlosilo de la gardoŝranko?

— Same ĉi tie!

— La paltojn ni lasos ĉi tie, — diris Lizarev al la «gestapanoj». Gurjanov ne vidis, ke li palpebrumis al ili. — Ĉu ni iru?

Estis nur la dekdua kaj dek du minutoj, kiam ili kvinope eliris el la domo de Gurjanov. En la domo de la lernejo kun bruo estis dancantaj la kursanoj, el tie aŭdiĝis ĝemantaj sonoj de radiogramofono. De la ĉielo lumis, flagris frostaj steloj, neĝo sub la botoj de la «gestapanoj» kolere knaris. Gurjanov estis paŝanta kvazaŭ en stuporo, frosta vento estis movanta liajn maldensajn harojn.

— Schnell, schnell, — instigis lin la plej ĉefa kaj, evidente, la plej incitita — la majoro, — schnell!

Kaj subite renkonten al ili el trans angulo de malalta vestotenejo aperis ĉiuj instruistoj de la Waffenschule, ĉiuj kune, kaj tre ebriaj: kaj la dikventra malaltulo Hesse, kaj la altega Strimutka, kaj princo Golicin, dancetanta dum irado, kaj veninta gaste inspektoro Rosenkampf en sia multekosta peltmantelo. Ili estis paŝantaj vice, amuziĝante per tio, ke Strimutka estis montranta al ili la veran malnovan prusan ekzercitecon, kaj ili rekonsciiĝis nur tiam, kiam Saĉjo Lizarev per alta, fremda voĉo kriis al ili en iliajn ebriajn, ekscititajn vizaĝojn:

— For de la vojo! Ĉu vi ne vidas, jen sinjoroj el la SS?

Certe, ili ekvidis, kaj ilian prusan ordon kvazaŭ distranĉis tranĉilo, kaj la maljuna princo Golicin eĉ trafis en neĝamason. Ili mansalutis — la sinjoroj instruistoj de la Waffenschule, kaj la «gestapanoj» responde al ili neglekte almetis du fingrojn al la longaj vizieroj, kaj kamarado Vicbul eligis por ajna okazo ian murmuron. Kaj la ĉefleŭtenanto ekrigardis en la vizaĝon de Strimutka per «malplena» rigardo, kiel instruis ilin kamarado Ŝanina, ellerninta verkojn de Lion Feuchtwanger1. Strimutka mansalutis ankoraŭ foje, jam al la dorsoj de la altaj gastoj. Kaj princo Golicin diris en la rusa:

— Ŝajne, la afero estas aĉa, sinjoroj!

Kiam ili eniris en la domon, antaŭ ĉio al Gurjanov estis proponite malfermi la gardoŝrankon. Li faris tri specialajn turnojn, kunmetis per la fingro la ĉifron kaj ankoraŭfoje turnis la ŝlosilon. Lia vizaĝo tute griziĝis. La majoro denove eksidaĉis en la kabineto de Horvath, kiel li sidis antaŭe ĉe Gurjanov. Lizarev alportis el la fortenejo ledajn valizojn. La oficiro kun vipo per tri aliroj purigis la gardoŝrankon kaj faligis tutan ĝian enhavon en unu valizon. La alia oficiro, ĉe kiu ĉiam elfaladis la monoklo, portadis dosierojn el bretoj, ĝuste tiujn dosierojn, kiuj tiel interesis doktoron Gräfe. Lizarev kun peno bukis unu valizon, la dua same estis rapide pleniĝanta. La afero iris rapide.

— Legomoj abundas — ujoj mankas, — kun subrido diris Lizarev kaj premis per la genuo al la kovrilo de la dua valizo. La juna leŭtenanto streĉis la rimenojn. La dua leŭtenanto plu estis portanta dosierujojn.

— Ĉu ankoraŭ multe estas tie? — demandis Lizarev.

— Nein, — diris la leŭtenanto. Kaj korektis sin: — Kolossal!

La majoro finfine venkis sian cigaron kaj komencis fumi ĝin. Lizarev ekportis valizon al la sledo, frapis unu pordo, poste alia. Gurjanov sidis senmove sur la rando de la kanapo, lia kapo turniĝis, li estis premanta la tempiojn per la manoj. Certe, li devus neniigi tiujn plej ĉefajn paperojn, kiuj estis en lia poŝo, — la liston de agentaro, sendita por longa rezido. Sendube Gräfe subrigardis, kiam li aŭskultis la paroladon de Goebbels. Tiuj priserĉo kaj aresto estas aranĝitaj de Gräfe, sed kiel li povus neniigi, kiam la damnita majoro ne deŝiras de li siajn dormemajn okulojn?

— Vere mankas ujoj, — afereme diris Lizarev, revenante kun korbo en la mano. — Ni devos meti ĉi tien...

Gurjanov serveme diris, ke en lia domo estas ankoraŭ valizoj, sed Lizarev lasis tiujn vortojn sen atento. Li entute kvazaŭ ne rimarkadis la Oberscharführer-on, antaŭ kiu li ankoraŭ antaŭ tri horoj etendiĝadis kaj gaje montradis la dentojn.

Tiam Gurjanov tusis en la pugnon kaj ĝenerale en la germana klarigis al la majoro, ke malantaŭ la kuirejo, en tenejeto, konserviĝas arĥivo — dokumentaro de la antaŭpasinta jaro. Kaj tiam okazis io stranga: la majoro ne komprenis la Oberscharführer-on. Tamen, ĉio tuj klariĝis.

— Vi parolu en la rusa, — ordonis Lizarev, — sinjoro Sturmbannführer vian fiodoran kvakadon ne komprenas. Li mem estas... — Lizarev kvazaŭ pensis iom kaj finfine rememoris: — Li mem estas nederlanda...

Malantaŭ la dorso de Gurjanov aŭdiĝis stranga siblado, li retrorigardis kaj ekvidis, ke la leŭtenanto kun monoklo ĉu tusas, ĉu ploras.

Ĉiuj tri — Lizarev kaj la du pli junaj oficiroj — foriris en la tenejon, Gurjanov restis sola kun la majoro. La Sturmbannführer oscedis kun hurlo. Gurjanov mallaŭte demandis:

— Kia estas mia kulpo, sinjoro majoro? Mi...

— Silent'! — bojis la Sturmbannführer.

Kaj ĉar li tute ne havis, kion fari plu, li elprenis el la poŝo skatolon da vere nederlandaj cigaredoj «Fifty-fifty». Gurjanov, iomete kuraĝiĝinte, petis fumi kaj montris per la fingroj — unu, sed la gestapano ne donis. Li longe ion rememoradis, poste fingromontris al Laŝkov kaj diris laŭte:

— Merde!

Gurjanov entiris en la ŝultrojn la kalviĝantan kapon, kalviĝantan, kvankam longharan. Kamarado Vicbul nun vidis, kiajn artifikojn faradis tiu ulo kun sia kapaĉo, por ne aspekti kalva.

La majoro ĵetis rigardon al la horloĝo kaj suspiris.

La leŭtenantoj kun Lizarev traportis la arĥivon en kestoj de konservaĵoj. Poste ili rompmalfermis la skribotablon de Horvath kaj priserĉis la tutan domon — de la subtegmento ĝis la kelo. La horloĝo sur la mano de Gurjanov estis montranta la unuan kaj kvindek kvin, kiam Lizarev ŝlosis la domon de Horvath.

— Ĉu ĉio? — demandis Igoro de sur la koĉera benko.

— Ankoraŭ iom frostiĝu, knabo, — diris al li la plotonestro. — Ĉi tie estas tia afero, necesas diligente. Veturu post ni al tiu domo...

Gurjanov-on kondukis la «gestapanoj». Sed ĉe la perono de la domo de Gurjanov estis balbutanta sian ebrian galimation princo Golicin. Verŝajne, lin sendis Rosenkampf, por elflari, en kio estas la afero.

— Ni iru en la domon, — rapide ordonis Saĉjo, — ni iru, sinjoro princo, vi iomete varmiĝos.

Kaj, ekvidinte timon en la okuloj de la maljunulo, nur iomete laŭtigis la voĉon:

— Nu? Ĉu vi ne komprenas? Rapide, ek, tiuj gastoj ne ŝatas ŝerci.

Dum ili priserĉadis la domon de Gurjanov, la maljuna princo kelkfoje krucosignis sin. La afero vere odoris malbone. La priserĉado estis longa, sed pleje la ebrian maljunulon timigadis sonoj el la ŝranko: tie gratadis sin kaj ternadis ŝlosita Kokido-Magrulo.

— Nokto, plena de mistiko, — diris la maljuna princo.

— Was ist das? — interesiĝis la majoro.

— Mistiko, — kun peno ripetis Golicin. Kaj, leviĝinte, prezentis sin: — Princo Aleksandro Sergijeviĉ Golicin.

— Li estas nederlandano, — klarigis Laŝkov al la princo. — Sed komprenas la rusan.

La majoro kun du Feraj krucoj sur la brusto kolere oscedis, poste demandis laŭte, elmetinte al Golicin la okulojn:

— Vi estas... princo?

— Ĝuste tiel, — respondis Golicin.

— Por kio? — interesiĝis la gestapano.

— Kion signifas por kio? — iom konsterniĝis la rozvanga kaj korpulenta maljunuleto, sidante antaŭ la Sturmbannführer. — Mi estis naskita princo, kaj tiu titolo...

— Eblas silenti! — diris la nederlandano. — Jam fino!

Li bruligis sian cigaran stumpon. Estis videble, ke li deziras dormi. Poste li iomete klinis la kapon sur la bruston, kaj tiam Gurjanov per lerta kaj rapida movo elprenis siajn notojn el la flanka poŝo, por transdoni ilin al la princo. Tiu apenaŭ prenus, tiam Laŝkov-Gurjanov ĵetus ilin trans la kanapon. Sed la damnita nederlandano ne dormis kaj eĉ ne dormetis. Li simple sidis tiel kaj subite levis la kapon, kiam la paperoj jam estis en la mano de Gurjanov.

— Doni ĉi tien! — ne leviĝante de sia loko, per sufiĉe malvigla voĉo diris la nederlandano. Kaj tuj Gurjanov ekvidis antaŭ si pistoltubon, la tubon de «Walter», direktitan al sia brusto.

— Ĝuste tion mi deziris, — prononcis per servema, dolĉega voĉo Gurjanov. — Ĝuste tion. Mi hazarde rememoris, ĉi tie, en la brusta poŝo...

— Eblas silenti! — ree ordonis la nederlandano. — Alie — Feuer!

La pistolo plu estis en lia granda mano.

Kaj al la princo la nederlandano diris tute enigmajn vortojn:

— Vi ne plu estas princo. Neniam.

— Kiel do ne estas? — ofendiĝis Golicin.

— Tiel. Estis kaj ne estas.

— Kiel estis kaj ne estas? — ree ne komprenis la maljunuleto.

— Mi forprenis, — prononcis kamarado Vicbul, kaŝante la «Walter»-on en la pistolujon. — Finiŝo. Kaj eblas silenti!

Precize je la kvara horo postnoktomeze Lizarev demetis la aŭdparolilon kaj diris:

— Al sinjoro Gurjanov ne telefoni, li ripozas! La komunikado kun Pskovo estos restarigita post tagiĝo. Kiu parolas? Komandanto de la garda plotono Lizarev parolas, persone.

La «gestapanoj» estis demetantaj de la vesthoko siajn paltojn, la eksprinco Golicin, eksigita hodiaŭ de kamarado Vicbul, same leviĝis.

— Kaj vi, avo, ne hastu, — konsilis al li Lizarev, — vin nenio urĝas. Vi sidu ĉi tie, ripozu. Kaj se ĝis la mateno iu ekscios, kio okazis ĉi tie, vin tiuj gastoj same forveturigos. Ĉu vi komprenas — kien?

Kaj, turniĝinte al Gurjanov, ordonis:

— Vestiĝu. Ĉu vi specialan inviton bezonas?

La sledo estis atendanta ĉe la perono. Igoro estis ŝajniganta, ke li dormas. Kvinope ili apenaŭ sukcesis eksidi sur la valizojn kaj kestojn kun la dokumentoj de la spion-sabotista lernejo. La pordegon Lizarev malfermis mem kaj mem diligente blokis ĝin per trabo kaj ŝlosis la seruron. Al sia viculo li diris afereme:

— Mi ĝisveturigos ilin ĝis la ŝoseo, ili transsidiĝos en sian aŭton, kaj mi tuj revenos. Ĉu vi nian brandon ne eltrinkis? Gardu ĝin, atendu!

La germano estis ŝanceliĝanta pro ĵusa dormo kaj pro la drinkita brando. Li tuj ree falis sur la lignoliton. Lizarev-Lazarev firme brakumis Gurjanov-on ĉe la talio, Igoro forte knutis la ĉevalojn, pretere ekkuris piceoj kaj pinoj en neĝo.

La operaco «Bonan novan jaron!» finiĝis.

Sed ĉiuj plu silentis.

La unua ekparolis Lazarev. Tiujn versojn li aŭdis de Inga, kaj ili subite rememoriĝis al li sub fajfanta, frosta vento:

Afero perfida, la kor' de tirano —
samnigras la nokt' en aŭtun'...

— Kiel? — demandis la «SS-majoro» kamarado Vicbul.

— Verso, — per mallaŭta kaj feliĉa voĉo klarigis Lazarev. — Ne gravas, simple rememoriĝis...

Kamarado Vicbul ne distingis la vortojn de Saĉjo. La ĉevaloj subite haltis, al la sledo estis kurantaj homoj en peltjakoj, en klapĉapoj, kun mitraletoj.

— Ĉu estas? Ĉu vivaj? — rekonis Lazarev la voĉon de Lokotkov.

— Gvardia ordo, — respondis Saĉjo. — Ĉi tie li estas, kanajlo, jen — mi lin brakumas, viva-sana. Ĉio estis farita mallaŭte, vi povas ne dubi...

Sed Lokotkov-on li ne trovis, elsaltinte el la sledo. Li kunpuŝiĝis kun Inga kaj ne tuj komprenis, ke tio estas ŝi: li neniam vidis ŝin en peltjako.

— Mi sciis, — aŭdis li ŝian voĉon. — Mi ĉiam sciis, kia vi estas. Mi en la unua fojo komprenis kaj ekkredis...

Ili ambaŭ tremis, kaj li, kaj ŝi, li — ĉar forgesis vestiĝi, forveturante el la Waffenschule, kaj estis nur en tuniko, ŝi — ĉar ekvidis lin, kaj, eble, ankaŭ ĉar timis neniam plu vidi lin.

— Oj! — ekkriis Inga. — Vi ja estas sen palto...

— Ne gravas, — diris li, — nun ne gravas. Nun estas bone.

La protekta grupo ĉirkaŭpremis ilin, kaj ili iris rapide en varma, brua amaso de partizanoj. Iu surĵetis sur Lazarev-on litkovrilon, aŭ ĉevalkovrilon, aŭ kapoton — li ne distingis, iu diris: «Nu, de malantaŭ aspektas ĝuste kiel la deputito de la Balta Maro, vera Ĉerkasov2» — li ne aŭdis; la malvarma, senforta mano de Inga estis en lia mano, jen tion li kaj distingis kaj aŭdis. Nun ŝin neniu iam ajn riproĉos pri li.

Gurjanov estis sola veturanta en la sledo.

— Vi lin kiel mortinton veturigas, — obtuze diris Inga.

— Ja li vere estas mortinto, — respondis Lazarev. — Kadavro.

Nur en la domo Lokotkov aliris al Lazarev. La koro de Ivano Jegoroviĉ batis obtuze, puŝe ekde tiu momento mem, kiam li ekaŭdis la voĉon de Lazarev. Sed li ne aliris lin, ĉar per tuta sia animo li konsciis: li malhelpos. Kaj nun li metis ambaŭ manojn sur liajn ŝultrojn kaj, apenaŭ venkante emocion, per obtuza post frosto voĉo, sed laŭte, kvazaŭ antaŭ vico, prononcis:

— Saluton, kamarado leŭtenanto!

Kaj neatendite por si, obeante neimageble fortan, preskaŭ furiozan senton de feliĉo, li brakumis Lazarev-on, forte alpremis lin al si kaj, timante troajn vortojn, aldonis:

— Bonan novan jaron al vi, Aleksandro Ivanoviĉ, novan, feliĉan jaron! Kaj dankon al vi, ke vi tiel... unuvorte... pravigis la fidon...

Unuafoje dum tuta tiu kruela tempo al Lokotkov subite aperis larmoj, sed li palpebrumis, tusis kaj ordonis:

— Nun vodkon, knaboj, mi havas rezervon, ni festu tiun aferon rapide. Al Lazarev — honoran lokon. Kamarado Ŝanina — apude. Ĉirkaŭe — «sinjoroj gestapanoj», ili en sia aspekto sidu kun ni. Igoron ne forgesu...

— Por vi estas ĉampano, — diris Saĉjo al Inga kaj elkuris al la konservaĵaj kestoj. Tie, inter la paperoj de la Waffenschule, troviĝis ankaŭ lia rezervo — du boteloj da franca ĉampano, trovitaj de li dum la priserĉo. Li metis ilin sur la tablon.

— Tamen vi estas lerta ulo! — miris Lokotkov.

La mastro alportis kerosenan lampon, bakitan anseron, stufitan leporaĵon en gispoto. Dufoje pafis la ĉampano.

— Je la venko! — diris Ivano Jegoroviĉ.

— Je la fido! — diris Inga. Ŝi estis tre pala, ŝiaj okuloj brilis, ne, ne nur brilis — lumis. — Je la fido, — ripetis ŝi, — sen ĝi ne ekzistas venko.

— Prosit! — diris kamarado Vicbul. Li iomete konfuzis, kie li estas nun, kaj eĉ kraĉis ĉagrene. — Je via granda feliĉo, — prononcis li, rigardante per tute ne malplenaj okuloj al Inga kaj Saĉjo. — Je via granda feliĉo, kamarado Ŝanina kaj kamarado Lazarev.



1. Lion Feuchtwanger (1884–1958) — fama germana juddevena verkisto, kontraŭfaŝisto.
2. «Deputito de la Balta Maro» — fama sovetia filmo (1936), en kiu la samnoman rolon (kies prototipo estis elstara rusa natursciencisto K. A. Timirjazev) ludis fama aktoro N. Ĉerkasov.