Ĉapitro naŭa

Pri la teroristoj — Ionov kaj liaj humilaj kampuloj Serij kaj Kozaĉkov — poste okupiĝadis Igoro. Ivano Jegoroviĉ ĝeniĝis mem enketi tiun stultan, el lia vidpunkto, aferon.

Estis simple ridinde.

Foje dum interparolo de Igoro kun Ionov en la terkabanon eniris la barba kaj hirthara partizana avo Trofimo. Li bezonis la estron por ia ĉasista konsilo. Ionov, rimarkinte la avon, griziĝis en la vizaĝo kaj retiriĝis malantaŭen, preskaŭ enpremiĝis per la dorso en la sabloŝtonan muron de la terkabano.

— Ŝajne, grandega alko vagas, — diris avo Trofimo. — Kaj de kolera karaktero, malsame de lokaj arbaraj bovinoj. Ni povus aranĝi ĉasadon, pafi ĝin... Utilo estus bona, la viando estas tre grasa...

— Bone, vi poste venu, — respondis Igoro.

Kiam la avo foriris, Ionov prononcis per timigita voĉo:

— Li. Ĝuste, li.

— Kiu li?

— Generalo Lokotkov. Lin ĝuste tiel sinjoro Gräfe priskribis. Barbo kun apenaŭ rimarkebla grizo, densa hararo, parolas simple...

Igoro, kun peno subpreminte rideton, rekomencis plu enskribi la protokolon. Estis klare, ke en «Zepelino» oni nenion sciis bone pri Ivano Jegoroviĉ, kaj se tie oni eĉ pridemandis kaptitojn, do tiuj elpensis al ili barban kaj hirtan generalon.

— Iru ili al diablo, — bonanime respondis Ivano Jegoroviĉ, kiam Igoro rakontis al li la komikan okazintaĵon kun avo Trofimo, — ek, Igoĉjo, sendu ilin al la Ĉeflando. Ni ĉi tie havas pli gravajn aferojn...

Kaj li donacis al sia viculo skatolon da cigaredoj «Norda Palmiro» el sendaĵo, kiun li ricevis de Rjaĥiĉev. Li donacis ankaŭ novmodan celuloidan subkolumon, kaj la duan lasis por Lazarev: tiu paradu dande en siaj lastaj tagoj ĉi tie. Al Lazarev li ankaŭ same donis skatolon da «Norda Palmiro», kaj al Inga li donacis senditan de Viktoro Arkadjeviĉ tualetakvon «Miaj revoj» kaj ĉokoladtabuleton: kiam ŝi promenos kun Saĉjo, ŝi ĝin ronĝu.

Sed Saĉjo ne alkudris la subkolumon, la cigaredojn ne ekfumis, kaŝis kaj la unuan kaj la duan, laŭ liaj vortoj, por poste. Akirinte ĉe la eksplodigistoj trofean gitaron, li kantis plaĉintan al li en tiuj tagoj sentimentalan romancon:

Sub la nigra pineg',
Sub bruanta ondeg',
Vi l' amikon kuŝigu por ĉiam...

Kaj post arda akordo li transiris al jam tute animŝirantaj vortoj:

Vidis li per rigardo la lasta
La arbaron en pompa liber',
Kaj en spaco kaj alta kaj vasta
Brilis supre ĉiela aer'...

Li kantis, kiel tio nomiĝis, tra larmoj, sed tamen ŝajnis, ke Saĉjo subridas kaj pri la sentimentalaj vortoj, kaj pri la ploreganta muziko, kaj pri siaj mornaj kaj sopirantaj aŭskultantoj:

Diris li en str-r-reĉita penado,
Sin tur-r-rnante al bir-r-rdoj en hel':
«Ĝuu vian liber-r-ran kantadon,
Dum mi gastos ĉe l' alta ĉiel'...»

— La repertuaron indus refreŝigi, — diris avo Trofimo, — al ni kelkaj varieteistoj venadis, sed tian galimation neniu kantis... Tamen, unu tia venis nelonge antaŭ la milito, do tiam al li la regiona presorgano stampis, eĉ tro draste, ion kiel «senbrida filistreco»!

— Kantu, Aleksandro, ne aŭskultu la avon, — ordonis Zlatoustov, — li tro fortas en arto. Post la milito li estros la tutan kantadon, sed dume estas nia potenco.

Vespere, poste, Lazarev sidis kun Inga sur perono kaj rakontis al ŝi nelaŭte, kvazaŭ ĝeniĝante:

— Ke ili batis, tio estas bagateloj, tion elteni eblas: tamen ili aliajn artifikojn havis, tion mi, verdire, ne vidis, tion al mi niaj knaboj rakontis. Jen necesas fabriki juĝaferon — grupan fuĝon. Aŭ ili palptrovis kaŝitan organizaĵon, sed kapti kaj likvidi ĝin ili ne povas, neniu diras la nomojn. Tiam el alia koncentrejo ili alveturigas la edzinon kaj la fileton. Kaj jen la fileton kaj la edzinon ili torturas per ĉiaj torturoj antaŭ la okuloj de la edzo kaj patro, kiu scias la nomojn kaj ne diras.

— Prefere, ĉesu, — petis Inga.

— Por nervozuloj estas malagrable, sen ajnaj duboj, — konsentis Lazarev, kaj liaj okuloj subite brileris en mallumo. — Kaj eĉ pli, Inga, forpasos la milito, festos la homoj la Tagon de la Venko kun vino kaj almanĝo kaj penos tiun aferon komenci forgesi. Ili ĉiuj estas nervozaj, ĉiuj havas emociojn. Kaj eĉ tiel oni diros ankoraŭ: tiuj ĉi torturistoj same havis edzinojn kun infanoj, se ili sian Oberführer-on, aŭ kiu tie estis, ne obeus, ankaŭ ilin oni pelus en gasumejojn. Unu tia en nia koncentrejo estis, jena humila travivanto-observanto, li asertadis, ke necesas kompreni, kaj tiam eblas ankaŭ pardoni. Sed se mi, iu Lazarev Aleksandro Ivanoviĉ, kompreni ne deziras, tiam kiel? Mi ne scias, kiel vi opinias, sed mi tiel rezonas: ĉiujn ilin, kiuj al la afero de torturoj kaj tiuj teruraĵoj estis rilataj almenaŭ malrekte, necesas neniigi, por ke neniu plu faru tielaĵojn iam ajn...

Ŝi metis la varman manon sur lian pojnon, li ĵetis deflanke rigardon al Inga, kvazaŭ miris, kiu sidas apud li, kaj petis, ekstarante:

— Pardonu!

— Kien vi iras?! — miris Inga. — Ankoraŭ estas frue.

— Mi malbone fartas kun homoj, Inga, — plendis li, — mi ne povas fari nenion, atendi: tro, verŝajne, longe mi atendis...

— Sed ĉu sola vi ne atendas? — demandis Ŝanina. — Ja vi pensas?

— Antaŭe mi pensadis, nun ĉesis, — kun mallonga suspiro prononcis Saĉjo. — Mi nur turmentiĝas kaj nenion plian faras...

Dum ĉirkaŭ du semajnoj li kaŝiĝadis. Lokotkov diris al Inga kun granda nedeziro, ke Saĉjo estas «en la malproksima bazo». Poste ŝi ekvidis lin, dum tiu tempo li kreskigis al si duonvangoharojn kaj lipharojn de fasona formo, pro kio lia vizaĝo ricevis abomenegan esprimon de provinca flirtulo kaj inspiranto de kompanio de la fino de la pasinta jarcento.

— Por kio vi tion faris? — miris Ŝanina, kaj en ŝia voĉo al Saĉjo ŝajnis ofendiĝo.

— Sed ĉu ne konvenas?

— Ĉu vi pensas, ke konvenas?

— Mi eĉ estas certa, — dolĉe ridetante, respondis Lazarev. — Ajna dameto freneziĝos...

— Mi ne sciis, ke vi estas simpla vulgarulo! — miris Inga, kaj ŝiaj lipoj ektremis, kvazaŭ ŝi estis ploronta.

— Plej granda vulgarulo, — tute ekbrilis per la blankaj dentoj Saĉjo. — Ni vivas nure unu fojon...

Kiam Inga foriris, Lokotkov diris:

— Por kio vi ĉagrenis la homon?

— Sed ĉu mi ĉagrenis? — maltrankviliĝis Lazarev.

La nova aspekto de Lazarev devigis Ivanon Jegoroviĉ-on ŝanĝi al li la biografion: nun li iĝis leningrada komerca laboranto, juĝita en Toksovo pro granda monmanko en mastrumvar-vendejo. En la malliberejo li ellernis ŝofori. La deveno estis — el laboristoj, eksa membro de la komsomolo.

Ankaŭ tiun ĉi legendon kun ĉiuj rilataj detaloj Saĉjo memorfiksis ĝis la mateno. Ĉe la mateniĝo Ivano Jegoroviĉ ekparolis kun Saĉjo pri la unukrura matroso. Lazarev aŭskultis atente.

— Vi vizitos lin. Li parolos kaŝe, eble eĉ, tre akre. Vi ne cedu kaj subite diru familinomon Nedojedov. De Nedojedov vi venis. Kaj ankoraŭ diru: kun tipografia saluto.

— Kun tipografia saluto, — respondis Lazarev.

— Nedojedov.

— Nedojedov, mi memorfiksis.

— Erari ne eblas. La matroso tion ne ŝatas.

— Kaj kiel mi lin trovos?

— Oni helpos. El Lopatiĥa kondukos.

— Freneziĝi eblas, kian vi havas organizaĵon! — admire diris Saĉjo. — Ĉio estas trae penetrita.

Lokotkov silentis: paroli li ne deziris kaj en la animo estis iom aĉe. Se Lazarev almenaŭ iomete timus la estontecon, Ivano Jegoroviĉ sentus sin pli bone. Sed li estis prepariĝanta al la foriro, kiel al festo. Kio do estas tio? Ĉu li servas al ili aŭ vere havas tiom puran koron kaj tian kuraĝon?

Ĉu sendi lin aŭ atendi?

En silento ili sidis iom, fumis tabakon el la lazareva tabakujo, ĉi-foje Saĉjo estis regalinta Ivanon Jegoroviĉ-on.

— Nu, do, — diris Lokotkov, leviĝante.

Ekstaris ankaŭ Saĉjo.

— Sukceson! — prononcis Lokotkov. — Agu, Aleksandro Ivanoviĉ.

Saĉjo ne respondis. El la terkabano ili eliris kune, flanko ĉe flanko ekpaŝis tra la bazo. Kaj tiam Ivano Jegoroviĉ per la ŝultro eksentis, kiel tremeras Lazarev, kaj tuj komprenis: li maltrankvilas. Tre maltrankvilas. Kaj ne la estontecon li timas, sed sentas tiun lastan antaŭ la disiĝo malfidon. Tiam, reteninte Lazarev-on per la ŝultro, Lokotkov diris nelaŭte, sed tiel, ke Lazarev distingis ĉiun lian vorton, ĉiun senfine necesan nun al li vorton:

— Estu sana, kamarado leŭtenanto!

Lazarev mallonge suspiris. Lia varmega mano iĝis forte kunpremita per la grandega mano de Lokotkov. Estis tia mallumo, ke ili ne vidis eĉ la vizaĝojn unu de la alia, kaj estis tia kvieto, ke ili ambaŭ aŭdis puran kaj mallaŭtan susuradon de dense falanta seka neĝo. Kaj, probable, tio estis tre bona — kaj la silento, kaj la obskuro, kaj la neĝo, ĉar alie Lazarev ne eltenus. Ja al li nun, ĉi-sekunde, estis redonita la rango, lia militista rango, li jam sciis: ne tia viro estas Lokotkov, por misdiri, li ne misdiris, li redonis al Lazarev lian honoron, por ke tiu iru plenumi sian militan laboron, kiel devas iri soldato, militisto, batalisto.

Tiel staris ili en obskuro, en pureco kaj silento nelonge; poste ĉiu ekpaŝis en sia direkto — Ivano Jegoroviĉ al Dvoriŝĉi, kaj Lazarev tra multaj kilometroj al vilaĝo, al fora hunda bojado, tien, kie faŝistoj estis ludantaj blovharmonikojn, kie ili estis kantantaj bavarajn, aŭ munkenajn, aŭ berlinajn kantojn, rostis en sia maniero anserojn, kuiris sian ŝatatan sangokolbason...

Tiun nokton Lokotkov tradormis trankvile, kaj baldaŭ komencis venadi informoj de kurieroj, kiuj, ne sciante, por kio ili tion faras, kontroladis kaj rekontroladis la konduton de Lazarev sur la teritorio, provizore okupaciita de la germanaj invadintoj.

La unuan mesaĝon Ivano Jegoroviĉ ricevis el Pskovo. Skoltino G. sciigis el tie, ke «L. kondutis ekster ĉiaj suspektoj», eniradis «en neniajn ejojn, krom la necesa», post kio li vizitis bazaron, kie aĉetis tabakon, lakton kaj botelon da vodko; la lakton li eltrinkis, ekfumis, kaj la vodkon kaŝis, kun kio li ekiris al la stacio, kie troviĝis en granda kvanto pacaj loĝantoj, pelataj de la germanoj al la Okcidento. Sur la stacio «L. konatiĝis kun knabino, kaj la 27-an de oktobro kune kun ŝi eksidis en vagonon kaj elveturis el Pskovo en la direkto de Estonio».

Legante tiun mesaĝon, Lokotkov malgaje subridis. Al li estis malagrable, ke li kontrolas Lazarev-on tiel skrupule, sed alie agi li ne povis. Se sub risko estus nur lia propra vivo, li certe ne aranĝus por Lazarev tielan stacian konatiĝon, sed dum kelka tempo li havis devon «paŝti» Lazarev-on, por certiĝi pri lia fideleco al la afero...

Iom poste venis papero pri tio, kiel Lazarev atingis Pskovon. Kiel estis planite anticipe, Saĉjo haltis dufoje — en Kozloviĉi kaj Lopatiĥa. En Pskovon li eniris trankvile, neniu lin retenis. La dokumentoj, evidente, estis en plena ordo, ĉar en la germana kontrolejo Lazarev estis tralasita rapide, sen embarasoj.

Baldaŭ al Ivano Jegoroviĉ venis skoltino. Olena estis ĝuste tiu knabino, kun kiu Lazarev «kune eksidis en vagonon kaj elveturis el Pskovo en la direkto de Estonio». Ŝi tuta tremis: ŝi trafis en interpafadon inter punistoj kaj la grupo de eksplodigistoj, «ricevis timon», laŭ ŝiaj vortoj, — kaj raportis, ke Lazarev estas «koruptita fiulo».

Lazarev demande rigardis al ŝi.

— Eĉ dum semajno li ne laboris ĉe estonoj, — rapide babilis Olena, — ekiris fanfaroni antaŭ fricoj. Tie, en Peĉki, la fricoj havas lernejon aŭ ion tian, barilo altega, ne videblas, kaj de la vojo oni forpelas. Li en tiun lernejon direktiĝis. Mi laboregas por kulakoj, jam nokton kaj tagon ne distingas, kaj li al mi la manon svingis kaj morgaŭ jam estas en rana uniformo. Iĝis koncentreja gardisto.

— Kanajlo! — per gaja baso diris Lokotkov.

— Koruptita kanajlo! — brilante per la okuloj, ripetis Olena. — Kaj eĉ ne hontas. Kontenta, eĉ vere brilas. Kun li estas pistolo, la lipharoj volvitaj, kaskedo germana kun longa viziero — riĉiĝis, ruza satano, ĉokoladaĵojn por regalo havas en la poŝoj. Certe, por li la vivo estas luksa. Eĉ kantojn kantas.

— Kion vi diras! — miris Lokotkov.

— Ĝuste mi diras! Ĉiutage li pli amikiĝas kun ili. Ili al Halahanja iradas por manovroj, tiuj kursanoj-perfiduloj, kaj li kun ili. Hieraŭ, mi mem vidis, maceritajn pomojn li veturigis al la estro, tutan barelon.

— Ne gravas, ni repagos, — afereme promesis Lokotkov, tamen sen ajna kolero. — Estos festo ankaŭ sur nia strato — ni pendumos la kanajlon!

Poste venis al Lokotkov Inga, tute kvieta, silentema. Ŝi nenion demandis, divenante, ke Lazarev foriris por tasko. Plenumiĝis tio, pri kio li tiel sufere, tiel avide revis, li faras aferon. Sed kie? Kian? Inga ne demandis, sciis: tutegale respondo ne estos.

Tamen, en la brigado ĝenerale oni ne kutimis demandi, kiu estas kie.

Poste por longe venis paŭzo en novaĵoj.

Ivano Jegoroviĉ iradis kun la eksplodigistoj al la fervojo, estis dufoje en Pskovo en aspekto de kreteno-balbutulo, renkontiĝadis kun siaj homoj, fabrikadis dokumentojn, necesajn por la afero, poste longe ĉasadis al provokisto Puĉek — monstra degenerulo, antaŭlonge vendiĝinta al la germanoj...

Tiu Puĉek ekipadis dezirantojn foriri al partizanoj per fusiloj kun forsegita perkutnadlo, por ke la germanoj prenu tiujn homojn «kun armilo en la manoj». Li ankaŭ perfidis al ĝendarmoj du germanajn soldatojn pro tio, ke ili «permesis aŭskulti rusan radion al lokaj loĝantoj». La soldatoj estis forveturigitaj, kaj la lokaj loĝantoj estis mortpafitaj sen juĝo.

Puĉek estis ekzekutita. Poste Lokotkov kun Igoro enpremis en kelo grupon da punistoj kaj eksplodigis ilin tie per grenado; ĝenerale, sen aferoj li ne sidis, sed pensadis ĉiam pri sia Lazarev. Finfine la dek trian de decembro, tio estas dek sep tagojn antaŭ la planita limdato, skoltino, nomata E., alportis letereton, datitan per ankoraŭ mezo de novembro: «La planita celo estis atingita, via tasko estas plene plenumita, mi aldonas skemon de postenoj de la „L“, kaj ankaŭ familinomojn kun ties donitaĵoj. Mi atendas viajn ordonojn pri postaj agoj».

La skemo-plano estis preciza, kun aldono de skalo. Horvath kaj Laŝkov-Gurjanov loĝis en apartaj domoj sur la lerneja teritorio, distanco inter la domoj estas 300 metroj, speciala gardo ne ekzistas, ilin priservas servosoldatoj, la loko de ties loĝado estas signita per bluaj kvadratetoj. Laŝkov kaj Horvath havas rajdĉevalojn — la ĉevalejo estas signita per blua triangulo. La gardpostenoj de la lerneja teritorio estas signitaj...

E. estis trinkmanĝanta tritikan supon. Super la partizana Dvoriŝĉi en la frosta vintra ĉielo estis turniĝanta «Heinkel», neniel povante precize determini la partizanojn. Lokotkov estis skribanta al Lazarev, flustre diktante al si:

«...kia estos operaco, ni sciigos poste. Tamen en la fiksita por ĝi nokto responsa deĵoranto en la lernejo devas esti vi, kaj via viculo — homo, kiun vi konas kaj kiu sendube obeos viajn ordonojn. Dum tiu responsa deĵorado vi devas scii precize, kie troviĝas la personaro de la lernejo, kaj ankaŭ ties estroj, kiel estas gardata la teritorio de la lernejo kaj kiu estas sendita al la gardaj postenoj. En la momento de aliro al la lernejo de niaj homoj vi devas troviĝi en la gardistejo kaj plenumi vian oficon, kaj via viculo devas esti ripozanta...»

E. finmanĝis la malvarman supon kaj petis fumi.

— Alie mi ekdormos, — minacis ŝi. — Mi laciĝis ĝis frenezo.

— Sed vi dormu, knabino, — konsilis Ivano Jegoroviĉ, — la piedveston demetu kaj kuŝiĝu sub la peltmantelon. Mi estas malrapida skribanto, mi pro skribado de tiaj paperoj per sala ŝvito pagas.

La skoltino baldaŭ ekdormis kaj en dormo tuj ekploris. Kaj Lokotkov plu skribadis kaj skribadis:

«Vi devos krei antaŭ via viculo en la gardo ŝajnon de telefona voko, se tiu forte dormos en tiu tempo, kiu estos fiksita por vi por la telefona interparolo. Paroli telefone ne necesas, kaj kiam estos sonoro de malkonekto ĉe premita kontakto, vi devos krei ŝajnon de konversacio kun la lernejestro kaj kvazaŭ ripeti liajn ordonojn, temantajn pri venigo al la domo de Horvath de ĉevala jungaĵo. Post tio vi eliras el la ejo, sed anticipe vekas...»

Tiam Lokotkov pripensis kaj korektis «vekas» al «vekigas». Sed ankaŭ tio al li ne plaĉis, tiam li skribis «maldormigas».

«...anticipe maldormigas vian viculon kaj, transdoninte al li la ordonon de Horvath, jungas du ĉevalojn kaj elveturas el la teritorio de la lernejo por renkonto de niaj reprezentantoj, kiuj prononcas al vi la konvencian pasvorton. Tiuj oficiroj estos en la gestapa uniformo. Vi enveturas kun ili en la pordegon kaj plenumas iliajn ordonojn. Post la fino de la operaco vi sekvas kune kun la supre menciitaj oficiroj en la indikitan de ili lokon».

Reskribinte nete la leteron kaj aranĝinte ĝin, kiel estis interkonsentite kun Lazarev, Lokotkov vekis la skoltinon, pridemandis ŝin pri interesantaj demandoj kaj akompanis laŭ sia pado al la speciale sekreta elirejo el la kampadejo, de kie akompani ŝin eliris Igoro. E. bonorde atingis Peĉki-n kaj jam post semajno alportis respondon de Saĉjo. Ĉi-foje ŝi venis tute elturmentita, ĝis tio, ke Ivano Jegoroviĉ tuj transdonis ŝin al doktoro Znamenskij por speciala nutrado kaj kun espero, ke Paŭlo Petroviĉ almenaŭ iujn «injektetojn» faros al la skoltino, ĉar ŝin eĉ la kruroj ne tenis, kaj ŝi ploradis pro bagateloj kaj tikis, kiel kontuzita.

— Vodkon ŝi bezonas drinki, — morne diris Znamenskij. — Ĝenerale, ni faros.

Ĉi-foje Saĉjo skribis tiel:

«Laŭ via tasko, ricevita de mi de la knabino la 17-an de decembro nokte, ĉio, certe, estos farita. Mi aldonas dektagan pasvorton, liston de estrantaj personoj de la lernejo k. a. Nuntempe mi akiras aŭtoritaton ĉe la komandantaro, estas nomumita kiel komandanto de garda plotono de la lernejo, havas vastajn rilatojn. Mi petas ne dubi pri mi. Kun saluto, via L.»

Dum E. dormis en la nova partizana hospitalo, Ivano Jegoroviĉ ree skribadis sian leteron-instrukcion al Lazarev. Ĉi tie jam estis dirite sen ĉirkaŭvortoj, kia nome estas planita operaco, kaj ankaŭ estis fiksita la tempo por la nokto antaŭ la 1-a de januaro de la 1944-a jaro. En tiu senzorga kaj festena tempo al Lazarev estos plej facile kamaradece anstataŭigi la estron de la gardistaro, kaj probable multaj estos drinkintaj, kio certe helpos al la afero. Estis en la letero indikita ankaŭ la loko de renkontiĝo kun la «gestapaj oficiroj», estis ankaŭ ilia pasvorto, estis ankaŭ tasko por Lazarev: liveri germanan pasvorton por la novjarfesta nokto. La leteron Lokotkov aranĝadis ĝis la mateno kaj, akompanante en tiu frosta tago la skoltinon E., diris al ŝi, ke nun ili renkontiĝos je kvardek kilometroj for de Peĉki, kie Ivano Jegoroviĉ atendos la knabinon en la interkonsentita loko, ĉar ŝi ankoraŭ unu tian iron ne eltenos.

— Tiel la fricoj vin tie interkaptos, — diris E., levante al Lokotkov malgajan rigardon. — Tio ja estas la nesto mem.

— Ne gravas, mi eliros, — trankvile respondis Lokotkov. — Mi plurfoje estadis en nestoj, amiko-kamarado.

Ekde tiu ĉi dudek unua de decembro eĉ la kutima por ĉiuj ĉirkaŭantoj ekstera trankvilo forlasis Ivanon Jegoroviĉ-on. Ĉu ĉio travivita en la milito kune efikis ĝuste en tiuj ĉi tagoj, ĉu Lazarev forprenis de li multajn animajn fortojn kaj certecon pri si, ĉu la grandegaj, malfeliĉaj kaj elturmentitaj de maltrankvilo okuloj de Inga kondukis lin ĝis limo per sia konstanta esprimo de demando, sed, ĝenerale, Lokotkov mem rimarkis, ke lin fojfoje ekposedas tio, kion li nomadis mense petuŝkovismo. Nun li dum tuta tempo, sencede, tage kaj nokte kontroladis la entreprenitajn de li farojn, kontroladis ankaŭ siajn agojn, kaj kontroladis mem — ĉikane, paŝon post paŝo, horon post horo. Ĉio ŝajne rezultis bona, sen eraroj kaj tumulto, sed ankaŭ tio, ke la rezulto iĝis bona, same maltrankviligis Lokotkov-on: se ĉio estas tre konvena kaj lerta, tiam ankoraŭfoje necesas kontroli, poste estos malfrue korekti eblan malfortaĵon.

Kiel la plej malfacila imagiĝis al li tiu cirkonstanco, ke li restis en tiu ĉi afero sola, povis tute kun neniu konsiliĝi, povis ĉe neniu rekontroliĝi. Kaj demandadis, kaj respondadis, kaj kontroladis la demandojn kaj la respondojn nur li, neniu alia.

La dudek trian al li estis liveritaj la «gestapaj oficiroj» — du estonoj kaj latvo, iomete sciantaj la germanan lingvon, kaj ĉefe, scipovantaj aspekti «eksterlande». Tiun sanktan triopon Ivano Jegoroviĉ jam antaŭlonge rimarkis en malproksima trupunuo de la brigado, vizitante ĝin pro ofica neceso, sed li tute ne konis ilin kaj nur hodiaŭ konatiĝis. La latvo aĝis ĉirkaŭ kvardek, lia nomo estis kamarado Vicbul, kaj la estonoj nomiĝis: unu — Villem, la alia — Johann. Ĉiuj tri estis maldikegaj kaj elturmentitaj de bataloj. Lokotkov tuj kondukis siajn gastojn en la hospitalon, kie la silentema Znamenskij devis dum plej mallonga tempo «normigi la knabojn», tio estas aldoni al ili grason kaj korpulentecon, por ke ili «ne bruu per la ostoj».

— Ĉu per lardo ilin nutri? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Almenaŭ per lardo.

— Ĉu freŝajn fruktojn doni?

— Ankaŭ fruktojn eblas! Por amikoj-kamaradoj, doktoro, avaru nenion!

— Kaj ĉu bovlo da forta buljono ne firmigus iliajn fortojn? — per libra voĉo interesiĝis Znamenskij. — Tiam konsideru, Ivano Jegoroviĉ: mi, krom frostigita terpomo kaj germanaj sardinoj, nenion disponas.

— Matene ĉio estos, — promesis Lokotkov, — kaj dume ne avaru, doktoro, sardinojn. Kaj tion, kio ankoraŭ estas en rezervo kaŝita, ne avaru. Ni helpos!

Li ŝatis fojfoje tiel esprimiĝi, Lokotkov, kvazaŭ li estus delonga akiristo. Kaj dum la nokto la ĈK-anoj vere trovis porkidon. La estontaj «gestapanoj» kuŝadis en sia kvieta kaj sekreta ĉambro kaj manĝadis, kvazaŭ laboris, kaj dormadis ĝissate, verŝajne, kompense por la tuta milito tiel, kvazaŭ laboris. Unufoje dum diurno Lokotkov vizitadis ilin kun inspekto kaj ĝentile mallaŭdadis:

— Malforte vi grasiĝas, sinjoroj gestapanoj. Necesas vangoj, rozkoloreco, sateco en rigardo. Eble, vi ankoraŭ sardinojn deziras?

La «gestapanoj» deziris ĉion kaj pro troa manĝado treege suferis pro doloro en la ventroj, ne kutimiĝintaj al riĉa kaj grasa nutraĵo.

— Ne enmiksiĝu vi en mian sciencon, — petis foje doktoro Paŭlo Petroviĉ Lokotkov-on. — Kun tia sistemo ĉio fiaskos.

Ankoraŭ la «gestapanoj» trejnadis sian ne tre bonan germanan lingvon, kaj en tio, bedaŭrinde, Ivano Jegoroviĉ per nenio povis helpi al ili. Li nur verkis por ili rusan suflortekston — temon de estonta mallonga interparolo kun la lernejestro Horvath. Ĝi estis skribita tiel:

«Vi. Ni estas el la gestapo. Ĉu vi estas sinjoro Horvath?

Li. Ion respondas al vi, kiel „ĝuste, Horvath“.

Vi. Sinjoro Horvath, vi estas arestita de la organoj de la SS. Donu vian armilon.

Li. Jen, bonvolu, mia armilo.

(Kaj se li rezistas, tiam vi arestas lin perforte kaj enpuŝas en lian buŝon ĉifonon, por ke li ne kriaĉu. Poste vi prenas ĉiujn, kiuj estas, dokumentojn kaj kune kun Horvath transportas ilin en nian teritorion. Kaj se li ne rezistas kaj ne kverelas, tiam via konversacio daŭras.)

Vi. Kie troviĝas viaj dokumentoj? Kie troviĝas la dokumentoj de la lernejo? Ĉu tio estas ĉiuj dokumentoj? Se vi komencos krii, ni vin neniigos! Mortigos! Mortpafos! Vi estos murdita!»

La estonoj bonanime provludadis, kuŝante sur siaj lignolitoj, Lokotkov postuladis de ili ferocon, indan je gestapaj agantoj. La latvo diris:

— Nun ni lernas la tekston. Kaj kiam ni ekvidos tiun kanajlon, ni estos bone ferocaj. Tre! Pli ne necesas! Kaj nun ni ankoraŭ ne povas, ni ne vidas la objekton. Ĉi tie ĉiuj estas malfremdaj, ĉi tie estas varma forno, ĉi tie estas malfacile fari koleron. Mi petas, ĉio ĝuste tiel estos...

— Ne, tiel la afero ne iros, — diris Lokotkov, — timas mi, amikoj-kamaradoj, pri via germana prononco. Kaj mi mem ne komprenas. Mi kondukos al vi unu knabinon, ŝi okupiĝos, tio estas ŝia fako, kaj via afero estas malgranda: obei.

Inga, certe, tuj divenis, ke tiuj homoj iam estos ligitaj kun ŝia Lazarev, sed ŝi ne montris tion kaj nur ĉiujn siajn fortojn enmetadis en la lecionojn, penante igi la «gestapanojn» ĝuste prononci tiujn frazojn, kiujn ordonis al ili ellerni Ivano Jegoroviĉ. Demandi, ĉu ili bezonos ankoraŭ ion, ŝi, kompreneble, ne povis, nur enbatadis en sian «lernejon» la fiksitajn vortojn kun respektiva prononco kaj fumadis senĉese, uzante tion, ke por la «gestapanoj» oni ne avaris tabakon.

Kaj dume Lokotkov, enŝlosinte sin en sia terkabano, laboris persone kaj senlace pri ankoraŭ unu afero: li fabrikadis por la estontaj «agantoj de la SS» indan uniformon, rangsignojn, ordenojn, piedveston, kapveston, cigaredujon; eĉ nederlandaj cigaredoj «Fifty-fifty» estis ĉe li «rezervitaj», ĉion li, mastrumema ĈK-ano, havis, «ĉiu ŝnureto havu sian lokon», kiel ŝatis diri Lokotkov, esplorante batalkampon kaj kuntirinte la brovojn.

Jam en la varmega oktobra batalo, okazinta ĉe granda vilaĝo Ĵarki, la diligenta kaj scipovanta pensi malproksime antaŭen Ivano Jegoroviĉ, laŭ vortoj de la brigadestro, «solide riĉiĝis je brokantaĵoj»: demetis uniformojn de oficiraj kadavroj, kaj se la uniformo estis tro senespere sangokovrita, li detranĉis la epoletojn, deŝraŭbis ordenojn, insignojn, prenis dokumentojn, li sciis, ke venos tia horo, kiam la ekipaĵo utilos. Kaj prave, venis la horo, nun ĝi vere tre utilis.

Sur la uniformon de kamarado Vicbul Lokotkov fiksis du Ferajn krucojn, medalon «Pro vintrado en Rusio», la estonojn li dekoraciis malpli riĉe — po unu Fera kruco kaj donis al ili iajn medalojn, ŝajne latunajn, ĝuste tiel necesis, se Vicbul estas majoro, kaj Villem kaj Johann estas leŭtenantoj. Tamen, Johann poste iĝis ĉefleŭtenanto, pro tiu kaŭzo, ke la epoletoj de ĉefleŭtenanto evidentiĝis paraj kaj pli puraj. Ĉiujn ĉi vestaĵojn kaj uniformaĵojn Lokotkov mem flikis, mem vaporgladis, mem pendigis sur memfaritajn vestarkojn, por ne ĉifi antaŭ la necesa minuto. Kaj la dokumentojn por siaj «fricoj» li fabrikis — militistajn oficirajn kartojn, oficvojaĝajn ordonojn, ankoraŭ ian folion kun aglo kaj svastiko, sur ĝi estis skribite pri helpado al oficiroj Gresse, Mithof kaj von Koller.

Ankaŭ pri armiloj por la «gestapanoj» Lokotkov okupiĝis, kaj la protektan grupon instrukciis, kaj la skoltan grupon. Ĉio ĉi estis malfacila laboro, ĉar la taskon mem en ties detaloj li ne povis malĉifri al siaj homoj, kaj ili pro tiu cirkonstanco agis kvazaŭ en mallumo.

La porkidon la «gestapanoj» finis sen ajnaj videblaj pozitivaj rezultoj, formanĝis — kaj fino, sur iliaj vizaĝoj tiu cirkonstanco neniel reflektiĝis. La germanaj sardinoj same ne helpis al dikiĝo. «Kia vi estis, tia vi restis», — prononcis kamarado Vicbul, rigardante al si en splito de spegulo.

Ankoraŭ okazis malagrablaĵo kun hartondisto. Por fasona tondado estis invitita avo Trofimo, kiu, laŭ liaj vortoj, laborante en teatro, iomete ellernis la metion de teatra hartondisto, ĉar servi kiel sceneja laboristo estis «senperspektive». Tamen, komencinte de kamarado Vicbul, li plene fiaskis, kaj Lokotkov mem devis la kapon de Vicbul razi per razilo ĝisnude. Al Johann konvenis neniu kaskedo — la hirthara avo Trofimo elturmentis kaj lin, kaj sin mem, ĝis venis al fino de siaj eksperimentoj kun «broso», kiun li nomis «à la Capule».

— Ĝenerale, iru for de ĉi tie, — ekbolis Lokotkov, — jen, troviĝis teatra tondisto...

Villem mem faris por si mallongajn vangoharojn, Lokotkov razis al li la kolon. Antaŭ la sendo la «gestapanojn» vizitis la brigadestro. Li venis vespere, sidis iom, silentis. La latvo kun la estonoj ne komencadis konversacion: ĉiuj tri estis nebabilemaj. Poste la brigadestro diris:

— Fortiĝas la frosto. Al tridek gradoj premas.

Kamarado Vicbul respondis per monduma tono:

— Vintre tiel okazas.

— Okazas eĉ pli, — subtenis Villem.

— Bone, ke ne estas vento, — vigle respondis Johann.

Sur tio la konversacio finiĝis. La brigadestro, elirinte el la hospitalo, diris al Lokotkov:

— La knaboj estas nemalbonaj, batalos, se necesos. La knaboj estas tute fortikaj, Ivano Jegoroviĉ, fidindaj...

— Sen ajnaj duboj, — respondis Lokotkov.

La dudek naŭan de decembro la grupo de Ivano Jegoroviĉ elveturis el la ĉefa partizana bazo al Vaulino, tute proksime de Peĉki. La sledo longe implikadis la spurojn, antaŭ ol, kiel diras maristoj, preni la kurson. Ekhurlis blizardo. Sur la «gestapanoj» estis ankoraŭ rusaj peltjakoj. Ilia germana trofea uniformo, vaporizita kaj gladita de Ivano Jegoroviĉ, estis de li mem pakita en germana trofea valizo, sur kiu sidis Lokotkov mem. La estonoj kaj la latvo dormis, kiel ordonis al ili la doktoro, — dormi kaj singarde manĝi, kiam aperos tia eblo.

Post la «gestapanoj» kaj Lokotkov sur kelkaj ĉevalparoj, en kuŝsledoj, moviĝis potenca protekta grupo. Tie oni kantis «Koturninon»:

Ho vi mia, ho vi mia
koturnino...

En la pajlo sur la sledoj estis varmigataj grenadoj RGD, F-1 — propraj, senpaneaj, sub la manoj kuŝis mitraletoj.

Apud Igoro, rigardante antaŭ si en la blankan nebulon de blizardo per la larĝe malfermitaj, elturmentitaj okuloj, sidis Inga. Igoro dormis. Antaŭ la ekveturo Lokotkov etendis al sia tradukistino mitraleton, diris kvazaŭ pretere:

— Prenu, kamarado Ŝanina, tio estas la lazareva, tiu, pro kiu vi min ĉikanadis...

Nun la mitraleto de Saĉjo kuŝis sur ŝiaj genuoj.

...Ĝuste en tiu tempo, kiam la operacanoj de Ivano Jegoroviĉ estis entrenantaj la misteran valizon kun uniformo por la «gestapanoj» en lignodomon ĉe la rando de Vaulino, al la lernejo en Peĉki alveturis la «Opel-Admiralo» de doktoro Gräfe. La ŝoforo Sonnenberg potence hupis.

La komandanto de la garda plotono de la spion-sabotista lernejo per baskulŝaltilo ŝaltis la lumĵetilon ĉe la pordego kaj, priluminte per brilanta radio la aŭton, premis la butonon «kunveno pro alarmo». Nur tiam la gardosoldatoj, ŝajnigante haston, komencis dismovi la klapegojn de la pordego. La plotonestro sciis sian servon — kaj la ĉefo kaj Horvath devis esti kontentaj pri li en egala grado.