[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La tridekoka ĉapitro.
Preĝu, pesu vin kaj pagu!

Antaŭkristnaskaj klopodoj ĉiutage pliiĝis. Milionoj da meleagroj estis mortigitaj, senplumigitaj kaj metitaj en vitrinojn de vendejoj, ĉarmante holivudanojn per siaj flaveta subhaŭta graso kaj violkoloraj stampoj de sanitara inspekto, metitaj sur ties brustetojn.

Ni jam parolis, ke Kristnasko laŭusone estas festo, havanta neniun rilaton al religio. Tiun tagon oni festas tute ne naskiĝon de Dio. Tiam okazas festo honore al tradicia kristnaska meleagro. Tiun tagon konfuzita Dio, ridetante, retiriĝas posten.

Kun adoro al meleagro estas kunligita ankoraŭ unu stranga rito – interŝanĝo de donacoj. Multjara, lerte organizita komerca reklamo tiel efikis, ke interŝanĝo de donacoj iĝis por homoj kvazaŭ ties devo, kiu multe pliriĉigas negocistojn. Tuta senutilaĵaro, kolektiĝinta dum jaro en vendejoj, disvendiĝas dum kelkaj tagoj kontraŭ pli altaj prezoj. Vendejoj estas superplenaj. Senraciiĝintaj aĉetantoj prenas ĉion viditan. Usonano prezentas donacojn ne nur al siaj edzino, infanoj kaj geamikoj. Li ankaŭ donacas ion al siaj estroj. Aktoro el kinostudio donacas ion al siaj reĝisoro, kinooperatoro, sonooperatoro, ŝminkisto. Juna servistino en kontoro donacas ion al ŝia ĉefo, verkisto ion donacas al eldonisto, ĵurnalisto – al redaktoro. Plimulto de donacoj havas tute nekaŝitan karakteron de koruptaĵo.

Iras donacoj ankaŭ de supre suben – de estroj al subuloj. Sed ĝi similas malabundan flueton kompare kun potencaj fontanoj de amo kaj respekto, direktitaj de sube supren.

Aktoro donacas al ŝminkisto du botelojn da altkvalita ĉampano esperante, ke tiu tutan jaron ŝminkos lin tre bone, al reĝisoro oni donacas por subteni utilan amikecon, al operatoroj, por ke tiuj memoru la aktoron kaj pli bone filmu kaj surbendigu.

Elekto de donaco estas tre respondeca afero. Necesas scii, al kiu kaj kion donaci, por anstataŭ danko ne elvoki ofendon. Donaca febro kaŭzas al usonanoj multajn klopodojn, gravajn elspezojn, tamen ĝi ankaŭ alportas al komercistoj paradizajn minutojn kaj semajnojn.

Oni donacas unu al la alia cigarojn, vinojn, parfumojn, koltukojn, bluzojn, bagatelaĵojn. Vendejaj senditoj kuras tra la urbo kaj disveturigas donacojn, pakitajn en specialan kristnaskan paperon. Kamionoj ankaŭ disveturigas nur donacojn. Akompananta de muzikistoj en belaj generalaj uniformoj, veturas tien kaj reen ruĝnaza Santa Klaus kun vata barbo, kovrita per naftalina neĝo. Post dio de donacoj kuras knaboj. Adoltoj ĝemas, rigardante kristnaskan avon kaj streĉe rememoras, al kiu necesas ankoraŭ ion donaci. Ne permesu Dio, ke oni iun forgesu – tiam tutan jaron interrilatoj estos difektitaj.

Ĝustadire, nur ĉi-okaze oni mencias dum tiuj antaŭkristnaskaj tagoj nomon de Dio.

En Usono estas multaj religioj kaj multaj dioj: protestanta, katolika, baptista, metodista, kongregacia, anglikana. Milionoj da homoj volas ion kredi, kaj dekoj da potencaj eklezioj proponas al ili siajn preĝejojn.

Malnovaj, se oni tiel diru, eŭropaj religioj malsukcesas pro ia abstrakteco. Ili pli taŭgas en kaduka Eŭropo. En Usono, apud ĉielskrapantoj, elektraj lavmaŝinoj kaj aliaj novaj teknikaĵoj, ili aspektas iel pale. Necesas io pli moderna, efekta kaj reala, io pli aferema, ol ĉiama ĝuado en ĉielo pro bonfara vivo sur la tero.

Ĉi-rilate plej usona estas sekto, kiu sin nomas “Kristana scienco”. Ĝi havas milionojn da adeptoj. Kaj ĝi reale similas iun kolosan malsanulejon, sen ĉeesto de kuracistoj kaj medikamentoj. “Kristana scienco” estas granda kaj riĉa. Rimarkindaj preĝejoj kun belaj bankaj enirejoj apartenas al ĝi en pluraj urboj kaj urbetoj.

“Kristana scienco” ne proponas longatempe atendi rekompencon en ĉielo. Ĝi realigas siajn aferojn sur la tero. Tiu ĉi religio estas praktika kaj oportuna. Ĝi parolas:

– Ĉu vi malsaniĝis? Vin dolorigas hernio? Kredu je Dio kaj hernio plu vin ne dolorigos!

Kristanismo kiel scienco, kiu tuj donas utilon! Tio estas komprenebla por ordinara usonano, tio venas lian cerbon, nebuligitan dum jaroj de supermezura kaj streĉa laboro. La religio, kiu estas same utila, kiel elektro. Tio taŭgas. Je tio oni povas kredi.

– Nu, bone! Kaj kion fari, se hernio plu dolorigas?

– Tio signifas, ke via kredo ne sufiĉas. Kredu pli je Dio, kaj li helpos al vi en ĉio.

Li helpos en ĉio. En Nov-Jorko ni foje eniris en preĝejon de “Kristana scienco”, situantan centre de l' urbo. Nemultenombra amaso da homoj sidis sur benkoj kaj aŭskultis grandaĝan ĝentlemanon, sur kiu estis altkvalita, tajlorita ĉe sperta majstro, kostumo. (En Usono kostumoj, tajloritaj laŭ mendo, estas signo de monhaveco).

Sinjoro Adams, kiu akompanis nin en tiu ekskurso, streĉis aŭdon, klininte sian kapon. Li permane donis signon, ke ni alvenu pli proksime. Tio, kion ni ekaŭdis, tre similis scenon en novjorka dormejo, kiun ni trafis la unuan vesperon de nia alveno en Usonon. Nur tie oni admonis mizerulojn, sed ĉi tie oni admonis riĉulojn. Tamen oni admonis tute same – helpe de vivaj atestantoj kaj nekontesteblaj faktoj.

– Gefratoj, – parolis la grandaĝa ĝentlemano, – antaŭ dudek jaroj mi estis malriĉa kaj malfeliĉa. Mi loĝis en San-Francisko. Mi havis neniun laboron, mia edzino estis mortanta, miaj infanoj malsatis. Mi de neniu atendis helpon, sole de Dio. Kaj unu matenon voĉo de Dio diris al mi: “Iru al Nov-Jorko kaj ekservu en asekura societo”. Mi lasis ĉion kaj translokiĝis en Nov-Jorkon. Malsata kaj en ĉifono, mi vagis laŭ stratoj kaj atendis, kiam Dio helpos al mi. Fine mi ekvidis elpendaĵon de asekura societo kaj komprenis, ke Dio sendis min ĝuste ĉi tien. Mi eniris tiun grandegan kaj luksan konstruaĵon. Ĉar mi estis vestita en ĉifono, do oni malpermesis viziti administranton. Tamen mi atingis lin kaj diris:

– Mi volas servi en via societo.

– Ĉu vi konas asekuran aferon? – demandis li min.

– Ne, – respondis mi firmavoĉe.

– Kial do vi volas servi ĝuste ĉi tie?

Mi rigardis lin kaj diris:

– Ĉar Dio sendis min al vi.

La administranto nenion respondis, alvokis sekretarion kaj ordonis dungi min kiel liftisto.

Ĉi-loke la rakontanto paŭzis.

– Kaj kio okazis kun vi poste? – senpacience demandis unu el aŭskultantoj.

– Ĉu vi volas scii, kio nun mi estas? Nun mi estas vicprezidanto de tiu asekura societo. Kaj tion realigis Dio.

Ni eliris el preĝejo iom konsterniĝintaj.

– Ne, ĝentlemanoj, – emocie parolis s-ro Adams, – ĉu vi aŭdis? Se unu aferisto tute serioze povas diri al alia aferisto inter klakado de kalkuliloj kaj telefona sonorado, ke Dio sendis lin tien por servi kaj tia rekomendo tiel efikas, do tiam vi mem povas vidi, ke li estas tre oportuna, aferema Dio. Efektiva usona Dio de kontoroj kaj entreprenoj, anstataŭ iu eŭropa babilemulo preferanta senutilan filozofion. Eĉ katolikismo en Usono akiris novajn trajtojn. Pastro Koglin (Coughlin) konstruis propran radiostacion kaj reklamas sian Dion kun sama fervoro, kiel oni reklamas “Koka-Kolon”. Serioze, ĝentlemanoj, eŭropaj religioj ne taŭgas por usonanoj. Ili ne havas sufiĉan aferan bazon. Krom tio, ili estas tro saĝaj por ordinara usonano. Li bezonas ion pli simplan. Al li necesas diri, je kiu Dio kredi. Li mem ne kapablas kompreni. Des pli, ke li ne havas tempon por tio, ĉar li estas okupita. Mi ripetas, ĝentlemanoj, li bezonas simplan religion. Diru al li, kiun utilon alportas tiu religio, kion ĝi postulas elspezi kaj kiujn avantaĝojn ĝi havas. Sed, tion vi diru konkrete, mi petas. Usonano ne elportas necertecon.

Unu tagon, kiam ni estis en nia hotelo “Holivudo”, situanta sur bulvardo Holivudo, kaj laboris, en nian ĉambron enkuris geedzoj Adams. Ĝis tiam, ni ankoraŭ neniam vidis ilin tiel aspektantajn. Sur s-ro Adams palto pendis nur sur unu ŝultro. Li eligis iujn nekompreneblajn kriojn, kaj ĉiuminute lia vizaĝo iĝis pli ruĝa. S-ino Adams, milda s-ino Adams, kiu ne perdis ĉeeston de spirito kaj sinregadon eĉ sur glaciiĝintaj montpasejoj, kuris laŭ la ĉambro kaj ekkriis:

– Mi bedaŭras, ke mi ne havis revolveron! Mi ŝin pafmortigus, kiel hundon!

– Ne, Bekio! – kriis Adams. – Mi volis pafmortigi ŝin, kiel hundon!

Ni ektimiĝis.

– Kio okazis? Kiun vi volis pafmortigi? Pro kio – kiel hundon?

Tamen pasis ĉirkaŭ dek minutoj, post kio geedzoj Adams iom trankviliĝis kaj sukcesis komenci rakonton pri tio, kio ilin tiel kolerigis.

Okazis, ke ili frumatene, ne volis nin veki kaj forveturis al Losanĝelo aŭskulti predikon de fame konata en Usono kreintino de nova religio, Emio Makferson (Aimee McPherson).

Post disputo pri tio, kiu estos rakontanta, superis, kiel ĉiam, s-ro Adams.

– Ĝentlemanoj! Tio estas simple nekredeble! – kriis li laŭtvoĉe. – Vi multon perdis, ne akompaninte nin. Enskribu en viajn agendojn tion, kion vi ne vidis, sinjoroj. Do, ni venis preĝejon de Emio Makferson. Malgraŭ tio, ke ĝis komenco de prediko restis ankoraŭ unu horo, preĝejo estis superplena. Tie troviĝis pli ol mil homoj. Kaj ĉiuj estis bonaj, simplaj homoj. Servistoj, probable, akceptis nin kiel iuj gravuloj kaj sidigis en la unuan vicon. Ni sidis kaj atendis. Certe, ni ekparolis kun sidantaj najbaroj. Bonegaj personoj. Unu estis farmulo el Iovao (Iowa), la alia ankaŭ speciale venis ĉi tien. Li havas en Nevado etan ranĉon.

Bonaj, honestaj homoj, kiuj volas je io kredi kaj bezonas spiritan nutraĵon. Necesas nepre doni al ili ion, se ili bezonas, ĝentlemanoj! Fine eksonis muziko, kiel en cirko, – kaj aperis Emio Makferson, kun bukla hararanĝo, kun karmezina manikuro, en blanka kapoto, ŝminkita, ruĝigita. Ŝi estis ne tre juna, sed ankoraŭ bela. Ĉiuj jubilis. Vi nur enpensu, ĝentlemanoj!

Anstataŭ enua pastro eniras moderna bela virino. Kaj ĉu vi scias, kion ŝi parolis? Tio estis teruro!

– Se mi havus revolveron, – enigis s-ino Adams, – mi ŝin...

– Ne, ne, Bekio, ne estu tiel sangavida. Ne, serioze, ne interrompu min. Do, ĝentlemanoj, mi ne volas transdoni ŝian sensencaĵon. En Eŭropo tio elvokis ridon de eĉ plej malkleraj homoj. Sed ni troviĝas en Usono, sinjoroj. Ĉi tie necesas paroli nur tre simplajn aĵojn. Vorton de honesto, tiuj bonaj homoj, venintaj en preĝejon, ekstaziĝis. Tiu spirita nutraĵo, kiun proponis al ili Emio Makferson, ne taŭgis eĉ por kanario, se ĝi bezonis religion. Kruda ĉarlatanaĵo, kun aldono de mizeraj spritaĵoj kaj granda porcio de erotiko, kiun prezentis ĥoro de junulinoj en diafanaj blankaj pelerinoj. Sed plej ĉefa evento okazis poste. Emio Makferson sciigis, ke ŝi bezonas cent mil dolarojn por riparo de la preĝejo. Cent mil dolaroj, ĝentlemanoj, estas granda mono eĉ en riĉa Usono. Kaj mi volus diri, ke usonanoj ne tre amas fordoni siajn dolarojn. Vi mem komprenas, ke ŝi simple petis alvenintojn monkontribui, tiam ŝi kolektus tre malmulton. Tamen ŝi elpensis geniaĵon! Orkestro ĉesigis muzikon, tremigantan volbon, kaj buklita, kiel anĝelo, fratino Makferson reoratoris. Ŝia oratoraĵo estis tute entuziasma. Sinjoroj, vi ĉion perdis, ĉar vi ne aŭdis tiun mirindan oratoraĵon. “Gefratoj, – diris ŝi, – mono necesas. Ne por mi, certe, sed por Dio. Ĉu vi povas doni Dion unu pencon de ĉiu funto de pezo de via korpo, kiun li donacis al vi laŭ sia neeldirita favoro? Nur unu pencon!

Tio estas ne tro multe! Nur unu pencon petas de vi Dio! Ĉu efektive vi rifuzos al li?”

Tuj laŭ vicoj diskuris servistoj, disdonante paperfoliojn kun jena teksto:

PREĜU, PESU VIN KAJ PAGU!
Nur unu penco de funto de viva pezo!
Pesu vin mem! Pesu viajn parencojn!
Pesu viajn gekonatojn!

Ĉu vi scias, sinjoroj, ja tio estas genie elpensita! Kun tre bona kono de trajtoj de usona karaktero. Usonanoj tre ŝatas ciferojn. Konvinki ilin oni povas pli simple per ciferoj. Alie oni ne fordonus monon. Sed unu penco de ĉiu funto de viva pezo estas io konvinka kaj afera. Krome, tio estas interesa okupo. La farmulo revenos al si en Iovaon kaj tutan semajnon li pesos siajn najbarojn kaj parencojn. Kia ridego okazos!..

Jes, jes, jes, ĝentlemanoj, servistoj duanfojon diskuris laŭ vicoj, tenante pli grandajn pletojn. Ili kolektis plenajn pletojn dum kelkaj minutoj. Ordinara usonano pezas ĉirkaŭ cent okdek funtojn. Mia dika najbaro el Nevado fordonis du dolarojn! Kvankam li estas neriĉa persono. Lin oni konvinkis helpe de idiota aritmetiko. Ĝentlemanoj, mi parolas tute serioze. Religio de ĉiuj ĉarlatanaj sektoj situas en mezo de vojo de multiplika tabelo al plej vulgara varieteo. Malmulte da ciferoj, malmulte da malnovaj anekdotoj, malmulte da pornografio kaj tre multe da arogaĵoj. Enskribu tion en viajn agendojn, ĝentlemanoj!


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]