Dosieraj agordoj

Tio estas dialogujo kun agordoj, kiuj dependas de sufikso de redaktata dosiero, kaj influas nur dosierojn kun tiaj sufiksoj. (Tiuj agordoj konserviĝas en la dosiero files.ini).

Maldekstre supre en la dialogujo estas listo, kies linioj estas aroj de dosieraj sufiksoj. Kiam vi elektas unu el la linioj, en cetera parto de la dialogujo montriĝas agordoj por la elektita aro de sufiksoj. La unua punkto de la listo estas speciala sufikso *, kiu estas persilenta, t.e. se por alia sufikso ne estas indikita iu agordo, ĝi estas prenata el agordoj por sufikso *.

Vi povas aldoni novan linion kun sufiksaro, tajpinte ĝin en enmeta linio sub la listo (sufiksojn disigas komoj) kaj preminte butonon Aldonu. Vi povas ankaŭ forigi iun el la linioj, metinte sur ĝin la montrilon kaj preminte butonon Forigu (la forigo reale okazos nur kiam vi premos konfirman butonon Bone; se vi premos Nuligu, la forigo ne okazos).

Ĉiu agordo havas ĉirkaŭ si kadreton, kiu aspektas "malpremita", se la agordo por tiu ĉi sufiksaro ne ekzistas kaj estas prenata la persilenta. Se vi ŝanĝas la agordon, ĝi iĝas "premita", kio signifas, ke ĝi diferencas disde la persilenta. Por forigi agordon (t.e. egaligi ĝin al la persilenta), klaku sur ĝia surskribo per dekstra musbutono.

Jen listo de la langetoj kun agordoj:

Tiparoj

Tiparo por redaktado
Tiparo, kiu estos uzata por redaktado de dosieroj de tiu tipo. Eblas elekti norman fikslargxan aux norman proporcian tiparon (ili agordeblas en gxeneralaj agordoj), aux alian tiparon. Atentu, ke, se vi elektos proporcian tiparon, tiam ne eblos prilabori vertikalajn (kolumnajn) blokojn kaj fari kolorigon de kolumnoj.
Alteco
Alteco de tiparo por redaktado.

Redakto

Larĝo de tabo
Maksimuma kvanto da signopozicioj, kiujn okupas tabo en fenestro de redaktado. Kutime ĝi estas 4 aŭ 8.
Kreu rezervan kopion
Ĉu la redaktilo konservu malnovan enhavon de redaktata dosiero en rezerva kopio dum konservado de la dosiero.
Faldu liniojn
Ĉu la redaktilo faldu longajn liniojn.
Aŭtomata deŝovo
Ĉu la redaktilo faru deŝovon aŭtomate, kiam vi premas Ret.
Disigiloj
Listo de simboloj, kiuj servas kiel limoj de vortoj.
Majuskloj/minuskloj
Listo de paroj majuskloj-minuskloj (ĝi necesas por serĉado kun ignoro de uskleco kaj por majuskligo/minuskligo).

Koloroj

Emfazu linion
Ĉu la redaktilo emfazu kurantan linion de teksto per malsama koloro.
Emfazu kolumnon
Ĉu la redaktilo emfazu kurantan kolumnon de teksto per malsama koloro.
Sintaksa kolorigo
Ĉu la redaktilo emfazu diversajn sintaksaj konstruaĵojn per malsamaj koloroj.
Skanu antaŭe
Kvanto da linioj, kiujn la redaktilo skanu antaŭ la linioj, videblaj sur la ekrano, por ke sintaksa kolorigo de plurliniaj komentoj ks. estu korekta.

Signaroj

Aŭtomate eltrovu signaron
Marko en tiu ĉi markujo signifas, ke la redaktilo antaŭ lego de dosiero skanos ties unuajn liniojn por trovi tie indikon pri signaro (por HTML-dosieroj), aŭ penos analizi oftecojn de kelkaj signokombinoj, por trovi, en kia signaro estas la dosiero. (Tiuj kombinoj estas en dosiero charsets.ini).
Defaŭlta signaro
Signaro, uzante kiun la redaktilo legos kaj konservos dosieron, se ne elekti alian signaron en dialogujoj de malfermo kaj konservo.
Defaŭlta prezento de Unikodo
Maniero de prezento de unikodaj signoj en dosiero. Se estas elektita "-", tiam ili estas prezentataj duume (utf-8, utf-16) aŭ estas konvertataj en kodonojn, enirantajn aktualan 8-bitan signaron. Se estas elektita "&#DDDD;", la redaktilo dum legado de dosiero interpretas kodon &#DDDD; (kie D estas dekuma cifero), kiel unikodan signon, kaj dum skribado ĝi konservos en tia formo ĉiujn unikodajn signojn, kiuj ne trafas en aktualan signaron. Se estas elektita "\uXXXX", tiam la redaktilo faros same kun kodoj kiel \uXXXX (kie X estas deksesuma cifero). Tio ĉi estas nur persilenta agordo, kiun eblas ŝanĝi en la dialogujoj de malfermo kaj konservo de dosieroj.

Klavaro

Grupoj de makrooj
Grupoj de makrooj, uzeblaj por tiu tipo de dosieroj.
Grupoj de anstataŭigoj
Grupoj de anstataŭigoj, uzeblaj por tiu tipo de dosieroj.
Klavaro 1/Klavaro 2
Unua kaj dua klavararanĝoj (por konvertado inter ili).

ISpell

Lingvo
Lingvo de literumado. Vortarojn por diversaj lingvoj vi povas elŝuti en la TTTejo de UniRed. (Agordojn de la literumilo por ĉiu lingvo vidu en dosiero ispell.ini en subdosierujo de respektiva lingvo).
Ignoru
Komenco kaj fino de signoĉenoj, kiujn ignoru literumilo ISpell (dufoje). Ekzemple, por HTML tio povas esti <...> kaj &...;.