Ĝeneralaj agordoj
Tio estas dialogujo por agordo de tiparoj kaj ekstera aspekto de la
programo. (Tiuj agordoj konserviĝas en la dosiero
unired.ini).
Premu butonon "Bone" por konservi ŝanĝojn aŭ butonon
"Nuligu" por nuligi ŝanĝojn.
La dialogujo havas jenajn elekteblojn:
Tiparoj
- Fikslarĝa tiparo
- Tio estas nomo kaj alteco de fikslarĝa unikoda tiparo.
Ĝi povas esti uzata (kaj estas uzata defaŭlte) por redaktado
de tekstoj. (Vd. dosieraj agordoj).
- Proporcia tiparo
-
Tio estas nomo kaj alteco de proporcia unikoda tiparo,
uzata por ĉiuj menuoj kaj butonoj.
Ĝi povas esti ankaŭ uzata por redaktado de tekstoj.
(Vd. dosieraj agordoj).
Koloroj
- Koloro de teksto
- Koloro de literoj de ordinara teksto
- Fono de teksto
- Koloro de fono de ordinara teksto
- Emfaza fono
- Koloro de fono de emfazita linio aŭ kolumno
- Koloro de marĝeno
- Koloro de teksto sur marĝeno (indikoj de markoj)
- Fono de marĝeno
- Fona koloro de marĝeno
Sintakso
Maldekstre estas listo de diversaj sintaksaj objektoj, dekstre
estas koloroj de literoj kaj fono de tiuj objektoj kaj ties tiparstiloj.
Aspekto
- Larĝo de marĝeno
- Larĝo de maldekstra marĝeno, uzata por markoj en teksto
- Konservu amplekson kaj pozicion de fenestro
- Se en tiu markujo estas marko, post premo de butono "Bone"
konserviĝos amplekso kaj pozicio de la ĉefa fenestro, ĝia stato
(maksimumigita aŭ normala), stato de subfenestroj (maksimumigitaj
aŭ normalaj) kaj stato de la ilobreto (kaŝita/normala).