Ruslingva originalo troveblas en http://kulichki.rambler.ru/moshkow/RAZNOE/donkey.txt

Genriĥ Altov /*literatura pseŭdonimo de Genriĥ Altŝuller*/

Azeneto kaj aksiomo

Maljuna griza azeneto Ia-Ia staris solece en karda arbara vepro, vaste disiginte la antaŭajn krurojn kaj pendiginte la kapon flanken, kaj pensis pri Seriozaj Aferoj.
A. Miln, Winnie La Pu.

Tio, pri kio mi volas rakonti, komenciĝis de malgranda artikolo, verkita por «Kuriero de Unesko».

Mi sufiĉe multe baraktis kun tiu ĉi artikolo, ja tro malgajna estis la temo. Nu kion eblas diri — sur tri paĝoj! — pri estinteco, estanteco kaj estonteco de maŝinoj?..

Dum du semajnoj mi simple ne sciis, kiel aliri la artikolon, sed poste mi trovis interesan artifikon: mi kalkulis potencon de ĉiuj maŝinoj en homaj fortoj, en servantaj al ni imagataj sklavoj. Kilovato anstataŭas dek fortajn sklavojn, sufiĉe simpla aritmetiko.

Mi prenis mizerajn nombrojn de fino de XVIII jarcento — ili ne multe deviis de nulo — kaj sekvis ilian sorton: turmente malrapida, preskaŭ nesentebla kresko dum la jarcento, poste altiĝo, ĉiam pli kaj pli kruta, preskaŭ vertikala ascendo post la dua mondmilito (dekoj kaj centoj da imagataj sklavoj por homo) kaj, finfine, nuna jaro, alveninte al kiu ĉiu el ni iĝis pli riĉa ol roma senatano.

«Meditoj de sklavposedanto» (tiel mi nomis la artikolon) estis senditaj, sed min ne lasis ia nebula sento de nekontenteco. Ĝi ne ĉesis, kaj, koleriĝinte, mi retrafosis ĉiujn nombrojn.

Ne ekzistas sento pli akra, ol tiu, kiun oni sentas, proksimiĝante al malkovro. Verŝajne, tio estis transdonita al ni de tre foraj antaŭuloj, scipovintaj en kaoso de praarbaro eksenti ion strangan, kaj fulmorapide agordi ĉiun nervon, ĉiun ĉelon de ankoraŭ ne fortikiĝinta cerbo laŭ ties apenaŭ distingeblaj paŝoj.

Nun mi povas klarigi ĉion en kelkaj vortoj, kvazaŭ ne estus okazinta longa, foje ŝajnanta senespera, serĉado.

Vivo de maŝino, ĉiu maŝino, iĝas tro mallonga: averaĝe ĉirkaŭ tri–kvar jaroj. Maŝino povus vivi okoble aŭ dekoble pli longe, sed la scienco malkovras novajn, pli perfektajn principojn — necesas ŝanĝi tutan nian teknikon.

Spacoj inter la malkovroj mallongiĝas, kaj neeviteble venos tempo, kiam ni devos anstataŭigi niajn maŝinojn (mi emfazas — ĉiujn maŝinojn, la tutan grandan teknikan mondon) ĉiujare, poste ĉiuhore, ĉiuminute. Ja alie — kien iros impete kreskanta lavango de la malkovroj?..

Eble, mi ne trovus respondon al tiu ĉi demando. Plej probable, ne trovus. Estas demandoj, havantaj mokan karakteron aperi longe antaŭ tiu tempo, kiam eblas respondi ilin. Sed foje, kiam mi foliumis «Demandojn de filozofio», mian atenton altiris artikoleto, dense spicita per rimarkoj kaj klaŭzoj de la redaktistoj. La artikoleto temis pri principoj de fora prognozado. Temis pri eblo jam hodiaŭ solvi per analogaj maŝinoj taskojn, similajn al tiu, kiun mi renkontis.

Unuamomente min surprizis eĉ ne la artikoleto mem, sed la subskribo. La artikolo estis subskribita de Anteno; mi ne vidis lin dum dekkvar jaroj, ekde lernejaj tempoj.

* * *

En nia klaso li estis la plej alta, sed Anteno oni lin kromnomis ne pro la alteco. Li ĉiam kunportis en la poŝoj amason da radiorubaĵo kaj en ĉiu libera minuto konstruadis radiricevilojn. Li faris tion iel aŭtomate. Li kapablis spekti filmon aŭ veturi en tramo, kaj liaj manoj tiutempe laboris memstare: ion elserĉis en la poŝoj, ion konektis kun io, bobenis, alfaris — kaj jen ĉiuj tiuj umoj, pendantaj sur diverskoloraj dratoj, viviĝis, komencis sibli, fajfi, kaj poste tra densa bruo travenis voĉo de radianoncisto. Anteno ion ŝanĝis, alturnis: la bruo degelis, malaperis — kaj aperis diafana, pura muziko.

Mi ne memoras eĉ unu okazon, kiam al Anteno ne sufiĉis materialo. Li povis uzi ajnan aĵon. Foje li konstruis ricevilon el du valvoj, volvaĵo de drato, mia propra «eterna» plumo kaj malnova bicikla pumpilo.

Anteno venis el Uralo. Ni tiam estis en oka klaso, kaj en unua tempo ĉiam elpetis de li radiricevilojn. Li fordonis ilin, neniom avarante. Entute Anteno estis bona knabo — tiel opiniis ĉiuj, kaj nur li mem, ŝajne, iom ĉagreniĝis, ke li ĉiam emas modli ricevilojn. Li ĝuste tiel diris — «modli». Li ne povis ludi piedpilkon: en plej danĝera momento li neatendite prenis pecon de iu drato kaj komencis ĝin ĉirkaŭrigardi. Eĉ en la golejon Antenon ne eblis starigi, ĉar li tuj komencis umadi kun sia radiorubaĵo, kaj tio estas malbone, se manoj de golulo estas okupitaj. Ni ludis sur neokupita tereno malantaŭ konstruejo, kaj Anteno kutime gardis la tekojn. Li sidis sur la herbo, rigardis la ludon kaj konstruis vican ricevilon.

La riceviloj funkciis pli bone, ol faritaj en uzino, kvankam aspektis ne tre bele. Anteno ial ne agnoskis kestojn kaj skatolojn, liaj riceviloj rezultis malfermitaj. La internaĵo pendis sur dratoj, kiel girlando de novjarfestaj piceaj ornamaĵoj. Sed se oni donis al Anteno skatolon, li ne protestis kaj tuj eklaboris. Komence post Anteno sekvis tuta vico, kaj poste ni kutimiĝis. Kaj li faris, kion deziris: muntas ian inĝenian skemon, poste malmuntas kaj ekmuntas la novan...

Li lernis kun ni nur dum unu jaro; poste lia familio transloĝiĝis ien en Altajon. Dum tuta tiu jaro mi kaj Anteno sidis ĉe sama lernejtablo; al mi plaĉis rigardi, kiel li laboras. Ĝuste tiam mi serioze ekpensis pri mia estonteco. Nun, kaj en konciza rerakonto, tio sonas naive: ekpensis pri la estonteco. Sed tiel estis. Mi ne volis retiriĝi, por tio estis pluraj kaŭzoj, kaj mi elektis kemion, al kiu Anteno tute indiferentis. Por la kemio necesis fiziko, por la fiziko — matematiko, kaj en la matematiko mi unufoje trovis matematikajn elementojn de sociologio.

Scienco pri Homo — tiel mi difinas la objekton de la sociologio. Oceano da vivaj nombroj, jen ĵetanta supren tondrajn ondegojn, antaŭ kiuj mizeras ajna cunamo, jen diseriĝanta je miriadoj da gutoj, kolorigitaj per mirindaj farboj de nia mondo. Neniu alia scienco respegulas tiel plene ĉion homan — historion, ascendojn, falojn, saĝon, stulton, malĝojon, feliĉon, laboron, morojn, krimojn, gloragojn...

* * *

Mi trovis Antenon sen ajna peno — laŭ telefona libro. Antaŭe en mian kapon simple ne venis ideo, ke li estas en Moskvo kaj ĉio estas tiel simpla: preni telefonon, voki, interkonsenti pri renkonto.

* * *

Ni sidas en glaciaĵkafejo «Arkto» apud grandega fenestro, malantaŭ kiu senbrue turniĝas violkoloraj pro reklamaj lumoj flokoj de neĝo. La halo estas preskaŭ malplena, en la malproksima angulo kelnerinoj ne hastante trinkas teon.

— Interese, — malvigle diras Anteno. — Pri maŝino estas tre interese. Jes, jen kio... Mi forgesis demandi: ĉu vi ne renkontis Adan Polozova-n? Interese, kiel ŝi fartas...

Jes, ĉio estas regula. Ada devas interesi Antenon pli, ol miaj rezonadoj pri maŝinoj.

Foje mi frakasis mian horloĝon. Frakasis serioze, oni ne akceptis ĝin por riparo. Min helpis Anteno: li enmetis en la horloĝan ujon senbaterian radiricevilon, agorditan al stacio «Majak» («Lumturo»). Mi eksciadis tempon per radio; tio estas ne tre oportuna, sed originala.

Kaj tiam mi faris eraron. Mi montris tiun horloĝon al Ada. Ŝi okupiĝis pri skermado, diris, ke la skermado ellaboras karakteron. Sendube, ellaboras. Eĉ tro. Ŝi demetis sian horloĝeton kaj frakasis ĝin kontraŭ fenestrobreto — efekte kaj precize. Mi ne memoras, kiun markon havis tiu horloĝeto. Malgranda, ovala. Ŝajne, «Guteto».

«Vi povas ne hasti, — grandanime diris Ada, — por kelkaj tagoj mi povas resti sen horloĝo, sed mi dezirus havi ricevilon kun du diapazonoj».

La vintrajn feriojn Anteno tiam ne havis. Eĉ Novan Jaron li ne festis. Kiam li venis post la ferioj, Ada diris, ke li aspektas iom sovaĝe kaj melankolie, kiel poeto Robert Roĵdestvenskij. Sed «Guteton» Anteno alportis en plena ordo. Kun du diapazonoj. La horloĝo ankaŭ funkciis.

...— Mi leterinterŝanĝis kun ŝi, — rakontas Anteno. — Preskaŭ duonjaron. Ŝi skribis, ke volas iĝi dresisto. Nu, kio? Laŭ ideo, tio konvenus, ĉu ne?

Laŭ ideo Ada tute povus iĝi dresisto. Sed ŝi iĝis avistevardino. Foraj itineroj: Moskvo — Delhio, Moskvo — Romo, Moskvo — Tokio... Ŝi pereis en Himalajoj.

Jes, certe, ŝi havis «Guteton» de unua serio. Tre malgranda horloĝeto, simila al guto de rigidiĝinta sukceno.

Anteno trenas la fingron laŭ blua plastaĵo de la tablo, desegnante per degelinta glaciaĵo diligentan ciferon ok.

— Jen kiel okazis, — diras, finfine, Anteno. — Himalajoj... Malproksime.

Nu, ne tre malproksime. Dum tiuj jaroj mi vizitis multajn landojn: kio en la nuna epoko estas distancoj? Milano kaj Sofio — sociologiaj kongresoj. Kolombo — internacia simpozio. Otavo — konferenco pri uzado de komputiloj en sociologio. Parizo kaj Londono — diskutaj renkontoj kun okcidentaj sociologoj. Turismaj vojaĝoj: Egipto, Polio, Kubo, Bulgario. Dum internacia sociologia jaro mi laboris en Siberio kaj Mongolio.

Anteno estas perpleksigita. Li demandas pri egiptaj piramidoj, kaj mi rakontas, kvankam pensoj miaj obstine revenas al Ada. Kial? Tio estas sensence, nenecese. Tiuj pensoj jam delonge estas tabuitaj. Mi tuj ilin malŝaltos. Ek — kaj malŝaltos. Piramidoj? Do, piramidoj. De fore oni sentas sin trompita: oni atendas ion pli grandegan. Sed kiam oni alvenas pli proksime, la piramidoj kreskas, moviĝas supren, supren, en la ĉielon — tio donas sufokan impreson.

Anteno atente aŭskultas, poste diras:

— Tamen estas strange, ke vi lasis kemion kaj okupiĝis pri sociologio.

Neniel strange. En tiu ĉi mondo entute ĉio estas leĝeca. Mia avino de patrina flanko estis pursanga ciganino. Mi havas tian heredecon: emon antaŭvidi estontecon. Do, pri sociologio mi okupiĝis tute ne hazarde.

Anteno nekredeme ridetas. Bone, mi povas klarigi alie:

— Se ekzistus dudimensia mondo, tieaj loĝantoj, verŝajne, tre volus almenaŭ per unu okulo rigardi en la trian dimension. Kio tie estas? Kiel tie estas?.. En nia tridimensia mondo estas pli vaste. Sed aperas homoj, kiuj nepre deziras elŝovi la nazon en estontecon. Kio estas tie? Kiel estas tie?..

Anteno volonte konsentis:

— Vi pravas. Mi tre deziras rigardi estontecon...

Ni jam du horojn sidas en tiu ĉi malvarmujo (ĉi tie almenaŭ estas mallaŭte), kaj mi neniel sukcesas konscii tion, ke Anteno ne faris karieron (mi temas pri scienca kariero kaj donas al tiu vorto bonan, honestan sencon). Anteno estis la plej talenta en nia klaso. Okazas, ke homo jam en infanaĝo iĝas elstara muzikisto; Anteno havis same klare esprimitan «elektronikan» talenton. Kaj nun, ekde unuaj minutoj de la renkonto, mi eksentis, ke la mirinda talento de Anteno ne malaperis. Sed Anteno laboras kiel ordinara inĝeniero en uzino de ludiloj. Tio estus normala, miloble normala, se ne la talento, tute escepta talento de Anteno...

Aspekte Anteno malmulte ŝanĝiĝis: longa, magra, knabece mallerta kaj sinĝenema.

Li parolas pri televido. Kelkajn faktojn mi jam konas. Sed eksponataj de Anteno ili sonas alie.

Li rilatas al radiriceviloj, kiel al vivaj estaĵoj; li kompatas ilin — ili vivas ĉiam malpli kaj malpli longe.

Dum kvaronjarcento ekzistis nigra-blanka televido, poste aperis kolora TV — kaj centoj da milionoj da tute laborkapablaj riceviloj estis elĵetitaj en rubejon. Ilin anstataŭis duonmiliardo da koloraj televidiloj. Tiuj solidaj fortikaj kestoj povus labori dekkvin aŭ dudek jarojn. Sed pasis nur kvar jaroj, kaj komenciĝis epoko de «stereo». Uzinoj jam produktis pli ol miliardon da stereotelevidiloj. Hodiaŭ ili tre bone disvendiĝas. Sed post unu aŭ du jaroj ili ankaŭ iros en rubejon — nepre aperos io nova.

— Do, mi demandas: kiu por kiu laboras? — Antenon mirigas tiu penso, li flustras, movante lipojn: — Ĝuste. Finfine tio estas demando pri senco de la vivo. Maŝinoj tro rapide maljuniĝas, ni laboras, por konstrui novajn, kaj ili maljuniĝas ankoraŭ pli rapide... Kaj neniu tion rimarkas, por la homaro dume sufiĉas aliaj zorgoj.

Sufiĉas. Sed kiam ja ne sufiĉis? La leĝo ankoraŭ ne trafas okulojn, en tio estas tuta afero. Ĝi evidentiĝos iam en la XXI jarcento, kaj tiam necesos decidi: ĉu seninterrompe ŝanĝi teknikon, ŝanĝi ĉiutage, sendomaĝe forĵetante miliardojn da novegaj maŝinoj nur tial, ke ili iĝis arkaikaj, aŭ rezignacii pri tio, ke la scienco ĉiam pli kaj pli foriras antaŭen de la tekniko, industrio, vivo. Sed tiam por kio necesas la scienco? Ekkono nur por la ekkona procezo mem?..

— La teknikon necesas rekonstrui, — ne tre certe diras Anteno. — Ĝi devas esti adaptita al konstanta rekonstruado. Kiel vi opinias?

Dezirus mi scii, kiel rekonstrui gigantajn fornegojn, martenajn fornojn, konvertilojn, se, ekzemple, oni malkovros manieron de rekta redukto de metalo el erco? Necesos anstataŭigi ĉion — ĝis lasta ŝraŭbeto! Pli simple kaj avantaĝe estus konstrui denove.

— Strange, — diras Anteno, rigardante en fenestron. Malantaŭ la vitro ekflamas kaj estingiĝas flavaj lumoj de aŭtaj lanternoj. Punkto, streko, punkto...

— Strange... Ni ne intervidiĝis dum tiom da jaroj... La artikoleto, kiun vi legis, jam delonge malnoviĝis. Ja tie estis nur supozoj. Komprenu, antaŭ unu jaro mi modlis prognozan maŝinon...

* * *

Mi sufiĉe bone imagas malfacilaĵojn, ligitajn al maŝina prognozado. Se iu alia dirus, ke tia maŝino ekzistas, mi opinius tion ŝerco. Sed al Anteno malfacilas ne kredi.

Mi iras elpeti teon, en tiu malvarmuja firmao teo estas ekster leĝo. Ŝajne la knabinoj opinias Antenon esti iu elstara sportisto. Ili ŝaltas muzikon, kaj sur nia tablo aperas varma teo kaj hejmaj biskvitoj.

Tiajn biskvitojn mi manĝis ĉe Anteno, kiam estis lia naskiĝtago. Nia tuta klaso donacis al li mikroskopon. Ne tre novan (ni aĉetis ĝin en brokantejo), sed tre solidan, kun tri objektivoj. Anteno estis treege kontenta pri la mikroskopo kaj tutan tempon penis klarigi al ni, ke ampleksoj de riceviloj kaj de kontrol-mezura aparataro devas laŭ ideo strebi al nulo. Lin neniu aŭskultis — ni dancis.

Printempe li komencis konstrui tre malgrandajn ricevilojn, la geknaboj nomis ilin mikroboj. La riceviloj estis ne pli ol papavaj grajnoj kaj kaptis nur elsendojn el Moskvo. Kiam oni metis ilin en malplenan alumetujon kaj, malfermetante, agordis ĝin al resonanco, la sono rezultis sufiĉe laŭta.

Foje Anteno alportis alumetujon, plenŝtopitan de jam tute milimikrobaj riceviloj, kaj ni sukcesis ilin disŝuti. Ĉiuj ŝoviĝis rigardi, kaj puŝis Antenon. Kiam la ujo falis, la vento kaptis la riceviletojn, ili tuj ekflugis. Kvazaŭ iu blovis sur leontodon. Ni impetis fermi la fenestrojn. Unuamomente ni eĉ ne komprenis, ke la riceviletoj plu funkcias kaj la sono ial iĝas pli forta... Skandalo okazis grandioza.

... — Prognozadon oni kutime kalkulas laŭ bonorda linio. — Anteno desegnas sur la tablo linion, glate irantan supren. — Sed la evoluo okazas alie: kurbo, rompo, pli kruta peco, respondanta al apero de io principe nova, poste denove rompo kaj denove la kurbo iras pli krute. La tuta afero estas en tio, ke la prognoza maŝino... nu, vi mem scias, ĝi devas rigardi malproksime antaŭen. Post ĉiujn ĉi rompojn, rekte ĉi tien, — li montras al la supra peco de la kurbo. — Sen la maŝino homo devus tralabori gigantan volumenon da informo, batali kontraŭ amaso da kutimaj ideoj. Ĉu vi memoras, kiel Edgar Poe priskribis estontan aeronaŭtikon? Grandega aerostato por du mil pasaĝeroj... Tre karaktera eraro. Ni nevole prognozas kvante: pliigas tion, kio jam estas. Sed necesas antaŭvidi novan kvaliton. Necesas scii — kiam ĝi aperos kaj kion donos. Ĉu vi konsentas?

Mi respondas, ke jes, konsentas, kaj demandas, kial li laboras en uzino de ludiloj.

— Rakontu, kio okazis?

— Nenio. Nenio speciala. Mi lernis en aspirantejo. Poste foriris. Kaj en la uzino... nu, en la uzino estas bone. La laboro estas interesa. Kaj krome, stoko tie estas riĉega, — li vigliĝis, — mi povas preni ĉion, kion bezonas.

Ĉio klaras. Tiu malbatalemulo ricevis la stokon kaj estas feliĉa. Mi prenos Antenon en mian laboratorion. Nu certe! Kial mi ne tuj pensis pri tio.

— Do, vi laboras hejme?

— Tiel estas eĉ pli oportune. Neniu distras.

Li multvorte priskribas avantaĝojn de laboro en hejmaj kondiĉoj. Mi ne scias, pro kiu mi pli koleras — ĉu pro Anteno aŭ pro tiuj nekonataj de mi homoj, kiuj devus rimarki lian talenton.

— Muntado de prognoza maŝino hejme. Dudeka jarcento. Sovaĝulo!

— Ja ĝi vere estas ne tre komplika. Jen ellabori la algoritmon estis vere komplike, sed la maŝino... Laŭ ideo la unua maŝino ĉiam simplas. Komplikiĝo komenciĝas poste. Sciu, la unuan raditeleskopon en Harward najlis ĉarpentisto el tabuloj, kaj kostis tio nur kvarcent dolarojn. Kaj la unuaj komputiloj estis faritaj el infana «Konstruilo»... Entute tio ne gravas. Ni iel fuŝe konversacias, mi ja ankoraŭ ne diris la ĉefan. Komprenu, jen kia historio: mi estis solvanta per la maŝino alian taskon, tute alian. Sed la respondo, ŝajne, konvenos ankaŭ por via tasko...

— Kiun taskon vi estis solvanta?

— Vidu, maŝino mia estas malgranda, mi enmetis ĝin en unu ĉambron... Ekde la komenco mi devis modli la maŝinon, celante la demandon, kiu min interesis. Memorelementoj estas tre kapacitaj, sur bioblokoj, la plej bonaj el la ekzistantaj. Kaj tutegale sur dekses kvadrataj metroj ne eblas multon loki. Tial la malvasta specialigo: la maŝino estas destinita nur por unu demando. Somere mi komencis ĝin malmunti...

— Stop! Kian demandon vi donis al la maŝino?

— Vidu, — Anteno ĝeniĝas, rigardante en miajn okulojn, — mi longe elektis, ne pensu, mi petas, ke tio estos fantaziaĵo. Mi serĉis nodan problemon...

— Kaj konkrete?

— Problemo de reveno. Flugoj al la steloj. Nu, vi ja devas scii. La klasika problemo de reveno: en la ŝipo pasis kvin aŭ dek jaroj, sed sur la Tero — cent aŭ ducent. Reveninte, la homoj trafas en fremdan mondon. Por ili estas malfacile, probable eĉ neeble vivi en tiu mondo. Kaj krome ili venis kun malkovroj, kiujn sur la Tero oni jam delonge faris sen ili. La flugoj perdas sencon.

— La klasika problemo de reveno... Ni supozu. Sed kial necesas okupiĝi pri ĝi unuope?

— Sed kion ĉi tie farus kolektivo? Nu kion farus instituto?

— Ja oni okazigas konferencojn pri tiu temo...

— Ne, vi ion miksas: okazis konferencoj pri interstela komunikado. Sed flugoj laŭ interstelaj distancoj estas opiniataj nerealigeblaj. Praktike nerealigeblaj. Pri kio ni parolas! Ekzistas neniu instituto, neniu laboratorio, neniu grupo, kiu speciale okupiĝus pri tiu ĉi problemo. Kaj ja kiel oni okupiĝu? Komence necesas trovi iajn bazajn ideojn. Trovi, evoluigi, pruvi, ke tio ne estas deliro.

— Vi ja povas labori pri alia problemo, kaj en libera tempo...

— Ne! — Anteno protestante svingas per la manoj. — Ne endas distriĝi, necesas pensi plenpotence.

* * *

En la aŭtobuso sur rosiĝinta fenestra vitro Anteno desegnas skemon, klarigante la strukturon de sia maŝino. Malantaŭ la vitro pasas obtuzigitaj per la neĝo neonaj lumoj, kaj pro tiuj lumoj, pro ilia moviĝo la skemo ŝajnas tridimensia, funkcianta, viva...

Nun mi ne dubas pri la maŝino... Nekompreneblas alio: se la maŝino estis konstruita, se ĝi funkciis, kial ĉiuj silentas?

— Ĉu eblas alie? — miras Anteno. — Laŭ la ideo ja ĝuste devas esti tiel. Nu, imagu komencon de la jarcento. La aviado faras la unuajn paŝojn. Mallertaj avioj finfine leviĝas en la aeron... Imagu, por ĉies entuziasmo, ili leviĝas je cent, aŭ eĉ ducent metroj. Kaj jen aperas ulo kiel mi kaj komencas babili, ke post kvardek aŭ kvindek jaroj helicmotoraj avioj iĝos arkaikaj, venos epoko de reakcia aviado. Kiun interesus tia informo?..

Li abrupte eksilentas, poste demandas, rigardante flanken:

— Ĉu Ada flugadis en la reakciaj?

Entute jes, en la reakciaj. Sed tie, en Himalajoj, frakasiĝis helikoptero. Oni provis novan itineron.

Tiu aŭtobuso apenaŭ rampis. Nu, ĝi estas ne simple arkaika, ĝi estas kaduka.

— Kaj kial vi decidis konstrui prognozan maŝinon? — demandas mi.

— Simple mi foje pensis: interese, kia estos la dudekunua jarcento? Ja tio estas interesa; vi ja mem diris, ke foje oni deziras elŝovi la nazon en la kvaran dimension.

Jen kio. Unu belan tagon Anteno, ĉiam okupita pri sia elektroniko, ĉirkaŭrigardis kaj kun miro rimarkis, ke ĉirkaŭe estas tuta mondo, kiu — ho granda malkovro! — eĉ havas sian estintecon kaj estontecon... La estinteco, sendube, estas morna: civitanoj ne scipovis fari simplajn superheterodinajn ricevilojn. Sed antaŭe estas glora estonteco. Ĉion ekregos radio: radioastronomio, radiokemio, radiobiologio, eble eĉ radiomatematiko?.. Kaj Anteno elektis la plej simplan manieron ekvidi ĉi radiomondon: konstruis prognozan maŝinon.

— Ne ja, tute ne tiel!

Al ni oni turnas la kapojn: ja tro energie Anteno svingas siajn longajn manojn.

— Ne... Mi deziris ekscii, kion faros homoj. Jen! Ĉi tie estas multaj problemoj, sed ĉiuj ili finfine reduktiĝas al unu. Nu, komprenu, kiel meridianoj kruciĝas sur la poluso. Demando staras...

— Ĉu esti aŭ ne esti. Mi scias. Malpli laŭte.

Knabeto, ravita knabeto. Estas logiko en tio, ke li trafis en la uzinon de ludiloj.

— Vi aŭskultu. Aŭ atingebla por ni mondo estas limigita per la sunsistemo, kaj restas nur plikomfortigi ĉi tiun mondon, aŭ eblas flugoj al la steloj, kaj tiam malfermiĝas senlima tereno por la homa agado.

— Dirante maldraste, la demando ne tre aktuala. Ne tre urĝa.

— Kial? La tuta historio de la homaro estas procezo de vastigado de la limoj de nia mondo. Oni eksciis konstrui ŝipojn — kaj okupis la oceanon. Oni inventis avion — kaj okupis la aeron. Oni kreis raketojn — kaj komenciĝis okupado de la sunsistemo... Kaj se ne ekzistas plua vojo? Ja tion necesas scii...

Nu, finkonte Anteno pravas: nia mondo povas ekzisti nur en evoluado. Se ĝi fermiĝos en iaj limoj, degenero neeviteblas. Ekde tempoj de Herbert Wells pri tiu temo estas skribita tuta abismo da romanoj. Sed ni ankoraŭ treege malproksimas de limoj de la sunsistemo! Antaŭ ni staras miloj da aliaj problemoj — streĉaj, urĝaj...

Tamen, kiu scias. La meridianoj sur la ekvatoro estas paralelaj unu al la alia: ili, eble, ne suspektas pri ekzisto de la poluso kaj opinias, ke ili kruciĝos nur ie en malfinio. Tre probablas, ke la problemo de reveno aktualiĝos multe pli frue, ol ni pensas.

Pro kio mi decidis, ke Anteno estas malsukcesulo? Ŝajne, li trovis taskon laŭ sia talento — jen en kio estas la afero.

— Mi estis devigita lasi la aspirantejon, — rakontis Anteno. — Mia ĉefo deklaris, ke la dudekunua jarcento, stelŝipoj kaj ĉio cetera estas infanaj ludiloj, sed temo de la disertacio devas esti reala. Bone, mi donis petskribon: «Mi petas lasi min foriri al uzino de ludiloj». Kaj poste mi decidis, ke ja vere necesas iri en tian uzinon.

— Kaj tiam, — diras mi per senkolora voĉo de kronikisto, — tiam komenciĝis la epoko de elektronika ludilo...

— Ne, por kio elektroniko! — interrompas Anteno. Li estas bonulo, li tre deziras forigi mian miskomprenon. — Elektronikaj ludiloj — tio estas bagateloj, ĉu vi komprenas, bagateloj. Imito de la hodiaŭa tekniko. Kaj bona ludilo devas esti prototipo de maŝinoj, kiuj aperos post centoj da jaroj.

Mi neglekte ronketas. Nun Anteno simple brulas pro deziro klarigi al mi ĉion.

— Ja tio estas leĝo! Rememoru almenaŭ turbineton de Geron. Ludilo! Kaj ĉu giroskopo ne estis ludilo, turbeto? Aŭ la unuaj robotoj, ja tio estis amuzaj mekanikaj ludiloj. Ĉu ne tiel? Komprenu do finfine: maŝino preskaŭ ĉiam aperas komence en formo de ludilo. Ludilaj avioj, ekzemple, ekflugis antaŭ ol la veraj. Se mi nun volas okupiĝi pri maŝinoj de la dudekunua jarcento, mi devas fari ludilojn.

— Mi timas, ke tio estos komplikaj ludiloj.

— Ne, laŭ ideo bona ludilo ĉiam simplas. Tial ĝi longe vivas. Ekzemple, la kalejdoskopo — ja tiel simple...

La aŭtobuso haltas, ni dispuŝas homojn por eliri. Infanaj ludiloj kiel prototipo de la tekniko de estonteco. Nu-nu... Mi komencas kompreni, kial Anteno ne sukcesis resti en la aspirantejo.

Ni iras laŭ strato, malseka pro degelanta neĝo, kaj Anteno, kun malplezuro desvingante ĵetiĝantajn al la vizaĝo neĝerojn, parolas pri ludiloj. Ie malproksime sonas muziko. Ritme turniĝas neĝeroj, turniĝas, malaperas en mallumo. Jen tiel — laŭ muziko — flugis milimikrobaj riceviletoj, kiam oni puŝis Antenon kaj la ujo falis.

Tio okazis dum la granda interleciona paŭzo, ĉiuj ĵetis sin fermi la fenestrojn, kaj Anteno iris al la tabulo kaj ekskribis formulojn. Poste li deklaris, ke al ni venis fino, ĉar la ejo estas agordita je resonanco. Li eĉ klarigis metodon de kalkuloj, por ni ne dubu. Neniu eĉ dubis, bonege aŭdiĝis opera muziko. Rimskij-Korsakov, «Legendo pri nevidebla urbo Kiteĵ kaj virgulino Fevronia». Mi volis kuri hejmen por polvosuĉilo, sed estis jam malfrue, la paŭzo finiĝis. Al la geografiisto (li estis tre kredema) ni deklaris, ke tio estas de laŭtparolilo en la kontraŭa domo. Duonlecionon ni sukcesis lin trompi. «Okazas io stranga, — diris finfine la geografiisto. — La muziko iras de mia maldekstra maniko. Se la manikon alporti al la orelo, la muziko rimarkeble laŭtiĝas...» La skermado disvolvas fenomenan malvarmsangecon: Ada tute trankvile respondis, ke necesas blovi sur la manikon kaj la sono malaperos. La sono kvazaŭ forflugos, diris ŝi. Sed la geografiisto jam penseme rigardis al Anteno, kaj ĉio pluiris laŭ ordo: Anteno ekstaris kaj, kulpe palpebrumante per honestaj bluaj okuloj, konfesis.

Mi tiun «Legendon» bone memorfiksis. Tie estas tia peco, ĥoro de batalantaro de Vsevolod, tio simple herkule resonancis...

Somere, jam post kiam Anteno forveturis, mi kelkfoje venis en la lernejon. En nia klasĉambro oni faris riparon. Farbis, blankigis. Sed kiam sur la strato ne estis troa bruo kaj en la koridoro neniu parolis, aŭdeblis, kiel laboras la disŝutitaj printempe riceviletoj. Ie ili ankoraŭ restis! La sono estis tre mallaŭta kaj tial mistera: flustre parolis virino kaj maltrankvile ludis malproksima muziko.

La prognoza maŝino aspektas tute dece. Glata verda panelo el vitroplasto leviĝas de la planko ĝis la plafono, lasante malvastan trairon al la fenestro. La internaĵo de la maŝino troviĝas tie, malantaŭ la panelo, kaj sur la panelo mem estas nur ŝildo kun dudeko da kutimaj kontroliloj kaj norma akustika bloko de elektronika analizilo «Brjansko».

— Somere mi iom malmuntis, — diras Anteno, — nun ĝi ne funkcias, sed la solvo estas registrita sur magneta rubando, ni ĝin sonigos.

— La solvo... Aŭskultu, ĉu ĝi estas sen ĉiuj ĉi kondiĉaj nul-transportadoj, vera solvo?

— Jes. Ĝi produktis bonegan ideon, tute neatenditan. Certe, tio estas nur ideo, sed...

— Kaj por kio necesis malmunti?

— Nu... Ĝi prognozis nur la finan rezulton.

Aĥ, kia malbona maŝino! Ĝi prognozis nur finan rezulton. Malgraŭ ĉio Anteno estas barbaro.

— Ĝi diris «kio» kaj ne diris «kiel», — diligente klarigas Anteno. — Kaj krome la energio... Ĝi prenis amason da energio, mi malŝparis por tio duonon de la salajro.

La maŝino okupas preskaŭ kvardek kubometrojn. Anteno povus loki tien terure multe. Oni opinias, ke tian maŝinon eblos konstrui post kvindek jaroj, ne pli frue. En mia memoro aperas vortoj de Conan Doyle: «Tamen neniu komprenas veran gravecon de tiu tempo, en kiu li vivas. La malnovaj majstroj pentris restoraciojn kaj sanktajn Sebastianojn, kiam Kolumbo antaŭ iliaj okuloj malkovris la Novan Mondon».

— Kaj ĉu vi ne venos en mian laboratorion?

Anteno ne ŝatas, ne scipovas rifuzi — kaj nun al li estas ne tre facile diri «ne».

— Ne ofendiĝu... Ĉe vi mi devus okupiĝi pri tiaj maŝinoj... Ne, vi bonvolu min ĝuste kompreni kaj ne ofendiĝu. La maŝino estas pasita etapo; ĝi donis ideon, kaj nun mi iras pluen. Esence, la maŝinon nun eblas tute malmunti, ĝi nun ne necesas. Mi volas okupiĝi nur pri la problemo de reveno...

— Ĉu vi scias, kiun mi antaŭnelonge vidis en kinokroniko? — demandas Anteno. Verŝajne al li ŝajnas, ke li delikate ŝanĝas temon de la konversacio. — Arĥipyĉ-on. Jen. Li nun turnas grandajn aferojn... Saĝa ulo, ĉu?

Nu, tio ne estas novaĵo: mi sciis, ke Arĥipyĉ iros supren. Li estas granda aktoro, nia Arĥipyĉ. Tutan vivon li ludas grandan organizanton. Dio, kiajn inspirajn parolojn li faris dum lernejaj tagoj de volontula laboro!

— Ni iru, — Anteno tiras min ĉe la maniko. — Mi instruos vin kuiri kafon. Vidu, mi faris en ĉi tereno epokfaran malkovron: kafon endas kuiri per altfrekvenca kurento...

Nun mi scias, kiel aspektas loĝejo de homo, okupita pri klasika problemo de reveno. Unu ĉambro estas donita al la prognoza maŝino, la alia estas konvertita en ion mezan inter metiejo kaj laboratorio.

Anteno loĝas en la kuirĉambro. Propre, nenio kuireja estas ĉi tie. La kuirejo estas rearanĝita en malgrandan ĉambreton: divano, fotelo, nana tableto. Sur la muroj pendas ses grandegaj koloraj fotoj: aŭroro, nuboj, ĉielarko, denove nuboj...

La nuboj belas. Sed la vivon Anteno havas malfacilan, tio estas evidenta. Perlaboras li kvinonon da tio, kion povus, kaj laboras duoble pli, ol devus. Tamen, sen ajna fariseeco mi povas diri: la afero estas eĉ ne en tio. La plej malfacila en la stato de Anteno estas konservi la kredon pri neceseco de sia laboro. Ja estus terura tragedio tralabori tiele tridek jarojn, kaj poste ekvidi, ke ĉio ĉi estas miraĝo.

Mi nur kun peno imagas tian vivmanieron. Jen Anteno venas el la uzino kaj ekokupiĝas pri la klasika problemo de reveno. La problemo, opiniata nesolvebla. Tagon post tago, jaron post jaro — ekster la scienca mondo. Neniu atentas lian laboron. Neniu povas diri — ĉu pravas liaj ideoj aŭ ne. Mankas tiuj, kun kiuj eblus disputi kaj diskuti, ĉar fakuloj pri interstelaj flugoj aperos nur en la sekva jarcento.

Apenaŭ mi povus tiel labori.

Sed jen al mi venas stranga penso. Kial mi ne povas tiel? Kie, kiam disiris niaj vojoj?

La kandidata disertacio, solidaj sciencaj verkoj, preskaŭ preta doktora disertacio — mi faris, kion povis. Ĉio ĝustas. Sed kial, diablo prenu, mi envias al Anteno? Stultaĵo, «envias» estas tute nekonvena vorto, ĝi havas malbonan kromguston. Simple aperis stranga penso. Mi vere faris, kion povis. Sed li faras neeblan. La vojoj disiras tie, kie unu elektas atingeblan celon, kaj la alia malgraŭ ĉio — logiko, diablo, dio — iras al la neebla. Ĉu tiel aŭ ne tiel?

Ja ne povas ĉiuj iri al la neebla. Sed, propre, kial? Eble, ĝuste en tio estas patoso de grandaj revolucioj, levanta ĉiujn, ĉiujn, ĉiujn por sturmi la neeblan? Mi devos pripensi. Jes, Anteno havas talenton, vere. Sed la ĉefa afero estas alia: Anteno eksturmis la neeblan...

Kaj la surmuraj fotoj estas belaj. Ili estas kvazaŭ fenestroj, malfermitaj en kapturne profundan ĉielon.

— Mi nun laboras pri ĉielo, — diras Anteno. — Vidu, laŭ ideo tio estos tuta ludilaro... Nu, por ke eblus fari ĉielon ne malpli bona ol la vera. Kaj jen kun nuboj mi ankoraŭ ne sukcesas. Pri optiko mi okupiĝis nur antaŭnelonge, tie estas ruzega mekaniko. La nuboj rezultas kiel vato — grizaj, tedaj...

Do, kun la nuboj li ankoraŭ ne sukcesis. Kaj kun kio sukcesis?

— Kun kio sukcesis? — redemandas Anteno kaj tuj forgesas pri la altfrekvenca kafo. — Vi tuj vidos. Mi montros al vi ĉielarkon, tio estas interesa...

En la tago, kiam mi kaj Ada iris en kinejon «La Arta», kaj poste atendis ĉeson de pluvo en la metroo kaj kisis Adan, okazis ĉielarko. La sola ĉielarko, kiun mi enmemorigis por la tuta vivo. La aliaj ĉielarkoj rememoriĝas iel ĝenerale, ili similas unu la alian, sed tiu estis tuta aparta. Ĉu povas esti, ke mi diris al Anteno?.. Ne, simple koincido. Tio okazis en la naŭa klaso, kiam Anteno estis forveturinta. Nu jes, preskaŭ jaron post lia forveturo.

Anteno starigas lampon en la angulon, sur la plankon. Poste deiras en centron de la ĉambro, prenas el la poŝo arĝentecan cilindreton, abrupte svingas ĝin, kvazaŭ skuante termometron.

Ekflamas skarlata arko, simila al densa diafana rubando. La arko rapide ricevas profundecon, iĝas aera. Ĝia interna rando verdiĝas, disfluas kaj preskaŭ samtempe iĝas videbla tria koloro — viola.

Tio estas sorĉo, neebla sorĉo... Antaŭ mi flamas brila multekolora ĉielarko.

Ĉiuj aĵoj en la ĉambro perdas konturojn, ien retiriĝas. Ili malaperas, ili simple ne ekzistas. Realas nur tiu ĉi ĉielarko — humida, diafane klara, elforĝita el puregaj koloroj.

Ĝi estas tuj malaperonta. Ĝi tremas pro la plej eta moviĝo de aero. Scintilas kaj spiras delikataj koloroj. En ili estas bruo de foriranta fulmotondro, alarmaj flagroj de fulmoj super la horizonto, rebriloj de la suno en ŝaŭmaj pluvaj flakoj.

Mi tiras la manon. «Ne, gardu!» — ekkrias Anteno. Por momento la ĉielarko ekflamas per blindiga kupre flava fajro kaj tuj malaperas.

— Ĝin ne endas tuŝi, — kulpe diras Anteno. — Se ne tuŝi, ĝi teniĝas longe, ĝis dek kvin — dudek minutoj. Estis ankoraŭ polusa aŭreolo, sed ĝin prunteprenis najbara knabo.

La ĉambro, en kiu ni kuiras kafon, estas sufiĉe obstrukcita. Librobretoj laŭ du muroj (sur la bretoj staras miksite libroj kaj ludiloj). Ampleksa elektronik-komputila kesto; sur ĝi dormas makulkolora kato kun ŝiritaj haroj. Stablo, superŝutita de instrumentoj. Tablo kun ia duonmuntita elektronika kesto.

Mi fosas en libroj. Kaoso. Nur sur unu breto estas ordo: tie estas libroj, rilataj al la problemo de reveno. Mi prenas blinde volumeton en diligenta muara bindo kaj malfermas tie, kie kuŝas legosigno.

«Ĉiuj ĉi projektoj de vojaĝoj laŭ la universo — krom flugoj interne de la sunsistemo — meritas rubaĵujon».

O ho, kiel draste! «Radiastronomio kaj komunikado inter kosma spaco» de Parcell. Bone, mi prenu ion alian.

«Ne eblas ĉirkaŭiri tiujn malfacilaĵojn, kaj mankas ĉia espero venki ilin...»

Tio estas monografio de Corner pri interstelaj flugoj. Kio ankoraŭ? Fantastika romano.

«Ĉe giganta diferenco en tempo perdiĝas la senco mem de la flugoj: la astronaŭto kaj la planedo komencas vivi per nekomunikiĝanta, senfrukta unu por la alia vivo».

— Kuraĝiga legaĵo. Por kio vi ĉion ĉi kolektas?

— Do kiel alie! — miras Anteno. — Necesas scii, kion pensas aliuloj...

Pensas! Min en tiaj romanoj incitas tio, ke tie oni ĝuste ne pensas. La aŭtoro longe kredigas, ke jen akademiano A. estas supergenia, kaj profesoro B. estas supersaĝa, poste ili ekparolas — kaj kia tio estas naiva babilado!

— En tio estas siaj malfacilaĵoj, — diras Anteno. — Samtempulo de Edgar Poe povus kredi je aerostato por du mil pasaĝeroj kaj ne kredus je avio. Li eĉ ne legus tion: estas komplike, nekompreneble, lacige. Vidu, kia nuanco... Naivaj ideoj evidentiĝas arte pli konvinkaj, ili estas pli facile kredeblaj. Prenu, ekzemple, nian konversacion. Verŝajne, de ekstere tio aspektas iom teda. Ĝuste ĉar ni serioze penas elŝovi la nazon en la estontecon.

Probable. Estus multe pli amuza, se Anteno farus dekon da robotoj kaj ili ekribelos, kaj ni pafados al ili. Kaj tiam nepre aperos vizitantoj el la kosmo. Kaj evidentiĝos, ke estis ili, kiu transprenis regadon de la robotoj. Kaj Anteno evidentiĝos ne Anteno, sed homo, veninta al ni el la estonteco en tempomaŝino, por averti pri malicaj aliplanedanoj. Jen estos bele!..

Mi aŭtomate trarigardas la librojn. «Nigra nubo» de Hoyle.

«Oni povas elpensi malmulte da interesa pri, ekzemple, maŝinoj. Evidentas, ke maŝinoj kaj diversaj aparatoj kun tempo iĝos ĉiam pli kaj pli komplikaj kaj perfektaj. Nenio neatendita estas en tio».

Mi ne scias, kian rilaton tio havas al la interstelaj flugoj. Sed entute Hoyle pravas. Bedaŭrinde, tio estas aksiomo: nenio superneatendita en la evoluo de maŝinoj antaŭvideblas. Ŝanĝiĝas motoroj, pliboniĝas aŭtomatiko, sintezaj materialoj poiomete elpuŝas metalon... Kio ankoraŭ? Kaj entute — kio estas neatendita? Jen se ĉiuj maŝinoj iĝus likvaj, jen tiam...

— Vi fosu jen tie, — Anteno montras al la supra breto. — Rigardu libron de Sergeĉjo, li pro ĝi ricevis doktorecon. Nenio kompreneblas — latino kaj ĉio cetera. Leviĝanta suno de kirurgio... Tie estas ankaŭ viaj du libroj.

Anteno lernis kun ni nur unu jaron, sed memoras preskaŭ ĉiujn; tion mi ne atendis.

Do, Sergeĉjo-Doktoro iĝis doktoro. Bone! Kuracanto kaj bonfaranto por ĉiuj vagaj hundoj de nia distrikto...

Malfacilas atingi la supran breton, ĝi estas sub la plafono mem. Mi enrampas sur la fenestrobreton — kaj vidas la mikroskopon. Ĝi staras en la angulo, malantaŭ la libroj. La bona malnova mikroskopo, donacita al Anteno antaŭ dekkvar jaroj.

Tiufoje, kiam ni disŝutis la riceviletojn kaj pro tio oni nuligis la lecionojn, la vicdirektoro de la lernejo faris tondran paroladon. En ĝi estis menciataj nebonaj poentoj pri konduto kaj estis pentrita sufiĉe konvinka bildo de nia morna estonteco. En finaj vortoj la vicestro malpermesis al Anteno fari malgrandajn ricevilojn. «Ni aranĝos por vi hermetikan angulon en la metiejo, — diris la vicestro. — Tie, bonvolu, faru kion ajn vi deziras. Sed sen specialaj kondiĉoj mi permesas konstrui nur grandajn ricevilojn. Ampleksaj je libroŝranko, ne malpli».

Ekde tiu tempo Anteno komencis iel strange rigardi al libroŝrankoj. Al aŭtobusoj kaj trolebusoj li same rigardis strange. Kaj unufoje mi vidis, kiel li strange rigardas al alta domo sur placo «Ribelo».

Foje, kiam ni revenis el la lernejo, Anteno diris:

— Sciu, eblas modli tian grandan ricevilon, ke ĝi samtempe estos ankaŭ la plej malgranda.

Mi decidis, ke Anteno inventis bloveblan ricevilon. Vere, kial ĉe apero de la vicdirektoro ne grandigi amplekson de la ricevilo?

Ni venis en la hejmon de Anteno, kaj tiam evidentiĝis, ke afero estas ne en bloveblaj riceviloj. Anteno eltrenis el la poŝoj sian radiorubaĵon, umis ĉirkaŭ dudek minutojn, poste deklaris:

— Nun vi sidas interne de trivolba ricevilo. Lasu la libron, ja tio estas tia momento...

Li estis tre memkontenta, kaj tio okazis malofte.

— Jen, la loĝejo anstataŭ ujo. Ambaŭ ĉambroj, la kuirejo kaj la banejo. Ĉio estas tre simpla. Necesas nur volboj kaj dratoj, la skemon eblas munti el ajnaj aĵoj. Ĉu vi vidas florpotojn? Ili estas anstataŭ rezistancoj...

Kaj mi komprenis, ke Anteno ne ŝercas. La ricevilo vere estas granda, sed ne okupas lokon. Kvankam la sono estis ia knara. Anteno kuradis laŭ la ĉambroj, tiris la dratojn, elprenis nutraĵojn el la malvarmujo, kiu ankaŭ estis parto de la skemo...

Ni ne faris hejmtaskojn, sed ekiris vagi tra la urbo, kaj Anteno elpensadis diversajn riceviletojn. Komence li pritaksis, ĉu eblos konverti en ricevilon la lernejan domon. Ĉi tie, tamen, aperis malfacilaĵoj pri la tegmento. Anteno diris, ke ĝi estas farita el nekonvena materialo kaj ke entute pli bonas uzi pli grandajn detalojn. Ni iris la metroon por elekti konvenan distrikton. Sed dum la vojo Anteno deklaris, ke nenio rezultos: de la transporto kaj de elektrolineoj okazos amaso da perturboj. Ni iom sidis en ĝardeneto, kaj Anteno por distro faris ricevilon el kvar betuloj, du benkoj kaj florbedo.

— Ja tio estas pli ol libroŝranko, — diris li. — Kaj entute, ĝi estas bagatelo, ekzistos ĝis unua pluvo. Aŭ ĝis la mateno. Matene estos roso. Ni aŭskultu sportajn novaĵojn...

Anteno sidas sur malalta benketo en fino de la koridoro, sub la vestopendigilo. En liaj manoj estas io simila al mikropiano: nigra plata kesto kun malgrandaj blankaj klavoj. En la kontraŭa fino de la koridoro, sur la planko, estas tea subtaso kun griza, kiel cindro, pulvoro. El la pulvoro elstaras tri mallongaj kupraj dratetoj. Sur la sojlo, atende rigardante la subtason, staras magra gratita kato.

— Ĉu distanca nutrado de sovaĝaj bestoj? — demandas mi.

— Jes, bestoj, — aŭtomatece respondas Anteno. Li diligente premas la klavojn: tiel komencanta pianisto ludas gamojn.

La griza pulvoro sur la subtaso moviĝas, rampas supren laŭ la dratetoj, kaj ili tuj iĝas similaj al nodozaj radikoj... La radikoj rapide kuniĝas, formante ian figuron. Ankoraŭ momento, la pulvoro ekkirliĝas — kaj rigidiĝas.

Sur la subtaso staras ursideto.

Mi prenas la statueton en la manojn, ĝi havas firman aspran supraĵon. Interne la statueto estas malplena, tio sentiĝas laŭ pezo.

— Remetu, tio estas ankoraŭ ne ĉio...

Mi metas la ursideton sur la subtason. Anteno premas klavojn — kaj la ursideto disŝutiĝas: denove estas plenmano de la griza pulvoro kaj tri mallongaj kupraj dratoj.

— Kaj nun estos azeno, — solene proklamas Anteno. — Tio estas ne azeno, sed tia malgranda azeneto.

Aperas la azeneto. Sufiĉe simila.

— Dume ekzistas nur du programoj, — suspiras Anteno. — Entute tio ankaŭ estas tuta aro: Winnie la Pu, Kuniklo, Porketo, Tigro kaj ceteraj. Dume ni produktas azeneton Ia... Eble ankaŭ igi ĝin paŝi. Tamen paŝas ĝi ne tre bone.

La griza azeneto, amuze ŝanceliĝante, malrapide iras sur rigidaj piedoj. Al ĝi senbrue ĵetiĝas la kato. Per unu mano mi sukcesas forpuŝi la katon, per la alia kaptas la azeneton.

Ŝajne mi komprenas, kiel tio estas aranĝita. La griza pulvoro plej verŝajne estas ia feromagneta alojo. Magneta kampo igas la pulvorerojn lokiĝi en certa ordo, presas ilin, rezultas firma figureto.

— Preskaŭ tiel, — konfirmas Anteno. — Nun estas strange — kial oni tion ne elpensis antaŭe... Vidu, en la unua ricevilo de Popov estis koherilo. Nu, tia vitra tubo kun feraj fajlaĵoj. Sub influo de radiondoj la fajlaĵoj kungluiĝis. Do, la principo estis konata jam en la antaŭa jarcento.

— Amuza ludilo...

— Ludilo?.. — Li perpleksite rigardas min. — Sed ja tiel eblas ŝanĝi maŝinojn.

— Tiel? Nu, ne!

Mi populare klarigas: moderna maŝino, ekzemple, aŭto, estas farita el multegaj diversaj materialoj. Inkludante nemagnetajn.

Anteno tuj cedas.

— Mi simple pensis... Vidu, povas esti, ke la maŝinoj ĝuste tial estas komplikaj, ke ili entenas multegajn diversajn materialojn?.. Sed entute mi ne disputas.

Mi atente ĉirkaŭrigardas la azeneton. Firme farite! Malfacilas kredi, ke ĝi kapablas paŝi. Ja tio estas penso!

Maŝino, farita el la griza pulvoro kaj elektromagneta kampo, estos treege simpla. Ĝi, ekzemple, ne bezonos ŝraŭbojn, juntojn: sub influo de la kampo la metalo povas momente ŝanĝi la formon... Ŝanĝiĝanta metalo — jen en kio estas la afero.

— La arta konsilio ne aprobis la ursideton, — diras Anteno. — Oni diris, ke tio estas formalismo. Kial, diris, la ursideto estas griza. Ja kion mi povis respondi? Estonte, uzante tiun principon, eblos modli ankaŭ brunajn kaj nigrajn ursojn, sed nun nur tiel. Ja la ĉielarko ankaŭ baziĝas sur la sama principo...

Definitive, tio estas ideo!

Necesus sufiĉe komplika mekanismo, por la azeneto povu paŝi. Sed ĉi tie estas nenio! La magneta kampo malaperas por centono de sekundo, la pulvoro komencas disŝutiĝi, sed denove reaperas la kampo, kaptas la pulvoron, kaj ĝi rigidiĝas — jam en alia pozicio. Kiel sur du apudaj fotoj en kino: la azeneto faris iun parton de la paŝo...

Ni kreis komplikegan teknikon, nia civilizo ĉirkaŭigis sin per milionoj da ĉiaspecaj aparatoj, maŝinoj, konstruaĵoj. Ŝajnis, ke al la maŝinoj povas okazi nenio neatendita. Ili plikomplikiĝos, pliperfektiĝos — nure. Stultaĵo! Ni pentras restoraciojn kaj sanktajn Sebastianojn, kaj iu samtempe malkovras novan mondon...

Ŝanĝiĝanta mondo, la afero estas ne nur en la maŝinoj. La tuta mondo! En ĝi ĉio kapablos al konstanta ŝanĝiĝo: domoj, pontoj, urboj, ŝipoj, avioj...

— Nu, ni muntis en la uzino nemalbonan instalaĵon, — daŭrigas Anteno. — Ne distancan, tie tio ne necesas. Kaj produktas. En «Infana mondo» sur la vitrino estas precize sama azeneto... Kaj jen la kafo pretiĝis. Mi alportos la magnetofonon, vi aŭskultos la respondon de la maŝino.

* * *

Ni trinkas la kafon, kuiritan per altfrekvenca kurento. Ĝi estas ne pli bona, ol la kutima. Sed Anteno evidente fieras pri ĝi, kaj mi laŭdas: bonega kafo, tute aparta, verŝajne mi antaŭe ne havis okazon trinki tian...

— Kian tension havas via elektra reto? — demandas Anteno. — Mi nepre faros por vi tian kafkuirilon.

— Tensio...

Al diablo la kafkuirilon! Jen tie ĉi pendis la ĉielarko. Ĝi lumis el interne kaj estis tute viva. Ne, mi neniam demandos, kiel tio estis farita. Sorĉo. Malgaja sorĉo. Tiu ĉi ĉielarko rememorigas min pri tiu, delonga, kvankam ili tute ne similas.

Tiun tagon mi kun Ada iris en «La Artan» al taga seanco, por kontroli ŝian ideon pri telepatio. La ideo ŝajnis al mi tute versimila. La eksperimentojn, diris Ada, oni faris kun unu homo, tial la rezulto estis nedifinita. Necesas preni kvincent aŭ mil homojn, por per adicio amplifiki malfortan efikon. Certe, dum la eksperimento la homoj devas samtempe pensi pri io sama. En «La Arta» oni demonstris svedan detektivfilmon, tio estis tre konvena: la krimulo tie neatendite enrompiĝis en trajnan kupeon, pafis al la detektivo — kaj la halo «sinkrone kaj sinfaze» svenis pro teruro. Ni sidis en angulo, neniu nin atentis. Ada ŝtopis la orelojn per la manoj kaj fermis la okulojn. Ŝi devis telepatie kapti tiun kontrolan momenton. Sur la ekrano kuregis la trajno, la detektivo iris laŭ la vagonoj, kaj mi rigardis Adan, sur ŝia vizaĝo kuris ombroj...

La eksperimento tiam malsukcesis. Al Ada tedis fermi la orelojn, kaj ŝi diris, ke ne nepre necesas sidi tiel de la komenco, sufiĉas pretiĝi, kiam proksimiĝos la tempo. La filmon ni konis nur laŭ rakontoj, kaj certe, preterlasis la kontrolan momenton.

Poste ni kaŝiĝis en la metroo de la pluvo. Ni veturis blinde laŭ diversaj itineroj kaj ĉiam rigardis al la enirantoj, penante diveni laŭ iliaj vizaĝoj kaj vestoj, ĉu finiĝis la pluvo. Ja okazas longaj pluvoj! Sed tiu finiĝis post horo aŭ horo kaj duono. Eliris ni sur stacio «Izmajlovskaja» kaj tuj ekvidis la ĉielarkon. Ĝi pendis super ankoraŭ nesekiĝinta avenuo, simila al giganta arka ponto. Sub la ponto senbrue glitis kolumnoj de malsekaj aŭtoj. Ada diris, ke la ĉielarkon oni nur provdesegnis per nehelaj akvofarboj. Mi konsentis, kvankam la ĉielarko estis tre hela. Aparte ĝia supra parto. Kaj nur ĉe la fundo, tie, kie la arko apogis sin super tegmentoj de malproksimaj domoj, la koloroj vere estis molaj, obtuzitaj per aera nebulo...

Interstelaj flugoj estis opiniataj nerealigeblaj antaŭ ĉio el vidpunkto de energetiko. Necesas milionoj da tunoj da anihila brulaĵo, por akceli ĝis subluma rapido etan kapsulon kun unu aŭ du kosmonaŭtoj. Por konservado de la brulaĵo (necesas ankoraŭ lerni, kiel ĝin ricevi!) necesos iaj specialaj aparatoj, havantaj nemalgrandan mason kaj, sekve, kaŭzantaj neceson de malŝparo de plia brulaĵo. Kaj por akceli tiun aldonan brulaĵon, denove necesas nova brulaĵo...

La maŝino ne estis solvanta tiun parton de la problemo. Anteno supozis, ke la ŝipo seninterrompe ricevos energion de la Tero.

La «energetika malpermeso» de interstelaj flugoj aperis, kiam lasera tekniko estis nur en suĉinfana aĝo. Tamen, jam tiam oni parolis pri eblo uzi laserojn por komunikado kun la ŝipoj. Certe, estas tute ne simple transiri de la informa ligo al la energia. Ĉi tie ekzistas siaj malfacilaĵoj, sed principe ili estas venkeblaj. Kun evoluo de kvantuma optiko pligrandiĝos potenco, kiun kapablos transdoni laseroj. Krome, por akcelo aŭ malakcelo de la ŝipo — nura ŝipo, sen tiu kolosa stoko de brulaĵo — necesos ne tro multe da energio. «Mi elektis tiun varianton pro estimo al la leĝo de konservado de energio», — diris Anteno. Jes, kun tio eblas konsenti.

Sed restas la ĉefa: la klasika problemo de reveno. La tempo iras diverse sur la Tero kaj sur la ŝipo; necesas akcepti tion aŭ disputi kun la relativecteorio. La maŝino ne disputis. Nun mi komprenas, ke ĝi eĉ ne povis disputi, ĝi ne estis destinita por tio.

Jen la respondo, mi transskribis ĝin de la magneta rubando.

«La ŝipo: rekonstruo dum la flugo surbaze de ricevita de la Tero informo. La celo: reveno de la ŝipo sur la Teron nearkaikiĝinta. La ŝipanaro: konstanta kontakto kun la Tero, adoptado helpe de hipnopedio de kiel eble plej vasta informo pri vivo sur la Tero, alpreno de novaj profesioj. Specialaj elsendoj, pretigantaj alprenon de nova epoko».

Anteno klarigis tiun ideon per jena ekzemplo.

Ni supozu, ke tri karaveloj iras al ĉirkaŭmonda navigado, kiu daŭros kelkajn jarojn. Ni supozu ankaŭ, ke sur la bordo dum tiu tempo pasos jarcentoj. La karaveloj eliras en la oceanon, kaj post monato aŭ du la ŝipanoj ricevas per kolomba poŝto desegnojn de plibonigita velaro. Ankoraŭ post tri jaroj la kolomba poŝto (fine de la vojaĝo ĝin anstataŭos radio) alportas priskribon de navigaj aparatoj, inventitaj post ekiro de la eskadro. El vidpunkto de la ŝipanoj la tempo sur la bordo pasas rapide: ĉiam pli kaj pli ofte alvenas mesaĝoj pri novaj malkovroj kaj inventoj. Albordiĝinte al iu insuleto, la navigistoj ekokupiĝas pri rekonstruo de la ŝipoj. Kaj jen malestas karaveloj: de la insulo eknavigas du brigoj. Kaj liberaj de la deĵoro navigistoj lernas skemojn de unuaj, ankoraŭ mallertaj vapormotoroj, kaj la provizistoj serĉas en siaj stokoj ion, el kio eblos konstrui padelradojn...

Rilate la karavelojn tiu pensa eksperimento aspektas fantastike. Alia afero estas kosmaj ŝipoj, komunikantaj kun la Tero, ligitaj kun ĝi per informa kaj energia pontoj. Eĉ se al la gepatraj bordoj revenos ne atomŝipo, sed karavelo kun vapora motoro, tutegale homoj, konstruintaj tiun motoron, estos pli proksimaj al la atoma jarcento, ol al la epoko, en kiu ili komencis la navigadon.

Mi opinias, la koeficiento de rekonstruo povas esti tre alta. Se temus nur pri ŝipo, la koeficiento proksimus al unu. Pli malfacile estas kun la homoj. La ŝipanaro de Magelano eble povus akcepti vaporan teknikon, sed kiel tiuj homoj, sincere kredantaj je ekleziaj dogmoj, akceptus mondon sen religio?..

Tamen, la moderna homo estas multe pli bone pretigita al probablaj ŝanĝoj. Ni ekde infanaĝo prenas kutimon al vivo en ŝanĝiĝanta mondo. Des pli kutima tio devas esti por stelnavigistoj de la XXI jarcento.

Tamen tutegale tio estos titana laboro — tiele flugi al steloj.

Mi rememoras naivan fantastikon. Aŭtomatoj stiras la ŝipon. La ŝipanaro pace dormas en anabiozaj kuvoj: pli rapide pasu la tempo... Malrapide fluas malplenaj jaroj... Aerostato por du mil pasaĝeroj!

Ĉio estos alie.

Ĉiutaga laboro — en fulmorapida ritmo, por ne postresti de la tera tempo, por alpreni kaj ekuzi novajn sciojn. Jen kial la maŝino menciis pri hipnopedio: necesas maksimumo de novaj scioj dum malmultaj minutoj. Plej probable tio estos eĉ ne hipnopedio. Sendube ne hipnopedio: ĉi tie necesas principe novaj, ankoraŭ ne malkovritaj instruaj rimedoj. Kaj ne nur por instruo, sed entute por alpreni ricevitajn de la Tero plej diversajn informojn. Tiuj rimedoj devas krei por la kosmonaŭtoj «efekton de ĉeesto», kiel eble plej plene ligi ilin kun la ŝanĝiĝanta Tero.

Mirinda estos flugo! Nun eĉ malfacilas imagi.

Jaron post jaro — rekonstruo de la ŝipo. Rekonstruo de la esplora aparataro. Mallongaj horoj de ripozo. Seancoj de «teledormo» (hodiaŭ ankoraŭ mankas konvena termino), kiam dum kelkaj minutoj homo travivas teran semajnon kun ĝiaj okazaĵoj, impresoj, novaj scioj...

Materialoj, kolektitaj sur fremdaj planedoj, ne kuŝos kiel morta balasto: konstante renoviĝantaj scioj garantios ĉenan reakcion de esploroj.

Kaj kiam tia ŝipo revenos sur la Teron, faritaj de la ŝipanaro malkovroj ne iĝos arkaikaj. Ili estos sur nivelo de la nova tempo.

* * *

— Jen vidu, — Anteno montras stampon sur la maldekstra malantaŭa hufeto de la azeneto. — Artiklo 2908, prezo tridek du kopekoj. Certe, la azeneto Ia devas havi malgajan aspekton, sed la arta konsilio decidis, ke tio estos superflua.

— Transiru al mi. Ni ne havas artkonsilion. Mi serioze proponas: transiru en mian laboratorion.

— Ne-e. Nu kion mi tie faros?

— Nu ekzemple ŝanĝiĝantajn maŝinojn. Prenos por komenco iun simplan maŝinon kaj...

— Ne. Mi volas okupiĝi pri la problemo de reveno. Ŝanĝiĝantaj konstruaĵoj estas nur parto de tiu problemo.

— Tutegale. Sufiĉas jam amatori...

Mi penas persvadi Antenon. Mi eldonas argumenton post argumento. Kaj ne tuj, tute ne tuj venas penso: ja tio estas malkompata! Por mi nia disputo estas nur logika interpafado, sed Anteno defendas siajn vivpoziciojn. Kiel mi ne tuj pensis pri tio! Por tiaj homoj, kiel Anteno, plej multe malutilas ne malamikoj, sed bondezirantoj. Ili deziras, ke ĉio estu normala, kutima, kiel ĉe ĉiuj. Kia stulteco estas savi Antenon de tio, kio faras lian vivon ekskluziva!

— Vi bonvole ne ofendiĝu, — diras Anteno. — Mi al vi ĉion klarigos.

Nu, nu, klarigu.

— Rigardu. Jen fronto de la scienco, ĝi iras antaŭen, — Anteno prenas kaftasojn kaj montras, kiel tio okazas. — Oni povas moviĝi kun tiu fronto. Sed eblas desalti kaj surteriĝi ie tre-tre malproksime.

— Kaj ĉu vi delonge... surteriĝis?

— Ne. Antaŭ ses jaroj proksimume.

— Kaj kiom necesas atendi, ĝis la fronto alvenos?

Anteno konsternite rigardas min.

— Mi ne scias... Ĉu tio gravas?

Mi nenion respondas. Mi malkuraĝas diri: «Vi malproksime surteriĝis, amikego. Tro malproksime de la hodiaŭa fronto de la scienco. Eble, sur distanco de la tuta vivo».

Anteno siamaniere interpretas mian silenton kaj diras, ke, certe, estas farite ankoraŭ malmulte.

— Esence, tio estas nur randeto de la ideo, — diras li. — Ĝis la plena solvo estas ankoraŭ tre malproksime. Kiel de stroboskopo ĝis «Lanterna magica». Jen, cetere, ankoraŭ unu ekzemplo: la kino ankaŭ komenciĝis de ludilo, ja la stroboskopo estis infana ludilo!..

Postmorgaŭ mi elflugas al Prago. Kial mi pensis pri tio? Aĥ jes, «Lanterna magica». Nu, en la simpozio estas multe da laboro, tamen «Lanterna»-n mi, eble, spektos ankoraŭfoje. Mi rememoras la programon de la simpozio: jes, en tria tago eblos trovi tempon por «Lanterna». Anteno sendube ĝin ne vidis, mi povas eĉ ne demandi.

— Aĥ, mi ne ĝisfine rakontis al vi, — daŭras Anteno. — Do, en la artokonsilio oni min demandas: «Ĉu tiu via Ia neniam estis gaja?» Mi respondas: «Estis. Foje li pensis, ke Porketo havas en la kapo nur segaĵojn, kaj eĉ tiuj, verŝajne, trafis tien pro eraro. Pro tiu penso li gajiĝis». Nu, kaj ili al mi diras...

* * *

Ne tre facilas trovi la azeneton. Ĝi estas en profundo de la vitrino. Griza modesta azeneto, tute nekomparebla kun brilaj lakitaj aŭtoj kaj helaj plastaj ŝipoj.

Ludilo.

Domaĝe, ke Anteno ne transiros en mian laboratorion, domaĝe. Tempo de soluloj en la scienco jam forpasis.

Sed, propre, kial?

Principe tio estas tute prava penso, sed ne endas ĝin venigi ĝis absurdo. Jes, la tempo de soluloj pasis: en tiu senco, ke Anteno ne sukcesus konstrui sian maŝinon, ne uzante laboron kaj ideojn de aliuloj. Pri pligrandigo de memorkapacito laboris dekoj da institutoj, ili kreis bioblokojn, kiujn Anteno uzis en sia maŝino. Tamen elekti forajn problemojn kaj serĉi ilian solvon plej ofte oni devas sole. Anteno pravas: ĉi tie mankas laboro por tuta kolektivo. Tio estas fora skoltado, kaj ne necesas (kaj ne eblas) fari ĝin per tuta armeo.

Ne, tempo de tiaj soluloj ne pasis!

Ju pli rapide avancas la scienco, des pli gravas por ĝi skoltado. Sed eĉ kun la plej perfekta organizado de la scienco la skoltado estos malfacila. Ĝi trovas dek diversajn vojojn, kaj la scienco poste elektas unu la plej bonan... Unu skolton oni nomas geniulo, naŭ — malsukcesuloj. Tio maljustas, aĥ kiel maljustas! Malbone fartus la scienco sen tiuj malsukcesuloj, fordonantaj la vivon, por ke la avancanta armeo sciu netraireblajn vojojn. Tamen la dekan oni ankaŭ opinias ne tre sukcesa: li troantaŭis sian tempon, ne estis agnoskita...

Ne gravas, skolto! Iru antaŭen, la cetero ne gravas. Kaj la azeneton oni vane metis tiel malproksime. Ĝi estas tute nemalbela, ĝi havas ruzan fizionomion. Iam tiu ĉi ludilo ŝanĝos la mondon.

Saluton, skolto! Iru antaŭen, cetero ne gravas.

...Tria horo post noktomezo, mi staras ĉi tie jam ĉirkaŭ dudek minutojn, de ekstere tio devas aspekti strange. Kaj ĉar ĉio en ĉi mondo estas laŭleĝa, aperas miliciano. Juna kaj ĝentila. Li bondezire rigardas al mi kaj al la vitrino.

Freneza tago. Hodiaŭ mi elŝovis la nazon en la kvaran dimension. Multo ankoraŭ ne klaras, sed mi komencas kompreni la ĉefan. Maŝinoj ricevos senmortecon. Maŝinoj en vasta senco de la vorto: de grandegaj inĝenieraj konstruaĵoj ĝis bagatelaĵoj. La tuta mondo de kreita de ni tekniko. Ĝi estos disŝutiĝanta en cindron, pulvoron — kaj tuj reaperanta denove: pli racia, pli forta, pli bela. La arkitekturo, kiu estis rigidiĝinta muziko, iĝos viva muziko!.. La ŝanĝiĝanta mondo estos senfine pli vasta, pli hela. Kaj kio aparte gravas: la homo en tiu ĉi mondo ĉesos dependi de amaso da rapide arkaikiĝantaj aĵoj.

— Ĉu vi vidas azeneton? — demandas mi la milicianon. — Jen tie estas malgranda griza azeneto... Artiklo 2908. Prezo tridek du kopekoj. Ĝi havas grandan estontecon.

— Kun azenetoj tio okazas, — konsentas la miliciano. — Ili foje havas tre grandan estontecon.

Li estas saĝa, tiu knabo. Mi klarigas, ke temas ne pri azenoj. La griza azeneto neniel rilatas al ili. Simple en ĝi estas realigita scienca malkovro.

— Pri la malkovroj estas iel pli opotune rezonadi tage, — singarde rimarkas la miliciano.

Jen tio jam estas eraro! Tago estas tro konkreta. Tage estas pli oportune observi, eksperimenti, kalkuli. Nokte — serĉi ĝeneralajn leĝojn, fari konkludojn. Ja tio estas ideo! Tage oni klare vidas amason da ĉirkaŭantaj aferoj, la rigardo ne penetras foren, la vidkampo, esence, estas limigita per kelkaj dekoj da metroj. Nokte estas alie: la mallumo kaŝas ĉion ĉiutagan, kutiman, kaj la rigardo senobstakle iras antaŭen. La horizonto perdas klarajn konturojn, foriras en profundon de senfunda ĉielo. Kaj jam ne muroj de ĉambro, ne fasadoj de du–tri apudaj domoj, sed mem la stela ĉielo iĝas limo de via mondo...

Tempas iri. Ĉu mi konvertu la azeneton en la ursidon? En mia poŝo kuŝas la kesteto kun klavoj. Ne, ne indas. Mi ne ĉagrenu tiun simpatian knabon.

Mi adiaŭas kaj iras malsupren, al la strato «Gorjkij». Falas mola varmeta neĝo. En la vitrino, inter belaj ludiloj, restis modesta griza azeneto, kiu havas grandan estontecon.


Tradukis el la rusa Jurij Finkel