Valentina Ĵuravlova

Aventuro

Al I. A. Jefremov

1

Mi ne atendis, ke oni telefonos el la Akademio. Matene, ricevinte honorarion pro la artikolo en «Demandoj de psikologio», mi aĉetis hungaran modgazeton, revenis hejmen kaj komencis solvi malfacilan taskon — kion kudri.

Teorie la plej racia varianto estus aŭtuna palto. Sed proksimiĝis somero, kaj estis naŭze pensi, ke la palto kuŝos ĝis fino de aŭgusto. Verdire, mi delonge planis vesperan robon. Ŝikan vesperan robon, pli bonan ol tiu nigra-blanka kun perloj, kiun Nastinjo alportis el Parizo. Sed se fari veran vesperan robon, mankos mono por ĉio alia — tio estas ekster duboj. Sed mi bezonis novajn ŝuojn.

De la kovrilo de la modgazeto ridetis stumponaza modelulino en oreca kostumo. Ŝi staris apud brilanta per ruĝa lako sporta aŭto kaj tenis per kondukŝnuro blankan hundeton. El ĉiu ĉi lukso al mi plaĉis nur la kostumo. Tia facila kostumeto el oreca teksaĵo. Antaŭ semajno mi vidis sur vitrino de unu ateliero orece helbrunan teksaĵon. Ne tiom orecan, kiom helbrunan, sed tio eĉ pli bonas.

Ion en la kostumo necesis ŝanĝi, mi komencis pripensi kaj ne tuj komprenis, ke oni telefonas el prezidantaro de la Akademio de Sciencoj kaj ke min invitas K. La sekretario parolis treege afable («Li tre petas viziti... se Vin ne ĝenos...»), sed indikis precizan tempon, kaj mi komprenis, ke malfrui estas nerekomendinde. Kaj entute la vizito estas nepra.

Tempo restis ne tre multa. Mi kuris al frizejo, de tie al poŝto, sendis hejmen la revuon kun mia artikolo, pretere vizitis Domon de modeloj ĉe Kuznecka ponto (nenio konvena tie troviĝis) kaj alveturis al la Akademio ĝuste en la difinita tempo — kun precizo je minuto. En la koridoro staris masiva ŝranko kun horloĝo, tiu ŝranko solene sonoris trifoje.

En tiom altaj sciencaj sferoj mi ankoraŭ ne ĉeestis. La sekretario, maljuna virino en rigora griza kostumo, pretere rigardis horloĝon, aprobe ridetis kaj diris: «Bonvolu...». Al mi ŝajnis, ke ŝi tuj aldonos: «...etulino».

Sur portretoj K. havas tute alian vizaĝon — potencan, akran, eĉ iom malĝentilan. Mi bone memoras lian portreton en la lerneja lernolibro de fiziko: K. similis marŝalon, mi aldesegnis al li militan uniformon, epoletojn kaj belan marŝalan stelon. Rezultis tre bele, mi komencis superpentri aliajn portretojn, finfine mi ricevis grandan mallaŭdon pro tiuj pentraĵoj. Sed en realo K. similas muzikiston — li havas animan vizaĝon. Kiel ĉe Raĥmaninov sur desegno de Leonido Pasternak. Kaj la fingrojn K. havas longajn, moviĝemajn. Sed la okuloj... la okuloj tamen estas marŝalaj.

— Do, vi lernas en la kvara kurso, ĉu? — demandis K. — Kaj kiel ĉe Vi oni traktas tion, ke studentino laboras sur nivelo... nu...

— ...de plenaĝa sciencisto? — sufloris mi.

Li ekridis:

— Bonega termino. Trovaĵo por SAK /*Supera Atesta Komisiono*/. Kandidato, doktoro, kaj fine — plenaĝa sciencisto.

Stranga afero: neniun mirigas, ke matematikisto povas fari siajn plej bonajn malkovrojn en dudekjara aĝo. Tion oni opinias tute natura. Nu, ja matematikaj kapabloj devas plej klare evidentiĝi en junaĝo!..

Sed kial nur matematikaj? Ĉu ne eblas iĝi en dudek jaroj vera psikologo? Al mi oni ĉiam rigardas kun ia miro, eĉ malfido. Psikologio, vidu, esploras la homan animon, tiom komplikan objekton, ke... kaj tiel plu. Sed ĉu muziko aŭ poezio ne okupiĝas pri la homa animo? Ja ni kutimiĝis, ke ekzistas junaj komponistoj kaj junaj poetoj. Mi ekokupiĝis pri psikologio jam en la lernejo, necesas labori, kaj nenio pli.

— Sed Vi ne respondis: kiel oni Vin traktas en la universitato?

Mi klarigis, ke oni traktas bone. Donis apartan ĉambron en komunloĝejo. Inkludis mian temon en planon de problema laboratorio. Prenis artikolon por artikolaro.

K. ridetis:

— Vi ne estas dorlotita...

Nun, iom alkutimiĝinte, mi ĉirkaŭrigardis la kabineton. Ĝi ne plaĉis al mi. Ĝi havis ian neloĝatan aspekton. Tablo, libroŝrankoj, eĉ portretoj sur la muroj — ĉio estis tro nova. Probable, K. aperadis ĉi tie ne ofte.

— Ja ankaŭ Sariĉeva estas en la kvara kurso, — daŭrigis K., — sed ŝi havas propran laboratorion.

Nu! Nastinjo faris afekcian malkovron — kiel do eblas ne doni al ŝi laboratorion. La AS-efekto en fiziko faris veran furoron.

— Sen Vi Sariĉeva nenion malkovrus, — insistis K. — Ŝi al mi rakontis, ke Vi evoluigis ŝian imagopovon. Ultrafantazion, kiel Vi tion nomas. En la pariza kongreso Sariĉeva faris bonegan raporton pri la AS-efekto. Ŝi elpaŝis brile.

K. vigliĝis kaj ekparolis pri tio, kion mi jam sciis. Nastinjo eble dudek fojojn rakontis al mi pri la kongreso. Kiel ŝi tie elpaŝis, kiel elpaŝis aliaj, kiaj estis konversacioj kaj kiel en koridoro unu kreteno deklaris, ke «tiom juna sinjorino» ne povas memstare fari malkovrojn, kaj proponis organizi teston: la «juna sinjorino» faru en laboratorio «etetan» malkovron. Kontraŭ kio la «juna sinjorino» tuj respondis: bonvolu, eĉ hodiaŭ, sed samtempe ankaŭ vi demonstru, kiel oni faras almenaŭ «etetetan» malkovron...

Ĉion ĉi mi sciis parkere, sed K. rakontis kun ĝuo. Mi ne interrompis. Min interesis, kiel li parolas: mi neniam antaŭe havis okazon renkonti scienciston de tia rango.

Laŭ la klasigo de Selje, akademiano K. sendube apartenis al la kategorio de pensuloj. Sed plie la klasigo ne funkciis: K. tute ne konformis al la proponita de Selje tipologio. Verŝajne, ĉi tie pli konvenis tipo «pioniro» el klasigo de Guo-Vudvort: iniciatema homo, generanto de novaj ideoj, volonte transdonanta ilin al aliuloj, malkovranto de novaj vojoj, bona organizanto kaj instruisto, potencama, laboriva...

Ĉio estis ĝuste tiel, sed, aŭskultante K.-on, mi sentis, ke en la tipologio mankas io tre grava, eble, eĉ la ĉefa. En ĉiuj klasigoj — de Selje, Guo-Vudvort, Avetisjan — estas bone respegulitaj nur disvastiĝintaj tipoj de sciencistoj. Ja kiel ĝuste kaptis Selje la tipon de «granda estro»: tiu homo povus okupiĝi pri politiko, komerco, fari militistan karieron, sed nun modas scienco, kaj li ne volas malpliigi siajn ŝancojn, akiras lokon de gvidanto, post kio opinias sia ĉefa afero «streĉi bridon». Aŭ prenu tipon de «ĝentlemano de scienco», kiun montras kapabla juna homo, deziranta fari karieron, ne damaĝante vivoĝojojn... Tiaj estas multaj, tio faciligas ilian esploron. Kaj ja ne tro komplikaj estas tiaj homoj.

— Sariĉeva, certe, estas bravulino, — diris mi, kiam K. finis sian rakonton. — Sed labori kun ŝi mi devis ses jarojn. Tiel okazis, ni kune lernis en lernejo. Tio estas tre klopoda afero — evoluigo de ultrafantazio. Nun mi havas grupon de infanoj, kaj, kvankam jam ekzistas ia sperto, tutegale necesos tri aŭ kvar jaroj, por ellabori ĉe ili ultrafantazion.

K. sufiĉe longe silentis. Mi pensis: «Ĉu eble mi petu de li paperon?» La verkaro kun mia artikolo jam kvar monatojn senmove kuŝis — mankis papero.

Neatendite K. diris:

— Mi bezonas vian helpon.

2

— Afero estas ne tute kutima. Sed ankaŭ Vi estas ne kutima... Estas tia fizikisto — Sergeo Gorĉakov. Ĉu vi aŭdis pri li?

Pri Gorĉakov mi, certe, aŭdis. Iam li estis la plej juna doktoro. Oni diris, ke li estas tre talenta.

— Antaŭ monato kaj duono, — daŭrigis K., — mi subskribis ordonon pri enpostenigo de Gorĉakov kiel direktoro de IFP en la Instituta Urbeto. Nova Instituto de Fizikaj Problemoj, unuaklasa scienca centro. Gorĉakov rifuzis. Deklaris, ke li intencas entute lasi fizikon. Por ĉiam! Ĉu vi komprenas? Tia stulta historio... Serĉjon instruis mi. Li estas denaska fizikisto. Kaj jen tiu sensenca decido. Li ripetas samon: fiziko tedis min, iĝis neinteresa, mi ne deziras... Mi plurfoje parolis kun li. Kaj ne nur mi. Skoldis lin ĉiel. Komprenu, estas neniuj, absolute neniuj kaŭzoj, ĝuste tio senkuraĝigas.

Saluton, pensis mi, jen al vi papero. Mi devos savi fizikiston-dizertulon. Restarigi lin sur ĝustan vojon. Kompreneblas, por kio K. vokis min.

Mi diris:

— Mi ne scipovas savi vojerarintajn fizikistojn. Jam estis tia okazo — mi savis Boĉjon-fizikiston, nun mi hontas rememori...

Kun Boĉjo vere okazis stulta historio. «Fizikisto» oni lin nomis en la lernejo: li finis la mezlernejon unu jaron post mi. Kapabla knabo, sed al MŜU /*Moskva Ŝtata Universitato*/ li ne trafis. Li ricevis nesufiĉan poenton por ekstemporalo. En Moskvo Boĉjo resti ne povis, kaj reveni hejmen, al Taganrogo, ne volis. Tiam mi okupiĝis pri lia savo. Ja samurbano, samlernejano... Mi trovis en biblioteko kolekton de instituturbeta gazeto (la Instituta Urbeto tiam estis ankoraŭ vilaĝo), kaj komencis rigardi anoncojn — kiaj profesioj tie necesas. Laboratoriaj helpantoj, domkonstruistoj, skafandristoj... Diablo sufloris al mi halti ĉe fotoatelierestro. Al mi ŝajnis, ke tio estas genia ideo. Boĉjo bonege fotis: unu lia foto estis eĉ en magazino «Ogonjok». Tio estas preskaŭ profesio. Kaj salajro estos deca — ankaŭ tio gravas: la patrino de Boĉjo ofte malsanis, la fratinoj ankoraŭ lernis en mezlernejo.

Genia ideo! Ha! Boĉjo, nefinaŭskultinte, ekjelpis: «Freneza vi estas, Kira... Tie estas junaj knaboj, kiuj dekoble pli bone ol mi fotas per siaj ŝikaj kameroj. Ja tio estas Instituta Urbeto, komprenu! Intelektuloj. Kiu venos foti sin en mian tedan atelieron?!» Mi ekkoleris: estas ofende, kiam oni ne komprenas geniajn ideojn. «Vi veturos al la Instituta urbeto, malfeliĉa mezkapablulo, — diris mi, — kaj iĝos atelierestro. Vi trovos ulon, kiu scipovas pentraĉi, kaj li faros por vi bildon kun truo, en kiun oni enigas vizaĝon. Por sur la foto rezultu terure bela kaŭkaza rajdanto sur terure bela ĉevalo. Kaj por sur la rajdanto estu terure bela nigra ĉerkesa mantelo kun terure fleksigita ponardo. Tiun pentraĵon vi eksponos sur la plej videbla loko. Rekte sur strato. La junaj knaboj, krom ŝikaj kameroj, espereble havas ian humursenton. Vi plenumos planon je tricent procentoj. Aŭ eĉ je sescent. Se, certe, vi montros guteton da inteligenteco kaj novigados la bildojn. Konsiderante sciencan specifon. Anstataŭ terure bela ĉevalo povas esti terure bela sinkrofazotrono. Gravas humuro, ĉu estas klare? Kaj vi iĝos konata homo en la Instituta Urbeto. Ĉe vi fotiĝos doktoroj kaj akademianoj. Vi povos helpi al via panjo. Kaj en sekvonta somero vi pasos ekzamenojn: en la Instituta Urbeto estas filioj de tri altlernejoj. Jen al vi libro de A. N. Luk «Pri humursento kaj spriteco» plus dek rubloj por trajna bileto...»

Mi rakontis tiun malgajan historion, kaj K. senkompate gajis kaj ripetis: «Do, tio estis Via laboro...». Li eĉ ploretis pro rido. En la pordon rigardis la sekretariino, ĵetis al mi riproĉan rigardon.

— Ne ofendiĝu, Kira Vladimirovna, — diris K., viŝante per naztuko la okulojn. — Ankaŭ mi ĉe tiu fripono fotiĝis, do ankaŭ mi pekis... Atendu, sed ĉu la ekzamenojn li pasis?

— Nenion li pasis. Li nur ricevis profiton. Nun li havas «Volgon»... kaj multon alian, ne kalkuleble. La ideo funkciis senriproĉe. La truaj bildoj de Boĉjo iĝis vidindaĵo de la Instituta Urbeto. Esti tie — kaj ne fotiĝi ĉe Boĉjo...

— Mi scias. Mi tien venigis Svenson-on. Kaj la kanadanojn.

— Humuro, ha! Materialojn al Boĉjo oni alportas senpage, bildojn kun truoj pentras volontuloj, rivelas kaj presas fotojn geknaboj el la fizik-matematika lernejo. Tri jaroj da tia agado. Kaj Vi denove parolas pri la Instituta Urbeto, pri misvojiĝinta fizikisto...

— Mi ne pensis, ke tiu humuro havas komercan kaŝkaŭzon. Mi hodiaŭ telefonos al la Instituta Urbeto.

— Ne necesas. Tio estis mia laboro, mi mem ĝin korektos.

— Bone, Kira Vladimirovna. Sed Gorĉakov estas alia okazo. Pri komerco li ne okupiĝos. Li estas fizikisto, natura fizikisto. Kredu, estas senco savi lin.

— Jes, certe, — sen ajna entuziasmo diris mi. — Necesas ankoraŭ unu genia ideo...

3

Sincere dirante, mi iomete ruzis. Ekde tiu momento, kiam K. rakontis pri Gorĉakov, mi sciis, ke mi estos solvanta tiun taskon. Propre, mi ja estis solvanta. Ni parolis pri Boĉjo, pri Gorĉakov, sed mi haste turnadis la taskon: mi bezonis trovi deiran punkton por analizo.

— Vi iel malvarme rilatas al tio, — diris K. — Vane. Ja antaŭ Vi estas preskaŭ detektiva situacio. Kaj Vi estas en rolo de Sherlock Holmes. Ĉu tio ne entuziasmigas?

— Neniom...

— Ne kredeble... Ĉu vi ne ŝatas Conan Doyle-on?

— Mi ne ŝatas, kiam homo ĉasas homon.

— Sherlock Holmes ĉasis krimulojn.

— Krimintajn homojn.

— Hm... Finfine, ĉe Conan Doyle ĉio ĉi estas konvencia — detektivo, krimulo. Kiel nigruloj kaj blankuloj en ŝakludo. Interesa estas intelekta flanko de la aventuroj.

Veraj intelektaj aventuroj okazas en tute alia tereno, pensis mi. Sed ne disputis, tio distras atenton. Mi diris:

— Gorĉakov-on povus rompi malsukcesoj.

— Neniuokaze, — kontraŭdiris K. — Liaj aferoj estis bonegaj. Vi povas kredi min. Serĉjo laboris pri matematika modelo de la Suno. Ne timu, mi petas. Kompreni la principon estas tute ne malfacile. La komputejo de la Instituta Urbeto priprogramis sur siaj maŝinoj ĉiujn konatajn informojn pri la Suno. Rezultis sistemo de ekvacioj, ligantaj diversajn parametrojn — temperaturon, tension kaj tiel plu. Post tio en la ekvacioj oni substituis konkretajn valorojn de tiuj parametroj. Metodo de Monte-Karlo: la valoroj venas en hazarda ordo, kaj poste okazas takso de ricevitaj variaĵoj. Grupo de Gorĉakov esploris milionojn da tiaj variaĵoj. Sufiĉas ŝanĝi valoron de unu parametro, kaj ŝanĝiĝas la tuta bildo. Ni supozu, ke Vi akceptis, ke temperaturo sur iu profundo egalas sep mil gradojn. Rezultas unu modelo. Se preni la temperaturon egala je dek mil gradoj, rezultos tute alia modelo. Kaj la kriterio estas — observoj. Ni pli aŭ malpli bone scias eksteran supraĵon de la Suno. Se la ricevita modelo veras en tiu parto, do estas tre probable, ke ĝi ĝuste priskribas ankaŭ strukturon de neatingeblaj por observanto sunaj profundaĵoj. En tio estas senco de la laboro. Kaj Gorĉakov bonege sukcesis kun ĝi. Sukcesis elekti kvar modelojn, kiuj ne kontraŭas al observataj datumoj. Mi diros sekrete — la laboro ricevos premion de la Akademio. Do estas neniuj malsukcesoj.

— Povus esti personaj malsukcesoj.

K. malplezure sulkiĝis.

— Ne, ekskludu tion. Gorĉakov estas juna, sana. Ja Vi lin vidos. Bela knabo, sportulo.

— Malkovroj iam estas uzataj nekonvene. Szillard, ekzemple, lasis la fizikon...

— Se Gorĉakov ne dezirus labori pro tio, li dirus. Li ĉiam diras tion, kion pensas.

— Tiam kial ne supozi la plej simplan? Gorĉakov vere elreviĝis pri fiziko — jen ĉio.

K. kolere rigardis min. Tiel marŝalo devus rigardi kulpan soldaton. Ne, mi ĝuste superpentris la portreton en la lernolibro. Provu klarigi al marŝalo, ke komandanto de baterio en unu bela tago simple lasis tedintajn al li kanonojn.

— Bone. Pri la fiziko ne eblas elreviĝi. Ni forgesu pri memmortigo de Erenfest, forgesu tragikajn dubojn de Lorenz, forgesu, kiel Einstein...

— Stultaĵoj! — interrompis min K. — En ĉiu el tiuj okazoj estis siaj kaŭzoj. Kaj nenion komunan kun elreviĝo pri la fiziko ili havis, memoru tion. Fizikisto estas malfacila profesio. Homo povas elreviĝi pri sia laboro, laciĝi, perdi kredon je propraj fortoj. Tio ĉiam eblas. Sed ĉe Gorĉakov estas io alia. Kaj jen mi vin demandas — kio?

— Ĉu Vi demandas min?

— Certe! — diris K. Li ankoraŭ koleris. — Ja vi estas psikologo. Krome, la sola psikologo, scipovanta formi krean pensadon. Ne kontraŭdiru! Rezonadi pri kreado povas multaj, mi scias. Ne nur psikologoj — ni ĉiuj ŝatas iom babili pri kreado, inspiro, intuicio kaj cetera. Sed labori kun tiu kreado neniu scipovas. Krom Vi. Konversaciu kun Gorĉakov. Mi volas scii Vian opinion.

— Sed se Gorĉakov ne deziros kun mi paroli?

— Deziros. Mi telefonos al li. Se vi ne kontraŭdiras, ĝuste tuj. Pli bone ne prokrasti: li intencas forveturi.

— Kien?

— Vidu, Sergeo Aleksandroviĉ intencas iĝi... e... maristo. Por tia fizikisto estas facile lerni al navigisto. Sed necesas praktiko, necesas pasi iom mil kilometrojn. Pro tiu kaŭzo Gorĉakov prepariĝas komenci sian maran karieron kiel simpla ŝipano.

K. fosis en tablokestoj, trovis cigaredojn kaj ujon kun bonbonoj. Mi rifuzis.

— Nu? — miris li. — Kion do Vi preferas?

— Fruktan glaciaĵon.

— Bone, mi scios...

Li prenis el la poŝo pipon kaj kulpe ridetis:

— Oni malpermesas fumi. Mi kutimis teni en la manoj... Diru, Kira Vladimirovna, kiel Vi elpensis tiun aferon kun la fotejo?

— Tre simple. Ĝi estis en nia Taganrogo. Sed sen humuro. Troviĝis migranta fotisto, li instalis sin apud la plaĝo. Sed poste aperis felietono en ĵurnalo. Jen tia... — Mi montris, kia ĝi estis granda, tiu felietono. — «Burĝo sur ĉevalo». Tie estis tiom da patoso, tiom da tondro kaj fulmoj... Eblis pensi, ke ni elsarku la fotejon — kaj venos plena bonfarto ne nur en nia urbo, sed eĉ sur la tuta planedo... Burĝoj nun treege ŝatas ĉi tiel lukti kontraŭ burĝeco. Parolos amason da tondraj frazoj — kaj estas kontentaj. Nature, mi iris fotiĝi sur ĉevalo. Komprenu, kia domaĝo: la truo por vizaĝo estis tro granda. La fotisto ĉagreniĝis pro tio. Li venis el Norda Kaŭkazo, tie oni kutimas al tiaj bildoj. Liaj fingroj estis flavaj pro rivelilo: li dum la tuta vivo fotis homojn. Mi lin pridemandis, dum li kolektis sian modestan ilaron, poste mi helpis porti la aĵojn ĝis la stacidomo.

— Klare, — diris K. — Jen kio, Kira Vladimirovna, mi havas proponon: venu labori en mian instituton. Kiel ĉefa psikologo. Ni establos tian postenon. — Li ekridis. — Ni metos komencon de nova tradicio... Vi estas juna kaj sukcesos organike eniri la fizikon. Necesas sintezo de Viaj scioj kun fizika pensado. En kvardek aŭ kvindek jaroj tia sintezo jam ne eblas — tempo estas perdita. Necesas kreski en atmosfero de fiziko — jen en kio estas la sekreto. Cetere, laborante kun Sariĉeva, Vi iris ĝuste laŭ tiu vojo. Do kial ne daŭrigi?

Tio estis tro neatendite (kaj loge, se diri sincere) — mi konfuziĝis. Feliĉe, en tiu momento eksonoris telefono. K. distriĝis. Kiom mi komprenis, la konversacio temis pri iu kontrakta laboro.

— Bonega penso, — moke diris K. — Saveljev faros laboron anstataŭ Ŝifrin, kaj Ŝifrin faros laboron anstataŭ Saveljev, kaj ambaŭ opinios tion ekstra laboro, por kiu necesas aldona pripago... Ne, ĉiu faru sian propran aferon. Sen tiuj trukoj. Transdonu al Saveljev, ke li okupiĝu pri fiziko, li estis kapabla knabo, mi memoras lin laŭ la seminario.

K. metis la telefonan tubon kaj malŝate depuŝis la telefonon.

— Mono, — suspiris li. — Estas interese, kiel Vi al ĝi rilatas?

— Al mi neniam sufiĉas, — konfesis mi.

K. subridis.

— Al mi same. Kaj ĉu multe nun ne sufiĉas al Vi?

— Ĉirkaŭ tri milionoj. Mi havas diversajn ideojn, kiuj postulas...

— Klare. Vi devas veni en mian instituton kiel ĉefa psikologo. Ni inkludos Viajn ideojn en la planon.

Necesis mole boardi, sed mi rekte diris, ke fiziko min ne tre altiras, ĉar ekzistas alia — pli grava — tereno. Certe, K. tuj kroĉiĝis: kio estas tiu tereno kaj kial ĝi pli gravas?.. Nu kial mi ne sukcesas lerni diplomate amortizi, ja tio estas tiel simple!

Mi devis klarigi. Mi unuafoje diris pri mia Ĉefa Ideo. Rezultis ne tre konvinke, mi mem tion sentis.

— Utopio, — deklaris K., ne finaŭskultinte, — pura utopio estas Via Homo, Kiu Scipovas Ĉion. La progreso ne estas pensebla sen divido de laboro, sen specialigo. En ajna okazo, dum proksimaj ducent-tricent jaroj.

— Komenci necesas hodiaŭ. Alie eĉ post ducent-tricent jaroj konserviĝos malvasta specialigo. Kun ĉiuj sekvoj.

Tiam mi komprenis, ke devus almenaŭ danki K. pro la propono. Tio ankaŭ rezultis ne tre glate.

K. ĵetis al mi rigardojn, ruze duonferminte la okulojn.

— Mi neniel povis kompreni, kial kun vi estas malfacile konversacii, — diris li. — Nun komprenis. Miaj knaboj havas — kiel tion formuli? — komunikemajn vizaĝojn. Kiam mi prelegas aŭ ni ion pridiskutas, la fizionomioj respegulas ĉiun moviĝon de penso. Estas religo: mi vidas, kion kaj kiel ili pensas. Sed Vi ĉiam ridetas. Tio estas tre ĉarme, sed mi ne scias, kiam Vi parolas serioze, kaj kiam ŝercas. Ja kion mi diras — ne estas eĉ certeco, ke Vi min aŭskultas.

Mi ekpruvis, ke mi aŭskultas tre atentege, sed K. svingis per la mano.

— Bone, ni revenu al Gorĉakov, Vi devas pretiĝi al la konversacio. Demandu. Mi bone konas Sergeon Aleksandroviĉ-on: Vi havos komencan informon.

Bonege sonas, pensis mi, en moderna stilo: havos informon. Sed por kio mi ĝin bezonas? Mi havas neniun demandon pri Gorĉakov.

— Bonvolu diri, — demandis mi, — ĉu al Vi neniam aperas deziro... nu... lasi la fizikon al ĉiuj diabloj, ĉu?

— Al mi? — minace elparolis K.

Mi ĉarme ridetis.

4

— Nenio simila, — cizele dirisK. — Estis malfacilaj momentoj, estis duboj, sed ĉio ĉi en rekta ligo kun konkretaj kaŭzoj. Pri kio paroli! Dubo estas nepra elemento de krea laboro.

— Mi temas ne pri duboj. Min interesas: ĉu aperis al Vi deziro lasi la sciencon?

— Al ĉiuj diabloj?

— Ĝuste.

— Ne. Ne havis mi tian deziron.

— Nu, kaj simple penso pri eblo elekti alian vivovojon?

— Aŭskultu, Kira Vladimirovna, kial Vi pridemandas min?

— Ĉar ankaŭ Vi estas fizikisto.

— Virina logiko! Eblas pensi, ke fizikistoj nur revas iĝi maristoj...

— Provu tamen rememori.

Nun li koleriĝis vere. Li koleregis — tio estas pli preciza vorto. Ŝajne, al li aperis deziro forpeli min. Ne endis perdi iniciativon, kaj mi firme diris:

— Bonvolu pense traserĉi jaron post jaro. Eble io rememoriĝos.

Li ronketis, nature ronketis, sed nenion respondis kaj komencis pasadi laŭ la ĉambro. Mi deiris al la fenestro, por ne malhelpi.

Do, virina logiko. Interese, kian do logikon mi havu?

La vitron tuŝis elastaj branĉoj de saliko, kaj sur la branĉoj, rekte antaŭ mia vizaĝo, balanciĝis pasero. Ĝiaj flugiletoj tremeris, ĝi estis preta ajnmomente salti kaj forflugi, sed ĝi ne forflugis, sed kuraĝe rigardis min per eta nigra okulo.

Mi aŭdis egalmezurajn paŝojn. K. pasis el angulo al angulo kaj rememoradis. Li estas vera sciencisto kaj se jam komencis ion fari, faros tion konscience. Nun li traserĉas jarojn — ili multas, tiom multas! Egalmezuraj trankvilaj paŝoj, kaj laŭ ilia takto balanciĝas sur la branĉo la pasero.

«Saluton, pasero, ni konatiĝu. Mia nomo estas Kira. Imagu, kiel estus bonege: la ĉefa psikologo de la Instituto de Fizikaj Problemoj Kira Vladimirovna Safraj! Sonas! Kaj flanken ĉiujn utopiojn...»

Mi rigardas mian respeguliĝon en la fenestrovitro. Decidite: ore-helbruna kostumo. Mi havas sukcenon, ĝi bonege konvenos al tia kostumo. Kvankam eblas preni jaspon anstataŭ la sukceno — malfacile tuj decidi, necesos rigardi. Estus bone sukcesi trafi la atelieron hodiaŭ, ĝi laboras ĝis la sepa horo. Oni foraĉetos mian teksaĵon, kaj al mi mankos. Sed jam estas la kvara kaj kvarono, necesos veturi al Gorĉakov, konversacii, — kiel eblas sukcesi... Genie estus ne veturi. Jen Leverje malkovris planedon Neptunon per kalkuloj. Sen ajnaj veturoj kaj konversacioj. Kvankam Leverje havis komencan informon, sed mi nenion havas. Preskaŭ nenion. Nur iajn pensojn kaj informon, kiu lokiĝas en unu frazo: talenta fizikisto subite lasis la sciencon.

Enigmo.

Propre, en kio ĝi estas, tiu enigmo?

Talenta fizikisto. Tio estas ekster duboj. Eĉ tre talenta. Lasis la sciencon. Nu, okazas ankaŭ tio. Kial mi devas opinii tion enigmo? Jes ja, ekzistas ankoraŭ unu vorto: subite. Neatendite, sen ajnaj videblaj kaŭzoj. Subite. Jen tio ĉi vere strangas.

Por elrevigi denaskan fizikiston, necesas io tre solida. Io, kio ne aperas dum unu tago aŭ monato.

Mi rajtas supozi: la iks-kaŭzo (bonege, jam estas termino!) aperis antaŭlonge. Dum jaroj pasis nerimarkebla procezo de akumulado... De kio?.. De iu eksplodema reziduo, eble. Kiel kun uranio: la maso devas superi krizan valoron, por komenciĝu ĉena reakcio.

Fizikmatematika lernejo, universitato, diploma laboro (nun mi rememoras: pro ĝi li ricevis kandidatan gradon, pri tio estis mallonga artikolo en gazeto «Komsomolskaja pravda»), post tri jaroj Gorĉakov iĝis doktoro. Fulmorapida starto, nerefuteble. Proksimume tiel sukcesas Saĉjo Gejm, mia eksa samklasano. Venkoj en matematikaj olimpikoj, artikoloj en matematikaj revuoj... En la oka klaso Saĉjo elpensis por ni, matematike malkleraj, mirindan kaŝhelpilon. Kun tia kaŝhelpilo eblis respondi eĉ laŭ programo de la deka klaso. Saĉjo faris veran esploran laboron por ricevi superkompaktan formulon. Li strebis trovi ĝeneralan ekvacion de la lerneja matematiko. Certe, neniu el ni komprenis, kio estas skribita en la kaŝhelpilo. La vicdirektoro de la lernejo sendis ĝin al Novosibirsko, kaj Saĉjon oni invitis en fizikmatematikan lernejon.

Gorĉakov-on mi ne konas, sed anstataŭe mi bonege konas Saĉjon Gejm kaj povas serĉi la iks-kaŭzon, pensante pri Saĉjo. En psikologiaj ekvacioj mi anstataŭigas nekonatan valoron per konata kaj... Kiu diris, ke psikologio ne estas preciza scienco?!

Ekzistas steloj kun tia forta gravitkampo, ke ilia lumo ne povas foriri en kosmon. La radioj kurbiĝas, nevidebla bariero ĵetas la lumon malantaŭen, ĝi baraktas en fermita spaco, kaj la bariero proksimiĝas, kaj kunpremita radiado ricevas grandegan denson. Ĉiufoje, kiam necesas solvi komplikan problemon, aperas sama bariero, apartiganta de mi la eksteran mondon. Lumo, sono, odoro, varmo, malvarmo — ĉio malaperas malantaŭ tiu bariero. Eĉ tempo. Restas nur moviĝo de penso, komence apenaŭ distingebla, sed poiome ricevanta certon, pezon, forton. Ĉi tie regas leĝoj de Einstein: penso ne havas mason de trankvilo kaj nur en moviĝo iĝas fizike sentebla. En tiaj momentoj ŝajnas, ke eblas vidi la penson, tuŝi ĝian fluon...

La pasero moviĝis tre proksime al la vitro. Ĝi rigardas min per nigra globeto de la okulo, poste turnas la kapon kaj atente rigardas per la alia okulo. Prave, birdo, homojn necesas rigardi per ambaŭ okuloj.

— Nenion mi povas rememori, Kira Vladimirovna. Nur unu pli aŭ malpli hazarda epizodo. Eksidu, mi petas.

Mi ne volas deiri de la fenestro, sed K. ne eksidos, se mi staros, kaj li ja verŝajne laciĝis.

— Mi laboris tiam en Britio. Jes, jes, tio estis la tridekkvara jaro, fino de somero. Pluvoj... En la laboratorio eĉ tage estis elektra lumo. Fortaj estis la pluvoj. Jen, mi nun estis rememoranta, kaj ekaŭdis kanton de gargojloj. Malnovaj gargojloj de malnova domo... Ilin faris talenta majstro — li volis, ke la tuboj kantu.

K. eksilentas kaj rigardas preter min — en la forajn tridekajn jarojn, en sian junecon. Tio daŭras kvin aŭ ses sekundojn, ne pli. Li kulpe ridetas: al li ŝajnas, ke mi analizas ĉiun vorton. Ja psikologo! Mi preskaŭ ne aŭskultas, ĉio ĉi estas malantaŭ la bariero, mi plu solvas la taskon. Tra la bariero povas trairi nur tio, kio helpas al la solvo. Pri voĉoj de gargojloj mi rememoros poste, eble post kelkaj jaroj. Estos pluvo en iu urbo, lirlos akvo en tuboj, — mi rememoros ĉion, kion nun rakontas K., rememoros kaj komprenos.

— La aferoj niaj statis nebone. Eksperimentoj, diskutoj, denove eksperimentoj kaj denove diskutoj... Okazas tia strio de malsukcesoj: la eksperimentoj donas tute absurdajn rezultojn, la diskutoj nur plifortigas reciprokan incitiĝon... Kaj subite venis suna tago. Je plena suna potenco. Helaj radioj forviŝis la elektran lumon, en la lampoj flagretis malhelaj flavaj fadenoj... Kaj ĉiuj tuj eksentis, ke ne eblas resti en la laboratorio eĉ minuton. Mi kaj Cocroft veturis suden, al la kanalo. Cocroft pelis la aŭton, kiel frenezulo. Estis mirakla humoro: ni liberiĝis el malhelaj ĉambroj, gaje zumas la motoro, petole fajfas vento, kaj antaŭe estas la maro. En tiu tago ĝi estis helblua, de purega blua koloro sen mikso de la verda aŭ la griza...

«Liberiĝis...»

Mi bezonis ĝuste tiun ĉi vorton! Mi konstruis logikan ĉenon, mi jam havis ĉiujn ĝiajn erojn, sed ili kuŝis dise, pezaj pecoj de morta metalo, kaj unu vorto momente kunigis la ĉenerojn en fortikan ĉenon. Nun mi imagas, kial Gorĉakov lasis fizikon. La tasko estas solvita. Punkto. Restas nur la plej agrabla: efekte ekspliki tion, kion mi komprenis. Vi estas bravulino, Kira...

— La aŭton ni lasis apud abrupta monteto, malsupreniris al plaĝo. Ni konversaciis pri iaj bagateloj, ĵetis ŝtonojn en akvon... Kaj poste ekaŭdis bruon de motoro. Laŭlonge de la bordo super akvo iris avio. Vi, certe, ne scias, kio estis avioj de tridekaj jaroj. Sur fotoj ili nemalbone aspektas... La avio alteriĝis sur la plaĝo, kuris cent metrojn kaj haltis apud ni. Oleumita krucoplakaĵo, flikita ŝelolameno. Kaj drato, tre multe da drato, por ĉio ĉi ne disfalu. El la kajuto elrampis alta maldika junulo, sur li estis oleumita kaj flikita supertuto. «Mia nomo estas Gérard Cotrez, — diris li. — Kaj tio estas mia flugaparato. Tie difektiĝis... tiu...» Sur tio lia angla finiĝis, kaj, je granda ĝojo de Gérard Cotrez, ni respondis al li france. Do, en la flugaparato ĉesis funkcii aleronoj. «Kio por mi estas la aleronoj! — diris Cotrez. — Sed flugaparato ne devas pigri...» Ni triope korektis la difekton (ŝtopiĝis drata tirilo), kaj Cotrez rakontis pri si. Studento-juristo, li lasis Sorbonon, laboris kiel ŝarĝisto, konstruis popece sian flugaparaton, nun komencis ĉirkaŭmondan vojaĝon. «Kio por mi estas tiuj leĝoj... Mi rigardos la mondon, povas esti, ĝi bezonas tute aliajn leĝojn... Aŭskultu, knaboj, la flugaparato levos tri homojn. Vi konvenas al mi, ni flugu kune!» En la oleumitaj flugiloj brilis suno, vento zumis en drataj etendiloj, kaj mi subite eksentis, kiel tio estas bela — vivi tiel, kiel vivas Cotrez. Flugi super maroj, montoj, arbaroj — nesciate kien kaj nesciate por kio, simple flugi. Kaj se plaĉos iu urbeto, alteriĝi por nelonge, pasi laŭ malvastaj stratetoj, rigardante fenestrojn, sidi sur herbo apud rivero...

— Kiel li diris? Ripetu, mi petas.

K. mirigite kuntiras la ŝultrojn.

— «Kio por mi estas tiuj leĝoj!» Jes, ĝuste tiel. «Kio por mi estas tiuj aleronoj!.. Kio por mi estas tiuj leĝoj!..» Li belege tion elparolis. En tia, ĉu vi scias, kuraĝa maniero de Bergerac. Kaj poste memoriĝas nur senco, mi ne certas pri precizo de ĉiu vorto: «Mi rigardos la mondon, povas esti, ĝi bezonas aliajn leĝojn...»

A ha. Dio, kia mia estas stultulino: «restis nur efekte ekspliki la solvon...» Ha! Mi pasis super abismo laŭ neĝa ponto, sed la vojo ankoraŭ ne estas finita, ĝi nur komenciĝis. Necesas iri plu. Kaj tie, en tiu nebula «plu», estas ankoraŭ unu neĝa ponto, multe pli malfacila, kaj abismo sub ĝi estas dekoble pli profunda.

En la atelieron mi, certe, ne trafos: ĝi estas ĉe alia rando de la urbo. Entute ĉiuj planoj por hodiaŭ renversiĝis. Tamen al mi venis bonega ideo.

Freneza ideo. Mi imagas, kiel ridos K. Kaj estu tiel. Mi nereteneble tiriĝas antaŭen...

— Vi ja ne aŭskultas, Kira Vladimirovna!

Ne, kial do, mi aŭskultas. «Kio por mi estas tiuj leĝoj!» — diras juna bela franco. Kaj apud li estas flikita kaj reflikita avio.

— Ni helpis al li turni la avion. Li ekflugis, faris rondon super ni, poste prenis kurson al nordo. Mi ne scias, kien li flugis, ne venis en la kapon penso demandi. Post kvar jaroj mi legis en «L'Humanité», ke Gérard Cotrez, piloto de la respublika armeo, pereis apud Barcelono. Li elflugis en sia flugaparato kontraŭ eskadreto de «Junkers»-oj.

Mi kun peno restarigas la barieron: nun necesas pensi pri la tasko, mi mem komplikigis ĝin. La lasta batalo de Gérard Cotrez havas nenian rilaton al la tasko. Vespere, reveninte hejmen, mi eksidos apud fenestro, ŝaltos gramofonon kaj trovos inter miaj diskoj tian, kia plaĉus al Gérard Cotrez. Sed dume necesas iri antaŭen. Tio ankaŭ estas batalo, kaj ne facila.

— Telefonu al Gorĉakov, — diris mi. — Diru, ke Vi ankoraŭfoje trarigardis lian laboron. Aŭ trovu alian pretekston, ne gravas. Al mi gravas, ke en la konversacio estu frazo: «Domaĝe, ke ne eblas ŝanĝi la gravitan konstanton».

5

— Pardonu, Kira Vladimirovna, kion signifas tio — ŝanĝi la gravitan konstanton?

— Ŝanĝi signifas pligrandigi aŭ malpligrandigi. Vi ja intencis telefoni al Gorĉakov, ĉu ne? Do mi petas: telefonu kaj konversaciu. Pri io ajn. Sed pretere devas esti ĵetita tiu frazo: «Domaĝe, ke ne eblas ŝanĝi la gravitan konstanton».

— Pretere. Nu-nu...

K. rigardas al mi tiel, kvazaŭ ĵus ekvidis.

— Kaj poste?

— Poste Vi diros, ke iu al Vi venis, pardonpetu, promesu retelefoni post duonhoro. Kaj ĉio.

— Mi ne komprenas, por kio necesas tiu spektaklo.

— Por Gorĉakov reokupiĝu pri fiziko.

— Ĉu vi tion... serioze diras?

— Tute.

— Kaj ĉu Vi opinias, ke jen tiel — ne vidinte Gorĉakov-on, ne konversaciinte kun li — Vi igos lin ŝanĝi la decidon?

— Jes.

— Klare, — diras K. — nun estas klare, kiajn aventurojn Vi ŝatas.

Ĉi tiam mi devus ĉarme rideti, poste mi bedaŭros, ke ne ridetis. Sed mi ne tre ĝentile ripetas:

— Telefonu do, tempo pasas...

K. esploreme rigardas min.

— Verŝajne, Vi ankoraŭ ne havis malsukcesojn?

Li levas la telefonan tubon kaj malrapide diskumas la numeron, ĵetante rigardojn al mia flanko. Ankoraŭ ne estas malfrue rezigni. Sed mi silentas.

— Saluton, Serĉjo...

Nu jen, komenciĝis.

Mi ne havas certecon. Kion fari? Mi ne povas ordoni: aperu, certeco, mi nun tre bezonas vin! Mi scias nur unu aferon: en miaj kalkuloj ne estas eraro. Bedaŭrindas nur, ke la plej ĝustaj psikologiaj kalkuloj ne garantias unusignifan respondon. En fiziko estas alie. Prenu almenaŭ nukleajn reakciojn. Litio, priradiata per alfa-partikloj, iĝas helio. Se kondiĉoj de la eksperimento ne ŝanĝiĝas, ne ŝanĝiĝas ankaŭ la rezulto. Tiaj estas reguloj de la ludo. Mi imagas, kion sentus fizikistoj, se kun neŝanĝitaj kondiĉoj de la eksperimento litio iam iĝus helio, iam pajloĉapelo, iam karmezina urseto... Ludo sen reguloj, dirus ŝokitaj fizikistoj. Sed ja en psikologio okazas ĝuste tia ludo. Reguloj, certe, ekzistas, sed ili estas nemezureble pli komplikaj, pli ŝanĝiĝemaj. Jen nun mi kalkulis reakcion, sed anstataŭ helio povas rezulti karmezina urseto.

— ...Ne, mi ne persvados. Mi volus scii vian opinion pri Sinelnikov. Ja vi kun li laboris, ĉu?

Ili diskutas laborkvalitojn de Sinelnikov, poste K. transiras al la lasta laboro de Gorĉakov kaj tre nature, subridante, diras la necesan frazon.

Sekunda paŭzo. Gorĉakov, verŝajne, redemandas.

— Domaĝe estas, mi diras, ke ne eblas ŝanĝi la gravitan konstanton... Kiel — kion tio signifas? Ŝanĝi signifas — pligrandigi aŭ malpligrandigi.

K. fermas la tubon per la mano:

— Li demandas — por kio? Rapide!

Mi sufloras la unuan, kio venas en la kapon:

— Pli facila estus la vivo.

— Pli facila estus la vivo en tia mondo, Serĉjo. Jes! Sendube... Bedaŭrinde, ne mi kaj ne vi elektis tiun konstanton.

Nun estas la plej konvena momento por rompi la konversacion. Mi montras: necesas meti la tubon. Sed K. ne rimarkas miajn signalojn.

— Ne, simple alvorte. Kiel ĝin eblas ŝanĝi, damnitan...

Flustre li transdonas vortojn de Gorĉakov:

— «Teorie eblas ŝanĝi...»

Mi sufloras respondon:

— Kion vi diras, nek teorie, nek praktike.

Necesis de la komenco aŭskulti la interparolon. Konekti duan telefonaparaton kaj aŭskulti. Mi faris stultaĵon pro sinĝeno.

— Jes, jes, mi komprenas, — diras K. kaj kuntiras la ŝultrojn, montrante, ke nenion komprenas. (Mi kuraĝige ridetas — ja kio restas fari?) K. aŭtomate ripetas: — Jes, jes... — Kaj subite mirigite demandas: — Kiel vi diras — ĉu ŝanĝi la konstanton de Plank?

Ĝuste tion mi atendis, sed tamen mia koro svenas. Ho, kia saĝulo estas tiu Gorĉakov! Li kaptis logaĵon multe pli rapide, ol mi pensis. Mi rapide sufloras:

— Absurdo, nenio rezultos...

— Ne, Serĉjo, ne, vi ion miksas... Nu bone. Mi atendos.

K. metas la tubon kaj longe silentas, rigardante min. Necesus ĉarme rideti, sed mi laciĝis.

— Li venos post horo, — diras K. — Proponas pridiskuti iun ideon. Aŭskultu: kiel Vi tion sukcesis?

A ha, sukcesis!

Mi ridetas kaj respondas kun brila neglekto:

— Bagateloj! Tute simple. Malplej multe mi pensis pri Gorĉakov...

6

Tio estis sankta vero, sed K. neniom kredis.

— Klarigu detale. Mi devas scii, kiel mi nun tenu min kun Gorĉakov.

La sekretario alportis teon kaj vaflojn.

— Dufoje telefonis Petro Borisoviĉ, — diris ŝi. — Aliaj ankaŭ telefonadas.

— Nu-nu, — kompate balancis la kapon K. — Aranĝu ĉirkaŭdefensivon kaj defendiĝu. Nun mi bezonas nur Gorĉakov-on, li baldaŭ venos.

Mi rigardis la horloĝon: la kvina kaj dek.

— Oni diras, ke Vi ie elpaŝis kun serpentoj. Ĉu tio estas vero? — demandis K.

Ho, tiuj serpentoj! Nenie mi, certe, elpaŝis. Entute pri tiu historio sciis nur kvar homoj, mi petis ilin al neniu rakonti. Jen! Nun mi ĉiutage aŭdas diversajn legendojn...

— Kun serpentoj okazis nenio interesa. Estis simple kursa laboro pri zoopsikologio.

— Ĉu kursa? Bone, se vi ne deziras, ne rakontu. Sed pri Gorĉakov Vi devos ekspliki ĉion en la plej detala maniero. Sur kio Vi baziĝis? Eble, tio estas nur feliĉa hazardo? Trinku teon, ĝi malvarmiĝos.

Li intence ekscitis min.

— Logiko, nenio pli, — diris mi. — Nur unu el du ebloj: aŭ Gorĉakov perdis intereson al sia laboro pro hazardaj kaŭzoj, aŭ ĉi tie manifestiĝis io plia aŭ malpli leĝeca. La unuan eblon mi tuj forĵetis, ĝi estas ia... nu, ĝi ne entuziasmigas.

— Konvinka argumento! — indignis K. — Kondensita virina logiko. Duoble du estas ne kvar, sed... stearina kandelo. Se io ne plaĉas — forĵetu ĝin.

— Sed kial ne? Hazardajn kaŭzojn necesas serĉi blinde, sed se ekzistas leĝoj, eblas pensi. Tio estas pli interesa.

Pli bone estus, se mi nenion klarigus! Krom logiko ekzistas ankoraŭ intuicio, dum rerakonto ĝi elvaporiĝas. Ja komenciĝis ĉio ĝuste de intuicio. Okazis nekaptebla turno de penso, kaj mi ekvidis: necesas kompreni rilaton de fizikisto al la mondo. Ne de Gorĉakov, sed ĝenerale de Vera Fizikisto. Tia, kiel Kapica, Landau aŭ Feynmann. Tiam mi rememoris eksmodiĝintan vorton «naturesploristo». Homo, ekkonanta la naturon, la mondon, la Universon.

«Jen mi, — pensas la naturesploristo, — kaj jen la Universo. Senlima (aŭ ĉu ne senlima?) ĉiela malproksimo, en kiu estas disĵetitaj fajraj globoj de steloj kaj gigantaj nuboj de nebulozoj. Dum miliardoj da jaroj ili flugas en la spaco (sed kio estas spaco?), disflugante de iu komenca punkto. Kio estas tiu bildo kaj kia estas ĝia senco? Por kio tio ekzistas? Kaj por kio ekzistas mi, ero de tiu neĉirkaŭvidebla mondo? Povas esti, substanco, el kiu mi konsistas (sed kio estas substanco?), estis iam elĵetita el profundoj de eksplodinta Galaksio, sama, kiel jen tiu, kies eksplodon mi vidas nun... Perdita en la senlima (aŭ ĉu tamen ne senlima?) mondo, en kiu jarmiliono estas nenio kompare kun eterno, mi volas ĉion vidi kaj ĉion kompreni...»

— Romantike, — diris K. — Sed Vi pripentris Vian pensomanieron, Kira Vladimirovna, jen en kio estas la truko. Vi, kiel mi komprenas, havas ĝuste tian mondpercepton. Sed fizikisto pensas pri alio. Ne funkcias instalaĵo, malhelpas iuj mizeraj izoliloj. Mankas informoj pri eksperimentoj, kiujn faris via kolego ie en fora lando, kaj, povas esti, vi iras laŭ misa spuro. Morgaŭ okazos pridiskuto de unu stulta laboro, sed se simple diri, ke la aŭtoro estas stultulo, poste vi havos multajn klopodojn. Filo kaptis malbonan noton pri fiziko. Necesas trarigardi freŝan numeron de «Astrophysical journal», tri monografiojn, verki recenzon pri disertaĵo, recenzon pri artikolo...

Tiam mi eksplodis. Mi diris, ke nur groŝon kostas homo, se ĉiu ĉi vantaĵo malhelpas al li aŭdi, kiel la Tero naĝas tra malluma ĉielo («Kial malluma?» — tuj alkroĉiĝis K.). Nur groŝon kostas homo, se pro ĉiutagaj aferoj li ĉesis rimarki mirindan mondobildon kaj lin ne turmentas penso — kio do ĝi estas?

K. gale ridetis: «Infana malsano de maldekstreco... maksimumismo de juneco...»

— Inversigita dostojevismo, — diris li. — Memfosado sur galaksia nivelo.

Mi komencis kontraŭdiri (memfosado sur galaksia nivelo ĉesas esti memfosado), sed haltis duonvorte. En la aserto de K. definitive estis ero de vero. Jes, mi volas kompreni min, kaj por tio necesas scii, kio estas la Universo kaj en kio estas ĝia senco, alie ne eblas kompreni sencon de la vivo kaj destinon de la homo.

— Verŝajne, por vi estas interese vivi? — demandis K.

Li rigardis al mi kun ia streĉita atendo. Mi forgesis, ke mi parolas kun la esploristo, kaj ŝajne mi mem iĝis objekto de esploro.

— Tiel aŭ alie, — diris mi, — ĉi tie estas ŝlosilo al kompreno de la historio kun Gorĉakov. Vera Fizikisto komenciĝas de la infaneco. Jaron post jaro li malkovras por si la mondon, malkovras laŭ libroj, en kiuj estas kunpremitaj jam trovitaj de iu scioj. Okazas fulmorapida procezo: tralegis unu libron, prenu la alian, bonvolu, kiom sufiĉos fortoj. Vera Fizikisto ekde infaneco alkutimiĝas malkovri la mondon en grandaj dozoj. Ĉiutage io nova, nova... Akceliĝinte, li aliras al la ekstrema rando. Plue mankas preta vojo. Homo kuregis laŭ ŝoseo en vetkura aŭto, kaj subite necesas transsidiĝi sur buldozon kaj malrapide konstrui la vojon, metron post metro. Kompreneble, ne sole — laboras tuta vojkonstrua taĉmento. Sed tutegale mankas la antaŭa rapido. Por trairi vojon de elementa fiziko de la sesa klaso de lernejo ĝis kvantuma elektrodinamiko, la Vera Fizikisto bezonas ĉirkaŭ dek jarojn. Ĉiujare li vidas novan mondobildon. Kaj poste, troviĝinte sur la ekstrema rando, dum samaj dek jaroj li vidos sur tiu bildo nur kelkajn novajn trajtojn.

Certe, ekzistas multaj glatigaj faktoroj kaj trankviligaj rezonoj. La vica metro de la vojo estas konstruita antaŭ viaj okuloj kaj kun via partopreno. Kaj entute kompare kun la antaŭa jarcento niaj vojkonstruaj maŝinoj iĝis dekoble pli produktivaj... Ĉio estas ĝusta. Sed ie profunde en la animo restas eterna... memfosado: do kio estas la Universo, kio estis antaŭe kaj kio estos poste?

— Mirinda metodo de pensado, — subridis K. — Vi amasigas unu malprecizon sur la alian, faras tiajn lopojn, — li desegnis per la pipo en la aero komplikan kurbon, — kaj rezulte ricevas sufiĉe versimilajn konkludojn... Vidu, Kira Vladimirovna, estas difinita koeficiento: por konstrui metron de vojo, necesas iu certa kvanto da laboro. Kaj tiu koeficiento konstante pligrandiĝas. Tiel ja estas konstruita nia mondo.

— Sed jen Gorĉakov ne akceptis tian konstruon de la mondo.

— Kaj foriris el la scienco. Ĉu tio estas solvo?

— Ne akcepti la ekzistantan — tio jam estas tre multe. Ne akcepti, ne rezignacii... De tio restas unu paŝo al lukto.

— Kontraŭ kio?

— Se la mondo tro malrapide ekkoniĝas, oni ĝin...

— Nu?

— ...oni ĝin ŝanĝas.

— Mi volus scii — kiel?

— Necesas konstrui modelon de alia mondo kaj esplori tiun modelon. Ŝanĝu la konstanton de Plank — kaj vi ricevos modelon de tute alia mondo. Ĉio en ĝi estos alia: alia fiziko, alia kemio, alia naturo, alia vivo... Da tiaj modeloj eblas konstrui multege, inter ili nepre troveblos mondoj kun pli avantaĝa koeficiento de ekkoneblo.

Mi ĉarme ridetis kaj aldonis:

— Vere, por kio esplori malfacilan realan mondon, se eblas konstrui modelon de nereala, sed facile ekkonebla mondo?..

7

Mi vidis laŭ la okuloj de K., ke miaj ŝancoj iĝi ĉefa psikologo de la tutmonde fama instituto, kies estro li estas, katastrofe impetas al nulo. Ja sendube — mi tre simple eligis tian herezaĵon... Tamen K. estis Vera Fizikisto: por iu ono de sekundo li cedis, sentinte en tiu frenezo certan sistemon, kaj respondis preskaŭ trankvile:

— La scienco, Kira Vladimirovna, esploras realan mondon. En tio estas ĝia valoro. Matematikan modelon de neekzistanta, sed facile ekkonebla mondo eblas konstrui, mi ne disputas. La penso per si mem estas bela. Sed esplorante modelon de neekzistanta mondo, Vi faros neekzistantajn malkovrojn. Sed por kio ili necesas?.. Imagu nian mondon kiel platon. — Li pasigis la pipon super la tablo. — Teorie ni povas konstrui kiom ajn da aliaj platoj. Ili deŝiriĝos de nia reala plato kaj iros ien flanken... — La pipo desegnis nedifinitan arkon. — Eble, laŭ iu el tiuj platoj moviĝi estos tre facile. Sed ju pli rapide vi moviĝos, des pli malproksime vi foriros de la reala mondo.

Amo al efektoj min iam pereigos. Kun la serpentoj mi enkaĉiĝis ĝuste pro tiu kaŭzo. Kaj jen nun mi denove ne detenis min de efekta truko. Mi petis de K. lian faman tubon kaj pasigis ĝin de la tablo supren:

— Jen tiel deŝiriĝos de la realo la modelo de neekzistanta mondo. — Mi turnis la pipon en la aero. — ...Deŝiriĝinte, ĝi lopos, kaj poste... — la pipo decideme iris malsupren, al la tablo, — ...kaj poste denove kruciĝos kun la plato de la reala mondo. Ie fore antaŭ la konstruiĝanta vojo. Kaj tie, sur linio de la kruciĝo, neekzistantaj malkovroj de la neekzistanta mondo bonege koincidos kun realaj malkovroj de la reala mondo. Ni traŝiriĝos je centoj da jaroj antaŭen. Povas esti, eĉ je miloj. Mi ne scias, kiaj malkovroj estos faritaj tie. Ili ŝajnos al ni sama sorĉo, kia ŝajnus malkovroj de la dudeka jarcento al antikvaj filozofoj. Eble, ni sukcesos kondensi fotonan gason kaj ricevos likvan lumon. Ĝin eblos ĉerpi per mano, preni en manplatojn — jen tiel, ĝi brilos, en ĝi flagretos varmaj radiaj fajretoj, kaj apud tiu viva lumo diamanto ŝajnos griza ŝtonaĉo... Kaj eble, ni malkovros strukturon de elektrono, penetros en profundon de elementaj partikloj kaj eĉ pluen — en internon de tiu ankoraŭ nekonata materio, el kiu estas konstruitaj elektronoj, protonoj... Tiel aŭ alie tio estos miraklaj malkovroj, kaj indas vivi, por fari ilin.

K. komprenis mian ideon en la momento, kiam la pipo komencis proksimiĝi la tablon. Mi kaptis tiun momenton: K. tuj malkonektiĝis, ĉesis min rimarki. Eble, post dek sekundoj li jam komprenis ĉion pli profunde ol mi mem. Sed mi daŭris eligi miajn pensojn — tro granda estis la streĉo kaj necesis malstreĉo.

— Jen kio, — diris K. post kvin minutoj. — Vi ne tro fieru.

Mi, certe, ekdiris, ke mi neniom fieras. Aperos ankoraŭ unu metodo de ekkono de la mondo, la scienco ricevos novan simieton por eksperimentoj, nenio pli. Tio estis bona analogio, mi ĝin tuj disvolvis.

— Jes, jes, — daŭrigis K. — La hipotezo pri kvarkoj estas konstruita sur tio, ke ŝargo de elektrono povas esti frakcia. Do ne Vi la unua atakis la konstantojn.

Mi devus silenti, sed mi ne detenis min:

— Jes ja... Ekzistas ankaŭ aliaj precedencoj. En fantastika rakonto de Belajev ŝanĝiĝas la rapido de lumo. En matematiko estas esplorataj spacoj kun kvanto da dimensioj pli ol tri... Kaj tiel plu. Ĉiu deca teorio devas inkludi antaŭajn konstruaĵojn kiel specialajn okazojn.

— Vi havas galan langon! — K. balancis per la kapo. — Sed ĉu Vi almenaŭ pripensis, ĉu eblos entute realigi tiun ĉi ideon? Kiam Gorĉakov modelis la Sunon, el milionoj da modeloj taŭgis unu. Dum tio la mondaj konstantoj ne estis ŝanĝataj. Se entiri en tiun ludon konstantojn, necesos miliardoj da modeloj por unu taŭga. Nur se troviĝos iuj reguloj por variado de konstantoj... Cetere, Kira Vladimirovna, vi ja komencis ne de la plej sukcesa varianto. Mi temas pri tiu frazo pri ŝanĝo de la gravita konstanto. El ĉiuj konstantoj Vi elektis, probable, la malplej sukcesan.

«Nu, tuj mi ricevos, — pensis mi. — Jen, elpensu post tio simietojn...»

Mi diris, singarde elektante vortojn:

— Gorĉakov devis mem veni al tiu ideo. Propra ideo pli entuziasmigas.

— Mi ne komprenas, — seke diris K.

Li jam ĉion komprenis. Mankis senco boardi, mi honeste klarigis:

— Certe, estas pli alloge varii la konstanton de Plank: ĝi partoprenas ĉiujn ekvaciojn de la nuklea fiziko. Kaj tute... Ekzemple, tuj ŝanĝiĝas principo de nedifiniteco... Ekde la komenco mem mi pensis pri la konstanto de Plank. Kaj ankaŭ pri konstanto de Ridberg. Sed al Gorĉakov devas ŝajni, ke li mem ĉion elpensis. Tial necesis tiu frazo pri la gravita konstanto. Kaj la respondojn mi al Vi sufloris tiajn... ne geniajn.

K. demetis la pipon. Li ruĝiĝis, kaj lia vizaĝo sulkiĝis, kiel pro dentodoloro.

Kion fari, certe, mi metis lin en stultan situacion. Gorĉakov nepre pensis, ke la maljunulo kadukiĝas: pasis preter la ideo, nenion rimarkis kaj diras stultaĵojn.

Mankis loko por retiriĝo, mi firme diris:

— Gorĉakov en ajna okazo devas ne scii... nu... kiel tio okazis. Almenaŭ, en proksimaj jaroj. Nun li estas certa, ke li mem ĉion elpensis — tio flugigas... Finfine, li ja iris en tiu direkto: al li sufiĉis eta sugesto. Mi laboris anstataŭ katalizilo, nenio pli. Kaj ankoraŭ: bonvolu ne koleri — Vi starigis taskon, kiu ne solveblis alie.

K. iel strange rigardis al mi. Eble, tiel rigardis kardinalo Richelie al d'Artagnian, pripensante, ĉu sendi lin al Bastilio aŭ doni patenton por titolo de leŭtenanto de reĝaj musketistoj. Mi nur nun rimarkis, ke K. tre laciĝis.

Post kelkaj minutoj aperos Gorĉakov, kaj li denove devos labori.

— Pli bone mi foriru, — diris mi. — Baldaŭ venos Gorĉakov. Vi devos lin aŭskulti, miri, laŭdi — tio estas nepre farenda! — kaj poste... verŝajne, vi pridiskutos programon de laboro.

— Jes, jen tia estas tago hodiaŭ, — ridetis K., kaj mi ekĝojis, ĉar ridetis li bone, malfermite. — Iru, Kira Vladimirovna, morgaŭ mi al vi telefonos. La ideo pri Homo, Kiu Scipovas Ĉion estas preskaŭ utopia, sed Vi, ŝajne, ne intencas rezigni ĝin, ĉu ne?

...Mi haltis en la enirejo. Estis malgranda pluveto. Mi ne scias, de kie ĝi venis: la ĉielo estis pura, kaj nur ie tre alte brilis lanugaj oranĝkoloraj nuboj. Mi rigardis al tiuj nuboj kaj al arboj, tiriĝantaj al la ĉielo, kaj al homoj, pasantaj preter la arboj, kaj pensis, ke ĉio ĉi estas bone konstruita: la konstanto de Plank en nia mondo estas elektita kun bona gusto.

Sukcesa tago! K. diris, ke la ideo estas preskaŭ utopia, antaŭ tio ĝi ŝajnis al li pura utopio. Sed li ja ankoraŭ ne scias, ke mi komencis la eksperimenton...

Al la enirejo alruliĝis «Volgo», de ĝia ruĝa tegmento fluis strietoj de akvo. El la «Volgo» elsaltis basketbal-alta junulo. Mi tuj komprenis, ke tio estas Gorĉakov, — K. priskribis lin sufiĉe precize. Mara metio ricevis grandan perdon, pensis mi, en mara uniformo Gorĉakov estus brilega. «Atentu sur la postenoj, levu la ankron!..» Impresa bildo. Tamen, li ankaŭ nun nemalbone aspektis, tute nemalbone. Al mi li eĉ ne rigardis. Trakuris al la pordo, saltante trans ŝtupoj.

Mi rigardis horloĝon. Estis kvarono antaŭ la sesa. Se la ateliero laboras ĝis la sepa, mi povas ankoraŭ sukcesi...

— Taksio! — malespere ekkriis mi.

La aŭto, jam ekveturinta, obeeme bremsis. Ne, tamen tio estis sukcesa tago!..

* * *

Post tri jaroj en Moskvo okazis Unua internacia simpozio pri prognoza modelado de variaĵoj de mondaj konstantoj. Sur la emblemo de la simpozio estis prezentitaj du kruciĝantaj platoj. La ĉefan raporton faris Sergeo Aleksandroviĉ Gorĉakov. Kira Vladimirovna tiam laboris en la Instituta Urbeto. Presprovaĵon de la raporto ŝi ricevis post monato. Distre foliumis kaj demetis. En tiu tago ŝi estis solvanta tute alian taskon.


Tradukis el la rusa Jurij Finkel