Tria preĝo de Pygmalion

Aŭskultu mian humilan preĝon, ho, senmortaj dioj, ĉar mia koro jam tropleniĝis de doloro kaj nur via saĝeco povas porti al mi trankviliĝon.

Mian doloron ja bone scias vi, ho dioj, kiuj ĉion scias pli precize ol ni, mortemuloj. Mi ja ne diras miajn vortojn al vi por sciigi vin, sed nur tial, ĉar la ploro estas mildigilo de la doloroj. Kaj al kiuj aliuloj mi povus plori, se ne al vi, kiuj ĝis nun tiel atende superŝutis min per viaj gracoj, kiel tre malmultajn homojn sur la tero! Vi faris min reĝo sur insulo Cyprus, eĉ dotis min per talento sur la tereno de la skulptarto kaj nun jam en multaj helenaj urboj, sur la plej belaj placoj kaj en la temploj staras miaj skulptaĵoj.

Dankon al vi!

Sed inter ĉiuj miaj skulptaĵoj, la plej bela estis tio, kion mi pretigis ĉi tie, en nia urbo por la templo de ino Aphrodite. Ĉi tiu estas tiom perfekta kreaĵo, ke mi pasigis tago-post tago mian tempon en la templo kaj terenĵetiĝe mi adoris — la marmoron!

Jes, mi konfesas: mi jam adoris ne diinon Aphrodite, sed la marmoron, kies frideco estis granda kontrasto al ties ĉarmeco: ŝian maldekstran manplaton ŝi tenas facile sur arbotrunko; la dekstran manon ŝi arkas super la kapo. Ŝia kisema buŝo, ŝia dolĉaspekta, serena vizaĝo, la du kumuletoj de ŝiaj mamoj kaj la freneziga konvekseco de la gluteoj min amoregigis. Sed kun pura animo mi povas deklari, ho senmortaj dioj, ke tio, kio min plej forte alkatenis, estis ne la perfekteco de la korpo, sed la animo, la diina, interna belo, kiu radiis de sur ŝia majeste bela vizaĝo.

Mi preĝis al vi, ho dioj, petegante, ke vi vivigu la marmoron kaj mi edzinigos ŝin al mi.

Mia peto dum longa tempo ne plenumiĝis. Vane mi prezentis al vi multekostajn sanktajn oferojn. Mi jam komencis suspekti, ke vi jam ne amas min, aŭ eĉ pli: ke dioj eble eĉ ne ekzistas.

Miajn krimajn pensojn mi poste multfoje pentis, ĉar via saĝo poste dokumentis al mi, kiom stulta kaj malaltkapabla estis mia menso kaj kiom saĝaj estis vi, dioj, kiam vi gardadis, ke la belo mirigu niajn korojn nur kaŝite en ŝtonon, sed ni ne deziru, ke la dioj viviĝu kiel teraj korpoj el la marmoro.

Nome, responde al miaj malperfektaj petegoj vi fine vere vivigis la ŝtonon. Foje, kiam mian varmegan frunton mi premegis al la piedestalo kaj denove mi preĝpetegis, subite mi sentis sur mia ŝultro ektuŝon de mola, varma, virina mano.

Mi suprenrigardis kaj mire mi vidis, ke la statuo viviĝis.

Mi kapturniĝis pro la feliĉo. Ŝi descendis de sur la piedestalo kaj genuiĝis antaŭ mi:

— La senmortaj dioj akceptis vian petegon, ho reĝo! — ŝi diris. — Mi viviĝis, por ke mi estu je via servo.

Milde mi levis, ĉirkaŭbrakis ŝin, kondukis ŝin al mia palaco kaj ordonis al la servistinoj ŝmiri ŝian korpon per multekostaj ŝmiraĵoj kaj vesti ŝin per la plej belaj vestaĵoj. La plej elegantajn ĉambrojn mi malfermigis al ŝi kaj ordonis servistojn por la priservo. Memkompreneble mi edzinigis ŝin al mi.

Mi nomis ŝin Aphrode, por danki ankaŭ per ĉi tiu nomo la gracon de diino Aphrodite.

Dum kelka tempo nenio ĝenis nian feliĉon. En la lito ŝi estis arda amoranto, sed fiere mi ŝin enkondukis ankaŭ en mian societon, kie ĉiujn ravis ŝia beleco kaj saĝeco. Neniam mi imagis edzinon, pli indan al reĝo.

Sed post nelonge, aperis ŝiaj malkonvenaj karaktertrajtoj.

Se en ŝia ĉambro la pordoj, fenestroj estis fermitaj, ŝi plendis, ke mankas la aero. Mi malfermigis la fenestrojn, sed tiam la trablovo malutilis al ŝi.

Do, mi farigis tiaspecan ventoladon, ke la aero envenis varme, tra la plafono. Trablovo ne estiĝis.

Sed tiu solvo malpleje plaĉis al ŝi, ĉar ŝi deziris freskojn sur la plafonon.

Denove mi remasonigis la plafonon kaj pentrigis sur ĝin bildojn per niaj plej eminentaj artistoj. Sed eĉ la bildoj ne plaĉis al ŝi, ĉar tiuj montris la scenon, kiam Zeus per fulmoj mortbatas la titanojn. Ŝi postulis pli mildan scenon.

Mi transpentrigis la plafonon. Nun oni surpentris la naŭ muzojn, sed pri tio ŝi deklaris, ke ĝi estas enuiga, ĉar sur la bildo okazas nenio.

Nun mi jam petis ŝin, ke ŝi mem indiku, kion ŝi deziras. Ŝi responde ekploris kaj riproĉis min, dirante, ke mi estas al ŝi fremda, ĉar se mi harmonius al ŝia karaktero, tiam mi mem devus kompreni la dezirojn de ŝia subtila animo. Ŝi mem ne povas esprimi tiujn dezirojn, sed vera anima kunulo devus tiujn diveni.

— Ĉu mi pentrigu la dion Hephaistos en sia forĝejo? — mi demandis. — Aŭ la dion Pan, kiam li, per sia fajfilo muzikas al la nimfoj?

Ŝi ploregis kaj furioze skuis la kapon:

— Vi ne komprenas min, ĉar vi ne kapablas kompreni.

— Sed kion kompreni, koreto?

— Vi ne komprenas eĉ tion, ĉu kion vi devus kompreni!

— Sed diru vian deziron kaj mi plenumos!

— Se mi scius mian deziron, mi jam dirintus ĝin. Tial vi estas mia amanto, por ke vi mem diru mian deziron!

Tiatempe mi ankoraŭ kredis, ke mi mem estas stultulo, ĉar mi ne povas kompreni ŝian subtilan animon. Sed ĝuste tial mi estis stulta, ĉar tiatempe mi ankoraŭ kredis, ke tera mortemulo povas kompreni la animon de diino, kaj ĉar mi kredis, ke nur el mi mankas tiu ĉi kapablo.

Foje ŝi diris, ke ŝi sentas doloron en sia ventro. Mi vokis mian kuraciston, sed ŝi ne lasis sin priesplori, dirante, ke ŝi bone scias la kaŭzon: la dolorojn kaŭzas la ĉi tieaj vinoj, do, mi akiru al ŝi vinon el la insulo Kios.

Tiuvespere, en la lito ŝi forpuŝis min, dirante, ke malutilas al ŝi antaŭ ol ŝi ricevos la Kiosan vinon.

Se mi volis ien iri kun ŝi, ŝi ne venis pro siaj doloroj. Sed, se ŝi mem volis iri ien, la doloroj ne malhelpis.

La Kiosan vinon ŝi ricevis, trinkis, kaj la rezulto estis, ke la doloroj transiris el la ventro al la brusto!

Sed finfine mia edzino devas esti mia edzino, do, mi postulis la amon. Responde ŝi tiom dolorplene palpadis la bruston, ke mi indulgis ŝin.

Tamen, tiu ĉi mia konduto jam delonge ne estis nura indulgo. Jam delonge mi kapablus ŝin ekbati se min ne retenus la scio, ke ŝin vivigis el marmoro vi mem, senmortaj dioj, do, mi ne volis veki vian malamon kontraŭ mi.

— Ŝi ne amas min, — mi konstatis per kompleta konvinkiĝo. — Ŝi jam neniam fariĝos la mia, do, mi kondutos grandanime: ŝi vivu sian propran vivon. Se mi ne estas por ŝi sufiĉa, elektu amaton. Nepre ŝi pli bone scias la propran inklinon.

*

Kaj ŝi elektis iun — sandalfariston, kiu estis ne nur ne reĝo; ne nur nenion sciis pri la skulptarto, sed li estis ankaŭ mallaborema, pezmoviĝa, stulta homo, cetere tre mildanima, kiu neniam povis esperi, ke lia amatino foje estos viviĝinta diinostatuo. Sed al Aphrode ĝuste tio plaĉis, ke ŝi estis multe pli supera estaĵo, ol li. Ŝi verkis ampoemojn al li (ĉar ŝi estis poetino, eminenta, kiu verkis pli belajn poemojn ol Sappho) kaj en la lito ŝi ravite laŭtlegis la poemojn. Kaj li? Li jam ĉe la dua poemo endormiĝis.

Ne pasis tute du semajnoj kaj Aphrode elĵetis lin. Vi eble pensus, ke ŝi ekkonis, kiome netaŭga estis tiu homo, kiome nekonvena al ŝi. (Sed kion mi diras! Vi, dioj scias tion!) Ŝi elĵetis lin pro tio, ĉar li foje — ternis!

Poste sekvis la ceteraj viroj. Dum kelkaj semajnoj ŝi arde amis ĉiujn. Ŝi desegnis la momentan amaton sur vakstabulo, modlis lian figuron el argilo, ĉar si eminentis en ĉiaspecaj artoj. Iun belan, fortikstaturan sian amaton ŝi skulptis kiel Marsyas-on kun kolombo sur lia etendita fingro.

Kion komunan havas la kolombo al Marsyas? Kial li ne tenis en la mano fajfilon de Pan? Eble vi scias, senmortaj dioj. Vi, kiuj eble scias eĉ la pensojn de sia koro. (Kvankam pri ĉi tio jam ankaŭ mi dubas.) Sed la kompatinda knabo devis longe, senmove stari kun ĉevalvosto, ligita al sia dorso kaj kun kolombo, ligita al sia fingro. Sed la kolombo ek-ektiradis la piedojn, ĝi ne staris senmove, do, ŝi eltordis la kolon de la kolombo, tra ĝia beko kaj kolo ŝi trapikis lignan stangeton, por ke ĝi staru fikse sur la fingro de la modelo.

Kiam la statuo pretiĝis, la kadavron de la kolombo ŝi enterigis sub la plankŝtonojn de la templo kaj tago-post-tago ŝi pilgrimis al ĝi por proplori la kolombon. La kompatindan modelon ŝi akre riproĉis pro tio, ĉar li lasis mortigi la kolombon. Ŝi eknaŭzis lin kaj forpelis. Nature, se li ne lasintus mortigi ĝin, ŝi jam pli frue forpelintus lin.

Inter ŝiaj amatoj troviĝis ankaŭ iu poeto. Tiun ŝi demandis, kiakolora robo konvenus al ŝi. Li diris bluan. Ŝi aĉetis ĝin, surmetis ĝin, sed ĝi ne plaĉis al ŝi kaj el tio ŝi konkludis, ke la poeto ne komprenas ŝian animon. Ŝi turmentis lin, ĝis fine la poeto teruriĝe forkuris.

Kiom da amatoj ŝi havis? Mi ne scias. Sed ĉiuj travivis la saman sorton: ŝia alflatiĝa ĉarmo ĉiujn ravis, kaj se ŝi jam alkatenis ilin, jam eĉ ekenuis. Per kapricoj ŝi ĉiujn turmentegis kaj fine forĵetis, aŭ ili mem fuĝis de ŝi.

*

Kaj fine ŝi revenis al mi!

Jes, li revenis kaj petis, ke mi pardonu, ĉar ŝi konvinkiĝis, ke nur mi estas ŝia sola konvena vivkunulo.

Eĉ dum unu momento mi ne kredis, ke ŝi povis demeti sian naturon, sed mi tamen kredis, ke la trompiĝoj rompis ŝin kaj jam povas bremsi sian kaprican temperamenton.

Vere, ŝi bremsis dum du monatoj. Vespere ŝi sidiĝis apud mian liton kaj delektis min per liuta muziko, akompanante ĝin per sia dolĉa kantvoĉo. Ankaŭ la kantojn komponis ŝi mem. Poste, demetinte la liuton, enŝoviĝis en la liton kaj la lipojn ŝi premis al mia buŝo.

Mi kredis, ke mi alvenis al la plej perfekta feliĉo.

Post du monatoj okazis, ke foje ŝi petis, ke mi starigu la Marsyas-statuon en la templo.

— Marsyas estis mortemulo, — mi respondis, — kiun la dio Apollon mortigis, ĝuste pro tio, ĉar Marsyas provis per sia muziko konkurenci kun la dioj. Ni eĉ provokos la koleron de la senmortaj dioj.

— Sed ni enterigu sub la statuon ankaŭ la modelon de la statuo, kiel sanktan oferon por senkolerigi la diojn.

— Ĉu li jam mortis?

— Ne. Mortigu lin por ke li fariĝu sankta ofero.

Min terurigis ĉi tiu krueleco kaj mi firme deklaris, ke mi ne mortigos lin. Vane ŝi argumentis, ke la kolombo havis la saman sorton, kaj ke ŝi priploros ĉiutage antaŭ la statuo.

Ekde tiam, ŝi fortiriĝis de mia kiso, pretekstante, ke sur la insulo Cyprus estas epidemio. Se mi ektuŝis ŝin, forpuŝis mian manon, dirante, ke mia mano estas malvarma, aŭ, ke ŝia kapo doloras.

Ho, senmortaj dioj! Vi ja scias, kiom multe mi suferis!

*

Kaj jen, tiam mi fine komprenis vian saĝecon, ho dioj! Kiam mi petegis, ke la statuo viviĝu, vi dum longa tempo ne plenumis mian peton, ĉar vi bone sciis, ke diostatuo havas tiajn karaktertrajtojn, kiuj konvenas nur por dioj sur la monto Olympos, sed kiuj estas tute nekonvenaj al teraj mortemuloj kaj tiuj ecoj alportas al ni nur turmentojn.

Tiam mi, per mia stulta kapo ankoraŭ ne povis tion kompreni. Mi postuladis, eĉ akuzis vin, kaj vi, — fine plenumis mian peton, por ke mi per mia propra sperto konvinkiĝu pri tio, kion mia limigita menso ne povis percepti.

Tiatempe, kiam mi jam konvinkiĝis pri la vera situacio, tiam mi preĝis duafoje al vi, ke vi retransformu ŝin al marmoro. Kaj jen, tiun mian peton vi tuj plenumis. La statuo denove staras tie, en la templo, kaj mi ĉiutage vizitas ŝin por adori terenĵetiĝe ĝian Olympos-an belecon kaj la noblan animon, radiantan el ŝia vizaĝo.

Mi devas konfesi, ke mi denove adoras ŝin kaj amegas. Mi ĉirkaŭbrakas la marmoron kaj sentante al malvarmecon de la ŝtono, ofte mi pripentas mian duan preĝon. Min obsedas la tento kaj mi emus frapi mian kapon pro mia stulteco: kial mi redonis ŝin?

Sed ĉi tiu pento daŭras nur momenton. Se mi ekmemoras pri la teruraĵoj de ŝia vivo-tempo, tuj mi komprenas vian saĝecon, ho dioj: nun, ĉi tiel mi ĉirkaŭbrakas la serenecon, la ĉielan, la perfektecon, kiun ni, teranoj povas nur ĉi tiel senti. La perfekteco estas la trajto nure de la ĉielanoj kaj ni, teranoj neniam povos ĝin atingi. Ni sentas ĝin malpuraĵo kaj malvirto.

*

Ho, dioj! Kiom saĝaj vi estas, ke vi tiel konatigis al mi la purecon, la senmankan, subtilan, absolutan belecon, kiu troviĝas nure en la ŝtono. En la ŝtono, kiu ne sentas, kiun infektas nenia malpuraĵo de la animo, kiu do ne turmentas nin.

Sed kial mi diras ĉi tiun mian trian preĝon?

Mi timas, ege timas, ke la beleco de la statuo denove ekbruligos en mi la sopirojn! Mi eble furiozos, pugnos mian kapon kaj preĝos, ke vi redonu ŝin al mi, ŝian karnan-sangan korpon kaj ŝian animon. Se tio vere okazus, ne aŭskultu min, ho dioj, ĉar el mi kriados nur la limigita, stulta homa koro. Alligu min al la masto, kiel la maristoj alligis Odysseus-on ĉe la insulo de la sirenoj kaj ne malligu min, kiel ajn kriados la doloro el mia koro! Ne malligu min!

Gardu min, ho dioj, gardu min! Multe mi suferis, eĉ nun mi suferas, sed ne permesu, ke mi ŝanĝu miajn suferojn al pli turmentaj!

Kaj savu nin, mortemulojn de la diinoj! Restu ili nur sur la monto Olympos. Vi ja povas elteni ilin!

(1969)