Liriko

Mi babiladis en antikva, malgranda kafejo kun psikonalizisto, mia amiko, pri lia fako. Mi ne kaŝis mian malalte-taksan opinion pri lia fako.

— Via analizado taŭgas nur al poetinoj, — mi diris — aŭ ĝenerale por histeriulinoj, kiuj perversas, se ili havas okazon elpaki siajn animajn malpuraĵojn. Tion, kion la deco aŭ morala obstaklo malpermesas, ili distrumpetas en poemo al la publiko aŭ konfesas al la psikiatro. Kaj la psikistoj parolas al ili pri «extravert-sexual-libidinalaj kompleksoj», pri latentaj traŭmoj, finfine nur malplenajn bombastajn vortojn. Esence vi vestas la viktimon nur per la friponaĵoj de via propra, bone konata psika memo, kaj vi ne povas imagi, ke alia homo povas havi diferencan anoman strukturon.

— Vi opinias tiel, ĉar vi ankoraŭ ne spertis la sukcesojn de la psikoanalizo. Permesu, ke mi analizu vin.

— Kelkhora konfesigo estus superflua tempoperdo por ni ambaŭ.

— Nur kvaronhoro. Kaj mi ne turmentos vin per konfesigo.

— Malgajno estos ĉiu minuto.

— Vin obsedas antaŭjuĝo, aŭ vi havas vere kaŝindajn animajn traŭmojn.

En mi ondis la indigno. Mi vere ne havas sadismajn instinktojn nek ion alian. Li ne kaptu min.

— Nu, komencu! — mi diris. — Sed nur kvaronhoron!

— Eĉ malpli!

Li donis papereton al mi:

—  Sur tiun ĉi papereton notu viajn pensojn. Sen iu pripenso, nur kiel la flugantaj vortoj venas el via cerbo. Skribu ĉion, kio vekiĝas en via animo. Komencu, mi ne plu parolos.

Li eklegis gazeton.

Mi komencis noti: «flugantaj vortoj». «Ĉio, kio vekiĝas en mia animo». Mi ĉirkaŭrigardis en la multkolora, antikveca volba salono. Antaŭ mi pendis malnova, kupra lustro. En la kafejo viglis la laŭta vivo. Homoj iris — venis. Tabakfumo ŝvebis nebule.

La kelnero alportis la kafporciojn. Mi sukerumis, kirlis singarde la kafon por ne malutili al valora punto sur la tablo, konvena al la antikvema salono. Muŝo flugis zumante kaj ekpuŝis mian frunton. Mi forpelis ĝin.

Mi ĵetis rigardon al la strato. En tiu momento brila nebulo ekkaŝis la sunon. Tramoj bruadis. Subite ekpluvis.

Transflanke ĉifona almozulo apatie tordis la gurdon kaj muzikaĉis: «Ho, plezura, grandioza arbar'!»

Bremso ekgrincis, iu kriis, sed nenia danĝero: la aŭto haltis, nur la ŝoforo blasfemadis: «Damnu vin patrinsufer'!»

Interne maljuna laboristo riparis la hejtotubojn. Nun la kelnero donis al li brandon. Hm. Ĉu ĝi ne malutilos al lia koro?

Apud mi iu ekstaris: «Ni rapidu, ne malfruu!»

Intertempe mi notis la vortojn, kiel ili venis al mia cerbo. Post dek minutoj mi jam ekenuis. Jen venis la kelnero:

— Kelnerŝanĝo, sinjoroj. Mi petas pagi.

Mi pagis kaj transdonis ankaŭ la paperon al la psikisto:

— Nu diru, kia mi estas.

Sur la papero estis jenaj vortoj:

flugantaj vortoj
ĉio kio vekiĝas
en mia animo
lampo
kolonoj, volboj
ŝvebas nebule
bunta svarmo
sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo
kirlu kaj ĝi supreniĝos
sed lante, singardeme
makuliĝas la punto
kostas multe kaj ne estas via
tra la pordo el-en, el-en
laŭta vivo
zumas, pikas la frunton
brila nebulo
bruas
elektra
pluvo
tordas la gurdon
ĉifona malriĉo
en arbar' grandioza
ve
grinco
furiozas: patrinsufer'
venenon trinkas
ebria hejtisto, malsana koro
rapidu, ne malfruiĝu!
jam mi enuas
pagi la nigraĵon
mi transdonas
kiu mi estas?

Mi estis tre scivola pri miaj subkonsciaj monstraĵoj, malkaŝitaj de li, sed mi eraris. Li respondis tute simple normale:

— Tiuj vortoj karakterizas homon, kiu nur observadas la objektivajn eksteraĵojn, sed havas nur tre malgrandan internan sentimentan memon. Vi estas volema ĉion scii, sed apenaŭ havas elanimajn sentojn kaj absolute nenian lirikan kapablon. Vi ekvidis la hejtiston, trinkantan brandon, vi kompatis lian koron, el kio videblas ia reala helpemo, humanismo, sed vi tute ne rimarkis tiujn amantajn gekorojn en la angulo, premantajn reciproke la manojn. Vi do ne havas psikajn kompleksojn, sed ankaŭ poeto iĝos vi neniam. Vi estas la tipo de la lirika maltalento.

Mi devis konfesi, ke li pravas.

— Jen la analizo — li diris. Vi povas vidi, ke ĝi ne estas mistifiko. Nature, mi konkludas tute alimaniere el la flirtado de histeriulino.

*

Antaŭ kelkaj tagoj vizitis min konato.

Dum interbabilo li ekprenis paperon, kiu kuŝis sur mia skribotablo, tralegis ĝin kaj demandis:

— Kaj kio estas la titolo?

— Kies titolo?

— De tiu ĉi poemo. Ĝi enhavas tre bonajn eksentojn, kaj ankaŭ la maniero de la interpretado estas tre efike transplantebla. Ĝi donas veran travivaĵon.

Kun surprizo mi vidis mian psikoanalizan paperon. Mi ne kuraĝis malkaŝi la veran situacion, ĉar mi scivolis, kio en ĝi plaĉis al li. Mi demandis, kio en ĝi estas bela.

— La tuta lirika intuicio, radianta el ĝi — li respondis kaj jam komencis deklami: «en mia animo lampo, kolonoj, volboj. Ŝvebas nebulo bunta varmo sub nigra likvaĵo». Kaj tiu ĉi: «pikas la frunton brila nebulo, bruas elektra pluvo». Kiom da dinamiko-altigo estas en la antaŭenĵetita verbo! Kaj en la fino ĉi tiu belega, laca rezigno: «jam mi enuas pagi. La likvaĵojn mi transdonas».

Hezita mi demandis:

— Do, la senco estas klare komprenebla?

— Tute klare. Se mi ne scius, ke vi verkis ĝin, eĉ tiam mi rekonus vin pro tiu ĉi sarkasmeta supereca viv-malestimo. Mi tre ĝojas, ke fine vi eklaboris en tiu ĉi subtila artospeco kaj ne okupiĝas nur pri senspritaj ŝercoj. Tiu ĉi estas nepre publikigenda. Mi donas ĝin al la redaktoro, sed kreu al ĝi titolon.

— Pri titolo mi ne pensis ankoraŭ.

— Kion do! Ĝin mem inspiras la etoso de la poemo. Ekzemple: «Vesperiĝo». Ne, ĝi estas iom banala, sed estu: «Pasis». Ĝi entenas pli da dinamiko. Aŭ eble laŭ vi pli taŭgas «Konfeso»? Eble tiu lasta tamen pli bone konvenas al la pasiva kontemplemo de la poemo. Se vi konsentas, mi pripensos la aferon.

Mi konsentis. Post kelkaj tagoj la poemo aperis kun la titolo: «Ĉe la fino de la vojo». Memkompreneble la konfuzeco de la poemo (aŭ kiel mia poeta amiko esprimis, ĝia «ditiramba intermitado») okazigis du preserarojn: anstataŭ «zumas, pikas» oni kompostis «sunatikas», kaj anstataŭ «patrinsufer'» fariĝis «patrin' super'».

Sed la kritiko estis tre favora. La recenzoj akcentis la introspektivajn belaĵojn de la poemo, la delikatpatinan vivnegacion, per kio la laca animo skeptike retrospektas kaj dolore serĉas la sencon de la tuta, foriĝinta vivorbito.

— La poeto travivas la pasinton tra la vualo de la melankolia dubo, — li skribis. — Kiel muzikanta horloĝo en lavend-odora, malvarmeta ĉambro en antikva kastelo, tiel sonoras obtuze la pastelaj vortoj: «flugantaj vortoj, ĉio kio vekiĝas». La laŭta vivo nur «sunatikas la frunton», la «buntan svarmon» kovras «nigra likvaĵo, kiu makuliĝas». Kaj ĉio vanas, ĉar la «punto kostas multe kaj ne estas via». El la altaĵo de la troŝarĝita supereco li transdonas al ni tiun revelacie sonantan amaran mondvidon: «tordas la gurdon ĉifona malriĉo en arbar' grandioza. Vegrinco furiozas, patrin' supervenenon trinkas». Kia majstra kontrasto! La furiozo de la vivo estas nur vegrinco (kiom majstra estas mem tiu ĉi vorto), mortodanco, al kiu la malriĉo tordas la gurdon, kaj la grandioza arbaro estas nur ĉifona kuliso. Do, nenio havas sencon! «Jam mi enuas pagi la nigraĵon. Mi transdonas!» Pluportu aliuloj, kiuj ankoraŭ esperas! Fine la poeto demandas: «Kiu mi estas?» Jes, li estas la sama, kiel ni ĉiuj, ĉar li tenas antaŭ mi la sangan spegulon: jen, tiu vi estas, tiaj kompleksoj kaj traŭmoj mordadas vian internon, aŭ laŭvorte: «sunatikas la frunton». Kaj ni devas konfesi, ke vere, tiuj laŭtaj sentoj sunatikas nin malantaŭ la frunto, sub la peze ŝvebantaj volboj de la kolonoj.

Al li tre plaĉis la vorto «sunatiki», kiel sprita ĝemel-vorto de «lunatiki», esprimante la kapricon de la sun-luma, reala «laŭta vivo».

*

Poste mi renkontis la kunlaboranton de provinca gazeto. Li petis poemon de mi. Li pretendis nur, ke ĝi estu juneca, plena de espero, radianta optimismo.

Bedaŭrinde li bezonis ĝin tre urĝe, mi donis do la saman manuskripton, nur la titolon mi ŝanĝis je «Juneco». (Eble province oni ne konas mian poemon).

Post ĝia aperigo en provinca gazeto mi povis legi la kritikon:

— Kiom da viglo, kiom impeta vivemo! La glora majesto de la kreema juneco esperplene brilas el tiuj vortoj: «Vekiĝas el mia animo la pompo, kolonoj, volboj, ŝvebas nebula bunta svarmo». La danĝerspitaj kuraĝaj paŝoj de la junularo frapsonas en tiu frazo: «sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo, kirlu kaj ĝi supreniĝas.« Kelkaj similaj pentrilmovoj sentigas al ni la esperplenon de la vivo, se ni per plena koro ĵetas nin en la karuselon. Ni devas nur atenti, ke ni «ĝuu lante, singardeme», ĉar «la punto kostas multe kaj ne estas via». Nin ne ĉagrenigu la malĝojo, ĉar «supervenenon trinkas ebria hejtisto, malsana koro». Ni nur «rapidu, ne malfruiĝu» Fine la poeto demandas: «Kiu mi estas?» Bela oratora demando, kiu jam enhavas la respondon: «Tiu mi estas, jes, ĝuste, kiel vi ĉiuj, karaj junuloj, plenkreda, vivdezira, karne-sange vera homo».

*

Mi do ankaŭ nun sukcesis, kaj mi konvinkiĝis, ke mi absolute ne bezonis kaprompi por alia poemo.

Baldaŭ poste okazis, ke la kulturgvidanto de granda fabriko petis de mi deklam-taŭgan poemon, kiu devas konformiĝi al la partimovadaj deziroj. Do, mi donis al la poemo la titolon: «Partizanaj herooj».

Post la prezentado gratulis al mi la reportero de la partia fakgazeto:

«Ĝi estis belega. Belege estas, kiel vi pritraktas la konspiran laboron de iama subtera movado. Eble iu povus skribi pri "katakomba vivo", sed tio ne estus sufiĉe poezia. Kiom pli kolorriĉaj estas viaj skizecaj vortoj, ilustrantaj la memorojn, vekitajn en vi: "Lampo, kolonoj, volboj, ŝvebas nebule". Kiel majesta ilustrado de la sufoka atmosfero de la partizana vivo, premita subteren! Kaj tuj poste la pulsanta kontrasto de la ĉioriska batalo: "bunta svarmo sub nigra likvaĵo". Kiel firme reliefiĝas la kredo pri la proletara venko, kiam vi diras: "sube la dolĉo, kirlu kaj ĝi supreniĝos". Kelkaj fulmantaj vortoj ilustras la iaman mizeran laboristan sorton: "patrin' supervenenon trinkas, ebria hejtisto, malsana koro". Sed plej plena de revolucia tensio: "brila nebulo bruas, elektra pluvo tordas la gurdon, ĉifona malriĉo, en arbar' grandioza vegrinco furiozas". Kaj ĉu mi devas akcenti la entuziasman etoson de la alarmvortoj: "rapidu, ne malfruiĝu!" "Mi enuas pagi la nigraĵon". Jen socialista-realista poeto, do tute superflue demandi: "Kiu mi estas?"»

*

Pli poste la poemon oni deklamis en literatura vespero kun la titolo: «Mi sopiras vin!» Sub ties influo iu poetino petis min enskribi propramane la poemon en sian memorlibron, ĉar neniu esprimis pli bele la suferplenan kaj tamen belegan amon en tiuj kelkaj vortoj: «Sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo, kirlu, kaj ĝi supreniĝos».

— Kaj tiu delikateco, — ŝi daŭrigis, — kiam vi elsongas la softan animan komponenton de la amo: «sed lante, singardeme, makuliĝas la punto, kostas multe kaj ne estas via». Kaj kiam vi priskribas la nevenkeblan sopiron al malfidela, flirtema virino: «tra la pordo el-en, el-en, laŭta vivo sunatikas la frunton: brila nebulo». Kaj poste: «ĉifona malriĉo en arbar' grandioza: ve, grinco furiozas». Kaj kiam vi fine nomas la neestingeblan, pelantan sopiron ebria hejtisto, kaj vi ekkrias, ke la senespera, malsana koro trinkas supervenenon, tio do estas ĉielmiraklo! Nu, enskribu, majstro, sed aldonu, ke vi dediĉas ĝin al mi.

*

Mia poemo aperis sub aliaj titoloj. Kiam ĝi havis la titolon «Printempo», oni laŭdis ĉi-parton: «vekiĝas en mia animo lampo, kolonoj, volboj. Ŝvebas nebula bunta svarmo».

Oni skribis pri vido «per vere kosmaj proporcioj: giganta katedralo volbanta la ekĝemantan, odorplenan printempan vivon».

Post la apero sub la titolo: «Aŭtuno» oni citis la saman frazon kiel la esprimon de la bunta nebulo de la senĉese falanta foliaro dum la mortmarŝanta somero, kiu animskue projekcias al niaj okuloj la kriptoatmosferon de la haladzoplena aŭtuna ĉielvolbo.

*

Sed mia poemo aperis ankaŭ kun jenaj titoloj:

Sur montopinto — Mi ektrovis vin — Kial vi forlasis min? — Pacbatal' — Krepuske — Narkoto — Spitemo — Rezigno — Buŝ' al buŝe — Sur la vojo al la komunismo — Kvankam — Laŭ — Vertebro.

Ĝi rikoltis ĉiam grandan sukceson, kaj ĉiuj ĝiaj frazoj iĝis proverbe popularaj. Oni ekzemple ekkriis: «Vi devas vidi tiun filmon, amiko. Mi povas deklari, ke elektra pluvo tordas la gurdon!» Se iu alia vidis malbonan filmon, li mansvingis malestime: «Ĝi ne valoras la enirpagon. Aĉa. Elektra pluvo tordas la gurdon!»

Sed la plej grandan popularecon akiris tiu frazo: «sub nigra likvaĵo kuŝas la dolĉo. Kirlu, kaj ĝi supreniĝos». Oratoroj salutis la solenitojn per tiuj vortoj. Oni gratulis okaze de naskiĝo, geedziĝo k.c., kondolencis kaj konsolis en malbona sorto, skribis en memorlibrojn kaj ĉizis sur piedestalojn.

*

Aperis la literatura revuo «Sunatiko», establiĝis la literatura rondo: «Junaj Sunatikuloj», kies honorprezidanto estas mi mem. Postmorgaŭ estos solena festo, parte por bankedi mian okdekan naskiĝtagon, parte pro la dua datreveno, de la okazo, kiam mi kreis la novan literaturan furoron, la sunatikismon per mia mondkonata poemo.

(1964)