La barbaro

Laŭ la kalendaro estis la dua de aŭgusto, kiam apud la franca vilaĝo Chateau Thierry eksonis la pezaj kanonoj.

Vidalvide, en la tranĉeoj time, alteriĝe kuŝis la germanoj, kies kontakton kun la provizejo fortranĉis la fajrokurteno.

En la amerikaj tranĉeoj la humoro estis multe pli esperplena. La knaboj ĉiuj estis zorge elektitaj junuloj, ĉar la militdevo etendiĝis nur ĝis la tridekajaraĝo kaj eĉ el tiuj estis militigitaj nur la plej bonsanaj. Tiujn al kiuj mankis tri dentoj, oni jam ne soldatigis. Kaj la nutrado estis unuaranga. Ili ne manĝis zorge porciitan fabon, kiel la boŝoj, sed viandon kaj ĉokoladon. Shander, la leŭtenanto, forĵetis la Pals-cigaredon, duone fumitan, ĉar li neniam ŝatis tiun specon, sed hodiaŭ ili ricevis nur tion, kiel ekstran donacon de la fabriko.

— Halo, knaboj, — li diris, — kiu havas pecon da Chesterfield?

Li ricevis, bruligis ĝin kaj daŭrigis la ĉesitan temon:

— Al la kajzero estas jam ĉio finita! Vi jam eĉ ne havas taskon. Ĉi tiu milito estas la milito de la materialo kaj la tekniko. La micheloj jam ne havas materialon kaj ekipaĵon. Ĉe ni la plej malfacilan parton de la atako faras la tankoj, el kiuj la micheloj havas neniom. Vi devas nur kolekti la kadavrojn.

— Domaĝe! — diris serĝento William O'Cay, kiu hodiaŭ estis unuafoje en tranĉeo. — Al mi oni diris, ke ni devas helpi al la poilu-oj kaj la tommy-oj por ekstermi la hunojn. Do, kial oni donis al ni tiun poŝtranĉilon? — li diris kaj montris sian bajoneton.

— Kiel mi aŭdis, vi venis el Teksas. Ĉu ne?

— Jes.

— Tiam mi komprenas la senpaciencon. Sed diru: kiel vi havas irlandan nomon? Vi neniel aspektas irlandano. Via haŭto estas pli bruna, eĉ iome ruĝa, via hararo estas brile nigra, kiel tiu de la indianoj.

— Mia familio jam delonge elmigris en Teksason. Sed mi konjektas, ke mi venis ĉi tien ne por tio, ke oni priesploru la virton de miaj prapatrinoj, sed por ekstermi la hunojn.

— Tiam nur rapidu, old fellow, eble la tankoj lasos ion al vi, sed ne malfruiĝu.

Posttagmeze la artilerio jam bombardis la germanajn tranĉeojn. Je la kvara ĉesiĝis la bombardo, kaj rultondre ekiris la tankoj, kiujn akompanis la hurakrioj el tranĉeoj kaj la jen kia kanto:

Ho, Vilĉjo! Vilĉjo! Ni laboras nun!
Ho, Vilĉjo! Ni vin sigelas per latun',
Zingibre vin enmetos laŭ Usona pun'
Dum ni finpeklas Kajzeron.

Post duonhoro sekvis la infanteria atako. William O'Cay saltis el unu grenad-kratero en alian, al la germanaj tranĉeoj, el kiuj ankoraŭ pafadis kelkaj vivantaj hunoj. Kiam la amerikanoj proksimis la tranĉeon je dudek metroj, eksonis la trumpetoj, la soldatoj ekstaris kaj per ĉielskua hurlado ili sinĵetis kontraŭ la germanaj tranĉeoj.

La germanoj forĵetis la armilojn kaj per suprenetenditaj brakoj kapitulacis, sed ne estis indulgo. La knaboj estis instruitaj pri germanaj kruelaĵoj, ili aŭdis pri krucumitaj kaptitoj, murditaj sanitaraj kuracistoj kaj ĉefe pri la gvidantino de la Brusela angla hospitalo, Edit Cavell, kiun la hunoj mortpafis, ĉar ŝi kaŝis fuĝintajn francajn militkaptitojn.

Post kelkaj minutoj ne restis vivanta germana soldato en la tranĉeo.

Apud William O'Cay saltis en la tranĉeon Adamson, la kvakero, kiu dum soldatiĝo suferis gravajn konscienc-riproĉojn; ĉu li rajtas mortigi, aŭ ne, sed fine venkis en li la konvinkiĝo, ke tiu, kiu ne mortigas la germanojn, nur helpas la ruinigon de la civilizacio, la murdadon de la senkulpuloj. Do, troviĝas okazoj, kiam eĉ kvakero devas mortigi por malhelpi pli grandan masakradon. Sed nur tiam, se li akcelas per tio la regnon de la kristana amo. Sed la venkitan malamikon li tuj devas reakcepti kiel fraton kaj konverti lin al la vera fratamo.

Vere, Adamson ne malutilis al kapitulacinta germano. Li mortigis nur unusolan malamikan soldaton, kiu levis la bajoneton samcele kontraŭ li. Poste li disrigardis por helpi al la kapitulacintoj, sed jam malfrue. Liaj kamaradoj jam ekstermis ilin. Adamson ĉagreniĝis kaj decidis preĝi por la posttera beatiĝo de la mortintoj. Vere, li povis fari nenion alian.

Nun, li ekvidis serĝenton William O'Cay. Ĝuste nun li distranĉis la mantelon de iu mortinta germano. Poste li faris plurajn tranĉaĵojn sur ties brusto, enŝovis la manon kaj elŝiris ties koron.

La elŝiritan koron li alten tenis, murmuris kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj la koron terenĵetis.

Pro la terura spektaklo Adamson rigidiĝis kaj mutiĝis. Dume O'Cay iris al alia kadavro, kaj faris la saman.

— Homo! Kion vi faras?! — ekkriis fine Adamson.

O'Cay ĝuste tiam ŝovis la manon en la bruston de germana kadavro. Tute senĝene li eltiris la koron, suprentenis ĝin, murmuris ion kaj forĵetis.

Adamson alsaltis kaj ekskuis lin:

— Ĉu vi freneziĝis? Kion vi faras?

— Ne koncernas vin. Mi ekstermas la hunojn.

— Sed kial elŝiri la koron de la mortinto?

— Ne koncernas vin. Neniu preskribis, kiel mortigi la hunojn, nur ili mortiĝu. Nu, kaj vi pensas, ke la senkorigita homo povas reviviĝi?

— Sed sancerba homo ne povas fari tion!

— Infanteriisto! Kiaspeca tono estas tio ĉi! Kiel vi kuraĝas tiel paroli kun via serĝento? Mi ordonas al vi, kaj ne vi al mi! Per tiu, kiun mi mortigis, mi faras laŭ mia plaĉo.

La soldata disciplino mutigis la kvakeron, sed pro li teruriĝo forte batadis lia koro.

Dum la tuta tago li estis ŝokita. Preskaŭ li malsaniĝis pro la naŭzo. Vespere li vizitis leŭtenanton Shander.

— Pardonon, sinjoro leŭtenanto, — li diris, — mi devas malobservi la oficialan vojon kaj fari senperan raporton.

— Kaj kial malobservi?

— Bonvolu min priaŭskulti kaj vi ĉion komprenos.

Kaj li rakontis la okazintaĵon.

— Terurega afero! — diris Shander. — Ni priesploros.

Adamson petis krome, ke li estu postenigota en alian taĉmenton por eviti la eblan venĝemon de la serĝento.

— Ne timu. Mi prizorgas por vin ŝirmi kontraŭ la venĝo.

Sekvonttage silentiĝis la fronto. La germanoj komencis la retiriĝon al la rivero Aisne. Por persekuti ilin, oni ordonis aliajn, freŝajn grupojn. Leŭtenanto Shander ordonvenigis serĝenton O'Cay kaj pridemandis lin, ĉu la faro estas vera, aŭ ne.

— Vera, — li respondis sen iu ajn konsciencriproĉo.

— Sed tio estas terura! Kial vi faris? Ĉi tio meritas militjuĝistaran proceson!

— La hunojn mortigis mi mem. Se mi truigintus ilin per bajoneto, neniu riproĉus min. La germanojn mi rajtas trapiki, tranĉadi kiel pasteĉon. Eĉ pli, mi ne nur rajtas, sed devas tion fari. Proceson mi meritus nur, se mi ne pikus kaj tranĉus ilin. Mi mortigis la malamikon kaj eltranĉis lian koron. Kiel mi kulpis?

— Tiel, ke tion povas fari nur sadista frenezulo.

— Kiel, sinjoro leŭtenanto? La malamikon mortigi estas soldata virto, humana devo, sed eltranĉi la koron de la kadavro estas sadismo?

— Mi ne estas scivola pri viaj humanistaj tezoj. Ni ne estas en moralfilozofia enketo, sed en raporto. Respondu al mia demando: kial vi elŝiris la koron de la kadavro?

— Mi respondas. Hieraŭ sinjoro leŭtenanto demandis, kial mi havas irlandan nomon, kvankam mi havas indianan aspekton. Nu, mi havas indianan devenon.

— Mi ne komprenas. Kiel tio koncernas la temon?

— Paciencon, mi petas. Ĝuste tion mi klarigas. Mia prapatrino estis filino de la lasta azteka monarko, Montezuma. Post lia morto ŝi edziniĝis al hispana nobelulo. De ili devenis la Montezuma-Ocay familio, kies idino estis inter aliaj eĉ la edzino de Napoleon III, Eugenia.

— Do, vi havas ne irlandan devenon?

— Ne. Mi estas hispana-indiana hibridulo. Sed, dum la ceteraj familianoj en Hispanio jam perdis siajn indianajn trajtojn, mi eĉ hodiaŭ estas pli ol duona indiano. Nome, unu nepo de Montezuma reiris al Meksikio. Li havis ankoraŭ esperon por elpeli la hispanojn kaj reakiri la tronon de sia avo. Tio, nature, ne sukcesis, li estis enkarcerigita kaj nur pro sia nobela avo li ne estis ekzekutita, nur ekzilita al Teksas, malproksime de Tenoĉtitlan, de la iama azteka ĉefurbo. Ĉi tie li vivis kun iu indianino kaj post lia morto fariĝis tradicio en nia familio, ke ni devas subteni la indianajn kontaktojn. Do, miaj familianoj restis ĉiam indianaj hibriduloj.

— Kaj kiel vi ricevis la irlandsonan nomon O'Cay?

— En 1848 Texas disiĝis de Meksikio, kaj ni veniĝis inter jankiojn, kiuj skribis ĉi tiel mian nomon, ĉai ĝi sonis pli konate. Sed ĉio ĉi ne modifas mian devenon.

— Nu, kaj vi eble volas legitimi vian strangan batal-manieron per via deveno?

— Jes.

— Do, indiano devas elŝiri la koron de la malamiko?

— Iome vi pravas, sed bonvolu min finaŭskulti.

— Sed indiano ne povas civiliziĝi? Laŭ mia scio vi havas universitatan diplomon.

— En la universitata Harvard mi studis la ekonomiajn sciencojn.

— Nu, tie vi neniel lernis tiun, — ni diru ĝentile, — operacion.

— La azteka kulturo komence ege superis la anglan, Tenoĉtitlan havis tricentmil loĝantojn. La pavimitajn stratojn nokte lumigis la brulantaj fajroj sur la tegmento de la tielnomita teokaji-preĝejo. Mil laboristoj okupiĝis por aspergi kaj balai la stratojn. La historio de Londono estas serio de incendioj, ĉar Londono ne havis akvodukton, tiam, kiam Tenoĉtitlan jam estis traretita per akvotuboj.

— Kaj tiaspeca kulturindiano devas elŝiri korojn?

— Ne ĉiuj. Sed Montezuma, mia prapatro, surtroniĝis el la eklezia kasto. Kaj miaj prauloj estis konvinkiĝintaj, ke ili povas danki siajn potencojn kaj kulturon al la militdio Huicilopoĉtli, por kies kulto ili arangis oferon: La pastro tranĉis la bruston de la venkita malamiko per oniksa tranĉilo, elŝiris la koron kaj metis ĝin sur la piedestalon de la altaro. Kaj Montezuma estis pastro. La hispana konkero ĉesigis la homoferojn.

Ili detruis la idolojn de Huicilopoĉtli. Tiam la dio ekmalamis nin kaj perdiĝis ankaŭ la alta civilizacio. El Tenoĉtitlan eĉ ruinoj ne restis. Ties lokon okupis la kristana kulturo. Sur la loko de la iama granda preĝejo nun staras granda ŝtonkruco, meze de la dezerto. La dezerto kaj la kruco inde reprezentas la verkon de la kristanoj.

— Kaj vi opinias, ke vi estas nur tiam kulturhomo, se vi elŝiras korojn? Al vi mankis el la azteka kulturo ĝuste nur tio?

— Mia religia konvinkiĝo estas ke ni atingos la malnovan grandecon de nia popolo nur per tiu ĉi vojo.

— Laŭesence mi ne scias, kiel mi devus paroli kun vi, sed mi provas konversacii tiel, kiel oni kutimas kun sancerbaj homoj. Do, via prapatro estis eble pastro, sed nun vi estas soldato.

— Montezuma estis ankaŭ ano de la militista kasto Kuaĉiktin.

— Min ne interesas. Nun vi estas la soldato de Onklo Sam, vi estis alportita por venki la germanojn kaj ne por buĉista laboro.

— Ĉu mi ne faras, ke mi ekstermatias ilin? Ĉu ne egalas, kiel mi tion faras?

— Mortigu vi ilin, kiel vi povas. Ĝuste tiucele vi estas nun ĉi tie kaj ne por distri nin per aztekaj paradaj spektakloj.

— Laŭ mia scio en Usono estas religia libereco. Dum paco mi ne povis vivi laŭ mia religio, sed nun, kiam la homoj aranĝas homoferojn, eĉ tiuj, kiuj ne volas, kial ĝuste mi ne povas fari? Tiu, kiun mi mem mortigis, estas mia propra viktimo. Ĉu estus pli dece forpreni la monujon, aŭ ringojn, kiel tion faras kelkaj miaj kristanaj kamaradoj?

— Havas nenian sencon diskuti. Mi kredas al vi, ke ĉi tio estas via religia konvinkiĝo, sed mi havas tute alian opinion pri la moralo. Vi nepre devas ĉesigi tiun naŭzan buĉistan laboron. Ĉu komprenite?

— Sinjoro leŭtenanto, mi estas tridekunujaraĝulo. Do, super la aĝlimo. Tamen mi soldatiĝis memvole, por ke mi nun, dum la sole libera tempo povu praktiki la religion de miaj prauloj. Mi ne konas tian paragrafon en la soldata disciplino, kiu malpermesus tion. Do, mi ne ĉesigas la oferojn. Min ne povas kondamni eĉ la militjuĝistaro.

Leŭtenanto Shander ekpensadis. Li emis malĝentile respondi, sed povas okazi, ke la serĝento ne obeos al lia ordono, la afero venos al liaj superuloj, kiuj fine rekonos la pravon de la serĝento kaj li perdos la bonan reputacion. Singardeme li respondis:

— Jen, vi pravas ke mi nun ne povas vin puni, ĉar pri tiaspeca afero ne troviĝas regulo. Sed laŭ mia opinio vi ne rajtas malpurigi la reputacion de la Usona armeo. Mi pritraktos la aferon kun la kompetentuloj. Vi ricevos la konvenan ordonon. Mi finis!

Sed pluraj raportoj ne okazis.

Nome, leŭtenanto Shander jam samtage referis pri la afero al siaj superuloj, kiuj skrapis la kapojn, sed ne povis decidi. La afero iris pli supren, ĝis ia kolonelo. Li devenis el malnova militista familio, lia avo partoprenis en la civila milito en Ameriko. Li enmarŝis al Galveston kun la soldataro de la nordaj ŝtatoj, kaj tuj li sciigis al la loĝantaro, ke la sklavoj liberiĝis kaj tiuj, kiuj hezitas pagi la kontribucion, aŭ incitas kontraŭ la liberiga armeo, tuj estos mortpafataj sen ia ajn proceso.

Nun kiam leŭtenanto Shander rakontis la okazintaĵon, la kolonelo, post kelka pripensado, respondis:

— Mi ne interesas, kiu, kaj kiel distranĉas la germanojn. Li povas eĉ dispecigi ilin al pasteĉo. El la vidpunkto de la armeo min maltrankviligas nur unu afero: dum tiu ĉi bubo tranĉadas la kadavrojn, li povus mortigi eĉ tri aliajn vivantajn germanojn. Do, per la dispecigado li malplenumas siajn patriotajn kaj soldatajn devojn.

— Laŭ la sciigoj li eltranĉis la koron de la kadavro nur tiam, kiam en la tranĉeo ne troviĝis eĉ unusola vivanta germano. Li diris, ke li mem mortigis ilin kaj faros per tiuj laŭ lia propra plaĉo. Nur tiu ĉi estas la krimo.

— Tiam krimo ne ekzistas. La tuta O'Cay afero estas Okay. Ĉu ne? — la kolonelo laŭte ridis sian spritaĵon kaj leŭtenanto Shander servoprete kunridis.

— Well, kamarado, — daŭrigis la kolonelo — kaj metis la manon sur la ŝultron de la leŭtenanto, — vi nur instigu nian aztekon produkti kiel eble multajn oferojn al tiu dio Huclipacli, aŭ, diablo scias kiel nomi la honorindan sanktulon. Diru al li, ke li rajtas eltranĉi la korojn de ĉiu de li mortigita huno. Li eĉ rajtas ĝin rosti, aŭ eĉ manĝi, se li volas. Almenaŭ li havos emon, por ke li servu fervore la stelplenan standardon per brava sinteno kaj brava laboro.

Leŭtenanto Shander pludiris ĉi tion al serĝento 'Cay, rimarkinte, ke ĉi decido ne samas al lia propra opinio, sed la sinjoro kolonelo estas konata kiel bonkora homo kaj ordono estas ordono, kiun oni ne povas kontraŭfari. Li petis nur, ke la serĝento klopodu danki la permeson per pli granda braveco; des pli, ĉar li servas per tio eĉ sian ofermanion. Dum la tagmezmanĝo serĝento O'Cay aldiris al infanteriisto Adamson:

— Via kaŭzo kontraŭ mi estis pritraktita. Post la tagmezmanĝo venu al mi por raporto!

Adamson teruriĝis. Li ne komprenis, kial lin ne transpostenigis la leŭtenanto post la okazintaĵoj. Momente li pensis, ke estis granda eraro sciigi la okazintaĵojn al la leŭtenanto, sed poste li trankviliĝis. Eble ankaŭ li mem fariĝos martiro de sia religio, kiel multaj aliaj, kiuj en Anglujo estis pendigitaj, kiam la kredantoj ankoraŭ ne elmigris al la tero de la libereco. Kaj finfine kio povas okazi? Se la serĝento estos tre kruela, li povos ankoraŭ peti protekton de la leŭtenanto. Do, li iris al la raporto.

— Vi denuncis min al leŭtenanto Shander, — diris O'Cay.

— Jes, — respondis Adamson, ĉar la kvakeroj neniam mensogas.

— Kaj eĉ se vi punos min, mi tamen opinias, ke...

— Kiu parolas pri puno? Mi diris ankoraŭ nenion.

— Jes.

— Nu, venu kun mi. Mi deziras iome konversacii kun vi. Mi invitas vin por glaso da viskio. Aŭ vi, kvakeroj ne trinkas alkoholaĵojn?

— Mi ne.

— Prave. Eĉ miaj prauloj ne devintus ĝin trinki. Sed bedaŭrinde, rekompence por niaj detruitaj urboj, ni ricevis de la blankuloj alkoholon, gonoreon kaj sifilison.

Adamson ne multe komprenis el tio.

Ili eniris la kantinon, tie O'Cay mendis kakaon kun kuko por ambaŭ.

— Eĉ mi ne trinkas alkoholon, — li diris, — kaj la kakaon mi trinkas pro tradicio. Oni diras, ke la favorata trinkaĵo de Montezuma estis la kakao. Li trinkis tage ok-dek tasojn. Tie lahispanoj ekkonis tiun aĵon kaj ankaŭ ĉi tion donis ni al la blankuloj.

Poste li rakontis ĉion, kion li parolis kun la leŭtenanto.

— Jen, — li diris fine. — Mi nun povus diri, ke vi denuncis min kontraŭjure, neglektinte la oficialan vojon. Kaj mi, kiel serĝento, povus havi eĉ alian metodon, por venĝi vian kristanan fanatismon. Sed mi ne estas kristano, ĉe ni ne estas konata la fanatismo. Ĉe ni neniam estis inkvizicio. Kiam la malgrandnombra soldataro de Cortez envenis, Montezuma kvartirigis ilin en la palacon de sia patro, regalis ilin per ĉiaspeca delikataĵo kaj kiam la hispanoj petis permeson, ke en la palaco ili povu instali kristanan kapelon, Montezuma tuj ordonis al ili eĉ laboristojn.

— Nun mi ne volas mencii la dankon de la kristanoj, nur bonvolu imagi la samon inverse: se la soldataro de Montezuma venintus en Hispanion kaj ili petintus la permeson por instali aztekan kapelon! En la palaco de imperiestro Karlo! Sed mi nun ne sentas venĝemon. Mi ne volas paroli kun vi, kiel serĝento kun infanteriisto, sed kiel kun mia homfrato. Mi volas konvinki vin, ke la ofero estis nepre neniel pli malhumana, ol via milito. Ĉu vi paciencas aŭskulti barbaron?

— Pardonon, sinjoro serĝento, antaŭ ol respondi, mi demandas: ĉu vi permesas, ke ankaŭ mi parolu tute sincere?

— Mi ripetas: mi ne estas kristano. Vi povas diri, kion vi volas. Mi petas nur, ke vi aŭskultu ankaŭ miajn paganajn vortojn.

— Tiam mi devas deklari, ke la homoferoj de la aztekoj estis la plej terura kruelaĵo. Mi diras tion ne nur kiel kvakero, kiu neniokaze rajtas mortigi, kaj ne nur pro tio, ĉar ĝi estas pagana ceremonio, sed ĉar ĝi estis kruelaĵo. Vi amasbuĉadis la senpovajn militkaptitojn kaj ne armitan malamikon.

— Ĉu vi konas la metodon de la ceremonio? La oferon oni kuŝigis sur iu konveksa altara ŝtono el jaspo, por ke lia brusto konveksiĝu. Poste la pastro prenis tranĉilon el onikso. Similan al ĉi tiu — kaj li elpoŝigis oniksan tranĉilon. — Poste li per ĝi trapikis la bruston, ĝuste sub la koro kaj tratranĉis la ĉefan arterion. Per tio la cerbo perdis la sangocirkuladon kaj la ofero tuj perdis la konscion. La pastro elŝiris la koron. La sufero daŭris dum du-tri sekundoj. Ĉu vi kredas nun eĉ nur la centono de viaj oferitoj liberiĝas de la vivo per tiom malmulta sufero?

— Sed la kaptitojn!

— Nature, la kaptitojn! Dum la konsakrado de granda teokaji oni oferis sepdekmil homojn. Sed ne ses milionojn, kiel vi dum ĉi tiu milito!

— Neniu faras volonte, sed ni devas ĝin fari por savi la kulturon de la germana barbarismo.

— Jes. Tiel vi legis en la frontgazeto Stars and Stripes. Mi ne pridiskutas. Nu, ni, aztekoj faris la saman. Sed ni batalis vere por la pli alta kulturo kaj ne nur trumpetis pretekste kaj por inciti niajn soldatojn. Ni devis bridi la barbarajn tribojn, por subteni kaj certigi la pli altgradan aztekan civilizacion, kiu karakterizis nian landon. Nature, la diferenco estis, ke tiu estis vere pli altgrada. Ĉirkaŭ ni vivis sovaĝaj triboj en vigvamoj, kaj ĉe ni agrikulturistoj, metiistoj, artistoj en ornamitaj ŝtondomoj. Sed la germana civilizacio estas neniel pli malaltgrada ol via. La plej multaj Nobel-premiitoj estas germanoj. Niaj religiaj ritoj vere certigis la pli altan kulturon. Sed vi?!

— Ni kvakeroj, ne multe zorgas pri la religiaj formalaĵoj. Ni praktikas la religion laŭ ties pura, humana senso. Ni ne havas ceremoniojn, la tradiciojn mi ne kultivas, nur la homamon: helpi unu la alian dum ĉi tiu tera vivo. Se vi dirus tion, ke vi elŝiris la koron de mortigita malamiko kaj metis ĝin sur la piedestalon de la idolo, tiam mi tute ne estus ŝokita. Tio estus naŭza afero, sed mi, kiel kvakero, neniel kondamnus. La mortinto ne sentas doloron. Sed tion, ke vi dispecigis kadavron, mi neniel povas aprobi.

— Sed vi, en la germana tranĉeo, demandis ĝuste tion, kial mi elŝiras la koron de mortinto. Vi diris, ke sancerba homo ne faras tion.

— Jes, mi pensis tiam, ke vi ne estas sancerba. Nun, kiam vi klarigis al mi, ĝi estas por mi ne krimo, nur naŭza kaj terura afero. Krimo estas nur la mortigo, sed ni ne povas tion malhelpi. La germanoj altrudis al ni. Ni estas senkulpaj krimuloj!

— Mi ne sentas min krimulo.

— Eĉ tiam vi estas krimulo. Ni ĉiuj krimas.

— Vi ne komprenas. Sed prefere ni silentu.

— Kion mi ne komprenas?

— Lasu! Mi ne povas ĉion malkaŝi al vi. Eble post la fino de la milito. Sufiĉas, ke ni nun interkonsentis. Mian strangan kutimon vi nun rajtas rakonti al kiu ajn. Eble estas pli bone, se ili jam scias. Oni ne plu denuncos min.

— Jes. Ni interkonsentis. Sed nur tiurilate, ke mi ne malaprobas viajn oferojn. Sed la antikvan aztekan kaptitulmasakron mi eĉ hodiaŭ konsideras terura krimo.

*

Post kelkaj tagoj la regimento estis pludirektita por persekuti la retiriĝantajn germanojn. La tankoj rompis la kontraŭstaron de la germanoj kaj sekvis la atako. Serĝento O'Cay kondutis sammaniere, kiel apud Chateau Thierry. La diferenco estis nur, ke li nun eltranĉis la korojn de kvin germanaj kadavroj. La ceteraj soldatoj, kiuj jam sciiĝis pri la ofero, interesiĝe rigardis.

*

La suspekto naskiĝis en la korto de iu kamparana domo, kie vespere kaporalo Randol ekdiris al serĝento Smith:

— Kion vi diras pri tiu ĉi stranga soldato? Kiel oni povas aranĝi tian buĉistan laboron?

— Kion diri? La kolonelo decidis: se li mortigis la germanon, li rajtas eltiri la koron, almenaŭ li klopodos bone labori. Kaj vere, li finis nun per kvin germanoj.

— Ĉi tio estus bona. Sed nia kamarado O'Cay ne povis mortigi kvin, maksimume kvar hunojn.

— Kiel vi tion scias?

— Ĉar pri unu mi mem finis. Kiam mi trapafis lin, mi kursekvis alian germanon, kiu provis fuĝi. Kiam mi jam ekstermis ilin, mi revenis, ĉar mi decidis rigardi la laboron de tiu ĉi buĉisto, kaj jen, ĝuste tiam li tranĉadis la mantelon de MIA germano.

— Kiel vi scias, ke li estis la via?

— Ĉar de lia kolo pendis amuleto sur lia mantelo. Ĝi estis hela, brila. Nu, — mi pensis, — se vi kredis, ke ĉi tiu savos vin de la morto, tiam vi eraris, frataĉo, do, mi trapafis la amuleton. Li falis kaj pro certeco mi donis eĉ alian pafon en la frunton. Mi akcentas: ĉi tiu O'Cay estas granda ĉarlatano!

— Povas esti, — respondis serĝento Smith, ĉar ankaŭ al li estis suspektindaj tiuj kvin germanoj kaj ke ĉiuj kvin kuŝis unu apud la alia.

Lian suspekton li rakontis al leŭtenanto Shander. La leŭtenanto fariĝis eĉ pli ŝokita:

— Terure! Do, ĉi tiu bubo estas ne nur kadavro-buĉisto, sed li eĉ ne batalas! Al mi jam dekomence ne plaĉis tiu barbaro, sed vi konas la molan koron de la sinjoro kolonelo.

— Li estas tre humana homo.

— Jes. Li permesas ĉion al la knaboj, por ke ili havu emon por ekstermi la hunojn. Se iu diras: «Mi ventrenpikis unu germanon kaj li neniam pli manĝos kraut-wurst-on», tiu povas esti kiom ajn sendia fripono, la kolonelo ĉion pardonas, kaj kore gratulas al li. Sed pri ĉi tiu afero mi havis ĉiam mian propran opinion, eĉ tiam, kiam mi ankoraŭ kredis, ke O'Cay tranĉadas vivantan germanon kaj nur poste li elprenas la koron. Kion diros nun la sinjoro kolonelo, se li ekscios, ke lia favorito estas eĉ ne soldato, nur buĉisto de kadavroj?

— Kontraŭ la mortinto ni devas senti nur honoron... Ni estas ja homoj kaj ne sovaĝbestoj... Sed espereble ni jam povas eltordi lian kolon.

— Ĉiuokaze ni devas priesplori lian konduton.

— Kaporalo Randol firme asertas...

— Ne sufiĉas. Temas pri gravega krimo. Tio estas jam ne nur malhonorigo de kadavro, sed grava neglekto de la soldataj devoj. Randol povas eble erari, ĉar multaj soldatoj portas amuleton. Ankaŭ mi havas unu pecon ĉe mia kolo kun sankta bildo, sed mi scias mian soldatan devon kaj trapafas nur vivantajn homojn. Do, ni devas lin zorge observi, akiri atestantojn, por ke ni iru al niaj superuloj kun tute pruvita afero.

Ili komisiis kelkajn soldatojn por kontroli la konduton de serĝento O'Cay. Ili estis plene fidindaj homoj kaj inter tiuj estis kaporalo Randol, kiu tuj kontaktiĝis kun Adamson.

— Diru: kiel okazis tiu «ofero», kiun vi raportis iam al leŭtenanto Shander?

Adamson rakontis precize.

— Kaj vi certe scias, ke tiujn du germanojn mortigis O'Cay?

— Mi ne vidis, sed kial vi dubas?

— Ĉar tiu ĉi homo estas ne soldato, sed buĉisto. Tiu ĉi homo ne batalas, nur tranĉadas kadavrojn, kiujn mortigis aliuloj.

Adamson gape miregis.

— Li... li... ne batalas?

— Ne. La suspekto estas, ke li ĝis nun eĉ unusolan germanon ne mortigis, nur li tranĉadis la kadavrojn.

Adamson nun komencis kompreni, kion celis diri serĝento O'Cay, kiam li diris, ke li ne sentas sin krimulo pro hommortigo. Li mem, la kvakero, malobservis la plej sanktan postulaton de sia religio kaj tiu barbara indiano, kies religiajn ritojn eĉ aŭskulti ne decas, estas pli kvakera, ol Adamson, kiajn ajn naŭzajn aferojn li faris.

— Do, la ordono estas, — daŭrigis Randol, — ke ni devas lin priesplori. Memkompreneble ĉi tio estas sekreto. Ne malkaŝu al li.

— Jes.

En la kapo de Adamson kirliĝis la pensoj. Lin eĉ antaŭe turmentis la zorgoj kontraŭ sia konscienco, sed ĝis nun li ankoraŭ povis trankviliĝi, ke lian kulpon trudis la malamiko al li. Sed li nun devas kontroli homon, por pruvi tian krimon, kiu estas por li granda virto. Serĝento O'Cay estas sendube konfuza homo, sed, se ĉi tiu suspekto pravas, tiam li ne estas kulpa. Ne! Li ne akceptos tion!

Sed, se li ne akceptos, tiam akceptos aliuloj, kiuj prijuĝas la aferon ne el kvakera vidpunkto. Se li rifuzas la komision, li mem fariĝos suspektinda.

Do, fine li nenion respondis. Kaporalo Randol kontentiĝis, ke li ordonis al Adamson la spionadon.

La armeo trairis la riveron Aisne kaj plupersekutis la malamikon al la direkto de Laon. Antaŭ Laon la germanoj faris novajn tranĉeojn kaj denove oni devis ilin ataki. La dudekkvincentimetraj francaj kanonoj bombardis dum duontago, poste sekvis, — laŭkutime, — la tankoj kaj fine la atako kontraŭ la jam preskaŭ malplenaj germanaj tranĉeoj. La tankoj simple surtretis la pikdrataron kaj la atakantaj soldatoj jam preskaŭ ne havis taskon.

Apud serĝento O'Cay atakkuris Adamson kaj kelkaj aliaj soldatoj, kiuj spionis lin. Ili ensaltadis la tranĉeon, ĉirkaŭrigardis kaj poste diskuris por persekuti la malamikon.

Post kelkaj minutoj ili revenis. O'Cay jam sekcis la bruston de iu malamika mortinto per oniksa tranĉilo. Proksime staris Adamson, kiu ŝajne restis apud li. Smith saltis al O'Cay, ekkaptis lian brakon kaj kriis:

— Haltu! Vi estas arestita!

— Mi havas permeson! Mia ago neniel koncernas vin!

Pluraj soldatoj alvenis kaj forportis lin.

*

Kiam la kolonelo eksciis la aferon, li furiozis:

— Ĉi tiu bestio! Ĉi tiu fia kadavrovulturo! Do, li eĉ ne batalis! La danĝeran laboron li lasis al la honestaj kamaradoj, kaj li tranĉadis la kadavrojn, anstataŭ la vivantan malamikon! Al militjuĝistaro ĉi tiun friponon! Sed urĝe!

*

Al la procezo estis vokita ankaŭ Adamson.

— Ĉu en la tranĉeo vi estis apud serĝento O'Cay? — demandis la militjuĝisto.

— Mi staris ĝuste apud li.

— Dum kiom da tempo?

— Ekde la salto en la tranĉeon, ĝis lia arestado.

— Tiam respondu: ĉu O'Cay mem mortigis tiun germanon, kies bruston li tranĉadis?

— Jes.

— Ĉu vi vidis?

— Mi vidis.

— Sed la ceteraj atestantoj ĉiuj asertas, ke tiu germano estis jam kadavro, kiam vi ensaltis.

— Ili eraras. La germano alvenis, kiam la ceteraj atestantoj jam diskuris. Sed mi restis tie kaj vidis.

— La atestanto povas ĵuri.

— Mia religio malpermesas la ĵuron.

Poste oni laŭtlegis la raporton de la sekcintaj kuracistoj, ĉar la kadavro estis tuj forportita kaj sekcita. Laŭ la medicina konstataĵo, en la kapo estis trovita grenada splito, kiu tuj mortigis la germanon. Dum tranĉado de la brusto li estis jam mortinta pli ol unu horon.

— Kion vi aldiras, serĝento O'Cay?

— Ĉio estas pruvita kontraŭ mi. Vane mi neus. La atestantoj pravas kaj Adamson eraras. Vere, mi ne mortigis lin. Mi eĉ konfesas, ke mi neniam mortigis homon.

— Ĉu neniun? Laŭ leŭtenanto Shander vi konduti brave dum la unua atako.

— Mi diris tion al li, sed mi mensogis. Neniam mi pafis aŭ pikis vivantan homon. Mi intencis nur praktiki la religion de miaj prauloj.

— Belega religio! Kaj por tio ĉi vi soldatiĝis memvole?

— Jes.

— Do, vi sentis nenian patriotan devon?

— Mi havas nenion komunan kun la interbatado de la kristanoj.

— Mi severe admonas vin: la milito ne estas drinkeja interbatado. Aŭ kiel vi opinias?

— Vere ne drinkeja.

La pledanto proponis la priesploron de la menso de la akuzito, ĉar la krimo estis tiom terura kaj bestiala, ke sancerba homo ne povas ĝin fari. Krome, la akuzito nenion gajnis el tio, ĉar sur la batalkampo lin minacis la samaj danĝeroj, kiel la honeste batalantajn soldatojn. Do, la tranĉado de la kadavroj estis tute sencela ago, el kio li povus gajni nur malutilaĵojn. Eĉ li mem bone sciis tion kaj la sekvaĵoj pruvis la konjekton.

O'Cay protestis kontraŭ la priesploro de sia menso.

— Fortaj, tutsanaj homoj kuratakas unu la alian, por ke ili ne plu restu fortaj kaj sanaj. Kaj neniu proponas priesplori ties mensan sanon. Nature, eblas, ke ankaŭ mi mem estas freneza, sed ĉi tiun, dum la ĝenerala freneziĝo, povus konstati nur iu loĝanto de fremda planedo.

La proponon malakceptis la juĝistaro, sed ili demandis Adamson-on: kiel li kuraĝis aserti, ke la germanon mortigis O'Cay. La medicina raporto pruvis la malon kaj ties pravon akceptis eĉ la akuzito.

— Ĉar serĝento O'Cay ne mortigis homon, — respondis Adamson.

— Kaj tial vi asertis, ke li mortigis?

— Jes.

— Ĉi tion mi ne komprenas.

— Li ne mortigis, sed senkulpan homon mi povis nur tiel savi, se mi ŝajnigas lin kulpa. Bedaŭrinde, mi ne sukcesis.

Nun la prokuroro proponis esplori la menson de Adamson, ĉar lia atestado estas plene konfuza kaj liaj vortoj kontraŭas al la logiko.

Ĉi tiu propono jam estis akceptita.

Krome, Adamson estis akuzita pro falsa atestado.

*

La juĝistaro deklaris, ke la akuzo estas prava. Kiel mildigan fakton ili menciis la memvolan konfeson de la akuzito. Same, ili kalkulis mildiga fakto, ke la akuzito rekonis, ke la milito ne estas drinkeja interbatado. Sed ĉio ĉi ne malpezigas la krimon kaj la verdikto estis mortpuno.

Ĉi tio okazis jam post la germana kapitulaco, do, ili estis proponitaj al senpunigo. Post duonjaro, la ĝenerala amnestio koncernis ankaŭ serĝenton O'Cay.

La direktoro de la karcero manpremis kun li kaj promesigis, ke li neniam plu tranĉados mortintan malamikon, nur vivantan.

Kompatinda Adamson pli malbonsortis. La esploro deklaris lin freneza. Vane li akcentis, ke li faris ĉion per pura kaj sobra kapo, surbaze de siaj principoj. Oni respondis, ke temas ĝuste pri tio kaj li estis enhospitaligita.

(1972)