12

Dek-dua leciono

82. Verboj.

En multaj lingvoj la verboj havas apartan finaĵon por ĉiu persono kaj tial estas uzeblaj ankaŭ sen pronomo. Sed en Esperanto ĉiuj personoj (mi, vi, li, ni, ili) havas la saman finaĵon (-as, -is, -os, -us, -u) kaj kiam mankas subjekto, ni ne scias, pri kiu persono temas. Kion signifas «skribas leteron, iris hejmen, lernos Esperanton»? Tiaj esprimoj ne estas kompreneblaj, ĉar ni ne scias, kiu skribas leteron, kiu iris hejmen, kiu lernos Esperanton. Tial la verbon devas ĉiam akompani konforma pronomo aŭ substantivo, kion atentu precipe la slavoj, italoj, hungaroj, finnoj, estonoj k.a.

Rimarko 1: Kiam la frazo havas plurajn predikatojn, ne estas necese antaŭ ĉiu el ili ripeti la subjekton: Hejme mi legas, skribas, aŭskultas radion, ludas kun la infanoj, ripozas k.t.p. Ofte ne estas necese ripeti la subjekton ankaŭ tiam, kiam du frazoj estas disigitaj per sed, precipe, kiam ili estas mallongaj: Mi volas, sed ne povas.

Rimarko 2: Ekzistas tuta vico da senpersonaj verboj, kiuj ne havas subjekton kaj kun kiuj oni ne povas uzi iun pronomon: pluvas, negas, hajlas, fulmas, tondras, frostas, ŝajnas al mi, okazas kelkfoje, estas necese, estas konate, se plaĉas al vi, k.t.p. Oni ne povas ja demandi «kiu pluvas?» Do ne estas ankaŭ eble diri «ĝi pluvas». Multaj naciaj lingvoj uzas en tia okazo «formalan subjekton», kiu mankas en Esperanto.

83. Tempoj de la verboj.

La tempoj de la verboj estas uzataj en Esperanto logike kaj oni ne rajtas intermiksi ilin, kiel ofte okazas en la naciaj lingvoj, uzante pasintecon, kiam fakte temas pri nuna tempo, kaj estantecon, kiam oni parolas pri venonta tempo: Mia amiko skribis, ke antaŭ kelkaj semajnoj li estis malsana, sed ke nun li denove estas sana kaj espereble ankaŭ restos sana, se nenio eksterordinara okazos. Vespere mi vizitos vin, se mi havos tempon. Ĉu vi konas la viron, kiu staris antaŭ la montrofenestro kaj nun transiras la straton? La knabino montris al ni sian grandan pupon, kiu povas fermi kaj malfermi la okulojn kaj pli frue povis eĉ diri la vorton «mama».

En la naciaj lingvoj la uzado de la tempoj ofte ne estas logika, sed dependas de la kunteksto kaj de certaj reguloj, kiuj ne estas egalaj inter la diversaj lingvoj. Tio ĉi koncernas precipe la t.n. nerektan parolon, kiu en kelkaj lingvoj havas tre komplikitajn regulojn pri la sinsekvado de la tempo.

Rekta parolo nomiĝas tio, kiam iu mem diras ion (Li diris: «Tio estas bona!»). Sed kiam oni rerakontas, kion iu diris (Li diris, ke tio estas bona), ni havas nerektan parolon. En la naciaj lingvoj la verbo de la nerekta parolo havas kutime alian tempon ol en la rekta parolo, dum en Esperanto oni uzas ĉiam la saman, pure logikan tempon, egale, ĉu temas pri rekta aŭ nerekta parolo: Li diris: «Tio estas vera!» kaj: Li diris, ke tio estas vera. Ŝi senkulpigis sin: «Mi ne venis, ĉar mi ne havis tempon» kaj: Ŝi senkulpigis sin, ke ŝi ne venis, ĉar ŝi ne havis tempon. Mi opiniis: «Vi laboros morgaŭ» kaj: Mi opiniis, ke vi laboros morgaŭ. Do, kiam vi ne estas certa, kiun tempon uzi en nerekta parolo, transformu la frazon je rekta parolo, kaj tiam vi vidos, pri kiu tempo temas!

Entute ne traduku la formon de la nacilingvaj verboj, sed ilian logikan enhavon, ilian sencon. Atentu ankaŭ tion, ke en la naciaj lingvoj oni ofte bezonas kelkajn vortojn por nomi iun agon, dum en Esperanto kutime sufiĉas por tio unu vorto.

Rimarko: Volante vivigi okazintaĵon aŭ okazontaĵon, kvazaŭ sorĉi ĝin antaŭ la okulojn de la aŭdanto aŭ leganto, oni rakontante uzas kelkfoje nuntempon anstataŭ pasinteco aŭ estonteco: «Mi promenis ĉe arbara rando, kaj subite mi vidas – leporo saltas el arbusto, tute antaŭ mia nazo, kaj rapide-rapide kuras tra la kampo. Elkore mi bedaŭris, ke mi ne kunhavis mian pafilon» .

84. Ordono kaj deziro.

Ordonon, peton kaj deziron (imperativo-optativo) al dua persono oni esprimas kutime per u-verbo sen pronomo (subjekto): Venu! Iru! Skribu, Teodoro! Lernu diligente, infanoj, kaj obeu al viaj gepatroj. Sed por akcenti la personon oni ja povas ankaŭ uzi la pronomon: Vi restu tie ĉi kaj mi iros serĉi ilin.

Por la ceteraj personoj (unua kaj tria) oni ĉiam devas uzi koncernan pronomon, ĉar alie ja temus pri la dua persono: Ni legu! Kiel mi komprenu tion? Li faru, kion li volas. Ŝi mem aĉetu tion! Ili kunprenu ankaŭ siajn infanojn.

Ĉiam, kiam temas pri ordono, peto aŭ deziro, la verbo devas havi la finaĵon -u ankaŭ en nerekta parolo, ĉe kio validas la supra regulo, ke en nerekta parolo la verbo (predikato) devas havi la saman formon kiel en rekta parolo: Mi deziras, ke vi tagmanĝU (nek -os nek -us taŭgas, ĉar temas ja pri deziro!) kun mi. Rekta parolo: TagmanĝU kun mi! Same restas, kiam la predikato de la ĉefa frazo havas iun alian tempon: Mi deziris, ke vi tagmanĝU kun mi. Mi dezirus, ke vi tagmanĝU kun mi. K.t.p.

Pliaj ekzemploj: La bibliotekisto petis, ke oni reportU ĉiujn librojn. La instruisto ordonis, ke la lernantoj stariĝU. La gepatroj volas, ke ilia filo fariĝU elektristo. Ŝi diris, ke oni plu ne parolU pri tio. La kunveno esprimis la deziron, ke la estraro ellaborU detalan agadplanon por la venonta jaro.

Ankaŭ post por ke oni ĉiam uzas imperativon: Li ŝlosis la biciklon, por ke oni ne ŝtelU ĝin. Skribu tuj, por ke la letero alvenU ĝustatempe.

Rimarko: Pro sia nacia lingvo kelkaj uzas infinitivon anstataŭ imperativo: «Silenti! Ne kraĉi sur la plankon!» Sed tio ne estas ĝusta, ĉar per infinitivo oni ne povas esprimi ordonon aŭ deziron. Do: Silentu! Ne kraĉu sur la plankon! k.t.p. Volante esti speciale ĝentila, oni uzas la vorton bonvolu: Bonvolu silenti! Bonvolu ne kraĉi sur la plankon!

85. Predikativo.

En §§ 19, 20 kaj 57 ni jam pritraktis la predikatan suplementon, sed nur en rilato kun verbo esti: Oslo estas urbo. La ĉambro estas varma, Tie ĉi estas mallume. Sed predikatan suplementon povas havi ankaŭ pluraj aliaj verboj: igi, iĝi, fari, fariĝi, kredi, opinii, supozi, konsideri, ŝajni, ŝajnigi, vidi, aŭdi, nomi, elekti, titoli, montriĝi k.a.

Ekzemploj: La patrino faris la ĉambron pura. Oni elektis lin prezidanto. Oni nomas ŝin Rozino. Ĉiuj titolis lin profesoro, sed poste li montriĝis simpla instruisto. Ho, kiel granda vi jam fariĝis! La almozulo ŝajnigis sin blinda. Oni konsideris tiun difekton tute sensignifa. Hejtu la ĉambron varma!

Verdire tie ĉi temas pri mallongigitaj frazoj, ĉar en la plej multaj okazoj oni povas supozi, ke la verbo esti estas forlasita: La almozulo ŝajnigis sin esti blinda. Oni konsideris tiun difekton esti sensignifa. Oni elektis lin esti prezidanto aŭ: ke li estu prezidanto. ,Hejtu la ĉambron tiel, ke ĝi estu varma. Estas do denove la kutima esti, al kiu la predikata suplemento rilatas.

La frazon Mi vidis, ke la knabo kuras oni povas mallongigi je Mi vidis la knabon kuri, aŭ kuranta, Ŝi aŭdis, ke la patrino kudras = Ŝi aŭdis la patrinon kudri, Ni kredis, ke ili dormas = Ni kredis ilin dormi (dormantaj). Ŝajnas, ke li jam venis = Li ŝajnas esti jam veninta. Ŝajnas, ke la kunveno estas jam finita = La kunveno ŝajnas esti jam finita. Ankaŭ la participa predikata suplemento rilatas al verbo esti, kvankam ne ĉiam oni ĝin uzas: Mi vidis la knabon esti kuranta.

Kiel dirite, la predikata suplemento neniam povas esti akuzativa, kaj la ĵus pritraktitaj participaj formoj, kiam ili ekhavas la finaĵon -n, ne estas plu predikataj suplementoj, sed jam atributoj, kaj la tuta frazo ekhavas alian sencon: Mi vidis la knabon kurantaN - estas ja egala al: Mi vidis la kurantan knabon, Mi kredis la viron dormanta = Mi kredis, ke la viro dormas. Mi kredis la viron dormantaN = Mi kredis la dormantan viron. La diferenco estas ja granda!

Jam supre ni vidis, ke anstataŭ akuzativo kun participo (Mi vidis la knaboN kuranta) oni povas uzi ankaŭ akuzativon kun infinitivo: Mi vidis la knaboN kuri, Ŝi aŭdis la patrinoN kudri, Ni kredis iliN dormi, La nutristino igis la infanojN manĝi.

Anstataŭ igi manĝi oni kompreneble povas diri manĝigi, sed ĉe tio atentu, ke la lasta havas du sencojn: igi manĝanta kaj igi manĝata. Ekzemple La vilaĝano manĝigas (= nutras) sian ĉevalon per aveno kaj: La vilaĝano manĝigas (= donas por manĝi) avenon al sia ĉevalo. Same trinkigi, sciigi, konigi k.a. transitivaj verboj: Mi sciigis (= informis) lin pri la novaĵo. Mi sciigis la novaĵon al li.

Mi vidis la knabon kurantE signifas: dum mi kuris, mi vidis la knabon. Ekzistas do 3 diversaj eblecoj, kiujn oni devas bone diferencigi:

  1. Mi vidis la knabon kuranta = Mi vidis la knabon kuri = Mi vidis, ke la knabo kuras.
  2. Mi vidis la knabon kurantaN = Mi vidis la kurantan knabon.
  3. Mi vidis la knabon kurantE = Kurante mi vidis la knabon.

86. Prepozicioj kun infinitivo.

Konforme al sia esenco la prepozicioj povas esti uzataj nur kun substantivo aŭ pronomo. Sekve oni ne povas diri «kun saluti, dum tagmanĝi» aŭ simile, sed nepre kun saluto, dum tagmanĝo, t.e. oni devas substantivigi la verbon.

Tamen kelkaj prepozicioj, nome anstataŭ, krom, por, antaŭ (kune kun ol) kaj kelkfoje ankaŭ sen estas uzataj ankaŭ kun infinitivo.

Anstataŭ:

Anstataŭ ripozi, li laboris. Anstataŭ iri hejmen, mi iris en kafejon. Anstataŭ viziti la kongreson, ŝi aĉetis al si novan robon.

Krom:

Ŝi volas fari nenion alian krom kanti kaj muziki = Ŝi volas fari nenion alian krom kantado kaj muzikado = Ŝi volas nur kanti kaj muziki. Vidu ankaŭ § 81.

Antaŭ ol:

Antaŭ estas uzebla kun infinitivo nur kune kun ol (analogie al post kiam kelkaj uzas antaŭ kiam anstataŭ antaŭ ol): Antaŭ ol ekdormi, mi legis dum duonhoro. Antaŭ ol manĝi, la infano kunmetis la manojn kaj preĝis. Antaŭ ol paroli, oni devas pensi.

Same bone oni povas diri: Ekdormonte mi legisAntaŭ la ekdormo mi legis.

Sen:

Li foriris sen ion diri. Kutime oni tamen diras Li foriris nenion dirante (dirinte).

87. Vi kaj ci.

Same kiel angle ankaŭ en Esperanto estas uzata nur unu pronomo por la dua persono (vi) egale, ĉu temas pri unu aŭ multaj personoj, ĉu oni alparolas fremdulon aŭ amikon, altrangulon aŭ almozulon, plenkreskulon aŭ infanon, homon aŭ beston. En leteroj kelkaj skribas ĝin per granda komenclitero (Vi), sed tio ne estas imitinda.

La familiara kaj intima «ci» estas uzata nur en esceptaj okazoj, precipe por traduki iun nuancon de nacia lingvo (ankaŭ verbe: cii = diri ci). Pro la malofta uzado ĝi impresas fremde, malvarme, repuŝe, tute ne intime kaj familiare. Tial laŭeble evitu ĝian uzadon, des pli, ke per tio multe gajnas la facileco kaj internacia unueco de nia lingvo, ĉar la uzado de ci kaj vi estas tre malegala en la diversaj lingvoj kaj ĉiu popolo uzas ilin alimaniere: ekz. la francoj diras «vi» eĉ al infano, dum la svedoj diras «ci» eĉ al persono, kiun ili la unuan fojon renkontas, se li estas proksimume samranga.

88. Oni.

La senpersona pronomo oni estas kutime uzata ununombre: Vespere oni estas laca (sed laŭbezone oni povas diri ankaŭ lacaj). La formo «onij» estas kompreneble neebla. Same kiel la ceteraj pronomoj, ankaŭ oni povas esti uzata adjektive (onia) kaj akuzative (onin), sed bezonon pro tio oni havas malofte.

89. Si.

Kiam la ago celas la saman personon, kiu ĝin plenumas, t.e. kiam tiu, kiu estas subjekto, samtempe estas ankaŭ objekto, oni uzas refleksivan pronomon. Por la unua kaj dua persono speciala formo de refleksiva pronomo ne ekzistas, sed oni ripetas la personan pronomon, same kiel en multaj aliaj lingvoj: Mi amas min. Ni gardu nin! Vi trompas vin mem.

Por la tria persono (li, ŝi, ĝi) kaj por oni la refleksiva pronomo estas si: Li lavis sin per malvarma akvo. Ŝi rigardis sin en spegulo. Tie ĉi oni povas bani sin. La profesoro forgesis siajn galoŝojn en la teatro. La hundo amas sian mastron. Por la unua kaj dua persono si uzebla ne estas. Do neniam «ni lavis sin» aŭ simile, sed ni lavis nin.

Estas granda diferenco inter la frazoj Li prenis la horloĝon el sia poŝo kaj Li prenis la horloĝon el lia (aŭ ŝia) poŝo. En la unua okazo la pronomo (sia) rilatas al la subjekto (t.e. li prenis la horloĝon el sia propra poŝo), dum lia montras, ke li prenis la horloĝon el fremda poŝo. Do, por konservi sian bonan nomon kaj eviti malagrablaĵojn kun polico, oni devas bone diferencigi inter sia kaj lia aŭ ŝia poŝo!

Si, sin kaj sia devas rilati ĉiam al la subjekto de la sama frazo, kie ili troviĝas. Bedaŭrinde pro influo de naciaj lingvoj, kie oni ne diferencigas inter «sia» kaj «lia», kelkaj trouzas ilin kaj diras ekz. «Li diris, ke sia patro estas malsana», kiam fakte tute ne temas pri refleksiva pronomo kaj devas esti Li diris, ke lia patro estas malsana. Ĉar lia rilatas ja ne al la subjekto de la sama frazo (patro), sed al la subjekto de tute alia frazo (li diris).

Kelkaj uzas si ankaŭ en reciproka senco: Ili batis sin. Sed tio estas erara, ĉar fakte ili batis sin signifas, ke ĉiu el ili batis sin mem! La ĝustaj formoj estas: Ili batis unu la alianIli batis sin reciproke. La gefianĉoj amas unu la alian = La gefianĉoj amas sin reciproke.

En la esprimoj singarda, sinmortigo, siatempe, siavice k.t.p. si estas neŝanĝebla, egale, al kiu persono ĝi rilatas: Ni devas esti singardaj (ne «ningardaj»!). Mi pensis kelkfoje pri sinmortigo (ne «minmortigo»). Siatempe (ne «viatempe») vi havis tute alian opinion.

Atentu tion, ke oni ne rajtas ĉiam laŭvorte traduki el la naciaj lingvoj, kie la refleksivaj pronomoj kelkfoje estas uzataj en okazoj, kie en Esperanto estas necesa nenia refleksiva pronomo, kaj kie pro manko de konforma afikso ili estas ofte uzataj ankaŭ en la senco de -iĝi: Sidiĝu! Li kuŝigis.

Tasko 14.

(Alskribu la finaĵojn kaj komencliterojn, kie ili mankas)

Drinkulo kaj porkino.

Mikaelo Botelkorko est... granda drinkulo: anstataŭ ir... hejmen el la fabriko, li sid... preskaŭ ĉiuvespere en drinkejo por dronig... ...iajn zorgojn en brando kaj biero. Sed interese: ju pli ofte li vizit... la drinkejon, des pli grandaj iĝ... ...iaj zorgoj kaj mizero! Ofte ...ia edzino est... devigata malfrue nokte venig... lin hejmen el la drinkejo, kvankam ĉiumatene ŝi pet..., ke hodiaŭ li ne ir... tien, sed rekte ven... hejmen.

Iun matenon, antaŭ ol ir... al la laboro, Mikaelo promes... al ...ia vivkunulino en la nomo de ĉiuj sanktuloj, ke tiun ĉi fojon li tute certe ven... rekte hejmen el la fabriko kaj eĉ ne pens... pri drinkejo. Sed, kiel kutime, la edzino dev... vane atend... lin. Fine, post noktomezo, ŝi decid... ir... por lin serĉ... kaj enig... hejmen.

Ĉar Botelkorko log... en kamparo ekster la urbeto, la edzino dev... kelkajn kilometrojn ir... laŭ la landvojo por ven... al la urbeto. Subite si ekvid... ...ian edzon, ebrian kiel porko, dorm... en fosaĵo apud la vojo, kaj apud li kuŝ... – grandan porkinon. Ŝi alir... la ĉarman kuŝantan paron kaj dir... indignite al ...ia edzo: «Fi! Ĉu vi ne hont... kuŝ... kun tia! Tuj leviĝ...!»

La porkino lev... la kapon, rigard... al la virino, stariĝ... kaj fortrot..., dum la viro rest... trankvile kuŝ...


12

Hosted by uCoz