La tria parto

Parto III, Ĉapitro 1

Adiaŭo de Ojstro kaj Gemo


La postajn kvin semajnojn Gemo kaj Ojstro vivis kvazaŭ en iu vortico, ĉar ili ambaŭ estis multe okupitaj. Tiam ili eĉ ne sukcesis pensi pri siaj personaj aferoj. Pafilaron bonorde kontrabandistoj transportis en teritorion de Papa ŝtato. Sed restis neplenumita plej malfacila kaj danĝera parto de la laboro: necesis el sekretaj kaŝejoj en montaj kavernoj kaj fendoj kaŝe disdoni ĝin en diversajn lokajn centrojn kaj en separatajn vilaĝojn. Ĉiujn distriktojn plenigis spionoj. Domenikino, kiu laŭ ordono de Ojstro respondecis pri la afero, alsendis en Florencon kurieron kun urĝa peto pri helpo aŭ prokrasto. Ojstro insistis, ke ĉion li finis ĝis mezo de junio, tial Domenikino perdadis esperon. Konvojado de pezaj ŝarĝoj estis tre malfacila en montaj kondiĉoj kaj ĝia sekreteco ankaŭ forprenis tempon.

"Mi troviĝas inter Scilo kaj Ĥaribdo [17]. Hasti mi ne povas, ĉar tiam spionoj detektos min kaj prokrasti mi ne povas, pro kurta tempolimo. Elsendu al mi efikan helpon aŭ sciigu venecianojn, ke ni estos pretaj nur komence de julio."

Ojstro alportis la leteron al Gemo. Ŝi komencis legi kaj li eksidis sur la plankon por karesi la katon.

— Tio ĉi estas malbona, — diris ŝi. — Estos malfacile por ni konsentigi venecianojn, por ke tiuj atendu ankoraŭ tri semajnojn.

— Certe, malfacile. Propono de Domenikino estas absurdo kaj li devas kompreni tion ĉi. Ne venecianoj devas sekvi nin, sed male ni devas sekvi ilin.

— Mi vidas, ke Domenikino ne estas kulpa, li evidente faras ĉion, sed ne povas superi neeblecon.

— Certe, tio ne estas lia kulpo. Kialo estas tio, ke tie agas nur sola persono, anstataŭ du. Ja unu devas gardi kaŝejojn kaj la alia observi transportadon. Domenikino tute pravas, li bezonas efikan asistanton.

— Sed kiun ni sendos al li? Ja en Florenco ne estas taŭga homo.

— Okaze mi m-m-mem devas veturi.

Gemo premiĝis al seĝodorso kaj kuntiris la brovojn: — Ne, tio ĉi ne taŭgas pro tro granda risko.

— Necesas riski, se ni t-t-trovos nenian alian rimedon.

— Sekve ni devas trovi tiun rimedon. Vi ne povas tien veturi.

Li obstine kunpremis la lipojn: — Mi ne k-k-komprenas, kial?

— Vi komprenos, se vi meditos kviete almenaŭ minuton. Pasis nur kvin semajnoj post via reveno. Polico nun jam ion kroman scias pri la olda pilgrimulo kaj serĉas liajn spurojn. Jes, mi scias, ke vi trafe kamuflas vian eksteraĵon, sed rememoru, ke oni jam vidis vin kiel Diego kaj ankaŭ kiel kamparano. Same ne povas esti kaŝitaj viaj lameco kaj cikatro.

— En la mondo estas m-m-multaj lamuloj!

— Jes, sed en Romanjo oni malofte trafas lamulojn kun sabra cikatro sur vango, kripligita brako, bluaj okuloj kaj nigraj haroj.

— Koloro de miaj o-o-okuloj ne gravas, mi povas ŝanĝi ĝin per beladono.

— Ĉu ankaŭ la ceterajn signojn?.. Ne, tio ĉi ne eblas! Veturi tien ĝuste nun kun viaj konataj markoj signifas trafi kaptilon.

— Sed ja iu d-d-devas helpi al Domenikino, ĉu ne?

— Vi neniel povas helpi al li en nuna plej kriza momento. Via aresto egalos fiaskon de la tuta afero.

Sed Ojstron estis malfacile konvinki, tial ilia disputo longe daŭris kaj rezultigis nenion. Gemo ĝuste nun komencis kompreni, kiel multe da kvieta obstineco estas en karaktero de tiu ĉi homo. Se temus pri io malpli grava, tiam ŝi probable cedus. Sed nun cedo ne taŭgis, ĉar praktika utilo, kiun povus alporti veturo de Ojstro tien, ne estus same valora, kiel okazonta risko. Ŝi ankaŭ suspektis, ke lian intencon helpi al Domenikino kaŭzas ne nur politika neceseco, sed ĉefe dolora pasio al risko. Li kutimiĝis ne aprezi sian vivon kaj ĉeesti plej danĝerajn situojn. Li strebis al danĝero, samkiel ebriulo al vino, tial oni devas superi tion. Ĉio, kion Gemo jam eldiris, ne sukcesis ŝanĝi lian intencon, tial ŝi decidis uzi sian lastan argumenton.

— Estu ni ĉiuokaze honestaj, — diris ŝi, — kaj nomu veran kialon de via deziro veturi tien. Ne malfacilaĵoj, kiujn nun spertas Domenikino, devigas vin insisti, sed via persona pasio al...

— Tio ĉi ne estas vero! — furioze interrompis ŝin Ojstro. — Li estas neniu por mi. Mi absolute ne volas vidi lin... — Kaj li silentiĝis, ĉar pro ŝia mieno li konkludis, ke li denuncis sin mem.

Rigardoj de iliaj okuloj renkontis momente kaj tuj malleviĝis. Nomo de la homo, kiu aperis samtempe en ties kapoj, restis neeldirita.

— Mi ne... ne Domenikinon v-v-volas savi, — trabalbutis fine Ojstro kaj metis sian vizaĝon en lanugan hararon de la kato, — mi komprenas tutan danĝeron por nia afero, se n-n-neniu alvenos kun helpo tien.

Gemo malatentis lian nekonvinkan pretekston kaj pluigis paroli, kvazaŭ neniu ŝin interrompis:  — Via pasio al ĉiu risko devigas vin moviĝi tien. Kiam via animo troviĝas en maltrankvileco, vi strebas al danĝero, kiel malsanulo al opiaĵo.

— Mi ne petis opiaĵon, kiam mi estis malsana, — eferveskis Ojstro, —  aliaj personoj insiste petegis min ĝin eltrinki.

— Memkompreneble! Vi aprezas vian stoikismon, tial  ne eblas peti medikamenton por vi mem! Sed riski per sia propra vivo, por malstreĉi viajn nervojn, tio ĉi eblas! Via malhumileco restos senmakula! Finfine diferenco inter tio kaj la alia estus nur virtuala.

Ojstro prenis per ambaŭ manoj kapon de la kato kaj ekrigardis ĝiajn rondajn, verdajn okulojn: — Ĉu tio estas vero, Paŝto? — li diris. —  Ĉu pravas cia mastrino, kiu eldiris tiom da malagrablaĵoj pri mi? Sekve “mea culpa, mea maxima culpa” [mia kulpo, mia maksimuma kulpo], ĉu ne? Ĉu ci, saĝulo, ŝajne neniam petas opion? Ciaj prakatoj en antikva Egiptio estis dioj. Tiam neniu kuraĝis piedpremi voston de ies kato. Interese, ĉu ci ankaŭ estus majeste indiferenta al ĉiuj surteraj problemoj, se mi nun bruligus cian piedeton per kandelo?.. Ŝajne ci petus opion de mi. Ĉu ne, Paŝto? Aŭ eble morton? Ne, kateto, ni ne rajtas morti pro nia persona oportuneco. Ni devas tolere ronki kaj miaŭi, sed ne eltiri la piedeton el fajro.

— Sufiĉas! — Gemo deprenis la katon de Ojstro kaj metis ĝin sur seĝon. — Ni plu diskutos alifoje, sed nun necesas decidi, kiel malfortigi malfacilaĵojn de Domenikino... Kio okazis, Katjo? Ĉu iu alvenis? Diru, ke mi estas okupita.

— Sinjorino Rajto [Wright] alsendis paketon kun kuriero.

Sur ĝi estis marko de Papa ŝtato kaj adreso de s-ino Rajto. Ene estis kovrita letero kun la sama adreso. Malnovaj lernejaj geamikoj de Gemo loĝantaj en Florenco ofte permesis plej gravajn leterojn por ŝi sendi en ties adresojn pro sekureco.

— Tio ĉi estas kondiĉa marko de Mikelo, — diris ŝi rapide legante la mesaĝon, en kiu temis pri someraj prezoj en unu Apenina pensiono, kaj indikante du etajn makulojn en angulo de la paĝo. — Li skribas per kemia nevidebla inko; reakciilo troviĝas en la tria kesto de la skribtablo. Jes, tio ĉi estas ĝi.

Ojstro metis la leteron sur la tablon kaj pasigis per malgranda peniko laŭ la paĝo. Kiam la reala mesaĝo kun brilaj bluaj literoj aperis sur papero li premiĝis al seĝodorso kaj ekridis.

— Kio okazis, — demandis Gemo haste.

Li enmanigis al ŝi la leteron. "Domenikino estas arestita. Alvenu senprokraste".

Ŝi malrapide sidiĝis kun la letero enmane kaj senespere ekrigardis Ojstron.

— Bone, — li diris en sia kutima mola kaj ironia prononco, — ĉu nun vi kontentiĝis, ke mi devas veturi?

— Jes, vi devas, — respondis ŝi kaj suspiris. — Sed mi ankaŭ veturu.

Li ektremis: — Vi ankaŭ? Sed...

— Certe. Estos tre malbone, ke neniu restos en Florenco, sed tio ĉi ne gravas nun, ĉefe necesas disponigi ekstran paron de manoj tie.

— Estas multaj manoj tie krom la viaj!

— Ili ne apartenas al homoj, kiujn oni povas plene konfidi. Vi mem diris, ke la aferon devas gvidi almenaŭ du respondecaj personoj. Se Domenikino ne sukcesis gvidi sole, sekve vi unu same ne sukcesos. Ĉar vi estas senespere kompromitiĝinta, do la laboro estos tre malfacila por vi. Tial vi nepre bezonos asistanton. Vi intencis kunlabori kun Domenikino, nun anstataŭ li estu mi.

Ojstro kuntiris la brovojn kaj enpensiĝis.

— Jes, vi tute pravas, — diris li fine, — kaj ju pli baldaŭ ni veturu tien, des pli bone estos.  Tamen ne eblas al ni starti kune. Se mi rajde forveturos hodiaŭ vespere, do vi startu morgaŭ per poŝta diliĝenco.

— Kien?

— Necesas diskuti. Mi opinias, ke mi direktos min rekte al Faenza. Hodiaŭ malfrue vespere mi rajde startos al Borgo San Lorenzo, tie mi revestiĝos je mia kamuflaĵo kaj poste moviĝos plu.

— Ŝajne alia rimedo ne ekzistas, — diris Gemo malkontente. Tro multe da risko —  hasta forveturo, revestiĝo en Borgo ĉe kontrabandistoj. Vi bezonas minimume tri plenajn tagojn por atingi la limon per ĉirkaŭvojo, por kaŝi viajn spurojn.

— Tio ne devas timigi vin, — li respondis ridetante. — Oni povos aresti min nur post la limo. En la montaro mi estos en sendanĝereco, samkiel ĉi tie. Neniu kontrabandisto en Apeninoj denuncos min. Sed mi ne povas imagi, kiel vi transpasos la limon?

— Ho, tio ĉi estas tre simple! Mi prenos de Luiso Rajto [Louisa Wright] ŝian pasporton por pseŭda ripozo en la montaro. Min neniu konas en Romanjo, sed vin konas ĉiu spiono.

— Feliĉe ĉiu k-k-kontrabandisto ankaŭ.

Gemo ekrigardis la horloĝon.

— Duono post la dua. En via dispono estas nur kelkaj horoj, se vi volas starti hodiaŭ vespere.

— Iru mi tuj hejmen, kolektu ĉion necesan kaj prenu bonan ĉevalon. Mi rajdos al San Lorenzo por esti en sendanĝereco.

— Preno de ĉevalo estas suspektinda. Ĝia mastro...

— Tial mi ne prenos. Ĝin disponigos al mi unu homo, kiun mi konfidas. Li antaŭe ankaŭ helpis al mi. Post du semajnoj iu paŝtisto revenigos ĝin... Mi hodiaŭ revenos al vi je la kvina aŭ je la kvina kaj duono. Tiutempe vi trovu M-m-martini kaj sciigu lin pri ĉio.

— Martini! — ŝi turniĝis al li kaj ekrigardis mire.

— Jes, ni estas devigitaj informi lin, se vi ne proponos iun alian.

— Mi ne tute komprenas por kio.

— Ĉi tie devas resti fidinda homo por ĉiu okazo. Martini estas plej taŭga persono. Rikardo ankaŭ certe farus ĉion por ni, laŭ liaj kapabloj. Cetere vi konas ilin pli bone ol mi, tial decidu.

Mi havas tute neniujn dubojn koncerne de Martini, li estas taŭga kaj fidinda persono. Li certe konsentos helpi al ni, sed...

Li tuj komprenis: — Gemo, imagu, ke via kamarado ne petas vian helpon nur pro tio, ke li ne volas dolorigi vin. Ĉu tio ĉi estas bono, laŭ vi?

— Tre bone, — diris ŝi post ioma paŭzo, — mi sendos Katjon por li kaj mi mem vizitu Luison. Ŝi promesis disponigi sian pasporton laŭ mia unua peto. Kio pri mono? Ĉu eble mi prenos ioman sumon el banko?

— Ne, ne perdu tempon. Mia mono sufiĉas. Eble iom poste ni uzos vian subvencion. Do, ĝis la kvina kaj duono. Ĉu mi trovos vin tiam ĉi tie?

— Jes, certe! Mi revenos eĉ pli frue.

Ojstro revenis je la sesa vespere kaj ekvidis Gemon kune kun Martini sur la teraso. Li tuj komprenis, ke inter ili okazis malfacila konversacio. Spuroj de agitiĝo vidiĝis sur ambaŭ vizaĝoj.

Martini estis silentema kaj malserena.

— Ĉu vi ĉion aranĝis? — demandis Gemo.

— Jes, mi alportis monon por via vojaĝo. La ĉevalo atendos min ĉe bariero en Ponte Rosso [Ruĝa Ponto] je la unua post noktomezo...

— Ĉu ne tro malfrue? Ja vi devas atingi San Lorenzon ĝis mateniĝo, kiam loĝantoj ankoraŭ estos dormantaj.

— Mi sukcesos. La ĉevalo estas tre bona. Mi ne volas, ke iu vidu mian forveturon. Mi ne revenos hejmen, ĉar apude deĵoras spiono opinianta, ke mi troviĝas ene.

— Kial vi lasis la domon kaŝe?

— Mi tra kuireja fenestro penetris la ĝardenon kaj poste transgrimpis najbaran fruktarbaron. Tial mi malfruiĝis, necesis iel misinformi spionon. Mastro de la ĉevalo sidas kun lampo en mia kabineto, kio okazigas iluzion de mia ĉeesto hejme.

— Sekve vi restos ĉi tie,  ĝis kiam necesos iri al la bariero, ĉu ne?

— Jes, mi ne volas, ke min oni vidu sur la strato... Prenu cigaron, Martini, mi scias, ke sinjorino Bolo permesas fumi.

— Mi devas lasi vin, — diris Gemo, — ĉar necesas helpi al Katjo prepari vespermanĝon.

Post foriro de Gemo, Martini ekstaris kaj komencis paŝi tien-reen laŭ la teraso metinte brakojn sur la dorson. Ojstro silente fumis kaj rigardis eksteran pluveton.

— Rivarez! — diris Martini haltinte tuj apud Ojstro kaj nerigardante rekte liajn okulojn. — En kion vi volas entiri ŝin?

Ojstro eligis cigaron el la buŝo kaj faris longan fumospiralon.

— Ŝi mem ĉion elektis por si, — respondis li. — Ŝin neniu devigis.

— Jes, jes, mi scias. Sed diru al mi...

Li paŭzis.

— Mi diros, ĉion, kion mi povas.

— Mi malmulton scias pri viaj aferoj en la montaro. Ĉu ŝi estos en granda danĝero tie?

— Ĉu vi volas scii veron?

— Certe.

— Jes.

Martini turniĝis, repaŝis kaj denove haltis.

— Ankoraŭ unu demando. Vi kompreneble rajtas ne respondi ĝin, sed mi bezonas vian honestan respondon: ĉu vi amas ŝin?

Ojstro nehaste forskuis cindron de la cigaro kaj fumis silente plu.

— Sekve vi ne volas respondi, ĉu ne?

— Jes, mi ne volas, tamen mi rajtas scii kialon de via demando.

— Kialon? Dio mia! Ĉu vi mem ne komprenas?

— Aĥ! — Ojstro demetis la cigaron kaj fikse ekrigardis okulojn de Martini. — Jes, — fine diris li milde, — mi amas ŝin. Tamen ne pensu, ke mi intencas anonci tion ĉi al ŝi. Ĉar min atendas...

Lastajn vortojn li traflustris apenaŭ aŭdeble. Martini proksimiĝis pli:

— Kio atendas?

— Morto.

Ojstro rigardis rekte antaŭen per la fridaj, senmovaj okuloj, kvazaŭ li estis jam mortinta. Kiam li reparolis, lia voĉo sonis senvive kaj glate.

— Ne malkvietigu ŝin antaŭtempe per tio, kion mi eldiris. Estas neniu ŝanco, ke mi elvivos. Danĝero minacas ĉiujn. Gemo tion ankaŭ bone scias, samkiel mi. Sed kontrabandistoj faros ĉion, ke ŝi ne estu arestita. Ili estas bonaj homoj, kvankam iom krudaj. Mia kolo delonge troviĝas en maŝo kaj post transpaso de la limo, mi mem nur pli kuntiros ŝnuron.

— Rivarez! Kio okazis kun vi? Mi certe komprenas, ke la afero estas malfacila, precipe por vi. Sed vi jam multfoje transpasis la limon kaj ĝis nun ĉio sukcesis.

— Jes, sed ĉi-foje mi estos kaptita.

— Sed kial? De kie vi povas scii tion?

Ojstro triste ekridetis.

— Rememoru malnovan germanan legendon pri homo mortinta, post kiam lin trafis lia duulo nokte en senplena loko, kiu tordis siajn brakojn en despero... Min ankaŭ trafis mia duulo dum la lasta veturo al Apeninoj kaj nun, post mia transpaso de la limo, mi ne sukcesos reveni.

Martini aliris al li kaj metis sian manon sur seĝodorson: — Aŭskultu, Rivarez, mi komprenis neniun vorton el tuta via metafizika galimatio, sed al mi estas komprenebla nur jeno — vi ne devas starti kun tiuj malbonaj antaŭsentoj. Se vi anticipe konvinkos vin pri via nepra aresto, tiam ĝi verŝajne okazos. Mi supozas, ke vi estas malsana, ĉar tiuj absurdaĵoj venis vian kapon. Mi proponas min mem anstataŭ vi por veturo, mi nur bezonas vian leteron kun eksplikoj al viaj amikoj...

— Por ke vin oni mortigu tie anstataŭ min? Tio ĉi ne eblas!

— Ho, mi ne estos mortigita! Oni ne konas min tiel, kiel oni konas vin! Aliflanke, se tio okazos...

Li paŭzis kaj Ojstro longe fiksrigardis lin kun demando en la okuloj. Martini demetis la manon de la seĝodorso.

— Pri vi ŝi sopiros multe pli ol pri mi, — diris li en kutima parolmaniero. — Krome, Rivarez, tio ĉi estas publika afero kaj ni devas rigardi ĝin nur de unu komuna vidpunkto: kiel ĉion plenumi kun maksimuma utilo por maksimuma kvanto de homoj. Via "rendimento", kiel parolas ekonomikistoj, estas pli alta ol mia. Miaj mensaj kapabloj sufiĉas por kompreni tion ĉi, kvankam mi ne favoras vin. Vi estas pli valora persono ol mi, kvankam oni ne difinis, kiu el ni estas pli bona, tial via ebla morto estos pli grava perdo.

Ĉion ĉi Martini eldiris tiel, kvazaŭ ili interparolis pri kurzo de borsaj akcioj. Ojstro rigardis lin kaj tremetis, kiel pro malvarmumo.

— Ĉu vi volas, ke mi atendu, kiam mia tombo malkovriĝos kaj forglutos min?

"Se mi devas perei, mi trafos morton kiel fianĉinon!"

— Ŝajne ni ambaŭ parolas sensencaĵojn.

— Vi sendube, — diris Martini morne.

— Kaj vi ankaŭ. Por utilo de la ĉielo ne absorbiĝu ni en abnegacion, kiel moŝto Karloso [Don Carlos] kaj markizo Posa [Marquis Posa]. Ni vivas en la deknaŭa jarcento kaj se mi devas morti, tiam mi mortu.

— Kaj se mi devas elvivi, tiam mi elvivu, mi supozas. Bonŝanco estas sur via flanko, Rivarez!

— Jes, — ironie konsentis Ojstro, — bonŝanco kaj mi ĉiam estis kune.

Ili silente finfumis siajn cigarojn kaj komencis diskuti detalojn de la veturo. Kiam alvenis Gemo, ili neniel aperigis siajn sentojn rilate de la okazinta nekutima interparolado. Post vespermanĝo je la dekunua Martini ekstaris kaj prenis sian ĉapelon: — mi baldaŭ revenos kaj alportos mian kapoton, ĉar en ĝi vi estos malpli rekonata, ol en via nuna kostumo. Samtempe mi observos ĉirkaŭaĵojn, kie povas troviĝi spionoj.

— Ĉu vi akompanos min ĝis la bariero?

— Jes, du paroj de okuloj estas pli bone ol unu, se oni spuros nin. Mi revenos noktomeze. Atendu min. Mi prenos ŝlosilon, Gemo, por ne maltrankviligi vin per frapo ĉe pordo.

Ŝi fikse ekrigardis lin kaj komprenis, ke li intence trovis tiun ĉi pretekston por restigi ŝin solan kune kun Ojstro.

— Ni interparolos morgaŭ, — diris ŝi. — Matene, kiam mi finos pakadon.

— Ho, jes! Tempo sufiĉos. Mi volus meti ankoraŭ du aŭ tri demandojn al vi, Rivarez, sed cetere mi faros tion dum marŝado. Gemo, ordonu al Katjo enlitiĝi kaj parolu kiel eble pli mallaŭte. Do, ĝis la dekdua.

Li foriris kun eta riverenco kaj rideto. Kun frapo li fermis la elirejan pordon, por ke najbaroj komprenu, ke vizitanto de sinjorino Bolo forlasis la domon. Gemo venis la kuirejon, diris "bonan nokton" al Katjo kaj revenis kun taso da nigra kafo sur plato.

— Ĉu eble vi dormetos iomete, ja vi rajdos la tutan nokton.

— Ho, kara, ne! Mi dormos en San Lorenzo, kiam miaj amikoj preparos mian kamuflaĵon.

— Tiam trinku kafon, mi nun aldonos biskvitojn.

Kiam ŝi ekgenuis antaŭ servicoŝranko Ojstro aliris kaj subite kliniĝis al ŝi.

— Kion vi havas sube? Ĉu ĉokoladajn bombonojn kaj anglajn karamelojn? Ja ili estas l-l-luksaj manĝaĵoj de reĝoj!

Ŝi kontente ekridetis.

— Ĉu vi ankaŭ amas dolĉaĵojn? Mi ĉiam havas ilin por Cezaro, kiu ĝojas kiel infano, kiam ilin vidas.

— Ĉu reale? Donu tiujn al mi kaj al li aĉetu m-m-morgaŭ la aliajn. Mi metu k-k-karamelojn en mian poŝojn kaj ili konsolos min pri ĉiuj perditaj ĝojoj de vivo. Mi esperas, ke oni p-p-permesos al mi frandi bombonojn, kiam mi estos pendigata.

— Ho, atendu momenton! Mi trovos iun kesteton, ĉar ili estas gluecaj. Ĉu enmeti ankaŭ la ĉokoladajn bombonojn?

— Ne, tiujn mi manĝos nun kune kun vi.

— Mi ne ŝatas ĉokoladon. Do, sufiĉas paroli pri bagateloj. Ja ni verŝajne ne havos alian ŝancon por interparolado, ĝis kiam unu el ni estos mortigita kaj...

— Ŝi ne ŝatas ĉ—ĉ—ĉokoladon! — mallaŭte traflustris Ojstro. — Tiam mi mem formanĝos ĉion. La lasta festeno en mia vivo kvazaŭ antaŭ ekzekuto, kiam oni plenumos ĉiujn miajn fantaziojn, ĉu ne? Tial mi deziras, ke vi eksidu sur tiun ĉi brakseĝon kaj mi, laŭ via permeso, kuŝiĝos apud vi sur la tapiŝo komforte.

Post paŭzo li ekrigardis ŝian vizaĝon kaj diris: — Kia pala vi estas! Ŝajne pro tio, ke vi vidas nur la tristan flankon de vivo kaj ne ŝatas ĉokoladon.

— Estu vi serioza kvankam kvin minutojn! Ja nun temas pri vivo kaj morto!

— Eĉ du minutojn mi ne volas esti serioza, mia kara, vivo kaj morto ne indas tion.

Li prenis ambaŭ ŝiajn manojn kaj komencis karesi ilin per siaj fingroj.

— Ne rigardu tiel grave, Minervo [18]. Post unu minuto mi ekploros kaj vi komencos konsoli min. Kaj mi volas, ke vi estu ĝoja kaj ridema, ja via r-r-rideto estas tia agrablega! Nu, ne riproĉu min, mia kara! Manĝu ni ambaŭ biskvitojn, kiel du bonedukitaj infanoj, sen kverelo, ja morgaŭ ni mortos.

Li prenis de sur la plato biskviton kaj akurate disigis ĝin je du egalaj pecoj tiel, ke sukera glazuro rompiĝis ĝuste en mezo.

— Estu ili hostioj dum sakramento, kiujn r-r-ricevas bonintenculoj en preĝejo. "Prenu kaj manĝu korpon mian". Ni ankaŭ d-d-devas eltrinki vinon el la sama glaso...   Jes, vi scias necesajn vortojn el preĝo antaŭ komunio "Faru tion ĉi por rememori min..."

Ŝi metis la glason sur la tablon.

— Ĉesigu! — diris ŝi apenaŭ neploregante. Li ekrigardis ŝin kaj reprenis ŝiajn manojn.

— Nu, sufiĉe. Silentu ni iomete. Kiam unu el ni estos mortinta, la alia rememoru tiujn ĉi minutojn.  Forgesu ni tiun ĉi bruan, tedeman mondon, kiu insiste hurlas ĉe niaj oreloj, iru ni mano en mano en sekretajn palacojn de morto kaj kuŝiĝu ni tie en liton kovritan per papavaj floroj. Ts! Parolu nenion.

Li metis sian kapon sur ŝiajn genuojn kaj kovris la vizaĝon permane. Gemo silente karesis liajn nigrajn harojn. Iom da tempo ili sidis senmove en silento.

— Kara, baldaŭ  venos noktomezo, — diris fine Gemo. Ojstro levis la kapon.  —  Restis nur kelkaj minutoj.  Ankaŭ baldaŭ revenos Martini. Povas esti, ni neniam plu vidos unu la alian. Ĉu vi nenion volas diri al mi?

Ojstro nehaste leviĝis kaj translokiĝis en la alian angulon de la ĉambro. Minuton ili silentis.

— Mi diros al vi nur jenon, — apenaŭ aŭdeble traflustris li, — mi diros...

Li eksilentis, sidiĝis ĉe la fenestro kaj kovris la vizaĝon permane.

— Finfine vi decidis kompati min, — ankaŭ mallaŭte diris Gemo.

— Kompato malofte trafis min. Komence mi opiniis, ke vi estis indiferenta.

— Ĉu vi nun same opinias?

Nericevinte respondon ŝi proksimiĝis al li.

— Diru al mi veron! — traflustris ŝi. — Se vi estos mortigita kaj mi restos viva, do mi neniam ekscios... kaj konvinkiĝos, ke...

Li reprenis ŝiajn manojn kaj firme premis ilin:

— Se mi estos mortigita... Vidu, kiam mi forveturis al Suda Ameriko... Aĥ, Martini!

Li ĵetis sin al la pordo kaj disfaldigis ĝin. Martini purigis ŝuojn per mato.

— Vi estas p-p-punktuala, kiel ĉiam, kaj similas animitan  kronometron, Martini! Ĉu tio estas via kapoto?

— Jes, mi ankaŭ kunportis kelkajn necesaĵojn. Mi penis ne akvumi ilin, ĉar ekstere pluvegas. Via rajdado ne estos facila.

— Ho, ne gravas. Ĉu stratoj estas malplenaj?

— Jes, spionoj ŝajne jam dormas, des pli, ke vetero favoras tion... Ĉu tio ĉi estas kafo, Gemo? Rivarez bezonas trinki ion pli varman, alie li povas malvarmumi.

— Tio ĉi estas nigra kafo, tre firma. Mi nun boligos lakton.

Gemo foriris al la kuirejo kun la firme kunpremitaj lipoj, por ne ekploregi. Kiam ŝi revenis, Ojstro jam surmetis la kapoton kaj butonumis ledajn kruringojn, kiujn alportis Martini. Starante li eltrinkis tason da kafo kaj prenis ĉapelon kun grandaj randaĵoj.

— Venis tempo por starto, Martini. Marŝu ni al la bariero ĉirkaŭvoje... Ĝis la revido, sinjorino. Mi esperas vidi vin merkrede en Forli, se certe nenio malbona okazos.  Atendu m-m-minuton, jen la adreso.

Li eltiris folieton el sia notlibro kaj skribis kelkajn vortojn sur ĝi per krajono.

— Mi ĝin havas, — per senviva kaj egaltona voĉo respondis Gemo.

— Ĉu?  Bone, sed por ĉiu okazo prenu  la folieton.  Iru ni, Martini.  Ts!  Necesas, ke la pordo ne kraku!

Ili mole discendiĝis. Kiam la ekstera pordo estis fermita, Gemo revenis la ĉambron kaj meĥanike ekrigardis la folieton, kiun restigis Ojstro. Sube de adreso estis skribita jeno: "Mi diros al vi ĉion tie."